Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
6-a De Junio

6-a de junio

---- Historio > Tagoj > la 6-a de junio ---- La 6-a de junio estas la 157-a tago de la jaro (la 158-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 208 tagoj restas. Je la 6-a de junio okazis, interalie:

Eventoj


- 1683 : Oksfordo : Muzeo Ashmolean malfermiĝis
- 1809 : Svedio enkondukis la konstitucion de 1809
- 1976 : Tumultoj ĉe Soweto en Sud-Afriko

Naskiĝoj


- 1599 : Diego VELÁZQUEZ, pentristo
- 1606 : Pierre CORNEILLE
- 1799 : Aleksander PUŜKIN, poeto
- 1850 : Karl Ferdinand BRAUN, fizikisto, nobelpremiita pro fiziko 1909
- 1868 : Robert Falcon SCOTT, esploristo
- 1875 : Thomas MANN, germana verkisto, nobelpremiita pro literature en 1929
- 1879 : Artur DEGEN
- 1934 : Alberto la 2-a, sesa kaj nuna reĝo de la belgoj
- 1939 : Louis ANDRIESSEN, nederlanda komponisto
- 1956 : Bjorn BORG, sportisto (teniso)

Mortoj


- 1831 : Jeremy BENTHAM, filozofo
- 1843 : Friedrich HÖLDERLIN, germana verkisto
- 1891 : Sir John A. MACDONALD, la unua ĉefministro de Kanado
- 1946 : Gerhart HAUPTMANN
- 1961 : Carl Gustav JUNG, psikologo
- 1968 : Robert F. KENNEDY, usona senatano kaj prokuro
- 1983 : Hans LEIP
- 1987 : ISAMU Yamaga
- 2005 : Anne BANCROFT

Specialaj tagoj kaj festoj


- Nacia tago de Svedio ---- Vidu ankaŭ:
- Historio - Tagoj. ja:6月6日 ko:6월 6일 simple:June 6 th:6 มิถุนายน

Historio

La historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio. (NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.) ---- :Historio de Scienco kaj Teknologio

Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)

:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj

Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj

: datadmetodoj - arĥivoj

Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj

:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -

Bataloj Famaj

Civilizoj

:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro

Dinastioj

vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)

Historio de kontinentoj


- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo

Kalendaroj

:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro

Imperioj

Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj) :Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio

Mapoj

:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500] Vidu ankaŭ: Geografio Diaoyu-Insularo De Ĉinio

Militoj

vidu la Listo de militoj

Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj

Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj

Okazintaĵoj

:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto

Regionoj

:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp

Rolantoj

:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj

Tempordigo: Famaj aŭ klasikaj epokoj:
- Inter-du-milita epoko (Eŭropo, 20 jarcento)
- "Jarcento de Ludoviko la 14-a (Francio 17-a jarcento)
- Mezepoko
- Renesanco (Eŭropo 15-a jarcento -Italio - aŭ 16-a jarcento - aliaj landoj)

Historio enklasigata laŭ dato


- Jarcentoj
  - 19-a jarcento
  - 20-a jarcento
  - 21-a jarcento
  - ...
- Tagoj
  - januaro
    - 1, 2, 3, ... Komparu kun:

arkeologio, analo... fiu-vro:Aolugu ja:歴史 ko:역사 ms:Sejarah simple:History th:ประวัติศาสตร์ zh-min-nan:Le̍k-sú

Tagoj

Historio > Tagoj ----

Tagoj en historio:

laŭ aranĝo de 2005

Sentabele:


- januaro
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- februaro
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, (30)
- marto
  - 1, 2, 3, 4, 5,6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- aprilo
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- majo
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- junio
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- julio
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- aŭgusto
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- septembro
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- oktobro
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- novembro
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- decembro
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31

Vidu ankaŭ


- Tago
- Festa kaj Feria Tago Kategorio:Almanako ja:365日 ko:366일 zh-cn:历史上的今天 zh-tw:歷史上的今天

1683

Historio > Jarcentoj > 17-a jarcento > 1683 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1683 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Aŭstrio, Vieno : Jan SOBIESKI el Pollando venkas la turkan armeon.
- Britio, Oksfordo : Muzeo Ashmolean malfermiĝis.
- Petro la 2-a iĝis reĝo de Portugalio

Naskiĝoj


- 14-a de januaro : Gottfried SILBERMANN

Mortoj


- Afonso la 6-a de Portugalio ----
1678 | 1679 | 1680 | 1681 | 1682 | 1683 | 1684 | 1685 | 1686 | 1687 | 1688
16-a jarcento - 17-a jarcento - 18-a jarcento
ko:1683년

Muzeo Ashmolean

Britio > Oksfordo > Muzeo Ashmolean ----
http://en.wikipedia.org/upload/8/89/Ashmolean_museum.jpg
La Muzeo Ashmolean troviĝas en Oksfordo, Anglio. Ĝi malfermiĝis la 6-an de junio, 1683. Ĝi estis desegnata de Sir Christopher WREN kaj konstruata inter 1678 kaj 1683 kiel konservejo por la kolekto de kuriozaĵoj donacitaj al la Universitato de Oksfordo en 1677 de Elias ASHMOLE. La kolekto enhavas kuriozaĵojn kolektitajn de Ashmole mem kaj hereditajn de John TRADESCANT kaj lia filo ankaŭ nomita John. La kolekto inkludis antikvajn monerojn, librojn, gravuraĵojn, geologiajn kaj zoologiajn specimenojn – unu el ili estis la remburita korpo de la lasta dido iam vidita en Eŭropo. Bedaŭrinde en 1755 ĝia kondiĉo estis tiom malbona ke oni detruis ĝin esceptinte la kapon kaj unu ungon. Nuntempe la malnova konstruaĵo estas la Muzeo de la Historio de Scienco kaj enhavas grandan kolekton de sciencaj instrumentoj donacita al la universitato de Lewis EVANS, inkluzive la plej grandan kolekton en la mondo de astrolaboj. La nuntempa konstruaĵo datas de 1845. Ĝi desegniĝis de Charles COCKERILL en klasika stilo kaj situas en strato Beaumont (Beaumont Street). La Taylorian Institute, la fako de modernaj lingvoj, uzas unu alon de la konstruaĵo. La muzeo mem enhavas la kolektojn de Elias Ashmole, patro kaj filo John Tradescant kaj grandegajn kolektojn de arkeologiajn specimenojn kaj belartaĵojn. Ĝi posedas unu el la plej bonaj kolektoj de antaŭ-Rafaela arto. Lastatempe oni multe modernigis la internon de la muzeo kaj ĝi nun havas restoracion kaj butikon. La biblioteko Sackler, malfermita en 2001 permesis la pligrandigon de la librokolekto, ĉefe per libroj pri la klasikaĵoj kaj antikva historio. Kategorio:Muzeoj

1809

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1809 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1809 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Finnlandon prenis Rusio.
- Unua fabriko de papero en Brazilo.
- Napoleono invadis Slovenion, kiu apartenis al Habsburga Imperio kaj kreis la Ilirajn Provincojn, kies Ljubljano estis la ĉefurbo.

Naskiĝoj


- 4-a de januaro : Francio: Louis BRAILLE, inventinto de la brailla alfabeto por blinduloj
- 19-a de januaro : Usono : Edgar Allan POE, usona verkisto
- 12-a de februaro : Anglio : Charles DARWIN, brita esploristo.
- 12-a de februaro : Abraham LINCOLN, usona prezidanto.
- 13-a de junio : Heinrich HOFFMANN, germana kuracisto kaj verkisto
- 5-a de aŭgusto : Alfred, Lord TENNYSON
- 29-a de decembro : William Ewart GLADSTONE

Mortoj


- 31-a de majo : Joseph HAYDN, aŭstra komponisto.
- 8-a de junio : Thomas PAINE ----
1804 | 1805 | 1806 | 1807 | 1808 | 1809 | 1810 | 1811 | 1812 | 1813 | 1814
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1809년 simple:1809

Svedio

Geografio > Eŭropo > Nordio > Skandinavio > Svedio ---- Dosiero:se.gif (svede Sverige [sverje], antaŭe ankaŭ Sverge; latine Suecia; pranordie Sviþjoð) Lando en Norda Eŭropo, en la orienta parto de la Skandinava duoninsulo.
- Landkodo: SE.
- E-nomo: [a] Svedujo, Svedlando; [o] Sveda Reĝlando.
- Nacia nomo: Konungariket Sverige.
- Areo: 449.964 kv.km.
- Politika sistemo: konstitucia monarkio.
- Ŝtatestro: reĝo Carl XVI Gustaf.
- Leĝdona organo: Parlamento (Svede: Riksdagen).
- Ĉefurbo: Stokholmo (754.948 loĝantoj en 2002).
- Urboj: Göteborg (471.267 en 2002), Malmö (254.904 loĝantoj en 2002).
- Adm. divido: 24 regionoj (län).
- Loĝantaro: 8.909.128 (2002), inter ili 92,8% svedoj, 3,6% finnoj.
- Ŝtatlingvo: Sveda
- Oficiale rekonataj lingvoj de malplimultoj: Samea, Finna, Tornival-Finna, Cigana, Jida.
- Kredantoj: Luteranismo.
- GNP: totala - 232 mlrd $; pokapa - 23.750 $.
- Eksporto: aŭtomobilo, ŝtalo, fero, papero.
- Monunuo: sveda krono SEK (= 100 oeroj).
- Organizoj: EU, UNO (1946)
- Nacia himno: Du gamla, du fria (Vi alta, libera)

Esperanto en Svedio


- Esperanto-muzeo

Ĉefregionoj:


- Götaland
- Svealand
- Norrland

Provincoj:


- Ångermanland
- Blekinge
- Bohuslän
- Dalarna
- Dalsland
- Gästrikland
- Gotland
- Halland
- Hälsingland
- Härjedalen
- Jämtland
- Lappland
- Medelpad
- Närke
- Norrbotten
- Skåne
- Småland
- Södermanland
- Uppland
- Värmland
- Västerbotten
- Västergötland
- Västmanland
- Öland
- Östergötland

Gubernioj:


- Blekinge län
- Dalarnas län
- Gävleborgs län
- Gotlands län
- Hallands län
- Jämtlands län
- Jönköpings län
- Kalmar län
- Kronobergs län
- Norrbottens län
- Skåne län
- Södermanlands län
- Stockholms län
- Uppsala län
- Värmlands län
- Västernorrlands län
- Västerbottens län
- Västmanlands län
- Västra Götalands län
- Örebro län
- Östergötlands län

Granda lando, varia klimato

Svedio estas granda lando – en Eŭropo nur Rusio, Ukrainio, Francio kaj Hispanio estas pli grandaj. La distanco de nordo al sudo estas 1600 kilometroj, kio egalas al la distanco Berlino-Moskvo aŭ Nov-Jorko-Minneapolis. En la nordo la vintroj estas longaj, malvarmaj kaj neĝoriĉaj, sed dum la mallongaj someroj la meznokta suno brilas la tutan tagnokton. En la sudo la vintroj estas konsiderinde malpli severaj kaj la someroj pli longaj. Pli ol duono de la surfaco de Svedio estas kovrita de arbaro, plejparte konifera arbaro kun riĉa bestaro. Ĉirkaŭ 100 000 lagoj donas vivon al la pejzaĝo. Ekster la longaj bordoj de Balta maro oriente kaj Norda maro okcidente estas arkipelagoj kun dekmiloj da ŝeroj. Svedio havas landlimojn kontraŭ Norvegio kaj Finnlando. En 2000 estas inaŭgurita la sunda ponto inter Malmö kaj Kopenhago, kaj Svedio pliproksimiĝis al Danlando kaj al la eŭropa kontinento.

Malgranda loĝantaro, sed multaj novaj svedoj

La granda lando havas malgrandan loĝantaron, ĉ. naŭ milionoj. 85 procentoj de la enloĝantoj loĝas en la suda duono de Svedio kun granda koncentriĝo al tri urboj: la ĉefurbo Stokholmo (1,7 milionoj kun antaŭurboj), Gotenburgo ĉe la okcidenta bordo (800 000) kaj Malmö en la sudo (500 000). Svedio longtempe estis etne homogena lando. Antaŭ la komenciĝo de la dua mondmilito la sameoj estis la ununura, klare difinita malplimulto en la lando. Hodiaŭ ĉ. 20 procentoj de la loĝantoj havas eksterlandan devenon, tiel ke ili aŭ naskiĝis ekster Svedio aŭ ke minimume la patro aŭ la patrino naskiĝis eksterlande. Nur dum kaj post la dua mondmilito la enmigro pligrandiĝis. Svedio akceptis grandan nombron da rifuĝintoj dum la militaj jaroj kaj ankaŭ poste malfermis siajn limojn dum politikaj krizoj en aliaj landoj. Nur en 1992 estis akceptitaj 84 000 homoj, la plejmulto el eksa Jugoslavio.

Lingvo

La sveda lingvo apartenas al la norda grupo de la ĝermana lingva familio kune kun la norvega, dana, gotlanda, islanda kaj feroa lingvoj. En Finnlando, kiu dum sescent jaroj estis parto de Svedio, 300 000 homoj parolas la svedan kiel gepatran lingvon. Oficialaj minoritataj lingvoj estas la oficiala finna, la finna dialekto parolata apud la landlimo (meänkieli), la samea -- la leĝo ne klarigas pri kiu el la pluraj sameaj lingvoj temas -- la cigana kaj la jida; en la listo mankas la gotlanda lingvo, eble ĉar la centraj aŭtoritatoj ne komprenis la diferencon inter ĝi kaj la gotlanda dialekto de la sveda lingvo.

Religio

En la 16-a jarcento Svedio nuligis la rilatojn al la romkatolika eklezio kaj dum pli ol kvar jarcentoj havis evangelian luteranan ŝtatan eklezion. La 1an de januaro 2000 la Sveda eklezio sendependiĝis kaj preskaŭ egaliĝis al aliaj kongregacioj (tamen la ŝtatestro devas ankoraŭ, laŭleĝe, havi ĝian konfeson). En 1999 apartenis al la Sveda eklezio 84 procentoj de la loĝantaro. Ekzistas, ekde la 19-a jarcento, en la lando pluraj memstaraj eklezioj kristanaj. Precipe pro enmigrado, estas nun grandaj grupoj de katolikoj, ortodoksaj kristanoj kaj islamanoj; judoj loĝas tie ekde pli ol ducent jaroj, budhanoj ekde ĉirkaŭ kvinde. Ekde la komenco de 1952, la lando havas maksimuman religiliberecon.

Parlamentismo kaj monarĥio

Svedio estas parlamentisma demokratio. La parlamento, ”Riksdagen”, havas ĉambron kun 349 lokoj. Regula balotado okazas ĉiun kvaran jaron kaj la voĉdonrajtiga aĝo estas 18 jaroj. La lokoj en la parlamento dividiĝas proporcie inter la partioj, kiuj ricevas ne malpli ol 4 procentoj de la donitaj balotoj. La socialdemokrata partio formis la registaron dum la plej granda parto de la tempo post la dua mondmilito. Dum la periodoj 1976-82 kaj 1991-94 la landon regis ”burĝaj”, nesocialismaj registaroj. Post la balotado en 1998 Svedio havas socialdemokratan malplimultan registaron kiu en multaj sferoj kunlaboras kun la Maldekstra partio kaj kun la Verduloj. La socialdemokratoj je la balotado de 2002 ricevis 39,8 procentojn de la balotoj kaj la dua partio, la Konservema Koalicia Partio ricevis 15,2 procentojn. La nombroj de la ceteraj kvin partioj estis; Popola partio (liberaluloj) 13,3 procentoj, Maldekstra partio 8,3 procentoj, Kristdemokrata partio 9,1 procentoj, Centra partio 6,1 procentoj kaj la Verduloj 4,6 procentoj. Ĉefministro estas Göran PERSSON. La sveda monarĥio estas nur konstitucia. La devoj de la reĝo kiel ŝtatestro estas ĉefe reprezentaj kaj ceremoniaj. La nuna reĝo Karlo XVI Gustavo (Carl XVI Gustaf) naskiĝis en 1946 kaj apartenas al la dinastio Bernadotte kun radikoj en Francio. Reĝino Silvia estas filino de germana komercisto kaj lia brazila edzino. Plej proksima al la trono estas kronprincino Victoria, naskita en 1977.

Multaj militoj, sed longa paco

Svedio havis la favoron vivi en paco dum preskaŭ 200 jaroj. Sed dum multaj jarcentoj antaŭe la lando partoprenis en fortokonsumantaj konfliktoj kaj longedaŭraj militoj. Vikingoj el Svedio kaj el ceteraj nordiaj landoj vojaĝis ekde ĉirkaŭ 800 kaj dum 250 jaroj poste al fremdaj landoj en vojaĝoj kiuj estis kombinaĵo de komercaj vojaĝoj, rabado kaj elmigrado. La sveda regno formiĝis dum la 12a jarcento. Ĝis la 16a jarcento la limoj inter la nordiaj landoj estis malklaraj. Dum periodo en la 14a jarcento Svedio, Norvegio kaj Danio estis unuigitaj en union. Svedio jam antaŭe konkeris Finnlandon. La fundamento de moderna Svedio estis konstruita en la 16a jarcento. Dum la sekvanta jarcento Svedio evoluis al eŭropa grandpotenco kun kolonioj ĉirkaŭ Balta maro – sed la malgranda lando estis tro malfortika bazo por grandpotenca regno, kaj ĝia disfalo komenciĝis en la 18a jarcento. Sekvis pliaj malsukcesoj. Post milito kontraŭ Rusio en 1808-1809 Svedio devis forlasi Finnlandon. La unuo, en kiu Svedio kaj Norvegio estis partoj ekde 1814, dissolviĝis en 1905. Svedio partoprenis nek en la unua nek en la dua mondmilito, kaj daŭrigis sian eksteraliancan politikon ankaŭ post la paciĝo en 1945. Senalianceco en paco, celanta al neŭtraleco en milito – tio fariĝis la principaro de Svedio. En 2001 la partioj de la parlamento komencis interparolojn pri ”nova sekurecpolitika doktrino, alĝustigita al nova situacio.” Ĉiam estis forta sveda ambicio aktive partopreni en internacia kunlaboro. Forta sveda engaĝiĝo en UN estas fundamento en sveda ekstera politiko. Kun la ceteraj nordiaj landoj – Danio, Finnlando, Norvegio kaj Islando – Svedio havas proksiman kunlaboron en la plej multaj sferoj.

Novaj rilatoj kun la mondo ĉirkaŭanta

La ŝanĝiĝoj en Eŭropo dum la jaroj 1989-91 ŝanĝis la kondiĉojn por la sveda ekstera politiko. La disfaloj en la komunismaj diktaturoj kaj la dissolviĝo de Sovetio kreis situaciojn, kiuj malfermis novajn vojojn por la rilatoj inter Svedio kaj la mondo ĉirkaŭanta. En 1991 Svedio kandidatiĝis pri aliĝo al la Eŭropa Unio (EU) kaj en 1994 oni interkonsentis pri sveda membreco. Post referendumo Svedio aliĝis al EU la 1an de Januaro 1995. Kiam la eŭropa mona unio (EMU) ekfunkciis la 1an de Januaro 1999, Svedio elektis ne partopreni tuj, sed ne neis estontan partoprenon. En aŭgusto 2003 la sveda gento referendumis pri membreco en EMU, sed la plejparto ne akordis kaj Svedio devas atendi kelkaj jaroj por povi havi novan referendumon.

La armeo alĝustiĝas al nova situacio

Dum la jardekoj de la malvarma milito Svedio devis kalkuli kun la ebleco de invadprovo kontraŭ la bordoj de la lando je konflikto inter Varsovia pakto kaj Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo (NATO). La cirkonstancoj ŝanĝiĝis post la malfondo de Varsovia pakto kaj la disfalo de Sovetio. La defendaj fortoj (la armeo), kies fundamento estas ĝenerala militservo por viroj, nun estas malpli granda ol antaŭe. Parlamenta decido de la jaro 2000 signifas ke la nombro de taĉmentoj malkreskos, sed la kvalito kaj la adaptiĝemo kreskos. La aerarmeo estos grava. Estas preteco por sveda partopreno en internacia kontribuado por traktado de krizoj. Dum la pasintaj jaroj pli ol 60 000 svedaj soldatoj servis kiel UN-soldatoj en diversaj lokoj en la mondo. Oni diskutis pri membreco en NATO, sed ĝi ne estas aktuala en la nuna situacio. Svedio aktive partoprenas en Partnereco Por Paco (PPP) kaj en la pacigaj taĉmentoj en eksa Jugoslavio.

Malriĉa lando riĉiĝis

En la mezo de la 19a jarcento Svedio estis unu el la plej malriĉaj landoj de Eŭropo. 70 procentoj el ĝia loĝantaro estis terkulturistoj. Iom pli ol unu jarcenton poste la lando estis unu el la plej riĉaj kaj plej industriigitaj en la mondo, kaj nun nur 2 procentoj laboras pri terkulturado. Dum la jardekoj post la dua mondmilito la sveda ekonomio bone evoluis. La bruta nacia produkto (BNP) kreskis, la lando prosperis kaj oni povis organizi bonstatan socion. En la komenciĝo de la 1990-aj jaroj Svedio tamen alvenis al sia plej serioza krizo post la 1930-aj jaroj. La BNP malkreskis, la sveda krono perdis valoron, la senlaboreco kreskegis kaj la nacia ŝuldo plialtiĝis. La pozicio de Svedio pri bonstato kompare al aliaj landoj malpliboniĝis. Oni komencis vastan reordigon de la sveda ekonomio. En la komenciĝo de la nova jarcento la ŝtataj financoj denove tenas sin en ekvilibro. La ekonomia kresko pligrandiĝis, la inflacio estas moderigita, la ŝtata ŝuldo malpligrandiĝis kaj la realaj salajroj plialtiĝis samtempe kun malplialtiĝo de la senlaboreco. Svedio tre dependas de sia eksporta industrio, kiu donas al la lando signifan troaĵon en la komerca bilanco. Germanio kaj Britio estas la du plej gravaj komercaj partneroj de Svedio – kiam temas kaj pri eksporto kaj pri importo. La sveda produktada industrio plejparte baziĝas sur la plej gravaj enlandaj krudaĵoj, arbaro kaj ferminaĵo. La maŝinindustriaj kompanioj, inkluzive la aŭtokompaniojn, respondecas pri pli ol 40 procentoj de la rafina valoro en sveda industrio. Ligna-, paperkaĉa kaj papera industrioj respondecas pri 20 procentoj. La ono de la ĥemia industrio estas ĉirkaŭ 12 procentoj. La nova informa teĥniko ludas ĉiam pli gravan rolon en la sveda ekonomio kaj Svedio, laŭ multaj esploroj estas unu el la plej gravaj informteĥnikaj industrioj de la mondo. Pli ol ĉiu dua svedo uzas interreton kaj ekzistas pli ol 4 milionoj da porteblaj telefonoj.

Intensa debato pri nuklea energio

Demandoj pri medio ĝenerale estas gravaj en Svedio. Unu el la plej disputvekaj temas pri produktado de energio. Nuklea energio respondecas pri duono de la elektro de Svedio. Post referendumo en 1980 la parlamento decidis ke ĉiuj nukleaj reaktoroj devos esti malfunkciigitaj en 2010, sed tiu tempoplano estas forlasita. Unu reaktoro estis malfunkciigita en 1999. La daŭra likvidado de nuklea energio dependas de kiel rapide eblas trovi anstataŭigan energion, kiun oni povas produkti sen malpuregigi la aeron kaj je akceptebla kosto.

Evoluinta socialzorga ŝtato

Grandskala socialzorga sistemo dum longa tempo donis al Svedio altan profilon en la internacia debato. Svedoj povis atendi subtenon en la plej multaj el la sortoŝanĝoj de l’ vivo. La ekonomia krizo de la lando en la komenciĝo de la 1990-aj jaroj devigis la ŝtaton ŝpari, sed kelkaj el la forigitaj socialaj rajtoj refunkciiĝis kiam la ŝtataj financoj reekvilibriĝis. La socialzorga ŝtato ĉefe povis resti nedetruita. La kreskanta ono da pensiuloj en la loĝantaro kaŭzas ekonomiajn problemojn en Svedio – kiel en la plej multaj aliaj kompareblaj industriaj landoj. La meznombra aĝo kreskis al 76,7 por viroj kaj 81,8 por virinoj. Nova pensia sistemo, kiu konsideras novajn realaĵojn kaj ekonomian kreskon, ekfunkciis en 1999.

Egaleco inter la seksoj

Post la balotado en 1998 42,7 procentoj el la parlamentanoj estas virinoj kaj en la komenciĝo de 2000 virinoj formis la plejmulton en la registaro. En la politika sfero Svedio povas nomi sin monda ĉampiono koncerne la egalecon inter la seksoj. La leĝofarado celas krei justecon inter viroj kaj virinoj koncerne salajrojn kaj kariereblecojn. La familia politiko akcelas la eblecojn de ambaŭ gepatroj kombini profesian laboron kun komuna respondeco por la infanoj.

Edukado kaj esplorado

Naŭjara fundamenta lernejo estas deviga; la lernejo komenciĝas je aĝo de ses aŭ sep jaroj. La plej multaj infanoj frekventas senkostajn komunumajn lernejojn. Preskaŭ ĉiuj (98 procentoj) plustudas en trijara gimnazio kun kaj teoriaj kaj praktikaj programoj. Finstudinte en la gimnazio iom pli ol triono daŭrigas sian studadon en universitatoj. La celo estas ke tiu ĉi ono kreskos al la duono. La entuta sveda entrepreno pri esplorado kaj evoluo sumiĝas je 3,8 procentoj de BNP, la plej alta cifero inter la membrolandoj en Organizaĵo por Ekonomia Kooperado kaj Evoluo.

Preslibereco kun tradicioj

La unua leĝo pri preslibereco en Svedio estis akceptita jam en 1766. La leĝo kiu validas hodiaŭ celas faciligi por la amaskomunikiloj plenumi sian ekzamenan rolon en la socio. Ĉiuj oficialaj dokumentoj estas haveblaj por la ĝenerala publiko, kun kelkaj tre malmultaj detale difinitaj esceptoj. Cenzuro estas malpermesita, kaj tiuj kiuj donas informojn al amaskomunikiloj estas nepuneblaj, la esceptoj estas malmultaj ankaŭ en tiu ĉi rilato. La amaskomunikila situacio tamen rapide ŝanĝiĝas. La gazetoj bone gardas sian pozicion en la konkurenco kun novaj komunikiloj. La svedoj apartenas al la plej gazetlegantaj popoloj en la mondo

Kreskanta turismo

La kreskanta turismo en Svedio grandparte baziĝas kun la relative nedifektita naturo kaj la bonaj eblecoj por eksterdoma restado kaj distriĝo. La tradicia sveda rajto libere iri en arbaroj kaj sur alia tero inkluzivas kaj enloĝantojn kaj vizitantojn. Ĝi tamen postulas gardemon kaj respekton al la naturo kaj al la terposedanto. La plej multaj turistoj venas el la nordiaj landoj, sed la germanoj respondecas pri la plej granda nombro da transnoktadoj. Ĉiam pli granda nombro da germanoj, same kiel norvegoj kaj danoj, aĉetas somerdomojn en Svedio.

Konataj svedoj


- ABBA dum la 1970-aj jaroj komencis internacie sukcesplenan epokon por sveda popmuziko, kiu fariĝis vera eksporta produkto. Kiam Abba dissolviĝis en 1982 la diskoj de la ensemblo vendiĝis en 250 milionoj da ekzempleroj.
- Ingmar BERGMAN, n. 1918, teatristo kaj filmkreinto, produktis 40 filmojn dum la jaroj 1946-82. ”Somernokta rideto” konatigis lin internacie. Lia lasta filmo estis ”Fanny kaj Alexander”. Lia teatra laboro pludaŭras.
- Ingrid BERGMAN (1915-1982) venis al Holivudo en la komenciĝo de la 1940-aj jaroj. Ŝia hodiaŭ plej konata filmo estas ”Casablanca” (1943), en kiu ŝi aktoris kun Humphrey Bogart. Ŝi ricevis tri oskarojn.
- Jussi BJÖRLING (1911-60) unu el la plej famaj tenoruloj de la mondo, debutis en la Operejo en Stokholmo ankoraŭ ne havante 20 jarojn. Li poste faris grandan internacian karieron.
- Björn BORG, n. 1956, nomita la plej fama sveda sportisto de la 1900-aj jaroj, fariĝis historia tenisisto i.a. ĉar li gajnis la Wimbledon-konkurson dum kvin sinsekvaj jaroj.
- Greta GARBO (1905-1990), ”La dia”, naksiĝis kaj entombiĝis en Stokholmo. Ŝi debutis en Holivudo en 1926. Ŝiaj beleco kaj voĉo igis ŝin unu el la plej grandaj publikmagnetoj iam ajn.
- Dag HAMMARSKÖLD, (1905-1961) estis generala sekretario de UN ekde 1953 ĝis sia morto en aviadilakcidento dum labortasko en la nuna Zambio. Li havis la ambicion doni al UN aktivan rolon dum internaciaj krizoj.
- Valdermar LANGLET, (1872-1960), ĵurnalisto, verkisto kaj esperantisto. Li faris longajn vojaĝojn, i.a. surĉevale en Hungario kaj Rusio. En Budapeŝto li laboris en 14 jaroj kiel instruisto pri la sveda, kie li dum la dua mondmilito savis dekmilojn da homoj, ĉefe judojn, de nazia deportado.
- Astrid LINDGREN, (1907-2002) estas unu el la plej konataj svedoj kaj eble la plej amata. Ŝiaj libroj por infanoj estis tradukitaj al pli ol 60 lingvoj kaj donis materialon al pli ol 40 filmoj. Pipi Ŝtrumpolonga fascinis infanojn en la tuta mondo.
- Alfred NOBEL, (1833-96) inventis la dinamiton, kio famigis kaj riĉigis lin. Li donacis la plej grandan parton de sia riĉaĵo al fonduso, el kiu oni prenas monon por la Nobelaj premioj, kiuj disdoniĝas en Stokholmo kaj Oslo la 10an de Decembro ĉiujare, la mortotago de Nobel.
- Olof PALME, (1927-1986) la internacie plej konata politikisto de Svedio. Ĉefministro 1969-76 kaj 1982-86, estro de la socialdemokratoj ekde 1969 ĝis sia morto. Li mortpafiĝis surstrate en Stokholmo. La murdo ne estas solvita.
- August STRINDBERG, (1849-1912) aperas kiel la giganto en sveda literaturo. Lia grandega produktaĵo ampleksas ĉiujn ĝenrojn. Eksterlande li estas plej konata kiel dramverkisto.
- Raoul WALLENBERG, n. 1912, dum la dua mondmilito savis dekmilojn da judoj en Budapeŝto de nazia deportado. En 1945 sovetaj militistoj forkondukis lin. Laŭ sovetaj informoj li mortis en Moskvo en 1947, sed lia sorto restas necerta. (Laŭ senkopirajtaj informoj de Sveda Instituto) vidu ankaŭ:
- Svedlingva literaturo
- Reĝoj de Svedio
- Jakriborg Kategorio:Svedio als:Schweden fiu-vro:Roodsi [[got:

1976

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1976 Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jardekoj: 1940-oj - 1950-oj - 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj Jaroj: 1971 - 1972 - 1973 - 1974 - 1975 - 1976 - 1977 - 1978 - 1979 - 1980 - 1981 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1976 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 61-a Universala Kongreso de Esperanto en Ateno.
- Esperanto-Asocio de Britio anstataŭigis Britan Esperanto-Asocion.
- Ivo LAPENNA stariĝis Neŭtrala Esperanto Movado por opozici al UEA estraro.
- Publikita L-Ewwel Kors fl-Esperanto (La unua kurso en E-o, en la malta) de Carmel MALLIA.
- Andoro : Fondiĝas la unua politika partio.
- Portugalio : Ĉesas diktatoreco.
- Angolo : Potencprenas la partio laborista MPLA, helpe de Sovetunio kaj Kubo.
- Angolo, Samoo kaj Sejŝeloj aniĝas al UNO.
- Argentino : Milita renverso.
- Marson vizitas Viking 1 kaj Viking 2.
- Aperis ĉeĥlingve la romano por geknaboj Velký admirál (La Granda Admiralo) de František OMELKA pri la unua ekspedio ĉirkaŭ la Tero, do pri Magalhães.
- Komputiko : estis fondita firmao Apple Computer, Inc. kaj lanĉita produktado de Apple I

Naskiĝoj

Mortoj


- Eŭropo : Milos LUKAS
- Ameriko : Jesús AMAYA TOPETE
- 12-a de januaro : Britio : Agatha CHRISTIE
- 28-a de aprilo : Eugen ROTH
- 2-a de aŭgusto : Usono : Fritz LANG
- 25-a de aŭgusto : Svedio : Eyvind JOHNSON
- 9-a de septembro : MAO Zedong
- 25-a de oktobro : Francio : Raymond QUENEAU
- 15-a de novembro : Francio : Jean GABIN
- 4-a de decembro : Anglio : Benjamin BRITTEN
- 6-a de decembro : João GOULART
- 22-a de decembro : Nazarena CARUANA, aktiva malta esperantisto ----
1971 | 1972 | 1973 | 1974 | 1975 | 1976 | 1977 | 1978 | 1979 | 1980 | 1981
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1976年 ko:1976년 simple:1976 th:พ.ศ. 2519

Sud-Afriko

Geografio > Afriko > Suda Afriko > Sud-Afriko ---- Dosiero:za.gif Sud-Afriko - South Africa (angle) - Suid-Afrika (afrikanse) Lando en la aŭstrala Afriko.
  • Landkodo: ZA.
  • E-nomo: Sud-Afrika Respubliko.
  • Nacia nomo: Republic of South Africa (en), Republiek van Suid-Afrika (af).
  • Areo: 1.221.037 kv.km.
  • Politika sistemo: respubliko.
  • Ŝtatestro: prezidento Thabo MBEKI.
  • Ĉefurbo: Pretorio (712 mil).
  • Urboj: Johanesburgo (2.600 mil), Kaburbo (1.567 mil), Durbano (714 mil).
  • Adm. divido: 9 provincoj: Ĥaŭtengo (ofte skribite Gaŭtengo, laŭ la oficiala sota "Gauteng", sed ĉiam oni devus elparoli tiu G kiel Ĥ, laŭ la Afrikansa k.t.p), Kvazulu-Natalo, Norda Kablando, Limpopo (ekde 1994, nomita "Norda Transvaalo", kaj baldaŭ oni renomis ĝin "Norda Provinco", kaj poste ĝi estis re-renomita), Nord-Okcidento, Liberŝtato (antaŭ 1994, nomita "Oranĵa Liberŝtato"), Okcidenta Kablando, Orienta Kablando, Mpumalanga.
  • Dependaj teritorioj: Marioninsuloj, Princ-Eduardaj Insuloj
  • Loĝantaro: 41.457 mil (1995), inter ili 20,1% zuluoj, 18,8% kosoj, 9,2% cvanoj, 8,6% afrikansoj, ?,?% angloj.
  • Ŝtatlingvoj: afrikansa, angla, conga, cvana, kosa, ndebela, norda sota, suda sota, svazia, vendaa, zulua.
  • GNP: totala - 130 mlrd $; pokapa - 3.160 $.
  • Eksporto: oro, metalo, diamanto, nutraĵoj.
  • Organizoj: UNO (1945).
  • Historio: de 50-aj jaroj registaro de blankula minoritato realigadis politikon de Apartejdo, kiu daŭris ĝis 1991. En 1994 Nelson MANDELA estis elektita unua nigrula prezidento. La nuna prezidento estas elektita en la dua demokrata balato (1999) kaj denove en 2004
  • Esperanto-movado

Vidu ankaŭ


- Laurens VAN DER POST
- Umkhonto we Sizwe ja:南アフリカ共和国 ko:남아프리카 공화국 zh-min-nan:Lâm-hui ms:Afrika Selatan simple:South Africa

1599

Historio > Jarcentoj > 16-a jarcento > 1599 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1599 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Tycho BRAHE translokiĝas de Danio al Prago, Ĉeĥio.
- Hispanio finkonkeris la nunan Ĉilion.
- Puĉo en Japanio ekegis la Eraon Tokugawan, la erao de ŝogunoj, TOKUGAWA Lejasu fariĝis la unua ŝoguno.
- 25-a de decembro: Fondita urbo Natalo en Brazilo.

Naskiĝoj


- Diego VELÁZQUEZ

Mortoj


- Gasparo TAGLIAKOZZI, itala kuracisto, kreanto de okcidenta rinoplastio.
- Luca MARENZIO itala muzikisto. ----
1594 | 1595 | 1596 | 1597 | 1598 | 1599 | 1600 | 1601 | 1602 | 1603 | 1604
15-a jarcento - 16-a jarcento - 17-a jarcento
ko:1599년

Diego VELÁZQUEZ

]] Diego VELÁZQUEZ, plennome: Diego Rodríguez de Silva y Velázquez (naskiĝis la 6-an de junio, 1599 en Sevilla, mortis la 6-an de aŭgusto, 1660 en Madrido) estis hispana pentristo. Li komencis pentri jam tre juna. Lia ĉefa instruisto estos la loka pentristo Francisco PACHECO, kiu estos poste ankaŭ lia bopatro. En 1623 Velázquez translokiĝas al Madrido, kie li estis nomumita oficiala pentristo en la kortego de la reĝo Filipo la 4-a. En 1629 li faras sian unuan vojaĝon al Italio, kie plene maturiĝas lia stilo. Post lia reveno, li pentras kortegajn verkojn, ĉefe grandformatajn, ne nur de la reĝa familio, sed ankaŭ de la ĉirkaŭantaro: ĉefministroj (ĉefe lia favoranto la Grafo-Duko de Olivares), bufonoj, honordamoj. Ankaŭ verkojn de temo historia aŭ mita. Granda parto de lia verkaro nun troviĝas en la madrida Prado-Muzeo.

Ĉefaj verkoj


- La ebriuloj (Los borrachos)
- La forĝejo de Vulkano
- La kapitulaco de Breda
- La Grafo-Duko de Olivares surĉevale
- La reĝo Filipo la 4-a surĉevale
- La Venuso de la spegulo
- La honordamoj (Las meninas), konsiderata kvazaŭ nacia artaĵo de Hispanio
- La ŝpinistinoj (Las hilanderas) ja:ディエゴ・ベラスケス

1606

Historio > Jarcentoj > 17-a jarcento > 1606 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1606 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Aŭstralion horizonte vidas nederlanda esploristo Willem JANZ.

Naskiĝoj


- 6-a de junio : Pierre CORNEILLE
- 15-a de julio : Rembranto

Mortoj


- ----
1601 | 1602 | 1603 | 1604 | 1605 | 1606 | 1607 | 1608 | 1609 | 1610 | 1611
16-a jarcento - 17-a jarcento - 18-a jarcento
ko:1606년

1799

Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1799 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1799 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


-

Naskiĝoj


- 19-a de februaro: Ferdinand REICH, sciencisto
- 20-a de marto: Honoré de BALZAC, verkisto
- 6-a de junio: Aleksandr PUŜKIN, verkisto

Mortoj


- 24-a de februaro: Georg Christoph LICHTENBERG, verkisto kaj sciencisto
- 14-a de decembro: George WASHINGTON, 1-a prezidento de Usono
- 31-a de decembro: Jean-François MARMONTEL, verkisto ----
1794 | 1795 | 1796 | 1797 | 1798 | 1799 | 1800 | 1801 | 1802 | 1803 | 1804
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1799년

Aleksander PUŜKIN

Literaturo > Ruslingva Literaturo > Aleksandr PUŜKIN < Rusa lingvo ---- Rusa lingvo Aleksandr Sergejeviĉ PUŜKIN (ruse Александр Сергеевич Пушкин) (6-a de junio 179910-a de februaro 1837) estis fama rusa verkisto. Li estas rigardata kiel la fondinto de la moderna rusa literaturo. Naskiĝis en Moskvo. Li mortis en Peterburgo en duelo.

Listo de verkoj

duelo
- Boris Godunov (dramo, 1831)
- Evgenij Onegin (versromano, 1825-32)
- Mocart i Saljeri (dramo, 1832)
- Pikovaja dama (novelo, 1834)
- Kapitanskaja doĉka (romano, 1836)
- Kamennyj gost (dramo, eld. 1839)

Verkoj aperintaj en Esperanto


- La neĝa blovado : rakonto / Trad. A. Grabowski. - Varsovio: Kelter, 1888. - 21 p.
- La ŝtona gasto / Proza trad. de N. Borovko. - Odeso: Pres. "Centralnaja", 1895. - 30 p. (Biblioteko de la Lingvo Internacia Esperanto ; 84) Originaltitel: Kamennyj gost'
- Mocart kaj Saljeri : dramaj scenoj / El la rusa originalo trad. Vs. Lojko. - 2. eld. - Paris: Presa Esperantista Societo, 1907. – 14 p.
- La pafo / El la rusa originalo trad. Andreo Fiŝer. - Leipzig: Germana Esperanto-Librejo, 1913. - 22 p.
- Tri noveloj / A. S. Puŝkin. El la rusa originalo trad. Fiŝer. - Leipzig: Hirt, 1923. - 67 p.
- La kapitanfilino : romano / El la rusa trad. Ŝidlovskaja. - Berlin: Mosse, Esperanto-Fako, 1927. - 176 p. : ilustr.
- Eŭgeno Onegin : romano en versoj / El la rusa lingvo trad. kaj komentis N. V. Nekrasov. - Parizo [k.a.]: Sennacieca Asocio Tutmonda, 1931. - 235 p. : ilustr.
- La pafo / El rusa lingvo trad. Andreo Fiŝer. - Wien: Europa Esperanto-Konferenco, 1965. - 22 p.
- La ŝtona gasto : miniatura tragedio en 4 scenoj / laŭ Puŝkin. - [2. eld.] - Laroque Timbaut: Cercle Esperantiste de l' Agenais, [1989]. - 24 p.
- Aleksandr Puŝkin – 200 jaroj : elektitaj verkoj / Komp. M. Bronŝtejn, V. Samodaj. – Moskvo : Impeto, 1998
- La fabeloj kaj poemoj / A. S. Puŝkin. [Komputora kompostado, teknika red.: Boris A. Zozulja]. - [Rostov-Don]: Eld. Verda Kukolo, 1999. - 100 p.
- Letero de Tatjana al Anjegin ; Anĉaro ; La diabloj ; Sur stratoj de tumulto bruaj... ; La husaro ; Droninto ; La eĥo / Aleksandr Sergejeviĉ Puŝkin. - En: Tutmonda sonoro / Hrsg.: Kalocsay, Kálmán ; p.414 - 425, vol. 2
- Boris Godunov : dramo / Trad. el lingvo rusa V. Devjatnin. - Nurnbergo: Tümmel. - (Biblioteko de la Lingvo Internacia Esperanto ; 75)

Ligiloj


- [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/literaturo.tradukita.pr.html#alexander_puŝkin Rete legeblaj verkoj] Category:Ruslingva literaturo ja:アレクサンドル・プーシキン

1850

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1850 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1850 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 4-a de februaro: Doroteo Vasconcelos VALLE iĝis (je 2-a fojo) prezidento de Salvadoro.
- 10-a de junio: Diego NOBOA Y ARTETA iĝis prezidento de Ekvatoro.
- 10-a de aŭgusto: Princino Isabel deklarita heredantino de brazila trono.
- 28-a de aŭgusto: Fondita la masonisma Loĝio Piratininga, Brazilo.
- 9-a de septembro : Kalifornio fariĝas la 31-a ŝtato de Usono.
- 9-a de septembro: Miguel CALMON du PIN e ALMEIDA iĝis Grad-Majstro de Granda Oriento de Brazilo.
- Norvegio : Ivar AASEN lanĉas sian nov-norvegan planlingvon landsmål.

Naskiĝoj


- Václav ROSICKÝ
- Rosa JUNCK
- Tomáš Garrigue MASARYK
- Amatus van der BIEST-ANDELHOF
- 14-a de januaro : Pierre LOTI
- 15-a de januaro : Mihai EMINESCU
- 15-a de januaro : Sofja KOVALEVSKAJA
- 5-a de aŭgusto : Guy de MAUPASSANT
- 13-a de novembro : Skotlando : Robert Louis STEVENSON

Mortoj


- 20-a de januaro : Adam OEHLENSCHLÄGER
- 22-a de januaro: Sankta Vicente PALLOTI
- 9-a de julio : Zachary TAYLOR
- 18-a de aŭgusto : Honoré de BALZAC
- 22-a de aŭgusto : Nikolaus LENAU
- 23-a de septembro: José Gervasio ARTIGAS
- Marie TUSSAUD ----
1845 | 1846 | 1847 | 1848 | 1849 | 1850 | 1851 | 1852 | 1853 | 1854 | 1855
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1850년 simple:1850

1909

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1909 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1909 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 5-a Universala Kongreso de Esperanto en Barcelono.
- 2-a Brazila Kongreso de Esperanto en San-Paŭlo.
- Masgrau Jacint BREMON fariĝis prezidanto de Espero Kataluna.
- Eklernis Esperanton: Jenö FUCHS, Josef SCHMALZL, Josef PONTZ, Carlos DOMINGUES, Saul J. JAFFE, Josep GRAU-CASAS, Christian Petersen HEILSKOV, Marie LARROCHE, kaj Mikaelo GABRIELO.
- LU Ŝi-Ŝin komencis propagandi Esperanton.
- publikita "Dumil novaj vortoj" de Paul BOULET.
- Eko de publikiĝo de Esperanta Biblioteko Internacia.
- Unua Esperanto-klubo en Kolombio.
- Fonditaj Ruslanda Ligon Esperanta kaj Esperanto-Klubo en Aarhus.
- Jazyk všeslovanský a esperanto publikita de Josef KRUMPHOLC.
- Kreitaj planlingvoj Adamitik, Perfektlingvo kaj Salvador.

Naskiĝoj


- 15-a de januaro: ŜIMOMURA Joŝiŝi
- 10-a de februaro: KURIJAMA Ioe
- 27-a de marto : Golo MANN
- 24-a de aprilo : Bernhard GRZIMEK
- 4-a de aŭgusto : Eva KEMLEIN
- 7-a de septembro : Elia KAZAN
- 28-a de oktobro : Francis BACON, pentristo
- Ĉeĥio : Vladimir NEFF
- Ivo LAPENNA
- Nikola ALEKSIEV
- E. Stavro PATSURIS
- Engelbrecht HANSEN

Mortoj


- 8-a de aprilo : Danio : Kopenhago : Venceslaus Ulricus HAMMERSHAIMB
- 22-a de julio : Detlev VON LILIENCRON
- 27-a de oktobro : George COX
- 17-a de decembro : Leopoldo la 2-a, dua reĝo de la belgoj
- Usono : Pensilvanio: Henry Lee FISHER ----
1904 | 1905 | 1906 | 1907 | 1908 | 1909 | 1910 | 1911 | 1912 | 1913 | 1914
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1909年 ko:1909년 simple:1909 th:พ.ศ. 2452

1875

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1875 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1875 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Luma lingvo kaj Novlatino kreitaj.
- Fundita la Internacia Buroo pri Pezoj kaj Mezuroj kaj subskribita la Internacia Metro-Konvencio.

Naskiĝoj


- František KAVAN
- 14-a de januaro : Albert SCHWEITZER
- 7-a de marto : Tony Jules GUERITTE
- 12-a de marto : Giacomo BIANCHINI
- 24-a de marto: OSIDA Tokurô
- 1-a de aprilo : Edgar WALLACE
- 8-a de aprilo : Alberto la 1-a, tria reĝo de la belgoj
- 28-a de aprilo: Maksimiliano BLASSBERG
- 6-a de junio : Germanio : Thomas MANN
- 4-a de decembro : Rainer Maria Rilke

Mortoj


- 3-a de junio : Georges BIZET
- 4-a de junio : Eduard MÖRIKE
- 31-a de julio : Andrew JOHNSON
- 4-a de aŭgusto : Danio : Hans Christian ANDERSEN
- 10-a de oktobro : Aleksej Konstantinoviĉ TOLSTOJ ----
1870 | 1871 | 1872 | 1873 | 1874 | 1875 | 1876 | 1877 | 1878 | 1879 | 1880
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1875년 simple:1875

1929

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1929 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1929 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Curt J. MILKSCHUTZ, Thorsten TORBÄJ, Agost MARCZELL kaj Jaan OJALO eklernis Esperanton.
- Fondita Esperantista Tabakkontraŭula Asocio
- Karl Ludvig SÖDERBERG eklernis Esperanton.
- Jaroslav MAŘÍK eklernis Esperantidon.
- Sub aŭspicioj de la Foira Oficejo kunvenis en Frankfurto ĉe Majno Internacia Konferenco por Turismo kaj Reklamo.
- Fondita Esperanta Turista Komisiono.
- Originala Verkaro de Zamenhof publikita de Johannes DIETTERLE
- Kreitaj Anjelika kaj Interlinguo
- Jugoslavio ekestis.
- 24-a de oktobro: Nigra Jaŭdo, eko de Granda Depresio

Naskiĝoj


- 3-a de januaro : Sergio LEONE
- 29-a de januaro : Drahomír KOČVARA
- 31-a de januaro : Jean SIMMONS
- 6-a de februaro : Pierre BRICE
- 6-a de marto : Günter KUNERT
- 18-a de marto : Germanio : Christa WOLF
- 1-a de aprilo : Ĉeĥio : Milan KUNDERA
- 8-a de aprilo : Jacques BREL
- 10-a de aprilo : Svedio : Max VON SYDOW
- 4-a de majo : Belgio : Audrey HEPBURN
- 10-a de junio : Harald JUHNKE
- 12-a de junio : Germanio: Anne FRANK
- 2-a de aŭgusto : Thom GUNN
- 25-a de oktobro : Peter RÜHMKORF
- 9-a de novembro : KERTÉSZ Imre
- 11-a de novembro : Germanio : Hans Magnus ENZENSBERGER
- 12-a de novembro : Germanio : Michael ENDE.
- 12-a de novembro : Usono : Grace KELLY
- Brazilo: Sylla CHAVES
- Brazilo: Aristóphio ANDRADE ALVES
- Usono : Pensilvanio : Richard DRUCKENBROD
- Usono : Kalifornio : Berkeley: Ursula K. LE GUIN
- Ĉeĥio: Vladimír HERMAN
- Ĉeĥio: Jan RYBÁŘ
- Malto: Carmel MALLIA

Mortoj


- Rosa JUNCK
- Václav ROSICKÝ
- 4-a de aprilo : Carl BENZ
- Stefan MIĤOLALSKI
- 3-a de novembro : Jan Micislaw BAUDOUIN DE COURTENAY
- 28-a de novembro : Péter TÖRÖK
- 15-a de decembro : Marie HANKEL ----
1924 | 1925 | 1926 | 1927 | 1928 | 1929 | 1930 | 1931 | 1932 | 1933 | 1934
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1929年 ko:1929년 simple:1929 th:พ.ศ. 2472

1879

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1879 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1879 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- L.L. ZAMENHOF finis gimnazion kaj forventuris Moskvon por studi en universitato.
- Gvineo-Bisaŭo fariĝas Portugala kolonio.
- Johann Martin SCHLEYER publikigis sian mondolingvon Volapukon.

Naskiĝoj


- Josef VÁVROVSKÝ
- Josef BARVÍŘ
- <