Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
7-a De Decembro

7-a de decembro

Historio > Tagoj > la 7-a de decembro ---- La 7-a de decembro estas la 341-a tago de la jaro (la 342-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 24 tagoj restas. Je la 7-a de decembro okazis, interalie:

Eventoj


- 1787 : Delavaro fariĝis la unua ŝtato de Usono.
- 1941 : Japanio atakis Usonon ĉe Pearl Harbor, Havajo.

Naskiĝoj


- 1877 Ludwig KRYSTA

Mortoj


- -43 : Cicerono
- 1562 : Adrian WILLAERT
- 1975 : Thornton WILDER

Specialaj tagoj kaj festoj


- Ebur-Bordo: Nacia tago ---- Vidu ankaŭ :
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31,
- 6-a de decembro | 8-a de decembro
- 7-a de novembro | 7-a de januaro
- januaro | februaro | marto | aprilo | majo | junio | julio | aŭgusto | septembro | oktobro | novembro | decembro
- Historio - Tagoj. ja:12月7日 ko:12월 7일 simple:December 7 th:7 ธันวาคม

Historio

La historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio. (NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.) ---- :Historio de Scienco kaj Teknologio

Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)

:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj

Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj

: datadmetodoj - arĥivoj

Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj

:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -

Bataloj Famaj

Civilizoj

:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro

Dinastioj

vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)

Historio de kontinentoj


- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo

Kalendaroj

:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro

Imperioj

Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj) :Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio

Mapoj

:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500] Vidu ankaŭ: Geografio Diaoyu-Insularo De Ĉinio

Militoj

vidu la Listo de militoj

Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj

Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj

Okazintaĵoj

:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto

Regionoj

:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp

Rolantoj

:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj

Tempordigo: Famaj aŭ klasikaj epokoj:
- Inter-du-milita epoko (Eŭropo, 20 jarcento)
- "Jarcento de Ludoviko la 14-a (Francio 17-a jarcento)
- Mezepoko
- Renesanco (Eŭropo 15-a jarcento -Italio - aŭ 16-a jarcento - aliaj landoj)

Historio enklasigata laŭ dato


- Jarcentoj
  - 19-a jarcento
  - 20-a jarcento
  - 21-a jarcento
  - ...
- Tagoj
  - januaro
    - 1, 2, 3, ... Komparu kun:

arkeologio, analo... fiu-vro:Aolugu ja:歴史 ko:역사 ms:Sejarah simple:History th:ประวัติศาสตร์ zh-min-nan:Le̍k-sú

Gregoria kalendaro

Gregoria kalendaro estas la ĉefa kalendaro de la Okcidento kaj tutmonda komerco. Ĝi estas reformo de la antikva julia kalendaro de Julio Cezaro. La gregoria kalendaro estas suna kalendaro: ĝi precize sekvas la sunon (jarojn) sed ne la lunon. Kvankam la monatoj historie devenas de luna periodo, la monatoj komenciĝas kun la nova luno nur tute hazarde. Kontraste, la islama sekvas la lunon, ne la sunon, kaj la hebrea kalendaro la sunon kaj la lunon. Monatoj: la kalendaro havas 12 monatojn:
- januaro - 31 tagoj
- februaro - 28 aŭ 29 tagoj
- marto - 31 tagoj
- aprilo - 30 tagoj
- majo - 31 tagoj
- junio - 30 tagoj
- julio - 31 tagoj
- aŭgusto - 31 tagoj
- septembro - 30 tagoj
- oktobro - 31 tagoj
- novembro - 30 tagoj
- decembro - 31 tagoj La kalendaro sekvas la sunon, ne la lunon, tiel ke la komenco de printempo estas fiksita je la 21-a de marto. Februaro kutime havas 28 tagojn, sed en la superjaro -- la kvara jaro kaj kvara jarcenta jaro -- februaro havas 29 tagojn. Do, en la jaroj 1992, 1996, 2000 kaj 1600, ĝi havis 29 tagojn, sed en la jaroj 1993, 1994, 1900 kaj 1700, ĝi havis 28 tagojn. En la julia kalendaro, kontraste, februaro havis 29 tagojn en la jaroj 1900 kaj 1700. Pro tio, la gregoria jaro havas 365,2425 suntagojn, dum la julia havas 365,2500. La suna jaro mem estas 365,24219878 suntagoj. La gregoria jaro estas 25,96 sekundoj tro longa (kio fariĝos unu tago post 3320 jaroj). Semajno: aldone al la cikloj de monatoj kaj jaroj, estas la ciklo de la semajnoj. La semajno havas sep tagojn:
- dimanĉo
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato La 1-a de januaro 2000 estis sabato. Dimanĉo kaj sabato estas la "semajnfino", kutime tagoj de ripozo en la Okcidento. Sabato estas la tradicia juda tago de ripozo kaj dimanĉo la tradicia kristana tago de ripozo. Jaroj: la nombro de la jaro estas laŭ la kristana erao. Pro kuniĝo de semajna kaj superjara cikloj en la kalendaro estadas 14 tipoj de jaroj:
- Normalaj jaroj komenciĝantaj je :
  - lundo
  - mardo
  - merkredo
  - ĵaŭdo
  - vendredo
  - sabato
  - dimanĉo
- Supejaroj komenciĝantaj je :
  - lundo
  - mardo
  - merkredo
  - ĵaŭdo
  - vendredo
  - sabato
  - dimanĉo Tagoj: la tago komenciĝas je meznokto kaj havas 24 egalajn horojn. ... Reformo: Aprobo de Julia kalendaro siatempe estis grava antaŭenpaŝo, sed ĝi ankaŭ havis malgrandan malprecizecon: suna jaro kompare al Julia jaro estis mallonga je 11 minutoj kaj 14 sekundoj. Dum jaroj tiu ĉi diferenco fariĝis tagoegala kaj kaŭzis malprecizecojn. En la fino de 14-a jarcento diferenco pligrandiĝis tiomgrade ke printempa tagegaleco anstataŭ 21 de marto trafis al 11 de marto. Do Pasko, ferio printempa, iafoje okazis en la vintro! Papo Gregorio la 13-a decidis korekti la eraron. Li invitis specialan komisionon kaj tagokalkulo antaŭenigis je 10 tagoj. Por ke en estonto similaj eraroj ne okazu, ili decidis en ĉiuj kvarcentjaroj forĵeti tri tagojn, sekve kvanto de superjaroj fariĝis malpli je 3, ol en Julia kalendaro. Tio estis la solvo de Aloysius LILIUS en 1580. La fakta bazo estis la kalkulo de Koperniko pri la longeco de la jaro. En 1530, Koperniko esploris la kalkuladon de Ptolemeo en 139 kaj al-Battani en 882 kaj kalkulis la jaron por si mem kaj eldonis la nombron 365,2425, kiu fariĝis la longeco de la jaro en la gregoria kalendaro. Ĉi tiu nova kalendaro nomiĝis Gregoria aŭ jarkalkulo laŭ nova stilo kaj Julia kalendaro estis nomita jarkalkulo laŭ malnova stilo. En 1582 jaro, kiam Gregoria kalendaro estis enkondukita, diferenco inter du stiloj estis 10 tagoj, en 1900 ĝi atingis 13 tagojn. En venontaj jaroj ĝi pligrandiĝos plu. Gregoria kalendaro estis aprobita en diversaj landoj en malsamaj tempoj:
- 1582 - Hispanio, Italio, Pollando, Portugalio, Francio, Luksemburgio, katolika Nederlando
- 1583 - Bavario, Tirolo
- 1583-1585 - Katolika Germanio kaj Svislando
- 1584 - Aŭstrio, Ĉeĥio
- 1587 - Hungario
- 1590 - Transilvanio
- 1610 - Prusio
- 1700 - Danio, Norvegio, kaj la protestantaj regionoj de Germanio, Nederlando kaj Svislando (escepte de Sankt Gallen)
- 1724 - la svisa kantono Sankt Gallen
- 1752 - Anglio kaj kolonioj (ekz, la nuna Usono)
- 1753 - Svedio, Finnlando, Japanio
- 1911 - Ĉinio
- 1912 - Albanio
- 1915 - Litovio
- 1916 - Bulgario
- 1918 - Rusio, Estonio
- 1919 - Rumanio, Serbio
- 1924 - Grekio
- 1926 - Turkio
- 1928 - Egipto En 1582, laŭ la papo, la tago post la 4-a de oktobro (la fina tago de la julia kalendaro) estis la 15-a de oktobro (la unua tago de la nova gregoria kalendaro). Ĝenerale, katolikaj landoj plejparte aprobis la kalendaron dum 1582-90, protestantaj landoj dum 1700-53 kaj aliaj landoj dum 1911-28. ---- ::Tridek tagoj en septembro, ::april', junio, kaj novembro; ::Ĉiuj kromaj de la kalendar' ::Tridek-unu havas, krom februar', ::Kun dudek-ok, tri jarojn el kvar, ::Sed dudek-naŭ en superjar'. ::: - Tradicia angla poemo; elangliĝis Mateo McLAUCHLIN ---- Vidu ankaŭ: Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Kalendaro > Gregoria Kalendaro kategorio:Kalendaro als:Gregorianischer Kalender ja:グレゴリオ暦 ko:그레고리력 ms:Kalendar Gregory simple:Gregorian calendar th:ปฏิทินเกรกอเรียน

1787

Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1787 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1787 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 11-a de januaro: William HERSCHEL malkovris du lunojn de Urano, Titania (luno) kaj Oberono (luno).
- 7-a de decembro: Delavaro fariĝis la 1-a ŝtato de Usono.
- 12-a de decembro: Pensilvanio fariĝis la 2-a ŝtato de Usono.
- 18-a de decembro: Nov-Ĵerzejo fariĝis la 3-a ŝtato de Usono.
- Britio kreas Siera-Leonon.
- Subskribiĝis la usona konstitucio.
- Verko de Antoine LAVOISIER pri kemia nomenklaturo.
- La opero Don Giovanni de Wolfgang Amadeus MOZART

Naskiĝoj


- 26-a de aprilo: Ludwig UHLAND

Mortoj


- ----
1782 | 1783 | 1784 | 1785 | 1786 | 1787 | 1788 | 1789 | 1790 | 1791 | 1792
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1787년 simple:1787

Delavaro

Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono > Delavaro ---- Dosiero:us-de.gif Delavaro (angle, Delaware [DEL-a-ŭejr]) fariĝis la 1-a ŝtato de Usono je la 7-a de decembro 1787. Liberalaj leĝoj pri korporaciiĝo rezultas je tio ke pli ol duono de la firmaoj de la listo Fortune 500 korporaciiĝis tie. Pli ol 170,000 firmaoj korporaciiĝis en Delavaro. Loĝantaro: 783,600 (en 2000)
Ĉefurbo: Dover http://en.wikipedia.org/wiki/Image:DE_Map_250x200.jpg
mapo de Delavaro TTT-ejo de Delavaro en la angla http://www.state.de.us Kategorio:Usono Kategorio:Usonaj ŝtatoj ja:デラウェア州 ko:델라웨어 주

Usono

:Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono La tria plej granda laŭ loĝantaro, Usono (aŭ Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko) estas la plej granda nacio laŭ mono kaj militistara forto, kaj do estas la plej potenca nacio nun surtera. Usono lokiĝas en Nordameriko; la plej granda parto de Usono (la t.n. 48 ŝtatoj, krom Alasko kaj Havajo) limitiĝas norde de Kanado, oriente de la Atlantika Oceano, sude de la Golfo de Meksiko kaj Meksiko, kaj okcidente de la Pacifika Oceano. Alasko lokiĝas nord-okcidente de Kanado, kaj Havajo lokiĝas enmeze de la Pacifika Oceano. Usono permesas al siaj civitanoj la posedon de armiloj (garantiite de ĝia konstitucio), estas tre kapitalisma, angleparolanta lando, kiu donis al la mondo televidon, komputilon, atombombon kaj Mickey Mouse. Kritikantoj asertas, ke ĝi kondukis la mondon al la rando de la abismo, batalante en la Malvarma Milito (1948-91) kontraŭ Sovetunio, en kiu ĝi venkis. Havante la plej grandan amaskulturon de la mondo, ĝi profunde influas amaskulturon tra la mondo, de Holivudo al hiphopo, kaj, per tiuj ĉi, influas la morojn de aliaj landoj.

Faktoj


- Loko: 38 00 No, 97 00 Ok (centra Nordameriko)
- Ĉefurbo: Vaŝingtono
- Areo: 9.166.600 km²
- semotaŭga: 19%
- Loĝantaro: 275.562.673 (2000, takso), urbanoj 77% (2000)
- homoj en kv. km: 30,1 (2000)
- homoj en kv. km da semotaŭga tero: 158,2 (2000)
- kreskanta elcento: 0,91% (2000, takso)
- naskoj: po 14,2 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortoj: po 8,7 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- migrantoj: po +3,5 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortokvanto de beboj: po 6,82 mortoj el 1000 naskoj (2000, takso)
- infanoj je virino: po 2,06 infanoj naskitaj de virino
- meza vivo-longeco: 77,12 jaroj (74,24 viroj, 79,9 virinoj) (2000, takso)
- Esperanto: Historio en la lando Usono estas la sola grava lando, kiu ne uzas la SI-sistemon. La Esperanta vorto Usono venas el Usonia, iam proponita vorto por eviti la uzon de "Ameriko" por la lando kaj "Amerikanoj" por ĝiaj loĝantoj. La longforma nomo estas Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj oftega mallongigo estas USA.

La plej grandaj urboj

La datumoj estas de la jaro 2000. La nombroj montras milionojn da loĝantoj. Ne temas pri la loĝantoj ene de la juraj limoj de la urboj, sed pri ampleksaj regionoj kun multaj antaŭurbetoj kaj eĉ memstaraj urboj, kies centron formas la nomitaj urboj. Usono konsistas el 50 ŝtatoj:

Etnoj

Je 1996, la plimulto da la 916 mil (laŭleĝaj) enmigrintoj venis el Meksiko (164 mil), Filipinoj (56), Barato (45), Vjetnamio (42), Ĉinio (42), Domingo (40), Kubo (26), Ukrainio (21), Rusio (20) kaj Jamajko (19).

Religio

En la jaro 2002:
- 52% protestantismo
- 24% katolikismo
- 10% nenia
- 10% alia
- 2% mormonismo
- 1% judismo
- 1% islamo

Lingvo

Denaskaj lingvoj en 1990. La nombroj montras milionojn da parolantoj. Kun 500-100 mil parolantoj: la portugala (430), japana (428), greka (388), araba (355), hindia kaj urduo (331), rusa (242), jida (213), taja (206), persa (201), haitia (189), armena (150), navaha (149), hungara (148), hebrea (144), nederlanda (143), kmera (127), guĝarata (102). 2,04 milionoj parolas lingvojn kun malpli ol 100 mil usonaj parolantoj. legpova: 97% (97% viroj, 97% virinoj) (1979, takso) [http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amnord/usaacc.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en usono (france)]
- registaro: demokratia federacia respubliko. La ĉefekzekutivo kaj la ŝtatestro de Usono estas la usona prezidanto.
- sendependeco: je la 4-a de julio 1776 de Britio
- organizoj: UNO (1945), NATO
- konstitucio: la 4-an marto 1789
- korupteco: 8,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
- ekonomio: 3169,0 Md (1998, takso)
- por kapo: 11,50 kd (1998, takso)
- kreskanta elcento: 4,1% (1999, takso)
- inflacio: 2,2% (1999)
- senokupeco: 4,2% (1999)
- valuto: 1 dolaro ($)

Historio

Vidu apartan artikolon: Historio de Usono

ekonomio

Agrikulturo de Usono

Esperanto en Usono

Vidu apartan artikolon: Usono:Esperanto-movado Stella Toogood Cope (1914-2004), D kaj FD (kvakerismo) en Berkeley/Kalifornio, mortis la 1-an de aŭgusto pro kancero. Kategorio:Nordameriko ! ja:アメリカ合衆国 ko:미국 ms:Amerika Syarikat simple:United States th:สหรัฐอเมริกา zh-min-nan:Bí-kok

1941

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1941 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1941 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 1. jan. Kiel la unua milita paŝo al la Japana atako kontraŭ Pearl Harbor, Admiralo JAMAMOTO Isoroku, ĉefkomandanto de la Japana kombinita floto, ordonis al Sub-Admiralo ONIŜI Takiĝiro, unu el la plej bonaj maravidadistoj, prepari studon pri aeratako kontraŭ Pearl Harbor; Fregatkapitano GENDA Minoru helpas ONIŜIn. Tia atako preventos, ke la Usona floto malhelpu la japanan kampanjon en la Ekstrema Oriento.
- 11. jan. HITLERO ordonis al siaj fortoj esti pretaj eniri en Nord-Afriko por helpi la italojn. Tio establis la Afrikan Korpuson.
- 20. jan. ROOSEVELT estis inaŭgurita prezidenton de Usono triafoje.
- 22. jan. Italaj fortoj cedis la havenon de Tobruk al la britoj.
- 23. jan. Kolonelo Charles LINDBERGH, rekomendis al la Usona parlamento, ke oni negocu kun HITLERO por fini la eŭropan militon.
- 29. jan. – 29. mar. Britaj-usonaj stabaj interparoladoj en Vaŝingtono (kodnomo ABC-1).
- 1. feb. La usona mararmeo reorganiziĝis. La usona atlantika floto estis reestablita sub Admiralo Ernest J. KING.
- 6. feb. HITLERO donis direktivon pri ekonomia milito kontraŭ Britio.
- 16. feb. Britaj fortoj minis la akvojn de Singapuro, preparante kontraŭ japana atako.
- 1. mar. Bulgario aniĝis en la Akso.
- 17. mar. Du germanaj submarŝipoj estis perditaj dum nord-Atlantika konvoja batalo : La submarŝipo U-100, komandata de Joachim SCHEPKE estis ramita kaj sinkigita de la brita destrojero Vanoc, kaj la U-99, komandata de Otto KRETSCHMER estas sinkigita de la brita destrojero Walker.
- 25. mar. Jugoslavio aniĝis en la Akso.
- 26. mar. Italaj homekipitaj torpedoj atakis la britan floton en Kreto, kaj uzis malligeblajn ŝargokapojn por sinki la britan krozoŝipon York, staranta ĉe la ankro. Tiu atako aldonis novan dimension al la militado.
- 27. mar. HITLERO prokrastis atakon kontraŭ Sovetunio (Operaco BARBAROSSA). Ŝtatrenverso en Jugoslavio prezentis registaron, amikan al la aliancanoj.
- 28. mar. Dum la Batalo ĉe Kabo Matapana en Mediteraneo, brita mararmea forto sub Admiralo Andrew Browne CUNNINGHAM surprizis italan mararmean forton, kaj sinkigis tri krozoŝipojn kaj du destrojerojn. La britoj perdis unu aviadilon dum la batalo, kiu okazis pro britaj sukcesoj je kodrompado.
- 30. mar. Germana Afrika Korpuso sub Generalo Erwin ROMMEL komencis sian unuan ofensivon kontraŭ britaj fortoj en Libio.
- 31. mar. Usona Prezidento ROOSEVELT ordonis al la usona marbord-gvardio konfiski tridek komercŝipojn de la Akso kaj tridek kvin de Danio en usonaj havenoj.
- 3. apr. Establiĝis german-favora registaro en Irako.
- 6. apr. Germanaj fortoj invadis Grekion kaj Jugoslavion.
- 8. apr. Germanaj soldatoj ekokupis Tesalonikon.
- 10. apr. La usona destrojero Niblack, dum ĝi kolektis supervivulojn el torpedita nederlanda kargoŝipo en la norda Atlantiko, atakis germanan submarŝipon.
- 13. apr. Germanaj soldatoj ekokupis Beogradon, ĉefurbo de Jugoslavio. Sovetunio kaj Japanio subskribis pakton pri neagresemo.
- 17. apr. Jugoslavio kapitulacis al la germanoj.
- 19. apr. Germanoj lanĉis sian plej fortan aeratakon ĝis tiam kontraŭ Londono. Britio sendis soldatojn al Irako.
- 21. apr. Britio decidis retiri soldatojn el Grekio, kiam la greka registaro subskribis armisticon kun Germanio.
- 27. apr. Germanaj soldatoj ekokupis Atenon.
- Belarusion (1941-44) okupis faŝista Germanio
- Junio: Rusion atakas Germanio.
- 7-a de decembro : Japanio atakis Usonon ĉe Pearl Harbor, Havajo.
- Hans Hermann KÜRSTEINER prezidanto de "ĝeneva" UEA.

Naskiĝoj


- 14-a de januaro : Faye DUNAWAY
- 21-a de januaro : Placido DOMINGO
- 29-a de marto : Renato CORSETTI, Prezidento de UEA
- 25-a de aprilo : Bertrand TAVERNIER, Franca reĝisoro
- 26-a de aprilo : Regine HILDEBRANDT
- 13-a de majo : Senta BERGER
- 10-a de junio : Jürgen PROCHNOW

Mortoj


- 5-a de januaro : Britio : Amy JOHNSON
- 13-a de januaro : James JOYCE
- 24-a de februaro : Oskar LOERKE
- 28-a de marto : Britio: Virginia WOOLF
- 7-a de aŭgusto : Rabindranath TAGORE ----
1936 | 1937 | 1938 | 1939 | 1940 | 1941 | 1942 | 1943 | 1944 | 1945 | 1946
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1941年 ko:1941년 simple:1941 th:พ.ศ. 2484

Japanio

Geografio > Azio > Orienta Azio >Japanio ---- Japanio (japanlingve :日本 [nihon/nippon] laŭlitera signifo: Origino de la Suno)
En antikva epoko, nomiĝis "Yamato (大和 [jamato])". Insularlando en Orienta Azio.
Landkodo: .JP
E-nomo:Japanio (aŭ Japanujo)
Naciaj nomoj:日本 [nihon/nippon] (japane), 大和[jamato] (japane en antikva epoko) Areo: 374.744 km²
semotaŭga: 11% Loĝantaro: 126.549.976 (julio 2000, takso), % urbana: 79% (2000)
homoj po kv. km: 337,7 (2000)
homoj po kv. km da semotaŭga tero: 3070,0 (2000)
kreskanta procento: 0,18% (2000, takso)
naskoj: 9,96 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 8,15 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: +0,0 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 3,91 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 1,41 infanoj naskita po virino
meza vivo longeco: 80,7 jaroj (77,51 viroj, 84,05 virinoj) (2000, takso) Etnoj: 99,4% japana, 0,6% aliaj (precipe korea)
Religio: 84% budhismo kaj ŝintoismo, 16% aliaj (0,7% kristanismo)
Lingvo: la japana(efektive oficiala), la korea(korea-japano uzas), la aina(aino uzas/is), la okinavaja (insularo Ryu Kyu)
alfabeta: 99% Registaro: parlamenta demokratio en formo, rego de unu partio, la LDP (la Liberala Demokrata Partio), en praktiko. La LDP, kiu regis 1955-93 kaj 1994-nun (2002), reprezentas la intereson de la bankoj, vendejoj, bienistoj, NTT (la ĉefa telefona kompanio), poŝtejoj kaj konstruantoj. Tial la kosto de la reto kaj rizo estas alta kaj la bankoj estas malsanaj.
sendependeco: -660
organizoj: UNO (1956)
konstitucio: la 3-an de majo 1947
korupteco: 6,4 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000) Ekonomio: 711 Gd (1998)
po kapo: 5,62 kd (1998)
kreskanta procento: 0,3% (1999, takso)
inflacio: -0,8% (1999, takso)
senokupa: 4,7% (1999, takso) ---- Regionoj:Japanaj regionoj

Prefektujoj

vidu detale:Japanaj prefektujoj

Gravaj urboj

vd. Listo de urboj de Japanio (ordo alfabeta)
- Fukuoka
- Hakodate
- Hiroŝimo (Hiroshima) ,atombombita 6-a de aŭgusto 1945
- Jokohamo (Yokohama)
- Kioto (Kyoto) ,konata turisma urbo
- Kobe
- Koĉi
- Naha
- Nara ,konata turisma urbo
- Nagano ,1998 18-aj vintraj olimpikoj
- Nagasako (Nagasaki) ,atombombita 9-a de aŭgusto 1945
- Nagojo (Nagoya)
- Niigata
- Osako (Osaka)
- Sapporo ,1972 11-aj vintraj olimpikoj
- Sendai
- Tokio (Tokyo), ĉefurbo,plej granda en japanio, 1964 18-aj someraj olimpikoj

Historio


- Vidu Historio de Japanio

Esperanto en Japanio

2004


- Nisikawa Toyozô (1909-2004) mortis la 20-an de junio. En 1991/1992 li estis prezidanto de Japana Esperanto-Instituto kaj poste ties revizoro.
- Katsumori Hirosi (1925-2004), membro de UEA en Chubu (Japanio), mortis la 9-an de junio pro kancero. La profesoro pri fiziko interalie kompilis fakan terminaron Esperantan-japanan-anglan.

La 91-a Japana Esperanto-Kongreso

La 91-a Japana Esperanto-Kongreso okazis de la 22-a ĝis la 24-a de oktobro en Inuyama, apud Nagojo/Nagoya kun 457 aliĝintoj, el kiuj 123 estas "la moralaj". Inter la gastoj estis P. Jegorovas el Litovio, la lando de la venontjara UK, la ambasadoro de Litovio en Japanio d-ro Kudzys, Henry Studer el Davis, ĝemelurbo de Inuyama en Kalifornio, Usono, Jakvo Schram el Belgio, Duong Tu Kieu el Vjetnamio kaj Andrej Korobejnikov el Rusio, kiu donis piano-koncerton. La kongresan standardon transprenis esperantistoj el Jokohamo, kie okazos la venonta japana kongreso. ! als:Japan ja:日本 ko:일본 ms:Jepun simple:Japan th:ประเทศญี่ปุ่น zh-min-nan:Ji̍t-pún


Usono

:Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono La tria plej granda laŭ loĝantaro, Usono (aŭ Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko) estas la plej granda nacio laŭ mono kaj militistara forto, kaj do estas la plej potenca nacio nun surtera. Usono lokiĝas en Nordameriko; la plej granda parto de Usono (la t.n. 48 ŝtatoj, krom Alasko kaj Havajo) limitiĝas norde de Kanado, oriente de la Atlantika Oceano, sude de la Golfo de Meksiko kaj Meksiko, kaj okcidente de la Pacifika Oceano. Alasko lokiĝas nord-okcidente de Kanado, kaj Havajo lokiĝas enmeze de la Pacifika Oceano. Usono permesas al siaj civitanoj la posedon de armiloj (garantiite de ĝia konstitucio), estas tre kapitalisma, angleparolanta lando, kiu donis al la mondo televidon, komputilon, atombombon kaj Mickey Mouse. Kritikantoj asertas, ke ĝi kondukis la mondon al la rando de la abismo, batalante en la Malvarma Milito (1948-91) kontraŭ Sovetunio, en kiu ĝi venkis. Havante la plej grandan amaskulturon de la mondo, ĝi profunde influas amaskulturon tra la mondo, de Holivudo al hiphopo, kaj, per tiuj ĉi, influas la morojn de aliaj landoj.

Faktoj


- Loko: 38 00 No, 97 00 Ok (centra Nordameriko)
- Ĉefurbo: Vaŝingtono
- Areo: 9.166.600 km²
- semotaŭga: 19%
- Loĝantaro: 275.562.673 (2000, takso), urbanoj 77% (2000)
- homoj en kv. km: 30,1 (2000)
- homoj en kv. km da semotaŭga tero: 158,2 (2000)
- kreskanta elcento: 0,91% (2000, takso)
- naskoj: po 14,2 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortoj: po 8,7 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- migrantoj: po +3,5 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortokvanto de beboj: po 6,82 mortoj el 1000 naskoj (2000, takso)
- infanoj je virino: po 2,06 infanoj naskitaj de virino
- meza vivo-longeco: 77,12 jaroj (74,24 viroj, 79,9 virinoj) (2000, takso)
- Esperanto: Historio en la lando Usono estas la sola grava lando, kiu ne uzas la SI-sistemon. La Esperanta vorto Usono venas el Usonia, iam proponita vorto por eviti la uzon de "Ameriko" por la lando kaj "Amerikanoj" por ĝiaj loĝantoj. La longforma nomo estas Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj oftega mallongigo estas USA.

La plej grandaj urboj

La datumoj estas de la jaro 2000. La nombroj montras milionojn da loĝantoj. Ne temas pri la loĝantoj ene de la juraj limoj de la urboj, sed pri ampleksaj regionoj kun multaj antaŭurbetoj kaj eĉ memstaraj urboj, kies centron formas la nomitaj urboj. Usono konsistas el 50 ŝtatoj:

Etnoj

Je 1996, la plimulto da la 916 mil (laŭleĝaj) enmigrintoj venis el Meksiko (164 mil), Filipinoj (56), Barato (45), Vjetnamio (42), Ĉinio (42), Domingo (40), Kubo (26), Ukrainio (21), Rusio (20) kaj Jamajko (19).

Religio

En la jaro 2002:
- 52% protestantismo
- 24% katolikismo
- 10% nenia
- 10% alia
- 2% mormonismo
- 1% judismo
- 1% islamo

Lingvo

Denaskaj lingvoj en 1990. La nombroj montras milionojn da parolantoj. Kun 500-100 mil parolantoj: la portugala (430), japana (428), greka (388), araba (355), hindia kaj urduo (331), rusa (242), jida (213), taja (206), persa (201), haitia (189), armena (150), navaha (149), hungara (148), hebrea (144), nederlanda (143), kmera (127), guĝarata (102). 2,04 milionoj parolas lingvojn kun malpli ol 100 mil usonaj parolantoj. legpova: 97% (97% viroj, 97% virinoj) (1979, takso) [http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amnord/usaacc.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en usono (france)]
- registaro: demokratia federacia respubliko. La ĉefekzekutivo kaj la ŝtatestro de Usono estas la usona prezidanto.
- sendependeco: je la 4-a de julio 1776 de Britio
- organizoj: UNO (1945), NATO
- konstitucio: la 4-an marto 1789
- korupteco: 8,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
- ekonomio: 3169,0 Md (1998, takso)
- por kapo: 11,50 kd (1998, takso)
- kreskanta elcento: 4,1% (1999, takso)
- inflacio: 2,2% (1999)
- senokupeco: 4,2% (1999)
- valuto: 1 dolaro ($)

Historio

Vidu apartan artikolon: Historio de Usono

ekonomio

Agrikulturo de Usono

Esperanto en Usono

Vidu apartan artikolon: Usono:Esperanto-movado Stella Toogood Cope (1914-2004), D kaj FD (kvakerismo) en Berkeley/Kalifornio, mortis la 1-an de aŭgusto pro kancero. Kategorio:Nordameriko ! ja:アメリカ合衆国 ko:미국 ms:Amerika Syarikat simple:United States th:สหรัฐอเมริกา zh-min-nan:Bí-kok

Havajo

Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono > Havajo < Polinezio < Oceanio ---- Dosiero:us-hi.gif Havajo (angle, Hawaii [ha-ŬAJ-i]; havaje, Hawai'i [ha-ŭa-I-’i]) estas vulkana insularo en la Pacifika Oceano, kiu fariĝis la 50-a ŝtato de Usono je la 21-a de aŭgusto 1959. Inter la ŝtatoj de Usono, Havajo havas kelkajn distingojn:
- la ŝtato kun la plej suda loko en Usono (Suda Pinto, angle South Point, ĉe la insulo de Hawaii)
- la sola ŝtato kiu situas tute en la tropikoj
- unu el du ŝtatoj ekster la 48 konektitaj ŝtatoj de Usono (la alia estas Alasko)
- la sola ŝtato kies lando ankoraŭ kreskadas pro aktivaj vulkanoj
- unu el du ŝtatoj kies loĝantaro ne havas majoritaton de blankuloj (la alia estas Kalifornio)
- la ŝtato kiu havas la plej grandan proporcion de aziaj personoj
- la ŝtato kun pli da endanĝerigataj specioj ol la aliaj ŝtatoj
- la sola ŝtato kiu produktas kafon kiel ĉefa industrio La ŝtato inkluzivas 19 insulojn kaj atolojn en la centra Pacifika Oceano. La ok plej grandaj insuloj de Havajo, kaj la insuloj kiuj havas daŭrajn loĝantarojn, estas: Hawaii, Kauai, Lanai, Maui, Molokai, Oahu, Niihau, kaj Kahoolawe. Tiuj ĉi insuloj situas en la sudorienta parto de la insularo. Ĉiuj el la insuloj formiĝis per vulkana agado; aktuala vulkana agado okazas sur la insulo Hawaii. Loĝantaro: 1,211,537 (en 2000)
Ĉefurbo/Plej granda urbo: Honolulu
Lingvoj: Angla (Usonangla), Havaja

Ekonomio

La ĉefaj industrioj en Havajo estas turismo kaj agrikulturo (ĉefe sukerkano kaj ananaso). Turismo estas la plej granda industrio en Havajo, kun multaj hoteloj sur ĉiuj el la ĉefaj insuloj. La malneta produkto en Havajo je 2003 estis USD $47 miliardoj.

Historio

Havajo estis regno sendependa ĝis la jaro 1893. Kelkaj ne-havajaj personoj, inkluzivante la usonan ministron John STEVENS, konspiris faligi la regino Liliuokalani. Sen la rajtigo de la usona registraro, kaj kun la helpo de la usona mararmeo, ministro Stevens kreis registaron provizoran. Je la 17-a de januaro 1893, la regino Liliuokalani abdikis sian tronon. La nova registaro iĝis la Republiko de Havajo, kiu petis la usona registaro ke ĝi aneksu Havajon. Samtempe, la regino petis la usona prezidanto Grover CLEVELAND ke li renversu la faligon de la regno, sen sukceso. Poste, je 1898, la usona registaro aneksis Havajon kiel teritorion. Je la 21-a de aŭgusto 1959, la usona Kongreso akceptis Havajon kiel ŝtaton. Je la 7-a de decembro 1941, la japana flugarmeo atakis la usona mararmeo ĉe Haveno Pearl sur la insulo Oahu, proksime al la urbo Honolulu; sekve, Usono komencis militi kontraŭ Japanio en la Dua Mondmilito. La maniero ke Usono aneksis Havajon eĉ nun estas temo de kontroversio. Oni diras ke Usono regis Havajon sen partopreno de la indiĝenoj, laŭ kolonia maniero. Uzi havajan lingvon estis kontraŭleĝa. Ĉar la estroj de la plantejoj stimulis enmigron de homoj de aliaj etnoj (ĉinoj, japanaj, k.t.p.), tiamaniere Havajanoj fariĝis minoritato en sia propra lando. Je 1993 la usona prezidanto Bill Clinton subskribis Publika Leĝo 103-150; ĝi esprimas bedaŭron por la usona partopreno en la faligo de la havaja regno. La reprezantantoj al la usona Kongreso proponas ke estu leĝo ke ebligas la havajan popolon negoci kun la usona registaro nacio-al-nacio, en la sama maniero kiel la nativaj popoloj de Norda Ameriko. Ŝajnas ke la detruon de la Havajaj kulturo kaj lingvo preskaŭ ne plu eblas ŝanĝi, sed lastatempe ekzistas lernejoj kiuj instruas havajalingve, kaj havajoj havas novan fieron post la cent-jara datreveno de la faligo de la regno.

Ekstera ligo


- [http://www.state.hi.us TTT-ejo de Havajo] (en la angla ) Kategorio:Usono Kategorio:Usonaj ŝtatoj ja:ハワイ州 ko:하와이 주 simple:Hawaii th:มลรัฐฮาวาย zh-min-nan:Hawai‘i

1877

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1877 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1877 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Clarence BICKNELL alvenis Italion.
- La italo Schiaparelli proklamas sin trovinta kanalojn (canali) sur Marso.
- 12-a de aŭgusto: Asaph HALL malkovras Fobon
- Kreita Monoglotiko

Naskiĝoj


- Fran KOLAR
- Regina FELS
- 25-a de januaro : Peter ZOFFMANN
- 7-a de februaro : Godfrey Harold Hardy
- 11-a de aprilo: Ivan ŜIRJAEV
- 10-a de majo: Rumanio proklamas sian sendependon de Otomana Imperio
- 12-a de marto : Julius GLÜCK
- 11-a de junio: Pierre DEJEAN
- 30-a de junio: Julio MANGADA ROSENÖRN
- 2-a de julio : Germanio : Hermann HESSE
- 16-a de julio : Francio : Henri FAVREL
- 12-a de novembro: Frederic PUJOLÀ I VALLÉS
- 7-a de decembro : Ĉeĥio : Ludwig KRYSTA
- 25-a de decembro: Alfred Wheeler LYNDRIDGE
- 25-a de decembro : Katalunio : Josep ALBAGÉS VENTURA

Mortoj


- 6-a de majo : Johan Ludvig RUNEBERG ----
1872 | 1873 | 1874 | 1875 | 1876 | 1877 | 1878 | 1879 | 1880 | 1881 | 1882
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1877년

43

Historio > Jarcentoj > 1-a jarcento > 43 ---- En la jaro 43 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Anglion finkonkeras roma tribestro Klaŭdio.
- Fondita Londono.

Naskiĝoj


- Marcialo romia poeto.

Mortoj

----
38 | 39 | 40 | 41 | 42 | 43 | 44 | 45 | 46 | 47 | 48
1-a jarcento a.K. - 1-a jarcento - 2-a jarcento
ko:43년

1562

Historio > Jarcentoj > 16-a jarcento > 1562 ---- En la jaro 1562 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Publikitaj la "39 artikoloj" de Anglikanismo.
- Koncilio de Trento reafirmis la veneradon al sanktuloj.
- Teodoro BEZA, postulo de Kalvino, disrabis la monaĥejon de Sankta Irineo en Liono kaj rabis kodikson kiu havis sian nomon.
- Tycho BRAHE ekstudis Ptolomean verkon.

Naskiĝoj

Mortoj


- Claude DE SERMISY ----
1557 | 1558 | 1559 | 1560 | 1561 | 1562 | 1563 | 1564 | 1565 | 1566 | 1567
15-a jarcento - 16-a jarcento - 17-a jarcento
ko:1562년

Adrian WILLAERT

Muziko > klasika muziko Adrian WILLAERT (naskiĝis ĉirkaŭ 1490, mortis je la 7-a de decembro 1562) estis flandra komponisto de la Renesanco kaj fondanto de la Venecia Skolo. Li estis unu de la plej reprezentaj membroj de la generacio de nordaj komponistoj, kiuj transmigris al Italio kaj transportis la polifonian Francan-Flandran stilon tien.

Vivo

Li probable naskiĝis en Bruĝo, Belgio, kvankam duaranga fonto sugestas Roeselare. Laŭ lia lernanto, la fama malfrua 16-a jarcento music teoristo Gioseffo ZARLINO, WILLAERT iras al Parizo unua studi leĝon, sed anstataŭ decidis studi muziko. En Parizo li renkontis Jean MOUTON, la ĉefa komponisto de la Franca reĝa ĉapelo kaj samstilano de JOSQUIN Des Près, kaj studis kun li. Iom ĉirkaŭ 1515 WILLAERT unua iris al Romo. Anekdoto travivas kio indikas la muzikan kapablecon de la juna komponisto: WILLAERT estis surprizita trovi la ĥoron de la papa ĉapelo kantanta unu de liaj propraj komponaĵoj, plej verŝajne la ses parta moteto Verbum vonum et suave. Li estis eĉ plej surprizata lerni en tio maniero ke ili pensis ke ĝi verkiĝis de la tre pli fama komponisto JOSQUIN. Kiam li informis la kantistojn de ilia eraro—ke li estis fakte la komponisto—ili refuzis kanti ĝi denove. Ja, la frua stilo de WILLAERT estas tre simila ol tio de JOSQUIN, kun glata polifonio, balancaj voĉoj kaj ofta uzado de imitado. En julio 1515, WILLAERT eniris la servon de Kardinalo Ippolito la 1-a d'Este de Ferrara. Ippolito estis vojaĝanto, kaj WILLAERT probable akompanis lin al variaj lokoj, incluzivanta Hungario, kie li verŝajne loĝis el 1517 al 1519. Kiam Ippolito mortis en 1520, WILLAERT eniris la servon de duko Alfonso de Ferrara. En 1522 WILLAERT havis postenon ĉe la korta ĉapelo de Duko Alfonso. Li restis tie ĝis 1525, ĉe kio tempo arĥivoj montras ke li estis en la dungo de Ippolito la 2-a d'Este en Milano. La plej signifika nomumo de WILLAERT, kaj unu de la plej signifika en la muzika historio de la Renesanco, estis la elekto de li kiel majstro de ĉapelo de la Kirko de Sankta Marko en Venecio. Muziko velkis tie sub lia antaŭulo, Pietro de FOSSIS, sed tio estis mallonge ŝanĝi. El lia nomumo en 1527 ĝis lia morto en 1562, li tenis la postenon ĉe la kirko de Sankta Marko. Komponistoj venis el tuto de Eŭropo studi kun li, kaj liaj havis altajn standardojn ambaŭ por kantado kaj komponado. Dum lia antaŭa dungo kun la dukoj de Ferrara, li akiris numerajn kontaktojn kaj influajn amikojn aliloke en Eŭropo, incluzivanta la Sforza familio en Milano. Sendube tio helpis disvastigi lian reputacion, kaj sekve importi muzikistojn el fremdaj nacioj en nordan Italion.

Musika stilo kaj influo

WILLAERT estis unu de la plej diverstalentaj komponistoj de la renesanco, verkanta muzikon en preskaŭ ĉia ekzistanta stilo kaj formo. En forto de personeco, kaj kun lia centra pozicio kiel majstro de ĉapelo ĉe la kirko de Sankta Marko, li estiĝis la plej influaj muzikistoj en Eŭropo inter la morto de JOSQUIN kaj la tempo de PALESTRINA. WILLAERT estas kutime kreditas kun la inventa de la antifonia stilo el kio la poliĥora stilo de la Venecia skolo disvolvigis. Kiel estis du ĥorejoj, unu sur ĉio flanko de la ĉefa altaro de la kirko de Sankta Marko, ambaŭ provizis kun orgeno, WILLAERT divizis la ĥoro en du sekciojn, uzanta ilin aŭ poliĥora aŭ samtempe. Li tiam komponis kaj ludis psalmojn kaj aliajn verkojn por du alternadaj ĥoroj. Ĉi tio invento estis senprokraste sukcesa. Ĝi forte influis la disvolvadon de la nova metodo. En 1550 li eldonis Salmi spezzati, antifonajn fiksaĵojn de la psalmoj, la unua poliĥora verko de la Venecia skolo. Kiam WILLAERT ne estis la unua uzi ĉi tiun antifonan, aŭ poliĥoran metodon, li estis la unu fari ĝin fama. WILLAERT estis distingita ambaŭ kiel instruisto kaj kiel komponisto. Meze de lia sekvantaro estis: Cipriano de RORE, lia sekvano ĉe la kirko de Sankta Marko; Costanzo PORTA; Francesco Dalla VIOLA; Gioseffo ZARLINO; kaj la du GABRIELLI, Andrea kaj Giovanni. Ili formis la kerno de la Venecia skolo, kio estis decida influa sur la stileca ŝanĝo kio markis la ekon de la Baroko epoko. WILLAERT lacis granda nombro da komponaĵojn — 8 mesoj, super 50 himnoj kaj psalmoj, super 150 motetoj, ĉirkaŭ 60 Francaj ŝansonoj, super 70 Italiaj madrigaloj kaj diversaj instrumentaj (riĉerkaroj).

Referencoj kaj plu legaĵoj


- Artikolo "Adrian Willaert," en The New Grove Dictionary de Music kaj Musicians, ed. Stanley Sadie. 20 vol. London, Macmillan Publishers Ltd., 1980. ISBN 1561591742
- Gustave Reese, Music in la Renaissence. New York, W.W. Norton & Co., 1954. ISBN 0393095304
- Harold Gleason kaj Warren Becker, Music in the Middle Ages and Renaissence (Music Literature Outlines Series I). Bloomington, Indiana. Frangipani Press, 1986. ISBN 089917034X

Ligoj


- [http://www.hoasm.org/IVN/Willaert.html Adrian Willaert at HOASM]

Thornton WILDER

Literaturo > Anglalingva Literaturo > Thornton WILDER < Angla Lingvo ---- Thornton WILDER (naskiĝis la 17-an de aprilo, 1897, mortis la 7-an de decembro 1975) estis usona verkisto. Wilder naskiĝis en Madison, Viskonsino. Parton de sia junaĝo li pasigis en Honkongo kaj Ŝanhajo, kie lia patro estis ĝenerala konsulo. Ekde 1915 li studis arkeologion kaj francan lingvon en la Yale kaj Romo, ekde 1921 li laboris kiel instruisto, de 1928 ĝis 1930 li vojaĝis tra Eŭropo. Reveninte al Usono li fariĝis docento kaj ekde 1936 li okupis profesoran postenon en la universitato de Ĉikago. Centra temo en lia verkaro estas filozofiaj kaj religiaj problemoj. Trifoje li gajnis la renoman Premion Pulitzer: en 1928, 1938 kaj 1943, kaj en 1957 li en Germanio estis honorata per la Friedenspreis des Deutschen Buchhandels. Pluraj verkoj estas filmigitaj. Thornton Wilder mortis en Hamden, Konetikuto.

Listo de verkoj

Romanoj


- The Cabala (1926)
- The Bridge of San Luis Rey (1927)
- The Woman of Andros (1930)
- Heaven's my Destination (1934)
- The Ides of March (1948)
- The Eighth Day (1967)
- Theophilus North (1973)
- The Alcestiad (eld. 1977)

Teatraĵoj


- Our Town (1938)
- The Skin of our Teeth (1942)
- The Matchmaker (1954) ja:ソーントン・ワイルダー

1-a de decembro

Historio > Tagoj > la 1-a de decembro ---- La 1-a de decembro estas la 335-a tago de la jaro (la 336-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 30 tagoj restas. Je la 1-a de decembro okazis, interalie:

Eventoj


- 1640 : Portugalio : Reeniro al Sendependo disde Hispanio, kaj Johano la 4-a de Portugalio iĝis la novan reĝon.
- 1821 : Pedro la 1-a de Brazilo estas kronita kiel imperiestro de Brazilo.
- 1893 : Fondita unua ne oficiala Esperanto-rondeto en Varsovio.
- 1955 : En Montgomery, Alabamo, Rosa PARKS refuzis doni sian aŭtobusa seĝo al kaŭkaza viro, kaj estas arestita pro malobservado de la urba rasapartisma juro. Poste, Martin Luther KING la 2-a estris sukceseman bojkoton de la aŭtobus-sistemo en Montgomery.
- 1997 : Astano fariĝis la ĉefurbo de Kazaĥstano
- 1998 : Exxon anoncis US$73.7 biliona negoco aĉeti Mobil, tiel formis Exxon-Mobil, la plej grandan firmaon de la planedo.

Naskiĝoj


- 1800 : VÖRÖSMARTY Mihály, Hungario
- 1893 : Ernst TOLLER
- 1935 : Woody ALLEN, kina direktoro, aktoro, komediisto
- 1945 : Bette MIDLER, aktorino

Mortoj


- 1135 : Henri la 1-a de Anglio
- 1968 : Hugo HAAS

Specialaj tagoj kaj festoj


- Portugalio : Ferio-tago de Reeniro al Sendependo
- Internacia Tago de Aidoso
- Rumanio: Tago de unuigado ---- Vidu ankaŭ :
- 30-a de novembro | 2-a de decembro
- 1-a de novembro | 1-a de januaro
- Historio - Tagoj. ja:12月1日 ko:12월 1일 simple:December 1 th:1 ธันวาคม

3-a de decembro

Historio > Tagoj > la 3-a de decembro ---- La 3-a de decembro estas la 337-a tago de la jaro (la 338-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 28 tagoj restas. Je la 3-a de decembro okazis, interalie:

Eventoj


- 1818: Ilinojo fariĝis la 21-a ŝtato de Usono
- 1984: Kemia katastrofo: Liko de insekticido de Union Carbide ĉe Bhopal, Barato mortigas pli ol 9000 homojn. Ĝi estas unu el la plej teruraj industriaj katastrofoj en historio.

Naskiĝoj


- 1684: Ludvig HOLBERG, verkisto kaj dramisto
- 1911: Nino ROTA
- 1948: Ozzy Osbourne, kantisto
- 1965: Katarina WITT

Mortoj


- 1894: Robert Louis STEVENSON
- 1902: Brazilo : Piracicaba : Prudente de MORAIS
- 1999: Scatman John, ĵaza kantisto

Specialaj tagoj kaj festoj


- Internacia tago de handkapuloj.

Vidu ankaŭ:


- 2-a de decembro | 4-a de decembro
- 3-a de novembro | 3-a de januaro
- Historio - Tagoj. ja:12月3日 ko:12월 3일 simple:December 3 th:3 ธันวาคม

5-a de decembro

Historio > Tagoj > la 5-a de decembro ---- La 5a de decembro estas la 339-a tago de la jaro (la 340-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 26 tagoj restas. La 5an de decembro okazis, interalie:

Eventoj


-

Naskiĝoj


- 1782 : Martin VAN BUREN
- 1890 : Fritz LANG, Aŭstrio
- 1901 : Walt DISNEY
- 1903 : Johannes HEESTERS

Mortoj


- 1791 : Wolfgang Amadeus MOZART.
- 1870 : Alexandre DUMAS (Patro), Francio
- 1925 : Władysław Stanisław REYMONT

Specialaj tagoj kaj festoj


- Nikolaotago : Nederlandaj infanoj trovas donacojn lasitaj de Sankta Nikolao ---- Vidu ankaŭ:
- Historio - Tagoj redaktokonflikto. ja:12月5日 ko:12월 5일 simple:December 5 th:5 ธันวาคม

8-a de decembro

Historio > Tagoj > la 8-a de decembro ---- La 8-a de decembro estas la 342-a tago de la jaro (la 343-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 23 tagoj restas. Je la 8-a de decembro okazis, interalie:

Eventoj


- 1924 Entombigo de Klara ZAMENHOF

Naskiĝoj


- 1832 : Bjørnstjerne BJØRNSON, Norvegio, verkisto
- 1862 : Paŭlo MEDEM
- 1865 : Jean SIBELIUS
- 1886 : Diego RIVERA
- 1913 : Carl STØP-BOWITZ, Norvegio, esperantisto
- 1930 : Maximilian SCHELL
- 1943 : James Douglas MORRISON
- 1953 : Kim BASINGER

Mortoj


- 1938 : Friedrich GLAUSER
- 1980 : John LENNON
- 2003 : Ruben GONZALEZ, kuba muzikisto

Specialaj tagoj kaj festoj


- Katolikaj landoj: ferio-tago (katolika)- Senmakula Koncipo de Dipatrino (Virgulino Maria) ---- Vidu ankaŭ:
- Historio - Tagoj. ja:12月8日 ko:12월 8일 simple:December 8 th:8 ธันวาคม

9-a de decembro

Historio > Tagoj > la 9-a de decembro ---- La 9-a de decembro estas la 343-a tago de la jaro (la 344-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 22 tagoj restas. Je la 9-a de decembro okazis, interalie:

Eventoj


- 1902 fondita unua E-klubo en Prago
- 2005 Lasta trafiko de la Londona etaĝa buso

Naskiĝoj


- 1868 : John Thomas HOLMES
- 1876 : Sam JANSSON
- 1916 : Kirk DOUGLAS

Mortoj


- 1437 : Sigismondo la 1-a
- 1871 : Josef MÁNES
- 1916 : NATSUME Sôseki
- 1933 : Felikso ZAMENHOF

Specialaj tagoj kaj festoj


- ---- Vidu ankaŭ :
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31,
- 8-a de decembro | 10-a de decembro
- 9-a de novembro | 9-a de januaro
- januaro | februaro | marto | aprilo | majo | junio | julio | aŭgusto | septembro | oktobro | novembro | decembro
- Historio - Tagoj. ja:12月9日 ko:12월 9일 simple:December 9 th:9 ธันวาคม

11-a de decembro

Historio > Tagoj > la 11-a de decembro ---- La 11-a de decembro estas la 345-a tago de la jaro (la 346-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 20 tagoj restas. Je la 11-a de decembro okazis, interalie:

Eventoj


- 1816 : Indianao fariĝis la 19-a ŝtato de Usono.
- 1911 : La norvego Roald AMUNDSEN iĝis la unua homo atingi la Sudan Poluson.

Naskiĝoj


- 1761 : Joanna Angélica de Jesus
- 1843 : Robert KOCH
- 1894 : Rolf BUGGE PAULSEN
- 1913 : Jean MARAIS

Mortoj


-

Specialaj tagoj kaj festoj


- ---- Vidu ankaŭ :
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31,
- 10-a de decembro | 12-a de decembro
- 11-a de novembro | 11-a de januaro
- januaro | februaro | marto | aprilo | majo | junio | julio | aŭgusto | septembro | okto