Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
31-a De Januaro

31-a de januaro

Historio > Tagoj > la 31-a de januaro ---- La 31-a de januaro estas la 31-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 334 tagoj restas (335 en superjaroj). Je la 31-a de januaro okazis, interalie:

Eventoj


- 1949 : Ĉinio: Pekino liberiĝis
- 1891 : unua respublikisma ribelo en Portugalio
- 1967 : signita en Novjorko la protokolon por ampliado de la Konvencio Rilate al Statuto de Rifuĝintuloj.

Naskiĝoj


- 1883 : OGATA Tomosaburo
- 1885 : Antoni CZUBRINSKY
- 1901 : Marie Luise KASCHNITZ
- 1902 : KAWASAKI Naokazu
- 1922 : Otaviano CURVELO de SOUZA
- 1923 : Norman MAILER, Usono
- 1929 : Jean SIMMONS

Mortoj


- 1866 : Friedrich RÜCKERT, Germanio
- 1933 : John GALSWORTHY, Anglio
- 1956 : A. A. MILNE, Britio
- 1994 : Pierre BOULLE, Francio
- 1994 : Erwin STRITTMATTER, Germanio
- 2002 : Hildegard KNEF, Germanio

Specialaj tagoj kaj festoj


-

Tagoj de semajno

La 31-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Lundo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Mardo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
- Merkredo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Vendredo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
- Sabato en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
- Dimanĉo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094.

Vidu ankaŭ jenon:


- Historio - Tagoj. ja:1月31日 ko:1월 31일 simple:January 31

Historio

La historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio. (NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.) ---- :Historio de Scienco kaj Teknologio

Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)

:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj

Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj

: datadmetodoj - arĥivoj

Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj

:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -

Bataloj Famaj

Civilizoj

:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro

Dinastioj

vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)

Historio de kontinentoj


- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo

Kalendaroj

:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro

Imperioj

Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj) :Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio

Mapoj

:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500] Vidu ankaŭ: Geografio Diaoyu-Insularo De Ĉinio

Militoj

vidu la Listo de militoj

Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj

Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj

Okazintaĵoj

:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto

Regionoj

:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp

Rolantoj

:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj

Tempordigo: Famaj aŭ klasikaj epokoj:
- Inter-du-milita epoko (Eŭropo, 20 jarcento)
- "Jarcento de Ludoviko la 14-a (Francio 17-a jarcento)
- Mezepoko
- Renesanco (Eŭropo 15-a jarcento -Italio - aŭ 16-a jarcento - aliaj landoj)

Historio enklasigata laŭ dato


- Jarcentoj
  - 19-a jarcento
  - 20-a jarcento
  - 21-a jarcento
  - ...
- Tagoj
  - januaro
    - 1, 2, 3, ... Komparu kun:

arkeologio, analo... fiu-vro:Aolugu ja:歴史 ko:역사 ms:Sejarah simple:History th:ประวัติศาสตร์ zh-min-nan:Le̍k-sú

Gregoria kalendaro

Gregoria kalendaro estas la ĉefa kalendaro de la Okcidento kaj tutmonda komerco. Ĝi estas reformo de la antikva julia kalendaro de Julio Cezaro. La gregoria kalendaro estas suna kalendaro: ĝi precize sekvas la sunon (jarojn) sed ne la lunon. Kvankam la monatoj historie devenas de luna periodo, la monatoj komenciĝas kun la nova luno nur tute hazarde. Kontraste, la islama sekvas la lunon, ne la sunon, kaj la hebrea kalendaro la sunon kaj la lunon. Monatoj: la kalendaro havas 12 monatojn:
- januaro - 31 tagoj
- februaro - 28 aŭ 29 tagoj
- marto - 31 tagoj
- aprilo - 30 tagoj
- majo - 31 tagoj
- junio - 30 tagoj
- julio - 31 tagoj
- aŭgusto - 31 tagoj
- septembro - 30 tagoj
- oktobro - 31 tagoj
- novembro - 30 tagoj
- decembro - 31 tagoj La kalendaro sekvas la sunon, ne la lunon, tiel ke la komenco de printempo estas fiksita je la 21-a de marto. Februaro kutime havas 28 tagojn, sed en la superjaro -- la kvara jaro kaj kvara jarcenta jaro -- februaro havas 29 tagojn. Do, en la jaroj 1992, 1996, 2000 kaj 1600, ĝi havis 29 tagojn, sed en la jaroj 1993, 1994, 1900 kaj 1700, ĝi havis 28 tagojn. En la julia kalendaro, kontraste, februaro havis 29 tagojn en la jaroj 1900 kaj 1700. Pro tio, la gregoria jaro havas 365,2425 suntagojn, dum la julia havas 365,2500. La suna jaro mem estas 365,24219878 suntagoj. La gregoria jaro estas 25,96 sekundoj tro longa (kio fariĝos unu tago post 3320 jaroj). Semajno: aldone al la cikloj de monatoj kaj jaroj, estas la ciklo de la semajnoj. La semajno havas sep tagojn:
- dimanĉo
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato La 1-a de januaro 2000 estis sabato. Dimanĉo kaj sabato estas la "semajnfino", kutime tagoj de ripozo en la Okcidento. Sabato estas la tradicia juda tago de ripozo kaj dimanĉo la tradicia kristana tago de ripozo. Jaroj: la nombro de la jaro estas laŭ la kristana erao. Pro kuniĝo de semajna kaj superjara cikloj en la kalendaro estadas 14 tipoj de jaroj:
- Normalaj jaroj komenciĝantaj je :
  - lundo
  - mardo
  - merkredo
  - ĵaŭdo
  - vendredo
  - sabato
  - dimanĉo
- Supejaroj komenciĝantaj je :
  - lundo
  - mardo
  - merkredo
  - ĵaŭdo
  - vendredo
  - sabato
  - dimanĉo Tagoj: la tago komenciĝas je meznokto kaj havas 24 egalajn horojn. ... Reformo: Aprobo de Julia kalendaro siatempe estis grava antaŭenpaŝo, sed ĝi ankaŭ havis malgrandan malprecizecon: suna jaro kompare al Julia jaro estis mallonga je 11 minutoj kaj 14 sekundoj. Dum jaroj tiu ĉi diferenco fariĝis tagoegala kaj kaŭzis malprecizecojn. En la fino de 14-a jarcento diferenco pligrandiĝis tiomgrade ke printempa tagegaleco anstataŭ 21 de marto trafis al 11 de marto. Do Pasko, ferio printempa, iafoje okazis en la vintro! Papo Gregorio la 13-a decidis korekti la eraron. Li invitis specialan komisionon kaj tagokalkulo antaŭenigis je 10 tagoj. Por ke en estonto similaj eraroj ne okazu, ili decidis en ĉiuj kvarcentjaroj forĵeti tri tagojn, sekve kvanto de superjaroj fariĝis malpli je 3, ol en Julia kalendaro. Tio estis la solvo de Aloysius LILIUS en 1580. La fakta bazo estis la kalkulo de Koperniko pri la longeco de la jaro. En 1530, Koperniko esploris la kalkuladon de Ptolemeo en 139 kaj al-Battani en 882 kaj kalkulis la jaron por si mem kaj eldonis la nombron 365,2425, kiu fariĝis la longeco de la jaro en la gregoria kalendaro. Ĉi tiu nova kalendaro nomiĝis Gregoria aŭ jarkalkulo laŭ nova stilo kaj Julia kalendaro estis nomita jarkalkulo laŭ malnova stilo. En 1582 jaro, kiam Gregoria kalendaro estis enkondukita, diferenco inter du stiloj estis 10 tagoj, en 1900 ĝi atingis 13 tagojn. En venontaj jaroj ĝi pligrandiĝos plu. Gregoria kalendaro estis aprobita en diversaj landoj en malsamaj tempoj:
- 1582 - Hispanio, Italio, Pollando, Portugalio, Francio, Luksemburgio, katolika Nederlando
- 1583 - Bavario, Tirolo
- 1583-1585 - Katolika Germanio kaj Svislando
- 1584 - Aŭstrio, Ĉeĥio
- 1587 - Hungario
- 1590 - Transilvanio
- 1610 - Prusio
- 1700 - Danio, Norvegio, kaj la protestantaj regionoj de Germanio, Nederlando kaj Svislando (escepte de Sankt Gallen)
- 1724 - la svisa kantono Sankt Gallen
- 1752 - Anglio kaj kolonioj (ekz, la nuna Usono)
- 1753 - Svedio, Finnlando, Japanio
- 1911 - Ĉinio
- 1912 - Albanio
- 1915 - Litovio
- 1916 - Bulgario
- 1918 - Rusio, Estonio
- 1919 - Rumanio, Serbio
- 1924 - Grekio
- 1926 - Turkio
- 1928 - Egipto En 1582, laŭ la papo, la tago post la 4-a de oktobro (la fina tago de la julia kalendaro) estis la 15-a de oktobro (la unua tago de la nova gregoria kalendaro). Ĝenerale, katolikaj landoj plejparte aprobis la kalendaron dum 1582-90, protestantaj landoj dum 1700-53 kaj aliaj landoj dum 1911-28. ---- ::Tridek tagoj en septembro, ::april', junio, kaj novembro; ::Ĉiuj kromaj de la kalendar' ::Tridek-unu havas, krom februar', ::Kun dudek-ok, tri jarojn el kvar, ::Sed dudek-naŭ en superjar'. ::: - Tradicia angla poemo; elangliĝis Mateo McLAUCHLIN ---- Vidu ankaŭ: Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Kalendaro > Gregoria Kalendaro kategorio:Kalendaro als:Gregorianischer Kalender ja:グレゴリオ暦 ko:그레고리력 ms:Kalendar Gregory simple:Gregorian calendar th:ปฏิทินเกรกอเรียน

Ĉinio

Ĉinio (ĉine: 中华人民共和国; Zhōnghuá rénmín gònghéguó), la Meza Regno, estas la plej granda nacio en la mondo kaj, dum la plimulto da historio, la plej potenca kaj avangarda. Ni nun vivas en epoko kiam Ĉinio ankoraŭ resaniĝas de fremda rego. En la urboj (almenaŭ en 1992), la plimulto veturas per biciklo, estas vestita kaj frizita simple kaj havas malmultege da infanoj. Frenezuloj kaj almozuloj ne ofte estas vidataj en grandaj urboj, kiel en Usono. Policanoj estas ĉie, estas ĝentilaj, ne ofte portas pafilojn, sed ili ne respektas homajn rajtojn.

Geografio kaj loĝantaro

Nur Rusio kaj Kanado estas pli grandaj ol Ĉinio. Tamen nur 10 elcentoj de la areo estas semotaŭgaj. Ĉirkaŭ 32 elcentoj de la loĝantaro loĝas en urboj. Laŭ taksoj el la jaro 2000, la loĝantaro kreskas je 0,9 elcentoj ĉiujare. Inter 1000 homoj estas 16,12 naskoj kaj 6,73 mortoj ĉiujare. Virinoj havas avaraĝe du 1,82 infanojn. 28,92 el 1000 naskitaj beboj mortas. La vivo daŭras avaraĝe 71,38 jarojn (69,6 ĉe la viroj, 73,3 jarojn ĉe la virinoj). 81,5 elcentoj de la loĝantoj kapablas legi kaj skribi (89,9 elcentoj de la viroj, 72,7 elcentoj de la virinoj - taksoj el 1995).

Provincoj kaj teritorioj

Kanado
- Anhujo Ānhuī
- Ĉinghajo Qīnghǎi
- Ĉongĉingo Chóngqìng
- Fuĝjano Fújiàn
- Gansuo Gānsù
- Gujĝoŭo Guìzhōu
- Gŭangdongo Guǎngdōng
- Gŭangŝjio Guǎngxī
- Ĝeĝjango Zhèjiāng
- Ĝjangsuo Gānsù
- Ĝjangŝjio Jiāngxī
- Ĝjilino Jílín
- Hajnano Hǎinán
- Hebejo Héběi
- Hejlongĝjango Hēilóngjiāng
- Henano Hénán
- Honkongo (Ŝianggango) Xiānggǎng
- Hubejo Húběi
- Hunano Húnán
- Interna Mongolio Nèiměnggǔ
- Junano Yúnnán
- Ljaŭningo Liáoníng
- Makao Àomén
- Ninŝao Níngxià
- Pekino Běijīng
- Siĉŭano Sìchuān
- Ŝandongo Shāndōng
- Ŝanhajo Shànghǎi
- Ŝanŝjio Shānxī
- Ŝenŝjio Shǎnxī
- Ŝinĝjango Xīnjiāng
- Tajvano Táiwān (politike sendependa ŝtato ne regata de Ĉinio)
- Tibeto Xīzàng
- Tjanĝino Tiānjīn

La plej grandaj urboj

La nombroj de loĝantoj estas el la jaro 2000.

Etnoj

91,9% hanĉina, 8,1% alia: ĝuanga, mjaŭa, ujgura, jia, mongola, tibeta, bujia, korea, jaŭa, kazaĥa, taja, ktp. La ne-hanoj estas plejparte en la monta sudokcidento (Junano, Tibeto, ktp) kaj la dezerta nordo kaj okcidento (suda Mongolio, Manĉurio, Orienta Turkestano, ktp). La restaĵoj de la ĉina imperio.

Religio

Oficiale: ateismo. La registaro estas malamika al religio organizita ekster la regado de la ŝtato. Tradicie: taoismo, budhismo, islamo (2-3%), kristanismo (1%, takso).

Ŝtato

La ŝtato fondiĝis en 1949. Validas konstitucio el 1982. Ĉinio estas komunista diktaturo. La registaro ne ekzistas sendepende de la Komunista Partio. Kelkaj ĉefuloj de la Partio neformale decidas pri la aferoj de la nacio. La Partio provas reformi kapitalisme, sed ne demokrate.

Historio

Vidu ĉe Historio de Ĉinio

Ĉinujo en la Enciklopedio de Esperanto

Ĉinujo. Jam la granda saĝulo, Konfucio parolis pri la int. lingvo, kaj la ĉina lingvo, en sia skribita formo, restis dum certa tempo la lingvo de la "mondo", ĉar la ĉino, kiel la greko, riĉa je kosmopolitaj ideoj, emas kredi, ke li vivas en la centro de la mondo. E trovis sian vojon en Ĉinujon ĉ. 1907. (Antaŭe faris provon propagandi E-n kelkaj eŭropanoj, sed ilia sukceso estis nur momenta.) Aperis ĉina E gazeto en Paris en 1907 La Nova Tempo, kiun eldonis ĉinaj studentoj kun scienca kaj anarĥiista enhavo. Kleruloj, kiel Li Yu-ying, Tsi-fe Woo, Y. P. Tsai (蔡元培 Cai Yuanpei) forte rekomendis E-n; tiun ideon aprobis ankaŭ la granda klasikisto, Liu ŝipej. La unuaj aktivaj pioniroj estis ĉ. 1909 Luŝi-ŝin en Shanghai kaj W. K. Hsu en Kanton kaj la du urboj de tio fariĝis fontoj, el kiuj fluas la ĉina E movado. La fondiĝo de la respubliko en 1912 malfermis novan epokon. Y. P. Tsai, ministro por la publika instruado, dekretis la enkondukon de E en normalajn lernejojn. Fondiĝis asocio ĤEA kun centra oficejo en Shanghai. Membro pli ol 300. Grupoj en Kanton, Nanking, Ĉansu, Ĉangcau. Del. de UEA en Shanghai kaj Kanton. Aperis lernolibroj, vortaroj, koresponda kurso. Malfermiĝis kurso semajna kaj kurso supera. Ĉie propagando. Ĉie la gazetoj enkondukis E fakon. Kunlaboris kun granda sindonemo Sifo en Kanton kaj K. C. Ŝan en Shanghai. Brilis tiam du gazetoj: La Ĥina Socialisto en Shanghai kaj La Voĉo de la Popolo red. de Sifo en Kanton. Sed la ora epoko ĉesis kun la malsukceso de la revolucio de 1913. Reakcia movado tra la lando. E-istoj (samtempe socialistoj aŭ anarkiistoj) persekutataj: la movado preskaŭ nuligita. Pro la politika ĥaoso kaj pro la eŭropa milito sekvis de 1913 ĝis 1918 malluma tempo por la E movado. Tamen estis ankoraŭ individua propagando, notinda en Ĉansu, Kanton, Fatshan, Tientsin, Nanking, Peking, Honkong, Foo-chow. La ĉeso de la mondmilito markis la reviviĝon ankaŭ en Ĉinujo. En 1921 la Nacia Edukista Konferenco adoptis proponon favore al E. Tsai, rektoro de la universitato en Peking, invitis Eroŝenko-n kaj Sunfiro-n malfermi E kurson en 1921. Kursanoj pli ol 500. Kunhelpis al la movado prof. Cen Ŝuen Tung kaj prof. Ĉaŭ Co-jen. E kongreso en la Peking-a Universitato, 1922. Intensa laboro en 1922-23. Peking fariĝis nova centro, kie en 1925 fondiĝis E Kolegio, kiu vivis nur efemere. Krom Eroŝenko laboris energie ankaŭ rusa pastro Seriŝev, kiu propagandis kun granda sindonemo en Manĉurio kaj norda Ĉinujo. Samtempe reviviĝas la movado en Shanghai. Fondo de asocio ŜEA en 1919. Kursoj malfermiĝis en Fudan-Univ. kaj kelkaj mezlernejoj en Shanghai en 1922. Eldoniĝas gazeto La Verda Lumo en 1923. Fondiĝas en Shanghai E librejo, biblioteko, refunkcias la koresponda kurso en 1925. Samtempe la movado eniras en la poŝttelegrafan rondon. Laboras energie Luŝi-ŝin, K. C. San, Hujuez, Ĉan-ĉan-jin, Icio Sun kaj Ŝ. M. Ĉun. Krom Peking kaj Shanghai nia movado radiiĝas aliloke, notinde en Chin-kiang, Hanchow, Chekiang, Yunnan Sze-chuen, Kiang-si, An-hwei kaj Soo-chow. Intertempe la movado en Kanton montriĝas preskaŭ nula. Sed ĝi reviviĝas en 1926 sub la gvidado de Won Kenn kaj Sinpak. Wu Takwang, direktoro por instruado, fondis E Instituton kun urba subvencio en 1926. Kunlaboras energie Sinpak kaj Won Kenn. En 1926 revenis ankaŭ la malnova pioniro Hsu. Fondiĝis grupoj en ĉiuj partoj de la urbo. Intensa propagando. Okazis grandioza Z festo en 1926. Granda procesio tra la urbo. Lanternoj, aŭtomobiloj, fajro-krakaĵo, pluvo de verda paperaĵo. 800 partoprenintoj. Kursoj malfermiĝas en Sun Yat-sen kaj Kuo Min Universitatoj kaj en 13 aliaj lernejoj (1927). Fondiĝis asocio KEA en 1929. Funkcias radio-kurso, rondira kurso ktp. en 1930. Eldoniĝas libroj, gazeto Kantona E-isto en 1931. En 1929 nova centro ekstariĝis en Hankow. La movado venas preskaŭ subite, kun neatendita forto. Estiĝas asocio ĤEA, kursoj, gazeto Espero. Vigla movado, granda estonteco. Pioniroj. Tikos Fang, Fu-Picing, k. a. La movado en Peking (nun Peiping) forte malpliiĝas depost 1926 sekve de la translokigo de la ĉefurbo al Nanking. Sed estas reviviĝo en 1931; granda movado en 1932. Krome fondiĝis grupoj en Chinkiang (pioniro Naŭu Ĉanĝia Fu); kaj en Sui-Yuen (pioniro Wang Si-ĉaŭ). Radiiĝas ankaŭ nia movado dum 1932 en Tai-yuen, Foo-chow, Lienping, Ning-po, Soo-chow, Cheng-tu, Tsi-nan, Tsmgtao, Amoy, Shen-si, Yun-nan, Nanking, Chang-sha, Shaoshin, Chun-chow, Swatow kaj en la universitatoj de Ching-Hua, Nan-Kai, Hu-Nan kaj ankaŭ en la arsenalo de Han-Yang. Fondiĝas ĉie grupoj, malfermiĝas kursoj eldoniĝas bultenoj kaj flugfolioj. Estas reprezentitaj la int. organizaĵoj de E. Registara subteno vidiĝas jene: la ministerio de edukado sendas kelkafoje delegiton al Int. E konferencoj kaj UK; urban subvencion ricevas Kanton E Instituto por du klasoj; la centra komitato de Kuo-Min-Tang malfermas E fakon en sia eksterlanda departemento. Krome estas oficiala uzo de E pere de Komitato de Int. Rilatoj (Nanking), kiu eldonis broŝurojn pri la japana invado en Shantung kaj Manĉurio. Shanghai, Kanton, Hankow kaj Peiping fariĝas la centroj de nia movado. El la 4 centroj Shanghai okupis la unuan lokon, kie estis biblioteko, bona organizo, sistema laboro kaj tie oni reprezentis grandparte la nacian movadon. ŜEA (Shanghai) alvokis por organizi nacian movadon en 1931. Partoprenis KEA, HEA kaj grupoj kaj individuoj de Peiping, Nanking, Chin-king, Tien-tsin. Sed subite venis japana invado en Shanghai (jan. 1932). Oni ekmilitis. ŜEA perdiĝis en cindro. Sed malgraŭ ĉio, la ideo de la paco, la kerno de E-ismo, restas en la koro de la ĉino; tio ja povas certigi, ke E havas grandan estontecon en Ĉinujo. WON KENN.

Literaturo


- Enciklopedieto de Ĉinio, kompilis LI Qiang kaj Zhang Meizhi, tradukis FAN Yizu, Pekino: Ĉina Esperanto-Eldonejo, 1994.
La libro konigas la ĉinajn historion, geografion, kulturon, pikturon, metiarton, literaturon, turismon, Esperanto-movadon k. a.

Vidu ankaŭ


- Listo de urboj de Ĉinio
- Landnomoj
- El Popola Ĉinio
- Ĉiang Kai-ŝek
- Diaoyu-Insularo
- Dramo en Ĉinio
- [http://www.chinareport.com.cn/18s/01/index.htm koncize pri Ĉinio] als:Volksrepublik China ja:中華人民共和国 ko:중화인민공화국 ms:Republik Rakyat China simple:People's Republic of China th:สาธารณรัฐประชาชนจีน zh-cn:中华人民共和国 zh-min-nan:Tiong-hoâ Jîn-bîn Kiōng-hô-kok zh-tw:中华人民共和国

1891

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1891 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1891 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Vasilij Nikolajeviĉ DEVJATNIN pasis de Volapuko al Esperanto.
- Fondita Klubo Esperantista en Upsala
- Fino de la Mondo laŭ prediris Joseph SMITH.
- Survivlulilo por antaŭnaskitoj inventita en Berlino.
- Thomas Alva EDISON konstruis parolantan pupon.
- Gvineo fariĝas franca kolonio.
- 31-a de januaro: ribelo en Portugalio.
- Kreita Monda libera itala.

Naskiĝoj


- Hemann REMERS
- Otto BRANDT
- Ismael GOMES BRAGA
- Mikaelo GABRIELO
- Vlado JUKL
- Ĉeĥio : Vladislav VANCURA.
- 13-a de januaro : Hungario : Julio BAGHY
- 14-a de januaro : Leo BLAAS
- 9-a de marto: Otto EBERLER
- 11-a de marto : Hector CACHON
- 24-a de marto : Francio : Ludoviko GLODEAU
- 23-a de aprilo : Ukrajno : Sergej PROKOFJEV
- 23-a de majo : Svedio : Pär LAGERKVIST
- 14-a de julio : Fréhel
- 31-a de julio: Delfi DALMAU
- 23-a de aŭgusto: Pál TOLNAI
- 22-a de septembro : Hans ALBERS
- 10-a de decembro : Germanio : Nelly SACHS

Mortoj


- 10-a de februaro : Svedio : Sofja KOVALEVSKAJA
- 9-a de marto : Amalie DIETRICH
- 28-a de septembro : Herman MELVILLE

Esperanto-libroj eldonitaj en 1891


- Du rakontoj en la lingvo internacia Esperanto] / el la pola lingvo trad. A. Grabowski. - Nürnberg: Tümmel, 1891. - 20 p. (Biblioteko de la Lingvo Internacia Esperanto ; [42]) Sienkiewicz, Henryk: Janko-Muzikanto : [noveleto]... Glowacki, Aleksander = Prus, Boleslaw - Renaskita Manfred : dramo en tri aktoj / de K. R. Trad. V. V. de Majnov. -Nürnberg: Kron, 1891. - 18 p. - ([Biblioteko de la Lingvo Internacia Esperanto ; 46])
- Meier, Ludwig Emil: Vollständige methodische Grammatik, Formenlehre und Syntax der internationalen Sprache Esperanto / Ludwig Meier. - München: Meier, 1891. - 68 p.
- Zamenhof, Ludwik Lazar: Die Weltsprache "Esperanto": vollständiges Lehrbuch nebst zwei Wörterbüchern / nach der russischen Ausg. von L. Samenhof hrsg. von W. H. Trompeter. - Nürnberg: Tümmel, 1891. - 79 p. : ilustr. ----
1886 | 1887 | 1888 | 1889 | 1890 | 1891 | 1892 | 1893 | 1894 | 1895 | 1896
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1891년 simple:1891

Portugalio

Geografio > Eŭropo > Iberio > Portugalio ---- Portugalio estas eŭropa lando troviĝanta en sudokcidenta terlango de la kontinento, en la okcidenta parto de Iberio. Unusola ĝia najbaranta ŝtato estas Hispanio, okcidentajn kaj sudajn bordojn prilavas akvojn de Atlantiko. Al Portugalio plu apartenas kelke da insulaj landoj en apudaj akvoj: Acoroj, Madejro kaj Sovaĝaj insuloj. Nomo de la lando estiĝis el romia markigo Portus Cale. Cale estis markigo de origina vilaĝo en delto de rivero Doŭro. Tiun ĉi teritorion akiris ĉirkaŭ la jaro 200 antaŭ Kristo romianoj de Kartago en la paso de la dua punika milito. Visigotoj poste en mezepoko korektis nomon de la teritorio je Portucale, kiu pli malfrue donis estiĝon de nomo Portugale, do Portugalio. En la 9-a jarcento nocio Portugalio ensumigis teritorion proksimume inter riveroj Minjo kaj Doŭro. El la nomo Portugalio estis per ties mallongigo derivita ankaŭ hodiaŭa nomo de urbo troviĝanta sur la loko de la origina vilaĝo Cale, do Porto. Portugalio gvidas longan disputon kontraŭ Hispanio pri teritorio en orienta limo kun Hispanio nomata Olivença, hispane Olivenza. Laŭ Viena Kongreso el la jaro 1815 la teritorio estis aljuĝita al Portugalio kaj Hispanio devligis sin redoni ĝin. Sed tio neniam okazis, pri kio Portugalio regule atentigas. Olivença estas sub hispana administrado ekde la jaro 1801.

Historio

Ĉefa artikolo: Historio de Portugalio. Sur la terotorio de Portugalio dum lastaj 3000 jaroj alternis multe da civilizoj. Fenicoj, keltoj, grekoj, kartaganoj, romianoj kaj araboj – ĉiuj ŝanĝis kaj markis la evoluon de tiu ĉi parto de Eŭropo. En la 14-a jarcento kaj en la 15-a jarcento tio estis male portugaloj, kiuj pro siaj transmaraj malkovroj ŝanĝis la vizaĝon de la tuta mondo. La fruaj grekaj marnavigaciintoj nomis tiun ĉi teritorion Ophiussa (greke Lando de serpentoj), ĉar lokaj loĝantoj adoris serpentojn. Post ili alnavigaciis al bordoj de Portugalio fenicianoj – ĉirkaŭ la jaro 1104 antaŭ Kristo postlasinte ankaŭ multnombrajn spurojn en la loka kulturo. Post la jaro 1000 antaŭ Kristo invadis sur la teritorion keltoj el centra Eŭropo kaj iom post iom ili kunmiksiĝis kun la origina loĝantaro. Post la jaro 238 a.K. ekokupis la bordojn de Iberio kartaganoj. Sed je nuraj dek naŭ jaroj pli poste enpaŝis sur Iberion ankaŭ romianoj, kiuj dum la punikaj militoj forpuŝis kartaginanojn el la duoninsulo. Romianoj ĉi tie kreis parton de Hispana regno nomita Lusitania. En la 5-a jarcento estiĝis sueva regno, kiun konkeris visigotoj, je tri jarcentoj pli poste araboj. En la 11-a jarcento estiĝis en la paso de Reconquista portugala grafolando, kiu en la jaro 1139 proklamis sin kiel reĝlando. Reconquista estis el historia vidpunkto longa armea, politika kaj civiliziga procezo de rekonkero de Iberio per eŭropa civilizo, kiu iom post iom dispartigis la t. n. kordovan ĥalifujon. Ĝi kulminis ĝuste pro estiĝo de du kristanismaj, pli precize katolikaj, reĝlandoj – Hispanio kaj Portugalio. Portugaloj rekonkeris Lisbonon reen en la jaro 1147, Reconquista estis en Portugalio finita en la jaro 1250, Granado estis konkerita per kristanoj nur en la jaro 1492. Portugalio fariĝis en la paso de la 15-a jarcento pioniro de transmara ekspanzo, ĝi entreprenis malkovrigajn navigaciojn ĉirkaŭ Afriko ĝis Hindio akirante ampleksajn koloniajn posedaĵojn. Ekz. Orienta Timoro liberiĝis el la kolonigo nur en la jaro 1975. La plej signifaj kolonioj estadis Brazilo, Angolo kaj Mozambiko. Portugalio estis proklamita respubliko la 5-an de oktobro de 1910. Dum la unua mondmilito Portugalio staris je flanko de Konsento. Sed la unua portugala respubliko estis skuigata pro maltrankviloj kaj ĝi tial ne daŭris tro longe – en la jaro 1926 okazis nacionalisma puĉo. En la jaro 1932 generalo Salazar enpraktikigis en la lando skuiĝanta en la krizo diktatorecon. Dum la dua mondmilito Portugalio estis neŭtrala. Kvankam Portugalio estis ekonomie sufiĉe forta, ĝi ne sukcesis pluteni siajn koloniajn sinjorujojn. Ties disfalo komenciĝis ekde la jaro 1961, kiam Barato alligis multnombrajn teritoriojn inkluzive de Goao. Samtempe senĉese pli ofte aŭdiĝis voĉoj de pluaj, plejparte de afrikaj kolonioj (Angolo, Mozambiko, Gvineo Bisaŭa, Sao-Tomeo kaj Principeo, Kabo-Verdo). Ĝuste multekostaj kaj nesukcesaj militoj gvidis fine al falo de la reĝimo de Salazar. Caetano, sekvanto de Salazar, estis detronigita per armeo en la jaro 1974 (Revolucio de la Diantoj) kaj Portugalio fine ekpaŝis sur vojon de plurala demokratio. En la jaro 1986 la lando enpaŝis en Eŭropan Komunumon.

Politiko

Prezidento estas elektata rekte por kvinjara funkcia periodo en ĝenerala baloto. Li estas ĉefkomandanto de armitaj fortoj, surbaze de rezultoj de parlamentaj balotoj li nomas ĉefministron kaj de li proponita registaron. Li havas ankaŭ plenrajton disigi la parlamenton, revoki la registaron aŭ proklami militon. Sed ili estas limigitaj pro vico da kondiĉoj, inter kiuj apartenas ekzemple devo por konsulti kun deksepmembra Ŝtata konsilantaro. Tiu servas kiel konsilanta korpuso kaj ĝi konsistas el ses eksaj civilaj oficistoj (estintaj prezidentoj) kaj dek pluaj civitanoj – kvin elektas la parlamento, kvin la prezidento mem. Abunde uzata plenrajto de la prezidento estas vetoado de leĝoj. Respublika Asembleo (portugale Assembleia da República) estas nomo de portugala unukamera parlamento konsistanta el 230 deputitoj. Ĝi estas elektata en ĝeneralaj balotoj por tempo 4 jaroj surbaze de principo de proporcia reprezentado. Prezidanto de Respublika Asembleo reprezentas la prezidenton en la tempo de lia neĉeesto. Plenpovon tenas la registaro frunte kun ĉefministro. La registaro devas al la parlamento prezenti sian programon. Se ĝi ne estas negociita de plimulto da deputitoj, tio signifas konfirmo de la registaro en la funkcio.

Administra divido

La landa Portugalio havas 18 distriktojn: Post reformo el la jaro 2004 la distriktoj estus pereotaj kaj la teritorio estus dividota en tri kategoriojn: aŭtonomaj regionoj, urbaj komunumoj, interurbaj komunumoj kaj grandurbaj distriktoj. Tiuj havos diversan nivelon de aŭtonomio en dependeco je loĝantaro.

Geografio

Nordo de la lando estas montoriĉa, en suda parto superas plejparte ebenaĵoj kaj nealte situantaj montetoj. La plej alta monto de kontinenta parto de la lando estas Mondego (1991 m super marnivelo), la plej alta punkto de la tuta lando poste situas sur AcorojMonto Pico (2351 m super marnivelo). Acoroj kaj Madejro havas vulkanan originon, sur Acoroj estas eĉ ankoraŭ senĉese unu vulkano aktiva. Inter la plej signifaj riveroj apartenas Teĵo, Gvadiano, Doŭro kaj Minjo. Temperaturoj en la kontinenta Portugalio moviĝas inter 11°C vintre kaj 22 °C somere.

Ekonomio

Antaŭ plinombriiĝo de EU en la jaro 2004 Portugalio apartenis inter la plej malriĉaj landoj de la grupiĝo. Longtempa izoliĝo de la lando tre difektis la ekonomion. Agrikulturo okupigas proksimume 11 % da laboruloj. Signifa estas kulturado de tritiko, maizo, vino (Oporto) kaj olivoj. Portugalio estas la plej granda monda kulturanto de korko. Inter animala produktado eminentas bredado de ŝafoj. Portugalio havas grandajn rezervojn de ercoj volframo kaj kupro. Al industrio dukas vestindustrio kaj ŝuindustrio, aŭtomobila industrio kaj produktado de cemento. Proksimume de 75 % da eksterlanda interŝanĝo de tiu ĉi lando falas al EU. En la lando oni sukcesas evolui terenon de servoj, ĉefe turismo. Portugalion vizitos ĉiujare preskaŭ 20 milionoj da turistoj.

Loĝantaro

La lando havas proksimume 10,5 milionoj da loĝantoj. En la pasinteco vico da portugaloj elloĝiĝis en aliajn eŭropajn landojn kun pli alta vivnivelo. Hodiaŭ Portugalio iom post iom fariĝas unu el cellandoj de almigrintoj. Laŭ nacieco tiu ĉi lando estas tre ununacieca – sole 0,5 % da loĝantoj apartenas al alia ol portugala etno. 93% da loĝantoj konfesias romkatolikan religion, proksimume 3 % konfesias evangelion. Grandajn malfacilaĵojn faris ĉefe en la pasinteco analfabetismo, kiu eĉ hodiaŭ moviĝas ĉirkaŭ 5%, kio estas unu el la plej altaj ciferoj en EU.

Kulturo


- Heredaĵo: hieronimita monaĥejo kaj Belema turo en Lisbono, historiaj centroj de Évora kaj Porto; portugala eposo - La Luziadoj (1572).

Esperanto en Portugalio

Vidu ĉefan artikolon pri historio de la movado en Portugalio

Vidu ankaŭ


- Listo de urboj de Portugalio Kategorio:Portugalio Kategorio:Eŭropo Kategorio:Eŭropa Unio als:Portugal ja:ポルトガル ko:포르투갈 ms:Portugal simple:Portugal th:สาธารณรัฐโปรตุเกส zh-min-nan:Portugal

1967

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1967 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1967 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 52-a Universala Kongreso de Esperanto en Roterdamo.
- Fonditaj la Brazila Esperantista Junulara Organizo kaj la Centre de documentation et d'étude sur la langue internationale.
- Kreita Anglo-Lat.
- Junio : Palestino : Israelo kaptas Cisjordanion de Jordanio kaj la Gazan Sektoron de Egipto en la Sestaga Milito.
- Aŭstralio : La aŭstraloj akceptas civitanajn rajtojn.
- Niĝerio : Eko de la Biafra milito.
- Indonezio kunfondas ASEAN.
- Ribelo en Bolivio sub la gvido de Che Guevara.
- Demokratia Jemeno aniĝas al UNO.
- Gabono : prezidentiĝas Omar BONGO, ŝanĝante la landon al unupartia ŝtato.
- Usono : Carl STOKES fariĝis la urbestro de Cleveland, Ohio, fariĝante la unua nigra urbestro de granda usona urbo.

Naskiĝoj


- 28-a de oktobro : Julia ROBERTS

Mortoj


- Francisko SZILÁGYI
- 27-a de marto : Jaroslav HEYROVSKÝ
- 18-a de februaro : Robert OPPENHEIMER
- 12-a de majo : Britio: John MASEFIELD, verkisto
- 7-a de junio : Usono: Dorothy PARKER, verkistino
- 10-a de junio : Spencer TRACY
- 28-a de junio : Oskar Maria GRAF
- 7-a de julio : Britio: Vivien LEIGH, aktorino
- 18-a de julio : CASTELLO BRANCO
- 9-a de oktobro : André MAUROIS ----
1962 | 1963 | 1964 | 1965 | 1966 | 1967 | 1968 | 1969 | 1970 | 1971 | 1972
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1967年 ko:1967년 ms:1967 simple:1967 th:พ.ศ. 2510

Novjorko

Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono > Nov-Jorkio > Novjorko < Urboj ---- Urboj
- loko:
- horzono: GMT-5h (-4h somere)
- loĝantaro: 21.500 mil homoj (en la aglomeraĵo) Novjorko, aŭ Nov-Jorko (angle New York [nu-jork]) estas la plej granda urbo en Usono kaj grava monda centro por komerco kaj financo. La stabejo de la Unuiĝintaj Nacioj troviĝas en la urbo. La politika urbo enhavas 8,0 milionojn da homoj, la aglomeraĵo, kies diametro estas 200 km, enhavas 21,5 milionojn (la dua plej granda de la mondo). Ĝi estas en la nordoriento de la lando ĉe la marbordo. Novjorko situas en la plej suda pinto de la usona subŝtato Nov-Jorkio. Ĝi estis fondita kiel Nov-Amsterdamo (Nieuwe Amsterdam) de la nederlandanoj en 1624. La britoj forprenis la urbon en 1664 kaj renomis ĝin Novjorko. La malnova Jorko estas angla urbo (kiu iam estis la romia urbo Eboracum). http://en.wikipedia.org/upload/thumb/7/7b/300px-Map_of_New_York_highlighting_NYC.jpg
Lokiĝo de Novjorko en la subŝtato Nov-Jorko. Novjorko estas la centro de financo, amaskomuniko, modo, teatro kaj belarto en Usono. Nur Los-Anĝeleso konkuras kontraŭ Novjorko kiel kultura centro de la lando. Los-Anĝeleso, (3) Kvinzo, (4) Bronkso, (5) Staten-Insulo]] Novjorko konsistas de jenaj kvin komunumoj (boroughs) (kun la nombro de loĝantoj en 2000):
- Manhatano (Manhattan) - 1,5 milionoj, 61 km2
- Broklino (Brooklyn) - 2,5 milionoj, 212 km2
- Bronkso (The Bronx) - 1,3 milionoj, 114 km2
- Kvinzo (Queens) - 2,2 milionoj, 290 km2
- Staten-Insulo (Staten Island) - 0,4 milionoj, 116 km2 Manhatano estas la kultura kaj komerca koro de la urbo; la aliaj burgoj estas plejparte plenaj de domaroj, tombejoj kaj etnaj kvartaloj. Novjorko iam (1865-1970) estis granda haveno de transmaraj ŝipoj kaj havis multajn fabrikojn kaj malpuran aeron. Sed la fabrikoj foriris al Orienta Azio kaj la haveno nun estas en Nov-Ĵerzejo. La ekonomia koro de la urbo nun estas la grandaj bankoj de Wall Street ("Murstrato"), kiu estas la financa ĉefurbo de la mondo. Novjorko estas urbo de "tiuj, kiuj venis el aliloko." Ne nur lokoj usonaj, sed lokoj tramondaj. Novjorko estas plena de enmigrintoj kaj la usona kulturo ne ĉie regas. De kvartalo al kvartalo, la kulturo ofte ŝanĝiĝas: juda (Novjorko estas la urbo kun plej da judoj kaj jidoparolantoj en la mondo), jamajka, dominga, greka, hindia, rusa, salvadorana, ktp. Estas pli da Puertorikanoj en Novjorko ol en Puerto-Riko mem. La riĉaj, la malriĉaj kaj la enmigrantoj loĝas en la urbo mem. La burĝaro, aliflanke, plejparte loĝas en la antaŭurboj de Long-Insulo, Vestĉestro, suda Konetikuto kaj norda Nov-Ĵerzejo. 13,5 milionoj loĝas en la antaŭurboj. La Statuo de Libereco, kvankam ĝi troviĝas en novĵerzeja teritorio, estas grava simbolo de Novjorko; tamen ne nur de la metropolo, sed ankaŭ de tuta Usono. Ĝin donacis Francio al Usono por celebri la centjaran datrevenon de la usona sendependiĝo. Je la 11-a de septembro 2001 la Ĝemelturoj estis tute detruitaj per pasaĝer-aviadiloj kaptitaj de islamismaj atencistoj. Ilian lokon prenu la Turo de la Libero, estonta la plej alta konstruaĵo de la mondo. La urbo gastigis la landan kongreson de ELNA en 1957, 1964, 1981 kaj 1995.
- [http://www.cnewyork.net/ Fotoj pri Novjorko] kategorio:Urboj de Nov-Jorkio kategorio:Urboj de Usono ja:ニューヨーク (市) ko:뉴욕 simple:New York City zh-cn:纽约市 zh-tw:紐約市

1883

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1883 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1883 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj

Naskiĝoj


- František HÁJEK
- 7-a de januaro : Georgi NIKOLOV
- 10-a de januaro : Aleksej Nikolajeviĉ TOLSTOJ
- 31-a de januaro : OGATA Tomosaburo
- 6-a de majo: Wiliiam Francis LAWRENCE
- 12-a de majo: Albin SANDSTRÖM
- 5-a de junio : John Maynard KEYNES
- 3-a de julio : Franz KAFKA
- 16-a de julio : Franz NABL
- 23-a de julio : Giles Leigh BROWNE
- 24-a de julio : Augustin PITLÍK
- 1-a de aŭgusto: Josef SCHMALZL
- 7-a de aŭgusto : Germanio : Joachim RINGELNATZ
- 11-a de aŭgusto : Ernst STADLER
- 14-a de decembro : Morihei Ueshiba

Mortoj


- 14-a de marto : Anglio : Londono : Karl MARX
- 3-a de septembro : Francio : Ivan TURGENEV ----
1878 | 1879 | 1880 | 1881 | 1882 | 1883 | 1884 | 1885 | 1886 | 1887 | 1888
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1883년 th:พ.ศ. 2426

OGATA Tomosaburo

Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto O EdE-O OGATA Tomosaburo, (,-roo), japano d-ro pri medicino prof. de fiziologio en Imperia Universitato de Tokjo. Naskiĝis: 31-a de januaro 1883 en Osako. Esperantisto de 1923. Du medicinaj raportoj pri rizmalsano originale en Esperanto, 1925. - (Kuw.) OGATA TOMOSABURO

Antoni CZUBRINSKY

EdE-C Antoni CZUBRINSKY (ĉubrinski), polo, d-ro, gimnazia instruisto. Naskiĝis en la 31-a de januaro 1885 en Krakovo. Verkis multajn propagandilojn kaj statistikajn artikolojn pri Esperanto, havis paroladojn kaj publikigis longan pollingvan verkon pri Esperanto. Iniciatinto de l' ideo pri "interŝtata Esperanto-akordo" kaj pri ĝenerala plebiscito por Esperanto inter ne Esperanistoj. L. K.

Marie Luise KASCHNITZ

Literaturo > Germanlingva Literaturo > Marie Luise KASCHNITZ < Germana Lingvo ---- Marie Luise KASCHNITZ [maRI luise kaŝnic], realnome: Marie Luise Freifrau von Kaschnitz-Weinberg (naskiĝis la 31-an de januaro, 1901, mortis la 10-an de oktobro, 1974) estis germana verkistino. Ŝi ankaŭ laboris kiel profesorino pri poetiko. Naskiĝinte en Karlsruhe, ŝi pasigis sian infanaĝon en Berlino kaj Pocdamo. De 1922 ĝis 1924 ŝi lernis la profesion de librovendisto, poste ŝi vendadis uzitajn librojn en Romo. En la jaro 1925 ŝi edziniĝis al la arkeologo Guido Freiherr VON KASCHNITZ-WEINBERG. Kun li ŝi faris studvojaĝojn tra Italio, Grekio, Nordafriko kaj Turkio. Ekde 1932 ŝi vivis en Kenigsbergo (nuntempe: Kaliningrado), ekde 1937 en Marburg, ekde 1941 en Frankfurto ĉe Majno, ekde 1953 en Romo kaj ekde 1958 denove en Frankfurto. Marie Luise Kaschnitz mortis en Romo.

Listo de verkoj


- Liebe beginnt (romano, 1933)
- Elissa (romano, 1937)
- Gedichte (poemoj, 1947)
- Totentanz und Gedichte zur Zeit (poemoj, 1947)
- Zukunftsmusik (poemoj, 1950)
- Ewige Stadt (poemoj, 1952)
- Das Haus der Kindheit (membiografio, 1956)
- Lange Schatten (rakontoj, 1960)
- Dein Schweigen – meine Stimme (poemoj, 1962)
- Hörspiele (radiodramoj, 1962)
- Wohin denn ich (membiografio, 1963)
- Ein Wort weiter (poemoj, 1965)
- Ferngespräche (rakontoj, 1966)
- Die fremde Stimme (radiodramoj, 1969)

Premioj gajnitaj


- Georg-Büchner-Preis (1955)

KAWASAKI Naokazu

Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto K Kategorio:Akademio de Esperanto Japana esperantisto KAWASAKI Naokazu, japano. (naskiĝis la 31-an de januaro 1902 en Osaka-si - mortis la 18-an de januaro 1991 en Osako, Japanio) estis multjara membro de la Akademio de Esperanto. Studis francan literaturon en Waseda-Universitato. Esperantisto de 1919; LK de 1933. Enkondukis en Japanion diversajn teoriojn de eŭropaj Esperanto-gramatikistoj. Prilingvaj artikoloj kaj verkoj 119. Iniciatis en 1928 aranĝon de lekcioj pri Esperantologio en Japana Esperanto-Kongreso. En 1930 kun Okamoto eldonis gazeton Esperantologio (Japanlingve). Lia ĉefverko "Kie estas amo, tie estas Dio", 1930, estas detala komentario de la verko de Tolstoj laŭ traduko de Ŝidlovskaja kaj unika "Bibliografio de la libroj, kiuj utilas por praktike studi Esperanton"; dua pligrandigita eldono en 1934. Kompilis: Literatura Legolibro, Franca Parto, 1934. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto. Ankaŭ post la milito Kawasaki restis aktiva, i. a. kiel esperantologo, kontribuanto de Nova Vortaro Esperanto-Japana (1963) kaj aŭtoro de japanlingva Elementoj de Esperanto (1964).

Verkaro


- Edelbaum, Halina: Dokumento pri la studentaj jaroj de L. L. Zamenhof: oficialaj arkivoj gimnaziaj kaj universitataj en la rusa lingvo (La komentaro de Naokazu Kawasaki. Eld. de Ĵuntaro Iuaŝita. - Tokio: Iuaŝita, 1977. - 239, 22 p. : ilustr.)
- Esperanta legolibro de mondliteraturo (kompil. de N. Kawasaki. - Tokio: Japana Esperanto-Instituto)
- Kawasaki, Naokazu: Dua libro kaj ĝia ruslingva eldono, studkunveno de Japana Esperanto-Instituto, 1977-10-23, en Otu (1977)
- Kawasaki, Naokazu:
Dukonsonantaj kombinoj en Esperanto (Osaka: Universitato de Fremdaj Lingvoj, 1952. - 25 p.)
- Kawasaki, Naokazu:
El la tagolibro de N. Kawasaki: (1916 - 1940) (Oosaka: aŭtoro, 1984. - 23 folioj)
- Kawasaki, Naokazu:
Elementoj de Esperanto (Tokyo: Daigakusyorin, [1963]. - 173 p.)
- Kawasaki, Naokazu:
Enciklopedieto de kulturaj vortoj de Esperanto (Osaka: Esperanto-Societo)
- Kawasaki, Naokazu:
Fremdaj vortoj en antaŭparolo de unua libro; Propraj nomoj en ekzercoj de dua libro (En: Serta gratulatoria in honorem Juan Régulo: II Esperantismo : [La junta de gobierno presidida por el Magfco. y Excmo. Sr. Rector, decidió la publicación ... come homenaje al profesor Don Juan Régulo Pérez con motivo de su jubilación, a los 70 años...] ; p.[283] - 291)
- Kawasaki, Naokazu:
Fremdlingvaĵoj en Zamenhofaj verkoj (Osaka: Esperanto-Societo, [1940]. - D, 52 p.)
- Kawasaki, Naokazu:
Historia signifo de Zamenhof, plena vortaro Esperanto-rusa, 1909 (1975. - 3 folioj)
- Kawasaki, Naokazu:
Historia signifo de Zamenhof, plena vortaro rusa-internacia, 1889 (1974)
- Kawasaki, Naokazu:
Kelkaj komentoj pri la kvin tekstoj de "Marta" (En: Li kaj ni: festlibro por la 80a naskiĝtago de Gaston Waringhien (1901 29 julio - 1981) / Hrsg.: Haupenthal, Reinhard ; p.219 - 245)
- Kawasaki, Naokazu: Kunmetitaj vortoj el Zamenhofaj verkoj (Osaka, 1949. - 162 p.)
- Kawasaki, Naokazu: Latoviano Libekusu to Litowania no Dombrovsuki (Repr. from "Memoirs of the Nara University", 1976, Nara: Nara Daigaku, 1976. - 14 p.)
- Kawasaki, Naokazu: Monto gravediĝis, muso naskiĝis: personaj notoj pri la Universala Kongreso de Esperanto, 1978, Varna (Osaka, 1978 - 13 p.)
- Kawasaki, Naokazu: Ne konfuzu!: Komparo de signifoj en Esp, A, F, G (Osaka: Esperanto-Societo, 1940. - 35 p.)
- Kawasaki, Naokazu: Pri Marignoni, unua Esp. lernolibro por italoj, 1890: raporto al la studokunveno de Japana Esperanto-Instituto, 1976-11-09, Kioto (1976)
- Kawasaki, Naokazu: Radikoj de "Ekzercaro" (proks. 1939)
- Kawasaki, Naokazu: Unuaj libroj: Dombrovskij - litova, Huertas - hispana, Lorenc - ĉeĥa: raporto ĉe Japana Esperanto-Instituto, Tokio (1976)
- Ossaka, Kenĵi: Prilingvaj artikoloj de Ossaka: liaj cirkuleroj interne de la Lingva Komisiono de Japana Esperanto-Instituto (kompil. de Naokazu Kawasaki. - Oosaka: Kasiwara Esperanta Dokumento-Centro, 1978. - 56 folioj)
- Tolstoj, Lev Nikolaeviĉ: Kie estas amo, tie estas Dio (ruslingve verkita de Tolstoj. Esperanten trad. de Ŝidlovskaja, japanlingven trad. kaj komentariita de N. Kawasaki. - [Tokio]: Japana Esperanto-Instituto, 1930. - 331 p., aldonoj; Ambaŭteksta kaj komentaria serio ; 5)

Otaviano CURVELO de SOUZA

Brazilaj geesperantistoj Otaviano CURVELO de SOUZA, naskiĝis en la 31-a de januaro 1922 kaj mortis en la 26-a de junio 2001 en Itabuna, Bahio, Brazilo) estis UEA-vicdelegito kaj fak-delegito pri adventismo. Esperanto-asocion de Itabuna li fondis en 1956. Gvidinto de multaj bazaj kursoj, verkinto de informaj gazet-artikoloj, ofta kongresano, li postlasis sian Esperanto-bibliotekon al la Ŝtata Universitato de Sankta Kruco.

Norman MAILER

Literaturo > Anglalingva Literaturo > Norman MAILER < Angla Lingvo ---- La usona verkisto, scenaristo, reĝisoro kaj aktoro Norman MAILER naskiĝis la 31-an de januaro 1923 en Long Branch, Nov-Ĵerzejo. Sian junaĝon li pasigis en la Nov-Jorka urboparto Brooklyn. Li studis konstruteknikon en la Universitato Harvard, fariĝis soldato en 1943 kaj ekstudisen 1947 en La Sorbonne. En sia unua romano The naked and the dead li priskribis siajn spertojn kiel soldato en la Pacifiko. Pliaj verkojn karakterizas temoj kiel perfortemo kaj seksaj neŭrozoj. Politike maldekstra, Norman Mailer akre kritikis la usonan socion. Pro sia raportaĵo The armies of the night temanta pri la protestmovado kontraŭ la milito de Usono kontraŭ Vjetnamio li en la jaro 1969 gajnis la Premion Pulitzer. Duan fojon li gajnis tiun ĉi literaturopremion en 1980, pro la romano Executioner’s song. Norman Mailer dumtempe estis p