Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
5-an De Oktobro

5-an de oktobro

Historio > Tagoj > la 5-a de oktobro ---- La 5-a de oktobro estas la 278-a tago de la jaro (la 279-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 87 tagoj restas. Je la 5-a de oktobro okazis, interalie:

Eventoj


- 1988 : Brazilo akiras sian konstitucion

Naskiĝoj


- 1609 : Paul FLEMING
- 1713 : Denis DIDEROT, filozofo kaj verkisto
- 1830 : Chester A. ARTHUR
- 1860 : William HARVEY
- 1884 : Georges WARNIER
- 1917 : SZABÓ Magda, Hungario

Mortoj


- 1953 : Friedrich WOLF

Specialaj tagoj kaj festoj

---- Vidu ankaŭ:
- Historio - Tagoj. ja:10月5日 ko:10월 5일 simple:October 5 th:5 ตุลาคม

Historio

La historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio. (NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.) ---- :Historio de Scienco kaj Teknologio

Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)

:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj

Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj

: datadmetodoj - arĥivoj

Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj

:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -

Bataloj Famaj

Civilizoj

:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro

Dinastioj

vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)

Historio de kontinentoj


- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo

Kalendaroj

:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro

Imperioj

Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj) :Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio

Mapoj

:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500] Vidu ankaŭ: Geografio Diaoyu-Insularo De Ĉinio

Militoj

vidu la Listo de militoj

Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj

Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj

Okazintaĵoj

:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto

Regionoj

:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp

Rolantoj

:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj

Tempordigo: Famaj aŭ klasikaj epokoj:
- Inter-du-milita epoko (Eŭropo, 20 jarcento)
- "Jarcento de Ludoviko la 14-a (Francio 17-a jarcento)
- Mezepoko
- Renesanco (Eŭropo 15-a jarcento -Italio - aŭ 16-a jarcento - aliaj landoj)

Historio enklasigata laŭ dato


- Jarcentoj
  - 19-a jarcento
  - 20-a jarcento
  - 21-a jarcento
  - ...
- Tagoj
  - januaro
    - 1, 2, 3, ... Komparu kun:

arkeologio, analo... fiu-vro:Aolugu ja:歴史 ko:역사 ms:Sejarah simple:History th:ประวัติศาสตร์ zh-min-nan:Le̍k-sú

Gregoria kalendaro

Gregoria kalendaro estas la ĉefa kalendaro de la Okcidento kaj tutmonda komerco. Ĝi estas reformo de la antikva julia kalendaro de Julio Cezaro. La gregoria kalendaro estas suna kalendaro: ĝi precize sekvas la sunon (jarojn) sed ne la lunon. Kvankam la monatoj historie devenas de luna periodo, la monatoj komenciĝas kun la nova luno nur tute hazarde. Kontraste, la islama sekvas la lunon, ne la sunon, kaj la hebrea kalendaro la sunon kaj la lunon. Monatoj: la kalendaro havas 12 monatojn:
- januaro - 31 tagoj
- februaro - 28 aŭ 29 tagoj
- marto - 31 tagoj
- aprilo - 30 tagoj
- majo - 31 tagoj
- junio - 30 tagoj
- julio - 31 tagoj
- aŭgusto - 31 tagoj
- septembro - 30 tagoj
- oktobro - 31 tagoj
- novembro - 30 tagoj
- decembro - 31 tagoj La kalendaro sekvas la sunon, ne la lunon, tiel ke la komenco de printempo estas fiksita je la 21-a de marto. Februaro kutime havas 28 tagojn, sed en la superjaro -- la kvara jaro kaj kvara jarcenta jaro -- februaro havas 29 tagojn. Do, en la jaroj 1992, 1996, 2000 kaj 1600, ĝi havis 29 tagojn, sed en la jaroj 1993, 1994, 1900 kaj 1700, ĝi havis 28 tagojn. En la julia kalendaro, kontraste, februaro havis 29 tagojn en la jaroj 1900 kaj 1700. Pro tio, la gregoria jaro havas 365,2425 suntagojn, dum la julia havas 365,2500. La suna jaro mem estas 365,24219878 suntagoj. La gregoria jaro estas 25,96 sekundoj tro longa (kio fariĝos unu tago post 3320 jaroj). Semajno: aldone al la cikloj de monatoj kaj jaroj, estas la ciklo de la semajnoj. La semajno havas sep tagojn:
- dimanĉo
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato La 1-a de januaro 2000 estis sabato. Dimanĉo kaj sabato estas la "semajnfino", kutime tagoj de ripozo en la Okcidento. Sabato estas la tradicia juda tago de ripozo kaj dimanĉo la tradicia kristana tago de ripozo. Jaroj: la nombro de la jaro estas laŭ la kristana erao. Pro kuniĝo de semajna kaj superjara cikloj en la kalendaro estadas 14 tipoj de jaroj:
- Normalaj jaroj komenciĝantaj je :
  - lundo
  - mardo
  - merkredo
  - ĵaŭdo
  - vendredo
  - sabato
  - dimanĉo
- Supejaroj komenciĝantaj je :
  - lundo
  - mardo
  - merkredo
  - ĵaŭdo
  - vendredo
  - sabato
  - dimanĉo Tagoj: la tago komenciĝas je meznokto kaj havas 24 egalajn horojn. ... Reformo: Aprobo de Julia kalendaro siatempe estis grava antaŭenpaŝo, sed ĝi ankaŭ havis malgrandan malprecizecon: suna jaro kompare al Julia jaro estis mallonga je 11 minutoj kaj 14 sekundoj. Dum jaroj tiu ĉi diferenco fariĝis tagoegala kaj kaŭzis malprecizecojn. En la fino de 14-a jarcento diferenco pligrandiĝis tiomgrade ke printempa tagegaleco anstataŭ 21 de marto trafis al 11 de marto. Do Pasko, ferio printempa, iafoje okazis en la vintro! Papo Gregorio la 13-a decidis korekti la eraron. Li invitis specialan komisionon kaj tagokalkulo antaŭenigis je 10 tagoj. Por ke en estonto similaj eraroj ne okazu, ili decidis en ĉiuj kvarcentjaroj forĵeti tri tagojn, sekve kvanto de superjaroj fariĝis malpli je 3, ol en Julia kalendaro. Tio estis la solvo de Aloysius LILIUS en 1580. La fakta bazo estis la kalkulo de Koperniko pri la longeco de la jaro. En 1530, Koperniko esploris la kalkuladon de Ptolemeo en 139 kaj al-Battani en 882 kaj kalkulis la jaron por si mem kaj eldonis la nombron 365,2425, kiu fariĝis la longeco de la jaro en la gregoria kalendaro. Ĉi tiu nova kalendaro nomiĝis Gregoria aŭ jarkalkulo laŭ nova stilo kaj Julia kalendaro estis nomita jarkalkulo laŭ malnova stilo. En 1582 jaro, kiam Gregoria kalendaro estis enkondukita, diferenco inter du stiloj estis 10 tagoj, en 1900 ĝi atingis 13 tagojn. En venontaj jaroj ĝi pligrandiĝos plu. Gregoria kalendaro estis aprobita en diversaj landoj en malsamaj tempoj:
- 1582 - Hispanio, Italio, Pollando, Portugalio, Francio, Luksemburgio, katolika Nederlando
- 1583 - Bavario, Tirolo
- 1583-1585 - Katolika Germanio kaj Svislando
- 1584 - Aŭstrio, Ĉeĥio
- 1587 - Hungario
- 1590 - Transilvanio
- 1610 - Prusio
- 1700 - Danio, Norvegio, kaj la protestantaj regionoj de Germanio, Nederlando kaj Svislando (escepte de Sankt Gallen)
- 1724 - la svisa kantono Sankt Gallen
- 1752 - Anglio kaj kolonioj (ekz, la nuna Usono)
- 1753 - Svedio, Finnlando, Japanio
- 1911 - Ĉinio
- 1912 - Albanio
- 1915 - Litovio
- 1916 - Bulgario
- 1918 - Rusio, Estonio
- 1919 - Rumanio, Serbio
- 1924 - Grekio
- 1926 - Turkio
- 1928 - Egipto En 1582, laŭ la papo, la tago post la 4-a de oktobro (la fina tago de la julia kalendaro) estis la 15-a de oktobro (la unua tago de la nova gregoria kalendaro). Ĝenerale, katolikaj landoj plejparte aprobis la kalendaron dum 1582-90, protestantaj landoj dum 1700-53 kaj aliaj landoj dum 1911-28. ---- ::Tridek tagoj en septembro, ::april', junio, kaj novembro; ::Ĉiuj kromaj de la kalendar' ::Tridek-unu havas, krom februar', ::Kun dudek-ok, tri jarojn el kvar, ::Sed dudek-naŭ en superjar'. ::: - Tradicia angla poemo; elangliĝis Mateo McLAUCHLIN ---- Vidu ankaŭ: Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Kalendaro > Gregoria Kalendaro kategorio:Kalendaro als:Gregorianischer Kalender ja:グレゴリオ暦 ko:그레고리력 ms:Kalendar Gregory simple:Gregorian calendar th:ปฏิทินเกรกอเรียน

Brazilo

Geografio > Ameriko > Sudameriko > Brazilo ----
---- Brazilo estas la kvina plej granda lando en la mondo laŭ surfaco (post Rusio, Ĉinio, Kanado, kaj Usono), kaj la kvina plej granda en la mondo laŭ loĝantaro (post Ĉinio, Barato, Usono, kaj Indonezio). La unua eksteramerikano kiu "malkovris" hodiaŭan Brazilon, estis la portugalo Pedro ÁLVARES CABRAL en 1500. Pro tio en Brazilo oni parolas la portugalan, kaj la lando havas grandan rasan kaj kulturan diversecon. La portugaloj intermiksiĝis kun la indiĝenoj. Al ili aldoniĝis afrikaj negroj, alportitaj dum la kolonia periodo ĝis 1888. Al ĉiuj aliĝis enmigrintoj el pli ol 50 landoj, precipe de Eŭropo kaj Japanio. Brazilo havas kvin geografiajn regionojn: la Norda Regiono, karakterizata per grava ekologia sistemo, la Amazona Arbaro, kaj la Amazono, la plej granda rivero en la mondo; la Nordorienta Regiono, karakterizata per iomete arida klimato landinterne kaj pli mildajn temperaturojn marborde; la Centrokcidenta Regiono, karakterizata per vastaj savanoj kaj per la Pantanalo, grandega marĉa regiono kiu entenas riĉan faŭnon kaj flaŭron; la Sudorienta Regiono, kiu estas la plej industrialigita regiono de la lando, kie troviĝas, interalie, la bela urbo Rio-de-Ĵanejro kaj la potenca San-Paŭlo, financa centro de la lando, kaj Ouro Preto (esp-e, Nigra Oro), kie oni povas vidi la verkojn de Aleijadinho, la plej grava baroka skulptisto en Brazilo; kaj, finfine, la Suda Regiono, karakterizata de montara pejzaĝo kaj forta eŭropeca kulturo pro la plurlandaj enmigrintoj tie loĝantaj, kaj kie estas unu el plej elstaraj akvofaloj de la mondo, Igŭacuo, deklarita de Unesko kiel mondheredaĵo pro sia natura beleco. ---- Loko: 10 Su, 55 Ok (centra kaj orienta Sudameriko) Areo: 8.456.510 km²
semotaŭga: 5 % Loĝantaro: 172.860.370 (julio 2000, takso) % urbana: 81 % (2000)
homoj po kv. km: 20,4 (2000)
homoj po kv. km da semotaŭga tero: 408,8 (2000)
kreskado en procentoj: 0,94 % (2000, takso)
naskoj: 18,84 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 9,37 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: -0,03 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 38,04 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 2,13 infanoj naskita po virino (2000, takso)
meza vivo longeco: 62,94 jaroj (58,54 viroj, 67,56 virinoj) (2000, takso) Ĉefurbo: Braziljo
La plej grandaj urboj: milionoj en 2000: Etnoj: 55-%-e eŭropana (el Portugalio, Germanio, Italio, Hispanio, Pollando), 38-%-e miksita (eŭropana kaj afrikana), 6% afrikana, 1% aliaj ( japana, araba, amerikana).
Religio: 80% katolikismo, protestantismo, spiritismo
Lingvoj: la portugala (oficiala), hispana (ĉe landlimoj), japana lingvo (dua plej parolata lingvo), itala lingvo, germana lingvo, nederlanda lingvo kaj indiĝenaj lingvoj (ĉefe la gvarania lingvo). 99 % de brazilanoj havas la portugalan kiel patrinan lingvon.
alfabeta: 83,3% (83,3% viroj, 83,2% virinoj) (1995, takso) Registaro: demokratio.
sendependiĝo: la 7-a de septembro 1822 de Portugalio
Organizoj: UNO (1945)
konstitucio: la 5-an de oktobro 1988 Ekonomio: 270 Gd (1998, takso)
po kapo: 1,56 kd (1998, takso)
kreskado en procento: 0,8% (1999, takso)
inflacio: 5 % (1999), 1094% (1994)
senokupa: 7,5 % (1999) Valuto: 1 realo (R$) Flago: Montras cielglobon en flava rombo sur verda fono, kun la moto "ordem e progresso" (ordo kaj progreso) eltirita el Pozitivismo. ---- right Subŝtatoj: 1-Akro, 2-Alagoaso, 3-Amapao, 4-Amazonio, 5-Bahio, 6-Cearao, 7-Espirito-Santo, 8-Gojaso, 9-Maranjo, 10-Mato-Groso, 11-Suda Mato-Groso, 12-Minas-Ĝerajso, 13-Parao, 14-Paraibo, 15-Paranao, 16-Pernambuko, 17-Piaŭio, 18-Rio-de-Ĵanejrio, 19-Norda Rio-Grando, 20-Suda Rio-Grando, 21-Rondonio, 22-Rorajmo, 23-Sankta Katarino, 24-San-Paŭlio, 25-Serĝipo, 26-Tokantinso kaj 27-Federacia Distrikto

Esperanto-Movado

Vidu
- Brazilo: Frua Esperanto-movado (antaŭ la Dua Mondmilito)
- Brazilo: Nuna Esperanto-movado (post la Dua Mondmilito)

Vidu Ankaŭ

Historio de Brazilo Igŭacuo Itajpu Listo de urboj de Brazilo Prezidento de Brazilo Landnomoj Brazila ekstera politiko

Eksteraj ligoj

[http://www.aleph.com.br/kce/brazilo.htm Regionoj de Brazilo] [http://www.curitiba-brazil.com Curitiba Brazil]; angle. [http://www.geographicguide.com/brazil.htm bildoj pri Brazilo]; ! fiu-vro:Brasiilia ja:ブラジル ko:브라질 ms:Brazil simple:Brazil th:ประเทศบราซิล zh-min-nan:Pa-se

1609

Historio > Jarcentoj > 17-a jarcento > 1609 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1609 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Nordameriko : Hudsonan Riveron vizitas brito Henry HUDSON.
- Nordameriko : Franca esploristo Samuel DE CHAMPLAIN pretendas Vermonton por la reĝo de Francio.
- Italio : Galileo turnas teleskopon ĉielen.
- Ĉeĥio : Prago : libron Nova Astronomia eldonas Kepler.

Naskiĝoj


- 5-a de oktobro : Paul FLEMING

Mortoj


- ----
1604 | 1605 | 1606 | 1607 | 1608 | 1609 | 1610 | 1611 | 1612 | 1613 | 1614
16-a jarcento - 17-a jarcento - 18-a jarcento
ko:1609년

Paul FLEMING

Literaturo > Germanlingva Literaturo > Paul FLEMING < Germana Lingvo < Latino ---- Paul Fleming [paŭl fleming] (naskiĝis la 5-an de oktobro, 1609 en Hartenstein, Ercmontaro, mortis la 2-an de aprilo, 1640 en Hamburgo) estis germana poeto. Influite de Francesco PETRARCA kaj Martin OPITZ, li verkis sonetojn, poemojn kaj kantojn en la germana kaj la latina lingvo. Nuntempe li estas konsiderata grava reprezentanto de la Baroko.

Listo de verkoj


- Rubella seu Suaviorum Liber (1631)
- Klagegedichte vber das unschüldigste Leiden unsers Erlösers undt Todt Jesu Christi (1632)
- Prodromus (eld. 1641)
- Teutsche Poemata (eld. 1646)

En Esperanto aperis

Fidela koro ; Ravas min libero-gajn’ ; Kiel kisi ; Odo ; Al si
En: Germana antologio. – Gerlingen : Bleicher, 1985. – p. 286-290

1713

Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1713 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1713 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


-

Naskiĝoj


- Nicolas Louis de LA CAILLE
- 5-a de oktobro: Denis DIDEROT
- 24-a de novembro : Irlando: Laurence STERNE

Mortoj


- 8-a de januaro : Arcangelo CORELLI ----
1708 | 1709 | 1710 | 1711 | 1712 | 1713 | 1714 | 1715 | 1716 | 1717 | 1718
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1713년

Denis DIDEROT

Filozofio > Klerismo > Denis DIDEROT < Franclingva Literaturo Franclingva Literaturo Denis DIDEROT [deNI dideRO], (1713-1784), estis verkisto kaj filozofo franca.

Biografio

Denis DIDEROT naskiĝis en Langres (Ĉampanjo-Ardenoj) je la 5-a de oktobro 1713. Post studadoj en la "Kompanio de Jesuo", li vivas malrektan kaj malriĉan vivon dum kelkaj jaroj. Tiam li trankviliĝas kaj vivas pli ordinaran vivon. Frue, li turnas sin for de katolikismo, kaj eĉ fariĝas kontraŭulo de tiu religio, skribante kompletan kritikon. Post mallonga diista periodo, li fariĝas ateistano, kaj akiras materialistan vidon de la mondo. Tial Diderot disvolvas tezojn proksimajn de Fatalismo: por ekzemplo, ke voleco estas meĥanika, kaj nia sento de libereco nur iluziono. Liaj ideoj aperas en 1749, en la "Letero pri la blinduloj por tiuj kiuj vidas" (france "Lettre sur les aveugles à l'usage de ceux qui voient"). Pro tiu skribaĵo, li estas enprizonigita en la fortiko de Vincennes, apud Parizo, dum tri monatoj. Li fariĝas unu el la plej gravaj filozofoj de la Jarcento de la Lumoj, tiu kiu realigos la enciklopedian idealon de la Klerismo. Li inventas la kritikon pri artoj ("Salonoj", france "Salons", inter 1759 kaj 1781), kaj li proksimigas sciencon kaj metafizikon (Letero pri la blinduloj). Lia famo plejparte rilatas al la Enciklopedio, kiun li verkis kun Jean d'Alembert. Li mortas en Parizo je la 31-a de julio 1784. Sia korpo ripozas en la preĝejo Saint-Roch.

Senvalorigo de la verko de Diderot dum la 19-a jarcento

La graveco de la verko de Diderot ne ĉiam ĝuste valoris, ekzemple en la 19-a jarcento. Tio rilatas unue al grava miskompreno de lia verko, kiu ŝajnas fuŝa al iuj. Fakte, tio estis intenco de Diderot mem: li ne volis verki kiel la klasikaj verkistoj. Lia verko estas aŭdaca kaj havas sian propran koherecon. Due, multe da liaj tekstoj ne estis eldonitaj dum lia vivo ; kelkaj el ili estis eĉ nur eldonitaj en la 20-a jarcento. Nur ekde tiu jarcento oni povas havi kompletan ideon pri Diderot. Liaj kunvivantoj konis lin ĉefe pro lia laboro en la Enciklopedio, ĉar li inventis novan teatran stilon ("dramo") kaj verkis romanon (La maldiskretaj juveloj, france Les bijoux indiscrets), kaj pro kelkaj filozofiaj skribaĵoj. Kelkaj el liaj plej gravaj verkoj, ekzemple Jacques le Fataliste kaj Le neveu de Rameau, estos konitaj de la publiko nur multe da jaroj post lia morto, ĉar ili ne estis eldonitaj dum lia vivo. Eble li decidis tion li mem. Nuntempe, nia scio pri la verko de Diderot estas pli kompleta danke al la malkovro de multe da liaj manuskriptoj en Sankt-Peterburgo, kie Diderot serĉis kunlabori kun Katarino la 2-a de Rusio (la reĝino aĉetis liajn manuskriptojn).

Bibliografio


- Essai sur le mérite et la vertu, verko de Shaftesbury, tradukita kaj komentita de Diderot (1745)
- Pensées philosophiques, eseo (1746)
- La promenade du sceptique (1747)
- Les bijoux indiscrets, romano (1748)
- Lettre sur les aveugles à l'usage de ceux qui voient (1749)
- La Enciklopedio, kolektiva verko estrante de Diderot (1750-1765)
- Lettre sur les sourds et muets (1751)
- Pensées sur l'interprétation de la nature, eseo (1751)
- Le fils naturel (1757)
- La religieuse, romano (1760)
- Le neveu de Rameau, autobiografio (1761 ?)
- Entretien entre D'Alembert et Diderot (1769)
- Le rêve de D'Alembert, eseo (1769)
- Suite de l'entretien entre D'Alembert et Diderot (1769)
- Paradoxe sur le comédien (1769 ?)
- Apologie de l'abbé Galiani (1770)
- Principes philosophiques sur la matière et le mouvement, eseo (1770)
- Entretien d'un père avec ses enfants (1771)
- Jacques le Fataliste et son maître, romano (1771-1778)
- Supplément au voyage de Bougainville (1772)
- Histoire philosophique et politique des deux Indes, kunlaborita kun Raynal (1772-1781)
- Voyage de Hollande (1773)
- Eléments de physiologie (1773-1174)
- Réfutation d'Helvétius (1774)
- Observations sur le Nakaz (1774)
- Essai sur les règnes de Claude et de Néron (1778)
- Lettre apologétique de l'abbé Raynal à Monsieur Grimm (1781)
- Aux insurgents d'Amérique (1782) DIDEROT Denis ja:ドゥニ・ディドロ ko:드니 디드로

1830

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1830 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1830 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Belga Reĝlando sendependiĝas de Nederlando.
- Usono : La Indiana Formova Akto donis la landon de Oklahomo al kvin triboj de indiĝenoj.
- Eko de Mormonismo en Usono

Naskiĝoj


- 15-a de marto : Paul HEYSE
- 18-a de aŭgusto : Francisko Jozefo la 1-a
- 8-a de septembro : Frederic MISTRAL
- 13-a de septembro : Marie VON EBNER-ESCHENBACH
- 5-a de oktobro : Chester A. ARTHUR

Mortoj


- 17-a de januaro : Wilhelm WAIBLINGER
- 18-a de septembro : William HAZLITT
- Papo Pio la 8-a ----
1825 | 1826 | 1827 | 1828 | 1829 | 1830 | 1831 | 1832 | 1833 | 1834 | 1835
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1830년

1860

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1860 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1860 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 3-a de aprilo : La unua livero de la Poneo-Ekspreso, usona transkontinenta poŝtservo.
- 20-a de decembro : Sud-Karolino secesiis el la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko.

Naskiĝoj


- 29-a de januaro : Rusio : Anton ĈEĤOV
- 19-a de marto : Fernand DORÉ
- 15-a de julio : Emmanuel ROBERT
- 23-a de julio : Adolf SCHMIDT
- 26-a de aŭgusto: Aleksandro DAMBRAUSKAS
- 5-a de oktobro: William HARVEY
- 14-a de novembro: John J. BOUTWOOD

Mortoj


- 29-a de januaro : Ernst Moritz ARNDT, germana sciencisto kaj verkisto ----
1855 | 1856 | 1857 | 1858 | 1859 | 1860 | 1861 | 1862 | 1863 | 1864 | 1865
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1860년

William HARVEY

EdE-H William HARVEY (harvi), anglo, eksŝtatoficisto (en administrejo de skotaj malliberejoj). Naskiĝis en la 5-a de oktobro 1860 en Coggeshall. LK. Estis sekr. de la 18-a UK, prez. de Edinburgha ES (3-foje), prez. de Skota EF, dumlonge vicprez. kaj sekr. de la Ekzamena Komitato de BEA, unu el la tri kompilintoj de la "Edinburgh" Vortaro, tralegis presprovaĵojn de la Biblio en Esperanto, verkis artikolojn aŭ tradukojn por Lingvo Int., Literaturo, Heroldo, Int. Scienca Asocio, ktp. Faris multajn prop. paroladojn.

1884

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1884 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1884 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 1-a de januaro: Fondita la Brazila Spiritisma Federacio
- 23-a de marto : Cearao malpermesis sklavecon.
- 1-a de majo : Eko de ĝenerala striko en Usono, kiu atingis okhoran labortagon, festata tutmonde kiel Tago de la Laboro, precipe en socialismaj landoj.
- Kreita planlingvo Blaia Zimodal
- Unua Volapukista Kongreso en Friedrichshafen.
- Namibio iĝas Germana kolonio kun nomo Okcidenta Germana Afriko.
- Aŭstrio-Hungario:
- Observa turo konstruita en monto Klinovec.
- Ekkonstruo Urba Teatro de Karlovy Vary.
- Fondo de Unuiĝo kanada de rugbe-piedpilko.
- Fondita la Eklezio de Testigoj de Jehovo.
- Fondita la Unión Católica de Argentina.

Naskiĝoj


- Ĉeĥio: Eduard KŰHNL
- Ĉinio: SIFO
- Brazilo : Kampinaso : CAMPOS SALLES
- Rudolf BULTMANN
- 2-a de januaro : Paul BOULET
- 7-a de januaro : Juan BARCELO ANDREU
- 25-a de marto : Montagu Christie BUTLER
- 13-a de marto : Oskar LOERKE
- 6-a de aprilo : Walter HUSTON, aktoro
- 12-a de aprilo : Otto MEYERHOFF, biokemiisto nobelpremiota en 1922.
- 8-a de majo : Lamar, Misurio, Usono: Harry S. TRUMAN, tridek-tria prezidonto de Usono.
- 14-a de majo : Claude DORNIER, projektisto de flugmaŝinoj.
- 28-a de majo : Eduard BENES, politikisto.
- 20-a de junio : Germanio : Johannes Heinrich SCHULTZ
- 21-a de junio : Claude AUCHINLECK, brita soldato
- 7-a de julio : Germanio : Lion FEUCHTWANGER
- 12-a de julio : Amedeo MODIGLIANI, artisto
- 15-a de julio: Agnes BOGH-HOGSTED
- 23-a de julio : Emil JANNINGS, aktoro
- 26-a de julio : Aldous HUXLEY, brita verkisto
- 5-a de aŭgusto : Modesto Eugenio CAROLFI
- 24-a de aŭgusto: Agost MARCZELL
- 29-a de aŭgusto : Ehm WELK, verkisto
- 5-a de oktobro: Georges WARNIER
- 31-a de oktobro : Jean COUTEAŬ
- 29-a de novembro : Claudius COLAS
- 14-a de decembro : Erich PONTO
- Eŭropo : Wilhelm REICH, malkovronto de la orgono
- František VANĚK, ĉeĥa esperantisto

Mortoj


- 12-a de majo : Bedrich SMETANA.
- 11-a de novembro : Alfred Edmund BREHM.
- Carl Richard LEPSIUS, lingvisto.
- Alice Hathaway LEE, edzino de Theodore ROOSEVELT. ----
1879 | 1880 | 1881 | 1882 | 1883 | 1884 | 1885 | 1886 | 1887 | 1888 | 1889
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1884년 simple:1884

1917

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1917 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1917 post Kristo okazis, inter alie:

Eventoj


- 16-a de aprilo : Pollando : Entombigo de Zamenhof;
- 31-a de oktobro: Urbo Rio-de-Ĵanejro homaĝis Zamenhof per strata nomo.
- Saldanha Jorge de CARREIRA estis la unua Esperantista oficiro, kiu havis la permeson oficiale uzi la Esperantan distingilon sur sia maniko.
- Eklernis Esperanton: Karl KULTMAN;
- Rusio : Je la 23-a de februaro komenciĝis la Rusa Revolucio. La caro renversitas. Aleksandr POSTNIKOV liberigita. Je la 7-a de novembro, Lenino prenas la regon de la unua komunisma ŝtato de la mondo - iompostiome iĝonta la Soveta Unio.
- 5-a de februaro: Meksiko akiras sian konstitucion.
- 6-a de decembro: Finnlando proklamas sin sendependa de Rusio.
- Kreitaj planlingvoj American, Mundelingvo kaj Etem.

Naskiĝoj


- 25-a de januaro: Jânio QUADROS
- 25-a de februaro : Anthony BURGESS
- 29-a de majo : John F. KENNEDY
- 5-a de oktobro : SZABÓ Magda, Hungario
- 21-a de decembro : Heinrich BÖLL,Germanio
- TAKÁCS Elza
- Alcibiades GONZÁLEZ MEANA

Mortoj


- 31-a de marto : Emil Adolf VON BEHRING
- 14-a de aprilo : Ludwik Lejzer ZAMENHOF, iniciatinto de Esperanto mortis en Varsovio, Pollando.
- 20-a de septembro : Emile BOIRAC
- 15-a de oktobro : Mata Hari, Francio
- 30-a de decembro: Nikolaj Aleksandroviĉ KAZI-GIREJ ----
1912 | 1913 | 1914 | 1915 | 1916 | 1917 | 1918 | 1919 | 1920 | 1921 | 1922
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1917年 ko:1917년 simple:1917 th:พ.ศ. 2460

SZABÓ Magda

Literaturo > Hungarlingva Literaturo > SZABÓ Magda ---- hungara aŭtorino de prozo, poezio, dramoj, eseoj kaj infanlibroj (
- je la 5-a de oktobro 1917 en Debrecen) Famaj verkoj:
- Freskó / 1958 ("Fresko")
- Az őz / 1959 ("La kapreolo")
- Disznótor/ 1960 ("Buĉfesto")
- Pilátus / 1963 ("Pilato")
- Katalin utca / 1969 ("Katalina-strato")
- Abigél / 1970 ("Abigela")
- Régimódi történet / 1971 ("Eksmoda historio")
- Béla király / 1984 ("Reĝo Béla")
- Az ajtó / 1987 ("La pordo")
- A félistenek szomorúsága / 1992 ("La malgajeco de duondioj")
- Für Elise / 2002 Jeno aperis en Esperanto: La rolo / Trad. TÁRKONY Lajos En: Hungara antologio. 1983; p.399 - 401 Kategorio:Hungaraj verkistoj

Hungario

Geografio > Eŭropo > Hungario ---- Hungario - Magyarország [MÅdjårorsag] estas lando en Mez-Eŭropo. Najbaraj landoj estas Slovakio, Ukrainio, Rumanio, Jugoslavio (Serbio), Kroatio, Slovenio kaj Aŭstrio.
Kiel ĉefurbo de Hungario rolas Budapeŝto (kun 2.076 mil enloĝantoj). Pliaj grandaj urboj estas Debrecen (212 mil), Miskolc (212 mil), Szeged (182 mil), Pécs (177 mil).
El la landa loĝantaro de 10,2 milionoj da homoj 99% estas hungaroj. La plej disvastigitaj religioj estas katolikismo kaj protestantismo.

Vidindaĵoj

Ĉeestas 8 lokoj en Hungario en la listo de la Monda Kulturheredaĵo de UNESKO (la datoj signifas la registron al la listo):
- en Budapeŝto:
  - bordo de la Danubo kaj la mezepoka fortikaĵa kvartalo en Buda, kun la pontoj, Gellért-monto, Tabán kaj Parlamentejo, 1987
  - Andrássy-avenuo de Erzsébet tér (Elizabeta Placo) ĝis Hősök tere (Placo de herooj), 2002
- en Okcident-Hungario:
  - Benediktanaj abatejo kaj preĝejo en Pannonhalma, la Jarmila Monumento, la Stacioj de la Kruco kaj la Sankta-Maria Kapelo, 1996
  - areo de Lago Fertő/Neusiedlersee (kune kun Aŭstrio), 2001
- en Sud-Hungario:
  - komplekso de frukristanaj monumentoj en Pécs, la tombeja halo kun pentritaj kameroj, 2000
- en Orient-Hungario:
  - Hollókő, kun 55 aŭtentikaj (tradiciaj) domoj en la malnova vilaĝo inter la Cserhát-montetoj, 1987
  - stalaktita grotosistemo Aggtelek, etendiĝanta en Slovakion, 1995
  - Nacia Parko Hortobágy, la Puszta, unu el la plej grandaj protektitaj mallongaherbaj ebenaĵoj en Eŭropo, kun la Naŭ-trua Ponto en Hortobágy, la Hortobágy-Ĉardo kaj la Kamparana Muzeo, 1999
  - la vinproduktanta regiono de Tokaj, 2002 Ankaŭ estas konata la Balatona lago kun la Malgranda Balatono, inter aliaj kulturhistoriaj kaj naturaj heredaĵoj. – Vidu ankaŭ la artikolon pri Budapeŝto.

Politiko de Hungario

La Prezidento de la Respubliko estas elektata de la parlamento por 5 jaroj, tiu rolo estas nur reprezenta, la vera potenco estas en la manoj de la parlamento. La ĉefministro (gvidanto de ministroj) respondecas pri la agado de la registaro. Li elektas la ministrojn kaj decidas pri iliaj demisioj. La parlamento estas unukamera kun 386 parlamentanoj. La parlamentaj balotadoj sinsekvas ĉiun 4-an jaron laŭleĝe kaj la partioj devas atingi 5% por reprezentiĝi en la parlamento.
La du partioj de la nun reganta koalicio en Hungario (ekde 2002) estas: Hungara Socialista Partio (hungare Magyar Szocialista Párt, mallong. MSZP, pron. emespe') kaj la Asocio de Liberaj Demokratoj (hungare Szabad Demokraták Szövetsége mallonge SZDSZ pron. esde'es).
Konstitucia juĝejo 15-membra povas defii leĝojn, kiuj ne konformas kun la konstitucio.

Administra subdivido

La lando Hungario estas dividita je 19 departementoj, kiuj estas Bács-Kiskun, Baranya, Békés, Borsod-Abaúj-Zemplén, Csongrád, Fejér, Győr-Moson-Sopron, Hajdú-Bihar, Heves, Jász-Nagykun-Szolnok, Komárom-Esztergom, Nógrád, Pest, Somogy, Szabolcs-Szatmár-Bereg, Tolna, Vas, Veszprém kaj Zala.
La ĉefurbo Budapeŝto estas aparta departemento.
Oni planas reorganizi tiujn ĉi mezgrandajn administrajn unuojn de Hungario je 5–8 pli grandaj regionoj, tiel celante pli bonefike akiri monon el Bruselo. Bruselo

Historio de Hungario

La madjaroj (nomataj kelkfoje la paganaj hungaroj) alvenis en la Karpat-basenon sub la gvido de la ĉeftribestro, Arpado (hungare Árpád). Tio okazis fine de la 9-a jarcento (895), poste la madjaroj disrajdis (komisiite kelkfoje de fremdaj reĝoj) prirabi okcidentan Eŭropon. Tio daŭris ĝis 955, kiam germanoj haltigis la madjarojn en la batalo de Augsburg. La reĝa Hungario fondiĝis en 1000 aŭ 1001, kiam la papo donis kronon por la reĝo Stefano la 1-a (Stefano la Sankta). Hungario iĝis forta sendependa lando (fine de la 11-a jarcento okupis Kroation, kiu iĝis parto de Hungario ĝis la la 20-a jarcento). La lasta viro de la Arpad-dinastio mortis en 1301, poste en Hungario regis diversaj dinastioj. La ora epoko de Hungario finiĝis en la 16-a jarcento, kiam la hungaroj malvenkis en bataloj kontraŭ la turkoj (1526, batalo de Mohács). La lando estis dividita al tri partoj inter Aŭstrio, la Otomana Imperio kaj Transilvanio. Aŭstrio ekokupis la tutan landon fine de la 17-a jarcento. En 1848 komenciĝis liberecbatalo kontraŭ la aŭstroj, kiu estis superita per helpo de rusaj trupoj. Sed tio antaŭhelpis la interkonsenton (egaligon) kun la Habsburgoj kaj kondukis al estiĝo de Aŭstra-Hungara Monarĥio en 1867. Hungario partoprenis en la 1-a Mondmilito je la flanko de la aŭstroj kaj pro tio li perdis grandan parton de la landa teritorio. Hungario sendependiĝis de Aŭstrio la 31-an de oktobro 1918 kun burĝa registaro. Tiu registaro ne volis surpreni la pli novajn postulojn de la entento kaj transdonis la potencon al la komunistoj. Hungario batalis sole kontraŭ la malamikoj, sed en 1919 Rumanio invadis la landon. Oni antaŭhelpis la jepotenciĝon de HORTHY Miklós (guberniestro de Hungario de 1920 ĝis 1944) kaj la lando konsolidiĝis. Hungario partoprenis en la 2-a Mondmilito denove en la flanko de la germanoj (kiuj eĉ okupis la landon en 1944) kaj perdis ĉ. 1 milionon da homoj (multajn judojn) kaj valoregojn de la lando. La rusaj trupoj invadis Hungarion aŭtune de 1944 kaj tute okupis la landon printempe de 1945. La komunistoj en 1948 denove transprenis la tutan regadon kaj regis ĝis 1956, kiam la 23-an de oktobro ekis liberecbatalo kontraŭ la rusoj kaj por la sendependa Hungario, dum gvido de NAGY Imre, ministroprezidento. Rusaj trupoj superis la batalantojn la 4-an de novembro, sub la ombro de la Sueza-krizo. Post la malvenko de la revolucio iĝis ĝenerala sekretario de la komunista partio KÁDÁR János, kiu eĉ ekzekutigis NAGY Imre en 1958. Kádár solidigis la landon per eksterlandaj fortoj (rusaj trupoj kaj monhelpo). Hungario iĝis post la 70-aj jaroj dependa de la eksterlandaj monhelpoj, kio devigis por reformoj. Fine de la 80-aj jaroj fortiĝis la demokrata movado kaj en 1990 oni organizis liberan parlamentan balotadon, en kiu venkis kristandemokratoj, konservativuloj (kiel en 1998). En la jaroj 1994 kaj 2002 venkis la eksa komunista partio en la parlamentaj balotadoj.

Gravaj internaj kaj eksteraj ligoj


- Historio de Hungario
- Listo de Hungariaj reĝoj, prezidentoj
- Listo de hungaraj ĉefministroj
- Listo de urboj de Hungario
- Esperanto-renkontiĝoj en Hungario: IJS, JER
- ELTE
- Hungarlingva Literaturo
- Landnomoj
- famaj hungaroj
- http://www.esperanto.hu
- http://www.hungario.hu
- [http://www.esperanto.hu/turismo/tur-inf.htm turismaj informoj pri Hungario]
- Esperanto-movado

Mapo de Hungario

Dosiero:hu-mapo1.gif Kategorio:Hungario als:Ungarn fiu-vro:Ungari ja:ハンガリー ko:헝가리 ms:Hungary simple:Hungary th:ประเทศฮังการี zh-min-nan:Magyar-kok

1953

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1953 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1953 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 38-a Universala Kongreso de Esperanto en Zagrebo.
- 1-a Landa Kongreso de ELNA
- FonditaJ Kostarika Esperanto-Asocio kaj Mondpaca Esperantista Movado
- Eklernis Esperanton: Hans BAKKER.
- La itala piloto Alberto ASCARI gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.
- Unuiĝintaj Nacioj : Dag HAMMARSKJOLD anstataŭigas Tryggve LIE kiel ĝenerala sekretario.
- Israelo : David BEN-GURION eksĉefministriĝas
- Butano: Nacia asembleo kreitas.
- 1-a de februaro: Nederlando: Inundo de grandaj partoj de la provincoj Zeeland, Zuid-Holland kaj Noord-Brabant; 1836 homoj mortis; pli ol 40000 bestoj pereis.

Naskiĝoj


- 5-a de januaro : Stano MARČEK, esperanto-redaktoro
- 25-a de februaro : José María AZNAR, ĉefministro de hispanio
- 16-a de majo: Pierce BROSNAN
- 24-a de julio: Jorge Luis GUTIÉRREZ
- Abel MONTAGUT
- 8-a de decembro : Kim BASINGER

Mortoj


- 5-a de marto : Sovetunio : Stalino kaj Sergej PROKOFJEV
- 28-a de septembro : Usono : Edwin HUBBLE, astronomo
- 5-a de oktobro : Friedrich WOLF
- 8-a de oktobro : Kathleen FERRIER
- 8-a de novembro : Francio : Ivan BUNIN ----
1948 | 1949 | 1950 | 1951 | 1952 | 1953 | 1954 | 1955 | 1956 | 1957 | 1958
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1953年 ko:1953년 simple:1953 th:พ.ศ. 2496

Friedrich WOLF

Literaturo > Germanlingva Literaturo > Friedrich WOLF < Germana Lingvo ---- Friedrich WOLF [fridriĥ volf] (naskiĝis la 23-an de decembro, 1888, mortis la 5-an de oktobro, 1953) estis germana kuracisto kaj verkisto. Friedrich Wolf naskiĝis en Neuwied, Rejnlando-Palatinato, kiel filo de juda komercisto. En Munkeno, Tübingen, Bonn kaj Berlino li studis medicinon, filozofion kaj arthistorion. Dum la Unua Mondmilito li servis kiel kuracisto ĉe la fronto – kaj fariĝis pacifisto. Unuajn prozaĵojn li publikigis en la jaro 1917. Post la milito li laboris kiel kuracisto en Badeno-Vurtembergo, kie li ĉefe kuracis malriĉulojn. En 1928 Friedrich Wolf aliĝis al la Komunisma Partio de Germanio. Post kiam liaj unuaj verkoj ĉefe reprezentis la ekspresionismon, li ekde la fino de la 1920-aj jaroj verkis pli kaj pli por la celo, ŝanĝi la socion. Lia dramo Cyankali (1929), kritikanta la leĝojn, kiuj malpermesis abortigojn al virinoj en socia mizero, elvokis grandajn diskutojn pri tiu ĉi tabua temo. Per la dramo Professor Mamlock li priskribis la persekuton de judoj. En la jaro 1933 Friedrich Wolf fuĝis de la nazioj. Tra Aŭstrio, Svislando kaj Francio li fine venis al Sovetunio. Li provis atingi Hispanion en 1938, sed en Francio oni kaptis lin kaj portis lin al la koncentrejo de Le Vernet. Ekde 1941 li denove vivis en Sovetunio kaj en 1945 li revenis al Germanio. Post la Dua Mondmilito li dediĉis sin al la verkado kaj al kulturpolitikaj agadoj. De 1949 ĝis 1951 li agis kiel ambasadoro de GDR en Varsovio. Li mortis en sia laborĉambro en Lehnitz apud Berlino. Famiĝis ankaŭ liaj filoj, Konrad WOLF (reĝisoro) kaj Markus WOLF (ĵurnalisto, kiu raportis pri la Nuremberga Militkrima Tribunalo, poste unu el la plej gravaj estroj de la GDRa sekreta servo).

Listo de verkoj


- Langemark (rakonto, 1917)
- Das bist Du (dramo, 1919)
- Der arme Konrad (dramo,1923)
- Kreatur (romano, 1925)
- Cyankali (dramo, 1929)
- Die Matrosen von Cattaro (dramo, 1930)
- Professor Mamlock (dramo, 1933)
- Zwei an der Grenze (romano, 1938)

Tagoj

Historio > Tagoj ----

Tagoj en historio:

laŭ aranĝo de 2005

Sentabele:


- januaro
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- februaro
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, (30)
- marto
  - 1, 2, 3, 4, 5,6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- aprilo
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- majo
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- junio
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- julio
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- aŭgusto
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- septembro
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- oktobro
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- novembro
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- decembro
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31

Vidu ankaŭ


- Tago
- Festa kaj Feria Tago Kategorio:Almanako ja:365日 ko:366일 zh-cn:历史上的今天 zh-tw:歷史上的今天

Katoen

Katoen is een zachte vezel die uit de opperhuid (epidermis) van de zaden van de katoenplant groeit en is eencellig. De vezel wordt doorgaans tot een draad gesponnen, en wordt dan gebruikt om zachte, luchtdoorlatende textiel van te maken. Katoen is een zeer waardevol gewas, omdat slechts ongeveer 10% van het ruwe gewicht bij de verwerking verloren gaat. Als sporen van was, eiwit, en dergelijke worden verwijderd, blijft een natuurlijke polymeer van zuivere cellulose over. Deze cellulose is gerangschikt op een manier die katoen unieke eigenschappen geeft op het gebied van sterkte, duurzaamheid, en absorptie. Elke vezel is samengesteld uit twintig tot dertig laagjes cellulose die keurig om elkaar heen gedraaid zijn. Wanneer de katoenbol (zaaddoos) wordt geopend, drogen de vezels tot gedraaide platte lintvormige draden die met elkaar zijn verbonden. Deze vorm is ideaal voor het spinnen tot een fijn garen. De katoenindustrie leunt zwaar op chemische producten als kunstmest en insecticide, waardoor de teelt niet erg milieuvriendelijk is. Sommige landbouwers schakelen over op een meer organische productiemethode, en producten van organische katoen zijn tegenwoordig al beschikbaar.

Geschiedenis

Katoen wordt in gebieden met een tropisch klimaat al duizenden jaren gebruikt om zeer fijn lichtgewicht doek te maken. Onderzoekers beweren dat Egyptenaren in 12.000 voor Christus al katoen hadden, en hebben sporen van katoen gevonden in Mexicaanse grotten (katoenen doek en fragmenten van vezels die met veren en bont waren verweven) die ongeveer 7.000 jaar oud waren. grot Maar de oudste geschreven bron heeft betrekking op Indische katoen. Katoen wordt in India al meer dan drieduizend jaar verbouwd, en er wordt naar verwezen in de Veda's die waarschijnlijk rond 3000 v. Chr. zijn geschreven. Duizend jaar later schreef de grote Griekse historicus Herodotus over Indische katoen: "Er zijn daar bomen die in het wild groeien, en het fruit daarvan is een wol die mooier en beter is dan die van schapen. De Indiërs maken hun kleren van deze boomwol." De Indische katoenindustrie raakte in verval ten tijde van de Britse industriële revolutie. De uitvinding van de Spinning Jenny (1764) en de spinmachine van Richard Arkwright (1769) maakten goedkope massaproductie in het Verenigde Koninkrijk mogelijk. De productiecapaciteit wer