:: wikimiki.org ::
| 3-a De Marto |
3-a de martoHistorio > Tagoj > la 3-a de marto
----
La 3-a de marto estas la 62-a tago de la jaro (la 63-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 303 tagoj restas.
Je la 3-a de marto okazis, interalie:
Eventoj
- 1845 : Florido fariĝis la 27-a ŝtato de Usono
Naskiĝoj
- 1709 : Andreas Sigismund MARGGRAF
- 1845 : Jan Micislaw BAUDOUIN DE COURTENAY
- 1847 : Alexander Graham BELL, Skotlando
- 1928 : Gudrun PAUSEWANG
Mortoj
- 1975 : Therese GIEHSE
- 1987 : Hana VÍTOVÁ
- 1996 : Marguerite DURAS
- 2003 : Horst BUCHHOLZ
- 2003 : Gilbert LEDON
- 2003 : Symilde SCHENK LEDON
Specialaj tagoj kaj festoj
- Nacia festo en Bulgario: tago de liberiĝo el-sub la osmana regado.
La 3-a de marto estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Lundo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Mardo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Merkredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Vendredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Sabato en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Dimanĉo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097.
Vidu ankaŭ jenon:
- 2-a de marto | 4-a de marto
- 3-a de februaro | 3-a de aprilo
- Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro
- Historio - Tagoj
kategorio:Almanako
kategorio:Marto
ja:3月3日
ko:3월 3일
simple:March 3
th:3 มีนาคม
HistorioLa historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio.
(NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.)
----
:Historio de Scienco kaj Teknologio
Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)
:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj
Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj
: datadmetodoj - arĥivoj
Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj
:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -
:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro
vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)
- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo
:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro
Imperioj
Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj)
:Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio
Mapoj
:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500]
Vidu ankaŭ: Geografio
Diaoyu-Insularo De Ĉinio
vidu la Listo de militoj
Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj
Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj
Okazintaĵoj
:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto
:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp
Rolantoj
:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj
Komparu kun:
arkeologio, analo...
fiu-vro:Aolugu
ja:歴史
ko:역사
ms:Sejarah
simple:History
th:ประวัติศาสตร์
zh-min-nan:Le̍k-sú
Gregoria kalendaroGregoria kalendaro estas la ĉefa kalendaro de la Okcidento kaj tutmonda komerco. Ĝi estas reformo de la antikva julia kalendaro de Julio Cezaro.
La gregoria kalendaro estas suna kalendaro: ĝi precize sekvas la sunon (jarojn) sed ne la lunon. Kvankam la monatoj historie devenas de luna periodo, la monatoj komenciĝas kun la nova luno nur tute hazarde. Kontraste, la islama sekvas la lunon, ne la sunon, kaj la hebrea kalendaro la sunon kaj la lunon.
Monatoj: la kalendaro havas 12 monatojn:
- januaro - 31 tagoj
- februaro - 28 aŭ 29 tagoj
- marto - 31 tagoj
- aprilo - 30 tagoj
- majo - 31 tagoj
- junio - 30 tagoj
- julio - 31 tagoj
- aŭgusto - 31 tagoj
- septembro - 30 tagoj
- oktobro - 31 tagoj
- novembro - 30 tagoj
- decembro - 31 tagoj
La kalendaro sekvas la sunon, ne la lunon, tiel ke la komenco de printempo estas fiksita je la 21-a de marto.
Februaro kutime havas 28 tagojn, sed en la superjaro -- la kvara jaro kaj kvara jarcenta jaro -- februaro havas 29 tagojn. Do, en la jaroj 1992,
1996, 2000 kaj 1600, ĝi havis 29 tagojn, sed en la jaroj 1993,
1994, 1900 kaj 1700, ĝi havis 28 tagojn. En la julia kalendaro,
kontraste, februaro havis 29 tagojn en la jaroj 1900 kaj 1700.
Pro tio, la gregoria jaro havas 365,2425 suntagojn, dum la julia havas 365,2500. La suna jaro mem estas 365,24219878 suntagoj. La gregoria jaro estas 25,96 sekundoj tro longa (kio fariĝos unu tago post 3320 jaroj).
Semajno: aldone al la cikloj de monatoj kaj jaroj, estas la ciklo de la semajnoj. La semajno havas sep tagojn:
- dimanĉo
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
La 1-a de januaro 2000 estis sabato. Dimanĉo kaj sabato estas la "semajnfino", kutime tagoj de ripozo en la Okcidento. Sabato estas la tradicia juda tago de ripozo kaj dimanĉo la tradicia kristana tago de ripozo.
Jaroj: la nombro de la jaro estas laŭ la kristana erao.
Pro kuniĝo de semajna kaj superjara cikloj en la kalendaro estadas 14 tipoj de jaroj:
- Normalaj jaroj komenciĝantaj je :
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
- dimanĉo
- Supejaroj komenciĝantaj je :
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
- dimanĉo
Tagoj: la tago komenciĝas je meznokto kaj havas 24 egalajn horojn. ...
Reformo: Aprobo de Julia kalendaro siatempe estis grava antaŭenpaŝo, sed ĝi ankaŭ havis malgrandan malprecizecon: suna jaro kompare al Julia jaro estis mallonga je 11 minutoj kaj 14 sekundoj. Dum jaroj tiu ĉi diferenco fariĝis tagoegala kaj kaŭzis malprecizecojn. En la fino de 14-a jarcento diferenco pligrandiĝis tiomgrade ke printempa tagegaleco anstataŭ 21 de marto trafis al 11 de marto. Do Pasko, ferio printempa, iafoje okazis en la vintro!
Papo Gregorio la 13-a decidis korekti la eraron. Li invitis specialan komisionon kaj tagokalkulo antaŭenigis je 10 tagoj. Por ke en estonto similaj eraroj ne okazu, ili decidis en ĉiuj kvarcentjaroj forĵeti tri tagojn, sekve kvanto de superjaroj fariĝis malpli je 3, ol en Julia kalendaro.
Tio estis la solvo de Aloysius LILIUS en 1580. La fakta bazo estis la kalkulo de Koperniko pri la longeco de la jaro. En 1530, Koperniko esploris la kalkuladon de Ptolemeo en 139 kaj al-Battani en 882 kaj kalkulis la jaron por si mem kaj eldonis la nombron 365,2425, kiu fariĝis la longeco de la jaro en la gregoria kalendaro.
Ĉi tiu nova kalendaro nomiĝis Gregoria aŭ jarkalkulo laŭ nova stilo kaj Julia kalendaro estis nomita jarkalkulo laŭ malnova stilo. En 1582 jaro, kiam Gregoria kalendaro estis enkondukita, diferenco inter du stiloj estis 10 tagoj, en 1900 ĝi atingis 13 tagojn. En venontaj jaroj ĝi pligrandiĝos plu.
Gregoria kalendaro estis aprobita en diversaj landoj en malsamaj tempoj:
- 1582 - Hispanio, Italio, Pollando, Portugalio, Francio, Luksemburgio, katolika Nederlando
- 1583 - Bavario, Tirolo
- 1583-1585 - Katolika Germanio kaj Svislando
- 1584 - Aŭstrio, Ĉeĥio
- 1587 - Hungario
- 1590 - Transilvanio
- 1610 - Prusio
- 1700 - Danio, Norvegio, kaj la protestantaj regionoj de Germanio, Nederlando kaj Svislando (escepte de Sankt Gallen)
- 1724 - la svisa kantono Sankt Gallen
- 1752 - Anglio kaj kolonioj (ekz, la nuna Usono)
- 1753 - Svedio, Finnlando, Japanio
- 1911 - Ĉinio
- 1912 - Albanio
- 1915 - Litovio
- 1916 - Bulgario
- 1918 - Rusio, Estonio
- 1919 - Rumanio, Serbio
- 1924 - Grekio
- 1926 - Turkio
- 1928 - Egipto
En 1582, laŭ la papo, la tago post la 4-a de oktobro (la fina tago de la julia kalendaro) estis la 15-a de oktobro (la unua tago de la nova gregoria kalendaro). Ĝenerale, katolikaj landoj plejparte aprobis la kalendaron dum 1582-90, protestantaj landoj dum 1700-53 kaj aliaj landoj dum 1911-28.
----
::Tridek tagoj en septembro,
::april', junio, kaj novembro;
::Ĉiuj kromaj de la kalendar'
::Tridek-unu havas, krom februar',
::Kun dudek-ok, tri jarojn el kvar,
::Sed dudek-naŭ en superjar'.
::: - Tradicia angla poemo; elangliĝis Mateo McLAUCHLIN
----
Vidu ankaŭ:
Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Kalendaro > Gregoria Kalendaro
kategorio:Kalendaro
als:Gregorianischer Kalender
ja:グレゴリオ暦
ko:그레고리력
ms:Kalendar Gregory
simple:Gregorian calendar
th:ปฏิทินเกรกอเรียน
1845Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1845
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1845 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 3-a de marto : Florido fariĝis la 27-a ŝtato de Usono.
- 29-a de decembro : Teksaso fariĝis la 28-a ŝtato de Usono.
- Universal (Sotos Ochando) kreita.
Naskiĝoj
- 3-a de marto : Jan Micislaw BAUDOUIN DE COURTENAY
- 27-a de marto : Wilhelm Conrad RÖNTGEN
- 24-a de aprilo : Carl SPITTELER
- 27-a de julio : Leon FAUVART-BASTOUL
Mortoj
- 8-a de junio : Andrew JACKSON
----
1840 | 1841 | 1842 | 1843 | 1844 | 1845 | 1846 | 1847 | 1848 | 1849 | 1850
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1845년
simple:1845
Usono
:Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono
La tria plej granda laŭ loĝantaro, Usono (aŭ Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko) estas la plej granda nacio laŭ mono kaj militistara forto, kaj do estas la plej potenca nacio nun surtera.
Usono lokiĝas en Nordameriko; la plej granda parto de Usono (la t.n. 48 ŝtatoj, krom Alasko kaj Havajo) limitiĝas norde de Kanado, oriente de la Atlantika Oceano, sude de la Golfo de Meksiko kaj Meksiko, kaj okcidente de la Pacifika Oceano. Alasko lokiĝas nord-okcidente de Kanado, kaj Havajo lokiĝas enmeze de la Pacifika Oceano.
Usono permesas al siaj civitanoj la posedon de armiloj (garantiite de ĝia konstitucio), estas tre kapitalisma, angleparolanta lando, kiu donis al la mondo televidon, komputilon, atombombon kaj Mickey Mouse. Kritikantoj asertas, ke ĝi kondukis la mondon al la rando de la abismo, batalante en la Malvarma Milito (1948-91) kontraŭ Sovetunio, en kiu ĝi venkis.
Havante la plej grandan amaskulturon de la mondo, ĝi profunde influas amaskulturon tra la mondo, de Holivudo al hiphopo, kaj, per tiuj ĉi, influas la morojn de aliaj landoj.
Faktoj
- Loko: 38 00 No, 97 00 Ok (centra Nordameriko)
- Ĉefurbo: Vaŝingtono
- Areo: 9.166.600 km²
- semotaŭga: 19%
- Loĝantaro: 275.562.673 (2000, takso), urbanoj 77% (2000)
- homoj en kv. km: 30,1 (2000)
- homoj en kv. km da semotaŭga tero: 158,2 (2000)
- kreskanta elcento: 0,91% (2000, takso)
- naskoj: po 14,2 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortoj: po 8,7 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- migrantoj: po +3,5 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortokvanto de beboj: po 6,82 mortoj el 1000 naskoj (2000, takso)
- infanoj je virino: po 2,06 infanoj naskitaj de virino
- meza vivo-longeco: 77,12 jaroj (74,24 viroj, 79,9 virinoj) (2000, takso)
- Esperanto: Historio en la lando
Usono estas la sola grava lando, kiu ne uzas la SI-sistemon.
La Esperanta vorto Usono venas el Usonia, iam proponita vorto por eviti la uzon de "Ameriko" por la lando kaj "Amerikanoj" por ĝiaj loĝantoj. La longforma nomo estas Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj oftega mallongigo estas USA.
La plej grandaj urboj
La datumoj estas de la jaro 2000. La nombroj montras milionojn da loĝantoj. Ne temas pri la loĝantoj ene de la juraj limoj de la urboj, sed pri ampleksaj regionoj kun multaj antaŭurbetoj kaj eĉ memstaraj urboj, kies centron formas la nomitaj urboj.
Usono konsistas el 50 ŝtatoj:
Etnoj
- 83,5% eŭropana (el
Germanio,
Irlando,
Britio,
Italio,
Meksiko,
Pollando,
Rumanio,
Rusio,
Kubo,
ktp),
- 12,4% afrikana
(el okcidenta Afriko, Jamajko, Haitio, ktp),
- 3,3% aziana (el
Ĉinio,
Filipinoj,
Sud-Koreio,
Vjetnamio,
Barato,
Japanio,
ktp),
- 0,8% amerikana
Je 1996, la plimulto da la 916 mil (laŭleĝaj) enmigrintoj venis el Meksiko (164 mil), Filipinoj (56), Barato (45), Vjetnamio (42), Ĉinio (42), Domingo (40), Kubo (26), Ukrainio (21), Rusio (20) kaj Jamajko (19).
Religio
En la jaro 2002:
- 52% protestantismo
- 24% katolikismo
- 10% nenia
- 10% alia
- 2% mormonismo
- 1% judismo
- 1% islamo
Lingvo
Denaskaj lingvoj en 1990. La nombroj montras milionojn da parolantoj.
Kun 500-100 mil parolantoj: la
portugala (430),
japana (428),
greka (388),
araba (355),
hindia kaj
urduo (331),
rusa (242),
jida (213),
taja (206),
persa (201),
haitia (189),
armena (150),
navaha (149),
hungara (148),
hebrea (144),
nederlanda (143),
kmera (127),
guĝarata (102). 2,04 milionoj
parolas lingvojn kun malpli ol 100 mil usonaj parolantoj.
legpova: 97% (97% viroj, 97% virinoj) (1979, takso)
[http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amnord/usaacc.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en usono (france)]
- registaro: demokratia federacia respubliko. La ĉefekzekutivo kaj la ŝtatestro de Usono estas la usona prezidanto.
- sendependeco: je la 4-a de julio 1776 de Britio
- organizoj: UNO (1945), NATO
- konstitucio: la 4-an marto 1789
- korupteco: 8,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
- ekonomio: 3169,0 Md (1998, takso)
- por kapo: 11,50 kd (1998, takso)
- kreskanta elcento: 4,1% (1999, takso)
- inflacio: 2,2% (1999)
- senokupeco: 4,2% (1999)
- valuto: 1 dolaro ($)
Historio
Vidu apartan artikolon: Historio de Usono
ekonomio
Agrikulturo de Usono
Esperanto en Usono
Vidu apartan artikolon: Usono:Esperanto-movado
Stella Toogood Cope (1914-2004), D kaj FD (kvakerismo) en Berkeley/Kalifornio, mortis la 1-an de aŭgusto pro kancero.
Kategorio:Nordameriko
!
ja:アメリカ合衆国
ko:미국
ms:Amerika Syarikat
simple:United States
th:สหรัฐอเมริกา
zh-min-nan:Bí-kok
Andreas Sigismund MARGGRAFKemio > Andreas Sigismund MARGGRAF < Sciencisto
----
Andreas Sigismund MARGGRAF (naskiĝis la 3-an de marto, 1709 en Berlino, mortis la 7-an de aŭgusto, 1782 en Berlino) estis germana kemiisto.
Andreas Sigismund Marggraf estis asistanto (1735-1738) en la kortega apoteko de sia patro, en Berlin. Li iĝis ano de la Scienca Akademio (1738) kaj reprezentis la kemiajn esplorojn. Li estis gvidanto (1754-1760) de kemia laboratorio de la Germana Scienca Akademio, iĝis direktoro (1760-1782) de la fizika klaso de la Akademio.
Li ellaboris i.a. novajn metodojn por la estigo de fosforo , zinko, salpetro, azota acido.
Li okupiĝis i.a. pri esploro de la vinfalsado, anstataŭigo de vera kafo per semoj de hejmaj plantoj.
Li pruvis en la jaro 1747, ke kelkaj betoj havas la saman sukeron kiel tiu de la sukerkano. Tiu ĉi malkovro famigis lian nomon mondvaste.
En tiu epoko la sukerenhavo de la betoj estis malmulta, inter 0,5-1,5 % je verda maso (3,5-6 % je seka maso). Tiu ĉi fakto kaj la abundo je kansukero ne instigis la elformadon de la industriaj metodoj, kiuj celintus la ekstrakton de sukero el betoj. La sukerindustrio formiĝis nur post tio, ke Franz Karl ACHARD scienca posteulo de Marggraf selektis sukerbeton pli riĉan je sukero ol la normala beto, kaj kiam la politiko de Napoleono la 1-a kontraŭ Britio, t. e. la Kontinenta bojkoto malpermesante ĉian komercon kun Brito ĉesigis la provizadon de kansukero, tial la betsukero prezentis ne nur eblan sed nun ne plu tro multekostan surogaton.
1845Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1845
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1845 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 3-a de marto : Florido fariĝis la 27-a ŝtato de Usono.
- 29-a de decembro : Teksaso fariĝis la 28-a ŝtato de Usono.
- Universal (Sotos Ochando) kreita.
Naskiĝoj
- 3-a de marto : Jan Micislaw BAUDOUIN DE COURTENAY
- 27-a de marto : Wilhelm Conrad RÖNTGEN
- 24-a de aprilo : Carl SPITTELER
- 27-a de julio : Leon FAUVART-BASTOUL
Mortoj
- 8-a de junio : Andrew JACKSON
----
1840 | 1841 | 1842 | 1843 | 1844 | 1845 | 1846 | 1847 | 1848 | 1849 | 1850
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1845년
simple:1845
1847Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1847
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1847 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Usono : Utaho : Mormonoj gvidataj de Brigham YOUNG translokiĝis okcidenten kaj haltis en la Valo Sallaga.
- 13-a de januaro : La Traktato de Cahuenga finis la Militon Meksikia-Usonan en Kalifornio.
- Anglio : La romano Jane Eyre de la angla verkistino Charlotte Brontë aperis.
Naskiĝoj
- 11-a de februaro : Usono : Edisono
- 3-a de marto : Skotlando : Alexander Graham BELL
- 14-a de marto : Antônio de CASTRO ALVES
- 8-a de novembro : Bram STOKER
Mortoj
-
----
1842 | 1843 | 1844 | 1845 | 1846 | 1847 | 1848 | 1849 | 1850 | 1851 | 1852
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1847년
simple:1847
SkotlandoGeografio > Eŭropo > Britio > Skotlando
----
angle kaj skote Scotland [SKOT-lnd], gaele an Alba [an AL-a-pa]
----
gaele
Skotlando aŭ Skotio estas antaŭa reĝlando de nordokcidenta Eŭropo. Ĝi situas en la norda parto de Britio. Skotlando kuniĝis kun la reĝlando Anglio por konstitui la Reĝlandon Britujon en 1707. Britujo plus Nord-Irlando estas la Unuiĝinta Regno de Britio kaj Nord- Irlando.
La ĉefurbo de Skotlando estas Edinburgo.
La lingvoj parolataj en Skotlando estas la angla (kontinuo inter la norma dialekto kaj la loka skota lingvo), la skotgaela lingvo kaj la lingvoj de lastjarcentaj enmigrintoj. La lingvo norn de la Ŝetlandaj Insuloj estas malaperinta. Kvankam la gaela estas izolita en la Highlands multegaj loknomoj en la tuta lando havas gaelajn elementojn, ofte en angligita formo, ekzemple aber (riverfino), baile, bal (urbo), beinn, ben (monto, laŭvorte kapo), innis (insulo), loch (lago).
La loĝantoj estas ĉirkaŭ 5.120.000, dismetiĝitaj tre neunuforme: en la Central Belt (industri-zono de Glasgovo al Edinburgo) la loĝdenseco estas 700 loĝantoj/km², en kelkaj regionoj de la Highlands malpli ol du loĝantoj je km².
La valuto de Skotlando estas la skota pundo ([sterling] pound), dividita en 100 pencoj (pence, sing. penny), kiu samvaloras la anglan pundon. La angla pundo estas kursanta en Skotlando kaj inverse.
Religioj
La plimulto de la skotoj apartenas al la Eklezio de Skotlando (presbiteriana, Church of Scotland), kutime vokata the Kirk – kvankam oficialaj membroj estas eta minoritato, ĉirkaŭ 600.000 homoj. La Eklezio de Skotlando havas ĉirkaŭ 1.400 diservistojn.
En 1843 la Libera Eklezio de Skotlando (Free Church of Scotland) disiĝis de la Eklezio de Skotlando.
En 1893 de la Eklezio de Skotlando disiĝis la Libera Eklezio Presbiteriana de Skotlando (Free Presbyterian Church of Scotland), kies celo estas teniĝi kiom eble plej fidela al la origina spirito de la Reformacio.
La Katolikan Eklezion de Skotlando direktas kardinalo WINNING.
Pli malgrandaj kongregacioj estas la Baptista Eklezio, la Metodista Eklezio, la eksterlandaj presbiterianaj eklezioj, la komunumoj juda kaj islama, la bahaanoj, la druidoj, ktp.
Fizikaj karakterizoj
bahaanoj
Skotlando havas areon de 78.762 km². Ĝi etendiĝas de la latitudo de Bergen (Norvegio) norde ĝis la latitudo de Flensburg (norda Germanio) sude. En la sudo la angla landlimo, de Gretna Green okcidente al Berwick upon Tweed oriente, estas unika surtera limo. Oriente Skotlandon banas la Norda Maro, norde kaj okcidente Atlantiko. La plejgranda longeco de la lando – de Cape Wrath al Mull of Galloway – estas 360 km, la plejgranda larĝeco – de Adnamurchan Point okcidente al Peterhead oriente – 225 km.
De la fizika vidpunkto eblas dividi Skotujon en tri partojn:
Highlands
La Highlands ("altaj landoj") estas norda montara regiono kovrita de erikejoj. En la maro antaŭ la la norda bordo situas la insularoj Orkadoj kaj Ŝetlandoj. Antaŭ la okcidenta marbordo estas la Hebridoj.
La marbordo de la Highlands estas dentumita de multaj fjordoj (Moray Firth, Firth of Tay, Firth of Forth), kiuj profunde enpenetras internen.
Longa, profunda kaviĝo, la Glen Mor aŭ Great Glen, kiu etendiĝas de la Firth of Lorne al la Moray Firth, apartigas la nord-okcidentajn Highlands kaj la Grampianajn Montojn. Laŭlonge de la preskaŭ tutan Glen Mor troviĝas la vastaj lagoj Ness (Loch Ness) kaj Lochy (Loch Lochy). Tiuj lagoj, pere de la Kanalo de Kaledonio, interkomunikigas Atlantikon kaj Nordan Maron.
Montaro Cairgorms, kun la pinto Macdhui (Ben Macdhui) (1312 m), estas la ĉefa montogrupo de la Grampianoj. Ben Nevis (1345 m) estas la plej alta monto de Britujo.
Lowlands
La Lowlands (malaltaj landoj") konsistigas la valoj de la riveroj Tay, Forth kaj Clyde. Temas pri regiono kun plejmulto da loĝantoj kaj industrioj – tri kvaronoj da la skotoj loĝas tie. La Lowlands najbaras norde kun la montetoj Ochil (Ochil Hills), sudaj antaŭmontoj de la Highlands, kaj sude kun la Pentland Hills kaj la Lammermuir Hills, kie komencas la Uplands.
Uplands
La Uplands ("Supraj landoj") estas montara regiono, tamen ne tiel senplanta kiel la Highlands. La plej altaj montopintoj estas Merrick (843 m), Rhinns of Kells (816 m) kaj Cairnsmore of Carsphain (786 m).
La ĉefaj riveroj de Skotlando estas Tay (198 m), Clyde (157 m), Spey (155 m), Tweed (145 m), Dee (140 m) kaj Forth (80 m). Ĉiuj, escepte de Clyde, enfluas en la Nordan Maron. La ĉefaj lagoj estas Loch Lomond kaj Loch Awe en la okcidento, Loch Tay, Loch Rannoch kaj Loch Ericht en la Grampianoj, Loch Ness kaj Loch Lochy en la Glen Mor, Loch Maree kaj Loch Shin apud la norda marbordo.
Klimato
La klimaton de la Britaj Insuloj ege influas la oceano, precipe en la okcidentaj regionoj. Pro la atlantikaj malaltaj atmosferaj premoj la mezvaloro de precipitaĵo estas rimarkinde alta. Sed pro la Golfofluo la klimato estas milda kaj unuforma relative al la latitudo. En Edinburgo la mezuma jara temperaturo proksimumas 10° (3°-4° dum la vintro, 14°-16° dum la somero).
Flaŭro
Kardono estas la simbolo de Skotlando. Kune kun eriko kaj filiko]j kardonoj troviĝas preskaŭ ĉiuloke. La Lowlands estas riĉaj de [[spartio]]j, kaj ilia vegetalaro similas la kontinentan. En la okcidenta marbordo abundas [[fuksioj, rododendroj kaj azaleoj; en la Highlands eriko kaj filikoj. La flaŭro de la Grampianoj estas alpa.
Faŭno
En Skotlando troviĝas bestoj, kiuj ne ĉeestas en cetera Eŭropo: la Rhum-a muso, la sovaĝa ŝafo de la insuleto de Soay, la birdoj de St. Kilda. La klifaroj estas rifuĝejo de multaj specoj de birdoj. En la marĉaj zonoj troviĝas la kokbirdo skota lagopo (Lagopus scoticus).
Strukturo de la Ŝtato
Ŝtatestro estas la reĝ(in)o de Britujo, aktuale Elizabeto la 2-a.
La ĉefo de la registaro de la Unuiĝinta Regno estas la ĉefministro de la Unuiĝinta Reĝlando, nuntempe Tony BLAIR.
La ĉefo de la registaro de Skotlando estas la ĉefministro (First Minister) de Skotlando. La aktuala ĉefministro estas Jack McCONNELL. La vic-ĉefministro (Deputy First Minister and Justice Minister) okupiĝas, kune kun la ĉefministro, pri la internaciaj aferoj de Skotlando. Kiel ministro de justico li/ŝi ankaŭ okupiĝas pri la enlandaj aferoj, inkluzive de la administrado de justico, la polico, la prizonoj, la libereco de informado. La nuna Deputy First Minister estas Jim WALLACE.
La leĝfaran povon de la Unuiĝinta Regno praktikas la parlamento de la Unuiĝinta Regno. Skotlando sendas 73 anojn al la londona Ĉambro de la Deputitoj.
La leĝfaran povon en Skotlando praktikas la Skota Parlamento, krom pri tio, kiu apartenas al la kompetenteco de la Brita Parlamento. Oni elektas la parlamenton je du trionoj laŭ la majoritata balotsistemo, je unu triono laŭ la proporcia sistemo. La parlamento leĝdonas en multaj fakoj: sano, instruado, polico, decentrigo, ekonomia evoluado, ktp. Ĝi havas limigitan povon de impostado.
Ekde 1995 lokaj registaroj reorganiziĝis surbaze de 29 unitary authorities (unuecaj aŭtoritatoj). Ĝis 1974 Skotlando estis dividata en shires (distriktoj) kaj cities (urboj). La malnovajn distriktojn oni uzas nuntempe nur katastre.
Jen la nuna administra divido de Skotlando (29 unitary authorities kaj 3 island authorities) kun loĝantoj laŭ nombrado de 1993 (diktipe la urboj) :
| FIRMA TERO |
loĝantoj |
| Aberdeen (urbo) |
218.220 |
| Aberdeenshire |
223,630 |
| Angus |
111.020 |
| Argyll (Argajlo) kaj Bute |
139.020 |
| Clackmannan |
48.660 |
| Dumbarton kaj Clydebank |
97.790 |
| Dumfries kaj Galloway |
147.900 |
| Dundee (urbo) |
153.710 |
| Edinburgo (ĉefurbo) |
441.620 |
| Falkirk (urbo) |
142.610 |
| Fife |
351.200 |
| Glasgovo (urbo) |
623.850 |
| Highland |
206.900 |
| Inverclyde |
89.990 |
| Midlothian |
79.910 |
| Moray |
86,250 |
| Norda Ayrshire |
90.550 |
| Norda Lanarkshire |
326.750 |
| Okcidenta Lothian |
146.730 |
| Orienta Ayrshire |
123.820 |
| Orienta Dunbartonshire |
110.220 |
| Orienta Lothian |
85.640 |
| Orienta Renfrewshire |
86.780 |
| Perthshire kaj Kinross |
130.470 |
| Renfrewshire |
176.970 |
| Scottish Borders (Skotaj Limlandoj) |
105.300 |
| Stirling (urbo) |
81.630 |
| Suda Ayrshire |
113.960 |
| Suda Lanarkshire |
307.100 |
| ENTUTE |
5.048.200 |
| INSULOJ |
|
| Okcidentaj Insuloj |
29.410 |
| Orkadoj |
19.760 |
| Ŝetlandoj |
22.830 |
| ENTUTE |
72.000 |
| ENTUTE SKOTLANDO |
5.120.200 |
Juro en Skotlando
La skota jura sistemo malsimilas la anglan. Juro en Skotlando baziĝas sur du fontoj, la aro da promulgitaj leĝoj (enacted law) kaj la common law.
La enacted law originiĝas el pluraj leĝfaraj ensembloj: romia juro de la justiniana korpuso, eklezia juro, aktoj de la skota parlamento (antaŭ 1707 kaj post 1999, t.e. kiam eksistis skota parlamento), reĝaj proklamoj, traktatoj de la Eŭropa Unio aŭ eŭropaj leĝoj, lokaj leĝoj (by-laws).
La common law derivigas sian aŭtoritaton de la verdiktoj de la kortumoj kaj baziĝas sur la skota tradicio jura.
La angla lingvo en Skotlando
La skotlanda angla (Scots aŭ Lallans) estas tre karakteriza en la komunumo de la parolantoj de la angla. Ĝi kaj la nordaj anglaj dialektoj havas multajn karakterizojn komunaj. Ambaŭ devenas de la anglosaksa lingvo parolata norde de rivero Humber.
La ĉefaj fonetikaj kaj skribaj faktoj specifaj de la Scots estas ĉi tiuj:
- La sonon /ĥ/, malaperintan en la angla de Anglio, oni skribas ch (loch [loĥ], lago);
- La anglosaksa hw oni prononcas [hw] pli malpli kiel en Usono, ne [w] kiel en Anglio, kaj skribas quh (quhyte, white, "blanka");
- La [a:] de la anglosaksa ne ŝanĝis (ĝi ixis [o:] en Anglio) (laird, lord)
- Longecon de vokalo oni indikas per i aŭ y (heid [he:d], head, "kapo"; laird, lord);
- k ofte respondas al angla ch (breeks, breeches; kirk, church, "kirko")
- Oni ĉiam prononcas r;
- Vokaloj ne ŝanĝas antaŭ r (bird [bird] "birdo"·; word, [ward], "vorto")
- Estas multaj leksikaj malsimilaĵoj (bonnie, good, "bona"; how are you keepin?, how are you?, "Kiel vi fartas?"; the back of nine, past nine, "post la 9-a"; ktp).
Kiel ekzemplo de Scots jen fama poemo de Robert BURNS:
O ye wha are sae guid yoursel,
Sae pious and sae holy,
You've nought to do but mark and tell
Your Neebour's fauts and folly!
Whase life is like a weel-gaun mill
Supply'd with store o' water,
The heapet happer's ebbing still,
And still the clap plays clatter.
|
Ho vi kiu estas tiom bona mem,
tiom pia kaj tiom sankta,
vi havas nenion por fari krom marki kaj diri
la misojn kaj stultaĵojn de via najbaro!
Kies vivo estas kiel muelilo bonfunkcianta
provizita per ujo da akvo,
??
??
|
Wha, who; sae, so; guid, good; nought, nothing; neebour, neighbour; fauts, faults; whase, whose; weel-gaun, well going; heapet hopper, heaped hopper.
Historio de Skotlando
Robert BURNS
Romia epoko
La plej malnovaj loĝantoj de Skotlando estis la misteraj Piktoj, pri kiuj oni scias malmulte kaj multe sindemandas.
La historiisto Tacito transrakontis al ni ke en la jaro 77 lia bopatro Julio Agrikolo, guberniestro de Britio, plivastigis la Romian Imperion ĝis linio traskotlanda de Clyde al Forth. En nekonata loko, kiun Tacito nomas Mons Graupius, li venkis Kalgakon, reĝon de la kaledonoj.
Sub Antonino oni konstruis remparon de Clyde al Forth (Vallum Antoninum).
La romianoj forlasis Kaledonion (nunan Skotlandon) cirkaŭ en la jaro 155. Ili reiris tien dum mallonga periodo de 159 al 163.
De la 6-a al la 10-a jarcento
En 563 Sankta Kolumba (St. Columba) venis al la insulo Iona kun dekdu kunuloj. Tie li fondis monakejon, el kiu lia kristana predikado disiĝis tra la tuta Skotlando.
La vikingaj atakoj komencis en 793 (detruo de la monakejo de Lindisfarne). Iona estis atakata en 794. La Orkadoj, la Ŝetlandoj kaj la Hebridoj fariĝis skandinavaj kolonioj.
En 843 Kenneth MACALPIN proklamis sin reĝo de la Piktoj kaj de la Skotoj (la du keltaj popoloj de Skotlando).
De la 11-a al la 15-a jarcento
Per venko en la batalo de Carham (1018) Malcolm II konkeris Lothian.
Sub Macbeth, kiu reĝis de 1040 al 1054, la reĝlando ĝuis periodon pacan kaj prosperecan. Ĝi finiĝis pro la atako de Malcolm la 3-a Canmore. Malcolm estas la unua invadinto veninte de Anglio.
En tiu tempo komenciĝis franca kultura influo pri arkitekturo, juro, leksiko. Tiun komunan senton renovigos Roberto BRUSO (Robert the Bruce aŭ the Brus) en 1326 per la trakto de Corbeil.
Ĉe la fino de la 12-a jarcento Skotlando estis tute submetita al Anglio, post la anglaj venkoj en Dunbar kaj Berwick. La Ŝtono de Scone (Stone of Scone aŭ Stone of Destiny), sur kiu la skotaj reĝoj estis kronataj, estis translokata de Scone al Londono. Eduardo I la Longfemura (Longshanks) nomumis Johanon de Warenne guberniestro de Skotlando.
La skotoj ekribelis kontraŭ la subpremado sub la gvidado de Vilhelmo WALLACE kaj atingas grandan venkon en Sterling Bridge en la jaro 1297. Wallace rekonkeris Berwick kaj rabekskursis Northumberland. En 1298 oni nomumis lin Gardanto de la Reĝlando. La 22-an de julio 1298 Wallace estis batalsuperata en Falkirk.
En 1306 Roberto Bruso iĝis reĝo de Skotlando. En 1314 li transiris la landlimon kaj supervenkis apud Bannockburn.
En 1468 Margerita, filino de Kristiano I reĝo de Danlando kaj Norvegio, dote donis al Jakobo la 3-a de Skotlando la Orkadojn kaj la Ŝetlandojn, norvegajn dum ses jarcentoj.
16-a kaj 17-a jarcentoj
17-a jarcento
La 8-an de decembro 1542 naskiĝis Maria, filino de Jakobo V Stuarto. Ŝi fariĝis reĝino je la aĝo de ses jaroj.
En 1558 Maria Stuarta, kiu estis katolika, edziniĝis al la Daŭfeno de Francio. Reveninte hejmen ŝi trovis landon protestanta.
En 1557 areto da protestantaj nobeloj, kontraŭaj al la edziniĝo de Maria kun "papisto" fiksis pakton "inter Dio kaj la popolo" (la Covenant). Inter la subskribintoj estis la grafoj de Argajlo (Argyll), Morton kaj Glencairn kaj Johano ERSKINO (John ERSKINE) de Dun. Ne klaras ĉu Dio subskribis la pakton.
En 1599 Johano KNOX, eks-pastro katolika, estis ordinata diservisto de la Eklezio de Skotlando en la katedralo de Edinburgo. Knox iĝos ĉefa gravulo en la lukto pri la trudado de presbiterianismo en Skotlando.
Jakobo Stuarto, filo de Maria kaj Lordo Damley, fariĝis reĝo de Skotlando post la perforta abdiko de lia patrino en 1567. Li estis apenaŭ 13-monata.
La kronon de Anglujo, kiu rajte apartenus al Maria, kies praavino estis Margerita, fratino de Henriko la 8-a Tudoro, ekhavis Elizabeta ĉar ŝi estis protestanta. Post la ekzekuto de Maria kaj la morto de Elizabeta, kiu havas neniun idon, Jakobo ricevis ankaŭ la kronon de Anglio kaj iĝis Jakobo I de Anglio kaj IV de Skotlando (Unuiĝo de la Kronoj, 1603). Jakobo transloĝiĝis al Londono kaj neniam revenis al Skotlando.
Jakobo VII konvertiĝis al katolikismo ĉirkaŭe en 1672. Ekestis paradoksaĵo ĉar katoliko estis la ĉefo de la Eklezio de Anglujo. En 1688 alvenis el Nederlando Vilhelmo Oranĝo (William of ORANGE), kiu akiris la tronon foriginte Jakobon.
18-a jarcento
Post la Akto de Unio de 1707 la historio de Skotlando miksiĝis al la historio de Britujo.
Naskiĝo de la brita flago el la kunfandigo de la krucoj de S-ta Georgio (Anglio) kaj de S-ta Andreo (Skotlando).
La partizanoj de la Stuartoj estis fine disbatataj en Culloden en la jaro 1746.
Novaj leĝoj celis la disfaligon de la identeco kaj ekonomiaj strukturoj de la klanoj, faciligis terkonfiskadon, limigis la rajton de posedo de armiloj, malpermesis al la civiluloj surmeti tartanojn kaj ludi sakŝalmojn (Highlands Dress Proscription Act, 1782).
Ene de la klan-sistemo tero estis konsiderata komuna proprieto. Post multaj generacioj la klanestroj emis amasigi riĉaĵojn kaj fremdiĝi de la aliaj klananoj. En la 18-a jarcento ili plu ne respektis la klanajn rajtojn; la nobelaj klanestroj loĝis en urboj, skotaj aŭ anglaj, kaj eĉ ne parolis la gaelan.
Kiam en la Lowlands iĝis pli profita anstataŭigi homojn per bredbestoj la nobeloj ne hezitis eĉ momenton: la Cheviot- kaj Blackface-ŝafoj rentumis pliege ol kamparanoj. La grandan "sukceson" de la bienposedantoj ekde 1785 oni vokis la Clearances (maldensigoj): la kamparanoj estis transplantataj al la malriĉa marbordo.
Post 1820 la rifuĝintoj estis je la limo de la vivrimedoj: la fiŝkaptaĵo malpliiĝis, la lupagoj plialtiĝis.
19-a kaj 20-a jarcentoj
Post jarcentlonga subpremado la registoj "ekkonsciis" pri la viktimoj de la Clearances. Per la Crofters Act de 1886 ili certigis la posedon de la tero al la kamparanoj kaj prizorgis por ke la elpelitoj ricevu kompensojn.
Dum la ekonomia krizo de la jaroj 1920-30 renaskiĝis la skota naciismo. En 1934 estis fondata la Skota Nacia Partio (Scottish National Party, SNP).
La malkovro de nafto sub Norda Maro revekigis la deziron pri aŭtonomio.
La 11-an de septembro 1997 la skotaj voĉdonantoj jesis la projekton de aŭtonomio de la labor-partio. La jesoj venkis je 74,3%. En la majo de 1999, unuafoje dum tri jarcentoj, la skotoj elektis sian parlamenton.
Ankaŭ vidu: Orknejaj Insuloj
als:Schottland
ja:スコットランド
ko:스코틀랜드
ms:Scotland
simple:Scotland
Gudrun PAUSEWANGLiteraturo > Germanlingva Literaturo > Gudrun PAUSEWANG < Germana Lingvo
----
Gudrun PAUSEWANG [gudrun PAŬsevang], origine: Gudrun WILCKE (naskiĝis la 3-an de marto, 1928) estas germana verkistino.
Ŝi naskiĝis en Wichstadtl (nuntempe: Mladkov en Bohemio). Ŝia patro pereis dum la Dua Mondmilito kaj kun la resto de la familio ŝi post la milito devis forlasi sian hejmregionon. En Wiesbaden, Hesio ŝi trovis novan hejmon.
Post la abiturienta ekzameno en la jaro 1948 ŝi fariĝis instruistino. Ŝi multe vojaĝis (ĉefe al Suda Ameriko kaj Azio) kaj laboris kiel instruistino en Ĉilio, Venezuelo kaj Kolombio.
La verkaro de Gudrun Pausewang konsistas ĉefe el romanoj kaj rakontoj por plenkreskuloj, junuloj kaj infanoj. Ĉefaj temoj estas la kultura/socia vivo en Suda Ameriko, la okazaĵoj en Germanio post la Dua Mondmilito kaj la zorgoj pri la estonto de la homaro.
Listo de verkoj
- Rio Amargo (romano, 1959)
- Der Weg nach Tongay (rakonto, 1965)
- Plaza Fortuna (romano, 1966)
- Bolivianische Hochzeit (romano, 1968)
- Guadalupe (romano, 1970)
- Hinterm Haus der Wassermann (porinfana verko, 1972)
- Aufstieg und Untergang der Insel Delfina (romano, 1973)
- Karneval und Karfreitag (romano, 1976)
- Kunibert und Killewamba (porinfana verko, 1976)
- Die Not der Familie Caldera (porinfana verko, 1977)
- Auf einem langen Weg (porinfana verko, 1978)
- Der Streik der Dienstmädchen (porinfana verko, 1979)
- Rosinkawiese (1980)
- Ich habe Hunger, ich habe Durst (porinfana verko, 1981)
- Die letzten Kinder von Schewenborn (rakonto, 1983)
- Kinderbesuch (romano, 1984)
- Pepe Amado (romano, 1986)
- Die Wolke (romano, 1987)
- Ich gebe nicht auf (rakontoj, poemoj, preĝoj, 1987)
- Der Großvater im Bollerwagen (porinfana verko, 1988)
- Fern von der Rosinkawiese (1989)
- Reise im August (porjunalara verko, 1992)
- Der Schlund (romano, 1993)
- Die Kinder in den Bäumen (porinfana verko, 1994)
- Der Glücksbringer (romano, 1995)
- Die Verräterin (porjunulara verko, 1995)
- Hörst du den Fluss, Elin? (porjunulara verko, 1998)
En Esperanto aperis
La avo en la ĉareto / Trad. kaj eld.: Nora CARAGEA. - Frankfurt am Main: Caragea, 1999. - 62
p. : multaj ilustr.
ISBN 3-00-004992-4
La infanoj en la arboj / Esperantigis: Nora Caragea. Ilustr.: Inge STEINEKE. - Maribor: Inter-Kulturo, 1995. - 62 p. :
multaj ilustr.
ISBN 961-6075-10-1
Kuniberto kaj Kilevamba / Trad. kaj eld.: Nora Caragea. Bildoj: Friedrich KOHLSAAT]. - 1. eld. - Maribor: Inter-Kulturo, 2001. -
107 p. : ilustr.
ISBN 3-00-008497-5
La lastaj infanoj de Oldrovalo : aŭ ... Ĉu tiel aspektos nia estonteco? : rakonto / Joachim GIESSNER (trad.). - Paderborn: Esperanto-Centro, 1987. - 77 p.
ISBN 3-922570-44-5
Ekstera ligilo
el Monato (gazeto) (2002/6, p.20)
1975Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1975
Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
Jardekoj: 1940-oj - 1950-oj - 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj
Jaroj: 1970 - 1971 - 1972 - 1973 - 1974 - 1975 - 1976 - 1977 - 1978 - 1979 - 1980
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1975 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 60-a Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago.
- En La Chaux-de-Fonds estas fondita Kultura Centro Esperantista.
- Ivo LAPENNA publikiĝis Hamburgo en perspektivo.
- Fondita (15-a de decembro) la Eldona Spirita Societo Francisko Valdomiro Lorenz
- Grekio iĝas demokratia respubliko.
- Revolucio de la diantoj en Portugalio finas diktaturon.
- Angolo kaj Kabo-Verdo sendependiĝas de Portugalio.
- Malavio: Ĉefurbiĝas Lilongwe.
- Indonezio okupas armeo Orientan Timoron.
- Merkuron vizitas Mariner 10.
- Al UNO aniĝas Kabo-Verdo, Komoroj, Mozambiko, Papuo-Nov-Gvineo, Sao-Tomeo kaj Principeo kaj Surinamo.
- Dahomeo ŝanĝas sian nomon al Benino.
- Nordmarianoj iĝas "Asociigita teritorio kun Usono".
- Hispanio forlasas Okcidenta Saharo al Maroko kaj Maŭritanio.
- Mikrosofto fondiĝis per Bill GATES kaj Paul ALLEN.
- Kreita Unio
- La aŭstra piloto Niki LAUDA gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.
Naskiĝoj
- 22-a de februaro : Drew BARRYMORE, aktorino
- 4-a de junio : Angelina JOLIE
- 17-a de decembro : Milla JOVOVICH, aktorino kaj fotomodelulo
- 30-a de decembro : Tiger WOODS, golfsportisto
Mortoj
- 3-a de januaro : Robert NEUMANN
- 19-a de februaro : Stanislav NEUMANN
- 3-a de marto : Therese GIEHSE
- 12-a de aprilo : Josephine BAKER
- 23-a de aprilo : Hasan KOCAMAN
- 23-a de junio : Per WAHLÖÖ
- 9-a de aŭgusto : Dmitri ŜOSTAKOVIĈ
- 20-a de novembro : diktaturestro de Hispanio, Francisco FRANCO.
- 4-a de decembro : Hannah ARENDT
- 7-a de decembro : Thornton WILDER
----
1970 | 1971 | 1972 | 1973 | 1974 | 1975 | 1976 | 1977 | 1978 | 1979 | 1980
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1975年
ko:1975년
simple:1975
th:พ.ศ. 2518
Therese GIEHSETeatro > Therese GIEHSE < Aktoroj < Kino
----
Therese GIEHSE [tereze gize] (naskiĝis la 6-an de marto, 1898, mortis la 3-an de marto, 1975) estis germana aktorino.
Therese Giehse naskiĝis en Munkeno. De 1925 ĝis 1933 kaj ŝi laboris por la Münchner Kammerspiele. En la jaro 1933 ŝi kune kun Erika MANN fondis la kabaredon Die Pfeffermühle, kiu tamen mallonge poste pro la politika situacio en Germanio nur eksterlande povis turnei.
Post la Dua Mondmilito Therese Gift laboris kun Bertolt BRECHT en Zürich kaj Berlino. Krom en teatraĵoj de Brecht (i.a. kiel Mutter Courage) ŝi brilis en dramoj verkitaj de Gerhart HAUPTMANN, Henrik IBSEN, Friedrich DÜRRENMATT kaj Maksim GORKIJ.
En filmoj ŝi malofte aperis, sed menciindaj estas Mädchen in Uniform (Germanio, 1958) kaj Lacombe Lucien (Germanio/Francio/Italio, 1973). Ŝi mortis en Munkeno.
1987Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1987
Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
Jardekoj: 1950-oj - 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj
Jaroj: 1982 - 1983 - 1984 - 1985 - 1986 - 1987 - 1988 - 1989 - 1990 - 1991 - 1992
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta je ĵaŭdo (vidu ĉi tie kalendaron).
En la jaro 1987 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 72-a Universala Kongreso de Esperanto en Varsovio.
- Skismo de Loglano, oni kreis la Loĵbano.
- Lingva projekto Unitario proponita de M. PLEYER.
- Sovetunio : Reformema Gorbaĉevo estriĝas.
- Bulgario : unuaj demokratiaj elektoj.
- Burkino : Blaise COMPAORE elektatas prezidento.
- Esperantio : Jubileo de Esperanto
- 23-a de februaro : Supernovao eksplodas en la Granda Maĝelana Nubo.
- Floréal MARTORELL eklernis Esperanton.
Naskiĝoj
Mortoj
- 9-a de januaro : João ANDRADE
- 22-a de februaro : Andy WARHOL
- 3-a de marto : Bernhard GRZIMEK
- 3-a de marto : Hana VÍTOVÁ
- 14-a de majo : | | |