Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
5-a De Decembro

5-a de decembro

Historio > Tagoj > la 5-a de decembro ---- La 5a de decembro estas la 339-a tago de la jaro (la 340-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 26 tagoj restas. La 5an de decembro okazis, interalie:

Eventoj


-

Naskiĝoj


- 1782 : Martin VAN BUREN
- 1890 : Fritz LANG, Aŭstrio
- 1901 : Walt DISNEY
- 1903 : Johannes HEESTERS

Mortoj


- 1791 : Wolfgang Amadeus MOZART.
- 1870 : Alexandre DUMAS (Patro), Francio
- 1925 : Władysław Stanisław REYMONT

Specialaj tagoj kaj festoj


- Nikolaotago : Nederlandaj infanoj trovas donacojn lasitaj de Sankta Nikolao ---- Vidu ankaŭ:
- Historio - Tagoj redaktokonflikto. ja:12月5日 ko:12월 5일 simple:December 5 th:5 ธันวาคม

Historio

La historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio. (NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.) ---- :Historio de Scienco kaj Teknologio

Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)

:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj

Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj

: datadmetodoj - arĥivoj

Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj

:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -

Bataloj Famaj

Civilizoj

:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro

Dinastioj

vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)

Historio de kontinentoj


- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo

Kalendaroj

:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro

Imperioj

Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj) :Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio

Mapoj

:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500] Vidu ankaŭ: Geografio Diaoyu-Insularo De Ĉinio

Militoj

vidu la Listo de militoj

Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj

Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj

Okazintaĵoj

:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto

Regionoj

:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp

Rolantoj

:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj

Tempordigo: Famaj aŭ klasikaj epokoj:
- Inter-du-milita epoko (Eŭropo, 20 jarcento)
- "Jarcento de Ludoviko la 14-a (Francio 17-a jarcento)
- Mezepoko
- Renesanco (Eŭropo 15-a jarcento -Italio - aŭ 16-a jarcento - aliaj landoj)

Historio enklasigata laŭ dato


- Jarcentoj
  - 19-a jarcento
  - 20-a jarcento
  - 21-a jarcento
  - ...
- Tagoj
  - januaro
    - 1, 2, 3, ... Komparu kun:

arkeologio, analo... fiu-vro:Aolugu ja:歴史 ko:역사 ms:Sejarah simple:History th:ประวัติศาสตร์ zh-min-nan:Le̍k-sú

Decembro

Decembro (latine, December) estas la dekdua kaj lasta monato de la Gregoria kalendaro. Ĝi enhavas 31 tagojn. Ĝia nomo devenas de la fakto ke ĝi estis la deka monato de la romia kalendaro dum marto estis la unua, antaŭ la aldono de januaro kaj februaro. Decembro estas monato de la vintro en la Norda Hemisfero kaj de la somero en la Suda Hemisfero. Unu el la du solsticoj estas en decembro. La signoj de la Zodiako en novembro estas Pafisto kaj Kaprikorno. Decembro venas post novembro kaj antaŭ januaro. Decembro komenciĝas en la sama semajntago kiel septembro en ĉiu jaro.

Vidu ankaŭ :

December, décembre, diciembre, decembre, decembre, Dezember, december, december, desember, desembre, december, Dezembro, декабрь, grudzień, Δεκεμβριος, Nollaig, abendu. als:Dezember ja:12月 ko:12월 ms:Disember simple:December th:ธันวาคม

Gregoria kalendaro

Gregoria kalendaro estas la ĉefa kalendaro de la Okcidento kaj tutmonda komerco. Ĝi estas reformo de la antikva julia kalendaro de Julio Cezaro. La gregoria kalendaro estas suna kalendaro: ĝi precize sekvas la sunon (jarojn) sed ne la lunon. Kvankam la monatoj historie devenas de luna periodo, la monatoj komenciĝas kun la nova luno nur tute hazarde. Kontraste, la islama sekvas la lunon, ne la sunon, kaj la hebrea kalendaro la sunon kaj la lunon. Monatoj: la kalendaro havas 12 monatojn:
- januaro - 31 tagoj
- februaro - 28 aŭ 29 tagoj
- marto - 31 tagoj
- aprilo - 30 tagoj
- majo - 31 tagoj
- junio - 30 tagoj
- julio - 31 tagoj
- aŭgusto - 31 tagoj
- septembro - 30 tagoj
- oktobro - 31 tagoj
- novembro - 30 tagoj
- decembro - 31 tagoj La kalendaro sekvas la sunon, ne la lunon, tiel ke la komenco de printempo estas fiksita je la 21-a de marto. Februaro kutime havas 28 tagojn, sed en la superjaro -- la kvara jaro kaj kvara jarcenta jaro -- februaro havas 29 tagojn. Do, en la jaroj 1992, 1996, 2000 kaj 1600, ĝi havis 29 tagojn, sed en la jaroj 1993, 1994, 1900 kaj 1700, ĝi havis 28 tagojn. En la julia kalendaro, kontraste, februaro havis 29 tagojn en la jaroj 1900 kaj 1700. Pro tio, la gregoria jaro havas 365,2425 suntagojn, dum la julia havas 365,2500. La suna jaro mem estas 365,24219878 suntagoj. La gregoria jaro estas 25,96 sekundoj tro longa (kio fariĝos unu tago post 3320 jaroj). Semajno: aldone al la cikloj de monatoj kaj jaroj, estas la ciklo de la semajnoj. La semajno havas sep tagojn:
- dimanĉo
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato La 1-a de januaro 2000 estis sabato. Dimanĉo kaj sabato estas la "semajnfino", kutime tagoj de ripozo en la Okcidento. Sabato estas la tradicia juda tago de ripozo kaj dimanĉo la tradicia kristana tago de ripozo. Jaroj: la nombro de la jaro estas laŭ la kristana erao. Pro kuniĝo de semajna kaj superjara cikloj en la kalendaro estadas 14 tipoj de jaroj:
- Normalaj jaroj komenciĝantaj je :
  - lundo
  - mardo
  - merkredo
  - ĵaŭdo
  - vendredo
  - sabato
  - dimanĉo
- Supejaroj komenciĝantaj je :
  - lundo
  - mardo
  - merkredo
  - ĵaŭdo
  - vendredo
  - sabato
  - dimanĉo Tagoj: la tago komenciĝas je meznokto kaj havas 24 egalajn horojn. ... Reformo: Aprobo de Julia kalendaro siatempe estis grava antaŭenpaŝo, sed ĝi ankaŭ havis malgrandan malprecizecon: suna jaro kompare al Julia jaro estis mallonga je 11 minutoj kaj 14 sekundoj. Dum jaroj tiu ĉi diferenco fariĝis tagoegala kaj kaŭzis malprecizecojn. En la fino de 14-a jarcento diferenco pligrandiĝis tiomgrade ke printempa tagegaleco anstataŭ 21 de marto trafis al 11 de marto. Do Pasko, ferio printempa, iafoje okazis en la vintro! Papo Gregorio la 13-a decidis korekti la eraron. Li invitis specialan komisionon kaj tagokalkulo antaŭenigis je 10 tagoj. Por ke en estonto similaj eraroj ne okazu, ili decidis en ĉiuj kvarcentjaroj forĵeti tri tagojn, sekve kvanto de superjaroj fariĝis malpli je 3, ol en Julia kalendaro. Tio estis la solvo de Aloysius LILIUS en 1580. La fakta bazo estis la kalkulo de Koperniko pri la longeco de la jaro. En 1530, Koperniko esploris la kalkuladon de Ptolemeo en 139 kaj al-Battani en 882 kaj kalkulis la jaron por si mem kaj eldonis la nombron 365,2425, kiu fariĝis la longeco de la jaro en la gregoria kalendaro. Ĉi tiu nova kalendaro nomiĝis Gregoria aŭ jarkalkulo laŭ nova stilo kaj Julia kalendaro estis nomita jarkalkulo laŭ malnova stilo. En 1582 jaro, kiam Gregoria kalendaro estis enkondukita, diferenco inter du stiloj estis 10 tagoj, en 1900 ĝi atingis 13 tagojn. En venontaj jaroj ĝi pligrandiĝos plu. Gregoria kalendaro estis aprobita en diversaj landoj en malsamaj tempoj:
- 1582 - Hispanio, Italio, Pollando, Portugalio, Francio, Luksemburgio, katolika Nederlando
- 1583 - Bavario, Tirolo
- 1583-1585 - Katolika Germanio kaj Svislando
- 1584 - Aŭstrio, Ĉeĥio
- 1587 - Hungario
- 1590 - Transilvanio
- 1610 - Prusio
- 1700 - Danio, Norvegio, kaj la protestantaj regionoj de Germanio, Nederlando kaj Svislando (escepte de Sankt Gallen)
- 1724 - la svisa kantono Sankt Gallen
- 1752 - Anglio kaj kolonioj (ekz, la nuna Usono)
- 1753 - Svedio, Finnlando, Japanio
- 1911 - Ĉinio
- 1912 - Albanio
- 1915 - Litovio
- 1916 - Bulgario
- 1918 - Rusio, Estonio
- 1919 - Rumanio, Serbio
- 1924 - Grekio
- 1926 - Turkio
- 1928 - Egipto En 1582, laŭ la papo, la tago post la 4-a de oktobro (la fina tago de la julia kalendaro) estis la 15-a de oktobro (la unua tago de la nova gregoria kalendaro). Ĝenerale, katolikaj landoj plejparte aprobis la kalendaron dum 1582-90, protestantaj landoj dum 1700-53 kaj aliaj landoj dum 1911-28. ---- ::Tridek tagoj en septembro, ::april', junio, kaj novembro; ::Ĉiuj kromaj de la kalendar' ::Tridek-unu havas, krom februar', ::Kun dudek-ok, tri jarojn el kvar, ::Sed dudek-naŭ en superjar'. ::: - Tradicia angla poemo; elangliĝis Mateo McLAUCHLIN ---- Vidu ankaŭ: Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Kalendaro > Gregoria Kalendaro kategorio:Kalendaro als:Gregorianischer Kalender ja:グレゴリオ暦 ko:그레고리력 ms:Kalendar Gregory simple:Gregorian calendar th:ปฏิทินเกรกอเรียน

Martin VAN BUREN

Historio > Usono > Prezidento de Usono > Martin VAN BUREN ---- Prezidento de Usono Martin VAN BUREN [mar'tin van bjer'n] la oka prezidento de Usono, naskiĝis en la 5-a de decembro, 1782, en Kinderhook, Nov-Jorkio. Li mortis 79-jaraĝa, en la 24-a de julio, 1862, en Kinderhook pro bronka astmo. Van Buren kredis, ke la federala registaro ne rajtas interveni en la aferoj de la sklavoj en iu ŝtato. Li estis malalta (168 cm). Hannah HOES estis lia edzino, kaj ili havis 4 filojn. En religio, li estis Nederlanda Reformata kaj Episkopana. Dum lia administrado (1837-1841) okazis;
- 1837- La Financa Paniko de 1837
- 1839- La Milito de Aroostook
- 1842- La Dua Milito de la Seminolaj Indianoj VAN BUREN MARTIN ja:マーティン・ヴァン・ビューレン ko:마틴 밴 뷰런

1890

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1890 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1890 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- L.L. ZAMENHOF revenis Varsovion post fiasko en Ĥerson.
- Fondo de Ligo Esperantista.
- Danio: Christian NIELSEN publikigis la unuan Esperantan libron por danoj.
- Francisko Valdomiro LORENZ kaj Emile LOMBARD eklernis Esperanton.
- Ĉeĥio: Unua lernolibro de Esperanto al ĉeĥoj verkita kaj publikita de Francisko Valdomiro LORENZ.
- Francisko Valdomiro LORENZ eliris Ĉeĥion kaj iris al Brazilo.
- Litovio: Unua lernolibro de Esperanto al litovoj verkita de Aleksandro DAMBRAUSKAS.
- SIMOSE Kentarô eklernas Volapukon.
- Britio : Fondo de la Laborista Partio.
- Luksemburgio elrompas el la unio kun Nederlando, deklarante sian sendependecon.
- 3-a de julio : Idaho fariĝis la 43-a ŝtato de Usono.
- 10-a de julio : Vajomingo fariĝis la 44-a ŝtato de Usono.

Naskiĝoj


- Adolf SPROECK
- Aldo Ferdinando SCHMUCKER
- Ĉeĥio : Jiří František CHALOUPECKÝ
- Ĉeĥio : Jaroslav HEYROVSKÝ
- Ĉeĥio : Rudolf HROMADA
- 4-a de januaro : Miklós BÁNÓ
- 7-a de januaro : Henny PORTEN
- 9-a de januaro : Germanio : Kurt TUCHOLSKY
- 9-a de januaro : Karel CAPEK
- 13-a de januaro : Josef FRIEDRICH
- 10-a de februaro : Rusio : Boris PASTERNAK
- 22-a de marto : Carl Johan JOHANSSON
- 14-a de aprilo : Stanislaw KAROLCZYK
- 19-a de majo : Vjetnamio : HO Chi Minh
- 20-a de aŭgusto : Howard P. LOVECRAFT
- 20-a de aŭgusto : Karl KULTMAN
- 15-a de septembro : Britio : Agatha CHRISTIE
- 15-a de septembro : František ZELENKA
- 25-a de septembro : Wlodzimierz PFEIFFER
- 14-a de oktobro : Dwight D. EISENHOWER
- 2-a de novembro : Moa MARTINSON
- 4-a de novembro : Klabund
- 5-a de decembro : Aŭstrio: Fritz LANG
- 16-a de novembro : Filipinoj : Elpidio R. Quirino
- 14-a de decembro : Norvegio : Sigurd Hoel

Mortoj


- Je la 7-a de majo, James NASMYTH, angla inĝenieristo kaj kreinto de la vapormartelo
- 15-a de julio : Svislando : Gottfried KELLER
- 27-a de julio : Vincent VAN GOGH
- 26-a de oktobro : Italio: Carlo COLLODI

Esperanto-libroj eldonitaj en 1890


- Grabowski, Antoni: Kondukanto internacia de l' interparolado kun modeloj de leteroj , Nürnberg: Heerdegen-Barbeck ; [Tümmel], 1890. 45 p.
- Lorenz, Francisco Valdomiro: Uplná u?ebnice mezinárodní ?e?i dra. Esperanta, V Pardubich: Hoblik, 1890. - 27 p. ----
1885 | 1886 | 1887 | 1888 | 1889 | 1890 | 1891 | 1892 | 1893 | 1894 | 1895
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1890년 simple:1890

Aŭstrio

Geografio > Eŭropo > Aŭstrio ---- La respubliko Aŭstrio estas parlamenta-demokratia ŝtato en centra Eŭropo, konsistante el naŭ subŝtatoj. Ĝiaj najbaraj landoj en la nordo estas Germanio kaj Ĉeĥio, en la oriento Slovakio kaj Hungario, en la sudo Slovenio kaj Italio kaj en la okcidento Svislando kaj Liĥtenŝtejno. Aŭstrio estas ekde la jaro 1955 membro de UNO kaj ekde 1995 de Eŭropa Unio.

Historio

Ĉefartikolo: Historio de Aŭstrio Iam la pova centro de la granda aŭstra-hungara imperio, Aŭstrio post la malvenko en la unua mondmilito kaj la pactraktato de Saint Germain estis reduktita al malgranda respubliko. Post la anekso al la Hitlera Germanio en 1938 kaj sekva okupado de la venkintaj aliancitaj potencoj en 1945, la statuso de Aŭstrio restis neklara dum unu jardeko. La en 1955 subskribita ŝtata traktato finis la okupadon, agnoskis la sendependecon de Aŭstrio kaj malpermesis la aliĝon al Germanio. Konstitucia leĝo en la sama jaro deklaris la "ĉiaman neŭtralecon" de la lando kiel antaŭkondiĉo de la formarŝo de la soveta armeo. La neŭtraleco, kiu iam estiĝis parto de la aŭstria identeco, estas forte diskutata ekde la kolapso de Sovetunio en 1991 kaj la aliĝo al la Eŭropa Unio en 1995. Kiel bonhava lando Aŭstrio aliĝis en 1999 al la Eŭropa Mona Unio.

Politiko

Aŭstrio estas laŭ la federacia konstitucio de 1920 federacia, parlamenta-demokratia respubliko, konsistante el naŭ federaciaj landoj. Ŝtatestro estas la Federacia Prezidento, kiu estas elektita ĉiujn 6 jarojn rekte de la civitanoj. Unu rekte sekvanta reelekto estas permesata. Li nomumas la Federacian Kancelieron. La prezidento povas libere elekti la kandidaton por la federacia kanceliero, sed li devas fakte orientiĝi je la proporcioj de la partioj en la Nacia Konsilio. La federacia kanceliero estas la estro de la federacia registaro, kies membroj estas nomumitaj de la prezidento laŭ la proponoj de la kanceliero. La federacia registaro povas esti revokita de la Nacia Konsilio per voĉdono pri malkonfido. La aŭstria parlamento konsistas el du ĉambroj. La konsisto de la Nacia Konsilio estas determinita ĉiujn 4 jarojn per ĝenerala balotado. La membroj de la Federacia Konsilio estas senditaj de la landaj parlamentoj. La Nacia Konsilio estas la dominanta ĉambro en la aŭstria leĝdonado. La Federacia Konsilio posedas en la plej multaj kazoj nur prokrastigan vetorajton, kiu povas esti malvalidigita per persistrezolucio de la Nacia Konsilio.

Federaciaj Landoj

Aŭstrio konsistas el naŭ federaciaj landoj. Tiuj estas dividitaj en distriktoj. Vidu ankaŭ: Urboj en Aŭstrio

Ekonomio

Eksportado


- Maŝinindustria produktaĵo
- Transporta instalaĵo
- Papero kaj Celulozo
- Metalo
- Ŝtalo.

Turismo

[http://www.winterreisen.de/ski_a.htm Aŭstrio]

Mondaj heredaĵoj


- Urbocentro de Graz
- Historia centro de Vieno
- Historia centro de Salzburg
- Palaco kaj ĝardeno de Schönbrunn
- Semeringa fervojo

Esperanto-movado

Ĉefartikolo: Esperanto en Aŭstrio

vidu ankaŭ


- Listo de urboj de Aŭstrio
- Landnomoj Kategorio:Aŭstrio als:Österreich fiu-vro:Austria ja:オーストリア ko:오스트리아 ms:Austria simple:Austria th:ประเทศออสเตรีย zh-min-nan:Tang-kok

1901

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1901 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1901 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- La pariza eldonejo Hachette komencas publikigi verkoj pri kaj en Esperanto.
- Fondita unua E-asocio en Slovakio, la Unua societo de Aŭstriaj esperantistoj en Brno.
- Fondita unua E-asocio en Hungario, en Budapesto
- Zamenhof kreis la Hilelismon.
- Eklernis Espernaton: Frederiko VILLAREAL, Barono de Menil, Théophile CART, Hjalmar Johannes RUNEBERG kaj Cornelis Jacob BAART de la Faille.
- Kreita Latineca angla

Naskiĝoj


- 31-a de januaro : Marie Luise KASCHNITZ
- 1-a de februaro : Usono : Clark GABLE
- 14-a de februaro : Rolf WANKA
- 18-a de februaro : Hugo HAAS
- 15-a de marto : Juntaro IŬAŜITA
- 7-a de majo : Usono : Gary COOPER
- 11-a de majo : Rose AUSLÄNDER
- 20-a de aŭgusto : Italio : Salvatore QUASIMODO
- 15-a de septembro : Liselotte WELSKOPF-HENRICH
- 3-a de novembro : Leopoldo la 3-a, kvara reĝo de la belgoj
- 23-a de novembro : Marieluise FLEISSER
- 5-a de decembro : Walt DISNEY
- 27-a de decembro : Germanio : Marlene DIETRICH
- Ĉeĥio : Antonín SATTEK
- Wim QUISPEL
- Aleksandro ERJUĤIN

Mortoj


- 22-a de januaro : Britio : Reĝino Viktorino
- Ĉeĥio : Julius ZEYER
- 27-a de januaro : Giuseppe VERDI
- 13-a de marto : Benjamin HARRISON
- 7-a de julio : Svislando : Johanna SPYRI
- 14-a de septembro : William McKINLEY ----
1896 | 1897 | 1898 | 1899 | 1900 | 1901 | 1902 | 1903 | 1904 | 1905 | 1906
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1901年 ko:1901년

Walt DISNEY

Kino > Filmdirektoroj > Walt DISNEY ---- Filmdirektoroj Walt DISNEY (aŭ plennome: Walter Elias DISNEY, (naskiĝis la 5-a de decembro, 1901, mortis la 15-a de decembro, 1966), produktisto de animaciaj filmoj kaj komiksoj, kaj kreinto de amuzparko Disneyland kaj de Walt Disney-firmao. DISNEY Walt DISNEY Walt ja:ウォルト・ディズニー th:วอลท์ ดิสนีย์

1903

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1903 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1903 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Publikita Fundamenta Krestomatio;
- La revuo Juna Esperantisto fondita de Edmond PRIVAT kaj Hector HODLER fondis en Ĝenevo.
- Ekapero de Espero Katolika, la plej longdaŭra Esperanta gazeto kaj "La Suno Hispana" unua Esperanta revuo en Hispanio.
- Fonditaj Esperanta Grupo en Utrecht kaj unua Esperanto-Societo en Peruo.
- William Percy MERRICK, Fanny BONNET, Georges WARNIER, Francesco BARBERI, Masgrau Jacint BREMON, William George ADAMS kaj Giles Leigh BROWNE eklernis Esperanton.
- Kreitaj Latino sen fleksio, Universal (Molenaar), Talo kaj Adam-man Tongue.
- Internacia disputo (inter Usono kaj Meksiko) estas kiel unuafoje depost la Traktato de Rastatt findecidita per teksto en la angla lingvo, kaj ne en la franca, kiu estis ĝis tiam la internacie uzita diplomata lingvo.
- Maŭritanio fariĝis kolonio de Francio.
- Panamo sendependiĝas de Kolombio.
- The call of the wild ("La voko de la sovaĝa") de Jack LONDON.
- The people of the abyss ("La popolo de la abismo") de Jack LONDON.
- La germana fizikisto Philipp Lenard malkovras, ke la atomo estas "malplena kiel la kosmo".

Naskiĝoj


- Aleksandr Porfirjeviĉ LOGVIN
- Ellen LYMBURN
- Bill KEABLE
- 6-a de januaro: Karl Ludvig SÖDERBERG
- 23-a de januaro : George ORWELL
- 13-a de februaro : Belgio : Georges SIMENON
- 21-a de februaro : Francio : Raymond QUENEAU
- 23-a de februaro : Julius FUCIK
- 27-a de februaro : Germanio : Grethe WEISER
- 3-a de aprilo : Peter HUCHEL
- 9-a de aprilo : MATUBA Kikunobu
- 28-a de marto : Eugenia MORARIU
- 3-a de majo : Marcel ROUX
- 8-a de junio : Belgio : Marguerite YOURCENAR
- 14-a de julio : Irving STONE
- 29-a de aŭgusto : Ernst KREUDER
- 24-a de septembro : Dimitrij SNEĴKO
- 17-a de oktobro : Nathanael WEST
- 28-a de oktobro : Evelyn WAUGH
- 5-a de decembro : Johannes HEESTERS
- 26-a de decembro : Lev Rafailoviĉ ZINDER, elstara sovetia lingvisto
- Britio : Amy JOHNSON
- Ángel LUNA CÁRDENAS

Mortoj


- 28-a de aprilo : Emile LOMBARD
- 1-a de novembro : Theodor MOMMSEN ----
1898 | 1899 | 1900 | 1901 | | 1902 | 1903| 1904 | 1905 | 1906 | 1907 | 1908 |
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1903年 ko:1903년 simple:1903

Johannes HEESTERS

Kino > Teatro > Aktoroj > Johannes HEESTERS ---- Johannes HEESTERS [johanes hesters], plennome: Johan Marius Nicolaas HEESTERS (naskiĝis la 5-an de decembro, 1903) estas nederlanda aktoro kaj kantisto. Johannes Heesters naskiĝis en Amersforto. Kiel knabo li revis fariĝi patro, sed je sia 16-a naskiĝtago li decidis fariĝi aktoro. Li lernis aktoradon kaj kantadon kaj en la jaro 1924 li ricevis sian unuan filmrolon, en la mutfilmo Cirque Hollandais. En 1930 li edziĝis al la belga aktorino Louise H. GHIJS. Al la paro naskiĝis du filinoj: Wiesje GHIJS, kiu fariĝis pianistino kaj Nicole HEESTERS, kiu iĝis aktorino. Louise H. Ghijs mortis en 1985. Ekde 1932 Johannes Heesters aperis en operetoj. Post agado en Vieno li en 1936 transloĝiĝis al Berlino, kie li transprenis aron da roloj en muzikfilmoj kaj filmigitaj operetoj. Post la Dua Mondmilito li kantis en Vieno, Munkeno kaj Berlino. En 1953 li en Hollywood partoprenis en la filmo The Moon is Blue. Poste li ofte aperis en la germana televido kaj en teatraĵoj. En 1978 li publikigis siajn memorojn: Es kommt auf die Sekunde an. En la jaro 1992 li edziĝis al la germana aktorino Simone RETHEL. De 1996 ĝis 2001 la paro kune rolis en la teatraĵo Ein gesegnetes Alter (= Benita aĝo), verkita de Curth FLATOW. Ĝis nun li aktive agadas sursceneje.

Listo de filmoj


- Cirque hollandais (1924)
- Der Bettelstudent (1936)
- Gasparone (1937)
- Nanon (1938)
- Die lustigen Vagabunden (1940)
- Rosen in Tirol (1940)
- Illusion (1941)
- Glück bei Frauen (1944)
- Es fing so harmlos an (1944)
- Hochzeitsnacht im Paradies (1950)
- Im weißen Rößl (1952)
- The Moon is Blue (1953)
- Gestatten, mein Name ist Cox (1955)
- Opernball (1956)
- Bel Ami (1957)
- Junge Leute brauchen Liebe (1961) HEESTERS

Wolfgang Amadeus MOZART

Wolfgang Amadeus MOZART [volfgang amadEus mocart], aŭ plennome: Johannes Chrysostomus Wolfgangus Theophilus MOZART (naskiĝis la 27-an de januaro 1756, mortis la 5-an de decembro 1791) estas unu de la plej gravaj muzikistoj de la muzika historio. muzika (Dum sia vivo li mem neniam uzis la nomkombinon "Wolfgang Amadeus", sed "Wolfgang Amadé" aŭ foje, pli-malpli ŝerce, "Wolfgangus Amadeus"; la nun kutiman formon de liaj antaŭnomoj oni ekuzis post lia morto. Foje li uzis pseŭdonimojn iom ŝercajn, ekzemple Edler von Sauschwanz = nobelo de porkina vosto, aŭ Franz v. Nasenblut = Francisko de elnaza sango.)

Vivo

Mozart naskiĝis en Salzburg. Lia patro, Leopold MOZART, estis violonisto. La juna Mozart estis inteligentega infano, oni nomis lin mirinfano. Tre frue li komencis okupiĝi pri muziko: Inter sia kvara kaj la sesa vivojaroj li komponis 22 muzikaĵojn. Kvarjar-aĝe jam komencas lerni piano-ludadon de sia patro, kiu estis kortega muzikisto en Salzburg. Kvinjara li komencas verki muzikon kaj faras sian unuan koncerton antaŭ la publiko. 6-jara li koncertas en Munkeno kaj Vieno, inter siaj 7-a kaj 10-a jaroj li faras grandan koncertan rondvojaĝon tra Parizo kaj Londono. 12-jara li estas jam aŭtoro de operoj, simfonioj kaj muzikaĵoj por diversaj muzikinstrumentoj (konxcertoj); 14-jara li fariĝas ano de la fama muzikakademio en Bolonjo (Italio). En 1991 oni nomis la jaron "La jaro de Mozart" okaze de 200-jara datreveno de lia morto. Kvnkam li vivis nur 36 jarojn, li verkis 626 muzik-verkojn. Li mortis en Vieno.

Listo de operoj:


- Apollo et Hyacinthus K38
- La finta simplice K51
- Bastien und Bastienne K50
- Mitridate, Re di Ponto K87
- Ascanio en alba K111
- Il sogno di Scipione K126
- Lucio Silla K135
- La finta giardiniera K196
- Il re pastore K208
- Zaïde K344
- Idomeneo K366
- Die Entführung aus dem Serail K384
- L'oca del Cairo K 422
- Der Scauspieldirektor K 486
- Le nozze di Figaro K 492
- Don Giovanni K 527
- Cosi fan tutte K 588
- La clemenza di Tito K621
- Die Zauberflöte K 620 Vaste konata estas inter la esperantistaro "[http://users.skynet.be/antoine.mechelynck/esper/ligokant.htm Kanto de l' ligo]" en traduko de Zamenhof: Fratoj, manon donu kore,
kaj senzorge, sendolore
belan horon festu ni!
... Alte teni homan nomon,
kore ami ĉiun homon
estu nia liga vort'
MOZART, Wolfgang Amadeus MOZART, Wolfgang Amadeus MOZART, Wolfgang Amadeus MOZART, Wolfgang Amadeus ja:ヴォルフガング・アマデウス・モーツァルト ko:볼프강 아마데우스 모차르트 ms:Wolfgang Amadeus Mozart simple:Wolfgang Amadeus Mozart th:โวล์ฟกัง อะมาเดอุส โมซาร์ท

Alexandre DUMAS (Patro)

Literaturo > Franclingva literaturo > Alexandre DUMAS (Patro) < Franca Lingvo ---- La franca verkisto Alexandre DUMAS (aŭ realnome : Alexandre Davy de la Pailleterie) naskiĝis je la 24-a de julio 1802 en Villers-Cotterêts kaj mortis je la 5-a de decembro 1870 en Puys. Lia verkaro konsistas el historiaj romanoj kaj dramoj, multaj el ili estas filmigitaj. Ankaŭ lia eksteredzeca filo Alexandre famiĝis kiel verkisto. Li kaj sia tuta verkaro estis honorigitaj kiam en decembro 2002 la restaĵoj de Alexandre DUMAS estis transportitaj (132 jarojn post lia morto !) al la Panthéon, granda monumento en Parizo kie la plej gravaj personaĵoj de Francio ripozas. Famaj verkoj:
- Henry III et sa cour (dramo, 1829)
- Napoléon Bonaparte (dramo, 1831)
- Les trois Mousquetaires (romano, 1844)
- Le Comte de Monte Cristo (1845/46) En Esperanto aperis:
- Tri rakontoj, tr. E. Deligny, Sain-Omer 1932 (La timema azeno, De Chamonix al Londono, La bifteko de urso)
- Tri musketeroj, V-a ĉapitro de la unua volumo (Internacia Krestomatio de Kabe)
- Vilhelmo Mona, tr. F. Lallemant, Lingvo Internacia 1901, p. 10-12 ja:アレクサンドル・デュマ・ペール ko:알렉상드르 뒤마

Francio

:Ĉi tiu artikolo temas pri la eŭropa nacio, Francio. Por la kemia elemento de la sama nomo, vidu Francio (elemento). Geografio > Eŭropo > Francio ---- Eŭropo Francio : france France [frãs];
Franca nomo de la loĝantoj: français [frãsè']
(o) Franca Respubliko (République Française [repüblik' frãsèz']) Ŝtato en okcidenta Eŭropo.

Geografio

Loko: okcidenta Eŭropo Areo: 545.630 km²
Semotaŭga: 33%

Regionoj kaj departementoj

vidu Francaj regionoj kaj Francaj Departementoj

Ĉefaj urboj


- Ĉefurbo: Parizo
- La plej grandaj urboj: milionoj:
vidu ankaŭ: Listo de urboj de Francio

Kelkaj ciferoj sur la loĝantaro

Loĝantaro: 61.387.038 (2003, takso), % urbana: 76% (2000)
Homoj po km²: 112,5 (2003)
Homoj po km² da semotaŭga tero: 329,5 (2000)
Kreskanta procento: 0,38% (2000, takso)
Naskoj: po 12,27 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortoj: po 9,14 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Migrantoj: po 0,66 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortokvanto de beboj:po 4,51 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
Infanoj por virino:po 1,75 infanoj naskita por virino (2000, takso)
Meza vivo longeco: 78,76 jaroj (74,85 viroj, 82,89 virinoj) (2000, takso) Etnoj: plejparte franca (keltolatina), germana, slava, araba, hindoĉina, eŭska, cataluno
Religio: Inter la kredantoj :
- 90% katolikismo (almenaŭ en nomo),
- 2% protestantismo,
- 1% judismo,
- 1% islamo,
- 6% aliaj
- Ateismo : 33% Lingvo: 100% la franca. Lingvoj kun pli ol 500 mil parolantoj: okcitana, germana, araba, itala, portugala, berbera, bretona. cataluna Pri regionaj lingvoj vidu ankaŭ: Alzaco, Bretonio, Eŭskio, Flandrio, Korsiko, Okcitanio Alfabeta: 99% (99% viroj, 96% virinoj) (1980 takso)

Historio

vidu: Historio de Francio

Politiko

Registaro: demokratia parlamenta reĝimo -- duĉambra parlamento (Nacia Asembleo kaj Senato) kaj "dukapa" ekzekutivo (Prezidento de la Respubliko kaj Ĉefministro). Multe de la ĉefuloj venas de ENA (Nacia Lernejo pri Administrado) -- la énarques (enarkoj).
Sendependiĝo: 486 -- unuigita de Reĝo Kloviso, dek jarojn post la disfalo de Romio.
Organizoj: UNO (1945), NATO (1949), EU (1950).
Konstitucio: adoptita de la franca popolo per referendumo la 28-an de septembro 1958, promulgita la 4-an de oktobro 1958 -- ĝi estigis la nuna Franca Respubliko Kvina.
Nacia Himno: La Marseljezo
Korupteco: 6,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000) vidu ankaŭ: Reĝoj, Konsiliprezidento, Ĉefministro, Prezidento de la Respubliko

Ekonomio

Ekonomio: 334 Gd (1998, takso)
Por kapo: 5,63 kd (1998, takso)
Kreskanta procento: 2,7% (1999, takso)
Inflacio: 0,5% (1999)
Senokupa: 11% (1999, takso)
Registara buĝeto: 131,8 Gd (1999, takso)
Valuto: la eŭro EUR (= 100 cendoj)

Esperanto en Francio

vidu Esperanto-movado

Ligoj

Kategorio:Francio

Ekstera ligo

[http://www.heraldique-europeenne.org/Regions/France/Provinces_France_0.htm Blazonoj de ĉiuj francaj regionoj] als:Frankreich fiu-vro:Prantsusmaa ja:フランス ko:프랑스 ms:Perancis simple:France th:ประเทศฝรั่งเศส zh-min-nan:Hoat-kok

Władysław Stanisław REYMONT

] Literaturo > Pollingva Literaturo > Władysław Stanisław REYMONT ---- Władysław Stanisław REYMONT, origine: Władysław Stanisław REJMENT (naskiĝis la 7-an de majo, 1867, mortis la 5-an de decembro, 1925) estis pola verkisto. Naskiĝinte en Kobiele Welkie, la filo de orgenisto elprovis sin en multaj okupoj kaj aŭtodidakte lernis la verkadon. En la jaro 1893 li transloĝiĝis al Varsovio, kie li plene dediĉis sin al la verkado. Pro sia eposo Chlopi, kiu ilustre priskribis la vivon en pola vilaĝo, li en 1924 gajnis la Premion Nobel de Literaturo. Władysław Stanisław Reymont mortis en Varsovio.

Listo de verkoj


- Fermenty (romano, 1897)
- Ziemia obiecana (romano, 1899)
- Chlopi (romaneposo, 4 vol., 1902-1909)
- Rok (historia romantrilogio, 1914-1919)

En Esperanto aperis

Ave patria, morituri te salutant... / El pola lingvo trad. Leono Zamenhof. Eld. de Jan Günther. - Warszawa: Günther, 1909. - 32 p. La lasta / El la pola lingvo trad. Kazimierz BEIN. - Paris : Presa Esperantista Societo, 1910. - 17 p. El la konstituciaj tagoj : memoraĵoj / El pola lingvo trad. L. Zetel. - Warszawa: Günther, 1910. - 32 p. En la profundaĵoj ; En fumejo de l' opio ; La lasta. - En: La lanternisto : kaj aliaj prozaĵoj de polaj aŭtoroj. - Beijing: Ĉina Esperanto-Eld., 1982. - p. 128 – 159 La lasta : rakonto / El la pola lingvo trad. K. Bein (Kabe). - 2. eld. - Warszawa: Pola Esperanto Asocio, 1965. - 15 p. REYMONT WLADYSLAW STANISLAW

Nederlando

Geografio > Eŭropo > Nederlando ---- __TOC__ Oficiala nomo: Koninkrijk der Nederlanden (Reĝlando de la Malaltaj Landoj). Neformala nomo: Nederland (Nederlando). Ankaŭ nekorekte nomita Holland (Holando), nomo de la plej grava historia provinco.
Nederlando estas okcidenteŭropa lando, limigita de la Norda Maro (kun totala marbordo de 451 kilometroj) kaj Germanio kaj Belgio (landlimo de 1027 kilometroj). La ĉefurbo estas Amsterdam kaj la registara sidejo estas Den Haag (Hago). Aliaj gravaj urboj estas Rotterdam, la plej granda haveno de la mondo, Utrecht, la trafika nodo de la lando kaj Eindhoven. La Reĝlando Nederlando ankaŭ konsistas el transmaraj teritorioj Arubo kaj la Nederlandaj Antiloj, karibaj insuloj kiuj havas grandan internan aŭtonomion.

Ŝtatorganizo

Nederlando havas dek du provincojn (provincies) (ĉefurbo interkrampe):
- Groningen (Groningen)
- Friesland/Fryslân (Frisio) (Leeuwarden)
- Drenthe (Assen)
- Overijssel (Zwolle)
- Flevoland (Lelystad)
- Gelderland (Arnhem)
- Utrecht (Utrecht)
- Noord-Holland (Nord-Holando) (Haarlem)
- Zuid-Holland (Sud-Holando) (Hago)
- Zeeland (Zelando) (Middelburg)
- Noord-Brabant (Nord-Brabanto) ('s-Hertogenbosch)
- Limburg (Maastricht) Ĉi tiuj provincoj konsistas el komunumoj (gemeentes) entute 483, vidu Komunumoj en Nederlando kaj Urboj en Nederlando. Krome la lando estas dividita en 37 akvoadministracioj (waterschappen), kiuj ne konformas al provincaj aŭ komunumaj limoj.

Historio

Vidu ankaŭ ĉefartikolon Historio de Nederlando La teritorio de la nuna Nederlando estis dum longa tempo maldense enloĝita periferia areo. Dum mezepoko ĝi apartenis al Sankta Roma Imperio, sed en realeco malgrandaj feŭdlandoj havis la povon. La diversajn duklandojn kaj graflandojn heredis la familio Habsburg, tiam ankaŭ imperiestroj de la Sankta Roma Imperio. Ili grupigis la diversajn nederlandajn provincojn kiel apartan subdividon ene de la Imperio. Post la morto de Karlo la 5-a kaj la disdivido de lia heredo, la nederlandajn provincojn heredis Filipo la 2-a, reĝo de Hispanio. Post konflikto religia kaj politika, la nederlandaj provincoj deklaris sin sendependaj. Sekvis la Okdekjara Milito kun Hispanio, kiu finis en 1648, kiam la Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj (la nordaj provincoj) agnoskiĝis internacie. La sudaj provincoj restis habsburgaj. La 17-a jarcento estas konata kiel la Ora Epoko en Nederlando, ĉar la Respubliko iĝis monda potenco politike, ekonomie kaj kulture. Gravan rolon en la politiko ludis dinastio Oranje-Nassau, la idoj de la gvidanto de la ribelo kontraŭ la hispanoj, princo princo Vilhelmo la 1-a. Post franca okupado kreiĝis la Reĝio Nederlando en 1815, reunuigante ĉiujn Malaltajn Landojn. Belgio tamen deklaris sian sendependecon en 1830. La tiama reĝo Vilhelmo I de la Nederlandoj rifuzis akcepti subskribi paciĝon kun la nova ŝtato Belgio ĝis 1839. Luksemburgio iĝis aparta lando sed kun Nederlanda reĝo kiel sia grandduko, situacio kiu finis en 1890 kiam reĝo Vilhelmo la 3-a postsekviĝis de sia filino Wilhelmina. Nederlando havis grandan kolonian imperion, kun kiel plej grava kolonio Nederlanda Hindio. Nederlando estis neŭtrala dum la 1-a Mondmilito, sed sia neŭtraleco rompiĝis de Nazia Germanio en majo 1940. Nederlando liberiĝis en 1945. Post la milito Nederlando forlasis sian neŭtralecon kaj iĝis probatalanto de eŭropa kaj internacia kunlaboro, kunfondante Benelukson, diversajn eŭropajn organizojn, NATO-n kaj UNO-n. Nederlando provis milite malhelpi sendependiĝon de Nederlanda Hindio kiel Indonezio, kio finfine okazis en 1949. Ekde tiam ĝi tamen relative sukcese demokratigis ĝian regadon de Okcidenthindaj teritorioj, kun interna aŭtonomio por tiuj landoj en 1954 kaj paca sendependiĝo de Surinamo en 1975.

Politiko

Ek de la 27a de majo 2003 regas koalicio de partioj politikaj de CDA (44), VVD (28) kaj D66 (6). La ĉefministro estas s-ro Balkenende. La aliaj elektitaj politikaj partioj en la parlamento (la opozicio) ek de 2003 estas: PVDA (42), SP (9), LPF (8), GroenLinks (8), ChristenUnie (3) kaj SGP (2). (inter krampoj la nombro da seĝoj en la parlamento, kiu havas totale 150 seĝojn) Marksista-Leninista Partio de Nederlando (1969-1982), fondita far sekreta servo

Kulturo

Ĥabrohaŭso

Nederlandaj Esperantistoj


- Nederlandaj esperantistoj
- Nederlando:Esperanto-movado

Mapo

http://en.wikipedia.org/upload/5/54/Netherlands_map_large.png [[got:

Sankta Nikolao

Mitologio > Donacofeoj > Sankta Nikolao < Sanktuloj < Kristanismo < Religio ---- Sankta Nikolao (ĉ. 250-325) estas tiu Sanktulo, kiu ricevis, en la vivo de la Eklezio, la kulton pli vastan, post tiu de la Sankta Virgulino Maria. Li naskiĝis en la antikva Anatolio, en Patara de Lycia, eble en 250260 post Kristo.
http://upload.wikimedia.org/wikipedia/de/thumb/f/ff/180px-Grab_Nikolaus.jpg
lia tombo en Myrao:
Li distingis sin pro sia nobleco al la malriĉuloj kaj la bezonantoj. La epizodo, efektive, kiu karakterizis la periodon de lia juneco, kiam li estis ankoraŭ simpla laiko, estas kiam li helpis tri malriĉajn junulinojn, donante sekrete, dumnokte, tri saketojn plenajn je mono. Nuntempe, en la ikonografio estas bildigitaj tri sferoj oraj (la tri saketoj) sur la evangeliaro. Tiel, danke al li, ili edziniĝis. Pastro plena je karitato, li zorgis pri bezonoj spiritaj kaj malspiritaj de liaj fiduloj. Eble li mortis post la 1-a Koncilio de Niceo, do post la jaro 325 p.K. Famega pro sia protektado sur maro, li fariĝis dum la 11-a kaj la 15-a jarcento la Sanktulo plej alpreĝata en la kristana mondo, precipe post la "ŝtelo" de liaj ostoj fare de maristoj apulujaj en 1087. Multaj tradiciaj legendoj aldoniĝis je lia vivo, ekzemple en Loreno la rakonto de la tri infanoj mortigitaj kaj peklitaj kiel porkaĵon, kiujn li revivigis. Sankta Nikolao estas patrono de bakistoj kaj lombardistoj. Lia festotago estas la 6-a de decembro. Hodiaŭ Sankta Nikolao estas simbolo de ekumenismo.
http://commons.wikimedia.org/upload/thumb/6/6d/200px-Sinterklaas-zittend.JPG
festa figuro de porinfana
sankta Nikolao,
rimarku lian episkopan mitron
En la popolkredado, Sankta Nikolao evoluis al magia maljuna viro kiu aperas dum la Decembra festosezono, precipe la 6-an de Decembro (la Nikolaotago), je Kristnasko, kaj je Novjaro, kaj donas donacojn (ludilojn, dolĉaĵojn, ktp) al la geinfanoj. Tiu viro ekzistas en diversaj formoj kaj havas multajn kaj diversajn nomojn, aspektojn, kaj povojn. La rakonto varias de lando aŭ lando laŭ kulturo kaj tradicio. En Esperanto li estas nomata, krom Sankta Nikolao, ankaŭ Avo Frosto, Jul-Avo, Patro Kristnasko, la Kristnaska Viro k.s. Ankaŭ vidu: Santa Claus, Nagyszentmiklós ja:ミラのニコラオス

Tagoj

Historio > Tagoj ----

Tagoj en historio:

laŭ aranĝo de 2005

Sentabele:


- januaro
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- februaro
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, (30)
- marto
  - 1, 2, 3, 4, 5,6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- aprilo
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- majo
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- junio
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- julio
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- aŭgusto
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- septembro
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- oktobro
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- novembro
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- decembro
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31

Vidu ankaŭ


- Tago
- Festa kaj Feria Tago Kategorio:Almanako ja:365日 ko:366일 zh-cn:历史上的今天 zh-tw:歷史上的今天

Alphons Egli

Alphons Egli (Luzern, 8 oktober 1924) was een Zwitsers Christen-democratisch politicus. Alphons Egli studeerde rechten in Zürich, aan de Gregoriaanse Universiteit van Rome en in Bern. Van 1952 tot 1982 had hij een eigen advocatenkantoor en was hij tevens werkzaam als notaris. Van 1963 tot 1967 was hij lid van de gemeenteraad van Luzern en voorzitter van de Conservatieve Partij van die stad. Van 1967 tot 1975 was Egli lid van de Grote Raad van Luzern. In 1971 deed hij zijn intrede in de landelijke politiek en werd hij voor de Christen-Democratische Volkspartij (CVP) in de Nationale Raad (volksvergadering) gekozen. Hij was ondermeer vice-voorzitter van de Christen-Democratische fractie. Van 1975 tot 1982 was hij eveneens lid van de Kantonsraad (Ständerat=senaat) en fractievoorzitter van de CVP-senaatsfractie. Van 8 december 1982 tot 31 december 1986 was Egli als opvolger van Hans Hürlimann lid van de Zwitserse Bondsraad. Hij beheerde het departement van Binnenlandse Zaken. In 1986 was hij Bondspresident van Zwitserland. Alphons Egli hield zich vooral bezig met milieuvraagstukken en hij zette zich in voor de natuur van Zwitserland.

Zie ook


- Lijst van bondspresidenten van Zwitserland

Externe link


- [http://www.admin.ch/ch/img/br-foto/94.gif 1 foto] Egli, Alphons Egli, Alphons

tablice wegetarianizm programy venice luxury hotels sprzet