:: wikimiki.org ::
| 9-a UK 1913 |
9-a UK 1913Esperanto > Kulturo > Kongresoj > UK > 9-a Universala Kongreso de Esperanto
----
9a UK 1913, 24-31 aŭgusto 1913, Bern (Ĉefurbo de Svislando), 1015 kongresanoj el 30 landoj; fid. esprimo al la Lingva Komitato; akcento de kunagado.
Teatraĵoj prezentitaj
- Ginevra de Edmond PRIVAT, ludis Helene BERTRIJN kaj Jules VERSTAETE de la reĝa Falndra Teatro kun amatora trupo.
- La patreco de Maria WOLF
- Wilhelm Tell de Friedrich SCHILLER, reĝisoris G. WÄCKERLIN;
Esperanto
Ĉi tiu artikolo temas pri la lingvo. Por aliaj signifoj de la vorto vidu Esperanto (apartigilo).
Esperanto (apartigilo)
Esperanto estas planlingvo proponita kiel internacia dua lingvo. Ĝin publikigis Ludoviko ZAMENHOF en 1887.
La nomo "Esperanto" devenas de lia plumnomo:
Doktoro Esperanto — iu kiu esperas, esperas ke lia lingvo fariĝos
interlingvo por helpi ĉiujn tra la mondo interparoli. Li ne
intencis, ke Esperanto fariĝu la sola lingvo en la mondo, sed simple dua komuna
lingvo de ĉiuj.
Nuntempe Esperanto estas uzata por multaj aferoj, inkluzive de vojaĝado, korespondado, kultura interŝanĝo, literaturo kaj lingvo-instruado. Ĝi estas la plej multe uzata planlingvo.
Specifaj trajtoj
La strukturoj de Esperanto subtenas la naturan emon de la homa pensado al analogio kaj estas pli trarigardeblaj ol tiuj de la plej multaj etnaj lingvoj. Tre produktiva sistemo de vortfarado garantias jam en frua stadio de la lingvolernado nuancitajn esprimeblecojn. Sekve fruaj sukcesoj emocie motivas la lernanton progresi.
Tial la sama lernintenso ebligas akiri kompareblan lingvan nivelon en ono de la tempo necesa en etna lingvo.
Ĝenerale pluraj monatoj da studado de Esperanto egalas kelkajn jarojn da lernado de lingvoj kiel la angla aŭ la franca.
Pro la domino de eŭropdevenaj vortradikoj, ekzemple azianoj bezonas pli da lernotempo, tamen malpli ol por alia azia lingvo.
En sia fama "Unua Libro" de Esperanto (1887) Zamenhof prezentis la gramatikon per 16 reguloj. (Kiuj kompreneble ne klarigas ĉiujn detalojn de la lingvouzo.) Tiu ĉi gramatiko eniris en la sistemdokumenton "Fundamento de Esperanto", kiu, laŭ decido de la unua Universala Kongreso en 1905, garantiu la kontinuecon de la lingvoevoluo.
Vortprovizo
La vortostoko devenas de diversaj lingvoj. Iuj novaj vortoj estas venintaj el ekstereŭropaj lingvoj kiel la japana, ĉar ili iĝis internaciaj, sed la plejparto venis el la ĉefaj eŭropaj lingvoj - precipe el la latina, la franca, la germana kaj la angla.
Pro la internaciemo, multaj etimoj apartenas al pluraj lingvoj eĉ se la konkreta formo en Esperanto similas pli al tiu de unu lingvo.
Etimaj ekzemploj
- el latinidaj lingvoj:
- el la latina: abio, facila, sed, tamen, okulo, hepato, akvo
- el la franca: dimanĉo, fermi, ĉe, frapi, ĉevalo, butiko
- el la itala: ĉielo, fari, voĉo
- pluraj: facila, fero, tra, verda
- el ĝermanaj lingvoj:
- el la germana: baldaŭ, bedaŭri, haŭto, jaro, nur
- el la angla: birdo, mitingo, spite, suno, teamo
- pluraj: bildo, fiŝo, fremda, grundo, halti, hasti, hundo, ofta, somero, ŝipo, vintro
- el slavaj lingvoj:
- el la pola: celo, ĉu, krado, luti, moŝto
- el la rusa: barakti, serpo, vosto
- pluraj: klopodi, krom, prava
- el pliaj hindeŭropaj lingvoj
- el la greka: kaj, biologio, politiko
- el la litova: du, ju, tuj
- el sanskrito: budho, nirvano
- el aliaj lingvoj
- el la samea: boaco
- el la japana: cunamo, haŝio, hajko, utao, zeno
- el la ĉina: toŭfuo
Principoj de la vortelekto
La tagoj de la semajno estas el la latinidaj lingvoj laŭ la francaj vortoformoj (dimanĉo, lundo, mardo ...), multaj partoj de la korpo laŭ la latinaj (hepato, okulo, brako, koro, reno...), kaj la unuoj de tempo el la ĝermanaj lingvoj laŭ formoj germanaj (jaro, monato, tago...). La nomoj de animaloj kaj vegetaloj ĉefe venas de la sciencaj latinaj nomoj.
Kiel jam supre estis videble, multaj vortoj samtempe klarigeblas el diversaj lingvoj.
(Vidu en la libro "Etimologia vortaro de Esperanto" de Ebbe VILBORG)
- abdiki laŭ angla, franca, itala kaj latina
- abituriento laŭ germana kaj rusa
- ablativo laŭ latina, angla, itala kaj hispana, sed ĝi ankaŭ estas konata al germana lingvisto kaj lingvoŝatantoj
- funto laŭ pola, rusa, jida kaj germana
Plue, Zamenhof zorgeme kreis malgrandan bazon de radikaj vortoj kaj
afiksoj per kiu plia multo da vortoj estas konstruita. Pro tio, oni povas
esprimi sin flue post lernado de malgranda vortprovizo (eble 500-2000
vortoj kaj afiksoj).
Kvankam Zamenhof klopodis internaciigi Esperanton, ĝi estas eŭropeca pro sia
vortaro. Tiu trajto ne apartenas sole al Esperanto: la plejmulto de la projektoj de internaciaj lingvoj uzas la eŭropajn komunajn vortojn. La ĉefa diferenco inter Esperanto
kaj aliaj planlingvoj devenas de la ne-eŭropeco de la gramatiko, kaj tiun
ne-eŭropecon Zamenhof mem agnoskis kiel volan penon de li. La vorteroj kun gramatika funkcio aperas memstare ene de la vortaro, tiel ke ĉiu teksto estas deĉifrebla eĉ sen helpo de aparta gramatika klarigo. Aliflanke, li alkonformigis la gramatikajn vortetojn (interalie la vortfinaĵojn) tiel ke la eŭropanoj eĉ ne bezonu konscii pri tiu ne-eŭropeca gramatiko de Esperanto.
Specifaj vortoj en Esperanto
Ne ĉiuj vortoj de Esperanto havas signifon rekte diveneblan pere de aliaj lingvoj. Kelkaj el ili estas Esperantaj idiotismoj indiĝene naskitaj en Esperantujo, ĉu pro zamenhofa kaprico, ĉu pro natura lingvo-evoluo inter la parolantaro.
Laŭforme (rimarku, ke la listo enhavas mikse vortojn tute kutimajn kaj vortojn foje uzatajn sed neoficialajn):
:aliĝilo, edzo, espo (slango por Esperanto), ĝi, kabei, nifo (laŭ angla UFO), pli, plej, ujo, zamenhofa.
Oni ankaŭ povus aldoni la tabelvortojn kaj la uzon de afiksoj kiel memstaraj vortoj (igi, ilo, ree, umi, ktp.).
Foje oni trovas la vortojn aliel, alies, -iĉ-, kaŭ (= kaj + aŭ), kaj ri, sed tiuj ne konformas al la reguloj de la Fundamento. Temas ĉe ili aŭ pri nekonsciaj pekoj kontraŭ la reguloj aŭ pri intencaj reformprojektoj.
Laŭsignife:
:aligatori, fundamento, memzorganto, necesejo, kajmani, krokodili, krokodilo, fina venko, verda, verdo
Alfabeto kaj ortografio
La literumado aŭ ortografio ankaŭ estas tre simpla:
unu sono (fonemo) por unu litero, kaj inverse.
Esperanto uzas la latinan alfabeton, sed ĉar la lingvo uzas
pli ol 26 sonojn (same kiel la plejmulto da lingvoj), Zamenhof devis
inventi novajn literojn: la tiel nomatajn 'ĉapelitajn' literojn. La literoj c,
g, h, j, s kaj u, ĉiu havas sian ĉapelitan version.
En Esperantlingvaj TTT-paĝoj oni uzas (en 2004) la jenajn manierojn
skribi la ĉapelitajn literojn de Esperanto:
- 70%: veraj supersignaj literoj, preskaŭ ĉiam laŭ Unikodo, iafoje laŭ Latino 3: ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ.
- 15%: surogate laŭ la H-sistemo: ch, gh, hh, jh, sh, u.
- 15%: surogate laŭ la X-sistemo: cx, gx, hx, jx, sx, ux.
Lingvoevoluo
Kvankam E. montriĝis plene taŭga por la celoj de la internacia komunikado, dum ĝia tuta historio ne mankis proponoj reformi detalojn. En la jaro 1908 el reformprovo rezultis nova lingvo projekto, kaj fine aparta planlingvo: Ido. Kontraste al ĝi Esperanto de 1887 ĝis hodiaŭ evoluis sen radikalaj ŝanĝoj, sed malrapide kaj kontinue. Tiu (iam preskaŭ ne rimarkata, iam akre pridisputata) lingvoŝanĝiĝo ampleksas (krom la ĝenerala kresko de la vortprovizo) interalie la sekvajn tendencojn:
- prefero de mallongaj vortoformoj - ekzemple spontana anstataŭ spontanea
- arkaikiĝo de vortoj (ekz.: pafilego) kaj paralela enuziĝo de novaj (ekz.: kanono)
- nuanciga pliriĉigo de la vortostoko, ekzemple al bleki (= produkti bestosonojn) aldoniĝis tuta listo de verboj por unuopaj bestospecioj
- evoluo de signifodiferenco de paralelaj formoj - ekz.: plaĝo = bordostrio speciale taŭga por bano kaj sunbruniĝo, plej ofte tiucele transformita de homoj; strando = origina, natureca , pli "sovaĝa" bordostrio
- uzo de k (en kelkaj kazoj h) anstataŭ pli frua ĥ, precipe post r.
- ~ ~ de -io anstataŭ -ujo en landnomoj
- pli ofta adverbigo - ekzemploj: lastatempe anst. en la lasta tempo, aviadile anst. per aviadilo, haste kaj laste anst. hastante kaj kiel la lasta
- evito de kompleksaj verboformoj
- uzo de afiksoj kiel memsignifaj vortoj - ekz.: ega, eta, emo, malo, iĝi, estro, estraro, ilo, ilaro, ejo, ismo
Proponoj pri reformoj de lingvaj detaloj, estas lastatempe ne malofte diskutataj en la novaĵgrupo soc.culture.esperanto; ekzemple enkonduko de nova triapersona ununombra pronomo sekse neŭtra (ri, ŝli) aŭ konsekvenca uzo de ĝi en tiu rolo.
( - ) Kvazaŭ-arĥaikaĵo, tre malofte uzata.
( - ) La seksindiferenta (neŭtra laŭ PIV difinebla kiel prezentanta neniun difinitan sekson) pronomo »ĝi« povas esti (laŭ la ekzemploj el la Fundamento de Esperanto) uzata por objektoj aŭ kiel senseksa triapersona pronomo por vivantaj kreaĵoj kiel homoj. Tamen ĝi plej ofte estas uzata nur por aĵo, besto aŭ infaneto.
( - ) Uzebla nur por la tria persono.
Parolantaro
La nombro de Esperanto-parolantoj estas nekonata. Nur eblas taksoj. La plej multaj varias inter 100 mil kaj 1,5 milionoj.
Kelkaj parolas eĉ pri pluraj milionoj, sed tiam supozeble temas pri ĉiuj homoj, kiuj iam informiĝis pri bazaj elementoj de la lingvo, eble eklernis ĝin, ankoraŭ rememoras kelkajn vortojn, sed fakte ne scipovas praktike utiligi la lingvon.
Se la kriterio estu tute flua altanivela lingvouzo, komparebla al denaska nivelo en aliaj lingvoj la taksoj eĉ reduktiĝas je unu aŭ kelkaj dekmiloj. (>pliaj informoj)
Inter la planlingvoj (ekzemple, Interlingvao kaj Loĵbano), Esperanto estas la plej uzata kaj la sola kun evoluintaj daŭraj aplikoj en preskaŭ ĉiuj vivosferoj. Interlingvao, la ĉefa konkuranto de Esperanto inter la planlingvoj, havas ĉirkaŭ mil parolantojn.
Movado
La ĉefa tutmonda Esperanto-organizaĵo estas la Universala Esperanto-Asocio. Ĝi jam de kelkaj jardekoj kunrilatas kun Unuiĝintaj Nacioj. Unesko (Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Edukado, Scienco kaj Kulturo) adoptis [http://e.euroscola.free.fr/unesko.htm du rezoluciojn] favorajn al Esperanto (1954 kaj 1985), per kiuj ĝi agnoskas la indajn atingaĵojn de Esperanto kaj instigas ĝian utiligon. Sed, malsimile al la latina en mezepoka Eŭropo kaj la angla en nia jarcento, bazo de lernejoj, universitatoj kaj lernolibroj mankas al Esperanto.
La plej fama simbolo de Esperanto estas la kvinpinta verda stelo, kiu simbolas la esperon (verdo estas koloro de espero) sur la kvin kontinentoj, kaj kiu ankaŭ ornamas la Esperantan flagon.
Kulturo
Esperanto havas literaturon, parte
originalan, parte tradukitan el naciaj lingvoj (kaj parte eĉ surretan). Bedaŭrinde, malmultas esperantaj verkoj tradukitaj al naciaj lingvoj, kaj do la ekstermovada publiko ne povas facile legi ilin. Ĝi ankaŭ havas
muzikon, gazetojn, organizojn, kaj dissendojn per radio en Esperanto.
Famaj aŭtoroj de verkoj en Esperanto
Ankaŭ vidu
Esperanto kaj internacia uzo por pagata laboro
?
Esperanto kaj firmaoj
- KAVA-PECH
Eksteraj ligoj
- [http://esperanto.net/ Multlingva Informcentro pri Esperanto] en 60 lingvoj
- [http://uea.org/dokumentoj/bibliografioj.html Terminaroj ĉe UEA]
- [http://www.geocities.com/origlit/lit/index.html Datumbazo de originalaj Esperanto-verkaĵoj kaj aŭtoroj], kun biografioj kaj bildoj
- [http://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/c/c3/Radiopolonia_20nov2004.OGG Intervjuo al ĉina esperantistino], kiu priskribas, kiel malfacila estas esperanto por ĉino (sondosiero).
- [http://it.groups.yahoo.com/group/ni_parolas_esperante Diskutgrupo "Ni parolas Esperante"]
Kritikoj
- [http://www.xibalba.demon.co.uk/jbr/ranto/ Esperantokritika paĝaro] (anglalingve)
- [http://www.rickharrison.com/language/bloated.html Ĉu la Esperanta vortaro estas tro vasta?] (anglalingve)
Kategorio:Planlingvoj
Kategorio:Esperantidoj
als:Esperanto
ja:エスペラント
ko:에스페란토
ms:Bahasa Esperanto
simple:Esperanto
th:ภาษาเอสปรานโต
zh-min-nan:Sè-kài-gí
Esperanto-kongresojEsperanto > Esperanta kulturo > Esperanto-renkontiĝo
----
Esperanto-renkontiĝo estas aranĝo, kie ĉiuj partoprenantoj
praktikas Esperanton.
Kongresoj:
- Universala Kongreso de Esperanto (UK aŭ UKE)
- Azia Kongreso de Esperanto (AKE)
- Tut-Amerika Kongreso Esperanta (TAKE)
- Kongreso de SAT
Naciaj:
- KEFO (Francio)
- Landa kongreso de la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko
Junularaj
- Bretona Bubado
- Esperanto ĉe Interreto
- Euroscola-en-Esperanto
- Festo en Francio
- Internacia Junulara Festivalo (IJF) en Italio
- Internacia Junulara Kongreso (IJK)
- Internacia Junulara Semajno (IJS) en Hungario
- Internacia Seminario (IS) en Germanio
- Junulara Esperantista Semajnfino (JES) en Usono
- Kafoklaĉa Internacia Somera Renkontiĝo (KISO)
- Komuna Seminario en Azio
- Memzorga Lagumado (MELA)
- Montkabana renkontiĝo (MKR)
- Okcidenta somera esperantista tendaro (OkSEJT)
- Pluezek
- PSKK en Flandrio - Belgio
- TEJO-Seminario
Familiaj aŭ Infanaj
- Internacia Festivalo (IF)
- Internacia Infana Kongreseto (IIK)
- Printempa Semajno Internacia (PSI) en Germanio
- Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj (REF)
- Berlina Arbara Renkontiĝo (BARO) en Germanio inter Hannover kaj Hameln
Kulturaj
- Internacia Literatura Forumo (ILF)
- Kultura Arta Festivalo de Esperanto (KAFE)
- Artaj Konfrontoj en Esperanto (ARKONES)
- Kultura Esperanto-Festivalo (KEF)
- Esperanto Lingvo Arta (EoLA)
- Mediteranea Konferenco de Esperantologio (MKE)
Kursoj
- Aŭstralia Esperanto-Somerkursaro
- Kultura Centro Esperantista (KCE)
- Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK)
- Transjara Kurskunveno de Esperanto (de la Esperanto-Propaganda Asocio de Oomoto)
Aliaj Okazaĵoj
- Kulturaj Monatfinoj de KCE
- Malferma Tago de la centra oficejo de UEA
- Internaciaj Renkontoj de Pluezek
Eksteraj Ligoj
- [http://www.uea.org/dokumentoj/kongresa_regularo.html Kongresa Regularo de UEA]
- [http://www.pobox.com/~jimhenry/esp/esma/planoj.htm Kongresa Manlibro de ELNA]
Renkontiĝo
Renkontiĝo
Renkontiĝo
Universala Kongreso de EsperantoEsperanto > Esperanta kulturo > Esperanto-Kongresoj > Universala Kongreso de Esperanto
----
Universala Kongreso de Esperanto (UK) estas, laŭ la Jarlibro de UEA, internacia manifestacio de la esperantistaro, organizata de UEA. Ĝi estas kulturfesto, tutmovada forumo, turisma festo kaj laborkunveno de la organoj de UEA.
UEA okazigas la Kongreson ĉiujare en malsama lando, provante respekti la geografian distribuon kaj organizajn fortojn de la movado.
Pri la loko de la kongreso decidas la Estraro de UEA. Gravan rolon ludas ankaŭ la Ĝenerala Direktoro de UEA, kiu subskribas la koncernajn dokumentojn, sed la ĉiutagan laboron pri la UK faras Konstanta Kongresa Sekretario, oficisto de UEA en Roterdamo. En la kongres-urbo mem agadas la Loka Kongresa Komitato.
La kongresoj estas similaj, sed kompreneble varias de jaro al jaro. En UK estas:
- klerigaj programeroj, kiel prelegoj kaj debatoj pri la Kongresa Temo, la Internacia Kongresa Universitato, kaj prelegoj pri la kongresa lando.
- distraj kaj artaj programeroj, kiel la nacia kaj internacia vesperoj, koncertoj, teatraj prezentoj, balo, kaj la Belartaj Konkursoj.
- organizaj kunsidoj, de la organoj de UEA, de fakaj asocioj de UEA, kaj de aliaj Esperantaj asocioj.
- Tagoj de la Libro, de la Lernejo, de la Paco.
- libroservo.
- prezentaĵoj de movadaj aktivaĵoj en ĉiuj sferoj de la vivo.
La UK celas esti revuo de la Esperanto-movado en ĝia tuta amplekso, kaj laŭeble diskonigi Esperanton al neesperantistoj.
Specialaj kasoj akceptas donacojn de kongresanoj kaj aliaj Esperantistoj. Donacoj, kiuj atingas la Centran Oficejon de UEA antaŭ la somero, estas rekonataj en la Kongresa Libro. La kasoj en 2001 estis Blindula (por helpi la blindulan Esperanto-movadon), Gepatra (por subvencii la Infanan Kongreseton, Tria Mondo (por subvencii partoprenon de triamondaj esperantistoj), kaj la Ĝenerala Kaso (por ĝenerale apogi la organizadon de la UK).
La kvindekjaran jubileon de la UK oni festis dum la 40-a UK 1955 en la itala Bolonjo, kiu komencis tiam urboĝemeliĝon kun Boulogne-sur-Mer.
En marto 2005 okazis kongreso en Boulogne-sur-Mer kiu rememorigis pri la 1-a UK 1905 cent jarojn antaŭe.
Listo de la ĝisnunaj kaj planitaj UK-oj
Eksteraj Ligiloj
[http://www.uea.org/kongresoj/index.html Informoj] de UEA pri la UK-oj
Literaturo
- Ziko Marcus SIKOSEK: Sed homoj kun homoj. Universalaj Kongresoj de Esperanto 1905-2005, UEA: Rotterdam 2005, 217 p.
Kategorio:Esperanto-movado -
SvislandoGeografio > Eŭropo > Svislando
----
right
right
germane Schweiz [ŝvajc]
france Suisse [sŭis]
itale Svizzera [ZVICcera]
romanĉe Svizra [ŜVICra]
svisgermane Schwyz [ŝvi:c]
Svislando aŭ Svisio estas lando en Centra Eŭropo, inter Ĵuraso kaj Alpoj. Germanio estas norda de Svislando, Italio estas suda, Francio estas okcidenta, Aŭstrio kaj Liĥtenŝtejno orienta.
- Landkodo: CH (mallongigo de "Confoederatio Helvetica", la latina nomo).
- E-nomo: Svisio, Svisujo, Svislando; Helvetio (historia); Svisa Konfederacio (oficiala).
- Oficiallingvaj nomoj: Schweizerische Eidgenossenschaft (de), Confédération Suisse (fr), Confederazione Svizzera (it), Confederaziun Svizra (rm), Confoederatio Helvetica (latine).
- Etimologio: landa malnova nomo estas Helvetio, kio devenas de helvetaj triboj.
- Areo: 41.300 kv.km.
- Politika sistemo: federacia parlamenta demokratio. La leĝdonan povon en Svislando posedas la Federacia Asembleo (germ. Bundesversammlung, fr. Assemblée Fédérale, it. Assemblea Federale). La asembleo konsistas el la Konsilio de la Ŝtatoj (Ständerat, Conseil des États, Consiglio degli Stati) (46 seĝoj) kaj la Nacia Konsilio (Nationalrat, Conseil National, Consiglio Nazionale) (200 seĝoj). La anojn de la Konsilio de la Ŝtatoj nomumas la kantonoj (duo po kantono, unu po duonkantono), la membroj de la Nacia Konsilio estas elektataj laŭproporcie de la tuta svisa popolo.
- Ŝtatestro: prezidanto Samuel SCHMID dum 2005.
- Ĉefurbo: Berno (301 mil).
- Urboj: Zuriko (840 mil), Ĝenevo (382 mil), Bazelo (363 mil), Laŭzano (260 mil).
- Administracia divido: 26 kantonoj. (Vd. sube.)
- Loĝantaro: 7.259 mil (2001), inter ili 61,5% germano-svisoj, 17,1% franco-svisoj, 6,4% italoj, 3,4% italo-svisoj, 2,5% germanoj.
- Ŝtatlingvo: germana (63,6%), franca (19,2%), itala (7,6%) kaj romanĉa (0,6%). Aliaj lingvoj: hispana (1,7%), portugala (1,4%), turka (0,9%), angla (0,9%). (1990)
- Kredantoj: katolikoj (44,1%), protestantoj (36,6%), nekredantoj (11,7%), islamanoj (4,5%), ortodoksuloj (1,2%), aliaj (1,9%). (2000)
- GNP: totala -305 mlrd $; pokapa - 40.630 $.
- Eksporto: maŝinindustria produktaĵo, kemiaĵoj, horloĝoj, nutraĵoj, ĉokolado.
- Monunuo: svisa franko (=100 centimoj).
- Organizoj: UNO (2002)
- Historio: en 1648 de Sankta Romia Imperio apartiĝis kelkaj kantonoj, kiuj kreis sendependan ŝtaton. En 1815 Svisio deklaris eternan neŭtralecon kaj partoprenis en neniaj militoj.
- Esperanto-movado
- Esperanto-movado | Apencelo Ekstera ( - ) (AR)
| Herisau |
49.300 |
germ. |
Appenzell-Innerrhoden | Apencelo Interna ( - ) (AI) |
Appenzell |
13.100 |
germ. |
Bazelo Kampara ( - ) (BL) |
Liestal |
225.800 |
germ. |
Bazelo Urba ( - ) (BS) |
Bazelo |
194.300 |
germ. |
| Berno (BE) |
Berno |
925.500 |
germ., fr. |
| Friburgo (FR) |
Friburgo |
194.700 |
fr., germ. |
| Ĝenevo (GE) |
Ĝenevo |
363.600 |
fr. |
| Glarus | Glaruso (GL) |
Glarus |
36.600 |
germ. |
| Grizono (GR) |
Chur |
166.500 |
germ., rom., it. |
| Ĵuraso (JU) |
Delémont |
64.700 |
fr. |
| Lucerno (LU) |
Lucerno |
306.100 |
germ. |
| Neuchâtel | Neŭŝatelo (NE) |
Neuchâtel |
156.200 |
fr. |
Nidwalden | Nidvaldo ( - ) (NW) |
Stans |
31.000 |
germ. |
Obwalden | Obvaldo ( - ) (OW) |
Sarnen |
27.600 |
germ. |
| St. Gallen | Sankt-Galo (SG) |
St. Gallen |
403.900 |
germ. |
| Ŝafhaŭzo (SH) |
Ŝafhaŭzo |
69.800 |
germ. |
| Schwyz | Ŝvico (SZ) |
Schwyz |
103.400 |
germ. |
| Solothurn | Soloturno (SO) |
Solothurn |
219.500 |
germ. |
| Thurgau | Turgovio (TG) |
Frauenfeld |
192.400 |
germ. |
| Tiĉino (TI) |
Bellinzona |
277.200 |
it. |
| Uri | Urio (UR) |
Altdorf |
33.500 |
germ. |
| Valezo (VS) |
Sion/Sitten |
232.600 |
fr., germ. |
| Vaud | Vaŭdo (VD) |
Laŭzano |
550.300 |
fr. |
| Zug | Cugo (ZG) |
Zug |
827.840 |
germ. |
| Zuriko (ZH) |
Zuriko |
1.131.500 |
germ. |
|
- = duonkantonoj: duonkantonoj Ausserrhoden kaj Innerrhoden estigas kantonon Appenzell, Bazelo Kampara kaj Bazelo Urba formas kantonon Bazelo, Nidwalden kaj Obwalden formas Unterwalden. |
-
als:Schweiz
ja:スイス
ko:스위스
ms:Switzerland
simple:Switzerland
th:ประเทศสวิตเซอร์แลนด์
zh-min-nan:Sūi-se
Lingva KomitatoEsperanto > Lingvaj institutoj > Lingva Komitato
----
La Lingva Komitato, fondita dum la Unua Universala Kongreso en Bulonjo-sur-Maro en 1905, estis sendependa lingva institucio, kies tasko estas konservi kaj protekti la fundamentajn principojn de la lingvo Esperanto kaj kontroli ĝian evoluon. Ĝi estas la antaŭulo de la Akademio de Esperanto. Ĝin prezidis Emile BOIRAC.
Ĝi havis "superan Komisionon" nomatan "Akademio". En 1948, kadre de ĝenerala reorganizado, la Lingva Komitato kaj ties Akademio estis kunfanditaj, kaj ricevis la nomon "Akademio de Esperanto".
(kompletigenda)
Edmond PRIVATLiteraturo > Esperantlingva Literaturo > Edmond PRIVAT < Svisa esperantisto < Gravaj esperantistoj
----
Edmond PRIVAT (1889 - 1962) estis franclingva sviso, doktoro pri historio, universitata profesoro, verkisto, ĵurnalisto kaj movada aktivulo el Svislando. Esperanton li eklernis en 1903. Lia verkaro konsistas el originalaj dramoj, poemoj, rakontoj, lernolibroj kaj libroj pri la Esperanto-movado.
Privat lernis Esperanton komune kun sia samlernejano Hector HODLER en 1903.
Komitatano (unue "vickomitatano") de UEA ekde 1912, de 1920 ĝis 1934 li estis ĉefredaktoro (longtempe kun la titolo "gvidanto") de la oficiala organo, la revuo Esperanto. De 1924 ĝis 1928 li estis samtempe prezidanto de UEA, sed rezignis post skandalo kiun li eliris tamen kiel senkulpulo. Privat antaŭenigis la internacian Esperanto-organizon en kaj ekster UEA.
Per siaj verkoj Historio de la lingvo Esperanto [duvoluma] kaj Vivo de Zamenhof li fariĝis unu el la plej gravaj historiistoj de Esperanto.
Li verkis filologian studon Esprimo de sentoj en Esperanto, estas aŭtoro de Ginevra kaj de poemaro Tra l' silento. Ankaŭ li aktivis sur pedagogia kampo kiel aŭtoro de populara legolibro Karlo kaj bonega Kursa lernolibro. Al Gandhi kaj Nehru ligis lin ne nur admiro sed ankaŭ persona amikeco.
Dum la jaroj 1923-1926 Privat estis honora konsilanto kaj vicdelegito de Irano ĉe tiama Ligo de Nacioj. Li prezentis Esperanton krom al la tiama Ligo de Nacioj ankaŭ al Internacia Labor-Oficejo kaj al Universala Telegrafa Unuiĝo. Li estis brila organizanto, aranĝis plurajn internaciajn konferencojn, kiel pri instruado de Esperanto en Ĝenevo (1922), Komercan kaj Turisman Konferencon en Venecio (1923), Internacian Radio-Konferencon en Ĝenovo (1924), Konferencon de Komerco kaj Industrio en Parizo (1925), Konferencon Paco per lernejo en Prago (1927), kie Esperanto estis sola oficiala traduklingvo. Aparteninte al la plej elokventaj oratoroj li ricevis post morto de Zamenhof oficon fari ĉiujare la tradician kongresan paroladon ĉe la solena inaŭgura kunveno.
Edmond Privat, kvankam ĵurnalisto por socialisma gazeto "la sentinelo" ne aliĝis al SAT .-la organizo por progresemeuloj.
En la jaro 1932 li skribis franclingve en "La sentinelo" pri la tragika pereo de 12 laboristoj en urbo Ĝenevo okaze de kontraŭfaŝista manifestacio. La laboristaro ne falu en kaptilon de perforto, ne eblas kontraŭbatili perforton per perforto.
Prezidantoj de UEA
Famaj Verkoj:
- Karlo (legolibro, 1909)
- Ĉe l' koro de Europo (broŝuro, 1909)
- Vivanta lingvo de vivanta popolo (1910)
- Pri esperanta literaturo (1912)
- Tra l' silento (originalaj poemoj, 1912)
- Ginevra (originala versa dramo-legendo, 1913)
- Kursa lernolibro (1913)
- Historio de la lingvo Esperanto (du volumoj, 1912, 1927)
- Vivo de Zamenhof (1920)
- Esprimo de sentoj en Esperanto (1931) filologia studo
- Interpopola konduto (filozofio, 1934) psikologia studo de internaciaj problemoj.
- Federala sperto (1958)
- Junaĝa verkaro (1960) (kiu entenus la poemaron Tra l' silento)
- Aventuroj de pioniro (1963) amuzaj rakontoj pri gravaj renkontiĝoj kaj eventoj
- Vivo de Gandhi (1967)
- Du paroladoj
Rete legeblaj verkoj:
[http://members.tripod.com/~booton/karlo/karlo.htm Karlo]
[http://homepage.mac.com/inko06/099-6.pdf Esprimo de sentoj en Esperanto]
[http://homepage.mac.com/inko08/127-5.pdf Vivo de Zamenhof]
Ekstera ligo
[http://ttt.esperanto.org/Ondo/H-privat.htm Privat kaj Lanti] artikolo de Georges LAGRANGE en La Ondo de Esperanto
Kion skribis Enciklopedio de Esperanto 1933-34
EdE-P
Edmond PRIVAT (priva), franclingva sviso, d-ro pri historio, docento ĉe la Ĝeneva Univ., verkisto, kunlaboranto de naciaj gazetoj. Nask. 17 aŭg. 1889 en Genève jam dum la infanjaroj li lernis E-n, en 1903 fondis kun Hodler la gazeton Juna E-isto. En 1905, kiel 16 jara junulo partoprenis la unuan kongreson en Boulogne sur Mer, kien li piede pilgrimis kaj kie kun matura elokventeco parolis, P. en la Pariza universitato studis lingvosciencon kaj historion kaj meritas specialan atenton liaj libroj franclingvaj pri Historio kaj Psikologio de Popoloj. P. prezidis int. komitatojn kaj konferencojn por la liberigo de subpremitaj nacioj. Dum 1922-26 honora konsilanto kaj vicdelegito de Persujo. Pioniro de la popolklerigo kaj de la kooperativa sistemo en Svislando. Tiu meritplena vivo estas organisme traplektita de E rilatoj. En 1907-08 faris longajn propagandvojaĝojn tra Usono, Anglujo kaj Francujo, en 1911 en Ruslando kaj Mez-Eŭropo. De 1920 ĝis 1934 li redaktis Esperanton, kie konstante aperis liaj klarvidaj, elegantstilaj artikoloj. De 1921-1928 li reorganizis kaj gvidis la int. movadon. En 1923 prez. de ICK, 1925 prez. de UEA, prez. de Svisa Societo E. Lia propagandista agado distingiĝas per la absoluta seriozeco kaj kompetenteco. Li prezentis E-n al Ligo de Nacioj al la Int. Laboroficejo kaj Univ. Telegrafa Unuiĝo, aranĝis int. konferencojn teknikajn en E (Edukistoj - Genève 1922, komercistoj - Venezia 1923, Radio - Genève 1924, Paco per lernejoj - Praha 1927, Unua Somera Universitato, Genève 1926.) Kiel oratoro estas unu el la plej eminentaj, klara kristale pura elparolo kaj komprenebla logika facila pensperado. Ankaŭ lia pedagogia agado meritas laŭdon. En 1908 aperis liaj „E at a glance“ kaj en la sama jaro „E in 50 lessons“, en 1910 „Karlo“, kiu ankaŭ nun estas populara legolibro En 1911 aperis la same populara rektmetoda kaj bonega „Kursa Lernolibro“ kaj ĉe tiu fako ni mencias lian E lingvistan ĉefverkon „Esprimo de Sentoj en E“. Pli science, pli klare kaj pli ĝueble oni ne povas pritrakti teoriajn problemojn, kiel ili aperas en la prezentado de P. en tiu ĉi libreto. Li estas la plej grava historiisto de la juna E movado. El lia „Historio de E“ (U nua Parto 1911, Dua Parto 1927) , kaj el la „Vivo de Z“ (1920) ni havas la plej detalan kaj samtempe poezian rakonton de historio de E. Krom tiuj aperis lia traktaĵo „Pri E literaturo“ (1911), verketo kun la samaj kvalitoj. La talento de Privat produktis ankaŭ beletristajn verkojn, la versan dramo-legendon „Ginevra“ (1913), kaj „Tra l' Silento“, en ili mildvoĉa, delikatsenta poeto prezentas sin. Liaj ĉiuspecaj verkoj respegulas el stila vidpunkto kristalan, puritanan klarecon, elegantecon kaj en la historiaj kaj beletristaj verkoj tiu stilo atingas la plej altajn regionojn de la E literaturo. Ĉu la stilo, ĉu la diritaĵoj sentigas al ni, ke la verkisto de sia juneco vivas en la E-ista vivo, lia individuo estas ne disigebla de la E-ista agado kaj tiu sento kaj kredo - logika kredo de klerulo - floras en liaj verkoj sub la literoj, kiuj neniam estas mortintaj aĵoj por P. Kion ajn li verkas, la frazoj vivas, ni rekonas ĉiujn kolorojn de la vera vivo. Kaj lia verkista agado jam en frua epoko de la E movado influis la junan generacion por liberiĝi de la paper-odora, seka literatura tendenco. Kaj ankaŭ sur aliaj kampoj same favore li influis siajn kunlaborantojn kaj la E-istaron.
Ferencz SZILÁGYI.
Privat Edmond Privat Edmond
Privat Edmond Privat Edmond
Kategorio:Enciklopedio de Esperanto P
Friedrich SCHILLERLiteraturo > Germanlingva Literaturo > Friedrich SCHILLER < Germana Lingvo
----
La germana poeto, dramisto kaj historiisto Johann Christoph Friedrich Schiller [johan kristof fridriĥ ŝiler], laŭ la Fundamento (vd. FG, 16-a regulo) Ŝillero aŭ Ŝiller', naskiĝis je la 10-a de novembro 1759 en Marbach, kiel filo de kuracisto servanta por la virtemberga duko Herzog Karl Eugen. Tiu duko ankaŭ decidis pri la estonto de la juna Schiller: Anstataŭ laŭdezire fariĝi teologo, li studu juron kaj medicinon. En 1780 Schiller ricevis postenon kiel regimenta kuracisto en Stutgarto.
Jam kiel lernanto Schiller verkis poemojn kaj dramojn; lia unua - anonime eldonita - dramo Die Räuber neatendite fariĝis tiel sukcesa, ke en 1782 li decidis forlasi Virtembergon kaj dediĉi sin plene al la verkado. Dum la sekvaj jaroj li suferis de sanecaj kaj financaj problemoj. En 1789 li (instigite de Goethe), kiun li ekkonis en 1788, fariĝis profesoro en la universitato de Jena, unu jaron poste li edziĝis kaj en 1799 li transloĝiĝis al Weimar, por esti pli proksima al sia amiko Goethe. Friedrich von Schiller, kiu en 1802 gajnis la nobeltitolon von, mortis je la 9-a de majo 1805 en Weimar.
Listo de dramoj
- Die Räuber (1781)
- Kabale und Liebe (1784)
- Die Verschwörung des Fiesco zu Genua (1784)
- Don Carlos, Infant von Spanien (1787)
- Wallenstein (1800)
- Maria Stuart (1800)
- Die Jungfrau von Orleans (1801)
- Wilhelm Tell (1804)
Listo de poemoj
- Ode an die Freude (1785)
- Der Taucher (1797)
- Der Handschuh (1797)
- Die Kraniche des Ibykus (1797)
- Die Bürgschaft (1799)
- Das Lied von der Glocke (1799)
Al la ĝojo ; La ganto . - En: Tutmonda sonoro / Hrsg.: Kalocsay, Kálmán ; p.380 - 385,
vol. 2
Originaloj: Ode an die Freude ; Der Handschuh
Wilhelm Tell : kvinakta dramo / Laŭ la versmetro de la germana
originalo esperantigita de L. E. Meier. - Basel: Svisa Esperanta Societo,
1906. - 150 p. : ilustr.
La rabistoj : dramo en kvin aktoj / Frederiko Schiller. El germana lingvo
trad. L. L. Zamenhof. - Paris: Hachette, 1908. - 144 p. - (Esperanto : Verkaro de Do Zamenhof)
Originalo: Die Räuber
Kanto pri la sonorilo. - Charlottenburg, 1913. - [1] folio, [6] p.
Originalo: Das Lied von der Glocke
Poeziaĵoj de Frideriko Schiller / trad. de kolonelo Zwach. - Wien:
Knepler, 1913. - 32 p. - (Nova Biblioteko Esperanto ; 1)
Poeziaĵoj de Frideriko Schiller / trad. de kolonelo Zwach, kun aldono de
unu originala poemo. - 2. eld. - Wien: Wallishauser, [1928]. - 31 p. - (Nova Biblioteko Esperanto ; 1)
La rabistoj : dramo en kvin aktoj / El germana lingvo
trad. L. L. Zamenhof. - 2. eld. - Paris: Esperantista Centra Librejo, 1928.
144 p. - (Esperanto : Verkaro de Do Zamenhof)
Originalo: Die Räuber
La viziulo : el la memorskribaĵoj de la grafo O / Esperantigis Karl CRON. - [Wien, 1930]. - [114] folioj
Originalo: Der Geisterseher
Don Carlos, Infanto de Hispanujo : drameca poemo / Esperantigis Karl Cron. - Wien: Cron, 1931. - [136] folioj, folioj [72] -
[144]
Originalo: Don Carlos, Infant von Spanien
La konspiro de Fiesco en Genova : tragedio respublikana / Esperantigis Karl Cron. - [Wien, 1931]. - [118] folioj
Originalo: Die Verschwörung des Fiesco zu Genua
La nevo kiel onklo : komedio en tri aktoj / Trad. de Charles STEWART. - Paris: Hachette, [s.j.]. - 53 p.
Originalo: Der Neffe als Onkel
Eksteraj ligoj
Pluraj versioj de la "Himno al ĝojo" legeblas en "Literaturo en Esperanto":
[http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Revuoj/np/np5802/schiller.html fare de Kalocsay]
ja:フリードリヒ・フォン・シラー
Kito RyuThe Kito-ryū school of jujutsu is a koryu martial art whose syllabus comprises of atemi-waza (striking techniques), nage-waza (throwing techniques), kansetsu-waza (joint locking techniques) and shime-waza (choking techniques). Many of these techniques are usually performed while in full armor.
Jigaro Kano trained in Kito-ryū, and he derived some of the principles that were to form the basis of modern judo from this style. Especially judo's Koshiki-no-kata is based on Kito-ryū.
External link
- http://www.judoinfo.com/kitoryu.htm
Category:Jujutsu
Category:Koryu bujutsu
doda narty szwajcaria gry sportowe tuszcze Conspiracy
|
| | |