:: wikimiki.org ::
| 4-a De Aŭgusto |
4-a de aŭgusto----
Historio > Tagoj > la 4-a de aŭgusto
----
La 4-a de aŭgusto estas la 216-a tago de la jaro (la 217-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 149 tagoj restas.
Je la 4-a de aŭgusto okazis, interalie:
Eventoj
- 1693 : Dom PERIGNON inventis ĉampanon.
- 1789 : komence de la Franca revolucio de 1789 tiunokte la Privilegiitaj sociaj ordoj rezignis pri siaj privilegioj.
- 1944 : Anne FRANK estis kaptita.
Naskiĝoj
- 1792 : Percy Bysshe SHELLEY, poeto
- 1859 : Knut HAMSUN, Norvegio, verkisto kaj nobelpremiita pro literaturo en 1920
- 1901 : Louis ARMSTRONG, ĵazmuzikisto
- 1909 : Eva KEMLEIN
- 1912 : Raoul WALLENBERG, sveda diplomato
- 1929 : Yasser ARAFAT
Mortoj
- 1306 : Venceslao la 3-a
- 1753 : Gottfried SILBERMANN
- 1873 : George Armstrong CUSTER, soldato
- 1875 : Hans Christian ANDERSEN, Danio, verkisto
- 1971 : Georg MAURER
Specialaj tagoj kaj festoj
- Burkino : datreveno de la revolucio
----
Vidu ankaŭ :
- 3-a de aŭgusto | 5-a de aŭgusto
- 4-a de julio | 4-a de septembro
- Historio - Tagoj.
ja:8月4日
ko:8월 4일
simple:August 4
th:4 สิงหาคม
HistorioLa historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio.
(NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.)
----
:Historio de Scienco kaj Teknologio
Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)
:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj
Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj
: datadmetodoj - arĥivoj
Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj
:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -
:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro
vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)
- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo
:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro
Imperioj
Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj)
:Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio
Mapoj
:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500]
Vidu ankaŭ: Geografio
Diaoyu-Insularo De Ĉinio
vidu la Listo de militoj
Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj
Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj
Okazintaĵoj
:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto
:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp
Rolantoj
:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj
Komparu kun:
arkeologio, analo...
fiu-vro:Aolugu
ja:歴史
ko:역사
ms:Sejarah
simple:History
th:ประวัติศาสตร์
zh-min-nan:Le̍k-sú
Gregoria kalendaroGregoria kalendaro estas la ĉefa kalendaro de la Okcidento kaj tutmonda komerco. Ĝi estas reformo de la antikva julia kalendaro de Julio Cezaro.
La gregoria kalendaro estas suna kalendaro: ĝi precize sekvas la sunon (jarojn) sed ne la lunon. Kvankam la monatoj historie devenas de luna periodo, la monatoj komenciĝas kun la nova luno nur tute hazarde. Kontraste, la islama sekvas la lunon, ne la sunon, kaj la hebrea kalendaro la sunon kaj la lunon.
Monatoj: la kalendaro havas 12 monatojn:
- januaro - 31 tagoj
- februaro - 28 aŭ 29 tagoj
- marto - 31 tagoj
- aprilo - 30 tagoj
- majo - 31 tagoj
- junio - 30 tagoj
- julio - 31 tagoj
- aŭgusto - 31 tagoj
- septembro - 30 tagoj
- oktobro - 31 tagoj
- novembro - 30 tagoj
- decembro - 31 tagoj
La kalendaro sekvas la sunon, ne la lunon, tiel ke la komenco de printempo estas fiksita je la 21-a de marto.
Februaro kutime havas 28 tagojn, sed en la superjaro -- la kvara jaro kaj kvara jarcenta jaro -- februaro havas 29 tagojn. Do, en la jaroj 1992,
1996, 2000 kaj 1600, ĝi havis 29 tagojn, sed en la jaroj 1993,
1994, 1900 kaj 1700, ĝi havis 28 tagojn. En la julia kalendaro,
kontraste, februaro havis 29 tagojn en la jaroj 1900 kaj 1700.
Pro tio, la gregoria jaro havas 365,2425 suntagojn, dum la julia havas 365,2500. La suna jaro mem estas 365,24219878 suntagoj. La gregoria jaro estas 25,96 sekundoj tro longa (kio fariĝos unu tago post 3320 jaroj).
Semajno: aldone al la cikloj de monatoj kaj jaroj, estas la ciklo de la semajnoj. La semajno havas sep tagojn:
- dimanĉo
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
La 1-a de januaro 2000 estis sabato. Dimanĉo kaj sabato estas la "semajnfino", kutime tagoj de ripozo en la Okcidento. Sabato estas la tradicia juda tago de ripozo kaj dimanĉo la tradicia kristana tago de ripozo.
Jaroj: la nombro de la jaro estas laŭ la kristana erao.
Pro kuniĝo de semajna kaj superjara cikloj en la kalendaro estadas 14 tipoj de jaroj:
- Normalaj jaroj komenciĝantaj je :
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
- dimanĉo
- Supejaroj komenciĝantaj je :
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
- dimanĉo
Tagoj: la tago komenciĝas je meznokto kaj havas 24 egalajn horojn. ...
Reformo: Aprobo de Julia kalendaro siatempe estis grava antaŭenpaŝo, sed ĝi ankaŭ havis malgrandan malprecizecon: suna jaro kompare al Julia jaro estis mallonga je 11 minutoj kaj 14 sekundoj. Dum jaroj tiu ĉi diferenco fariĝis tagoegala kaj kaŭzis malprecizecojn. En la fino de 14-a jarcento diferenco pligrandiĝis tiomgrade ke printempa tagegaleco anstataŭ 21 de marto trafis al 11 de marto. Do Pasko, ferio printempa, iafoje okazis en la vintro!
Papo Gregorio la 13-a decidis korekti la eraron. Li invitis specialan komisionon kaj tagokalkulo antaŭenigis je 10 tagoj. Por ke en estonto similaj eraroj ne okazu, ili decidis en ĉiuj kvarcentjaroj forĵeti tri tagojn, sekve kvanto de superjaroj fariĝis malpli je 3, ol en Julia kalendaro.
Tio estis la solvo de Aloysius LILIUS en 1580. La fakta bazo estis la kalkulo de Koperniko pri la longeco de la jaro. En 1530, Koperniko esploris la kalkuladon de Ptolemeo en 139 kaj al-Battani en 882 kaj kalkulis la jaron por si mem kaj eldonis la nombron 365,2425, kiu fariĝis la longeco de la jaro en la gregoria kalendaro.
Ĉi tiu nova kalendaro nomiĝis Gregoria aŭ jarkalkulo laŭ nova stilo kaj Julia kalendaro estis nomita jarkalkulo laŭ malnova stilo. En 1582 jaro, kiam Gregoria kalendaro estis enkondukita, diferenco inter du stiloj estis 10 tagoj, en 1900 ĝi atingis 13 tagojn. En venontaj jaroj ĝi pligrandiĝos plu.
Gregoria kalendaro estis aprobita en diversaj landoj en malsamaj tempoj:
- 1582 - Hispanio, Italio, Pollando, Portugalio, Francio, Luksemburgio, katolika Nederlando
- 1583 - Bavario, Tirolo
- 1583-1585 - Katolika Germanio kaj Svislando
- 1584 - Aŭstrio, Ĉeĥio
- 1587 - Hungario
- 1590 - Transilvanio
- 1610 - Prusio
- 1700 - Danio, Norvegio, kaj la protestantaj regionoj de Germanio, Nederlando kaj Svislando (escepte de Sankt Gallen)
- 1724 - la svisa kantono Sankt Gallen
- 1752 - Anglio kaj kolonioj (ekz, la nuna Usono)
- 1753 - Svedio, Finnlando, Japanio
- 1911 - Ĉinio
- 1912 - Albanio
- 1915 - Litovio
- 1916 - Bulgario
- 1918 - Rusio, Estonio
- 1919 - Rumanio, Serbio
- 1924 - Grekio
- 1926 - Turkio
- 1928 - Egipto
En 1582, laŭ la papo, la tago post la 4-a de oktobro (la fina tago de la julia kalendaro) estis la 15-a de oktobro (la unua tago de la nova gregoria kalendaro). Ĝenerale, katolikaj landoj plejparte aprobis la kalendaron dum 1582-90, protestantaj landoj dum 1700-53 kaj aliaj landoj dum 1911-28.
----
::Tridek tagoj en septembro,
::april', junio, kaj novembro;
::Ĉiuj kromaj de la kalendar'
::Tridek-unu havas, krom februar',
::Kun dudek-ok, tri jarojn el kvar,
::Sed dudek-naŭ en superjar'.
::: - Tradicia angla poemo; elangliĝis Mateo McLAUCHLIN
----
Vidu ankaŭ:
Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Kalendaro > Gregoria Kalendaro
kategorio:Kalendaro
als:Gregorianischer Kalender
ja:グレゴリオ暦
ko:그레고리력
ms:Kalendar Gregory
simple:Gregorian calendar
th:ปฏิทินเกรกอเรียน
1693Historio > Jarcentoj > 17-a jarcento > 1693
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1693 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 4-a de aprilo : kanonizo de Sankta Johana de Portugalio.
- 4-a de aŭgusto : Benediktano Dom Perignon inventis ĉampanon.
Naskiĝoj
Mortoj
4-a de februaro: Sankta Johano de BRITO;
----
1688 | 1689 | 1690 | 1691 | 1692 | 1693 | 1694 | 1695 | 1696 | 1697 | 1698
16-a jarcento - 17-a jarcento - 18-a jarcento
ko:1693년
1789Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1789
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1789 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Francio : Komenco de la Franca Revolucio kontraŭ la ĝistiama absoluta monarkio. Ĝi daŭros ĝis 1799, kiam Napoléon BONAPARTE kaptis la regpotencon. ~ Je la 14-a de julio 1789, la parizanoj prenis la Bastilon (reĝa malliberejo, simbolo de la absoluta reĝa potenco); de la fino de la 19-a jarcento, la franca nacia festo okazas la 14-an julio. Jam en 1790 la 14-a de julio estis festata kiel Fête de la Fédération (Federacia Festo).
- 4-a de marto: La konstitucio de Usono efektiviĝas.
- 28-a de aprilo: Polinezio Ribelo sur la brita mararmea ŝipo Bounty.
- 21-a de novembro: Nord-Karolino fariĝis la 12-a ŝtato de Usono.
-
Naskiĝoj
- 16-a de marto : Georg OHM
- 21-a de aŭgusto: Augustin Louis CAUCHY
- 15-a de septembro: Usono: James Fenimore COOPER
Mortoj
-
----
1784 | 1785 | 1786 | 1787 | 1788 | 1789 | 1790 | 1791 | 1792 | 1793 | 1794
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1789년
simple:1789
1944Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1944
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1944 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Bulgarion eniras Soveta armeo
Naskiĝoj
- Rudolf FRIDRICH
- Karel KÝR
- Henri MASSON
- Hungario : NEMERE István.
- 22-a de januaro : Angela WINKLER
- 9-a de februaro : Alice WALKER
- 2-a de marto : Uschi GLAS
- 7-a de marto: Serge SIRE
- 4-a de aprilo : Sirio : Bassam TIBI
- 17-a de majo : David KELLY
- 29-a de majo : Helmut BERGER
- 19-a de junio : Chico BUARQUE
- 22-a de junio : Aŭstrio : Klaus Maria BRANDAUER
- 31-a de julio : Geraldine CHAPLIN
- 12-a de septembro : Barry WHITE
- 25-a de septembro : Michael DOUGLAS
- 2-a de decembro : Botho STRAUSS
Mortoj
- 5-a de majo : Bertha BENZ
- 31-a de julio : Antoine de SAINT EXUPÉRY
- 17-a de oktobro : Germanio : Adolf SCHMIDT
- 30-a de decembro : Romain ROLLAND
----
1939 | 1940 | 1941 | 1942 | 1943 | 1944 | 1945 | 1946 | 1947 | 1948 | 1949
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1944年
ko:1944년
simple:1944
th:พ.ศ. 2487
Anne FRANKLiteraturo > Nederlandlingva Literaturo > Anne FRANK < Nederlanda Lingvo
----
Nederlanda Lingvo
Anne FRANK [Ane frank] (naskiĝis la 12-an de junio, 1929, mortis en marto de 1945) estis juda junulino kies taglibro priskribis la vivon de juda familio loĝanta kaŝe dum la nazia epoko.
Frank naskiĝis en Frankfurto ĉe Majno, la filino de juda komercisto. En 1933 Anne kune kun siaj gepatroj kaj la fratino fuĝis de la nazioj al Amsterdamo. En julio 1942, kiam la nazioj okupis Nederlandon, la familio kaj kvar aliaj personoj kaŝis sin en la alkonstruaĵo de la firmao de la patro de Anne. Nederlandaj geamikoj provizas ilin per nutraĵoj. En aŭgusto 1944 la nazioj malkovris la kaŝejon kaj portis la kaŝitojn al koncentrejoj. Anne Frank mortis en Bergen-Belsen en marto 1945; la preciza dato ne estas konata. Ŝia taglibro poste estis trovata en la iama kaŝejo, kiu nuntempe estas muzeo.
Dum sia tempo en la kaŝloko Anne Frank priskribis ĉiujn pensojn kaj sentojn en sia taglibro: la unuan senton de amo, kverelojn kun la gepatroj, timojn kaj esperojn kaj la deziron fariĝi verkistino. Ŝia patro Otto FRANK, la sola persono el la kaŝitoj, kiu travivis la militon, redaktis la taglibron kaj publikigis ĝin en 1947 sub la titolo Het achterhuis ("La postdomo"). La libro aperis intertempe en pli ol 50 lingvoj kaj ankaŭ kiel teatraĵo. En 1959 ĝi sub la titolo The Diary of Anne Frank estis filmigita en Usono, kun Millie PERKINS en la ĉefrolo.
Tradukoj en Esperanto
- Taglibro : (la postdomo) / de Anne Frank. El la nederlanda originalo trad.
G. J. Degenkamp. - Scheveningen: Heroldo de Esperanto, 1959. - 219 p. :
ilustr.
- Anne Frank ne estas de hieraŭ / Mies BOUHUYS. Trad. Nora BARTELS. Apeldoorn, 1988. 194p. 21cm. Rakonto pri la juda knabino, kies taglibro fariĝis fama atestaĵo kontraŭ la naziismo.
- Taglibro de Anne Frank. Trad. Nora Bartels. Tokio, 1997. 299p.
Eksteraj ligiloj
- [http://www.geocities.com/esperanto_romania/te17.html Taglibro de Anne Frank : Fragmento] trad. Nora BARTELS
FRANK, Anne
ja:アンネ・フランク
ko:안네 프랑크
simple:Anne Frank
Percy Bysshe SHELLEYLiteraturo > Anglalingva Literaturo > Percy Bysshe SHELLEY < Angla Lingvo
----
Percy Bysshe SHELLEY (naskiĝis la 4-an de aŭgusto, 1792, mortis la 8-an de julio, 1822) estis angla poeto. Li estis grava reprezentanto de la Romantismo.
Percy Bysshe Shelley naskiĝis en Field Place (nuntempe apartenanta al Warnham/Sussex), kiel filo de nobela familio. Li estis instruata en la renoma Eton College, ekstudis en Oksfordo, sed devis en 1811 forlasi la universitaton pro sia ateisma flugfolio The necessity of atheism. En la sama jaro li edziĝis al filino de gastejestro kaj amikiĝis kun la filozofo William GOODWIN. Baldaŭ li enamiĝis al Mary, la filino de Goodwin kaj en 1814 li vojaĝis kun ŝi al Svislando. Du jarojn poste la edzino de Shelley mortis kaj li edziĝis al Mary Goodwin, kiu sub la nomo Mary SHELLEY mem fariĝis fama aŭtorino. Ekde 1818 li konstante vivis en Svislando aŭ Italio. Je la 8-a de julio 1822 li mortis pro boatakcidento en la Golfo de Spezia, Italio.
La verkaro de Percy Bysshe SHELLEY respegulas sopiron al libereco kaj harmonio, same kiel proteston kontraŭ ĉiu formo de subpremo.
Listo de verkoj
- Queen Mab : a Philosophical Poem (1813)
- Alastor, or The spirit of Solitude (1814)
- Laon and Cythna (1817)
- The Revolt of Islam (1818)
- Prometheus Unbound (1820)
- A Defense of Poetry (eld. 1840)
En Esperanto aperis
Odo al la okcidenta vento ; La indiana serenado / Percy Bysshe Shelley. - En: Tutmonda sonoro / Hrsg.: Kalocsay, Kálmán ; p.407 - 410,
vol. 2.
Kategorio:Poetoj
ja:パーシー・ビッシュ・シェリー
1859Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1859
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1859 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Origin of Species de Darvino
- 14-a de februaro : Oregono fariĝis ls 33-a ŝtato de Usono.
Naskiĝoj
- Kazimir Osipoviĉ OSTANIEVIĈ
- Béla VIKÁR
- John BUCHANAN
- 15-a de majo : Francio : Pierre CURIE
- Britio : Cecil SHARP
- 22-a de majo : Britio : Arthur Conan DOYLE
- 4-a de aŭgusto : Norvegio : Knut HAMSUN
- 23-a de aŭgusto : Johannes Petrus Leonardus NIESTEN
- 3-a de septembro : Francio : Jean JAURÈS
- 4-a de septembro: Wilhelm WETEKAMP
- 14-a de novembro : Marcelle FAUVART-BASTOUL
- 15-a de decembro : Ludwik Lejzer ZAMENHOF, iniciatinto de Esperanto en Pollando, Bjalistoko
- 30-a de decembro : Nasko de Josef Bohuslav FOERSTER
Mortoj
- 20-a de januaro : Bettina VON ARNIM
- 6-a de majo : Alexander VON HUMBOLDT
- 28-a de novembro : Usono : Washington IRVING
- 16-a de decembro : Wilhelm GRIMM
----
1854 | 1855 | 1856 | 1857 | 1858 | 1859 | 1860 | 1861 | 1862 | 1863 | 1864
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1859년
simple:1859
NorvegioGeografio > Eŭropo > Nordio > Skandinavio > Norvegio
----
Dosiero:no.gif
(Norvege Norge (Bokmål) aŭ Noreg (Nynorsk))
Lando en Norda Eŭropo, sur la Skandinava duoninsulo.
- Landkodo: NO.
- E-nomo: [a] Norvegio (Norvegujo); [o] Norvega Reĝlando.
- Nacia nomo: Kongeriket Norge/Noreg [KONGerike NOReg].
- Areo: 385 199 kv.km.
- Politika sistemo: konstitucia monarkio.
- Ŝtatestro: reĝo Harald la 5-a.
- Ĉefurbo: Oslo (480 mil).
- Urboj: Bergen (181 mil), Trondheim (128 mil).
- Adm. divido: 19 provincoj [no:fylke].
- Dependaj teritorioj:
:1. Buvetinsulo
:2. Svalbardo kaj Jan-Majen-Insulo
- Loĝantaro: 4 354 mil (1995), inter ili 96,7% norvegoj, 0,7% sameoj.
- Ŝtatlingvoj: norvega (bokmål kaj nynorsk), samea (nord-samea, sud-samea kaj lulea samea).
- Kredantoj: luteranoj.
- GNP: totala - 159 mlrd $; pokapa - 31 250 $.
- Eksporto: nafto kaj naftoproduktoj (inkl. gaso), ŝipoj, fiŝaĵoj.
- Organizoj: UNO (1945), NATO (1949)
- Nacia himno: Ja, vi elsker dette landet (Jes, ni amas nian landon)
Geografio
Norvegio estas konata pro sia bela naturo,
precipe la longaj, profundaj fjordoj en la okcidenta parto de la
lando kaj pluraj grandaj glaĉeroj. Norvegio grandparte estas montaro kaj arkta tundro.
La lando konsistas el 19 provincoj aŭ gubernioj [no:fylke].
Ĉiu gubernio konsistas el komunumoj [no:kommuner], ĉiu kun propra
komunuma registaro kaj po unu komunumestro/urbestro [no:ordfører].
La plej multaj komunumoj konsistas el bienaroj [no:bygder], kun klare
difinitaj bienoj [no:gårder], ĉiu kun propra nomo. La (malmultaj)
urbaj komunumoj estas dividitaj en urbopartoj [no:bydeler], ofte kun ties
malnova disdivido (en bienoj) preservita, eĉ en lokoj kie oni ne plu okupiĝas
pri agrikulturo.
Provincoj
- Akershus
- Øst-Agder
- Buskerud
- Finnmark
- Hedmark
- Hordaland
- Møre og Romsdal
- Nordland
- Nord-Trøndelag
- Oppland
- Oslo
- Rogaland
- Sogn og Fjordane
- Sør-Trøndelag
- Telemark
- Troms
- Vest-Agder
- Vestfold
- Østfold
Vd. ankaŭ Dependaj teritorioj ĉi-supre.
Kulturo
Lingvo
La norvega popolo parolas la norvegan, komprenata en
ĉiuj regionoj de Norvegio.
La samea minoritato parolas la samean,
ĝenerale ne kompreneblan por la resto de la loĝantaro.
Pri Esperanto, vidu Esperanto-movado/Norvegio.
Kelkaj famaj norvegoj
:Niels Henrik ABEL (matematikisto)
:Roald AMUNDSEN (esploristo)
:Bjørnstjerne BJØRNSON (verkisto)
:Gro Harlem BRUNDTLAND (politikisto)
:Ole BULL (violonisto)
:Leiv ERIKSON (esploristo)
:Edvard GRIEG (komponisto)
:Knut HAMSUN (verkisto)
:Sonia HENIE (sportisto)
:Thor HEYERDAHL (esploristo)
:Ludvig HOLBERG (verkisto)
:Henrik IBSEN (verkisto)
:Helge INGSTAD (esploristo)
:Trygve LIE (politikisto)
:Edvard MUNCH (pentristo)
:Fridtjof NANSEN (humanisto, esploristo)
:Vidkun QUISLING (politikisto)
:Grete WAITZ (sportisto)
:Ivar AASEN (lingvisto)
als:Norwegen
[[got:
1901Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1901
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1901 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- La pariza eldonejo Hachette komencas publikigi verkoj pri kaj en Esperanto.
- Fondita unua E-asocio en Slovakio, la Unua societo de Aŭstriaj esperantistoj en Brno.
- Fondita unua E-asocio en Hungario, en Budapesto
- Zamenhof kreis la Hilelismon.
- Eklernis Espernaton:
Frederiko VILLAREAL, Barono de Menil, Théophile CART, Hjalmar Johannes RUNEBERG kaj Cornelis Jacob BAART de la Faille.
- Kreita Latineca angla
Naskiĝoj
- 31-a de januaro : Marie Luise KASCHNITZ
- 1-a de februaro : Usono : Clark GABLE
- 14-a de februaro : Rolf WANKA
- 18-a de februaro : Hugo HAAS
- 15-a de marto : Juntaro IŬAŜITA
- 7-a de majo : Usono : Gary COOPER
- 11-a de majo : Rose AUSLÄNDER
- 20-a de aŭgusto : Italio : Salvatore QUASIMODO
- 15-a de septembro : Liselotte WELSKOPF-HENRICH
- 3-a de novembro : Leopoldo la 3-a, kvara reĝo de la belgoj
- 23-a de novembro : Marieluise FLEISSER
- 5-a de decembro : Walt DISNEY
- 27-a de decembro : Germanio : Marlene DIETRICH
- Ĉeĥio : Antonín SATTEK
- Wim QUISPEL
- Aleksandro ERJUĤIN
Mortoj
- 22-a de januaro : Britio : Reĝino Viktorino
- Ĉeĥio : Julius ZEYER
- 27-a de januaro : Giuseppe VERDI
- 13-a de marto : Benjamin HARRISON
- 7-a de julio : Svislando : Johanna SPYRI
- 14-a de septembro : William McKINLEY
----
1896 | 1897 | 1898 | 1899 | 1900 | 1901 | 1902 | 1903 | 1904 | 1905 | 1906
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1901年
ko:1901년
1909Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1909
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1909 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 5-a Universala Kongreso de Esperanto en Barcelono.
- 2-a Brazila Kongreso de Esperanto en San-Paŭlo.
- Masgrau Jacint BREMON fariĝis prezidanto de Espero Kataluna.
- Eklernis Esperanton:
Jenö FUCHS, Josef SCHMALZL, Josef PONTZ, Carlos DOMINGUES, Saul J. JAFFE, Josep GRAU-CASAS, Christian Petersen HEILSKOV, Marie LARROCHE, kaj Mikaelo GABRIELO.
- LU Ŝi-Ŝin komencis propagandi Esperanton.
- publikita "Dumil novaj vortoj" de Paul BOULET.
- Eko de publikiĝo de Esperanta Biblioteko Internacia.
- Unua Esperanto-klubo en Kolombio.
- Fonditaj Ruslanda Ligon Esperanta kaj Esperanto-Klubo en Aarhus.
- Jazyk všeslovanský a esperanto publikita de Josef KRUMPHOLC.
- Kreitaj planlingvoj Adamitik, Perfektlingvo kaj Salvador.
Naskiĝoj
- 15-a de januaro: ŜIMOMURA Joŝiŝi
- 10-a de februaro: KURIJAMA Ioe
- 27-a de marto : Golo MANN
- 24-a de aprilo : Bernhard GRZIMEK
- 4-a de aŭgusto : Eva KEMLEIN
- 7-a de septembro : Elia KAZAN
- 28-a de oktobro : Francis BACON, pentristo
- Ĉeĥio : Vladimir NEFF
- Ivo LAPENNA
- Nikola ALEKSIEV
- E. Stavro PATSURIS
- Engelbrecht HANSEN
Mortoj
- 8-a de aprilo : Danio : Kopenhago : Venceslaus Ulricus HAMMERSHAIMB
- 22-a de julio : Detlev VON LILIENCRON
- 27-a de oktobro : George COX
- 17-a de decembro : Leopoldo la 2-a, dua reĝo de la belgoj
- Usono : Pensilvanio: Henry Lee FISHER
----
1904 | 1905 | 1906 | 1907 | 1908 | 1909 | 1910 | 1911 | 1912 | 1913 | 1914
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1909年
ko:1909년
simple:1909
th:พ.ศ. 2452
Eva KEMLEINArto > Eva KEMLEIN
----
Eva KEMLEIN [eva kemlajn], origine: Eva Ernestine GRAUPE (naskiĝis la 4-an de aŭgusto, 1909, mortis la 8-an de aŭgusto, 2004) estis germana fotistino.
Kiel filino de juda familio ŝi naskiĝis en Charlottenburg (nuntempe parto de Berlino). Ŝi fariĝis medicin-teknika asistantino kaj pro medicinaj fotoj ŝi fine de la 1920-aj jaroj ekinteresiĝis pri la fotado.
En la jaro 1933 ŝi edziniĝis al Herbert KEMLEIN. Samjare ili fuĝis de la nazioj al Grekio. Ŝi tie vivtenis sin per la fotado kaj li laboris kiel ĵurnalisto por germanlingvaj gazetoj. Pro sia juda deveno Eva Kemlein ne plu rajtis labori, kaj ankaŭ ŝia edzo pro sia edzeco kun judino pli kaj pli havis problemojn, vendi siajn artikolojn. La patro de Eva Kemlein fine devis subteni la paron finance.
En 1937 ili devis forlasi Grekion. Ili revenis al Berlino, kaj Herbert Kemlein forlasis sian edzinon por denove povi labori. Eva Kemlein restis ĉe sia patrino en Berlino. La patro intertempe mortis kaj ŝiaj du fratoj vivis eksterlande.
Eva Kemlein dum tiu tempo konatiĝis kun la aktoro Werner STEIN. Kun li – politika maldekstrulo – ŝi vivis mizeran vivon. Ili perdis preskaŭ ĉion, krom la fotilon, per kiu Eva Kemlein fotis sian detruatan hejmurbon.
Post la Dua Mondmilito ambaŭ restis en Orienta Berlino. Per la fotilo, kiu travivis la militon, ŝi tiam dokumentis la detruojn, kaj jam en majo 1945 ŝiaj unuaj fotoj aperis en nov-fondita Berlina gazeto.
Influite de sia vivpartnero, ŝi poste koncentriĝis al fotoj en la teatra medio. Ŝi dokumentis la teatran ensemblon forigantan la ruinojn de la milito kaj poste ĉiujn surscenigojn de Bertolt BRECHT.
Grandan atenton ŝia laboro akiris, kiam oni en 2002 decidis rekonstrui la urban kastelon, eksplodigitan en 1950. Ŝi dum la tempo de la detruo dokumentis ĉiun angulon de la kastelo kaj la fotoj povas fariĝi gravaj bazoj por la planita rekonstruo.
Eva Kemlein mortis en Berlino.
1912Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1912
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1912 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 8-a Universala Kongreso de Esperanto en Krakovo.
- L.L. ZAMENHOF ĉe la UK de Krakovo rezignis ĉian oficialan rolon en la aferoj de Esperanto, kaj eĉ la simplan titolon „Majstro“.
- Edukministro CAJ Juanpej dekretas la enkondukon de Esperanto en la elementajn lernejojn de Ĉinio.
- Eklernis Esperanton:
Bruno RIEFLING, SIFO, Gerrit WOUD, Gerrit Paulus de BRUIN, Maksimiliano BLASSBERG, Frits FAULHABER, Helmi DRESEN, Modesto Eugenio CAROLFI, Carl Adolph HVORSLEV kaj Vasilij ĴELEZNJAKOV.
- Fonditaj Esperanto-asocio de Ŝanhajo, Virina Esperanto-Klubo en Brazilo kaj Esperanta junulara grupo de Varsovio.
- Fondita unua Esperanto-Klubo en Venezuelo
- Kreitaj planlingvoj Omnezo, Lingvo Kosmopolita, Ariana kaj Fraternitato.
- Ĉinio elĵetas fremdan regon kaj fariĝas respubliko.
- Albanio sendependiĝas.
- Hispanio: Kanarioj: Fuerteventura ekhavas propran parlamenton.
- 6-a de januaro: Nov-Meksiko fariĝis la 47-a ŝtato de Usono.
- 16-a de januaro: La grupo de anglo Robert Falcon SCOTT apud Sudan Poluson trovas restaĵojn de tendaro de konkuranta norvego Roald AMUNDSEN.
- 18-a de januaro: Scott atingas Sudan Poluson.
- 14-a de februaro: Arizono fariĝis la 48-a ŝtato de Usono.
- 15-a de aprilo: La Titanic pereas en la norda Atlantiko
- Tupaciguara fondita.
Naskiĝoj
- Raymond DOURY
- 20-a de februaro: Francio: Pierre BOULLE
- 21-a de aprilo : William Thomas STEAD
- 16-a de majo: Johannes HARTOG
- 23-a de junio: Britio: Alan TURING, frua komputikisto (m. 1954)
- 14-a de aŭgusto: Germanio: Erwin STRITTMATTER
- 26-a de novembro : Eugène IONESCO
Mortoj
- 16-a de januaro: Georg HEYM
- 27-a de januaro: BAGGI de ARAUJO
- 30-a de marto: Germanio: Karl MAY.
- 20-a de aprilo: Bram STOKER
- 14-a de majo: Svedio: August STRINDBERG
- 16-a de aŭgusto : Germanio : Johann Martin SCHLEYER
- 24-a de decembro : George W. BULLEN.
- Ĉeĥio: Zikmund WINTER.
- Antarkto: Kapitano SCOTT kaj sia grupo.
- Amatus van der BIEST-ANDELHOF
----
1907 | 1908 | 1909 | 1910 | 1911 | 1912 | 1913 | 1914 | 1915 | 1916 | 1917
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1912年
ko:1912년
simple:1912
th:พ.ศ. 2455
1929Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1929
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1929 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Curt J. MILKSCHUTZ, Thorsten TORBÄJ, Agost MARCZELL kaj Jaan OJALO eklernis Esperanton.
- Fondita Esperantista Tabakkontraŭula Asocio
- Karl Ludvig SÖDERBERG eklernis Esperanton.
- Jaroslav MAŘÍK eklernis Esperantidon.
- Sub aŭspicioj de la Foira Oficejo kunvenis en Frankfurto ĉe Majno Internacia Konferenco por Turismo kaj Reklamo.
- Fondita Esperanta Turista Komisiono.
- Originala Verkaro de Zamenhof publikita de Johannes DIETTERLE
- Kreitaj Anjelika kaj Interlinguo
- Jugoslavio ekestis.
- 24-a de oktobro: Nigra Jaŭdo, eko de Granda Depresio
Naskiĝoj
- 3-a de januaro : Sergio LEONE
- 29-a de januaro : Drahomír KOČVARA
- 31-a de januaro : Jean SIMMONS
- 6-a de februaro : Pierre BRICE
- 6-a de marto : Günter KUNERT
- 18-a de marto : Germanio : Christa WOLF
- 1-a de aprilo : Ĉeĥio : Milan KUNDERA
- 8-a de aprilo : Jacques BREL
- 10-a de aprilo : Svedio : Max VON SYDOW
- 4-a de majo : Belgio : Audrey HEPBURN
- 10-a de junio : Harald JUHNKE
- 12-a de junio : Germanio: Anne FRANK
- 2-a de aŭgusto : Thom GUNN
- 25-a de oktobro : Peter RÜHMKORF
- 9-a de novembro : KERTÉSZ Imre
- 11-a de novembro : Germanio : Hans Magnus ENZENSBERGER
- 12-a de novembro : Germanio : Michael ENDE.
- 12-a de novembro : Usono : Grace KELLY
- Brazilo: Sylla CHAVES
- Brazilo: Aristóphio ANDRADE ALVES
- Usono : Pensilvanio : Richard DRUCKENBROD
- Usono : Kalifornio : Berkeley: Ursula K. LE GUIN
- Ĉeĥio: Vladimír HERMAN
- Ĉeĥio: Jan RYBÁŘ
- Malto: Carmel MALLIA
Mortoj
- Rosa JUNCK
- Václav ROSICKÝ
- 4-a de aprilo : Carl BENZ
- Stefan MIĤOLALSKI
- 3-a de novembro : Jan Micislaw BAUDOUIN DE COURTENAY
- 28-a de novembro : Péter TÖRÖK
- 15-a de decembro : Marie HANKEL
----
1924 | 1925 | 1926 | 1927 | 1928 | 1929 | 1930 | 1931 | 1932 | 1933 | 1934
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1929年
ko:1929년
simple:1929
th:พ.ศ. 2472
1306Historio > Jarcentoj > 14-a jarcento > 1306
----
En la jaro 1306 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Roberto BRUSO iĝis reĝo de Skotlando
Naskiĝoj
Mortoj
- 4-a de aŭgusto : Venceslao la 3-a
----
1301 | 1302 | 1303 | 1304 | 1305 | 1306 | 1307 | 1308 | 1309 | 1310 | 1311
13-a jarcento - 14-a jarcento - 15-a jarcento
ko:1306년
Venceslao la 3-aĈeĥio > Historiaj ŝtatestroj de Ĉeĥio > Venceslao la 3-a
Venceslao la 3-a (1305 – 1306)
- li naskiĝis la 6-an de oktobro de 1289.
- gepatroj: reĝo Venceslao la 2-a kaj Jitko Habsburga.
- reĝo ĉeĥa, pola kaj hungara, margrafo moravia, duko krakova.
- li parolis ĉeĥe, hungare, pollingve, germane kaj latine.
- 1289 – 1301 li estis edukata en praga reĝa kortego.
- 1301 en Hungario mortis Ondro la 3-a, lasta el dinastio de Arpadanoj kaj papo alproprumis al si rajton okupi la malplenan tronon. Tiam li destinis kiel reĝon Karolon la 1-an Roberton el Anjou, kio estis rifuzita de hungara nobelaro. Tial estis la saman jaron, do en 1301, elektita per parto de la hungara nobelaro kaj prelatoj gvidataj de slovaka magnato Mateo Ĉako Trenĉina kiel la hungara reĝo Venceslao Přemyslido.
- la 27-an de aŭgusto de 1301 Venceslao estis kronita kiel la reĝo hungara kaj li ekregis en hungara urbo Budino kiel hungara reĝo Ladislao la 5-a.
- 1302 Venceslao la 3-a komencis batali kontraŭ papa kurio pri pludaŭro de la trono. Lia patro tiutempe postulis francan reĝon Filipon la 4-an, kiu staris ankaŭ kontraŭ la papo, pri alianco kaj tiu subtenita tiel de potenca dinastio, arestis papon Bonifacon. Li psike ne eltenis sian arestigon kaj baldaŭ post tio li mortis. Nova papo okupis politikon de iompostioma gvidigo de ĉiuj aliancoj de Venceslao al sia flanko.
- 1304 Venceslao la 2-a amasigis grandegan soldataron kaj li militiris al la filo helpi, sed kiam li renkontis la situacion senelireja ekkoninte, ke prepariĝas nova invado Bohemion, li forveturis la filon el la lando kunpreninte kun si ankaŭ kronad-emblemojn de Hungara reĝlando, per kio Přemyslidoj perdis ankaŭ la lastajn favorulojn.
- 1305 post morto de la patro Venceslao fariĝis ĉeĥa kaj pola reĝo.
- la 5-an de oktobro de 1305 li edziĝis al Piastidino Violo Teŝina, per kio li volis pluteni la polan reĝlandon, kiun endanĝerigis Vladislao Kubuĉjo.
- 1305 li fermis kontrakton kun imperiestro Albreĥto rezigninte favore al li pri regionoj de Cheb kaj Mejso.
- 1305 li transprenis siajn pretendojn sur hungaran tronon favore al bavariaj Wittelsbaĥoj kaj li transdonis orientan Pomerion al brandenburgaj Askanoj.
- 1306 estiĝis ĉeĥa versita eposo Alexandreis.
- aŭgusto de 1306 Venceslao ekiris al punmilitiro kontraŭ Kubuĉjo.
- la 4-an de aŭgusto de 1306 Venceslao la 3-a en Olomouc estis murdita per nekonataj murdistoj, sed kiuj estis certe senditoj de romia reĝo Albreĥto. Venceslao mortis en la aĝo de 17 jaroj. Foriris en li reganto, al kiu saĝeco de sia patro kaj samtempe batalemo de sia avo Přemysl Otakar la 2-a cirkulis en la vejnoj. Per lia persono formortis post glavo la přemyslida dinastio reganta en Bohemio pli ol 400 jaroj.
1753Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1753
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1753 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Gregoria kalendaro lanĉita en Svedio, Suomio kaj Japanio.
- Brita Muzeo starigita.
- Publikita unua versio de Biblio tradukita al Portugala lingvo.
- Lineo klasifikis la kakaon (Theobroma cacao)
Naskiĝoj
-
Mortoj
- 4-a de aŭgusto : Gottfried SILBERMANN
----
1748 | 1749 | 1750 | 1751 | 1752 | 1753 | 1754 | 1755 | 1756 | 1757 | 1758
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1753년
Gottfried SILBERMANNMuziko > Gottfried SILBERMANN
----
Gottfried SILBERMANN (naskiĝis la 14-an de januaro, 1683, mortis la 4-an de aŭgusto, 1753) estis germana konstruisto de orgenoj.
Gottfried Silbermann naskiĝis en la vilaĝo Kleinbobritzsch apud Freiberg en Saksio. En la jaro 1702 li ekloĝis en Strasburgo, kie lia frato Andreas SILBERMANN havis metiejon por konstrui orgenojn. Lerninte la fakon, li kun la titolo majstro de la orgenkonstruado revenis al Saksio en 1710. Unu jaron poste li en Freiberg fondis sian konstruejon.
Dum sia vivo Gottfried Silbermann konstruis proksimume 50 orgenojn, kiuj parte dum militoj kaj brul-katastrofoj detruiĝis. Ili ekzemple la komponiston Johann Sebastian BACH. Famaj orgenoj konstruitaj de li troviĝas en la Dresdena Hofkirche kaj la Freiberga katedralo St. Marien.
Gottfried Silbermann mortis en Dresdeno.
ja:ゴットフリート・ジルバーマン
Hans Christian ANDERSENLiteraturo > Danlingva Literaturo > Hans Christian ANDERSEN < Dana Lingvo
----
Dana Lingvo
Hans Christian ANDERSEN (naskiĝis la 2-an de aprilo 1805 en Odense, mortis la 4-an de aŭgusto 1875 en Kopenhago) estis dana verkisto, kiu ĉefe famiĝis pro la verkado de fabeloj. Tiuj estas tradukitaj al pli ol 100 lingvoj kaj influis diversajn teatraĵojn, filmojn, baletojn kaj aliajn artaĵojn.
En Esperanto aperis
Tradukoj de Ludoviko ZAMENHOF
- La virineto de maro. – Paris: Hachette, 1907.
- [http://www.uni-leipzig.de/esperanto/texte/bibl/fabeloj_andersen/ Fabeloj. Plena kolekto].
- Paris: Esperantista Centra Librejo.
- Unua parto: unua eldono 1923, dua eldono 1926.
- Dua parto 1926.
- Tria parto 1932.
- Bruselo: Heroldo de Esperanto.
- Unua volumo: dua eldono 1965.
- Kvara volumo 1963.
- La ombro. – Tabarz: Steier, 1924, 14 paĝoj.
- Du fabeloj. Enhavas La ombro kaj La virineto de maro. - Tabarz: Esperanto Propaganda Instituto, 1924, 35 paĝoj.
- Fabeloj de Andersen. - Kioto: Ludovikito, 1990, 822 paĝoj. (Plena Verkaro de Zamenhof, tradukaĵoj 7.)
Aliaj tradukoj
- [http://www.chifonoj.dk/flipperne.htm Kolumo] (Flipperne). - Tradukis H. Th. THOMSEN. - En: Prozo el Danaj-Norvegaj Aŭtoroj, 1908.
- Bildolibro sen bildoj. Tradukis Siegfried LEDERER. – Wolfenbüttel, 1909.
- Fabeloj de Andersen. Enhavas [http://www.chifonoj.dk/den_standhaftige.htm La brava stansoldato] (Den standhaftige Tinsoldat), [http://www.chifonoj.dk/historien_om_en_moder.htm Rakonto pri patrino] (Historien om en Moder), [http://www.chifonoj.dk/fyrtoejet.htm La fajroŝtalo] (Fyrtøiet), [http://www.chifonoj.dk/prinssesen_skeel.htm La princino sur pizo] (Prinsessen paa Ærten) kaj [http://www.chifonoj.dk/skeel_den_lille_pige.htm La knabineto kun la alumetoj] (Den lille Pige med Svovlstikkerne). Tradukis F. SKEEL-GIÖRLING. - Berlin: Ader & Borel (poste Ellersiek & Borel), 1909-1923 (diversaj eldonoj), 42 paĝoj. (Esperanta Biblioteko Internacia 2.)
- [http://www.chifonoj.dk/to_brune_ojne.htm Du brunajn okulojn] (To Brune Øine). Tradukis Christian Petersen HEILSKOV. - En: Orienta Kuriero, Honkongo, 1938.
- [http://www.chifonoj.dk/hvad_tidselen.htm La kardo] (Hvad Tidselen oplevede). Tradukis A. THOMSEN. - En: Dansk Esperanto-Blad 5/1940.
- [http://www.chifonoj.dk/den_onde_fyrste.htm Malica princo] (Den onde Fyrste). Tradukis K. KNOPF. - En: Dansk Esperanto-Blad novembro 1942.
- [http://www.chifonoj.dk/theepotten.htm La teujo] (Theepotten). Tradukis K. Knopf. - En: Dansk Esperanto-Blad decembro 1942.
- [http://www.chifonoj.dk/nisse_madammen.htm Koboldeto kaj sinjorino] (Nissen og Madamen). Tradukis K. Knopf. - En: Dansk Esperanto-Blad februaro-aprilo 1944.
- [http://www.chifonoj.dk/tommelise.htm Fingrulino] (Tommelise). Elgermanigis Hugo SIRK. – Wien: Waldheim-Eberle, 1953.
- [http://www.chifonoj.dk/sommerfuglen.htm La papilio] (Sommerfuglen). Tradukis Poul THORSEN. - En: Norda Prismo 5/1959.
- [http://www.chifonoj.dk/poul_klods_hans.htm Plump-Johano] (Klods-Hans). Tradukis Poul Thorsen.
- [http://www.chifonoj.dk/sneemanden.htm La neĝulo] (Sneemanden). Tradukis Christian Petersen Heilskov. - En: Dana Antologio, 1961.
- [http://www.chifonoj.dk/det_doende_barn.htm La mortanta infaneto] (Det døende Barn) kaj [http://www.chifonoj.dk/h_e_jensen_det_utroligste.htm La plej nekredebla] (Det Utroligste). Tradukis H. E. JENSEN. - En: Dana Antologio, 1961.
- [http://www.chifonoj.dk/den_lille_havfrue.htm La marvirineto] (Den lille Havfrue). Tradukis Ib SCHLEICHER. – Kopenhago, 1962.
- La novaj vestoj de la imperiestro kaj du aliaj fabeloj. Enhavas [http://www.chifonoj.dk/kejersens_nye_klaeder.htm La novaj vestoj de la Imperiestro] (Keiserens nye Klæder), [http://www.chifonoj.dk/ib_klods_hans.htm Hans-fuŝulo] (Klods-Hans) kaj [http://www.chifonoj.dk/det_er_ganske.htm Estas tute certe!] (Der er ganske vist!). Tradukis Ib Schleicher. – Kopenhago: Koko, 1964, 51 paĝoj.
- [http://www.chifonoj.dk/prinsessen_helen.htm La princino sur pizo] (Prinsessen paa Ærten). Tradukis Helen CLAESSON. - En: Kontaktilo 1-2/1999.
- [http://www.chifonoj.dk/helen_den_lille_pige.htm La eta knabino kun la alumetoj] (Den lille Pige med Svovlstikkerne). Tradukis Helen Claesson. - En: Kontaktilo 5/2001.
- [http://www.andersen.sdu.dk/vaerk/dervishoj/index.html Danco de la derviŝoj] (Derwischernes Dands). Tradukis Birthe TRÆRUP, 2004.
- [http://www.chifonoj.dk/sommergjaekken.htm La galanto] (Sommergjækken). Tradukis Kopenhagaj Esperantistoj, 2004.
- [http://www.chifonoj.dk/laserne.htm La ĉifonoj] (Laserne). Tradukis Esperanto-Unuiĝo de Næstved, 2004.
- [http://www.chifonoj.dk/det_sjukne_kloster.htm La sinkigita klostro] (Det sjunkne Kloster). Tradukis Esperanto-Unuiĝo de Næstved, 2004.
- [http://www.chifonoj.dk/stormen_flytter.htm La ŝtormo translokas ŝildojn] (Stormen flytter Skilt). Tradukis Esperanto-Unuiĝo de Næstved, 2004.
- [http://www.chifonoj.dk/vaeno_glaeno.htm Vänö kaj Glänö] (Vænø og Glænø). Tradukis Esperanto-Unuiĝo de Næstved, 2004.
- [http://www.chifonoj.dk/boghveden.htm La fagopiro] (Boghveden). Tradukis Helen Claesson kaj Esperanto-Unuiĝo de Næstved.
- [http://www.chifonoj.dk/elpensi.html Kion eblas elpensi] (Hvad man kan hitte paa). Tradukis Wolfgang KIRSCHSTEIN. - En: La Ondo de Esperanto 5/2005.
- Bildlibro sen bildoj (Billedbog uden Billeder). Tradukis Birthe Trærup. - Gilleleje: Trærup, 2005, 56 paĝoj.
Vidu ankaŭ
- http://www.fortaellinger.frac.dk/#esperant
ANDERSEN, Hans Christian
ANDERSEN, Hans Christian
ja:ハンス・クリスチャン・アンデルセン
ko:한스 크리스티안 안데르센
th:ฮันส์ คริสเตียน แอนเดอร์เซน
DanioGeografio > Eŭropo > Nordio > Skandinavio > Danio
----
Danio - Danmark (da) [denmak]
Lando en norda Eŭropo, inter Balta Maro kaj Norda Maro. Ĝi fizike konsistas el duoninsulo Jutlando kaj 405 nomohavaj insuloj, el kiuj nur 82 loĝatas. Plej gravaj insuloj estas Fyn kaj Sjælland (ejo de ĉefurbo Kopenhago). Sude havas mallongan terlimon al Germanio, norde kaj oriente marlimas al Norvegio kaj Svedio pere de maretoj Skagerrak kaj Kattegat.
Kattegat
- Landkodo: DK.
- E-nomo: [a] Danujo, Danlando; [o] Reĝlando Danio.
- Nacia nomo: Kongeriget Danmark (da) [KONGeĥiid/-iiz denmak].
- Politika sistemo: konstitucia monarkio.
- Administra divido: 14 komunoj, 2 urboj (Kopenhago kaj Frederiksbergo) kaj 2 aŭtonomiaj teritorioj.
- Aŭtonomiaj teritorioj: Ferooj kaj Gronlando.
- Urboj: Kopenhago (1.377 mil), Arhuzo (182 mil), Odense (137 mil).
- Lingvoj parolataj: dana, platdiĉa, germana
- Kredantoj: evangeli-luteranoj.
- GNP: totala - 184 mlrd $; pokapa - 29.890 $.
- Eksporto: viandaĵo, fiŝo, laktaĵo, elektrovaroj.
- Organizoj: UNO (1945), NATO, EU
- Historio: en 1849 estis anoncita kiel konstitucia monarkio. De 1949 membro de NATO, kaj de 1973 - membro de EU.
- Heredaĵo: katedra templo de Roskilde.
Partoj
- Jutlando: Vendsyssel, Sønderjylland
- Fyn kaj insuletoj:
- Sjælland:
- Bornholm:
Plej grandaj urboj (2001)
# Kopenhago - 499.263
# Arhuzo - 286.903
# Odense - 183.617
# Aalborg - 161.906
# Frederiksberg - 91.079
# Esbjerg - 82.691
# Randers - 62.291
# Horsens - 55.103
# Næstved - 46.536
Insuloj laŭ enloĝateco
# Sjælland - 2.033.467
# Fyn - 438.521
# Amager - 151.593
# Lolland - 71.473
# Als - 51.268
# Bornholm - 44.924
# Falster - 42.902
# Mors - 23.028
# Langeland - 14.708
# Møn - 10.368
# Ærø - 7.600
# Tåsinge - 6.256
# Samsø - 4.331
# Thurø - 3.638
# Fanø - 3.241
# Læsø - 2.362
# Bogø - 1.014
# Fur - 999
# Orø - 936
# Rømø - 805
# Fejø - 625
# Jegindø - 548
# Sejerø - 405
# Agersø - 279
# Strynø - 211
# Femø - 204
# Enø - 203
# Aarø - 199
# Bjørnø - 54
EdE-D Danio
Danujo. Jam antaŭ 1850 du danoj, la fama lingvisto Rasmus Rask kaj la komedi-verkisto Thomas Overskou sendepende unu de la alia sin okupis pri konstruado de artefarita lingvo. Sed la ĝenerala publiko ne konatiĝis kun tiu demando antaŭ ol Volapük eniris en Danlandon 1886 kaj post malmultaj jaroj malaperis.
La unua dana lernolibro de Esperanto, verkita de Christian NIELSEN aperis en Flensburg 1890. Verŝajne nur tre malmultaj adeptoj de Esperanto troviĝis en Danlando antaŭ la apero de vortaro kaj lernolibro de Fr. Skeet-Giörling (1904), "la patro de la dana E movado". Li faris siajn unuajn kursojn en Aalborg ĉirkaŭ 1904, sed poste li transloĝiĝis al Kopenhago, kie li daŭrigis sian laboron kun granda sukceso.
La konata lingvisto, prof. Otto JESPERSEN (aŭtoro de la lingvoprojekto "Novial") varme interesiĝis pri Esperanto kaj publikigis longan rekomendan artikolon pri ĝi en la multe legata revuo "Tilskueren" (1905). Samtempe alia fama lingvisto prof. Vilhelm THOMSEN verkis kaj eldonis broŝuron pri "la komuna lingvo de la scienco."
Fine en 1906 fondiĝis la unua E grupo dana, "E-ist-foreningen", kies unua prez. estis magistro Holger WIEHE kaj ĝia sekr. f-ino Gunvar MONSTER. Post unu jaro tiu grupo ekeldonis la unuan danan E gazeton E-Bladet: Helpa Lingvo, kiun redaktis Wiehe. Fervoraj E-istoj faris paroladojn pri la nova lingvo, precipe Skeel-Giörling kaj Monster.
En 1907 la plej granda Kopenhaga gazeto "Politiken" ekinteresiĝis pri Esperanto kaj aranĝis kursojn kun 350 kursanoj. Skeet-Giörling instruis ilin. Ankaŭ en Kristana Unuiĝo por junuloj en Kopenhago li aranĝis kursojn. Post tiuj kursoj fondiĝis E grupo por junuloj, kies prez. fariĝis Svend REHLING. En laboristaj rondoj gvidis Leo ABRAHAM kursojn kaj fondis poste grupon. Tiuj du grupoj ne vivis longe.
Ankaŭ ekster Kopenhago la E movado ekfloris. En Odder kaj Brönderslev okazis kursoj, kaj en Randers kaj Faaborg fondiĝis kluboj. Plej vigle laboris la klubo en Odense, kie N. C. CARLSEN faris gravan propagandon. En la tiea komerca lernejo oni komencis instrui E-n. Baldaŭ sekvis la seminario en Odense. La klubo en Odense fondiĝis 1907, 1910 fondiĝis la laborista klubo. En Kopenhago Bendix, P. Borberg, f-ino Monster kaj Skeel-Giörling faris la plej grandan laboron. Bendix instruis i. a. E-n en kurso de 300 telefonistinoj. En jan. 1908 fondiĝis laŭ instigo de f-ino Sehroder Centra Dana E-ista Ligo (CDEL). En 1909 fondiĝis "Aaiborg EK" (prezidita de E. Friis), "EK de Vejle" (M. Packness), "Randers EK" serĝento Rasmussen) "Konversacia Klubo de Aarhus" (Chr. HEILSKOV) kaj en 1910 "ES de Esbjerg."
La unua jarkunveno de danaj E-istoj okazis en Arhuzo 1909. Poste en Kopenhago en 1910, Odense en 1911, Vejle en 1912, Arhuzo en 1913, Horsens en 1914, Odense en 1915, Kopenhago en 1916, Kolding en 1919, Grenaa en 1925, Sönderborg en 1927, Odense en 1928, Holbak en 1929, Kopenhago en 1930, Odense en 1931, Arhuzo en 1932, Odense en 1933.
Post la granda antaŭenpuŝo en 1907-09 la dana E-movado dum pluraj jaroj pli malrapide progresis. Tre notinda tamen estas la agado de E-oficejo en Kopenhago, kiu en la komenco de la milito tutmonda interrilatis kun la militantaj landoj kaj faris gravan kaj plejparte sukcesan laboron por serĉi vunditajn kaj malaperintajn homojn el ĉiuj landoj kaj doni informojn al iliaj parencoj.
Post la apero de Ido venis malfacila tempo por la dana E-movado. Multaj E-istoj transiris al Ido, i. a. prof. Jespersen, kiu en Kopenhago kaj per la gazetaro en la tuta lando gvidis fortan batalon kontraŭ E. Lia famo helpis lin; sed li ne sukcesis krei grandan Ido-movadon. Oni fariĝis skeptika pri la mondlingva problemo - jen la ĉefa kaŭzo de la multjara malprogresado de E en nia lando, fakte ĝis 1927, kaj post tiam denove kelkajn jarojn pro la apero de Novial ("Jesperanto" kiun vorton moke kreis unu el la Kopenhagaj gazetoj). Notinde estas, ke la kontraŭ-Ido-polemikon gvidis f-ino | | |