Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
8-a De Decembro

8-a de decembro

Historio > Tagoj > la 8-a de decembro ---- La 8-a de decembro estas la 342-a tago de la jaro (la 343-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 23 tagoj restas. Je la 8-a de decembro okazis, interalie:

Eventoj


- 1924 Entombigo de Klara ZAMENHOF

Naskiĝoj


- 1832 : Bjørnstjerne BJØRNSON, Norvegio, verkisto
- 1862 : Paŭlo MEDEM
- 1865 : Jean SIBELIUS
- 1886 : Diego RIVERA
- 1913 : Carl STØP-BOWITZ, Norvegio, esperantisto
- 1930 : Maximilian SCHELL
- 1943 : James Douglas MORRISON
- 1953 : Kim BASINGER

Mortoj


- 1938 : Friedrich GLAUSER
- 1980 : John LENNON
- 2003 : Ruben GONZALEZ, kuba muzikisto

Specialaj tagoj kaj festoj


- Katolikaj landoj: ferio-tago (katolika)- Senmakula Koncipo de Dipatrino (Virgulino Maria) ---- Vidu ankaŭ:
- Historio - Tagoj. ja:12月8日 ko:12월 8일 simple:December 8 th:8 ธันวาคม

Historio

La historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio. (NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.) ---- :Historio de Scienco kaj Teknologio

Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)

:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj

Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj

: datadmetodoj - arĥivoj

Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj

:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -

Bataloj Famaj

Civilizoj

:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro

Dinastioj

vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)

Historio de kontinentoj


- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo

Kalendaroj

:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro

Imperioj

Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj) :Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio

Mapoj

:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500] Vidu ankaŭ: Geografio Diaoyu-Insularo De Ĉinio

Militoj

vidu la Listo de militoj

Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj

Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj

Okazintaĵoj

:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto

Regionoj

:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp

Rolantoj

:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj

Tempordigo: Famaj aŭ klasikaj epokoj:
- Inter-du-milita epoko (Eŭropo, 20 jarcento)
- "Jarcento de Ludoviko la 14-a (Francio 17-a jarcento)
- Mezepoko
- Renesanco (Eŭropo 15-a jarcento -Italio - aŭ 16-a jarcento - aliaj landoj)

Historio enklasigata laŭ dato


- Jarcentoj
  - 19-a jarcento
  - 20-a jarcento
  - 21-a jarcento
  - ...
- Tagoj
  - januaro
    - 1, 2, 3, ... Komparu kun:

arkeologio, analo... fiu-vro:Aolugu ja:歴史 ko:역사 ms:Sejarah simple:History th:ประวัติศาสตร์ zh-min-nan:Le̍k-sú

Gregoria kalendaro

Gregoria kalendaro estas la ĉefa kalendaro de la Okcidento kaj tutmonda komerco. Ĝi estas reformo de la antikva julia kalendaro de Julio Cezaro. La gregoria kalendaro estas suna kalendaro: ĝi precize sekvas la sunon (jarojn) sed ne la lunon. Kvankam la monatoj historie devenas de luna periodo, la monatoj komenciĝas kun la nova luno nur tute hazarde. Kontraste, la islama sekvas la lunon, ne la sunon, kaj la hebrea kalendaro la sunon kaj la lunon. Monatoj: la kalendaro havas 12 monatojn:
- januaro - 31 tagoj
- februaro - 28 aŭ 29 tagoj
- marto - 31 tagoj
- aprilo - 30 tagoj
- majo - 31 tagoj
- junio - 30 tagoj
- julio - 31 tagoj
- aŭgusto - 31 tagoj
- septembro - 30 tagoj
- oktobro - 31 tagoj
- novembro - 30 tagoj
- decembro - 31 tagoj La kalendaro sekvas la sunon, ne la lunon, tiel ke la komenco de printempo estas fiksita je la 21-a de marto. Februaro kutime havas 28 tagojn, sed en la superjaro -- la kvara jaro kaj kvara jarcenta jaro -- februaro havas 29 tagojn. Do, en la jaroj 1992, 1996, 2000 kaj 1600, ĝi havis 29 tagojn, sed en la jaroj 1993, 1994, 1900 kaj 1700, ĝi havis 28 tagojn. En la julia kalendaro, kontraste, februaro havis 29 tagojn en la jaroj 1900 kaj 1700. Pro tio, la gregoria jaro havas 365,2425 suntagojn, dum la julia havas 365,2500. La suna jaro mem estas 365,24219878 suntagoj. La gregoria jaro estas 25,96 sekundoj tro longa (kio fariĝos unu tago post 3320 jaroj). Semajno: aldone al la cikloj de monatoj kaj jaroj, estas la ciklo de la semajnoj. La semajno havas sep tagojn:
- dimanĉo
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato La 1-a de januaro 2000 estis sabato. Dimanĉo kaj sabato estas la "semajnfino", kutime tagoj de ripozo en la Okcidento. Sabato estas la tradicia juda tago de ripozo kaj dimanĉo la tradicia kristana tago de ripozo. Jaroj: la nombro de la jaro estas laŭ la kristana erao. Pro kuniĝo de semajna kaj superjara cikloj en la kalendaro estadas 14 tipoj de jaroj:
- Normalaj jaroj komenciĝantaj je :
  - lundo
  - mardo
  - merkredo
  - ĵaŭdo
  - vendredo
  - sabato
  - dimanĉo
- Supejaroj komenciĝantaj je :
  - lundo
  - mardo
  - merkredo
  - ĵaŭdo
  - vendredo
  - sabato
  - dimanĉo Tagoj: la tago komenciĝas je meznokto kaj havas 24 egalajn horojn. ... Reformo: Aprobo de Julia kalendaro siatempe estis grava antaŭenpaŝo, sed ĝi ankaŭ havis malgrandan malprecizecon: suna jaro kompare al Julia jaro estis mallonga je 11 minutoj kaj 14 sekundoj. Dum jaroj tiu ĉi diferenco fariĝis tagoegala kaj kaŭzis malprecizecojn. En la fino de 14-a jarcento diferenco pligrandiĝis tiomgrade ke printempa tagegaleco anstataŭ 21 de marto trafis al 11 de marto. Do Pasko, ferio printempa, iafoje okazis en la vintro! Papo Gregorio la 13-a decidis korekti la eraron. Li invitis specialan komisionon kaj tagokalkulo antaŭenigis je 10 tagoj. Por ke en estonto similaj eraroj ne okazu, ili decidis en ĉiuj kvarcentjaroj forĵeti tri tagojn, sekve kvanto de superjaroj fariĝis malpli je 3, ol en Julia kalendaro. Tio estis la solvo de Aloysius LILIUS en 1580. La fakta bazo estis la kalkulo de Koperniko pri la longeco de la jaro. En 1530, Koperniko esploris la kalkuladon de Ptolemeo en 139 kaj al-Battani en 882 kaj kalkulis la jaron por si mem kaj eldonis la nombron 365,2425, kiu fariĝis la longeco de la jaro en la gregoria kalendaro. Ĉi tiu nova kalendaro nomiĝis Gregoria aŭ jarkalkulo laŭ nova stilo kaj Julia kalendaro estis nomita jarkalkulo laŭ malnova stilo. En 1582 jaro, kiam Gregoria kalendaro estis enkondukita, diferenco inter du stiloj estis 10 tagoj, en 1900 ĝi atingis 13 tagojn. En venontaj jaroj ĝi pligrandiĝos plu. Gregoria kalendaro estis aprobita en diversaj landoj en malsamaj tempoj:
- 1582 - Hispanio, Italio, Pollando, Portugalio, Francio, Luksemburgio, katolika Nederlando
- 1583 - Bavario, Tirolo
- 1583-1585 - Katolika Germanio kaj Svislando
- 1584 - Aŭstrio, Ĉeĥio
- 1587 - Hungario
- 1590 - Transilvanio
- 1610 - Prusio
- 1700 - Danio, Norvegio, kaj la protestantaj regionoj de Germanio, Nederlando kaj Svislando (escepte de Sankt Gallen)
- 1724 - la svisa kantono Sankt Gallen
- 1752 - Anglio kaj kolonioj (ekz, la nuna Usono)
- 1753 - Svedio, Finnlando, Japanio
- 1911 - Ĉinio
- 1912 - Albanio
- 1915 - Litovio
- 1916 - Bulgario
- 1918 - Rusio, Estonio
- 1919 - Rumanio, Serbio
- 1924 - Grekio
- 1926 - Turkio
- 1928 - Egipto En 1582, laŭ la papo, la tago post la 4-a de oktobro (la fina tago de la julia kalendaro) estis la 15-a de oktobro (la unua tago de la nova gregoria kalendaro). Ĝenerale, katolikaj landoj plejparte aprobis la kalendaron dum 1582-90, protestantaj landoj dum 1700-53 kaj aliaj landoj dum 1911-28. ---- ::Tridek tagoj en septembro, ::april', junio, kaj novembro; ::Ĉiuj kromaj de la kalendar' ::Tridek-unu havas, krom februar', ::Kun dudek-ok, tri jarojn el kvar, ::Sed dudek-naŭ en superjar'. ::: - Tradicia angla poemo; elangliĝis Mateo McLAUCHLIN ---- Vidu ankaŭ: Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Kalendaro > Gregoria Kalendaro kategorio:Kalendaro als:Gregorianischer Kalender ja:グレゴリオ暦 ko:그레고리력 ms:Kalendar Gregory simple:Gregorian calendar th:ปฏิทินเกรกอเรียน

1924

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1924 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1924 post Kristo okazis, interalie: Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1924 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1924 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 16-a Universala Kongreso de Esperanto en Vieno.
- Ekapero de revuo Sennaciulo.
- Publikita Amaj Poemoj de Casas Jaume GRAU.
- Fonditaj Internacia Radio Asocio, Aŭstria Esperantisto, Austria Esperantista Pacifista Societo kaj Esperanta Propaganda Asocio de Onisabro DEGUĈI.
- Petro FIRU, Tibor CZITROM, Poul JÖRGENSEN, Antonín ELTSCHKNER, Wilfred B. JOHNSON kaj Aleksandro LILJER eklernis Esperanton.
- Unua radio-disaŭdigo en Esperanto en Kanado, Francio, Ĉeĥoslovakio, Finnlando kaj Brazilo.
- Publikitaj Gŭidareko, Neoromano kaj Esperantido da Antido.
- Gregoria kalendaro lanĉita en Grekio.
- Soveta Unio : Mortas Lenino (21-a de januaro). Potencprenas Stalino.
- Mongolio proklamatas "Mongola Popola Respubliko". Eko de komunismaj jaroj.
- 18-a de januaro: Encikliko 'Maximam Gravissimamque' publikita de Papo Pio la 11-a
- 28-a de februaro: Usono invadis Hondurason.
- aprilo: Prepara Konferenco por Internacia Radiotelefona Interkonsento en Ĝenevo .
- 1-a de aprilo: Adolf HITLER estas arestita kaj ekskribis Mein Kampf.
- 26-a de junio: Usona armeo eliris Domingon.
- 4-a de julio: kreita Diocezo de Santos.
- 5-a de julio: Ribelaj militistoj invadis San-Paŭlon kaj forpuŝis la ŝtatestron de San-Paŭlio, Carlos de CAMPOSn.
- 20-a de decembro: Adolf HITLER estas malarestita.

Naskiĝoj


- Aldo de' GIORGI
- 4-a de januaro: Carolina MARTUSCELLI BORI, brazila scientistino
- 18-a de februaro: Ledo Ivo, brazila verkisto
- 21-a de februaro : Zimbabvo : Robert MUGABE, prezidento de Zimbabvo
- 26-a de februaro: Climério ALMEIDA de ANDRADE, brazila episkopo
- 1-a de marto: Esquerdinha brazila ludanto de piedpilko
- 3-a de aprilo : Usono : Marlon BRANDO
- 3-a de aprilo : Usono : Doris DAY
- 7-a de aprilo : Johannes Mario SIMMEL
- 13-a de aprilo : José Cândido de CARVALHO Filho, brazila ĵuĝisto
- 20-a de aprilo: Dulce BRAGA, brazila polikistino
- 7-a de majo : Britio : Marjorie BOULTON
- 15-a de majo: José Maria de ALBUQUERQUE, brazila paŝtro kaj biologisto
- 22-a de majo : Charles AZNAVOUR, franca kantisto
- 9-a de junio: Oldegard Olsen SAPUCAIA, brazila heroo
- 12-a de junio : Usono : George H. BUSH
- 5-a de julio: Osman LINS, brazila verkisto
- 11-a de julio: César LATTES, brazila fizikisto
- 13-a de aŭgusto : Serafim FERNANDES de ARAÚJO, brazila ĉefepiskopo
- 14-a de aŭgusto : Péricles de ANDRADE MARANHÃO, brazila humordezegnisto
- 16-a de septembro : Lauren BACALL
- 18-a de septembro : Eloísa Mafalda, brazila aktorino
- 28-a de septembro : Marcello MASTROIANNI
- 30-a de septembro : Truman CAPOTE
- 1-a de oktobro : Usono : Jimmy CARTER

Mortoj


- 21-a de januaro : Sovetunio: Lenino
- 3-a de februaro : Woodrow WILSON
- 31-a de marto : Nilo PEÇANHA, brazila prezidento
- 22-a de aprilo: Vicente de CARVALHO, brazila poeto
- 3-a de junio : Aŭstrio: Franz KAFKA
- 10-a de julio: Giacomo MATTEOTI
- 12-a de oktobro : Anatole FRANCE
- 29-a de novembro : Giacomo PUCCINI
- 6-a de decembro : Klara ZAMENHOF
- 29-a de decembro : Carl SPITTELER
- Antonie JANALIKOVÁ ----
1919 | 1920 | 1921 | 1922 | 1923 | 1924 | 1925 | 1926 | 1927 | 1928 | 1929
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento

Naskiĝoj


- Aldo de' GIORGI
- 21-a de februaro : Zimbabvo : Robert MUGABE, prezidento de Zimbabvo
- 3-a de aprilo : Usono : Marlon BRANDO
- 3-a de aprilo : Usono : Doris DAY
- 7-a de aprilo : Johannes Mario SIMMEL
- 7-a de majo : Britio : Marjorie BOULTON
- 22-a de majo : Charles AZNAVOUR, franca kantisto
- 12-a de junio : Usono : George H. BUSH
- 16-a de septembro : Lauren BACALL
- 28-a de septembro : Marcello MASTROIANNI
- 30-a de septembro : Truman CAPOTE
- 1-a de oktobro : Usono : Jimmy CARTER

Mortoj


- 21-a de januaro : Sovetunio: Lenino
- 3-a de februaro : Woodrow WILSON
- 3-a de junio : Aŭstrio: Franz KAFKA
- 12-a de oktobro : Anatole FRANCE
- 29-a de novembro : Giacomo PUCCINI
- 6-a de decembro : Klara ZAMENHOF
- 29-a de decembro : Carl SPITTELER ----
1919 | 1920 | 1921 | 1922 | 1923 | 1924 | 1925 | 1926 | 1927 | 1928 | 1929
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1924年 ko:1924년 simple:1924 th:พ.ศ. 2467

1832

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1832 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1832 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


-

Naskiĝoj


- 27-a de januaro : Lewis CARROLL
- 15-a de aprilo : Wilhelm BUSCH
- 1-a de aŭgusto: Victor MEIRELES, Brazilo, pentristo
- 20-a de oktobro: Anton ROMAKO, pentristo
- 8-a de decembro : Bjørnstjerne BJØRNSON, Norvegio, verkisto
- 15-a de decembro : Francio : Gustave EIFFEL

Mortoj


- 22-a de marto : Johann Wolfgang VON GOETHE
- 21-a de septembro : Walter SCOTT ----
1827 | 1828 | 1829 | 1830 | 1831 | 1832 | 1833 | 1834 | 1835 | 1836 | 1837
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1832년

Norvegio

Geografio > Eŭropo > Nordio > Skandinavio > Norvegio ---- Dosiero:no.gif (Norvege Norge (Bokmål) aŭ Noreg (Nynorsk)) Lando en Norda Eŭropo, sur la Skandinava duoninsulo.
- Landkodo: NO.
- E-nomo: [a] Norvegio (Norvegujo); [o] Norvega Reĝlando.
- Nacia nomo: Kongeriket Norge/Noreg [KONGerike NOReg].
- Areo: 385 199 kv.km.
- Politika sistemo: konstitucia monarkio.
- Ŝtatestro: reĝo Harald la 5-a.
- Ĉefurbo: Oslo (480 mil).
- Urboj: Bergen (181 mil), Trondheim (128 mil).
- Adm. divido: 19 provincoj [no:fylke].
- Dependaj teritorioj: :1. Buvetinsulo :2. Svalbardo kaj Jan-Majen-Insulo
- Loĝantaro: 4 354 mil (1995), inter ili 96,7% norvegoj, 0,7% sameoj.
- Ŝtatlingvoj: norvega (bokmål kaj nynorsk), samea (nord-samea, sud-samea kaj lulea samea).
- Kredantoj: luteranoj.
- GNP: totala - 159 mlrd $; pokapa - 31 250 $.
- Eksporto: nafto kaj naftoproduktoj (inkl. gaso), ŝipoj, fiŝaĵoj.
- Organizoj: UNO (1945), NATO (1949)
- Nacia himno: Ja, vi elsker dette landet (Jes, ni amas nian landon)

Geografio

Norvegio estas konata pro sia bela naturo, precipe la longaj, profundaj fjordoj en la okcidenta parto de la lando kaj pluraj grandaj glaĉeroj. Norvegio grandparte estas montaro kaj arkta tundro. La lando konsistas el 19 provincoj aŭ gubernioj [no:fylke]. Ĉiu gubernio konsistas el komunumoj [no:kommuner], ĉiu kun propra komunuma registaro kaj po unu komunumestro/urbestro [no:ordfører]. La plej multaj komunumoj konsistas el bienaroj [no:bygder], kun klare difinitaj bienoj [no:gårder], ĉiu kun propra nomo. La (malmultaj) urbaj komunumoj estas dividitaj en urbopartoj [no:bydeler], ofte kun ties malnova disdivido (en bienoj) preservita, eĉ en lokoj kie oni ne plu okupiĝas pri agrikulturo.

Provincoj


- Akershus
- Øst-Agder
- Buskerud
- Finnmark
- Hedmark
- Hordaland
- Møre og Romsdal
- Nordland
- Nord-Trøndelag
- Oppland
- Oslo
- Rogaland
- Sogn og Fjordane
- Sør-Trøndelag
- Telemark
- Troms
- Vest-Agder
- Vestfold
- Østfold Vd. ankaŭ Dependaj teritorioj ĉi-supre.

Kulturo

Lingvo

La norvega popolo parolas la norvegan, komprenata en ĉiuj regionoj de Norvegio. La samea minoritato parolas la samean, ĝenerale ne kompreneblan por la resto de la loĝantaro. Pri Esperanto, vidu Esperanto-movado/Norvegio.

Kelkaj famaj norvegoj

:Niels Henrik ABEL (matematikisto) :Roald AMUNDSEN (esploristo) :Bjørnstjerne BJØRNSON (verkisto) :Gro Harlem BRUNDTLAND (politikisto) :Ole BULL (violonisto) :Leiv ERIKSON (esploristo) :Edvard GRIEG (komponisto) :Knut HAMSUN (verkisto) :Sonia HENIE (sportisto) :Thor HEYERDAHL (esploristo) :Ludvig HOLBERG (verkisto) :Henrik IBSEN (verkisto) :Helge INGSTAD (esploristo) :Trygve LIE (politikisto) :Edvard MUNCH (pentristo) :Fridtjof NANSEN (humanisto, esploristo) :Vidkun QUISLING (politikisto) :Grete WAITZ (sportisto) :Ivar AASEN (lingvisto) als:Norwegen [[got:

1862

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1862 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1862 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Belizo iĝas kolonio de Britio.
- Usono : 18-a de februaro : Konstanta parlamento de la Konfederaciitaj Ŝtatoj de Ameriko establiĝis.

Naskiĝoj


- Vasilij Nikolajeviĉ DEVJATNIN
- Usono : Viskonsino : Louise Adeline WEITZEL
- 24-a de januaro : Usono : Edith WHARTON
- Aŭstrio : 15-a de majo : Arthur SCHNITZLER
- Japanio : 1-a de septembro : NITOBE Inazo
- 11-a de septembro : O. HENRY
- 15-a de novembro : Germanio : Gerhart HAUPTMANN
- 8-a de decembro : Paŭlo MEDEM

Mortoj


- 18-a de januaro : John TYLER.
- 24-a de julio : Martin VAN BUREN
- 13-a de novembro : Ludwig UHLAND ----
1857 | 1858 | 1859 | 1860 | 1861 | 1862 | 1863 | 1864 | 1865 | 1866 | 1867
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1862년

1865

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1865 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1865 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- En aprilo : Kapitulacio de sudaj armeoj en Usono kaj fino de Usona enlanda milito.
- 18-a de decembro : abolicio de sklaveco en Usono.
- Johann Gregor MENDEL publikigis leĝojn de heredado.
- Aperis en Anglio la Salva Armeo.
- Aperis la unua Spirita Centro en Brazilo.

Naskiĝoj


- Hendrik BULTHUIS
- Max HEINDEL
- Gustaf HENRICLUNDQUIST
- 13-a de junio : Irlando: William Butler YEATS
- 8-a de decembro: Finlando: Jean SIBELIUS
- 18-a de decembro: József MILETZ
- 30-a de decembro : Hindio: Rudyard KIPLING

Mortoj


- 14-a de aprilo : Abraham LINCOLN
- 13-a de aŭgusto : Ignaz SEMMELWEIS
- 10-a de decembro : Leopoldo la 1-a, unua reĝo de la belgoj ----
1860 | 1861 | 1862 | 1863 | 1864 | 1865 | 1866 | 1867 | 1868 | 1869 | 1870
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1865년 simple:1865

Jean SIBELIUS

Muziko > Klasika Muziko > Jean Sibelius < Finnlando < Muziko ----
Dosiero:Sibelius1924.jpg
Johano Sibelius
Johano SIBELIUS[siBEElius] (naskiĝis la 8-an de decembro, 1865, mortis la 20-an de septembro, 1957), vera nomo Johan Julius Christian SIBELIUS, estis finna komponisto. Kune kun Johan Ludvig RUNEBERG li estas por la finnoj simbolo de nacia identeco. Liaj plej renomaj komponaĵoj estas verŝajne Finlandia, Valse Triste, la Violonkonĉerto, Karelia kaj la Cigno de Tuonela, movimento el lia Aro Lemminkäinen. Sed aldone li verkis multon pli, inkluzive de sep sinfonioj, muziko inspirita de Kalevala, kaj 100 arioj.

Lia frua vivo

Sibelius naskiĝis en svedlingva finna familio, en Hämeenlinna en la tiama Rusa Grandduka Finnlando. Tiutempe, multaj svedlingvaj finnaj familioj komencis sendi siajn infanojn al finnlingvaj lernejoj, kaj la familio Sibelius decidis same edukigi sian filon. Li komencis komponi muzikon kiam nur 10-jara, kaj komence deziris esti virtuoza violonisto. Tamen, li komencis studi juron en la Universitato de Helsinki, kaj nur poste serioze okupiĝis pri muziko, kiam lin influis Ferrucio BUSONI, tiam laboranta ĉe la Universitato.

Reputacio Disvastiĝanta

Sibelius forlasis la universitation kaj daŭrigis siajn muzikajn studojn en Berlino kaj Vieno. En 1891 li revenis al Finnlando kaj tuj komponis Kullervo, kiel multaj postaj verkoj bazita je la finna nacia epopeo Kalevala. Poste sekvis aro de eble liaj plej konataj orkestraj verkoj, kiaj Lemminkäinen (1893), En Saga (1893), muziko por la teatraĵo Reĝo Christian II (1898), kaj la renomega Finlandia, kiun li verkis en 1899. Dum la malfrua 19-a jarcento, Finnlandon forte subpremis la rusoj; responde al tio Sibelius verkis muzikon por akompani poemaron, deklamotan dum Gazetara Festivalo. Poste, li elĉerpis kvar partojn el tiu muziko, kaj per ili kreis tonpoemon kun la nomo Finlandia. Finlandia estas forte naciisma verkaĵo, kaj tiom populara ke la rusoj malpermesis al finnoj fajfi ĝin en la stratoj. Sibelius nun havis fortan reputacion en sia lando, kaj la Sinfonio No.1 solidigis tion. Per tiu verko, lia reputacio pli kaj pli disvastiĝis, tiel ke en 1904, kiam unue aŭdiĝis lia Violonkonĉerto, ĝin dirigentis Richard STRAUSS.

1900 kaj poste

La unua sinfonio, kvankam originala kaj forte persona verko, tenas ankaŭ trajtojn el verkoj de Ĉajkovski kaj Bruckner. Sed poste, evoluis lia stilo, al io pli fajna, maldensa, kaj organika. Jam en la Sinfonio No.2 oni povas senti ion pli varman, kaj malferman. La Sinfonio No.3 montras plian evoluiĝon de lia persona stilo, la muziko estas ankoraŭ pli subtila, klara kaj maldensa. En la sama periodo aperis ankaŭ lia nun renoma Violonkonĉerto (1904), komence ne tre sukcesa (konata kritikisto de tiu tempo nomis gin simple "erara"), sed nun bona konata, post kelkaj ŝanĝoj. Samjare, li kun sia familio translokiĝis al la kamparo, kie li pli facile trovis inspiron por sia muziko. La domo trovis 40 km for de Helsinki, en la vilago Jërvenpää, kaj li nomis ĝin Ainola (la loko kie loĝas Aino, lia edzino). Al Sibelius ĉiam tre plaĉis alkoholo kaj la plej bonaj havanaj cigaroj. En 1908, tamen, li lernis ke li suferas pro kancero de la gorĝo, kaj devis tuj ĉesi. Sekve, lia muzika stilo fariĝis eĉ pli maldensa, kaj malluma. La malĝoja Sinfonio No.4 montras tion tre klare.

Malbonaj Jaroj

Sekvis pluraj malbona jaroj por Sibelius. Malriĉa pro la Unua Mondmilito, kaj devigata forlasi Ainola malfrue en la tiu milito pro komunisma provo regajni la nove sendependan Finnlandon, li tamen sukcesis verki kaj pli evoluigi sian muzikan stilon. La Sinfonio No.5 (1915 - 1919) montras lian kresktanan emon organike unuigi movimentojn, kvankam Sibelius nur tre malfacile sukcesis fini la sinfonion. Ĝi unue prezentiĝis en 1915, sed li poste retiris ĝin kaj nur kvar jarojn poste, en 1919, li finfine permesis ke ĝi reaperu. Tiu emo al organika unueco atingas logikan konkludon ĉe la Sinfonio No.7, majstroverko kiu havas nur unu movimenton, sed kiu tenas ĉian kontraston kaj melodian evoluon kian havas pli tradiciaj sinfonioj.

Silento

Post la milito, la vivo pliboniĝis por Sibelius. Li revenis al Ainola, sukcesis fini siajn lastajn du sinfoniojn, kaj verkis multan muzikon por teatraĵoj, inkluzive de La Tempesto, kaj Tapiola. Li priskribis la stilon de siaj verkoj el malfrue en sia vivo (laŭ Manchester Guardian en 1958) dirante ke, dum aliaj komponistoj okupis sin farante koktelojn, li proponis al homoj puran, fridan akvon. Sibelius nun estis finance sekura, pro pensio kiun donis al li la ŝtato pro lia kontribuo al la nacia kulturo. Tamen, post Tapiola, Sibelius muzike silentis kaj verkis nenion plu, kaj ĝis nun mankas vera klarigo. Laŭ iuj, li simple malsukcesis verki alian muzikaĵon pri kiu li povus kontenti. Laŭ aliaj, li simple elĉerpiĝis. Plurfoje oni parolis pri ebla oka sinfonio, sed ĝi neniam aperis. Li mortis ĉe Ainola la 20-an de septembro, 1957). Sekvis impona funebra ceremonio ĉe Helsingin Suurkirkko, la katedralo de Helsinki, kiun ĉeestis la Finna Prezidento J.K. Paasikivi. Lia edzino Aino mortis 12 jarojn poste.

Listo de Gravaj Verkoj

La sinfonioj


- Sinfonio No.1 Opus 39 (1899)
- Sinfonio No.2 Opus 43 (1902)
- Sinfonio No.3 Opus 52 (1906)
- Sinfonio No.4 Opus 64 (1911)
- Sinfonio No.5 Opus 82 (1915 kun ŝanĝoj 1916 and 1919)
- Sinfonio No.6 Opus 104 (1923)
- Sinfonio No.7 Opus 105 (1924)

Orkestraj Verkoj


- Kullervo (1892)
- En Saga (1893, kun ŝanĝoj 1901)
- Lemminkäinen (1893)
- Printempa Kanto (1894)
- Reĝo Christian II (1898)
- Aro Karelia kaj Finlandia (1899)
- Violonkonĉerto (1904)
- La Filino de Pohjola (1906)
- Pélleas et Méllisande (1906)
- Luonnotar (1913)
- La Bardo (1913)
- Tapiola (1925)
- La Tempesto (1926)

Aliaj Verkoj


- Temo kaj Variaĵoj por Sola Violonĉelo (1887)
- Voces intimae, kordkvarteto (1909)
- Du "Seriozaj Melodioj" (1914 - 1915) ja:ジャン・シベリウス ko:장 시벨리우스

1886

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1886 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1886 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- L.L. Zamenhof praktikis okulkuracado en Vieno kaj revenis al Varsovio.
- Kreita Chabé-Aban.
- 29-a de januaro, Germanio : Karl BENZ patentigis la unuan sukcesan benzinan aŭtomobilon.
- 8-a de majo, Usono : Coca-Cola inventita de John S. PEMBERTON.
- 10-a de junio, Nov-Zelando : La vulkano Mount Tarawera erupciis, mortigante pli ol 150 homojn.
- 31-a de aŭgusto, Usono : Granda tertremo en Suda Karolino.
- Volapuko eniris en Danio.
- SMILACACEAE Engl. klafikita.
- Fondita la elektrika industrio Bosch en Germanio.
- Eko de fabrikado de Winchester pafilo.
- Fondita urbo Rochedo en Brazilo.
- 5-a Eŭkaristia Kongreso en Tuluzo, Francio.
- Wilhelm Steinitz Unua tutmonda Ŝaka ĉampiono.
- Zamenhof rezignis je Cionismo

Naskiĝoj


- Simeon PETKOV
- Hans ARP, pentristo.
- Tarsila do AMARAL, Brazila pentristino.
- 29-a de januaro : Kees de KLERK
- 22-a de februaro : Germanio : Hugo BALL
- 16-a de aprilo: Christian Ringstrup EGE
- 2-a de majo : Germanio : Gottfried BENN
- 5-a de julio : Willem DREES estonta ĉefministro de Nederlando
- 20-a de aŭgusto: Gerrit WOUD
- 16-a de septembro : René DUBOIS
- 10-a de oktobro : Axel ANDERSEN
- 28-a de novembro : Peteris KIKAUKA
- 8-a de decembro : Diego RIVERA

Mortoj


- 18-a de julio : Cesário VERDE, portugala poeto.
- 18-a de novembro : Chester A. ARTHUR
- 13-a de junio : Ludwig II (Ludoviko la 2-a) de Bavario
- 31-a de julio : Franz Liszt, hungara pianovirtuozo. ----
1881 | 1882 | 1883 | 1884 | 1885 | 1886 | 1887 | 1888 | 1889 | 1890 | 1891
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1886년 simple:1886

1913

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1913 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1913 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 9-a Universala Kongreso de Esperanto en Berno.
- 5-a Brazila Kongreso de Esperanto en Rio-de-Ĵanejro.
- 2-a Tutruslanda Esperanto-Kongreso.
- 29-a de oktobro leĝo permesas nedevigan istruon de Esperanto en oficialaj lernejoj de urbo Rio-de-Ĵanejro.
- Lazar SHANTJA unua Esperantisto en Albanio.
- "Tra la Loko Ensorĉita" publigita de Ivan ŜIRJAEV.
- Zamenhof publikigis Deklaracion pri homaranismo.
- Lidja ZAMENHOF, Pedro CASAS, Saldanha Jorge de CARREIRA kaj Josef BURGER eklernis Esperanton.
- Jiří František CHALOUPECKÝ pasis al Ido.
- Planlingvoj Lingvo Cosmopolita, Viva kaj Domnio publikitaj.

Naskiĝoj


- Ulf RIBERS
- José DUTRA MENDES
- Štěpán URBAN
- Georges JUNIER
- Jaroslav MAŘÍK
- Egiptio: Albert COSSERY
- Hispanio : Angel Figuerola AUQUE
- 25-a de februaro: Germanio: Gert FRÖBE
- 26-a de februaro: Germanio: Hermann LENZ
- 27-a de februaro: Usono: Irwin SHAW
- 10-a de aprilo: Germanio: Stefan HEYM
- 3-a de majo : Usono : William Motter INGE
- 10-a de oktobro : Claude SIMON
- 2-a de novembro: Usono: Burt LANCASTER
- 5-a de novembro: Hindio: Vivien LEIGH
- 17-a de novembro : Albert CAMUS
- 22-a de novembro : Anglio: Benjamin BRITTEN
- 11-a de decembro : Jean MARAIS

Mortoj


- Brazilo : Santos : CAMPOS SALLES
- 22-a de februaro:Ferdinand de SAUSSURE
- 25-a de majo : Gábor BÁLINT
- 10-a de julio: Mikolas ALES
- 10-a de aŭgusto: Johannes LINNANKOSKI
- 29-a de septembro: Rudolf DIESEL ----
1908 | 1909 | 1910 | 1911 | 1912 | 1913 | 1914 | 1915 | 1916 | 1917 | 1918
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento

Mortoj


- 10-a de julio: Mikolas ALES
- 10-a de aŭgusto: Johannes LINNANKOSKI
- 29-a de septembro: Rudolf DIESEL ----
1908 | 1909 | 1910 | 1911 | 1912 | 1913 | 1914 | 1915 | 1916 | 1917 | 1918
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1913年 ko:1913년 simple:1913

Carl STØP-BOWITZ

Carl STØP-BOWITZ [stepOvic] (naskiĝis la 8-an de decembro 1913, mortis la 1-an de novembro 1997) estis norvega zoologo, prezidanto de Norvega Esperantista Ligo, prezidanto de Internacia Scienca Asocio Esperantista (ISAE), profesoro ĉe AIS. Li eklernis Esperanton en 1928 per norvega radiokurso kaj perfektigis sin en kurso gvidata de Andreo CSEH en Norvegio du jarojn poste. Li estis estrarano de Klubo Esperantista en Oslo 19311947, prezidanto de Norvega Esperantista Ligo de 19471977. Ekde 1949 li estis membro de la Akademio de Esperanto, ekde 1956 komitatano de UEA, de 1974 ĝis 1980 vicprezidanto de UEA. Støp-Bowitz estis la ĉefkunlaboranto pri zoologio de Plena Ilustrita Vortaro (PIV), li estis ofta preleganto ĉe la Internaciaj Someraj Universitatoj (ISU), kaj li multe verkis por Scienca Revuo, interalie pri zoologia nomenklaturo. Pri tiu ĉi temo li verkis ankaŭ libron en la norvega lingvo. Støp-Bowitz estis Landa Delegito de la Internacia Scienca Asocio Esperantista (ISAE) por Norvegio ekde 1936 (kaj ĝis sia morto). La restarigo de tiu asocio post la dua mondmilito estas ĉefe lia merito, kaj li ankaŭ prezidis la asocion 19461949, sed poste retiriĝis en la vicprezidantecon. Tamen li kronis sian aktivecon por ISAE per dua prezidanta periodo, nome 19811996. STØP-BOWITZ, Carl STØP-BOWITZ, Carl STØP-BOWITZ, Carl STØP-BOWITZ, Carl

Norvegio

Geografio > Eŭropo > Nordio > Skandinavio > Norvegio ---- Dosiero:no.gif (Norvege Norge (Bokmål) aŭ Noreg (Nynorsk)) Lando en Norda Eŭropo, sur la Skandinava duoninsulo.
- Landkodo: NO.
- E-nomo: [a] Norvegio (Norvegujo); [o] Norvega Reĝlando.
- Nacia nomo: Kongeriket Norge/Noreg [KONGerike NOReg].
- Areo: 385 199 kv.km.
- Politika sistemo: konstitucia monarkio.
- Ŝtatestro: reĝo Harald la 5-a.
- Ĉefurbo: Oslo (480 mil).
- Urboj: Bergen (181 mil), Trondheim (128 mil).
- Adm. divido: 19 provincoj [no:fylke].
- Dependaj teritorioj: :1. Buvetinsulo :2. Svalbardo kaj Jan-Majen-Insulo
- Loĝantaro: 4 354 mil (1995), inter ili 96,7% norvegoj, 0,7% sameoj.
- Ŝtatlingvoj: norvega (bokmål kaj nynorsk), samea (nord-samea, sud-samea kaj lulea samea).
- Kredantoj: luteranoj.
- GNP: totala - 159 mlrd $; pokapa - 31 250 $.
- Eksporto: nafto kaj naftoproduktoj (inkl. gaso), ŝipoj, fiŝaĵoj.
- Organizoj: UNO (1945), NATO (1949)
- Nacia himno: Ja, vi elsker dette landet (Jes, ni amas nian landon)

Geografio

Norvegio estas konata pro sia bela naturo, precipe la longaj, profundaj fjordoj en la okcidenta parto de la lando kaj pluraj grandaj glaĉeroj. Norvegio grandparte estas montaro kaj arkta tundro. La lando konsistas el 19 provincoj aŭ gubernioj [no:fylke]. Ĉiu gubernio konsistas el komunumoj [no:kommuner], ĉiu kun propra komunuma registaro kaj po unu komunumestro/urbestro [no:ordfører]. La plej multaj komunumoj konsistas el bienaroj [no:bygder], kun klare difinitaj bienoj [no:gårder], ĉiu kun propra nomo. La (malmultaj) urbaj komunumoj estas dividitaj en urbopartoj [no:bydeler], ofte kun ties malnova disdivido (en bienoj) preservita, eĉ en lokoj kie oni ne plu okupiĝas pri agrikulturo.

Provincoj


- Akershus
- Øst-Agder
- Buskerud
- Finnmark
- Hedmark
- Hordaland
- Møre og Romsdal
- Nordland
- Nord-Trøndelag
- Oppland
- Oslo
- Rogaland
- Sogn og Fjordane
- Sør-Trøndelag
- Telemark
- Troms
- Vest-Agder
- Vestfold
- Østfold Vd. ankaŭ Dependaj teritorioj ĉi-supre.

Kulturo

Lingvo

La norvega popolo parolas la norvegan, komprenata en ĉiuj regionoj de Norvegio. La samea minoritato parolas la samean, ĝenerale ne kompreneblan por la resto de la loĝantaro. Pri Esperanto, vidu Esperanto-movado/Norvegio.

Kelkaj famaj norvegoj

:Niels Henrik ABEL (matematikisto) :Roald AMUNDSEN (esploristo) :Bjørnstjerne BJØRNSON (verkisto) :Gro Harlem BRUNDTLAND (politikisto) :Ole BULL (violonisto) :Leiv ERIKSON (esploristo) :Edvard GRIEG (komponisto) :Knut HAMSUN (verkisto) :Sonia HENIE (sportisto) :Thor HEYERDAHL (esploristo) :Ludvig HOLBERG (verkisto) :Henrik IBSEN (verkisto) :Helge INGSTAD (esploristo) :Trygve LIE (politikisto) :Edvard MUNCH (pentristo) :Fridtjof NANSEN (humanisto, esploristo) :Vidkun QUISLING (politikisto) :Grete WAITZ (sportisto) :Ivar AASEN (lingvisto) als:Norwegen [[got:

Maximilian SCHELL

Kino > Aktoroj > Reĝisoroj > Maximilian SCHELL < Teatro ---- Maximilian SCHELL [maksimiljan ŝel] (naskiĝis la 8-an de decembro, 1930) estas aktoro, reĝisoro, dramaturgo kaj produktoro. Maximilian Schell naskiĝis en Vieno. En la jaro 1939 la familio fuĝis de la germanaj nazioj al Svislando, kaj li pasigis sian junaĝon en Zuriko. En Zuriko kaj Munkeno li studis germanistikon, historion de arto kaj literaturo, muzikan kaj teatran sciencon. En 1952 li decidis fariĝi aktoro kaj unu jaron poste li komencis sian karieron en Basela teatro, kie li ne nur aktoris, sed ankaŭ elprovis sin kiel dramaturgo kaj reĝisoro. En la jaro 1959 li eklaboris en Munkeno kaj samjare Gustaf GRÜNDGENS invitis lin al Hamburgo, kie li restis ĝis 1963. Fine de la 1960-aj jaroj li aktoris en Londono. Sian unuan filmrolon Maximilian Schell ricevis en la jaro 1955. En 1958 li unuafoje elprovis sin en Hollywood: Kun Marlon BRANDO li aperis en la filmo The Young Lions. Internacian famon li atingis per rolo en Judgement at Nuremberg, pro kiu li en 1962 gajnis la Oskaron kiel plej bona ĉefrolulo. Fine de la 1960-aj jaroj li ankaŭ komencis agi kiel produktoro kaj reĝisoro de filmoj. Jam lia unua produktaĵo Erste Liebe gajnis grandan sukceson. Ankaŭ dokumentajn filmojn li faris, ekz. Marlene (pri Marlene DIETRICH) kaj Meine Schwester Maria (2002), kiu pritemas la vivon kaj la agadon de lia fratino, la aktorino Maria SCHELL. Maximilian Schell ankaŭ verkas kaj pentras. Li vivas alterne en Losanĝeleso kaj en la familia bieno en Karintio, Aŭstrio. SCHELL, MAXIMILIAN SCHELL, MAXIMILIAN SCHELL, MAXIMILIAN SCHELL, MAXIMILIAN

1943

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1943 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1943 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Rapidvortoj 3a-foje refarita de Reginald John Garfield DUTTON.
- Januaro : Germanion Rusio forpelas el Kaŭkazio
- Februaro : Rusio: La germanoj devas retrotiri sin de Stalingrado
- Publikitaj planlingvoj Intergloso.
- 13-a de oktobro: Italio deklaras militon kontraŭ Germanio
- Libano sendependiĝas
- Libio : la fino de itala kolonia regado. Libio falas sub la rego de Britio kaj Francio

Naskiĝoj


- Josef VOJÁČEK
- 22-a de februaro : Horst KÖHLER
- 25-a de februaro : George HARRISON
- 31-a de marto : Christopher WALKEN, aktoro
- 17-a de aŭgusto : Usono : Robert DE NIRO
- 22-a de oktobro : Francio : Catherine DENEUVE
- 11-a de novembro : Anne VANDERLOVE
- 5-a de novembro : Sam SHEPARD
- 8-a de decembro : James Douglas MORRISON
- 25-a de decembro : Hanna SCHYGULLA

Mortoj


- Lidja ZAMENHOF
- 26-a de junio : Karl LANDSTEINER
- 21-a de aŭgusto : Henrik PONTOPPIDAN
- 8-a de septembro : Julius FUCIK ----
1938 | 1939 | 1940 | 1941 | 1942 | 1943 | 1944 | 1945 | 1946 | 1947 | 1948
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1943年 ko:1943년 simple:1943 th:พ.ศ. 2486

James Douglas MORRISON

James Douglas Jim MORRISON (naskiĝis la 8-an de decembro, 1943 en Melbourne, Florido; mortis 3-an de julio, 1971 en Parizo) estis usona kantisto de The Doors kaj poeto. Jim estis fama siatempe kiel kantisto de The Doors kaj surbendigis ses sondiskojn kun sia teamo de 1966 ĝis 1971. Post la morto de Jim, la Doors ne plu havis sukceson. Sep jarojn poste la Doors publikigis "An American Prayer", unu sondiskon kun poemoj, kiujn Jim nur kelkajn monatojn antaŭ sia morto registris sur magnetofonbendon. La albumo estis inspirado por modernaj kantoj ekzemple "Bird of Prey" de Fatboy Slim. Morrison skribis poemvolumojn kiel "The Lords", "The New Creatures" kaj "An American Prayer". Postmorte publikiĝis "Far Arden" kaj "Wilderness - The Lost Writings of Jim Morrison". Lia ekscesa alkoholkonsumo kaj ofta uzo de drogoj (ekzemple LSD) portis al li malbonan famon. Kiam li dum en 1969 dum koncerto en Miami nudiĝis, oni komencis juran proceson kontraŭ li. Mallonge poste li transloĝiĝis al Parizo, kie li en 1971 mortis - probable pro trodozo da drogoj. Lia tombo en la Cimetière du Père Lachaise ĝis nun estas vizitata de multaj fanoj. ja:ジム・モリソン

Kim BASINGER

Kim BASINGER (naskiĝis la 8-an de decembro, 1953 en Athens, Georgio) estas usona aktorino. Kiel filino de kantisto ŝi deziris sekvi la karieron de sia patro, sed post sukceso en beleckonkurso ŝi fariĝis fotomodelo. Kiel aktorino ŝi famiĝis per la James-Bond-filmo Never Say Never Again, en kiu ŝi aperis kun steluloj kiaj Sean CONNERY, Klaus Maria BRANDAUER kaj Max VON SYDOW. En la jaro 1998 ŝi pro L.A. Confidential gajnis Oskaron en la kategorio plej bona epizoda rolo. De 1993 ĝis 2002 ŝi estis la edzino de la aktoro Alec BALDWIN.

Listo de filmoj


- Never Say Never Again (1983)
- 9 ½ Weeks (1985)
- No Mercy (1986)
- Blind Date (1986)
- My Stepmother Is an Alien (1988)
- Batman (1989)
- The Getaway (1993)
- Pret-à-Porter (1995)
- L.A. Confidential (1997)
- I Dreamed of Africa (2000)
- 8 Mile (2002) Basinger, Kim Basinger, Kim ja:キム・ベイシンガー

1938

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1938 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1938 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 30-a Universala Kongreso de Esperanto en Londono.
- Robert BLOCH iĝis prezidanto de Neŭtrala Esperanto-Centro en Prago.
- Fondo de Tutmonda Junular-Organizo
- Kroniko de la fortikigado de Ĉeĥoslovakio
- Aŭstrion aneksas Hitlero.
- 9-a de novembro : Kristallnacht okazis en Germanio, Aŭstrio, kaj aliaj regionoj regataj de la Nazio-Partio.
- Kreita Panlingvo.

Naskiĝoj


- 8-a de aprilo : Kofi ANNAN
- 15-a de aprilo : Claudia CARDINALE itala aktorino
- 16-a de junio : Joyce Carol OATES
- 20-a de julio : Natalie WOOD
- 25-a de aŭgusto : Frederick FORSYTH
- 23-a de septembro : Aŭstrio : Romy SCHNEIDER

Mortoj


- Jakov DAVIDOV
- 4-a de majo : Carl VON OSSIETZKY
- 29-a de aŭgusto : Hungario : KARINTHY Frigyes
- 3-a de oktobro : Vladimir VARANKIN
- 10-a de novembro : Kemal ATATÜRK
- 8-a de decembro : Friedrich GLAUSER
- 25-a de decembro : Karel CAPEK ----
1933 | 1934 | 1935 | 1936 | 1937 | 1938 | 1939 | 1940 | 1941 | 1942 | 1943
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1938年 ko:1938년 ms:1938 simple:1938

Friedrich GLAUSER

Literaturo > Germanlingva Literaturo > Friedrich GLAUSER < Germana Lingvo ---- Friedrich GLAUSER [fridriĥ glaŭse] (
- la 4-an de februaro 1896 en Vieno, Aŭstrio, † la 8-an de decembro 1938 en Nervi, Italio) estis svisa verkisto. Lia vivo estis ege maltrankvila: Parton de sia junaĝo li pasigis en publika edukejo, plurfoje li ŝanĝis la lernejon kaj poste li vivtenis sin ekz. kiel ministo kaj flegisto. Misuzo de drogoj plurfoje portis lin al hospitaloj kaj malliberejoj. Influite de la dadaismo li faris siajn unuajn provojn kiel verkisto. Famon li tamen gajnis per siaj ofte socikritikaj krimromanoj. Nuntempe li estas konsiderata la unua germanlingva verkisto de krimliteraturo.

Listo de verkoj


- Der Tee der drei alten Damen (romano, 1932)
- Wachtmeister Studer (romano, 1936)
- Matto regiert (romano, 1936)
- Die Fieberkurve (romano, 1938)
- Der Chinese (romano, eld. 1939)
- Gourrama (romano, eld. 1940)
- Krock & Co (romano, eld. 1941)

1980

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1980 Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jardekoj: 1950-oj - 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj Jaroj: 1975 - 1976 - 1977 - 1978 - 1979 - 1980 - 1981 - 1982 - 1983 - 1984 - 1985 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta je mardo (vidu ĉi tie kalendaron). En la jaro 1980 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 65-a Universala Kongreso de Esperanto en Stokholmo.
- Manifesto de Raŭmo. Raŭmismo ekis.
- Nova Statuto de UEA.
- Revuo Monato lanĉita de Stefan MAUL.
- Apero de Plena Analiza Gramatiko
- Grégoire MAETENS fariĝas prezidanto de UEA.
- Fondita teatro "La Krizalido" dulingva (franca kaj esperanta)
- Izabel Cristina OLIVEIRA SANTIAGO eklernis Esperanton.
- Belgio : Eko de regionaj administro-strukturoj por Flandrio, Valonio kaj Bruselo.
- Nederlando : Reĝino Beatrix surtroniĝas.
- Honduro elektas civilan registaron.
- Zimbabvo : Robert MUGABE prezidentiĝas.
- Sent-Vincento kaj la Grenadinoj kaj Zimbabvo aniĝas al UNO.
- En aprilo, la Sud-Afrikan Evolu-Kunordigan Konferencon establis naŭ sud-afrikaj landoj.
- 18-a de majo : Monto Sankta Heleno, vulkano en Vaŝingtonio, Usono, dorminta 93 jarojn, eksplodis, mortigante 57 homojn.

Naskiĝoj

Mortoj


- Oswaldo ARRUDA STEIN
- Aleksandr Porfirjeviĉ LOGVIN
- 15-a de aprilo : Jean-Paul SARTRE, franca verkisto
- 29-a de aprilo : Usono: Alfred HITCHCOCK
- 2-a de aŭgusto: Nelson SILVEIRA
- 30-a de oktobro : Jan WERICH
- 8-a de decembro : John LENNON ----
1975 | 1976 | 1977 | 1978 | 1979 | 1980 | 1981 | 1982 | 1983 | 1984 | 1985
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1980 ja:1980年 ko:1980년 simple:1980 th:พ.ศ. 2523

John LENNON

Muziko > John LENNON ---- Muziko, Pierre Elliott Trudeau]] John Winston LENNON (naskiĝis la 9-an de oktobro, 1940, mortis la 8-an de decembro, 1980) estis brita muzikisto kaj komponisto. John Lennon naskiĝis en Liverpool. En la aĝo de 15 jaroj li decidis fariĝi rok-muzikisto, same kiel Elvis PRESLEY, kiun li admiris. En la jaro 1955 li kune kun Paul MCCARTNEY fondis sian unuan muzikgrupon: The Quarrymen. Poste aliĝis George HARRISON kaj en 1962 Ringo STARR. El ili formiĝis la grupo Beatles. Per siaj kantoj John Lennon esence kontribuis al la tutmonda sukceso de la Beatles. En la jaro 1970 la Beatles disiĝis. Samjare John Lennon kune kun sia japandevena edzino ONO Yoko fondis la grupon Plastic Ono Band. Ankaŭ kiel solisto li furoris. Li komponis aron da kantoj, ofte kun politika mesaĝo kontraŭ la milito. La 8-an de decembro 1980 John Lennon fariĝis viktimo de atenco: Li estis mortpafita de mense malsana viro (Mark David CHAPMAN) antaŭ sia domo en Novjorko.

Listo de kantoj


- Imagine
- Give Peace a Chance
- Woman
- Starting Over
- Free as a Bird (aperis postmorte)

Eksteraj ligiloj

[http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/literaturo.tradukita.l.html#john_lennon Kantoj de John Lennon en Esperanto] Kategorio:Kantistoj