:: wikimiki.org ::
| 28-a De Septembro |
28-a de septembro----
Historio > Tagoj > la 28-a de septembro
----
La 28-a de septembro estas la 271-a tago de la jaro (la 272-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 94 tagoj restas.
Je la 28-a de septembro okazis, interalie:
Eventoj
- 1958 : Francio ekhavas konstitucion
Naskiĝoj
- 1803 : Prosper MÉRIMÉE
- 1905 : Max SCHMELING
- 1924 : Marcello MASTROIANNI
- 1934 : Brigitte BARDOT
Mortoj
- 1891 : Herman MELVILLE
- 1953 : Edwin HUBBLE, astronomo
- 1978 : Johano Paŭlo la 1-a, papo
- 2003 : Elia KAZAN
Specialaj tagoj kaj festoj
----
Vidu ankaŭ :
- 28-a de aŭgusto | 28-a de oktobro
- Historio - Tagoj.
ja:9月28日
ko:9월 28일
simple:September 28
th:28 กันยายน
HistorioLa historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio.
(NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.)
----
:Historio de Scienco kaj Teknologio
Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)
:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj
Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj
: datadmetodoj - arĥivoj
Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj
:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -
:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro
vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)
- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo
:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro
Imperioj
Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj)
:Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio
Mapoj
:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500]
Vidu ankaŭ: Geografio
Diaoyu-Insularo De Ĉinio
vidu la Listo de militoj
Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj
Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj
Okazintaĵoj
:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto
:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp
Rolantoj
:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj
Komparu kun:
arkeologio, analo...
fiu-vro:Aolugu
ja:歴史
ko:역사
ms:Sejarah
simple:History
th:ประวัติศาสตร์
zh-min-nan:Le̍k-sú
Gregoria kalendaroGregoria kalendaro estas la ĉefa kalendaro de la Okcidento kaj tutmonda komerco. Ĝi estas reformo de la antikva julia kalendaro de Julio Cezaro.
La gregoria kalendaro estas suna kalendaro: ĝi precize sekvas la sunon (jarojn) sed ne la lunon. Kvankam la monatoj historie devenas de luna periodo, la monatoj komenciĝas kun la nova luno nur tute hazarde. Kontraste, la islama sekvas la lunon, ne la sunon, kaj la hebrea kalendaro la sunon kaj la lunon.
Monatoj: la kalendaro havas 12 monatojn:
- januaro - 31 tagoj
- februaro - 28 aŭ 29 tagoj
- marto - 31 tagoj
- aprilo - 30 tagoj
- majo - 31 tagoj
- junio - 30 tagoj
- julio - 31 tagoj
- aŭgusto - 31 tagoj
- septembro - 30 tagoj
- oktobro - 31 tagoj
- novembro - 30 tagoj
- decembro - 31 tagoj
La kalendaro sekvas la sunon, ne la lunon, tiel ke la komenco de printempo estas fiksita je la 21-a de marto.
Februaro kutime havas 28 tagojn, sed en la superjaro -- la kvara jaro kaj kvara jarcenta jaro -- februaro havas 29 tagojn. Do, en la jaroj 1992,
1996, 2000 kaj 1600, ĝi havis 29 tagojn, sed en la jaroj 1993,
1994, 1900 kaj 1700, ĝi havis 28 tagojn. En la julia kalendaro,
kontraste, februaro havis 29 tagojn en la jaroj 1900 kaj 1700.
Pro tio, la gregoria jaro havas 365,2425 suntagojn, dum la julia havas 365,2500. La suna jaro mem estas 365,24219878 suntagoj. La gregoria jaro estas 25,96 sekundoj tro longa (kio fariĝos unu tago post 3320 jaroj).
Semajno: aldone al la cikloj de monatoj kaj jaroj, estas la ciklo de la semajnoj. La semajno havas sep tagojn:
- dimanĉo
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
La 1-a de januaro 2000 estis sabato. Dimanĉo kaj sabato estas la "semajnfino", kutime tagoj de ripozo en la Okcidento. Sabato estas la tradicia juda tago de ripozo kaj dimanĉo la tradicia kristana tago de ripozo.
Jaroj: la nombro de la jaro estas laŭ la kristana erao.
Pro kuniĝo de semajna kaj superjara cikloj en la kalendaro estadas 14 tipoj de jaroj:
- Normalaj jaroj komenciĝantaj je :
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
- dimanĉo
- Supejaroj komenciĝantaj je :
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
- dimanĉo
Tagoj: la tago komenciĝas je meznokto kaj havas 24 egalajn horojn. ...
Reformo: Aprobo de Julia kalendaro siatempe estis grava antaŭenpaŝo, sed ĝi ankaŭ havis malgrandan malprecizecon: suna jaro kompare al Julia jaro estis mallonga je 11 minutoj kaj 14 sekundoj. Dum jaroj tiu ĉi diferenco fariĝis tagoegala kaj kaŭzis malprecizecojn. En la fino de 14-a jarcento diferenco pligrandiĝis tiomgrade ke printempa tagegaleco anstataŭ 21 de marto trafis al 11 de marto. Do Pasko, ferio printempa, iafoje okazis en la vintro!
Papo Gregorio la 13-a decidis korekti la eraron. Li invitis specialan komisionon kaj tagokalkulo antaŭenigis je 10 tagoj. Por ke en estonto similaj eraroj ne okazu, ili decidis en ĉiuj kvarcentjaroj forĵeti tri tagojn, sekve kvanto de superjaroj fariĝis malpli je 3, ol en Julia kalendaro.
Tio estis la solvo de Aloysius LILIUS en 1580. La fakta bazo estis la kalkulo de Koperniko pri la longeco de la jaro. En 1530, Koperniko esploris la kalkuladon de Ptolemeo en 139 kaj al-Battani en 882 kaj kalkulis la jaron por si mem kaj eldonis la nombron 365,2425, kiu fariĝis la longeco de la jaro en la gregoria kalendaro.
Ĉi tiu nova kalendaro nomiĝis Gregoria aŭ jarkalkulo laŭ nova stilo kaj Julia kalendaro estis nomita jarkalkulo laŭ malnova stilo. En 1582 jaro, kiam Gregoria kalendaro estis enkondukita, diferenco inter du stiloj estis 10 tagoj, en 1900 ĝi atingis 13 tagojn. En venontaj jaroj ĝi pligrandiĝos plu.
Gregoria kalendaro estis aprobita en diversaj landoj en malsamaj tempoj:
- 1582 - Hispanio, Italio, Pollando, Portugalio, Francio, Luksemburgio, katolika Nederlando
- 1583 - Bavario, Tirolo
- 1583-1585 - Katolika Germanio kaj Svislando
- 1584 - Aŭstrio, Ĉeĥio
- 1587 - Hungario
- 1590 - Transilvanio
- 1610 - Prusio
- 1700 - Danio, Norvegio, kaj la protestantaj regionoj de Germanio, Nederlando kaj Svislando (escepte de Sankt Gallen)
- 1724 - la svisa kantono Sankt Gallen
- 1752 - Anglio kaj kolonioj (ekz, la nuna Usono)
- 1753 - Svedio, Finnlando, Japanio
- 1911 - Ĉinio
- 1912 - Albanio
- 1915 - Litovio
- 1916 - Bulgario
- 1918 - Rusio, Estonio
- 1919 - Rumanio, Serbio
- 1924 - Grekio
- 1926 - Turkio
- 1928 - Egipto
En 1582, laŭ la papo, la tago post la 4-a de oktobro (la fina tago de la julia kalendaro) estis la 15-a de oktobro (la unua tago de la nova gregoria kalendaro). Ĝenerale, katolikaj landoj plejparte aprobis la kalendaron dum 1582-90, protestantaj landoj dum 1700-53 kaj aliaj landoj dum 1911-28.
----
::Tridek tagoj en septembro,
::april', junio, kaj novembro;
::Ĉiuj kromaj de la kalendar'
::Tridek-unu havas, krom februar',
::Kun dudek-ok, tri jarojn el kvar,
::Sed dudek-naŭ en superjar'.
::: - Tradicia angla poemo; elangliĝis Mateo McLAUCHLIN
----
Vidu ankaŭ:
Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Kalendaro > Gregoria Kalendaro
kategorio:Kalendaro
als:Gregorianischer Kalender
ja:グレゴリオ暦
ko:그레고리력
ms:Kalendar Gregory
simple:Gregorian calendar
th:ปฏิทินเกรกอเรียน
Francio:Ĉi tiu artikolo temas pri la eŭropa nacio, Francio. Por la kemia elemento de la sama nomo, vidu Francio (elemento).
Geografio > Eŭropo > Francio
----
Eŭropo
Francio : france France [frãs];
Franca nomo de la loĝantoj: français [frãsè']
(o) Franca Respubliko (République Française [repüblik' frãsèz'])
Ŝtato en okcidenta Eŭropo.
Geografio
Loko: okcidenta Eŭropo
Areo: 545.630 km²
Semotaŭga: 33%
Regionoj kaj departementoj
vidu Francaj regionoj kaj Francaj Departementoj
Ĉefaj urboj
- Ĉefurbo: Parizo
- La plej grandaj urboj: milionoj:
vidu ankaŭ: Listo de urboj de Francio
Kelkaj ciferoj sur la loĝantaro
Loĝantaro: 61.387.038 (2003, takso),
% urbana: 76% (2000)
Homoj po km²: 112,5 (2003)
Homoj po km² da semotaŭga tero: 329,5 (2000)
Kreskanta procento: 0,38% (2000, takso)
Naskoj: po 12,27 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortoj: po 9,14 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Migrantoj: po 0,66 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortokvanto de beboj:po 4,51 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
Infanoj por virino:po 1,75 infanoj naskita por virino (2000, takso)
Meza vivo longeco: 78,76 jaroj (74,85 viroj, 82,89
virinoj) (2000, takso)
Etnoj: plejparte franca (keltolatina), germana, slava, araba,
hindoĉina, eŭska, cataluno
Religio: Inter la kredantoj :
- 90% katolikismo (almenaŭ en nomo),
- 2% protestantismo,
- 1% judismo,
- 1% islamo,
- 6% aliaj
- Ateismo : 33%
Lingvo: 100% la franca.
Lingvoj kun pli ol 500 mil parolantoj:
okcitana, germana, araba, itala, portugala, berbera, bretona. cataluna
Pri regionaj lingvoj vidu ankaŭ: Alzaco, Bretonio, Eŭskio, Flandrio, Korsiko, Okcitanio
Alfabeta: 99% (99% viroj, 96% virinoj) (1980 takso)
Historio
vidu: Historio de Francio
Politiko
Registaro: demokratia parlamenta reĝimo -- duĉambra parlamento (Nacia Asembleo kaj Senato) kaj "dukapa" ekzekutivo (Prezidento de la Respubliko kaj Ĉefministro). Multe de la
ĉefuloj venas de ENA (Nacia Lernejo pri Administrado) -- la énarques (enarkoj).
Sendependiĝo: 486 -- unuigita de Reĝo Kloviso, dek jarojn post la disfalo de Romio.
Organizoj: UNO (1945), NATO (1949), EU (1950).
Konstitucio: adoptita de la franca popolo per referendumo la 28-an de septembro 1958, promulgita la 4-an de oktobro 1958 -- ĝi estigis la nuna Franca Respubliko Kvina.
Nacia Himno: La Marseljezo
Korupteco: 6,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
vidu ankaŭ: Reĝoj, Konsiliprezidento, Ĉefministro, Prezidento de la Respubliko
Ekonomio
Ekonomio: 334 Gd (1998, takso)
Por kapo: 5,63 kd (1998, takso)
Kreskanta procento: 2,7% (1999, takso)
Inflacio: 0,5% (1999)
Senokupa: 11% (1999, takso)
Registara buĝeto: 131,8 Gd (1999, takso)
Valuto: la eŭro EUR (= 100 cendoj)
Esperanto en Francio
vidu Esperanto-movado
Ligoj
Kategorio:Francio
Ekstera ligo
[http://www.heraldique-europeenne.org/Regions/France/Provinces_France_0.htm Blazonoj de ĉiuj francaj regionoj]
als:Frankreich
fiu-vro:Prantsusmaa
ja:フランス
ko:프랑스
ms:Perancis
simple:France
th:ประเทศฝรั่งเศส
zh-min-nan:Hoat-kok
Prosper MÉRIMÉELiteraturo > Franclingva Literaturo > Prosper MÉRIMÉE < Franca Lingvo
----
Prosper MÉRIMÉE ( - la 28an de septembro 1803 en Parizo, † la 23an de septembro 1870 en Cannes) estis franca verkisto, krome arkeologo, historiisto kaj tradukisto.
En la jaro 1825 li (sub la pseŭdonimo Clara GAZUL) publikigis sian unuan dramaron, unu jaron poste aperis kolekto de poemoj. Sekvis historiaj romanoj laŭ la ekzemplo de Walter SCOTT.
Per siaj noveloj - el kiuj aparte menciindas Carmen, kiu fariĝis la modelo por la samnoma opero de Georges BIZET) - li finfine trovis sian propran stilon, kiu troviĝis inter romantismo kaj realismo.
Li verkis ankaŭ literaturkritikojn, vojaĝraportojn kaj historiajn traktatojn, krome li tradukis i.a. verkojn de Nikolaj GOGOL kaj Ivan TURGENEV.
Listo de verkoj
- Théâtre de Clara Gazul (dramaro, 1825)
- La Guzla (poemoj, 1826)
- La Jacquerie (historia dramo, 1828)
- La Chronique du règne de Charles IX (historia romano, 1829)
- Mateo Falcone (novelo, 1829)
- Tamango (novelo, 1829)
- Colomba (novelo, 1840)
- Notes d'un voyage en Corse (vojaĝraporto, 1840)
- Essais sur l'histoire romaine (eseoj, 1841)
- Carmen (novelo, 1845)
- Lokis (novelo, 1869)
- Lettres à une inconnue (leteroj, eld. 1874)
En Esperanto aperis
Karmen / El la franca lingvo trad. Sam. Meyer. - Paris: Hachette, 1911. - 56 p. - (Esperanto : Kolekto de la Revuo)
Lokis / Trad. M. Delcourt. – Parizo: UFE, 1983
Mateo Falcone : kaj aliaj rakontoj / Prosper Mérimée. El la
franca trad. J. Borel. - Berlin: Mosse, Esperanto-Fako, 1926. - 63 p. - (Biblioteko Tutmonda ; 1)
Colomba / El la franca lingvo esperantigis J. Beau. - Rickmansworth: Esperanto Publ. Co., [1938]. - VII, 192 p. - (La "Epoko" Libro-Klubo ; 6)
ko:프로스페르 메리메
1905Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1905
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1905 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 21-a de januaro: Zamenhof scribas faman biografileteron al C. MICHAUX
- Aŭgusto : Francio, Bulonjo-ĉe-Maro : Okazas la unua Universala Kongreso de Esperanto. (vd. 2005).
- Rosa JUNCK deklarita de Zamenhof modelo de Esperanto-prononco.
- Elekto de unua Lingva Komitato;
- Akcepto de Deklaro pri Esperantismo;
- Revuo Esperanto fondita de Paul BERTHELOT;
- Fondita Seattle Philatelic Esperanto Society unua Esperanto-Klubo en Ŝtato Vaŝingtonio.
- Fondita Esperanto-Societoj en Romo, Novjorko, Kanariaj Insuloj kaj Ipswich.
- Fondita Anarkiista Esperanto-klubo (la unua pure laborista Esperanto-Klubo en la mondo).
- Paul BOULET publikiĝis Méthode pour apprendre seul l' Espéranto.
- Ivan H. KRESTANOV, George COX, TIHANYI József, Giacomo BIANCHINI, Otto JESPERSEN, Frederic PUJOLÀ I VALLÉS, Montagu Christie BUTLER kaj Ludoviko GLODEAU eklernis Esperanton.
- Esperanta Skarabaro unua esperanta revuo en Kostariko.
- Esperantigita unua ĉeha libro: "Majstro Jan Hus" de Josef F. KHUN.
- Ekzercaro de la lingvo internacia Esperanto fariĝis dua parto de Fundamento kaj iĝis "netuŝebla".
- Brazila Revuo "O Cinzel" publikigis anedoktojn en Esperanto.
- 1-a de septembro : Alberto kaj Saskaĉevano aliĝis al la Kanada Konfederacio.
- Japanio venkas Rusion, konkerante Manĉurion.
- Einstein publikigas sian unuan teorion pri relativeco.
Naskiĝoj
- ISAMU Yamaga
- Vuk ECHTNER
- Faik BAĤTEEV
- Hugo RÖLLINGER
- 24-a de januaro: Poul JÖRGENSEN
- 26-a de januaro: Bernhard MINETTI
- 6-a de februaro : Jan WERICH
- 9-a de februaro: Henrik SEPPIK
- 16-a de majo : Usono: Henry FONDA.
- 21-a de junio : Jean-Paul SARTRE, franca verkisto
- 18-a de julio: Lászlo HALKA
- 18-a de septembro : Svedio : Greta GARBO
- 28-a de septembro : Max SCHMELING
- 9-a de novembro : Germanio : Erika MANN
Mortoj
- 24-a de marto : Francio, Amiens : franca verkisto Jules VERNE.
- 4-a de julio: Elisée RECLUS
----
1900 | 1901 | 1902 | 1903 | 1904 | 1905 | 1906 | 1907 | 1908 | 1909 | 1910
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1905年
ko:1905년
simple:1905
th:พ.ศ. 2448
1924Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1924
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1924 post Kristo okazis, interalie:
Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1924
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1924 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 16-a Universala Kongreso de Esperanto en Vieno.
- Ekapero de revuo Sennaciulo.
- Publikita Amaj Poemoj de Casas Jaume GRAU.
- Fonditaj Internacia Radio Asocio, Aŭstria Esperantisto, Austria Esperantista Pacifista Societo kaj Esperanta Propaganda Asocio de Onisabro DEGUĈI.
- Petro FIRU, Tibor CZITROM, Poul JÖRGENSEN, Antonín ELTSCHKNER, Wilfred B. JOHNSON kaj Aleksandro LILJER eklernis Esperanton.
- Unua radio-disaŭdigo en Esperanto en Kanado, Francio, Ĉeĥoslovakio, Finnlando kaj Brazilo.
- Publikitaj Gŭidareko, Neoromano kaj Esperantido da Antido.
- Gregoria kalendaro lanĉita en Grekio.
- Soveta Unio : Mortas Lenino (21-a de januaro). Potencprenas Stalino.
- Mongolio proklamatas "Mongola Popola Respubliko". Eko de komunismaj jaroj.
- 18-a de januaro: Encikliko 'Maximam Gravissimamque' publikita de Papo Pio la 11-a
- 28-a de februaro: Usono invadis Hondurason.
- aprilo: Prepara Konferenco por Internacia Radiotelefona Interkonsento en Ĝenevo .
- 1-a de aprilo: Adolf HITLER estas arestita kaj ekskribis Mein Kampf.
- 26-a de junio: Usona armeo eliris Domingon.
- 4-a de julio: kreita Diocezo de Santos.
- 5-a de julio: Ribelaj militistoj invadis San-Paŭlon kaj forpuŝis la ŝtatestron de San-Paŭlio, Carlos de CAMPOSn.
- 20-a de decembro: Adolf HITLER estas malarestita.
Naskiĝoj
- Aldo de' GIORGI
- 4-a de januaro: Carolina MARTUSCELLI BORI, brazila scientistino
- 18-a de februaro: Ledo Ivo, brazila verkisto
- 21-a de februaro : Zimbabvo : Robert MUGABE, prezidento de Zimbabvo
- 26-a de februaro: Climério ALMEIDA de ANDRADE, brazila episkopo
- 1-a de marto: Esquerdinha brazila ludanto de piedpilko
- 3-a de aprilo : Usono : Marlon BRANDO
- 3-a de aprilo : Usono : Doris DAY
- 7-a de aprilo : Johannes Mario SIMMEL
- 13-a de aprilo : José Cândido de CARVALHO Filho, brazila ĵuĝisto
- 20-a de aprilo: Dulce BRAGA, brazila polikistino
- 7-a de majo : Britio : Marjorie BOULTON
- 15-a de majo: José Maria de ALBUQUERQUE, brazila paŝtro kaj biologisto
- 22-a de majo : Charles AZNAVOUR, franca kantisto
- 9-a de junio: Oldegard Olsen SAPUCAIA, brazila heroo
- 12-a de junio : Usono : George H. BUSH
- 5-a de julio: Osman LINS, brazila verkisto
- 11-a de julio: César LATTES, brazila fizikisto
- 13-a de aŭgusto : Serafim FERNANDES de ARAÚJO, brazila ĉefepiskopo
- 14-a de aŭgusto : Péricles de ANDRADE MARANHÃO, brazila humordezegnisto
- 16-a de septembro : Lauren BACALL
- 18-a de septembro : Eloísa Mafalda, brazila aktorino
- 28-a de septembro : Marcello MASTROIANNI
- 30-a de septembro : Truman CAPOTE
- 1-a de oktobro : Usono : Jimmy CARTER
Mortoj
- 21-a de januaro : Sovetunio: Lenino
- 3-a de februaro : Woodrow WILSON
- 31-a de marto : Nilo PEÇANHA, brazila prezidento
- 22-a de aprilo: Vicente de CARVALHO, brazila poeto
- 3-a de junio : Aŭstrio: Franz KAFKA
- 10-a de julio: Giacomo MATTEOTI
- 12-a de oktobro : Anatole FRANCE
- 29-a de novembro : Giacomo PUCCINI
- 6-a de decembro : Klara ZAMENHOF
- 29-a de decembro : Carl SPITTELER
- Antonie JANALIKOVÁ
----
1919 | 1920 | 1921 | 1922 | 1923 | 1924 | 1925 | 1926 | 1927 | 1928 | 1929
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
Naskiĝoj
- Aldo de' GIORGI
- 21-a de februaro : Zimbabvo : Robert MUGABE, prezidento de Zimbabvo
- 3-a de aprilo : Usono : Marlon BRANDO
- 3-a de aprilo : Usono : Doris DAY
- 7-a de aprilo : Johannes Mario SIMMEL
- 7-a de majo : Britio : Marjorie BOULTON
- 22-a de majo : Charles AZNAVOUR, franca kantisto
- 12-a de junio : Usono : George H. BUSH
- 16-a de septembro : Lauren BACALL
- 28-a de septembro : Marcello MASTROIANNI
- 30-a de septembro : Truman CAPOTE
- 1-a de oktobro : Usono : Jimmy CARTER
Mortoj
- 21-a de januaro : Sovetunio: Lenino
- 3-a de februaro : Woodrow WILSON
- 3-a de junio : Aŭstrio: Franz KAFKA
- 12-a de oktobro : Anatole FRANCE
- 29-a de novembro : Giacomo PUCCINI
- 6-a de decembro : Klara ZAMENHOF
- 29-a de decembro : Carl SPITTELER
----
1919 | 1920 | 1921 | 1922 | 1923 | 1924 | 1925 | 1926 | 1927 | 1928 | 1929
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1924年
ko:1924년
simple:1924
th:พ.ศ. 2467
Marcello MASTROIANNIKino > Aktoroj > Marcello MASTROIANNI
----
Marcello (Vincenzo Domenico) MASTROIANNI (naskiĝis la 28an de septembro, 1924 en Fontana Liri, mortis la 19an de decembro, 1996 en Parizo) estis itala aktoro.
Li studis arkitekturon kaj ekonomion, sed ŝanĝis sian fakon al aktorado, kiam la reĝisoro Luchino VISCONTI malkovris lian talenton en studenta teatroprezentado. Post la studado li ricevis interesajn rolojn en teatraĵoj kaj en la jaro 1947 li havis sian filmdebuton en I miserabili (laŭ Les misérables de Victor HUGO).
Famon li akiris en la jaro 1952: per ĉefrolo en la filmo Le ragazze di Piazza di Spagna. Dum sia kariero li laboris kun renomaj reĝisoroj (ekz. Federico FELLINI, Vittorio DE SICA kaj Michelangelo ANTONIONI) kaj fariĝis unu el la plej famaj italaj aktoroj siatempaj.
Listo de filmoj
- I miserabili (Italio, 1947)
- Una domenico d'agosto (Italio, 1950)
- Le ragazze di Piazza di Spagna (Italio, 1952)
- Le notti bianche (Italio, 1957)
- La dolce vita (Italio/Francio, 1959)
- Il bell'Antonio (Italio/Francio, 1960)
- La notte (Italio/Francio, 1961)
- Vie privée (Francio/Italio, 1961)
- L'assassino (Italio/Francio, 1961)
- Divorzio all'italiana (Italio, 1962)
- Otto e mezzo (Italio/Francio, 1963)
- Matrimonio all'italiana (Italio, 1965)
- Roma (Italio, 1971)
- La grande bouffe (Francio/Italio, 1973)
- Allonsanfan (Italio, 1974)
- Una giornata particolare (Italio/Kanado, 1977)
- La città delle donne (Italio, 1979)
- Maccheroni (Italio, 1985)
- Oci ciornie (Italio, 1987)
- Splendor (Italio/Francio, 1989)
ja:マルチェロ・マストロヤンニ
Brigitte BARDOTKino > Aktoroj > Brigitte BARDOT
----
Brigitte BARDOT [briĴIT barDO] (naskiĝis la 28an de septembro 1934 en Parizo) estas franca aktorino.
Post kariero kiel fotomodelo, la reĝisoro (kaj ŝia dumtempa edzo) Roger VADIM malkovris ŝin por la kino. Kvankam ŝi ĉefe restas en la memoro de la publiko kiel sekssimbolo, ŝi ankaŭ havis okazojn por montri sian talenton por karakteraj roloj: ekz. en la filmoj Vie privée kaj Viva Maria! (ambaŭ de Louis MALLE).
En la jaro 1973 la Brigitte Bardot retiriĝis el la kinolaboro, por dediĉi sin al la bestprotektado.
Listo de filmoj:
- Les grandes manoeuvres (Francio/Italio, 1955)
- Et Dieu créa la femme (Francio, 1956)
- En cas de malheur (Francio/Italio, 1958)
- La vérité (Francio/Italio, 1960)
- Vie privée (Francio/Italio, 1961)
- Le mépris (Francio/Italio, 1963)
- Viva Maria! (Francio/Italio, 1965)
External links
- [http://www.gainsbourg.org/vrsn3/html/zooms/brigittebardot/index.html A Tribute to Gainsbourg, zoom sur Brigitte Bardot]
BARDOT, BRIGITTE
ja:ブリジット・バルドー
Herman MELVILLELiteraturo > Anglalingva Literaturo > Herman MELVILLE < Angla Lingvo
----
Herman MELVILLE (naskiĝis la 1-an de aŭgusto, 1819, mortis la 28-an de septembro, 1891) estis usona verkisto.
Liaj fruaj romanoj gajnis grandan atenton, sed lia populareco dum la jaroj pli kaj pli malkreskis, ke li fine preskaŭ forgesiĝis. La valoro de lia romano Moby Dick, kiu nuntempe estas rigardata unu el la plej famaj verkoj de la mondliteraturo, nur malkovriĝis post la morto de la aŭtoro.
Vivo
Naskiĝinte en Novjorko, li en la aĝo de 15 aŭ 16 jaroj eklaboris sur ŝipo vojaĝanta trans la Atlantikon inter Usono kaj Britio. En sia romano Redburn : His First Voyage li priskribis la spertojn de tiu ĉi vojaĝo.
En la jaro 1837 li fariĝis instruisto en Novjorko, sed en 1840 li forlasis tiun ĉi karieron. Komence de 1841 li dungiĝis kiel maristo sur la ŝipo Acushnet, kiu ĉasis balenojn en la Pacifiko. De tiu ĉi vojaĝo apenaŭ postrestis dokumentoj; oni tamen supozas, ke la romano Moby Dick parte baziĝas sur travivaĵoj tiutempaj. La vojaĝo evidente ne estis sukcesa kaj la laborkondiĉoj ne estis kontentigaj: Herman Melville senpermese forlasis la ŝipon sur la Markizoj. La idealigita, romantigita rakonto Typee raportas pri la vivo de la aŭtoro inter la polineziaj insulanoj.
En Omoo li priskribis la eventojn dum sia reveno hejmen. La 4-an de aŭgusto, 1849 li en Bostono edziĝis al Elizabeth SHAW. Poste li faris kelkajn malgrandajn ŝipekskursojn. En 1850 la geedzoj aĉetis kamparan bienon apud Pittsfield, tie ili vivis ĝis 1863. Herman Melville prizorgis la bienon, verkis kaj prelegis pri siaj vojaĝspertoj.
Al sia amiko Nathaniel HAWTHORNE li dediĉis sian romanon Moby Dick.
Dum la lastaj vivojaroj li ne plu povis vivtenis sin de la verkado, tiel li eklaboris kiel doganoficisto. Lia romano Billy Budd aperis nur postmorte (1924); ĝi gajnis grandan sukceson kaj en 1951 ĝi fariĝis bazo de la samnoma opero de Benjamin BRITTEN.
Herman Melville mortis en Novjorko.
Listo de verkoj
eldonitaj dum la vivo de la verkinto:
- Typee (romano, 1846) - aventuroj ĉe kanibala tribo en la Markiza Insularo
- Omoo (romano, 1847) - kritikado pri imperialismo kaj kristana misiado en Suda Pacifiko
- Redburn : His First Voyage (romano, 1849) -
- Mardi (romano, 1849) - fantazia-politika vojaĝo
- White-Jacket (romano, 1850) - pri mararmea mistraktado de ŝipanoj
- Hawthorne and his mosses (recenza eseo, 1850)
- Moby Dick (romano, 1851) - "aŭ, la Baleno"
- Pierre; or, The Ambiguities (romano, 1852) - pri incesto
- Israel Potter (romano, 1855) - pri la usona revolucio
- The Piazza Tales (noveloj, 1856) - inkludis:
- The Piazza
- Bartelby, the scrivener
- Benito Cereno
- The Lightning-Rod Man
- The Encantadas, or Enchanted Isles
- The Bell-Tower
- The Confidence-Man (romano, 1857) - pri la trompado kaj la fido
- Battle Pieces (poemaro, 1866) - pri la usona enlanda milito
- Clarel (versa romano, 1876) - pri pilgrimado en la sankta lando
- John Marr and Other Sailors (poemoj, 1888)
- Timoleon (poemoj, 1891)
postmorte eldonita:
- Billy Budd (rakonto, eld. 1924) - pri (sen)kulpeco kaj (mal)justo
Eksteraj ligiloj
- [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Revuoj/np/np5703/budd.html Billy katenita, trad. Bruno GAHLER]
- [http://www.geocities.com/melvilleeneo/ melvilleeneo, kun partoj el Moby-Dick en Esperanto, trad. ROS' Haruo]
ja:ハーマン・メルヴィル
ko:허먼 멜빌
Elia KAZANKino > Reĝisoroj > Elia KAZAN
----
Elia KAZAN, aŭ realnome: Elia Kazanjoglous (naskiĝis la 7-an de septembro, 1909, mortis la 28-an de septembro, 2003) estis usona reĝisoro.
Elia Kazan naskiĝis en Konstantinopolo (nuntempe: Istanbulo), Turkio. En 1913 lia tuta familio elmigris al Usono.
Li laboris kaj por la Teatro kaj por la Kino, surscenigis kaj filmigis ĉefe socikritikajn verkojn de aŭtoroj kiel John STEINBECK kaj Tennessee WILLIAMS, kaj famigis aktorojn kiel ekz. Marlon BRANDO kaj James DEAN.
Elia Kazan ankaŭ verkis kelkajn romanojn kaj membiografion E. K. – A life (1988). Li mortis en Novjorko
Listo de filmoj
- A Tree Grows in Brooklyn (Usono, 1945)
- Gentleman’s Agreement (Usono, 1947)
- The Sea of Grass (Usono, 1947)
- A Streetcar Named Desire (Usono, 1951)
- Viva Zapata (Usono, 1952)
- On the Waterfront (Usono, 1954)
- East of Eden (Usono, 1955)
- A Face in the Crowd (Usono, 1957)
- Splendor in the Grass (Usono, 1961)
Listo de premioj
- Oskaro pro Genleman’s Agreement (1948)
- Oskaro pro On the Waterfront (1955)
- Honor-Oskaro (1999)
KAZAN Elia KAZAN Elia
ja:エリア・カザン
28-a de oktobroHistorio > Tagoj > la 28-a de oktobro
----
La 28-a de oktobro estas la 301-a tago de la jaro (la 302-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 64 tagoj restas.
Je la 28-a de oktobro okazis, interalie:
Eventoj
Naskiĝoj
- 1896: Ivan H. KRESTANOV
- 1903: Evelyn WAUGH
- 1909: Francis BACON, pentristo
- 1960: Kim HENRIKSEN, muzikisto por Esperanto Desperado
- 1967: Julia ROBERTS
- 1974: Joaquin PHOENIX
Mortoj
- 1704: Locke
- 1858: Ida PFEIFFER
- 1928: Paul FAST
Specialaj tagoj kaj festoj
----
Vidu ankaŭ:
- Historio - Tagoj.
ja:10月28日
ko:10월 28일
simple:October 28
th:28 ตุลาคม
TagojHistorio > Tagoj
----
Tagoj en historio:
laŭ aranĝo de 2005
Sentabele:
- januaro
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- februaro
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, (30)
- marto
- 1, 2, 3, 4, 5,6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- aprilo
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- majo
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- junio
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- julio
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- aŭgusto
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- septembro
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- oktobro
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- novembro
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- decembro
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
Vidu ankaŭ
- Tago
- Festa kaj Feria Tago
Kategorio:Almanako
ja:365日
ko:366일
zh-cn:历史上的今天
zh-tw:歷史上的今天 Norges GymnasiastsambandNorges Gymnasiastsamband (forkortes NGS), stiftet 1959, var Norges første landsomfattende organisasjon for elever. Organisasjonen hadde sitt utspring i misnøye blant en gruppe russeavisredaktører, som ble sensurert av sine rektorer.
Det var NGS' landsmøte som i 1964 vedtok å opprette Operasjon Dagsverk. Bak initiativet stod blant annet Tore Linné Eriksen. En annen viktig sak NGS var opptatt av, og fikk gjennomslag for, var lovfestet rett til elevråd.
NGS var gjennom 70- og 80-tallet en populær organisasjon for unge og fremadstående politikere. Blant de tillitsvalgte finnes kjente navn som Jens Stoltenberg, Erna Solberg og John Olav Egeland. I denne perioden var NGS preget av sterk fraksjonering. Organisasjonen ble sterkt påvirket og infiltrert av Unge Høyre og Arbeidernes Ungdomsfylking. Striden mellom disse to sidene var så sterk at en av sidenes lederkandidater ett år ble låst inne på toalettet under hele valget, og dermed ikke fikk anledning til å stille sitt kandidatur.
NGS var enerådende som organisasjon for gymnasiaster frem til 1993, da en fraksjon av misfornøyde, venstreorienterte tillitsvalgte brøt ut og stiftet Norsk Elevorganisasjon (NEO). Disse mente NGS var for lite opptatt av å jobbe for elever, og at de tillitsvalgte var for opptatt av egen politisk karriere. Flere forsøk på å reformere organisasjonen hadde på dette tidspunktet mislyktes, og på dagen for bruddet rapporterte Verdens Gang på sin førsteside at «Broilerfabrikken slår sprekker».
Organisasjonen tapte i årene etter 1993 svært mange medlemmer til NEO. I 1998 gikk landsmøtet inn for å innlede forhandlinger om sammenslåing, og sammenslåingen ble et faktum i 1999. Den nye organisasjonen, Elevorganisasjonen, var betydelig mer lik NEO enn NGS.
Kategori:Norske organisasjoner
gospodarka odywki Sennik online spielautomaten Sennik online |
|
|
|
|