Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
30-a De Januaro

30-a de januaro

Historio > Tagoj > la 30-a de januaro ---- La 30-a de januaro estas la 30-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 335 tagoj restas (336 en superjaroj). Je la 30-a de januaro okazis, interalie:

Eventoj


- 1933 : Adolf HITLER iĝis regna kanceliero en Germanio.
- 1948 : Mortigo de Mahatma GANDHI, hinda politikisto
- 1972 : Bloody Sunday (Sanga dimanĉo). En Derry/Londonderry (Norda Irlando), irlandaj katolikoj manifestacias por civilaj rajtoj. Brita armeo pafas ilin, mortigante 13 kaj vundante 14 pliajn.

Naskiĝoj


- 1781 : Adelbert VON CHAMISSO, Francio
- 1882 : Franklin D. ROOSEVELT
- 1937 : Vanessa REDGRAVE
- 1910 : Carola HÖHN
- 1942 : Heidi BRÜHL
- 1962 : Abdullah la 2-a, reĝo de Jordanio

Mortoj


- 1938 : Cairbar SCHUTEL
- 1948 : Mohandas K. GANDHI
- 1948 : Orville WRIGHT, usona aviadila pionero kaj aviadil-konstruisto
- 1951 : Ferdinand PORSCHE, aŭstra aŭtokonstruisto
- 1963 : Francis POULENC

Specialaj tagoj kaj festoj


-

Tagoj de semajno

La 30-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Lundo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
- Mardo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
- Merkredo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
- Vendredo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
- Sabato en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Dimanĉo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095.

Vidu ankaŭ jenon:


- 29-a de januaro | 31-a de januaro
- 30-a de decembro | 28-a de februaro | 29-a de februaro
- Historio - Tagoj. ja:1月30日 ko:1월 30일 simple:January 30 th:30 มกราคม

Historio

La historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio. (NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.) ---- :Historio de Scienco kaj Teknologio

Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)

:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj

Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj

: datadmetodoj - arĥivoj

Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj

:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -

Bataloj Famaj

Civilizoj

:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro

Dinastioj

vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)

Historio de kontinentoj


- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo

Kalendaroj

:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro

Imperioj

Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj) :Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio

Mapoj

:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500] Vidu ankaŭ: Geografio Diaoyu-Insularo De Ĉinio

Militoj

vidu la Listo de militoj

Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj

Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj

Okazintaĵoj

:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto

Regionoj

:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp

Rolantoj

:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj

Tempordigo: Famaj aŭ klasikaj epokoj:
- Inter-du-milita epoko (Eŭropo, 20 jarcento)
- "Jarcento de Ludoviko la 14-a (Francio 17-a jarcento)
- Mezepoko
- Renesanco (Eŭropo 15-a jarcento -Italio - aŭ 16-a jarcento - aliaj landoj)

Historio enklasigata laŭ dato


- Jarcentoj
  - 19-a jarcento
  - 20-a jarcento
  - 21-a jarcento
  - ...
- Tagoj
  - januaro
    - 1, 2, 3, ... Komparu kun:

arkeologio, analo... fiu-vro:Aolugu ja:歴史 ko:역사 ms:Sejarah simple:History th:ประวัติศาสตร์ zh-min-nan:Le̍k-sú

Tagoj

Historio > Tagoj ----

Tagoj en historio:

laŭ aranĝo de 2005

Sentabele:


- januaro
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- februaro
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, (30)
- marto
  - 1, 2, 3, 4, 5,6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- aprilo
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- majo
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- junio
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- julio
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- aŭgusto
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- septembro
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- oktobro
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- novembro
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- decembro
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31

Vidu ankaŭ


- Tago
- Festa kaj Feria Tago Kategorio:Almanako ja:365日 ko:366일 zh-cn:历史上的今天 zh-tw:歷史上的今天

1933

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1933 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1933 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 25-a Universala Kongreso en Kolonjo.
- Publikita Peko de Kain de Ivan ŜIRJAEV.
- Publikita Gvidilo tra la Esperanto Movado de Gerrit Paulus de BRUIN.
- Apero de Enciklopedio de Esperanto.
- Brita Esperanto-Asocio anigis al UEA.
- 30-a de januaro : Adolf HITLER iĝis regna kanceliero de Germanio.
- Germana sekcio eliris la Tutmondan Asocion de Geinstruistoj Esperantistoj.
- Otto SIMON estas ekzilita de Nazioj.
- Carl VON OSSIETZKY arestita en koncentrejo.
- Germanio kaj Japanio eliris la Ligon de Nacioj.
- Usono : La Aŭtoritato de la Valo Tennessee en Alabamo establiĝis per akto de la nacia parlamento.

Naskiĝoj


- Miroslav HLAVÁČ
- Eurico FIGUEIRA
- Mario SOLA
- Salah GHANEM
- Irako: Himar Al-RASHID
- 3-a de januaro : Maxie WANDER
- 29-a de januaro : Sacha DISTEL
- 13-a de februaro : Kim NOVAK
- 14-a de marto : Michael CAINE
- 15-a de aprilo : Boris STRUGACKIJ
- 31-a de julio : Cees NOOTEBOOM
- 22-a de aŭgusto : Irmtraud MORGNER
- 13-a de novembro : Germanio : Peter HÄRTLING
- 4-a de decembro : Horst BUCHHOLZ

Mortoj


- 5-a de januaro : Calvin COOLIDGE
- 31-a de januaro: Anglio : John GALSWORTHY
- 18-a de marto: Japanio: JOŜINO Sakuzo
- 23-a de junio : M. F. ONNEN
- 9-a de julio: Viktoro POLGAR
- 30-a de julio : Bulgario : Georgi AKTARĜIEV
- 15-a de oktobro : Japanio : NITOBE Inazo
- 23-a de oktobro : Ivan ŜIRJAEV
- 9-a de decembro : Felikso ZAMENHOF
- Josef KOŽÍŠEK ----
1928 | 1929 | 1930 | 1931 | 1932 | 1933 | 1934 | 1935 | 1936 | 1937 | 1938
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1933年 ko:1933년 simple:1933 th:พ.ศ. 2476

Germanio

Geografio > Eŭropo > Germanio ---- La Federacia Respubliko Germanio (germane Bundesrepublik Deutschland ) estas demokrata federacia ŝtato meze de Eŭropo, kiu apartenas al la Eŭropa Unio. Ĝiaj najbaraj landoj estas Pollando, Ĉeĥio, Aŭstrio, Svisio, Francio, Luksemburgio, Belgio, Nederlando kaj Danio.

Geografio

Politika subdivido (federaciaj landoj

Badenio-Vurtembergo, Bavario, Berlino, Brandenburgio, Bremeno, Hamburgo, Hesio, Malsupra Saksio, Meklenburgo-Antaŭpomerio, Nord-Rejno-Vestfalio, Rejnlando-Palatinato, Saksio, Saksio-Anhalto, Sarlando, Ŝlesvigo-Holstinio kaj Turingio La regionaj ŝtatoj estas nomataj en Germanio federaciaj landoj ('Land' aŭ 'Bundesland', pl. 'Länder'). Ili estas teorie ŝtatkarakteraj politikaj unuoj. Ano de federacia lando estas ĉiu enloĝanto kiu havas tie sian oficialan loĝejon minimume ekde tri monatoj. La limoj de regiona ŝtato estas ŝanĝeblaj nur per plebiscito de la koncernaj enloĝantoj. Inter Federacio kaj regionaj ŝtatoj ekzistas divido de la taskoj. Ekzemple, nur la Federacio okupiĝas pri eksteraj rilatoj, defendo, valuto kaj mezuroj, kaj nur la regionaj ŝtatoj okupiĝas pri lernejoj. Multaj taskoj tamen estas komuna agadkampo de ambaŭ. La regionaj ŝtatoj estas reprezentataj en speciala germana organo, la Federacia Konsilio ('Bundesrat'), kiu havas certajn veto-rajtojn rilate al federaciaj leĝoj. Ĉar laŭ la germana konstitucio ĉiuj germanoj devas havi proksimume samajn vivkondiĉojn en la tuta lando, Germanio estas tre unuecisma federacia ŝtato (kompare ekzemple al Usono). Germana regiona ŝtato havas propran ĉefministron, registaron kaj parlamenton, sed ankaŭ konstitucion, flagon kaj ofte ankaŭ himnon.

Montaroj

Interalie: Alpoj, Elba Grejsmontaro, Ercmontaro, Luzacia Montaro, Harco La pli alta monto estas la Zugspitze (2962 m, en la Alpoj).

Riveroj

Interalie: Danubo, Elbo (rivero), Mulde, Odro, Rejno, Saale Pli > Listo de riveroj en Germanio

Lagoj

Interalie: Konstanca Lago, Müritz

Insuloj

Interalie: Rügen, Usedom, Fehmarn, Sylt, Helgoland, Föhr, Nordstrand, Pellworm

Historio

La etnogenezo, la estiĝo de la germana popolo, estis longdaŭra procezo. Post la disigo de latinidalingva okcidento kaj ĝermanlingva oriento, la orientfrankona regno fariĝis la lulilo de posta Germanio. Legu pli > Historio de Germanio

Politiko

Vidu ankaŭ: konstitucio (Germanio) La Federacia Respubliko estas federacia ŝtato laŭ popola suvereno. Centra organo estas la unuĉambra parlamento ('Bundestag'), elektita laŭ personigita proporcia baloto de la germanoj. La parlamento elektas interalie la ĉefministron (Kanceliero) kaj la superajn juĝistojn; la ĉefa laboro estas decidi pri la federaciaj leĝoj (kaj la ŝtata budĝeto). Oficperiodo estas kvar jaroj. Krom la parlamento ekzistas la Federacia Konsilio (FK, "Bundesrat"), kiu estas propra organo (ne konsiderata kiel parto de la parlamento) kaj daŭrigas la federaciisman tradicion de la 'Reichstag' antaŭ 1806. La FK konsistas el reprezentantoj de la regionaj subŝtatoj kaj kundecidas pri la federaciaj leĝoj (se ili tuŝas la interesojn de la regionaj subŝtatoj). Kiel dirite, la parlamento elektas nur la Federacian Kancelieron ('Bundeskanzler') laŭ propono de la Federacia Prezidento. La Kanceliero mem proponas al la Federacia Prezidento la ministrojn. Estas iom specialaj la reguloj rilate al elekto kaj malelekto de Kanceliero; plej gravas, ke la parlamento povas forelekti ĉefministron nur, se ĝi samtempe elektas novan. La plej alta reprezentanto estas la Federacia Prezidanto, elektita de speciala organo nomata Federacia Asembleo. Tiu organo kunvenas nur por elekti Fed. Prezidanton, normale do ĉiun kvinan jaron. Ĝi konsistas el ĉiuj anoj de la (federacia) parlamento kaj same granda nombro de homoj elektitaj de la parlamentoj de la regionaj ŝtatoj. Kvankam la Federacia Prezidanto havas ĉefe nur reprezentajn taskojn, restas certaj kompetentecoj specialaj por krizaj kazoj. Kutime Germanio estas regata de koalicio el du partioj, unu granda, unu malgranda. Tiuj du partioj havas la (absolutan) plimulton en la parlamento kaj komune formas la registaron. La du grandaj partioj estas la Kristandemokrata Unio (CDU) (en Bavario: Kristansociala Unio) kaj la Socialdemokrata Partio (SPD). Krome en la nuna parlamento (elektita lastfoje en 2005) sidas la frakcio de la verduloj ('Bündnis 90 / Die Grünen'), de la liberaluloj (FDP) kaj de la "Maldekstra Partio", kiu antaŭe nomiĝis PDS ("partio por demokrata socialismo").

Esperanto en Germanio

Ĉefartikoloj: Esperanto en Germanio, Historio de Esperanto en Germanio En nuna Germanio la neŭtrala movado estas organizita en Germana Esperanto-Asocio, fondita en 1906 kaj aliĝinta al UEA en 1955.

vidu ankaŭ


- Listo de urboj de Germanio
- Landnomoj

Ekstera ligilo


- [http://www.stadtpanoramen.de/ StadtPanoramen] - Panoramaj vidoj de urboj de Germanio Kategorio:Germanio als:Deutschland fiu-vro:S'aksamaa ja:ドイツ ko:독일 ms:Jerman roa-rup:Ghirmânii simple:Germany th:สหพันธ์สาธารณรัฐเยอรมนี zh-min-nan:Tek-kok


Mahatma GANDHI

Mohandas Karamchand GANDHI [mohandas karamĉand gandi] (hindie मोहनदास करमचन्द गांधी) naskiĝis en la 2-a de oktobro 1869 en Porbandar, en okcidenta Barato. Lia patro estis ĉefministro de la reĝlando de Raĝkot, kaj lia patrino estis profunde religiema, adoranto de Viŝnuo. Gandhi edziĝis 13-jaraĝe. Post baza edukado, oni decidis sendi lin al Britio por iĝi advokato. Li revenis al Barato en 1891, en la sekva jaro iris al la sud-afrika provinco Natal, por reprezenti baratan firmaon. Tie li renkontis fortajn rasajn antaŭjuĝojn, sed fariĝis fama advokato. Tuj post sia projektita reveno al Barato li eksciis pri propono de provinca leĝo, kiu forprenis de hindoj la rajton voĉdonan. Gandhi fondis la Baratan Kongreson por defendi la rajtojn de baratdevenuloj en Natal. Kiam li revenis al Sud-Afriko en 1897 post rapida vojaĝo al Barato por alpreni sian edzinon, oni provis mortigi lin en haveno. Apogis la britojn dum la Boera Milito, organizante hindan flegistan servon. Gandhi restis 20 jarojn en Sud-Afriko. Li kreis la "civilan malobeon", kiam en septembro 1906 la registaro de provinco Transvaal volis registri la tutan baratdevenan popolaron. Baratdevenuloj faris protestan rekontiĝon en Imperia Teatro de Johanesburgo kaj minacis reagi violente kontraŭ la maljusta ordono. Gandhi konsilis ilin simple ne registriĝi, kaj, kvankam estis hinduoj kaj islamanoj, rekoni adori la saman Dion. Post unu semajno da malobeo oni maldevigis al la aziaj virinoj la registron. Kiam la transvaala registaro finfine aplikis la "Leĝon pri Aziana Registro" en 1907, Gandhi kaj multaj baratdevenuloj estis arestitaj. Estis entute arestitaj 2.500 baratdevenuloj, kaj 6.000 forlasis Transvaal-on, kie loĝis 13.000 da ili. Dum la ses monatoj, en kiuj li restis arestita, Gandhi legis la verkon "Civila Malobeo" de Thoreau, kiu donis al li teorian bazon por liaj politikaj agoj. Liberiĝinte, Gandhi kreis agrikulturajn komunumojn. En 1913 li denove estis arestita pro politikaj kialoj. Estis granda striko je lia apogo de baratdevenuloj, kiuj estis devigataj labori en konstruo de fervojo kaj havis siajn edzecojn nuligitajn de registaro. Gandhi revenis al Barato en 1915 kaj ekis gvidi politikajn kaj laboristajn movadojn tie. En 1917 li estis denove arestita pro politikaj kialoj, sed la brita registaro liberigis lin pro la violentaj manifestacioj de la popolo. En 1919 li proklamis ĝeneralan strikon kontraŭ la leĝo "Rowlatt Act", sed estis violenta agoj kaj li malproklamis la strikon. En 1920 li proponis civilan malobeon kontraŭ Brita registaro de Barato. Kaj dum preskaŭ dek jaroj li vojaĝis tra tuta Brita Barato disvastigante siajn ideojn. En 1929 li faris ultimaton al la Brita registaro, postulante la sendependon de Barato ĝis la 11-a de marto 1930. En tiu tago, li komencis la marŝadon al maro por fari la propan salon (spite la britan sal-monopolon); li estis arestita, sed miloj da baratanoj malobeis la kolonian registaron kaj daŭrigis la faradon de salo. Cent mil baratanoj estis arestitaj de la brita registaro dum la kampanjo. Gandhi estis alvokata al parolado kun vic-reĝo (guberniestro) Irwin en 1931 kaj ili faris akordon. Gandhi vojaĝis al Londono, kie li estis rigardata kiel kuriozaĵo, renkontis multajn famulojn kaj parolis al ĵurnalistaro. Reveninte al Barato, li estis arestita multajn fojon, sed apogis Brition dum la Dua Mondmilito kaj, pro tio, ne faris grandajn manifestaciojn dum la milito. Malgraŭ tio li estis arestita en 1942. Post la milito li gvidis manifestaciojn ĝis la 15-a de aŭgusto 1947, kiam Barato finfine iĝis sendependa. En 1948 li intencis haltigi la violenton inter barataj kaj pakistanaj hinduoj kaj islamanoj, sed vane. Je la 30-a de januaro 1948, fanatika hinduo mortpafis Gandhi'n. Sonja GANDHI

Honora titolo Mahatma

Multaj baratanoj alparolis Gandhi per la honora titolo Mahatma, kiu signifas "grandan animon".

Bibliografio pri Gandhi en Esperanto


- Mahatmo Gandhi de Huberto ROHDEN Eksteraj ligoj:
- [http://www.geocities.com/agrao99/gandhi/eksperimentoj/enhavoj.htm lia aŭtobiografio esperante]
- [http://www.geocities.com/agrao99/gandhi/gandhi_pri_edukado.htm pri la neceso uzi la gepatran lingvon en la edukado]
- [http://satamikarohm.free.fr/article.php3?id_article=213 pri uzo de la angla]
- [http://www.gandhiserve.org gandhiserve]
- [http://www.gandhiservefoundation.org galerio de fotoj] GANDHI Mohandas Karamchand ja:マハトマ・ガンジー simple:Mahatma Gandhi

1972

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1972 Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jardekoj: 1940-oj - 1950-oj - 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj Jaroj: 1967 - 1968 - 1969 - 1970 - 1971 - 1972 - 1973 - 1974 - 1975 - 1976 - 1977 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1972 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 57-a Universala Kongreso de Esperanto en Portland (Oregono)
- Kreitaj planlingvoj Baza Angla Reformita kaj Eurolengo
- Danio : Margrete la 2-a surtroniĝas.
- UNO : Kurt WALDHEIM anstataŭigas U THANH kiel ĝenerala sekretario.
- Ĉinio agnoskatas far UNO, anstataŭprenante la membrecon de Tajvano.
- Butano : Jigme Singye Wangchuck surtroniĝas.
- UAE : Ŝarĵo: emiriĝas Sultan Bin Muhammad al-Qasimi.
- Kataro : ŝejkiĝas Halifa ben Hamad al-Tani.
- 4-a de novembro : Bangladeŝo akiras sian konstitucion.

Naskiĝoj


- 17-a de januaro : Benno FÜRMANN
- 30-a de septembro : Norvegio : Ari BEHN

Mortoj


- František HÁJEK
- 27-a de marto : M. C. ESCHER, artisto
- 7-a de majo: Octavio VIANNA PEIXOTO
- 22-a de majo : Britio : Margaret RUTHERFORD
- 25-a de majo : Asta NIELSEN
- 31-a de julio : Benito LOSADA
- 20-a de decembro : Günter EICH
- 24-a de decembro : Ernst KREUDER
- 28-a de decembro : Jon MIRANDE
- Ĉeĥio : Tomas PUMPR. ----
1967 | 1968 | 1969 | 1970 | 1971 | 1972 | 1973 | 1974 | 1975 | 1976 | 1977
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1972 ja:1972年 ko:1972년 ms:1972 simple:1972 th:พ.ศ. 2515

Civilaj rajtoj

La Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj (UDHR) estis aprobita la 10-an de decembro 1948 fare de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj, post la preparlaboroj de René CASSIN. Ĝi agnoskas la neforpreneblajn rajtojn de ĉiuj membroj de la homa familio. La teksto de la Deklaracio haveblas en preskaŭ 300 lingvoj, pere de la oficejo de la Alt-Komisaro de Homaj Rajtoj de la UN (AKHRUN).

Legebla ĉe :


- [http://sources.wikipedia.org/wiki/Universala_Deklaracio_de_Homaj_Rajtoj Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj (ĉe sources.wikipedia.org)]
- [http://www.unhchr.ch/udhr/lang/1115.htm Esperanto-traduko de la Deklaracio]
- [http://www.unhchr.ch/udhr/navigate/alpha.htm Tradukoj de la Deklaracio en ĉirkaŭ 300 lingvoj]

Antaŭaĵoj

Estiĝo de la koncepto pri Homaj rajtoj en la okcidenta filozofio:
- Hobbes
- Spinozo
- Locke
- Jean-Jacques ROUSSEAU

Deklaracio de 1789 (Francio)

Ekde la 17-a de julio 1789 la temo estis lanĉita al voĉdoni oficialan deklaracion pri la homaj rajtoj. Sine de la Konsitiga Asembleo la pridiskutoj daŭris... (pluigonta) http://upload.wikimedia.org/wikipedia/fr/5/55/Droitsdelhomme1789.jpg

Eksteraj ligoj


- [http://www.unhchr.ch/udhr/ La TTT-ejo de la UNAKHR] ja:世界人権宣言 simple:Universal Declaration of Human Rights zh-min-nan:Sè-kài Jîn-koân Soan-giân

Britio

Tiu ĉi artikolo traktas la regnon entenantan Anglion, Skotlandon, Kimrion kaj Nord-Irlandon. Ankaŭ, en historio, aliaj ŝtatoj nomiĝis "Unuiĝinta Regno" (ekz. Unuiĝinta Regno de Portugalio, Brazilo kaj Algarvo). Vidu ankaŭ Britio (apartigilo). ---- Geografio > Eŭropo > Unuiĝinta Reĝlando < Historio ---- La Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando (aŭ Unuiĝinta Reĝlando; oni kutime sed fakte malprecize mallongigas al Britio) estas lando en Okcidenta Eŭropo, sur la insuloj Granda Britio kaj Irlando (norda parto), kune kun kelkaj insuletoj. Ĝi prezentas politikan union de Anglio, Skotlando, Kimrio kaj Nord-Irlando. Ligitaj al la Unuiĝinta Reĝlando estas la Manikinsuloj kaj Manksinsulo. La Britaj Insuloj, nuntempe kelkfoje nomataj la Insuloj de la Nord-Atlantiko (IONA), konsistas el Britio, Irlando, Manksinsulo kaj multaj aliaj insuletoj ĉirkaŭaj. La Manikinsuloj apud Francio apartenas al la reĝoj de Anglio kiel dukoj de Normandio, sed ili ne estas partoj de la Unuiĝinta Regno. En la jaro 1921, la plejmulto de Irlando sendependiĝis kiel la Respubliko de Irlando, kaj nun nur ses provinceroj, aŭ graflandoj (The Six Counties) en la nordorienta parto de la insulo daŭre apartenas al la Unuiĝita Reĝlando. La insulo Britio mem (Great BritainBritain angle) havas areon da 229.893 km2, kaj estas la oka plej granda insulo en la mondo. La loĝantaro de la Regno en 2001 estis 59.508.382, kaj ĝia areo estas 244.100 km2. La ĉefurbo estas Londono, kaj la regnestrino estas la reĝino Elizabeth la 2-a . Pro ĝia mara potenco kaj ĝia industria produktado, la Unuiĝinta Reĝlando antaŭ 1945 havis koloniojn en ĉiuj kontinentoj. Antaŭe, preskaŭ kvarono de la mondloĝantaro loĝis en la vasta Brita Imperio. Hodiaŭ, la imperio preskaŭ ne ekzistas, sed multaj el la iamaj kolonioj restas membroj de la malplifortega internacia asocio, la Komunumo de Nacioj (Commonwealth of Nations angle, antaŭe British Commonwealth of Nations). ---- Vidu ankaŭ:
- Britio (terminaro)
- La insulo de Granda Britio
- Esperanto-movado
- Britaj ĉefministroj
- Listo de britaj reĝoj
- Listo de urboj de Britio
- Loka regado kaj administrado en Britio
- Loka regado kaj administrado en Kimrio
- Loka regado kaj administrado en Nord-Irlando
- Loka regado kaj administrado en Skotlando
- Domesday Book
- Sutton Hoo Kategorio:Britio als:Grossbritannien und Nordirland ja:イギリス ko:영국 ms:United Kingdom simple:United Kingdom th:สหราชอาณาจักร zh-min-nan:Liân-ha̍p Ông-kok


Adelbert VON CHAMISSO

Literaturo > Germanlingva Literaturo > Adelbert VON CHAMISSO < Germana Lingvo ---- Germana Lingvo Adelbert VON CHAMISSO, aŭ plennome: Louis Charles Adélaide de Chamisso de Boncourt (naskiĝis la 30an de januaro 1781 en la kastelo Boncourt, Francio, mortis la 21an de aŭgusto 1838 en Berlino) estis natursciencisto kaj verkisto. Dum la franca revolucio Chamisso kun sia familio elmigris de Francio al Germanio. Post militservo en la prusa armeo li studis zoologion kaj botanikon en Berlino, sed apud tio li daŭre interesiĝis pri filozofio kaj literaturo. Kiel natursciencisto li de 1815-18 faris ŝipan mondvojaĝon, unu jaron poste li ricevis postenon en la Botanika Ĝardeno de Berlino. Literaturan famon li akiris pro la rakonto Peter Schlemihl’s wundersame Geschichte. Krome li verkis vojaĝraportojn, sciencajn traktatojn kaj poemojn, kiuj parte estis muzikigitaj de Robert SCHUMANN. Chamisso perfekte regis la germanan lingvon, kvankam ĝi origine por li estis fremdlingvo.

Listo de verkoj:


- Peter Schlemihl’s wundersame Geschichte (rakonto, 1814)
- Gedichte (poemoj, 1831)
- Reise um die Welt (vojaĝraporto, 1836)
- Über die Hawai'sche Sprache (scienca traktato, 1837)

En Esperanto aperis:

La mirinda historio de Petro Schlemihl / Adelberto de Chamisso. El la germana originalo trad. Eugen WÜSTER. - Leipzig: Hirt, 1922. – 82 p. - (Internacia Mondliteraturo ; 7) Chamisso, Adelbert von Chamisso, Adelbert von Chamisso, Adelbert von Chamisso, Adelbert von ja:アーデルベルト・フォン・シャミッソー

Francio

:Ĉi tiu artikolo temas pri la eŭropa nacio, Francio. Por la kemia elemento de la sama nomo, vidu Francio (elemento). Geografio > Eŭropo > Francio ---- Eŭropo Francio : france France [frãs];
Franca nomo de la loĝantoj: français [frãsè']
(o) Franca Respubliko (République Française [repüblik' frãsèz']) Ŝtato en okcidenta Eŭropo.

Geografio

Loko: okcidenta Eŭropo Areo: 545.630 km²
Semotaŭga: 33%

Regionoj kaj departementoj

vidu Francaj regionoj kaj Francaj Departementoj

Ĉefaj urboj


- Ĉefurbo: Parizo
- La plej grandaj urboj: milionoj:
vidu ankaŭ: Listo de urboj de Francio

Kelkaj ciferoj sur la loĝantaro

Loĝantaro: 61.387.038 (2003, takso), % urbana: 76% (2000)
Homoj po km²: 112,5 (2003)
Homoj po km² da semotaŭga tero: 329,5 (2000)
Kreskanta procento: 0,38% (2000, takso)
Naskoj: po 12,27 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortoj: po 9,14 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Migrantoj: po 0,66 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortokvanto de beboj:po 4,51 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
Infanoj por virino:po 1,75 infanoj naskita por virino (2000, takso)
Meza vivo longeco: 78,76 jaroj (74,85 viroj, 82,89 virinoj) (2000, takso) Etnoj: plejparte franca (keltolatina), germana, slava, araba, hindoĉina, eŭska, cataluno
Religio: Inter la kredantoj :
- 90% katolikismo (almenaŭ en nomo),
- 2% protestantismo,
- 1% judismo,
- 1% islamo,
- 6% aliaj
- Ateismo : 33% Lingvo: 100% la franca. Lingvoj kun pli ol 500 mil parolantoj: okcitana, germana, araba, itala, portugala, berbera, bretona. cataluna Pri regionaj lingvoj vidu ankaŭ: Alzaco, Bretonio, Eŭskio, Flandrio, Korsiko, Okcitanio Alfabeta: 99% (99% viroj, 96% virinoj) (1980 takso)

Historio

vidu: Historio de Francio

Politiko

Registaro: demokratia parlamenta reĝimo -- duĉambra parlamento (Nacia Asembleo kaj Senato) kaj "dukapa" ekzekutivo (Prezidento de la Respubliko kaj Ĉefministro). Multe de la ĉefuloj venas de ENA (Nacia Lernejo pri Administrado) -- la énarques (enarkoj).
Sendependiĝo: 486 -- unuigita de Reĝo Kloviso, dek jarojn post la disfalo de Romio.
Organizoj: UNO (1945), NATO (1949), EU (1950).
Konstitucio: adoptita de la franca popolo per referendumo la 28-an de septembro 1958, promulgita la 4-an de oktobro 1958 -- ĝi estigis la nuna Franca Respubliko Kvina.
Nacia Himno: La Marseljezo
Korupteco: 6,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000) vidu ankaŭ: Reĝoj, Konsiliprezidento, Ĉefministro, Prezidento de la Respubliko

Ekonomio

Ekonomio: 334 Gd (1998, takso)
Por kapo: 5,63 kd (1998, takso)
Kreskanta procento: 2,7% (1999, takso)
Inflacio: 0,5% (1999)
Senokupa: 11% (1999, takso)
Registara buĝeto: 131,8 Gd (1999, takso)
Valuto: la eŭro EUR (= 100 cendoj)

Esperanto en Francio

vidu Esperanto-movado

Ligoj

Kategorio:Francio

Ekstera ligo

[http://www.heraldique-europeenne.org/Regions/France/Provinces_France_0.htm Blazonoj de ĉiuj francaj regionoj] als:Frankreich fiu-vro:Prantsusmaa ja:フランス ko:프랑스 ms:Perancis simple:France th:ประเทศฝรั่งเศส zh-min-nan:Hoat-kok

Franklin D. ROOSEVELT

Historio > Usono > Prezidentoj > Franklin D. ROOSEVELT ---- Franklin Delano ROOSEVELT [franklin delano ruzvelt], (naskiĝis la 30-an de januaro, 1882, mortis la 12-an de aprilo, 1945) estis la tridek-dua Prezidento de Usono. Roosevelt naskiĝis en Hyde Park, Nov-Jorkio. Li estis tre populara prezidento dum la granda depresio kaj la Dua Mondmilito. Li estis 185 cm alta kaj pezis 82 kg. Ekde 1921, li suferis de polio. Li uzis la radion por dissendi siajn mesaĝojn. Lia edzino estis Anna Eleanor ROOSEVELT, kaj la paro havis kvin gefilojn. Roosevelt estis episkopano. Roosevelt mortis en 1945, 63-jaraĝa, en Warm Springs, Georgio, dum sia kvara administrado. Dum lia administrado (1933-1945) okazis;
- 1933 La Banka Kriso- 5000 bankoj fiaskis, Roosevelt diris, "Nur timinda estas timsento mem."
- 1933 Forlaso de la Ora Normo-
- 1933-1935 La Nova Konsento- aktoj por rekonstrui la usonan ekonomion
- 1933 Rovoko de la Prohibicio
- 1936 La Bona-Najbara Politiko - nova politiko kun Latino-Ameriko
- 1939 Akto de Hatch
- 1941, la 7-an de decembro- Atako de Japanio je Pearl Harbor, Havajo- Usono envenis la Duan Mondmiliton.
- 1945, la 11-an de februaro- La Conferenco kun Churchill kaj Stalino en Yalta ROOSEVELT FRANKLIN D ja:フランクリン・デラノ・ルーズベルト simple:Franklin Delano Roosevelt th:แฟรงคลิน ดี. รูสเวลท์

Vanessa REDGRAVE

Kino > Aktoroj > Vanessa REDGRAVE < Teatro ---- Vanessa REDGRAVE (naskiĝis la 30-an de januaro, 1937) estas brita aktorino. La familia fono de Vanessa Redgrave estis plene ligita al la teatro: La gepatroj Michael REDGRAVE kaj Rachel KEMPSON estis geaktoroj, ankaŭ ŝiaj gefratoj Lynn kaj Corin sekvis tiun ĉi karieron. Post ok-jara baletlernado Vanessa Redgrave decidis dediĉi sin al la aktorado, kaj en la jaro 1958 ŝi unuafoje kune kun sia patro aperis sursceneje kaj en filmo. En 1961 ŝi aliĝis al la renoma teatra ensemblo Royal Shakespeare Company. Ŝi rapide iĝis fama kaj ŝatata, prezentante sin sur scenejoj en Britio kaj Usono. Per sia unua ĉefrolo en la filmo Morgan. A Suitable Case for Treatment ŝi famiĝis ankaŭ kiel filmaktorino. Krom nomumon por la Oskaro ŝi gajnis la Oran Palmon en la filmfestivalo de Cannes. En 1978 ŝi gajnis la Oskaron pro la plej bona epizoda rolo en Julia. Vanessa Redgrave ankaŭ engaĝiĝas politike. Ŝi protestis kontraŭ nukleaj armiloj kaj kontraŭ la milito kontraŭ Vjetnamio, krome ŝi simpatiis kun la IRA kaj la PLO. Tre gravas por ŝi la movado por homaj rajtoj. Ŝia edzo de 1962 ĝis 1967 estis la reĝisoro Tony RICHARDSON. La du filinoj el tiu ĉi edzeco Natasha kaj Joely sekvis la patrinon kaj fariĝis aktorinoj. El rilato kun Franco NERO Vanessa Redgrave havas unu filon.

Listo de filmoj


- Behind the Mask (1958)
- Morgan. A Suitable Case for Treatment (1966)
- Blow Up (1966)
- Isadora (1968)
- Mary, Queen of Scots (1971)
- Murder on the Orient Express (1974)
- Julia (1977)
- The Bostonians (1984)
- Wetherby (1984)
- Howard's End (1992)
- Mission: Impossible (1996)
- Deep Impact (1998) REDGRAVE, VANESSA REDGRAVE, VANESSA ja:ヴァネッサ・レッドグレイヴ

Carola HÖHN

Carola HÖHN [karola hen], realnome: Karoline Minna HÖHN (naskiĝis la 30-an de januaro, 1910, mortis la 8-an de novembro, 2005) estis germana aktorino. Carola Höhn naskiĝis en Wesermünde (nuntempe Bremerhaven). Post la lernado ŝi komencis labori en vestaĵfirmao. Fine de la 1920-aj jaroj ŝi transloĝiĝis al Berlino por lerni la aktoradon. En la jaro 1929 ŝi unuafoje aperis en filmo (Aus dem Tagebuch eines Junggesellen) kaj en 1933 ŝi havis sian debuton en teatro. Dum la sekvaj jaroj ŝi laboris kaj en teatro kaj en filmprojektoj. Post la Dua Mondmilito Carola Höhn dumtempe sinkronizis filmojn, parolis germanlingve la rolojn de Katharine HEPBURN, Ava GARDNER, Maureen O'HARA kaj Hedy LAMARR kaj aliaj. Ĝis al la 1970-aj jaroj ŝi ofte aperis en kinofilmoj, poste ŝi agis en diversaj televid-serioj. Apud la aktorado Carola Höhn sukcese gvidis mod-salonon kaj verkis artikolojn por la revuo Film und Frau (= Filmo kaj virino). En la jaro 2003 ŝi publikigis siajn memorojn Fange nie an aufzuhören.... Carola Höhn mortis en la aĝo de 95 jaroj en maljunula hejmo en la Munkena antaŭurbo Grünwald.

Eksteraj ligoj


- [http://www.hilken.net/CarolaHoehn germanlingva paĝo kun fotoj]
- [http://german.imdb.com/name/nm0405904/ filmaro] HÖHN, Carola

Heidi BRÜHL

Kino > Aktoroj > Heidi BRÜHL < Muziko ---- Heidi BRÜHL [hajdi bril] (naskiĝis la 30-an de januaro 1942, mortis la 8-an de junio 1991) estis germana aktorino kaj kantistino. Heidi Brühl naskiĝis en Munkeno. Ekde la aĝo de kvin jaroj ŝi ricevis baletlecionojn. La produktoro kaj reĝisoro Harald BRAUN malkovris ŝian talenton kaj donis al ŝi malgrandan rolon en la filmo Der letzte Sommer (1954). Poste ŝi dum kvin jaroj studis dancadon, kantadon kaj aktoradon, lernis la anglan lingvon kaj la francan. Pliaj filmroloj famigis ŝin en Germanio. Kiam komence de la 1960-aj jaroj ŝia filmkariero stagnis, ŝi koncentriĝis al la kantado. La ŝlagro Wir wollen niemals auseinander gehen (1961) iĝis ege populara. Dum la sekvaj jaroj Heidi Brühl aperis en diversaj muzikaloj, ekz. Annie Get Your Gun kaj My Fair Lady. En la jaro 1964 ŝi edziniĝis al la usona