Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
8-a De Aprilo

8-a de aprilo

Historio > Tagoj > la 8-a de aprilo ---- La 8-a de aprilo estas la 98-a tago de la jaro(la 99-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 261 tagoj restas. Je la 8-a de aprilo okazis, interalie:

Eventoj


- 1646 : unua sinagogo en Novjorko
- 1904 : Francio kaj Britio subskribas la kora entente (entente cordiale)

Naskiĝoj


- 1695 : Johann Christian GÜNTHER
- 1859 : Edmund HUSSERT, germana filozofo
- 1868 : CHRISTIAN la 9-a de Danlando
- 1872 : Ivan BLOCH, germana kuracisto
- 1875 : Alberto la 1-a, tria reĝo de la belgoj
- 1888 : Paulo HECKER
- 1892 : Mary PICKFORD, aktorino
- 1894 : Raymond SCHWARTZ, humuristo Metz, Francio
- 1896 : Alfred SCHAUHUBER
- 1926 : Jürgen MOLTMANN, germana teologo
- 1929 : Jacques BREL, franca kantisto
- 1938 : Kofi ANNAN

Mortoj


- 1492 : Lorenzo de MEDICI
- 1835 : Wilhelm VON HUMBOLDT
- 1848 : Gabriel DONIZETTI
- 1909 : Danio : Kopenhago : Venceslaus Ulricus HAMMERSHAIMB
- 1914 : Ĉeĥio : Jakub ARBES
- 1931 : Erik Axel KARLFELDT
- 1973 : Pablo PICASSO
- 1983 : Omar BRADLEY
- 1950 : Vaslav NIJINSKY

Specialaj tagoj kaj festoj


- En multaj landoj hodiaŭ festas Tago de printempo aŭ Internacia tago de virinoj .

Tagoj de semajno

La 8-a de aprilo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Lundo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Mardo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Merkredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Vendredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Sabato en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Dimanĉo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096.

Vidu ankaŭ jenon:


- 7-a de aprilo | 9-a de aprilo
- 8-a de marto | 8-a de majo
- Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro
- Historio - Tagoj kategorio:Almanako kategorio:Aprilo ja:4月8日 ko:4월 8일 simple:April 8 th:8 เมษายน

Historio

La historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio. (NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.) ---- :Historio de Scienco kaj Teknologio

Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)

:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj

Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj

: datadmetodoj - arĥivoj

Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj

:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -

Bataloj Famaj

Civilizoj

:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro

Dinastioj

vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)

Historio de kontinentoj


- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo

Kalendaroj

:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro

Imperioj

Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj) :Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio

Mapoj

:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500] Vidu ankaŭ: Geografio Diaoyu-Insularo De Ĉinio

Militoj

vidu la Listo de militoj

Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj

Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj

Okazintaĵoj

:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto

Regionoj

:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp

Rolantoj

:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj

Tempordigo: Famaj aŭ klasikaj epokoj:
- Inter-du-milita epoko (Eŭropo, 20 jarcento)
- "Jarcento de Ludoviko la 14-a (Francio 17-a jarcento)
- Mezepoko
- Renesanco (Eŭropo 15-a jarcento -Italio - aŭ 16-a jarcento - aliaj landoj)

Historio enklasigata laŭ dato


- Jarcentoj
  - 19-a jarcento
  - 20-a jarcento
  - 21-a jarcento
  - ...
- Tagoj
  - januaro
    - 1, 2, 3, ... Komparu kun:

arkeologio, analo... fiu-vro:Aolugu ja:歴史 ko:역사 ms:Sejarah simple:History th:ประวัติศาสตร์ zh-min-nan:Le̍k-sú

Gregoria kalendaro

Gregoria kalendaro estas la ĉefa kalendaro de la Okcidento kaj tutmonda komerco. Ĝi estas reformo de la antikva julia kalendaro de Julio Cezaro. La gregoria kalendaro estas suna kalendaro: ĝi precize sekvas la sunon (jarojn) sed ne la lunon. Kvankam la monatoj historie devenas de luna periodo, la monatoj komenciĝas kun la nova luno nur tute hazarde. Kontraste, la islama sekvas la lunon, ne la sunon, kaj la hebrea kalendaro la sunon kaj la lunon. Monatoj: la kalendaro havas 12 monatojn:
- januaro - 31 tagoj
- februaro - 28 aŭ 29 tagoj
- marto - 31 tagoj
- aprilo - 30 tagoj
- majo - 31 tagoj
- junio - 30 tagoj
- julio - 31 tagoj
- aŭgusto - 31 tagoj
- septembro - 30 tagoj
- oktobro - 31 tagoj
- novembro - 30 tagoj
- decembro - 31 tagoj La kalendaro sekvas la sunon, ne la lunon, tiel ke la komenco de printempo estas fiksita je la 21-a de marto. Februaro kutime havas 28 tagojn, sed en la superjaro -- la kvara jaro kaj kvara jarcenta jaro -- februaro havas 29 tagojn. Do, en la jaroj 1992, 1996, 2000 kaj 1600, ĝi havis 29 tagojn, sed en la jaroj 1993, 1994, 1900 kaj 1700, ĝi havis 28 tagojn. En la julia kalendaro, kontraste, februaro havis 29 tagojn en la jaroj 1900 kaj 1700. Pro tio, la gregoria jaro havas 365,2425 suntagojn, dum la julia havas 365,2500. La suna jaro mem estas 365,24219878 suntagoj. La gregoria jaro estas 25,96 sekundoj tro longa (kio fariĝos unu tago post 3320 jaroj). Semajno: aldone al la cikloj de monatoj kaj jaroj, estas la ciklo de la semajnoj. La semajno havas sep tagojn:
- dimanĉo
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato La 1-a de januaro 2000 estis sabato. Dimanĉo kaj sabato estas la "semajnfino", kutime tagoj de ripozo en la Okcidento. Sabato estas la tradicia juda tago de ripozo kaj dimanĉo la tradicia kristana tago de ripozo. Jaroj: la nombro de la jaro estas laŭ la kristana erao. Pro kuniĝo de semajna kaj superjara cikloj en la kalendaro estadas 14 tipoj de jaroj:
- Normalaj jaroj komenciĝantaj je :
  - lundo
  - mardo
  - merkredo
  - ĵaŭdo
  - vendredo
  - sabato
  - dimanĉo
- Supejaroj komenciĝantaj je :
  - lundo
  - mardo
  - merkredo
  - ĵaŭdo
  - vendredo
  - sabato
  - dimanĉo Tagoj: la tago komenciĝas je meznokto kaj havas 24 egalajn horojn. ... Reformo: Aprobo de Julia kalendaro siatempe estis grava antaŭenpaŝo, sed ĝi ankaŭ havis malgrandan malprecizecon: suna jaro kompare al Julia jaro estis mallonga je 11 minutoj kaj 14 sekundoj. Dum jaroj tiu ĉi diferenco fariĝis tagoegala kaj kaŭzis malprecizecojn. En la fino de 14-a jarcento diferenco pligrandiĝis tiomgrade ke printempa tagegaleco anstataŭ 21 de marto trafis al 11 de marto. Do Pasko, ferio printempa, iafoje okazis en la vintro! Papo Gregorio la 13-a decidis korekti la eraron. Li invitis specialan komisionon kaj tagokalkulo antaŭenigis je 10 tagoj. Por ke en estonto similaj eraroj ne okazu, ili decidis en ĉiuj kvarcentjaroj forĵeti tri tagojn, sekve kvanto de superjaroj fariĝis malpli je 3, ol en Julia kalendaro. Tio estis la solvo de Aloysius LILIUS en 1580. La fakta bazo estis la kalkulo de Koperniko pri la longeco de la jaro. En 1530, Koperniko esploris la kalkuladon de Ptolemeo en 139 kaj al-Battani en 882 kaj kalkulis la jaron por si mem kaj eldonis la nombron 365,2425, kiu fariĝis la longeco de la jaro en la gregoria kalendaro. Ĉi tiu nova kalendaro nomiĝis Gregoria aŭ jarkalkulo laŭ nova stilo kaj Julia kalendaro estis nomita jarkalkulo laŭ malnova stilo. En 1582 jaro, kiam Gregoria kalendaro estis enkondukita, diferenco inter du stiloj estis 10 tagoj, en 1900 ĝi atingis 13 tagojn. En venontaj jaroj ĝi pligrandiĝos plu. Gregoria kalendaro estis aprobita en diversaj landoj en malsamaj tempoj:
- 1582 - Hispanio, Italio, Pollando, Portugalio, Francio, Luksemburgio, katolika Nederlando
- 1583 - Bavario, Tirolo
- 1583-1585 - Katolika Germanio kaj Svislando
- 1584 - Aŭstrio, Ĉeĥio
- 1587 - Hungario
- 1590 - Transilvanio
- 1610 - Prusio
- 1700 - Danio, Norvegio, kaj la protestantaj regionoj de Germanio, Nederlando kaj Svislando (escepte de Sankt Gallen)
- 1724 - la svisa kantono Sankt Gallen
- 1752 - Anglio kaj kolonioj (ekz, la nuna Usono)
- 1753 - Svedio, Finnlando, Japanio
- 1911 - Ĉinio
- 1912 - Albanio
- 1915 - Litovio
- 1916 - Bulgario
- 1918 - Rusio, Estonio
- 1919 - Rumanio, Serbio
- 1924 - Grekio
- 1926 - Turkio
- 1928 - Egipto En 1582, laŭ la papo, la tago post la 4-a de oktobro (la fina tago de la julia kalendaro) estis la 15-a de oktobro (la unua tago de la nova gregoria kalendaro). Ĝenerale, katolikaj landoj plejparte aprobis la kalendaron dum 1582-90, protestantaj landoj dum 1700-53 kaj aliaj landoj dum 1911-28. ---- ::Tridek tagoj en septembro, ::april', junio, kaj novembro; ::Ĉiuj kromaj de la kalendar' ::Tridek-unu havas, krom februar', ::Kun dudek-ok, tri jarojn el kvar, ::Sed dudek-naŭ en superjar'. ::: - Tradicia angla poemo; elangliĝis Mateo McLAUCHLIN ---- Vidu ankaŭ: Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Kalendaro > Gregoria Kalendaro kategorio:Kalendaro als:Gregorianischer Kalender ja:グレゴリオ暦 ko:그레고리력 ms:Kalendar Gregory simple:Gregorian calendar th:ปฏิทินเกรกอเรียน

1646

Historio > Jarcentoj > 17-a jarcento > 1646 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1646 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj

Naskiĝoj


- 1-a de julio: Gottfried Wilhelm VON LEIBNIZ

Mortoj

----
1641 | 1642 | 1643 | 1644 | 1645 | 1646 | 1647 | 1648 | 1649 | 1650 | 1651
16-a jarcento - 17-a jarcento - 18-a jarcento
ko:1646년

1695

Historio > Jarcentoj > 17-a jarcento > 1695 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1695 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj

Naskiĝoj


- 8-a de aprilo : Johann Christian GÜNTHER
- 3-a de septembro : Pietro LOCATELLI

Mortoj


- 13-a de aprilo : Jean de LA FONTAINE
- 21-a de novembro : Henry PURCELL ----
1690 | 1691 | 1692 | 1693 | 1694 | 1695 | 1696 | 1697 | 1698 | 1699 | 1700
16-a jarcento - 17-a jarcento - 18-a jarcento
ko:1695년 simple:1695

1859

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1859 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1859 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Origin of Species de Darvino
- 14-a de februaro : Oregono fariĝis ls 33-a ŝtato de Usono.

Naskiĝoj


- Kazimir Osipoviĉ OSTANIEVIĈ
- Béla VIKÁR
- John BUCHANAN
- 15-a de majo : Francio : Pierre CURIE
- Britio : Cecil SHARP
- 22-a de majo : Britio : Arthur Conan DOYLE
- 4-a de aŭgusto : Norvegio : Knut HAMSUN
- 23-a de aŭgusto : Johannes Petrus Leonardus NIESTEN
- 3-a de septembro : Francio : Jean JAURÈS
- 4-a de septembro: Wilhelm WETEKAMP
- 14-a de novembro : Marcelle FAUVART-BASTOUL
- 15-a de decembro : Ludwik Lejzer ZAMENHOF, iniciatinto de Esperanto en Pollando, Bjalistoko
- 30-a de decembro : Nasko de Josef Bohuslav FOERSTER

Mortoj


- 20-a de januaro : Bettina VON ARNIM
- 6-a de majo : Alexander VON HUMBOLDT
- 28-a de novembro : Usono : Washington IRVING
- 16-a de decembro : Wilhelm GRIMM ----
1854 | 1855 | 1856 | 1857 | 1858 | 1859 | 1860 | 1861 | 1862 | 1863 | 1864
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1859년 simple:1859

1868

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1868 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1868 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Universalgloto publikigita de Jean PIRRO
- Japanio : Edo renomiĝas Tookyoo (Tokio).
- Usono : Oklahomo : Kolonelo George CUSTER gvidis masakron ĉe la Batalo de Washita.
- Rusio : Dmitri MENDELEEV verkis la libron Elementoj de Kemio

Naskiĝoj


- 19-a de januaro : Gustav MEYRINK
- 26-a de januaro: Jeanne ZABILON D’HER RANFAING
- 14-a de marto : Aleksandr Miĥajloviĉ NEDOŜIVIN
- 28-a de marto : Maksim GORKIJ
- 14-a de junio : Karl LANDSTEINER
- 4-a de julio : Auguste CAPÉ
- 18-a de oktobro : Georgi AKTARĜIEV
- 2-a de novembro: William Percy MERRICK
- 6-a de novembro : Felikso ZAMENHOF
- 9-a de decembro : John Thomas HOLMES

Mortoj


- 28-a de januaro : Adalbert STIFTER
- 1-a de junio : James BUCHANAN ----
1863 | 1864 | 1865 | 1866 | 1867 | 1868 | 1869 | 1870 | 1871 | 1872 | 1873
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1868년

1872

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1872 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1872 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj

Naskiĝoj


- Pollando : Kabe
- Emil HÁCHA
- Jan Amos KAJŠ
- Francisko Valdomiro LORENZ
- 29-a de marto : Henry William HETZEL
- 31-a de marto : Michele ARABENO
- 4-a de julio : Calvin COOLIDGE
- 12-a de julio: John MERCHANT
- 16-a de julio : Roald AMUNDSEN, norvega esploristo
- 11-a de aŭgusto : Walter CURRIE
- 19-a de novembro : Alberto ALESSIO
- 17-a de decembro : Valdemar LANGLET

Mortoj


- 31-a de majo : Friedrich GERSTÄCKER
- 31-a de decembro : Aleksis KIVI : Finnlando ----
1867 | 1868 | 1869 | 1870 | 1871 | 1872 | 1873 | 1874 | 1875 | 1876 | 1877
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1872년 simple:1872

1875

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1875 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1875 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Luma lingvo kaj Novlatino kreitaj.
- Fundita la Internacia Buroo pri Pezoj kaj Mezuroj kaj subskribita la Internacia Metro-Konvencio.

Naskiĝoj


- František KAVAN
- 14-a de januaro : Albert SCHWEITZER
- 7-a de marto : Tony Jules GUERITTE
- 12-a de marto : Giacomo BIANCHINI
- 24-a de marto: OSIDA Tokurô
- 1-a de aprilo : Edgar WALLACE
- 8-a de aprilo : Alberto la 1-a, tria reĝo de la belgoj
- 28-a de aprilo: Maksimiliano BLASSBERG
- 6-a de junio : Germanio : Thomas MANN
- 4-a de decembro : Rainer Maria Rilke

Mortoj


- 3-a de junio : Georges BIZET
- 4-a de junio : Eduard MÖRIKE
- 31-a de julio : Andrew JOHNSON
- 4-a de aŭgusto : Danio : Hans Christian ANDERSEN
- 10-a de oktobro : Aleksej Konstantinoviĉ TOLSTOJ ----
1870 | 1871 | 1872 | 1873 | 1874 | 1875 | 1876 | 1877 | 1878 | 1879 | 1880
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1875년 simple:1875

Listo de belgaj reĝoj

Tiu listo estas listo de Reĝoj de la Belgoj, ekde 1830, dato de la fondo de la nuntempa belga ŝtato. Kategorio:Belgio ja:ベルギーの国王

1892

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1892 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1892 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- en Francio Louis DE BEAUFRONT komencas eldoni Esperanto-lernilojn.
- en Belgio ties unua Esperantisto,Armand DETHIER, komencas publikigi artikolojn pri Esperanto.
- René LEMAIRE kaj Wilhelm RÓBIN iĝis Esperantistoj.
- SIMOSE Kentarô iĝis unua Esperantisto en Japanio.
- Odo BUJWID iĝis profesoro en Universitato de Krakovo.
- En La Esperantisto kelkfoje aperis proponoj ke ĉiu esperantisto portu ian signon.
- En Japanio DEGUĈI Nao fondas la religian komunumon Oomoto.
- Kreita Akademi Internasional de Lingu Universal.
- en Pittsburgh (Usono) okazas la Homestead Steel Strike (Homsteda Ŝtalo-Striko), pro kiu pluraj homoj mortis.
- en Germanio Karl MAY komencas publikigi "Rakontoj pri vojaĝoj"... kaj iĝas sukcesa aŭtoro

Naskiĝoj


- Pál ROBICSEK
- Ernest DREZEN
- Adam JODKO
- Henrik GELGER : Frua esperantisto
- 3-a de januaro : Sud-Afriko : J.R.R. TOLKIEN
- 29-a de januaro : Germanio : Ernst LUBITSCH
- 12-a de februaro: Vlado JUKL
- 1-a de marto: Japanio: Tokio: AKUTAGAWA Ryunosuke
- 8-a de marto : Viktor BONDE
- 23-a de aprilo : Richard HUELSENBECK
- 11-a de majo : Britio: Margaret RUTHERFORD
- 26-a de junio : Pearl S. BUCK
- 4-a de julio : Helmi DRESEN
- 12-a de septembro : Albin Henning HALLDOR
- 16-a de septembro : Werner BERGENGRUEN
- 20-a de novembro: Grietje Harmina BENINK
- 20-a de decembro: K. M. KOLOBAŜKIN
- 25-a de decembro : Irlando : Rebecca WEST

Mortoj


- 23-a de aŭgusto : Brazilo : Rio-de-Ĵanejro : Deodoro da FONSECA
- 6-a de oktobro : Alfred, Lord TENNYSON

Esperanto-libroj eldonitaj en 1892


- Puŝkin, Aleksandr Sergeeviĉ: La neĝa blovado : Trad. A. Grabowski. - [2. eld.] [S. Peterburg, 1892]. - 21 p. ----
1887 | 1888 | 1889 | 1890 | 1891 | 1892 | 1893 | 1894 | 1895 | 1896 | 1897
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1892년 simple:1892

1894

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1894 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1894 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Ekzercaro de la lingvo internacia Esperanto eldonita de Zamenhof.
- Kreita planlingvo Communia.
- Balotado pri ŝanĝoj en Esperanto. La propono de Zamenhof (uzi la -i por la pluralo anstata la nuna -oj e forigi la ĉapelojn) ne sukcesis.
- Usono : astronomo Lowell konstruatigis marsan observodomon meze de Arizono.
- Eŭskio : Sabino DE ARANA-GOIRI kreas la Eŭskan flagon.
- Usono : Milton HERSHEY fondas la Hershey Chocolate Company en Hershey, Pensilvanio.

Naskiĝoj


- 7-a de januaro: Józef LITAUER
- 23-a de januaro : Joseph NELS
- 4-a de aprilo: Einar ADAMSON
- 8-a de aprilo : Francio : Metz: humuristo Raymond SCHWARTZ
- 27-a de aprilo: Vincenzo MUSELLA
- 6-a de majo : Leon COURTINAT
- 27-a de majo : Usono : Dashiell HAMMETT
- 9-a de junio : Nederlando: P. W. BAAS
- 22-a de julio : Vince TÓTH
- 22-a de julio : Oskar Maria GRAF
- 22-a de julio : Erik Alfred Torbjörn COLLINDER
- 26-a de julio : Aldous HUXLEY
- 4-a de oktobro: Frans G. BENGTSSON
- 21-a de oktobro : Japanio : EDOGAWA Ranpo
- 10-a de novembro : Lisa TETZNER
- 11-a de decembro : Rolf BUGGE PAULSEN
- 25-a de decembro: Saul J. JAFFE
- Usono : Pensilvanio : Berks : Paul Brendle HORNING
- Vasilij ĴELEZNJAKOV

Mortoj


- 1-a de januaro : Heinrich Rudolf HERTZ
- 20-a de septembro : Heinrich HOFFMANN
- 3-a de decembro : Samoo : Robert Louis STEVENSON ----
1889 | 1890 | 1891 | 1892 | 1893 | 1894 | 1895 | 1896 | 1897 | 1898 | 1899
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1894년 simple:1894

Raymond SCHWARTZ

Esperanta kulturo > Esperanta humuro > Raymond SCHWARTZ ---- Raymond SCHWARTZ [reMON ŜVARC] (naskiĝis la 8an de aprilo, 1894, mortis en 1973) estis franca bankoficisto kaj esperanto-verkisto. Li naskiĝis en Metz, lorena urbo tiam germana, sed en franclingva familio. Li ricevis bongegan edukadon kaj ne nur flue parolis la francan kaj la germanan, sed ankaŭ lernis la latinan kaj la grekan ; tre frue li esperantistiĝis kaj revis pri paca estonteco dank'al Esperanto. La unua mondmilito estis por li, kiu estis enarmeigita kaj devis batali sur la orienta fronto, terura seniluziiĝo. Post la milito li ne restis en Metz, de nove franca, sed elmigris al Parizo, kie li laboris kaj fine emeritiĝis kiel kundirektoro de grava banko. Havante ian duoblan vizaĝon, li estis serioza kaj kompetenta homo en sia profesio, kaj samtempe ludis en Esperantistaj kabaredoj, kie li kreis multe da sketĉoj, tiel ke multe da Esperantistoj, kiuj lin nur supraĵe konis, lin imagis ĝoja drinkemulo. Liaj skeĉoj kaj liaj libroj estas ege amuzaj kaj spritaj, sed ne ĉiam tre prudaj. Je la komenco de « Duoncento da fraŭlinoj » en Kun siaspeca spico: ::Jen estis fraŭlin' en Parizo;
::ŝi dormis sen noktoĉemizo,
::feliĉe ŝi havis
::- Kaj tio min ravis -
::piĝamon en mia valizo. Lia romano Kiel akvo de l’ rivero (1963) estas unu el la plej longaj kaj bontaksataj romanoj en Esperanto. Ĝi meritas apartan artikolon, baldaŭ aperontan. En Parizo Schwartz gvidis la kabaredojn: Verda Kato (1920 - 1926), Bolanta kaldrono (1936 - 1939), Tri koboldoj (1944 - 1956). Li redaktis la ĵurnalon La Pirato kaj kontribuis per humuraĵoj inter alie al la Sennacieca Revuo.

Kiel Akvo de l' Rivero

Raymond Schwartz estis multe pli sentema, ol oni kredis, kaj lia humura masko eble utilis por kaŝi lian vundiĝemon. Pripensiga estas unu el liaj aforismoj: «Post riparo aĵo ne plu estas kiel antaŭe. Ankaŭ ne la amikeco.» Sed oni malinklinas konfidi sin al homoj ne kapablaj kompreni, kaj dum lia junaĝo Raymond Schwartz, kiu same amis la francan kulturon kiel la germanan, multe suferis pro la milito. Vidinte ambaŭflanke de la landlimo tro de Esperantistoj, kiuj forĵetis sian universalisman idealon kaj fariĝis varmaj patriotoj, li ne plu kredis je la sennacieco kaj poste ĉiam rifuzis aliĝi al SAT, kvankam li ĉiujare kontribuis al Sennacieca Revuo per sia artikolo «Laŭ mia ridpunkto». Ne volante verki sian aŭtobiografion, li rakontas la historion de juna Franco, kiu tre amas Germanion. Li iras al Berlino, trovas tie multe da amikoj kaj post unu jaro sentas sin tute hejma en tiu urbo. Li sin rigardas preskaŭ Germano. Subite ekokazas la milito, tuj la amikoj fuĝas el li, oni lin rigardas kiel malamikon. Li sukcesas pasi al Francujo, lasante post si la duonon de si mem. Estas certe, ke se tiu romano povus esti legata de Alzaca-Lorenanoj, ili tuj komprenus lin. Sed la familio rifuzis, ke oni traduku la libron, kaj ĝi perdis sian efikon.

Listo de verkoj


- Verdkata testamento (1926) (poemaro)
- Prozo ridetanta (1928)
- Anni kaj Montmartre (1930) (romaneto)
- La stranga butiko (1931) (poemaro)
- La ĝoja podio (1949)
- Kiel akvo de l’ rivero (1963) (romanego)
- Ne kiel Meier! (1964)
- ... kun siaspeca spico! (1971)
- Vole ... Novele (197) (novelaro)

Eksteraj ligoj


- [http://www.esperanto.cc/kabareto/ La Rido kaj Vervo de Raymond Schwartz]
- [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/literaturo.originala.ssx.html#raymond_schwartz Pliaj rete legeblaj verkoj]
- [http://www.geocities.com/origlit/roman/schwartz.html Mallonga vivhistorio kaj bibliografio]
- [http://geocities.yahoo.com.br/ctcampinas/schwartz/ero-helikorecepto.htm Heliko Recepto ;-)] Schwartz Raymond Schwartz Raymond Schwartz Raymond Schwartz Raymond Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto S :EdE-S Raymond SCHWARTZ (ŝvarc), franco, bankoficisto. Nask. 8 apr. 1894 en Metz. Tie li fondis en 1913 EG „Amika Rondo“. Ekde 1920 li gvidis dum kelkaj jaroj la faman E-an kabareton „Verda Kato“ en Parizo. E 1932 ĉefred. de la „Gazeto de la XXIV. Kongreso“. Li publikigis rimaĵojn jam en 1912 (en „Tutmonda Espero“ kaj post la milito poemojn kaj artikolojn en diversaj gazetoj, precipe en L. M. Ekde 1933 li redaktas la monatan spritgazeton, „La Pirato“. En S. la E-a mondo trovis sian humoriston, kiu la tro verdajn flankojn de la movado scias mirinde eklumigi per sia buba spegulpeceto. En la Pirato li estas vere la „terura infano“ de la E-a familio: nenio restas kaŝita antaŭ li kaj nenion li indulgas, kiu aŭ kio estas inda je grimaco aŭ pinĉo. Sed pinĉante per moko, samtempe li tiklas per sprito, tiel ke la pinĉito mem devas ridi anstataŭ indigni - Liaj versaj verkoj “Verdkata Testamento“ (1926) kaj „La Stranga Butiko“ (1931), estas plenaj de la sukaj fruktoj de lia kurioza fantazio: kanzonoj laŭ kabareta stilo, ironia rezento de strangaj tipoj verdaj kaj neverdaj, akre trafaj kaj milde pikaj observoj, spritaj vortludoj. Ĉio ĉi, prezentita per perfekta verstekniko, montras lin kiel simpatian bohemon, kiu havas tre sanan racion, grandan ĝukapablon pri la etaj ĝojoj de l' vivo, kompreneman ridon pri ĉiu homa malforto, sanan ironion pri ĉio gravmiena kaj hipokrita. La samaj kvalitoj distingas liajn prozajn skizojn, aperintaj en la „Prozo ridetanta“ (1928). Lia mallonga romano: „Anni kaj Montmartre“, rakontinta la danĝerajn aventurojn de naiva germana knabino en Parizo, estas unu el niaj plej plezure legeblaj originalaĵoj. En ĝi mankas ĉiu sentimentala siropo aŭ gravmiena moralprediko kaj la akre trafa karakterizo, simpla, natura prezentmaniero kaj interesa templekto ĝin faras vere eta ĉefverko. Aparta valoro de la libro estas ĝia stilo: kerne E-a, facilflua, natura, plena de surprize vidigaj bildoj kaj ĉarma familiareco. KALOCSAY.

Francio

:Ĉi tiu artikolo temas pri la eŭropa nacio, Francio. Por la kemia elemento de la sama nomo, vidu Francio (elemento). Geografio > Eŭropo > Francio ---- Eŭropo Francio : france France [frãs];
Franca nomo de la loĝantoj: français [frãsè']
(o) Franca Respubliko (République Française [repüblik' frãsèz']) Ŝtato en okcidenta Eŭropo.

Geografio

Loko: okcidenta Eŭropo Areo: 545.630 km²
Semotaŭga: 33%

Regionoj kaj departementoj

vidu Francaj regionoj kaj Francaj Departementoj

Ĉefaj urboj


- Ĉefurbo: Parizo
- La plej grandaj urboj: milionoj:
vidu ankaŭ: Listo de urboj de Francio

Kelkaj ciferoj sur la loĝantaro

Loĝantaro: 61.387.038 (2003, takso), % urbana: 76% (2000)
Homoj po km²: 112,5 (2003)
Homoj po km² da semotaŭga tero: 329,5 (2000)
Kreskanta procento: 0,38% (2000, takso)
Naskoj: po 12,27 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortoj: po 9,14 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Migrantoj: po 0,66 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortokvanto de beboj:po 4,51 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
Infanoj por virino:po 1,75 infanoj naskita por virino (2000, takso)
Meza vivo longeco: 78,76 jaroj (74,85 viroj, 82,89 virinoj) (2000, takso) Etnoj: plejparte franca (keltolatina), germana, slava, araba, hindoĉina, eŭska, cataluno
Religio: Inter la kredantoj :
- 90% katolikismo (almenaŭ en nomo),
- 2% protestantismo,
- 1% judismo,
- 1% islamo,
- 6% aliaj
- Ateismo : 33% Lingvo: 100% la franca. Lingvoj kun pli ol 500 mil parolantoj: okcitana, germana, araba, itala, portugala, berbera, bretona. cataluna Pri regionaj lingvoj vidu ankaŭ: Alzaco, Bretonio, Eŭskio, Flandrio, Korsiko, Okcitanio Alfabeta: 99% (99% viroj, 96% virinoj) (1980 takso)

Historio

vidu: Historio de Francio

Politiko

Registaro: demokratia parlamenta reĝimo -- duĉambra parlamento (Nacia Asembleo kaj Senato) kaj "dukapa" ekzekutivo (Prezidento de la Respubliko kaj Ĉefministro). Multe de la ĉefuloj venas de ENA (Nacia Lernejo pri Administrado) -- la énarques (enarkoj).
Sendependiĝo: 486 -- unuigita de Reĝo Kloviso, dek jarojn post la disfalo de Romio.
Organizoj: UNO (1945), NATO (1949), EU (1950).
Konstitucio: adoptita de la franca popolo per referendumo la 28-an de septembro 1958, promulgita la 4-an de oktobro 1958 -- ĝi estigis la nuna Franca Respubliko Kvina.
Nacia Himno: La Marseljezo
Korupteco: 6,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000) vidu ankaŭ: Reĝoj, Konsiliprezidento, Ĉefministro, Prezidento de la Respubliko

Ekonomio

Ekonomio: 334 Gd (1998, takso)
Por kapo: 5,63 kd (1998, takso)
Kreskanta procento: 2,7% (1999, takso)
Inflacio: 0,5% (1999)
Senokupa: 11% (1999, takso)
Registara buĝeto: 131,8 Gd (1999, takso)
Valuto: la eŭro EUR (= 100 cendoj)

Esperanto en Francio

vidu Esperanto-movado

Ligoj

Kategorio:Francio

Ekstera ligo

[http://www.heraldique-europeenne.org/Regions/France/Provinces_France_0.htm Blazonoj de ĉiuj francaj regionoj] als:Frankreich fiu-vro:Prantsusmaa ja:フランス ko:프랑스 ms:Perancis simple:France th:ประเทศฝรั่งเศส zh-min-nan:Hoat-kok

Alfred SCHAUHUBER

Alfred SCHAUHUBER (ŜAŬhuber) (Alfredo Miĥael), aŭstro-germano, industria oficisto. Naskiĝis en la 8-a de aprilo 1896 en Wien. Krom per kursoj, artikoloj, kelkaj tradukaĵoj, li kontribuis al la esperantlingva poemantologio Dekdu Poetoj aperinta en 1934 ĉe la eldonejo Literatura Mondo sub redakto de KALOCSAY Kálmán, kiu komentas la poezion de SCHAUHUBER tiel :
"Sunajn pejzaĝojn apenaŭ havas la regno de poeto SCHAUHUBER. Vespero, krepusko, arĝenta lumo de l' milda Luno - jen ĝiaj ĉefaj elementoj. Malĝojo estas la elsonora kordo de lia liro, sed tiu ĉi malĝojo estas tiel serene trankvila, ke ĝi estas preskaŭ gajo. Ne pseŭdoromantika trubaduro, sed viro parolas en tiuj ĉi versoj, viro kun klasike ekvilibrita, preskaŭ pagana kvieto. Liaj odoj pri la "Arĝenta Luno" plej klare montras sian kapablon ensorĉi la leganton en la trankvilan serenon de sia imperio. La luna Nokto. Kaj kiel certmane pentrita, monumentala bildo estas la "Ruino en la arbaro", Kiel li povas en ĝi sentigi centoble pli ol kiom li diras "! Oni devas por si konkeri tiun ĉi unukordan lirikon, sed konkerite ĝi restos daŭra rememoro." Komparu kun: Esperanto-verkistoj ,

Ekstera Ligo


- [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Poezio/dekdu/schauhuber/ Poemoj de Alfred SCHAUHUBER en Dekdu Poetoj] Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto S EdE-S

1929

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1929 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1929 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Curt J. MILKSCHUTZ, Thorsten TORBÄJ, Agost MARCZELL kaj Jaan OJALO eklernis Esperanton.
- Fondita Esperantista Tabakkontraŭula Asocio
- Karl Ludvig SÖDERBERG eklernis Esperanton.
- Jaroslav MAŘÍK eklernis Esperantidon.
- Sub aŭspicioj de la Foira Oficejo kunvenis en Frankfurto ĉe Majno Internacia Konferenco por Turismo kaj Reklamo.
- Fondita Esperanta Turista Komisiono.
- Originala Verkaro de Zamenhof publikita de Johannes DIETTERLE
- Kreitaj Anjelika kaj Interlinguo
- Jugoslavio ekestis.
- 24-a de oktobro: Nigra Jaŭdo, eko de Granda Depresio

Naskiĝoj


- 3-a de januaro : Sergio LEONE
- 29-a de januaro : Drahomír KOČVARA
- 31-a de januaro : Jean SIMMONS
- 6-a de februaro : Pierre BRICE
- 6-a de marto : Günter KUNERT
- 18-a de marto : Germanio : Christa WOLF
- 1-a de aprilo : Ĉeĥio : Milan KUNDERA
- 8-a de aprilo : Jacques BREL
- 10-a de aprilo : Svedio : Max VON SYDOW
- 4-a de majo : Belgio : Audrey HEPBURN
- 10-a de junio : Harald JUHNKE
- 12-a de junio : Germanio: Anne FRANK
- 2-a de aŭgusto : Thom GUNN
- 25-a de oktobro : Peter RÜHMKORF
- 9-a de novembro : KERTÉSZ Imre
- 11-a de novembro : Germanio : Hans Magnus ENZENSBERGER
- 12-a de novembro : Germanio : Michael ENDE.
- 12-a de novembro : Usono : Grace KELLY
- Brazilo: Sylla CHAVES
- Brazilo: Aristóphio ANDRADE ALVES
- Usono : Pensilvanio : Richard DRUCKENBROD
- Usono : Kalifornio : Berkeley: Ursula K. LE GUIN
- Ĉeĥio: Vladimír HERMAN
- Ĉeĥio: Jan RYBÁŘ
- Malto: Carmel MALLIA

Mortoj


- Rosa JUNCK
- Václav ROSICKÝ
- 4-a de aprilo : Carl BENZ
- Stefan MIĤOLALSKI
- 3-a de novembro : Jan Micislaw BAUDOUIN DE COURTENAY
- 28-a de novembro : Péter TÖRÖK
- 15-a de decembro : Marie HANKEL ----
1924 | 1925 | 1926 | 1927 | 1928 | 1929 | 1930 | 1931 | 1932 | 1933 | 1934
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1929年 ko:1929년 simple:1929 th:พ.ศ. 2472

Jacques BREL

Muziko > franclingva kantisto > Jacques BREL ---- thumb Jacques Brel [ĵak brel] (naskiĝis la 8-an de aprilo 1929, mortis la 9-an de oktobro 1978) estis belga kanzonisto, komponisto-kantisto (franclingva). Brel naskiĝis en Schaerbeek, Belgio. Liaj kanzonoj, emociigaj aŭ acerbe ironiaj, ĉiam plenaj de propra al li forto, akreco, malglateco, ĉiam kortuŝis kaj efektis la aŭskultantojn. Li ekkomponis en jaro 1952, kaj ekkonis famecon en jaro 1958. En 1966 li decidis forlasi la kantadon. Li mortis en Bobigny apud Parizo.

Kelkaj el inter liaj plej sukcesaj kanzonoj:


- 1957 : kiam nur amon oni havas :himno al Stulteco
- 1959 : la miltaktera valso :ne forlasu min!
- 1960 : la flandrinoj
- 1961 : la mortanto :la simioj de mia kvartalo
- 1962 : la burĝoj :la plata lando kiu estas la mia :mi atendas je Madeleine
- 1963 : la piulinaĉoj.
- 1964 : Ĵef :mi alportis al vi bonbonojn

Eksteraj ligoj:


- [http://www.paroles.net/artis/1006 Paroloj de liaj kantoj] (franclingve)
- [http://r.platteau.free.fr/Chansonfran%E7aisesbis.html#La_Flandrinoj Esperantigo de la flandrinoj]
- [http://r.platteau.free.fr/Chansonfran%E7aisesbis.html#Marieke Esperantigo de Marieke ] el Monato (gazeto) (2004/9, p. 21)

Kofi ANNAN

Kofi Atta ANNAN (naskita la 8-an de aprilo, 1938) estas la sepa Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj.

Biografio

Juna vivo kaj familio

Annan naskiĝis al Henry REGINALD kaj Victoria ANNAN la 8-an de aprilo, 1938, en la urbo Kumasi en Ganao. Lia nomo signifas "vendrede naskita." Annan estis ĝemelo, okazo konsiderata kiel speciala en la ganaa kulturo; lia ĝemela fratino Efua mortiĝis dum 1991. La familio de Annan estis parto de la elito en sia nacio; ĝiaj avoj ambaŭ estis tribestroj. Lia patro estis duone asanta kaj duone fantia; lia patrino estis tute fantia. Lia patro laboris longatempe kiel eksportadministranto por la Fratoj Lever kakao-kompanio. La edzino de Annan estas Nane Maria (Lagergren) ANNAN el Svedio, juristo kaj artisto kiu estas la duon-nevino de Raoul WALLENBERG. Ili havas tri infanojn.

Eduko

Ekde 1954 ĝis 1957, Annan iris al la elita Lernejo Mfantsipim, metodisma lernejo ĉe Cape Coast (Kapo Marborda) fondita dum la 1870-aj jaroj. Annan unufoje diris ke la lernejo lernigis lin ke " sufero ie ajn koncernas homojn ĉieajn." Dum 1957, la jaro dum kiu Annan fariĝis diplomitulo de la Lernejo Mfantsipim, Ganao fariĝis la dua sendependiĝinta brita kolonio en Afriko (post Sud-Afriko). Dum 1958, Annan komencis studon por diplomo de ekonomiko ĉe la Kolegio Kumasi de Scienco kaj Teĥnologio, nun la Universitato de Scienco kaj Teĥnologio. Li ricevis subvencion de la Fondaĵo Ford kiu povigis lin fini siajn antaŭdiplomajn studojn ĉe Kolegio Macalester en Saint Paul, Minesoto en Usono dum 1961. Post tiam li studis ĉe la Universitata Instituto de la Altaj Internaciaj Studoj ("Institut universitaire des hautes études internationales") en Ĝenevo, Svislando, ekde 1961 ĝis 1962, kaj poste iris al la Masaĉuseca Instituto de Teĥnologio (1971 ĝis 1972) kiel Sloan Fellow kaj ricevis diplomon de Mastro de Scienco por administrado. Annan flue parolas la anglan, la francan, la fantian kaj aliajn dialektojn de la akana, kaj aliajn afrikajn lingvojn.

Frua labortempo

Annan eklaboris por la Monda Organizaĵo pri Sano, parto de la Unuiĝintaj Nacioj, en 1962. Ekde 1974 ĝis 1976, Annan laboris kiel Direktoro de Turismo en Ganao. Postatempe, li reiras al laboro por la Unuiĝintaj Nacioj kiel Asistanta Ĝenerala Sekretario dum tri sinsekvaj periodoj: Homa Rimeda Administrado kaj Sekureca Kunordigisto ekde 1987 ĝis 1990, Programplano, Buĝeto kaj Financo, kaj Kontrolisto ekde 1990 al 1992, kaj Pacgardantaj Aferoj ekde marto de 1993 ĝis februaro de 1994. Annan tiam estis Ĝenerala Subsekretario ĝis oktobro 1995, kiam li iĝis Speciala Reprezentanto d