Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
5-a De Aŭgusto

5-a de aŭgusto

---- Historio > Tagoj > la 5-a de aŭgusto ---- La 5-a de aŭgusto estas la 217-a tago de la jaro (la 218-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 148 tagoj restas. Je la 5-a de aŭgusto okazis, interalie:

Eventoj


- 1915: La Centra Potencoj venkas Varsovion.

Naskiĝoj


- 1802 : Norvegio : Niels Henrik ABEL, matematikisto
- 1813 : Norvegio: Ivar AASEN, iniciatinto de nynorsk
- 1827: Brazilo : Urbo Alagoas : Deodoro da FONSECA
- 1850 : Guy de MAUPASSANT, verkisto
- 1884 : Modesto Eugenio CAROLFI
- 1926 : Per WAHLÖÖ
- 1930 : Usono : Neil ARMSTRONG, astronaŭto

Mortoj


- 1895 : Friedrich ENGELS
- 1962 : Marilyn MONROE, aktorino
- 1964 : Moa MARTINSON
- 1984 : Sir Richard BURTON, aktoro
- 2000 : Sir Alec GUINNESS, aktoro
- Rüdiger EICHHOLZ

Specialaj tagoj kaj festoj


- Burkino : Nacia tago (Tago de sendependiĝo);
- Irlando: Nacia tago ---- Vidu ankaŭ :
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30,31
- 4-a de aŭgusto | 6-a de aŭgusto
- 5-a de julio | 5-a de septembro
- januaro | februaro | marto | aprilo | majo | junio | julio | aŭgusto | septembro | oktobro | novembro | decembro
- Historio - Tagoj. ja:8月5日 ko:8월 5일 simple:August 5 th:5 สิงหาคม

Historio

La historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio. (NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.) ---- :Historio de Scienco kaj Teknologio

Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)

:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj

Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj

: datadmetodoj - arĥivoj

Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj

:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -

Bataloj Famaj

Civilizoj

:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro

Dinastioj

vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)

Historio de kontinentoj


- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo

Kalendaroj

:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro

Imperioj

Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj) :Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio

Mapoj

:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500] Vidu ankaŭ: Geografio Diaoyu-Insularo De Ĉinio

Militoj

vidu la Listo de militoj

Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj

Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj

Okazintaĵoj

:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto

Regionoj

:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp

Rolantoj

:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj

Tempordigo: Famaj aŭ klasikaj epokoj:
- Inter-du-milita epoko (Eŭropo, 20 jarcento)
- "Jarcento de Ludoviko la 14-a (Francio 17-a jarcento)
- Mezepoko
- Renesanco (Eŭropo 15-a jarcento -Italio - aŭ 16-a jarcento - aliaj landoj)

Historio enklasigata laŭ dato


- Jarcentoj
  - 19-a jarcento
  - 20-a jarcento
  - 21-a jarcento
  - ...
- Tagoj
  - januaro
    - 1, 2, 3, ... Komparu kun:

arkeologio, analo... fiu-vro:Aolugu ja:歴史 ko:역사 ms:Sejarah simple:History th:ประวัติศาสตร์ zh-min-nan:Le̍k-sú

Tagoj

Historio > Tagoj ----

Tagoj en historio:

laŭ aranĝo de 2005

Sentabele:


- januaro
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- februaro
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, (30)
- marto
  - 1, 2, 3, 4, 5,6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- aprilo
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- majo
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- junio
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- julio
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- aŭgusto
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- septembro
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- oktobro
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- novembro
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- decembro
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31

Vidu ankaŭ


- Tago
- Festa kaj Feria Tago Kategorio:Almanako ja:365日 ko:366일 zh-cn:历史上的今天 zh-tw:歷史上的今天

Gregoria kalendaro

Gregoria kalendaro estas la ĉefa kalendaro de la Okcidento kaj tutmonda komerco. Ĝi estas reformo de la antikva julia kalendaro de Julio Cezaro. La gregoria kalendaro estas suna kalendaro: ĝi precize sekvas la sunon (jarojn) sed ne la lunon. Kvankam la monatoj historie devenas de luna periodo, la monatoj komenciĝas kun la nova luno nur tute hazarde. Kontraste, la islama sekvas la lunon, ne la sunon, kaj la hebrea kalendaro la sunon kaj la lunon. Monatoj: la kalendaro havas 12 monatojn:
- januaro - 31 tagoj
- februaro - 28 aŭ 29 tagoj
- marto - 31 tagoj
- aprilo - 30 tagoj
- majo - 31 tagoj
- junio - 30 tagoj
- julio - 31 tagoj
- aŭgusto - 31 tagoj
- septembro - 30 tagoj
- oktobro - 31 tagoj
- novembro - 30 tagoj
- decembro - 31 tagoj La kalendaro sekvas la sunon, ne la lunon, tiel ke la komenco de printempo estas fiksita je la 21-a de marto. Februaro kutime havas 28 tagojn, sed en la superjaro -- la kvara jaro kaj kvara jarcenta jaro -- februaro havas 29 tagojn. Do, en la jaroj 1992, 1996, 2000 kaj 1600, ĝi havis 29 tagojn, sed en la jaroj 1993, 1994, 1900 kaj 1700, ĝi havis 28 tagojn. En la julia kalendaro, kontraste, februaro havis 29 tagojn en la jaroj 1900 kaj 1700. Pro tio, la gregoria jaro havas 365,2425 suntagojn, dum la julia havas 365,2500. La suna jaro mem estas 365,24219878 suntagoj. La gregoria jaro estas 25,96 sekundoj tro longa (kio fariĝos unu tago post 3320 jaroj). Semajno: aldone al la cikloj de monatoj kaj jaroj, estas la ciklo de la semajnoj. La semajno havas sep tagojn:
- dimanĉo
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato La 1-a de januaro 2000 estis sabato. Dimanĉo kaj sabato estas la "semajnfino", kutime tagoj de ripozo en la Okcidento. Sabato estas la tradicia juda tago de ripozo kaj dimanĉo la tradicia kristana tago de ripozo. Jaroj: la nombro de la jaro estas laŭ la kristana erao. Pro kuniĝo de semajna kaj superjara cikloj en la kalendaro estadas 14 tipoj de jaroj:
- Normalaj jaroj komenciĝantaj je :
  - lundo
  - mardo
  - merkredo
  - ĵaŭdo
  - vendredo
  - sabato
  - dimanĉo
- Supejaroj komenciĝantaj je :
  - lundo
  - mardo
  - merkredo
  - ĵaŭdo
  - vendredo
  - sabato
  - dimanĉo Tagoj: la tago komenciĝas je meznokto kaj havas 24 egalajn horojn. ... Reformo: Aprobo de Julia kalendaro siatempe estis grava antaŭenpaŝo, sed ĝi ankaŭ havis malgrandan malprecizecon: suna jaro kompare al Julia jaro estis mallonga je 11 minutoj kaj 14 sekundoj. Dum jaroj tiu ĉi diferenco fariĝis tagoegala kaj kaŭzis malprecizecojn. En la fino de 14-a jarcento diferenco pligrandiĝis tiomgrade ke printempa tagegaleco anstataŭ 21 de marto trafis al 11 de marto. Do Pasko, ferio printempa, iafoje okazis en la vintro! Papo Gregorio la 13-a decidis korekti la eraron. Li invitis specialan komisionon kaj tagokalkulo antaŭenigis je 10 tagoj. Por ke en estonto similaj eraroj ne okazu, ili decidis en ĉiuj kvarcentjaroj forĵeti tri tagojn, sekve kvanto de superjaroj fariĝis malpli je 3, ol en Julia kalendaro. Tio estis la solvo de Aloysius LILIUS en 1580. La fakta bazo estis la kalkulo de Koperniko pri la longeco de la jaro. En 1530, Koperniko esploris la kalkuladon de Ptolemeo en 139 kaj al-Battani en 882 kaj kalkulis la jaron por si mem kaj eldonis la nombron 365,2425, kiu fariĝis la longeco de la jaro en la gregoria kalendaro. Ĉi tiu nova kalendaro nomiĝis Gregoria aŭ jarkalkulo laŭ nova stilo kaj Julia kalendaro estis nomita jarkalkulo laŭ malnova stilo. En 1582 jaro, kiam Gregoria kalendaro estis enkondukita, diferenco inter du stiloj estis 10 tagoj, en 1900 ĝi atingis 13 tagojn. En venontaj jaroj ĝi pligrandiĝos plu. Gregoria kalendaro estis aprobita en diversaj landoj en malsamaj tempoj:
- 1582 - Hispanio, Italio, Pollando, Portugalio, Francio, Luksemburgio, katolika Nederlando
- 1583 - Bavario, Tirolo
- 1583-1585 - Katolika Germanio kaj Svislando
- 1584 - Aŭstrio, Ĉeĥio
- 1587 - Hungario
- 1590 - Transilvanio
- 1610 - Prusio
- 1700 - Danio, Norvegio, kaj la protestantaj regionoj de Germanio, Nederlando kaj Svislando (escepte de Sankt Gallen)
- 1724 - la svisa kantono Sankt Gallen
- 1752 - Anglio kaj kolonioj (ekz, la nuna Usono)
- 1753 - Svedio, Finnlando, Japanio
- 1911 - Ĉinio
- 1912 - Albanio
- 1915 - Litovio
- 1916 - Bulgario
- 1918 - Rusio, Estonio
- 1919 - Rumanio, Serbio
- 1924 - Grekio
- 1926 - Turkio
- 1928 - Egipto En 1582, laŭ la papo, la tago post la 4-a de oktobro (la fina tago de la julia kalendaro) estis la 15-a de oktobro (la unua tago de la nova gregoria kalendaro). Ĝenerale, katolikaj landoj plejparte aprobis la kalendaron dum 1582-90, protestantaj landoj dum 1700-53 kaj aliaj landoj dum 1911-28. ---- ::Tridek tagoj en septembro, ::april', junio, kaj novembro; ::Ĉiuj kromaj de la kalendar' ::Tridek-unu havas, krom februar', ::Kun dudek-ok, tri jarojn el kvar, ::Sed dudek-naŭ en superjar'. ::: - Tradicia angla poemo; elangliĝis Mateo McLAUCHLIN ---- Vidu ankaŭ: Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Kalendaro > Gregoria Kalendaro kategorio:Kalendaro als:Gregorianischer Kalender ja:グレゴリオ暦 ko:그레고리력 ms:Kalendar Gregory simple:Gregorian calendar th:ปฏิทินเกรกอเรียน

1915

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1915 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1915 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 11-a Universala Kongreso de Esperanto en Sanfrancisko
- Fidia Romeo Giuseppe CESARINI, Hermanus Jacob BLOKKER kaj Jozsef HALÁSZ eklernis Esperanton
- Einstein publikas sian duan teorion de relativeco.
- Haitio falas sub la efektiva rego de Usono (ĝis 1934).
- Monda germana kreita.

Naskiĝoj


- Aage FALCH
- Ferenc TEREMI
- Karel FILIP
- Poul THORSEN
- Jan JIČÍNSKÝ
- 16-a de januaro : Carlos de ALMEIDA WUTKE
- 12-a de marto :Jiří MUCHA
- 27-a de marto : JONESCU-CAPATANA
- 21-a de aprilo (Meksiko): Anthony QUINN
- 6-a de majo (Usono): Orson WELLES
- 29-a de aŭgusto (Svedio): Ingrid BERGMAN
- 17-a de oktobro (Usono): Arthur MILLER
- 12-a de decembro (Usono): Frank SINATRA
- 13-a de decembro: Curd JÜRGENS
- 19-a de decembro (Francio): Edith PIAF

Mortoj


- 27-a de marto: SIFO
- 20-a de aŭgusto : Paul EHRLICH
- 20-a de aŭgusto: József MILETZ ----
1910 | 1911 | 1912 | 1913 | 1914 | 1915 | 1916 | 1917 | 1918 | 1919 | 1920
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1915年 ko:1915년 simple:1915

Varsovio

Geografio > Eŭropo > Pollando > Listo de urboj de Pollando > Varsovio < Urbo ---- Varsovio estas la ĉefurbo de Pollando kaj de la pola distrikto (vojevodio) Mazowieckie. Ĝi situas ĉe la rivero Vistulo. Vistulo Vistulo)]] Vistulo] Vistulo] Vistulo Vistulo Vistulo Vistulo Vistulo Vistulo Vistulo Trifoje la urbo estis gastiganto de la Universala Kongreso de Esperanto: en 1937, 1959 kaj 1987. Varsovio estas naskiĝurbo de Joseph NELS.

Pri la urbo

Varsovio festis sian 400jariĝon en 1996, kiel unue reĝa rezidejo, kaj poste ĉefurbo. Antaŭ ol ĝi fariĝis ĉefurbo de Pollando, dum tri jarcentoj ĝi estis la ĉefurbo de aŭtonomia Mazovia Princlando. Post la morto de la lasta mazovia princo, Janusz la 3a, en 1526, laŭ pli frua interkonsento, la tuta Mazovio estis enkorpigita al Pollando. La lastaj du reĝoj el la dinastio Jagiellona, Sigismundo la Maljuna kaj Sigismundo Aŭgusto, ĝuste aprezis la situon de Varsovio de ekonomia kaj politika vidpunktoj. Tial Sigismundo Aŭgusto konstante loĝis en Varsovio dum la lastaj jaroj el sia vivo, 1569-1572. Tiutempe li komencigis konstrui la Varsovian Kastelon kaj konstruigis lignan ponton, laŭditan de fakuloj kaj poetoj, super la rivero Vistulo. La signifo de Varsovio multe kreskis en 1569, kiam deputitoj de Pollando kaj Litovio decidis pri unio de ambaŭ ŝtatoj, nomata Lublina Unio, kaj ke de tiam okazados en Varsovio ĉiuj ĝeneralaj kunvenoj de Sejmo (pola parlamento) de Pola Reĝlando kaj de Litovia Princlando. Ankaŭ en Varsovio oni ekde 1573 elektadis reĝojn, kvankam formale ja Krakovo daŭre estis la ĉefurbo de la unio. Pro pluraj kaŭzoj Varsovio komencis ĉiam pli gravi en la vivo de ambaŭ popoloj, interalie pro ĝia centra situo, faciliganta la regadon, kaj ĉar estis konvene de tie flosigi la grenon, abundan sur la mazoviaj ebenajoj, sur Vistulo al Gdansko, kaj de tie al okcidenta Eŭropo. Cion tion aprezis Sigismundo la 3a Vasa, kiam tiu reĝo en 1596 decidis tiuvoje flosigi, de Krakovo al Varsovio, la reĝinon kun la kortego kaj la reĝa havajo. Al la supre menciitaj motivoj aldoniĝis la fakto, ke la reĝo, kiu deve nis de sveda dinastio, batalis tiam por reakiro de la sveda trono. Estis pli facile gvidi la aferojn ĉi-riIate en Varsovio (pli proksima al Svedio) kaj ankaŭ rilate al la tiame daŭranta milito kontraŭ Moskvo. La lasta preteksto por la translokiĝo estis incendio de la reĝa Kastelo Wawel en Krakovo. Konfirmante tiun gravan eventon, la heredanto de la trono post Sigismundo la 3a, lia filo Ladislao la 4a, starigis sur malnova Varsovio la Krakovan Pordegon kaj, antaŭ ĝi, kolonon kun statuo de sia patro tenanta maldekstramane krucon kaj dekstramane glavon. La monumento baldaŭ fariĝis simbolo de la ĉefurbeco de Varsovio. Tra la jarcentoj En la 17a jarcento Varsovio ankoraŭ ne estis granda urbo, nek tre pura (laŭ raportoj de kelkaj vizitintoj), tamen ankaŭ kultura centro ĝi fariĝis. En la reĝa kastelo konstante okazadis teatraj kaj muzikaj prezentoj de diversiandaj artistoj. La Kulture grava progreso okazis en la dua duono de la 18a jarcento, dum la regado de Stanislao Aŭgusto, la lasta reĝo de Pollando. Li okazigadis en la Kastelo la „ĵaŭdajn tagmanĝojn", kiujn partoprenis diversĝenraj famaj artistoj, diskutante ĉe la reĝa tablo pri gravaj kulturaj kaj ŝtataj aferoj. Tiutempe ekestis en Varsovio la Nacia Teatro, fondita de la „patro de la pola teatro", Wojciech Boguslawski. Oni konstruis belan palacon en la Parko Lazienki, kiu ekhavis ankaŭ subĉielan teatron en novklasika stilo. La reĝo, kiel mecenato, allogis al Varsovio eksterlandajn artistojn. Ekde 1767 tie Ioĝis la fama pentristo Canaletto (Belotto Bernardo), kiel reĝa ĉefpentristo. Liaj bildoj pri la urbo estis grava dokumentaro por la rekonstruo de Varsovio, preskaŭ plene ruinigita dum la 2a mondmilito. Inter 1795 kaj 1918 Pollando estis sub regado de tri najbaraj ŝtatoj: Aŭstrio, Prusio, Ruslando. La okupaciantoj celis degradi Varsovion ekonomie, politike kaj kulture - feliĉe sensukcese. Gi daŭre estis kultura kaj spirita centro de Pollando, kaj de tie ĉiam venis instigo al luktado por sendependa Pollando (insurekcioj en 1830-31 kaj 1863). Kiam en 1918 Pollando renaskiĝis, Varsovio restis eksterdube la ĉefurbo. La unuan de septembro 1939 Germanio ekatakis Pollandon. Plej longe tri semajnojn sin defendis la ĉefurbo. Ekestis Pola Subtera Stato, kies celo estis defendi kaj mobilizi la loĝantojn kontraŭ la barbara okupacianto. La nazioj, same kiel la antaúaj, planis degradi Varsovion, ĉar ili konsideris ĝin danĝera. Tial ili igis Krakovon la ĉefa urbo en la tiama Generala Dum nazia periodo Krakovo dum mallonga tempo transprenis la rolon de ĉefurbo. Gubernio, kiel nomiĝis granda parto de Pollando regata de la nazioj. Kaj denove Varsovio kontraŭstaris. La 19an de aprilo 1943 okazis insurekcio en la Varsovia Getto, kiam la nazioj alvenis por forveturigi la lastajn 60 mil judajn loĝantojn al murdkoncentrejoj. En aŭgusto 1944 eksplodis dua insurekcio en la urbo. Pri la politika decido komenci ĝin, disponante nur je junaj patriotoj ne sufiĉe preparitaj nek armitaj, historiistoj esprimas negativan opinion, sed neniu neas la heroecon de la batalintaj varsovianoj. Pereis tiam ĉ. 200 mil loĝantoj; dum la tuta okupacio 800 000 varsovianoj pereis. La nazioj decidis plene detrui Varsovion kaj forveturigi la postvivantojn al Germanio aŭ aliaj lokoj en Pollando. Fine de Ia milito, 85 % el la varsoviaj konstruaĵoj estis detruitaj, industrio je 90 %, kaj la juda kvartalo je 100 %. La urbo preskaŭ ne plu havis loĝantojn, kaj la nova pola registaro alfrontis la demandon, ĉu ĝi restu ĉefurbo. Forigi Ia ruinojn ŝajnis apenaŭ eble. Venkis tamen patriotaj sentoj kaj la amo al Varsovio, kiu estis do rekonstruita, kun la historiaj Malnova kaj Nova Urboj, per fortostreĉo de Ia tuta lando. Nun 1 800 000 homoj loĝas en Varsovio, kiu estas grava kiel industria kaj kultura centro, kun dudeko da dramteatroj, 2 operejoj, 4 pupteatroj, sciencaj institucioj, kaj pluraj parkoj, el kiuj la piej bela estas Lazienki. Esperanto En la 400-jaraĝa, kiel ĉefurbo, Varsovio la Esperanto-movado, kiu tie ekestis, daŭras jam preskaŭ 110 jarojn. Tie vivis kaj verkis ankaŭ la unuaj eminentaj verkistoj: Grabowski, Kabe, Belmont. Malgraŭ la okupacianto, tie ekestis en 1893 la unua Esperanto-rondeto. Tie vivis familioLamenhof sindone laborante por Esperanto kaj por la disvastigo de homaranismaj ideoj. Varsovio kun granda gastamo akceptis plurfoje la mondan esperantistaron. Dum la lastaj jaroj la Esperantomovado en Pollando ŝrumpis ĉefe pro ekonomiaj faktoroj, sed ankaŭ pro iasenca inflacio de la idealismo post la abrupta falo de la socialisma sistemo. Tamen en Varsovio daŭras Ia kluba vivo, aktivas de kelkaj jaroj konstanta Esperanto-teatro, „Espero", kaj de Varsovio flugas en la mondon Esperanto per la elsendoj de Pola Radio. Okaze de la 400a datreveno en 1996 de la ĉefurbeco de Varsovio speciala komitato aranĝis solenaĵojn. parto laŭ oktobro 1996 - MONATO

Faktoj

Pola nomo: Warszawa [varŝava]
Situo: 21° OR, 52°15’ NO
Loĝantaro: 2,269 milionoj
Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)

Vidindaĵo

Pałac Kultury i Nauki (Varsovia Kultur- kaj Sciencpalaco)

vidu ankaŭ


- Varsovia Vento
- Varsovia geto ------- Warszawa (elp. Varŝava, E-a nomo Varsovio), ĉefurbo de Polujo, sur ambaŭ bordoj de la rivero Wisla (Vistulo), 1.100.000 loĝantoj. En 1887 tie eliris „la unua broŝuro pri E“, tie Z verkis ĉiujn siajn ellaboraĵojn E-ajn, tie li pasigis sian preskaŭ tutan vivon ekde sia 12-a jaro, tie en la hebrea tombejo troviĝas la tombo de Z. Ĉe strato Dzika, nuntempe nomata Zamenhofa sub n-ro 9, kie dum multaj jaroj loĝis kaj verkis Z, nun estas enmurigita tabulo honore je lia memoro. La lastajn jarojn de sia vivo Z pasigis en la loĝejo ĉe strato Królewska 41. Plenmerite W. estas nomata lulilo de E. Krom la Majstro en W. vivis kaj kreadis 1a unuaj pioniroj de E-movado kaj literaturo: Grabowski, Zakrzewski, Kabe, Leo Belmont, Wasniewski, ktp. Pilgrimoj al W., precipe al la tombo de Z, okazadas relative ofte, menciindaj ĉefe: 6 aŭg. 1927 post la UK en Dancigo kaj 9 aŭg. 193l post la UK en Krakovo. (v. Dzika 9, Królewska 41, Monumento de Z, Polujo, kaj Z.) E. WIESENFELD.

Eksteraj ligiloj


- [http://hometown.aol.de/Questius/Polska/Warszawa.htm Bildoj pri Varsovio]
- [http://um.warszawa.pl/mapa/ Interaktiva urbomapo]
- [http://www.um.warszawa.pl/ Warszawa.pl] (pollinvga)
- [http://www.samper.pl/obrazki/panorama0.jpg Panoramo de la urbocentro]
- [http://www.starawarszawa.pl malnovaj poŝtkartaj fotoj]
- [http://www.1944.pl Muzeo pri la Varsovia Ribelo de 1944] (kvinlingva) Kategorio:Ĉefurboj de Eŭropo Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto W EdE-W ja:ワルシャワ ko:바르샤바 simple:Warsaw

Norvegio

Geografio > Eŭropo > Nordio > Skandinavio > Norvegio ---- Dosiero:no.gif (Norvege Norge (Bokmål) aŭ Noreg (Nynorsk)) Lando en Norda Eŭropo, sur la Skandinava duoninsulo.
- Landkodo: NO.
- E-nomo: [a] Norvegio (Norvegujo); [o] Norvega Reĝlando.
- Nacia nomo: Kongeriket Norge/Noreg [KONGerike NOReg].
- Areo: 385 199 kv.km.
- Politika sistemo: konstitucia monarkio.
- Ŝtatestro: reĝo Harald la 5-a.
- Ĉefurbo: Oslo (480 mil).
- Urboj: Bergen (181 mil), Trondheim (128 mil).
- Adm. divido: 19 provincoj [no:fylke].
- Dependaj teritorioj: :1. Buvetinsulo :2. Svalbardo kaj Jan-Majen-Insulo
- Loĝantaro: 4 354 mil (1995), inter ili 96,7% norvegoj, 0,7% sameoj.
- Ŝtatlingvoj: norvega (bokmål kaj nynorsk), samea (nord-samea, sud-samea kaj lulea samea).
- Kredantoj: luteranoj.
- GNP: totala - 159 mlrd $; pokapa - 31 250 $.
- Eksporto: nafto kaj naftoproduktoj (inkl. gaso), ŝipoj, fiŝaĵoj.
- Organizoj: UNO (1945), NATO (1949)
- Nacia himno: Ja, vi elsker dette landet (Jes, ni amas nian landon)

Geografio

Norvegio estas konata pro sia bela naturo, precipe la longaj, profundaj fjordoj en la okcidenta parto de la lando kaj pluraj grandaj glaĉeroj. Norvegio grandparte estas montaro kaj arkta tundro. La lando konsistas el 19 provincoj aŭ gubernioj [no:fylke]. Ĉiu gubernio konsistas el komunumoj [no:kommuner], ĉiu kun propra komunuma registaro kaj po unu komunumestro/urbestro [no:ordfører]. La plej multaj komunumoj konsistas el bienaroj [no:bygder], kun klare difinitaj bienoj [no:gårder], ĉiu kun propra nomo. La (malmultaj) urbaj komunumoj estas dividitaj en urbopartoj [no:bydeler], ofte kun ties malnova disdivido (en bienoj) preservita, eĉ en lokoj kie oni ne plu okupiĝas pri agrikulturo.

Provincoj


- Akershus
- Øst-Agder
- Buskerud
- Finnmark
- Hedmark
- Hordaland
- Møre og Romsdal
- Nordland
- Nord-Trøndelag
- Oppland
- Oslo
- Rogaland
- Sogn og Fjordane
- Sør-Trøndelag
- Telemark
- Troms
- Vest-Agder
- Vestfold
- Østfold Vd. ankaŭ Dependaj teritorioj ĉi-supre.

Kulturo

Lingvo

La norvega popolo parolas la norvegan, komprenata en ĉiuj regionoj de Norvegio. La samea minoritato parolas la samean, ĝenerale ne kompreneblan por la resto de la loĝantaro. Pri Esperanto, vidu Esperanto-movado/Norvegio.

Kelkaj famaj norvegoj

:Niels Henrik ABEL (matematikisto) :Roald AMUNDSEN (esploristo) :Bjørnstjerne BJØRNSON (verkisto) :Gro Harlem BRUNDTLAND (politikisto) :Ole BULL (violonisto) :Leiv ERIKSON (esploristo) :Edvard GRIEG (komponisto) :Knut HAMSUN (verkisto) :Sonia HENIE (sportisto) :Thor HEYERDAHL (esploristo) :Ludvig HOLBERG (verkisto) :Henrik IBSEN (verkisto) :Helge INGSTAD (esploristo) :Trygve LIE (politikisto) :Edvard MUNCH (pentristo) :Fridtjof NANSEN (humanisto, esploristo) :Vidkun QUISLING (politikisto) :Grete WAITZ (sportisto) :Ivar AASEN (lingvisto) als:Norwegen [[got:

1813

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1813 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1813 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 21-a de januaro: Batalo de Raisin River inter Usono kaj Britio.
- 20-a de februaro: Batalo de Salta - Argentino.
- 24-a de februaro: Usona batalŝipo USS Hornet frakasis la britan batalŝipon HMS Peacock.
- 12-a de majo: Aprobo de 'Reglamento de Gobierno' (provizora Konstitucio de Paragvajo).
- 27-a de majo: usona armeo atakis kaj kapturis la britan gardaron de Fort George.
- 7-a de aŭgusto: Simon BOLÍVAR eniris pace en Karakaso (Venezuelo).
- 30-a de aŭgusto: Indiĝenoj venkis brankulojn de Fort Mims (Alabamo - Usono).
- 5-a de oktobro: Batalo de Thames inter Usono kaj Britio.
- 8-a de decembro: Unua prezentado de la 8ª Sinfonio de Ludwig van BEETHOVEN.
- Eŭskio: Donostio fajre detruiĝas.

Naskiĝoj


- 18-a de marto : Friedrich HEBBEL
- 19-a de marto: David LIVINGSTONE (Dr-o Livingstone, mi prezumas...)
- 5-a de aŭgusto : Norvegio : Ivar AASEN
- 9-a de oktobro : Giuseppe VERDI
- 17-a de oktobro : Georg BÜCHNER

Mortoj


- 20-a de januaro : Christoph Martin WIELAND
- 10-a de aprilo : Joseph-Louis de LAGRANGE
- 29-a de julio: Andoche JUNOT ----
1808 | 1809 | 1810 | 1811 | 1812 | 1813 | 1814 | 1815 | 1816 | 1817 | 1818
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1813년 simple:1813

Norvegio

Geografio > Eŭropo > Nordio > Skandinavio > Norvegio ---- Dosiero:no.gif (Norvege Norge (Bokmål) aŭ Noreg (Nynorsk)) Lando en Norda Eŭropo, sur la Skandinava duoninsulo.
- Landkodo: NO.
- E-nomo: [a] Norvegio (Norvegujo); [o] Norvega Reĝlando.
- Nacia nomo: Kongeriket Norge/Noreg [KONGerike NOReg].
- Areo: 385 199 kv.km.
- Politika sistemo: konstitucia monarkio.
- Ŝtatestro: reĝo Harald la 5-a.
- Ĉefurbo: Oslo (480 mil).
- Urboj: Bergen (181 mil), Trondheim (128 mil).
- Adm. divido: 19 provincoj [no:fylke].
- Dependaj teritorioj: :1. Buvetinsulo :2. Svalbardo kaj Jan-Majen-Insulo
- Loĝantaro: 4 354 mil (1995), inter ili 96,7% norvegoj, 0,7% sameoj.
- Ŝtatlingvoj: norvega (bokmål kaj nynorsk), samea (nord-samea, sud-samea kaj lulea samea).
- Kredantoj: luteranoj.
- GNP: totala - 159 mlrd $; pokapa - 31 250 $.
- Eksporto: nafto kaj naftoproduktoj (inkl. gaso), ŝipoj, fiŝaĵoj.
- Organizoj: UNO (1945), NATO (1949)
- Nacia himno: Ja, vi elsker dette landet (Jes, ni amas nian landon)

Geografio

Norvegio estas konata pro sia bela naturo, precipe la longaj, profundaj fjordoj en la okcidenta parto de la lando kaj pluraj grandaj glaĉeroj. Norvegio grandparte estas montaro kaj arkta tundro. La lando konsistas el 19 provincoj aŭ gubernioj [no:fylke]. Ĉiu gubernio konsistas el komunumoj [no:kommuner], ĉiu kun propra komunuma registaro kaj po unu komunumestro/urbestro [no:ordfører]. La plej multaj komunumoj konsistas el bienaroj [no:bygder], kun klare difinitaj bienoj [no:gårder], ĉiu kun propra nomo. La (malmultaj) urbaj komunumoj estas dividitaj en urbopartoj [no:bydeler], ofte kun ties malnova disdivido (en bienoj) preservita, eĉ en lokoj kie oni ne plu okupiĝas pri agrikulturo.

Provincoj


- Akershus
- Øst-Agder
- Buskerud
- Finnmark
- Hedmark
- Hordaland
- Møre og Romsdal
- Nordland
- Nord-Trøndelag
- Oppland
- Oslo
- Rogaland
- Sogn og Fjordane
- Sør-Trøndelag
- Telemark
- Troms
- Vest-Agder
- Vestfold
- Østfold Vd. ankaŭ Dependaj teritorioj ĉi-supre.

Kulturo

Lingvo

La norvega popolo parolas la norvegan, komprenata en ĉiuj regionoj de Norvegio. La samea minoritato parolas la samean, ĝenerale ne kompreneblan por la resto de la loĝantaro. Pri Esperanto, vidu Esperanto-movado/Norvegio.

Kelkaj famaj norvegoj

:Niels Henrik ABEL (matematikisto) :Roald AMUNDSEN (esploristo) :Bjørnstjerne BJØRNSON (verkisto) :Gro Harlem BRUNDTLAND (politikisto) :Ole BULL (violonisto) :Leiv ERIKSON (esploristo) :Edvard GRIEG (komponisto) :Knut HAMSUN (verkisto) :Sonia HENIE (sportisto) :Thor HEYERDAHL (esploristo) :Ludvig HOLBERG (verkisto) :Henrik IBSEN (verkisto) :Helge INGSTAD (esploristo) :Trygve LIE (politikisto) :Edvard MUNCH (pentristo) :Fridtjof NANSEN (humanisto, esploristo) :Vidkun QUISLING (politikisto) :Grete WAITZ (sportisto) :Ivar AASEN (lingvisto) als:Norwegen [[got:

Nynorsk

Lingvo > Lingvaj familioj > Hindeŭropa > Ĝermana > Nord-Ĝermana > Okcident-Nordia > Norvega Lingvo > Nynorsk ---- "Nynorsk" (pron. [nInorsk]) estas la nomo de la due plej vaste uzata maniero skribi la norvegan lingvon, post bokmål. 11,9% de la norvega popolo loĝas en komunumoj kiuj elektis uzi nynorsk kiel la preferatan skriblingvon por siaj oficialaj dokumentoj. (Vd. ankaŭ Bokmål.) Kategorio:Norvegio

1827

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1827 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1827 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


-

Naskiĝoj


- 12-a de junio : Johanna SPYRI
- 5-a de aŭgusto : Brazilo : Urbo Alagoas : Deodoro da FONSECA

Mortoj


- 17-a de februaro : Johann Heinrich PESTALOZZI
- 5-a de marto : Italio : Alessandro VOLTA
- 12-a de aŭgusto : Anglio: William BLAKE
- 18-a de novembro : Stutgarto: Wilhelm HAUFF
- 26-a de marto: Vieno : Ludwig van BEETHOVEN ----
1822 | 1823 | 1824 | 1825 | 1826 | 1827 | 1828 | 1829 | 1830 | 1831 | 1832
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1827년 simple:1827

Brazilo

Geografio > Ameriko > Sudameriko > Brazilo ----
---- Brazilo estas la kvina plej granda lando en la mondo laŭ surfaco (post Rusio, Ĉinio, Kanado, kaj Usono), kaj la kvina plej granda en la mondo laŭ loĝantaro (post Ĉinio, Barato, Usono, kaj Indonezio). La unua eksteramerikano kiu "malkovris" hodiaŭan Brazilon, estis la portugalo Pedro ÁLVARES CABRAL en 1500. Pro tio en Brazilo oni parolas la portugalan, kaj la lando havas grandan rasan kaj kulturan diversecon. La portugaloj intermiksiĝis kun la indiĝenoj. Al ili aldoniĝis afrikaj negroj, alportitaj dum la kolonia periodo ĝis 1888. Al ĉiuj aliĝis enmigrintoj el pli ol 50 landoj, precipe de Eŭropo kaj Japanio. Brazilo havas kvin geografiajn regionojn: la Norda Regiono, karakterizata per grava ekologia sistemo, la Amazona Arbaro, kaj la Amazono, la plej granda rivero en la mondo; la Nordorienta Regiono, karakterizata per iomete arida klimato landinterne kaj pli mildajn temperaturojn marborde; la Centrokcidenta Regiono, karakterizata per vastaj savanoj kaj per la Pantanalo, grandega marĉa regiono kiu entenas riĉan faŭnon kaj flaŭron; la Sudorienta Regiono, kiu estas la plej industrialigita regiono de la lando, kie troviĝas, interalie, la bela urbo Rio-de-Ĵanejro kaj la potenca San-Paŭlo, financa centro de la lando, kaj Ouro Preto (esp-e, Nigra Oro), kie oni povas vidi la verkojn de Aleijadinho, la plej grava baroka skulptisto en Brazilo; kaj, finfine, la Suda Regiono, karakterizata de montara pejzaĝo kaj forta eŭropeca kulturo pro la plurlandaj enmigrintoj tie loĝantaj, kaj kie estas unu el plej elstaraj akvofaloj de la mondo, Igŭacuo, deklarita de Unesko kiel mondheredaĵo pro sia natura beleco. ---- Loko: 10 Su, 55 Ok (centra kaj orienta Sudameriko) Areo: 8.456.510 km²
semotaŭga: 5 % Loĝantaro: 172.860.370 (julio 2000, takso) % urbana: 81 % (2000)
homoj po kv. km: 20,4 (2000)
homoj po kv. km da semotaŭga tero: 408,8 (2000)
kreskado en procentoj: 0,94 % (2000, takso)
naskoj: 18,84 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 9,37 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: -0,03 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 38,04 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 2,13 infanoj naskita po virino (2000, takso)
meza vivo longeco: 62,94 jaroj (58,54 viroj, 67,56 virinoj) (2000, takso) Ĉefurbo: Braziljo
La plej grandaj urboj: milionoj en 2000: Etnoj: 55-%-e eŭropana (el Portugalio, Germanio, Italio, Hispanio, Pollando), 38-%-e miksita (eŭropana kaj afrikana), 6% afrikana, 1% aliaj ( japana, araba, amerikana).
Religio: 80% katolikismo, protestantismo, spiritismo
Lingvoj: la portugala (oficiala), hispana (ĉe landlimoj), japana lingvo (dua plej parolata lingvo), itala lingvo, germana lingvo, nederlanda lingvo kaj indiĝenaj lingvoj (ĉefe la gvarania lingvo). 99 % de brazilanoj havas la portugalan kiel patrinan lingvon.
alfabeta: 83,3% (83,3% viroj, 83,2% virinoj) (1995, takso) Registaro: demokratio.
sendependiĝo: la 7-a de septembro 1822 de Portugalio
Organizoj: UNO (1945)
konstitucio: la 5-an de oktobro 1988 Ekonomio: 270 Gd (1998, takso)
po kapo: 1,56 kd (1998, takso)
kreskado en procento: 0,8% (1999, takso)
inflacio: 5 % (1999), 1094% (1994)
senokupa: 7,5 % (1999) Valuto: 1 realo (R$) Flago: Montras cielglobon en flava rombo sur verda fono, kun la moto "ordem e progresso" (ordo kaj progreso) eltirita el Pozitivismo. ---- right Subŝtatoj: 1-Akro, 2-Alagoaso, 3-Amapao, 4-Amazonio, 5-Bahio, 6-Cearao, 7-Espirito-Santo, 8-Gojaso, 9-Maranjo, 10-Mato-Groso, 11-Suda Mato-Groso, 12-Minas-Ĝerajso, 13-Parao, 14-Paraibo, 15-Paranao, 16-Pernambuko, 17-Piaŭio, 18-Rio-de-Ĵanejrio, 19-Norda Rio-Grando, 20-Suda Rio-Grando, 21-Rondonio, 22-Rorajmo, 23-Sankta Katarino, 24-San-Paŭlio, 25-Serĝipo, 26-Tokantinso kaj 27-Federacia Distrikto

Esperanto-Movado

Vidu
- Brazilo: Frua Esperanto-movado (antaŭ la Dua Mondmilito)
- Brazilo: Nuna Esperanto-movado (post la Dua Mondmilito)

Vidu Ankaŭ

Historio de Brazilo Igŭacuo Itajpu Listo de urboj de Brazilo Prezidento de Brazilo Landnomoj Brazila ekstera politiko

Eksteraj ligoj

[http://www.aleph.com.br/kce/brazilo.htm Regionoj de Brazilo] [http://www.curitiba-brazil.com Curitiba Brazil]; angle. [http://www.geographicguide.com/brazil.htm bildoj pri Brazilo]; ! fiu-vro:Brasiilia ja:ブラジル ko:브라질 ms:Brazil simple:Brazil th:ประเทศบราซิล zh-min-nan:Pa-se

Deodoro da FONSECA

Manuel Deodoro da FONSECA /manu'eŭ deo'dorŭ dafon'eka/ naskiĝis en tiam Alagoas Urbo hodiaŭe Deodoro, en la 5-a de aŭgusto 1827, mortis en Rio-de-Ĵanejro en 23-a de aŭgusto 1892. Mareŝalo en 1884. Batalis en milito kontraŭ Paragvajo. Estis provincestro de Suda Rio-Grando. Partoprenis de puĉo kiu finiĝis la monarkion en Brazilo en la 15-a de novembro de 1889. En tia nokto oni organizis la Provizoran Registraro, kaj Deodoro iĝis la unua Prezidanto de Brazilo. En la 24-a de februaro 1891, elektiĝis konstitucia Prezidento. Li puĉis kaj malfermis la Parlamenton, en la 3-a de novembro 1891, kaj iĝis diktatoro. La vicprezidento Floriano PEIXOTO kontraŭpuĉis en 23-a de novembro 1891, demetis Deodoron, restarigis la demokration kaj iĝis prezidento. Deodoro mortis kelkaj monatoj poste.

Guy de MAUPASSANT

Guy de MAUPASSANT (5-an de aŭgusto 18506-an de julio 1893) estis franca verkisto, aŭtoro de romanoj kaj fabeloj. Li naskiĝis en Fécamp kaj ne en la kastelo de Miromesnil, kvankam lia patrino pro snobismo volis kredigi ĝin. Admiranto kaj amiko de Flaubert, li publikigis sian unuan novelon, «Boule de Suif», en la Manifesto de la Naturalismo de la Vesperoj de Medano (Soirées de Médan), organizitaj de Zola en 1880. Tiu novelo ebligis al Maupassant esti lanĉita en la verkarto kaj obteni ian sukceson; li fariĝis aŭtoro de naturalismaj fabeloj kaj noveloj, liaj plej ŝatataj temoj estis la vivo de la normandaj kamparanoj, de la et-burĝoj, en kiuj li rakontas pri amaj aventuroj aŭ pri frenezecaj halucinoj: La Maison Tellier (1881), Les Contes de la Bécasse (1883). En pluraj el liaj fabeloj, kiel «Fort comme la mort» (1889), oni trovas ĉe li tiun timon pri la morto laj pri la supernatureco, kiu parte respondecas pri lia estonta freneziĝo, kaj eĉ ian kruelecon en «Mademoiselle Cocotte» aŭ «Le Noyé»... Li ankaŭ publikigis romanojn: Une vie (1883), Bel-Ami (1885), Une partie de campagne. Trafita de nervozaj perturboj (sekvoj de sifiliso) li mortis preskaŭ freneza en la kliniko de D-ro Blanche kaj estis entombigita en la pariza tombejo de Montparnasse. Franclingvaj verkoj estas libere haveblaj per Interreto. (Vd. La francan paĝon) ja:ギ・ド・モーパッサン

1884

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1884 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1884 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 1-a de januaro: Fondita la Brazila Spiritisma Federacio
- 23-a de marto : Cearao malpermesis sklavecon.
- 1-a de majo : Eko de ĝenerala striko en Usono, kiu atingis okhoran labortagon, festata tutmonde kiel Tago de la Laboro, precipe en socialismaj landoj.
- Kreita planlingvo Blaia Zimodal
- Unua Volapukista Kongreso en Friedrichshafen.
- Namibio iĝas Germana kolonio kun nomo Okcidenta Germana Afriko.
- Aŭstrio-Hungario:
- Observa turo konstruita en monto Klinovec.
- Ekkonstruo Urba Teatro de Karlovy Vary.
- Fondo de Unuiĝo kanada de rugbe-piedpilko.
- Fondita la Eklezio de Testigoj de Jehovo.
- Fondita la Unión Católica de Argentina.

Naskiĝoj


- Ĉeĥio: Eduard KŰHNL
- Ĉinio: SIFO
- Brazilo : Kampinaso : CAMPOS SALLES
- Rudolf BULTMANN
- 2-a de januaro : Paul BOULET
- 7-a de januaro : Juan BARCELO ANDREU
- 25-a de marto : Montagu Christie BUTLER
- 13-a de marto : Oskar LOERKE
- 6-a de aprilo : Walter HUSTON, aktoro
- 12-a de aprilo : Otto MEYERHOFF, biokemiisto nobelpremiota en 1922.
- 8-a de majo : Lamar, Misurio, Usono: Harry S. TRUMAN, tridek-tria prezidonto de Usono.
- 14-a de majo : Claude DORNIER, projektisto de flugmaŝinoj.
- 28-a de majo : Eduard BENES, politikisto.
- 20-a de junio : Germanio : Johannes Heinrich SCHULTZ
- 21-a de junio : Claude AUCHINLECK, brita soldato
- 7-a de julio : Germanio : Lion FEUCHTWANGER
- 12-a de julio : Amedeo MODIGLIANI, artisto
- 15-a de julio: Agnes BOGH-HOGSTED
- 23-a de julio : Emil JANNINGS, aktoro
- 26-a de julio : Aldous HUXLEY, brita verkisto
- 5-a de aŭgusto : Modesto Eugenio CAROLFI
- 24-a de aŭgusto: Agost MARCZELL
- 29-a de aŭgusto : Ehm WELK, verkisto
- 5-a de oktobro: Georges WARNIER
- 31-a de oktobro : Jean COUTEAŬ
- 29-a de novembro : Claudius COLAS
- 14-a de decembro : Erich PONTO
- Eŭropo : Wilhelm REICH, malkovronto de la orgono
- František VANĚK, ĉeĥa esperantisto

Mortoj


- 12-a de majo : Bedrich SMETANA.
- 11-a de novembro : Alfred Edmund BREHM.
- Carl Richard LEPSIUS, lingvisto.
- Alice Hathaway LEE, edzino de Theodore ROOSEVELT. ----
1879 | 1880 | 1881 | 1882 | 1883 | 1884 | 1885 | 1886 | 1887 | 1888 | 1889
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1884년 simple:1884

Modesto Eugenio CAROLFI

EdE-C Modesto Eugenio CAROLFI (karolfi), italo, pastro. Naskiĝis en la 5-a de aŭgusto 1884 en San Giorgio Piacentino. Esperantisto de 1912. Gvidis pli ol 200 Esperantaj kursojn. Tre multe laboris por Esperanto. Liaj verkoj: Gvidlibreto de Banurbo Rimini; Malgranda Biografio de Sankta Francisko; Preĝlibreto; Padova Lilio, Biografio de S. Antono el Padova; Katolika Preĝlibro; La Reformanto, Biografio de Sankta Francisko el Assisi; kaj multaj gazetaj artikoloj.

1926

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1926 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1926 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 18-a Universala Kongreso de Esperanto en Edinburgo.
- 8-a Brazila Kongreso de Esperanto en Vitorio.
- fondita en Moskvo Esperanto-Asocion „Reciprokhelpo“.
- skismo en Nerdelanda movado, fondita Nederlandan Esperanto-Asocion.
- Esperantujo : La Biblio eldoniĝis en Esperanto.
- Fonditaj la Tutmonda Asocio de Geinstruistoj Esperantistoj (TAGE) kaj nuna Internacia Pedagogia Revuo.
- Franz CHRISTANELL prezidento de AED.
- Eldonita Filatelia Terminaro.
- Eldonita Barbaraj Prozaĵoj de Casas Jaume GRAU.
- Publikita Pri historia evoluado de moderna Japanujo, kondukinta alta renovigo de imperiestra reĝimo en 1868 de Fuĵisaŭa Ĉikao
- Adolf BARTOŠÍK, Aleksandro ERJUĤIN kaj Pál TOLNAI eklernis Esperanton.
- Portugalio: eko de la diktatoreco.
- Saudi-Arabio unuiĝis pluraj princlandoj de la Araba duoninsulo.
- Eko de Showa Periodo en Japanio.
- Unua Ukrania Ortodoksa Popo alvenis al Brazilo
- Libano akiris konstitucion.
- Subskribita la Berlina Traktato

Naskiĝoj


- Walter FRANCINI
- Flori NIKOLOV
- Karel KRAFT
- Symilde SCHENK LEDON
- 15-a de januaro : Maria SCHELL
- 17-a de marto : Siegfried LENZ
- 24-a de marto : Dario FO
- 28-a de aprilo : Harper LEE
- 31-a de majo : James KRÜSS
- 1-a de junio : Usono: Marilyn MONROE
- 25-a de junio : Aŭstrio: Ingeborg BACHMANN
- 26-a de julio : Ana María MATUTE
- 5-a de aŭgusto : Per WAHLÖÖ
- 13-a de aŭgusto : Fidel CASTRO
- 14-a de aŭgusto : René GOSCINNY
- 15-a de oktobro : Michel FOUCAULT