:: wikimiki.org ::
| 48-a UK 1963 |
48-a UK 1963Esperanto > Kulturo > Kongresoj > UK > 48-a Universala Kongreso de Esperanto
----
48-a UK 1963, Sofio, Bulgario, 3472 partoprenantoj.
Teatraĵoj prezentitaj
- Internacia Arta Teatro
- Pri la malutilo de la tabako de Anton ĈEĤOV, Rolis Srdjan FLEGO
- La homa voĉo de Jean COCTEAU. Rolis Jana RAVŜELJ-FLEGO
- Sen eliro de Jean-Paul SARTRE. Rolis i.a. Mira ZUPAN, Srdjan FLEGO Liljana GEINER.
- Hanibalo de Vanĉa KLJAKOVIĈ. Rolis Fahro KONJHODZIĈ, Mato ERGOVIĈ, Bozena DERMIT.
- Malfacila elekto (nenomita aŭtoro)
- Vilhelmo la konkeranto de Vanĉa KLJAKOVIĈ. Rolis Stane STAREŜINIĈ, Silva FULGOSI.
Eksteraj ligoj
- [http://www.esperanto.mv.ru/Lernolibro/ch19.html Internacia kongreso sen tradukistoj], el la lernolibro de Boris KOLKER.
UK 63 UK 63 63
Esperanto
Ĉi tiu artikolo temas pri la lingvo. Por aliaj signifoj de la vorto vidu Esperanto (apartigilo).
Esperanto (apartigilo)
Esperanto estas planlingvo proponita kiel internacia dua lingvo. Ĝin publikigis Ludoviko ZAMENHOF en 1887.
La nomo "Esperanto" devenas de lia plumnomo:
Doktoro Esperanto — iu kiu esperas, esperas ke lia lingvo fariĝos
interlingvo por helpi ĉiujn tra la mondo interparoli. Li ne
intencis, ke Esperanto fariĝu la sola lingvo en la mondo, sed simple dua komuna
lingvo de ĉiuj.
Nuntempe Esperanto estas uzata por multaj aferoj, inkluzive de vojaĝado, korespondado, kultura interŝanĝo, literaturo kaj lingvo-instruado. Ĝi estas la plej multe uzata planlingvo.
Specifaj trajtoj
La strukturoj de Esperanto subtenas la naturan emon de la homa pensado al analogio kaj estas pli trarigardeblaj ol tiuj de la plej multaj etnaj lingvoj. Tre produktiva sistemo de vortfarado garantias jam en frua stadio de la lingvolernado nuancitajn esprimeblecojn. Sekve fruaj sukcesoj emocie motivas la lernanton progresi.
Tial la sama lernintenso ebligas akiri kompareblan lingvan nivelon en ono de la tempo necesa en etna lingvo.
Ĝenerale pluraj monatoj da studado de Esperanto egalas kelkajn jarojn da lernado de lingvoj kiel la angla aŭ la franca.
Pro la domino de eŭropdevenaj vortradikoj, ekzemple azianoj bezonas pli da lernotempo, tamen malpli ol por alia azia lingvo.
En sia fama "Unua Libro" de Esperanto (1887) Zamenhof prezentis la gramatikon per 16 reguloj. (Kiuj kompreneble ne klarigas ĉiujn detalojn de la lingvouzo.) Tiu ĉi gramatiko eniris en la sistemdokumenton "Fundamento de Esperanto", kiu, laŭ decido de la unua Universala Kongreso en 1905, garantiu la kontinuecon de la lingvoevoluo.
Vortprovizo
La vortostoko devenas de diversaj lingvoj. Iuj novaj vortoj estas venintaj el ekstereŭropaj lingvoj kiel la japana, ĉar ili iĝis internaciaj, sed la plejparto venis el la ĉefaj eŭropaj lingvoj - precipe el la latina, la franca, la germana kaj la angla.
Pro la internaciemo, multaj etimoj apartenas al pluraj lingvoj eĉ se la konkreta formo en Esperanto similas pli al tiu de unu lingvo.
Etimaj ekzemploj
- el latinidaj lingvoj:
- el la latina: abio, facila, sed, tamen, okulo, hepato, akvo
- el la franca: dimanĉo, fermi, ĉe, frapi, ĉevalo, butiko
- el la itala: ĉielo, fari, voĉo
- pluraj: facila, fero, tra, verda
- el ĝermanaj lingvoj:
- el la germana: baldaŭ, bedaŭri, haŭto, jaro, nur
- el la angla: birdo, mitingo, spite, suno, teamo
- pluraj: bildo, fiŝo, fremda, grundo, halti, hasti, hundo, ofta, somero, ŝipo, vintro
- el slavaj lingvoj:
- el la pola: celo, ĉu, krado, luti, moŝto
- el la rusa: barakti, serpo, vosto
- pluraj: klopodi, krom, prava
- el pliaj hindeŭropaj lingvoj
- el la greka: kaj, biologio, politiko
- el la litova: du, ju, tuj
- el sanskrito: budho, nirvano
- el aliaj lingvoj
- el la samea: boaco
- el la japana: cunamo, haŝio, hajko, utao, zeno
- el la ĉina: toŭfuo
Principoj de la vortelekto
La tagoj de la semajno estas el la latinidaj lingvoj laŭ la francaj vortoformoj (dimanĉo, lundo, mardo ...), multaj partoj de la korpo laŭ la latinaj (hepato, okulo, brako, koro, reno...), kaj la unuoj de tempo el la ĝermanaj lingvoj laŭ formoj germanaj (jaro, monato, tago...). La nomoj de animaloj kaj vegetaloj ĉefe venas de la sciencaj latinaj nomoj.
Kiel jam supre estis videble, multaj vortoj samtempe klarigeblas el diversaj lingvoj.
(Vidu en la libro "Etimologia vortaro de Esperanto" de Ebbe VILBORG)
- abdiki laŭ angla, franca, itala kaj latina
- abituriento laŭ germana kaj rusa
- ablativo laŭ latina, angla, itala kaj hispana, sed ĝi ankaŭ estas konata al germana lingvisto kaj lingvoŝatantoj
- funto laŭ pola, rusa, jida kaj germana
Plue, Zamenhof zorgeme kreis malgrandan bazon de radikaj vortoj kaj
afiksoj per kiu plia multo da vortoj estas konstruita. Pro tio, oni povas
esprimi sin flue post lernado de malgranda vortprovizo (eble 500-2000
vortoj kaj afiksoj).
Kvankam Zamenhof klopodis internaciigi Esperanton, ĝi estas eŭropeca pro sia
vortaro. Tiu trajto ne apartenas sole al Esperanto: la plejmulto de la projektoj de internaciaj lingvoj uzas la eŭropajn komunajn vortojn. La ĉefa diferenco inter Esperanto
kaj aliaj planlingvoj devenas de la ne-eŭropeco de la gramatiko, kaj tiun
ne-eŭropecon Zamenhof mem agnoskis kiel volan penon de li. La vorteroj kun gramatika funkcio aperas memstare ene de la vortaro, tiel ke ĉiu teksto estas deĉifrebla eĉ sen helpo de aparta gramatika klarigo. Aliflanke, li alkonformigis la gramatikajn vortetojn (interalie la vortfinaĵojn) tiel ke la eŭropanoj eĉ ne bezonu konscii pri tiu ne-eŭropeca gramatiko de Esperanto.
Specifaj vortoj en Esperanto
Ne ĉiuj vortoj de Esperanto havas signifon rekte diveneblan pere de aliaj lingvoj. Kelkaj el ili estas Esperantaj idiotismoj indiĝene naskitaj en Esperantujo, ĉu pro zamenhofa kaprico, ĉu pro natura lingvo-evoluo inter la parolantaro.
Laŭforme (rimarku, ke la listo enhavas mikse vortojn tute kutimajn kaj vortojn foje uzatajn sed neoficialajn):
:aliĝilo, edzo, espo (slango por Esperanto), ĝi, kabei, nifo (laŭ angla UFO), pli, plej, ujo, zamenhofa.
Oni ankaŭ povus aldoni la tabelvortojn kaj la uzon de afiksoj kiel memstaraj vortoj (igi, ilo, ree, umi, ktp.).
Foje oni trovas la vortojn aliel, alies, -iĉ-, kaŭ (= kaj + aŭ), kaj ri, sed tiuj ne konformas al la reguloj de la Fundamento. Temas ĉe ili aŭ pri nekonsciaj pekoj kontraŭ la reguloj aŭ pri intencaj reformprojektoj.
Laŭsignife:
:aligatori, fundamento, memzorganto, necesejo, kajmani, krokodili, krokodilo, fina venko, verda, verdo
Alfabeto kaj ortografio
La literumado aŭ ortografio ankaŭ estas tre simpla:
unu sono (fonemo) por unu litero, kaj inverse.
Esperanto uzas la latinan alfabeton, sed ĉar la lingvo uzas
pli ol 26 sonojn (same kiel la plejmulto da lingvoj), Zamenhof devis
inventi novajn literojn: la tiel nomatajn 'ĉapelitajn' literojn. La literoj c,
g, h, j, s kaj u, ĉiu havas sian ĉapelitan version.
En Esperantlingvaj TTT-paĝoj oni uzas (en 2004) la jenajn manierojn
skribi la ĉapelitajn literojn de Esperanto:
- 70%: veraj supersignaj literoj, preskaŭ ĉiam laŭ Unikodo, iafoje laŭ Latino 3: ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ.
- 15%: surogate laŭ la H-sistemo: ch, gh, hh, jh, sh, u.
- 15%: surogate laŭ la X-sistemo: cx, gx, hx, jx, sx, ux.
Lingvoevoluo
Kvankam E. montriĝis plene taŭga por la celoj de la internacia komunikado, dum ĝia tuta historio ne mankis proponoj reformi detalojn. En la jaro 1908 el reformprovo rezultis nova lingvo projekto, kaj fine aparta planlingvo: Ido. Kontraste al ĝi Esperanto de 1887 ĝis hodiaŭ evoluis sen radikalaj ŝanĝoj, sed malrapide kaj kontinue. Tiu (iam preskaŭ ne rimarkata, iam akre pridisputata) lingvoŝanĝiĝo ampleksas (krom la ĝenerala kresko de la vortprovizo) interalie la sekvajn tendencojn:
- prefero de mallongaj vortoformoj - ekzemple spontana anstataŭ spontanea
- arkaikiĝo de vortoj (ekz.: pafilego) kaj paralela enuziĝo de novaj (ekz.: kanono)
- nuanciga pliriĉigo de la vortostoko, ekzemple al bleki (= produkti bestosonojn) aldoniĝis tuta listo de verboj por unuopaj bestospecioj
- evoluo de signifodiferenco de paralelaj formoj - ekz.: plaĝo = bordostrio speciale taŭga por bano kaj sunbruniĝo, plej ofte tiucele transformita de homoj; strando = origina, natureca , pli "sovaĝa" bordostrio
- uzo de k (en kelkaj kazoj h) anstataŭ pli frua ĥ, precipe post r.
- ~ ~ de -io anstataŭ -ujo en landnomoj
- pli ofta adverbigo - ekzemploj: lastatempe anst. en la lasta tempo, aviadile anst. per aviadilo, haste kaj laste anst. hastante kaj kiel la lasta
- evito de kompleksaj verboformoj
- uzo de afiksoj kiel memsignifaj vortoj - ekz.: ega, eta, emo, malo, iĝi, estro, estraro, ilo, ilaro, ejo, ismo
Proponoj pri reformoj de lingvaj detaloj, estas lastatempe ne malofte diskutataj en la novaĵgrupo soc.culture.esperanto; ekzemple enkonduko de nova triapersona ununombra pronomo sekse neŭtra (ri, ŝli) aŭ konsekvenca uzo de ĝi en tiu rolo.
( - ) Kvazaŭ-arĥaikaĵo, tre malofte uzata.
( - ) La seksindiferenta (neŭtra laŭ PIV difinebla kiel prezentanta neniun difinitan sekson) pronomo »ĝi« povas esti (laŭ la ekzemploj el la Fundamento de Esperanto) uzata por objektoj aŭ kiel senseksa triapersona pronomo por vivantaj kreaĵoj kiel homoj. Tamen ĝi plej ofte estas uzata nur por aĵo, besto aŭ infaneto.
( - ) Uzebla nur por la tria persono.
Parolantaro
La nombro de Esperanto-parolantoj estas nekonata. Nur eblas taksoj. La plej multaj varias inter 100 mil kaj 1,5 milionoj.
Kelkaj parolas eĉ pri pluraj milionoj, sed tiam supozeble temas pri ĉiuj homoj, kiuj iam informiĝis pri bazaj elementoj de la lingvo, eble eklernis ĝin, ankoraŭ rememoras kelkajn vortojn, sed fakte ne scipovas praktike utiligi la lingvon.
Se la kriterio estu tute flua altanivela lingvouzo, komparebla al denaska nivelo en aliaj lingvoj la taksoj eĉ reduktiĝas je unu aŭ kelkaj dekmiloj. (>pliaj informoj)
Inter la planlingvoj (ekzemple, Interlingvao kaj Loĵbano), Esperanto estas la plej uzata kaj la sola kun evoluintaj daŭraj aplikoj en preskaŭ ĉiuj vivosferoj. Interlingvao, la ĉefa konkuranto de Esperanto inter la planlingvoj, havas ĉirkaŭ mil parolantojn.
Movado
La ĉefa tutmonda Esperanto-organizaĵo estas la Universala Esperanto-Asocio. Ĝi jam de kelkaj jardekoj kunrilatas kun Unuiĝintaj Nacioj. Unesko (Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Edukado, Scienco kaj Kulturo) adoptis [http://e.euroscola.free.fr/unesko.htm du rezoluciojn] favorajn al Esperanto (1954 kaj 1985), per kiuj ĝi agnoskas la indajn atingaĵojn de Esperanto kaj instigas ĝian utiligon. Sed, malsimile al la latina en mezepoka Eŭropo kaj la angla en nia jarcento, bazo de lernejoj, universitatoj kaj lernolibroj mankas al Esperanto.
La plej fama simbolo de Esperanto estas la kvinpinta verda stelo, kiu simbolas la esperon (verdo estas koloro de espero) sur la kvin kontinentoj, kaj kiu ankaŭ ornamas la Esperantan flagon.
Kulturo
Esperanto havas literaturon, parte
originalan, parte tradukitan el naciaj lingvoj (kaj parte eĉ surretan). Bedaŭrinde, malmultas esperantaj verkoj tradukitaj al naciaj lingvoj, kaj do la ekstermovada publiko ne povas facile legi ilin. Ĝi ankaŭ havas
muzikon, gazetojn, organizojn, kaj dissendojn per radio en Esperanto.
Famaj aŭtoroj de verkoj en Esperanto
Ankaŭ vidu
Esperanto kaj internacia uzo por pagata laboro
?
Esperanto kaj firmaoj
- KAVA-PECH
Eksteraj ligoj
- [http://esperanto.net/ Multlingva Informcentro pri Esperanto] en 60 lingvoj
- [http://uea.org/dokumentoj/bibliografioj.html Terminaroj ĉe UEA]
- [http://www.geocities.com/origlit/lit/index.html Datumbazo de originalaj Esperanto-verkaĵoj kaj aŭtoroj], kun biografioj kaj bildoj
- [http://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/c/c3/Radiopolonia_20nov2004.OGG Intervjuo al ĉina esperantistino], kiu priskribas, kiel malfacila estas esperanto por ĉino (sondosiero).
- [http://it.groups.yahoo.com/group/ni_parolas_esperante Diskutgrupo "Ni parolas Esperante"]
Kritikoj
- [http://www.xibalba.demon.co.uk/jbr/ranto/ Esperantokritika paĝaro] (anglalingve)
- [http://www.rickharrison.com/language/bloated.html Ĉu la Esperanta vortaro estas tro vasta?] (anglalingve)
Kategorio:Planlingvoj
Kategorio:Esperantidoj
als:Esperanto
ja:エスペラント
ko:에스페란토
ms:Bahasa Esperanto
simple:Esperanto
th:ภาษาเอสปรานโต
zh-min-nan:Sè-kài-gí
Esperanto-kongresojEsperanto > Esperanta kulturo > Esperanto-renkontiĝo
----
Esperanto-renkontiĝo estas aranĝo, kie ĉiuj partoprenantoj
praktikas Esperanton.
Kongresoj:
- Universala Kongreso de Esperanto (UK aŭ UKE)
- Azia Kongreso de Esperanto (AKE)
- Tut-Amerika Kongreso Esperanta (TAKE)
- Kongreso de SAT
Naciaj:
- KEFO (Francio)
- Landa kongreso de la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko
Junularaj
- Bretona Bubado
- Esperanto ĉe Interreto
- Euroscola-en-Esperanto
- Festo en Francio
- Internacia Junulara Festivalo (IJF) en Italio
- Internacia Junulara Kongreso (IJK)
- Internacia Junulara Semajno (IJS) en Hungario
- Internacia Seminario (IS) en Germanio
- Junulara Esperantista Semajnfino (JES) en Usono
- Kafoklaĉa Internacia Somera Renkontiĝo (KISO)
- Komuna Seminario en Azio
- Memzorga Lagumado (MELA)
- Montkabana renkontiĝo (MKR)
- Okcidenta somera esperantista tendaro (OkSEJT)
- Pluezek
- PSKK en Flandrio - Belgio
- TEJO-Seminario
Familiaj aŭ Infanaj
- Internacia Festivalo (IF)
- Internacia Infana Kongreseto (IIK)
- Printempa Semajno Internacia (PSI) en Germanio
- Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj (REF)
- Berlina Arbara Renkontiĝo (BARO) en Germanio inter Hannover kaj Hameln
Kulturaj
- Internacia Literatura Forumo (ILF)
- Kultura Arta Festivalo de Esperanto (KAFE)
- Artaj Konfrontoj en Esperanto (ARKONES)
- Kultura Esperanto-Festivalo (KEF)
- Esperanto Lingvo Arta (EoLA)
- Mediteranea Konferenco de Esperantologio (MKE)
Kursoj
- Aŭstralia Esperanto-Somerkursaro
- Kultura Centro Esperantista (KCE)
- Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK)
- Transjara Kurskunveno de Esperanto (de la Esperanto-Propaganda Asocio de Oomoto)
Aliaj Okazaĵoj
- Kulturaj Monatfinoj de KCE
- Malferma Tago de la centra oficejo de UEA
- Internaciaj Renkontoj de Pluezek
Eksteraj Ligoj
- [http://www.uea.org/dokumentoj/kongresa_regularo.html Kongresa Regularo de UEA]
- [http://www.pobox.com/~jimhenry/esp/esma/planoj.htm Kongresa Manlibro de ELNA]
Renkontiĝo
Renkontiĝo
Renkontiĝo
Sofio
Sofio (bulgare София [sofija]) estas ĉefurbo kaj plej granda urbo de Bulgario.
Ĝi krome estas administra centro de la du provincoj (oblast) Sofio-urbo kaj Sofio-regiono.
La "ĉefurba komunumo" (obŝtina) dividiĝas al 24 kvartaloj; ĝi konsistas krom el Sofio el tri pliaj urboj, Bankja, Buĥovo kaj Novi Iskur.
Sofio situas en la okcidento de la lando; ĝiaj koordinatoj estas 42,7° N / 23,3° E. La meza alto super marnivelo estas 550 m. Je 2004-12-15 la loĝantaro estis 1.192.603; sepono de la loĝantaro de Bulgario loĝas en la urbo.
Bulgario
Nomo
La nomo de la urbo estas de greka origino kaj signifas "saĝo".
La urbo ricevis tiun nomon en la 14-a jarcento laŭ la kirko "Sv. Sofija".
Antaŭe ĝi estis nomata "Triadica", pli frue "Sredec".
Esperanto
- En Sofio okazis la 48-a Universala Kongreso de Esperanto en 1963.
- En la urbo loĝis Georgi AKTARĜIEV kaj Miĥail ARNAUDOV.
Ekstera ligo
- [http://www.sofia.bg urba retejo]
- [http://www.sofia-life.com Sofia Life]
Kategorio:Ĉefurboj de Eŭropo
Kategorio:Urboj de Bulgario
iw:סופיה
ja:ソフィア (都市)
ko:소피아
BulgarioGeografio > Eŭropo > Balkana Duoninsulo > Bulgario
----
Balkana Duoninsulo
Bulgario - Balgarija
7
Lando en Balkana duoninsulo.
- Landkodo: BG.
- E-nomo: [a] Bulgarujo; [o] Bulgara Respubliko.
- Nacia nomo: [o] Republika Balgarija (България).
- Areo: 110.912 kv.km.
- Politika sistemo: evoluanta demokratia respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Petar Stojanov.
- Adm. divido: 9 provincoj. (Burgas, urbo Sofio, Khaskovo, Lovech, Montana, Plovdiv, Ruse, Sofio, Varna)
- Ĉefurbo: Sofio (1.109 mil).
- Urboj: Plovdiv (374 mil), Varna (297 mil).
- Loĝantaro: 8.409 mil (1995), inter ili bulgaroj 87%, turkoj 8%, rumanoj 2%, ciganoj.
- Ŝtatlingvo: bulgara.
- Kredantoj: ortodoksaj kristanoj.
- Eksporto: maŝinindustriaj produktaĵoj, nutraĵoj, vino, tabako, tekstilproduktaĵoj.
- Pokapa MEP: 1.330 $.
- Monunuo: levo (= 100 stotinkoj);
- Organizoj: UNO (1955)
- Historio de Bulgario: fariĝis sendependa de turkoj en 1908. Sovetaj milittrupoj eniris en la okupitan Bulgarion en 1944, sekve falis la monarĥio kaj establiĝis popola respubliko kun komunisma orientiĝo. Unuaj demokratiaj elektoj okazis en 1987. En 1991 estis adoptita nova konstitucio. La unuan nekomunistan registaron formis Filip Dimitrov.
- Heredaĵo: Bojana preĝejo ĉe Sofio, tracaj kurganoj de Kazanlak kaj Svetĉar, Madara Horseman, malnova urbo Nesebar, Pirina nacia parko, Rila-monaĥejo, Srebarna rezervejo, Baĉkova (Petricona) monaĥejo.
Landdividoj de Bulgario
- Listo de bulgaraj ŝtatestroj
De 1997 Bulgario dividitas laŭ 28 departementoj, kiuj estas (la n-roj repondas al tiuj en la mapo):
# Blagoevgrad
# Burgas
# Dobriĉ
# Gabrovo
# Kazanlako
# Ĥaskovo
# Kurdzhali
# Kjustendil
# Lovech
# Montana
# Pazardĵik
# Pernik
# Pleven
# Plovdiv
# Razgrad
# Ruse
# Ŝumen
# Silistra
# Sliven
# Smoljan
# Sofia (Urbo)
# Sofia (Regiono)
# Stara Zagora
# Turgoviŝte
# Varna regiono
# Veliko Turnovo
# Vidin
# Vratsa
# Jambol
Eksteraj ligoj
- [http://www.kirildouhalov.net History, art and music in Bulgaria]
- [http://www.EasyBulgarian.com EasyBulgarian.com - Learn the Bulgarian Language]
- [http://bulgaria.europe-countries.com Bulgaria Pictures]
- [http://www.europe-atlas.com/bulgaria-map.htm Bulgaria Map]
Kategorio:Bulgario
fiu-vro:Bulgaaria
ja:ブルガリア
ko:불가리아
ms:Bulgaria
roa-rup:Vurgarii
simple:Bulgaria
th:ประเทศบัลแกเรีย
zh-min-nan:Bulgariya
Internacia Arta TeatroEsperanta Kulturo > Esperanta Teatro > Internacia Arta Teatro
----
Internacia Arta Teatro funkciis de 1957 ĝis 1969 sub gvido de Srdjan FLEGO. Ĝi konsistis el geaktoroj el diversaj landoj.
La Internacia Arta Teatro preparadis en Rovinj (Istrio, Kroatio) siajn prezentadojn por E-aj kongresoj; la aktoroj kroataj kaj alilandaj renkontiĝadis kun Srdjan FLEGO, la reĝisoro kaj direktoro de la Internacia Esperanta Teatro kaj okazigis kelkajn provojn.
IAT fondiĝis en 1957 en Parizo.
La repertuaro entenis verkojn de Anton ĈEĤOV, Jean COCTEAU kaj Jean-Paul SARTRE.
IAT prezentiĝis en ĉiuj UK-oj de 1957 ĝis 1969 krom la 50a en Tokio
- 42-a UK 1957, Marsejlo, Francio
- Pri la malutilo de la tabako de Anton ĈEĤOV, Rolis Srdjan FLEGO
- 43-a UK 1958, Majenco, Germanio
- Reaperantoj de Henrik IBSEN. Rolis Srdjan FLEGO, Mladen ŜERMENT, Mira ZUPAN, Roswitha LINSTHOTEN, Jana RAVŜELJ-FLEGO, Jean-Louis ROUSSEAU
- La analfabeto de Branislav NUŜIĈ.
- 44-a UK 1959, Varsovio, Pollando
- La friponaĵoj de Skapeno de Molière, esperantigita de Srdjan FLEGO kaj Jana RAVŜELJ-FLEGO
- 45-a UK 1960, Bruselo, Belgio
- Kurioza okazaĵo de Carlo GOLDONI
- La friponaĵoj de Skapeno de Molière. Aliĝis Roseline JULIEN, Eta BARTOLAZZI, Emil GLAD, Philippe BONNARD
- 46-a UK 1961, Harrogate, Britio
- Advokata Patleno (Ne nomita aŭtoro), esperantigita de Srdjan FLEGO
- La homa voĉo de Jean COCTEAU. Rolis Jana RAVŜELJ-FLEGO
- La respektema p… de Jean-Paul SARTRE
- 47-a UK 1962, Kopenhago, Danio
- Maneken-Parado de Marjorie BOULTON.
- La homa voĉo de Jean COCTEAU. Rolis Jana RAVŜELJ-FLEGO
- La respektema p… de Jean-Paul SARTRE. Rolis i.a. Eta BARTOLAZZI, Jana RAVŜELJ-FLEGO
- Onklo Maroje de Marin DRZIĈ. Ĉefrolis Mladen ŜERMENT
- 48-a UK 1963, Sofio, Bulgario
- Pri la malutilo de la tabako de Anton ĈEĤOV, Rolis Srdjan FLEGO
- La homa voĉo de Jean COCTEAU. Rolis Jana RAVŜELJ-FLEGO
- Sen eliro de Jean-Paul SARTRE. Rolis i.a. Mira ZUPAN, Srdjan FLEGO Liljana GEINER.
- Hanibalo de Vanĉa KLJAKOVIĈ. Rolis Fahro KONJHODZIĈ, Mato ERGOVIĈ, Bozena DERMIT.
- Malfacila elekto (nenomita aŭtoro)
- Vilhelmo la konkeranto de Vanĉa KLJAKOVIĈ. Rolis Stane STAREŜINIĈ, Silva FULGOSI.
- 49-a UK 1964, Hago, Nederlando
- La amo de Don Perlimplino, Federico GARCIA LORCA.
- Edziĝpropono de Anton ĈEĤOV. Gastrolis Belka BELEVA kaj Anani ANEV el Bulgara Esperanto-Teatro (BET). Reĝisoris kaj ĉefrolis Srdjan FLEGO.
- Hanibalo de Vanĉa KLJAKOVIĈ. Rolis Fabijan ŜAVAGOVIĈ, Bozena DERMIT, Mato ERGOVIĈ,
- Sen eliro de Jean-Paul SARTRE. Rolis i.a. Mira ZUPAN, Srdjan FLEGO Liljana GEINER.
- La leciono de Eugène IONESCO. Ĉefrolis Srdjan FLEGO, Jana RAVŜELJ-FLEGO.
- La morto de Lia Ekselenco de Marijan MATKOVIĈ Rolis de Srdjan FLEGO , Jana RAVŜELJ-FLEGO, Mladen ŜERMENT kaj Silva FULGOSI
- 50-a UK 1965, Tokio, Japanio
- IAT ne prezentiĝis
- 51-a UK 1966, Budapeŝto, Hungario
- La unua paŝo de Ferenc MOLNAR. Rolis Mladen ŜERMENT.
- La holanda pupo de Julio BAGHY. Rolis Zdenka HERŜAK.
- La morto de Lia Ekselenco de Marijan MATKOVIĈ Rolis Srdjan FLEGO , Jana RAVŜELJ-FLEGO, Mladen ŜERMENT kaj Silva FULGOSI
- Pri la malutilo de la tabako de Anton ĈEĤOV. Rolis Srdjan FLEGO
- Homo kun la floro en-buŝe de Luigi PIRANDELLO. Rolis Mladen ŜERMENT
- 52-a UK 1967, Roterdamo, Nederlando
- Taso da kafo de Ivan CANKAR. Rolis Srdjan FLEGO.
- La leciono de Eugène IONESCO. Ĉefrolis Srdjan FLEGO , Jana RAVŜELJ-FLEGO.
- Batalo ĉe kaldrono de Branko ĈOPIĈ.
- Bona leciono de Arkadij AVERĈENKO. Kunludis du aktoroj el Studenta Esperanto-klubo en Zagrebo.
- La holanda pupo de Julio BAGHY. Rolis Zdenka HERŜAK.
- 53-a UK 1968, Madrido, Hispanio
- La analfabeto de Branislav NUŜIĈ. Rolis Jure LIPOVAC, Vlado KOVAĈIĈ, Mladen ŜERMENT
- Malfacila elekto (nenomita aŭtoro)
- Bela indiferentulo de Jean COCTEAU. Rolis Jana RAVŜELJ-FLEGO.
- Taso da kafo de Ivan CANKAR. Rolis Srdjan FLEGO.
- Homo kun la floro en-buŝe de Luigi PIRANDELLO. Rolis Mladen ŜERMENT
- Maskerado de Miroslav KRLEZA. Rolis KOVAĈIĈEVIĈ, Jure LIPOVAC, Srdjan FLEGO.
- Maneken-Parado de Marjorie BOULTON.
- 54-a UK 1969, Helsinko, Finlando
- Vilhelmo la konkeranto de Vanĉa KLJAKOVIĈ. Rolis Ivan ROGULJA, Silva FULGOSI.
- Aparta ĉambro de Calude SAN.
- Hotelo de Pepo Bandiĉ de Branko ĈOPIĈ. Gastrolis Belka BELEVA kaj Anani ANEV el Bulgara Esperanto-Teatro (BET). Reĝisoris Srdjan FLEGO.
- La sonoriloj de Smiljan ROZMAN. Rolis Mladen ŜERMENT
Laŭ Skize pri Esperanto-Teatro de Zofia Banet FORNALOWA
Kategorio:Esperanto-teatro
Srdjan FLEGOEsperanto > Esperanta Kulturo > Esperanta Teatro > Srdjan FLEGO
Srdjan FLEGO estis esperanto-aktoro kaj reĝisoro. Li estis la gvidanto de Internacia Arta Teatro kun Jana FLEGO. Li rolis en la filmo Angoroj.
Flego Srdjan
Jean COCTEAULiteraturo > Franclingva literaturo > Jean COCTEAU < Franca Lingvo
-----
JEAN COCTEAU (Ĵan KOKTO)(naskiĝis la 5-an de julio, 1889, mortis la 11-an de oktobro, 1963) estis franca artisto de poezio, grafiko, teatro, kaj kino.
En Esperanto aperis kaj estis surscenigitaj:
- La homa voĉo (la Voix humaine) prezentita de Jana FLEGO, Solen'
- La bela indiferentulo (Le bel indifférent) prezentita de Jadwiga GIBCZYŃSKA, Solen'
- Fatomaŝino (La machine infernale) prezentita de TESPA
Eksteraj ligoj
Troviĝas sur la reto abunda materialo pri la artisto kaj ties verko.
- Pri Cocteau :
- http://perso.club-internet.fr/leonicat/cocteau/cocteau.htm
- http://alor.univ-montp3.fr/XXESUPV/cocteau/
- Biografioj :
- http://membres.lycos.fr/ericd/Mylene/Beyond2/JeanCocteau/CoctBio.html
- http://perso.wanadoo.fr/cl/cocteau.htm
- [http://www.kirjasto.sci.fi/cocteau.htm] (en)
- [http://www.studiocleo.com/librarie/cocteau/cocteau.html] (en)
- [http://www.epdlp.com/cocteau.html Cocteau: El poder de la palabra] (es)
- [http://franceweb.fr/poesie/cocto2.htm Cocteau] laŭ Jean-Pierre ROSNAY
- La grafika verkaro :
- [http://www.cocteau-art.com/ La grafika verkaro] (fr kaj en)
Cocteau Jean
COCTEAU JEAN
COCTEAU JEAN
ja:ジャン・コクトー
Jean-Paul SARTREFilozofio
Jean-Paul SARTRE (21-a de junio 1905 en Parizo , 15-a de aprilo 1980 en Parizo) estis filozofo kaj franca verkisto. Li estas la plej tipa reprezentanto de ateisma Ekzistencialismo. Li estis amato de franca skribisto Simone DeBEAOVIR, kvankam ili neniam loĝis unu kun la alia, kaj ili komunikis per leteroj.
Listo de verkoj:
- L'imagination (1936)
- La nausée (1938)
- Le mur (1939)
- L'imaginaire (1940)
- Les mouches (1943)
- L'être et le néant (1943)
- Huis clos (1945)
- Les chemins de la liberté (1945)
- L'existentialisme est un humanisme (1945)
- Morts sans sépulture (1946)
- La P... respectueuse (1947)
- Baudelaire (1947)
- Les Mains sales (1948)
- Le diable et le bon dieu (1951)
- Critique de la raison dialectique (1960)
- Les Mots (1964)
- Situations (1947-1965)
- L'Idiot de la famille (1971-1972) pri Gustave FLAUBERT
- Cahiers pour une morale (postmorta, eldonita en 1983)
Sartre, Jean-Paul
SARTRE JEAN-PAUL
ja:ジャン=ポール・サルトル
ko:장 폴 사르트르
th:ฌอง ปอล ซาร์ต
Kategorio:Esperanto
Tiu kategorio temas pri Esperanto kaj pri la Esperanto-movado.
Kategorio:Planlingvoj
Kategorio:Universala Kongreso de EsperantoTiu kategorio temas pri la Universalaj Kongresoj de Esperanto
Universalaj_Kongresoj_de_Esperanto
Universalaj_Kongresoj_de_Esperanto
Kategorio:Esperanto-renkontiĝoj Toots ThielemannsJean Baptiste "Toots" Thielemans ( - 29. April 1922 in Brüssel) ist Jazz-Mundharmonikaspieler, -gitarrist, und -pfeifer.
Im Alter von drei Jahren begann er Akkordeon zu lernen, mit 17 Jahren entdeckte er die chromatische Mundharmonika, und begann ab 1940 nach dem Vorbild von Django Reinhardt Gitarre zu spielen. 1950 bereits gehörte er für die Dauer von deren Europatournee zu Benny Goodman's Allstar Band. 1953 bis 1959 gehörte er zum George Shearing Quintett. Mit "Bluesette" komponierte und spielte er eine der großen Erfolgsmelodien aus dem Bereich des Jazz. Auf einer der Markstein-Platten des Jazz, "Affinity" von Bill Evans, spielte er auch seine Mundharmonika. Ausserdem spielte er mit Ella Fitzgerald, Quincy Jones, Paul Simon, Billy Joel und vielen anderen. Als Jazz-Mundharmonika-Spieler hat er den größten Einfluß gehabt, z.B. auf Hermine Deurloo aus Holland, und viele andere moderne Mundharmonika-Jazzer. Er ist auch in Filmen wie Asphalt Cowboy oder der TV Produktion Sesamstraße zu hören. Bis heute gibt er Konzerte.
Weblinks
- [http://www.tootsthielemans.com/ Offizielle Website]
Thielemans, Jean Baptiste
Thielemans, Jean Baptiste
Thielemans, Jean Baptiste
Thielemans, Jean Baptiste
Sponsored Site narty we francji gry strategiczne Sepsa pharmacy
|
|
|
| :: RELATED NEWS :: |
Nepal Mountaineering Association
The Nepal Mountaineering Association (NMA) is the national mountaineering association of Nepal. The NMA was founded in 1973 with the goals of promoting mountaineering activities in the Himalaya, providing safety awareness and mountaineering skills to Nepalese mountaineers and creating awareness of the beauty of the Himalayas both nationally and in international communities. The NMA is an active member of the
|
NMA
NMA may refer to:
- National Meat Association
- National Medical Association
- National Mining Association
- National Motorists Association
- National Museum of Australia
- Nep
|
NetBurst
The NetBurst Microarchitecture is the name given to the new architecture that succeded the P6 microarchitecture in the x86 family of CPUs made by Intel. The first one to use this architecture was the Willamette core, released in late 2000. It was the first in line of the Pentium 4 CPUs, and ever since then, Pent
|
Achmad Sukarno
Sukarno (June 6, 1901 – June 21, 1970) was the first President of Indonesia. He helped the country win its independence from the Netherlands and was President from 1945 to 1967, presiding over mixed success in the country's turbulent transit
|
Computer numbering format
The subject of computer numbering formats describes the methods implemented in computer and calculator circuits for these machines to represent digits and numbers. One of the more common misunderstandings among non-specialist computer users is a certain faith in the infallibility of numerical compu
|
Aliweb
Aliweb (Archie Like Indexing for the Web) can be considered the first Web search engine, as its predecessors were either built with different purposes (as it is the case with the World Wide Web Wanderer) or where literally just indexers (as Archie, Gopher and Veronica). It was conceived in 1993 and first presented at the First International Conference on the World-Wide Web in Geneva in 1994. Therefore it preceded W
|
The Allied
When spelt with a capital A, Allies usually denotes the countries that fought together against the Central Powers in World War I and against the Axis Powers in World War II.
:For more information, see the related articles: Allies of World War I and Allies of World War II
|
Wu jian dao
Infernal Affairs () is a stylish 2002 Hong Kong crime thriller. The Chinese title refers to the lowest level of hell in buddhism, and the English, while similarly having connotations of Dante's Inferno, is a play on words on <
|
Hospital laboratory
A medical laboratory or clinical laboratory is a laboratory where tests are done on biological specimens in order to get information about the health of a patient.
Departments
The laboratory is often divided into a number of disciplines:
- Microbiology receive swabs, faeces, urine,
|
The Grand Wazoo
The Grand Wazoo is a 1972 album by Frank Zappa. It was Zappa's first breakthrough jazz album.
Track listing
all songs by Frank Zappa
#"The Grand Wazoo" – 13:20
#"For Calvin (And His Next Two Hitch-Hikers)" – 6:06
#"Cletus Awreetus-Awrightus" – 2:57
#"Eat That Question" – 6:42
#"Blessed Relief" – 8:00
Personnel
- Frank Zappa – guitar, | |