Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
28-a De Marto

28-a de marto

Historio > Tagoj > la 28-a de marto ---- La 28-a de marto estas la 87-a tago de la jaro (la 88-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 278 tagoj restas. Je la 28-a de marto okazis, interalie:

Eventoj


- 1911: Aleksandr POSTNIKOV estis arestata.

Naskiĝoj


- 1515 : Sankta Tereza
- 1592 : Johano Amoso KOMENIO
- 1863 : Ernest ARCHDEACON
- 1868 : Maksim GORKIJ
- 1903 : Eugenia MORARIU

Mortoj


- 1926 : Ralph ELIOT
- 1941 : Virginia WOOLF, Britio
- 1969 : Dwight D. EISENHOWER
- 1985 : Marc CHAGALL, superrealisma pentristo
- 1994 : Eugène IONESCO
- 2004 : Robert MERLE

Specialaj tagoj kaj festoj


-

Tagoj de semajno

La 28-a de marto estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Lundo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Mardo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Merkredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Vendredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Sabato en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Dimanĉo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094.

Vidu ankaŭ jenon:


- 27-a de marto | 29-a de marto
- 28-a de februaro | 28-a de aprilo
- Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro
- Historio - Tagoj kategorio:Almanako kategorio:Marto ja:3月28日 ko:3월 28일 simple:March 28 th:28 มีนาคม

Historio

La historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio. (NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.) ---- :Historio de Scienco kaj Teknologio

Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)

:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj

Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj

: datadmetodoj - arĥivoj

Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj

:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -

Bataloj Famaj

Civilizoj

:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro

Dinastioj

vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)

Historio de kontinentoj


- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo

Kalendaroj

:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro

Imperioj

Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj) :Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio

Mapoj

:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500] Vidu ankaŭ: Geografio Diaoyu-Insularo De Ĉinio

Militoj

vidu la Listo de militoj

Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj

Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj

Okazintaĵoj

:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto

Regionoj

:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp

Rolantoj

:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj

Tempordigo: Famaj aŭ klasikaj epokoj:
- Inter-du-milita epoko (Eŭropo, 20 jarcento)
- "Jarcento de Ludoviko la 14-a (Francio 17-a jarcento)
- Mezepoko
- Renesanco (Eŭropo 15-a jarcento -Italio - aŭ 16-a jarcento - aliaj landoj)

Historio enklasigata laŭ dato


- Jarcentoj
  - 19-a jarcento
  - 20-a jarcento
  - 21-a jarcento
  - ...
- Tagoj
  - januaro
    - 1, 2, 3, ... Komparu kun:

arkeologio, analo... fiu-vro:Aolugu ja:歴史 ko:역사 ms:Sejarah simple:History th:ประวัติศาสตร์ zh-min-nan:Le̍k-sú

Gregoria kalendaro

Gregoria kalendaro estas la ĉefa kalendaro de la Okcidento kaj tutmonda komerco. Ĝi estas reformo de la antikva julia kalendaro de Julio Cezaro. La gregoria kalendaro estas suna kalendaro: ĝi precize sekvas la sunon (jarojn) sed ne la lunon. Kvankam la monatoj historie devenas de luna periodo, la monatoj komenciĝas kun la nova luno nur tute hazarde. Kontraste, la islama sekvas la lunon, ne la sunon, kaj la hebrea kalendaro la sunon kaj la lunon. Monatoj: la kalendaro havas 12 monatojn:
- januaro - 31 tagoj
- februaro - 28 aŭ 29 tagoj
- marto - 31 tagoj
- aprilo - 30 tagoj
- majo - 31 tagoj
- junio - 30 tagoj
- julio - 31 tagoj
- aŭgusto - 31 tagoj
- septembro - 30 tagoj
- oktobro - 31 tagoj
- novembro - 30 tagoj
- decembro - 31 tagoj La kalendaro sekvas la sunon, ne la lunon, tiel ke la komenco de printempo estas fiksita je la 21-a de marto. Februaro kutime havas 28 tagojn, sed en la superjaro -- la kvara jaro kaj kvara jarcenta jaro -- februaro havas 29 tagojn. Do, en la jaroj 1992, 1996, 2000 kaj 1600, ĝi havis 29 tagojn, sed en la jaroj 1993, 1994, 1900 kaj 1700, ĝi havis 28 tagojn. En la julia kalendaro, kontraste, februaro havis 29 tagojn en la jaroj 1900 kaj 1700. Pro tio, la gregoria jaro havas 365,2425 suntagojn, dum la julia havas 365,2500. La suna jaro mem estas 365,24219878 suntagoj. La gregoria jaro estas 25,96 sekundoj tro longa (kio fariĝos unu tago post 3320 jaroj). Semajno: aldone al la cikloj de monatoj kaj jaroj, estas la ciklo de la semajnoj. La semajno havas sep tagojn:
- dimanĉo
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato La 1-a de januaro 2000 estis sabato. Dimanĉo kaj sabato estas la "semajnfino", kutime tagoj de ripozo en la Okcidento. Sabato estas la tradicia juda tago de ripozo kaj dimanĉo la tradicia kristana tago de ripozo. Jaroj: la nombro de la jaro estas laŭ la kristana erao. Pro kuniĝo de semajna kaj superjara cikloj en la kalendaro estadas 14 tipoj de jaroj:
- Normalaj jaroj komenciĝantaj je :
  - lundo
  - mardo
  - merkredo
  - ĵaŭdo
  - vendredo
  - sabato
  - dimanĉo
- Supejaroj komenciĝantaj je :
  - lundo
  - mardo
  - merkredo
  - ĵaŭdo
  - vendredo
  - sabato
  - dimanĉo Tagoj: la tago komenciĝas je meznokto kaj havas 24 egalajn horojn. ... Reformo: Aprobo de Julia kalendaro siatempe estis grava antaŭenpaŝo, sed ĝi ankaŭ havis malgrandan malprecizecon: suna jaro kompare al Julia jaro estis mallonga je 11 minutoj kaj 14 sekundoj. Dum jaroj tiu ĉi diferenco fariĝis tagoegala kaj kaŭzis malprecizecojn. En la fino de 14-a jarcento diferenco pligrandiĝis tiomgrade ke printempa tagegaleco anstataŭ 21 de marto trafis al 11 de marto. Do Pasko, ferio printempa, iafoje okazis en la vintro! Papo Gregorio la 13-a decidis korekti la eraron. Li invitis specialan komisionon kaj tagokalkulo antaŭenigis je 10 tagoj. Por ke en estonto similaj eraroj ne okazu, ili decidis en ĉiuj kvarcentjaroj forĵeti tri tagojn, sekve kvanto de superjaroj fariĝis malpli je 3, ol en Julia kalendaro. Tio estis la solvo de Aloysius LILIUS en 1580. La fakta bazo estis la kalkulo de Koperniko pri la longeco de la jaro. En 1530, Koperniko esploris la kalkuladon de Ptolemeo en 139 kaj al-Battani en 882 kaj kalkulis la jaron por si mem kaj eldonis la nombron 365,2425, kiu fariĝis la longeco de la jaro en la gregoria kalendaro. Ĉi tiu nova kalendaro nomiĝis Gregoria aŭ jarkalkulo laŭ nova stilo kaj Julia kalendaro estis nomita jarkalkulo laŭ malnova stilo. En 1582 jaro, kiam Gregoria kalendaro estis enkondukita, diferenco inter du stiloj estis 10 tagoj, en 1900 ĝi atingis 13 tagojn. En venontaj jaroj ĝi pligrandiĝos plu. Gregoria kalendaro estis aprobita en diversaj landoj en malsamaj tempoj:
- 1582 - Hispanio, Italio, Pollando, Portugalio, Francio, Luksemburgio, katolika Nederlando
- 1583 - Bavario, Tirolo
- 1583-1585 - Katolika Germanio kaj Svislando
- 1584 - Aŭstrio, Ĉeĥio
- 1587 - Hungario
- 1590 - Transilvanio
- 1610 - Prusio
- 1700 - Danio, Norvegio, kaj la protestantaj regionoj de Germanio, Nederlando kaj Svislando (escepte de Sankt Gallen)
- 1724 - la svisa kantono Sankt Gallen
- 1752 - Anglio kaj kolonioj (ekz, la nuna Usono)
- 1753 - Svedio, Finnlando, Japanio
- 1911 - Ĉinio
- 1912 - Albanio
- 1915 - Litovio
- 1916 - Bulgario
- 1918 - Rusio, Estonio
- 1919 - Rumanio, Serbio
- 1924 - Grekio
- 1926 - Turkio
- 1928 - Egipto En 1582, laŭ la papo, la tago post la 4-a de oktobro (la fina tago de la julia kalendaro) estis la 15-a de oktobro (la unua tago de la nova gregoria kalendaro). Ĝenerale, katolikaj landoj plejparte aprobis la kalendaron dum 1582-90, protestantaj landoj dum 1700-53 kaj aliaj landoj dum 1911-28. ---- ::Tridek tagoj en septembro, ::april', junio, kaj novembro; ::Ĉiuj kromaj de la kalendar' ::Tridek-unu havas, krom februar', ::Kun dudek-ok, tri jarojn el kvar, ::Sed dudek-naŭ en superjar'. ::: - Tradicia angla poemo; elangliĝis Mateo McLAUCHLIN ---- Vidu ankaŭ: Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Kalendaro > Gregoria Kalendaro kategorio:Kalendaro als:Gregorianischer Kalender ja:グレゴリオ暦 ko:그레고리력 ms:Kalendar Gregory simple:Gregorian calendar th:ปฏิทินเกรกอเรียน

1911

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1911 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1911 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 7-a Universala Kongreso de Esperanto en Antverpeno.
- 4-a Brazila Kongreso de Esperanto en Juiz de Fora.
- Fondita en Prago la Laborista Unuiĝon Esperantista, fako de socialdemokratia Laborista Akademio.
- Eldonitaj filatelia tabelo en Esperanto kaj esperantaj revuoj Vekiĝo kaj La Kulturo.
- Esperantiĝis: John Edward HOOKHAM, Leopold DREHER, Hugo STEINER Dubús NÚNEZ, Jozefo ARTIGAS LASALA, Nikolaj Jakovleviĉ INCERTOV, Alexander William THOMSON, Antono LLINÁS BELLVEHI, Miklós BÁNÓ, Norbert BARTHELMESS kaj Michele ARABENO
- L.L. ZAMENHOF prezentis al la Internacia Kongreso de Rasoj, en Londono, memuaron pri Homaranismo.
- L. SCHLAF estis eksigata el la movado pro profitcela agado.
- Arestita kaj kondamnita Aleksandr POSTNIKOV. Post la aresto de li, en Peterburgo okazis traserĉoj en la loĝejoj de multaj esperantistoj.
- La Respubliko de Ĉinio estas fondita de SUN Yixian. Lanĉo de Gregoria kalendaro.
- Mongolio liberiĝas de Manĉurio, Gvidanto de Mongola Budhismo Bogd Ghavzandamba proklamita reĝo de libera ŝato Mongolio.
- Libio fariĝas kolonio de Italio.
- The cruise of the Snark de Jack LONDON.
- Kreitaj planlingvoj Mezhdunarodny Nauchny Yazyk kaj Cosmo-English.

Naskiĝoj


- Rita AAGAARD
- Fanny Luiza DUPRÉ
- Herbert WOHLFAHRT
- Vlastimil BLAŽEK
- P. H. VAN TERWISGA
- Jan FILIP
- Josef VÍTEK
- Svislando: Max FRISCH
- 6-a de februaro: Ronald REAGAN, usona prezidento naskiĝis en Tampico, Ilinojo
- 23-a de februaro: Yokaanam
- 26-a de marto: Usono: Tennessee WILLIAMS
- 23-a de junio: Ernesto SABATO
- 24-a de junio: Juan Manuel FANGIO
- 16-a de julio: Usono: Ginger ROGERS
- 19-a de septembro: William GOLDING
- 3-a de decembro : Nino ROTA

Mortoj


- Kazimir Osipoviĉ OSTANIEVIĈ
- 1-a de aŭgusto:Konrad DUDEN
- 5-a de novembro : Charles STEWART
- 8-a de novembro : Siegfried LEDERER ----
1906 | 1907 | 1908 | 1909 | 1910 | 1911 | 1912 | 1913 | 1914 | 1915 | 1916
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1911年 ko:1911년 simple:1911 th:พ.ศ. 2454

1515

Historio > Jarcentoj > 16-a jarcento > 1515 ---- En la jaro 1515 post Kristo okazis, interalie: Eventoj Naskiĝoj
- 28-a de marto: Sankta Tereza Mortoj ----
1510 | 1511 | 1512 | 1513 | 1514 | 1515 | 1516 | 1517 | 1518 | 1519 | 1520
15-a jarcento - 16-a jarcento - 17-a jarcento
ko:1515년 simple:1515

1592

Historio > Jarcentoj > 16-a jarcento > 1592 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1592 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Italio: Galileo translokiĝas al la universitato de Padova.

Naskiĝoj


- 28-a de marto: Johano Amoso KOMENIO

Mortoj


- 13-a de septembro: Michel DE MONTAIGNE ----
1587 | 1588 | 1589 | 1590 | 1591 | 1592 | 1593 | 1594 | 1595 | 1596 | 1597
15-a jarcento - 16-a jarcento - 17-a jarcento
ko:1592년

Johano Amoso KOMENIO

Johano Amoso KOMENIO (ĉeĥe Jan Amos Komenský, latine Comenius [komenius]; naskiĝis la en Nivnice apud Uherský Brod; mortis la en Amsterdamo) estis elstara ĉeĥa filozofo, fondinto de la moderna pedagogio ("instruisto de la nacioj") kaj ĉefa reprezentanto de la ĉeĥa kulturo en la 17-a jarcento. Sur liaj principoj pri pedagogio ankoraŭ hodiaŭ staras la moderna lernejsistemo kaj pedagogia scienco. Li ankaŭ skribis pri la neceso kaj naturo de universala lingvo. Post la studoj ĉe la universitatoj en Herborn kaj Heidelberg li loĝis dum kelkaj jaroj en la moravia urbo P?erov (legu Prĵerov) kiel instruisto de la "Unuiĝo de Fratoj" (husana eklezio) kaj pli poste kiel pastoro en Fulnek. Post la jaro 1620, kiam estis venkita la bohema protestantismo, Komenio devis kun miloj da samkonfesiuloj forlasi sian patrujon. Antaŭ la ekzilo en kaŝejoj li verkis ĉeĥlingve amaran satiron Labirinto de la mondo kaj paradizo de la koro. Kiel ekzilito li loĝis en Leŝno, la tiama pola sidejo de la Unuiĝo (1628-1655), intertempe restadis en Britio (1641-1642), Svedio (1642-1648), en la teritorio de la hodiaŭa Slovakio (1650-1654) kaj fine en Nederlando (1656-1670). Li estas entombigita en Narden, kie troviĝas lia muzeo. Al tiuj ĉi landoj, precipe al Svedio, li estis invitita por reformi tie la lernejaron kaj la publikan vivon laŭ siaj proponoj. Komenio estas konata ĉefe kiel granda pedagogo, sur kies principoj ankoraŭ hodiaŭ staras la moderna lernejsistemo kaj pedagogia scienco. Lia unua mondfama verko estis Ĉeĥa didaktiko (1632), pli poste reverkita en la latina sub la titolo Didactica Magna (legu didaktika magna) - Granda didaktiko. Vastan eĥon atingis la prilingvaj verkoj kaj lernolibroj de Komenio: Janua Linguarum Reserata (Pordego de la lingvoj malfermita, 1631), kaj Orbis Pictus (orbis piktus) - Mondo en bildoj, 1658. Siajn pedagogiajn verkojn Komenio eldonis en unu kolekto en Amsterdamo sub la titolo Opera Didactica Omnia (Ĉiuj didaktikaj verkoj, 1657). Dum sia tuta vivo Komenio okupiĝis pri la ideo de reeduko de la homa socio surbaze de morala kaj racia edukado de la homoj. Liaj porpacaj kaj humanismaj klopodoj, lia kredo pri la bona estonteco de la propra nacio kaj interfratiĝo de ĉiuj popoloj, respeguliĝis ankaŭ en liaj traktadoj kun politikaj reprezentantoj de la tiama Eŭropo. Tiun ĉi lian agadon rilatas unue en Britio verkita libro Via lucis (La vojo de la lumo), kies 19-a ĉapitro parolas pri neceso de artefarita internacia lingvo kiel portanto de la lumo, kaj precipe la ampleksa kaj nefinita verko Ĝenerala Konsulto pri la Rebonigo de la Homaj Aferoj, kies kvina parto "Panglottia" estas dediĉita al la problemo de universala lingvo. Li dividis la homan junecon je kvar partoj po 6 jaroj (infano, knabo, adoleskanto, junulo), al kiuj apartenas respondaj lernejoj (patrina, elementa, gimnazio, universitato). En ĉiuj oni instruu ĉion, sed je diferencaj niveloj. Jam la infano lernas fundamentojn de la matematiko (kalkuli per fingroj), astronomio (suno, luno, steloj, jarsezonoj), fiziko (granda, malgranda, varma, malvarma ktp.), moralo (ĝentileco, ne mensogi) ktp. Liaj lernolibroj de lingvoj konsistis el mil frazoj, priskribantaj la mondon (ekz.: La steloj kvazaŭ lanternoj pendigitaj sur la firmamento prilumas la nokton kaj mezuras la tempon.) Li postulis, ke lernejon devige vizitu la tuta junularo, eĉ la malriĉa, eĉ la knabinoj (stulta patrino ne povas eduki saĝajn filojn). La universalan lingvon li postulis kiel portanton de la lumo de klereco al ĉiuj nacioj. Ĝi devas esti neŭtrala por ne veki ĵaluzon de nacioj kaj multe pli facila ol la latina, kiun multaj ne kapablas ellerni. Li proponis aŭ simpligi la latinan aŭ krei lingvon tute novan. Li estis unu el la raraj (kun Zamenhof) kiu opiniis, ke tiu lingvo devus estis bela', por ke la homoj havus plezuron lerni kaj paroli ĝin. Klasikaĵo fariĝis lia alegoria satiro Labirinto de la Mondo kaj Paradizo de la Koro (1623). Junulo volas trovi sian lokon en la mondo, kiu estas priskribita kiel urbo kun ses stratoj: tie loĝas familioj, metioj, sciencoj, religioj, administracio kaj nobelaro. La junulo esploras la stratojn kun siaj du akompanantoj Scivolemo kaj Iluzio, kiuj surnazigis al li okulvitrojn, tra kiuj ĉio aspektas bela, sed ili ne sidas bone sur lia nazo kaj li vidas el sub ili la veron. Kontrasto inter bela ŝajno kaj amara vero donas akran satiran sarkasmon. Post trarigardo de la mondo kun ĉiuj ĝiaj teruraĵoj la junulo fermiĝas en sia koro kun Kristo. Pri Komenio aperis multaj esperantlingvaj artikoloj, broŝuroj kaj libroj. Ni citu kelkajn:
- Walter Hube: Jan Amos Komenský, pioniro de la internacia lingvo, P?erov 1970
- Oldřich Kníchal, Vlastimil Novobilský: Komenio kaj la internacia lingvo, ĈEA 1974
- František Kožík: Lumo en tenebroj, ĈEA 1992 (romano pri Komenio kun aldonoj el liaj pedagogiaj libroj kaj el la satiro Labirinto de la mondo kaj paradizo de la koro) Seminario pri Komenio, ĈEA 1992 Vidu ankaŭ: Alois JIRÁSEK, František KOŽÍK ja:コメニウス


Ernest ARCHDEACON

EdE-A > Ernest ARCHDEACON Ernest ARCHDEACON (arŝdik'n), franco. Naskiĝis en la 28-a de marto 1863 en Parizo. Unue fariĝis advokato. Dum sia tuta vivo interesiĝis pri ĉiuspecaj sciencaj problemoj, eltrovis plej diversajn perfektigojn en fotografarto, kartografio, ktp. Li staras inter la unuaj apostoloj kaj praktikantoj de la interkomunikigaj sportoj: sfera balono (1885), aŭtomobila veturado, aviado. Dank' al lia kuraĝigo kaj malavareco, Serpollet, kiu estis eltrovinta la multotubetan vaporkaldronegon, povis konstrui la unuan praktikan vaporveturilon, kaj ambaŭ vojiris de Parizo al Liono (500 Kilometroj) en dekunu tagoj! Tio estis la unua vojaĝo en aŭtomobilo, naskiĝo de nova tempo. En 1896 Archdeacon kunfondis la Automobile-Club, kiu estis energie antaŭenpuŝonta la uzadon de aŭtomobilo. Archdeacon serĉis alian progreson diskutatan, li konstruis diversajn aparatojn por aerveturado, kaj, jam en 1904 aldonacis duone premion da 50 000 Frankoj por la unua eksperimentisto traflugonta unu kilometron ronde; tiun premion gajnis Henry FARMAN en la 13-a de januaro 1908: naskiĝo de nova tempo. Archdeacon serĉis alian progreson diskutatan por helpi al ĝia triumfo, kaj Esperantiĝis en 1908. Li verkis sennombrajn artikolojn en multaj Esperantaj kaj francaj ĵurnaloj kaj revuoj. Fariĝis prez. de la Pariza Grupo, poste de SFPE (de 1925). Malavare fondis kun Georges WARNIER la Domon de Esperanto, kiu celas helpi al la propagando per ĉiuspecaj rimedoj, precipe per monoferoj. Kreis multajn premiojn por kuraĝigi la lernantojn ktp. Klopodis por unuigi ĉiujn aktivajn Esperantistojn. Ĉiama propagandisto per paroladoj, artikoloj, personaj klopodoj, li altiris aŭ helpis altiri al Esperanto multajn valorajn aliĝantojn el altaj medioj. Verkis prop. libron, 1910. LK, 1932 Louis BASTIEN.

1868

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1868 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1868 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Universalgloto publikigita de Jean PIRRO
- Japanio : Edo renomiĝas Tookyoo (Tokio).
- Usono : Oklahomo : Kolonelo George CUSTER gvidis masakron ĉe la Batalo de Washita.
- Rusio : Dmitri MENDELEEV verkis la libron Elementoj de Kemio

Naskiĝoj


- 19-a de januaro : Gustav MEYRINK
- 26-a de januaro: Jeanne ZABILON D’HER RANFAING
- 14-a de marto : Aleksandr Miĥajloviĉ NEDOŜIVIN
- 28-a de marto : Maksim GORKIJ
- 14-a de junio : Karl LANDSTEINER
- 4-a de julio : Auguste CAPÉ
- 18-a de oktobro : Georgi AKTARĜIEV
- 2-a de novembro: William Percy MERRICK
- 6-a de novembro : Felikso ZAMENHOF
- 9-a de decembro : John Thomas HOLMES

Mortoj


- 28-a de januaro : Adalbert STIFTER
- 1-a de junio : James BUCHANAN ----
1863 | 1864 | 1865 | 1866 | 1867 | 1868 | 1869 | 1870 | 1871 | 1872 | 1873
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1868년

Maksim GORKIJ

Literaturo > Ruslingva Literaturo > Maksim GORKIJ < Rusa lingvo ---- Maksim GORKIJ (ruse Максим Горький), aŭ realnome: Aleksej Maksimoviĉ PEŜKOV (naskiĝis la 28-an de marto, 1868, mortis la 18-an de junio, 1936) estis rusa kaj sovetia verkisto kaj socia aganto. Li naskiĝis en Niĵnij Novgorod. De 1906 ĝis 1913 kaj de 1921 ĝis 1931 li vivis eksterlande; post sia reveno al Sovet-Unio li ja akceptis la tie regantan kulturpolitikon, tamen pro problemoj kun Stalino ne plu rajtis forlasi la landon. En 1936 li mortis en Moskvo. Lia naskiĝurbo honore al li de 1932 ĝis 1990 nomiĝis Gorkij. Li plurfoje esprimis sin pri Esperanto, ekzemple: "La konservativa penso obstine asertas, ke Esperanto estas utopio. La viva, evoluanta realeco iom post iom, sed ĉiam pli energie refutas la opinion de la konservativuloj". Pluraj liaj negrandaj verkoj aperis en Esperanta traduko.

Deveno

Patro, Maksim Savvatijeviĉ Peŝkov (184071) filo de soldata, degradita el oficiro, meblisto-mahagonisto. Antaŭ la morto laboris kiel administranto de vaporŝipa kontoro, mortis kaŭze de ĥolero. Patrino, Varvara Vasiljevna Kaŝirina (184279) el burĝa familio; frue vidviniĝis, ree edziniĝis, mortis kaŭze de ftizo. Infanece la verkisto vivis en domo de avo Vasilija Vasiljeviĉa Kaŝirina. Dumjunece la avo de Maksimo Gorkij laboris kiel burlako, poste pliriĉiĝis, sed dummaljunece ree iĝis malriĉa. La avo instruis la knabon per klerikaj libroj, la avino iniciis la nepon al popolaj kantoj, fabeloj, sed ĉefe anstataŭigis patrinon.

Klerigo

Gorkij ne ricevis bonan klerigon, li nur finis metilernejon. Li instruis sin mem por satigi sian soifon pri scioj. Peza laboro (li lavis manĝilaron sur vaporŝipo, estis "knabo" en ŝuvendejo, laboris en ikonmetiejo kaj ĉe foirej-konstruado) kaj dumjuneca mizero donis al li bonan scion de la vivo kaj naskis revojn pri mondreorganizo. "Ni venis en la mondon por ne konsenti", deklaras konserviĝinta fragmento de neniigita poemo de juna Peŝkov Kanto de maljuna kverko.

Verkoj


- Makar Ĉudra (Макар Чудра, rakonto, 1892)
- Na dne (На дне, dramo, 1902)
- Mat (Мать, romano, 1906/07 en Usono)

En Esperanto aperis


-
Boleŝcjo : rakonto / Trad. de Ivan SELEZNJOV. - St.Peterburgo: S-to "Espero", 1906. - 8 p.
-
Kiel mi lernis / El rusa lingvo trad. P. Tilin. - Leipzig: Ekrelo, 1931. - 23 p.
-
V. I. Lenin. - Moskvo: Komisiono pri Internaciaj Ligoj de Sovetaj Esperantistoj; Unio de Sovetaj Societoj de Amikeco kaj Kulturaj Ligoj kun Eksteraj Landoj, 1969. - 50 p.
-
La rakonto de Filip Vasiliĉ / Esperantigis Victor DUFEUTREL. - En: Du slavaj rakontoj. - Paris: Presa Esperantista Societo, 1908. - p.[7] - 27. - (Kolekto de "Lingvo Internacia" ; 9)

Ankaŭ

Ĝis nun fervojstacio de Niĵnij Novgorod nomiĝas "Gorkij".

Rete legebla en Esperanto


- [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr31/feino.html
Feino]
- [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Revuoj/np/np5705/kuriero.html
Ŝtormkuriero] Gorkij, Maksim Gorkij, Maksim ja:マクシム・ゴーリキー

Eugenia MORARIU

Eugenia MORARIU (naskiĝis la 28-an de marto 1903 en Kassa, Hungario (nun Košice, Slovakio); mortis komence de januaro 1977 en Cluj, Rumanio) estis rumana esperantistino kaj ŝtata oficistino. De 1923 ĝis 1928 ŝi estis sekretariino de Esperanto-Klubo en Cluj (Kolozsvár). De januaro 1927 ŝi estis sekretariino de UEA por Rumanujo kaj sekretariino de EIR. Ŝi lernis Esperanton kune kun sia frato Tiberio MORARIU en 1921, en kurso de Andreo CSEH, kaj restis aktiva en la Movado dum la resto de sia vivo. Ŝiaj tradukoj el la rumana literaturo aperis interalie en Heroldo de Esperanto, La Espero kaj en Rumana antologio (1983). Morariu, Eugenia Morariu, Eugenia Morariu, Eugenia

Ralph ELIOT

EdE-E - anglaj Ralph ELIOT (eljot) estis angla esperantisto, solicitoro. Naskiĝis en la 12-a de aprilo 1879 en Plymouth, mortis en la 28-a de marto 1926 en Lausanne (Svislando). En 1916-19 kasisto en Francujo de la Kvakera Komitato por helpo al la Militviktimoj. Unua prezidanto de Kvakera Esperanto Societo. Tradukis anglen Vivo de Zamenhof (Privat). 1931.

Virginia WOOLF

Literaturo > Anglalingva Literaturo > Virginia WOOLF < Angla Lingvo ---- Virginia WOOLF [verĝinja ŭulf] (naskiĝis la 25-an de januaro, 1882, mortis la 28-an de marto, 1941) estis angla verkistino kaj feministino. Ŝi naskiĝis en Londono. Ŝia origina nomo estis Adeline Virginia STEPHEN; la nomon Woolf ŝi uzis ekde sia edziniĝo al Leonard WOOLF en la jaro 1912. Virginia ne vizitis lernejon, sed estis instruata en sia intelektula hejmo. Post la morto de sia patrino (en la jaro 1895) ŝi suferis unuan nervokolapson, duan fojon ŝi malsaniĝis en 1904, post la morto de sia patro. Ekde 1905 ŝi verkis artikolojn kaj recenzojn por diversaj ĵurnaloj; sian unuan romanon ŝi publikigis en 1915. Ŝi estis grava reprezentantino de la Bloomsbury Group, t.e. renoma rondo de verkistoj, artistoj kaj sciencistoj. Daŭre atakata de nervomalsanoj Virginia Woolf finis sian vivon per suicido.

Listo de verkoj:


- The Voyage Out (romano, 1915)
- Night and Day (romano, 1919)
- Jacob's Room (romano, 1922)
- Mrs Dalloway (romano, 1925)
- To the Lighthouse (romano, 1927)
- Orlando (romano, 1928)
- A Room of One's Own (eseo, 1929)
- The Waves (romano, 1931)
- Three Guineas (eseo, 1938)
- Between the Acts (romanfragmento, eld. 1941) ja:ヴァージニア・ウルフ simple:Virginia Woolf

1969

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1969 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1969 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 54-a Universala Kongreso de Esperanto en Helsinko.
- Deklaracio de Tirese.
- Stanislava Chrdlová ekesperantiĝis.
- Fondita Ĉeĥa Esperanto-Asocio.
- Ekaperis revuo La Monda Lingvo problemo.
- Apero de Esperanta traduko de La Korano.
- Publikitaj planlingvoj Arcaicam Esperantom kaj Aligrams.
- 24-a de julio : Usono metas la unuan homon surlunen.
- Muamar KADAFI, post milita renverso, regas Libion.

Naskiĝoj


- 8-a de majo : AKEBONO Taro
- 28-a de decembro : Linus TORVALDS

Mortoj


- 18-a de januaro: Ismael GOMES BRAGA
- 22-a de junio : Usono : Judy GARLAND
- 28-a de marto : Dwight D. EISENHOWER
- 27-a de aŭgusto : Svislando : Erika MANN
- 17-a de decembro: COSTA e SILVA
- 25-a de decembro: Donald R. DUNCAN ----
1964 | 1965 | 1966 | 1967 | 1968 | 1969 | 1970 | 1971 | 1972 | 1973 | 1974
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1969年 ko:1969년 simple:1969 th:พ.ศ. 2512

1985

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1985 Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jardekoj: 1950-oj - 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj Jaroj: 1980 - 1981 - 1982 - 1983 - 1984 - 1985 - 1986 - 1987 - 1988 - 1989 - 1990 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta je mardo (vidu ĉi tie kalendaron). En la jaro 1985 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 70-a Universala Kongreso de Esperanto en Aŭgsburgo.
- La 23-a Ĝenerala Asembleo de UNESCO en Sofio akceptas rezolucion favore al Esperanto kaj ĝia centjara jubileo.

Naskiĝoj

Mortoj


- 28-a de marto : Marc CHAGALL
- 16-a de julio : Germanio : Heinrich BÖLL
- 19-a de septembro : Italio : Italo CALVINO
- 30-a de septembro : Francio : Simone SIGNORET
- 10-a de oktobro : Usono : Orson WELLES
- 25-a de novembro : Italio : Elsa MORANTE
- 27-a de decembro : Usono: Dian FOSSEY ----
1980 | 1981 | 1982 | 1983 | 1984 | 1985 | 1986 | 1987 | 1988 | 1989 | 1990
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1985 ja:1985年 ko:1985년 simple:1985 th:พ.ศ. 2528

Superrealismo

Superrealismo estas movado estetika-politika, kies naskiĝo estas markita per la aperigo de la Manifesto de la Superrealismo en 1924. Ofte la superrealismo estas taksita kiel franca, sed fakte ĝi estis internacia preskaŭ de la komenco, ĝis tia grado, ke doni al ĝi naciecon estas kvazaŭ nei ĝin. La plejmulto el la membroj de la superrealismo partoprenis la movadon Dada. La plej bonaj difinoj venas de la superrealistoj mem, laŭ la vortoj de André BRETON la superrealismo estas "pura psika aŭtomatismo per kiu ni provas esprimi, parole aŭ skribe, aŭ en iu ajn alia maniero, la realan funkciadon de la penso", ĉi tio sen morala aŭ estetika cenzuro, ĉar la celo ne estas esence produkti artaĵojn sed "klarigi la nesenvualitan kaj tamen senvualiteblan parton el nia esto kie ĉia beleco, ĉia amo, ĉia virto kiujn ni apenaŭ konas brilas en maniero intensa". Arturo SCHWARZ diras: "La Superrealismo ne estas iu nova literatura skolo, iu nova arta movado, aŭ iu nova politika movado. La Superrealismo estas alia filozofio de la vivo kiu estas alpropriginta la skribaĵon sur la koridoro de la templo de Apolo en Delfo: gnothi seauton, tio estas konu vin mem". Pro tio la intereso pri la nekonscio, la aŭtomataj skribado kaj pentrado, la ludoj, la rakontoj de sonĝoj, la psikopatologiaj ŝtatoj, ktp. Ankaŭ estas esenca por la superrealismo ĝia koncepto pri la amo kaj la virino; la superreallismanoj pensis amon la forto kiu povas renovigi la mondon. La Superrealismo estis influita de aŭtoroj kiel Charles BAUDELAIRE, Charles FOURIER, Isidore DUCASSE, Sade, Guillaume APOLLINAIRE, Karl MARX, kaj Sigmund FREUD. Breton kaj Philippe SOUPAULT skribis la unuan aŭtomatan libron, Les Champs Magnetiques ("La Magnetaj Kampoj") en 1919. La aŭtomatan desegnadon disvolvis Andre MASSON. Luis BUÑUEL kaj Salvador DALI filmis Un chien andalou ("Andaluza hundo").
- Louis ARAGON
- Jean ARP
- Antonin ARTAUD
- André BRETON
- Luis BUÑUEL
- Rene CHAR
- René CREVEL
- Salvador DALÍ
- Paul DELVAUX
- Robert DESNOS
- Paul ÉLUARD
- Max ERNST
- Federico GARCÍA LORCA
- Max JACOB
- Michel LEIRIS
- René MAGRITTE
- André MASSON
- Joan MIRÓ
- Pierre NAVILLE
- Benjamin PÉRET
- Philippe SOUPAULT

Eksteraj ligoj


- [http://www.surrealismus.cz/ Czech and Slovak Surrealist Group]
- [http://surrealisme.ouvaton.org GROUPE DE PARIS DU MOUVEMENT SURREALISTE]
  - [http://zazie/at Zazie] (member in exile of [http://ed.surrealistes.free.fr/ GPMS])
- [http://www.geocities.com/surrealisme_in_nederland/ Surrealism in the Netherlands]
- [http://members.tripod.co.uk/surrealismo/ Movimento Surrealista em Portugal]
- [http://www.users.wineasy.se/vertsurr/ Surrealistgruppen i Stockholm]
- [http://www.surrealism-usa.org The Surrealist Movement in the United States]
  - [http://my.execpc.com/~bogartte/Counterclockwise.html "Counterclockwise": Manifesto of the Surrealist Group in Wisconsin]
- [http://www.twokmi-kimali.de/]

Links


- http://en.wikipedia.org/wiki/Surrealism
- http://fr.wikipedia.org/wiki/Surréalisme
- http://de.wikipedia.org/wiki/Surrealismus
- Surrealist Groups
  - [http://www.londonsurrealistgroup.org.uk/ The London Surrealist group] (magazine: Arcturus)
  - [http://surrealisme.ouvaton.org Le groupe de Paris du mouvement surréaliste] (magazine: S.U.RR.)
  - [http://www.surrealismus.cz/ Czech and Slovak Surrealist Group] (magazine: Analogon)
  - [http://greek-surrealism.tripod.com/ Surrealist group in Athens]
  - [http://www.surrealistmovement-usa.org/ The Surrealist Movement in the United States] (Chicago group) (Black Swan Press)
    - [http://www.magneticfields.org/index2.html Minnesota Surrealists] (Blue Feathers)
    - [http://www.geocities.com/ringfingers/honosurreal2.html Honolulu Surrealist Group]
    - [http://surrealists.da.ru/ Houston Surrealist Group]
    - [http://seattlesurreal.blog-city.com/ the Seattle Surrealist Group]
    - [http://homepage.mac.com/photomorphose/Counterclockwise.html the Surrealist Group of Wisconsin] (CounterClockwise)
  - [http://www.surrealismocantabria.tk/ Grupo Surrealista de Cantabria] (magazine SIAMÉS)
  - [http://www.surrealistgruppen.org/ the Stockholm surrealist group] (magazine Stora Saltet)
  - information on web sites not available for other groups in Leeds (Magazine Manticore), Santiago-de-Chile, Madrid (Magazine Salamandra), Ioannina, ...
  - [http://www.serbiansurrealism.com/ The Surrealist Movement in Serbia] (This looks more like an institutional site than of an active surrealist collective) ja:シュルレアリスム ko:초현실주의

Eugène IONESCO

Literaturo > Franclingva Literaturo > Eugène IONESCO < Franca Lingvo ---- Eugène IONESCO (rumane Eugen IONESCU, naskiĝis la 26-an de novembro 1912, mortis la 28-an de marto 1994) estis franca dramisto rumandevena. Li estas grava reprezentanto de la Absurda Teatro.

Vivo

Eugène Ionesco naskiĝis en Slatina, Rumanio, kiel filo de rumana patro kaj franca patrino. La jarojn inter 1913 kaj 1925 li pasigis ĉefe ĉe sia patrino en Francio. Post la divorco de siaj gepatroj li trapasis la abiturientan ekzamenon en Bukareŝto kaj studis tie filozofion kaj literaturon. En la universitato li renkontis Emile CIORAN kaj Mircea ELIADE, kiuj restis liaj amikoj dum la tuta vivo. En la rumana lingvo li tiutempe publikigis kelkajn poemojn kaj eseojn. Post la studado Ionesco instruis la francan lingvon en gimnazio. En la jaro 1936 li edziĝis. Por doktoriĝi li en 1938 revenis al Francio. Post dumtempa restado en Rumanio (1939 ĝis 1941) li konstante vivis en Parizo. Post la Dua Mondmilito kelkaj el liaj dramoj aperis sursceneje, kaj Eugène Ionesco fariĝis fama dramisto. En la jaro 1970 li fariĝis membro de la Académie française. Li mortis la 28-an de marto 1994 en Parizo.

Listo de verkoj

Teatraĵoj


- La cantatrice chauve (unua surscenigo 1950, libroforme 1954)
- La leçon (unua surscenigo 1951, libroforme 1954)
- Les chaises (unua surscenigo 1952, libroforme 1954)
- Victimes du devoir (unua surscenigo 1953, libroforme 1954)
- Amédée ou Comment s'en débarrasser? (1954)
- Jacques ou La soumission (1954)
- Tueur sans gages (1958)
- Rhinocéros (1959)
- Le roi se meurt (1963)
- Le piéton de l'air (1963)

Aliaj publikaĵoj


- Notes et contre-notes ( eseoj, 1962)
- Journal en miettes (taglibro, 1967)
- Découvertes (memoroj, 1969; kun ilustraĵoj de la aŭtoro)

En Esperanto

La cantatrice chauve ("La kalva kantistino") plurfoje videblis en esperantistaj teatroj. Ĝin prezentis ekz. la Teatro Esperanto de Parizo kaj la germana grupo Kia koincido, kiu sian nomon eĉ ĉerpis el frazo de la teatraĵo. Kategorio:Franclingva literaturo ja:ウジェーヌ・イヨネスコ

2004

Historio > Jarcentoj > 21-a jarcento > 2004 Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta je ĵaŭdo (vidu ĉi tie kalendaron).

2004

En la jaro 2004 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Pekino, Ĉinio : 89a Universala Kongreso de Esperanto.
- Kubo : 6a Tut-Amerika Kongreso Esperanta.
- Gersi Alfredo BAYS iĝis ano de Akademio de Esperanto.
- Oni publikigis la planlingvojn Igideon, Silargon, Pisinon, Atlo-Grekan, Latalmiŝon, Interon, Konjan kaj Chotonon.
- Eŭropo : Lillo (Francio) kaj Ĝenovo (Italio) estas dumjare la eŭropaj ĉefurboj pri kulturo.
- Eŭropa Unio : 1-a de majo : Plivastiĝo de Eŭropa Unio per membriĝo de 10 novaj ŝtatoj.
- Eŭropa Unio : Balotado rekta de la eŭropuniaj civitanoj por la Eŭropunia Parlamento.
- Grekio, Ateno : Someraj Olimpiaj Ludoj.
- Usono : Prezidenta balotado
- 11-a de marto : Terorismaj Atakoj kontraŭ la trajnsistemo de Madrid mortigis pli ol 200 homojn.
- 29-a de marto : Bulgario, Estonio, Latvio, Litovio, Rumanio, Slovakio, kaj Slovenio aliĝis al NATO.
- novembro : Larĝaj demonstracioj kaj internacia atento post duboj pri prezident-elektoj en Ukrainio
- 15-a de decembro: Viadukto de Millau estis inaŭgurita.
- 26-a de decembro: Forta tertremo en Hinda Oceano kaŭzis cunamon, kiu mortigis en pluraj landoj pli ol 170.000 homojn. :::::Ripetita fina raŭndo de prezidentaj elektoj en Ukrainio, venkas Viktor JUŜĈENKO.
- Laŭ informo de Mercury Research, parto de firmao Intel en vendado de x86-kongruaj procesoroj estas 82,2%, parto de AMD - 16,6%, parto de VIA kaj Transmeta - 1.2%
- Dum la jaro en mondo estis produktitaj proksimume 180 milionoj komputiloj. El ili 18% far Dell, 15,8% - Hewlett-Packard, 5,9% - IBM, 4% - Fujitsu/Siemens kaj 3,6% - Acer.
- En la jaro komputilaj kaj ĉekomputilaj firmaoj ricevis profiton: IBM - 3,1 miliardoj $, Intel - 2,12 miliardoj $, Samsung - 1,76 miliardoj $, Sony - 1,4 miliardoj $, Nokia - 1,02 miliardoj $, Siemens - 1 miliardoj $, NEC - 0,38 miliardoj $, Apple - 0,38 miliardoj $, Sun - 0,019 miliardoj $ kaj AMD havis malprofiton 0,03 miliardoj $.
- La germana piloto Michael SCHUMACHER gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.

Naskiĝoj

Mortoj


- 22-a de januaro, Ticky HOLGADO, franca aktoro
- 23-a de januaro : Helmut NEWTON, germana fotisto
- 2-a de februaro : Jaan OJALO
- 26-a de februaro, Boris TRAJKOVSKI, makedona prezidanto
- 4-a de marto, Claude NOUGARO, franca kantisto
- 22-a de marto, Aĥmed JASIN, palestina gvidanto
- 28-a de marto
- Peter USTINOV, brita aktoro
- Robert MERLE, franca verkisto
- 25-a de aprilo : Thom GUNN
- 26-a de aprilo : Hubert SELBY
- 30-a de aprilo : Georges LAGRANGE
- 13-a de junio : Jennifer NITSCH
- 20-a de junio : Hanns CIBULKA
- 1-a de julio : Marlon BRANDO
- 10-a de julio : Inge MEYSEL
- 22-a de julio : Sacha DISTEL kaj Serge REGGIANI
- 29-a de julio : Francis CRICK
- 30-a de julio : Ellen AUERBACH
- 8-a de aŭgusto : Fay WRAY
- 8-a de aŭgusto : Eva KEMLEIN
- 7-a de septembro : Johan Hammond ROSBACH, norvega verkisto
- 24-a de septembro : Françoise SAGAN
- 3-a de oktobro : Janet LEIGH
- 10-a de oktobro : Christopher REEVE
- 22-a de oktobro : Henri MÉNARD
- 2-a de novembro : Theo VAN GOGH
- 7-a de novembro : Howard KEEL
- 11-a de novembro : Jaser ARAFAT
- 29-a de novembro : John Drew BARRYMORE
- 28-a de decembro : Susan SONTAG
1999 | 2000 | 2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 | 2006 | 2007 | 2008 | 2009
20-a jarcento - 21-a jarcento - 22-a jarcento
als:2004 ja:2004年 ko:2004년 ms:2004 roa-rup:2004 simple:2004 th:พ.ศ. 2547 zh-min-nan:2004 nî

Semajno

Semajno, en multaj kulturoj, tempoperiodo konsistante el pluraj tagoj, sed pli mallonga ol monato. La semajno ofte markis intervalon inter merkattagoj aŭ religiaj observoj kiel la ŝabato. ŝabatoDiversaj kulturoj havis diversajn longecojn de semajno, inter kelkaj afrikaj kulturoj kies semajno estas kvar tagojn longa, ĝis la praromianoj, kiuj mezuris la nundinae, naŭ tagoj inkluzive (ok tagoj en la semajno) inter unu merkattago kaj la sekva, kaj la praegiptoj, kies semajno havis dek tagojn. Revolucia Francio dividis la monatojn de sia kalendaro en tri décades de dek tagoj. Antikva Ateno ankaŭ havis semajnon de dek tagoj. La semajno en Okcident-Eŭrazio estas de sep tagoj, kiu verŝajne venas el la observo ke ĉiu fazo de la luno estas proksimume sep tagojn longa. En la gregoria, islama kaj