Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
4-a De Junio

4-a de junio

---- Historio > Tagoj > la 4-a de junio ---- La 4-a de junio estas la 155-a tago de la jaro (la 156-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 210 tagoj restas. Je la 4-a de junio okazis, interalie:

Eventoj


- 1989 : Tragedio sur Tjan'anmen-placo, Pekino, Ĉinio

Naskiĝoj


- 1877 : Heinrich WIELAND, kemiisto , nobelpremiita pro kemio en 1927
- 1880 : Antonín ELTSCHKNER
- 1896 : Stringer DAVIS
- 1903 : Alonzo CHURCH
- 1932 : John Drew BARRYMORE
- 1975 : Angelina JOLIE

Mortoj


- 1798 : CASANOVA
- 1801 : Frederick MUHLENBERG, usona politikisto
- 1872 : Johan Rudolf THORBECKE, nederlanda politikisto
- 1875 : Eduard MÖRIKE
- 1923 : Eduard MYBS
- 1942 : Reinhard HEYDRICH

Specialaj tagoj kaj festoj


- ---- Vidu ankaŭ:
- Historio - Tagoj. ja:6月4日 ko:6월 4일 simple:June 4 th:4 มิถุนายน

Historio

La historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio. (NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.) ---- :Historio de Scienco kaj Teknologio

Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)

:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj

Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj

: datadmetodoj - arĥivoj

Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj

:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -

Bataloj Famaj

Civilizoj

:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro

Dinastioj

vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)

Historio de kontinentoj


- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo

Kalendaroj

:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro

Imperioj

Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj) :Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio

Mapoj

:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500] Vidu ankaŭ: Geografio Diaoyu-Insularo De Ĉinio

Militoj

vidu la Listo de militoj

Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj

Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj

Okazintaĵoj

:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto

Regionoj

:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp

Rolantoj

:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj

Tempordigo: Famaj aŭ klasikaj epokoj:
- Inter-du-milita epoko (Eŭropo, 20 jarcento)
- "Jarcento de Ludoviko la 14-a (Francio 17-a jarcento)
- Mezepoko
- Renesanco (Eŭropo 15-a jarcento -Italio - aŭ 16-a jarcento - aliaj landoj)

Historio enklasigata laŭ dato


- Jarcentoj
  - 19-a jarcento
  - 20-a jarcento
  - 21-a jarcento
  - ...
- Tagoj
  - januaro
    - 1, 2, 3, ... Komparu kun:

arkeologio, analo... fiu-vro:Aolugu ja:歴史 ko:역사 ms:Sejarah simple:History th:ประวัติศาสตร์ zh-min-nan:Le̍k-sú

Gregoria kalendaro

Gregoria kalendaro estas la ĉefa kalendaro de la Okcidento kaj tutmonda komerco. Ĝi estas reformo de la antikva julia kalendaro de Julio Cezaro. La gregoria kalendaro estas suna kalendaro: ĝi precize sekvas la sunon (jarojn) sed ne la lunon. Kvankam la monatoj historie devenas de luna periodo, la monatoj komenciĝas kun la nova luno nur tute hazarde. Kontraste, la islama sekvas la lunon, ne la sunon, kaj la hebrea kalendaro la sunon kaj la lunon. Monatoj: la kalendaro havas 12 monatojn:
- januaro - 31 tagoj
- februaro - 28 aŭ 29 tagoj
- marto - 31 tagoj
- aprilo - 30 tagoj
- majo - 31 tagoj
- junio - 30 tagoj
- julio - 31 tagoj
- aŭgusto - 31 tagoj
- septembro - 30 tagoj
- oktobro - 31 tagoj
- novembro - 30 tagoj
- decembro - 31 tagoj La kalendaro sekvas la sunon, ne la lunon, tiel ke la komenco de printempo estas fiksita je la 21-a de marto. Februaro kutime havas 28 tagojn, sed en la superjaro -- la kvara jaro kaj kvara jarcenta jaro -- februaro havas 29 tagojn. Do, en la jaroj 1992, 1996, 2000 kaj 1600, ĝi havis 29 tagojn, sed en la jaroj 1993, 1994, 1900 kaj 1700, ĝi havis 28 tagojn. En la julia kalendaro, kontraste, februaro havis 29 tagojn en la jaroj 1900 kaj 1700. Pro tio, la gregoria jaro havas 365,2425 suntagojn, dum la julia havas 365,2500. La suna jaro mem estas 365,24219878 suntagoj. La gregoria jaro estas 25,96 sekundoj tro longa (kio fariĝos unu tago post 3320 jaroj). Semajno: aldone al la cikloj de monatoj kaj jaroj, estas la ciklo de la semajnoj. La semajno havas sep tagojn:
- dimanĉo
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato La 1-a de januaro 2000 estis sabato. Dimanĉo kaj sabato estas la "semajnfino", kutime tagoj de ripozo en la Okcidento. Sabato estas la tradicia juda tago de ripozo kaj dimanĉo la tradicia kristana tago de ripozo. Jaroj: la nombro de la jaro estas laŭ la kristana erao. Pro kuniĝo de semajna kaj superjara cikloj en la kalendaro estadas 14 tipoj de jaroj:
- Normalaj jaroj komenciĝantaj je :
  - lundo
  - mardo
  - merkredo
  - ĵaŭdo
  - vendredo
  - sabato
  - dimanĉo
- Supejaroj komenciĝantaj je :
  - lundo
  - mardo
  - merkredo
  - ĵaŭdo
  - vendredo
  - sabato
  - dimanĉo Tagoj: la tago komenciĝas je meznokto kaj havas 24 egalajn horojn. ... Reformo: Aprobo de Julia kalendaro siatempe estis grava antaŭenpaŝo, sed ĝi ankaŭ havis malgrandan malprecizecon: suna jaro kompare al Julia jaro estis mallonga je 11 minutoj kaj 14 sekundoj. Dum jaroj tiu ĉi diferenco fariĝis tagoegala kaj kaŭzis malprecizecojn. En la fino de 14-a jarcento diferenco pligrandiĝis tiomgrade ke printempa tagegaleco anstataŭ 21 de marto trafis al 11 de marto. Do Pasko, ferio printempa, iafoje okazis en la vintro! Papo Gregorio la 13-a decidis korekti la eraron. Li invitis specialan komisionon kaj tagokalkulo antaŭenigis je 10 tagoj. Por ke en estonto similaj eraroj ne okazu, ili decidis en ĉiuj kvarcentjaroj forĵeti tri tagojn, sekve kvanto de superjaroj fariĝis malpli je 3, ol en Julia kalendaro. Tio estis la solvo de Aloysius LILIUS en 1580. La fakta bazo estis la kalkulo de Koperniko pri la longeco de la jaro. En 1530, Koperniko esploris la kalkuladon de Ptolemeo en 139 kaj al-Battani en 882 kaj kalkulis la jaron por si mem kaj eldonis la nombron 365,2425, kiu fariĝis la longeco de la jaro en la gregoria kalendaro. Ĉi tiu nova kalendaro nomiĝis Gregoria aŭ jarkalkulo laŭ nova stilo kaj Julia kalendaro estis nomita jarkalkulo laŭ malnova stilo. En 1582 jaro, kiam Gregoria kalendaro estis enkondukita, diferenco inter du stiloj estis 10 tagoj, en 1900 ĝi atingis 13 tagojn. En venontaj jaroj ĝi pligrandiĝos plu. Gregoria kalendaro estis aprobita en diversaj landoj en malsamaj tempoj:
- 1582 - Hispanio, Italio, Pollando, Portugalio, Francio, Luksemburgio, katolika Nederlando
- 1583 - Bavario, Tirolo
- 1583-1585 - Katolika Germanio kaj Svislando
- 1584 - Aŭstrio, Ĉeĥio
- 1587 - Hungario
- 1590 - Transilvanio
- 1610 - Prusio
- 1700 - Danio, Norvegio, kaj la protestantaj regionoj de Germanio, Nederlando kaj Svislando (escepte de Sankt Gallen)
- 1724 - la svisa kantono Sankt Gallen
- 1752 - Anglio kaj kolonioj (ekz, la nuna Usono)
- 1753 - Svedio, Finnlando, Japanio
- 1911 - Ĉinio
- 1912 - Albanio
- 1915 - Litovio
- 1916 - Bulgario
- 1918 - Rusio, Estonio
- 1919 - Rumanio, Serbio
- 1924 - Grekio
- 1926 - Turkio
- 1928 - Egipto En 1582, laŭ la papo, la tago post la 4-a de oktobro (la fina tago de la julia kalendaro) estis la 15-a de oktobro (la unua tago de la nova gregoria kalendaro). Ĝenerale, katolikaj landoj plejparte aprobis la kalendaron dum 1582-90, protestantaj landoj dum 1700-53 kaj aliaj landoj dum 1911-28. ---- ::Tridek tagoj en septembro, ::april', junio, kaj novembro; ::Ĉiuj kromaj de la kalendar' ::Tridek-unu havas, krom februar', ::Kun dudek-ok, tri jarojn el kvar, ::Sed dudek-naŭ en superjar'. ::: - Tradicia angla poemo; elangliĝis Mateo McLAUCHLIN ---- Vidu ankaŭ: Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Kalendaro > Gregoria Kalendaro kategorio:Kalendaro als:Gregorianischer Kalender ja:グレゴリオ暦 ko:그레고리력 ms:Kalendar Gregory simple:Gregorian calendar th:ปฏิทินเกรกอเรียน

Tjan'anmen-Placo

Turismo > Gvidlibro Pri Pekino > Tian An Men-placo
---- En la centro de Pekino antaŭ la Imperiestra Palaco staras alta bazamento el brikoj, kun ligna naŭĉambra turo duetaĝa sur si. Jen Tian An Men-pordego ("Pordego de (la) Ĉiela Paco") fame konata tra la mondo. Dum ming- kaj Ĉing-dinastioj Tian An Men estis la ĉefa pordo de la Imperiestra Palaco. En 1420 Ming-dinastio konstruigis Ĉengtjanmen tie, kaj en la 8-a jaro de la regado de la imperiestro Ŝunĝi de Ĉing-dinastio (1651) oni rekonstruis ĝin kaj alinomis ĝin Tian An Men. La pordega turo estas granda halo kun skulpitaj traboj kaj pentritaj kolonoj ruĝe lakitaj kaj fiksitaj per oritaj lignaj najloj. Tiam oni nomis la pordegon Ŝtata Pordo. Antaŭ Tian An Men-pordego fluas la Ora Rivero, super kiu kuŝas sep pontetoj el blanka mamoro kun balustradoj skulptitaj. Sude de la sep pontetoj staras paro da ornamaj blank-marmoraj kolonoj kun skulptitaj drakoj kaj paro da ŝtonaj leonoj. Sude de la pordego etendiĝis placo. En la feŭdaj dinastioj ĝi, ĉirkaŭita de ruĝa murego, formis antaŭan korton de la palacon en T-formo. Trairi ĝin estis malpermesite al popolanoj. Post la fondiĝo de la nova Ĉinio, dank' al pluraj plivastigoj, nun ĝi okupas areon de 400,000 kvadrataj metroj kaj fariĝis la plej granda placo en la mondo, kie povas okazi mitingo kun miliono da partoprenantoj. Centre de la placo staras la Monumento de Popolaj Herooj 37.94 metrojn alta. Sude de ĝi estas la majesta Memorhalo de Prezidanto Maŭ Zedong. Oriente de la placo estas la muzeo de la Ĉina Historio kaj la Muzeo de la Ĉina Revolucio kaj okcidente la Popola Halo. Ambaŭ mondernaj konstruaĵoj estis faritaj en 1959. Ili, kun helflavaj muroj, helruĝaj kaj blankaj granitaj bazamentoj, formis kune kun Tian An Men-pordego, kiu havas flave glazuritajn tegolojn kaj ruĝajn kolonojn, kaj la vasta placo majestan kaj belan vidaĵon. ----

Nuna historio

La 4-an de junio 1989, post semajnoj da studentaj manifestacioj, la ĉinaj ŝtataj aŭtoritatoj ordonas perfortan punon; la Popola Liberiga Armeo invadas la Tian An Men-placon helpe de ĉaroj, terurigante kaj mortigante : oni kalkulas ĉirkaŭ 1400 mortintojn kaj 10 000 vundintojn en nura semajnfino. Bildoj de tiu tragedio estis montritaj tutmonde kaj simbolas la maldemokratecon de la ĉina reĝimo. ja:天安門広場

Ĉinio

Ĉinio (ĉine: 中华人民共和国; Zhōnghuá rénmín gònghéguó), la Meza Regno, estas la plej granda nacio en la mondo kaj, dum la plimulto da historio, la plej potenca kaj avangarda. Ni nun vivas en epoko kiam Ĉinio ankoraŭ resaniĝas de fremda rego. En la urboj (almenaŭ en 1992), la plimulto veturas per biciklo, estas vestita kaj frizita simple kaj havas malmultege da infanoj. Frenezuloj kaj almozuloj ne ofte estas vidataj en grandaj urboj, kiel en Usono. Policanoj estas ĉie, estas ĝentilaj, ne ofte portas pafilojn, sed ili ne respektas homajn rajtojn.

Geografio kaj loĝantaro

Nur Rusio kaj Kanado estas pli grandaj ol Ĉinio. Tamen nur 10 elcentoj de la areo estas semotaŭgaj. Ĉirkaŭ 32 elcentoj de la loĝantaro loĝas en urboj. Laŭ taksoj el la jaro 2000, la loĝantaro kreskas je 0,9 elcentoj ĉiujare. Inter 1000 homoj estas 16,12 naskoj kaj 6,73 mortoj ĉiujare. Virinoj havas avaraĝe du 1,82 infanojn. 28,92 el 1000 naskitaj beboj mortas. La vivo daŭras avaraĝe 71,38 jarojn (69,6 ĉe la viroj, 73,3 jarojn ĉe la virinoj). 81,5 elcentoj de la loĝantoj kapablas legi kaj skribi (89,9 elcentoj de la viroj, 72,7 elcentoj de la virinoj - taksoj el 1995).

Provincoj kaj teritorioj

Kanado
- Anhujo Ānhuī
- Ĉinghajo Qīnghǎi
- Ĉongĉingo Chóngqìng
- Fuĝjano Fújiàn
- Gansuo Gānsù
- Gujĝoŭo Guìzhōu
- Gŭangdongo Guǎngdōng
- Gŭangŝjio Guǎngxī
- Ĝeĝjango Zhèjiāng
- Ĝjangsuo Gānsù
- Ĝjangŝjio Jiāngxī
- Ĝjilino Jílín
- Hajnano Hǎinán
- Hebejo Héběi
- Hejlongĝjango Hēilóngjiāng
- Henano Hénán
- Honkongo (Ŝianggango) Xiānggǎng
- Hubejo Húběi
- Hunano Húnán
- Interna Mongolio Nèiměnggǔ
- Junano Yúnnán
- Ljaŭningo Liáoníng
- Makao Àomén
- Ninŝao Níngxià
- Pekino Běijīng
- Siĉŭano Sìchuān
- Ŝandongo Shāndōng
- Ŝanhajo Shànghǎi
- Ŝanŝjio Shānxī
- Ŝenŝjio Shǎnxī
- Ŝinĝjango Xīnjiāng
- Tajvano Táiwān (politike sendependa ŝtato ne regata de Ĉinio)
- Tibeto Xīzàng
- Tjanĝino Tiānjīn

La plej grandaj urboj

La nombroj de loĝantoj estas el la jaro 2000.

Etnoj

91,9% hanĉina, 8,1% alia: ĝuanga, mjaŭa, ujgura, jia, mongola, tibeta, bujia, korea, jaŭa, kazaĥa, taja, ktp. La ne-hanoj estas plejparte en la monta sudokcidento (Junano, Tibeto, ktp) kaj la dezerta nordo kaj okcidento (suda Mongolio, Manĉurio, Orienta Turkestano, ktp). La restaĵoj de la ĉina imperio.

Religio

Oficiale: ateismo. La registaro estas malamika al religio organizita ekster la regado de la ŝtato. Tradicie: taoismo, budhismo, islamo (2-3%), kristanismo (1%, takso).

Ŝtato

La ŝtato fondiĝis en 1949. Validas konstitucio el 1982. Ĉinio estas komunista diktaturo. La registaro ne ekzistas sendepende de la Komunista Partio. Kelkaj ĉefuloj de la Partio neformale decidas pri la aferoj de la nacio. La Partio provas reformi kapitalisme, sed ne demokrate.

Historio

Vidu ĉe Historio de Ĉinio

Ĉinujo en la Enciklopedio de Esperanto

Ĉinujo. Jam la granda saĝulo, Konfucio parolis pri la int. lingvo, kaj la ĉina lingvo, en sia skribita formo, restis dum certa tempo la lingvo de la "mondo", ĉar la ĉino, kiel la greko, riĉa je kosmopolitaj ideoj, emas kredi, ke li vivas en la centro de la mondo. E trovis sian vojon en Ĉinujon ĉ. 1907. (Antaŭe faris provon propagandi E-n kelkaj eŭropanoj, sed ilia sukceso estis nur momenta.) Aperis ĉina E gazeto en Paris en 1907 La Nova Tempo, kiun eldonis ĉinaj studentoj kun scienca kaj anarĥiista enhavo. Kleruloj, kiel Li Yu-ying, Tsi-fe Woo, Y. P. Tsai (蔡元培 Cai Yuanpei) forte rekomendis E-n; tiun ideon aprobis ankaŭ la granda klasikisto, Liu ŝipej. La unuaj aktivaj pioniroj estis ĉ. 1909 Luŝi-ŝin en Shanghai kaj W. K. Hsu en Kanton kaj la du urboj de tio fariĝis fontoj, el kiuj fluas la ĉina E movado. La fondiĝo de la respubliko en 1912 malfermis novan epokon. Y. P. Tsai, ministro por la publika instruado, dekretis la enkondukon de E en normalajn lernejojn. Fondiĝis asocio ĤEA kun centra oficejo en Shanghai. Membro pli ol 300. Grupoj en Kanton, Nanking, Ĉansu, Ĉangcau. Del. de UEA en Shanghai kaj Kanton. Aperis lernolibroj, vortaroj, koresponda kurso. Malfermiĝis kurso semajna kaj kurso supera. Ĉie propagando. Ĉie la gazetoj enkondukis E fakon. Kunlaboris kun granda sindonemo Sifo en Kanton kaj K. C. Ŝan en Shanghai. Brilis tiam du gazetoj: La Ĥina Socialisto en Shanghai kaj La Voĉo de la Popolo red. de Sifo en Kanton. Sed la ora epoko ĉesis kun la malsukceso de la revolucio de 1913. Reakcia movado tra la lando. E-istoj (samtempe socialistoj aŭ anarkiistoj) persekutataj: la movado preskaŭ nuligita. Pro la politika ĥaoso kaj pro la eŭropa milito sekvis de 1913 ĝis 1918 malluma tempo por la E movado. Tamen estis ankoraŭ individua propagando, notinda en Ĉansu, Kanton, Fatshan, Tientsin, Nanking, Peking, Honkong, Foo-chow. La ĉeso de la mondmilito markis la reviviĝon ankaŭ en Ĉinujo. En 1921 la Nacia Edukista Konferenco adoptis proponon favore al E. Tsai, rektoro de la universitato en Peking, invitis Eroŝenko-n kaj Sunfiro-n malfermi E kurson en 1921. Kursanoj pli ol 500. Kunhelpis al la movado prof. Cen Ŝuen Tung kaj prof. Ĉaŭ Co-jen. E kongreso en la Peking-a Universitato, 1922. Intensa laboro en 1922-23. Peking fariĝis nova centro, kie en 1925 fondiĝis E Kolegio, kiu vivis nur efemere. Krom Eroŝenko laboris energie ankaŭ rusa pastro Seriŝev, kiu propagandis kun granda sindonemo en Manĉurio kaj norda Ĉinujo. Samtempe reviviĝas la movado en Shanghai. Fondo de asocio ŜEA en 1919. Kursoj malfermiĝis en Fudan-Univ. kaj kelkaj mezlernejoj en Shanghai en 1922. Eldoniĝas gazeto La Verda Lumo en 1923. Fondiĝas en Shanghai E librejo, biblioteko, refunkcias la koresponda kurso en 1925. Samtempe la movado eniras en la poŝttelegrafan rondon. Laboras energie Luŝi-ŝin, K. C. San, Hujuez, Ĉan-ĉan-jin, Icio Sun kaj Ŝ. M. Ĉun. Krom Peking kaj Shanghai nia movado radiiĝas aliloke, notinde en Chin-kiang, Hanchow, Chekiang, Yunnan Sze-chuen, Kiang-si, An-hwei kaj Soo-chow. Intertempe la movado en Kanton montriĝas preskaŭ nula. Sed ĝi reviviĝas en 1926 sub la gvidado de Won Kenn kaj Sinpak. Wu Takwang, direktoro por instruado, fondis E Instituton kun urba subvencio en 1926. Kunlaboras energie Sinpak kaj Won Kenn. En 1926 revenis ankaŭ la malnova pioniro Hsu. Fondiĝis grupoj en ĉiuj partoj de la urbo. Intensa propagando. Okazis grandioza Z festo en 1926. Granda procesio tra la urbo. Lanternoj, aŭtomobiloj, fajro-krakaĵo, pluvo de verda paperaĵo. 800 partoprenintoj. Kursoj malfermiĝas en Sun Yat-sen kaj Kuo Min Universitatoj kaj en 13 aliaj lernejoj (1927). Fondiĝis asocio KEA en 1929. Funkcias radio-kurso, rondira kurso ktp. en 1930. Eldoniĝas libroj, gazeto Kantona E-isto en 1931. En 1929 nova centro ekstariĝis en Hankow. La movado venas preskaŭ subite, kun neatendita forto. Estiĝas asocio ĤEA, kursoj, gazeto Espero. Vigla movado, granda estonteco. Pioniroj. Tikos Fang, Fu-Picing, k. a. La movado en Peking (nun Peiping) forte malpliiĝas depost 1926 sekve de la translokigo de la ĉefurbo al Nanking. Sed estas reviviĝo en 1931; granda movado en 1932. Krome fondiĝis grupoj en Chinkiang (pioniro Naŭu Ĉanĝia Fu); kaj en Sui-Yuen (pioniro Wang Si-ĉaŭ). Radiiĝas ankaŭ nia movado dum 1932 en Tai-yuen, Foo-chow, Lienping, Ning-po, Soo-chow, Cheng-tu, Tsi-nan, Tsmgtao, Amoy, Shen-si, Yun-nan, Nanking, Chang-sha, Shaoshin, Chun-chow, Swatow kaj en la universitatoj de Ching-Hua, Nan-Kai, Hu-Nan kaj ankaŭ en la arsenalo de Han-Yang. Fondiĝas ĉie grupoj, malfermiĝas kursoj eldoniĝas bultenoj kaj flugfolioj. Estas reprezentitaj la int. organizaĵoj de E. Registara subteno vidiĝas jene: la ministerio de edukado sendas kelkafoje delegiton al Int. E konferencoj kaj UK; urban subvencion ricevas Kanton E Instituto por du klasoj; la centra komitato de Kuo-Min-Tang malfermas E fakon en sia eksterlanda departemento. Krome estas oficiala uzo de E pere de Komitato de Int. Rilatoj (Nanking), kiu eldonis broŝurojn pri la japana invado en Shantung kaj Manĉurio. Shanghai, Kanton, Hankow kaj Peiping fariĝas la centroj de nia movado. El la 4 centroj Shanghai okupis la unuan lokon, kie estis biblioteko, bona organizo, sistema laboro kaj tie oni reprezentis grandparte la nacian movadon. ŜEA (Shanghai) alvokis por organizi nacian movadon en 1931. Partoprenis KEA, HEA kaj grupoj kaj individuoj de Peiping, Nanking, Chin-king, Tien-tsin. Sed subite venis japana invado en Shanghai (jan. 1932). Oni ekmilitis. ŜEA perdiĝis en cindro. Sed malgraŭ ĉio, la ideo de la paco, la kerno de E-ismo, restas en la koro de la ĉino; tio ja povas certigi, ke E havas grandan estontecon en Ĉinujo. WON KENN.

Literaturo


- Enciklopedieto de Ĉinio, kompilis LI Qiang kaj Zhang Meizhi, tradukis FAN Yizu, Pekino: Ĉina Esperanto-Eldonejo, 1994.
La libro konigas la ĉinajn historion, geografion, kulturon, pikturon, metiarton, literaturon, turismon, Esperanto-movadon k. a.

Vidu ankaŭ


- Listo de urboj de Ĉinio
- Landnomoj
- El Popola Ĉinio
- Ĉiang Kai-ŝek
- Diaoyu-Insularo
- Dramo en Ĉinio
- [http://www.chinareport.com.cn/18s/01/index.htm koncize pri Ĉinio] als:Volksrepublik China ja:中華人民共和国 ko:중화인민공화국 ms:Republik Rakyat China simple:People's Republic of China th:สาธารณรัฐประชาชนจีน zh-cn:中华人民共和国 zh-min-nan:Tiong-hoâ Jîn-bîn Kiōng-hô-kok zh-tw:中华人民共和国

Antonín ELTSCHKNER

Ĉeĥaj esperantistoj Antonín ELTSCHKNER(elĉkner), estis ĉeĥa esperantisto, d-ro pri teologio, episkopo en Prago, titola episkopo de Zefirio. Naskiĝis en la 4-a de junio 1880 en Policka, mortis en 1961. Esperantisto de 1924. Prez. de Ligo de Katolikaj Esperantistoj en Ĉeĥio. Depost 1925 ano de Esperanta sekcio de l' "Katolika Konsilantaro". Citita en EdE-E 1933.

1896

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1896 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1896 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 26-a de oktobro : unua katolika diservo kun Esperantaj kantoj.
- Baggi de ARAUJO kaj Cristiano KRAEMER eklernis Esperanton.
- Fondita la Automobile-Club de Parizo.
- Kreita planlingvo Central Dialekt
- 4-a de januaro : Utaho fariĝis la 45-a ŝtato de Usono.

Naskiĝoj


- Nikolaj Jakovleviĉ INCERTOV
- 4-a de februaro : Friedrich GLAUSER
- 15-a de marto : Hellwig FLASCH
- 15-a de marto: Alexander William THOMSON
- 8-a de aprilo: Alfred SCHAUHUBER
- 16-a de aprilo: Tristan TZARA
- 5-a de majo: Carlos DOMINGUES
- 3-a de junio : MICUIŜI Icumu
- 4-a de junio : Stringer DAVIS
- 9-a de junio : Richard FRIEDENTHAL
- 22-a de septembro : Zdeněk ŠTĚPÁNEK
- 24-a de oktobro : Leopold DREHER
- 28-a de oktobro : Ivan H. KRESTANOV
- 2-a de decembro : Casas Jaume GRAU
- 6-a de decembro: Elisabeth LÜBEK
- 27-a de decembro : Germanio : Carl ZUCKMAYER

Mortoj


- 20-a de majo : Clara SCHUMANN
- 10-a de aŭgusto : Otto LILIENTHAL, inĝeniero
- 23-a de septembro : Norvegio : Oslo: Ivar AASEN.
- 10-a de decembro : Italio : Alfred NOBEL ----
1891 | 1892 | 1893 | 1894 | 1895 | 1896 | 1897 | 1898 | 1899 | 1900 | 1901
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1896년 simple:1896

1903

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1903 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1903 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Publikita Fundamenta Krestomatio;
- La revuo Juna Esperantisto fondita de Edmond PRIVAT kaj Hector HODLER fondis en Ĝenevo.
- Ekapero de Espero Katolika, la plej longdaŭra Esperanta gazeto kaj "La Suno Hispana" unua Esperanta revuo en Hispanio.
- Fonditaj Esperanta Grupo en Utrecht kaj unua Esperanto-Societo en Peruo.
- William Percy MERRICK, Fanny BONNET, Georges WARNIER, Francesco BARBERI, Masgrau Jacint BREMON, William George ADAMS kaj Giles Leigh BROWNE eklernis Esperanton.
- Kreitaj Latino sen fleksio, Universal (Molenaar), Talo kaj Adam-man Tongue.
- Internacia disputo (inter Usono kaj Meksiko) estas kiel unuafoje depost la Traktato de Rastatt findecidita per teksto en la angla lingvo, kaj ne en la franca, kiu estis ĝis tiam la internacie uzita diplomata lingvo.
- Maŭritanio fariĝis kolonio de Francio.
- Panamo sendependiĝas de Kolombio.
- The call of the wild ("La voko de la sovaĝa") de Jack LONDON.
- The people of the abyss ("La popolo de la abismo") de Jack LONDON.
- La germana fizikisto Philipp Lenard malkovras, ke la atomo estas "malplena kiel la kosmo".

Naskiĝoj


- Aleksandr Porfirjeviĉ LOGVIN
- Ellen LYMBURN
- Bill KEABLE
- 6-a de januaro: Karl Ludvig SÖDERBERG
- 23-a de januaro : George ORWELL
- 13-a de februaro : Belgio : Georges SIMENON
- 21-a de februaro : Francio : Raymond QUENEAU
- 23-a de februaro : Julius FUCIK
- 27-a de februaro : Germanio : Grethe WEISER
- 3-a de aprilo : Peter HUCHEL
- 9-a de aprilo : MATUBA Kikunobu
- 28-a de marto : Eugenia MORARIU
- 3-a de majo : Marcel ROUX
- 8-a de junio : Belgio : Marguerite YOURCENAR
- 14-a de julio : Irving STONE
- 29-a de aŭgusto : Ernst KREUDER
- 24-a de septembro : Dimitrij SNEĴKO
- 17-a de oktobro : Nathanael WEST
- 28-a de oktobro : Evelyn WAUGH
- 5-a de decembro : Johannes HEESTERS
- 26-a de decembro : Lev Rafailoviĉ ZINDER, elstara sovetia lingvisto
- Britio : Amy JOHNSON
- Ángel LUNA CÁRDENAS

Mortoj


- 28-a de aprilo : Emile LOMBARD
- 1-a de novembro : Theodor MOMMSEN ----
1898 | 1899 | 1900 | 1901 | | 1902 | 1903| 1904 | 1905 | 1906 | 1907 | 1908 |
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1903年 ko:1903년 simple:1903

Alonzo CHURCH

Matematiko > Matematikistoj > Alonzo CHURCH ---- Alonzo Church (1903-1995) estas usona matematikisto kiu kontribuis multe al matematika logiko, teorio de rekursio kaj la fundamentaj teorioj de komputiko. Li naskiĝis la 4-an de junio 1903, en Vaŝingtono, kaj diplomiĝis ĉe la Universitato Princeton kaj doktoriĝis tie en 1927. Kaj en 1929, li tie fariĝis profesoro de matematiko, kie li restis ĝis 1967, kiam li translokiĝis al Kalifornio. Li estas plej konata pro disvolvi la lambdokalkulon kaj pro lia referaĵo de 1936 kiu montris la ekziston de nedecideblaj problemoj en la kalkulo. Tiu rezulto antaŭis la faman laboron de Alan TURING pri la haltproblemo ankaŭ kiu demonstris la ekziston de nesolveblaj problemoj per meĥanika maniero. Church direktis la doktoran tezon de Turing, en kiu ili montris la ekvivalentecon de la lambdokalkulo kaj la turinga maŝino (uzita en la haltproblema laboro de Turing) kaj sekve montris ke diversaj aliaj meĥanikaj komput-sistemoj havas ekvivalentajn kapablojn. Tiel rezultiĝis la tezo Church-Turing, kiu estas konata ankaŭ kiel la tezo de Church aŭ la tezo de Turing, ĉar estas disputo pri kiu unue proponis ĝin. Church estas ankaŭ konata pro la Teoremo Church (1936), kiu demonstras ke ne estas decida procedo por aritmetiko. Lia laboro etendis tiun de Kurt GÖDEL. Church fondis la Ĵurnalon de Simbola Logiko en 1936 kaj daŭris kiel ĝia redaktoro ĝis 1979. Li verkis la libron Enkonduko al Matematika Logiko en 1956. Church havis 31 doktorajn studentojn. Inter ili estis, krom Turing, Stephen KLEENE, John KEMENY kaj Raymond SMULLYAN. CHURCH, Alonzo CHURCH, Alonzo ja:アロンゾ・チャーチ ko:알론조 처치

John Drew BARRYMORE

Kino > Aktoroj > John Drew BARRYMORE ---- John Drew BARRYMORE, origine: John Blythe BARRYMORE (naskiĝis la 4-an de junio 1932, mortis la 29-an de novembro 2004) estis usona aktoro. Kiel filo de la geaktoroj John BARRYMORE kaj Dolores COSTELLO li naskiĝis en Beverly Hills, Kalifornio. Liaj gepatroj disiĝis, kiam li estis infano, kaj al sia patro li poste apenaŭ havis kontaktojn. Kiam li havis 17 jarojn, lia patrino volis instigi lin al studado, sed la ribelema junulo anstataŭe subskribis sian unuan filmkontrakton. Dum la sekvaj jaroj li ofte ribelis kontraŭ la leĝoj, kaj retrovis sin plurfoje en arestejo. Ekde la fino de la 1950-aj jaroj li famiĝis pro kelkaj filmroloj, kiel ekz. "The Big Night", "While the City Sleeps" aŭ la Star-Trek-epizodo The Alternative Factor. Li tamen restis ribelema personeco: Dum la filmlaboroj li ofte alvenis tro malfrue aŭ li rifuzis daŭrigi laboron komencitan. Sian lastan – ne tre gravan – rolon li ricevis en la jaro 1976, en la filmo "Baby Blue Marine". Tri-foje li edziĝis. Troa alkoholo kaj aliaj drogoj, perfortemo kaj la fakto, ke li apenaŭ havis tempon por sia familio, detruis ankaŭ lian privatan vivon. La 29-an de novembro 2004 li mortis. Liaj gefiloj Drew BARRYMORE kaj John Blyth BARRYMORE mem fariĝis famaj aktoroj. BARRYMORE, JOHN DREW

1975

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1975 Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jardekoj: 1940-oj - 1950-oj - 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj Jaroj: 1970 - 1971 - 1972 - 1973 - 1974 - 1975 - 1976 - 1977 - 1978 - 1979 - 1980 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1975 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 60-a Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago.
- En La Chaux-de-Fonds estas fondita Kultura Centro Esperantista.
- Ivo LAPENNA publikiĝis Hamburgo en perspektivo.
- Fondita (15-a de decembro) la Eldona Spirita Societo Francisko Valdomiro Lorenz
- Grekio iĝas demokratia respubliko.
- Revolucio de la diantoj en Portugalio finas diktaturon.
- Angolo kaj Kabo-Verdo sendependiĝas de Portugalio.
- Malavio: Ĉefurbiĝas Lilongwe.
- Indonezio okupas armeo Orientan Timoron.
- Merkuron vizitas Mariner 10.
- Al UNO aniĝas Kabo-Verdo, Komoroj, Mozambiko, Papuo-Nov-Gvineo, Sao-Tomeo kaj Principeo kaj Surinamo.
- Dahomeo ŝanĝas sian nomon al Benino.
- Nordmarianoj iĝas "Asociigita teritorio kun Usono".
- Hispanio forlasas Okcidenta Saharo al Maroko kaj Maŭritanio.
- Mikrosofto fondiĝis per Bill GATES kaj Paul ALLEN.
- Kreita Unio
- La aŭstra piloto Niki LAUDA gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.

Naskiĝoj


- 22-a de februaro : Drew BARRYMORE, aktorino
- 4-a de junio : Angelina JOLIE
- 17-a de decembro : Milla JOVOVICH, aktorino kaj fotomodelulo
- 30-a de decembro : Tiger WOODS, golfsportisto

Mortoj


- 3-a de januaro : Robert NEUMANN
- 19-a de februaro : Stanislav NEUMANN
- 3-a de marto : Therese GIEHSE
- 12-a de aprilo : Josephine BAKER
- 23-a de aprilo : Hasan KOCAMAN
- 23-a de junio : Per WAHLÖÖ
- 9-a de aŭgusto : Dmitri ŜOSTAKOVIĈ
- 20-a de novembro : diktaturestro de Hispanio, Francisco FRANCO.
- 4-a de decembro : Hannah ARENDT
- 7-a de decembro : Thornton WILDER ----
1970 | 1971 | 1972 | 1973 | 1974 | 1975 | 1976 | 1977 | 1978 | 1979 | 1980
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1975年 ko:1975년 simple:1975 th:พ.ศ. 2518

1798

Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1798 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1798 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 1-a kaj 2-a de aŭgusto : marbatalo de Abukiro

Naskiĝoj


- 12-a de oktobro : Petro la 1-a (imperiestro de Brazilo)
- 24-a de decembro: Litovio: Adam MICKIEWICZ, verkisto

Mortoj


- 13-a de februaro : Wilhelm Heinrich WACKENRODER, verkisto
- 4-a de junio: Giacomo CASANOVA ----
1793 | 1794 | 1795 | 1796 | 1797 | 1798 | 1799 | 1800 | 1801 | 1802 | 1803
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1798년

CASANOVA

Literaturo > Franclingva Literaturo > Giacomo CASANOVA < Franca Lingvo ---- Franca Lingvo Giacomo Girolamo CASANOVA [ĜAkomo ĝirolamo kazanova] (naskiĝis la 2an de aprilo 1725 en Venecio, mortis la 4an de junio 1798 en la bohemia kastelo Dux, nuntempe: Duchcov, Ĉeĥio) estis itala aventurulo kaj verkisto. Li mem nobeligis sin donante al si la kromnomon Chevalier de Seingalt. La filo de geaktoroj studis teologion kaj juron en Padovo, vagadis tra pluraj eŭropaj landoj, sed daŭre revenis al sia hejmurbo. En la jaro 1755 oni pro lia vivostilo - li i.a. havis amrilatojn kun monaĥinoj - arestis lin, sed li sukcesis fuĝi el la malliberejo unu jaron poste. Li daŭrigis sian aventuran vivon, havis multegajn amaferojn kaj finfine, en la jaro 1785 li fariĝis bibliotekisto por la grafo Waldstein en Dux. Liaj franclingve verkitaj memoraĵoj Histoire de ma vie estiĝis ekde 1790, ili parte eldoniĝis ekde 1821 kaj komplete eĉ nur ekde 1960. Li verkis ankaŭ la sciencfikciecan romanon L’Icosaméron ou histoire d’Edouard et d’Elisabeth (1788), krome satirojn, dramojn kaj sciencajn verkojn pri historiaj kaj matematikaj temoj. Lia figuro, pro lia amorema vivmaniero, restas kiel reala ekzemplo de donĵuano, pro kio lia nomo estas uzata antonomazie. (Li fakte ĉeestis la prapremieron de la opero Don Giovanni de Wolfgang Amadeus MOZART.) Casanova, Giacomo Casanova, Giacomo Casanovo, Giacomo

1801

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1801 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1801 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Aŭstrio kaj Francio faris provizoran pacon
- Establiĝis la Unuigita Reĝlando de Britio kaj Nord-Irlando kun unu monarko kaj unu parlamento

Naskiĝoj

Mortoj


- 25-a de marto : Novalis ----
1796 | 1797 | 1798 | 1799 | 1800 | 1801| 1802 | 1803 | 1804 | 1805 | 1806
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1801년

1872

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1872 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1872 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj

Naskiĝoj


- Pollando : Kabe
- Emil HÁCHA
- Jan Amos KAJŠ
- Francisko Valdomiro LORENZ
- 29-a de marto : Henry William HETZEL
- 31-a de marto : Michele ARABENO
- 4-a de julio : Calvin COOLIDGE
- 12-a de julio: John MERCHANT
- 16-a de julio : Roald AMUNDSEN, norvega esploristo
- 11-a de aŭgusto : Walter CURRIE
- 19-a de novembro : Alberto ALESSIO
- 17-a de decembro : Valdemar LANGLET

Mortoj


- 31-a de majo : Friedrich GERSTÄCKER
- 31-a de decembro : Aleksis KIVI : Finnlando ----
1867 | 1868 | 1869 | 1870 | 1871 | 1872 | 1873 | 1874 | 1875 | 1876 | 1877
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1872년 simple:1872

1875

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1875 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1875 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Luma lingvo kaj Novlatino kreitaj.
- Fundita la Internacia Buroo pri Pezoj kaj Mezuroj kaj subskribita la Internacia Metro-Konvencio.

Naskiĝoj


- František KAVAN
- 14-a de januaro : Albert SCHWEITZER
- 7-a de marto : Tony Jules GUERITTE
- 12-a de marto : Giacomo BIANCHINI
- 24-a de marto: OSIDA Tokurô
- 1-a de aprilo : Edgar WALLACE
- 8-a de aprilo : Alberto la 1-a, tria reĝo de la belgoj
- 28-a de aprilo: Maksimiliano BLASSBERG
- 6-a de junio : Germanio : Thomas MANN
- 4-a de decembro : Rainer Maria Rilke

Mortoj


- 3-a de junio : Georges BIZET
- 4-a de junio : Eduard MÖRIKE
- 31-a de julio : Andrew JOHNSON
- 4-a de aŭgusto : Danio : Hans Christian ANDERSEN
- 10-a de oktobro : Aleksej Konstantinoviĉ TOLSTOJ ----
1870 | 1871 | 1872 | 1873 | 1874 | 1875 | 1876 | 1877 | 1878 | 1879 | 1880
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1875년 simple:1875

Eduard MÖRIKE

Literaturo > Germanlingva Literaturo > Eduard MÖRIKE < Germana Lingvo ---- La germana verkisto Eduard MÖRIKE [Eduad MErike] naskiĝis je la 8-a de septembro 1804 en Ludwigsburg kaj mortis je la 4-a de junio 1875 en Stuttgart. Li studis teologion en Tübingen, poste laboris en pluraj lokoj kiel vikario kaj (ekde 1851) kiel instruisto pri literaturo. La verkaro de Mörike estas stile inter romantismo kaj realismo. Li publikigis poemojn, fabelojn, novelojn kaj idiliojn, krome li dediĉis sin al la traduko de verkoj el la klasika antikveco. Sian solan romanon Maler Nolten (1932) li poste prilaboris, por anstataŭigi la romantismajn enhavojn per realismaj. La projekto tamen restis fragmento. Famaj verkoj:
- Gedichte (poemoj, 1838 kaj – pli amplekse – 1848 kaj 1864)
- Classische Blumenlese (tradukaĵoj, 1840)
- Maler Nolten (romano 1832)
- Mozart auf der Reise nach Prag (novelo, 1856) Tio aperis en Esperanto: Al harpo eola ; Matene en veturilo ; Noktomeze ; Demando kaj respondo.
En: Übertragungen = Transkondukoj / Trad. Guido HOLZ. – Messkirch : Gmeiner, 1988. – p. 48 - 52
ISBN 3-926633-14-X Tio estas rete legebla: [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Revuoj/np/np5802/mozart.html Mozart rakontas / Trad. Joseph F. BERGER]

Eduard MYBS

EdE-M Eduard MYBS (mibs), germano, d-ro pri medicino, kuracisto. Naskiĝis en la 30-a de decembro 1858, mortis en la 4-a de junio 1923 en Altona apud Hamburg. Ekde 1904 esperantisto. Estis lingva komitatano, vicprezidanto de la Akademio de Esperanto kaj de la 1-a UK en Boulogne-sur-Mer 1905, prezidanto de UK en Dresden 1908. De 1906, do ekde la fondiĝo, ĝis 1911 li servis kiel prezidanto de Germana Esperanto-Asocio (nomo ĝis 1909: Germana Esperantista Societo). Same prezidanto de unua Esperanto-grupo de Hamburg-Altona kaj de Nordalbinga Ligo. Faris multajn paroladojn kaj multajn kursojn en ĉiu partoj de Germanio, verkis artikolojn por gazetoj, jarlibroj k. c. MYBS Eduard MYBS Eduard MYBS Eduard MYBS Eduard MYBS Eduard MYBS EDUARD

Reinhard HEYDRICH

Reinhard Tristas Eugen HEYDRICH (iam malĝuste literumita kiel Reinhardt) (7.3.19044.6.1942) estis Obergruppenführer en naziaj duonarmeaj korpusoj – SS subgvide de Heinrich HIMMLER. Lia kromnomo estis Buĉisto de Prago, Blondhara bestio kaj Der Henker (germana esprimo por ekzekutisto).

Frua vivo

Li naskiĝis en Halle (Saale), Saksio-Anhalto. Liaj patro kaj patrino estis ambaŭ tre multe ekinteresiĝintaj en muzikon (lia patro estis komponisto) kaj Heydrich havis evoluiĝintan pasion pri violono, en kiu li daŭrigis dum la tuta sia vivo. Kvankam Heydrich estis timida knabo, li eminentis korpe. Li estis efika atleto, li eminentiĝis en skermado kaj en naĝado. Kiam li estis juna, li partoprenis en Freikorps. En la jaro 1922 li aliĝis al ŝiparo, pli malfrue li estis maldungita, kiam li havis malgrandan rilaton al doko, kaj iom post iom li fariĝis fianĉiĝinta al junulino Lina von OSTEN, filino de direktoro. La filino diris al sia patro pri sia kolero super incidento, kaj Heydrich estis kulpigita pro „farado de maldecoj al oficiro kaj sinjoro“. Lia konduto ĉe juĝo estis tiel malestima, ke ankaŭ la kortumo riproĉis lin pro lia malobeemo. Lia kariero havis neniajn esperojn. Malgraŭe, li restis promesita al Lina von Osten, al kiu li edziĝis en 1931.

Nazia partio kaj SS

En la jaro 1931 Himmler komencis fari kontraŭspionan dividon de SS. Obeante la amikan konsilon li demandis Heydrichon kaj post dudek minutoj de testado, kiam Heydrich devis prezenti provizorajn planojn por la nova divido, Himmler proponis al li postenon tuj. Himmler ankaŭ efektive rekrutigis Heydrichon en la nazian partion. Tiutempe li estis sensignifa homo interne de la nazia aparatularo. Li kaj lia personaro malŝparis sian tempon por evoluo de folisistemo pri ĉiuj personoj, kiuj estis konsiderataj kiel danĝero por la partio, ofte de oficistoj de la kompanio. Heydrichon subtenis lia familio, ĉar li havis malgrandan salajron kaj li laboris en la malgranda oficejo. En julio de 1932 li ricevis titolon Sicherheitsdienst (SD). Heydrich ekkonstruis reciproke prosperan kompanecon kun Himmler. Pli malfrue li fariĝis ĉefo de Reichssicherheitshauptamt (RSHA), kies partoj estis SD, gestapo kaj Einsatzgruppen. Organizante la Trian regnon Heydrich helpis al Adolf HITLER „elfosi malpuraĵon“ al multe da politikaj oponantoj pro tenado de efika sistemo de la arkivado de listoj de unuopuloj kaj organizoj oponantaj al la socio. Li estis ankaŭ ilo en destino de falsa atako de Pollando kontraŭ germana nacia radio en Gliwice, kiu estis komenco de la dua mondmilito.

Kapulo de SS, Heinrich Himmler kaj Heydrich

Heydrich estis unu el la ĉefaj arkitektoj de Holocaust dum la unuaj jaroj de la dua mondmilito kaj li prezidis en konferenco en Wannsee, kie estis diskutitaj planoj por deportado de judoj en forigejojn.

Atenco

En septembro de 1941 Heydrich estis destinita kiel protektoro en Bohemio kaj Moravio en Protektorato Bohemio kaj Moravio anstataŭinte tiel Konstantinon von NEURATHon, kiun Hitler konsideris kiel tre nesufiĉan. Lia rolo fakte estis diktatoro de Bohemio kaj Moravio kaj li ofte staris sola en aŭtomobilo sen tegmento – paradoj de konfido en okupaciaj fortoj kaj efektive de ties reprezaliaj disponoj kontraŭ loka loĝantaro. La 27-an de majo de 1942 teamo de paraŝutistoj-agentoj, trejnitaj en Britio, de ĉeĥoslovaka registaro faris atencon kontraŭ Heydrich. En la teamo estis Adolf OPÁLKA, Josef VALČÍK, Jan KUBIŠ kaj Jozef GABČÍK. La aŭtomobilo de Heydrich devis malrapidiĝi antaŭ abrupta vojkurbiĝo, kie atendis la ĉeĥa teamo. Kiam la aŭtomobilo estis proksimiĝanta, Gabčík ekcelis, sed la ĉeno de lia mitraleto de marko Sten ekblokiĝis kaj la armilo falis teren eĉ ne pafinte. La konfidanta Gabčík restis sola klopodante reekfunkciigi la armilon. Kubiš poste ĵetis kontraŭtankan grenadon en la aŭtomobilon. Tiu eksplodis kaj tre vundita Heydrich falis en aŭtomobilan sidlokon, kies materialo, inkluzive de ĉevalharoj, venis en lian vunditan lienon. Pruvo atestas, ke se Heydrich restus sidanta, li estus vivanta. La ĉeĥaj agentoj estis poste elspionitaj laŭspure kaj helpe de perfido en najbara templo en Prago, kie ili ĉiuj batalinte kontraŭ germanoj mortis. Vidu: [http://eo.wikipedia.org/wiki/Kripto_en_la_templo_de_sanktaj_Kirilo_kaj_Metodo] Spite al la plej bonaj kuracistoj senditaj de Himmler, Heydrich en agonio mortis en Prago en malsanulejo je la 16-a horo kaj 30 minutoj la 4-an de junio en aĝo de 38 jaroj. Kvankam la preciza kaŭzo de la morto ne estis fina, sekco notas, ke la morton de Heydrich kaŭzis plej verŝajne infekto de la sango kaŭzita de bakterioj kaj tokso de la grenadsplitoj. Valore prezentita sepulto estis aranĝita por li en Berlino kun ĉeesto de Hitler. Hitler mem parte kulpigis Heydrichon pro sia propra morto pro aroganteco kaj konduto. Lina Heydrich poste notas, ke ŝi supozis la fruan morton de Heydrich dirante, ke ŝi vidis lian oftan, sed ne necesan riskon – prenanta kiel provo certigi por si, por ke, se li mortus, tio estu drama morto. La nazia venĝo estis sovaĝa kaj ili brute avertis kontraŭ plua armita rezisto. La 10-an de junio de 1942 en vilaĝo Lidice estis pafmortigitaj ĉiuj viroj pli ol deksesjaraj, la virinoj fortrenitaj en koncentrejon Ravensbrück, la infanoj mortis en pola Ĥelmno. La vilaĝo estis poste nivelita kun la tero per buldozoj. Post la morto de Heydrich estis konstruitaj kaj enfunkciigitaj unuaj tri koncentrejoj en Treblinka, Sobibor kaj en Belzec. La projekto estis nomita je „honoro“ de Heydrich. HEYDRICH Reinhard HEYDRICH Reinhard HEYDRICH Reinhard HEYDRICH Reinhard ja:ラインハルト・ハイドリヒ

Tagoj

Historio > Tagoj ----

Tagoj en historio:

laŭ aranĝo de 2005

Sentabele:


- januaro
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- februaro
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, (30)
- marto
  - 1, 2, 3, 4, 5,6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- aprilo
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- majo
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- junio
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- julio
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- aŭgusto
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- septembro
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- oktobro
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- novembro
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- decembro
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8,