:: wikimiki.org ::
| 7-a De Septembro |
7-a de septembro
Historio > Tagoj > la 7-a de septembro
----
La 7-a de septembro estas la 250-a tago de la jaro (la 251-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 115 tagoj restas.
Je la 7-a de septembro okazis, interalie:
Eventoj
- 1822 : Brazilo sendependiĝas
Naskiĝoj
- 1533 : Elizabeto la 1-a (Anglio)
- 1633 : Catharina Regina VON GREIFFENBERG
- 1909 : Elia KAZAN
- 1930 : Sonny ROLLINS, Usono, jazxmuzikisto
- 1930 : Baldueno la 1-a, kvina reĝo de la belgoj
Mortoj
- 1907 : Sully PRUDHOMME
- 2004 : Johan Hammond ROSBACH, norvega Esperanto-verkisto
Specialaj tagoj kaj festoj
- Brazilo: Nacia Tago.
----
Vidu ankaŭ:
- Historio - Tagoj.
ja:9月7日
ko:9월 7일
simple:September 7
th:7 กันยายน
HistorioLa historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio.
(NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.)
----
:Historio de Scienco kaj Teknologio
Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)
:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj
Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj
: datadmetodoj - arĥivoj
Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj
:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -
:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro
vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)
- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo
:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro
Imperioj
Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj)
:Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio
Mapoj
:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500]
Vidu ankaŭ: Geografio
Diaoyu-Insularo De Ĉinio
vidu la Listo de militoj
Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj
Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj
Okazintaĵoj
:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto
:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp
Rolantoj
:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj
Komparu kun:
arkeologio, analo...
fiu-vro:Aolugu
ja:歴史
ko:역사
ms:Sejarah
simple:History
th:ประวัติศาสตร์
zh-min-nan:Le̍k-sú
Gregoria kalendaroGregoria kalendaro estas la ĉefa kalendaro de la Okcidento kaj tutmonda komerco. Ĝi estas reformo de la antikva julia kalendaro de Julio Cezaro.
La gregoria kalendaro estas suna kalendaro: ĝi precize sekvas la sunon (jarojn) sed ne la lunon. Kvankam la monatoj historie devenas de luna periodo, la monatoj komenciĝas kun la nova luno nur tute hazarde. Kontraste, la islama sekvas la lunon, ne la sunon, kaj la hebrea kalendaro la sunon kaj la lunon.
Monatoj: la kalendaro havas 12 monatojn:
- januaro - 31 tagoj
- februaro - 28 aŭ 29 tagoj
- marto - 31 tagoj
- aprilo - 30 tagoj
- majo - 31 tagoj
- junio - 30 tagoj
- julio - 31 tagoj
- aŭgusto - 31 tagoj
- septembro - 30 tagoj
- oktobro - 31 tagoj
- novembro - 30 tagoj
- decembro - 31 tagoj
La kalendaro sekvas la sunon, ne la lunon, tiel ke la komenco de printempo estas fiksita je la 21-a de marto.
Februaro kutime havas 28 tagojn, sed en la superjaro -- la kvara jaro kaj kvara jarcenta jaro -- februaro havas 29 tagojn. Do, en la jaroj 1992,
1996, 2000 kaj 1600, ĝi havis 29 tagojn, sed en la jaroj 1993,
1994, 1900 kaj 1700, ĝi havis 28 tagojn. En la julia kalendaro,
kontraste, februaro havis 29 tagojn en la jaroj 1900 kaj 1700.
Pro tio, la gregoria jaro havas 365,2425 suntagojn, dum la julia havas 365,2500. La suna jaro mem estas 365,24219878 suntagoj. La gregoria jaro estas 25,96 sekundoj tro longa (kio fariĝos unu tago post 3320 jaroj).
Semajno: aldone al la cikloj de monatoj kaj jaroj, estas la ciklo de la semajnoj. La semajno havas sep tagojn:
- dimanĉo
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
La 1-a de januaro 2000 estis sabato. Dimanĉo kaj sabato estas la "semajnfino", kutime tagoj de ripozo en la Okcidento. Sabato estas la tradicia juda tago de ripozo kaj dimanĉo la tradicia kristana tago de ripozo.
Jaroj: la nombro de la jaro estas laŭ la kristana erao.
Pro kuniĝo de semajna kaj superjara cikloj en la kalendaro estadas 14 tipoj de jaroj:
- Normalaj jaroj komenciĝantaj je :
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
- dimanĉo
- Supejaroj komenciĝantaj je :
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
- dimanĉo
Tagoj: la tago komenciĝas je meznokto kaj havas 24 egalajn horojn. ...
Reformo: Aprobo de Julia kalendaro siatempe estis grava antaŭenpaŝo, sed ĝi ankaŭ havis malgrandan malprecizecon: suna jaro kompare al Julia jaro estis mallonga je 11 minutoj kaj 14 sekundoj. Dum jaroj tiu ĉi diferenco fariĝis tagoegala kaj kaŭzis malprecizecojn. En la fino de 14-a jarcento diferenco pligrandiĝis tiomgrade ke printempa tagegaleco anstataŭ 21 de marto trafis al 11 de marto. Do Pasko, ferio printempa, iafoje okazis en la vintro!
Papo Gregorio la 13-a decidis korekti la eraron. Li invitis specialan komisionon kaj tagokalkulo antaŭenigis je 10 tagoj. Por ke en estonto similaj eraroj ne okazu, ili decidis en ĉiuj kvarcentjaroj forĵeti tri tagojn, sekve kvanto de superjaroj fariĝis malpli je 3, ol en Julia kalendaro.
Tio estis la solvo de Aloysius LILIUS en 1580. La fakta bazo estis la kalkulo de Koperniko pri la longeco de la jaro. En 1530, Koperniko esploris la kalkuladon de Ptolemeo en 139 kaj al-Battani en 882 kaj kalkulis la jaron por si mem kaj eldonis la nombron 365,2425, kiu fariĝis la longeco de la jaro en la gregoria kalendaro.
Ĉi tiu nova kalendaro nomiĝis Gregoria aŭ jarkalkulo laŭ nova stilo kaj Julia kalendaro estis nomita jarkalkulo laŭ malnova stilo. En 1582 jaro, kiam Gregoria kalendaro estis enkondukita, diferenco inter du stiloj estis 10 tagoj, en 1900 ĝi atingis 13 tagojn. En venontaj jaroj ĝi pligrandiĝos plu.
Gregoria kalendaro estis aprobita en diversaj landoj en malsamaj tempoj:
- 1582 - Hispanio, Italio, Pollando, Portugalio, Francio, Luksemburgio, katolika Nederlando
- 1583 - Bavario, Tirolo
- 1583-1585 - Katolika Germanio kaj Svislando
- 1584 - Aŭstrio, Ĉeĥio
- 1587 - Hungario
- 1590 - Transilvanio
- 1610 - Prusio
- 1700 - Danio, Norvegio, kaj la protestantaj regionoj de Germanio, Nederlando kaj Svislando (escepte de Sankt Gallen)
- 1724 - la svisa kantono Sankt Gallen
- 1752 - Anglio kaj kolonioj (ekz, la nuna Usono)
- 1753 - Svedio, Finnlando, Japanio
- 1911 - Ĉinio
- 1912 - Albanio
- 1915 - Litovio
- 1916 - Bulgario
- 1918 - Rusio, Estonio
- 1919 - Rumanio, Serbio
- 1924 - Grekio
- 1926 - Turkio
- 1928 - Egipto
En 1582, laŭ la papo, la tago post la 4-a de oktobro (la fina tago de la julia kalendaro) estis la 15-a de oktobro (la unua tago de la nova gregoria kalendaro). Ĝenerale, katolikaj landoj plejparte aprobis la kalendaron dum 1582-90, protestantaj landoj dum 1700-53 kaj aliaj landoj dum 1911-28.
----
::Tridek tagoj en septembro,
::april', junio, kaj novembro;
::Ĉiuj kromaj de la kalendar'
::Tridek-unu havas, krom februar',
::Kun dudek-ok, tri jarojn el kvar,
::Sed dudek-naŭ en superjar'.
::: - Tradicia angla poemo; elangliĝis Mateo McLAUCHLIN
----
Vidu ankaŭ:
Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Kalendaro > Gregoria Kalendaro
kategorio:Kalendaro
als:Gregorianischer Kalender
ja:グレゴリオ暦
ko:그레고리력
ms:Kalendar Gregory
simple:Gregorian calendar
th:ปฏิทินเกรกอเรียน
1822Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1822
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1822 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 7-a de septembro : Brazilo sendependiĝas de Portugalio.
- Eŭropo : La Eklezio repermesas la libron kaj teoriojn de Koperniko.
- Liberio : Monrovia estas fondita de eks-sklavoj el Usono.
- Lingvistiko : la Leĝo de Grimm
Naskiĝoj
- 27-a de aprilo : Ulysses S. GRANT
- 4-a de oktobro : Rutherford B. HAYES
- Usono: Pensilvanio : Franklin (Konteo) : Henry Lee FISHER
Mortoj
- 20-a de februaro : Joanna Angélica de Jesus
- 25-a de junio : E. T. A. HOFFMANN
- 8-a de julio : Percy Bysshe SHELLEY
- Anglio : William HERSCHEL.
----
1817 | 1818 | 1819 | 1820 | 1821 | 1822 | 1823 | 1824 | 1825 | 1826 | 1827
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1822년
simple:1822
1533Historio > Jarcentoj > 16-a jarcento > 1533
----
En la jaro 1533 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
-
Naskiĝoj
- 28-a de februaro : Michel DE MONTAIGNE
- 7-a de septembro : Elizabeto la 1-a (Anglio)
Mortoj
- 26-a de julio: Ataŭalpo, lasta inka reganto, estas mortigata de hispanaj konkerantoj
----
1528 | 1529 | 1530 | 1531 | 1532 | 1533 | 1534 | 1535 | 1536 | 1537 | 1538
15-a jarcento - 16-a jarcento - 17-a jarcento
ko:1533년
simple:1533
Elizabeto la 1-a (Anglio)Elizabeto la 1-a de Anglio (7-a de septembro, 1533 – 24-a de marto, 1603) estis reĝino de Anglio ekde 17-a de novembro, 1558 ĝis sia morto. Ŝi estis la kvina kaj fina monarko de la Tudor-a dinastio, kiu heredis la kronon de sia duonfratino Maria la 1-a. Ŝi regis dum periodo de religia ĥaoso en la historio de Anglio.
Elizabeta epoko
La regno de Elizabeto estas ofte konata kiel la Elizabeta epoko aŭ la Ora Epoko, en kiu Anglio pliampleksiĝis potence kaj influe. Dramistoj William SHAKESPEARE, Christopher MARLOWE, Ben JONSON ĉiuj prosperis dum la epoko. Plue, Francis DRAKE iĝis la unua anglo, kiu ĉirkaŭnavigis la globon. Koloniigo de norda Ameriko komenciĝis per kavaliro Walter RALEIGH kaj kavaliro Humphrey GILBERT. Francis BACON skribis politikan kaj filozofian vidpunktojn.
ja:エリザベス1世 (イングランド女王)
simple:Elizabeth I of England
1633Historio > Jarcentoj > 17-a jarcento > 1633
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1633 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 12-a de aprilo: Eŭropo: La Eklezio kondamnas je Galileo, devigante lin negi siajn teoriojn pri la kosmo.
Naskiĝoj
- 23-a de februaro : Samuel PEPYS
- 7-a de septembro : Catharina Regina VON GREIFFENBERG
- 8-an de septembro : Ferdinando la 4-a
Mortoj
- 1-a de marto: George HERBERT
----
1628 | 1629 | 1630 | 1631 | 1632 | 1633 | 1634 | 1635 | 1636 | 1637 | 1638
16-a jarcento - 17-a jarcento - 18-a jarcento
ko:1633년
Catharina Regina VON GREIFFENBERGLiteraturo > Germanlingva Literaturo > Catharina Regina VON GREIFFENBERG < Germana Lingvo
----
La aŭstra poetino Catharina Regina VON GREIFFENBERG [katarina regina fon GRAJfenbeg] naskiĝis je la 7-a de septembro 1633 en la kastelo Seyssenegg (Malsupra Aŭstrio) kaj mortis je la 8-a aŭ 10-a de aprilo 1694 en Nurenbergo (Bavario). Ŝi estas reprezentantino de la Baroko.
Ŝia familio apartenis la la protestantisma nobelaro de Aŭstrio. Kiam en la jaro 1641 la patro mortis, la onklo Hans Rudolph Freiherr VON GREIFFENBERG edukis la knabinon. Timante la kontraŭulojn de la reformacio kaj la turkojn, kiuj atakis Aŭstrion, la familio ekde 1663 vivis ĉefe en Nurenbergo. En la jaro 1664 la onklo edziĝis al sia nevino - malgraŭ obstakloj de la ŝtato kaj la eklezio pro la proksima parenceco inter la gefianĉoj. Kiam la edzo en 1677 mortis, Catharina Regina von Greiffenberg definitive ekloĝis en Nurenbergo.
La verkaro de Catharina Regina von Greiffenberg, konsistanta el prozo, kantoj, poemoj kaj sonetoj, respegulas la profundan relegiemon de la aŭtorino.
Famaj verkoj:
- Geistliche Sonette, Lieder und Gedichte (1662)
- Zw��and䣨tige Betrachtungen über Leiden und Sterben Christi (1672)
- Betrachtungen über Geburt und Jugend Jesu (1678)
- Leben, Lehre und Wunderwerke Christi (1683)
Elia KAZANKino > Reĝisoroj > Elia KAZAN
----
Elia KAZAN, aŭ realnome: Elia Kazanjoglous (naskiĝis la 7-an de septembro, 1909, mortis la 28-an de septembro, 2003) estis usona reĝisoro.
Elia Kazan naskiĝis en Konstantinopolo (nuntempe: Istanbulo), Turkio. En 1913 lia tuta familio elmigris al Usono.
Li laboris kaj por la Teatro kaj por la Kino, surscenigis kaj filmigis ĉefe socikritikajn verkojn de aŭtoroj kiel John STEINBECK kaj Tennessee WILLIAMS, kaj famigis aktorojn kiel ekz. Marlon BRANDO kaj James DEAN.
Elia Kazan ankaŭ verkis kelkajn romanojn kaj membiografion E. K. – A life (1988). Li mortis en Novjorko
Listo de filmoj
- A Tree Grows in Brooklyn (Usono, 1945)
- Gentleman’s Agreement (Usono, 1947)
- The Sea of Grass (Usono, 1947)
- A Streetcar Named Desire (Usono, 1951)
- Viva Zapata (Usono, 1952)
- On the Waterfront (Usono, 1954)
- East of Eden (Usono, 1955)
- A Face in the Crowd (Usono, 1957)
- Splendor in the Grass (Usono, 1961)
Listo de premioj
- Oskaro pro Genleman’s Agreement (1948)
- Oskaro pro On the Waterfront (1955)
- Honor-Oskaro (1999)
KAZAN Elia KAZAN Elia
ja:エリア・カザン
Sonny ROLLINSTheodore Walter (Sonny) ROLLINS (naskiĝis la 7-a de septembro, 1930 en Nov-Jorko urbo) estas Usona ĵaza tenora saksofonisto.
ROLLINS ekis kiel pianisto, tiam anstataŭis al alda saksofono, fine anstataŭanta al tenora saksofono en 1946. Li estis unue rekordata en 1949 kun Babs GONZALEZ. Ankaŭ en 1949, li rekordis kun J. J. JOHNSON kaj Bud POWELL. ROLLINS rekordis kun Miles DAVIS en 1951 kaj Thelonious MONK en 1953.
ROLLINS kunigis la Clifford BROWN - Max ROACH kvinteton en 1955, kaj post la morto de BROWN en 1957 li laboris kiel ĉefo.
La plej large aklama albumo de ROLLINS estis Saxophone Colossus, rekordanta je la 22-a de junio, 1956, kun Tommy FLANAGAN sur piano, antaŭa Jazz Messengers basisto Doug WATKINS kaj lia favora tamburisto, Max ROACH. Ĉi tio estas nur la tria tempo ke Sonny estis majstro en la rekordanta studio. Ĉi tio sonbendo havis eble lia ple grande konatan komponaĵon "St Thomas", Kariba kalipso el melodio kantinta de lia patrino en lia infaneco.
ROLLINS konsideriĝas la ĉefa tenora saksofono ludanto de la 1950-aj jaroj kaj restis majora figuro hodiaŭe. Li estis prezentata kun Grammy Premio por vivtempa atingo en 2004
ja:ソニー・ロリンズ
1930Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1930
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1930 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Apero de Plena Vortaro de Esperanto.
- Eklernis Esperanton: József PAPP, Milivoje PAVLOVIĆ, Angel Figuerola AUQUE kaj Hasan KOCAMAN
- Esperanto por ĉiuj verkita de Josef EISELT.
- Esperanto por Infanoj, Elektitaj Prozaĵoj de Heine en Esperanto, Anni kaj Montmartre, originala romaneto de R. Schwartz kaj Sennaciismo kaj internaciismo de Boris Lvoviĉ EJDELMAN publikitaj.
- Odo BUJWID faris propaganda vojaĝo tra norda Eŭropo.
- Fondita Internacia Cseh-Instituto de Esperanto en Hago kaj Organiza Oficejo de Klasbatala SAT Opozicio en Berlino.
- Kreitaj Baza Angla, Monda latino, Latinesko kaj Aliq.
- 18-a de februaro : Usono : Clyde TOMBAUGH malkovras la Plutonon
Naskiĝoj
- Germanio : Reinhard SELTEN
- 20-a de januaro : Buzz ALDRIN
- 8-a de februaro : Germanio : Eva STRITTMATTER
- 31-a de majo : Usono : Clint EASTWOOD
- 9-a de junio: Franca kanzonistino Barbara
- 5-a de aŭgusto : Neil ARMSTRONG
- 25-a de aŭgusto : Skotlando : Sean CONNERY
- 7-a de septembro : Baldueno la 1-a, kvina Reĝo de la Belgoj
- 8-a de septembro : Mario ADORF
- 8-a de decembro : Maximilian SCHELL
- 17-a de decembro : Armin MUELLER-STAHL
Mortoj
- Groenlando : Alfred WEGENER
- 27-a de februaro : John BUCHANAN
- 1-a de marto : Francesco BARBERI
- 2-a de marto : D. H. LAWRENCE
- 8-a de marto : William H. TAFT
- 14-a de aprilo : Vladimir MAJAKOVSKIJ
- 30-a de aprilo : Johannes Petrus Leonardus NIESTEN
- 7-a de julio : Britio : Arthur Conan DOYLE
- 17-a de julio: Arnold MIMBECK
- 13-a de aŭgusto: Janos KISS
- 14-a de oktobro : NAKANO Ĉuiĉiro
- novembro: Gustaf HENRICLUNDQUIST
- 11-a de novembro: Daniel Henry LAMBERT
----
1925 | 1926 | 1927 | 1928 | 1929 | 1930 | 1931 | 1932 | 1933 | 1934 | 1935
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1930年
ko:1930년
simple:1930
th:พ.ศ. 2473
Baldueno la 1-a (Belgio)Baldueno la 1-a de Belgio (Baldueno Leopoldo Alberto Karlo Akselo Mario Gustavo Duko de Henegouwen) naskiĝis je la 7-a de septembro 1930 en kastelo Stuyvenberg ĉe Bruselo kaj mortis je la 31-a de julio 1993 en Motril en Hispanio.
Li estis de 1950 ĝis sia morto reĝo de Belgio.
Flandre oni nomis lin Boudewijn [BAŬdewejn], france Baudouin [bodŬE].
Pro la du- aŭ trilingveco de la lando tiu ĉi artikolo indikas liajn antaŭnomojn en internacia formo.
right
Baldueno estis filo de reĝo Leopoldo la 3-a kaj ties edzino Astrid de Belgio, naskita princino de Svedio.
Kvankam li havis pli aĝan fratinon, li estis unua kandidato por la sukcedo de sia patro, pro la salfranka leĝo, kiu difinis sukcedon tra viroj.
De 1991 tiu leĝo ne plu validas en Belgio.
Kiam Baldueno estis apenaŭ kvarjara, lia patro reĝiĝis, kaj Baldueno ricevis la titolon de "Duko de Brabanto", rezervita al onta reĝo.
Kiam li estis kvinjara, li perdis sian patrinon per aŭtomobila akcidento.
Komence de la Dua Mondmilito lia patro sekurigis siajn infanojn en Francio kaj poste en Hispanio, mem restante en Belgio imite de la rolo sia patro dum la Unua Mondmilito.
Post la kapitulaco de Belgio li revenigis siajn infanojn.
La peto de Leopoldo, ke Hitler redonu al li la reĝecon, estis malbone akceptita de la belga popolo. Fine de la milito la reĝa familio iris al Aŭstrio kaj post militfino libervole restis en Svislando, ĝis la popolo estis preta, denove akcepti sian reĝon.
Por klarigi la "reĝan demandon" okazis referendumo, kiun la reĝo gajnis precipe danke al subteno en Flandrio.
Pro rezisto de valonaj laboristoj kontraŭ la "unua kunlaborinto kun la malamiko" okazis manifestacioj kaj ribeletoj.
Tiutempe princo Baldueno studis en Ĝenevo kaj vojaĝis en Usono.
Post ribeloj Leopoldo la 3-a devis retiriĝi.
Je la 11-a de aŭgusto 1950 princo Baldueno ĵuris la reĝan ĵuron, sed ne povis ekregi, ĉar li havis malpli ol 21 jarojn; lia onklo Karolo, grafo de Flandrio, iĝis regento.
Je la 16-a de julio 1951 Leopoldo subskribis sian abdikon kaj du tagojn poste transdonis sian povon al Baldueno.
En 1960 Baldueno edziĝis kun la hispanino Fabiola de Mora y Aragón.
Ilia geedzeco restis sen infanoj, kvankam la princino unufoje estis graveda.
Dum la regado de Baldueno okazis severaj disputoj inter flandroj kaj valonoj, kiuj kondukis al la federaciigo de Belgio en 1989.
Oni tiam diris, ke la sola vera belgo estas la reĝo; krom li ekzistas nur valonoj kaj flandroj (kaj germanoj kaj enmigrintoj).
En 1990 Baldueno pro religiaj kialoj rifuzis aprobi leĝon pri malstriktigo de la malpermeso de abortoj.
Por tamen ebligi la ekvalidon de la leĝo la belga registaro je la 4-a de aprilo deklaris la reĝon nekapabla regi kaj laŭ la konstitucio transprenis liajn funkciojn. Tiel ĝi povis aprobi la leĝon. La postan tagon ĝi deklaris la reĝon denove reg-kapabla.
Posteulo de Baldueno estas lia frato Alberto la 2-a.
Kategorio:Belgaj reĝoj
Kategorio:Belgio Kategorio:Naskoj de 1930
ja:ボードゥアン (ベルギー王)
1907Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1907
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1907 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 3-a Universala Kongreso de Esperanto en Kembriĝo.
- 1-a Brazila Kongreso de Esperanto en Rio-de-Ĵanejro.
- Fonditaj Brazila Esperanto-Ligo, Societo Sankta Katarino kaj La Verda Stelo Antverpeno.
- Aperis Internacia Krestomatio kaj Unua Legolibro, ambaŭ de Kabe.
- Henri VALLIENNE publikigis la unuan E-an originalan romanon " La Kastelon de Prelongo".
- Ivan ŜIRJAEV publikigis la E-an originalan rakonteton "La Ciganino" en brajla preso.
- Paul BOULET publikigis Francan Gramatikon por Esperantistoj kaj Tri Monologojn.
- Eklernis Esperanton:
Aldo Ferdinando SCHMUCKER, Albin SANDSTRÖM, Péter TÖRÖK, Lehman WENDELL, Carl Johan JOHANSSON, Josep M. TERRICABRAS, Anders ROSENBERG, Rolf BUGGE PAULSEN, John Edgar McFADYEN, Albin Henning HALLDOR, Josep ALBAGÉS VENTURA, Julius GLÜCK, Julia FERNANDES kaj Peteris KIKAUKA.
- René de SAUSSURE proponas spesmilon.
- Fonditaj la Esperanto-Grupoj de Kenigsbergo kaj Santiago.
- Ido, Novslava lingvo, Novilatiino, Magistra lingvo kaj Apolema kreitaj.
- Fundamento tradukita al Slovaka lingvo.
- Ekaperis Brazila Revuo Esperantista.
- Fondita Brazila Ligo Esperantista.
- SIFO bombatencis Manchu-admiralon en Kantono.
- 23-a de januaro: Usono: Charles CURTIS fariĝis la unua usona indiana senatano.
- Usona subŝtato Indianao kiel unua proklamas leĝon pri truda steriligado de kelkaj malsanuloj kaj de la "vaguloj" kaj "nenitaŭguloj". Pliposte ĝis 30 subŝtatoj kaj aliaj landoj starigos similan leĝon.
- 16-a de novembro : Oklahomo fariĝis la 46-a ŝtato de Usono.
- Butano: monarkio establiĝis.
- The iron heel ("La fera kalkanumo") de Jack LONDON
- En islama universitato de Aligarh (Hindio) kreitis lernejo por la virinoj.
Naskiĝoj
- Donald R. DUNCAN
- Roberto das NEVES
- Milivoje PAVLOVIĆ
- Hasan KOCAMAN
- Adolf BARTOŠÍK
- 1-a de februaro : Günter EICH
- 19-a de februaro : Pierre Paul Ferdinand Mourier NEERGAARD
- 11-a de marto : Georg MAURER
- 14-a de aprilo : Ladislav BOHÁČ
- 12-a de majo : Katharine HEPBURN
- 13-a de majo : Daphne DU MAURIER
- 22-a de majo : Britio : Laurence OLIVIER
- 26-a de majo : John WAYNE
- 31-a de majo : Britio : Peter FLEMING
- 10-a de junio : Petro FIRU
- 6-a de julio : Frida KAHLO
- 16-a de julio : Barbara STANWYCK
- 31-a de aŭgusto: Johannes WESTEN
- 15-a de septembro : Fay WRAY
- 14-a de novembro : Svedio : Astrid LINDGREN
- 28-a de novembro : Italio : Alberto MORAVIA
Mortoj
- 2-a de februaro : Rusio : Dmitri Mendeleev
- 16-a de februaro : Giosuè CARDUCCI
- 7-a de septembro : Sully PRUDHOMME
- 29-a de novembro: Marko ZAMENHOF
- 17-a de decembro: William THOMSON, pli bona konata Lordo KELVINO, inventisto de la absoluta sistemo por temperaturo.
- Norvegio : Edvard GRIEG
- E. Martyn WESTCOTT
----
1902 | 1903 | 1904 | 1905 | 1906 | 1907 | 1908 | 1909 | 1910 | 1911 | 1912
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1907年
ko:1907년
simple:1907
th:พ.ศ. 2450
2004Historio > Jarcentoj > 21-a jarcento > 2004
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta je ĵaŭdo (vidu ĉi tie kalendaron).
2004
En la jaro 2004 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Pekino, Ĉinio : 89a Universala Kongreso de Esperanto.
- Kubo : 6a Tut-Amerika Kongreso Esperanta.
- Gersi Alfredo BAYS iĝis ano de Akademio de Esperanto.
- Oni publikigis la planlingvojn Igideon, Silargon, Pisinon, Atlo-Grekan, Latalmiŝon, Interon, Konjan kaj Chotonon.
- Eŭropo : Lillo (Francio) kaj Ĝenovo (Italio) estas dumjare la eŭropaj ĉefurboj pri kulturo.
- Eŭropa Unio : 1-a de majo : Plivastiĝo de Eŭropa Unio per membriĝo de 10 novaj ŝtatoj.
- Eŭropa Unio : Balotado rekta de la eŭropuniaj civitanoj por la Eŭropunia Parlamento.
- Grekio, Ateno : Someraj Olimpiaj Ludoj.
- Usono : Prezidenta balotado
- 11-a de marto : Terorismaj Atakoj kontraŭ la trajnsistemo de Madrid mortigis pli ol 200 homojn.
- 29-a de marto : Bulgario, Estonio, Latvio, Litovio, Rumanio, Slovakio, kaj Slovenio aliĝis al NATO.
- novembro : Larĝaj demonstracioj kaj internacia atento post duboj pri prezident-elektoj en Ukrainio
- 15-a de decembro: Viadukto de Millau estis inaŭgurita.
- 26-a de decembro: Forta tertremo en Hinda Oceano kaŭzis cunamon, kiu mortigis en pluraj landoj pli ol 170.000 homojn.
:::::Ripetita fina raŭndo de prezidentaj elektoj en Ukrainio, venkas Viktor JUŜĈENKO.
- Laŭ informo de Mercury Research, parto de firmao Intel en vendado de x86-kongruaj procesoroj estas 82,2%, parto de AMD - 16,6%, parto de VIA kaj Transmeta - 1.2%
- Dum la jaro en mondo estis produktitaj proksimume 180 milionoj komputiloj. El ili 18% far Dell, 15,8% - Hewlett-Packard, 5,9% - IBM, 4% - Fujitsu/Siemens kaj 3,6% - Acer.
- En la jaro komputilaj kaj ĉekomputilaj firmaoj ricevis profiton: IBM - 3,1 miliardoj $, Intel - 2,12 miliardoj $, Samsung - 1,76 miliardoj $, Sony - 1,4 miliardoj $, Nokia - 1,02 miliardoj $, Siemens - 1 miliardoj $, NEC - 0,38 miliardoj $, Apple - 0,38 miliardoj $, Sun - 0,019 miliardoj $ kaj AMD havis malprofiton 0,03 miliardoj $.
- La germana piloto Michael SCHUMACHER gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.
Naskiĝoj
Mortoj
- 22-a de januaro, Ticky HOLGADO, franca aktoro
- 23-a de januaro : Helmut NEWTON, germana fotisto
- 2-a de februaro : Jaan OJALO
- 26-a de februaro, Boris TRAJKOVSKI, makedona prezidanto
- 4-a de marto, Claude NOUGARO, franca kantisto
- 22-a de marto, Aĥmed JASIN, palestina gvidanto
- 28-a de marto
- Peter USTINOV, brita aktoro
- Robert MERLE, franca verkisto
- 25-a de aprilo : Thom GUNN
- 26-a de aprilo : Hubert SELBY
- 30-a de aprilo : Georges LAGRANGE
- 13-a de junio : Jennifer NITSCH
- 20-a de junio : Hanns CIBULKA
- 1-a de julio : Marlon BRANDO
- 10-a de julio : Inge MEYSEL
- 22-a de julio : Sacha DISTEL kaj Serge REGGIANI
- 29-a de julio : Francis CRICK
- 30-a de julio : Ellen AUERBACH
- 8-a de aŭgusto : Fay WRAY
- 8-a de aŭgusto : Eva KEMLEIN
- 7-a de septembro : Johan Hammond ROSBACH, norvega verkisto
- 24-a de septembro : Françoise SAGAN
- 3-a de oktobro : Janet LEIGH
- 10-a de oktobro : Christopher REEVE
- 22-a de oktobro : Henri MÉNARD
- 2-a de novembro : Theo VAN GOGH
- 7-a de novembro : Howard KEEL
- 11-a de novembro : Jaser ARAFAT
- 29-a de novembro : John Drew BARRYMORE
- 28-a de decembro : Susan SONTAG
1999 | 2000 | 2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 | 2006 | 2007 | 2008 | 2009
20-a jarcento - 21-a jarcento - 22-a jarcento
als:2004
ja:2004年
ko:2004년
ms:2004
roa-rup:2004
simple:2004
th:พ.ศ. 2547
zh-min-nan:2004 nî
Johan Hammond ROSBACHNorvega esperantisto
Johan Hammond ROSBACH [JuHAN HAMon ROSbak]
(naskiĝis la 22-an de aŭgusto 1921,
mortis la 7-an de septembro 2004) estis norvega verkisto kaj esperantisto, Honora Membro de UEA.
Johan Hammond Rosbach naskiĝis en Tingvoll, Møre og Romsdal.
Li lernis Esperanton kiel gimnaziano en Kristiansund en 1938
kaj jam la postan jaron iĝis la prezidanto de la tiea klubo.
Li iĝis kursgvidanto kaj agemulo en la movado.
Li estis malliberigita dum la germana okupado de Norvegio.
En 1947 li ekstudis latinon kaj aliajn lingvojn en Oslo kaj fariĝis
prezidanto de la Esperanto-klubo tie. La saman jaron li membriĝis en UEA,
kie li restis membro ĝis sia morto.
Li ekzameniĝis ĉe la universitato de Oslo en 1950. En 1951 li transloĝiĝis al Sarpsborg, sudorienta Norvegio, kie li
tuj fondis la klubon La Urso, kies prezidanto li daŭre estis
kiam li forpasis, 83-jara.
Dum pli ol 50 jaroj li vivis kaj instruis en Sarpsborg.
En 1959 li sukcesis havigi ministerian permeson pri lerneja
instruado de Esperanto en Norvegio. Li estis ŝatata lektoro en la
gimnazio de Sarpsborg, kie multegaj gejunuloj konatiĝis per li kun
Esperanto.
Johan Hammond Rosbach verkis norvegajn etimologiajn vortarojn.
Li estis ĉefredaktoro de Norvega Esperantisto
de 1948 ĝis 1973, kaj kunredaktoro de Norda Prismo.
Legantoj de Norvega Esperantisto konis lin kiel la
verkanton de la lingvaj paĝoj - ĉiam ilustritaj per liaj propraj
majstraj desegnaĵoj.
Iuj lernantoj el la lastaj jaroj, studante laŭ la lernolibro
Tra la mondo, renkontis lin kiel la verkinton de la legaĵoj en tiu verko,
kaj ankaŭ ĝin ornamas liaj desegnaĵoj. Kaj studrondanoj profundigis siajn
sciojn per Vibraj momentoj.
En UEA Rosbach servis ekde 1951 kiel
delegito kaj fakdelegito pri lingvoj.
Li fariĝis internacie konata kiel verkinto de deko da novelaroj kaj romanoj.
Pro tio UEA deklaris lin en 1991 Honora Membro.
Membro de la Akademio de Esperanto li estis de 1962 ĝis sia morto.
Li verkis ankaù en la norvega: plej konata estas Levende ord, pri
lingvohistorio, kie li ne forgesis aludi Esperanton kiam tio konvenis.
Tion li ne malofte faris ankaù en sia ampleksa prelega aktivado en
diversaj lokaj kulturforumoj.
Johan Hammond Rosbach mortis la 7-an de septembro 2004 en Sarpsborg (Norvegio) post dufoja apopleksio.
"Rosbach apartenas al niaj plej bonaj kaj popularaj rakontistoj. Flua rakontostilo, turnoriĉa prezentmaniero, temabundo kaj delikata, facilmova observkapablo konsistigas lian verkistan portreton. Ne estas hazardo, ke li gajnis plurajn premiojn en Universalaj Kongresoj. [...]
Plensanga kaj plenfantazia novelisto, kiu povas valorigi en la noveloj sian pedagogian sperton, sian psikologian kapablon, dank' al kiuj liaj noveloj havas unuarangajn kvalitojn, ili estas stile agrablaj, sed lingve ne komplikaj, interesaj, kaj iliaj figuroj ĉiam vivas." (Ferenc SZILÁGYI)
Verkoj en Esperanto:
- Bagatelaro (noveloj 1951)
- Homoj kaj riveroj (noveloj 1957)
- La mirinda eliksiro (rakontoj 1968)
- Fianĉo de l' sorto (romano 1977)
- Vibraj momentoj : (skizoj kun studmaterialo 1981)
- Silka kuseno (novelaro 1991)
- Unumane (romano 1991)
- Nomoj (rakontoj 1999)
- Fajrejo (Skizoj kaj noveloj, 2002)
ROSBACH, Johan Hammond
ROSBACH, Johan Hammond
ROSBACH, Johan Hammond
ROSBACH, Johan Hammond
BraziloGeografio > Ameriko > Sudameriko > Brazilo
----
----
Brazilo estas la kvina plej granda lando en la mondo laŭ surfaco (post Rusio, Ĉinio, Kanado, kaj Usono), kaj la kvina plej granda en la mondo laŭ loĝantaro (post Ĉinio, Barato, Usono, kaj Indonezio). La unua eksteramerikano kiu "malkovris" hodiaŭan Brazilon, estis la portugalo Pedro ÁLVARES CABRAL en 1500. Pro tio en Brazilo oni parolas la portugalan, kaj la lando havas grandan rasan kaj kulturan diversecon. La portugaloj intermiksiĝis kun la indiĝenoj. Al ili aldoniĝis afrikaj negroj, alportitaj dum la kolonia periodo ĝis 1888. Al ĉiuj aliĝis enmigrintoj el pli ol 50 landoj, precipe de Eŭropo kaj Japanio.
Brazilo havas kvin geografiajn regionojn: la Norda Regiono, karakterizata per grava ekologia sistemo, la Amazona Arbaro, kaj la Amazono, la plej granda rivero en la mondo; la Nordorienta Regiono, karakterizata per iomete arida klimato landinterne kaj pli mildajn temperaturojn marborde; la Centrokcidenta Regiono, karakterizata per vastaj savanoj kaj per la Pantanalo, grandega marĉa regiono kiu entenas riĉan faŭnon kaj flaŭron; la Sudorienta Regiono, kiu estas la plej
industrialigita regiono de la lando, kie troviĝas, interalie, la bela urbo Rio-de-Ĵanejro kaj la potenca San-Paŭlo, financa centro de la lando, kaj Ouro Preto (esp-e, Nigra Oro), kie oni povas vidi la verkojn de Aleijadinho, la plej grava baroka skulptisto en Brazilo; kaj, finfine, la Suda Regiono, karakterizata de montara pejzaĝo kaj forta eŭropeca kulturo pro la plurlandaj enmigrintoj tie loĝantaj, kaj kie estas unu el plej elstaraj akvofaloj de la mondo, Igŭacuo, deklarita de Unesko kiel mondheredaĵo pro sia natura beleco.
----
Loko: 10 Su, 55 Ok (centra kaj orienta Sudameriko)
Areo: 8.456.510 km²
semotaŭga: 5 %
Loĝantaro: 172.860.370 (julio 2000, takso)
% urbana: 81 % (2000)
homoj po kv. km: 20,4 (2000)
homoj po kv. km da semotaŭga tero: 408,8 (2000)
kreskado en procentoj: 0,94 % (2000, takso)
naskoj: 18,84 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 9,37 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: -0,03 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 38,04 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 2,13 infanoj naskita po virino (2000, takso)
meza vivo longeco: 62,94 jaroj (58,54 viroj, 67,56
virinoj) (2000, takso)
Ĉefurbo: Braziljo
La plej grandaj urboj: milionoj en 2000:
Etnoj: 55-%-e eŭropana (el Portugalio,
Germanio,
Italio, Hispanio, Pollando), 38-%-e
miksita (eŭropana kaj afrikana), 6% afrikana, 1% aliaj (
japana, araba, amerikana).
Religio: 80% katolikismo, protestantismo, spiritismo
Lingvoj: la portugala (oficiala),
hispana (ĉe landlimoj), japana lingvo (dua plej parolata lingvo), itala lingvo, germana lingvo, nederlanda lingvo kaj indiĝenaj lingvoj (ĉefe la gvarania lingvo). 99 % de brazilanoj havas la portugalan kiel patrinan lingvon.
alfabeta: 83,3% (83,3% viroj, 83,2% virinoj) (1995, takso)
Registaro: demokratio.
sendependiĝo: la 7-a de septembro 1822 de Portugalio
Organizoj: UNO (1945)
konstitucio: la 5-an de oktobro 1988
Ekonomio: 270 Gd (1998, takso)
po kapo: 1,56 kd (1998, takso)
kreskado en procento: 0,8% (1999, takso)
inflacio: 5 % (1999), 1094% (1994)
senokupa: 7,5 % (1999)
Valuto: 1 realo (R$)
Flago: Montras cielglobon en flava rombo sur verda fono, kun la moto "ordem e progresso" (ordo kaj progreso) eltirita el Pozitivismo.
----
right
Subŝtatoj:
1-Akro, 2-Alagoaso, 3-Amapao, 4-Amazonio, 5-Bahio, 6-Cearao, 7-Espirito-Santo, 8-Gojaso, 9-Maranjo, 10-Mato-Groso, 11-Suda Mato-Groso, 12-Minas-Ĝerajso, 13-Parao, 14-Paraibo, 15-Paranao, 16-Pernambuko, 17-Piaŭio, 18-Rio-de-Ĵanejrio, 19-Norda Rio-Grando, 20-Suda Rio-Grando, 21-Rondonio, 22-Rorajmo, 23-Sankta Katarino, 24-San-Paŭlio, 25-Serĝipo, 26-Tokantinso kaj 27-Federacia Distrikto
Esperanto-Movado
Vidu
- Brazilo: Frua Esperanto-movado (antaŭ la Dua Mondmilito)
- Brazilo: Nuna Esperanto-movado (post la Dua Mondmilito)
Vidu Ankaŭ
Historio de Brazilo
Igŭacuo
Itajpu
Listo de urboj de Brazilo
Prezidento de Brazilo
Landnomoj
Brazila ekstera politiko
Eksteraj ligoj
[http://www.aleph.com.br/kce/brazilo.htm Regionoj de Brazilo]
[http://www.curitiba-brazil.com Curitiba Brazil]; angle.
[http://www.geographicguide.com/brazil.htm bildoj pri Brazilo];
!
fiu-vro:Brasiilia
ja:ブラジル
ko:브라질
ms:Brazil
simple:Brazil
th:ประเทศบราซิล
zh-min-nan:Pa-se
TagojHistorio > Tagoj
----
Tagoj en historio:
laŭ aranĝo de 2005
Sentabele:
- januaro
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- februaro
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, (30)
- marto
- 1, 2, 3, 4, 5,6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- aprilo
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- majo
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- junio
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- julio
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- aŭgusto
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- septembro
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- oktobro
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- novembro
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- decembro
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
Vidu ankaŭ
- Tago
- Festa kaj Feria Tago
Kategorio:Almanako
ja:365日
ko:366일
zh-cn:历史上的今天
zh-tw:歷史上的今天 Wikipedia:Votes for deletion/Bravo CompanyTalk:Company (military unit)
warsaw bars and cafes zakady bukmacherskie wagi elektroniczne narty we francji sprzet
|
|
|
|