:: wikimiki.org ::
| 29-a De Majo |
29-a de majoHistorio > Tagoj > la 29-a de majo
----
La 29-a de majo estas la 149-a tago de la jaro (la 150-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 216 tagoj restas.
Je la 29-a de majo okazis, interalie:
Eventoj
- 1453 : Turka Imperio konkeras Konstantinopolon. Tiel finiĝas Bizanca Imperio.
- 1660 : Restarigo de la monarkio en Anglio
- 1790 : Rod-Insulo fariĝis la 13-a ŝtato de Usono
- 1848 : Viskonsino fariĝis la 30-a ŝtato de Usono
- 1953 : Sir Edmund HILLARY kaj Sherpa Tenzing NORGAY estas la unuaj homoj atingi la pinton de monto Everesto
- 2003 : Interasocia kongreso en Francio komencis.
Naskiĝoj
- 1874 : G. K. CHESTERTON, verkisto
- 1880 : Oswald SPENGLER, filozofo
- 1903 : Bob HOPE,
- 1914 : Sherpa Tenzing NORGAY
- 1917 : John F. KENNEDY, 35-a prezidento de Usono
- 1944 : Helmut BERGER
Mortoj
- 1910 : Mily BALAKIREV, komponisto
- 1935 : Josef SUK, komponisto
- 1951 : Josef Bohuslav FOERSTER, Fanny BRICE usona kantistino
- 1979 : Mary PICKFORD, aktorino
- 1982 : Romy SCHNEIDER, Francio, aktorino
- 1995 : Erich HONECKER, estro de Germana Demokratia Respubliko
- 1998 : Barry M. GOLDWATER, usona politikisto
Specialaj tagoj kaj festoj
----
Vidu ankaŭ :
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30,31
- 28-a de majo | 30-a de majo
- 29-a de aprilo | 29-a de junio
- januaro | februaro | marto | aprilo | majo | junio | julio | aŭgusto | septembro | oktobro | novembro | decembro
- Historio - Tagoj.
ja:5月29日
ko:5월 29일
simple:May 29
th:29 พฤษภาคม
HistorioLa historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio.
(NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.)
----
:Historio de Scienco kaj Teknologio
Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)
:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj
Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj
: datadmetodoj - arĥivoj
Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj
:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -
:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro
vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)
- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo
:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro
Imperioj
Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj)
:Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio
Mapoj
:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500]
Vidu ankaŭ: Geografio
Diaoyu-Insularo De Ĉinio
vidu la Listo de militoj
Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj
Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj
Okazintaĵoj
:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto
:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp
Rolantoj
:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj
Komparu kun:
arkeologio, analo...
fiu-vro:Aolugu
ja:歴史
ko:역사
ms:Sejarah
simple:History
th:ประวัติศาสตร์
zh-min-nan:Le̍k-sú
Gregoria kalendaroGregoria kalendaro estas la ĉefa kalendaro de la Okcidento kaj tutmonda komerco. Ĝi estas reformo de la antikva julia kalendaro de Julio Cezaro.
La gregoria kalendaro estas suna kalendaro: ĝi precize sekvas la sunon (jarojn) sed ne la lunon. Kvankam la monatoj historie devenas de luna periodo, la monatoj komenciĝas kun la nova luno nur tute hazarde. Kontraste, la islama sekvas la lunon, ne la sunon, kaj la hebrea kalendaro la sunon kaj la lunon.
Monatoj: la kalendaro havas 12 monatojn:
- januaro - 31 tagoj
- februaro - 28 aŭ 29 tagoj
- marto - 31 tagoj
- aprilo - 30 tagoj
- majo - 31 tagoj
- junio - 30 tagoj
- julio - 31 tagoj
- aŭgusto - 31 tagoj
- septembro - 30 tagoj
- oktobro - 31 tagoj
- novembro - 30 tagoj
- decembro - 31 tagoj
La kalendaro sekvas la sunon, ne la lunon, tiel ke la komenco de printempo estas fiksita je la 21-a de marto.
Februaro kutime havas 28 tagojn, sed en la superjaro -- la kvara jaro kaj kvara jarcenta jaro -- februaro havas 29 tagojn. Do, en la jaroj 1992,
1996, 2000 kaj 1600, ĝi havis 29 tagojn, sed en la jaroj 1993,
1994, 1900 kaj 1700, ĝi havis 28 tagojn. En la julia kalendaro,
kontraste, februaro havis 29 tagojn en la jaroj 1900 kaj 1700.
Pro tio, la gregoria jaro havas 365,2425 suntagojn, dum la julia havas 365,2500. La suna jaro mem estas 365,24219878 suntagoj. La gregoria jaro estas 25,96 sekundoj tro longa (kio fariĝos unu tago post 3320 jaroj).
Semajno: aldone al la cikloj de monatoj kaj jaroj, estas la ciklo de la semajnoj. La semajno havas sep tagojn:
- dimanĉo
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
La 1-a de januaro 2000 estis sabato. Dimanĉo kaj sabato estas la "semajnfino", kutime tagoj de ripozo en la Okcidento. Sabato estas la tradicia juda tago de ripozo kaj dimanĉo la tradicia kristana tago de ripozo.
Jaroj: la nombro de la jaro estas laŭ la kristana erao.
Pro kuniĝo de semajna kaj superjara cikloj en la kalendaro estadas 14 tipoj de jaroj:
- Normalaj jaroj komenciĝantaj je :
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
- dimanĉo
- Supejaroj komenciĝantaj je :
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
- dimanĉo
Tagoj: la tago komenciĝas je meznokto kaj havas 24 egalajn horojn. ...
Reformo: Aprobo de Julia kalendaro siatempe estis grava antaŭenpaŝo, sed ĝi ankaŭ havis malgrandan malprecizecon: suna jaro kompare al Julia jaro estis mallonga je 11 minutoj kaj 14 sekundoj. Dum jaroj tiu ĉi diferenco fariĝis tagoegala kaj kaŭzis malprecizecojn. En la fino de 14-a jarcento diferenco pligrandiĝis tiomgrade ke printempa tagegaleco anstataŭ 21 de marto trafis al 11 de marto. Do Pasko, ferio printempa, iafoje okazis en la vintro!
Papo Gregorio la 13-a decidis korekti la eraron. Li invitis specialan komisionon kaj tagokalkulo antaŭenigis je 10 tagoj. Por ke en estonto similaj eraroj ne okazu, ili decidis en ĉiuj kvarcentjaroj forĵeti tri tagojn, sekve kvanto de superjaroj fariĝis malpli je 3, ol en Julia kalendaro.
Tio estis la solvo de Aloysius LILIUS en 1580. La fakta bazo estis la kalkulo de Koperniko pri la longeco de la jaro. En 1530, Koperniko esploris la kalkuladon de Ptolemeo en 139 kaj al-Battani en 882 kaj kalkulis la jaron por si mem kaj eldonis la nombron 365,2425, kiu fariĝis la longeco de la jaro en la gregoria kalendaro.
Ĉi tiu nova kalendaro nomiĝis Gregoria aŭ jarkalkulo laŭ nova stilo kaj Julia kalendaro estis nomita jarkalkulo laŭ malnova stilo. En 1582 jaro, kiam Gregoria kalendaro estis enkondukita, diferenco inter du stiloj estis 10 tagoj, en 1900 ĝi atingis 13 tagojn. En venontaj jaroj ĝi pligrandiĝos plu.
Gregoria kalendaro estis aprobita en diversaj landoj en malsamaj tempoj:
- 1582 - Hispanio, Italio, Pollando, Portugalio, Francio, Luksemburgio, katolika Nederlando
- 1583 - Bavario, Tirolo
- 1583-1585 - Katolika Germanio kaj Svislando
- 1584 - Aŭstrio, Ĉeĥio
- 1587 - Hungario
- 1590 - Transilvanio
- 1610 - Prusio
- 1700 - Danio, Norvegio, kaj la protestantaj regionoj de Germanio, Nederlando kaj Svislando (escepte de Sankt Gallen)
- 1724 - la svisa kantono Sankt Gallen
- 1752 - Anglio kaj kolonioj (ekz, la nuna Usono)
- 1753 - Svedio, Finnlando, Japanio
- 1911 - Ĉinio
- 1912 - Albanio
- 1915 - Litovio
- 1916 - Bulgario
- 1918 - Rusio, Estonio
- 1919 - Rumanio, Serbio
- 1924 - Grekio
- 1926 - Turkio
- 1928 - Egipto
En 1582, laŭ la papo, la tago post la 4-a de oktobro (la fina tago de la julia kalendaro) estis la 15-a de oktobro (la unua tago de la nova gregoria kalendaro). Ĝenerale, katolikaj landoj plejparte aprobis la kalendaron dum 1582-90, protestantaj landoj dum 1700-53 kaj aliaj landoj dum 1911-28.
----
::Tridek tagoj en septembro,
::april', junio, kaj novembro;
::Ĉiuj kromaj de la kalendar'
::Tridek-unu havas, krom februar',
::Kun dudek-ok, tri jarojn el kvar,
::Sed dudek-naŭ en superjar'.
::: - Tradicia angla poemo; elangliĝis Mateo McLAUCHLIN
----
Vidu ankaŭ:
Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Kalendaro > Gregoria Kalendaro
kategorio:Kalendaro
als:Gregorianischer Kalender
ja:グレゴリオ暦
ko:그레고리력
ms:Kalendar Gregory
simple:Gregorian calendar
th:ปฏิทินเกรกอเรียน
Turka ImperioHistorio > Turkio > Otomana imperio
La Otomana imperio estis unu el la plej grandaj kaj la plej potencaj imperioj en spaco ĉe Mediteraneo. La imperio ekzistis en la jaroj 1281 ĝis 1923 kaj dum tiu ĉi tempo ĝi ampleksis teritoriojn de Malgranda Azio, Balkano, Nigra maro, Mezoriento kaj norda Afriko. La imperio havis ekde la 16-a jarcento tute islaman karakteron de „Dia ŝtato“, en kiu jam de komence regis sultanoj de dinastio Otomanoj. Dank' al sia situo la Otomana imperio estis kunigilo inter la eŭropa kaj la azia kontinentoj.
Dumtempe ĝi estis ankaŭ ofte nomata en diplomata vortumo "La Pordo" aŭ la "La elstarega Pordo".
Historio
La imperio estis fondita en la jaro 1281 de tribestro Osman la 1-a, bejo el unu el la turkaj triboj en Malgranda Azio. La nomo de la imperio estas derivita laŭ lia. Murad la 1-a estis la unua otomana reganto, kiu surprenis la titolon sultano. La otomanaj imperiestroj nomis sin mem ekde la jaro 1517 ankaŭ kalifoj. En 1453 sultano Mehmed la 2-a malprosperigis la Bizancan imperion per konkero de Konstantinopolo, kiun li igis sia ĉefurbo sub la nomo Istanbulo. En la 16-a jarcento dum regado de sultano Suleiman la 1-a la Otomana imperio atingis sian zeniton, ĝi akiris rangon de monda grandpotenco, preninte la teritoriojn de antaŭe memstaraj kristanaj ŝtatoj en sudorienta Eŭropo: Bulgario, Serbio, Valaĥio, parton de Hungario ktp. Ĝia areo atingis pli ol 11 955 000 km2. Kompare kun Eŭropo turkoj estis pli toleremaj rilate al libereco de religia konfesio kaj kultura identeco de la nacioj en la okupata teritorio, kie tiel estis lasita certa libereco. Turkoj mem poste transprenis kelkajn kulturkutimojn de la kristana Eŭropo.
Otomanaj sultanoj vane klopodis en pli postaj jaroj malhelpi kreskantan forton de la eŭropaj grandpotencoj, kaj ankaŭ eĉ en transmaraj kolonigitaj teritorioj. En la 17-a jarcento la Otomana imperio militis oriente kontraŭ Persio, norde kontraŭ Rusio kaj nordokcidente kontraŭ la Habsburga monarĥio. Post malvenko en la dua batalo ĉe Vieno en la jaro 1683 la malkresko de la sultana potenco jam estis tute videbla. Interne de la imperio tenis en la manoj veran potencon anoj de janiĉaroj, elitaj armeaj taĉmentoj, kiuj dum la antaŭa periodo helpis la sultanon por konkeri grandegajn teritoriojn. Kontraŭ la otomana potenco balkanaj nacioj ribelis kaj en la 19-a jarcento la imperio kiel „malsana viro en Balkano“ komencis definitive disfali. Komence de la 20-a jarcento ĝi estis tute en manoj de eksterlanda kapitalo kaj en internacia kampo ĝi prezentiĝis kiel duonkolonio. La Otomana imperio partoprenis en la unua mondmilito flanke de la Centraj potencoj. Post la milito en Turkio eksplodis naci-liberiga movado kaj en la jaro 1923 ĝi estis proklamita Turka respubliko. (Pri postmilita Turkio, vidu Kemal ATATÜRK).
Vidu ankaŭ
- Turkio
- Kemal ATATÜRK
- Listo de Otomanaj imperiestroj
Kategorio:Turkio
ja:オスマン帝国
zh-cn:鄂图曼帝国
KonstantinopoloGeografio > Eŭropo > Bizancio
----
Konstantinopolo (romia nomo: Constantinopolis; greke: Konstantinoupolis) estas malnova nomo de la nuna urbo Istanbulo en Turkio. Ĝia originala nomo estis Bizancio (Greke: Byzantion). Ĝi estis en la eŭropa flanko de markolo Bosporo ĉe 41.01 Norde, 28.58 Oriente.
Nomo
"Konstantinopolo" estas esperantigo de "Konstantinoupolis," kiu signifas "Urbo de Konstantino" en la greka, kaj ricevis tiun nomon alude al la romia imperiestro Konstantino la 1-a kiam li faris ĝin la ĉefurbo de la Romia Imperio la 11-an de majo, 330. Efektive, Konstantino nomis ĝin Nova Roma aŭ Nea Rhome, sed tiu nomo neniam fariĝis ofta. Romo konservis siajn politikajn kaj komercajn privilegiojn.
Ĉefurbeco
Konstantinopolo estis unue la ĉefurbo de la Romia Imperio, tiam de la Bizanca Imperio, kaj ekde ĝia falo la 29-an de majo, 1453, de la Otomana Imperio. Kiam la Respubliko de Turkio fondiĝis en 1923, la ĉefurbo moviĝis de Istanbulo al Ankaro. Tamen, ankoraŭ la Patriarko de Konstantinopolo en kvartalo Fanar estas la estro de Greka Ortodoksa Eklezio kaj la ĉefa el la ortodoksaj patriarkoj . Otomanoj kutimis nomi sian ĉefurbon per diversaj nomoj, inkluzive per Konstantinopolo. Istanbulo fariĝis la oficiala nomo nur en 1930. La nomo Istanbulo devenas de la grekaj vortoj "stin poli", kiu signifas "ĉe la Urbo". Tiel la grekoj kutime aludis la "Urbon de la Urboj", kiel oni konis Konstantinopolon dum la bizanca epoko kaj poste.
Situo
Konstantino fondis la urbon sur Bizanco en duoninsulo apud natura haveno, Ora Korno, kiun oni povis fermi per ĉenoj. Situi ĉe Bosporo ebligis regis la komercon inter Azio kaj Eŭropo kaj inter Mediteraneo kaj Maro Nigra.
La urbo estis ŝirmita dum jarcentoj de ĝis du zonoj da muregoj, menditaj de Konstantino kaj Arkadio (6-a jarcento). Proksimaj fortikaĵoj kaj greka fajro ŝirmis ĝin kontraŭ pluraj invadantoj. Tamen perfido kaj turkaj kanonegoj (vidu Kerkaporta) venkis ilin.
La imperiestro estis gardita de fremdaj varengoj: unue skandinavoj el Rus, poste skotlandanoj aŭ anglosaksoj.
Ekonomio
La bizancia ŝtato monopolis komercon inter Eŭropo kaj Azio (tritiko, sklavoj, felo, sukceno, vino). Ankaŭ industrio, ĉefe pri luksaĵoj, estis tre regulita kaj koncentrita en la urbo.
En 554, bizanciaj monahoj kontrabandis silkvormojn el Ĉinio. La silkindustrio iĝis valoregan rimedon rekte regita de ŝtato.
La italaj maraj civitoj iom post iom trudis eĉ per krucmilito rompi la monopolon kaj liberigi la merkaton. Ĝenovo fine ricevis la kvartalon Pera (1115) kaj Venecio la kvartalon Galata (1082), kie ili havis magazenojn kaj ĝuis eksterteritoriecan staton.
En 1204, krucmilitistoj konkeris la urbon komencante la Latinan Imperion de Oriento, daŭronta ĝis 1264. Post la restarigo de greka dinastio, okcidenteŭropaj komercistoj (la antaŭaj italoj, katalunoj, provencanoj) ankoraŭ multe gravis
Inter 500 000 kaj 600 000 homoj loĝis en la urbo.
Dum la imperio kontrolis Egiption, la urbo ricevis tritikon, dividota por malriĉuloj, kortegaj servistoj kaj la gvardio. Post 6-a jarcento, ili devis kontenti per la tritiko de Trakio kaj Asia Minor.
La socia kaj politika vivo centris en la ĉevalkurejo. La ĉarteamoj (komence kvar, fine nur verdaj kaj bluaj) dividis la urbon laŭ politiko, urbadministrado kaj religio (vidu herezo). La imperiestro atente spektis la publikon.
Post la turka konkero, la princo de Moskvio, parenco de la lasta bizancia imperiestro, deklaris sin ties heredanto kaj nomis sin caro kaj Moskvon la tria Romo.
Vidu ankaŭ
- Hagia Sophia
- palaco Blakernas
- porphyrogenetas
- Studios
- ribelo Nika
- pesto
- Koncilio de Konstantinopolo
- Koncilio de Konstantinopolo de 381
- Koncilio de Konstantinopolo de 404
- Koncilio de Konstantinopolo de 553
- Koncilio de Konstantinopolo de 680
- Koncilio de Konstantinopolo de 691
- Koncilio de Konstantinopolo de 869
- Koncilio de Konstantinopolo de 1277
- Koncilio de Konstantinopolo de 1283
- Koncilio de Konstantinopolo de 1450
- Koncilio de Konstantinopolo de 1638
- Koncilio de Konstantinopolo de 1643
ja:コンスタンティノポリス
ko:콘스탄티노폴리스
1660Historio > Jarcentoj > 17-a jarcento > 1660
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1660 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Karlo la 2-a restaŭrigis la Anglikanismon kiel oficialan religion en Anglio.
- Finkonstruita la murego de Faro, Portugalio.
Naskiĝoj
- 28-a de majo: [George 1-a]?, reĝo de Anglio (1714-27)
- Anglio: Daniel DEFOE
Mortoj
- 6-a de aŭgusto : Diego VELÁZQUEZ
----
1655 | 1656 | 1657 | 1658 | 1659 | 1660 | 1661 | 1662 | 1663 | 1664 | 1665
16-a jarcento - 17-a jarcento - 18-a jarcento
ko:1660년
1790Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1790
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1790 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 29-a de majo: Rod-Insulo fariĝis la 13-a ŝtato de Usono.
- 14-a de julio : Francio - Fête de la Fédération (Federacia Festo) memore al la eventoj de la antaŭa jaro.
- Ribelintoj de la brita ŝipo HMS Bounty setlis en Pitkarna insulo.
- Aloisio GALVANI eksperimentis pri elektra stimulo de la muskoloj.
- Antoine LAVOISIER formulis sian Tabelon de 31 kemiaj elementoj.
- Filadelfio estis provizora ĉefurbo de Usono dum la Kongreso voĉdonas loki novan ĉefurbon ĉe la Potomac.
Naskiĝoj
- 29-a de marto: John TYLER
- 16-a de decembro: Leopoldo la 1-a, unua reĝo de la belgoj
- 23-a de decembro: Jean-François CHAMPOLLION, franca filologo.
Mortoj
- 17-a de aprilo: Benjamin FRANKLIN, usona sciencisto kaj politikisto.
----
1785 | 1786 | 1787 | 1788 | 1789 | 1790 | 1791 | 1792 | 1793 | 1794 | 1795
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1790년
simple:1790
Usono
:Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono
La tria plej granda laŭ loĝantaro, Usono (aŭ Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko) estas la plej granda nacio laŭ mono kaj militistara forto, kaj do estas la plej potenca nacio nun surtera.
Usono lokiĝas en Nordameriko; la plej granda parto de Usono (la t.n. 48 ŝtatoj, krom Alasko kaj Havajo) limitiĝas norde de Kanado, oriente de la Atlantika Oceano, sude de la Golfo de Meksiko kaj Meksiko, kaj okcidente de la Pacifika Oceano. Alasko lokiĝas nord-okcidente de Kanado, kaj Havajo lokiĝas enmeze de la Pacifika Oceano.
Usono permesas al siaj civitanoj la posedon de armiloj (garantiite de ĝia konstitucio), estas tre kapitalisma, angleparolanta lando, kiu donis al la mondo televidon, komputilon, atombombon kaj Mickey Mouse. Kritikantoj asertas, ke ĝi kondukis la mondon al la rando de la abismo, batalante en la Malvarma Milito (1948-91) kontraŭ Sovetunio, en kiu ĝi venkis.
Havante la plej grandan amaskulturon de la mondo, ĝi profunde influas amaskulturon tra la mondo, de Holivudo al hiphopo, kaj, per tiuj ĉi, influas la morojn de aliaj landoj.
Faktoj
- Loko: 38 00 No, 97 00 Ok (centra Nordameriko)
- Ĉefurbo: Vaŝingtono
- Areo: 9.166.600 km²
- semotaŭga: 19%
- Loĝantaro: 275.562.673 (2000, takso), urbanoj 77% (2000)
- homoj en kv. km: 30,1 (2000)
- homoj en kv. km da semotaŭga tero: 158,2 (2000)
- kreskanta elcento: 0,91% (2000, takso)
- naskoj: po 14,2 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortoj: po 8,7 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- migrantoj: po +3,5 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortokvanto de beboj: po 6,82 mortoj el 1000 naskoj (2000, takso)
- infanoj je virino: po 2,06 infanoj naskitaj de virino
- meza vivo-longeco: 77,12 jaroj (74,24 viroj, 79,9 virinoj) (2000, takso)
- Esperanto: Historio en la lando
Usono estas la sola grava lando, kiu ne uzas la SI-sistemon.
La Esperanta vorto Usono venas el Usonia, iam proponita vorto por eviti la uzon de "Ameriko" por la lando kaj "Amerikanoj" por ĝiaj loĝantoj. La longforma nomo estas Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj oftega mallongigo estas USA.
La plej grandaj urboj
La datumoj estas de la jaro 2000. La nombroj montras milionojn da loĝantoj. Ne temas pri la loĝantoj ene de la juraj limoj de la urboj, sed pri ampleksaj regionoj kun multaj antaŭurbetoj kaj eĉ memstaraj urboj, kies centron formas la nomitaj urboj.
Usono konsistas el 50 ŝtatoj:
Etnoj
- 83,5% eŭropana (el
Germanio,
Irlando,
Britio,
Italio,
Meksiko,
Pollando,
Rumanio,
Rusio,
Kubo,
ktp),
- 12,4% afrikana
(el okcidenta Afriko, Jamajko, Haitio, ktp),
- 3,3% aziana (el
Ĉinio,
Filipinoj,
Sud-Koreio,
Vjetnamio,
Barato,
Japanio,
ktp),
- 0,8% amerikana
Je 1996, la plimulto da la 916 mil (laŭleĝaj) enmigrintoj venis el Meksiko (164 mil), Filipinoj (56), Barato (45), Vjetnamio (42), Ĉinio (42), Domingo (40), Kubo (26), Ukrainio (21), Rusio (20) kaj Jamajko (19).
Religio
En la jaro 2002:
- 52% protestantismo
- 24% katolikismo
- 10% nenia
- 10% alia
- 2% mormonismo
- 1% judismo
- 1% islamo
Lingvo
Denaskaj lingvoj en 1990. La nombroj montras milionojn da parolantoj.
Kun 500-100 mil parolantoj: la
portugala (430),
japana (428),
greka (388),
araba (355),
hindia kaj
urduo (331),
rusa (242),
jida (213),
taja (206),
persa (201),
haitia (189),
armena (150),
navaha (149),
hungara (148),
hebrea (144),
nederlanda (143),
kmera (127),
guĝarata (102). 2,04 milionoj
parolas lingvojn kun malpli ol 100 mil usonaj parolantoj.
legpova: 97% (97% viroj, 97% virinoj) (1979, takso)
[http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amnord/usaacc.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en usono (france)]
- registaro: demokratia federacia respubliko. La ĉefekzekutivo kaj la ŝtatestro de Usono estas la usona prezidanto.
- sendependeco: je la 4-a de julio 1776 de Britio
- organizoj: UNO (1945), NATO
- konstitucio: la 4-an marto 1789
- korupteco: 8,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
- ekonomio: 3169,0 Md (1998, takso)
- por kapo: 11,50 kd (1998, takso)
- kreskanta elcento: 4,1% (1999, takso)
- inflacio: 2,2% (1999)
- senokupeco: 4,2% (1999)
- valuto: 1 dolaro ($)
Historio
Vidu apartan artikolon: Historio de Usono
ekonomio
Agrikulturo de Usono
Esperanto en Usono
Vidu apartan artikolon: Usono:Esperanto-movado
Stella Toogood Cope (1914-2004), D kaj FD (kvakerismo) en Berkeley/Kalifornio, mortis la 1-an de aŭgusto pro kancero.
Kategorio:Nordameriko
!
ja:アメリカ合衆国
ko:미국
ms:Amerika Syarikat
simple:United States
th:สหรัฐอเมริกา
zh-min-nan:Bí-kok
1848Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1848
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1848 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Francio : en februaro okazas revolucio dum la "Tri Gloraj Tagoj" (france les trois Glorieuses), kaj abdiko de la lasta franca reĝo Luiso-Filipo la 1-a de Francio.
- Francio leĝe malpermesas sklavecon en siaj kolonioj je la 27-a de aprilo.
- Viskonsino fariĝis la 30-a ŝtato de Usono je la 29-a de majo.
- Usono venkas Meksikon, aneksante Teksason kaj aliajn grandajn regionojn nord-meksikajn.
Naskiĝoj
- 20-a de aprilo : Kurd LASSWITZ, germana verkisto
- 23-a de majo : Otto LILIENTHAL, germana inĝeniero
- 3-a de julio : John LI. D. POLLEN
- Usono : Pensilvanio : Allentown : Charles Christopher MORE
Mortoj
- 23-a de februaro : John Quincy ADAMS
- 23-a de februaro : Wilhelmine REICHARD, germana aviadistino
- 24-a de majo : Annette VON DROSTE-HÜLSHOFF, germana verkistino
- 19-a de decembro : Emily BRONTË, angla verkistino
----
1843 | 1844 | 1845 | 1846 | 1847 | 1848 | 1849 | 1850 | 1851 | 1852 | 1853
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1848년
simple:1848
Usono
:Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono
La tria plej granda laŭ loĝantaro, Usono (aŭ Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko) estas la plej granda nacio laŭ mono kaj militistara forto, kaj do estas la plej potenca nacio nun surtera.
Usono lokiĝas en Nordameriko; la plej granda parto de Usono (la t.n. 48 ŝtatoj, krom Alasko kaj Havajo) limitiĝas norde de Kanado, oriente de la Atlantika Oceano, sude de la Golfo de Meksiko kaj Meksiko, kaj okcidente de la Pacifika Oceano. Alasko lokiĝas nord-okcidente de Kanado, kaj Havajo lokiĝas enmeze de la Pacifika Oceano.
Usono permesas al siaj civitanoj la posedon de armiloj (garantiite de ĝia konstitucio), estas tre kapitalisma, angleparolanta lando, kiu donis al la mondo televidon, komputilon, atombombon kaj Mickey Mouse. Kritikantoj asertas, ke ĝi kondukis la mondon al la rando de la abismo, batalante en la Malvarma Milito (1948-91) kontraŭ Sovetunio, en kiu ĝi venkis.
Havante la plej grandan amaskulturon de la mondo, ĝi profunde influas amaskulturon tra la mondo, de Holivudo al hiphopo, kaj, per tiuj ĉi, influas la morojn de aliaj landoj.
Faktoj
- Loko: 38 00 No, 97 00 Ok (centra Nordameriko)
- Ĉefurbo: Vaŝingtono
- Areo: 9.166.600 km²
- semotaŭga: 19%
- Loĝantaro: 275.562.673 (2000, takso), urbanoj 77% (2000)
- homoj en kv. km: 30,1 (2000)
- homoj en kv. km da semotaŭga tero: 158,2 (2000)
- kreskanta elcento: 0,91% (2000, takso)
- naskoj: po 14,2 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortoj: po 8,7 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- migrantoj: po +3,5 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortokvanto de beboj: po 6,82 mortoj el 1000 naskoj (2000, takso)
- infanoj je virino: po 2,06 infanoj naskitaj de virino
- meza vivo-longeco: 77,12 jaroj (74,24 viroj, 79,9 virinoj) (2000, takso)
- Esperanto: Historio en la lando
Usono estas la sola grava lando, kiu ne uzas la SI-sistemon.
La Esperanta vorto Usono venas el Usonia, iam proponita vorto por eviti la uzon de "Ameriko" por la lando kaj "Amerikanoj" por ĝiaj loĝantoj. La longforma nomo estas Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj oftega mallongigo estas USA.
La plej grandaj urboj
La datumoj estas de la jaro 2000. La nombroj montras milionojn da loĝantoj. Ne temas pri la loĝantoj ene de la juraj limoj de la urboj, sed pri ampleksaj regionoj kun multaj antaŭurbetoj kaj eĉ memstaraj urboj, kies centron formas la nomitaj urboj.
Usono konsistas el 50 ŝtatoj:
Etnoj
- 83,5% eŭropana (el
Germanio,
Irlando,
Britio,
Italio,
Meksiko,
Pollando,
Rumanio,
Rusio,
Kubo,
ktp),
- 12,4% afrikana
(el okcidenta Afriko, Jamajko, Haitio, ktp),
- 3,3% aziana (el
Ĉinio,
Filipinoj,
Sud-Koreio,
Vjetnamio,
Barato,
Japanio,
ktp),
- 0,8% amerikana
Je 1996, la plimulto da la 916 mil (laŭleĝaj) enmigrintoj venis el Meksiko (164 mil), Filipinoj (56), Barato (45), Vjetnamio (42), Ĉinio (42), Domingo (40), Kubo (26), Ukrainio (21), Rusio (20) kaj Jamajko (19).
Religio
En la jaro 2002:
- 52% protestantismo
- 24% katolikismo
- 10% nenia
- 10% alia
- 2% mormonismo
- 1% judismo
- 1% islamo
Lingvo
Denaskaj lingvoj en 1990. La nombroj montras milionojn da parolantoj.
Kun 500-100 mil parolantoj: la
portugala (430),
japana (428),
greka (388),
araba (355),
hindia kaj
urduo (331),
rusa (242),
jida (213),
taja (206),
persa (201),
haitia (189),
armena (150),
navaha (149),
hungara (148),
hebrea (144),
nederlanda (143),
kmera (127),
guĝarata (102). 2,04 milionoj
parolas lingvojn kun malpli ol 100 mil usonaj parolantoj.
legpova: 97% (97% viroj, 97% virinoj) (1979, takso)
[http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amnord/usaacc.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en usono (france)]
- registaro: demokratia federacia respubliko. La ĉefekzekutivo kaj la ŝtatestro de Usono estas la usona prezidanto.
- sendependeco: je la 4-a de julio 1776 de Britio
- organizoj: UNO (1945), NATO
- konstitucio: la 4-an marto 1789
- korupteco: 8,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
- ekonomio: 3169,0 Md (1998, takso)
- por kapo: 11,50 kd (1998, takso)
- kreskanta elcento: 4,1% (1999, takso)
- inflacio: 2,2% (1999)
- senokupeco: 4,2% (1999)
- valuto: 1 dolaro ($)
Historio
Vidu apartan artikolon: Historio de Usono
ekonomio
Agrikulturo de Usono
Esperanto en Usono
Vidu apartan artikolon: Usono:Esperanto-movado
Stella Toogood Cope (1914-2004), D kaj FD (kvakerismo) en Berkeley/Kalifornio, mortis la 1-an de aŭgusto pro kancero.
Kategorio:Nordameriko
!
ja:アメリカ合衆国
ko:미국
ms:Amerika Syarikat
simple:United States
th:สหรัฐอเมริกา
zh-min-nan:Bí-kok
1953Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1953
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1953 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 38-a Universala Kongreso de Esperanto en Zagrebo.
- 1-a Landa Kongreso de ELNA
- FonditaJ Kostarika Esperanto-Asocio kaj Mondpaca Esperantista Movado
- Eklernis Esperanton: Hans BAKKER.
- La itala piloto Alberto ASCARI gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.
- Unuiĝintaj Nacioj : Dag HAMMARSKJOLD anstataŭigas Tryggve LIE kiel ĝenerala sekretario.
- Israelo : David BEN-GURION eksĉefministriĝas
- Butano: Nacia asembleo kreitas.
- 1-a de februaro: Nederlando: Inundo de grandaj partoj de la provincoj Zeeland, Zuid-Holland kaj Noord-Brabant; 1836 homoj mortis; pli ol 40000 bestoj pereis.
Naskiĝoj
- 5-a de januaro : Stano MARČEK, esperanto-redaktoro
- 25-a de februaro : José María AZNAR, ĉefministro de hispanio
- 16-a de majo: Pierce BROSNAN
- 24-a de julio: Jorge Luis GUTIÉRREZ
- Abel MONTAGUT
- 8-a de decembro : Kim BASINGER
Mortoj
- 5-a de marto : Sovetunio : Stalino kaj Sergej PROKOFJEV
- 28-a de septembro : Usono : Edwin HUBBLE, astronomo
- 5-a de oktobro : Friedrich WOLF
- 8-a de oktobro : Kathleen FERRIER
- 8-a de novembro : Francio : Ivan BUNIN
----
1948 | 1949 | 1950 | 1951 | 1952 | 1953 | 1954 | 1955 | 1956 | 1957 | 1958
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1953年
ko:1953년
simple:1953
th:พ.ศ. 2496
Edmund HILLARYSiro Edmund Hillary [EDmon HIleri] (n. 20-a de julio de 1919 en Auckland) estas novzelanda montogrimpisto. Li sukcesis kun ŝerpo Tenzing NORGAY la 29-an de majo de 1953 la unua surgrimpanto de Monto Everesto, la plej alta monto sur la Tero.
Li naskiĝis kiel la dua el tri infanoj. Kiel infano, li lernis la montgrimpadon en la [Novzelandaj Alpoj]]. En 1948 li sukcese montogrimpis kun Harry AYRES kiel unuaj la Mount Cook-on.
Hillary partoprenis en 1951 sukcesan Everest-ekspedicion.
Sukceso de Monto Everest
Ĉio komenciĝis en la fruaj 50aj jaroj. Tiam oni regule invitis ambaŭ novzelandanojn Edmund Hillary kaj lian amikon George Lowe [ĝoĝ leŭ] al britaj alpismaj ekspedicioj en Himalajo surbaze de iliaj bonegaj kapabloj kiel montgrimpantoj. En 1952 ili ambaŭ partoprenis en esplor-ekspedicio al himalaja supro Cho Oyo [ĉo oju] en Himalajo sub la gvido de Eric Shipton [erik ŝiptan], kies ĉefa atento tiutempe estis direktita al esploro de materialoj lige kun la planata unua surgrimpo de Monto Everest. En 1953 ambaŭ novzelandanoj Hillary kaj Lowe partoprenis en la brita ekspedicio al montosupro Everest sub la gvido de kolonelo John Hunt [ĝon hant], angla profesia oficiro. Hunt agadis konforme al zorgeme pripensita plano kaj zorgis pri harmonia etoso en la teamo. Ekzemple li igis ŝerpon Tenzing Norgay, kiu jaron antaŭe enkadre de svisa alpista ekspedicio atingis 300 m antaŭ la supro mem, plena membro de la alpista teamo - granda diferenco disde la aliaj ekspedicioj, kiuj traktis la ŝerpojn nur kiel anojn de servista klaso.
La itinero de la unuaj surgrimpintoj de Everesto pasis tra glaciiĝinta akvofalo Khumbu, tra okcident-kaldronvalo, tra la Lhotse-muro ĝis la suda selo kaj de tie tra la sudsupro ĝis la ĉefsupro - poste nomata "normala vojo" al la montosupro Everest. La ekspedicianoj Charles Evans [ĉalz evanz] kaj Tom Bourdillon [tom burdilon] grimpis la 26an de majo de la suda montokresto ĝis la suda supro kaj observis la lastan eĝon al la supro Everest. Ili staris antaŭ la klasika dilemo: ĉu ataki la supron aŭ reveni? Surgrimpi la supron ili eble sukcesus, sed ĉu ili povus reveni? Fine ili decidis reveni. Poste provis surgrimpi Evereston Hillary kaj Tenzing. Ili ambaŭ starigis sian tendon en alteco de 8480 m kaj la sekvan matenon atingis la sudsupron je kelkaj horoj pli frue ol iliaj antaŭuloj. Hillary kaj Tenzing havis ankaŭ abunde da oksigeno je sia dispono. Post supervenko de montŝtupo, kiu poste estos nomata "Hillary-ŝtupo", ili atingis la 29an de majo 1953 je la 11.30 horo la plej altan punkton de l' tero, la supron de Monto Everest (8848 m).
"Himalaya Trust" de Sir Edmund Hillary
Sekve de sia sukceso surgrimpi Monton Everest la laŭprofesie abelbredisto Edmund Persival Hillary ĝuis tutmonde plej altan popularecon. Li ricevis la britan nobelan titolon “Sir” (kavaliro). Kiel plua kulmino en lia vivo menciindas ankaŭ la unua post 1912 sukcesa ekspedicio al la suda poluso, okazinta en la periodo 1955 - 1958.
Hillary multe profitis sian popularecon por bonfaraj celoj. Li fondis ankoraŭ fine de la 50aj jaroj "Himalaya Trust", mondampleksan organizaĵon kun celo stimuli projektojn el la sferoj instruado kaj sanprizorgado en la regiono Khumbu ĉe la piedoj de Everesto. Himalaya Trust havigis instruadon, medicinan priservon kaj socian asekuron al la ŝerpoj en Orient-Nepalo. Poste Hillary vojaĝis senlace ĉirkaŭ la mondo por kolekti monon por la fondaĵo.
Al la modela subteno de "Himalaya Trust" estas ŝuldata la nekomparebla plialtigo de la vivnivelo en Khumbu, Nepalo dum nur unu generacio. La konstruado de lernejoj, malsanulejoj kaj pontoj kondukis al la estigo de modesta bonstato kaj forta malpliiĝo de la tro alta infanmorteco. La fondaĵo konstruigis du lernejojn, unu el ili en Khumjung je alteco de 3800 m super la marnivelo. Unu el la finstudintoj de la unua lerngrupo Ang Rita hodiaŭ estas direktoro de "Himalaya Trust" en Nepalo. Tiuj lernejoj estigis intertempe la fundamenton por ke multaj junaj homoj el Khumbu studu en Kathmandu aŭ eksterlande.
La du malsanulejoj de la fondaĵo estas gravaj apogiloj de la medicina prizorgado en la regiono. Ekzemple la malsanulejo en Khunde servas ankaŭ al ĉiuj alpistoj, bezonantaj medicinan priservadon rezulte de altecmalsano, vundiĝoj kaj aliaj suferoj.
[http://www.esperanto.be/fel/mon/007116.html teksto parte prenita el Monato, kun afabla permeso de Stefan Maul]
ja:エドモンド・ヒラリー
ms:Edmund Hillary
simple:Edmund Hillary
Tenzing NORGAYTenzing NORGAY [Nor-ge] (29-a de majo(?) 1914 – 9-a de majo 1986) estis Nepala ŝerpo, partoprenanto en sep ekspedicioj al Monto Everesto kulminanta en la unua sukcesa supreniro, dum la ekspedicio de Siro John HUNT en 1953. Edmund HILLARY kaj Tenzing Norgay estis la unuaj viroj, kiuj atingis la pinton.
Tenzing plenkreskiĝis en kamparano familio en Solaĵo Khumbu en Nepalo, tre apud Monto Everesto, kiu sia popolo sciis kiel Chomolungma. Tiutempe li grimpis Evereston estis ĝenerale kredita ke li naskiĝis tie, sed en la 1990-aj jaroj estis asertita ke li estis efektive naskiĝita en Tibeto, sed ĉi tiu estis subkaŝis por politikaj kialoj. Lia patro estis Ghang La Mingma (kiu mortis en 1949) kaj lia patrino estis Kinzom (kiu vivis vidi lian grimpon de Everesto); li estis la 11-a de 13 infanoj, la plimulto de kiuj mortita junan. Lia ĝusta naskiĝodato estas necerta, sed li sciis, ke ĝi estis malfrua majo per la vetero kaj la kultivaĵoj, kaj en poste jaroj li decidis trakti la 29-a de majo kiel lia naskotag, ĉar ĉi tiu estis la dato, kiam li grimpis Evereston.
Li forkuris al Katmanduo dufoje kiel knabo, kaj poste ekloĝiĝis en la ŝerpo komunumo en Too Song Bhusti en Darĵiling en Barato. Li partoprenis kiel alta-alto portisto en tri oficialaj Britaj provoj grimpi Everesto de la norda Tibeta flanko en la 1930-aj jaroj. En 1947 li partoprenis grupon kiu eniris Tibeton kontraŭleĝe, konsistante nur de stranga Anglo Earl DENMAN, si, kaj alia ŝerpo Ang Dawa.
Li ankaŭ partoprenis aliajn grimpojn en diversaj partoj de la Hindia subkontinento, kaj vivis dum kelkaj jaroj en la lando, kio estas aktuale Pakistano; li diris ke la plej malfacilan grimpon li partoprenis estis sur Nanda Devi Orienta, kie kelkaj homoj estis mortigita. En 1952 li partoprenis du Svisajn ekspediciojn gvidis per Raymond LAMBERT, la unuaj gravaj provoj grimpi Evereston de la suda Nepala flanko, dum kiu li kaj Lambert atingis la tiam rekordita alto de 8599 m (28215 ft). Post li grimpis Evereston, li recevis flatadon en Barato kaj Nepalo, kaj egale laŭvorte adorita per iuj, kiuj kredis, ke li devis esti enkorpiĝo de Budho aŭ Ŝivo.
Tenzing poste fariĝis direktoron de trejnado por la Himalaja Montogrimpado Instituto en Darĵiling. En 1978 li fondis kompanion, Tenzing Norgay Aventuroj, kiu proponas marŝadojn en la Himalajo. Ekde 2003 la kompanion estris lia filo Jamling Tenzing NORGAY, kiu atingis la pinton de Everesto en 1996.
Tenzing geedziĝis trifoje. Lia unua edzino, Dawa Phuti, mortis junan en 1944. Kun ŝi li havis filon, Nima Dorje (kiu mortis jaraĝe 4), kaj du filinoj, Nima kaj Pem Pem. Lia dua edzino estis Ang Lahmu, kuzo de lia unua edzino. Ili ne havis infanojn, sed ŝi agis kiel duonpatrino al liaj filinoj. Li prenis lian trian edzinon dum lia dua edzino ankoraŭ vivis, laŭ Ŝerpa kutimo, kaj kun ŝi li havis lian filon Jamling. Aliaj parencoj inkluzivas liajn nevojn, Gombu kaj Topgay, kiuj ankaŭ partoprenis la 1953-an Everestan ekspedicion.
Tenzing kaj Hillary estis la unuaj homoj kiuj fiksi iliajn piedojn sur la pintokunveno de Monto Everesto, sed ĵurnalistoj estis persiste ripetanta la demando kiu el la du viroj rajtis la gloron esti la unua, kaj kiuj estis simple la dua, la sekvanto. Por iu, kiu konas ekstreman montogrimpadon, tiela demando estas absurdaĵo kaj neafero, ĉar du homoj ligita de unu ŝnuro laboras kiel teamo, unueco, kaj ili konstante ŝangas gvidante.
Hillary kaj Tenzing alrespondis kiun demandon en tipe malsamaj vojoj. En lia libro, Hillary nomis sin la fortan gvidanton de la teamo, kiu ne nur labore faris paŝojn en la neĝo, sed ankaŭ devis tiri Tenzing pliiĝi tiujn paŝojn, kaj ke Tenzing ofte falis teren, ekstreme ellacigita. La Tenzing-a konto, kelkaj jaroj poste, sonoris tre malsaman: li emfazis la unuecon de tielaj teamoj kaj de iliaj atingoj, malgravigis la akuzon esti tiris per iu, sed malkaŝis ke Hillary unuafoje metis lian piedon sur la pintokunveno. Li finis: "Se ĝi estas domaĝo esti la dua viro sur Monto Everesto, mi devos vivi kun ĉi tiu honto".
Monto EverestoMonto Everest estas la plej alta montpinto en la mondo, situanta en Himalaja montaro je , sur la limo inter Nepalo kaj Tibeto. Ĝi altas 8 850 m. Nepale ĝi nomiĝas Sagarmatha kaj tibete Chomo Langma.
La pinton unuafoje atingis, je la 29-a de majo 1953, la Nov-Zelandano Edmund HILLARY kaj la nepala Ŝerpo Tenzing NORGAY.
Category:Montoj de NepaloCategory:Montoj de Tibeto
Kategorio:Montoj
ja:エベレスト
ko:에베레스트 산
ms:Gunung Everest
simple:Mount Everest
th:ยอดเขาเอเวอเรสต์
2003Historio > Jarcentoj > 21-a jarcento > 2003
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta je merkredo (vidu ĉi tie kalendaron).
En la jaro 2003 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Svedio, Gotenburgo, 88-a Universala Kongreso de Esperanto
- Salah GHANEM kaj Edwin BURG iĝis honoraj membroj de UEA
- Marso atingis rekordan perielion kaj proksimecon de Tero sama al kio okazis en jaro -57617
- 1-a de februaro eksplodis la spacoŝipo Columbia 67 km super Teksaso, mortis 7 kosmonaŭtoj, inter ili la unua de Israelo
- 12-a de marto oni murdis Zoran DJINDJIĈ, la ĉefministron de Serbio
- 20-a de marto Usono ekatakis Irakon
- 29-a de majo ĝis 1-a de junio : Interasocia kongreso en Francio
- 18-a de julio David KELLY mortigis sin post kampanjo kontraŭ li
- Marso estis 56 milionojn km proksima al Tero.
- 11-a de aŭgusto: Liberio: Post intensa internacia premo, prezidento Charles TAYLOR forlasas sian landon, transdoninte potencon al Moses BLAH.
- septembro : Skeletojn de Homo floresiensis unuafoje malkovris Arkeologoj
- 10-a de septembro okazis murdo de la sveda ministrino pri eksteraj aferoj Anna LINDH
- 7-a de oktobro Arnold SCHWARZENEGGER venkis en la antaŭtempajn balotojn en Kalifornio
- 15-a de oktobro Ilham ALIJEV venkis en la prezidentaj balotoj en Azerbajĝano, tiel li transprenis la prezidentecon post sia patro (nepotismo)
- 31-a de oktobro abdikis Mahathir MOHAMAD ŝtatestro de Indonezio
- Publikitaj planlingvoj Interlango, Speto, Brandoniano, Kaniso, Aiola, Lusiakio, Inter-Esperanto, Arionako kaj 2004.
- La germana piloto Michael SCHUMACHER gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu [http://www.funof1.com.ar/tx/cp2003_spe_maxi_.htm].
Naskiĝoj
- 29-a de aprilo: Norvegio : Maud Angelica BEHN
Mortoj
- Aldo de' GIORGI
- Li NAIXI
- Angel Figuerola AUQUE
- 3-a de marto: Horst BUCHHOLZ, Gilbert LEDON
- 30-a de marto: Eurico FIGUEIRA
- 5-a de majo : Walter SISULU
- junio: Hella LANKA
- 12-a de junio: Gregory PECK
- 29-a de junio: Katharine HEPBURN
- 4-a de julio : Barry WHITE
- 14-a de julio : Compay Segundo
- 28-a de aŭgusto : Peter HACKS
- 30-a de aŭgusto : Charles BRONSON
- 8-a de septembro : Leni RIEFENSTAHL
- 9-a de septembro : Edward TELLER
- 22-a de septembro : Armand PIEN
- 28-a de septembro : Elia KAZAN
- 15-a de oktobro : Aage FALCH
- 18-a de oktobro : Manuel VÁZQUEZ MONTALBÁN, hispana ĵurnalisto kaj verkisto
- Drahomír KOČVARA : Drahomír KOČVARA
- 27-a de novembro : Will QUADFLIEG
----
1998 | 1999 | 2000 | 2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 | 2006 | 2007 | 2008
20-a jarcento - 21-a jarcento - 22-a jarcento
----
Vidu ankaŭ Nun en 2003 por eksvalidiĝontaj informoj.
als:2003
ja:2003年
ko:2003년
ms:2003
simple:2003
th:พ.ศ. 2546
zh-min-nan:2003 nî
1874Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1874
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1874 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Usono : Suda Dakoto : Oro malkovriĝis kaj komenciĝis influo de homoj al la ŝtato.
- Charles STEWART eldonis ciferolingvon „International Correspondence by means of Numbers“,
Naskiĝoj
- Antonie JANALIKOVÁ
- Karel PELANT
- Josef ŠUSTA
- Jozsef HALÁSZ
- 4-a de januaro : Josef SUK
- 25-a de januaro : Francio : William Somerset MAUGHAM
- 9-a de februaro : Amy LOWELL
- 8-a de marto : George Markham HAYTON
- 15-a de marto : OISHI Wasaburo
- 19-a de aprilo : Emile HOUBART
- 28-a de aprilo : Karl KRAUS
- 27-a de majo : Hjalmar Johannes RUNEBERG
- 23-a de julio: George Douglas BUCHANAN
- 10-a de aŭgusto : Herbert C. HOOVER
- 3-a de septembro : KROITA Kacumi
- 30-a de novembro : Winston CHURCHILL
Mortoj
- 14-a de januaro : Philipp REIS
- 8-a de marto : Millard FILLMORE
- 1-a de majo : Vilém BLODEK
----
1869 | 1870 | 1871 | 1872 | 1873 | 1874 | 1875 | 1876 | 1877 | 1878 | 1879
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1874년
simple:1874
1880Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1880
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1880 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Tunizio fariĝis kolonio de Francio
Naskiĝoj
- 25-a de februaro : Marcel DUPUIS
- 20-a de majo : Cornelis Jacob BAART de la Faille
- 2-a de junio : Friedrich Wilhelm ELLERSIEK
- 4-a de junio : Antonín ELTSCHKNER
- 10-a de junio : Carl Adolph HVORSLEV
- 14-a de junio : Franz CHRISTANELL
- 19-a de junio : Ernest Edward YELLAND
- 27-a de junio : Helen KELLER
- 3-a de julio : William Henry HIRST
- 23-a de julio : Aleksandr POSTNIKOV
- 15-a de aŭgusto: John Edward HOOKHAM
- 1-a de novembro : Alfred WEGENER
- Augusts KAZOKS
Mortoj
- 8-a de majo : Francio : Gustave FLAUBERT
- 4-a de oktobro : Jacques OFFENBACH
- 22-a de decembro : Anglio : George ELIOT
- Norvegio : Ole BULL, violonisto
----
1875 | 1876 | 1877 | 1878 | 1879 | 1880 | 1881 | 1882 | 1883 | 1884 | 1885
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1880년
1903Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1903
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1903 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Publikita Fundamenta Krestomatio;
- La revuo Juna Esperantisto fondita de Edmond PRIVAT kaj Hector HODLER fondis en Ĝenevo.
- Ekapero de Espero Katolika, la plej longdaŭra Esperanta gazeto kaj "La Suno Hispana" unua Esperanta revuo en Hispanio.
- Fonditaj Esperanta Grupo en Utrecht kaj unua Esperanto-Societo en Peruo.
- William Percy MERRICK, Fanny BONNET, Georges WARNIER, Francesco BARBERI, Masgrau Jacint BREMON, William George ADAMS kaj Giles Leigh BROWNE eklernis Esperanton.
- Kreitaj Latino sen fleksio, Universal (Molenaar), Talo kaj Adam-man Tongue.
- Internacia disputo (inter Usono kaj Meksiko) estas kiel unuafoje depost la Traktato de Rastatt findecidita per teksto en la angla lingvo, kaj ne en la franca, kiu estis ĝis tiam la internacie uzita diplomata lingvo.
- Maŭritanio fariĝis kolonio de Francio.
- Panamo sendependiĝas de Kolombio.
- The call of the wild ("La voko de la sovaĝa") de Jack LONDON.
- The people of the abyss ("La popolo de la abismo") de Jack LONDON.
- La germana fizikisto Philipp Lenard malkovras, ke la atomo estas "malplena kiel la kosmo".
Naskiĝoj
- Aleksandr Porfirjeviĉ LOGVIN
- Ellen LYMBURN
- Bill KEABLE
- 6-a de januaro: Karl Ludvig SÖDERBERG
- 23-a de januaro : George ORWELL
- 13-a de februaro : Belgio : Georges SIMENON
- 21-a de februaro : Francio : Raymond QUENEAU
- 23-a de februaro : Julius FUCIK
- 27-a de februaro : Germanio : Grethe WEISER
- 3-a de aprilo : Peter HUCHEL
- 9-a de aprilo : MATUBA Kikunobu
- 28-a de marto : Eugenia MORARIU
- 3-a de majo : Marcel ROUX
- 8-a de junio : Belgio : Marguerite YOURCENAR
- 14-a de julio : Irving STONE
- 29-a de aŭgusto : Ernst KREUDER
- 24-a de septembro : Dimitrij SNEĴKO
- 17-a de oktobro : Nathanael WEST
- 28-a de oktobro : Evelyn WAUGH
- 5-a de decembro : Johannes HEESTERS
- 26-a de decembro : Lev Rafailoviĉ ZINDER, elstara sovetia lingvisto
- Britio : Amy JOHNSON
- Ángel LUNA CÁRDENAS
Mortoj
- 28-a de aprilo : Emile LOMBARD
- 1-a de novembro : Theodor MOMMSEN
----
1898 | 1899 | 1900 | 1901 | | 1902 | 1903| 1904 | 1905 | 1906 | | | |