Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
72a UK 1987

72a UK 1987

Esperanto > Universala Kongreso > 72a UK 1987 Varsovio ---- La 72-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en la Jubilea Jaro 1987 (100 jarojn post la eldono de la Unua Libro) en Varsovio, Pollando. La kongreso estis rekorda kun 5986 partoprenintoj. Kongresejo estis en la prestiĝa kaj giganta Pałac kultury i nauki (Kultur- kaj sciencpalaco) en la urbocentro de Varsovio. Dum tiu UK Terminologia Esperanto-Centro estis oficiale fondita. En la prezidio sidis, apud renomaj fakuloj, la sekretario de AdE, la prezidanto de ISAE, la sekretario de Akademio Comenius, estrarano de CED, la projektgvidanto de DLT kaj la prezidanto de UEA. Tiu altranga personaro kvazaŭ simbolizas la grandan intereson kaj aprezon, kiun "La Movado" dediĉis al la terminologia problemaro. Aliflanke la tri TEC-gvidantoj sur la podio, nome la sekretario kaj la sekciestroj por normigo kaj landaj reprezentantoj estis la solaj funkciuloj.

Prezentitaj teatraĵoj

Dum la Kongreso okazis rekorda nombro da teatraj prezentaĵoj. Ĉi kongreso estis kvazaŭ festivalo de la Esperanto-kulturo.
- Bulgara Esperanto-Teatro
  - La kaverno de Salamanka, de Miguel de CERVANTES
  - Pikniko sur batalkampo, de Fernando ARRABAL
  - Nia kara lingvo Esperanto, bazita sur Esperanta literaturo
- La Krizalido
  - Ĉu dio bojas ? (aŭ Aminda kretenino), de François BOYER
  - La plezuro disiĝi, de Jules RENARD
- Teatr Powszechny (Teatro Universala) el Łódź
  - Feliĉa evento, de Sławomir MROŻEK
- Gdanska Esperanto-Teatro (Wanda NEUMANN, Wiesław NOWICKI)
  - Vizaĝoj kaj maskoj, Janusz KORCZAK
- Vida JERMAN
  - Virino kiu flustris en uragano, de Spomenka ŠTIMEC
- Jadwiga GIBCZYŃSKA
  - Zamenhof
- Jerzy FORNAL, el Nacia Teatro de Varsovio
  - Sopiro... Laboro... Espero..., poezio kaj paroladoj de L. L. ZAMENHOF
- Mirosław HENKE, aktoro de la Studia Teatro "83" el Łódź
  - La travivaĵoj de la brava soldato Śvejk, de Jaroslav HAŜEK
- Urszula TUPAJKA, amatora aktorino el Bydgoszcz
  - Omaĝe al nia majstro, laŭ L. L. ZAMENHOF kaj Antoni GRABOWSKI
  - Julio Baghy - homo bona, laŭ Julio BAGHY, KALOCSAY Kálmán
- Teatro Verda Monto (KVM), el Zielona Góra (ĉefrolis Mira RZĄDZKA)
  - Lulkanto, de Samuel BECKETT
  - Cikonioj, de Adam SIKORSKI
  - Serenado, de Sławomir MROŻEK (kunlabore kun Teatro Krizalido, sola atingo de projekto de granda internacia trupo por la jubileado de Esperanto)

Pupteatroj


- Pupteatro Rabcio (Maciej Z. TONDERA)
  - Kion mi diros - tion mi diros, de Maciej Z. TONDERA laŭ Kazimierz PRZERWA-TETMAJER
  - La ruĝa ĉapeto, de Anna JANUSZEWSKA
- Ŝtata Pupteatro Vraca
  - La ovo, de Boris APRILOV
- Robert BÁNKY
  - Pupmiksaĵo, de Robert BÁNKY
- Infana pupteatro "Rideto" el Radom
  - Cindrulino, de Jan BRZECHWA.

Esperanto

Ĉi tiu artikolo temas pri la lingvo. Por aliaj signifoj de la vorto vidu Esperanto (apartigilo). Esperanto (apartigilo) Esperanto estas planlingvo proponita kiel internacia dua lingvo. Ĝin publikigis Ludoviko ZAMENHOF en 1887. La nomo "Esperanto" devenas de lia plumnomo: Doktoro Esperanto — iu kiu esperas, esperas ke lia lingvo fariĝos interlingvo por helpi ĉiujn tra la mondo interparoli. Li ne intencis, ke Esperanto fariĝu la sola lingvo en la mondo, sed simple dua komuna lingvo de ĉiuj. Nuntempe Esperanto estas uzata por multaj aferoj, inkluzive de vojaĝado, korespondado, kultura interŝanĝo, literaturo kaj lingvo-instruado. Ĝi estas la plej multe uzata planlingvo.

Specifaj trajtoj

La strukturoj de Esperanto subtenas la naturan emon de la homa pensado al analogio kaj estas pli trarigardeblaj ol tiuj de la plej multaj etnaj lingvoj. Tre produktiva sistemo de vortfarado garantias jam en frua stadio de la lingvolernado nuancitajn esprimeblecojn. Sekve fruaj sukcesoj emocie motivas la lernanton progresi.
Tial la sama lernintenso ebligas akiri kompareblan lingvan nivelon en ono de la tempo necesa en etna lingvo. Ĝenerale pluraj monatoj da studado de Esperanto egalas kelkajn jarojn da lernado de lingvoj kiel la angla aŭ la franca. Pro la domino de eŭropdevenaj vortradikoj, ekzemple azianoj bezonas pli da lernotempo, tamen malpli ol por alia azia lingvo. En sia fama "Unua Libro" de Esperanto (1887) Zamenhof prezentis la gramatikon per 16 reguloj. (Kiuj kompreneble ne klarigas ĉiujn detalojn de la lingvouzo.) Tiu ĉi gramatiko eniris en la sistemdokumenton "Fundamento de Esperanto", kiu, laŭ decido de la unua Universala Kongreso en 1905, garantiu la kontinuecon de la lingvoevoluo.

Vortprovizo

La vortostoko devenas de diversaj lingvoj. Iuj novaj vortoj estas venintaj el ekstereŭropaj lingvoj kiel la japana, ĉar ili iĝis internaciaj, sed la plejparto venis el la ĉefaj eŭropaj lingvoj - precipe el la latina, la franca, la germana kaj la angla. Pro la internaciemo, multaj etimoj apartenas al pluraj lingvoj eĉ se la konkreta formo en Esperanto similas pli al tiu de unu lingvo.

Etimaj ekzemploj


- el latinidaj lingvoj:
  - el la latina: abio, facila, sed, tamen, okulo, hepato, akvo
  - el la franca: dimanĉo, fermi, ĉe, frapi, ĉevalo, butiko
  - el la itala: ĉielo, fari, voĉo
  - pluraj: facila, fero, tra, verda
- el ĝermanaj lingvoj:
  - el la germana: baldaŭ, bedaŭri, haŭto, jaro, nur
  - el la angla: birdo, mitingo, spite, suno, teamo
  - pluraj: bildo, fiŝo, fremda, grundo, halti, hasti, hundo, ofta, somero, ŝipo, vintro
- el slavaj lingvoj:
  - el la pola: celo, ĉu, krado, luti, moŝto
  - el la rusa: barakti, serpo, vosto
  - pluraj: klopodi, krom, prava
- el pliaj hindeŭropaj lingvoj
  - el la greka: kaj, biologio, politiko
  - el la litova: du, ju, tuj
  - el sanskrito: budho, nirvano
- el aliaj lingvoj
  - el la samea: boaco
  - el la japana: cunamo, haŝio, hajko, utao, zeno
  - el la ĉina: toŭfuo

Principoj de la vortelekto

La tagoj de la semajno estas el la latinidaj lingvoj laŭ la francaj vortoformoj (dimanĉo, lundo, mardo ...), multaj partoj de la korpo laŭ la latinaj (hepato, okulo, brako, koro, reno...), kaj la unuoj de tempo el la ĝermanaj lingvoj laŭ formoj germanaj (jaro, monato, tago...). La nomoj de animaloj kaj vegetaloj ĉefe venas de la sciencaj latinaj nomoj. Kiel jam supre estis videble, multaj vortoj samtempe klarigeblas el diversaj lingvoj. (Vidu en la libro "Etimologia vortaro de Esperanto" de Ebbe VILBORG)
- abdiki laŭ angla, franca, itala kaj latina
- abituriento laŭ germana kaj rusa
- ablativo laŭ latina, angla, itala kaj hispana, sed ĝi ankaŭ estas konata al germana lingvisto kaj lingvoŝatantoj
- funto laŭ pola, rusa, jida kaj germana Plue, Zamenhof zorgeme kreis malgrandan bazon de radikaj vortoj kaj afiksoj per kiu plia multo da vortoj estas konstruita. Pro tio, oni povas esprimi sin flue post lernado de malgranda vortprovizo (eble 500-2000 vortoj kaj afiksoj). Kvankam Zamenhof klopodis internaciigi Esperanton, ĝi estas eŭropeca pro sia vortaro. Tiu trajto ne apartenas sole al Esperanto: la plejmulto de la projektoj de internaciaj lingvoj uzas la eŭropajn komunajn vortojn. La ĉefa diferenco inter Esperanto kaj aliaj planlingvoj devenas de la ne-eŭropeco de la gramatiko, kaj tiun ne-eŭropecon Zamenhof mem agnoskis kiel volan penon de li. La vorteroj kun gramatika funkcio aperas memstare ene de la vortaro, tiel ke ĉiu teksto estas deĉifrebla eĉ sen helpo de aparta gramatika klarigo. Aliflanke, li alkonformigis la gramatikajn vortetojn (interalie la vortfinaĵojn) tiel ke la eŭropanoj eĉ ne bezonu konscii pri tiu ne-eŭropeca gramatiko de Esperanto.

Specifaj vortoj en Esperanto

Ne ĉiuj vortoj de Esperanto havas signifon rekte diveneblan pere de aliaj lingvoj. Kelkaj el ili estas Esperantaj idiotismoj indiĝene naskitaj en Esperantujo, ĉu pro zamenhofa kaprico, ĉu pro natura lingvo-evoluo inter la parolantaro. Laŭforme (rimarku, ke la listo enhavas mikse vortojn tute kutimajn kaj vortojn foje uzatajn sed neoficialajn): :aliĝilo, edzo, espo (slango por Esperanto), ĝi, kabei, nifo (laŭ angla UFO), pli, plej, ujo, zamenhofa. Oni ankaŭ povus aldoni la tabelvortojn kaj la uzon de afiksoj kiel memstaraj vortoj (igi, ilo, ree, umi, ktp.). Foje oni trovas la vortojn aliel, alies, -iĉ-, kaŭ (= kaj + aŭ), kaj ri, sed tiuj ne konformas al la reguloj de la Fundamento. Temas ĉe ili aŭ pri nekonsciaj pekoj kontraŭ la reguloj aŭ pri intencaj reformprojektoj. Laŭsignife: :aligatori, fundamento, memzorganto, necesejo, kajmani, krokodili, krokodilo, fina venko, verda, verdo

Alfabeto kaj ortografio

La literumado aŭ ortografio ankaŭ estas tre simpla: unu sono (fonemo) por unu litero, kaj inverse. Esperanto uzas la latinan alfabeton, sed ĉar la lingvo uzas pli ol 26 sonojn (same kiel la plejmulto da lingvoj), Zamenhof devis inventi novajn literojn: la tiel nomatajn 'ĉapelitajn' literojn. La literoj c, g, h, j, s kaj u, ĉiu havas sian ĉapelitan version. En Esperantlingvaj TTT-paĝoj oni uzas (en 2004) la jenajn manierojn skribi la ĉapelitajn literojn de Esperanto:
- 70%: veraj supersignaj literoj, preskaŭ ĉiam laŭ Unikodo, iafoje laŭ Latino 3: ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ.
- 15%: surogate laŭ la H-sistemo: ch, gh, hh, jh, sh, u.
- 15%: surogate laŭ la X-sistemo: cx, gx, hx, jx, sx, ux.

Lingvoevoluo

Kvankam E. montriĝis plene taŭga por la celoj de la internacia komunikado, dum ĝia tuta historio ne mankis proponoj reformi detalojn. En la jaro 1908 el reformprovo rezultis nova lingvo projekto, kaj fine aparta planlingvo: Ido. Kontraste al ĝi Esperanto de 1887 ĝis hodiaŭ evoluis sen radikalaj ŝanĝoj, sed malrapide kaj kontinue. Tiu (iam preskaŭ ne rimarkata, iam akre pridisputata) lingvoŝanĝiĝo ampleksas (krom la ĝenerala kresko de la vortprovizo) interalie la sekvajn tendencojn:
- prefero de mallongaj vortoformoj - ekzemple spontana anstataŭ spontanea
- arkaikiĝo de vortoj (ekz.: pafilego) kaj paralela enuziĝo de novaj (ekz.: kanono)
- nuanciga pliriĉigo de la vortostoko, ekzemple al bleki (= produkti bestosonojn) aldoniĝis tuta listo de verboj por unuopaj bestospecioj
- evoluo de signifodiferenco de paralelaj formoj - ekz.: plaĝo = bordostrio speciale taŭga por bano kaj sunbruniĝo, plej ofte tiucele transformita de homoj; strando = origina, natureca , pli "sovaĝa" bordostrio
- uzo de k (en kelkaj kazoj h) anstataŭ pli frua ĥ, precipe post r.
- ~ ~ de -io anstataŭ -ujo en landnomoj
- pli ofta adverbigo - ekzemploj: lastatempe anst. en la lasta tempo, aviadile anst. per aviadilo, haste kaj laste anst. hastante kaj kiel la lasta
- evito de kompleksaj verboformoj
- uzo de afiksoj kiel memsignifaj vortoj - ekz.: ega, eta, emo, malo, iĝi, estro, estraro, ilo, ilaro, ejo, ismo Proponoj pri reformoj de lingvaj detaloj, estas lastatempe ne malofte diskutataj en la novaĵgrupo soc.culture.esperanto; ekzemple enkonduko de nova triapersona ununombra pronomo sekse neŭtra (ri, ŝli) aŭ konsekvenca uzo de ĝi en tiu rolo. (
- ) Kvazaŭ-arĥaikaĵo, tre malofte uzata.
(
  - ) La seksindiferenta (neŭtra laŭ PIV difinebla kiel prezentanta neniun difinitan sekson) pronomo »ĝi« povas esti (laŭ la ekzemploj el la Fundamento de Esperanto) uzata por objektoj aŭ kiel senseksa triapersona pronomo por vivantaj kreaĵoj kiel homoj. Tamen ĝi plej ofte estas uzata nur por aĵo, besto aŭ infaneto.
(
    - ) Uzebla nur por la tria persono.

Parolantaro

La nombro de Esperanto-parolantoj estas nekonata. Nur eblas taksoj. La plej multaj varias inter 100 mil kaj 1,5 milionoj.
Kelkaj parolas eĉ pri pluraj milionoj, sed tiam supozeble temas pri ĉiuj homoj, kiuj iam informiĝis pri bazaj elementoj de la lingvo, eble eklernis ĝin, ankoraŭ rememoras kelkajn vortojn, sed fakte ne scipovas praktike utiligi la lingvon. Se la kriterio estu tute flua altanivela lingvouzo, komparebla al denaska nivelo en aliaj lingvoj la taksoj eĉ reduktiĝas je unu aŭ kelkaj dekmiloj. (>pliaj informoj) Inter la planlingvoj (ekzemple, Interlingvao kaj Loĵbano), Esperanto estas la plej uzata kaj la sola kun evoluintaj daŭraj aplikoj en preskaŭ ĉiuj vivosferoj. Interlingvao, la ĉefa konkuranto de Esperanto inter la planlingvoj, havas ĉirkaŭ mil parolantojn.

Movado

La ĉefa tutmonda Esperanto-organizaĵo estas la Universala Esperanto-Asocio. Ĝi jam de kelkaj jardekoj kunrilatas kun Unuiĝintaj Nacioj. Unesko (Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Edukado, Scienco kaj Kulturo) adoptis [http://e.euroscola.free.fr/unesko.htm du rezoluciojn] favorajn al Esperanto (1954 kaj 1985), per kiuj ĝi agnoskas la indajn atingaĵojn de Esperanto kaj instigas ĝian utiligon. Sed, malsimile al la latina en mezepoka Eŭropo kaj la angla en nia jarcento, bazo de lernejoj, universitatoj kaj lernolibroj mankas al Esperanto. La plej fama simbolo de Esperanto estas la kvinpinta verda stelo, kiu simbolas la esperon (verdo estas koloro de espero) sur la kvin kontinentoj, kaj kiu ankaŭ ornamas la Esperantan flagon.

Kulturo

Esperanto havas literaturon, parte originalan, parte tradukitan el naciaj lingvoj (kaj parte eĉ surretan). Bedaŭrinde, malmultas esperantaj verkoj tradukitaj al naciaj lingvoj, kaj do la ekstermovada publiko ne povas facile legi ilin. Ĝi ankaŭ havas muzikon, gazetojn, organizojn, kaj dissendojn per radio en Esperanto.

Famaj aŭtoroj de verkoj en Esperanto

Ankaŭ vidu

Esperanto kaj internacia uzo por pagata laboro

?

Esperanto kaj firmaoj


- KAVA-PECH

Eksteraj ligoj


- [http://esperanto.net/ Multlingva Informcentro pri Esperanto] en 60 lingvoj
- [http://uea.org/dokumentoj/bibliografioj.html Terminaroj ĉe UEA]
- [http://www.geocities.com/origlit/lit/index.html Datumbazo de originalaj Esperanto-verkaĵoj kaj aŭtoroj], kun biografioj kaj bildoj
- [http://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/c/c3/Radiopolonia_20nov2004.OGG Intervjuo al ĉina esperantistino], kiu priskribas, kiel malfacila estas esperanto por ĉino (sondosiero).
- [http://it.groups.yahoo.com/group/ni_parolas_esperante Diskutgrupo "Ni parolas Esperante"]

Kritikoj


- [http://www.xibalba.demon.co.uk/jbr/ranto/ Esperantokritika paĝaro] (anglalingve)
- [http://www.rickharrison.com/language/bloated.html Ĉu la Esperanta vortaro estas tro vasta?] (anglalingve) Kategorio:Planlingvoj Kategorio:Esperantidoj als:Esperanto ja:エスペラント ko:에스페란토 ms:Bahasa Esperanto simple:Esperanto th:ภาษาเอสปรานโต zh-min-nan:Sè-kài-gí

Universala Kongreso de Esperanto

Esperanto > Esperanta kulturo > Esperanto-Kongresoj > Universala Kongreso de Esperanto ---- Universala Kongreso de Esperanto (UK) estas, laŭ la Jarlibro de UEA, internacia manifestacio de la esperantistaro, organizata de UEA. Ĝi estas kulturfesto, tutmovada forumo, turisma festo kaj laborkunveno de la organoj de UEA. UEA okazigas la Kongreson ĉiujare en malsama lando, provante respekti la geografian distribuon kaj organizajn fortojn de la movado. Pri la loko de la kongreso decidas la Estraro de UEA. Gravan rolon ludas ankaŭ la Ĝenerala Direktoro de UEA, kiu subskribas la koncernajn dokumentojn, sed la ĉiutagan laboron pri la UK faras Konstanta Kongresa Sekretario, oficisto de UEA en Roterdamo. En la kongres-urbo mem agadas la Loka Kongresa Komitato. La kongresoj estas similaj, sed kompreneble varias de jaro al jaro. En UK estas:
- klerigaj programeroj, kiel prelegoj kaj debatoj pri la Kongresa Temo, la Internacia Kongresa Universitato, kaj prelegoj pri la kongresa lando.
- distraj kaj artaj programeroj, kiel la nacia kaj internacia vesperoj, koncertoj, teatraj prezentoj, balo, kaj la Belartaj Konkursoj.
- organizaj kunsidoj, de la organoj de UEA, de fakaj asocioj de UEA, kaj de aliaj Esperantaj asocioj.
- Tagoj de la Libro, de la Lernejo, de la Paco.
- libroservo.
- prezentaĵoj de movadaj aktivaĵoj en ĉiuj sferoj de la vivo. La UK celas esti revuo de la Esperanto-movado en ĝia tuta amplekso, kaj laŭeble diskonigi Esperanton al neesperantistoj. Specialaj kasoj akceptas donacojn de kongresanoj kaj aliaj Esperantistoj. Donacoj, kiuj atingas la Centran Oficejon de UEA antaŭ la somero, estas rekonataj en la Kongresa Libro. La kasoj en 2001 estis Blindula (por helpi la blindulan Esperanto-movadon), Gepatra (por subvencii la Infanan Kongreseton, Tria Mondo (por subvencii partoprenon de triamondaj esperantistoj), kaj la Ĝenerala Kaso (por ĝenerale apogi la organizadon de la UK). La kvindekjaran jubileon de la UK oni festis dum la 40-a UK 1955 en la itala Bolonjo, kiu komencis tiam urboĝemeliĝon kun Boulogne-sur-Mer. En marto 2005 okazis kongreso en Boulogne-sur-Mer kiu rememorigis pri la 1-a UK 1905 cent jarojn antaŭe.

Listo de la ĝisnunaj kaj planitaj UK-oj

Eksteraj Ligiloj

[http://www.uea.org/kongresoj/index.html Informoj] de UEA pri la UK-oj

Literaturo


- Ziko Marcus SIKOSEK: Sed homoj kun homoj. Universalaj Kongresoj de Esperanto 1905-2005, UEA: Rotterdam 2005, 217 p. Kategorio:Esperanto-movado
-


1987

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1987 Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jardekoj: 1950-oj - 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj Jaroj: 1982 - 1983 - 1984 - 1985 - 1986 - 1987 - 1988 - 1989 - 1990 - 1991 - 1992 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta je ĵaŭdo (vidu ĉi tie kalendaron). En la jaro 1987 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 72-a Universala Kongreso de Esperanto en Varsovio.
- Skismo de Loglano, oni kreis la Loĵbano.
- Lingva projekto Unitario proponita de M. PLEYER.
- Sovetunio : Reformema Gorbaĉevo estriĝas.
- Bulgario : unuaj demokratiaj elektoj.
- Burkino : Blaise COMPAORE elektatas prezidento.
- Esperantio : Jubileo de Esperanto
- 23-a de februaro : Supernovao eksplodas en la Granda Maĝelana Nubo.
- Floréal MARTORELL eklernis Esperanton.

Naskiĝoj

Mortoj


- 9-a de januaro : João ANDRADE
- 22-a de februaro : Andy WARHOL
- 3-a de marto : Bernhard GRZIMEK
- 3-a de marto : Hana VÍTOVÁ
- 14-a de majo : Rita HAYWORTH
- 6-a de junio : ISAMU Yamaga
- 12-a de junio : Sergej Nikolajeviĉ BOJEV
- 22-a de junio : Usono : Morto de Fred ASTAIRE
- 17-a de decembro : Usono : Morto de Marguerite YOURCENAR
- Ivo LAPENNA ----
1982 | 1983 | 1984 | 1985 | 1986 | 1987 | 1988 | 1989 | 1990 | 1991 | 1992
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1987 ja:1987年 ko:1987년 simple:1987 th:พ.ศ. 2530

Varsovio

Geografio > Eŭropo > Pollando > Listo de urboj de Pollando > Varsovio < Urbo ---- Varsovio estas la ĉefurbo de Pollando kaj de la pola distrikto (vojevodio) Mazowieckie. Ĝi situas ĉe la rivero Vistulo. Vistulo Vistulo)]] Vistulo] Vistulo] Vistulo Vistulo Vistulo Vistulo Vistulo Vistulo Vistulo Trifoje la urbo estis gastiganto de la Universala Kongreso de Esperanto: en 1937, 1959 kaj 1987. Varsovio estas naskiĝurbo de Joseph NELS.

Pri la urbo

Varsovio festis sian 400jariĝon en 1996, kiel unue reĝa rezidejo, kaj poste ĉefurbo. Antaŭ ol ĝi fariĝis ĉefurbo de Pollando, dum tri jarcentoj ĝi estis la ĉefurbo de aŭtonomia Mazovia Princlando. Post la morto de la lasta mazovia princo, Janusz la 3a, en 1526, laŭ pli frua interkonsento, la tuta Mazovio estis enkorpigita al Pollando. La lastaj du reĝoj el la dinastio Jagiellona, Sigismundo la Maljuna kaj Sigismundo Aŭgusto, ĝuste aprezis la situon de Varsovio de ekonomia kaj politika vidpunktoj. Tial Sigismundo Aŭgusto konstante loĝis en Varsovio dum la lastaj jaroj el sia vivo, 1569-1572. Tiutempe li komencigis konstrui la Varsovian Kastelon kaj konstruigis lignan ponton, laŭditan de fakuloj kaj poetoj, super la rivero Vistulo. La signifo de Varsovio multe kreskis en 1569, kiam deputitoj de Pollando kaj Litovio decidis pri unio de ambaŭ ŝtatoj, nomata Lublina Unio, kaj ke de tiam okazados en Varsovio ĉiuj ĝeneralaj kunvenoj de Sejmo (pola parlamento) de Pola Reĝlando kaj de Litovia Princlando. Ankaŭ en Varsovio oni ekde 1573 elektadis reĝojn, kvankam formale ja Krakovo daŭre estis la ĉefurbo de la unio. Pro pluraj kaŭzoj Varsovio komencis ĉiam pli gravi en la vivo de ambaŭ popoloj, interalie pro ĝia centra situo, faciliganta la regadon, kaj ĉar estis konvene de tie flosigi la grenon, abundan sur la mazoviaj ebenajoj, sur Vistulo al Gdansko, kaj de tie al okcidenta Eŭropo. Cion tion aprezis Sigismundo la 3a Vasa, kiam tiu reĝo en 1596 decidis tiuvoje flosigi, de Krakovo al Varsovio, la reĝinon kun la kortego kaj la reĝa havajo. Al la supre menciitaj motivoj aldoniĝis la fakto, ke la reĝo, kiu deve nis de sveda dinastio, batalis tiam por reakiro de la sveda trono. Estis pli facile gvidi la aferojn ĉi-riIate en Varsovio (pli proksima al Svedio) kaj ankaŭ rilate al la tiame daŭranta milito kontraŭ Moskvo. La lasta preteksto por la translokiĝo estis incendio de la reĝa Kastelo Wawel en Krakovo. Konfirmante tiun gravan eventon, la heredanto de la trono post Sigismundo la 3a, lia filo Ladislao la 4a, starigis sur malnova Varsovio la Krakovan Pordegon kaj, antaŭ ĝi, kolonon kun statuo de sia patro tenanta maldekstramane krucon kaj dekstramane glavon. La monumento baldaŭ fariĝis simbolo de la ĉefurbeco de Varsovio. Tra la jarcentoj En la 17a jarcento Varsovio ankoraŭ ne estis granda urbo, nek tre pura (laŭ raportoj de kelkaj vizitintoj), tamen ankaŭ kultura centro ĝi fariĝis. En la reĝa kastelo konstante okazadis teatraj kaj muzikaj prezentoj de diversiandaj artistoj. La Kulture grava progreso okazis en la dua duono de la 18a jarcento, dum la regado de Stanislao Aŭgusto, la lasta reĝo de Pollando. Li okazigadis en la Kastelo la „ĵaŭdajn tagmanĝojn", kiujn partoprenis diversĝenraj famaj artistoj, diskutante ĉe la reĝa tablo pri gravaj kulturaj kaj ŝtataj aferoj. Tiutempe ekestis en Varsovio la Nacia Teatro, fondita de la „patro de la pola teatro", Wojciech Boguslawski. Oni konstruis belan palacon en la Parko Lazienki, kiu ekhavis ankaŭ subĉielan teatron en novklasika stilo. La reĝo, kiel mecenato, allogis al Varsovio eksterlandajn artistojn. Ekde 1767 tie Ioĝis la fama pentristo Canaletto (Belotto Bernardo), kiel reĝa ĉefpentristo. Liaj bildoj pri la urbo estis grava dokumentaro por la rekonstruo de Varsovio, preskaŭ plene ruinigita dum la 2a mondmilito. Inter 1795 kaj 1918 Pollando estis sub regado de tri najbaraj ŝtatoj: Aŭstrio, Prusio, Ruslando. La okupaciantoj celis degradi Varsovion ekonomie, politike kaj kulture - feliĉe sensukcese. Gi daŭre estis kultura kaj spirita centro de Pollando, kaj de tie ĉiam venis instigo al luktado por sendependa Pollando (insurekcioj en 1830-31 kaj 1863). Kiam en 1918 Pollando renaskiĝis, Varsovio restis eksterdube la ĉefurbo. La unuan de septembro 1939 Germanio ekatakis Pollandon. Plej longe tri semajnojn sin defendis la ĉefurbo. Ekestis Pola Subtera Stato, kies celo estis defendi kaj mobilizi la loĝantojn kontraŭ la barbara okupacianto. La nazioj, same kiel la antaúaj, planis degradi Varsovion, ĉar ili konsideris ĝin danĝera. Tial ili igis Krakovon la ĉefa urbo en la tiama Generala Dum nazia periodo Krakovo dum mallonga tempo transprenis la rolon de ĉefurbo. Gubernio, kiel nomiĝis granda parto de Pollando regata de la nazioj. Kaj denove Varsovio kontraŭstaris. La 19an de aprilo 1943 okazis insurekcio en la Varsovia Getto, kiam la nazioj alvenis por forveturigi la lastajn 60 mil judajn loĝantojn al murdkoncentrejoj. En aŭgusto 1944 eksplodis dua insurekcio en la urbo. Pri la politika decido komenci ĝin, disponante nur je junaj patriotoj ne sufiĉe preparitaj nek armitaj, historiistoj esprimas negativan opinion, sed neniu neas la heroecon de la batalintaj varsovianoj. Pereis tiam ĉ. 200 mil loĝantoj; dum la tuta okupacio 800 000 varsovianoj pereis. La nazioj decidis plene detrui Varsovion kaj forveturigi la postvivantojn al Germanio aŭ aliaj lokoj en Pollando. Fine de Ia milito, 85 % el la varsoviaj konstruaĵoj estis detruitaj, industrio je 90 %, kaj la juda kvartalo je 100 %. La urbo preskaŭ ne plu havis loĝantojn, kaj la nova pola registaro alfrontis la demandon, ĉu ĝi restu ĉefurbo. Forigi Ia ruinojn ŝajnis apenaŭ eble. Venkis tamen patriotaj sentoj kaj la amo al Varsovio, kiu estis do rekonstruita, kun la historiaj Malnova kaj Nova Urboj, per fortostreĉo de Ia tuta lando. Nun 1 800 000 homoj loĝas en Varsovio, kiu estas grava kiel industria kaj kultura centro, kun dudeko da dramteatroj, 2 operejoj, 4 pupteatroj, sciencaj institucioj, kaj pluraj parkoj, el kiuj la piej bela estas Lazienki. Esperanto En la 400-jaraĝa, kiel ĉefurbo, Varsovio la Esperanto-movado, kiu tie ekestis, daŭras jam preskaŭ 110 jarojn. Tie vivis kaj verkis ankaŭ la unuaj eminentaj verkistoj: Grabowski, Kabe, Belmont. Malgraŭ la okupacianto, tie ekestis en 1893 la unua Esperanto-rondeto. Tie vivis familioLamenhof sindone laborante por Esperanto kaj por la disvastigo de homaranismaj ideoj. Varsovio kun granda gastamo akceptis plurfoje la mondan esperantistaron. Dum la lastaj jaroj la Esperantomovado en Pollando ŝrumpis ĉefe pro ekonomiaj faktoroj, sed ankaŭ pro iasenca inflacio de la idealismo post la abrupta falo de la socialisma sistemo. Tamen en Varsovio daŭras Ia kluba vivo, aktivas de kelkaj jaroj konstanta Esperanto-teatro, „Espero", kaj de Varsovio flugas en la mondon Esperanto per la elsendoj de Pola Radio. Okaze de la 400a datreveno en 1996 de la ĉefurbeco de Varsovio speciala komitato aranĝis solenaĵojn. parto laŭ oktobro 1996 - MONATO

Faktoj

Pola nomo: Warszawa [varŝava]
Situo: 21° OR, 52°15’ NO
Loĝantaro: 2,269 milionoj
Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)

Vidindaĵo

Pałac Kultury i Nauki (Varsovia Kultur- kaj Sciencpalaco)

vidu ankaŭ


- Varsovia Vento
- Varsovia geto ------- Warszawa (elp. Varŝava, E-a nomo Varsovio), ĉefurbo de Polujo, sur ambaŭ bordoj de la rivero Wisla (Vistulo), 1.100.000 loĝantoj. En 1887 tie eliris „la unua broŝuro pri E“, tie Z verkis ĉiujn siajn ellaboraĵojn E-ajn, tie li pasigis sian preskaŭ tutan vivon ekde sia 12-a jaro, tie en la hebrea tombejo troviĝas la tombo de Z. Ĉe strato Dzika, nuntempe nomata Zamenhofa sub n-ro 9, kie dum multaj jaroj loĝis kaj verkis Z, nun estas enmurigita tabulo honore je lia memoro. La lastajn jarojn de sia vivo Z pasigis en la loĝejo ĉe strato Królewska 41. Plenmerite W. estas nomata lulilo de E. Krom la Majstro en W. vivis kaj kreadis 1a unuaj pioniroj de E-movado kaj literaturo: Grabowski, Zakrzewski, Kabe, Leo Belmont, Wasniewski, ktp. Pilgrimoj al W., precipe al la tombo de Z, okazadas relative ofte, menciindaj ĉefe: 6 aŭg. 1927 post la UK en Dancigo kaj 9 aŭg. 193l post la UK en Krakovo. (v. Dzika 9, Królewska 41, Monumento de Z, Polujo, kaj Z.) E. WIESENFELD.

Eksteraj ligiloj


- [http://hometown.aol.de/Questius/Polska/Warszawa.htm Bildoj pri Varsovio]
- [http://um.warszawa.pl/mapa/ Interaktiva urbomapo]
- [http://www.um.warszawa.pl/ Warszawa.pl] (pollinvga)
- [http://www.samper.pl/obrazki/panorama0.jpg Panoramo de la urbocentro]
- [http://www.starawarszawa.pl malnovaj poŝtkartaj fotoj]
- [http://www.1944.pl Muzeo pri la Varsovia Ribelo de 1944] (kvinlingva) Kategorio:Ĉefurboj de Eŭropo Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto W EdE-W ja:ワルシャワ ko:바르샤바 simple:Warsaw

Varsovia Kultur- kaj Sciencpalaco

Pollando > Varsovio > Kultur- kaj Sciencpalaco ---- La Varsovia Kultur- kaj Sciencpalaco (Pałac Kultury i Nauki) estis diskutata donaco de la soveta ŝtatestro Stalino al la varsovia popolo kiu tiutempe estis satelita lando de Sovetunio. Ĝi estas neogotika giganta konstruaĵo apud la varsovia centra stacidomo, kiu havas apartan belecon, kaj ĝian ambivalencon spegulas la sinteno de la varsovianoj al la konstruaĵo kiu estas miksaĵo de amo kaj malamego. Komence la konstruaĵo estis nomita "Stalin-Palaco" (Pałac imienia Stalina) ĝis ĝi ricevis sian nunan nomon en la lastaj 1950aj jaroj. Ĝi nun utilas kiel ekspoziciejo kaj oficejaro. La teraso de la 30-a etaĝo estas fama turisma allogaĵo donanta belan rigardon al la urbo. La Kultur- kaj Sciencpalaco akceptis la 72-an Universalan Kongreson de Esperanto en 1987. 1987

Terminologia Esperanto-Centro

Esperanto > Terminologio > Terminologia Esperanto-Centro < UEA ------ TEC estas la Terminologia Esperanto-Centro, grava instanco de la Internacia Lingvo, por unuecigi la terminojn uzatajn de ĉiuj fakuloj kaj personoj en Esperanto. De nun la Terminologia Esperanto-Centro de UEA disponas je unu el la plej modernaj retejoj en Esperanto, por diskonigi informojn kaj novaĵojn, disponigi kursojn pri Terminologio al la publiko, kaj por antaŭenirigi ĉi tiun gravan flankon de la Internacia Lingvo, kiu estas la disvolviĝo respondeca kaj kontrolata de nia vortprovizo faka kaj teknika. La Kunordiganto pri TEC, Luko JASUMURA respondecas pri la administrado de ĉi tiu retejo, kiu enhavos ne nur novaĵojn pri Terminologio, sed ankaŭ informojn kaj raportojn pri terminologiaj kolokvoj kaj prelegoj tra mondo; listojn de la ĉefaj universitataj tezoj koncernantaj Esperanton kaj Terminologion; recenzoj de la fakaj vortaroj en la Internacia Lingvo, kaj multe pli. Sugestoj, kritikoj, proponoj pri kunlaborado estas bonvenaj. Kontaktu la administranton de la paĝaro de TEC per la butono 'Kontaktu Nin', ĉe la Ĉefa Menuo. TEC esprimas sian dankon al la skipo de Ĝangalo pro la helpo en la starigado kaj programado de la novaj teknologiaj eblecoj por ĝia retejo. Dum la jubilea Universala Kongreso en Varsovio, en 1987, TEC estis oficiale fondita. En la prezidio sidis, apud renomaj fakuloj, la sekretario de AdE, la prezidanto de ISAE, la sekretario de Akademio Comenius, estrarano de CED, la projektgvidanto de DLT kaj la prezidanto de UEA. Tiu altranga personaro kvazaŭ simbolizas la grandan intereson kaj aprezon, kiun "La Movado" dediĉis al la terminologia problemaro. Aliflanke la tri TEC-gvidantoj sur la podio, nome la sekretario kaj la sekciestroj por normigo kaj landaj reprezentantoj estis la solaj funkciuloj.

La celo de TEC

La ĉefa celo de TEC estas disponigi al homoj vortarojn, terminarojn, glosarojn en Esperanto por kiel eble pli fakoj, en ĉiuj kampoj: teknikaj, sciencaj, komercaj, juraj ktp, per kunlaboro kaj kunordigo de terminologoj, institucioj, asocioj ktp, per aranĝo de kunvenoj, per ebla eldono de verkoj aŭ disdono tra interreto kaj ttt-ejoj. Tion farante, TEC emas valorigi Esperanton ankaŭ per faka aplikado de la lingvo, ĉar ĉiu lingvo bezonas fakan lingvaĵon kaj literaturon, sed oni konstatas, ke ankoraŭ Esperanto ne havas merkaton por fakaj publikaĵoj. Celante plenumi tiun vakon, TEC konsideras, ke la interreto estas ideala medio por fakaj aferoj en Esperanto, pro tio ke ĝi estas preskaŭ senpage disponebla por ĉiu interesato.

La servoj de TEC

TEC volas servi al la tuta homaro, esperantista aŭ ne, per:
- fakaj vortaroj kaj glosaroj disponeblaj en la reto;
- helpo en la kreado de fakvortaroj kaj unulingve kaj plurlingve;
- diskutforumo inter la anoj de la skipo de TEC;
- retejo facile atingebla, legebla kaj uzebla al ĉiuj personoj;
- perado inter interesatoj kaj fakuloj, por ke ili trovu la plej taŭgajn terminojn por uzi en siaj fakoj;
- artikoloj verkitaj de agnoskitaj fakuloj kaj scientistoj;
- kolokvoj;
- kursoj pri terminologio kaj tiurilataj aferoj per la reto;
- ktp.

Kiel TEC emas labori

Terminaroj kutime estiĝas en tri etapoj: # unue tradukistoj ellaboras provizoran vortliston por tuja bezono kaj kun ĉefaj terminoj de la fako; # kiam la literaturo de la fako grave kreskas kaj aperas terminologiaj miskomprenoj, formiĝas terminologiaj grupoj de fakuloj, kiuj klopodas la terminaron difini kaj normigi laŭ sciencaj terminologiaj principoj; # kiam estas ellaborita faka terminaro, necesas la elektitajn terminojn popularigi, disvastigi tra la tuta Esperantujo, enkorpigi en grandajn dulingvajn naciajn vortarojn. Tial estiĝas nova vortlisto de jam aprobitaj terminoj, kiun oni povas traduki al diversaj lingvoj kaj disponigi al esperantistoj en koncernaj landoj. TEC endas helpi la konstruadon de terminoj kaj terminaroj, serĉante fakulojn kiuj kontribuas kaj teorie kaj praktike sur la agadkampo. Neniam TEC laboras sola, kaj havas gravajn kaj rektajn rilatojn kun Universala Esperanto-Asocio, Akademio de Esperanto kaj Akademio Internacia de la Sciencoj. Malgraŭ tiuj tri organizaĵoj ne rekte regas la kreadon de novaj fakaj terminoj, ili helpas en la unuecigo de tiaj terminoj kaj vortoj. Fakaj verkoj en Esperanto

El la historio de TEC


- Terminologia Sekcio de SEC, Budapeŝto, Bujdoso Ivan, 1987-1989
- TEC, Zagrebo, Ankica Jagnjić, 1990-1991
- TEC-UEA, Ĉeĥoslovakio, Kladno, Jan Pospíšil, 1992-1993 NOTO: Precipe tiu ĉi parto de la tuta artikolo estas stumpo.

Vidu ankaŭ

Jan POSPÍŠIL

Ekstera ligo


- [http://terminologio.subito.cc/ Terminologia Esperanto-Centro] Terminologia kurso de Jan Werner
- http://mujweb.atlas.cz/Kultura/malovec/TERMIN.HTM Bibliografio de terminaroj en Esperanto
- http://www.uea.org/dokumentoj/bib/specialaj_vortaroj.html Kategorio:Terminologio

Akademio Internacia de la Sciencoj

left AIS (Akademio Internacia de la Sciencoj) San-Marino estas universitatnivela kleriga kaj esplora institucio, kiu por scienca komunikado uzas precipe sian Internacian Lingvon (= "ILo"). Kiel tiun AIS elektis la Internacian Lingvon de d-ro Esperanto. Se iu grava mult- aŭ internacia organizaĵo iam elektos alian neŭtralan lingvon kiel internacian komprenigilon, AIS povus laŭ sia konstitucio uzi tiun lingvon kiel ILon. =Historio= AIS estis fondita en la 1980-aj jaroj (neoficiale en 1983, oficiale en 1985) en la sud-eŭropa respubliko de San-Marino, sed agas en multaj landoj. En jenaj landoj ĝi akiris agnoskon por okazigi studadsesiojn kaj universitatajn ekzamenojn: Ne-SUS-aj konferencoj (sen la rajto okazigi studfinajn ekzamenojn) okazis ankaŭ en aliaj landoj. =Membildo de AIS= AIS estas universitateca institucio, kiu speciale strebas al tri celoj:
- lingva egaleco, plibonigo de scienca komunikado per neŭtrala kaj facila lingvo
- plurloka studado, internacia scienca kunlaboro
- interfaka kunlaboro AIS ne estas Esperanto-organizaĵo, sed favoras lingvan egalrajtecon en scienca komunikado kaj tial uzas ILon en la kunsidoj de siaj senato kaj ĝenerala asembleo, en ĉiuj studfinaj ekzamenoj kaj en siaj kursoj dum Sanmarinecaj Universitataj Sesioj (SUS). =Strukturo=

La sektoroj

AIS havas kvar sektorojn. Ĝi publikigas sian anaron regule en la Internacia Sciencista Dokumentaro (ISD), kiu aperas libroforme kaj rete (vidu ĉe "eksteraj ligoj").

Scienca sektoro

La scienca sektoro okupiĝas pri universitataj instruado kaj esplorado. Ĉar AIS ne posedas multkostan sciencan aparataron, ĝia anoj aŭ okupiĝas pri teoriaj esploroj fareblaj surbaze de literaturo, kalkulado ktp. aŭ esploras ĉefprofesie en aliaj institutoj. Sciencaj kursoj de AIS okazas dum studadsesioj aŭ kunlabore kun partneraj institutoj. La fakultata aŭ sekcia strukturo de la scienca sektoro sekvas ne la parte arbitrajn tradiciojn de aliaj universitatoj, sed filozofian sistemon, kiu dividas la sciencojn laŭ siajn metodoj kaj laŭ siaj objektoj. La metoda divido devenas de Wilhelm WINDELBAND kaj distingas inter
- idiografaj sciencoj, kiuj priskribas kaj enklasigas fenomenojn, kaj
- nomotetaj sciencoj, kiuj hipotezas pri leĝoj, per kiuj eblas antaŭdiri estontajn fenomenojn. La objekta divido sekvas la eklasigon de Karl POPPER en tri "mondojn":
- mondo 1 estas la mondo de la pensobjektoj en la homa menso;
- mondo 2 estas la mondo de la fizikaj objektoj;
- mondo 3 estas la mondo de la abstraktaĵoj, kiuj ekzistas sendepende de la pensoj de iuj individuoj. El tiu duobla divido rezultas la ses sekcioj de la scienca sektoro:
nomotetaidiografa
mondo 11: kibernetiko2: antroposciencoj
mondo 33: struktursciencoj4: filozofio
mondo 25: natursciencoj6: morfosciencoj
Administre gvidas la sciencan sektoron la akademia senato sub la prezidanto; la senato respondecas al la ĝenerala asembleo de la "efektivaj membroj" (profesoroj kaj plenrajtaj docentoj). Prezidanto de AIS por la periodo 2004–2007 estas Helmar Gunter FRANK.

Scienc-aplika (teknika) sektoro

La scienc-aplika sektoro okupiĝas pri la praktika apliko de scienca scio, sendepende de la esploro, kiu rezultigis la scion. Tiu sektoro ja havas profesorojn kaj docentojn, kiuj kontribuas al la kleriga programo de AIS, sed ĝi ne ofertas studprogramon kun ekzamenoj.

Arta sektoro

La arta sektoro okupiĝas pri la praktikado de artoj. Pri la teoria esploro pri artoj ĝi kunlaboras kun la dua sekcio de la scienca sektoro. Ankaŭ tiu sektoro ja havas profesorojn kaj docentojn, kiuj kontribuas al la kleriga programo de AIS, sed ĝi ne ofertas studprogramon kun ekzamenoj.

Subtena sektoro

La subtena sektoro konsistas el subtenaj membroj, kiuj finance aŭ alie materiale subtenas la laboron de AIS. Ĝi estas la sola sektoro de AIS, en kiu povas membriĝi ankaŭ nenaturaj personoj (entreprenoj, asocioj ktp.). La subtena sektoro kundecidas pri la uzo de la rimedoj, kiujn ĝi disponigas al AIS.

La kolegioj

La arta, scienca kaj scienc-aplika sektoroj konsistas el AIS-anoj, kiuj estis alvokitaj en certan rangon (adjunkto, docento, profesoro). Ordinare AIS alvokas ilin el la responda kolegio.

Internacia Sciencista Kolegio

La Internacia Sciencista Kolegio (ISK) estas aro da sciencistoj, kiuj subtenas la principojn de AIS kaj pagas simbolan jaran kotizon por kovri la administrajn kostojn. Tiuj sciencistoj (ankoraŭ) ne deklaris sin pretaj je aktiva kunlaboro por esti alvokitaj. Ili tamen pligrandigas la sciencan sciaron de AIS kaj ekzemple povas esti ekspertizistoj pri iuj sciencaj temoj aŭ ekzamenoj. Aliĝi al ISK rajtas ĉiu, kiu post abiturienta ekzameno (maturecekzameno) studis almenaŭ dum du jaroj kaj aprobas la principojn de AIS.

Internacia Artista Kolegio

La Internacia Artista Kolegio estas aro da artistoj, kiuj subtenas la principojn de AIS kaj pagas simbolan jaran kotizon por kovri la administrajn kostojn. El ĝi AIS alvokas elstarajn anojn kiel profesorojn aŭ docentojn de la arta sektoro.

Internacia Teknikista (Scienc-Aplika) Kolegio

La Internacia Teknikista Kolegio estas aro da homoj laborantaj/-intaj en teknikaj aŭ administraj profesioj, kiuj subtenas la principojn de AIS kaj pagas simbolan jaran kotizon por kovri la administrajn kostojn. El ĝi AIS alvokas elstarajn anojn kiel profesorojn aŭ docentojn de la scienc-aplika sektoro.

La studentaro

La scienca sektoro ofertas la eblon, per studo kaj fina ekzameno ĉe AIS akiri sciencistan gradon de
- bakalaŭro (latine baccalaureata/us scientiarum)
- magistro (latine magistra/magister scientiarum)
- doktoro (latine doctor scientiarum)
- doktoro habilita (latine doctor scientiarum habilitatus) Ĉar AIS ordinare ne povas oferti kompletan studadprogramon, ĝi tiurilate kunlaboras kun siaj klerigejoj kaj aliaj universitatecaj instituto. Parto de la studo ĉiam devas okazi en AIS-kursoj.

La klerigejoj

AIS kunlaboras kun kelkaj universitat-nivelaj institucioj, kiuj ricevis pro tio la statuson de "klerigejo de AIS". Ĝi faciligas al tiej studentoj la agnoskon de akiritaj stud-unuoj ĉe AIS kaj esprimas ambaŭflankan intereson pri intensa kunlaboro. Eĉ pli proksima formo de kunlaboro estas la "enkorpiĝo" de AIS en alia institucio. Ĝi signifas, ke la efektivaj membroj de AIS konsistigas plenrajtan sub-unuon de tiu institucio. Ĝis nun tia unuo estas
- la AIS-departemento en Universitato Lucian Blaga en Sibiu (Rumanio);
- la unua fakultato de LEUKAIS (Libera Eŭropia Universitato Kelemantia de AIS) en Komárno (Slovakio). =Konferencoj= AIS plejparte organizas sian instruan kaj ekzamenan agadon virtuale (koresponde aŭ interrete, sed de tempo al tempo okazigas ĉeestan instruadon en konferencoj. Studfinaj ekzamenoj okazas nur dum specialaj konferencoj, nomataj "Sanmarinecaj Universitataj Sesioj" (SUS). Nur dum tiaj konferencoj, kiuj okazas en landoj, kiuj eksplicite agnoskis AIS, okazas ekzamenoj por atribuado de akademia grado de AIS. Specialaj formoj de SUS estas bakalaŭrigaj kaj magistrigaj konferencoj, por kiuj validas la samaj reguloj, escepte de kelkaj formalaĵoj. Dum tiaj konferencoj ne eblas ekzamenoj pri doktoreco. Ĝenerale klerigajn konferencojn sen ekzamenoj AIS okazigas ankaŭ en aliaj landoj. Ili ankaŭ regule okazas dum la Universalaj Kongresoj de UEA kiel AIS-IKU. =Publikaĵoj= AIS de tempo al tempo (laŭeble unufoje en ĉiu kvarjara elektoperiodo de la senato) libron kun la ISD-informoj, la regularoj kaj priskribo de la idearo de AIS kaj ĝia evoluo ("ekesto kaj celoj"). Krome ĝi informas per jenaj periodaj publikaĵoj:
- Administraj informoj en la kvarlingva revuo Grundlagenstudien aus Kybernetik und Geisteswissenschaft
- Sciencaj artikoloj en Acta Sanmarinensia, revuo aperanta laŭ bezono kaj disponeblo de kontribuoj AIS kunlaboras kun ISAE kaj instigas siajn anojn kontribui al Scienca Revuo. La retpaĝejo de AIS publikigas enhavtabelojn de Scienca Revuo. =Eksteraj ligoj=
- [http://www.ais-sanmarino.org/ www.ais-sanmarino.org] – retpaĝejo de AIS
- [http://www.ais-sanmarino.org/isd www.ais-sanmarino.org/isd] – Internacia Sciencista Dokumentaro
- [http://www.ais-sanmarino.org/publik/sr www.ais-sanmarino.org/publik/sr informoj pri Scienca Revuo] Kategorio:Universitato Kategorio:Akademio ! Kategorio:San-Marino

Akademio Comenius

Internacia Scienca Akademio Comenius [koMENjus] estas internacia scienca akademio fondita je la 12-a de aprilo 1986. Ĝi estas nomita laŭ Komenio. Ĝia nuna sidejo estas en Upsalo (Svedio). Akademio Comenius aplikas por alvoko same altajn kriteriojn kiel naciaj sciencaj akademioj. Por garantii ties aplikon la regularo fiksas, ke minimume 60 % de la anaro devas esti membroj de nacia scienca akademio. Inter la 28 fondintoj 21 estis membroj de nacia scienca akademio. La precipa celo de la akademio estas subteni la sciencan uzon de Esperanto. La akademio eldonas jaran raporton (Aktoj de Internacia Scienca Akademio Comenius). La nuna estraro konsistas el Christer KISELMAN kaj Fabrizio PENNACCHIETTI. Kategorio:Akademio

Bulgara Esperanto-Teatro

Esperanta Kulturo > Esperanta Teatro > Bulgara Esperanto-Teatro ---- Bulgara Esperanto-Teatro prezentis dum multaj UK-oj.
- Geaktoroj :
  - Belka Beleva
  - Luna Davidova
  - Teo Jurukov (reĝisoro)
  - Rossen B. Siromahov
  - Nikolaj Uzunov
  - Veneta Zjumbjuleva
  - Ivan Zlatarev
- Teatraĵoj :
  - "Pikniko sur la batalkampo" (Arrabal, UK '87)
  - "La kaverno de Salamanka" (Cervantes, UK '87)
  - "La gastejestrino" (Goldoni, trad. Carlo MINNAJA)
  - "Fabelo pri kolpakoj" (Panôev)
  - "La mortintoj de Spoon River" (E. Lee Masters, trad.V.Benczik)
  - "La lasta magnetofonbendo de Krapp" (Beckett, trad. V.Benczik)
  - "Rozoj" (Benedetti)
  - "Triptiko" (Giorgio SILFER, UK '96)
  - "La vorta klaso" (Giorgio SILFER, ILF '98) Kategorio:Esperanto-teatro

Miguel de CERVANTES

Literaturo > Hispanlingva literaturo > Miguel de Cervantes < Hispana Lingvo ----

Vivo

Hispana Lingvo Miguel de CERVANTES SAAVEDRA [migel' de serbantes saabedra] estis hispana aŭtoro (Alcalá de Henares 1547 - Madrido 23-a de aprilo 1616). Miguel de Cervantes vivis tre aventuran vivon. Fuĝante de la hispana justico, li en la jaro 1569 venis unue al Romo kaj poste en la hispanan mararmeon. En 1571 li kiel marsoldato partoprenis la marbatalon de Lepanto, dum kiu oni kripligis lian maldekstran manon. Post pliaj jaroj en la mararmeo, en 1575 alĝeraj piratoj kaptis kaj forportis lin. Pro rekomendleteroj, kiujn li portis, la piratoj pensis lin gravulo kaj petis tro grandan monkvanton. Kvin jarojn poste, en 1580, li liberiĝis. Reveninte al Hispanio, Cervantes komencis verki teatraĵojn, sed sen granda sukceso. Li laboris i.a. kiel impostokolektisto, sed kondamnita pro fraŭdo, devis pasigi plurajn jarojn en malliberejo. Ŝajne, tie li komencis sian plej faman verkon "El ingenioso hidalgo Don Quixote de la Mancha" ("La inĝenia kavaliro Don Quixote de la Mancha"), kies unua parto aperis en la jaro 1605. La duan parton li publikigis dek jarojn poste. Kvankam la romano portis al li la deziritan sukceson, li perdis la gajnitan monon kaj mortis kiel malriĉulo en Madrido. Li mortis en la sama dato (ne sama tago), ke William SHAKESPEARE. Tial la 23-a de aprilo estas deklarita Internacia Tago de la Libro. Li estas taksita la plej grava aŭtoro en la hispana lingvo ("la lingvo de Cervantes"). La hispana registaro fondis Instituto Cervantes por diskonigi la lingvon kaj premio Cervantes por honori beletristojn.

Verkoj


- La Galatea (1585)
- Ekzemplaj romanoj (Novelas ejemplares) (1613)
- Viaje del Parnaso (1614)
- La Laboroj de Persiles kaj Segismunda (Los trabajos de Persiles y Sigismunda) (1617)

Teatraĵoj


- Comedia del cerco de Numancia
- Ocho comedias y ocho entremeses nuevos nunca representados (1615)
- Los tratos de Argel
- El gallardo español
- La gran sultana
- Los baños de Argel

Jeno aperis en Esperanto


- "Tri ĉapitroj el la hispana verko: La sprita junkro Don Kiĥoto de Manĉujo" / Esperantigitaj de Carlo BOURLET, Vicente INGLADA kaj Geo C. LAW. - Valencia: Grupo Esperantista Murcia, 1905. - 22 p.
- "Don Kiĥoto de la Manĉo en Barcelono : 5 ĉapitroj" / Trad. Frederic PUJULÀ I VALLÈS. - Berlin: Müller & Borel, 1909. - 48 p. - (Esperanta Biblioteko Internacia ; 5)
- "Don Kiĥoto de la Manĉo en Barcelono : 5 ĉapitroj" / Trad. Frederic PUJULÀ I VALLÈS. - 2. eld. - Berlin ; Dresden: Esperanto-Verlag Ellersiek & Borel, 1924. - 55 p. - (Esperanta Biblioteko Internacia ; 5)
- "Du junaj fraulinoj ; Korneliino : du noveloj el la bonekzemplaj" / Trad. de Julio MANGADA ROSENÖRN. - Madrid: Torrent, 1927. - 70 p. - (Hispana Esperanto-biblioteko)
- "La genia kavaliro Don Kiĥoto de la Mancha" / Trad. de Julio MANGADA ROSENÖRN. - Madrid: Torrent, 1927. - 31 p.
- "La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha" / El la hispana trad. Fernando de DIEGO. - En: Nova Esperanta krestomatio / Eld.: William AULD ; p.118 - 121
- El curioso impertinente: "La malprudenta scivolulo : 33a, 34a kaj 35a ĉapitroj de la verko `Don Kiĥoto´" / El la hispana originalo trad. Luis HERNÁNDEZ LAHUERTA. - Valencia: Hernandez, 1955. - 55 p
- "La ingenia hidalgo Don Quijote de la Mancha" / El la hispana trad. Fernando de DIEGO. Kun 20 gravuraĵoj de Gustave DORÉ. - Madrid: Eld. "Fundación Esperanto", 1977. - 820 p. : ilustr. ISBN 84-400-3582-9

Rete legeblaj verkoj en Esperanto


- [http://www.geocities.com/esperanto_romania/te22.html La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha : fragmento]
- [http://personal.telefonica.terra.es/web/tdb/cervantes.htm Du poemoj en po du tradukoj] CERVANTES, Miguel de ja:ミゲル・デ・セルバンテス th:มิเกล เด เทรบานเตส

La Krizalido

Esperanta Kulturo > Esperanta Teatro > La Krizalido ---- En 1980 Solen' kune kun Arno LAGRANGE fondis la teatron La Krizalidon en Figeac (Lot, Francio), kiu prezentadis dulingve: france kaj Esperante. Ŝia lasta prezentaĵo estis Lasu neĝon fali, kiun ŝi - jam tre malsana - prezentis en julio 2000 dum KAFE.
- Teatraĵoj kiujn prezentis La Krizalido:
  - Ĉu Dio bojas? / Dieu aboie-t-il ? (de François BOYER)
  - La evento / L'événement (de Guy FOISSY)
  - Soleco / Solitude (de Emilija LAPENNA)
  - La forlasitino/ La délaissée (de Max MAUREY)
  - La Amanto/ L'Amant (de Harold PINTER)
  - La plezuro disiĝi / Le plaisir de rompre (de Jules RENARD)
  - Meluzina / Mélusine (verkita de Solen')
  - Lasu neĝon fali / Laissez tomber la neige! (de Pierrette DUPOYER) Kategorio:Esperanto-teatro

Vida JERMAN

Esperanta Kulturo > Esperanta Teatro > Vida JERMAN ---- Vida JERMAN estas kroata aktorino (
- je la 28-a de majo 1939 en Zagrebo) Vida Jerman studis teatran arton en Zagrebo kaj Londono, laboris en diversaj teatroj kaj rolis en pluraj filmoj. Ekde 1973 ŝi ankaŭ aktoras en Esperanto. Ŝi estas bone konata al la esperantista publiko, vizitinta ŝiajn prezentojn en multaj UKoj, IJKoj kaj en Kongresoj de SAT. Interalie, ŝi debutis kiel aktorino en Esperantujo jam en 1973, samjare kun sia esperantistiĝo, en Drama grupo de Studenta Esperanto-Klubo de Zagreb, kaj kiel Marika en Doktoro Rosales de Giorgio SILFER. Krom esperantlingva poezio ŝi ŝatas prezenti monodramojn, kiel ekzemple Virino, kiu flustris en uragano de Spomenka STIMECLa rompita virino de Simone de BEAUVOIR.

Prezentoj en UK-oj


- 72-a UK 1987 : Virino kiu flustris en uragano, de Spomenka ŠTIMEC
- 82-a UK 1997 : Inventante, ke mi sonĝas, monologo
- 83-a UK 1998
- 87-a UK 2002 : Amo per proverboj de Arturo AZEVEDO, prezentita kun Saśa PILIPOVIĆ
- 89-a UK 2004 : Judita , romano de Miro GAVRAN, adaptita al scenejo en formo de monodramo far Maja GREGL

Publikigita surkasede:

Teatra vespero de Vida Jerman/ Zagreb 1996
Enhavo: Izolulo (muzikpoezia recitalo de kroataj poetoj) kaj Inventante ke mi sonĝas (monologo de José Augustín) Jerman Vida

Jadwiga GIBCZYŃSKA

Esperanta Kulturo > Esperanta Teatro > Jadwiga Gibczyńska < Honoraj membroj de UEA ---- Jadwiga Gibczyńska Teatro de unu aktoro ---- Jadwiga Gibczyńska (naskiĝis 1924) estas profesia aktorino el Krakovo (Pollando), esperantistino ekde 1963. Ŝi aktivas precipe kiel aktorino, krom tio al multaj prezentataj artaĵoj ŝi kontribuas ankaŭ per verkado, traduko, adapto kaj reĝisorado. La teatraĵojn, apartenantajn al la t.n. "Teatro de unu aktoro" ŝi prezentis en ĉiuj pli grandaj Esperanto-medioj en Pollando, en diversaj Universalaj Kongresoj (Budapeŝto, Kopenhago, Lucerno, Vankuvero, Varsovio), ankaŭ plenumis artvojaĝojn tra Britio, Danio, Norvegio, Svedio, Bulgario, Hispanio, Italio, Jugoslavio kaj Japanio. Aldone al teatra aktiveco, ŝi okupiĝas ankaŭ pri la instruado de Esperanto laŭ rekta, natura metodo. Ŝia repertuaro enhavas jenajn titolojn: # Vojaĝo al verdaj ombroj de Finn METHLING (dramo pri la sorto de virino ekde infanaĝo ĝis la morto en maljunaĝo trad. J. Toczyski); # Maria Curie (biografia prezentaĵo de la fama Nobel-premiita sciencistino Maria Skłodowska-Curie, surbaze de memuaroj, leteroj, k.s.); # Slavaj fabeloj de Bolesław LEŚMIAN : (trad. Lidia LIGĘZA); # Zamenhof de J. Gibczyńska: (pere de la monologoj de la patrino Rozalia, la edzino Klara kaj la filino Lidja, oni vidas la vivon de Zamenhof); # Signaloj de Karol WOJTYŁA : (fragm. el "Antaŭ vendejo de la juvelisto" trad. T. Tyblewski); # Ludilo de dioj de J. Gibczyńska: (monologo de Sapho, fama poetino de la amo, kiu vivis en Lesbos en la VI jc. a. K.); # La febla sekso (kompilaĵo de distraj monologoj de virinoj); # Ĉu la nepoj nin benos ? de Gudrun Pausewang (fikcia rakonto, kreita surbaze de la "La lastaj infanoj de Oldrovalo", esperantigita de J. Giesner, pri la danĝero de la atoma milito); # La Falanto de Sławomir MROŻEK: (tragigroteska situacio post la kosma katastrofo, kiam tio falas... eĉ la raportanto). # La bela indiferentulo de Jean COCTEAU. Kontaktadreso: Jadwiga Gibczyńska, Os. 1000-lecia 7 m. 89. PL-31- 604 Kraków, Pollando. Tel: +48-12-481430. Jadwiga aperas jam en la 50a UK 1966 en Tokio kun Vojaĝo al verdaj ombroj de Finn METHLING kaj en la 51a UK 1966 en Budapeŝto kun La eta Princo laŭ Antoine de SAINT-EXUPERY. Lastatempe Paul GUBBINS kunlaboris kun Jadwiga Gibczyńska -- Grabowski-premiito ekde la Praga UK -- pri monodramo Noemi, kiun li verkis aparte por ŝi. Jadwiga prezentis Noemi dum la 82a Universala Kongreso de Esperanto en Adelajdo (Aŭstralio) en 1997 kaj dum aliaj E-eventoj. Post alia prezentado en Italujo (1996) Jadwiga leteris al Paul Gubbins i.a.: 'Post kurtenfalo estis silento, poste fortaj aplaŭdoj. Ĝis kongres-fino oni min gratulis kaj komplimentis, eĉ per tro laŭtaj vortoj.' Poste: 'La artaĵo efikis tiel: al unuajn ĝi korskuis, aliajn ofendis kaj ankaŭ donis multon por pripensadi. Noemi ne postlasas homojn indiferentaj.' Pri la teatraĵo "Zamenhof" : La teatraĵo de S-ino Jadwiga Gibczyńska estis vere kortuŝa prezentaĵo. Ŝia emociiga talento kaj klara voĉo pli briligis la prezenton. Spektante la teatraĵon mi sentis tiel, ke mi kvazaŭ legus la biografion de Zamenhof, verkita de Edmond Privat. Rondvojaĝante tra la mondo, ŝi povus prezenti sian talenton, kio multe helpus nian movadon. Plie, se estus vidbendo de ŝia prezentado, mi estus pli kontenta kaj ĝoja. Ankoraŭfoje mi kore dankas kaj sincere salutas al kara samideanino, S-ino Jadwiga Gibczyńska. Altkvalitaj estis la unuaktoraj dramoj de Jerzy FORNAL ("Arlekeno" de Janusz Korczak) kaj Jadwiga Gibczyńska ("Signaloj" de Karol Wojtyła kaj "La Falanto" de Sławomir Mrożek) en la 30a Tutpollanda E-Kongreso (28 apr. -- 3 maj. 2000 Krakovo). Jadwiga Gibczyńska aperas en "GRUPE" Glivicea Rendevuo Uzantoj kaj Praktikantoj de Esperanto, GLIWICE 10 - 12.11.2000 ( http://www.republika.pl/sochand/pliki/grupe.htm ) La Papaj Signaloj en Gliwice Gesamideanoj el diversaj landoj, kristanoj de diversaj konfesioj kune preĝis en la sama lingvo al la sama Dio, partoprenis diservojn, kantis kaj havis la eblecon admiri la dramon "Signaloj" de Karol WOJTYŁA -- la nuna Papo Johano Paŭlo la 2-a, kiun prezentis dum la arta programo pola aktorino Jadwiga Gibczyńska. La aktorino bonege sukcesis transdoni al la spektantoj la enhavon de la teatraĵo, la pensojn de la aŭtoro -- nia Sankta Patro. Estas interese, ke la aktorino kaj Papo ambaŭ estas poloj el la sama urbo Krakovo. Jadwiga Gibczyńska jam multfoje kaj sukcese prezentis verkojn de la nuna Papo. Ĉiuj spektintoj estas dankaj al la aktorino. Necesas aldoni, ke la tekston de "Signaloj" esperantigis dum la milita stato en Pollando meritplenaj verkistoj kaj esperantistoj, jam forpasintaj, Pastro Jan KOS kaj d-ro Tyburcjusz TYBLEWSKI. Laŭ Bogusław Sobol en "La Ondo de Esperanto" ( http://www.sezonoj.itgo.com/66-lode.htm ) Al la arta parto de la Konferenco de ILEI-KONFERENCO 1997 kontribuis ankaŭ s-ino Jadwiga Gibczyńska per la teatraĵo "Ĉu la nepoj nin benos ?" En la arta programereto de la Preĝtagoj de Polaj Esperantistoj en Ĉenstoĥova 14-15.X.2000 E-aktorino Jadwiga Gibczyńska regalis nin per deklamado de fragmentoj el "Myśląc Ojczyzna" (Pensante Patrujo) de Karol Wojtyła. GIBCZYŃSKA Jadwiga

Jerzy FORNAL

Esperanta Kulturo > Esperanta Teatro > Jerzy Fornal ---- Jerzy Fornal, aktoro laŭ profesio, en la esperantista mondo dank'al sia persisto, talento kaj apogo de la edzino fariĝis tuta institucio, nome unuaktora teatro prezentinta sin en plimultaj eŭropaj kaj multaj ekstereŭropaj landoj. Malgraŭ sia aĝo li ĉiujare sukcese prezentas dum ARKONES novan spektaklon kaj imponas per energia ĉeesto en aliaj programeroj. Jerzy Fornal gvidis la kurson pri aktora/sceneja movo kaj prezentis „Grabowski en Esperanto-poezio" en XVII-aj ARKONES kaj "Aniaro" en XVIII-aj. Li ankaŭ aperis en festivalo KAFE en Tuluzo en la jaro 2000 kie li prezentis "Aniaro". En Varsovio oni ofte povas ĝui liajn Esperanto-spektaklojn en "Muzeo Pri La Azio Kaj Pacifiko". Jerzy Fornal laboras kiel aktoro de la Nacia Teatro en Varsovio, kaj debutis en la E-teatro en 1982. De tiam li prezentiĝis en naŭ tre variaj monodramoj per kiuj li respegulas la sorton de la individuo en la socio
- "Prikanti la homan sopiron", lirik-poeziaĵo bazita en la poezio de la pola poeto Zdzislaw LACZKOWSKI, tradukita de Kris LONG
- Virino kvar bildoj, ampoezio de Eduardas MIEŻELAITIS kaj diversaj poetoj tradukita de William AULD;
- Aniaro, poezia-muzika spektaklo, tradukita, ankaŭ de William Auld, el sveda epopeo verkita de Harry MARTINSON.
- Sopiro-laboro-espero, bazita je la poezio de L.L. ZAMENHOF
- Einstein - konfeso el Ŝeolo, de Gunnar GÄLLMO
- Wolfgangerl, de Gunnar Gällmo, dramo pri la vivo de Mozart
- Tajdo de la vivo, bazita je la monologo Brando de Emilija LAPENNA
- Eduko danĝera kaj Vagabondo, ambaŭ de la angla verkisto HarOld BROWN.
- La Granda Koncerto, laŭ scenario de Jerzy Fornal
- Apologio de Sokrato, Platono
- Polaj poetoj en Esperanto, en traduko de Antoni GRABOWSKI, recitalo de Jerzy Fornal
- Rimleteroj, de Marjorie BOULTON kaj william AULD
- La jubileo, de Zofia BANET-FORLANOWA kaj Harold BROWN
- El la "Verda Biblio", laŭ Izrael LEJZEROWICZ
- La Arlekeno, de Janusz KORCZAK ĈIUMONATA RENDEVUO KUN TEATRO ESPERO EN VARSOVIO De septembro 1998 ĝis junio 1999 (kaj ankaŭ en la jaroj 2001-2002) ĉiumonate je la unua lundo okazis prezento de la Teatro Espero en Varsovio, kies motoro estas la konata artisto Jerzy Fornal. La repertuaro proponas monologojn, plej ofte originale verkitaj en esperanto. La 7an de junio Jerzy Fornal prezentis specialan omaĝon al la 75a naskiĝjaro de William AULD kaj Marjorie BOULTON, per la enscenigo de ilia kunverko "Rimleteroj". La spektakloj okazas ĉiam en la artgalerio Nusantara, str. Nowogrodzka 18, ekde la 17h00. Unu horon pli frue Zofia Banet FORNALOWA gvidas konversacian rondon pri la E-kulturo.

Eksteraj ligoj


- [http://www.raszyn.pl/gok/news.htm ESPERANTO - TEATRO "ESPERO" DE JERZY FORNAL]
- [http://www.raszyn.pl/gok/teatr/teatr.htm JERZY FORNAL] (ŝajne ne plu funkcias)
- [http://perso.wanadoo.fr/kultur.art.festival.eo/eo/JerzyAniaro.htm Aniaro].
- [http://www.arkones.republika.pl/ ARKONES] Fornal Jerzy



Łódź

Geografio>Eŭropo>Pollando>Lodzo<urbo ---- Lodzo (pole Łódź [ŭuĝ]) estas la dua plej granda urbo en Pollando, situante en la centro de la ŝtato. En 2004, ĝi enhavis 776.297 loĝantojn.

Historio


- 1332 - la unua mencio pri vilaĝo Łodzia
- 1423 - Lodzo ricevis urborajtojn
- 1820 - urbo estis destinata por industro

Vidindaĵoj


- Placo de Libereco (Plac Wolności) kun klasikisma urbodomo el 1827 - unikata okagonforma placo
- Piotrkowska Strato kun eklektismaj kaj secesiaj brikdomoj.
  - Galerio de Grandaj Lodzanoj
    - Benketo de Tuwim
    - Fortepiano de Rubinstein
    - Kofro de Reymont
    - Tablo de Lodzaj Fabrikantoj
- Palaco de Poznański

ZEOj


- Zamenhofa Strato
  - Zamenhofa Tabulo
  - Zamenhofa Apoteko
- Murpentraĵo kun Zamenhof (sur Piotrkowska Strato)
- Liceo je la nomo de Zamenhof kun tabulo
- Tombo de Kabe

Lodzanoj

Famaj personoj kiuj naskiĝis aŭ loĝis en Lodzo
- Marek BELKA
- Stanislaw KAROLCZYK
- Wlodzimierz PFEIFFER
- Artur RUBINSTEIN
- Julian TUWIM

Edukado

En Lodzo estas pli multe ol 20 da supraj lernejoj. La plej gravaj estas:
- Universitato de Lodzo
- Teknika Universitato de Lodzo
- Medicina Universitato de Lodzo
- Ŝtata Lernejo de Filmo, Televizio kaj Teatro en Lodzo

Esperanto en Lodzo

[http://www.ikki.pl/esperant/malnova/ Lodza filio de Pola Esperanto-Societo] [http://www.ikki.pl/esperant/malnova/historio/index.htm Historio de E-movado en Lodzo] [http://www.ikki.pl/esperant/malnova/estraro.htm Estraro de Lodza Filio de PEA] ja:ウッチ

Jaroslav HAŠEK

Literaturo > Ĉeĥlingva Literaturo > Jaroslav HASEK < Ĉeĥa Lingvo ---- Jaroslav HAŠEK (naskiĝis la 30-an de aprilo 1883 -mortis la 3-an de januaro 1923) estis ĉeĥa humuristo kaj satiristo, kiu famiĝis precipe per sia mondfama romano Aventuroj de la brava soldato Ŝvejk, tradukita en sesdekon da lingvoj, sed li verkis ankaŭ mil kvincent rakontojn, estis ĵurnalisto, boemo kaj mistifikanto.

Vivo

Li naskiĝis 30.4.1883 en Prago kiel filo de mezlerneja instruisto de matematiko Josef Hašek kaj de lia edzino Katerina. La familio kun tri infanoj (Jaroslav havis ankoraŭ je tri jaroj pli junan fraton Bohuslav kaj orfan kuzinon Maria) pro malriĉeco ofte ŝanĝis loĝejon, pli ol dekfoje dum lia infanaĝo. Neniam li ekkonis, kio estas vera hejmo kaj la manko de ankreco verŝajne influis lian vageman vivon. Kiam li estis dektrijara, mortis lia patro kaj la patrino ne kapablis lin firme eduki. La adoleskanta knabo en sia dekkvina jaro ĉesigis la studadon en gimnazio, lernis metion de drogisto, sed fine li abiturientiĝis ĉe la komerca akademio. Ne longe li laboris kiel bankoficisto, sed poste li preferis liberan profesion de verkisto. Li tramarŝis piede duonon de Eŭropo kaj duonon de Azio, aliĝis al anarkiistoj, ne evitis lin arestejoj kaj eĉ psikiatriaj hospitaloj. Loĝante en gastejoj li pasigadis multe da tempo kun amikoj, amuzante ilin per siaj spritaj rakontadoj kaj pagante ilian drinkadon per rapide verkitaj rakontoj, tuj venditaj al la plej proksima gazeto. Mallonge li laboris en kelkaj redakcioj. Ekzemple kiel redaktoro de zoologia gazeto li elpensadis novajn speciojn de bestoj, pri kiuj furioze disputis pluraj profesoroj - sed ankaŭ la nomoj de tiuj profesoroj estis liaj propraj pseŭdonomoj. Nenia miro, ke la gazetoj rifuzadis dungi daŭre tian redaktoron. Lia plej granda mistifiko estis fondo de Partio de Modera Progreso en la Limoj de Leĝo, per kiu li parodiis paroladojn de tiutempaj politikistoj. Hašek primokis ĉion kaj ĉiujn, sin mem ne ekskludante. Neniom li zorgis pri la stilo nek pri literaturaj skoloj. Li mem konsideris sian verkadon metio, ne arto. Sed li verkis spontane kiel vulkano. Ŝercojn li praktikis ne nur surpapere, sed ankaŭ en la realo. Multaj homoj koleris kontraŭ li, konsiderante lin pigrulo, vagabondo, drinkulo, senrespondeculo k.s. En 1910 li edziĝis al verkistino Jarmila Mayerová, sed kiam dum la unua mondmilito li estis kaptita de rusoj, li edziĝis en Ruslando duafoje. Li fariĝis bolŝevista komisaro, sed post la milito li revenis denove en Pragon. Antaŭ la milito en 1911 li verkis unuajn rakontojn pri Švejk, tamen nur post la milito en lia glora romano fariĝis Švejk "genia idioto", kiu primokis la militon kvazaŭ gastejan interbatiĝon. En tiu tempo Hašek jam grave malsaniĝis kaj nekredeble grasiĝis. Li ne plu skribis, sed diktis la ĉapitrojn de Švejk en sia ĉambro en la urbeto Lipnice, kie li neatendite mortis 3.1.1923 preskaŭ 40-jara.

Verkoj

La verkaron de Jaroslav Hašek eblas dividi je tri ĉefaj partoj: - romano Aventuroj de la brava soldato Švejk - libro Politika kaj sociala historio de Partio de Modera Progreso en la Limoj de Leĝo - proksimume milo kaj duonmilo da rakontoj, kiujn li publikigis en diversaj gazetoj ne nur sub propra nomo, sed ankaŭ sub multaj pseŭdonomoj Post lia morto multaj el rakontoj de Hašek estis kolektitaj kaj eldonitaj libroforme. Ne estas facile elspioni en malnovaj gazetoj liajn verkojn, ofte kaŝitajn sub pseŭdonomoj, kaj poste ilin ordigi laŭ la temoj. La unuopaj redaktistoj grupigis rakontojn pri infanoj, pri bestoj, pri krimuloj, pri religianoj kaj laŭ similaj kriterioj. Ni elektis por nia libro precipe rakontojn verkitajn en la unua persono kiel proprajn travivaĵojn de Hašek, ne grave, ĉu realajn aŭ fikciajn. Ni kredas, ke ni tiamaniere formis lian burleskan aŭtobiografion pli malpli respondantan al la vero - ĉar ankaŭ liaj troigoj, fanfaronoj kaj mistifikoj apartenas al lia vivo. Ni aldonas ankoraŭ kelkajn fragmentojn el lia cetera verkado, ankaŭ de pluraj tradukistoj, por ke la leganto povu gustumi liajn verkojn laŭ diversaj manieroj. En Esperanto aperis liaj pluaj rakontoj jam antaŭ la milito, eĉ la unuaj ĉapitroj de Švejk (tr. Josef Štadler), eldonitaj de SAT en 1934. La kompleta Ŝvejk estis tradukita de Vladimír Vána kaj estas atingebla en la fama [http://www.esperanto.nu/eLibrejo/index.html eLibrejo] de Franko Luin (serĉu en fako "BELETRO: PROZO"). En 1995 eldonis la eldonejo KAVA-PECH liajn rakontojn sub la titolo Ne nur soldato Švejk.

En Esperanto aperis


- La travivaĵoj de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito (trad. Jozefo Ŝtadler, SAT 1934, represo 1995)
- Ne nur soldato Ŝvejk (KAVA-PECH 1995, trad. J. Patera, M. Malovec, V. Váňa, O. Kníchal, S. Kamarýt, M. Lukáš)
- Aventuroj de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito (KAVA-PECH 2004, trad. V. Váňa) (Serio Oriento-Okcidento)
- [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/literaturo.tradukita.h.html#jaroslav_hasek Rete legeblaj verkoj] - Kvar ligoj al la kvar PDF-dosieroj ĉe [http://www.esperanto.nu/eLibrejo/index.html eLibrejo], kaj Kiel mi alkudris butonon al mia pantalono...
  - [http://esperanto.nu/cgi-esperanto/eLibro.pl?eL=091-0 La brava soldato Ŝvejk: En la ariero]
  - [http://esperanto.nu/cgi-esperanto/eLibro.pl?eL=092-9 La brava soldato Ŝvejk: En la fronto]
  - [http://esperanto.nu/cgi-esperanto/eLibro.pl?eL=093-7 La brava soldato Ŝvejk: Glora batregalo]
  - [http://esperanto.nu/cgi-esperanto/eLibro.pl?eL=094-5 La brava soldato Ŝvejk: Daŭrigo de la glora batregalo]
  - [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr41/pantalono.html Kiel mi alkudris butonon al mia pantalono] (elĉeĥigis Miloŝ LUKAŜ, enkomputiligis Don HARLOW) ko:야로슬라프 하셰크

Bydgoszcz

Eŭropo > Eŭropa Unio > Pollando > Kujavio-Pomerio > Bydgoszcz ---- Bydgoszcz [bIdgoŝĉ] estas urbo en Pollando kaj unu el la du ĉefurboj de Kujavio-Pomerio (la alia estas Toruń). Ĝi situas proksime al la enfluejo de rivero Brda en Vistulon. Vistulo

Historio

Bydgoszcz estis fondita en la 12-a jarcento. Germanaj loĝantoj nomis ĝin Bromberg laŭ rivero Brda, polaj loĝantoj uzis la nomon de proksima kastelo Bidgost. Bidgost/Bromberg evoluis al komercejo pri salo kaj greno. En 1386 ĝi ricevis de reĝo Kazimiro la 3-a la grandajn urboprivilegiojn. En la 16-a jarcento Bydgoszcz estis unu el la plej grandaj urboj de Pollando. En la 18-a jarcento ĝi suferis pro la Granda (Tria) Nordia Milito, pro inundo kaj epidemio; ĝia loĝantaro malkreskis al 700 en 1772, kiam ĝi iĝis parto de la prusia provinco Posen (pollingve Poznań). Pro konstruado de la "Kanalo de Bromberg", kiu ligas la riversistemojn de Odro kaj Vistulo, ĝi ekonomie reprosperis. Ĝia loĝantaro rekreskis al 31.300 en 1875 kaj 57.700 en 1910, el kiuj 84 % estis germanoj kaj 16 % poloj. De post la Unua Mondmilito Bydgoszcz apartenas al Pollando. La administra reformo de 1999 igis Bydgoszcz parto de provinco Kujavio-Pomerio, kies ĉefurbo estis Toruń. Ĉar Bydgoszcz estas multe pli granda ol Toru/#324;, ĝi ne akceptis ties superecon, kaj oni kreis la sistemon de ĉefurba duo.

Klerigo

En Bydgoszcz ekzistas Medicina Akademio, kiu en 2003 kuniĝis kun la Universitato de Toruń. La "Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo" de Internacia Asocio "Monda Turismo" estas privata altlernejo, kiu trejnas fakulojn pri turismiko. Ĝiaj studentoj studas parte per Esperanto. Kategorio:Urboj de Pollando

DBm

Bel er en enhed til omforming af talforhold fra en linear skala til en logaritmisk skala. Bel anvendes f.eks. til angivelse af effektforhold, spændingsforhold og strømforhold. Benyttes indenfor telekommunikationen, trådløs kommunikation, lydmålinger og optiske målinger. En bel (symbol B) og en tiendedel bel: decibel (forkortet dB) udtrykker et forhold mellem to værdier og er beregnet ved hjælp af logaritmer:

For effektforhold

For effekterne P1 og P2 gælder det, at forholdet mellem dem er:
10 \log_ \left( \frac \right) dB. De 10, der ganges med, er bare en omsætning til decibel. Af formlen ses, at forholdet 1:1 svarer til 0 dB, mens 10:1 er 10 dB, 100:1 er 20 dB og 1:100 er -20 dB. Hvis en effektdæmpning i et transmissionsled er 100 gange (20 dB) og dæmpes yderligere til halvdelen af effekten (3 dB) er den totale dæmpning 20 + 3 = 23 dB. Et signals reelle størrelse er også muligt at angive udfra en oplyst reference. Hvis f.eks. et signal har størrelsen 0,0001 watt (0,1 mW), ligger det 10 dB under 1 mW og kan angives som -10 dBmW eller bare -10 dBm.

For f.eks. spændingsforhold eller strømforhold

For andre forhold - f.eks. enten to spændings- eller to strøm-værdier; X1 og X2 gælder det, at forholdet mellem dem er:
2 \cdot 10 \log_ \left( \frac \right) dB. De 10, der ganges med, er bare en omsætning til decibel.

dB-udtryk:

Når signalers størrelse skal angives, enten relativt eller reelt, angives ofte hvilken størrelse, dB-tallet henfører til.
- dBA anvendes i akustikken om den menneskelige hørelse. 0 dBA er nederste grænse for hvad vi kan høre, og 10 dBA er det lydniveau, der opfattes dobbelt så stort. De fleste mennesker kan ikke skelne en 3 dBA-ændring af lydniveauet. A-et i dBA er ikke relateret til akustik, men refererer til en frekvensmæssig vægtning, der modsvarer den menneskelige hørelse.
- dBc benyttes om f.eks. en senders egenstøj, der angives i antal dB under (lavere end) bærebølgen, dBc(arrier). Bruges også om sidebånd, når man taler om modulation målt i en spektrumanalyse.
- dBd benyttes når en antennes forstærkning opgives i forhold til en almindelig dipolantenne.
- dBi benyttes når en antennes forstærkning opgives i forhold til en isotropantenne (en teoretisk konstruktion).
- dBm er en reel værdi udfra signalets størrelse i forhold til 1mW (milliwatt). 0 dBm er derfor 1 mW, mens 10 dBm er 10 mW og 20 dBm er 100 mW. I størrelser under 1 mW vil tallet ifølge ovenstående formler være negativt, således er -10 dBm lig 0,1 mW og -30 dBm er 0,001 mW (eller 1 μW (mikrowatt)). Skal man regne antal dBm om til spændinger, er man nødt til at tage indgangs/udgangs-impedansen med i udregningerne.
  - dBmV angiver det samme, blot i forhold til millivolt. Her skal bemærkes at dBm ofte som en selvfølge henføres til mW, mens man skal huske at skrive dBmV, hvis man regner i spænding. Måleinstrumenter, der måler i ren spænding, f.eks. en spektrum analyzer kan dog angive dBmV som dBm. Begreberne er nemme at rode sammen, specielt når en spændingsændring på 6dB (2 gange) medfører en effektændring på 6 dB (4 gange).
  - dBμV anfører på samme måde signalets størrelse i forhold til 1 mikrovolt.

Se også


- Neper og Mol (enhed)

Eksterne henvisninger


- [http://home.tiscali.be/kpmoerman/electronics/facts/facts.htm#decibel KM's site - Electronics - Facts & figures: Decibels] Kategori:Logaritme Kategori:Elektroniske begreber og fænomener ja:デシベル

nauka spalacze tuszczu zycie programy samsung true tone










































:: RELATED NEWS ::
Provincia de Villa Clara
La provincia de Villa Clara se encuentra en la región central de Cuba. Limita al norte con el Golfo de México, el estrecho de la Florida y el Canal Viejo de Bahamas. Al sur limita con el mar Caribe. En la ciudad de


Sagua La Grande
Sagua la Grande, ciudad de la provincia de Villa Clara, Cuba, cercana a la costa norte de la isla, atravesada por el río Sagua La Grande, el cual le da nombre. La fundación oficial de la ciudad ocurrió el 8 de diciembre de 1812, aunque ya existía un asentamiento poblacional en este sitio desde finales del siglo XVII. En esta fecha, se construye una pequeña ermita y se celebra la primera mis
TokyoPop
TokyoPop es una compañía norte americana de los Estados Unidos que traduce manga y anime japonés al idioma inglés. Es el distribuidor de manga más grande de los Estados Unidos, y es la razón por la cual ahora hay un gran interés en los Estados Unidos para manga.

Nuevos cambios en Manga

Cuando TokyoPop empezó su compañía, empezó también
Wikipedia:Despropositario/Armas de antimateria
Las armas de antimateria empezaron a desarrollarse a finales del año 1999, a pesar de que su coste igualaba al presupuesto que ha destinado EE.UU. durante los últimos 20 años al dept. de Defensa (DOD). Las primeras pruebas en Irán demostraron que no servían para nada, aunque producían un intenso dolor de cabeza a quien las utilizara. Ese dolor de cabeza no remitía, hasta que John Atvick, prestigioso investigador en la empresa Bayer, desarrolló un nuevo medicamento que finalmente bautizó con el nombre de antiaspirina. El único uso probado de las armas de antimateria de segunda generac
Taganana
Taganana es un caserío perteneciente al municipio de Santa Cruz de Tenerife, en la provincia de Santa Cruz de Tenerife. Está situado en el nordeste de Tenerife. Tiene 646 habitantes.
- Tenerife
- Santa Cruz de Tenerife
All Rights Reserved 2005 wikimiki.org