:: wikimiki.org ::
| 28-a De Decembro |
28-a de decembroHistorio > Tagoj > la 28-a de decembro
----
La 28-a de decembro estas la 362-a tago de la jaro (la 363-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 3 tagoj restas.
Je la 28-a de decembro okazis, interalie:
Eventoj
- 1846 : Iovao fariĝis la 29-a ŝtato de Usono.
- 1895 : La fratoj Lumiere prezentis sian filmeton, "Alveno de trajno je la stacidomo de La Ciotat", al spektantaro ĉe la kafejo en Parizo, kiu onidire estis la unua paginta filmvidantaro.
Naskiĝoj
- 1856 : Woodrow WILSON
- 1888 : Friedrich Wilhelm MURNAU, Germanio
- 1969 : Linus TORVALDS
Mortoj
- 1706 : Pierre BAYLE
- 1923 : Gustave EIFFEL, Francio
- 1972 : Jon MIRANDE
Specialaj tagoj kaj festoj
- En Hispanio, la tago de los inocentes estas ŝercotago, kiam oni rajtas trompi kaj priŝerci (inocentadas). Mediatoj ofte publikigas falsan novaĵon kvazaŭ vera por serĉtrompi publikon. En aliaj eŭropaj kaj eŭropidaj landoj, la ŝercotago estas la 1-a de aprilo.
- En la katolika kalendaro, la 28-a de decembro estas la tago de Sanktaj Senkulpuloj, infanoj buĉitaj de Herodo.
----
Vidu ankaŭ:
- Historio - Tagoj.
ja:12月28日
ko:12월 28일
simple:December 28
th:28 ธันวาคม
HistorioLa historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio.
(NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.)
----
:Historio de Scienco kaj Teknologio
Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)
:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj
Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj
: datadmetodoj - arĥivoj
Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj
:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -
:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro
vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)
- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo
:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro
Imperioj
Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj)
:Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio
Mapoj
:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500]
Vidu ankaŭ: Geografio
Diaoyu-Insularo De Ĉinio
vidu la Listo de militoj
Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj
Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj
Okazintaĵoj
:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto
:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp
Rolantoj
:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj
Komparu kun:
arkeologio, analo...
fiu-vro:Aolugu
ja:歴史
ko:역사
ms:Sejarah
simple:History
th:ประวัติศาสตร์
zh-min-nan:Le̍k-sú
TagojHistorio > Tagoj
----
Tagoj en historio:
laŭ aranĝo de 2005
Sentabele:
- januaro
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- februaro
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, (30)
- marto
- 1, 2, 3, 4, 5,6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- aprilo
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- majo
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- junio
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- julio
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- aŭgusto
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- septembro
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- oktobro
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- novembro
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- decembro
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
Vidu ankaŭ
- Tago
- Festa kaj Feria Tago
Kategorio:Almanako
ja:365日
ko:366일
zh-cn:历史上的今天
zh-tw:歷史上的今天
1846Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1846
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1846 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Fino de l' mondo, laŭ Adventistoj de la Sepa Tago.
- Ferooj : Venceslaus Ulricus HAMMERSHAIMB kreas komunan feroan ortografion.
- Finnlando : Johan Ludvig RUNEBERG verkas la tekston de Vårt land/Maamme.
- Neptunon trovis Adams.
- Milito inter Meksikio kaj Usono ekas.
- 11-a de januaro: Batalo de Ruapekapeka dum 1-a Maoria Milito aŭ 'Flagstaff War' en Nov-Zelando.
- 8-a de majo: Ĝeneralo Zachary TAYLOR venkis meksikanojn en Palo Alto kaj Resaca de la Palma.
- 9-a de majo: Ĝeneralo Mariano ARISTA venkis usonanojn apud Rio Grande.
- 13-a de marto: Usono oficiale deklaris militon kontraŭ Meksikio.
- 16-a de junio: Pio la 9-a iĝis Papo.
- 22-a de aŭgusto: Usono konkeris Nov-Meksikon.
- 19-a de septembro Ĝeneralo Zachary TAYLOR alvenis al urbo Monterey kun 6.625 soldatoj.
- 4-a de decembro Usona brigado de raketoj akompanis la homforton gvidita de Majoro-Ĝeneralo Winfield SCOTT kontraŭ Meksiko. La unua bataliono de armeo (ĉirkaŭ 150 homoj kaj armita per 50 raketoj) estis je la estreco de Unua Lieŭtenento George H. TALCOTT.
- 28-a de decembro : Iovao fariĝis la 29-a ŝtato de Usono.
- Kreita Pasilogio.
Naskiĝoj
- 30-a de januaro: Sankta Angela de la Cruz.
- 7-a de aprilo: Luis Filipe de SALDANHA da GAMA, Brazila admiralo.
- 24-a de aprilo: Pollando : Helena HEMPEL
- 5-a de majo : Pollando : Henryk SIENKIEWICZ
- 28-a de julio: Princino Isabel de Brazilo.
- 5-a de aŭgusto: João GOMES de ARAÚJO brazila komponisto.
- 14-a de aŭgusto: Francisco GLICÉRIO CERQUEIRA LEITE, brazila politikisto.
- 18-a de aŭgusto: Brasílio Itiberê da CUNHA, brazila komponisto.
- 25-a de aŭgusto: Alfredo BEVILACQUA, Brazila komponisto.
- Ĉeĥio : Zikmund WINTER
- León DENIS
- NIETZSCHE
Mortoj
- 17-a de marto: Friedrich BESSEL, matematikisto kaj astronomo
- 7-a de junio: Sankta Antonio Maria Giannelli
- 16-a de julio: Sankta Maria Magdalena Postel
- 11-a de septembro: Unua Markizo de Paranaguá
1841 | 1842 | 1843 | 1844 | 1845 | 1846 | 1847 | 1848 | 1849 | 1850 | 1851
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1846년
nb:1846
th:พ.ศ. 2389
Usono
:Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono
La tria plej granda laŭ loĝantaro, Usono (aŭ Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko) estas la plej granda nacio laŭ mono kaj militistara forto, kaj do estas la plej potenca nacio nun surtera.
Usono lokiĝas en Nordameriko; la plej granda parto de Usono (la t.n. 48 ŝtatoj, krom Alasko kaj Havajo) limitiĝas norde de Kanado, oriente de la Atlantika Oceano, sude de la Golfo de Meksiko kaj Meksiko, kaj okcidente de la Pacifika Oceano. Alasko lokiĝas nord-okcidente de Kanado, kaj Havajo lokiĝas enmeze de la Pacifika Oceano.
Usono permesas al siaj civitanoj la posedon de armiloj (garantiite de ĝia konstitucio), estas tre kapitalisma, angleparolanta lando, kiu donis al la mondo televidon, komputilon, atombombon kaj Mickey Mouse. Kritikantoj asertas, ke ĝi kondukis la mondon al la rando de la abismo, batalante en la Malvarma Milito (1948-91) kontraŭ Sovetunio, en kiu ĝi venkis.
Havante la plej grandan amaskulturon de la mondo, ĝi profunde influas amaskulturon tra la mondo, de Holivudo al hiphopo, kaj, per tiuj ĉi, influas la morojn de aliaj landoj.
Faktoj
- Loko: 38 00 No, 97 00 Ok (centra Nordameriko)
- Ĉefurbo: Vaŝingtono
- Areo: 9.166.600 km²
- semotaŭga: 19%
- Loĝantaro: 275.562.673 (2000, takso), urbanoj 77% (2000)
- homoj en kv. km: 30,1 (2000)
- homoj en kv. km da semotaŭga tero: 158,2 (2000)
- kreskanta elcento: 0,91% (2000, takso)
- naskoj: po 14,2 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortoj: po 8,7 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- migrantoj: po +3,5 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortokvanto de beboj: po 6,82 mortoj el 1000 naskoj (2000, takso)
- infanoj je virino: po 2,06 infanoj naskitaj de virino
- meza vivo-longeco: 77,12 jaroj (74,24 viroj, 79,9 virinoj) (2000, takso)
- Esperanto: Historio en la lando
Usono estas la sola grava lando, kiu ne uzas la SI-sistemon.
La Esperanta vorto Usono venas el Usonia, iam proponita vorto por eviti la uzon de "Ameriko" por la lando kaj "Amerikanoj" por ĝiaj loĝantoj. La longforma nomo estas Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj oftega mallongigo estas USA.
La plej grandaj urboj
La datumoj estas de la jaro 2000. La nombroj montras milionojn da loĝantoj. Ne temas pri la loĝantoj ene de la juraj limoj de la urboj, sed pri ampleksaj regionoj kun multaj antaŭurbetoj kaj eĉ memstaraj urboj, kies centron formas la nomitaj urboj.
Usono konsistas el 50 ŝtatoj:
Etnoj
- 83,5% eŭropana (el
Germanio,
Irlando,
Britio,
Italio,
Meksiko,
Pollando,
Rumanio,
Rusio,
Kubo,
ktp),
- 12,4% afrikana
(el okcidenta Afriko, Jamajko, Haitio, ktp),
- 3,3% aziana (el
Ĉinio,
Filipinoj,
Sud-Koreio,
Vjetnamio,
Barato,
Japanio,
ktp),
- 0,8% amerikana
Je 1996, la plimulto da la 916 mil (laŭleĝaj) enmigrintoj venis el Meksiko (164 mil), Filipinoj (56), Barato (45), Vjetnamio (42), Ĉinio (42), Domingo (40), Kubo (26), Ukrainio (21), Rusio (20) kaj Jamajko (19).
Religio
En la jaro 2002:
- 52% protestantismo
- 24% katolikismo
- 10% nenia
- 10% alia
- 2% mormonismo
- 1% judismo
- 1% islamo
Lingvo
Denaskaj lingvoj en 1990. La nombroj montras milionojn da parolantoj.
Kun 500-100 mil parolantoj: la
portugala (430),
japana (428),
greka (388),
araba (355),
hindia kaj
urduo (331),
rusa (242),
jida (213),
taja (206),
persa (201),
haitia (189),
armena (150),
navaha (149),
hungara (148),
hebrea (144),
nederlanda (143),
kmera (127),
guĝarata (102). 2,04 milionoj
parolas lingvojn kun malpli ol 100 mil usonaj parolantoj.
legpova: 97% (97% viroj, 97% virinoj) (1979, takso)
[http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amnord/usaacc.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en usono (france)]
- registaro: demokratia federacia respubliko. La ĉefekzekutivo kaj la ŝtatestro de Usono estas la usona prezidanto.
- sendependeco: je la 4-a de julio 1776 de Britio
- organizoj: UNO (1945), NATO
- konstitucio: la 4-an marto 1789
- korupteco: 8,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
- ekonomio: 3169,0 Md (1998, takso)
- por kapo: 11,50 kd (1998, takso)
- kreskanta elcento: 4,1% (1999, takso)
- inflacio: 2,2% (1999)
- senokupeco: 4,2% (1999)
- valuto: 1 dolaro ($)
Historio
Vidu apartan artikolon: Historio de Usono
ekonomio
Agrikulturo de Usono
Esperanto en Usono
Vidu apartan artikolon: Usono:Esperanto-movado
Stella Toogood Cope (1914-2004), D kaj FD (kvakerismo) en Berkeley/Kalifornio, mortis la 1-an de aŭgusto pro kancero.
Kategorio:Nordameriko
!
ja:アメリカ合衆国
ko:미국
ms:Amerika Syarikat
simple:United States
th:สหรัฐอเมริกา
zh-min-nan:Bí-kok
Fratoj LUMIEREKino > Direktoroj > Francio
----
La francaj fratoj Auguste LUMIÈRE [ogust' lumjer'], 1862-1954 kaj Louis LUMIÈRE [lui' lumjer'], 1864-1948, estis famkonataj pioniroj de la nova arto de kino dum la malfrua 19-a jarcento. Ili kreis aparaton nomita la "Cinématographe" kiu funkciis kiel kamero, filmrevililo, kaj projekciilo, kaj estis sufiĉe malgranda kaj malpeza, por ke unu homo kunportu kaj uzu ĝin.
La 22-an de marto 1895, Louis kaj Auguste prezentas sian unuan filmon, "La eliro de la fabrikejoj Lumière". La 28-an de decembro 1895, ili montris sian filmeton, "Alveno de trajno je [la stacidomo de] La Ciotat", al vidantaro en "Le Grand Café", kafejo en Parizo, kiu onidire estis la unua paginta filmvidantaro. Laŭ onidiro, kelkaj ŝokitaj spektantoj ekkriis kaj forflugis el la ĉambro por eviti la trajnon.
En la komenco ili ne konsciiĝis pri la potencialo de sia inventaĵo. Al interesato pri aĉeto de la patento Auguste LUMIÈRE respondis "Tio havos sukceson pro novemo kaj scivolo dum kelkaj jaroj, kaj fino, tio ne havas estontecon, vi perdos vian monon."
En 1907 ili ankaŭ inventis la unuan teĥnikon por fari koloraj fotoj: la aŭtokromo.
LUMIERE Fratoj LUMIERE Fratoj
ja:リュミエール兄弟
ParizoGeografio > Eŭropo > Francio > Pariza Regiono > Parizo < Urboj | Francaj departementoj
----
Francaj departementoj]
- loko: 48,85 Norde, 2,33 Oriente, aŭ aliforme:
- horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
- loĝantaro: 10.150 mil (en la aglomeraĵo en 2000)
Parizo (france Paris [pa-RI]) estas la ĉefurbo de Francio. Parizo ankaŭ estas franca departemento kun numero 75, kiu estis la vico de la eksa departemento Seine.
Loĝantaro: 2,1 milionoj en la urbo mem, 10,56 milionoj kun la ĉirkaŭaĵo. (1999)
Parizo havas historion de pli ol du jarmiloj. Unue fondita kun la nomo Lutecio (latine: Lutetia) tri jarcentojn antaŭ Kristo, ĝi eknomiĝis Parizo dum la 4-a jarcento post Kristo.
En 1792 kaj en 1871 la Pariza Komunumo ludis apartan politikan rolon. En 1792 ĝi estis plej radikala motoro de la Franca Revolucio. En 1871 ĝi batalis la francan registaron, kiu elektis Versajlon kiel sidejon.
En Parizo estis sidejo de Centra Presejo Esperantista.
Arto kaj Historio
:Sainte-Chapelle
:Notre Dame (Katedralo)
:Baziliko de Sacré Coeur
:Muzeo Louvre kun sia piramido.
:Les Invalides
:La Place des Vosges
:Eiffel-Turo konstruita de Gustave EIFFEL, kiu ankaŭ faris la feran strukturon de la Statuo de Libereco, en Novjorko.
:Arc de Triomphe
:La Sorbonne
:Panthéon
:Orsay-Muzeo
:Picasso-Muzeo
:Muzeo de Modernaj Artoj en la Centre Georges Pompidou
:Obélisque en Place de la Concorde
:Champs Elysées
Gravuloj
:Esperanto-movado
- Parizo estas naskiĝurbo de Henri FAVREL, Fanny BONNET, André BAUDET, Emile GASSE, Louis COZIC, Georges WARNIER, kaj Ernest ARCHDEACON.
- En Parizo loĝis József MAJOR kaj Frederic PUJOLÀ I VALLÉS.
- Tie mortis Gustaf HENRICLUNDQUIST kaj Théophile CART.
Théophile CART
-
Kategorio:Urboj de Francio
Kategorio:Francaj Departementoj
Kategorio:Ĉefurboj de Eŭropo
als:Paris (Stadt)
ko:파리 시
ja:パリ
simple:Paris
th:ปารีส
1856Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1856
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1856 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Kimrio : Evan JAMES skribas Hen Wlad Fy Nhadau
Naskiĝoj
- 15-a de majo : Usono : L. Frank BAUM
- 28-a de decembro : Woodrow WILSON
Mortoj
- 17-a de februaro : Heinrich HEINE
- 29-a de julio : Karel HAVLICEK Borovsky
----
1851 | 1852 | 1853 | 1854 | 1855 | 1856 | 1857 | 1858 | 1859 | 1860 | 1861
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1856년
Woodrow WILSONHistorio > Usono > Prezidento de Usono > Woodrow WILSON
----
Thomas Woodrow WILSON [tóm-as ŭúd-roŭ wíl-sn], la dudek-oka usona prezidento, naskiĝis je la 28-a de decembro, 1856, en Staunton, Virginio. Post 1918, li suferis je paralizo. Li mortis 67-jaraĝa, je la 3-a de februaro, 1924, en Vaŝingtono pro ikto.
Wilson estis prezidento dum la Unua Mondmilito. Li revis formi la Ligon de Nacioj. Lia unua edzino estis Ellen Louise AXSON, kaj la paro havis tri gefilojn. Post ŝia morto, lia dua edzino estis Edith Bolling GALT. Wilson estis presbiteriano.
La 14 Punktoj de Wilson
En januaro 1918, la prezidento Woodrow Wilson prezentis pacproponon kun 14 punktoj:
# eliro de sekreta diplomatio kaj publikigo de traktatoj;
# liberaj maroj;
# abolo de ekonomiaj baroj;
# malpligrandigo de naciaj armeoj;
# redifino de koloniisma politiko, favore al la koloniigitaj popoloj;
# foriro de okupaj armeoj el Rusio;
# restaŭrado de sendependo de Belgio;
# redono de Alzaco kaj Loreno al Francio;
# refaro de italaj landlimoj;
# rekono al rajto de aŭtonoma disvolvigo al popoloj de Aŭstrio-Hungario;
# restaŭrado de Rumanio, de Serbio kaj Montenegro kaj rajto de vojo al maro por Serbio;
# rekono de rajto al aŭtonoma disvolvigo de Turkio kaj daŭra malfermo de marvojo inter la Nigra Maro kaj Mediteraneo;
# sendependo de Pollando;
# kreado de Ligo de Nacioj.
Dum lia administrado (1913-1921) okazis;
- 1913 - Leĝo de la Federala Rezervo (Federal Reserve, speco de nacia valut-banko
Friedrich Wilhelm MURNAUKino > Direktoroj > Friedrich Wilhelm MURNAU
----
La germana reĝisoro Friedrich Wilhelm MURNAU [fridriĥ vilhelm murnaŭ] (aŭ realnome: Friedrich Wilhelm PLUMPE) naskiĝis je la 28-a de decembro 1888 en Bielefeld, (Nord-Rejno-Vestfalio) kaj mortis je la 11-a de marto 1931 en Santa Barbara, (Kalifornio).
Li studis arthistorion kaj literaturon en Heidelberg kaj aktoradon en Berlino, kaj laboris poste en Teatro. Post militservo li ekde 1919 dediĉis sin al al kinoarto: unue en Germanio kaj ekde 1927 en Usono, kie li trapasis la transiron de mutfilmoj al la sontekniko. Antaŭ la premiero de sia lasta filmo Tabu li mortis sekve de aŭtoakcidento. Nuntempe li estas rigardata unu el la plej gravaj reĝisoroj de la 1920-aj jaroj.
Famaj filmoj:
- Satanas (Germanio, 1919)
- Der Knabe in Blau (Germanio, 1919)
- Der Bucklige und die Tänzerin (1920)
- Der Gang in die Nacht (Germanio, 1920)
- Schloss Vogelöd (Germanio, 1921)
- Nosferatu – eine Symphonie des Grauens (Germanio, 1922)
- Der letzte Mann (Germanio, 1924)
- Tartüff (Germanio, 1925)
- Faust (Germanio, 1926)
- Sunrise (Usono, 1927)
- Our daily bread (Usono, 1929)
- Tabu (Usono, 1931)
MURNAU, FRIEDRICH WILHELM MURNAU, FRIEDRICH WILHELM
GermanioGeografio > Eŭropo > Germanio
----
La Federacia Respubliko Germanio (germane Bundesrepublik Deutschland ) estas demokrata federacia ŝtato meze de Eŭropo, kiu apartenas al la Eŭropa Unio. Ĝiaj najbaraj landoj estas Pollando, Ĉeĥio, Aŭstrio, Svisio, Francio, Luksemburgio, Belgio, Nederlando kaj Danio.
Geografio
Politika subdivido (federaciaj landoj
Badenio-Vurtembergo, Bavario, Berlino, Brandenburgio, Bremeno, Hamburgo, Hesio, Malsupra Saksio, Meklenburgo-Antaŭpomerio, Nord-Rejno-Vestfalio, Rejnlando-Palatinato, Saksio, Saksio-Anhalto, Sarlando, Ŝlesvigo-Holstinio kaj Turingio
La regionaj ŝtatoj estas nomataj en Germanio federaciaj landoj ('Land' aŭ 'Bundesland', pl. 'Länder'). Ili estas teorie ŝtatkarakteraj politikaj unuoj. Ano de federacia lando estas ĉiu enloĝanto kiu havas tie sian oficialan loĝejon minimume ekde tri monatoj. La limoj de regiona ŝtato estas ŝanĝeblaj nur per plebiscito de la koncernaj enloĝantoj.
Inter Federacio kaj regionaj ŝtatoj ekzistas divido de la taskoj. Ekzemple, nur la Federacio okupiĝas pri eksteraj rilatoj, defendo, valuto kaj mezuroj, kaj nur la regionaj ŝtatoj okupiĝas pri lernejoj. Multaj taskoj tamen estas komuna agadkampo de ambaŭ. La regionaj ŝtatoj estas reprezentataj en speciala germana organo, la Federacia Konsilio ('Bundesrat'), kiu havas certajn veto-rajtojn rilate al federaciaj leĝoj. Ĉar laŭ la germana konstitucio ĉiuj germanoj devas havi proksimume samajn vivkondiĉojn en la tuta lando, Germanio estas tre unuecisma federacia ŝtato (kompare ekzemple al Usono).
Germana regiona ŝtato havas propran ĉefministron, registaron kaj parlamenton, sed ankaŭ konstitucion, flagon kaj ofte ankaŭ himnon.
Montaroj
Interalie: Alpoj, Elba Grejsmontaro, Ercmontaro, Luzacia Montaro, Harco
La pli alta monto estas la Zugspitze (2962 m, en la Alpoj).
Riveroj
Interalie: Danubo, Elbo (rivero), Mulde, Odro, Rejno, Saale
Pli > Listo de riveroj en Germanio
Lagoj
Interalie: Konstanca Lago, Müritz
Insuloj
Interalie: Rügen, Usedom, Fehmarn, Sylt, Helgoland, Föhr, Nordstrand, Pellworm
Historio
La etnogenezo, la estiĝo de la germana popolo, estis longdaŭra procezo. Post la disigo de latinidalingva okcidento kaj ĝermanlingva oriento, la orientfrankona regno fariĝis la lulilo de posta Germanio.
Legu pli > Historio de Germanio
Politiko
Vidu ankaŭ: konstitucio (Germanio)
La Federacia Respubliko estas federacia ŝtato laŭ popola suvereno. Centra organo estas la unuĉambra parlamento ('Bundestag'), elektita laŭ personigita proporcia baloto de la germanoj. La parlamento elektas interalie la ĉefministron (Kanceliero) kaj la superajn juĝistojn; la ĉefa laboro estas decidi pri la federaciaj leĝoj (kaj la ŝtata budĝeto). Oficperiodo estas kvar jaroj.
Krom la parlamento ekzistas la Federacia Konsilio (FK, "Bundesrat"), kiu estas propra organo (ne konsiderata kiel parto de la parlamento) kaj daŭrigas la federaciisman tradicion de la 'Reichstag' antaŭ 1806. La FK konsistas el reprezentantoj de la regionaj subŝtatoj kaj kundecidas pri la federaciaj leĝoj (se ili tuŝas la interesojn de la regionaj subŝtatoj).
Kiel dirite, la parlamento elektas nur la Federacian Kancelieron ('Bundeskanzler') laŭ propono de la Federacia Prezidento. La Kanceliero mem proponas al la Federacia Prezidento la ministrojn. Estas iom specialaj la reguloj rilate al elekto kaj malelekto de Kanceliero; plej gravas, ke la parlamento povas forelekti ĉefministron nur, se ĝi samtempe elektas novan.
La plej alta reprezentanto estas la Federacia Prezidanto, elektita de speciala organo nomata Federacia Asembleo. Tiu organo kunvenas nur por elekti Fed. Prezidanton, normale do ĉiun kvinan jaron. Ĝi konsistas el ĉiuj anoj de la (federacia) parlamento kaj same granda nombro de homoj elektitaj de la parlamentoj de la regionaj ŝtatoj. Kvankam la Federacia Prezidanto havas ĉefe nur reprezentajn taskojn, restas certaj kompetentecoj specialaj por krizaj kazoj.
Kutime Germanio estas regata de koalicio el du partioj, unu granda, unu malgranda. Tiuj du partioj havas la (absolutan) plimulton en la parlamento kaj komune formas la registaron. La du grandaj partioj estas la Kristandemokrata Unio (CDU) (en Bavario: Kristansociala Unio) kaj la Socialdemokrata Partio (SPD). Krome en la nuna parlamento (elektita lastfoje en 2005) sidas la frakcio de la verduloj ('Bündnis 90 / Die Grünen'), de la liberaluloj (FDP) kaj de la "Maldekstra Partio", kiu antaŭe nomiĝis PDS ("partio por demokrata socialismo").
Esperanto en Germanio
Ĉefartikoloj: Esperanto en Germanio, Historio de Esperanto en Germanio
En nuna Germanio la neŭtrala movado estas organizita en Germana Esperanto-Asocio, fondita en 1906 kaj aliĝinta al UEA en 1955.
vidu ankaŭ
- Listo de urboj de Germanio
- Landnomoj
Ekstera ligilo
- [http://www.stadtpanoramen.de/ StadtPanoramen] - Panoramaj vidoj de urboj de Germanio
Kategorio:Germanio
als:Deutschland
fiu-vro:S'aksamaa
ja:ドイツ
ko:독일
ms:Jerman
roa-rup:Ghirmânii
simple:Germany
th:สหพันธ์สาธารณรัฐเยอรมนี
zh-min-nan:Tek-kok
Linus TORVALDS
Linus Benedict TORVALDS [LIJ-nus BEN-edikt TUŬRvalds] (naskiĝis 1969) estas finna komputilsciencisto loĝanta en Usono kiu estas fama unuarange pro esti la iniciinto de la kerno de la Linuksa operaciumo, kiun li kreis en 1991 kiel studanto ĉe la Universitato de Helsinko. Li ankoraŭ gvidas kaj ordigas la laboron pri ĝi (kiel "bonvola diktatoro"), sed nun multaj aliaj personoj kontribuas al la kerno.
En 1997 li transloĝiĝis al Silicia Valo en Kalifornio, Usono, kie li nun laboris ĉe la kompanio Transmeta. En 2003 li forlasis Transmeta por dediĉi sian tempon plentempe al la Linuksa kerno. Estas iom ridinde sed almenaŭ en komenco de 2005 j Linus Benedict TORVALDS uzis en laburu duprocesoran komputilon PowerMac G5.
Kvankam Torvalds estas de Finnlando, kaj rigardas sin kiel finnon, lia denaska lingvo estas la sveda.
Libroj
angla lingvo :
- Linus Torvalds, David Diamond : "Just for Fun : The Story of an Accidental Revolutionary, New York, HarperBusiness", 2001, ISBN 0066620724
Tio libro ekzistas en franca :
- Linus Torvalds kun David Diamond : "Il était une fois Linŭ : L'extraordinaire histoire d'une révolution accidentelle" , OEM, 2001, ISBN 2-74640321-8
Ekstera ligo
- [http://www.cs.helsinki.fi/~torvalds La hejmpaĝo de Linus] (anglalingve)
ja:リーナス・トーバルズ
ko:리누스 토르발스
ms:Linus Torvalds
simple:Linus Torvalds
1706Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1706
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1706 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
-
Naskiĝoj
- 17-a de januaro : Benjamin FRANKLIN, usona sciencisto kaj politikisto.
Mortoj
- 28-a de decembro : Pierre BAYLE
----
1701 | 1702 | 1703 | 1704 | 1705 | 1706 | 1707 | 1708 | 1709 | 1710 | 1711
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1706년
Pierre BAYLE
Nask. en Carla le Comte (nuntempe franca departemento Ariège) je la 18-a de novembro 1647, mort. en Roterdamo je la 28-a de decembro 1706.
Grava franca filozofo kaj verkisto.
Li estis eminenta pioniro de klerismo, li per uzo de streta kaj konsekvenca rezonado, agadis kontraŭ religia dogmatismo, por la disigo de ŝtato kaj eklezio, postulis toleron kontraŭ la ateistoj, kaj pli ĝenerale kontraŭ ĉiuj, kiuj honeste sekvas la konkludojn de sia propra koncienco (li difinis la "rajtojn de la serĉvaganta menso"). Oni tenas lin fondinto de la fontkritika historiskribo.
Lin komence instruis sia patro, kalvinista ministro, sed li enpaŝis poste al la jesuisto-internejo de Toulouse. Post unu monato konvertiĝis li 1669 al la romkatolika kredo. Post 17 monatoj li rekonvertiĝis al la kalvinismo kaj fuĝis al Ĝenevo, pro eviti la eblajn konsekvencon. Tie li ekkonatiĝis kun la instruoj de René DESCARTES. Li laboris kelkajn jarojn sub la Bèle kiel hejma instruisto de diversaj parizaj familioj. En la jaro 1675 li estis invitita al la filozofa fakulatto de la protestanta Universitato de Sedan. En la jaro 1681 la universitato estis fermita. Bayle trovis noavn postenon kiel profesoro pri filozofo kaj historio ĉe Ecole Illustre en Rotterdam. Tie li aperigis post unu jaro la skribaĵon Pensées diverses sur la comète de 1680 (diversaj pensoj pri la kometo) kiel sian kritikon pri la laboro de Louis MAIMBOURG pri la historio de kalvinismo.
1684 aperigis Bayle diversajn literaturan kritikon sub la titolo Nouvelles de la république des lettres (novaĵoj pri la respubliko de la verkularo) . 1693 li devis forlasi sian instruan postenon kaj la precipe liberalan vidpunkton pro plijara disputo kun Pierre JURIEU. Bayle eluzis tiun cirkonstancon por ofere verki lian ĉefverkon Dictionnaire historique et critique (historia kaj ekzamena vortaro). Dum liaj lastaj jaroj vortigis li sennombrajn skribojn kaj replikojn al kritiko de lia vortaro (kiu, la studoj pri entenoj de la tiamaj personaj bibliotekoj tion montras, estis en Francio unu inter la plej legataj libroj dum la 18-a jarcento), kaj korespondis kun kleruloj de tuta Eŭropo. Lia laborkiomo estis eksterordinara, kaj oni povas diri, ke li mortigis sin per laboro. Li mortis 1706 en Roterdama ekzilo.
Verkoj
- Historical and Critical Dictionary (1695-1697; 1702, enlarged; best that of P. des Maizeaŭ, 4 vols., 1740)
- Les Œuvres de Bayle (3 Bände, The Hague)
- Émile Gigas (Hg.), Choix de to correspondance inédite de Pierre Bayle (Paris, 1890
- de Budé (Hg.), Lettres inédites adressées a JA Turretini (Paris, 1887)
Literaturo
- Ludwig Andreas FEUERBACH, Pierre Bayle (1838)
- des Maizeaŭ, Vie de Bayle
- Jean Philibert Damiron, La Philosophie en France au XVIII' siècle (1858-1864)
- Charles Augustin Sainte-Beuve, “Du genie critique et de Bayle" (Revue des deŭ mondes, 1-a de decembro, 1855)
- A Deschamps, La Génèse du scepticisme erudit chez Bayle (Liege, 1878)
- J Denis, Bayle et furleu (Paris, 1886)
- Ferdinand Brunetière, La Critique littéraire au XVIII' siècle (vol. 1, 1890) und La Critique de Bayle (1893)
- JF Stephen, Horae Sabbaticae (London, 1892, 3rd ser. pp. 174192)
- A Cazes, P. Bayle, sa vie, ses œuvres, etc. (1905).
Eksteraj ligoj:
- [http://www.lett.unipmn.it/~mori/bayle/ TTT-ejo pri li (angle)]
Gustave EIFFELArkitekturo > Gustave EIFFEL
----
Arkitekturo
La franca inĝeniero Alexandre Gustave EIFFEL ([efɛl]) naskiĝis je la 15-a de decembro 1832 en Dijon kaj mortis je la 28-a de decembro 1923 en Parizo. Li estas la konstruinto de la Eiffel-Turo kaj la Statuo de Libereco.
Li studis en la Pariza Ecole des Arts et Manufactures kaj laboris poste en metalurgia entrepreno apud sia hejmurbo. Tie li ekinteresiĝis pri metalaj materialoj. En 1856 li fondis sian firmaon por grandaj ferkonstruaĵoj, kiel ekz. pontoj kaj kupoloj.
La plej granda merito de Gustave Eiffel estis la laŭ li nomata Eiffel-Turo, kiun li konstruigis okaze de la Internacia ekspozicio en 1889. Ĝi fariĝis grava simbolo de Parizo.
Ankaŭ la interna ŝtalskeleto de la Statuo de Libereco, grave simbolo de Novjorko, estis konstruita de li laŭ skulptaĵo de Bartholdi.
La du ĉefaj konstruaĵoj de Eiffel celebris la centjaran datrevenon de du revolucioj: la Statuo de Libereco la usonan Revolucion (1776), donaco de la Franca Respubliko al Usono, kaj la Eiffel-Turo la francan Revolucion (1789).
Laŭ PIV2002 Gustave EIFFEL nomiĝas Ejfelo en Esperanto, same kiel la montaro Ejfelo.
ja:ギュスターヴ・エッフェル
th:กุสตาฟ ไอเฟล
Francio:Ĉi tiu artikolo temas pri la eŭropa nacio, Francio. Por la kemia elemento de la sama nomo, vidu Francio (elemento).
Geografio > Eŭropo > Francio
----
Eŭropo
Francio : france France [frãs];
Franca nomo de la loĝantoj: français [frãsè']
(o) Franca Respubliko (République Française [repüblik' frãsèz'])
Ŝtato en okcidenta Eŭropo.
Geografio
Loko: okcidenta Eŭropo
Areo: 545.630 km²
Semotaŭga: 33%
Regionoj kaj departementoj
vidu Francaj regionoj kaj Francaj Departementoj
Ĉefaj urboj
- Ĉefurbo: Parizo
- La plej grandaj urboj: milionoj:
vidu ankaŭ: Listo de urboj de Francio
Kelkaj ciferoj sur la loĝantaro
Loĝantaro: 61.387.038 (2003, takso),
% urbana: 76% (2000)
Homoj po km²: 112,5 (2003)
Homoj po km² da semotaŭga tero: 329,5 (2000)
Kreskanta procento: 0,38% (2000, takso)
Naskoj: po 12,27 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortoj: po 9,14 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Migrantoj: po 0,66 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortokvanto de beboj:po 4,51 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
Infanoj por virino:po 1,75 infanoj naskita por virino (2000, takso)
Meza vivo longeco: 78,76 jaroj (74,85 viroj, 82,89
virinoj) (2000, takso)
Etnoj: plejparte franca (keltolatina), germana, slava, araba,
hindoĉina, eŭska, cataluno
Religio: Inter la kredantoj :
- 90% katolikismo (almenaŭ en nomo),
- 2% protestantismo,
- 1% judismo,
- 1% islamo,
- 6% aliaj
- Ateismo : 33%
Lingvo: 100% la franca.
Lingvoj kun pli ol 500 mil parolantoj:
okcitana, germana, araba, itala, portugala, berbera, bretona. cataluna
Pri regionaj lingvoj vidu ankaŭ: Alzaco, Bretonio, Eŭskio, Flandrio, Korsiko, Okcitanio
Alfabeta: 99% (99% viroj, 96% virinoj) (1980 takso)
Historio
vidu: Historio de Francio
Politiko
Registaro: demokratia parlamenta reĝimo -- duĉambra parlamento (Nacia Asembleo kaj Senato) kaj "dukapa" ekzekutivo (Prezidento de la Respubliko kaj Ĉefministro). Multe de la
ĉefuloj venas de ENA (Nacia Lernejo pri Administrado) -- la énarques (enarkoj).
Sendependiĝo: 486 -- unuigita de Reĝo Kloviso, dek jarojn post la disfalo de Romio.
Organizoj: UNO (1945), NATO (1949), EU (1950).
Konstitucio: adoptita de la franca popolo per referendumo la 28-an de septembro 1958, promulgita la 4-an de oktobro 1958 -- ĝi estigis la nuna Franca Respubliko Kvina.
Nacia Himno: La Marseljezo
Korupteco: 6,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
vidu ankaŭ: Reĝoj, Konsiliprezidento, Ĉefministro, Prezidento de la Respubliko
Ekonomio
Ekonomio: 334 Gd (1998, takso)
Por kapo: 5,63 kd (1998, takso)
Kreskanta procento: 2,7% (1999, takso)
Inflacio: 0,5% (1999)
Senokupa: 11% (1999, takso)
Registara buĝeto: 131,8 Gd (1999, takso)
Valuto: la eŭro EUR (= 100 cendoj)
Esperanto en Francio
vidu Esperanto-movado
Ligoj
Kategorio:Francio
Ekstera ligo
[http://www.heraldique-europeenne.org/Regions/France/Provinces_France_0.htm Blazonoj de ĉiuj francaj regionoj]
als:Frankreich
fiu-vro:Prantsusmaa
ja:フランス
ko:프랑스
ms:Perancis
simple:France
th:ประเทศฝรั่งเศส
zh-min-nan:Hoat-kok
1972Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1972
Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
Jardekoj: 1940-oj - 1950-oj - 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj
Jaroj: 1967 - 1968 - 1969 - 1970 - 1971 - 1972 - 1973 - 1974 - 1975 - 1976 - 1977
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1972 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 57-a Universala Kongreso de Esperanto en Portland (Oregono)
- Kreitaj planlingvoj Baza Angla Reformita kaj Eurolengo
- Danio : Margrete la 2-a surtroniĝas.
- UNO : Kurt WALDHEIM anstataŭigas U THANH kiel ĝenerala sekretario.
- Ĉinio agnoskatas far UNO, anstataŭprenante la membrecon de Tajvano.
- Butano : Jigme Singye Wangchuck surtroniĝas.
- UAE : Ŝarĵo: emiriĝas Sultan Bin Muhammad al-Qasimi.
- Kataro : ŝejkiĝas Halifa ben Hamad al-Tani.
- 4-a de novembro : Bangladeŝo akiras sian konstitucion.
Naskiĝoj
- 17-a de januaro : Benno FÜRMANN
- 30-a de septembro : Norvegio : Ari BEHN
Mortoj
- František HÁJEK
- 27-a de marto : M. C. ESCHER, artisto
- 7-a de majo: Octavio VIANNA PEIXOTO
- 22-a de majo : Britio : Margaret RUTHERFORD
- 25-a de majo : Asta NIELSEN
- 31-a de julio : Benito LOSADA
- 20-a de decembro : Günter EICH
- 24-a de decembro : Ernst KREUDER
- 28-a de decembro : Jon MIRANDE
- Ĉeĥio : Tomas PUMPR.
----
1967 | 1968 | 1969 | 1970 | 1971 | 1972 | 1973 | 1974 | 1975 | 1976 | 1977
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1972
ja:1972年
ko:1972년
ms:1972
simple:1972
th:พ.ศ. 2515
HispanioGeografio > Eŭropo > Iberio > Hispanio
----
Dosiero:es.gif
Hispanio - España
Hispanio estas sudokcidenta eŭropa lando, kiu kune kun Portugalio kaj Ĝibraltaro dividas inter si la Iberian duoninsulon. La latina nomo "Hispania" hipoteze venas de Fenica lingvo signifante "kunikla lando"; en la moderna hispana lingvo ĝi nomiĝas "España" [espanja].
Ĝeneralaj informoj
- Landkodo: ES.
- E-nomo: Hispanujo; Hispana Reĝlando.
- Nacia nomo: Reino de España.
- Areo: 504.750 kv.km. En ĝia posedo estas ankaŭ insuloj Balearaj kaj Kanariaj, kaj nordafrikaj havenurboj Ceŭto kaj Melilio.
- Politika sistemo: konstitucia monarkio.
- Ŝtatestro: reĝo Juan Carlos I (1975).
- Leĝdona organo: Ĝeneralaj Kortesoj, konsistanta el Senato (256 membroj) kaj Kongreso (350 membroj).
- Ĉefurbo: Madrido (3.162 mil).
- Urboj: Barcelono (1.583 mil), Valencio (781 mil), Seviljo (710 mil), Zaragozo (642 mil), Malago (547 mil). Vidu: Listo de urboj de Hispanio.
- Administra divido:: 17 aŭtonomaj komunumoj (regionoj), 2 aŭtonomaj urboj kaj 50 provincoj. Vidu sube. Aŭtonomaj komunumoj: Andaluzio, Aragono, Asturio, Balearoj, Ekstremaduro, Eŭska Aŭtonoma Komunumo, Galegio, Kanarioj, Kantabrio, Kastilio kaj Leono, Kastilio-Manĉo, Katalunio, Madrida Regiono, Murcia Regiono, Navaro, Rioĥo, Valencia Regiono. Dependaj teritorioj: Ceŭto, Melilo.
- Loĝantaro: 42.717 mil (2003), 17,21 % andaluzoj, 14% katalunoj, 6% galegoj, 2% eŭskoj.
- Lingvoj: hispana, kataluna, galega, eŭska. Vidu: Lingvoj de Hispanio
- Kredantoj: plejparte katolikoj, tamen ne estas oficiala ŝtatreligio.
- Nacia festo: 12-a de oktobro - tago de hispana nacio (dato dediĉita al malkovro de Ameriko fare de Kristoforo Kolumbo).
- GNP: totala - 570 mlrd $; pokapa - 13.580 $.
- Eksporto: aŭtomobiloj, vino, frukto, legomaro, kemiaĵoj, ŝtalo.
- Monunuo: Eŭro EUR (= 100 cendoj).
- Organizoj: UNO (1955), EU, NATO.
- Heredaĵo: Kordovo (Córdoba) historia centro, Alhambra en Granado, monaĥejo Escorial en Madrido, malnova urbo Segovia kaj ĝia akvodukto, historia urbo Toledo, asturiaj monumentoj ĉirkaŭ Oviedo, reĝa monaĥejo de Santa María de Guadalupe en Ekstremaduro; hispana eposo - kanto Mío Cid (13-a jarcento).
- Esperanto-movado
----
Administra organizado
Vidu apartan artikolon: Administra organizado de Hispanio
Lingvoj
Pluraj lingvoj estas parolataj en Hispanio. Inter ili estas:
- hispana
- kataluna
- galega
- eŭska
Vidu:
- Lingvoj de Hispanio
Geografio
La ĉefaj riveroj estas Miño ( - ), Doŭro ( - ), Taĵo ( - ), Gvadiano ( - ), Gvadalkiviro, Ebro, Júcar, Segura kaj Turia.
( - ) = fluanta ankaŭ tra Portugalujo
Kaj sekve estas mapo de la hispanaj "aŭtonomaj komunumoj":
Mapo de aŭtonomaj komunoj
Naciaj Parkoj
- Ordesa y Monte Perdido (Aragono)
- Picos de Europa (Asturio, Kantabrio kaj Kastilio kaj Leono)
- Cabañeros (Kastilio-La Manĉo)
- Tablas de Daimiel (Kastilio-La Manĉo)
- Sierra Nevada (Andaluzio)
- Doñana (Andaluzio)
- Timanfaya (Kanarioj)
- Aigüestortes i Estany de Sant Maurici (Katalunio)
- Nacia Parko de la Insularo de Cabrera (Balearoj)
- Nacia Parko de la Atlantikaj Insuloj (Galegio)
- Nacia Parko de la Caldera de Taburiente (Kanarioj)
- Garajonay (Kanarioj)
- Teide (Kanarioj)])
----
Historio de Hispanio
Ĉefa artikolo: Historio de Hispanio
:Aparta artikolo pri historio de Esperanto-movado en Hispanio
Prahistorio
Ĝi jam estis loĝata de t.n. Homo antecessor, kiel montras la elfosaĵoj de Atapuerca. La norda marbordo estis unu el la centro de paleolitika Franca-Kantabrika arto, plej brile en pentraĵoj en groto Altamira.
Antikva epoko
Ĝi estis loĝata de iberoj, keltoj kaj ties mikso keltiberoj.
La hispanaj minejoj altiris komercon de fenicoj kaj poste kartaganoj kaj helenoj.
Responde al la orientmediteranea influo, aperas hierarĥia civilizo Tartezo en la sudo.
(fruaj jarcentoj aK): La Romia Respubliko konkveras Iberion, kiu fariĝas provinco de la imperio nome Hispania. Iom post iom, la indiĝenaj lingvoj de la regiono (ĉefe keltaj kaj iberaj), escepte de la praeŭska, anstataŭiĝas per la vulgara latina lingvo kaj malaperas. La lokaj dialektoj de la vulgara latino poste fariĝas la latinidaj lingvoj hispana, portugala, galega, kataluna, ktp.
Hispanio kristaniĝas kiel la cetera imperio, sekvante romkatolikismon en la sekvaj skismoj.
409-419: Dum la malfortiĝo de la okcidenta romia imperio, en Hispanion migras Visigotoj (okcidentaj Gotoj), suevoj, alanoj kaj vandaloj. Venkas la Visigotoj, kies ĝermana lingvo, la gota lingvo, iom influas la naskiĝantan hispanan. Ili regas tri jarcentojn, ĝis la alveno de la araboj.
Mezepoko
711: La araba imperio venkas Hispanion, kiun ili nomis al-Andalus. Malgrandaj kristanaj reĝlandoj kaj graflandoj aperos en la nordo.
900-oj: Islama Hispanio sendependiĝas de la tiama kaduka araba imperio. Alta araba kulturo floras en Kordovo.
1236: Kristanoj rekonkeras Kordovon
1248: Kristanoj rekonkeras Seviljon.
1479: Geedzoj Fernando la 2-a de Aragono kaj Izabel la 1-a de Kastilio unuigis siajn du grandajn regnojn, kaj formis la modernan regnon de Hispanio. Komenciĝis la dinastioj de la Hispanaj reĝoj.
Moderna epoko
1492: La gereĝoj sendas ekspedicion trovi okcidente marvojon al Orienta Azio por eviti la portugalan monopolion je komerco tra la ĉirkaŭ-afrika vojo. Navigisto Kristoforo Kolumbo neniam atingas Cipangon sed anstataŭe eltrovas Amerikon. Antonio DE NEBRIJA verkis la unuan gramatik-libron pri moderna eŭropa lingvo, la hispana. La kastiliaj soldatoj konkeris la lastan islaman urbon en la duoninsulo, Granado. Nekristanigitaj judoj estas forpelitaj (sefardoj). Ili, tamen, konservos la judhispanan lingvon.
1494: La Traktato de Tordesillas: La papo dividas la ekster-eŭropan mondon inter Hispanio kaj Portugalio: okcidente al Hispanio, oriente al Portugalio. Portugalio akiris la nunan Brazilon sed ricevis la malpli favoran gajnon, ĉar la tiam nekonata landamaso de Norda Ameriko troviĝas tute en la hispana terpecaro.
Jarcentoj 16-a kaj 17-a: Hispana imperio sub la kontrolo de la Habsburga dinastio.
Jarcento 18-a: Ekregado de la dinastio Burbona.
Nuntempa epoko
Jardekoj 1800-aj: Post la malvenko de Napoleono la 1-a de Francio, la amerikaj kolonioj de Hispanio komencas revolucii kaj sendependiĝi.
1898: Post eksplodo de la usona militŝipo USS Maine en la haveno de Havano, Kubo (tiam hispana kolonio), Usono ekmilitas kontraŭ Hispanio kaj forprenas ĝiajn koloniojn Kubo kaj Puerto-Riko en la Karibeo kaj Gvamo kaj Filipinoj en la Pacifiko.
| | |