Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
7-a De Julio

7-a de julio

---- Historio > Tagoj > la 7-a de julio ---- La 7-a de julio estas la 188-a tago de la jaro (la 189-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 177 tagoj restas. Je la 7-a de julio okazis, interalie:

Eventoj


- 2005: Tridek sep homoj mortiĝis kiam pluraj bomboj eksplodis en la Londona metroo.

Naskiĝoj


- 1855 : Ludwig GANGHOFER
- 1860 : Gustav MAHLER, komponisto
- 1884 : Lion FEUCHTWANGER, Germanio
- 1887 : Marc CHAGALL, pentristo
- 1940 : Ringo STARR

Mortoj


- 574 : Papo Johano la 3-a
- 1129 : SHIRAKAWA, imperiestro de Japanio
- 1531 : Tilman RIEMENSCHNEIDER
- 1901 : Johanna SPYRI, Svislando
- 1930 : Arthur Conan DOYLE, verkisto (Sherlock HOLMES)
- 1956 : Gottfried BENN, Germanio
- 1967 : Vivien LEIGH, Britio

Specialaj tagoj kaj festoj


- Festo de sankta Firmeno: ĉefa tago de festo Sanfermines en Pamplono. ---- Vidu ankaŭ:
- Historio - Tagoj. ja:7月7日 ko:7월 7일 simple:July 7 th:7 กรกฎาคม

Historio

La historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio. (NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.) ---- :Historio de Scienco kaj Teknologio

Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)

:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj

Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj

: datadmetodoj - arĥivoj

Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj

:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -

Bataloj Famaj

Civilizoj

:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro

Dinastioj

vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)

Historio de kontinentoj


- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo

Kalendaroj

:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro

Imperioj

Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj) :Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio

Mapoj

:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500] Vidu ankaŭ: Geografio Diaoyu-Insularo De Ĉinio

Militoj

vidu la Listo de militoj

Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj

Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj

Okazintaĵoj

:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto

Regionoj

:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp

Rolantoj

:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj

Tempordigo: Famaj aŭ klasikaj epokoj:
- Inter-du-milita epoko (Eŭropo, 20 jarcento)
- "Jarcento de Ludoviko la 14-a (Francio 17-a jarcento)
- Mezepoko
- Renesanco (Eŭropo 15-a jarcento -Italio - aŭ 16-a jarcento - aliaj landoj)

Historio enklasigata laŭ dato


- Jarcentoj
  - 19-a jarcento
  - 20-a jarcento
  - 21-a jarcento
  - ...
- Tagoj
  - januaro
    - 1, 2, 3, ... Komparu kun:

arkeologio, analo... fiu-vro:Aolugu ja:歴史 ko:역사 ms:Sejarah simple:History th:ประวัติศาสตร์ zh-min-nan:Le̍k-sú

Gregoria kalendaro

Gregoria kalendaro estas la ĉefa kalendaro de la Okcidento kaj tutmonda komerco. Ĝi estas reformo de la antikva julia kalendaro de Julio Cezaro. La gregoria kalendaro estas suna kalendaro: ĝi precize sekvas la sunon (jarojn) sed ne la lunon. Kvankam la monatoj historie devenas de luna periodo, la monatoj komenciĝas kun la nova luno nur tute hazarde. Kontraste, la islama sekvas la lunon, ne la sunon, kaj la hebrea kalendaro la sunon kaj la lunon. Monatoj: la kalendaro havas 12 monatojn:
- januaro - 31 tagoj
- februaro - 28 aŭ 29 tagoj
- marto - 31 tagoj
- aprilo - 30 tagoj
- majo - 31 tagoj
- junio - 30 tagoj
- julio - 31 tagoj
- aŭgusto - 31 tagoj
- septembro - 30 tagoj
- oktobro - 31 tagoj
- novembro - 30 tagoj
- decembro - 31 tagoj La kalendaro sekvas la sunon, ne la lunon, tiel ke la komenco de printempo estas fiksita je la 21-a de marto. Februaro kutime havas 28 tagojn, sed en la superjaro -- la kvara jaro kaj kvara jarcenta jaro -- februaro havas 29 tagojn. Do, en la jaroj 1992, 1996, 2000 kaj 1600, ĝi havis 29 tagojn, sed en la jaroj 1993, 1994, 1900 kaj 1700, ĝi havis 28 tagojn. En la julia kalendaro, kontraste, februaro havis 29 tagojn en la jaroj 1900 kaj 1700. Pro tio, la gregoria jaro havas 365,2425 suntagojn, dum la julia havas 365,2500. La suna jaro mem estas 365,24219878 suntagoj. La gregoria jaro estas 25,96 sekundoj tro longa (kio fariĝos unu tago post 3320 jaroj). Semajno: aldone al la cikloj de monatoj kaj jaroj, estas la ciklo de la semajnoj. La semajno havas sep tagojn:
- dimanĉo
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato La 1-a de januaro 2000 estis sabato. Dimanĉo kaj sabato estas la "semajnfino", kutime tagoj de ripozo en la Okcidento. Sabato estas la tradicia juda tago de ripozo kaj dimanĉo la tradicia kristana tago de ripozo. Jaroj: la nombro de la jaro estas laŭ la kristana erao. Pro kuniĝo de semajna kaj superjara cikloj en la kalendaro estadas 14 tipoj de jaroj:
- Normalaj jaroj komenciĝantaj je :
  - lundo
  - mardo
  - merkredo
  - ĵaŭdo
  - vendredo
  - sabato
  - dimanĉo
- Supejaroj komenciĝantaj je :
  - lundo
  - mardo
  - merkredo
  - ĵaŭdo
  - vendredo
  - sabato
  - dimanĉo Tagoj: la tago komenciĝas je meznokto kaj havas 24 egalajn horojn. ... Reformo: Aprobo de Julia kalendaro siatempe estis grava antaŭenpaŝo, sed ĝi ankaŭ havis malgrandan malprecizecon: suna jaro kompare al Julia jaro estis mallonga je 11 minutoj kaj 14 sekundoj. Dum jaroj tiu ĉi diferenco fariĝis tagoegala kaj kaŭzis malprecizecojn. En la fino de 14-a jarcento diferenco pligrandiĝis tiomgrade ke printempa tagegaleco anstataŭ 21 de marto trafis al 11 de marto. Do Pasko, ferio printempa, iafoje okazis en la vintro! Papo Gregorio la 13-a decidis korekti la eraron. Li invitis specialan komisionon kaj tagokalkulo antaŭenigis je 10 tagoj. Por ke en estonto similaj eraroj ne okazu, ili decidis en ĉiuj kvarcentjaroj forĵeti tri tagojn, sekve kvanto de superjaroj fariĝis malpli je 3, ol en Julia kalendaro. Tio estis la solvo de Aloysius LILIUS en 1580. La fakta bazo estis la kalkulo de Koperniko pri la longeco de la jaro. En 1530, Koperniko esploris la kalkuladon de Ptolemeo en 139 kaj al-Battani en 882 kaj kalkulis la jaron por si mem kaj eldonis la nombron 365,2425, kiu fariĝis la longeco de la jaro en la gregoria kalendaro. Ĉi tiu nova kalendaro nomiĝis Gregoria aŭ jarkalkulo laŭ nova stilo kaj Julia kalendaro estis nomita jarkalkulo laŭ malnova stilo. En 1582 jaro, kiam Gregoria kalendaro estis enkondukita, diferenco inter du stiloj estis 10 tagoj, en 1900 ĝi atingis 13 tagojn. En venontaj jaroj ĝi pligrandiĝos plu. Gregoria kalendaro estis aprobita en diversaj landoj en malsamaj tempoj:
- 1582 - Hispanio, Italio, Pollando, Portugalio, Francio, Luksemburgio, katolika Nederlando
- 1583 - Bavario, Tirolo
- 1583-1585 - Katolika Germanio kaj Svislando
- 1584 - Aŭstrio, Ĉeĥio
- 1587 - Hungario
- 1590 - Transilvanio
- 1610 - Prusio
- 1700 - Danio, Norvegio, kaj la protestantaj regionoj de Germanio, Nederlando kaj Svislando (escepte de Sankt Gallen)
- 1724 - la svisa kantono Sankt Gallen
- 1752 - Anglio kaj kolonioj (ekz, la nuna Usono)
- 1753 - Svedio, Finnlando, Japanio
- 1911 - Ĉinio
- 1912 - Albanio
- 1915 - Litovio
- 1916 - Bulgario
- 1918 - Rusio, Estonio
- 1919 - Rumanio, Serbio
- 1924 - Grekio
- 1926 - Turkio
- 1928 - Egipto En 1582, laŭ la papo, la tago post la 4-a de oktobro (la fina tago de la julia kalendaro) estis la 15-a de oktobro (la unua tago de la nova gregoria kalendaro). Ĝenerale, katolikaj landoj plejparte aprobis la kalendaron dum 1582-90, protestantaj landoj dum 1700-53 kaj aliaj landoj dum 1911-28. ---- ::Tridek tagoj en septembro, ::april', junio, kaj novembro; ::Ĉiuj kromaj de la kalendar' ::Tridek-unu havas, krom februar', ::Kun dudek-ok, tri jarojn el kvar, ::Sed dudek-naŭ en superjar'. ::: - Tradicia angla poemo; elangliĝis Mateo McLAUCHLIN ---- Vidu ankaŭ: Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Kalendaro > Gregoria Kalendaro kategorio:Kalendaro als:Gregorianischer Kalender ja:グレゴリオ暦 ko:그레고리력 ms:Kalendar Gregory simple:Gregorian calendar th:ปฏิทินเกรกอเรียน

Atencoj de Londono 2005-07-07

Je la 7-a de julio 2005 en Londono okazis pluraj eksplodoj en metroaj stacioj kaj publikaj busoj. Laŭ indikoj de la polico rezultis almenaŭ 52 mortintoj; pliaj 350 homoj estis vunditaj. Ĝis la posttagmezo ĉiuj pasaĝeroj de la metroaj trajnoj estis eligitaj el la tuneloj. Supozatas, ke temis pri teroraj atencoj inter si akordigitaj. Laŭ parolportanto de la metroa kompanio Metronet la unua eksplodo trafis la linion Metropolitan inter la stacioj Liverpool Street kaj Aldgate Station. Laŭ raporto de Dow Jones Newswires homoj mortis en stacio Liverpool Street. Polico Scotland Yard konfirmis, ke eksplodis tri liniaj busoj; unu eksplodo, proksime de placo Russell Square, forŝiris la tegmenton de duetaĝa buso. Pro la incidentoj multaj metroaj stacioj estis evakuitaj; la tutaj metroa kaj busa retoj provizore estis malfunkciigita. La centra kvartalo kun pli ol 40 stratoj estis barita. Laŭ informoj de Sky News armeaj unuoj ekpostenis en la urbo. La komercado de la akcia borso estis ĉesigita. Ĉefministro Tony BLAIR pro la atencoj pordume forlasis la kunvenon de G 8 en Gleneagles por surloke informiĝi pri la situacio en Londono.

Temposkalo

Ĉiuj tempoj estas indikataj en Brita Somera Tempo (BST), unu horon antaŭ UT.
- 08:51: Unuaj raportoj pri incidento inter la metro-stacioj Liverpool Street kaj Aldgate East, ĉu eksplodo aŭ kolizio inter du trajnoj. Komence oni kredis, ke la raportoj de la du stacioj koncernas du apartajn eventojn.
- 08:54: Oni diras, ke suspektinduloj metroe festas per piroteknikaĵoj.
- 08:56: Eksplodo en trajno inter stacioj King's Cross kaj Russell Square. Atestantoj raportas, ke la eksplodo ŝajnis okazi ekster la trajno.
- 09:17: Eksplodo en trajno ĉe stacio Edgware Road.
- 09:28: Metro-kompanio Metronet deklaras, ke la incidenton kaŭzis breĉo en la elektra provizado.
- 09:33: Raportoj pri incidento ĉe metro-stacio Edgware Road. Oni diras, ke pasaĝeroj en eksplodigita trajno provas rompi fenestrojn per ombreloj por eskapi.
- 09:46: Brita Transporta Polico konigas, ke okazis pliaj eksplodoj ĉe King's Cross', Old Street, Moorgate kaj Russell Square.
- 09:47: Eksplodo en buso ĉe placo
Upper Woburn Square/Tavistock Square. Viktimoj, nombro ankoraŭ nekonata.
- 09:49: Tuta metroa sistemo de Londono ĉesigas funkciadon.
- 10:00: Elektrokompanio
National Grid deklaras, ke ne estis problemo de elektrobreĉoj.
- 10:40: Unua raporto pri mortviktimoj, registara fonto parolas pri 20 mortintoj.
- 11:08: Busa trafiko xcesigita tra centra Londono.
- 11:10: Komisaro
Ian Blair de Metropolitan Police konfirmas, ke temas pri akordigita terorisma atenco, sed apelacias pri trankileco kaj petas ne vojaĝi al Londono kaj ne senbezone telefoni al krizo-servoj.
- 12:00: Ĉefministro Tony BLAIR publike nomas la incidenton akordigita serio de "barbaraj" terrorismaj atakoj.
- 17:30: Ĉefministro Tony BLAIR, venante el interkonsiliĝo ĉe
Downing Street (lia rezidejo) petegas la publikon ne lasi sin terorizi.

Eksteraj ligiloj


- [http://www.cnn.com/2005/WORLD/europe/07/07/london.tube/index.html CNN]
- [http://www.spiegel.de/panorama/0,1518,364083,00.html Spiegel.de]
- [http://orf.at/050707-88846/index.html ORF]
- [http://www.sfdrs.ch/system/frames/news/index.php SF DRS]
- [http://www.sky.com/skynews/article/0,,30100-1188265,00.html Sky news]
- [http://news.bbc.co.uk/1/hi/england/london/4659093.stm BBC] ja:ロンドン同時爆破事件 ms:Bom London 7 Julai 2005 th:ระเบิดที่ลอนดอน วันที่ 7 กรกฎาคม 2548


Ludwig GANGHOFER

Literaturo > Germanlingva Literaturo > Ludwig GANGHOFER < Germana Lingvo ---- Ludwig GANGHOFER [lUdvig gAnghofer] (naskiĝis la 7-an de julio, 1855, mortis la 24-an de julio, 1920) estis germana verkisto. Ludwig Ganghofer naskiĝis en Kaufbeuren, Bavario. Li studis unue maŝinteknikon, literaturan historion kaj filozofion, laboris kiel dramisto en Vieno, kaj poste kiel redaktoro en Munkeno. Dum la Unua Mondmilito li servis kiel milit-raportisto. En sia verkaro Ganghofer esprimas sian grandan amon al la montareca naturo en Bavario. Granda parto de lia verkaro estas filmigita. Ludwig Ganghofer mortis en Tegernsee, Bavario.

Listo de verkoj


- Der Herrgottschnitzer von Ammergau (teatraĵo, 1880)
- Edelweißkönig (romano, 1886)
- Die Martinsklause (romano, 1894)
- Schloss Hubertus (romano, 1895)
- Das Schweigen im Walde (romano, 1899)
- Der Dorfapostel (romano, 1900)
- Der Hohe Schein (romano, 1904)
- Der Mann im Salz (romano, 1906)
- Waldrausch (romano, 1907)
- Lebenslauf eines Optimisten (membiografio, 3 vol., 1909-1911)
- Der Ochsenkrieg (romano, 1914)
- Das große Jagen (romano, 1918)

1860

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1860 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1860 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 3-a de aprilo : La unua livero de la Poneo-Ekspreso, usona transkontinenta poŝtservo.
- 20-a de decembro : Sud-Karolino secesiis el la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko.

Naskiĝoj


- 29-a de januaro : Rusio : Anton ĈEĤOV
- 19-a de marto : Fernand DORÉ
- 15-a de julio : Emmanuel ROBERT
- 23-a de julio : Adolf SCHMIDT
- 26-a de aŭgusto: Aleksandro DAMBRAUSKAS
- 5-a de oktobro: William HARVEY
- 14-a de novembro: John J. BOUTWOOD

Mortoj


- 29-a de januaro : Ernst Moritz ARNDT, germana sciencisto kaj verkisto ----
1855 | 1856 | 1857 | 1858 | 1859 | 1860 | 1861 | 1862 | 1863 | 1864 | 1865
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1860년

Gustav MAHLER

Gustav MAHLER estis komponisto kaj orkestra direktisto. Li naskiĝis en vilaĝo Kaliště proksime de urbo Humpolec, la 7-an de julio de 1860. Li mortis en Vieno la 18-an de majo de 1911. Li estis filo de juda vendisto, sed poste li katolikiĝis. Ekde sia infanaĝo li montris grandan kapablon kiel pianisto. En 1875 lia familio traslokiĝis al Jihlava, kaj iom poste li eniris la konservatorion de Vieno. Lia profesoro pri pianludado, Julius EPSTEIN, rimarkinte lian egan kapablon, instigis lin por studi komponadon kaj orkestran direktadon.

Mahler restis en la konservatorio ĝis 1878, kaj ĉeestis ankaŭ prelegojn far Anton BRUCKNER en la Universitato. Li partoprenis en konkurso pri operoj okazigita en 1880 per sia verko Das Klagende Lied, kiu poste estos transformata en kantaton; tamen li ne gajnis tiun konkurson kaj do dediĉiĝis al orkestra direktado. Kiel direktisto li laboris une en malgranda somerteatro en Hall. Lia rimarkinda talento progesigis lin ĉiam plu kaj plu. Tiutempe li laboris en diversaj urboj: Ljubljano en 1881, Olomouc en 1882 kaj 1883, Casel en 1884, Prago en 1885, Leipzig ekde 1886 ĝis 1888, Budapeŝto ekde 1888 ĝis 1891, Hamburgo ekde 1891 ĝis 1897, kaj en Vieno, ĉe la Imperia Opero, ekde 1897 ĝis 1907, kie li estis ankaŭ arta direktisto dum kelkaj monatoj. Tamen li ne ŝatis la maĥinacioj okazantaj en la teatra medio kaj deziris okupiĝi komplete al komponado por koncertejoj kaj ne por teatro. Gustav Mahler edziĝis en 1902 al Alma Maria SCHINDLER. Ekde 1908 ĝis sia morto li estis direktisto de la Filharmonia Societo de Novjorko, sed li pasigis la somerojn en Aŭstrio.

Ĉefa verkaro:

Ĉefa verkaro:


- Dek simfonioj, tiu lasta el ili nefinita, kaj kelkaj kun voĉaj partoj.
- Das Lied von der Erde: Simfonio por mezosoprano, tenoro, solisto kaj orkestro.
- Das Klagende Lied: kantato.
- Lieder eines fahrenden Gesellen, Kindertotenlieder: Kanzonoj.
- Tri libroj de liaj unuaj kanzonoj.
- Kvin kanzonoj kun parolteksto far Friedrich R%C3%9CCKERT.
- Muziko por Des Knaben Wunderhorn.
- Multaj pliaj kanzonoj. ja:グスタフ・マーラー ko:구스타프 말러 th:กุสตาฟ มาห์เลอร์

Lion FEUCHTWANGER

Germanlingva literaturo > Lion Feuchtwanger Lion FEUCHTWANGER (7.7.1884 Munkeno - 21.12.1958 Pacific Palisades en Los Angeles) estis germana roman- kaj dramverkisto de juda deveno. Li estis filo de fabrikisto, studis filozofion en Munkeno kaj Berlino, multe vojaĝis kaj kontribuis al gazetaro per kritikoj. En 1923 li transloĝiĝis el Munkeno al Berlino kaj en 1933 elmigris al Francio (forkuris antaŭ faŝismo). En 1940 li foriris al Usono kaj loĝis en Pacific Palisades en Kalifornio. Komence li verkis kritikojn kaj dramojn el la germana kaj juda historio (li uzadis pseŭdonomon J. L. Wetcheek), sed grandan mondan sukceson li akiris per siaj historiaj romanoj, kiujn li verkis ne por montri, kiel la homoj vivis en la pasinteco, sed por klarigi la nuntempajn problemojn per analogaj okazaĵoj en la historio. "Mi serĉas en la historio fajron, ne cindron," li karakterizis sian verkaron. Ekzemple la alianco de Usono kaj Sovetunio kontraŭ Hitlero en 1943 inspiris lin al romano Vulpoj en vinberejo pri kunlaboro de Francio kun usonaj ribeluloj kontraŭ la Anglio en la dua duono de la 18-a jarcento. Ankaŭ liaj romanoj pri kresko de faŝismo en Germanio, kiujn li persone spertis, estas verkitaj el historia perspektivo. La ĉefaj herooj de liaj romanoj estas kutime politikistoj. Verkaro de Lion Feuchtwanger
- Warren Hastings (1916)
- Thomas Wendt (1920)
- Die hässliche Herzogin (Malbela dukino, 1923)
- Jus Süss (Judo Suss, 1923)
- Der Wartesaal (Atendejo, trilogio pri ekesto de faŝismo)
  - Der Erfolg (Sukceso, 1930)
  - Die Geschwister Oppermann (Gefratoj Oppermann, 1933)
  - Exil (Ekzilo, 1940)
- Das gelobte Land (Promesita lando, trilogio pri juda historiisto Jozefo Flavio)
  - Der jüdische Krieg (Juda milito, 1932)
  - Die Söhne (Filoj, 1935)
  - Der Tag wird kommen (La tago venos, 1942)
- Der falsche Nero (Falsa Nerono, 1936)
- Simone (Simona, 1945)
- Die Füchse im Weinberg (Vulpoj en vinberejo, 1947-1948)
- Die Brüder Lautensack (Fratoj Lautensack, 1949)
- Odysseus und die Schweine (Odiseo kaj porkoj, 1949)
- Narrenweisheit oder Tod und Verklärung des Jean-Jacques Rousseau (La saĝo de frenezulo aŭ Morto kaj Glora reviviĝo de Jean-Jacques Rousseau, 1952)
- Goya (Goya 1951)
- Der Teufel in Frankreich (Diablo en Francio, 1954)
- Die Witwe Capet (Vidvino Capet, 1958)
- Jefta und seine Tochter (Jefta kaj lia filino, 1957)
- Wahn oder Der Teufel in Boston (Iluzio aŭ Diablo en Bostono, 1957)
- Die Jüdin von Toledo (Judino el Toledo, 1958)
- Das Haus der Desdemona (La domo de Desdemona, eseo pri historiaj romanoj, aperis postmorte 1961)

Germanio

Geografio > Eŭropo > Germanio ---- La Federacia Respubliko Germanio (germane Bundesrepublik Deutschland ) estas demokrata federacia ŝtato meze de Eŭropo, kiu apartenas al la Eŭropa Unio. Ĝiaj najbaraj landoj estas Pollando, Ĉeĥio, Aŭstrio, Svisio, Francio, Luksemburgio, Belgio, Nederlando kaj Danio.

Geografio

Politika subdivido (federaciaj landoj

Badenio-Vurtembergo, Bavario, Berlino, Brandenburgio, Bremeno, Hamburgo, Hesio, Malsupra Saksio, Meklenburgo-Antaŭpomerio, Nord-Rejno-Vestfalio, Rejnlando-Palatinato, Saksio, Saksio-Anhalto, Sarlando, Ŝlesvigo-Holstinio kaj Turingio La regionaj ŝtatoj estas nomataj en Germanio federaciaj landoj ('Land' aŭ 'Bundesland', pl. 'Länder'). Ili estas teorie ŝtatkarakteraj politikaj unuoj. Ano de federacia lando estas ĉiu enloĝanto kiu havas tie sian oficialan loĝejon minimume ekde tri monatoj. La limoj de regiona ŝtato estas ŝanĝeblaj nur per plebiscito de la koncernaj enloĝantoj. Inter Federacio kaj regionaj ŝtatoj ekzistas divido de la taskoj. Ekzemple, nur la Federacio okupiĝas pri eksteraj rilatoj, defendo, valuto kaj mezuroj, kaj nur la regionaj ŝtatoj okupiĝas pri lernejoj. Multaj taskoj tamen estas komuna agadkampo de ambaŭ. La regionaj ŝtatoj estas reprezentataj en speciala germana organo, la Federacia Konsilio ('Bundesrat'), kiu havas certajn veto-rajtojn rilate al federaciaj leĝoj. Ĉar laŭ la germana konstitucio ĉiuj germanoj devas havi proksimume samajn vivkondiĉojn en la tuta lando, Germanio estas tre unuecisma federacia ŝtato (kompare ekzemple al Usono). Germana regiona ŝtato havas propran ĉefministron, registaron kaj parlamenton, sed ankaŭ konstitucion, flagon kaj ofte ankaŭ himnon.

Montaroj

Interalie: Alpoj, Elba Grejsmontaro, Ercmontaro, Luzacia Montaro, Harco La pli alta monto estas la Zugspitze (2962 m, en la Alpoj).

Riveroj

Interalie: Danubo, Elbo (rivero), Mulde, Odro, Rejno, Saale Pli > Listo de riveroj en Germanio

Lagoj

Interalie: Konstanca Lago, Müritz

Insuloj

Interalie: Rügen, Usedom, Fehmarn, Sylt, Helgoland, Föhr, Nordstrand, Pellworm

Historio

La etnogenezo, la estiĝo de la germana popolo, estis longdaŭra procezo. Post la disigo de latinidalingva okcidento kaj ĝermanlingva oriento, la orientfrankona regno fariĝis la lulilo de posta Germanio. Legu pli > Historio de Germanio

Politiko

Vidu ankaŭ: konstitucio (Germanio) La Federacia Respubliko estas federacia ŝtato laŭ popola suvereno. Centra organo estas la unuĉambra parlamento ('Bundestag'), elektita laŭ personigita proporcia baloto de la germanoj. La parlamento elektas interalie la ĉefministron (Kanceliero) kaj la superajn juĝistojn; la ĉefa laboro estas decidi pri la federaciaj leĝoj (kaj la ŝtata budĝeto). Oficperiodo estas kvar jaroj. Krom la parlamento ekzistas la Federacia Konsilio (FK, "Bundesrat"), kiu estas propra organo (ne konsiderata kiel parto de la parlamento) kaj daŭrigas la federaciisman tradicion de la 'Reichstag' antaŭ 1806. La FK konsistas el reprezentantoj de la regionaj subŝtatoj kaj kundecidas pri la federaciaj leĝoj (se ili tuŝas la interesojn de la regionaj subŝtatoj). Kiel dirite, la parlamento elektas nur la Federacian Kancelieron ('Bundeskanzler') laŭ propono de la Federacia Prezidento. La Kanceliero mem proponas al la Federacia Prezidento la ministrojn. Estas iom specialaj la reguloj rilate al elekto kaj malelekto de Kanceliero; plej gravas, ke la parlamento povas forelekti ĉefministron nur, se ĝi samtempe elektas novan. La plej alta reprezentanto estas la Federacia Prezidanto, elektita de speciala organo nomata Federacia Asembleo. Tiu organo kunvenas nur por elekti Fed. Prezidanton, normale do ĉiun kvinan jaron. Ĝi konsistas el ĉiuj anoj de la (federacia) parlamento kaj same granda nombro de homoj elektitaj de la parlamentoj de la regionaj ŝtatoj. Kvankam la Federacia Prezidanto havas ĉefe nur reprezentajn taskojn, restas certaj kompetentecoj specialaj por krizaj kazoj. Kutime Germanio estas regata de koalicio el du partioj, unu granda, unu malgranda. Tiuj du partioj havas la (absolutan) plimulton en la parlamento kaj komune formas la registaron. La du grandaj partioj estas la Kristandemokrata Unio (CDU) (en Bavario: Kristansociala Unio) kaj la Socialdemokrata Partio (SPD). Krome en la nuna parlamento (elektita lastfoje en 2005) sidas la frakcio de la verduloj ('Bündnis 90 / Die Grünen'), de la liberaluloj (FDP) kaj de la "Maldekstra Partio", kiu antaŭe nomiĝis PDS ("partio por demokrata socialismo").

Esperanto en Germanio

Ĉefartikoloj: Esperanto en Germanio, Historio de Esperanto en Germanio En nuna Germanio la neŭtrala movado estas organizita en Germana Esperanto-Asocio, fondita en 1906 kaj aliĝinta al UEA en 1955.

vidu ankaŭ


- Listo de urboj de Germanio
- Landnomoj

Ekstera ligilo


- [http://www.stadtpanoramen.de/ StadtPanoramen] - Panoramaj vidoj de urboj de Germanio Kategorio:Germanio als:Deutschland fiu-vro:S'aksamaa ja:ドイツ ko:독일 ms:Jerman roa-rup:Ghirmânii simple:Germany th:สหพันธ์สาธารณรัฐเยอรมนี zh-min-nan:Tek-kok


1887

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1887 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1887 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Ekesto de Esperanto.
- Aleksandro DAMBRAUSKAS eklernis Esperanton.
- Nieuwe Binnenweg 176 (domo de la Centra Oficejo de UEA ekde 1962) estis konstruita.
- Dua Volapukista Kongreso; fundata la Internacia Akademio de Volapuko.
- Francisko Valdomiro LORENZ eklernis Volapukon
- Édouard STEPHAN eltrovis la Stephan-an Kvinopon
- 6-a de januaro: Ulises HEUREAUX iĝis (je dua fojo) prezidento de Domingo.
- 6-a de marto: Unua Presbiterana eklezio en Brazilo.
- 15-a de marto: kreita Diocezon de Monako.
- 26-a de marto: Ĉinio cedis Makaon al Portugalio.
- 4-a de junio: Rafael Wenceslao NÚÑEZ MOLEDO iĝis (je 3-a fojo) prezidento de Kolombio.
- 26-a de junio: fondita la "Clube Militar" en Rio-de-Ĵaneiro.
- 26-a de julio: Zamenhof lanĉas sian "Unuan Libron" (pri Esperanto).
- 20-a de septembro: Encikliko 'Vi è Ben Noto' de Papo Leono la 13-a.
- 24-a de septembro: Sankta Jose Maria RUBIO iĝis paŝtro.
- 1-a de decembro: Traktato inter Portugalio kaj Ĉinio.

Naskiĝoj


- Boris KOTZIN
- Le Corbusier
- Blaise CENDRARS
- 10-a de januaro: José Américo de ALMEIDA, Brazila verkisto kaj politikisto.
- 12-a de januaro : Saldanha Jorge de CARREIRA
- 3-a de februaro: Georg Trakl
- 8-a de februaro: Heinrich SPOERL
- 5-a de marto: Heitor VILLA-LOBOS, Brazila muzikisto.
- 9-a de marto : Leoplod BERGER
- 13-a de marto: Francisco de Assis CINTRA
- 22-a de aprilo: OOI Manabu
- 7-a de majo: Gilberto AMADO, Brazila verkisto
- 25-a de majo: Sankta Francesco FORGIONE, kromnomata Paŝtro Pio.
- 24-a de junio: Hungario: KARINTHY Frigyes
- 28-a de junio : Leon ROSENSTOCK
- 7-a de julio: Belarusio: Marc CHAGALL superrealisma pentristo
- 16-a de julio: Anatolo KOCH
- 29-a de julio: Rafel ISRAELS
- 12-a de aŭgusto : Lizzie IDDON
- 17-a de aŭgusto: Karolo la 1-a (Aŭstrio) lasta imperiestro de Aŭstrio.
- 19-a de aŭgusto : Anna GYLLSDORFF
- 30-a de oktobro: Georg HEYM
- 31-a de oktobro: CHIANG Kai-shek
- 3-a de novembro: Robert MURRAY
- 10-a de novembro: Arnold ZWEIG
- 22-a de decembro: Barato: Srinivasa Aiyangar RAMANUJAN

Mortoj


- 19-a de februaro: Multatuli: Nederlanda verkisto

Esperanto-libroj eldonitaj en 1887


- Zamenhof, Ludwik Lazar: Meĵdunarodnyj jazyk: predislovie i polnyj uĉebnik / Dr. Esperanto. - Varŝava: Kelter, 1887. - 40 p., 1 faldfolio
- Zamenhof, Ludwik Lazar: Jezyk miedzynarodowy: przedmowa i podrecznik kompletny : por Poloj / Dr. Esperanto. - Warszawa: Kelter, 1887. - 40 p., 1 faldfolio
- Zamenhof, Ludwik Lazar: Langue internationale: préface et manuel complet : por francoj / Dr. Esperanto. - Varsovie: Gebethner et Wolff, 1887. - 48 p., 1 faldfolio
- Zamenhof, Ludwik Lazar: Internationale Sprache: Vorrede und vollständiges Lehrbuch: por germanoj / Dr. Esperanto. - Warschau: Gebethner et Wolff, 1887. - 48 p., 1 faldfolio ----
1882 | 1883 | 1884 | 1885 | 1886 | 1887 | 1888 | 1889 | 1890 | 1891 | 1892
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1887년 simple:1887 th:พ.ศ. 2430

Marc CHAGALL

Marc CHAGALL (naskiĝis je 7-a de julio, 1887, mortis je 28-a de marto, 1985) estis grava artisto el la superrealisma movado. Li estis konata pro siaj buntaj, fantaziaj, kaj sonĝecaj artaĵoj. Li ĉefe laboris kiel pentristo, kaj ofte pentris memorojn el ĉiutaga vivo de sia juda kaj rusa vilaĝo. Li naskiĝis kiel Moiŝe Zaĥaroviĉ Ŝagalov ĉe Vitebsk, Belarusio.

Eskstera ligo

[http://www.chagall.vitebsk.by/ Oficiala retejo de la Marc Chagall Muzeo] (kun rusa, franca, germana, kaj angla lingvoj)
- [http://www.malarze.walhalla.pl/galeria.php5?art=28 Art Gallery - Marc Chagall]

Kategorio:Biografio C ja:マルク・シャガール

1940

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1940 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1940 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 15-a de majo : La unua McDonald's restoracio estas fondita.
- Spirito Emmanuel verkis mensaĝon "La misio de Esperanto" kaj konsilis spiritistojn lerni la lingvon.

Naskiĝoj


- Trevor STEELE
- Anatolij GONĈAROV
- Vasil STANOVIĈ
- 18-a de marto : Arlette LAGUILLER
- 19-a de marto: Carlo MINNAJA
- 7-a de julio : Ringo STARR
- 7-a de oktobro : Raimund HARMSTORF
- 9-a de oktobro : John LENNON

Mortoj


- 21-a de januaro : Islando : Einar BENEDIKTSSON
- 16-a de marto : Svedio : Selma LAGERLÖF
- 21-a de aŭgusto : Meksiko : Lev TROCKIJ
- 22-a de decembro : Nathanael WEST
- Usono: Pensilvanio : Charles Christopher MORE ----
1935 | 1936 | 1937 | 1938 | 1939 | 1940 | 1941 | 1942 | 1943 | 1944 | 1945
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1940年 ko:1940년 simple:1940 th:พ.ศ. 2483

Ringo STARR

Muziko > Ringo STARR ---- Ringo STARR, realnome: Richard STARKEY (naskiĝis la 7-an de julio, 1940) estas brita muzikisto. En la jaro 1962 li aliĝis al la muzikgrupo Beatles, kaj agis tie kiel drumisto. Unu el la plej famaj kantoj, kiujn li mem verkis, estas Octopus' Garden. Kategorio:Kantistoj ja:リンゴ・スター simple:Ringo Starr

Papo

] Papo (el la greka vorto, papas "patro") estas titolo de la plej alta estro de kelkaj eklezioj, ekzemple la kopta kaj la katolika. La katolika papo estas episkopo de Romo kaj la ĉefo de la Katolika Eklezio. Laŭ katolika kredo, por esti episkopo de Romo (la Sankta Diocezo) li heredas la rolon kaj potencon de Sankta Petro, la unua episkopo de Romo, per apostola posteuleco. Li do pretendas esti la paŝtisto de ĉiuj kristanoj kaj reprezentanto de Kristo surtere (laŭ Mateo 16:18-19):
    Vi estas Petro, kaj sur ĉi tiu roko mi konstruos mian eklezion; kaj pordegoj de Hades ne superfortos ĝin. Mi donos al vi la ŝlosilojn de la regno de la ĉielo; kaj kion ajn vi ligos sur la tero, tio estos ligita en la ĉielo; kaj kion ajn vi malligos sur la tero, tio estos malligita en la ĉielo.
Laŭ la katolika interpreto de ĉi tiuj versoj, la Katolika Eklezio estis fondita de Jesuo Kristo kaj la papo estas la posteulo de Sankta Petro kaj portas lian aŭtoritaton (simbolita per "la ŝlosiloj"). Nekatolikaj kristanoj, kiuj ne aprobas papan aŭtoriton, asertas ke la 'roko' ne estas Petro, sed la konfeso parolita de Petro en Mateo 16:17. Aliaj, ekzemple adventismo, kredas ke la papo estas la Antikristo mem, aŭ la malĉastino de Babilono de Apokalipso. La papo ankaŭ estas patriarko de preskaŭ ĉiuj kristanoj sub sia papa aŭtoritato. Inter tiuj ĉi estas ne nur la romkatolika eklezio, sed eklezioj de la Orienta Rito, foje nomataj 'grekkatolikaj'. La lastaj estas en komunio kun la Vatikano, sed adoras Kriston laŭ la liturgio de Sankta Johano Krisostomo Papoj elektiĝas de kaj el la kolegio de kardinaloj. Kvankam ĉiu needziĝinta vira katoliko rajtas esti elektita, plej ofte elektiĝas kardinalo. Ĉar la papo regas la sendependan Vatikanon, li ankaŭ estas ŝtatestro. La eklezio kredas ke Dio ne permesas ke la papo eraru dum formalaj eldiroj pri aferoj de fido aŭ moralo (papa neerareco). Sed tiu doktrino ne estis formale konfirmita ĝis la 19-a jarcento en la unua vatikana koncilio. Pro tio, la doktrina potenco de la papo estas tre konservema: ĝi ne povas kontraŭdiri antaŭajn papajn dirojn pri oficiala dogmo. Nur unu fojon la papo parolis sub la mantelo de neerareco, en 1950 kiam Pio la 12-a instruis ke Sankta Maria estis prenita korpe en ĉielon. Iuj kredas ke la doktrino de neerareco mem anonciĝis kun papa neerareco. La potenco de la papo, religie kaj politike, kreskis kaj malkreskis tra la jarcentoj. En la tempo de Danto kaj poste, la papo eĉ komandis armeojn kaj batalis kontraŭ la Sankta Romia Imperio. En la 14-a jarcento la papo loĝis en Avinjono, dum kontraŭpapo loĝis en Romo mem. Iuj papoj dum la tempo de la Renaskiĝo estis malvirtaj. Iuj papaj fiaj faroj instigis la Reformacion de Lutero kaj la protestantoj. En la ortodoksaj eklezioj ne ekzistas ekvivalento de la katolika papo kaj anstataŭe la koncilio mem regas. La "ĉefa inter egalaj" episkopoj en ortodoksa kristaneco estas la patriarko de Konstantinopolo.

Vidu ankaŭ:


- Listo de papoj Kategorio:Katolikismo als:Papst ja:ローマ教皇 ko:교황 simple:Pope

Johano la 3-a

Johano la 3-a estis papo de 561 ĝis 574. Romano, nomita Catelinus [katelinus], li elvenis de bone konata familio, filo de Anastasius, latine alnomita Illustris. Kaŭze de la lombarda invado, kiam preskaŭ tutaj raportoj de lia regado neniiĝis, oni scias tre malmulte pri lia pontifikeco. La Liber Pontificalis raportis, ke li mortis je la 7-a de julio, 574.
Antaŭulo:
Pelagio la 1-a (556-561)
Listo de papoj Posteulo:
Benedikto la 1-a (575-579)
Kategorio:Papoj

1531

Historio > Jarcentoj > 16-a jarcento > 1531 ---- En la jaro 1531 post Kristo okazis, interalie: Eventoj
- Meksiko: Al indiĝeno Juan Diego aperas la Sankta Virgulino, kio helpus disvastigi la kristanismon en tiu lando. Naskiĝoj Mortoj
- 7-a de julio: Tilman RIEMENSCHNEIDER
- 11-a de oktobro: Zvinglo ----
1526 | 1527 | 1528 | 1529 | 1530 | 1531 | 1532 | 1533 | 1534 | 1535 | 1536
15-a jarcento - 16-a jarcento - 17-a jarcento
ko:1531년

1901

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1901 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1901 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- La pariza eldonejo Hachette komencas publikigi verkoj pri kaj en Esperanto.
- Fondita unua E-asocio en Slovakio, la Unua societo de Aŭstriaj esperantistoj en Brno.
- Fondita unua E-asocio en Hungario, en Budapesto
- Zamenhof kreis la Hilelismon.
- Eklernis Espernaton: Frederiko VILLAREAL, Barono de Menil, Théophile CART, Hjalmar Johannes RUNEBERG kaj Cornelis Jacob BAART de la Faille.
- Kreita Latineca angla

Naskiĝoj


- 31-a de januaro : Marie Luise KASCHNITZ
- 1-a de februaro : Usono : Clark GABLE
- 14-a de februaro : Rolf WANKA
- 18-a de februaro : Hugo HAAS
- 15-a de marto : Juntaro IŬAŜITA
- 7-a de majo : Usono : Gary COOPER
- 11-a de majo : Rose AUSLÄNDER
- 20-a de aŭgusto : Italio : Salvatore QUASIMODO
- 15-a de septembro : Liselotte WELSKOPF-HENRICH
- 3-a de novembro : Leopoldo la 3-a, kvara reĝo de la belgoj
- 23-a de novembro : Marieluise FLEISSER
- 5-a de decembro : Walt DISNEY
- 27-a de decembro : Germanio : Marlene DIETRICH
- Ĉeĥio : Antonín SATTEK
- Wim QUISPEL
- Aleksandro ERJUĤIN

Mortoj


- 22-a de januaro : Britio : Reĝino Viktorino
- Ĉeĥio : Julius ZEYER
- 27-a de januaro : Giuseppe VERDI
- 13-a de marto : Benjamin HARRISON
- 7-a de julio : Svislando : Johanna SPYRI
- 14-a de septembro : William McKINLEY ----
1896 | 1897 | 1898 | 1899 | 1900 | 1901 | 1902 | 1903 | 1904 | 1905 | 1906
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1901年 ko:1901년

Svislando

Geografio > Eŭropo > Svislando ---- right right germane Schweiz [ŝvajc] france Suisse [sŭis] itale Svizzera [ZVICcera] romanĉe Svizra [ŜVICra] svisgermane Schwyz [ŝvi:c] Svislando aŭ Svisio estas lando en Centra Eŭropo, inter Ĵuraso kaj Alpoj. Germanio estas norda de Svislando, Italio estas suda, Francio estas okcidenta, Aŭstrio kaj Liĥtenŝtejno orienta.
- Landkodo: CH (mallongigo de "Confoederatio Helvetica", la latina nomo).
- E-nomo: Svisio, Svisujo, Svislando; Helvetio (historia); Svisa Konfederacio (oficiala).
- Oficiallingvaj nomoj: Schweizerische Eidgenossenschaft (de), Confédération Suisse (fr), Confederazione Svizzera (it), Confederaziun Svizra (rm), Confoederatio Helvetica (latine).
- Etimologio: landa malnova nomo estas Helvetio, kio devenas de helvetaj triboj.
- Areo: 41.300 kv.km.
- Politika sistemo: federacia parlamenta demokratio. La leĝdonan povon en Svislando posedas la Federacia Asembleo (germ. Bundesversammlung, fr. Assemblée Fédérale, it. Assemblea Federale). La asembleo konsistas el la Konsilio de la Ŝtatoj (Ständerat, Conseil des États, Consiglio degli Stati) (46 seĝoj) kaj la Nacia Konsilio (Nationalrat, Conseil National, Consiglio Nazionale) (200 seĝoj). La anojn de la Konsilio de la Ŝtatoj nomumas la kantonoj (duo po kantono, unu po duonkantono), la membroj de la Nacia Konsilio estas elektataj laŭproporcie de la tuta svisa popolo.
- Ŝtatestro: prezidanto Samuel SCHMID dum 2005.
- Ĉefurbo: Berno (301 mil).
- Urboj: Zuriko (840 mil), Ĝenevo (382 mil), Bazelo (363 mil), Laŭzano (260 mil).
- Administracia divido: 26 kantonoj. (Vd. sube.)
- Loĝantaro: 7.259 mil (2001), inter ili 61,5% germano-svisoj, 17,1% franco-svisoj, 6,4% italoj, 3,4% italo-svisoj, 2,5% germanoj.
- Ŝtatlingvo: germana (63,6%), franca (19,2%), itala (7,6%) kaj romanĉa (0,6%). Aliaj lingvoj: hispana (1,7%), portugala (1,4%), turka (0,9%), angla (0,9%). (1990)
- Kredantoj: katolikoj (44,1%), protestantoj (36,6%), nekredantoj (11,7%), islamanoj (4,5%), ortodoksuloj (1,2%), aliaj (1,9%). (2000)
- GNP: totala -305 mlrd $; pokapa - 40.630 $.
- Eksporto: maŝinindustria produktaĵo, kemiaĵoj, horloĝoj, nutraĵoj, ĉokolado.
- Monunuo: svisa franko (=100 centimoj).
- Organizoj: UNO (2002)
- Historio: en 1648 de Sankta Romia Imperio apartiĝis kelkaj kantonoj, kiuj kreis sendependan ŝtaton. En 1815 Svisio deklaris eternan neŭtralecon kaj partoprenis en neniaj militoj.
- Esperanto-movado
- Esperanto-movado | Apencelo Ekstera (
- ) (AR)
Herisau 49.300 germ.
Appenzell-Innerrhoden | Apencelo Interna (
- ) (AI)
Appenzell 13.100 germ.
Bazelo Kampara (
- ) (BL)
Liestal 225.800 germ.
Bazelo Urba (
- ) (BS)
Bazelo 194.300 germ.
Berno (BE) Berno 925.500 germ., fr.
Friburgo (FR) Friburgo 194.700 fr., germ.
Ĝenevo (GE) Ĝenevo 363.600 fr.
Glarus | Glaruso (GL) Glarus 36.600 germ.
Grizono (GR) Chur 166.500 germ., rom., it.
Ĵuraso (JU) Delémont 64.700 fr.
Lucerno (LU) Lucerno 306.100 germ.
Neuchâtel | Neŭŝatelo (NE) Neuchâtel 156.200 fr.
Nidwalden | Nidvaldo (
- ) (NW)
Stans 31.000 germ.
Obwalden | Obvaldo (
- ) (OW)
Sarnen 27.600 germ.
St. Gallen | Sankt-Galo (SG) St. Gallen 403.900 germ.
Ŝafhaŭzo (SH) Ŝafhaŭzo 69.800 germ.
Schwyz | Ŝvico (SZ) Schwyz 103.400 germ.
Solothurn | Soloturno (SO) Solothurn 219.500 germ.
Thurgau | Turgovio (TG) Frauenfeld 192.400 germ.
Tiĉino (TI) Bellinzona 277.200 it.
Uri | Urio (UR) Altdorf 33.500 germ.
Valezo (VS) Sion/Sitten 232.600 fr., germ.
Vaud | Vaŭdo (VD) Laŭzano 550.300 fr.
Zug | Cugo (ZG) Zug 827.840 germ.
Zuriko (ZH) Zuriko 1.131.500 germ.

- = duonkantonoj: duonkantonoj Ausserrhoden kaj Innerrhoden estigas kantonon Appenzell, Bazelo Kampara kaj Bazelo Urba formas kantonon Bazelo, Nidwalden kaj Obwalden formas Unterwalden.

-
als:Schweiz ja:スイス ko:스위스 ms:Switzerland simple:Switzerland th:ประเทศสวิตเซอร์แลนด์ zh-min-nan:Sūi-se

Arthur Conan DOYLE

Sir Arthur Conan DOYLE [artfur koŭnen dojl], esperante Arturo Konano Dojlo, (naskiĝis la 22-an de majo 1859, mortis la 7-an de julio 1930) estis brita kuracisto kaj verkisto. Doyle naskiĝis en Edinburgh. Post sia studo pri medicino en la universitato de sia hejmurbo, Doyle en 1880 komencis labori kiel ŝipkuracisto. Ekde 1882 li praktikis en Southsea (proksime al Portsmouth). Por gajni pli da mono, li komencis verki kaj publikigis en 1887 sian unuan krimrakonton "A Study in Scarlet", kun Sherlock HOLMES kiel detektiva protagonisto. Post pluraj literaturaj sukcesoj, li en 1891 finis la laboron kiel kuracisto kaj dediĉis sin plene al la verkado. La legantaro ŝategis liajn Holmes-seriojn en Strand Magazine. Sed Arthur Conan DOYLE ne nur verkis krimliteraturon, fakte li fieris pli pri siaj historiaj romanoj. Plurfoje, li klopodis liberigi sin de Holmes, sed devis cedi al la volo de legantoj kaj daŭrigi ĝin. En 1912, li en sia aventura verko "The lost world" priskribis la malkovron de vivantaj dinosaŭroj kaj antaŭhistoriaj estaĵoj en Sudameriko. Lia protagonisto, la kolerema Profesoro Challenger, aperos ankoraŭ en pluraj sekvaj verkoj, sed neniam gajnis tiom da famo kiel Sherlock Holmes kaj D-ro WATSON. La historiaj romanoj de DOYLE (ekz. "Rodney Stone", "Sir Nigel", "The white company") apenaŭ estas konataj. En siaj lastaj jaroj, li interesiĝis pri spiritismo. Li intencis konvinki al Harry HOUDINI pri ties realeco. Doyle mortis en Crowborough/Sussex.

Listo de verkoj


- A Study in Scarlet (1887)
- The Sign of Four (1890)
- The Adventures of Sherlock Holmes (1891)
- The Memoirs of Sherlock Holmes (1893)
- The Hound of the Baskervilles (1902)
- The Return of Sherlock Holmes (1903/1904)
- The Case Book of Sherlock Holmes (1927)
- The Lost World (1912)
- The Poison Belt (1913)
- The Land of Mist (1926)

En Esperanto aperis


- [http://www.geocities.com/Athens/Academy/1475/hackett/ Ĉerpaĵo el Studo en Skarlato] (A Study in Scarlet) (fino de ĉapitro 2, tradukis W. D. B. HACKETT, aperis en Canadian Holmes, volumo 6, numero 4, p. 23-25, 1983)
- El The Adventures of Sherlock Holmes:
  - [http://members.cox.net/esperanto/skandalo/skan.html Skandalo en Bohemio] (A Scandal in Bohemia) (tradukis Darold BOOTON)
  - [http://members.tripod.com/~booton/ligo/ruĝkap.htm La Ligo de la ruĝkapuloj] (The Red-headed League) (tradukis Darold Booton)
  - [http://members.cox.net/esperanto/5semoj/semoj.html La kvin oranĝ-semoj] (The Five Orange Pips) (tradukis Darold Booton)
  - [http://members.aol.com/sylvanz/tl1.htm La viro kun la tordita lipo] (The Man with the Twisted Lip) (tradukis Sylvan ZAFT, 1996)
  - [http://members.tripod.com/~booton/mak/mak.htm La aventuro de la makulita bendo] (The Adventure of the Speckled Band) (tradukis Darold Booton)
  - [http://members.tripod.com/~booton/sango/ La aventuro de la sangofagoj] (The Adventure of the Copper Beeches) (tradukis Darold Booton)
- El La memoraĵoj de Sherlock Holmes (The Memoirs of Sherlock Holmes):
  - [http://members.tripod.com/~booton/musgravo/ La Musgrava rito] (The Musgrava Ritual) (tradukis Darold Booton)
  - [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Revuoj/MondaKulturo/Somero65/kriplulou.html La aventuro de la kriplulo] (The Crooked Man) (tradukis A. K. BECK, aperis en Monda Kulturo, somero 1965, p. 77-83)
  - [http://members.tripod.com/~booton/interpretisto/ La greka interpretisto] (The Greek Interpreter) (tradukis Darold Booton)
  - [http://esperant0.chez.tiscali.fr/esperant61/mararmeu.htm La mararmea traktato] (The Naval Treaty) (tradukis Dominik CORNICE, 2002 (?))
  - [http://members.tripod.com/%7Edbooton/finaprob/fina.htm La fina problemo] (The Final Problem) (tradukis Darold Booton)
- La ĉashundo de la Baskerviloj (The Hound of the Baskervilles) (tradukis William AULD. - Jekaterinburg: Sezonoj, 1998)
- El The Return of Sherlock Holmes:
  - [http://members.cox.net/esperanto/vaka/vaka.html La vaka domo] (The Adventure of the Empty House) (tradukis Darold Booton)
  - [http://members.tripod.com/~dbooton/dancantoj/ La aventuro de la dancantoj] (The Adventure of the Dancing Men) (tradukis Darold Booton)
  - [http://members.tripod.com/~booton/napoleono/sesnapoleonoj.html La ses Napoleonoj] (The Adventure of the Six Napoleons) (tradukis Darold Booton)
  - [http://members.tripod.com/~booton/mtk/ La aventuro de la malaperinta trikvarono] (The Adventure of the Missing Three-Quarter) (tradukis Darold Booton)
- Ombro antaŭenĵetita (tradukis UJEKI Ŝiger. - Tokio: Iogi, 1983.

Eksteraj ligiloj


- [http://wikisource.org/wiki/Author:Arthur_Conan_Doyle Wikisource] Doyle ja:アーサー・コナン・ドイル simple:Sir Arthur Conan Doyle th:อาเธอร์ โคแนน ดอยล์

1956

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1956 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1956 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 41-a Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago.
- 4-a Landa Kongreso de ELNA.
- Ivo LAPENNA publikiĝis Principaron de Frostavallen.
- Curt J. MILKSCHUTZ fariĝis argentina ĉefdelegito.
- Israelo militeniretis Sinajon. Ekestis krizo Liban-rilate.
- Japanio, Maroko, Sudano kaj Tunizio aniĝas al UNO.
- Sudano sendependiĝis de Britio.
- Maroko sendependiĝis de la rego de Francio kaj Hispanio.
- 20-a de marto : Tunizio sendependiĝis de Francio.
- Angla Togolo unuiĝas kun Ganao.
- En Hungario en la 23-a de oktobro ekestis revolucio kaj liberecbatalo kontraŭ soveta reĝimo.
- Kreita Radiogloto.
- La argentina piloto Juan Manuel FANGIO gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.

Naskiĝoj


- 7-a de januaro : Uwe OCHSENKNECHT
- 9-a de julio : Tom HANKS
- Floréal MARTORELL

Mortoj


- 31-a de januaro : Britio : A. A. MILNE
- 7-a de julio : Germanio : Gottfried BENN
- 14-a de aŭgusto : Germanio : Bertolt Brecht
- 25-a de decembro : Svislando : Robert WALSER ----
1951 | 1952 | 1953 | 1954 | 1955 | 1956 | 1957 | 1958 | 1959 | 1960 | 1961
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1956年 ko:1956년 simple:1956 th:พ.ศ. 2499

Germanio

Geografio > Eŭropo > Germanio ---- La Federacia Respubliko Germanio (germane Bundesrepublik Deutschland ) estas demokrata federacia ŝtato meze de Eŭropo, kiu apartenas al la Eŭropa Unio. Ĝiaj najbaraj landoj estas Pollando, Ĉeĥio, Aŭstrio, Svisio, Francio, Luksemburgio, Belgio, Nederlando kaj Danio.

Geografio

Politika subdivido (federaciaj landoj

Badenio-Vurtembergo, Bavario, Berlino, Brandenburgio, Bremeno, Hamburgo, Hesio, Malsupra Saksio, Meklenburgo-Antaŭpomerio, Nord-Rejno-Vestfalio, Rejnlando-Palatinato, Saksio, Saksio-Anhalto, Sarlando, Ŝlesvigo-Holstinio kaj Turingio La regionaj ŝtatoj estas nomataj en Germanio federaciaj landoj ('Land' aŭ 'Bundesland', pl. 'Länder'). Ili estas teorie ŝtatkarakteraj politikaj unuoj. Ano de federacia lando estas ĉiu enloĝanto kiu havas tie sian oficialan loĝejon minimume ekde tri monatoj. La limoj de regiona ŝtato estas ŝanĝeblaj nur per plebiscito de la koncernaj enloĝantoj. Inter Federacio kaj regionaj ŝtatoj ekzistas divido de la taskoj. Ekzemple, nur la Federacio okupiĝas pri eksteraj rilatoj, defendo, valuto kaj mezuroj, kaj nur la regionaj ŝtatoj okupiĝas pri lernejoj. Multaj taskoj tamen estas komuna agadkampo de ambaŭ. La regionaj ŝtatoj estas reprezentataj en speciala germana organo, la Federacia Konsilio ('Bundesrat'), kiu havas certajn veto-rajtojn rilate al federaciaj leĝoj. Ĉar laŭ la germana konstitucio ĉiuj germanoj devas havi proksimume samajn vivkondiĉojn en la tuta lando, Germanio estas tre unuecisma federacia ŝtato (kompare ekzemple al Usono). Germana regiona ŝtato havas propran ĉefministron, registaron kaj parlamenton, sed ankaŭ konstitucion, flagon kaj ofte ankaŭ himnon.

Montaroj

Interalie: Alpoj, Elba Grejsmontaro, Ercmontaro, Luzacia Montaro, Harco La pli alta monto estas la Zugspitze (2962 m, en la Alpoj).

Riveroj

Interalie: Danubo, Elbo (rivero), Mulde, Odro, Rejno, Saale Pli > Listo de riveroj en Germanio

Lagoj

Interalie: Konstanca Lago, Müritz

Insuloj

Interalie: Rügen, Usedom, Fehmarn, Sylt, Helgoland, Föhr, Nordstrand, Pellworm

Historio

La etnogenezo, la estiĝo de la germana popolo, estis longdaŭra procezo. Post la disigo de latinidalingva okcidento kaj ĝermanlingva oriento, la orientfrankona regno fariĝis la lulilo de posta Germanio. Legu pli > Historio de Germanio

Politiko

Vidu ankaŭ: konstitucio (Germanio) La Federacia Respubliko estas federacia ŝtato laŭ popola suvereno. Centra organo estas la unuĉambra parlamento ('Bundestag'), elektita laŭ personigita proporcia baloto de la germanoj. La parlamento elektas interalie la ĉefministron (Kanceliero) kaj la superajn juĝistojn; la ĉefa laboro estas decidi pri la federaciaj leĝoj (kaj la ŝtata budĝeto). Oficperiodo estas kvar jaroj. Krom la parlamento ekzistas la Federacia Konsilio (FK, "Bundesrat"), kiu estas propra organo (ne konsiderata kiel parto de la parlamento) kaj daŭrigas la federaciisman tradicion de la 'Reichstag' antaŭ 1806. La FK konsistas el reprezentantoj de la regionaj subŝtatoj kaj kundecidas pri la federaciaj leĝoj (se ili tuŝas la interesojn de la regionaj subŝtatoj). Kiel dirite, la parlamento elektas nur la Federacian Kancelieron ('Bundeskanzler') laŭ propono de la Federacia Prezidento. La Kanceliero mem proponas al la Federacia Prezidento la ministrojn. Estas iom specialaj la reguloj rilate al elekto kaj malelekto de Kanceliero; plej gravas, ke la parlamento povas forelekti ĉefministron nur, se ĝi samtempe elektas novan. La plej alta reprezentanto estas la Federacia Prezidanto, elektita de speciala organo nomata Federacia Asembleo. Tiu organo kunvenas nur por elekti Fed. Prezidanton, normale do ĉiun kvinan jaron. Ĝi konsistas el ĉiuj anoj de la (federacia) parlamento kaj same granda nombro de homoj elektitaj de la parlamentoj de la regionaj ŝtatoj. Kvankam la Federacia Prezidanto havas ĉefe nur reprezentajn taskojn, restas certaj kompetentecoj specialaj por krizaj kazoj. Kutime Germanio estas regata de koalicio el du partioj, unu granda, unu malgranda. Tiuj du partioj havas la (absolutan) plimulton en la parlamento kaj komune formas la registaron. La du grandaj partioj estas la Kristandemokrata Unio (CDU) (en Bavario: Kristansociala Unio) kaj la Socialdemokrata Partio (SPD). Krome en la nuna parlamento (elektita lastfoje en 2005) sidas la frakcio de la verduloj ('Bündnis 90 / Die Grünen'), de la liberaluloj (FDP) kaj de la "Maldekstra Partio", kiu antaŭe nomiĝis PDS ("partio por demokrata socialismo").

Esperanto en Germanio

Ĉefartikoloj: Esperanto en Germanio, Historio de Esperanto en Germanio En nuna Germanio la neŭtrala movado estas organizita en Germana Esperanto-Asocio, fondita en 1906 kaj aliĝinta al UEA en 1955.

vidu ankaŭ


- Listo de urboj de Germanio
- Landnomoj

Ekstera ligilo


- [http://www.stadtpanoramen.de/ StadtPanoramen] - Panoramaj vidoj de urboj de Germanio Kategorio:Germanio als:Deutschland fiu-vro:S'aksamaa ja:ドイツ ko:독일 ms:Jerman roa-rup:Ghirmânii simple:Germany th