Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
25-a De Junio

25-a de junio

---- Historio > Tagoj > la 25-a de junio ---- La 25-a de junio estas la 176-a tago de la jaro (la 177-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 189 tagoj restas. Je la 25-a de junio okazis, interalie:

Eventoj


- 1788 : Virginio fariĝis la 10-a ŝtato de Usono
- 1950 : La korea milito komenciĝis

Naskiĝoj


- 1852 : Antoni GAUDI, arkitekto
- 1864 : Walther NERNST, fizikisto kaj nobelpremiita pro fiziko 1920
- 1903 : George ORWELL, (Eric Arthur BLAIR), verkisto
- 1926 : Ingeborg BACHMANN, Aŭstrio

Mortoj


- 1822 : E. T. A. HOFFMANN
- 1933 : M. F. ONNEN
- 1997 : Jacques Yves COUSTEAU, subakva esploristo

Specialaj tagoj kaj festoj


- ---- Vidu ankaŭ :
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- 24-a de junio | 26-a de junio
- 25-a de majo | 25-a de julio
- januaro | februaro | marto | aprilo | majo | junio | julio | aŭgusto | septembro | oktobro | novembro | decembro
- Historio - Tagoj. ja:6月25日 ko:6월 25일 ms:25 Jun simple:June 25 th:25 มิถุนายน

Historio

La historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio. (NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.) ---- :Historio de Scienco kaj Teknologio

Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)

:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj

Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj

: datadmetodoj - arĥivoj

Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj

:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -

Bataloj Famaj

Civilizoj

:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro

Dinastioj

vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)

Historio de kontinentoj


- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo

Kalendaroj

:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro

Imperioj

Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj) :Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio

Mapoj

:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500] Vidu ankaŭ: Geografio Diaoyu-Insularo De Ĉinio

Militoj

vidu la Listo de militoj

Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj

Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj

Okazintaĵoj

:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto

Regionoj

:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp

Rolantoj

:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj

Tempordigo: Famaj aŭ klasikaj epokoj:
- Inter-du-milita epoko (Eŭropo, 20 jarcento)
- "Jarcento de Ludoviko la 14-a (Francio 17-a jarcento)
- Mezepoko
- Renesanco (Eŭropo 15-a jarcento -Italio - aŭ 16-a jarcento - aliaj landoj)

Historio enklasigata laŭ dato


- Jarcentoj
  - 19-a jarcento
  - 20-a jarcento
  - 21-a jarcento
  - ...
- Tagoj
  - januaro
    - 1, 2, 3, ... Komparu kun:

arkeologio, analo... fiu-vro:Aolugu ja:歴史 ko:역사 ms:Sejarah simple:History th:ประวัติศาสตร์ zh-min-nan:Le̍k-sú

Gregoria kalendaro

Gregoria kalendaro estas la ĉefa kalendaro de la Okcidento kaj tutmonda komerco. Ĝi estas reformo de la antikva julia kalendaro de Julio Cezaro. La gregoria kalendaro estas suna kalendaro: ĝi precize sekvas la sunon (jarojn) sed ne la lunon. Kvankam la monatoj historie devenas de luna periodo, la monatoj komenciĝas kun la nova luno nur tute hazarde. Kontraste, la islama sekvas la lunon, ne la sunon, kaj la hebrea kalendaro la sunon kaj la lunon. Monatoj: la kalendaro havas 12 monatojn:
- januaro - 31 tagoj
- februaro - 28 aŭ 29 tagoj
- marto - 31 tagoj
- aprilo - 30 tagoj
- majo - 31 tagoj
- junio - 30 tagoj
- julio - 31 tagoj
- aŭgusto - 31 tagoj
- septembro - 30 tagoj
- oktobro - 31 tagoj
- novembro - 30 tagoj
- decembro - 31 tagoj La kalendaro sekvas la sunon, ne la lunon, tiel ke la komenco de printempo estas fiksita je la 21-a de marto. Februaro kutime havas 28 tagojn, sed en la superjaro -- la kvara jaro kaj kvara jarcenta jaro -- februaro havas 29 tagojn. Do, en la jaroj 1992, 1996, 2000 kaj 1600, ĝi havis 29 tagojn, sed en la jaroj 1993, 1994, 1900 kaj 1700, ĝi havis 28 tagojn. En la julia kalendaro, kontraste, februaro havis 29 tagojn en la jaroj 1900 kaj 1700. Pro tio, la gregoria jaro havas 365,2425 suntagojn, dum la julia havas 365,2500. La suna jaro mem estas 365,24219878 suntagoj. La gregoria jaro estas 25,96 sekundoj tro longa (kio fariĝos unu tago post 3320 jaroj). Semajno: aldone al la cikloj de monatoj kaj jaroj, estas la ciklo de la semajnoj. La semajno havas sep tagojn:
- dimanĉo
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato La 1-a de januaro 2000 estis sabato. Dimanĉo kaj sabato estas la "semajnfino", kutime tagoj de ripozo en la Okcidento. Sabato estas la tradicia juda tago de ripozo kaj dimanĉo la tradicia kristana tago de ripozo. Jaroj: la nombro de la jaro estas laŭ la kristana erao. Pro kuniĝo de semajna kaj superjara cikloj en la kalendaro estadas 14 tipoj de jaroj:
- Normalaj jaroj komenciĝantaj je :
  - lundo
  - mardo
  - merkredo
  - ĵaŭdo
  - vendredo
  - sabato
  - dimanĉo
- Supejaroj komenciĝantaj je :
  - lundo
  - mardo
  - merkredo
  - ĵaŭdo
  - vendredo
  - sabato
  - dimanĉo Tagoj: la tago komenciĝas je meznokto kaj havas 24 egalajn horojn. ... Reformo: Aprobo de Julia kalendaro siatempe estis grava antaŭenpaŝo, sed ĝi ankaŭ havis malgrandan malprecizecon: suna jaro kompare al Julia jaro estis mallonga je 11 minutoj kaj 14 sekundoj. Dum jaroj tiu ĉi diferenco fariĝis tagoegala kaj kaŭzis malprecizecojn. En la fino de 14-a jarcento diferenco pligrandiĝis tiomgrade ke printempa tagegaleco anstataŭ 21 de marto trafis al 11 de marto. Do Pasko, ferio printempa, iafoje okazis en la vintro! Papo Gregorio la 13-a decidis korekti la eraron. Li invitis specialan komisionon kaj tagokalkulo antaŭenigis je 10 tagoj. Por ke en estonto similaj eraroj ne okazu, ili decidis en ĉiuj kvarcentjaroj forĵeti tri tagojn, sekve kvanto de superjaroj fariĝis malpli je 3, ol en Julia kalendaro. Tio estis la solvo de Aloysius LILIUS en 1580. La fakta bazo estis la kalkulo de Koperniko pri la longeco de la jaro. En 1530, Koperniko esploris la kalkuladon de Ptolemeo en 139 kaj al-Battani en 882 kaj kalkulis la jaron por si mem kaj eldonis la nombron 365,2425, kiu fariĝis la longeco de la jaro en la gregoria kalendaro. Ĉi tiu nova kalendaro nomiĝis Gregoria aŭ jarkalkulo laŭ nova stilo kaj Julia kalendaro estis nomita jarkalkulo laŭ malnova stilo. En 1582 jaro, kiam Gregoria kalendaro estis enkondukita, diferenco inter du stiloj estis 10 tagoj, en 1900 ĝi atingis 13 tagojn. En venontaj jaroj ĝi pligrandiĝos plu. Gregoria kalendaro estis aprobita en diversaj landoj en malsamaj tempoj:
- 1582 - Hispanio, Italio, Pollando, Portugalio, Francio, Luksemburgio, katolika Nederlando
- 1583 - Bavario, Tirolo
- 1583-1585 - Katolika Germanio kaj Svislando
- 1584 - Aŭstrio, Ĉeĥio
- 1587 - Hungario
- 1590 - Transilvanio
- 1610 - Prusio
- 1700 - Danio, Norvegio, kaj la protestantaj regionoj de Germanio, Nederlando kaj Svislando (escepte de Sankt Gallen)
- 1724 - la svisa kantono Sankt Gallen
- 1752 - Anglio kaj kolonioj (ekz, la nuna Usono)
- 1753 - Svedio, Finnlando, Japanio
- 1911 - Ĉinio
- 1912 - Albanio
- 1915 - Litovio
- 1916 - Bulgario
- 1918 - Rusio, Estonio
- 1919 - Rumanio, Serbio
- 1924 - Grekio
- 1926 - Turkio
- 1928 - Egipto En 1582, laŭ la papo, la tago post la 4-a de oktobro (la fina tago de la julia kalendaro) estis la 15-a de oktobro (la unua tago de la nova gregoria kalendaro). Ĝenerale, katolikaj landoj plejparte aprobis la kalendaron dum 1582-90, protestantaj landoj dum 1700-53 kaj aliaj landoj dum 1911-28. ---- ::Tridek tagoj en septembro, ::april', junio, kaj novembro; ::Ĉiuj kromaj de la kalendar' ::Tridek-unu havas, krom februar', ::Kun dudek-ok, tri jarojn el kvar, ::Sed dudek-naŭ en superjar'. ::: - Tradicia angla poemo; elangliĝis Mateo McLAUCHLIN ---- Vidu ankaŭ: Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Kalendaro > Gregoria Kalendaro kategorio:Kalendaro als:Gregorianischer Kalender ja:グレゴリオ暦 ko:그레고리력 ms:Kalendar Gregory simple:Gregorian calendar th:ปฏิทินเกรกอเรียน

1788

Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1788 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1788 post Kristo okazis, inter alie:

Eventoj


- Aŭstralio: Britio fondis sian unuan kolonion apud Sidnejo.
- Kreita Lingvo de la Mondo
- 2-a de januaro: Georgio fariĝis la 4-a ŝtato de Usono.
- 9-a de januaro: Konetikuto fariĝis la 5-a ŝtato de Usono.
- 6-a de februaro: Masaĉuseco fariĝis la 6-a ŝtato de Usono.
- 28-a de aprilo: Marilando fariĝis la 7-a ŝtato de Usono.
- 23-a de majo: Sud-Karolino fariĝis la 8-a ŝtato de Usono.
- 21-a de junio: Nov-Hampŝiro fariĝis la 9-a ŝtato de Usono.
- 25-a de junio: Virginio fariĝis la 10-a ŝtato de Usono.
- 26-a de julio: Novjorkio fariĝas la 11-a ŝtato de Usono.

Naskiĝoj


- 10-a de marto: Joseph VON EICHENDORFF
- 2-a de aprilo: Wilhelmine REICHARD
- 16-a de majo: Germanio: Friedrich RÜCKERT

Mortoj


- 14-a de decembro : Carl Philipp Emanuel BACH ----
1783 | 1784 | 1785 | 1786 | 1787 | 1788 | 1789 | 1790 | 1791 | 1792 | 1793
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1788년 simple:1788

Usono

:Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono La tria plej granda laŭ loĝantaro, Usono (aŭ Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko) estas la plej granda nacio laŭ mono kaj militistara forto, kaj do estas la plej potenca nacio nun surtera. Usono lokiĝas en Nordameriko; la plej granda parto de Usono (la t.n. 48 ŝtatoj, krom Alasko kaj Havajo) limitiĝas norde de Kanado, oriente de la Atlantika Oceano, sude de la Golfo de Meksiko kaj Meksiko, kaj okcidente de la Pacifika Oceano. Alasko lokiĝas nord-okcidente de Kanado, kaj Havajo lokiĝas enmeze de la Pacifika Oceano. Usono permesas al siaj civitanoj la posedon de armiloj (garantiite de ĝia konstitucio), estas tre kapitalisma, angleparolanta lando, kiu donis al la mondo televidon, komputilon, atombombon kaj Mickey Mouse. Kritikantoj asertas, ke ĝi kondukis la mondon al la rando de la abismo, batalante en la Malvarma Milito (1948-91) kontraŭ Sovetunio, en kiu ĝi venkis. Havante la plej grandan amaskulturon de la mondo, ĝi profunde influas amaskulturon tra la mondo, de Holivudo al hiphopo, kaj, per tiuj ĉi, influas la morojn de aliaj landoj.

Faktoj


- Loko: 38 00 No, 97 00 Ok (centra Nordameriko)
- Ĉefurbo: Vaŝingtono
- Areo: 9.166.600 km²
- semotaŭga: 19%
- Loĝantaro: 275.562.673 (2000, takso), urbanoj 77% (2000)
- homoj en kv. km: 30,1 (2000)
- homoj en kv. km da semotaŭga tero: 158,2 (2000)
- kreskanta elcento: 0,91% (2000, takso)
- naskoj: po 14,2 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortoj: po 8,7 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- migrantoj: po +3,5 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortokvanto de beboj: po 6,82 mortoj el 1000 naskoj (2000, takso)
- infanoj je virino: po 2,06 infanoj naskitaj de virino
- meza vivo-longeco: 77,12 jaroj (74,24 viroj, 79,9 virinoj) (2000, takso)
- Esperanto: Historio en la lando Usono estas la sola grava lando, kiu ne uzas la SI-sistemon. La Esperanta vorto Usono venas el Usonia, iam proponita vorto por eviti la uzon de "Ameriko" por la lando kaj "Amerikanoj" por ĝiaj loĝantoj. La longforma nomo estas Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj oftega mallongigo estas USA.

La plej grandaj urboj

La datumoj estas de la jaro 2000. La nombroj montras milionojn da loĝantoj. Ne temas pri la loĝantoj ene de la juraj limoj de la urboj, sed pri ampleksaj regionoj kun multaj antaŭurbetoj kaj eĉ memstaraj urboj, kies centron formas la nomitaj urboj. Usono konsistas el 50 ŝtatoj:

Etnoj

Je 1996, la plimulto da la 916 mil (laŭleĝaj) enmigrintoj venis el Meksiko (164 mil), Filipinoj (56), Barato (45), Vjetnamio (42), Ĉinio (42), Domingo (40), Kubo (26), Ukrainio (21), Rusio (20) kaj Jamajko (19).

Religio

En la jaro 2002:
- 52% protestantismo
- 24% katolikismo
- 10% nenia
- 10% alia
- 2% mormonismo
- 1% judismo
- 1% islamo

Lingvo

Denaskaj lingvoj en 1990. La nombroj montras milionojn da parolantoj. Kun 500-100 mil parolantoj: la portugala (430), japana (428), greka (388), araba (355), hindia kaj urduo (331), rusa (242), jida (213), taja (206), persa (201), haitia (189), armena (150), navaha (149), hungara (148), hebrea (144), nederlanda (143), kmera (127), guĝarata (102). 2,04 milionoj parolas lingvojn kun malpli ol 100 mil usonaj parolantoj. legpova: 97% (97% viroj, 97% virinoj) (1979, takso) [http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amnord/usaacc.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en usono (france)]
- registaro: demokratia federacia respubliko. La ĉefekzekutivo kaj la ŝtatestro de Usono estas la usona prezidanto.
- sendependeco: je la 4-a de julio 1776 de Britio
- organizoj: UNO (1945), NATO
- konstitucio: la 4-an marto 1789
- korupteco: 8,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
- ekonomio: 3169,0 Md (1998, takso)
- por kapo: 11,50 kd (1998, takso)
- kreskanta elcento: 4,1% (1999, takso)
- inflacio: 2,2% (1999)
- senokupeco: 4,2% (1999)
- valuto: 1 dolaro ($)

Historio

Vidu apartan artikolon: Historio de Usono

ekonomio

Agrikulturo de Usono

Esperanto en Usono

Vidu apartan artikolon: Usono:Esperanto-movado Stella Toogood Cope (1914-2004), D kaj FD (kvakerismo) en Berkeley/Kalifornio, mortis la 1-an de aŭgusto pro kancero. Kategorio:Nordameriko ! ja:アメリカ合衆国 ko:미국 ms:Amerika Syarikat simple:United States th:สหรัฐอเมริกา zh-min-nan:Bí-kok

1950

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1950 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1950 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 35-a Universala Kongreso de Esperanto en Parizo.
- Ivo LAPENNA publikiĝis "Retorikon".
- Fondita Esperanta Meksika Asocio
- kreita Instituto de polarografio de Ĉeĥa Akademio de Sciencoj
- 26-a de januaro : Barato akiras sian konstitucion.
- Francio, Italio aniĝas en la Eŭropa Unio.
- Indonezio aniĝas al UNO.
- La itala piloto Giuseppe FARINA gajnis la unuan mondan ĉampionecon de Formulo Unu.

Naskiĝis


- Liven DEK
- 3-a de aŭgusto : Waldemar CIERPINSKI
- 25-a de decembro : Karl ROVE

Mortis


- 3-a de januaro : Emil JANNINGS
- 21-a de januaro: Orwell
- 12-a de marto: Usono: Heinrich MANN
- 27-a de aŭgusto: Italio: Cesare PAVESE
- 26-a de novembro: Germanio: Hedwig COURTHS-MAHLER
- Usono: John BIRMELIN
- Josef KRUMPHOLC ----
1945 | 1946 | 1947 | 1948 | 1949 | 1950 | 1951 | 1952 | 1953 | 1954 | 1955
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1950年 ko:1950년 simple:1950 th:พ.ศ. 2493

1852

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1852 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1852 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 17-a de januaro: brasila fragato 'Dom Afonso' perforte eniris la havenon de Buenos Aires.
- 27-a de januaro: Christian Albrecht BLUHME iĝis ĉefministro de Danio.
- 30-a de januaro: José María SAN MARTÍN y FUGÓN iĝis prezidento de Salvadoro.
- 1-a de februaro: Francisco DUEÑAS DÍAZ re-iĝis prezidento de Salvadoro.
- 3-a de februaro: Juan Manuel ROSAS venkita de Justo José de URQUIZA en Batalo de Monte Caseros, Argentino.
- 17-a de februaro: Kosta-Riko permesis fabrikadon de biero.
- 23-a de februaro: Edward Geoffrey STANLEY iĝis ĉefministro de Britio.
- 7-a de majo: konfirmata traktado pri landlimoj inter Brazilo kaj Urugvajo.
- 11-a de majo: inaŭgurata telegrafo en Brazilo.
- 16-a de aŭgusto: Teresina iĝis ĉefurbo de Piaŭio.
- 3-a de septembro: pogromo kontraŭ judoj en Stokholmo.
- 27-a de septembro: Silvestre GUEVARA y LIRA iĝis ĉefepiskopo de Karakaso.
- 19-a de decembro: George HAMILTON-GORDON iĝis ĉefministro de Britio.

Naskiĝoj


- januaro: Daniel Henry LAMBERT
- 11-a de januaro: Konstantin FEHRENBACH
- 12-a de januaro: Joseph-Jacques-Césaire JOFFRE franca heroo.
- 6-a de februaro: Vassily Ilich SAFONOV rusa muzikisto.
- 16-a de februaro : Charles Taze RUSSEL.
- 11-a de marto: Carmen Dolores brazila verkistino.
- 22-a de marto: Otakar SVECIK ĉeĥa muzikisto.
- 3-a de aprilo: Narcisa Amália de CAMPOS brazila ĵurnalistino.
- 14-a de aprilo: Henrique Oswald brazila muzikisto.
- 15-a de aprilo: Sankta Josefo FREINADEMETZ.
- 22-a de majo: Emile SAURET franca komponisto.
- 23-a de junio: Raoul PUGNO franca komponisto.
- 28-a de junio: Hans HUBER svisa komponisto.
- 29-a de junio: Juan de Dios PEZA meksika verkisto.
- 12-a de julio: Juan Hipólito IRIGOYEN.
- 12-a de julio : Masatake Terauchi japana ĉefministro.
- 12-a de septembro: Herbert Henry ASQUITH angla ĉefministro.
- 30-a de septembro: Charles Villiers STANFORD.
- 2-a de oktobro: William RAMSAY kemiisto.
- 9-a de oktobro: Emil Hermann FISCHER kemiisto.
- 3-a de novembro: Mutsuhito Sachinomiya japana imperiestro.
- 12-a de novembro: Carlos Durán CARTÍN prezidento de Kosta-Riko.
- 12-a de novembro: Charles Louis Xavier ARNOZAN.
- 18-a de novembro : Mikolas ALES.
- 15-a de decembro : Francio : Antoine Henri BECQUEREL.

Mortoj


- 6-a de januaro : Francio : Louis BRAILLE.
- 22-a de januaro: George RODWELL.
- 21-a de februaro: Nikolaj Vasilieviĉ GOGOL.
- 3-a de marto: Pedro Ivo brazila politikisto.
- 25-a de aprilo: Manuel Antônio ÁLVARES de AZEVEDO brazila verkisto.
- 14-a de septembro: Arthur Wellesley, duko de Wellington. ----
1847 | 1848 | 1849 | 1850 | 1851 | 1852 | 1853 | 1854 | 1855 | 1856 | 1857
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1852년

1864

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1864 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1864 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Meksiko : Napoleono III de Francio instalas Maximilian kiel ŝtatestro de Meksiko.
- 31-a de oktobro : Nevado fariĝis la 36-a ŝtato de Usono.
- Kreitaj Pasilalio de Paic kaj Alfagnomonomio.

Naskiĝoj


- 11-a de junio : Richard STRAUSS
- 18-a de julio : Ricarda HUCH
- 20-a de julio : Erik Axel KARLFELDT
- 24-a de julio : Frank WEDEKIND
- 31-a de oktobro : Islando : Einar BENEDIKTSSON
- Britio : Robert CECIL
- Georgi OREŜKOV
- Stanislav SCHULHOF

Mortoj

----
1859 | 1860 | 1861 | 1862 | 1863 | 1864 | 1865 | 1866 | 1867 | 1868 | 1869
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1864년

1920

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1920 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1920 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 12-a Universala Kongreso de Esperanto en Hago.
- Oficiala Gazeto Esperantista malaperas.
- Fondita gazeto Esperanto Triumfonta de Teo JUNG
- Fondita ĈEA, Josef EISELT ĝia unua prezidento
- Restarigita Esperanta Federacio de la Pariza Regiono.
- Henrik SEPPIK, Franz CHRISTANELL, Gaetano FACCHI, Stellan ENGHOLM, O. F. OLDEN, Johan WEINHENGST kaj Ludwig KRYSTA eklernis Esperanton.
- Théophile CART iĝis prezidanto de Akademio de Esperanto.
- Fondita Ĉeĥa prunta biblioteko.
- Publikita Neuchâtela Esperantido.
- Aleksandr POSTNIKOV liberigita.
- Britio: Akto de la Brita Parlamento apartigas Nord-Irlandon de la cetere katolika Irlando.
- Ĉadon agnoskas Francio kolonie.
- Eŭropo: La Traktado de Versailles finas la Unuan Mondmiliton, starigante la Ligon de Nacioj, forumo por paca decido de înternaciaj disputoj.
- Eŭropo: aperas la libron de Karl BINDING kaj Alfred HOCHE, pri "Liberigo de forviŝado la vivojn, kiuj ne indas esti vivitaj".
- Namibion "heredas" Sud-Afriko post Germanio.

Naskiĝoj


- Félix GOMEZ
- Brazilo: Amaro PINANGÉ SOARES
- Ĉeĥio: Eva SEEMANNOVÁ
- Ĉeĥio : Ladislav BALA
- Ĉeĥio: Karolo PIC.
- Francio : François MITTERRAND, prezidento (1981-1995)
- 2-a de januaro: Isaac ASIMOV scienc-fikcia verkisto (proksima dato)
- 2-a de januaro: Armand PIEN
- 20-a de januaro: Federico FELLINI
- 25-a de julio: Rosalind FRANKLIN, esploristino dank al kies laboroj estis malkovrita la strukturo de DNA-molekulo
- 16-a de aŭgusto: Charles BUKOWSKI
- 22-a de aŭgusto: Ray BRADBURY
- 20-a de septembro : Hanns CIBULKA
- 1-a de oktobro: Walter MATTHAU
- 17-a de oktobro: Miguel DELIBES
- 31-a de oktobro : Helmut NEWTON
- 23-a de novembro : Paul CELAN

Mortoj


- 26-a de aprilo : Barato : Srinivasa Aiyangar RAMANUJAN
- 5-a de majo: Charles LAISANT
- 16-a de julio : Tobias Rabelo LEITE
- 24-a de julio : Ludwig GANGHOFER ----
1915 | 1916 | 1917 | 1918 | 1919 | 1920 | 1921 | 1922 | 1923 | 1924 | 1925
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1920年 ko:1920년 simple:1920 th:พ.ศ. 2463

1903

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1903 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1903 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Publikita Fundamenta Krestomatio;
- La revuo Juna Esperantisto fondita de Edmond PRIVAT kaj Hector HODLER fondis en Ĝenevo.
- Ekapero de Espero Katolika, la plej longdaŭra Esperanta gazeto kaj "La Suno Hispana" unua Esperanta revuo en Hispanio.
- Fonditaj Esperanta Grupo en Utrecht kaj unua Esperanto-Societo en Peruo.
- William Percy MERRICK, Fanny BONNET, Georges WARNIER, Francesco BARBERI, Masgrau Jacint BREMON, William George ADAMS kaj Giles Leigh BROWNE eklernis Esperanton.
- Kreitaj Latino sen fleksio, Universal (Molenaar), Talo kaj Adam-man Tongue.
- Internacia disputo (inter Usono kaj Meksiko) estas kiel unuafoje depost la Traktato de Rastatt findecidita per teksto en la angla lingvo, kaj ne en la franca, kiu estis ĝis tiam la internacie uzita diplomata lingvo.
- Maŭritanio fariĝis kolonio de Francio.
- Panamo sendependiĝas de Kolombio.
- The call of the wild ("La voko de la sovaĝa") de Jack LONDON.
- The people of the abyss ("La popolo de la abismo") de Jack LONDON.
- La germana fizikisto Philipp Lenard malkovras, ke la atomo estas "malplena kiel la kosmo".

Naskiĝoj


- Aleksandr Porfirjeviĉ LOGVIN
- Ellen LYMBURN
- Bill KEABLE
- 6-a de januaro: Karl Ludvig SÖDERBERG
- 23-a de januaro : George ORWELL
- 13-a de februaro : Belgio : Georges SIMENON
- 21-a de februaro : Francio : Raymond QUENEAU
- 23-a de februaro : Julius FUCIK
- 27-a de februaro : Germanio : Grethe WEISER
- 3-a de aprilo : Peter HUCHEL
- 9-a de aprilo : MATUBA Kikunobu
- 28-a de marto : Eugenia MORARIU
- 3-a de majo : Marcel ROUX
- 8-a de junio : Belgio : Marguerite YOURCENAR
- 14-a de julio : Irving STONE
- 29-a de aŭgusto : Ernst KREUDER
- 24-a de septembro : Dimitrij SNEĴKO
- 17-a de oktobro : Nathanael WEST
- 28-a de oktobro : Evelyn WAUGH
- 5-a de decembro : Johannes HEESTERS
- 26-a de decembro : Lev Rafailoviĉ ZINDER, elstara sovetia lingvisto
- Britio : Amy JOHNSON
- Ángel LUNA CÁRDENAS

Mortoj


- 28-a de aprilo : Emile LOMBARD
- 1-a de novembro : Theodor MOMMSEN ----
1898 | 1899 | 1900 | 1901 | | 1902 | 1903| 1904 | 1905 | 1906 | 1907 | 1908 |
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1903年 ko:1903년 simple:1903

George ORWELL

Literaturo > Anglalingva Literaturo > George ORWELL < Angla lingvo ---- George Orwell [ĝorĝ or'ŭel] (23-a de januaro 1903- 21-a de januaro 1950) estis angla aŭtoro, kiu verkis malĝojigajn romanojn pri politiko kaj la (estonta) stato de la mondo. La du plej famaj el liaj verkoj estas 1984 kaj Bestofarmo, ambaŭ pri la naturo de homo kaj politika potenco, precipe pri stalinismo, la tiraneco de tiama Sovetio. Li ankaŭ verkis pri la difektigado de lingvo pro politikaj celoj. En realo, post jaro 1984 sekvis 1989 kun falo de Berlina muro.

Vivo

Naskiĝinte kiel Eric BLAIR en Bengalo (tiam parto el Brita Imperio) al brita burĝa familio, lia patrino portis lin al Anglio, kiam li estis unujara. Orwell (lia posta plumnomo) studis en bona brita lernejo Eton, sed ne en universitato. Anstataŭe li iris al Birmo en 1922 kie li servis kiel kolonia policisto (priskribite en Birmaj Tagoj). Poste en 1927 li iris al Parizo kie li vivis sengrose, ĉe lia parenco kunulino de Eŭgeno LANTI, kaj faris same en Londono (priskribita en Sengrose en Parizo kaj Londono), vidinte la mondon de la fundo. En 1936 li batalis en Hispanio kontraŭ Francisco FRANCO kaj por la maldesktro en la Hispana Enlanda Milito kun la Respublikanoj en Katalunio (priskribita en Omaĝo al Katalunio), kie li maturiĝis politike. Je la 20-a de majo 1937, li ricevis pafon en sia kolo, kion li priskribis en eseeto Wounded by a Fascist Sniper. Post la milito, li revenis al Britio kaj laboris kiel nefama, neeldoninda aŭtoro kaj ĵurnalisto. Dume kaj ĵus post la Dua Mondmilito, li verkis siajn du majstraĵojn: Bestofarmo kaj 1984. Li mortis en 1950. Famo venis nur post morto kiam politika opinio turnis al li dum la Fridmilito inter Usono kaj Rusio (1947-91). Kaj, ironie, kvankam Orwell estis maldekstrema socialisto en vivo, en morto li estis heroo de la kontraŭ-komunista dekstro.

Verko

Orwell skribis multajn librojn, sed el tiuj, la plej famaj klare estas 1984 kaj Bestofarmo.

1984

Estas la malluma profetaĵo de Orwell pri la Okcidento. En la romano, la mondo estas dividita inter tri grandaj ŝtatoj kiuj senĉese intermilitadis. Ĉiu civitano estas sub la senlaca okulo de la ŝtato, havante en sia domo televidon kiu ade vomas ŝtatan propagandon kaj ebligas la ŝtaton (la "Granda Frato") spioni pri la civitano. La signifoj de vortoj mem estas inversigitaj: la Ministrejo de Vero disvastigas mensogojn, la Ministrejo de Paco batalas militojn, kaj la Ministrejo de Amo estas la sekreta polico. Ĵurnaloj, libroj kaj eĉ vortaroj estas sub la boto de la ŝtato: se homo falas el la favoro de la ŝtato, ties nomo estas zorgeme forviŝita for de ĉiu skribita arkivo; li fariĝas nepersono. Tio estas ekstremigo de agmaniero de la reala Granda Soveta Enciklopedio. Newspeak: La angla parolita en 1984 estas Newspeak ("Novparolo"), angla kripligita kaj malbela. Devizoj de 1984: "Granda Frato spektas vin", "Senscio estas potenco", "duoblaparolo", "pensokrimo". Ĉi tiuj nun estas vulgara parto de la angla. Orwell ankaŭ donas alian vorton al la angla: sia nomo. En la angla la vorto Orwellian ("orvela") signifas stato kie la ŝtato estas ĉiopova kaj ĉioscia. Orvela ankaŭ temas pri vorto, kiu signifas la kontraŭan de ĝia originala signifo (ekzemple, kie "vero" signifas ŝtatajn mensogojn). Orwell ne intencis troigi en 1984: li opiniis ke tia estos la probabla stato de la mondo en 1984. Dum la 1930-oj, multaj opiniis, ke la demokratioj (precipe Usono, Britio kaj Francio) forvelkus sub la pli granda milita forteco de la tiranecoj, precipe de Germanio kaj Rusio. Aldone, Orwell mem opiniis ke la logiko de kapitalismo emas al faŝismo. La estonteco de demokratio estis tre malluma.

Bestofarmo

(Angle, Animal Farm) estas la fabelo de Orwell pri stalinismo. La fabelo rakontas pri la sukcesa ribelo de farmbesto kontraŭ la farmisto kaj la fiaska, sekvinta reĝimo de la porkoj. Kvankam ĝi estis verkita kiel atako kontraŭ stalinismo, ĝi tamen montras kiel tiraneco, kaj ne libereco, logike fluas el la naturo de homo kaj politika potenco. Kvankam ĝia atako kontraŭ la stalinismo de Rusio estis huraita post 1947 dum la Malvarma milito, tamen dum la Dua Mondmilito, kiam Britio kaj Usono batalis kune kun Rusio kontraŭ Germanio, la libro estis neeldonebla. Kaj, kvankam Orwell estis maldesktrema, la maldesktro dum la 1930-oj ne ŝatis lin pro la sama kontraŭ-stalinismo. Antaŭ 1945, multaj de la maldeksto evitis rigardi rekte al stalinismo, sed Orwell rifuzis esti ŝafo. Kaj ĉi tio estas la valoro de Orwell: menso klara kaj sendependa, menso, kiu ne estas koruptita de la noblaj mensogoj de la tempo. Parenteze: multe de tio, kion Orwell diris, estis dirita antaŭ du mil jaroj de Aristotelo en lia libro Politiko.

Post Morto

Kvankam stalinismo delonge disfalis, la averto de Orwell ankoraŭ pravas ie ajn, kie politika potenco fariĝas, makiavele, ne ilo sed celo en si mem.

Konsilo al la Leganto

Ĉar la verkoj de Orwell estas ankoraŭ sub kopirajto, ili ĝenerale ne estas haveblaj el la TTT, escepte kiel eltiraĵo aŭ traduko: ekzemple, vi povas havi la tutan tekston de 1984 en la estona lingvo. Ekzistas traduko (sole en papero) en Esperanton de Bestofarmo, sed ne de 1984. .... Vidu ankaŭ: Makiavelo, Stalino, Markso ----

En Esperanto

La Besto-Farmo, el la angla tradukis Gerald TUCKER, dua eldono, novilustris Josef IPFELKOFER, LANTERNO Munkeno 1970, 108 p. ja:ジョージ・オーウェル simple:George Orwell th:จอร์จ ออร์เวลล์ zh-min-nan:George Orwell

Ingeborg BACHMANN

Literaturo > Germanlingva Literaturo > Ingeborg BACHMANN < Germana Lingvo ---- Ingeborg BACHMANN [INgebog baĥman] (naskiĝis la 25-an de junio, 1926 en Klagenfurt, mortis la 17-an de oktobro, 1973 en Romo) estis aŭstra verkistino. Ingeborg Bachmann naskiĝis en Klagenfurt, Aŭstrio. De 1945 ĝis 1950 ŝi studis filozofion, psikologion kaj germanistikon en Innsbruck, Graz kaj Vieno. En la jaro 1952 ŝi - laborante kiel radioredaktorino - verkis sian unuan radiodramon. Prelego en la Gruppe 47 famigis ŝin. La aŭtorino de poemoj, rakontoj, romanoj, eseoj, operaj libretoj kaj radiodramoj dum sia kariero gajnis plurajn literaturpremiojn, inter alie en 1964 la Georg-Büchner-Preis. Ekde 1977 en Klagenfurt honore al la verkistino disdonatas la Ingeborg-Bachmann-Preis.

Listo de verkoj


- Ein Geschäft mit Träumen (radiodramo, 1952)
- Die gestundete Zeit (liriko, 1953)
- Die Zikaden (radiodramo, 1954)
- Anrufung des Großen Bären (liriko, 1956)
- Der gute Gott von Manhattan (radiodramo, 1958)
- Das dreißigste Jahr (rakontoj, 1961)
- Die geteilte Stadt (eseo, 1965)
- Malina (romano, 1971)
- Simultan (rakontoj, 1972)

En Esperanto aperis

Reklamo ; La granda frajto ; La pruntita tempo / trad. de Guido HOLZ. - En: Übertragungen = Transkondukoj. – Messkirch : Gmeiner, 1988. – p. 120 – 123
ISBN 3-926633-14-X

Eksteraj ligoj

Ingeborg Bachmann poemoj http://www.cezarkulturo.de/73130.html
- [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Poezio/cezarpoezio/la_prokrastita_tempo.html La prokrastita tempo]

1822

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1822 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1822 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 7-a de septembro : Brazilo sendependiĝas de Portugalio.
- Eŭropo : La Eklezio repermesas la libron kaj teoriojn de Koperniko.
- Liberio : Monrovia estas fondita de eks-sklavoj el Usono.
- Lingvistiko : la Leĝo de Grimm

Naskiĝoj


- 27-a de aprilo : Ulysses S. GRANT
- 4-a de oktobro : Rutherford B. HAYES
- Usono: Pensilvanio : Franklin (Konteo) : Henry Lee FISHER

Mortoj


- 20-a de februaro : Joanna Angélica de Jesus
- 25-a de junio : E. T. A. HOFFMANN
- 8-a de julio : Percy Bysshe SHELLEY
- Anglio : William HERSCHEL. ----
1817 | 1818 | 1819 | 1820 | 1821 | 1822 | 1823 | 1824 | 1825 | 1826 | 1827
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1822년 simple:1822

E. T. A. HOFFMANN

Literaturo > Germanlingva Literaturo > E. T. A. HOFFMANN < Germana Lingvo ---- Germana Lingvo Ernst Theodor Amadeus HOFFMANN [ernst TEodor amaDEus HOFman] (naskiĝis la 24-an de januaro, 1776 en Königsberg, † la 25-an de junio, 1822 en Berlino) estis germana verkisto, desegnisto, komponisto kaj juristo. Hoffmann estas unu el la plej famaj reprezentantoj de la germana romantikismo kaj pioniro de la fantasta literaturo. Li influis verkistojn kiel ekz. Franz KAFKA, Edgar Allan POE, Charles DICKENS kaj Nikolaj GOGOL. Ofte en liaj verkoj kunfandiĝas realo kaj fantasto; ili prilumas la ombrajn flankojn de la homa animo, troviĝantajn malantaŭ la hipokritema burĝa harmonio.

Listo de verkoj:


- Der goldene Topf (fabelo, 1814)
- Die Elixiere des Teufels (2 volumoj, 1815/16)
- Fantasiestücke in Callot's Manier (4 volumoj, 1814/15)
- Nachtstücke (2 volumoj, 1816/17)
- Das Fräulein von Scudéry (rakonto, 1819)
- Die Serapions-Brüder (4 volumoj, 1819-21)
- Lebensansichten des Katers Murr (fragmento 2-voluma, 1819-21)

En Esperanto aperis:

Fraŭlino de Scudery : rakonto el la epoko de Luizo dek-kvara / Trad.: Reinhard HAUPENTHAL. - Saarbrücken: Iltis-Eld., 1992. - 76 p. - (Iltis-Serioj : 2, Beletro Tradukita ; 6) ISBN 3-927613-24-X
Originalo: Das Fräulein von Scudery Konsilisto Krespel / Trad. Wolfgang KIRSCHSTEIN. Kaliningrad, 2001 ja:E.T.A.ホフマン

M. F. ONNEN

Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto O M. F. ONNEN, nederlandano. Naskiĝis en 1869, mortis 64-jaraĝa en Hago en la 25-a de junio 1933. Dum pluraj jaroj ĉefdelegito de UEA. Fervora kaj diversflanka laboro por Esperanto.

1997

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1997 Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jardekoj: 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj - 2020-oj Jaroj: 1992 - 1993 - 1994 - 1995 - 1996 - 1997 - 1998 - 1999 - 2000 - 2001 - 2002 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta je merkredo (vidu ĉi tie kalendaron). En la jaro 1997 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 82-a Universala Kongreso de Esperanto en Adelajdo.
- Al Ĉinio redonas Honkongon Britio.
- Francio : Prezidento Jacques CHIRAC malfondas la Nacian Asembleon (parlamenta ĉambro). La sekvaj balotoj starigas politikan plimulton malfavora al li; ĝia estro Lionel JOSPIN fariĝas ĉefministro.
- Albanio : Rexhep MEYDANI elektatas prezidento. Opoziciuloj provas ekposedi ŝtatpotencon per amasaj malordoj kaj milita kontraŭstaro.
- Bosnio kaj Hercegovino: Okazas multnaciaj elektoj.
- Irlando : Mary McALEESE prezidentiĝas.
- Slovenio : Milan KUCAN prezidentiĝas.
- Irano : Hojjat-ol-Eslam Ali Mohamed KHATAMI-ARDAKANI elektatas prezidento.
- Gambio: Yahya JAMMEH elektatas prezidento.
- Malio: prezidentiĝas Alpha Oumar KONARE.
- Kongolo Brazavila: Denis SASSOU-NGUESSO elektatas prezidento.
- Lesoto: Surtroniĝas Letsie la 3-a.
- Kazaĥstano: Astano fariĝis la ĉefurbo, la 1-an de decembro.
- Mongolio: Nacagijn BAGABANDI elektatas prezidento.
- Trinidado kaj Tobago: prezidentiĝo de Arthur ROBINSON.
- UNO: Kofi ANNAN anstataŭigas Boutros BOUTROS GHALI kiel ĝenerala sekretario.
- Somere : Marson alvenas mapist-robotoj el Usono.
- 17-a de januaro: Usono: Morto de Clyde TOMBAUGH

Naskiĝoj

Mortoj


- 14-a de marto: Jurek BECKER
- 2-a de majo: Paulo FREIRE
- 2-a de aŭgusto : James KRÜSS
- 18-a de oktobro: Ĉeĥio, Cilka KOTYZOVÁ
- 24-a de novembro: Francio, Barbara
- Ĉeĥio: Bohumil HRABAL.
- Ĉeĥio: Jaroslav MAŘÍK. ----
1992 | 1993 | 1994 | 1995 | 1996 | 1997 | 1998 | 1999 | 2000 | 2001 | 2002
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1997 ja:1997年 ko:1997년 simple:1997 th:พ.ศ. 2540

2-a de junio

---- Historio > Tagoj > la 2-a de junio ---- La 2-a de junio estas la 153-a tago de la jaro (la 154-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 212 tagoj restas. Je la 2-a de junio okazis, interalie:

Eventoj


-

Naskiĝoj


- 1740 : Marquis de SADE, franca verkisto
- 1836 : Mily BALAKIREV, komponissto
- 1840 : Thomas HARDY, angla verkisto
- 1857 : Edward ELGAR, angla komponisto
- 1880 : Friedrich Wilhelm ELLERSIEK
- 1904 : Johnny WEISSMULLER, usona naĝisto kaj aktoro

Mortoj


- 815 : Sankta Niceforo
- 1990 : Rex HARRISON, aktoro

Specialaj tagoj kaj festoj


- Italio: Nacia tago ---- Vidu ankaŭ :
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- 1-a de junio | 3-a de junio
- 2-a de majo | 2-a de julio
- januaro | februaro | marto | aprilo | majo | junio | julio | aŭgusto | septembro | oktobro | novembro | decembro
- Historio - Tagoj. ja:6月2日 ko:6월 2일 simple:June 2 th:2 มิถุนายน

4-a de junio

---- Historio > Tagoj > la 4-a de junio ---- La 4-a de junio estas la 155-a tago de la jaro (la 156-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 210 tagoj restas. Je la 4-a de junio okazis, interalie:

Eventoj


- 1989 : Tragedio sur Tjan'anmen-placo, Pekino, Ĉinio

Naskiĝoj


- 1877 : Heinrich WIELAND, kemiisto , nobelpremiita pro kemio en 1927
- 1880 : Antonín ELTSCHKNER
- 1896 : Stringer DAVIS
- 1903 : Alonzo CHURCH
- 1932 : John Drew BARRYMORE
- 1975 : Angelina JOLIE

Mortoj


- 1798 : CASANOVA
- 1801 : Frederick MUHLENBERG, usona politikisto
- 1872 : Johan Rudolf THORBECKE, nederlanda politikisto
- 1875 : Eduard MÖRIKE
- 1923 : Eduard MYBS
- 1942 : Reinhard HEYDRICH

Specialaj tagoj kaj festoj


- ---- Vidu ankaŭ:
- Historio - Tagoj. ja:6月4日 ko:6월 4일 simple:June 4 th:4 มิถุนายน

5-a de junio

---- Historio > Tagoj > la 5-a de junio ---- La 5-a de junio estas la 156-a tago de la jaro (la 157-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 209 tagoj restas. Je la 5-a de junio okazis, interalie:

Eventoj


- 1849 : Subskribo de la dana konstitucio
- 1967 : Israelo atakas arabajn najbarajn ŝtatojn
- 1968 : Robert F. KENNEDY pafita de Sirhan Sirhan
- 1989 : La pola kontraŭkomunisma partio Solidareco sukcesegas en pola baloto

Naskiĝoj


- 1718 : Thomas CHIPPENDALE, fabrikisto de mebloj
- 1723 : Adam SMITH
- 1883 : John Maynard KEYNES
- 1898 : Federico García LORCA
- 1900 : Dennis GABOR, hungardevena fizikisto
- 1928 : Otto F. WALTER, svisa verkisto
- 1939 : Joe CLARK, 16-a ĉefministro de Kanado
- 1941 : Martha ARGERICH, argentina pianisto

Mortoj


- 1910 : O. HENRY
- 1921 : Georges FEYDEAU

Specialaj tagoj kaj festoj


- Nacia Tago de Danlando
- Festo de Sankta Bonifaco ---- Vidu ankaŭ :
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- 4-a de junio | 6-a de junio
- 5-a de majo | 5-a de julio
- januaro | februaro | marto | aprilo | majo | junio | julio | aŭgusto | septembro | oktobro | novembro | decembro
- Historio - Tagoj. ja:6月5日 ko:6월 5일 simple:June 5 th:5 มิถุนายน

6-a de junio

---- Historio > Tagoj > la 6-a de junio ---- La 6-a de junio estas la 157-a tago de la jaro (la 158-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 208 tagoj restas. Je la 6-a de junio okazis, interalie:

Eventoj


- 1683 : Oksfordo : Muzeo Ashmolean malfermiĝis
- 1809 : Svedio enkondukis la konstitucion de 1809
- 1976 : Tumultoj ĉe Soweto en Sud-Afriko

Naskiĝoj


- 1599 : Diego VELÁZQUEZ, pentristo
- 1606 : Pierre CORNEILLE
- 1799 : Aleksander PUŜKIN, poeto
- 1850 : Karl Ferdinand BRAUN, fizikisto, nobelpremiita pro fiziko 1909
- 1868 : Robert Falcon SCOTT, esploristo
- 1875 : Thomas MANN, germana verkisto, nobelpremiita pro literature en 1929
- 1879 : Artur DEGEN
- 1934 : Alberto la 2-a, sesa kaj nuna reĝo de la belgoj
- 1939 : Louis ANDRIESSEN, nederlanda komponisto
- 1956 : Bjorn BORG, sportisto (teniso)

Mortoj


- 1831 : Jeremy BENTHAM, filozofo
- 1843 : Friedrich HÖLDERLIN, germana verkisto
- 1891 : Sir John A. MACDONALD, la unua ĉefministro de Kanado
- 1946 : Gerhart HAUPTMANN
- 1961 : Carl Gustav JUNG, psikologo
- 1968 : Robert F. KENNEDY, usona senatano kaj prokuro
- 1983 : Hans LEIP
- 1987 : ISAMU Yamaga
- 2005 : Anne BANCROFT

Specialaj tagoj kaj festoj


- Nacia tago de Svedio ---- Vidu ankaŭ:
- Historio - Tagoj. ja:6月6日 ko:6월 6일 simple:June 6 th:6 มิถุนายน

8-a de junio

---- Historio > Tagoj > la 8-a de junio ---- La 8-a de junio estas la 159-a tago de la jaro (la 160-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 206 tagoj restas. Je la 8-a de junio okazis, interalie:

Eventoj


- 1783 : La vulkano Laki, en Islando, komenciis 8-monatan erupcion. Tio mortigis pli ol 9 000 personoj kaj enkondukis 7-jaran malsategon.

Naskiĝoj


- 1743 : Alessandro CAGLIOSTRO, aventuristo
- 1809 : Thomas PAINE, verkisto kaj revoluciulo
- 1810 : Robert SCHUMANN, komponisto
- 1867 : Frank Lloyd WRIGHT, arkitekto
- 1903 : Marguerite YOURCENAR, Belgio
- 1916 : Francis CRI