:: wikimiki.org ::
| 5-a De Junio |
5-a de junio----
Historio > Tagoj > la 5-a de junio
----
La 5-a de junio estas la 156-a tago de la jaro (la 157-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 209 tagoj restas.
Je la 5-a de junio okazis, interalie:
Eventoj
- 1849 : Subskribo de la dana konstitucio
- 1967 : Israelo atakas arabajn najbarajn ŝtatojn
- 1968 : Robert F. KENNEDY pafita de Sirhan Sirhan
- 1989 : La pola kontraŭkomunisma partio Solidareco sukcesegas en pola baloto
Naskiĝoj
- 1718 : Thomas CHIPPENDALE, fabrikisto de mebloj
- 1723 : Adam SMITH
- 1883 : John Maynard KEYNES
- 1898 : Federico García LORCA
- 1900 : Dennis GABOR, hungardevena fizikisto
- 1928 : Otto F. WALTER, svisa verkisto
- 1939 : Joe CLARK, 16-a ĉefministro de Kanado
- 1941 : Martha ARGERICH, argentina pianisto
Mortoj
- 1910 : O. HENRY
- 1921 : Georges FEYDEAU
Specialaj tagoj kaj festoj
- Nacia Tago de Danlando
- Festo de Sankta Bonifaco
----
Vidu ankaŭ :
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- 4-a de junio | 6-a de junio
- 5-a de majo | 5-a de julio
- januaro | februaro | marto | aprilo | majo | junio | julio | aŭgusto | septembro | oktobro | novembro | decembro
- Historio - Tagoj.
ja:6月5日
ko:6월 5일
simple:June 5
th:5 มิถุนายน
HistorioLa historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio.
(NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.)
----
:Historio de Scienco kaj Teknologio
Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)
:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj
Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj
: datadmetodoj - arĥivoj
Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj
:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -
:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro
vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)
- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo
:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro
Imperioj
Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj)
:Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio
Mapoj
:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500]
Vidu ankaŭ: Geografio
Diaoyu-Insularo De Ĉinio
vidu la Listo de militoj
Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj
Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj
Okazintaĵoj
:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto
:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp
Rolantoj
:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj
Komparu kun:
arkeologio, analo...
fiu-vro:Aolugu
ja:歴史
ko:역사
ms:Sejarah
simple:History
th:ประวัติศาสตร์
zh-min-nan:Le̍k-sú
Gregoria kalendaroGregoria kalendaro estas la ĉefa kalendaro de la Okcidento kaj tutmonda komerco. Ĝi estas reformo de la antikva julia kalendaro de Julio Cezaro.
La gregoria kalendaro estas suna kalendaro: ĝi precize sekvas la sunon (jarojn) sed ne la lunon. Kvankam la monatoj historie devenas de luna periodo, la monatoj komenciĝas kun la nova luno nur tute hazarde. Kontraste, la islama sekvas la lunon, ne la sunon, kaj la hebrea kalendaro la sunon kaj la lunon.
Monatoj: la kalendaro havas 12 monatojn:
- januaro - 31 tagoj
- februaro - 28 aŭ 29 tagoj
- marto - 31 tagoj
- aprilo - 30 tagoj
- majo - 31 tagoj
- junio - 30 tagoj
- julio - 31 tagoj
- aŭgusto - 31 tagoj
- septembro - 30 tagoj
- oktobro - 31 tagoj
- novembro - 30 tagoj
- decembro - 31 tagoj
La kalendaro sekvas la sunon, ne la lunon, tiel ke la komenco de printempo estas fiksita je la 21-a de marto.
Februaro kutime havas 28 tagojn, sed en la superjaro -- la kvara jaro kaj kvara jarcenta jaro -- februaro havas 29 tagojn. Do, en la jaroj 1992,
1996, 2000 kaj 1600, ĝi havis 29 tagojn, sed en la jaroj 1993,
1994, 1900 kaj 1700, ĝi havis 28 tagojn. En la julia kalendaro,
kontraste, februaro havis 29 tagojn en la jaroj 1900 kaj 1700.
Pro tio, la gregoria jaro havas 365,2425 suntagojn, dum la julia havas 365,2500. La suna jaro mem estas 365,24219878 suntagoj. La gregoria jaro estas 25,96 sekundoj tro longa (kio fariĝos unu tago post 3320 jaroj).
Semajno: aldone al la cikloj de monatoj kaj jaroj, estas la ciklo de la semajnoj. La semajno havas sep tagojn:
- dimanĉo
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
La 1-a de januaro 2000 estis sabato. Dimanĉo kaj sabato estas la "semajnfino", kutime tagoj de ripozo en la Okcidento. Sabato estas la tradicia juda tago de ripozo kaj dimanĉo la tradicia kristana tago de ripozo.
Jaroj: la nombro de la jaro estas laŭ la kristana erao.
Pro kuniĝo de semajna kaj superjara cikloj en la kalendaro estadas 14 tipoj de jaroj:
- Normalaj jaroj komenciĝantaj je :
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
- dimanĉo
- Supejaroj komenciĝantaj je :
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
- dimanĉo
Tagoj: la tago komenciĝas je meznokto kaj havas 24 egalajn horojn. ...
Reformo: Aprobo de Julia kalendaro siatempe estis grava antaŭenpaŝo, sed ĝi ankaŭ havis malgrandan malprecizecon: suna jaro kompare al Julia jaro estis mallonga je 11 minutoj kaj 14 sekundoj. Dum jaroj tiu ĉi diferenco fariĝis tagoegala kaj kaŭzis malprecizecojn. En la fino de 14-a jarcento diferenco pligrandiĝis tiomgrade ke printempa tagegaleco anstataŭ 21 de marto trafis al 11 de marto. Do Pasko, ferio printempa, iafoje okazis en la vintro!
Papo Gregorio la 13-a decidis korekti la eraron. Li invitis specialan komisionon kaj tagokalkulo antaŭenigis je 10 tagoj. Por ke en estonto similaj eraroj ne okazu, ili decidis en ĉiuj kvarcentjaroj forĵeti tri tagojn, sekve kvanto de superjaroj fariĝis malpli je 3, ol en Julia kalendaro.
Tio estis la solvo de Aloysius LILIUS en 1580. La fakta bazo estis la kalkulo de Koperniko pri la longeco de la jaro. En 1530, Koperniko esploris la kalkuladon de Ptolemeo en 139 kaj al-Battani en 882 kaj kalkulis la jaron por si mem kaj eldonis la nombron 365,2425, kiu fariĝis la longeco de la jaro en la gregoria kalendaro.
Ĉi tiu nova kalendaro nomiĝis Gregoria aŭ jarkalkulo laŭ nova stilo kaj Julia kalendaro estis nomita jarkalkulo laŭ malnova stilo. En 1582 jaro, kiam Gregoria kalendaro estis enkondukita, diferenco inter du stiloj estis 10 tagoj, en 1900 ĝi atingis 13 tagojn. En venontaj jaroj ĝi pligrandiĝos plu.
Gregoria kalendaro estis aprobita en diversaj landoj en malsamaj tempoj:
- 1582 - Hispanio, Italio, Pollando, Portugalio, Francio, Luksemburgio, katolika Nederlando
- 1583 - Bavario, Tirolo
- 1583-1585 - Katolika Germanio kaj Svislando
- 1584 - Aŭstrio, Ĉeĥio
- 1587 - Hungario
- 1590 - Transilvanio
- 1610 - Prusio
- 1700 - Danio, Norvegio, kaj la protestantaj regionoj de Germanio, Nederlando kaj Svislando (escepte de Sankt Gallen)
- 1724 - la svisa kantono Sankt Gallen
- 1752 - Anglio kaj kolonioj (ekz, la nuna Usono)
- 1753 - Svedio, Finnlando, Japanio
- 1911 - Ĉinio
- 1912 - Albanio
- 1915 - Litovio
- 1916 - Bulgario
- 1918 - Rusio, Estonio
- 1919 - Rumanio, Serbio
- 1924 - Grekio
- 1926 - Turkio
- 1928 - Egipto
En 1582, laŭ la papo, la tago post la 4-a de oktobro (la fina tago de la julia kalendaro) estis la 15-a de oktobro (la unua tago de la nova gregoria kalendaro). Ĝenerale, katolikaj landoj plejparte aprobis la kalendaron dum 1582-90, protestantaj landoj dum 1700-53 kaj aliaj landoj dum 1911-28.
----
::Tridek tagoj en septembro,
::april', junio, kaj novembro;
::Ĉiuj kromaj de la kalendar'
::Tridek-unu havas, krom februar',
::Kun dudek-ok, tri jarojn el kvar,
::Sed dudek-naŭ en superjar'.
::: - Tradicia angla poemo; elangliĝis Mateo McLAUCHLIN
----
Vidu ankaŭ:
Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Kalendaro > Gregoria Kalendaro
kategorio:Kalendaro
als:Gregorianischer Kalender
ja:グレゴリオ暦
ko:그레고리력
ms:Kalendar Gregory
simple:Gregorian calendar
th:ปฏิทินเกรกอเรียน
DanioGeografio > Eŭropo > Nordio > Skandinavio > Danio
----
Danio - Danmark (da) [denmak]
Lando en norda Eŭropo, inter Balta Maro kaj Norda Maro. Ĝi fizike konsistas el duoninsulo Jutlando kaj 405 nomohavaj insuloj, el kiuj nur 82 loĝatas. Plej gravaj insuloj estas Fyn kaj Sjælland (ejo de ĉefurbo Kopenhago). Sude havas mallongan terlimon al Germanio, norde kaj oriente marlimas al Norvegio kaj Svedio pere de maretoj Skagerrak kaj Kattegat.
Kattegat
- Landkodo: DK.
- E-nomo: [a] Danujo, Danlando; [o] Reĝlando Danio.
- Nacia nomo: Kongeriget Danmark (da) [KONGeĥiid/-iiz denmak].
- Politika sistemo: konstitucia monarkio.
- Administra divido: 14 komunoj, 2 urboj (Kopenhago kaj Frederiksbergo) kaj 2 aŭtonomiaj teritorioj.
- Aŭtonomiaj teritorioj: Ferooj kaj Gronlando.
- Urboj: Kopenhago (1.377 mil), Arhuzo (182 mil), Odense (137 mil).
- Lingvoj parolataj: dana, platdiĉa, germana
- Kredantoj: evangeli-luteranoj.
- GNP: totala - 184 mlrd $; pokapa - 29.890 $.
- Eksporto: viandaĵo, fiŝo, laktaĵo, elektrovaroj.
- Organizoj: UNO (1945), NATO, EU
- Historio: en 1849 estis anoncita kiel konstitucia monarkio. De 1949 membro de NATO, kaj de 1973 - membro de EU.
- Heredaĵo: katedra templo de Roskilde.
Partoj
- Jutlando: Vendsyssel, Sønderjylland
- Fyn kaj insuletoj:
- Sjælland:
- Bornholm:
Plej grandaj urboj (2001)
# Kopenhago - 499.263
# Arhuzo - 286.903
# Odense - 183.617
# Aalborg - 161.906
# Frederiksberg - 91.079
# Esbjerg - 82.691
# Randers - 62.291
# Horsens - 55.103
# Næstved - 46.536
Insuloj laŭ enloĝateco
# Sjælland - 2.033.467
# Fyn - 438.521
# Amager - 151.593
# Lolland - 71.473
# Als - 51.268
# Bornholm - 44.924
# Falster - 42.902
# Mors - 23.028
# Langeland - 14.708
# Møn - 10.368
# Ærø - 7.600
# Tåsinge - 6.256
# Samsø - 4.331
# Thurø - 3.638
# Fanø - 3.241
# Læsø - 2.362
# Bogø - 1.014
# Fur - 999
# Orø - 936
# Rømø - 805
# Fejø - 625
# Jegindø - 548
# Sejerø - 405
# Agersø - 279
# Strynø - 211
# Femø - 204
# Enø - 203
# Aarø - 199
# Bjørnø - 54
EdE-D Danio
Danujo. Jam antaŭ 1850 du danoj, la fama lingvisto Rasmus Rask kaj la komedi-verkisto Thomas Overskou sendepende unu de la alia sin okupis pri konstruado de artefarita lingvo. Sed la ĝenerala publiko ne konatiĝis kun tiu demando antaŭ ol Volapük eniris en Danlandon 1886 kaj post malmultaj jaroj malaperis.
La unua dana lernolibro de Esperanto, verkita de Christian NIELSEN aperis en Flensburg 1890. Verŝajne nur tre malmultaj adeptoj de Esperanto troviĝis en Danlando antaŭ la apero de vortaro kaj lernolibro de Fr. Skeet-Giörling (1904), "la patro de la dana E movado". Li faris siajn unuajn kursojn en Aalborg ĉirkaŭ 1904, sed poste li transloĝiĝis al Kopenhago, kie li daŭrigis sian laboron kun granda sukceso.
La konata lingvisto, prof. Otto JESPERSEN (aŭtoro de la lingvoprojekto "Novial") varme interesiĝis pri Esperanto kaj publikigis longan rekomendan artikolon pri ĝi en la multe legata revuo "Tilskueren" (1905). Samtempe alia fama lingvisto prof. Vilhelm THOMSEN verkis kaj eldonis broŝuron pri "la komuna lingvo de la scienco."
Fine en 1906 fondiĝis la unua E grupo dana, "E-ist-foreningen", kies unua prez. estis magistro Holger WIEHE kaj ĝia sekr. f-ino Gunvar MONSTER. Post unu jaro tiu grupo ekeldonis la unuan danan E gazeton E-Bladet: Helpa Lingvo, kiun redaktis Wiehe. Fervoraj E-istoj faris paroladojn pri la nova lingvo, precipe Skeel-Giörling kaj Monster.
En 1907 la plej granda Kopenhaga gazeto "Politiken" ekinteresiĝis pri Esperanto kaj aranĝis kursojn kun 350 kursanoj. Skeet-Giörling instruis ilin. Ankaŭ en Kristana Unuiĝo por junuloj en Kopenhago li aranĝis kursojn. Post tiuj kursoj fondiĝis E grupo por junuloj, kies prez. fariĝis Svend REHLING. En laboristaj rondoj gvidis Leo ABRAHAM kursojn kaj fondis poste grupon. Tiuj du grupoj ne vivis longe.
Ankaŭ ekster Kopenhago la E movado ekfloris. En Odder kaj Brönderslev okazis kursoj, kaj en Randers kaj Faaborg fondiĝis kluboj. Plej vigle laboris la klubo en Odense, kie N. C. CARLSEN faris gravan propagandon. En la tiea komerca lernejo oni komencis instrui E-n. Baldaŭ sekvis la seminario en Odense. La klubo en Odense fondiĝis 1907, 1910 fondiĝis la laborista klubo. En Kopenhago Bendix, P. Borberg, f-ino Monster kaj Skeel-Giörling faris la plej grandan laboron. Bendix instruis i. a. E-n en kurso de 300 telefonistinoj. En jan. 1908 fondiĝis laŭ instigo de f-ino Sehroder Centra Dana E-ista Ligo (CDEL). En 1909 fondiĝis "Aaiborg EK" (prezidita de E. Friis), "EK de Vejle" (M. Packness), "Randers EK" serĝento Rasmussen) "Konversacia Klubo de Aarhus" (Chr. HEILSKOV) kaj en 1910 "ES de Esbjerg."
La unua jarkunveno de danaj E-istoj okazis en Arhuzo 1909. Poste en Kopenhago en 1910, Odense en 1911, Vejle en 1912, Arhuzo en 1913, Horsens en 1914, Odense en 1915, Kopenhago en 1916, Kolding en 1919, Grenaa en 1925, Sönderborg en 1927, Odense en 1928, Holbak en 1929, Kopenhago en 1930, Odense en 1931, Arhuzo en 1932, Odense en 1933.
Post la granda antaŭenpuŝo en 1907-09 la dana E-movado dum pluraj jaroj pli malrapide progresis. Tre notinda tamen estas la agado de E-oficejo en Kopenhago, kiu en la komenco de la milito tutmonda interrilatis kun la militantaj landoj kaj faris gravan kaj plejparte sukcesan laboron por serĉi vunditajn kaj malaperintajn homojn el ĉiuj landoj kaj doni informojn al iliaj parencoj.
Post la apero de Ido venis malfacila tempo por la dana E-movado. Multaj E-istoj transiris al Ido, i. a. prof. Jespersen, kiu en Kopenhago kaj per la gazetaro en la tuta lando gvidis fortan batalon kontraŭ E. Lia famo helpis lin; sed li ne sukcesis krei grandan Ido-movadon. Oni fariĝis skeptika pri la mondlingva problemo - jen la ĉefa kaŭzo de la multjara malprogresado de E en nia lando, fakte ĝis 1927, kaj post tiam denove kelkajn jarojn pro la apero de Novial ("Jesperanto" kiun vorton moke kreis unu el la Kopenhagaj gazetoj). Notinde estas, ke la kontraŭ-Ido-polemikon gvidis f-ino M. NOLL, Kopenhago.
En la vintro 1925-26 okazis disaŭdigo de E-kurso per La danaj radiostacioj. Ĝin gvidis ĉefinstruistino Rybo. Grandamase estis aĉetataj lernolibroj, sed la radioestraro post kelkaj monatoj malpermesis tiun E-kurson (motivo: tro malmultaj interesas sin pri E.) Aŭtunon 1927 denove disaŭdiĝis E per la radio-stacioj, sed nur kiel ĉiusabata programresumo. En la 31 de decembro 1927 vespere la dana radiofonio sendis saluton al eksterlando en dana, angla, franca, germana kaj E lingvoj. Post tiu tempo la radio-estraro ne plu volis permesi E-n.
Ne ekzistas multaj lernolibroj en dana lingvo. Tiuj de Chr. Nielsen kaj de Packness ne estas multe konataj. La plej bona estis la lernolibro de Skeel-Giorling. Unua eldono baldaŭ elĉerpiĝis kaj sekvis novaj; post la morto de la aŭtoro ĝi ne plu estis eldonata. En 1918 P. Zoffmann eldonis sian lernolibron; 1922 aperis dua eldono. En 1924 aperis lernolibreto de M Noll. En 1930 aperis nova lernolibro de L. Friis.
Vortaroj
La unuan E-vortaron eldonis Skeel-Giorling (1907). En 1909 eldonis K. Bendix sian D-E vortaron. Post la morto de Skeel-Gibrling lia vortaro ne aperis en dua eldono, sed A. P. Dueholm eldonis bonegan E-D vortaron. En 1922 P. Zoffmann eldonis sian vortaron kun E-dana kaj dana-E partoj. Ĝi estas multe aĉetata de komencantoj, ĉar ĝi enhavas ambaŭ partojn, sed ĝi ne estas tiel detala kiel la aliaj.
Perkorespondan kurson, kiu konsistas el 6 lecionoj, eldonis CDEL en 1928. Kvankam ĝi estas tre konciza, ĝi tamen estis multe vendata pro vigla propagando.
Post fondiĝo de CDEL aperis multaj danaj E-gazetoj: 1907-1912 Dana E-isto, red. A. Nissen; 1912-1913 Danlando, sama redaktoro. Dum la mondmilito ne aperis dana E-gazeto. En l919-1920 E-raporto de CDEL. Dum 1920-1922 denove ne ekzistis dana E-gazeto. En 1922-1926 aperis raporto pri dana E-movado en ,E' de UEA. En 1926-1928 eldonis P. Neergaard je propraj kostoj kaj risko "La Forta Voko"-n, sed ĉar li kontraktis kun la revuo "Sind og Samfund" pri aperigo de "La Forta Voko" en ĝi, decidis CDEL mem eldoni sian gazeton Dansk E-Blad (dana E-gazeto), redaktoro M. Palsberg, Aarhus.
E-ekzamenoj okazis jam en 1908, sed post tiam neniu partoprenis en ekzamenoj ĝis 1928, kiam CDEL ellaboris tute novan ekzamenregularon. Ĝi konsistas el 3 gradoj: I, II kaj III. La lasta estas por kursgvidado. Per tiu nova regularo okazis multaj ekzamenoj en diversaj lokoj, kaj ofte kun granda aro da partoprenantoj.
La stato de CDEL en la fino de 1932 estas: 15 grupoj kun proks. 500 membroj. Kelkaj kluboj ne apartenas al CDEL, kaj izoluloj nepovas esti membroj de CDEL sen aniĝo al klubo. Entute estas venditaj proks. 15 000 lernolibroj en Danio.
En diversaj urboj fondiĝis laboristaj grupoj, kiuj ne apartenas al CDEL, sed intencas starigi propran landan organizon. R. Jorgensen, Aabyhoj, faris tiurilate grandan laboron.
En 1929 okazis Ĉe-kurso en Odense gvidata de T. Morariu. En 1931 venis Ajo, Karlsruhe, al Danlando por je propraj kostoj kaj risko gvidi Ĉe-metodajn kursojn. Tion li tre sukcese faris. Li propagandis kaj instruis en Sönderhorg, Lunderskov, Kolding, Arhuzo, Aalborg kaj Randers. En somera ferio 1932 aranĝis L. Friis en Silkeborg Ĉe-metodan kurson por geinstruistoj kun Ajo kiel gvidanto. Tiuj pli ol 30 geinstruistoj ne nur lernis la lingvon, sed hejmenveninte preskaŭ ĉiuj propagandis kaj gvidis E-kursojn. Aŭtune 1932 alvenis Ĉe-instruistino M. Saxl, Berlin, por gvidi kursojn. Ŝi instruis en Silkeborg, Arhuzo, Aalborg, Hobro, Hjorring, Brönderslev, kaj Randers.
- Nicolai Liventhal (1916-2004), FD pri ekonomio, lingvoj kaj kriptologio en Kopenhago, forpasis en Kastrup. La ekonomiisto el Tallinn, esperantisto ekde 1934 kaj estrarano de la estona asocio (1938-1940), venis en 1943 pro edziĝo al Danio. Post 1974 li apogis la Neŭtralan Esperanto-Movadon (NEM).
vidu ankaŭ
- Listo de urboj de Danio
- Landnomoj
Kategorio:Danio
als:Dänemark
fiu-vro:Taani
ja:デンマーク
ko:덴마크
ms:Denmark
simple:Denmark
th:ประเทศเดนมาร์ก
zh-min-nan:Dan-kok
1967Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1967
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1967 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 52-a Universala Kongreso de Esperanto en Roterdamo.
- Fonditaj la Brazila Esperantista Junulara Organizo kaj la Centre de documentation et d'étude sur la langue internationale.
- Kreita Anglo-Lat.
- Junio : Palestino : Israelo kaptas Cisjordanion de Jordanio kaj la Gazan Sektoron de Egipto en la Sestaga Milito.
- Aŭstralio : La aŭstraloj akceptas civitanajn rajtojn.
- Niĝerio : Eko de la Biafra milito.
- Indonezio kunfondas ASEAN.
- Ribelo en Bolivio sub la gvido de Che Guevara.
- Demokratia Jemeno aniĝas al UNO.
- Gabono : prezidentiĝas Omar BONGO, ŝanĝante la landon al unupartia ŝtato.
- Usono : Carl STOKES fariĝis la urbestro de Cleveland, Ohio, fariĝante la unua nigra urbestro de granda usona urbo.
Naskiĝoj
- 28-a de oktobro : Julia ROBERTS
Mortoj
- Francisko SZILÁGYI
- 27-a de marto : Jaroslav HEYROVSKÝ
- 18-a de februaro : Robert OPPENHEIMER
- 12-a de majo : Britio: John MASEFIELD, verkisto
- 7-a de junio : Usono: Dorothy PARKER, verkistino
- 10-a de junio : Spencer TRACY
- 28-a de junio : Oskar Maria GRAF
- 7-a de julio : Britio: Vivien LEIGH, aktorino
- 18-a de julio : CASTELLO BRANCO
- 9-a de oktobro : André MAUROIS
----
1962 | 1963 | 1964 | 1965 | 1966 | 1967 | 1968 | 1969 | 1970 | 1971 | 1972
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1967年
ko:1967년
ms:1967
simple:1967
th:พ.ศ. 2510
IsraeloGeografio > Azio > Palestino > Israelo
----
Palestino
Palestino
----
Israelo (hebree מדינת ישראל, Medinat Jisrael, arabe دولة إسرائيل, Daŭlat Isrâ'îl, Ŝtato de Izraelo) estas lando en Sud-Okcidenta Azio, centro de monoteismaj mondreligioj - Judismo, Kristanismo, Islamo, la Bahaa Kredo.
- Landkodo: IL.
- E-nomo: [a] Izraelio; [o] Israela Ŝtato.
- Nacia nomo: Medinat Jisrael (he), Daulat Israil (ar).
- Areo: 20800 kv.km. inter ili teritorio de Palestina araba politika unuo - 6.220 kv.km.;
- Teritorioj de Palestina Aŭtonomio:
# Cisjordanio
# Gaza Sektoro
- Politika sistemo: demokratia respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Moshe KACAV.
- Registarestro: ĉefministro Ariel SHARON (2001)
- Parlamento: Kneset, kun 120 membroj
- Ĉefurbo: (Jerusalemo) (504 mil)
- Adm. divido: 6 provincoj.
- Urboj: Tel-Avivo (321 mil), Hajfo (223 mil).
- Loĝantaro: 5.521 mil (1995), inter ili 83,3% hebreoj, 17,0% palestinaj araboj.
- Ŝtatlingvo: Oficiale la ivrita kaj la araba. La rusa estas parolata de la granda enmigra komunumo el eksa Sovetunio. Estas disvastigita ankaŭ la angla lingvo.
- Kredantoj: judoj, islamanoj, kristanoj.
- MNP: totala - 94 mlrd $; pokapa - 15.920 $.
- Eksporto: frukto, legomaro, naftoproduktoj, kemiaĵoj, maŝinindustria produktaĵo.
- Monunuo: nova siklo.
- Organizoj: UNO (1949)
- Historio:
- Heredaĵo: Jerusalemo (Muro de lamentoj, Domo de Roko, templo de Dia tombo, Via dolorosa, Kruca monaĥejo), Morta maro (Masada kastelo), kristanaj lokoj (Bet-Leĥem, Nazareto, Kapernaum).
Israelo estas malgranda lando je la orienta bordo de la Mediteraneo. La moderna lando formiĝis je la 14-a de majo, 1948, kiel patrujo por la Judoj en la tuta mondo. Je 1947 UNO voĉdonis fini la britan regon de Palestino, kaj decidis dividi la regionon en du partojn, Israelo kaj ŝtato Araba. Alvenis multaj da enmigrintoj de Eŭropo, Azio, Afriko kaj Ameriko al Israelo. Dum la Sestaga Milito de junio de 1967, la Israelanoj pliigis multe la amplekson de sia teritorio, kaj ekregis sur orienta Jerusalemo, kiu poste estis aneksita kaj deklarita kiel parto de la unuigita ĉefurbo.
Estas multaj konfliktoj inter la Palestinanoj kaj la Judoj pri la rego de Gazastrio, la Okcidenta Bordo, la Golana Montaro, kaj la ĉefurbo Jerusalemo, kaj pri la kreo de la ŝtato de Israelo mem. Laŭ multaj Judoj, la Eternulo promesis la Palestinan regionon al la Judoj antaŭ pli ol 3000 jaroj, eĉ antaŭ la erao de reĝo Davido, kiam Izraelo estis grava kaj potenca ŝtato. Post 2000 jaroj de diasporo kaj persekuto, la kreo de moderna, prospera, fekunda lando, kaj la revivigo de la morta, antikva hebrea lingvo ŝajnas esti vera miraklo. Sed laŭ la Palestinianoj, la invado de ilia lando de la Judoj, kaj la rego de la Judoj tie estas grava maljustaĵo.
La konflikto en Israelo estas ankaŭ religia. Multaj lokoj, precipe en Jerusalemo kaj Bet-Leĥem, estas sanktaj al la Judoj, al la Islamanoj, sed ankaŭ al la Kristanoj.
vidu ankaŭ
- Listo de urboj de Israelo
- Landnomoj
- [http://membres.lycos.fr/vilhelmo/vidal.html Israelo kontraŭ Israelo/artikolo]
ja:イスラエル
ko:이스라엘
ms:Israel
simple:Israel
zh-min-nan:Í-sek-lia̍t-kok
Robert F. KENNEDYHistorio > Usono > Robert F. KENNEDY
----
Usono
Robert F. KENNEDY (aŭ mallonge: RFK) (20-a de novembro 1925 - 6-a de junio 1968) (angle, Robert
Francis Kennedy) estis la pli juna frato de la usona prezidento John F. KENNEDY
(JFK, r. 1961–63). En 1968, RFK staris kontraŭ la
milito en Vjet-Namo, kiun Usono tiam batalis, kaj
tial en marto 1968, li staris kiel kandidato por prezidento kontraŭ la
tiama prezidento kaj sampartiano, Lyndon B. JOHNSON (LBJ). En
junio, RFK mem estis pafmurdita, kiel lia frato kvin
jarojn antaŭe. Novembron, kvin monatoj post la morto de RFK, Richard NIXON
gajnis la prezidentecon.
Pri RFK en decembro 1967 de la plumo de amiko Jack NEWFIELD
(Village Voice, la 28-an de decembro 1967), kiam RFK
decidis ĉu li estos kandidato kontraŭ Jonsono:
Kennedy estas korŝirita pri tio, kion li faros. La parto de li, kiu
estas la senkora, cinika politikestro kun instinkto pri aritmetikaj
plimultoj, pensas ke li ne povas venki, ke eĉ se li prenus la kandidatecon
for de LBJ, la partio estos tiel fendita, ke li neniam venkus en
novembro. Tio estas la "Malbona Boĉjo", kiun Jules Feiffer brile satirigis
antaŭ kelkaj monatoj. Li estas kutimema, sekura, ambicia. Kaj, se li fine
dominos super la alia Kennedy, kaj formortigos la alian, subteran
Kennedy-on, niaj esperoj pri li cindriĝos.
Sed ekzistas alia Kennedy. Tio estas la Kennedy, kiu sonas kiel
Fidel CASTRO, kiam li estas kortuŝita de la vido de kamparanoj, kiuj travivas
manĝante krabojn, kiuj travivas manĝante ekskrementon en Brazilo. Tiu
estas la Kennedy, kiu emocie diris al la junulinoj de la Kolegio Marymount,
ke Usono faras al la vjet-namanoj tion, kion la germanoj faris al la
judoj. Tio estas la Kennedy, kiu povas legi je Camus kaj subite eltrovas,
ke li jam ne kredas je mortpuno.
Se Kennedy ne estas kandidato en 1968, la plej bona flanko de lia
karaktero mortos. Li mortigos ĝin ĉiufoje, kiam li buĉas sian konsciencon kaj parolas por Johnson venontan aŭtunon. Ĝi mortos ĉiufoje, kiam junulo demandas
lin, ke se li estas tiagrade kontraŭ la vjet-nama milito, kial li metas
partion super principon? Ĝi mortas ĉiufoje, kiam fremdulo citas al li liajn proprajn vortojn pri la valoro de kuraĝo kiel homa eco.
La plej bona eco de Kennedy estas, ke li povas esti li mem, esti
aŭtentika en ĉi tiu ekzistencialista senco. Tiu estas la eco, kiun la
plej bonaj de la junularo kunsentas tiel instinkte en Kennedy. Kaj tiu
estas la eco, kiun Kennedy perdos, se li ne staras nun kontraŭ Johnson. Li
fariĝos roboto buŝe dirante malhonestan retorikon, kiel la ceteraj
politikistoj.
Por ĉio estas sezono, kaj tempo difinita estas por ĉiu afero. Ĉi tiu
estas tempo difinita de plago kaj sezono por kuraĝo...
----
ja:ロバート・ケネディ
1989Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1989
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta je dimanĉo (vidu ĉi tie kalendaron).
En la jaro 1989 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 74-a Universala Kongreso de Esperanto en Brajtono.
- Fondita la Ukrainia Esperanto-Asocio.
- 1-a Kongreso de Loĵbano kun 13 ĉeestantoj.
- Interlingvisto Rick HARRISON kreis Vorlinon kaj Peter DAVIS, Dejeru Sapuho.
- Belgio fariĝas federacia ŝtato.
- Pollando : demokratiaj elektoj: Tadeusz Mazowiecki de la sindikato Solidareco fariĝis ĉefministro.
- Rumanio : Ribelantoj renversas la komunisman reĝimon de Nicolae CEAUSESCU.
- Alĝerio : Aperas limigita pluralismo politika.
- Usono : George H. BUSH elektatas prezidento.
- Irano : Ayatollah Ali HOSEINI KHAMENEY spirit-gvidantiĝas.
- Sovetunio retrotiras sian armeon el Afganio.
- Ĉinio : Pekino : Tjan'anmen-placo: 4-a de junio. Studentoj protestas kontraŭsisteme. Kelkmil mortigitas kaj dekmilo da vunditoj.
- Somere: Neptunon observas Vojaĝanto 2.
- Ĉilio : Augusto PINOCHET lasas la rektan potencon lasante de li fasonitan konstitucion - Ĉilio ekdemokratiiĝas .
- La milita reĝimo en Birmo rebaptis la landon Mjanmao.
- Senegambia federacio disiĝas al Gambio kaj Senegalo.
- 6-an de decembro : Kanado : la mortigo de 14 virinoj en la Masakro de la École Polytechnique ŝokas la nacion kaj spronas la feminisman kaj kontraŭpafilan movadojn.
- 9-an de novembro : Germanio : La limpasejoj al okcidenta Germanio (FRG) kaj al la okcidenta parto de Berlino (>Berlina Muro) malfermiĝas por ĉiuj civitanoj de GDR (orienta Germanio).
- 25-a de decembro - Nicolae CEAUCESCU kaj lia edzino Elena estis ekzekutitaj.
- 29-an de decembro : Ĉeĥoslovakio : Václav HAVEL iĝis prezidento de Ĉeĥoslovakio.
Naskiĝoj
- 23-a de julio : Daniel RADCLIFFE
Mortoj
- P. H. VAN TERWISGA
- Ary ZAMORA
- 7-a de januaro : Showa Imperiestro
- 23-a de januaro : Salvador DALÍ
- marto: Giuseppina PICCIOTTO DE VITA
- 19-a de aprilo : Daphne DU MAURIER
- 30-a de aprilo : Sergio LEONE
- 11-a de julio : Britio : Laurence OLIVIER
- 22-a de julio : Martti TALVELA
- 26-a de aŭgusto : Irving STONE
- 4-a de septembro : Svislando : Georges SIMENON
- 6-a de oktobro : Francio : Bette DAVIS
- 1-a de decembro : Usono : Alvin AILEY
- 22-a de decembro : Francio : Samuel BECKETT
----
1984 | 1985 | 1986 | 1987 | 1988 | 1989 | 1990 | 1991 | 1992 | 1993 | 1994
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1989
ja:1989年
ko:1989년
simple:1989
th:พ.ศ. 2532
zh-min-nan:1989 nî
1718Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1718
----
En la jaro 1718 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 15-a de majo : James PUCKLE, advokato en Londono patentis la unuan mitralon
- Edmund HALLEY anoncis ke brilaj steloj, kiel Sirio, Prociono kaj Arkturo dislokiĝis ekde la epoko de grekoj.
Naskiĝoj
-
Mortoj
- 30-a de julio > William PENN
----
1713 | 1714 | 1715 | 1716 | 1717 | 1718 | 1719 | 1720 | 1721 | 1722 | 1723
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1718년
1723Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1723
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1723 post Kristo okazis, inter alie:
Eventoj
-
Naskiĝoj
- 11-a de julio: Jean-François MARMONTEL, verkisto
- Adam SMITH
Mortoj
- 15-a de marto : Johann Christian GÜNTHER
- 26-a de aŭgusto : Antoni VAN LEEUWENHOEK
----
1718 | 1719 | 1720 | 1721 | 1722 | 1723 | 1724 | 1725 | 1726 | 1727 | 1728
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1723년
simple:1723
Adam SMITHAdam SMITH
(1723-1790) estis skota ekonomikisto kaj filozofo. Li famiĝis pro lia influa libro La Riĉo de Nacioj (1776).
Smith estis la filo de la kontrolisto de la dogano ĉe Kirkaldy, Fife, Skotlando. Lia preciza naskiĝotago estas nekonata. Tamen, li estis baptata ĉe Kirkcaldy je 5-a de junio, 1723. Lia patro jam mortis ses monatoj antaŭe.
Kiam li aĝis ĉirkaŭ dek kvin jarojn, Smith iris al la Universitato de
Glasgovo, kie li studis moralan filozofion sub "la neniam forgesinda"
Francis HUTCHESON (tiel nomata de Smith). En 1740 li eniris la Kolegion
Balliol de la Universitato de Oksfordo, sed kiel William Robert SCOTT diris, "la Oksfordo de lia tempo donis malmulte aŭ neniom da
helpo al li por tio, kio iĝis lia dumviva laboro," kaj li rezignis lian
stipendion en 1746. En 1748 li komencis publike prelegi ĉe
Edinburgo sub la patronado de Lord Kames. Kelkaj de tiuj prelegoj pritraktis
retorikon kaj beletron, sed malfrue li entreprenis la temon de "la progreso de
riĉeco," kaj ĝi estis tiam, dum liaj mezaj aŭ malfruaj dudekkelkaj jaroj,
kiam li unue eksplikis la ekonomikan filozofion de "la evidenta kaj simpla
sistemo de natura libereco" kiu li malfrue proklamis al la mondo en lia
Esploro de la Naturo kaj Kaŭzoj de la Riĉo de Nacioj. Ĉirkaŭ 1750
li renkontis David HUME, kiu iĝis unu el la plej intimaj de lia multaj
amikoj.
Je 1751 Smith estis nomata profesoro de logiko ĉe la Universitato de
Glasgovo. Je 1752 li transiĝis al la seĝo de morala filozofio. Lia
prelegoj protraktis la kampojn de etiko, retoriko, juro kaj
politika ekonomiko, aŭ "polico kaj enspezo". Je 1759 li eldonis lia
Teorio de Moralaj Sentoj", kiu enhavis kelkajn de liaj Glasgovaj prelegoj.
Ĉi tiu verko, kiu konstatis la reputacion de Smith je lia propra tempo,
rilatas al la ekspliko de morala aprobo kaj malaprobo. Lia kapablo de flua,
persvada, kvankam iom retorika, argumento estas tre evidenta. Li bazis lian
eksplikon, nek sammaniere kiel la tria Lord Shaftesbury kaj Hutcheson, sur
aparta "morala senso", nek (kiel Hume) certagrade sur utileco, sed sur
simpatio. Ekzistas multe da diskutado pri kiom da kontraŭdiro aŭ kontrasto
ekzistas inter la emfazo de Smith en Moralaj Sentoj pri simpatio kiel
fundamenta homa motivo, kaj aliflanke, la ĉefa rolo de mem-intereso en La
Riĉo de Nacioj. En la unua ŝajnas ke li plie emfazis la ĝeneralan
harmonion de homaj motivoj kaj agadoj sub bonfarema Providenco, dum en la
lasta, malgraŭ ĝenerala temo de la nevidebla mano kiu antaŭenigas la
haromonion de interesoj, Smith trovas multajn pli okazojn por montri kazoj de
konflikto kaj de la malvasta nesindonemo de homaj motivoj.
Tiam Smith komencis doni pli da atento al juro kaj ekonomiko en liaj prelegoj
kaj malpli al liaj teorioj de moraloj. Oni povas obteni impreson pri la
evoluado de liaj ideoj pri politika ekonomiko de la notoj de liaj prelegoj
kiuj studento skribis ĉirkaŭ 1763. Malfrue, E. Cannan redaktis ĉi
tiujn (Prelegoj pri Justico, Polico, Enspezo kaj Armiloj, 1896).
Ankaŭ oni povas obteni impreson de tio, kio Scott, ĝia malkovrinto kaj
eldonisto, priskribis kiel "Frua Malneto de Parto de La Riĉo de Nacioj", kiu
li datis ĉirkaŭ 1763.
Je la fino de 1763 Smith obtenis lukran oficon de guvernisto de la juna duko
de Buccleuch kaj rezignis lian oficon de profesoro. Dum 1764-66 li veturis
kun lia lernanto, plejparte en Franco, kie li ekkonis tiaj intelektajn estrojn
kiaj Turgot, D'Alembert, André Morellet, Helvétius kaj,
precipe, Francois Quesnay, la ĉefo de la Fiziokrata skolo, kies
verkojn li multe estimis. Kiam li rehejmeniris al Kirkcaldy li dediĉis multe
da la sekvaj dek jaroj al lia granda verko, kiu aperis je 1776. Je
1778 li estis nomata al komforta posteno de komisaro de dogano en
Skotlando kaj iris por loĝi kun lia patrino en Edinburgo. Li mortis tie
je 17-a de julio, 1790, post dolora malsano. Li ŝajne dediĉis
konsiderindan parton de lia enspezo al multnombraj sekretaj agoj de
almozdonado.
Mallonge antaŭ lia morto Smith detruis preskaŭ ĉiuj de liaj manuskriptoj.
Dum liaj lastaj jaroj ŝajne li planis du maĵorajn traktaĵojn, unu pri la
teorio kaj historio de juro kaj la alia pri la sciencoj kaj artoj. La
postmorte eldonita Eseoj pri Filozofiaj Temoj (1795) eble enhavas
partojn de tio kio estus la dua traktaĵo.
La Riĉo de Nacioj iĝas tiel influa ĉar ĝi faris tiom por krei la
temon de ekonomiko kaj evoluigi ĝin kiel aŭtonomia sistema fako. En la
okcidenta modno, ĝi estas defendeble la plej influa libro pri la temo ĉiam
eldonita. Kiam la libro, kiu iĝis klasika manifesto kontraŭ
merkantilismo, aperis je 1776, ekzistis fortan senton favore al libera
komerco en kaj Britio kaj Ameriko. Ĉi tiu sento naskiĝis el
la ekonomikaj suferoj kaj malriĉeco kauzite de la milito. Tamen, samtempe de
la eldonado, ne ĉiuj estis tuj konvinkataj pri la avantaĝoj de libera
komerco: la brita publiko kaj Parlamento ankoraŭ alkroĉiĝis al
merkantilismo por multaj venontaj jaroj.
Ekzistas iom da diskutado pri la originaleco de Smith en La Riĉo de
Nacioj. Iuj argumentas ke la verko aldonis malmulte al la jam establitaj
ideoj de pensuloj kiel David HUME kaj Montesquieu. Malgraŭ tio, ĝi
restas kiel unu el la plej influaj kaj gravaj libroj en la fako hodiaŭ.
Vidu: Historio de Ekonomika Pensado kaj Historio de Ekonomiko.
Vidu ankaŭ: Principo de Adam Smith, kapitalismo.
ja:アダム・スミス
ko:애덤 스미스
ms:Adam Smith
simple:Adam Smith
th:แอดัม สมิท
John Maynard KEYNESJohn Maynard Keynes (5-a de junio 1883 en Kembriĝo - 21-a de aprilo 1946 en Sussex) estis angla ekonomikisto.
Verkoj
- The Economic Consequences of the Peace (1919)
- Treatise on Probability (1921)
- Tract on Monetary Reform (1923)
- Treatise on Money (1930)
- The General Theory of Employment, Interest and Money (1936)
ja:ジョン・メイナード・ケインズ
Federico GARCÍA LORCALiteraturo > Hispanlingva Literaturo > Generacio de 1927 > Federico GARCÍA LORCA < Hispana Lingvo
----
Federico GARCÍA LORCA [federiko garsia lorka] ( - je la 5-a de junio de 1898 en Fuente Vaqueros, apud Granado, mortpafita je la 19-a de aŭgusto de 1936 en Víznar) estis hispana poeto kaj dramisto, ankaŭ pentristo, pianisto kaj komponisto. Oftaj temoj en liaj verkoj estas amo kaj morto kaj la konflikto inter liberiĝemo kaj tradicio.
Li loĝis en Residencia de Estudiantes (1919 - 1928), kie li konversaciadis kun Guillén, Rafael ALBERTI, Salvador DALÍ, kaj Luis BUÑUEL. Ili formis Generacion de 1927. Li fondis revuon Gallo en 1928. De 1929 al 1930, li vizitis Novjorko Post la alveno de Dua Hispana Respubliko en 1931, li kunlaboris por popolklerigaj iniciatoj kiel vaganta kompanio de universitata teatro La Barraca.
Post armea insurekcio, kiu komencis Hispanan Enlandan Militon, li estis kaptita de anoj de Francisco FRANCO, kiuj ekzekutis lin. La nova registaro malpermesis lian verkaron. Ĝis 1971, la malpermeso ne estis tute nuligita.
=Famaj verkoj=
- Libro de poemas (1921)
- Canciones (1927)
- Mariana Pineda (1928)
- Romancero gitano (1928)
- Poema del cante jondo (1931)
- Bodas de sangre (1933)
- Yerma (1934)
- Doña Rosita la soltera (1935)
- Poeta en Nueva York (eldonita 1940)
- La Casa de Bernarda Alba (eldonita 1945)
Tio aperis en Esperanto:
- Liriko / Federico García Lorca. Elhispanigis K. GUSEV. (Red.: Vladimir SAMODAJ. Antaŭparolo: A. CELESKUL). - Moskvo: Komisiono pri Internaciaj Ligoj de Sovetaj Esperantistoj, 1968. - 78 p.
- Cigana romancaro / Trad. Fernando DE DIEGO. (Antaŭparolo de William AULD). - La Laguna: Régulo, 1971. - 110 p. : ilustr. - (Stafeto. Beletraj Kajeroj; 43). Originala titolo: Romancero gitano
- Sanga nupto kaj La domo de Bernarda Alba / Trad.: Miguel FERNÁNDEZ. - Madrido : La Misma, 1987. - 229 p. - (Serio Oriento-Okcidento ; 23)
- Sanga nupto / Miguel FERNÁNDEZ [trad.]. - Madrid: Andaluza Esperanto-Unuiĝo ; Hispana Esperanto-Federacio, 1998. - 118 p. - (Hispana Literaturo; 7), ISBN 84-605-7441-5. Originala titolo: Bodas de sangre
Tio aperis pri la aŭtoro:
- Fernández, Miguel: "Sur la spuroj de Federico García Lorca". - Santiago de Compostela, 1996. - 117 p.
Rete legebla:
- [http://www.algonet.se/~inko/orfeo/poezie/4f_baladoj.html Kvar flavaj baladoj]
GARCÍA LORCA, Federico
1900Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1900
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1900 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 21-a de julio: unua Esperantista vespermanĝo en Parizo.
- Paul FRUICTIER, J. R. G. ISBRÜCKER, Charles LAISANT, - Leon FAUVART-BASTOUL kaj Theodor ČEJKA eklernis Esperanton.
- Theodor ČEJKA publikigis la duan lernolibron de Esperanto por Ĉeĥoj.
- Emile GASSE eklernis Esperanton, unua en Normandio.
- Fondita Esperanto-Grupo en Dijon
- Leon BOLLACK publikigis la Lingvon Bluan.
- The son of the wolf ("La filo de la lupo") de Jack LONDON
- Brita Laborista Partio fondita.
- Tutmonda Ekspozicio en Parizo
Naskiĝoj
- KENN Won
- Adolf MALÍK
- Vselovod IVANOV
- Dalibor CHALUPA : Ĉeĥio
- 4-a de februaro : Jacques PRÉVERT
- 7-a de februaro : Tibor CZITROM
- 5-a de aprilo : Spencer TRACY
- 28-a de aprilo : Germanio : Bruno APITZ
- 12-a de majo : Aŭstrio : Helene WEIGEL
- 5-a de junio : Hungario : Dennis GABOR
- 29-a de junio : Antoine de SAINT EXUPÉRY
- 14-a de julio : Susumu AIBARA
- 29-a de julio : Svedio : Eyvind JOHNSON
- 20-a de septembro : CASTELLO BRANCO
- 8-a de novembro : Usono : Margaret MITCHELL
- 19-a de novembro : Germanio : Anna SEGHERS
- 22-a de decembro: Hermanus Jacob BLOKKER
Mortoj
- 20-a de januaro : Britio : John RUSKIN
- 25-a de aŭgusto : Germanio : Nietzsche
- 30-a de novembro : Francio : Oscar WILDE
----
1895 | 1896 | 1897 | 1898 | 1899 | 1900| 1901 | 1902 | 1903 | 1904 | 1905
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1900年
ko:1900년
simple:1900
th:พ.ศ. 2443
Dennis GABORSciencisto > Dennis GÁBOR
----
Dennis GÁBOR (naskiĝis la 5-an de junio, 1900, mortis la 9-an de februaro, 1979) estis hungardevena fizikisto.
Gábor naskiĝis en Budapeŝto. Ekde 1927 li laboris en la firmao Siemens&Halske en Berlino. En 1933 li fuĝis de la nazioj al Britio kaj fariĝis brita civitano.
Lia plej granda merito estas la invento kaj la evoluigo de la holografio en la jaro 1947. Pro ĝi li en 1971 estis honorata per la Premio Nobel de Fiziko.
Li mortis en 1979 en Londono.
GABOR, DENNIS
GABOR, Dennis
GABOR DENNIS
1928Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1928
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1928 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 20-a Universala Kongreso de Esperanto en Antverpeno.
- Unua lernolibro de Esperanto por Albanoj verkita de Skanderbeg.
- Fondo de Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno.
- Eklernis Esperanton: George Markham HAYTON, Ángel LUNA CÁRDENAS kaj OOHAŜI Kaiziro .
- Kreita Etem.
- Interreligia Konferenco por Paco en Hago.
- Gregoria kalendaro lanĉita en Egipto
- 25-a de januaro: Getúlio VARGAS iĝis ŝtatestro de Suda Rio-Grando
- 21-a de februaro: Benito MUSSOLINI enigis la faŝisman milicion je itala armeo.
- 22-a de februaro: Fondita la Sociedad Espiritismo Verdadero, Argentino
- 28-a de aprilo: Fondita Samba Lernejo Estação Primeira da Mangueira
- 17-a de majo: eko de Olimpiaj ludoj de Amsterdamo
- 5-a de oktobro: arestita Sankta Tranquilino UBIARCO ROBLES
- 22-a de oktobro: João PESSOA iĝis ŝtatestro de Paraibo
- Kreitaj Ojropapiĉno kaj Serva lingvo
Kulturaj eventoj
- Fondita gazeto La Ora Epoko
- Kornvalo: Gorsedh Kernow fondita de Henry JENNER.
- Usono : Walt DISNEY kreis Mikĉjon Muson
- 11-a de januaro: Tarsila do AMARAL finfinis la pentraĵon O Abaporu
Naskiĝoj
- Usono : Carl WOESE.
- 23-a de januaro : Jeanne MOREAU
- 27-a de februaro: Cláudio CORRÊA e CASTRO
- 1-a de marto : Francio: Jacques RIVETTE
- 3-a de marto : Gudrun PAUSEWANG
- 4-a de marto : Alan SILLITOE, verkisto
- 6-a de marto : Kolombio: Gabriel GARCIA MARQUEZ
- 12-a de marto : Edward ALBEE
- 21-a de marto : Peter HACKS
- 6-a de aprilo : Usono : James WATSON, unu el la malkovrintoj de la strukturo de DNA-molekulo.
- 23-a de aprilo : Shirley TEMPLE, aktorino
- 1-a de majo: Antônio DELFIM NETTO
- 14-a de majo: Ernesto Che GUEVARA
- 4-a de junio: Antônio Ermírio de MORAES
- 5-a de junio : Otto F. WALTER, svisa verkisto
- 23-a de julio : Hubert SELBY, verkisto
- 6-a de aŭgusto: Andy WARHOL, artisto
- 7-a de aŭgusto : Erika LAGRANGE
- 31-a de aŭgusto : Georges LAGRANGE, franca Esperanto-verkisto
- 9-a de novembro : Anne SEXTON
Mortoj
- 9-a de januaro : Josep M. TERRICABRAS
- 11-a de januaro : Thomas HARDY
- 12-a de marto : Daniel Ozro Smith LOWELL
- 18-a de junio : Roald AMUNDSEN, norvega esploristo
- 12-a de aŭgusto : Leos JANACEK
- 14-a de aŭgusto : Klabund
- 13-a de septembro : Italo SVEVO
- 14-a de oktobro: Hemann REMERS
- 28-a de oktobro : Paul FAST
- 25-a de decembro: João Augusto ZANI (pioniro de Conceição do Maú - Roraimo)
- Jozsef HALÁSZ
----
1923 | 1924 | 1925 | 1926 | 1927 | 1928 | 1929 | 1930 | 1931 | 1932 | 1933
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1928年
ko:1928년
simple:1928
th:พ.ศ. 2471
Otto F. WALTERLiteraturo > Germanlingva Literaturo > Otto F. WALTER < Germana Lingvo
----
Otto F. WALTER, plennome: Otto Friedrich WALTER [oto fridriĥ valte] ( - la 5-an de junio 1928 en Aarau, † la 24-an de septembro 1994 en Solothurn) estis svisa verkisto.
La filo de eldonisto unue fariĝis librovendisto. Ekde 1956 li laboris en la eldonejo de sia patro kaj en la jaro 1967 li fariĝis estro de eldonejo en Darmstadt, Germanio. En 1973 li revenis al Svislando, vivtenis sin denove kiel eldonisto kaj - ekde 1982 - kiel libera verkisto.
La verkaro de Otto F. Walter, konsistanta el romanoj, rakontoj kaj dramoj, kritike prilumas la nuntempan socion.
Listo de verkoj
- Der Stumme (romano, 1959)
- Herr Tourel (romano, 1962)
- Elio oder Eine fröhliche Gesellschaft (dramo, 1965)
- Die ersten Unruhen (romano, 1972)
- Die Verwilderung (romano, 1977)
- Das Staunen der Schlafwandler am Ende der Nacht (romano, 1983)
- Zeit des Fasans (romano, 1988)
- Die verlorene Geschichte (rakonto, 1993)
1939Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1939
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1939 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 31-a Universala Kongreso de Esperanto en Berno.
- Ĉeso de la civilmilito en Hispanio.
- Germanio kaj Sovetunio interkonsentis, dividi inter si Pollandon. Aŭguste Germanio ekatakis Pollandon. Komenco de la Dua Mondmilito.
- 1-a de septembro : Germanio invadis Pollandon; komenciĝis la Dua Mondmilito.
- Kroniko de la fortikigado de Ĉeĥoslovakio.
- Kreita Monda lingvo.
Naskiĝoj
- 28-a de februaro : Erika PLUHAR
- 31-a de marto : Volker SCHLÖNDORFF
- 7-a de aprilo : Usono : Francis Ford COPPOLA
- 20-a de aprilo : Norvegio : Gro Harlem BRUNDTLAND, politikisto
- 28-a de majo : Vida JERMAN
- 14-a de julio : Ĉeĥio : Karel GOTT
- 18-a de novembro : Margaret ATWOOD
- 26-a de novembro : Tina TURNER
- 16-a de decembro : Japanio : Liv ULLMANN, norvega aktoro
Mortoj
- 28-a de januaro : Francio : William Butler YEATS
- 22-a de majo : Jiri MAHEN
- 22-a de majo : Ernst TOLLER
----
1934 | 1935 | 1936 | 1937 | 1938 | 1939 | 1940 | 1941 | 1942 | 1943 | 1944
19-a jarcento< | | |