Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
25-a De Majo

25-a de majo

Historio > Tagoj > la 25-a de majo ---- La 25-a de majo estas la 145-a tago de la jaro (la 146-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 220 tagoj restas. Je la 25-a de majo okazis, interalie:

Eventoj


- 1981 : Ŝtatestroj de ses landoj en la Persa Golfo subskribis ĉarton en Abu-dabio oficiale kreante la Kunlabora Konsilio de la Golfo.
- 1986 : Chernobyl eksplodis
- 2000 : Israelo finis la 22-jara okupon de suda Libano

Naskiĝoj


- 1803 : Edward George BULWER-LYTTON, verkisto
- 1803 : Ralph Waldo EMERSON
- 1879 : Max AITKEN, ankaŭ konata kiel Lordo BEAVERBROOK eldonisto de ĵurnaloj
- 1889 : Igor SIKORSKY
- 1926 : Miles DAVIS, usona ĵaztrumpetisto

Mortoj


- 735 : BEDO, angla historiisto kaj monaĥo
- 1913 : Gábor BÁLINT
- 1972 : Asta NIELSEN

Specialaj tagoj kaj festoj


- Argentino : Tago de la Maja Revolucio/Nacia Tago ---- Vidu ankaŭ :
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30,31
- 24-a de majo | 26-a de majo
- 25-a de aprilo | 25-a de junio
- januaro | februaro | marto | aprilo | majo | junio | julio | aŭgusto | septembro | oktobro | novembro | decembro
- Historio - Tagoj. ja:5月25日 ko:5월 25일 simple:May 25 th:25 พฤษภาคม

Historio

La historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio. (NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.) ---- :Historio de Scienco kaj Teknologio

Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)

:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj

Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj

: datadmetodoj - arĥivoj

Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj

:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -

Bataloj Famaj

Civilizoj

:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro

Dinastioj

vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)

Historio de kontinentoj


- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo

Kalendaroj

:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro

Imperioj

Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj) :Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio

Mapoj

:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500] Vidu ankaŭ: Geografio Diaoyu-Insularo De Ĉinio

Militoj

vidu la Listo de militoj

Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj

Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj

Okazintaĵoj

:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto

Regionoj

:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp

Rolantoj

:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj

Tempordigo: Famaj aŭ klasikaj epokoj:
- Inter-du-milita epoko (Eŭropo, 20 jarcento)
- "Jarcento de Ludoviko la 14-a (Francio 17-a jarcento)
- Mezepoko
- Renesanco (Eŭropo 15-a jarcento -Italio - aŭ 16-a jarcento - aliaj landoj)

Historio enklasigata laŭ dato


- Jarcentoj
  - 19-a jarcento
  - 20-a jarcento
  - 21-a jarcento
  - ...
- Tagoj
  - januaro
    - 1, 2, 3, ... Komparu kun:

arkeologio, analo... fiu-vro:Aolugu ja:歴史 ko:역사 ms:Sejarah simple:History th:ประวัติศาสตร์ zh-min-nan:Le̍k-sú

Gregoria kalendaro

Gregoria kalendaro estas la ĉefa kalendaro de la Okcidento kaj tutmonda komerco. Ĝi estas reformo de la antikva julia kalendaro de Julio Cezaro. La gregoria kalendaro estas suna kalendaro: ĝi precize sekvas la sunon (jarojn) sed ne la lunon. Kvankam la monatoj historie devenas de luna periodo, la monatoj komenciĝas kun la nova luno nur tute hazarde. Kontraste, la islama sekvas la lunon, ne la sunon, kaj la hebrea kalendaro la sunon kaj la lunon. Monatoj: la kalendaro havas 12 monatojn:
- januaro - 31 tagoj
- februaro - 28 aŭ 29 tagoj
- marto - 31 tagoj
- aprilo - 30 tagoj
- majo - 31 tagoj
- junio - 30 tagoj
- julio - 31 tagoj
- aŭgusto - 31 tagoj
- septembro - 30 tagoj
- oktobro - 31 tagoj
- novembro - 30 tagoj
- decembro - 31 tagoj La kalendaro sekvas la sunon, ne la lunon, tiel ke la komenco de printempo estas fiksita je la 21-a de marto. Februaro kutime havas 28 tagojn, sed en la superjaro -- la kvara jaro kaj kvara jarcenta jaro -- februaro havas 29 tagojn. Do, en la jaroj 1992, 1996, 2000 kaj 1600, ĝi havis 29 tagojn, sed en la jaroj 1993, 1994, 1900 kaj 1700, ĝi havis 28 tagojn. En la julia kalendaro, kontraste, februaro havis 29 tagojn en la jaroj 1900 kaj 1700. Pro tio, la gregoria jaro havas 365,2425 suntagojn, dum la julia havas 365,2500. La suna jaro mem estas 365,24219878 suntagoj. La gregoria jaro estas 25,96 sekundoj tro longa (kio fariĝos unu tago post 3320 jaroj). Semajno: aldone al la cikloj de monatoj kaj jaroj, estas la ciklo de la semajnoj. La semajno havas sep tagojn:
- dimanĉo
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato La 1-a de januaro 2000 estis sabato. Dimanĉo kaj sabato estas la "semajnfino", kutime tagoj de ripozo en la Okcidento. Sabato estas la tradicia juda tago de ripozo kaj dimanĉo la tradicia kristana tago de ripozo. Jaroj: la nombro de la jaro estas laŭ la kristana erao. Pro kuniĝo de semajna kaj superjara cikloj en la kalendaro estadas 14 tipoj de jaroj:
- Normalaj jaroj komenciĝantaj je :
  - lundo
  - mardo
  - merkredo
  - ĵaŭdo
  - vendredo
  - sabato
  - dimanĉo
- Supejaroj komenciĝantaj je :
  - lundo
  - mardo
  - merkredo
  - ĵaŭdo
  - vendredo
  - sabato
  - dimanĉo Tagoj: la tago komenciĝas je meznokto kaj havas 24 egalajn horojn. ... Reformo: Aprobo de Julia kalendaro siatempe estis grava antaŭenpaŝo, sed ĝi ankaŭ havis malgrandan malprecizecon: suna jaro kompare al Julia jaro estis mallonga je 11 minutoj kaj 14 sekundoj. Dum jaroj tiu ĉi diferenco fariĝis tagoegala kaj kaŭzis malprecizecojn. En la fino de 14-a jarcento diferenco pligrandiĝis tiomgrade ke printempa tagegaleco anstataŭ 21 de marto trafis al 11 de marto. Do Pasko, ferio printempa, iafoje okazis en la vintro! Papo Gregorio la 13-a decidis korekti la eraron. Li invitis specialan komisionon kaj tagokalkulo antaŭenigis je 10 tagoj. Por ke en estonto similaj eraroj ne okazu, ili decidis en ĉiuj kvarcentjaroj forĵeti tri tagojn, sekve kvanto de superjaroj fariĝis malpli je 3, ol en Julia kalendaro. Tio estis la solvo de Aloysius LILIUS en 1580. La fakta bazo estis la kalkulo de Koperniko pri la longeco de la jaro. En 1530, Koperniko esploris la kalkuladon de Ptolemeo en 139 kaj al-Battani en 882 kaj kalkulis la jaron por si mem kaj eldonis la nombron 365,2425, kiu fariĝis la longeco de la jaro en la gregoria kalendaro. Ĉi tiu nova kalendaro nomiĝis Gregoria aŭ jarkalkulo laŭ nova stilo kaj Julia kalendaro estis nomita jarkalkulo laŭ malnova stilo. En 1582 jaro, kiam Gregoria kalendaro estis enkondukita, diferenco inter du stiloj estis 10 tagoj, en 1900 ĝi atingis 13 tagojn. En venontaj jaroj ĝi pligrandiĝos plu. Gregoria kalendaro estis aprobita en diversaj landoj en malsamaj tempoj:
- 1582 - Hispanio, Italio, Pollando, Portugalio, Francio, Luksemburgio, katolika Nederlando
- 1583 - Bavario, Tirolo
- 1583-1585 - Katolika Germanio kaj Svislando
- 1584 - Aŭstrio, Ĉeĥio
- 1587 - Hungario
- 1590 - Transilvanio
- 1610 - Prusio
- 1700 - Danio, Norvegio, kaj la protestantaj regionoj de Germanio, Nederlando kaj Svislando (escepte de Sankt Gallen)
- 1724 - la svisa kantono Sankt Gallen
- 1752 - Anglio kaj kolonioj (ekz, la nuna Usono)
- 1753 - Svedio, Finnlando, Japanio
- 1911 - Ĉinio
- 1912 - Albanio
- 1915 - Litovio
- 1916 - Bulgario
- 1918 - Rusio, Estonio
- 1919 - Rumanio, Serbio
- 1924 - Grekio
- 1926 - Turkio
- 1928 - Egipto En 1582, laŭ la papo, la tago post la 4-a de oktobro (la fina tago de la julia kalendaro) estis la 15-a de oktobro (la unua tago de la nova gregoria kalendaro). Ĝenerale, katolikaj landoj plejparte aprobis la kalendaron dum 1582-90, protestantaj landoj dum 1700-53 kaj aliaj landoj dum 1911-28. ---- ::Tridek tagoj en septembro, ::april', junio, kaj novembro; ::Ĉiuj kromaj de la kalendar' ::Tridek-unu havas, krom februar', ::Kun dudek-ok, tri jarojn el kvar, ::Sed dudek-naŭ en superjar'. ::: - Tradicia angla poemo; elangliĝis Mateo McLAUCHLIN ---- Vidu ankaŭ: Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Kalendaro > Gregoria Kalendaro kategorio:Kalendaro als:Gregorianischer Kalender ja:グレゴリオ暦 ko:그레고리력 ms:Kalendar Gregory simple:Gregorian calendar th:ปฏิทินเกรกอเรียน

1981

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1981 Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jardekoj: 1950-oj - 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj Jaroj: 1976 - 1977 - 1978 - 1979 - 1980 - 1981 - 1982 - 1983 - 1984 - 1985 - 1986 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta je ĵaŭdo (vidu ĉi tie kalendaron). En la jaro 1981 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 66-a Universala Kongreso de Esperanto en Braziljo.
- Kreita planlingvo Gloso.
- Eŭropo : 1-a de januaro : Grekio membriĝas en la Eŭropan Ekonomian Komunumon -- "Eŭropo de la Dek".
- Francio : François MITTERRAND fariĝas la nova prezidento de la Franca Respubliko (li estas la unua maldekstra prezidento en la Kvina Respubliko, t.e. ekde 1958).
- Andoro : La ĉefministra posteno establitas.
- Brixton, Londono en aprilo okazis seriozan tumulton kaj grandajn batalojn inter la polico kaj la enloĝantoj.
- Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj: Je la 25-a de majo, ŝtatestroj de ses landoj en la Persa Golfo subskribis ĉarton en Abu-dabio oficiale kreante la Kunlabora Konsilio de la Golfo. En Um-Al-Kajvano emiriĝas Raŝid Bin Ahmad al-Mu'alla, kaj en Aĵmano, Humad Bin Rashid an-Nuaimi.
- Antigvo-Barbudo aplikas postenon de guberniestro kaj membriĝas en Brita Komunumo.
- Belizo sendependiĝas.
- Al UNO aniĝas Antigvo-Barbudo, Belizo kaj Vanuatuo.
- 20-a de januaro: 52 usonaj ostaĝoj liberiĝis post 444 tagoj en Irano.

Naskiĝoj


- SZEKERES Melinda
- 17-a de majo : Cosma Shiva HAGEN
- 9-a de junio : Natalie PORTMAN

Mortoj


- Valda VINAŘ
- Roberto das NEVES
- 30-a de aprilo : Peter HUCHEL
- 11-a de majo : Usono : Florido : Bob MARLEY
- 13-a de julio : André SCHILD
- 27-a de novembro : Lotte LENYA
- 29-a de novembro : Natalie WOOD ----
1976 | 1977 | 1978 | 1979 | 1980 | 1981 | 1982 | 1983 | 1984 | 1985 | 1986
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1981 ja:1981年 ko:1981년 simple:1981 th:พ.ศ. 2524

Persa Golfo

Geografio > Golfo > Persa Golfo ---- right Persa Golfo (perse - ĥaliĝ-e fars, arabe - al-ĥaliĝu l-arabij) situas en nord-okcidento de Hinda Oceano, ĉe la bordoj de Azio; En eŭropaj landoj oni nomas ĝin Persa Golfo, sed la arabaj landoj - Araba Golfo. En oriento per Hormoza Markolo kaj Omana Golfo ligiĝas kun Araba Maro; Areo 240 000 km², profundo ĝis 115 m; Longo de la golfo estas 1000 km kaj maksimuma larĝo - 370 km. La suda bordo estas ebena, sed la norda ĉe irana bordo - montara. La Persan Golfon enfluas rivero Ŝat-el-Arab, kunfluo de Eŭfrato, Tigriso kaj Karuno. Ĉe la bordoj estas multaj insuloj. Sur la fundo estas gravaj krudaĵoj de nafto. Ok nacioj havas bordojn sur la Persa Golfo: Irano, Irako, Kuvajto, Saŭda Arabio, Barejno, Kataro, la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj Omano. La ĉefaj havenoj estas: Fao, Basra (Irano), Abadan, Bender-Ŝaĥpur (Irano), El-Kuvajto (Kuvajto), Ras-Tanura (Saŭda Arabio), Manamo (Barejno), Um-Sajd (Kataro). Antaŭ kelkaj jaroj seriozaj incidentoj okazis en la regiono de la golfo: dum la Irano-Iraka milito en 1983 kaj Irako-Kuvajta konflikto en 1991, granda kvanto de la nafto, transportata per naftoŝipoj, estis disverŝita en la akvon pro la bombatakoj de militantaj trupoj. La areo de Persa Golfo malrapide malkreskadis dum lastaj 6000 jaroj. La teritorioj de la tuta Kuvajto kaj malsupra Irako estis parto de ĝia baseno. Kaj nuntempe, la proceso daŭras pro la grandaj sedimentoj de Ŝat-el-Arabo en sia delto. Kategorio:Golfoj ja:ペルシア湾 ko:페르시아 만

Kunlabora Konsilio de la Golfo

Kunlabora Konsilio de la Golfo (KKG) (ankaŭ nomita la Kunlabora Konsilio de la Arabaj Ŝtatoj de la Golfo) estas organizaĵo de ses ŝtatoj en la Persa Golfo: Barejno, Kuvajto, Omano, Kataro, Saŭda Arabio, kaj la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj. Pri la teksto de la Ĉarto de la KKG, konsentis la eksterlandaj ministroj de la ses landoj je la 4a de februaro 1981 en Riado, Saŭda Arabio. Subskribis la ĉarton la ŝtatestroj de tiuj landoj je la 25-a de majo 1981 en Abu-dabio, en la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, je kiu tempo formale estiĝis la KKG. La celoj de la KKG, kiel deklaritaj en la Ĉarto, estas instigi kunlaboron, integriĝon, kaj interligon inter la membraj ŝtatoj en ĉiuj kampoj por atingi unuecon inter ili; pli profundigi kaj pli fortigi la rilatojn, ligojn, kaj vastecon de kunlaboro kiuj ekzistas inter la popoloj; formuli regulojn en diversaj kampoj, inter aliaj, ekonomiaj kaj financaj aferoj, agrikulturo, industrio, komerco, dogano kaj komunikado, edukado kaj kulturo, sociaj kaj sanaj aferoj, informo kaj turismo, kaj leĝkreaj kaj administraj aferoj; stimulti sciencan kaj teknologian progresojn en diversaj kampoj, establi sciencajn esplor-centrojn kaj realigi komunajn projektojn, kaj kuraĝigi kunlaboron inter privataj organizaĵoj. Unuiĝinta Ekonomia Konsento subskribiĝis en novembro 1981 kaj ratifiĝis en 1982. Inter ĝiaj celoj estas libera merkado inter membraj ŝtatoj de ĉiuj produktoj agrikulturaj, bestaj, industriaj, kaj naturaj de nacia origino. En 1984, stariĝis la Golfa Investa Korporacio kiu celas solidarigi ekonomiajn aktivaĵojn de la membraj ŝtatoj en akrikulturo, komerco, industrio, minado, kaj ĝenerala investado. Ĝi rajtas partpreni, prunti por, kaj starigi kun-evoluajn projektojn en membraj ŝtatoj kaj en aliaj arabaj landoj. La Golfa Normigada Organizo kreiĝis En novembro 1992 kiam la Organizo de Normigado kaj Mezuroj de Saŭdi Arabio transformiĝis en regionan organizon servantan ĉiujn membrajn ŝtatojn de KKG. La Patent-Oficejo de KKG kreiĝis en decembro 1992 por realigi patentajn regulojn kaj servojn de la Konsilio. La Komerca Arbitracia Centro kreiĝis en decembro 1993 por findecidi disputojn komercajn inter la civitanoj de KKG-landoj kaj inter la civitanoj kaj eksterlandanoj. :La TTT-ejo de KKG en la araba http://www.gcc-sg.org

Israelo

Geografio > Azio > Palestino > Israelo ---- Palestino Palestino ---- Israelo (hebree מדינת ישראל, Medinat Jisrael, arabe دولة إسرائيل, Daŭlat Isrâ'îl, Ŝtato de Izraelo) estas lando en Sud-Okcidenta Azio, centro de monoteismaj mondreligioj - Judismo, Kristanismo, Islamo, la Bahaa Kredo.
- Landkodo: IL.
- E-nomo: [a] Izraelio; [o] Israela Ŝtato.
- Nacia nomo: Medinat Jisrael (he), Daulat Israil (ar).
- Areo: 20800 kv.km. inter ili teritorio de Palestina araba politika unuo - 6.220 kv.km.;
- Teritorioj de Palestina Aŭtonomio: # Cisjordanio # Gaza Sektoro
- Politika sistemo: demokratia respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Moshe KACAV.
- Registarestro: ĉefministro Ariel SHARON (2001)
- Parlamento: Kneset, kun 120 membroj
- Ĉefurbo: (Jerusalemo) (504 mil)
- Adm. divido: 6 provincoj.
- Urboj: Tel-Avivo (321 mil), Hajfo (223 mil).
- Loĝantaro: 5.521 mil (1995), inter ili 83,3% hebreoj, 17,0% palestinaj araboj.
- Ŝtatlingvo: Oficiale la ivrita kaj la araba. La rusa estas parolata de la granda enmigra komunumo el eksa Sovetunio. Estas disvastigita ankaŭ la angla lingvo.
- Kredantoj: judoj, islamanoj, kristanoj.
- MNP: totala - 94 mlrd $; pokapa - 15.920 $.
- Eksporto: frukto, legomaro, naftoproduktoj, kemiaĵoj, maŝinindustria produktaĵo.
- Monunuo: nova siklo.
- Organizoj: UNO (1949)
- Historio:
1948 Deklaro de Israela Ŝtato
1948-1949 Milito por sendependeco, reunuiĝo de Okcidenta Jerusalemo
1948-1952 Ĥajim VAJCMAN, unua israela prezidento
1949-1953 David BEN-GURION, unua israela ĉefministro (vidu Ĉefministroj de Israelo
1949 Akcepto de Israelo en UNO
1956 Sinaja kampanjo kaj Libana krizo
1967 Sestaga milito, reunuigo de Jerusalemo kun ties orienta parto kaj kaptado de aliaj teritorioj
1973 Milito kun Sirio kaj Egiptio
1978 Interkonsento de Camp-David, paco kun Egiptio
1982 Operacio nomigita Paco al Galileo, detruo de palestinanaj militbazoj en suda Libano kaj komenco de Israela okupado de suda Libano.
1994 Kreo de araba Palestina Aŭtonomio en Gaza Sektoro kaj Cisjordanio

- Heredaĵo: Jerusalemo (Muro de lamentoj, Domo de Roko, templo de Dia tombo, Via dolorosa, Kruca monaĥejo), Morta maro (Masada kastelo), kristanaj lokoj (Bet-Leĥem, Nazareto, Kapernaum). Israelo estas malgranda lando je la orienta bordo de la Mediteraneo. La moderna lando formiĝis je la 14-a de majo, 1948, kiel patrujo por la Judoj en la tuta mondo. Je 1947 UNO voĉdonis fini la britan regon de Palestino, kaj decidis dividi la regionon en du partojn, Israelo kaj ŝtato Araba. Alvenis multaj da enmigrintoj de Eŭropo, Azio, Afriko kaj Ameriko al Israelo. Dum la Sestaga Milito de junio de 1967, la Israelanoj pliigis multe la amplekson de sia teritorio, kaj ekregis sur orienta Jerusalemo, kiu poste estis aneksita kaj deklarita kiel parto de la unuigita ĉefurbo. Estas multaj konfliktoj inter la Palestinanoj kaj la Judoj pri la rego de Gazastrio, la Okcidenta Bordo, la Golana Montaro, kaj la ĉefurbo Jerusalemo, kaj pri la kreo de la ŝtato de Israelo mem. Laŭ multaj Judoj, la Eternulo promesis la Palestinan regionon al la Judoj antaŭ pli ol 3000 jaroj, eĉ antaŭ la erao de reĝo Davido, kiam Izraelo estis grava kaj potenca ŝtato. Post 2000 jaroj de diasporo kaj persekuto, la kreo de moderna, prospera, fekunda lando, kaj la revivigo de la morta, antikva hebrea lingvo ŝajnas esti vera miraklo. Sed laŭ la Palestinianoj, la invado de ilia lando de la Judoj, kaj la rego de la Judoj tie estas grava maljustaĵo. La konflikto en Israelo estas ankaŭ religia. Multaj lokoj, precipe en Jerusalemo kaj Bet-Leĥem, estas sanktaj al la Judoj, al la Islamanoj, sed ankaŭ al la Kristanoj.

vidu ankaŭ


- Listo de urboj de Israelo
- Landnomoj
- [http://membres.lycos.fr/vilhelmo/vidal.html Israelo kontraŭ Israelo/artikolo] ja:イスラエル ko:이스라엘 ms:Israel simple:Israel zh-min-nan:Í-sek-lia̍t-kok

Libano

Geografio > Azio > Libano ---- Azio Libano - (Lubnan, لبنان) - lando ĉe la orienta bordo de Mediteraneo.
  • Landkodo: LB.
  • E-nomo: mallonge Libano; oficiale, Libana Respubliko.
  • Nacia nomo: Al-Ĝumhurija al-Lubnanija.
  • Areo: 10.400 kv.km.
  • Politika sistemo: prezidenta respubliko.
  • Ŝtatestro: prezidento Emile LAHUD.
  • Ĉefurbo: Bejruto (900 mil).
  • Urboj: Tripolo (500 mil), Saida (105 mil).
  • Loĝantaro: 4.005.000 (1995), inter ili libananoj 79,5%, palestinanoj 9,0%, armenoj 5,6%.
  • Ŝtatlingvo: araba lingvo.
  • Kredantoj: Libana loĝantaro estas de komplika konfesa konsisto. Ili dividiĝas je kelkaj religiaj komunumoj: kristanoj - maronitoj, ortodoksuloj, protestantoj, islamanoj - sunaistoj, ŝijaistoj, kaj druzoj. Tia religia konsisto kaŭzis ekziston de siaspeca politika sistemo. En 1943 dum deklaro de sendependeco adoptis nacian ĉarton, laŭ kio prezidento de la lando devis esti kristana maronito, ĉefministro - islamano-sunaisto, kaj prezidanto de parlamento - islamano-ŝijaisto. Ĉi-tiu interkonsento estis bazita sur la rezultoj de la unua popolnombrado, kiu montris ke kristanoj konsistigas 60%-ojn de la loĝantaro. Post tio, popolnombrado plu ne okazis kaj ŝajnas, ke religia konsisto ŝanĝiĝis per plimulto de islamanoj. La provoj revizii nacian ĉarton kaŭzis kontraŭstaron inter religiaj komunumoj kaj longdaŭran civilan militon, kiu daŭris ĝis la 1990-aj jaroj, engaĝante Sirion, Israelon, Iranon, OPL-n kaj Usonon.
  • Eksporto: vesto, juvelaĵo, frukto.
  • Pokapa GNP: 2.660 $.
  • Organizoj: UNO (1945)
  • Heredaĵo: Baalbek (ruinoj de romia templo), Byblos (ruinoj de klasika epoko), Kadiŝa gorĝo (belega montara pejzaĝo), Tripolo (fortikaĵo de kruckavaliroj kaj mezepoka araba urbo). La cedroj de montaro Lebanono estas cititaj en Biblio. (ankaŭ Libana cedro) Nuna Libano koincidas kun antikva Fenicio.

historio


- Rafik HARIRI
- Khiam Kategorio:Libano ja:レバノン ko:레바논 ms:Lubnan simple:Lebanon th:ประเทศเลบานอน zh-min-nan:Lebanon

1803

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1803 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1803 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 1-a de marto : Ohio fariĝis la 17-a ŝtato de Usono.
- 30-a de aprilo : Usono aĉetas Luisiano de Francio.
- Eŭropo: Ticino fariĝas libera respubliko kaj kantono.

Naskiĝoj


- 12-a de majo : Justus von LIEBIG, germana kemiisto
- 25-a de majo : Edward George BULWER-LYTTON
- 28-a de septembro : Prosper MÉRIMÉE

Mortoj


- 18-a de februaro : Johann Wilhelm Ludwig GLEIM
- 14-a de marto : Friedrich Gottlieb KLOPSTOCK, germana poeto
- 22-a de junio : Wilhelm HEINSE ----
1798 | 1799 | 1800 | 1801 | 1802 | 1803 | 1804 | 1805 | 1806 | 1807 | 1808
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1803년

Edward George BULWER-LYTTON

Literaturo > Anglalingva Literaturo > Edward George BULWER-LYTTON < Angla Lingvo ---- Edward George BULWER-LYTTON (
- la 25an de majo 1803 en Londono, † la 18an de januaro 1873 en Torquay) estis angla verkisto kaj politikisto. Per siaj dramoj, historiaj romanoj kaj krimromanoj, laŭstile troviĝantaj inter romantismo kaj realismo, li fariĝis unu el la plej popularaj verkistoj siatempaj. Mondfamon li gajnis per sia romano The Last Days of Pompeii (= La lastaj tagoj de Pompejo), kiu en la 20-a jarcento plurfoje estis filmigita.

Listo de verkoj:


- Pelham (romano, 1828)
- Paul Clifford (romano, 1830)
- The Last Days of Pompeii (romano, 1834)
- Rienzi, the Last of the Roman Tribunes (romano, 1835)
- The Lady of Lyons (dramo, 1838)
- Money (dramo, 1840)
- Zanoni (romano, 1842)
- A strange story (romano, 1862)
- The Coming Race (1871) ja:エドワード・ジョージ・ブルワー・リットン

Ralph Waldo EMERSON

Literaturo > Anglalingva Literaturo > Ralph Waldo EMERSON < Angla Lingvo ---- Ralph Waldo EMERSON [ralf ŬOLdo EMersan] (naskiĝis la 25-an de majo, 1803, mortis la 27-an de aprilo, 1882) estis populara anglalingva eseisto kaj unu el la plej influaj verkistoj kaj pensistoj de Usono.

Vivo

Emerson naskiĝis en Bostono, Masaĉuseco. Lia patro estis unitarisma pastro, kaj Emerson ankaŭ fariĝis unitarisma pastro, sed tamen fine forlasis tion doktrinon kaj kreis kaj esprimis la filozofion de Transcendentalismo en sia 1836 eseo "Nature" (Naturo). Dum 1810, kiam Emerson havis ok jarojn, lia patro mortis. Lia patro plendis ke Emerson ne povis legi sufiĉe bone kiam li havis 3 jarojn. Dum oktobro de 1817, kiam li havis 14 jarojn, Emerson ekstudis ĉe Universitato Harvard kaj elektiĝis kiel Unujarulo de la Prezidento. Pro tiu li ricevis senpagan loĝejon. Poste li gajnis stipendon, kaj por la resto de la necesita mono, li helpis studi kaj instruis dum la vintraj ferioj ĉe la lernejo de lia Onklo Ripley en Waltham, Masaĉuseco [ŬALtam]. Post lia diplomricevo ĉe Harvard, li helpis sian fraton en lernejo por junulinoj fondita en la domo de ilia patrino; kiam lia frato iris al Göttingen por studi teologion, Emerson lernejestriĝis. Dum la sekvantaj jaroj, Emerson gajnis monon tiel, fine teologistudentiĝis li mem, kaj li fariĝis unitarisma pastro. Disputo kontraŭ preĝejestroj pri la administrado de la Komunio rezegnigis lin. Ĉirkaŭ tiu tempo, lia juna edzino kaj unu vera amulo, S-ino Elena Louisa TUCKER, mortis dum februaro de 1831. Dum 1832 kaj 1833 li rondiris Eŭropon, vojaĝo pri kiu li poste skribis en English Traits [Anglaj Trajtoj] (1856). Dum tiu vojaĝo, li renkontis William WORDSWORTH, Samuel Taylor COLERIDGE, John Stuart MILL, kaj Thomas CARLYLE. Emerson kontinuis korespondi kun Carlyle ĝis ties morto en 1881. Dum 1835, Emerson aĉetis domon sur la flanko de la Cambridge Turnpike, en Konkordo, Masaĉuseco. Li rapide fariĝis unu el la gvidantaj urbetanoj. Dum 1836, Emerson kaj aliaj sampensaj intelektuloj fondis la gazeton The Dial kiu estis voĉilo por la transcendentalisma movado, sed la unua eldono ne aperis ĝis julio de 1840. Intertempe, Emerson publikigis sian unuan libron, Nature, dum septembro de 1836. Frue dum 1842, lia unua filo, Waldo, mortis pro skarlatino. Emerson skribis pri sia malĝojo en du ĉefaj verkoj: la poemo "Threnody", kaj la eseo "Experience". Emerson entombiĝis en Sleepy Hollow Cemetery en Konkordo.

Listo de Verkoj


- Nature (1836)
- "The American Scholar" (1837, oracio al Fi Beta Kapa Socio ĉe Harvard)
- "The Divinity School Address" (1838)
- Essays: First Series (1841; inkluzivas "Compensation," "Self-Reliance," kaj "Circles")
- "The Transcendentalist" (1841)
- Essays: Second Series (1844; inkluzivas "The Poet," "Experience," kaj "Politics")
- Representative Men (1850; kun eseoj pri Napoléon, Platono, Montaigne, Ŝekspiro, kaj Goethe)
- English Traits (1856)
- The Conduct of Life (1860; inkluzivas "Fate" kaj "Power")
- "Thoreau" (1862; funebra oracio por Henry David THOREAU) Kvankam li pli ĝenerale estas konsiderata kiel eseisto, Emerson skribis ankaŭ poezion. Liaj poemoj inkluzivas "Threnody", "Uriel", "Works and Days" [Laboroj kaj Tagoj], kaj la faman "Concord Hymn" [Himno de Konkordo].

Eksteraj Ligiloj


- Plenaj verkoj el Project Gutenberg (anglalingve)
  - [http://onlinebooks.library.upenn.edu/webbin/gutbook/lookup?num=2944 Essays – First Series]
  - [http://onlinebooks.library.upenn.edu/webbin/gutbook/lookup?num=2945 Essays – Second Series]
  - [http://onlinebooks.library.upenn.edu/webbin/gutbook/lookup?num=6312 Representative Men]

1879

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1879 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1879 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- L.L. ZAMENHOF finis gimnazion kaj forventuris Moskvon por studi en universitato.
- Gvineo-Bisaŭo fariĝas Portugala kolonio.
- Johann Martin SCHLEYER publikigis sian mondolingvon Volapukon.

Naskiĝoj


- Josef VÁVROVSKÝ
- Josef BARVÍŘ
- Brazilo: Everardo BACKHEUSER
- Hispanio: Ors. Vicente INGLADA
- Hungario : Rezsö KÓKAI
- Svislando : Einstein.
- 1-a de januaro : E. M. FORSTER
- 12-a de januaro : Carl Wictor SJÖGREN
- 27-a de februaro : Louis COZIC
- 2-a de marto : Peeter ERNITS
- 4-a de marto : Bernhard KELLERMANN
- 2-a de aprilo : Jacint COMELLA MORA
- 12-a de aprilo : Ralph ELIOT
- 6-a de junio : Artur DEGEN
- 19-a de julio : Francio : Nehou : Eŭgeno LANTI
- 14-a de aŭgusto : John MACLEAN
- 7-a de novembro : Ukrainio : Lev TROCKIJ
- 31-a de decembro: Tódor KOVÁCS

Mortoj


- Eugène VIOLLET-LE-DUC ----
1874 | 1875 | 1876 | 1877 | 1878 | 1879 | 1880 | 1881 | 1882 | 1883 | 1884
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1879년 simple:1879

1926

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1926 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1926 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 18-a Universala Kongreso de Esperanto en Edinburgo.
- 8-a Brazila Kongreso de Esperanto en Vitorio.
- fondita en Moskvo Esperanto-Asocion „Reciprokhelpo“.
- skismo en Nerdelanda movado, fondita Nederlandan Esperanto-Asocion.
- Esperantujo : La Biblio eldoniĝis en Esperanto.
- Fonditaj la Tutmonda Asocio de Geinstruistoj Esperantistoj (TAGE) kaj nuna Internacia Pedagogia Revuo.
- Franz CHRISTANELL prezidento de AED.
- Eldonita Filatelia Terminaro.
- Eldonita Barbaraj Prozaĵoj de Casas Jaume GRAU.
- Publikita Pri historia evoluado de moderna Japanujo, kondukinta alta renovigo de imperiestra reĝimo en 1868 de Fuĵisaŭa Ĉikao
- Adolf BARTOŠÍK, Aleksandro ERJUĤIN kaj Pál TOLNAI eklernis Esperanton.
- Portugalio: eko de la diktatoreco.
- Saudi-Arabio unuiĝis pluraj princlandoj de la Araba duoninsulo.
- Eko de Showa Periodo en Japanio.
- Unua Ukrania Ortodoksa Popo alvenis al Brazilo
- Libano akiris konstitucion.
- Subskribita la Berlina Traktato

Naskiĝoj


- Walter FRANCINI
- Flori NIKOLOV
- Karel KRAFT
- Symilde SCHENK LEDON
- 15-a de januaro : Maria SCHELL
- 17-a de marto : Siegfried LENZ
- 24-a de marto : Dario FO
- 28-a de aprilo : Harper LEE
- 31-a de majo : James KRÜSS
- 1-a de junio : Usono: Marilyn MONROE
- 25-a de junio : Aŭstrio: Ingeborg BACHMANN
- 26-a de julio : Ana María MATUTE
- 5-a de aŭgusto : Per WAHLÖÖ
- 13-a de aŭgusto : Fidel CASTRO
- 14-a de aŭgusto : René GOSCINNY
- 15-a de oktobro : Michel FOUCAULT
- 18-a de oktobro : Klaus KINSKI
- 23-a de novembro : Sai Baba

Mortoj


- 28-a de marto : Ralph ELIOT
- 23-a de aŭgusto : Usono: Rudolph VALENTINO
- 3-a de oktobro: François DRUDIN
- 29-a de decembro : Rainer Maria Rilke
- Antonio GAUDÍ
- Claude MONET ----
1921 | 1922 | 1923 | 1924 | 1925 | 1926 | 1927 | 1928 | 1929 | 1930 | 1931
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1926年 ko:1926년 simple:1926 th:พ.ศ. 2469

735

Historio > Jarcentoj > 8-a jarcento > 735 ---- En la jaro 735 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


-

Naskiĝoj


-

Mortoj


- BEDE, angla historiisto kaj monaĥo ----
730 | 731 | 732 | 733 | 734 | 735 | 736 | 737 | 738 | 739 | 740
7-a jarcento - 8-a jarcento - 9-a jarcento
ko:735년

Gábor BÁLINT

D-ro BÁLINT Gábor (naskiĝis la 13-an de marto 1844 en Szentkatolna, mortis la 25-an de majo 1913 en Temesvár) estis la unua hungara pioniro de Esperanto - kaj de Ido. Bálint Gábor estis universitata profesoro pri kompara lingvistiko de la ural-altajaj lingvoj en Kolozsvár. Li parolis 21 lingvojn. En 1897 li gvidis kurson por universitatanoj kaj eldonis litografite la regulojn de Esperanto. Li iniciatis kaj helpis la eldonon de la unua hungara Esperanto-gramatiko, kiun verkis BARABÁS Ábel. En 1907 li fariĝis adepto de Ido, kvankam li kritiks ĝin. En 1909 li kandidatiĝis por la Ido-akademio, sed ne elektiĝis. Post tiu ĉi malsukceso li kabeiĝis el ambaŭ movadoj. BALINT Kategorio:Enciklopedio de Esperanto B

1972

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1972 Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jardekoj: 1940-oj - 1950-oj - 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj Jaroj: 1967 - 1968 - 1969 - 1970 - 1971 - 1972 - 1973 - 1974 - 1975 - 1976 - 1977 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1972 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 57-a Universala Kongreso de Esperanto en Portland (Oregono)
- Kreitaj planlingvoj Baza Angla Reformita kaj Eurolengo
- Danio : Margrete la 2-a surtroniĝas.
- UNO : Kurt WALDHEIM anstataŭigas U THANH kiel ĝenerala sekretario.
- Ĉinio agnoskatas far UNO, anstataŭprenante la membrecon de Tajvano.
- Butano : Jigme Singye Wangchuck surtroniĝas.
- UAE : Ŝarĵo: emiriĝas Sultan Bin Muhammad al-Qasimi.
- Kataro : ŝejkiĝas Halifa ben Hamad al-Tani.
- 4-a de novembro : Bangladeŝo akiras sian konstitucion.

Naskiĝoj


- 17-a de januaro : Benno FÜRMANN
- 30-a de septembro : Norvegio : Ari BEHN

Mortoj


- František HÁJEK
- 27-a de marto : M. C. ESCHER, artisto
- 7-a de majo: Octavio VIANNA PEIXOTO
- 22-a de majo : Britio : Margaret RUTHERFORD
- 25-a de majo : Asta NIELSEN
- 31-a de julio : Benito LOSADA
- 20-a de decembro : Günter EICH
- 24-a de decembro : Ernst KREUDER
- 28-a de decembro : Jon MIRANDE
- Ĉeĥio : Tomas PUMPR. ----
1967 | 1968 | 1969 | 1970 | 1971 | 1972 | 1973 | 1974 | 1975 | 1976 | 1977
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1972 ja:1972年 ko:1972년 ms:1972 simple:1972 th:พ.ศ. 2515

Argentino

Geografio > Ameriko > Sudameriko > Argentino ---- Sudameriko Sudameriko
Argentino - Argentina Lando en Sudameriko, inter Andoj kaj Atlantiko.

Bazaj informoj

vidu ankaŭ


- Argentina Esperanto-Ligo
- Listo de urboj de Argentino
- Argentina ekstera politiko
- Landnomoj
- Patagonio

Eksteraj ligoj:


- [http://www.esperanto.org.ar Esperanto Argentina]
- [http://ael.esperanto.org.ar Argentina Esperanto Ligo] Kategorio:Argentino Kategorio:Sudameriko fiu-vro:Argentina ja:アルゼンチン ko:아르헨티나 ms:Argentina simple:Argentina th:ประเทศอาร์เจนตินา

1-a de majo

Historio > Tagoj > la 1-a de majo ---- La 1-a de majo estas la 121-a tago de la jaro (la 122-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 244 tagoj restas. Je la 1-a de majo okazis, interalie:

Eventoj


- 1864 : Katolika Eklezio malpermesas la legadon de libroj pri Spiritismo
- 1884 : Eko de ĝenerala striko en Usono, kiu atingis okhoran labortagon, festata tutmonde kiel Tago de la Laboro, precipe en socialismaj landoj.
- 2004 : Pligrandiĝo de Eŭropa Unio per aliĝo de dek pliaj ŝtatoj.

Naskiĝoj


- 1819 : Herman MELVILLE, usona verkisto
- 1830 : Mother JONES
- 1880 : Eurípedes BASSANULFO
- 1881 : Pierre TEILHARD DE CHARDIN

Mortoj


- 1874 : Vilém BLODEK
- 1904 : Antonin DVORAK
- 1993 : memmortigo de Pierre BÉRÉGOVOY, franca ĉefministro (1992 -1993).

Specialaj tagoj kaj festoj


- La 1-a de majo estas la "Tago de la Laboro" en multaj landoj, precipe en socialismaj; ekzemple Fête du Travail estas feritago en Francio. Tiu festo estas elektita memore al ĝenerala striko komenciĝinta la 1-an de Majo 1884 en Usono. Ĉiujare okazas grandaj surstrataj manifestacioj de laboristaj partioj kaj sindikatoj. :Reage al tio papo Pio la 12-a en 1955 deklaris la tagon "festo de Sankta Jozefo la laboristo".

Tagoj de semajno

La 1-a de majo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Lundo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Mardo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Merkredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Vendredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Sabato en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847