----
Historio > Tagoj > la 26-a de julio
----
La 26-a de julio estas la 207-a tago de la jaro (la 208-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 158 tagoj restas.
Je la 26-a de julio okazis, interalie:
La historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitajinformoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio.
(NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.)
----
:Historio de Scienco kaj Teknologio
Gregoria kalendaro estas la ĉefa kalendaro de la Okcidento kaj tutmonda komerco. Ĝi estas reformo de la antikva julia kalendaro de Julio Cezaro.
La gregoria kalendaro estas suna kalendaro: ĝi precize sekvas la sunon (jarojn) sed ne la lunon. Kvankam la monatoj historie devenas de luna periodo, la monatoj komenciĝas kun la nova luno nur tute hazarde. Kontraste, la islama sekvas la lunon, ne la sunon, kaj la hebrea kalendaro la sunon kaj la lunon.
Monatoj: la kalendaro havas 12 monatojn:
- januaro - 31 tagoj
- februaro - 28 aŭ 29 tagoj
- marto - 31 tagoj
- aprilo - 30 tagoj
- majo - 31 tagoj
- junio - 30 tagoj
- julio - 31 tagoj
- aŭgusto - 31 tagoj
- septembro - 30 tagoj
- oktobro - 31 tagoj
- novembro - 30 tagoj
- decembro - 31 tagoj
La kalendaro sekvas la sunon, ne la lunon, tiel ke la komenco de printempo estas fiksita je la 21-a de marto.
Februaro kutime havas 28 tagojn, sed en la superjaro -- la kvara jaro kaj kvara jarcenta jaro -- februaro havas 29 tagojn. Do, en la jaroj 1992,
1996, 2000 kaj 1600, ĝi havis 29 tagojn, sed en la jaroj 1993,
1994, 1900 kaj 1700, ĝi havis 28 tagojn. En la julia kalendaro,
kontraste, februaro havis 29 tagojn en la jaroj 1900 kaj 1700.
Pro tio, la gregoria jaro havas 365,2425 suntagojn, dum la julia havas 365,2500. La suna jaro mem estas 365,24219878 suntagoj. La gregoria jaro estas 25,96 sekundoj tro longa (kio fariĝos unu tago post 3320 jaroj).
Semajno: aldone al la cikloj de monatoj kaj jaroj, estas la ciklo de la semajnoj. La semajno havas sep tagojn:
- dimanĉo - lundo - mardo - merkredo - ĵaŭdo - vendredo - sabato
La 1-a de januaro2000 estis sabato. Dimanĉo kaj sabato estas la "semajnfino", kutime tagoj de ripozo en la Okcidento. Sabato estas la tradicia juda tago de ripozo kaj dimanĉo la tradicia kristana tago de ripozo.
Jaroj: la nombro de la jaro estas laŭ la kristana erao.
Pro kuniĝo de semajna kaj superjara cikloj en la kalendaro estadas 14 tipoj de jaroj:
- Normalaj jaroj komenciĝantaj je :
- lundo - mardo - merkredo - ĵaŭdo - vendredo - sabato - dimanĉo - Supejaroj komenciĝantaj je :
- lundo - mardo - merkredo - ĵaŭdo - vendredo - sabato - dimanĉo
Tagoj: la tago komenciĝas je meznokto kaj havas 24 egalajn horojn. ...
Reformo: Aprobo de Julia kalendaro siatempe estis grava antaŭenpaŝo, sed ĝi ankaŭ havis malgrandan malprecizecon: suna jaro kompare al Julia jaro estis mallonga je 11 minutoj kaj 14 sekundoj. Dum jaroj tiu ĉi diferenco fariĝis tagoegala kaj kaŭzis malprecizecojn. En la fino de 14-a jarcento diferenco pligrandiĝis tiomgrade ke printempa tagegaleco anstataŭ 21 de marto trafis al 11 de marto. Do Pasko, ferio printempa, iafoje okazis en la vintro!
PapoGregorio la 13-a decidis korekti la eraron. Li invitis specialan komisionon kaj tagokalkulo antaŭenigis je 10 tagoj. Por ke en estonto similaj eraroj ne okazu, ili decidis en ĉiuj kvarcentjaroj forĵeti tri tagojn, sekve kvanto de superjaroj fariĝis malpli je 3, ol en Julia kalendaro.
Tio estis la solvo de Aloysius LILIUS en 1580. La fakta bazo estis la kalkulo de Koperniko pri la longeco de la jaro. En 1530, Koperniko esploris la kalkuladon de Ptolemeo en 139 kaj al-Battani en 882 kaj kalkulis la jaron por si mem kaj eldonis la nombron 365,2425, kiu fariĝis la longeco de la jaro en la gregoria kalendaro.
Ĉi tiu nova kalendaro nomiĝis Gregoria aŭ jarkalkulo laŭ nova stilo kaj Julia kalendaro estis nomita jarkalkulo laŭ malnova stilo. En 1582 jaro, kiam Gregoria kalendaro estis enkondukita, diferenco inter du stiloj estis 10 tagoj, en 1900 ĝi atingis 13 tagojn. En venontaj jaroj ĝi pligrandiĝos plu.
Gregoria kalendaro estis aprobita en diversaj landoj en malsamaj tempoj:
- 1582 - Hispanio, Italio, Pollando, Portugalio, Francio, Luksemburgio, katolika Nederlando - 1583 - Bavario, Tirolo - 1583-1585 - Katolika Germanio kaj Svislando - 1584 - Aŭstrio, Ĉeĥio - 1587 - Hungario - 1590 - Transilvanio - 1610 - Prusio - 1700 - Danio, Norvegio, kaj la protestantaj regionoj de Germanio, Nederlando kaj Svislando (escepte de Sankt Gallen)
- 1724 - la svisa kantono Sankt Gallen - 1752 - Anglio kaj kolonioj (ekz, la nuna Usono)
- 1753 - Svedio, Finnlando, Japanio - 1911 - Ĉinio - 1912 - Albanio - 1915 - Litovio - 1916 - Bulgario - 1918 - Rusio, Estonio - 1919 - Rumanio, Serbio - 1924 - Grekio - 1926 - Turkio - 1928 - Egipto
En 1582, laŭ la papo, la tago post la 4-a de oktobro (la fina tago de la julia kalendaro) estis la 15-a de oktobro (la unua tago de la nova gregoria kalendaro). Ĝenerale, katolikaj landoj plejparte aprobis la kalendaron dum 1582-90, protestantaj landoj dum 1700-53 kaj aliaj landoj dum 1911-28.
----
::Tridek tagoj en septembro,
::april', junio, kaj novembro;
::Ĉiuj kromaj de la kalendar'
::Tridek-unu havas, krom februar',
::Kun dudek-ok, tri jarojn el kvar,
::Sed dudek-naŭ en superjar'.
::: - Tradicia angla poemo; elangliĝis Mateo McLAUCHLIN
----
Vidu ankaŭ:
Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Kalendaro > Gregoria Kalendaro
kategorio:Kalendaroals:Gregorianischer Kalenderja:グレゴリオ暦ko:그레고리력ms:Kalendar Gregorysimple:Gregorian calendarth:ปฏิทินเกรกอเรียน
ja:%E3%83%8B%E3%83%A5%E3%83%BC%E3%83%A8%E3%83%BC%E3%82%AF%E5%B7%9EGeografio > Ameriko > Nordameriko > Usono > Nov-Jorkio
----
Dosiero:us-ny.gif
Nov-Jorkio (angle, State of New York, [nujork]) estas la usona ŝtato kiu enhavas Novjorkon. Nov-Jorkio estas en nordorienta Usono kaj havas 18.976.457 loĝantojn je 2000, kaj terareon de 127.190 km2 (proksimume la areo de Anglio). Nov-Jorkio estas okcidente de Nov-Anglio, norde de Pensilvanio kaj Nov-Ĵerzejo, oriente de Ontario kaj sude de Kebekio. Ontario kaj Kebekio estas provincoj de Kanado.
Nov-Jorkio estas la tria plej granda Usona ŝtato laŭ loĝantaro: nur Kalifornio kaj Teksaso estas pli grandaj.
La ĉefaj partoj de la ŝtato estas (kun % de Nov-Jorkianoj):
- Novjorko (42%) - la granda urbo en la sudoriento de la ŝtato
- Long Island (15%) - "Longa Insulo" - antaŭurboj oriente de Novjorko
- Westchester (5%) - antaŭurboj norde de Novjorko
- Upstate (38%) - "Supra Ŝtato" - la resta, norda parto de la ŝtato
62% de ŝtatanoj loĝas en la aglomeraĵo de Novjorko.
Politike, Novjorko kutime voĉdonas maldekstren, Upstate dekstren, do la batalkampo de la ŝtato estas en Long Island and Westchester.
La Urbo Novjorko, havante 8.008.278 loĝantojn (2000), estas grava monda centro por komerco kaj financo. La stabejo de la Unuiĝintaj Nacioj troviĝas en la urbo. Dek milionoj, kiuj loĝas en la aglomeraĵo de Novjorko, loĝas ekster la ŝtato en norda Nov-Ĵerzejo kaj sudokcidenta Konetikuto.
Upstate enhavas la montarojn Adirondack kaj Catskills, la riveron Hudson, la Finger Lakes ("Fingraj Lagoj"), la Akvofalojn Niagaro kaj la gravajn urbojn:
- Buffalo - Ithaca - Roĉestro - Sirakuso - Albeno (La ĉefurbo)
Ĉe la Akvofaloj Niagaro, en la okcidento apud Kanado, 150 milionoj litroj da akvo falas ĉiusekunde (150.000 m3/s) en la Niagaran kanjonon, kaj generas multan elektran potencon, eĉ por la malproksima Novjorko mem.
Historio
Giovanni da VERRAZANO (1524) kaj Henry HUDSON (1609) vizitis la Hudsonan Riveron, sed Nederlando formis la unuan kolonion, Nov-Nederlandon en 1624. Peter MINUIT aĉetis Manhattan-Insulon de la Indianoj Kanarsiaj (Canarsee) por 60 guldenoj da komercaĵoj (= 24 dolaroj laŭ mito). La Nederlandanoj fondis multajn urbetojn; Nov-Amsterdamo (Novjorko), Fortikaĵo Orange (Albeno, la ĉefurbo de la ŝtato), Breuckelen (Brooklyn), kaj Schenectady.
Nov-Jorkio iĝis Brita kolonio en 1664, kaj okazis konfliktoj kun la francoj en la nordo (Lago Champlain, Mohawk Valo, kaj en la Niagara Regiono.) Post la Franca-kaj-Indiana Milito, en Novjorkio okazis multaj bataloj de la Revolucia Milito kontraŭ Britio. Norde de Novjorko situas fortikaĵo West Point, strategie tre grava loko por preventi ke la britoj kaptu la riveron kaj apartigu la ŝtataron. Ĉe West Point oni eventuale starigis faman militistaran akademion. Je la 26-a de julio, 1788, Nov-Jorkio fariĝis la dek unua ŝtato de la nova Usono.
----
Vidu ankaŭ: Love CanalKategorio:UsonoKategorio:Usonaj ŝtatoj
Liberio estas la plej malnova respubliko moderntipa de Afriko, fondita de eks-sklavoj el Usono. Ekde la komenco ĝin markis duraj konfliktoj inter la regantaj "uson-liberianoj" anglalingvaj (ĉ. 5 centonoj de l' enloĝantaro) kaj la regataj "afrik-liberianoj" diverslingvaj. Charles TAYLOR, filo de usondevena kaj afrik-liberia gepatroj, prenis potencon en 1997 en sanga revolto kontraŭ tiama ŝtatestro Doe, kiu estis torturita ĝismorte antaŭ filmanta kamero. Sub Taylor, la potenco iomete pli bone disdividiĝis inter la malsamaj gentoj de la lando. Aliflanke, li baldaŭ fifamiĝis kiel kruela diktatoro, kaj en lia periodo ekflamis sangaj militoj kaj en Liberio kaj en najbarlando Siera-Leono. Somere de 2003, ribelaj grupoj kiel LURD atingis kontrolon de 4 kvinonoj de la lando, kaj Taylor trovis sin sub fortega premo, kaj de ribelintoj, de eksĉeflando Usono, kaj de internacia socio: la UN-tribunalo de Siera-Leono kulpigis lin pro ekigo de konfliktoj en ambaŭ landoj kaj akuzis lin pro krimoj kontraŭ la homaro. La 13-an de aŭgusto 2003 Taylor iris azil-cele al Niĝerio, transdoninte la prezidentecon al antaŭa vicprezidanto Moses BLAH.
Kategorio:Liberioja:リベリアko:라이베리아ms:Liberiasimple:Liberiazh-min-nan:Liberia
- Zamenhof, Ludwik Lazar: Meĵdunarodnyj jazyk: predislovie i polnyj uĉebnik / Dr. Esperanto. - Varŝava: Kelter, 1887. - 40 p., 1 faldfolio
- Zamenhof, Ludwik Lazar: Jezyk miedzynarodowy: przedmowa i podrecznik kompletny : por Poloj / Dr. Esperanto. - Warszawa: Kelter, 1887. - 40 p., 1 faldfolio
- Zamenhof, Ludwik Lazar: Langue internationale: préface et manuel complet : por francoj / Dr. Esperanto. - Varsovie: Gebethner et Wolff, 1887. - 48 p., 1 faldfolio
- Zamenhof, Ludwik Lazar: Internationale Sprache: Vorrede und vollständiges Lehrbuch: por germanoj / Dr. Esperanto. - Warschau: Gebethner et Wolff, 1887. - 48 p., 1 faldfolio
----
Varsovio festis sian 400jariĝon en 1996, kiel unue reĝa rezidejo, kaj poste ĉefurbo. Antaŭ ol ĝi fariĝis ĉefurbo de Pollando, dum tri jarcentoj ĝi estis la ĉefurbo de aŭtonomia Mazovia Princlando. Post la morto de la lasta mazovia princo, Janusz la 3a, en 1526, laŭ pli frua interkonsento, la tuta Mazovio estis enkorpigita al Pollando.
La lastaj du reĝoj el la dinastio Jagiellona, Sigismundo la Maljuna kaj Sigismundo Aŭgusto, ĝuste aprezis la situon de Varsovio de ekonomia kaj politika vidpunktoj. Tial Sigismundo Aŭgusto konstante loĝis en Varsovio dum la lastaj jaroj el sia vivo, 1569-1572. Tiutempe li komencigis konstrui la Varsovian Kastelon kaj konstruigis lignan ponton, laŭditan de fakuloj kaj poetoj, super la rivero Vistulo.
La signifo de Varsovio multe kreskis en 1569, kiam deputitoj de Pollando kaj Litovio decidis pri unio de ambaŭ ŝtatoj, nomata Lublina Unio, kaj ke de tiam okazados en Varsovio ĉiuj ĝeneralaj kunvenoj de Sejmo (pola parlamento) de Pola Reĝlando kaj de Litovia Princlando. Ankaŭ en Varsovio oni ekde 1573 elektadis reĝojn, kvankam formale ja Krakovo daŭre estis la ĉefurbo de la unio. Pro pluraj kaŭzoj Varsovio komencis ĉiam pli gravi en la vivo de ambaŭ popoloj, interalie pro ĝia centra situo, faciliganta la regadon, kaj ĉar estis konvene de tie flosigi la grenon, abundan sur la mazoviaj ebenajoj, sur Vistulo al Gdansko, kaj de tie al okcidenta Eŭropo. Cion tion aprezis Sigismundo la 3a Vasa, kiam tiu reĝo en 1596 decidis tiuvoje flosigi, de Krakovo al Varsovio, la reĝinon kun la kortego kaj la reĝa havajo.
Al la supre menciitaj motivoj aldoniĝis la fakto, ke la reĝo, kiu deve
nis de sveda dinastio, batalis tiam por reakiro de la sveda trono. Estis pli facile gvidi la aferojn ĉi-riIate en Varsovio (pli proksima al Svedio) kaj ankaŭ rilate al la tiame daŭranta milito kontraŭ Moskvo. La lasta preteksto por la translokiĝo estis incendio de la reĝa Kastelo Wawel en Krakovo.
Konfirmante tiun gravan eventon, la heredanto de la trono post Sigismundo la 3a, lia filo Ladislao la 4a, starigis sur malnova Varsovio la Krakovan Pordegon kaj, antaŭ ĝi, kolonon kun statuo de sia patro tenanta maldekstramane krucon kaj dekstramane glavon. La monumento baldaŭ fariĝis simbolo de la ĉefurbeco de Varsovio.
Tra la jarcentoj
En la 17a jarcento Varsovio ankoraŭ ne estis granda urbo, nek tre pura (laŭ raportoj de kelkaj vizitintoj), tamen ankaŭ kultura centro ĝi fariĝis. En la reĝa kastelo konstante okazadis teatraj kaj muzikaj prezentoj de diversiandaj artistoj.
La Kulture grava progreso okazis en la dua duono de la 18a jarcento, dum la regado de Stanislao Aŭgusto, la lasta reĝo de Pollando. Li okazigadis en la Kastelo la „ĵaŭdajn tagmanĝojn", kiujn partoprenis diversĝenraj famaj artistoj, diskutante ĉe la reĝa tablo pri gravaj kulturaj kaj ŝtataj aferoj. Tiutempe ekestis en Varsovio la Nacia Teatro, fondita de la „patro de la pola teatro", Wojciech Boguslawski. Oni konstruis belan palacon en la Parko Lazienki, kiu ekhavis ankaŭ subĉielan teatron en novklasika stilo. La reĝo, kiel mecenato, allogis al Varsovio eksterlandajn artistojn. Ekde 1767 tie Ioĝis la fama pentristo Canaletto (Belotto Bernardo), kiel reĝa ĉefpentristo. Liaj bildoj pri la urbo estis grava dokumentaro por la rekonstruo de Varsovio, preskaŭ plene ruinigita dum la 2a mondmilito.
Inter 1795 kaj 1918 Pollando estis sub regado de tri najbaraj ŝtatoj: Aŭstrio, Prusio, Ruslando. La okupaciantoj celis degradi Varsovion ekonomie, politike kaj kulture - feliĉe sensukcese. Gi daŭre estis kultura kaj spirita centro de Pollando, kaj de tie ĉiam venis instigo al luktado por sendependa Pollando (insurekcioj en 1830-31 kaj 1863). Kiam en 1918 Pollando renaskiĝis, Varsovio restis eksterdube la ĉefurbo.
La unuan de septembro 1939 Germanio ekatakis Pollandon. Plej longe tri semajnojn sin defendis la ĉefurbo. Ekestis Pola Subtera Stato, kies celo estis defendi kaj mobilizi la loĝantojn kontraŭ la barbara okupacianto. La nazioj, same kiel la antaúaj, planis degradi Varsovion, ĉar ili konsideris ĝin danĝera. Tial ili igis Krakovon la ĉefa urbo en la tiama Generala
Dum nazia periodo Krakovo dum mallonga tempo transprenis la rolon de ĉefurbo.
Gubernio, kiel nomiĝis granda parto de Pollando regata de la nazioj. Kaj denove Varsovio kontraŭstaris. La 19an de aprilo 1943 okazis insurekcio en la Varsovia Getto, kiam la nazioj alvenis por forveturigi la lastajn 60 mil judajn loĝantojn al murdkoncentrejoj. En aŭgusto 1944 eksplodis dua insurekcio en la urbo. Pri la politika decido komenci ĝin, disponante nur je junaj patriotoj ne sufiĉe preparitaj nek armitaj, historiistoj esprimas negativan opinion, sed neniu neas la heroecon de la batalintaj varsovianoj. Pereis tiam ĉ. 200 mil loĝantoj; dum la tuta okupacio 800 000 varsovianoj pereis.
La nazioj decidis plene detrui Varsovion kaj forveturigi la postvivantojn al Germanio aŭ aliaj lokoj en Pollando. Fine de Ia milito, 85 % el la varsoviaj konstruaĵoj estis detruitaj, industrio je 90 %, kaj la juda kvartalo je 100 %. La urbo preskaŭ ne plu havis loĝantojn, kaj la nova pola registaro alfrontis la demandon, ĉu ĝi restu ĉefurbo. Forigi Ia ruinojn ŝajnis apenaŭ eble. Venkis tamen patriotaj sentoj kaj la amo al Varsovio, kiu estis do rekonstruita, kun la historiaj Malnova kaj Nova Urboj, per fortostreĉo de Ia tuta lando. Nun 1 800 000 homoj loĝas en Varsovio, kiu estas grava kiel industria kaj kultura centro, kun dudeko da dramteatroj, 2 operejoj, 4 pupteatroj, sciencaj institucioj, kaj pluraj parkoj, el kiuj la piej bela estas Lazienki.
Esperanto
En la 400-jaraĝa, kiel ĉefurbo, Varsovio la Esperanto-movado, kiu
tie ekestis, daŭras jam preskaŭ 110 jarojn. Tie vivis kaj verkis ankaŭ la unuaj eminentaj verkistoj: Grabowski, Kabe, Belmont. Malgraŭ la okupacianto, tie ekestis en 1893 la unua Esperanto-rondeto. Tie vivis familioLamenhof sindone laborante por Esperanto kaj por la disvastigo de homaranismaj ideoj. Varsovio kun granda gastamo akceptis plurfoje la mondan esperantistaron.
Dum la lastaj jaroj la Esperantomovado en Pollando ŝrumpis ĉefe pro ekonomiaj faktoroj, sed ankaŭ pro iasenca inflacio de la idealismo post la abrupta falo de la socialisma sistemo. Tamen en Varsovio daŭras Ia kluba vivo, aktivas de kelkaj jaroj konstanta Esperanto-teatro, „Espero", kaj de Varsovio flugas en la mondon Esperanto per la elsendoj de Pola Radio.
Okaze de la 400a datreveno en 1996 de la ĉefurbeco de Varsovio speciala komitato aranĝis solenaĵojn.
parto laŭ oktobro 1996 - MONATO
Faktoj
Pola nomo: Warszawa [varŝava]
Situo: 21° OR, 52°15’ NO
Loĝantaro: 2,269 milionoj
Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
- Varsovia Vento - Varsovia geto
-------
Warszawa (elp. Varŝava, E-a nomo Varsovio), ĉefurbo de Polujo, sur ambaŭ bordoj de la rivero Wisla (Vistulo), 1.100.000 loĝantoj. En 1887 tie eliris „la unua broŝuro pri E“, tie Z verkis ĉiujn siajn ellaboraĵojn E-ajn, tie li pasigis sian preskaŭ tutan vivon ekde sia 12-a jaro, tie en la hebrea tombejo troviĝas la tombo de Z. Ĉe strato Dzika, nuntempe nomata Zamenhofa sub n-ro 9, kie dum multaj jaroj loĝis kaj verkis Z, nun estas enmurigita tabulo honore je lia memoro. La lastajn jarojn de sia vivo Z pasigis en la loĝejo ĉe strato Królewska 41. Plenmerite W. estas nomata lulilo de E. Krom la Majstro en W. vivis kaj kreadis 1a unuaj pioniroj de E-movado kaj literaturo: Grabowski, Zakrzewski, Kabe, Leo Belmont, Wasniewski, ktp. Pilgrimoj al W., precipe al la tombo de Z, okazadas relative ofte, menciindaj ĉefe: 6 aŭg. 1927 post la UK en Dancigo kaj 9 aŭg. 193l post la UK en Krakovo. (v. Dzika 9, Królewska 41, Monumento de Z, Polujo, kaj Z.)
E. WIESENFELD.
La "Unua Libro" estas baza lernolibro por Lingvo Internacia, nuntempe nomata Esperanto. Ĝin skribis L. L. ZAMENHOF, kiu eldonis la libron en malfrua julio1887, sub la pseŭdonimo "D-ro Esperanto". (De tiu nomo venis la nuntempa nomo de la lingvo.)
Lingvoj
La originala eldono estis nur ruslingva, sed antaŭ la fino de 1887 la Unua Libro estis tradukita en la polan, la germanan, la francan kaj la anglan. (Laŭrakonte, la angla versio estis sufiĉe fuŝita, kaj Zamenhof mem haltigis ĝian vendadon, kiam Richard Henry GEOGHEGAN, irlandano loĝinta en Britio, retradukis la libron.)
Antaŭ la fino de 1888, la "Dua Libro" kaj la "Aldono al la Dua Libro" eldoniĝis. En 1889 la Unua Libro estis tradukita en la hebrean.
Enhavo
La libro konsistas el 40 paĝoj, kovrilo kaj granda folio. Ĝi enhavas:
- antaŭparolon (28 paĝoj), en kiu estis la unuaj Esperanto-tekstoj:
- Patro Nia (preĝo),
- el Biblio,
- modelo de letero,
- Mia penso (originala poezio),
- traduko el Heinrich HEINE,
- Ho, mia kor' (originala poezio);
- ok kartetojn, kiuj enhavas promeson ellerni la lingvon, se dek milionoj da personoj donos publike la saman promeson;
- plenan lernolibron de la Lingvo Internacia, konsistanta el la alfabeto, dekses gramatikaj kaj sintaksaj reguloj (6 paĝoj);
- sur aparta folio estis aldonita Esperanto-rusa vortaro kun klarigoj pri ĝia uzo.
Praaj formoj
La ruslingva „Unua Libro“ entenas kelkajn formojn, restojn de antaŭaj Z-aj provoj, kiuj malaperas en la franca, pola, ktp. Jen ili estas: speri (esperi), vinki (venki). Aliaj radikoj havas sencon nun ne uzatan: erari (vagi), militi (batali), forko (forkego), stalo (ŝtalo), ŝtofo (materio, kemia principo), vaksi (kreski), tombi (fali). Vortoj ian, kian, nenian, ... en ĉiuj kvin naciaj „Unuaj Libroj“ signifas iam, kiam, ...
La ruslingva „Unua Libro“ enhavas 947 radikojn, el kiuj 11 estas propraj nomoj. Sur la aldonita folio ni trovas 917 radikojn absorditajn kaj 10 ekster la ordo. Preserara folieto donas ankoraŭ 2, sed nuligas la radikon „sper“. En la teksto kaj titolpaĝo ni trovas ankoraŭ 19 radikojn. Entute 947.
Kategorio:Esperanto-lernolibrojKategorio:Enciklopedio de Esperanto U
George Bernard SHAW [ĝoĝ bened Ŝo], naskita je la 26-a de julio1856 en Dublino, mortinta je la 2-a de novembro1950 en Ayot Saint Lawrence, estis irlandaanglalingva verkisto kaj filozofo.
En 1925 li ricevis la nobel-premion pri litetaturo.
Liaj verkoj parte estis uzitaj por krei muzikaĵojn, kiujn li ne nepre ŝatis.
Kiam Oscar STRAUSS kaj Leopold JACOBSON verkis opereton "la brava soldato" (germaneder tapfere soldat) surbaze de "arms and the man" (bataliloj kaj viro) de Shaw, tiu ĉi rifuzis sian konsenton kaj fine akceptis nur je la kondiĉo, ke la opereto havu la subtitolon "senpermesa parodio de arms and the man de s-ro Bernard Shaw".
Post lia morto lia dramo Pygmalion estis la bazo de la muzikalo My Fair Lady - kun tute nova fino, kiun li en sia postparolo al Pygmalion jam rifuzis.
Shaw ne ŝatis la komplikan ortografion de la angla lingvo kaj heredigis parton de sia mono al fondaĵo nomata Shavian Alphabet (Ŝava alfabeto), kiu reformu la skribon de la angla.
SHAW GEORGE BERNARDja:ジョージ・バーナード・ショー
Carl Gustav JUNG (naskiĝis la 26-an de julio1875 en Kesswil en Svislando, mortis la 6-an de junio1961 en Küssnacht en Svislando) estis svisa psikologo kaj psikiatro.
Jung estis unu el la plej influhavaj personoj de la psikanalizo, verkis abundan teorion pri la malkonsciaj fenomenoj de la homa psiko. Lia heredaĵo formas propran skolon psikanalizan sub la etikedo "Analiza Psikologio". Diference al la individua psikanalizo de Sigmund FREUD li koncentriĝis al grupaj aŭ eĉ speciaj fenomenoj psikaj. Tri el liaj esplorkampoj estis la simbologio de religiaj fenomenoj, artoj kaj skizofrenio.
En 1912 Jung en sia libro "Wandlungen und Symbole der Libido" (ŝanĝiĝoj kaj simboloj de libido) kritikis la libido-teorion de Freud; tio ne nur fake, sed ankaŭ persone disigis la du.
Vidu la paĝojn: Animao/animuso, Arketipo, Komplekso, Kolektiva malkonscio, Masko.
Originala terminaro de C. G. Jung - propono al norma traduko
EdE-B
Giles Leigh BROWNE (braŭn), anglo. Naskiĝis en Londono, en la 26-a de julio1883, mortis en la 21-a de februaro1919. E-istiĝis en 1903. La unuan tagon de lernado faris publikan paroladon en E. La unua E-instruisto sub la "London County Council." Klera lingvisto kaj poeto: trad. E-en el multaj lingvoj. Dum la milito unu el la registaraj cenzuristoj por E. Sciis 24 lingvojn; sur lia leterpapero ili aperis en trikolumna listo, kaj sube: "Skribu en Esperanto".
André MAUROIS
Literaturo > Franclingva Literaturo > André Maurois < Franca Lingvo
----
André MAUROIS, propranome Emile Herzog (26-a de julio1885 - 9-a de oktobro1967), franca romanverkisto kaj eseisto. Plej multe konata li estas pro siaj biografiaj romanoj (Turgenev, Voltaire, Disraëli, Shelly, Byron, G. Sand, Tri Dumasoj, V. Hugo, Balzac, A. Fleming), sed ankaŭ liaj ceteraj verkoj distingiĝas pro psikologia profundeco kaj humuro (Silentado de kolonelo Bramble, La Familia Cirklo, Klimatoj).
Eminentaj estas liaj eseoj (Anglaj studaĵoj, La Konversacio, Aspektoj de la Biografio, De Prous al Camus, La grandaj verkistoj de ĉi tiu duonjarcento) kaj historiaj verkoj (Historio de Francio, Historio de Anglio, Historio de Usono).
En Esperanto aperis:
Maurois, André: Bareluloj kaj fadenuloj (moderna fabelo por ge(mal)junuloj). El la franca lingvo trad.: Berno Fabo. Ilustr.: Jan Ermers. - [Scheveningen: Esperanto-Instituto "Merkurio", proks. 1933]. -104 p. : ilustr. Originala titolo: Patapoufs et filifersMaurois, Andre
Aldous (Leonard) Huxley ( - la 26an de julio1884 en Godalming apud Londono, † la 22an de novembro1963 en Hollywood, Kalifornio) estis brita verkisto.
Li laboris inter alie kiel instruisto kaj redaktoro, loĝis krom en Britio ankaŭ en Italio, Francio kaj (ekde 1937) en Usono. Mondfamon li atingis per sia sciencfikcia romano Brave New World, kiu deprime priskribis estontan societon. Aliaj verkoj respegulas la pacifisman sintenon de la aŭtoro (ekz. Eyeless in Gaza).
Famaj verkoj :
- Limbo (1920)
- Chrome Yellow (1921)
- Antic Hay (1923)
- Those Barren Leaves (1925)
- Point Counter Point (1928)
- Brave New World (1932)
- Eyeless in Gaza (1936)
- After Many a Summer (1939)
- Time Must Have a Stop (1944)
- Ape and essence (1948)
- The Doors of Perception (1954)
- The Genius and the Goddess (1955)
- Heaven and Hell (1956)
- Island (1962)
simple:Aldous Huxleyth:อัลดัส ฮักซเลย์
Miguel Casiri (1710–1791) was a learned Maronite and Orientalist. He was born in Tripoli, Lebanon (formerly in Syria). He studied at Rome, where he lectured on Arabic, Syriac, Aramaic, philosophy and theology. In 1748 he went to Spain and was employed in the royal library at Madrid. He was successively appointed a member of the Royal Academy of History, interpreter of oriental languages to the king, and joint-librarian at the Escorial. In 1763 he became principal librarian, a post which he appears to have held till his death in 1791.
Casiri published a work entitled Bibliotheca Arabico-Hispana Escurialensis (2 vols., Madrid, 1760–1770). It is a catalogue of more than 1800 Arabic manuscripts, which he found in the library of the Escorial; it also contains a number of quotations from Arabic works on history. The manuscripts are classified according to subjects. The second volume gives an account of a large collection of geographical and historical manuscripts, which contain valuable information regarding the wars between the Moors and the Christians in Spain. Casiri's work is not yet obsolete, but a more scientific system is adopted in Hartwig Derenbourg's incomplete treatise, Les Manuscrits arabes de l'Escorial (Paris, 1884).
Takurazuka
The Takarazuka Revue (宝塚歌劇団 Takarazuka Kagekidan) began in Takarazuka, Hyogo Prefecture, Japan in 1913 founded by Ichizo Kobayashi and had their first performance in 1914.
The president of Hankyu Railways was trying to find a way to boost sales, and began staging Western-style musica
The Rose of Versailles The Rose of Versailles (ベルサイユのばら Berusaiyu no bara), also known as Lady Oscar, by Riyoko Ikeda, is one of the best-known titles in shōjomanga.
manga
The setting is France, before and during the French revolution. The main character