Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
9-a De Novembro

9-a de novembro

---- Historio > Tagoj > la 9-a de novembro ---- La 9-a de novembro estas la 313-a tago de la jaro (la 314-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 52 tagoj restas. Je la 9-a de novembro okazis, interalie:

Eventoj


- 1919 : Germanio: Eko de la unua Germana demokratia ŝtato
- 1923 : Puĉo de Adolf Hitler kontraŭ la germana registaro fiaskas
- 1938 : Kristallnacht (pogromo) okazis en Germanio, Aŭstrio kaj aliaj regionoj regataj de la Nazio-Partio
- 1989 : La falo de la Berlina muro en GDR (orienta Germanio)

Naskiĝoj


- 1818 : Ivan TURGENEV, Rusio
- 1866 : Nikolaj Aleksandroviĉ KAZI-GIREJ
- 1905 : Erika MANN, Germanio
- 1928 : Anne SEXTON
- 1929 : KERTÉSZ Imre

Mortoj


- 1991 : Yves MONTAND

Specialaj tagoj kaj festoj

---- Vidu ankaŭ :
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- 8-a de novembro | 10-a de novembro
- 9-a de oktobro | 9-a de decembro
- januaro | februaro | marto | aprilo | majo | junio | julio | aŭgusto | septembro | oktobro | novembro | decembro
- Historio - Tagoj. ja:11月9日 ko:11월 9일 simple:November 9 th:9 พฤศจิกายน

Historio

La historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio. (NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.) ---- :Historio de Scienco kaj Teknologio

Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)

:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj

Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj

: datadmetodoj - arĥivoj

Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj

:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -

Bataloj Famaj

Civilizoj

:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro

Dinastioj

vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)

Historio de kontinentoj


- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo

Kalendaroj

:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro

Imperioj

Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj) :Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio

Mapoj

:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500] Vidu ankaŭ: Geografio Diaoyu-Insularo De Ĉinio

Militoj

vidu la Listo de militoj

Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj

Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj

Okazintaĵoj

:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto

Regionoj

:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp

Rolantoj

:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj

Tempordigo: Famaj aŭ klasikaj epokoj:
- Inter-du-milita epoko (Eŭropo, 20 jarcento)
- "Jarcento de Ludoviko la 14-a (Francio 17-a jarcento)
- Mezepoko
- Renesanco (Eŭropo 15-a jarcento -Italio - aŭ 16-a jarcento - aliaj landoj)

Historio enklasigata laŭ dato


- Jarcentoj
  - 19-a jarcento
  - 20-a jarcento
  - 21-a jarcento
  - ...
- Tagoj
  - januaro
    - 1, 2, 3, ... Komparu kun:

arkeologio, analo... fiu-vro:Aolugu ja:歴史 ko:역사 ms:Sejarah simple:History th:ประวัติศาสตร์ zh-min-nan:Le̍k-sú

Gregoria kalendaro

Gregoria kalendaro estas la ĉefa kalendaro de la Okcidento kaj tutmonda komerco. Ĝi estas reformo de la antikva julia kalendaro de Julio Cezaro. La gregoria kalendaro estas suna kalendaro: ĝi precize sekvas la sunon (jarojn) sed ne la lunon. Kvankam la monatoj historie devenas de luna periodo, la monatoj komenciĝas kun la nova luno nur tute hazarde. Kontraste, la islama sekvas la lunon, ne la sunon, kaj la hebrea kalendaro la sunon kaj la lunon. Monatoj: la kalendaro havas 12 monatojn:
- januaro - 31 tagoj
- februaro - 28 aŭ 29 tagoj
- marto - 31 tagoj
- aprilo - 30 tagoj
- majo - 31 tagoj
- junio - 30 tagoj
- julio - 31 tagoj
- aŭgusto - 31 tagoj
- septembro - 30 tagoj
- oktobro - 31 tagoj
- novembro - 30 tagoj
- decembro - 31 tagoj La kalendaro sekvas la sunon, ne la lunon, tiel ke la komenco de printempo estas fiksita je la 21-a de marto. Februaro kutime havas 28 tagojn, sed en la superjaro -- la kvara jaro kaj kvara jarcenta jaro -- februaro havas 29 tagojn. Do, en la jaroj 1992, 1996, 2000 kaj 1600, ĝi havis 29 tagojn, sed en la jaroj 1993, 1994, 1900 kaj 1700, ĝi havis 28 tagojn. En la julia kalendaro, kontraste, februaro havis 29 tagojn en la jaroj 1900 kaj 1700. Pro tio, la gregoria jaro havas 365,2425 suntagojn, dum la julia havas 365,2500. La suna jaro mem estas 365,24219878 suntagoj. La gregoria jaro estas 25,96 sekundoj tro longa (kio fariĝos unu tago post 3320 jaroj). Semajno: aldone al la cikloj de monatoj kaj jaroj, estas la ciklo de la semajnoj. La semajno havas sep tagojn:
- dimanĉo
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato La 1-a de januaro 2000 estis sabato. Dimanĉo kaj sabato estas la "semajnfino", kutime tagoj de ripozo en la Okcidento. Sabato estas la tradicia juda tago de ripozo kaj dimanĉo la tradicia kristana tago de ripozo. Jaroj: la nombro de la jaro estas laŭ la kristana erao. Pro kuniĝo de semajna kaj superjara cikloj en la kalendaro estadas 14 tipoj de jaroj:
- Normalaj jaroj komenciĝantaj je :
  - lundo
  - mardo
  - merkredo
  - ĵaŭdo
  - vendredo
  - sabato
  - dimanĉo
- Supejaroj komenciĝantaj je :
  - lundo
  - mardo
  - merkredo
  - ĵaŭdo
  - vendredo
  - sabato
  - dimanĉo Tagoj: la tago komenciĝas je meznokto kaj havas 24 egalajn horojn. ... Reformo: Aprobo de Julia kalendaro siatempe estis grava antaŭenpaŝo, sed ĝi ankaŭ havis malgrandan malprecizecon: suna jaro kompare al Julia jaro estis mallonga je 11 minutoj kaj 14 sekundoj. Dum jaroj tiu ĉi diferenco fariĝis tagoegala kaj kaŭzis malprecizecojn. En la fino de 14-a jarcento diferenco pligrandiĝis tiomgrade ke printempa tagegaleco anstataŭ 21 de marto trafis al 11 de marto. Do Pasko, ferio printempa, iafoje okazis en la vintro! Papo Gregorio la 13-a decidis korekti la eraron. Li invitis specialan komisionon kaj tagokalkulo antaŭenigis je 10 tagoj. Por ke en estonto similaj eraroj ne okazu, ili decidis en ĉiuj kvarcentjaroj forĵeti tri tagojn, sekve kvanto de superjaroj fariĝis malpli je 3, ol en Julia kalendaro. Tio estis la solvo de Aloysius LILIUS en 1580. La fakta bazo estis la kalkulo de Koperniko pri la longeco de la jaro. En 1530, Koperniko esploris la kalkuladon de Ptolemeo en 139 kaj al-Battani en 882 kaj kalkulis la jaron por si mem kaj eldonis la nombron 365,2425, kiu fariĝis la longeco de la jaro en la gregoria kalendaro. Ĉi tiu nova kalendaro nomiĝis Gregoria aŭ jarkalkulo laŭ nova stilo kaj Julia kalendaro estis nomita jarkalkulo laŭ malnova stilo. En 1582 jaro, kiam Gregoria kalendaro estis enkondukita, diferenco inter du stiloj estis 10 tagoj, en 1900 ĝi atingis 13 tagojn. En venontaj jaroj ĝi pligrandiĝos plu. Gregoria kalendaro estis aprobita en diversaj landoj en malsamaj tempoj:
- 1582 - Hispanio, Italio, Pollando, Portugalio, Francio, Luksemburgio, katolika Nederlando
- 1583 - Bavario, Tirolo
- 1583-1585 - Katolika Germanio kaj Svislando
- 1584 - Aŭstrio, Ĉeĥio
- 1587 - Hungario
- 1590 - Transilvanio
- 1610 - Prusio
- 1700 - Danio, Norvegio, kaj la protestantaj regionoj de Germanio, Nederlando kaj Svislando (escepte de Sankt Gallen)
- 1724 - la svisa kantono Sankt Gallen
- 1752 - Anglio kaj kolonioj (ekz, la nuna Usono)
- 1753 - Svedio, Finnlando, Japanio
- 1911 - Ĉinio
- 1912 - Albanio
- 1915 - Litovio
- 1916 - Bulgario
- 1918 - Rusio, Estonio
- 1919 - Rumanio, Serbio
- 1924 - Grekio
- 1926 - Turkio
- 1928 - Egipto En 1582, laŭ la papo, la tago post la 4-a de oktobro (la fina tago de la julia kalendaro) estis la 15-a de oktobro (la unua tago de la nova gregoria kalendaro). Ĝenerale, katolikaj landoj plejparte aprobis la kalendaron dum 1582-90, protestantaj landoj dum 1700-53 kaj aliaj landoj dum 1911-28. ---- ::Tridek tagoj en septembro, ::april', junio, kaj novembro; ::Ĉiuj kromaj de la kalendar' ::Tridek-unu havas, krom februar', ::Kun dudek-ok, tri jarojn el kvar, ::Sed dudek-naŭ en superjar'. ::: - Tradicia angla poemo; elangliĝis Mateo McLAUCHLIN ---- Vidu ankaŭ: Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Kalendaro > Gregoria Kalendaro kategorio:Kalendaro als:Gregorianischer Kalender ja:グレゴリオ暦 ko:그레고리력 ms:Kalendar Gregory simple:Gregorian calendar th:ปฏิทินเกรกอเรียน

Germanio

Geografio > Eŭropo > Germanio ---- La Federacia Respubliko Germanio (germane Bundesrepublik Deutschland ) estas demokrata federacia ŝtato meze de Eŭropo, kiu apartenas al la Eŭropa Unio. Ĝiaj najbaraj landoj estas Pollando, Ĉeĥio, Aŭstrio, Svisio, Francio, Luksemburgio, Belgio, Nederlando kaj Danio.

Geografio

Politika subdivido (federaciaj landoj

Badenio-Vurtembergo, Bavario, Berlino, Brandenburgio, Bremeno, Hamburgo, Hesio, Malsupra Saksio, Meklenburgo-Antaŭpomerio, Nord-Rejno-Vestfalio, Rejnlando-Palatinato, Saksio, Saksio-Anhalto, Sarlando, Ŝlesvigo-Holstinio kaj Turingio La regionaj ŝtatoj estas nomataj en Germanio federaciaj landoj ('Land' aŭ 'Bundesland', pl. 'Länder'). Ili estas teorie ŝtatkarakteraj politikaj unuoj. Ano de federacia lando estas ĉiu enloĝanto kiu havas tie sian oficialan loĝejon minimume ekde tri monatoj. La limoj de regiona ŝtato estas ŝanĝeblaj nur per plebiscito de la koncernaj enloĝantoj. Inter Federacio kaj regionaj ŝtatoj ekzistas divido de la taskoj. Ekzemple, nur la Federacio okupiĝas pri eksteraj rilatoj, defendo, valuto kaj mezuroj, kaj nur la regionaj ŝtatoj okupiĝas pri lernejoj. Multaj taskoj tamen estas komuna agadkampo de ambaŭ. La regionaj ŝtatoj estas reprezentataj en speciala germana organo, la Federacia Konsilio ('Bundesrat'), kiu havas certajn veto-rajtojn rilate al federaciaj leĝoj. Ĉar laŭ la germana konstitucio ĉiuj germanoj devas havi proksimume samajn vivkondiĉojn en la tuta lando, Germanio estas tre unuecisma federacia ŝtato (kompare ekzemple al Usono). Germana regiona ŝtato havas propran ĉefministron, registaron kaj parlamenton, sed ankaŭ konstitucion, flagon kaj ofte ankaŭ himnon.

Montaroj

Interalie: Alpoj, Elba Grejsmontaro, Ercmontaro, Luzacia Montaro, Harco La pli alta monto estas la Zugspitze (2962 m, en la Alpoj).

Riveroj

Interalie: Danubo, Elbo (rivero), Mulde, Odro, Rejno, Saale Pli > Listo de riveroj en Germanio

Lagoj

Interalie: Konstanca Lago, Müritz

Insuloj

Interalie: Rügen, Usedom, Fehmarn, Sylt, Helgoland, Föhr, Nordstrand, Pellworm

Historio

La etnogenezo, la estiĝo de la germana popolo, estis longdaŭra procezo. Post la disigo de latinidalingva okcidento kaj ĝermanlingva oriento, la orientfrankona regno fariĝis la lulilo de posta Germanio. Legu pli > Historio de Germanio

Politiko

Vidu ankaŭ: konstitucio (Germanio) La Federacia Respubliko estas federacia ŝtato laŭ popola suvereno. Centra organo estas la unuĉambra parlamento ('Bundestag'), elektita laŭ personigita proporcia baloto de la germanoj. La parlamento elektas interalie la ĉefministron (Kanceliero) kaj la superajn juĝistojn; la ĉefa laboro estas decidi pri la federaciaj leĝoj (kaj la ŝtata budĝeto). Oficperiodo estas kvar jaroj. Krom la parlamento ekzistas la Federacia Konsilio (FK, "Bundesrat"), kiu estas propra organo (ne konsiderata kiel parto de la parlamento) kaj daŭrigas la federaciisman tradicion de la 'Reichstag' antaŭ 1806. La FK konsistas el reprezentantoj de la regionaj subŝtatoj kaj kundecidas pri la federaciaj leĝoj (se ili tuŝas la interesojn de la regionaj subŝtatoj). Kiel dirite, la parlamento elektas nur la Federacian Kancelieron ('Bundeskanzler') laŭ propono de la Federacia Prezidento. La Kanceliero mem proponas al la Federacia Prezidento la ministrojn. Estas iom specialaj la reguloj rilate al elekto kaj malelekto de Kanceliero; plej gravas, ke la parlamento povas forelekti ĉefministron nur, se ĝi samtempe elektas novan. La plej alta reprezentanto estas la Federacia Prezidanto, elektita de speciala organo nomata Federacia Asembleo. Tiu organo kunvenas nur por elekti Fed. Prezidanton, normale do ĉiun kvinan jaron. Ĝi konsistas el ĉiuj anoj de la (federacia) parlamento kaj same granda nombro de homoj elektitaj de la parlamentoj de la regionaj ŝtatoj. Kvankam la Federacia Prezidanto havas ĉefe nur reprezentajn taskojn, restas certaj kompetentecoj specialaj por krizaj kazoj. Kutime Germanio estas regata de koalicio el du partioj, unu granda, unu malgranda. Tiuj du partioj havas la (absolutan) plimulton en la parlamento kaj komune formas la registaron. La du grandaj partioj estas la Kristandemokrata Unio (CDU) (en Bavario: Kristansociala Unio) kaj la Socialdemokrata Partio (SPD). Krome en la nuna parlamento (elektita lastfoje en 2005) sidas la frakcio de la verduloj ('Bündnis 90 / Die Grünen'), de la liberaluloj (FDP) kaj de la "Maldekstra Partio", kiu antaŭe nomiĝis PDS ("partio por demokrata socialismo").

Esperanto en Germanio

Ĉefartikoloj: Esperanto en Germanio, Historio de Esperanto en Germanio En nuna Germanio la neŭtrala movado estas organizita en Germana Esperanto-Asocio, fondita en 1906 kaj aliĝinta al UEA en 1955.

vidu ankaŭ


- Listo de urboj de Germanio
- Landnomoj

Ekstera ligilo


- [http://www.stadtpanoramen.de/ StadtPanoramen] - Panoramaj vidoj de urboj de Germanio Kategorio:Germanio als:Deutschland fiu-vro:S'aksamaa ja:ドイツ ko:독일 ms:Jerman roa-rup:Ghirmânii simple:Germany th:สหพันธ์สาธารณรัฐเยอรมนี zh-min-nan:Tek-kok


HITLER

Adolf HITLER (20-a de aprilo, 188930-a de aprilo, 1945) estis „gvidanto kaj kanceliero de la tria regno“ en la jaroj 19331945 kaj arkitekto de nazia reĝimo fondita je filozofio de rasa supereco kaj genocido. Kiel tia li portis ĉefan kulpon pro eksplodigo de la dua mondmilito kaj pro morto de milionoj da homoj en batalkampoj kaj en pereigtendaroj.

Hitler junaĝe

La homo, kiu gvidis vicon da malhelaj tagoj al Germanio kaj ankaŭ al granda parto de Eŭropo kaj antaŭ kiu en teruro tremis la tuta mondo, estiĝis el malgajaj rilatoj. Li naskiĝis la 20-an de aprilo de 1889 en supraaŭstria Branau am Inn, malgraŭ ke li konsideris sian ĝustan hejmo-urbon ĉiam Linzon, kie li pli malfrue elkreskis. Lia patro estis malpli supera oficisto Alois HITLER, eksteredzeca filo de malriĉa servistino. (Ĝis la jaro 1876, kiam li transprenis la familian nomon post la duonpatro, li uzis junulinan familian nomon de la patrino – Schicklgruber.) Alois HITLER estis tirana patro kaj li ne havis grandan komprenon por „revema“ karaktero de la filo. Lia filo estis pleje malbona studento. En la jaro 1905 li forlasis gimnazion sen abiturientdiplomo. Li volis fariĝi pentristo, sed pentraĵoj kaj akvareloj, kiujn li prezentis dum akcept-ekzamenoj en Viena Akademio de Belartoj, atestis pri manko de talento kaj gvidis dufoje al lia rifuzo. Post la morto de la amata patrino (patro Alois mortis jam pli baldaŭ) Adolf Hitler transloĝiĝis en Vienon por daŭre, esperante ke li vivtenos sin ĉi tie kiel artisto. En la jaroj 19071913 li mizere vagabondis kiel pentristo de afiŝoj, bildkartoj kaj similaj „artaĵoj“. Li trafalis sin en absolutan apation kaj certan direkton al liaj ideoj donis nur fortiĝanta rasa malamo kaj malamikeco celita precipe kontraŭ judoj, en kiu li komencis vidi danĝeron por ĝermana (aŭ „arija“) raso. En la jaro 1913 Hitler transloĝiĝis ĝis Munkeno, eble por ke li en Aŭstrio-Hungario evitu rekrutigon. En la jaro 1914 li tamen devis reveni kaj subiĝi al esploro ĉe armea kuracisto, kiu konstatis lin kiel maltaŭga de la deĵoro. Spite al tio post eksplodo de la unua mondmilito Hitler propravole aniĝis al la 16-a rezervista regimento de bavaria infanterio. La militservo farigis el la nesignifa junulo fanatikan militariston kaj nacionaliston. Hitler militservis kiel mesaĝisto, li avancis je kaporalo kaj li estis kvarfoje ordenita, lastfoje la 4-an de aŭgusto de 1918 per Fera kruco de la 1-a klaso. Jam en oktobro de 1916 li suferis gravan vundon kaj fine de la milito trafis lin toksiga gaso. La armeo evidente fariĝis lia hejmo: li restis en ĝi eĉ post kapitulaco de Germanio deĵorante ĝis aprilo de 1920. Jam kiel armea politika agento en aŭgusto de 1919 en Munkeno li aniĝis en Germanan Laboristan Partion kaj post foriro el agaddeĵoro li komencis labori en sekcio de la partia propagando.

Hitler en politiko

La postmilita periodo estis en Germanio tempo de ĥaosoj kaj krizo. Versajla Kontrakto estis al germanoj nekompatema kaj la lando pleje ankoraŭ ne rekonsciiĝis pro malsukcesa provo de movado de spartakanoj pri bolŝevika renverso. Hitler vetis ĝuste je tiuj ĉi ĥaosoj, kiam li en aŭgusto de 1920 alikreis sian politikan formacion en Nacie socialisman laboristan partion de Germanio (NSDAP), mallongigite nazian partion. Kun helpo de staba oficiro Ernst RÖHM li mem estis en julio de 1921 elektita en ties frunton. El Hitler fariĝis strata oratoro demagogie atakanta al „malamikoj de Germanio“, precipe al komunistoj kaj judoj, sed ankaŭ al venkintaj ŝtatoj, kiuj entrudigis al la germana nacio malglorigan pacon.

Malliberigita

En la tagoj la 8-a ĝis la 9-a de novembro de 1923 grupo de Hitler faris faman munkenan „bieran puĉon“, kuraĝa provo konkeri anojn de la landa registaro kaj transpreni potencon en la tuta Bavario. La puĉo estis facile subpremita kaj Hitler aperis antaŭ tribunalo. La tribunalo mezuris al li kvin jarojn de malliberigo pro grandperfido. En landsberga fortikaĵo proksime de Munkeno Hitler verkis sian politikan konfesion nomita Mein Kampf (Mia batalo), en kiu li precize formulis ideologion de naziismo, proklamis eternan batalon al judismo, komunismo, al „faliga“ demokratio kaj ankaŭ ekspluatisma kapitalismo en la tuta mondo orakolante estiĝon de renaskiĝa kaj rase purigita Germanio, dotita de nevenkebla nacia volo. Li verkis pri Germanio, kiu denove ekstaros, por ke ĝi ekregu al la tuta mondo; pri Germanio, kiu postulos – kaj ankaŭ ĝi akiros – Lebensraum, vivspacon ne nur en meza Eŭropo, sed ankaŭ en vastaj stepoj de Rusio.

Reveno el malliberejo

Hitler pasigis en la malliberejo nur naŭ monatojn. Post la liberigo li komencis tuj fortigi pozicioj de sia partio, precipe en industria nordo. En tiu ĉi periodo li akiris por nazia ideo kelkon da viroj, kiuj en proksima estonteco estis terurigontaj la landon en terurojn de amasa murdado kaj tutmondan militan incendion. Apartenis al ili Hermann GÖRING, fama aviadista aso el la unua mondmilito, plu majstra propagandisto Joseph GOEBBELS, inicianto de teroro kaj polica maŝinaro Heinrich HIMMLER kaj konata antisemitista ĵurnalisto Julius STREICHER. La plej granda prospero de NSDAP sekvis post borsa bankroto en la jaro 1929, kiu kondukis en mondan ekonomian krizon. En alianco kun Nacionalisma Partio de industriisto Alfred HUGENBERG naziistoj plinombrigis siajn mandatojn en la regna parlamentejo el 12 al 107 kaj ili fariĝis la dua plej potenca forto en la lando. Sed Hitler ne limigis siajn aktivecojn nur al la parlamenta grundo. La partio kreis proprajn duonarmeajn organojn, taĉmentojn de „brunaj ĉemizoj“ (Sturmabteilung – SA), kiuj laŭvorte enpiedbatis opozicion en pavimon de germanaj urboj. En la jaro 1932 Hitler kandidatis al funkcio de prezidento, sed li senpere subiĝis al ĝisnuna prezidento, al maljuna militheroo marŝalo Paul von HINDENBURG. Sed jam julia parlamenta elektado alportis al naziistoj 37 procentojn de donitaj voĉoj kaj 230 brakseĝojn en la regna parlamentejo, kio faris el ili la plej fortan partion. Post longa hezito kaj traktado Hindenburg estis fine devigita nomi Hitleron kiel regnan kancelieron (ĉefministro, ministerian prezidanton). La nomigado okazis la 30-an de januaro de 1933. Hitler febre komencis firmigi la propran potencon kaj paŝo post paŝo li konstruis la pozicion de senlima diktatoro. Incendio, kiu la 27-an de februaro de 1933 neniigis konstruaĵon de la regna parlamentejo, fariĝis preteksto al laŭleĝa malpermeso de la Komunisma Partio kaj al malliberigo de ties gvidantoj. La 23-an de marto Hitler lasis voĉdonigi plenrajtigleĝon, kiu ebligis al li regi dum kvar jaroj helpe de dekretoj. Tuj poste li komencis sisteman likvidon de ĉiuj politikaj partioj escepte de NSDAP, li forigis judojn el oficejoj kaj enkondukis registarajn oficistojn sub rektan kontrolon de la partio. En la „Nokto de logaj tranĉiloj“ (la 30-an de junio) li solvis problemon kun kontraŭuloj en la propraj vicoj: li lasis murdi Röhmon kaj centojn da pluaj naziistoj, precipe gvidantoj de SA, pro kies radikalismo li sentis sin endanĝerigita. Unu monato post tio mortis prezidento Hindenburg. Hitler alproprumis lian funkcion kaj plu li titolis sin „gvidanto (Führer) kaj regna kanceliero“. Anstataŭ la dekumitaj SA nun elita partia milico fariĝis nigra gardo de SS (Schutzstaffel) de Himmler. Kunagade kun politika polico – gestapo – SS komencis fondi ĉenon de koncentrejoj por politikaj kontraŭuloj, judoj kaj aliaj „nedezirataj elementoj“. En la jaro 1935 Hitler enpraktikigis la t.n. Nurenberkajn rasajn leĝojn, kiuj senigis personojn de la juda deveno de la ŝtataneco. Ĉiuj represivaj disponoj estis samtempe akompanata de zorgeme planita kampanjo de ministerio de propagando de Goebbels, leviganta programon de ekonomia renovigo. Hitler dume prepariĝis por milito: en rekta kontraŭo kontraŭ Versajla Kontrakto li konstruis militan aerofloton (Luftwaffe de Göring), en la jaro 1936 li armee konkeris demilitariigan Pomerion kaj li komencis ĝeneralan rearmigadon. En oktobro de 1936 li fermis pakton kun Italio de Musssolini (la t.n. „Akso Berlino – Romo“). Post tio, kiam li en marto de 1938 aneksis Aŭstrion, li komencis evoluigi kampanjon kontraŭ Ĉeĥoslovakio, en kiu li postulis limregionajn Sudetojn, en kiu loĝis nombra germana minoritato. Vid-al-vide al la minaco de konflikto du la plej fortaj armeaj grandpotencoj de la okcidenta Eŭropo kapablis nur al politiko de malkuraĝaj cedoj kaj repacigo de la agresoro. Britio, kiu jam en la jaro 1935 alpaŝis al surmara interkonsento kun Germanio, eĉ ties interkonsenta aliancano Francio donis al Hitler per munkena interkonsento el la 29-a ĝis 30-a de septembro de 1938 liberan manon dum parceligo de Ĉeĥoslovakio. Ili konjektis, ke la agresoro postulos nenion plu. Sed Hitler ĝis duonjaro konkeris ankaŭ la reston de Ĉeĥaj landoj kaj en marto de 1939 li eldevigis por si de Latvio rezignon pri Klaipeda (Memelo). Pakto pri neatakado kun Sovetunio de Stalin, fermita la 23-an de aŭgusto, poste liberigis liajn manojn al armea atako kontraŭ Pollando.

Hitler kaj la dua mondmilito

dua mondmilito Tiel komenciĝis la 1-an de septembro de 1939 la dua mondmilito. Post fulmorapida sukceso en Pollando sekvis en la jaro 1940 militiro okcidenten. La 9-an de aprilo naziaj armeoj elŝipiĝis en Danio kaj Norvegio, unu monato post tio ili ekbatis tra Nederlando kaj Belgio kontraŭ Francio. Por okcidentaj demokratioj, kiuj antaŭ naive cedis, venis la polaj ekkonoj malfrue. Francio ruiniĝis tre rapide – la 14-an de junio germanoj enpaŝis ĝis Parizo. Rezistis jam nur Britio. Sed Hitler anstataŭ masiva invado provis akiri superforton en aero. Luftwaffe kaj RAF inter julio kaj aŭgusto de 1940 gvidis batalon pri Britio, kiu preparis por germanoj unuan militan malsukceson. Planoj por elŝipigo en la brita grundo devis estis prokrastitaj ad acta. Sed similaj venkoj de okcidentaj aliancanoj estis raraj. Hitleraj armeoj priregis teritoriojn ekde norda Afriko ĝis polusa rondo kaj ekde Pireneoj ĝis Vislo. En aprilo de 1941 ili invadis ĝis Balkana Duoninsulo kaj ili konkeris Jugoslavion kaj Grekion. Kaj poste venis la 22-an de junio, kiam Hitler unuflanke rompis la sovetan-germanan pakton kaj li komencis Operacion Barbaroson – militiro orienten. Liaj divizioj atingis eĉ en vastaj orientaj ebenejoj unu venkon post la alia, ĝis kiam – simile kiel foje Napoleonon – ne haltigis ilin rusa vintro kaj furioza rezisto de loĝantaro kaj armeoj de defendantoj: en decembro de 1941 sub Moskvo kaj vintre de 19421943 ĉe Stalingrado. Grandega premo, sub kiu la germanaj armeoj troviĝis, rapide elĉerpis militajn rezervojn.. En la mala duonglobo dume okazis japana atako al Pearl Harbor (la 7-an de decembro de 1941) kaj Usono proklamis militon al Japanio kaj al Germanio, kio estis eventualaĵo, kun kiu Hitler ne kalkulis. En „Grandgermana regno“ mem tiutempe kulminis la t.n. fina solvo de juda demando. La gvidanto estis ju pli freneza pro siaj teruraj planoj kaj fine li eldonis ordonojn la eksplodigo de Holokaŭsto – genocido de 6 milionoj da judoj en koncentrejoj ŝanĝitaj en fabrikojn je morto. En la jaro 1943 definitive komencis forturniĝi de li la milita feliĉo. Tragika retiriĝo el Rusio estis nur demando de tempo, la norda Afrikon naziistoj jam perdis kaj Mussolini detruiĝis sub premo de aliancana invado en Apeninan Duoninsulon. Usonaj kaj britaj bombaviadiloj ruinigis germanajn urbojn. En junio de 1944 la aliancanoj elŝipiĝis en franca teritorio kaj ili fermis en Eŭropo la duan batalfronton. Sub premo de malvenkoj Hitler kiel gvidanto cedis al malesperaj, riskaj kaj iracionalaj decidoj, per kiuj li incitis kontraŭ si siajn komandantojn. La 20-an de julio de 1944 grupo da oficiroj krimis atencon kontraŭ li. Bombo kaŝita en aktujo ja eksplodis, sed Hitler kvazaŭ pro miraklo savis sin. Krom vundoj li suferis precipe fortan animan tremon. Inter duono de decembro de 1944 kaj duono de januaro de 1945 li ĵetis restojn de rezervistaro en lastan ofensivon en Ardenoj. Lia celo estis retenigi antaŭenpaŝon de Aliancanoj kaj konkeri reen Antverpenon. Aliancanoj post malfacilaj bataloj repuŝis la germanan premon kaj Hitler en fuorto sub la regna kancelierejo komencis preparigi por defendo de Berlino, kiu estis gvidota ĝis lasta viro. Kiam la 29-an de aprilo de 1945 tenajlo fermiĝis (el okcidento antaŭenpaŝis usonanoj, britoj kaj francoj, el oriento Ruĝa Armeo), Hitler haste edziĝis al sia longjara amikino Eva BRAUN kaj la sekvantan tagon li mortigis sin komune kun ŝi. Admiralo Dönitz, kiun la gvidinto destinis kiel sian sekvanton, nur jam postulis la aliancanojn je armistico. La „miljara regno“ de Hitler ĉesis ekzisti.

Ĝeneralaj temoj

Lia personeco

Ĉu anekdoto? lia Patro, estis "el nekonata patro"(kaj la nomon li devas al iu Hidler, kiu edzinigis la patrinon, plus eraro de la oficisto), kaj naskiĝis kelkajn monatojn pos kiam ties patrino (avino al Adolf) estis lasinta la servon de juda kuracisto. Oni povas meditadi!

Fontoj de lia penso


- Unu fonto estas la en 19-a jancento kreskinta penso pri supereco de ia ĝermana raso sub nomo de "Arja raso". Pri tio multaj libroj estis verkitaj; inter la plej dokumentitaj troviĝas La arja mito far Léon POLIAKOV.
- La pli ĝenerala rasismo reganta dum la unu jarcento kaj duono jam antaŭ li dum la epoko de eŭropa koloniismo, fortikigita de la sociaj odeoj tiritaj de Darvinismo, la socia darvinismo. Pri tiu temo, kies gravecon rilate naziismo oni de nelonge malkovras estas grava la libroj de Sven LINDQVIST
- Kulto de "energio", la fizika kaj mensa forto militismaj "virtoj", kiu konis kresgigon da furoro, inkluzive en beletro kaj filozofio (Friedrich Wilhelm NIETZSCHE).
- La tradicia kaj populara antisemitismon kvankam, kiel montris Poliakov la "modernaj" formoj de antisetmitismo estas sufiĉe malsamaj ol tiuj ekzsemple de Mez-epoko. Unu el ma ĉefaj pensmajstroj de Hitler estis la britdevena aŭtoro Stewart CHAMBERLAIN. Sed rasismo ne sufiĉas por klarigi la abomenajn ekstremojn al kiu ĝi kondukis Hitleron: dua radiko necesas, kiel ĝenerale eksplodaĵoj konsistas el du produktoj, kies kunigon nur rezultigas la aksplodon, tiu dua radiko, kiu igis la unuan tiom danĝeran estas, kiel elstarigas la juda politika filozofo Zygmunt BAUMAN "la moderna emo al socia inĝenierado, al mondo plene planita kaj mastrumita, kiam tiu emo renkontas neniom da malhelpilo." Efektive la plej naŭzigaj konsekvencoj de lia penso komencis per la Aranĝo T4 celante "racie" forigi, por la ekonomia bono de la lando, la "nedezirindulojn" (frenezuloj, aŭ rigarditaj kial tiaj, handikapuloj, ktp) kaj ke iu fama naziisto diris: "mi ne faras ekstermon, mi faras higienon, mi kuracas la germanan popolon".

Vidu ankaŭ


- Dua mondmilito
- Fortikaĵoj en Eŭropo
- Naziismo
- NSDAP HITLER Adolf Hitler Adolf HITLER Adolf Hitler Adolf HITLER Adolf HITLER Adolf HITLER Adolf ja:アドルフ・ヒトラー ko:아돌프 히틀러 ms:Adolf Hitler roa-rup:Adolf Hitler simple:Adolf Hitler th:อดอล์ฟ ฮิตเลอร์

1938

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1938 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1938 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 30-a Universala Kongreso de Esperanto en Londono.
- Robert BLOCH iĝis prezidanto de Neŭtrala Esperanto-Centro en Prago.
- Fondo de Tutmonda Junular-Organizo
- Kroniko de la fortikigado de Ĉeĥoslovakio
- Aŭstrion aneksas Hitlero.
- 9-a de novembro : Kristallnacht okazis en Germanio, Aŭstrio, kaj aliaj regionoj regataj de la Nazio-Partio.
- Kreita Panlingvo.

Naskiĝoj


- 8-a de aprilo : Kofi ANNAN
- 15-a de aprilo : Claudia CARDINALE itala aktorino
- 16-a de junio : Joyce Carol OATES
- 20-a de julio : Natalie WOOD
- 25-a de aŭgusto : Frederick FORSYTH
- 23-a de septembro : Aŭstrio : Romy SCHNEIDER

Mortoj


- Jakov DAVIDOV
- 4-a de majo : Carl VON OSSIETZKY
- 29-a de aŭgusto : Hungario : KARINTHY Frigyes
- 3-a de oktobro : Vladimir VARANKIN
- 10-a de novembro : Kemal ATATÜRK
- 8-a de decembro : Friedrich GLAUSER
- 25-a de decembro : Karel CAPEK ----
1933 | 1934 | 1935 | 1936 | 1937 | 1938 | 1939 | 1940 | 1941 | 1942 | 1943
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1938年 ko:1938년 ms:1938 simple:1938

Germanio

Geografio > Eŭropo > Germanio ---- La Federacia Respubliko Germanio (germane Bundesrepublik Deutschland ) estas demokrata federacia ŝtato meze de Eŭropo, kiu apartenas al la Eŭropa Unio. Ĝiaj najbaraj landoj estas Pollando, Ĉeĥio, Aŭstrio, Svisio, Francio, Luksemburgio, Belgio, Nederlando kaj Danio.

Geografio

Politika subdivido (federaciaj landoj

Badenio-Vurtembergo, Bavario, Berlino, Brandenburgio, Bremeno, Hamburgo, Hesio, Malsupra Saksio, Meklenburgo-Antaŭpomerio, Nord-Rejno-Vestfalio, Rejnlando-Palatinato, Saksio, Saksio-Anhalto, Sarlando, Ŝlesvigo-Holstinio kaj Turingio La regionaj ŝtatoj estas nomataj en Germanio federaciaj landoj ('Land' aŭ 'Bundesland', pl. 'Länder'). Ili estas teorie ŝtatkarakteraj politikaj unuoj. Ano de federacia lando estas ĉiu enloĝanto kiu havas tie sian oficialan loĝejon minimume ekde tri monatoj. La limoj de regiona ŝtato estas ŝanĝeblaj nur per plebiscito de la koncernaj enloĝantoj. Inter Federacio kaj regionaj ŝtatoj ekzistas divido de la taskoj. Ekzemple, nur la Federacio okupiĝas pri eksteraj rilatoj, defendo, valuto kaj mezuroj, kaj nur la regionaj ŝtatoj okupiĝas pri lernejoj. Multaj taskoj tamen estas komuna agadkampo de ambaŭ. La regionaj ŝtatoj estas reprezentataj en speciala germana organo, la Federacia Konsilio ('Bundesrat'), kiu havas certajn veto-rajtojn rilate al federaciaj leĝoj. Ĉar laŭ la germana konstitucio ĉiuj germanoj devas havi proksimume samajn vivkondiĉojn en la tuta lando, Germanio estas tre unuecisma federacia ŝtato (kompare ekzemple al Usono). Germana regiona ŝtato havas propran ĉefministron, registaron kaj parlamenton, sed ankaŭ konstitucion, flagon kaj ofte ankaŭ himnon.

Montaroj

Interalie: Alpoj, Elba Grejsmontaro, Ercmontaro, Luzacia Montaro, Harco La pli alta monto estas la Zugspitze (2962 m, en la Alpoj).

Riveroj

Interalie: Danubo, Elbo (rivero), Mulde, Odro, Rejno, Saale Pli > Listo de riveroj en Germanio

Lagoj

Interalie: Konstanca Lago, Müritz

Insuloj

Interalie: Rügen, Usedom, Fehmarn, Sylt, Helgoland, Föhr, Nordstrand, Pellworm

Historio

La etnogenezo, la estiĝo de la germana popolo, estis longdaŭra procezo. Post la disigo de latinidalingva okcidento kaj ĝermanlingva oriento, la orientfrankona regno fariĝis la lulilo de posta Germanio. Legu pli > Historio de Germanio

Politiko

Vidu ankaŭ: konstitucio (Germanio) La Federacia Respubliko estas federacia ŝtato laŭ popola suvereno. Centra organo estas la unuĉambra parlamento ('Bundestag'), elektita laŭ personigita proporcia baloto de la germanoj. La parlamento elektas interalie la ĉefministron (Kanceliero) kaj la superajn juĝistojn; la ĉefa laboro estas decidi pri la federaciaj leĝoj (kaj la ŝtata budĝeto). Oficperiodo estas kvar jaroj. Krom la parlamento ekzistas la Federacia Konsilio (FK, "Bundesrat"), kiu estas propra organo (ne konsiderata kiel parto de la parlamento) kaj daŭrigas la federaciisman tradicion de la 'Reichstag' antaŭ 1806. La FK konsistas el reprezentantoj de la regionaj subŝtatoj kaj kundecidas pri la federaciaj leĝoj (se ili tuŝas la interesojn de la regionaj subŝtatoj). Kiel dirite, la parlamento elektas nur la Federacian Kancelieron ('Bundeskanzler') laŭ propono de la Federacia Prezidento. La Kanceliero mem proponas al la Federacia Prezidento la ministrojn. Estas iom specialaj la reguloj rilate al elekto kaj malelekto de Kanceliero; plej gravas, ke la parlamento povas forelekti ĉefministron nur, se ĝi samtempe elektas novan. La plej alta reprezentanto estas la Federacia Prezidanto, elektita de speciala organo nomata Federacia Asembleo. Tiu organo kunvenas nur por elekti Fed. Prezidanton, normale do ĉiun kvinan jaron. Ĝi konsistas el ĉiuj anoj de la (federacia) parlamento kaj same granda nombro de homoj elektitaj de la parlamentoj de la regionaj ŝtatoj. Kvankam la Federacia Prezidanto havas ĉefe nur reprezentajn taskojn, restas certaj kompetentecoj specialaj por krizaj kazoj. Kutime Germanio estas regata de koalicio el du partioj, unu granda, unu malgranda. Tiuj du partioj havas la (absolutan) plimulton en la parlamento kaj komune formas la registaron. La du grandaj partioj estas la Kristandemokrata Unio (CDU) (en Bavario: Kristansociala Unio) kaj la Socialdemokrata Partio (SPD). Krome en la nuna parlamento (elektita lastfoje en 2005) sidas la frakcio de la verduloj ('Bündnis 90 / Die Grünen'), de la liberaluloj (FDP) kaj de la "Maldekstra Partio", kiu antaŭe nomiĝis PDS ("partio por demokrata socialismo").

Esperanto en Germanio

Ĉefartikoloj: Esperanto en Germanio, Historio de Esperanto en Germanio En nuna Germanio la neŭtrala movado estas organizita en Germana Esperanto-Asocio, fondita en 1906 kaj aliĝinta al UEA en 1955.

vidu ankaŭ


- Listo de urboj de Germanio
- Landnomoj

Ekstera ligilo


- [http://www.stadtpanoramen.de/ StadtPanoramen] - Panoramaj vidoj de urboj de Germanio Kategorio:Germanio als:Deutschland fiu-vro:S'aksamaa ja:ドイツ ko:독일 ms:Jerman roa-rup:Ghirmânii simple:Germany th:สหพันธ์สาธารณรัฐเยอรมนี zh-min-nan:Tek-kok


Aŭstrio

Geografio > Eŭropo > Aŭstrio ---- La respubliko Aŭstrio estas parlamenta-demokratia ŝtato en centra Eŭropo, konsistante el naŭ subŝtatoj. Ĝiaj najbaraj landoj en la nordo estas Germanio kaj Ĉeĥio, en la oriento Slovakio kaj Hungario, en la sudo Slovenio kaj Italio kaj en la okcidento Svislando kaj Liĥtenŝtejno. Aŭstrio estas ekde la jaro 1955 membro de UNO kaj ekde 1995 de Eŭropa Unio.

Historio

Ĉefartikolo: Historio de Aŭstrio Iam la pova centro de la granda aŭstra-hungara imperio, Aŭstrio post la malvenko en la unua mondmilito kaj la pactraktato de Saint Germain estis reduktita al malgranda respubliko. Post la anekso al la Hitlera Germanio en 1938 kaj sekva okupado de la venkintaj aliancitaj potencoj en 1945, la statuso de Aŭstrio restis neklara dum unu jardeko. La en 1955 subskribita ŝtata traktato finis la okupadon, agnoskis la sendependecon de Aŭstrio kaj malpermesis la aliĝon al Germanio. Konstitucia leĝo en la sama jaro deklaris la "ĉiaman neŭtralecon" de la lando kiel antaŭkondiĉo de la formarŝo de la soveta armeo. La neŭtraleco, kiu iam estiĝis parto de la aŭstria identeco, estas forte diskutata ekde la kolapso de Sovetunio en 1991 kaj la aliĝo al la Eŭropa Unio en 1995. Kiel bonhava lando Aŭstrio aliĝis en 1999 al la Eŭropa Mona Unio.

Politiko

Aŭstrio estas laŭ la federacia konstitucio de 1920 federacia, parlamenta-demokratia respubliko, konsistante el naŭ federaciaj landoj. Ŝtatestro estas la Federacia Prezidento, kiu estas elektita ĉiujn 6 jarojn rekte de la civitanoj. Unu rekte sekvanta reelekto estas permesata. Li nomumas la Federacian Kancelieron. La prezidento povas libere elekti la kandidaton por la federacia kanceliero, sed li devas fakte orientiĝi je la proporcioj de la partioj en la Nacia Konsilio. La federacia kanceliero estas la estro de la federacia registaro, kies membroj estas nomumitaj de la prezidento laŭ la proponoj de la kanceliero. La federacia registaro povas esti revokita de la Nacia Konsilio per voĉdono pri malkonfido. La aŭstria parlamento konsistas el du ĉambroj. La konsisto de la Nacia Konsilio estas determinita ĉiujn 4 jarojn per ĝenerala balotado. La membroj de la Federacia Konsilio estas senditaj de la landaj parlamentoj. La Nacia Konsilio estas la dominanta ĉambro en la aŭstria leĝdonado. La Federacia Konsilio posedas en la plej multaj kazoj nur prokrastigan vetorajton, kiu povas esti malvalidigita per persistrezolucio de la Nacia Konsilio.

Federaciaj Landoj

Aŭstrio konsistas el naŭ federaciaj landoj. Tiuj estas dividitaj en distriktoj. Vidu ankaŭ: Urboj en Aŭstrio

Ekonomio

Eksportado


- Maŝinindustria produktaĵo
- Transporta instalaĵo
- Papero kaj Celulozo
- Metalo
- Ŝtalo.

Turismo

[http://www.winterreisen.de/ski_a.htm Aŭstrio]

Mondaj heredaĵoj


- Urbocentro de Graz
- Historia centro de Vieno
- Historia centro de Salzburg
- Palaco kaj ĝardeno de Schönbrunn
- Semeringa fervojo

Esperanto-movado

Ĉefartikolo: Esperanto en Aŭstrio

vidu ankaŭ


- Listo de urboj de Aŭstrio
- Landnomoj Kategorio:Aŭstrio als:Österreich fiu-vro:Austria ja:オーストリア ko:오스트리아 ms:Austria simple:Austria th:ประเทศออสเตรีย zh-min-nan:Tang-kok

Naziismo

Naziismo aŭ nacisocialismo estas ideologio, kiu karakterizis la pensojn kaj agadojn de la potenculoj en Germanio en la jaroj 1933-1945. La partio de la germana naziismo nomiĝis Nationalsozialistische Deutsche Arbeiterpartei (NSDAP, Nacisocialisma Germana Laborista partio). La vorto Nacisocialismo (do nacia socialismo) en Federacia Respubliko Germanio estis preferita. Ja en la germana "Nationalsozialismus" sugestas proksimon al socialismo. Tiu lingvouzo daŭras en la (ekde 1990) unuigita Germanio. En GDR oni ĝenerale parolis pri "faŝismo" aŭ "hitler-faŝismo"; la vorto nacisocialismo estis citita kiel mempriskibo de la nazioj, ĉar la Demokratia Respubliko priskribis sin socialisma. Ĝenerale la marksismo ne distingis inter faŝismo kaj naziismo, kvankam ekzistas bonaj kialoj por tia distingo.

Ĉefaj trajtoj de la naziismo

Hans FRANK diris en la Nürnberg-a proceso: "ekzistas tiom da naziismoj, kiom da nazioj", sed oni povas skizi kelkajn ĉefajn trajtojn :
- rasismo, precipe antisemitismo, kiu kulminis en la holokaŭsto kaj "plimultigo" de la reganta raso en la vivospaco
- antislavismo kaj glorado de la "arjaj kaj germanaj rasoj" (komp. rasteorio)
- eŭtanazio kaj eŭgenetiko, "rashigenio"
- kontraŭmarksismo/kontraŭkomunismo/kontraŭbolŝevismo
- totalismo: ĉio regata de ŝtato, rifuzo de demokratio, unupartiismo. Neekzisto de konkuraj sindikatoj kaj liberaj komunikiloj
- gvidista principo/kredo je gvidisto (respondeco "suben", aŭtoritato "supren")
- forta emfazo de la "popola" elemento
- socidarvinismo
- defendo de "sango kaj tero"
- "politiko de vivospaco", "vivospaco en oriento"
- militismo
- parenceco al faŝismo La ĝeneralaj principoj de naziismo estis la kontraŭkomunismo, la antisemitismo kaj la rifuzo de demokratio. La antisemitismo montris diversajn direktojn. Tie la judoj iĝis tute propekaj kaproj, kiuj kulpis pri amasa senlaboreco, urbanizado, migrado de la provinca loĝantaro al la urboj ktp. Ili estis la kaŝhomoj de marksismo kaj kapitalismo kaj ili estis markitaj kiel "demoralizantoj" kaj "apartenantaj al subvalora raso". La nocio raso estis la centra nocio de la naziisma ideologio. Tio postulis la pluvivon de arja raso super la aliaj, kiam la "arjoj" estis identigitaj false kun la hindoĝermanoj. Ili estis endanĝerigitaj laŭ la naziistoj per miksado kun aliaj "rasoj". La sola grava afero estis la "puro de la sango", tial ili mezuris homojn, malpermesis nedeziritajn geedziĝojn kaj celis la arjigon de la Tria Regno. Ankaŭ tion servis la steriligo (aŭ eĉ la murdo) de la mensaj handikapuloj por malhelpi la transdonon de la malsana heradaĵo kaj la murdo de judoj, ciganoj, slavoj.

Enpotencigo de la naziismo

(vidu ankaŭ Historio de Germanio) En la jaro 1932 la naziisma partio NSDAP atingis 37,4 (la 31-an de julio) kaj 33,1 procentojn (la 6-an de novembro) de la voĉoj kaj fariĝis plej forta partio. Komence de 1933 Adolf HITLER iĝis regna kanceliero en koalicia registaro. Kvankam kiel la tagon de la enpotenciĝo la nazioj propagandis la (30-an de januaro 1933) , tiam okazis normala ŝanĝo de registaro. Poste ili ne organizis, sed eluzis la incendion en la parlamentejo (Reichstag) kaj kulpigis la komunistojn (KPD). Tio ebligis al la regna prezidento Hindenburg laŭ artikolo 48 de la konstitucio la bazajn rajtojn malvalidigi. Tiel povis la nazioj malebligi la agadon de la politika opozicio. La nazioj akiris la tutan potencon nur post la plenpoviga leĝo, por kiu ili bezonis du-trionan plimulton, kiun ili atingis post malpermeso de KPD kaj per pakto kun la Centro. Krom tio ili kalkulis kun la voĉoj de forestantoj, plejofte en koncentrejoj aŭ malhelpataj fare de SS/SA. Per tiu leĝo la registaro ekhavis la leĝdonan potencon, do la regna parlamento, nuligante la diferencon inter ekzekutivo kaj leĝdona povo, igis sin mem superflua.

Principoj kaj pluevoluo

La fundamentaj elementoj de la nazi-ideologio estis ellaboritaj de Adolf Hitler en lia libro Mein Kampf (Mia batalo). La libro estis modelo por ĉiu plia skribo de la naziismo. Alia grava ideologo estis Alfred ROSENBERG, kies ideoj populariĝis per lia libro "Mythos des zwanzigsten Jahrhunderts" (Mito de la 20-a jarcento). La du libroj estis masonitaj en la fundamentan ŝtonon de la Nurenberg-a kongresejo, por konservi la bazprincipojn de naziismo por la estonto. Sed la naziaj gvidantoj – precipe Josef GOEBBELS – taksis la libron de Rosenberg ne serioza. La naziismo ofte montris religiajn trajtojn (kiel videblas en la filmo de Leni RIEFENSTAHL "Triumph des Willens" (Triumfo de la Volo), sed la rilato al la religio estas duflanka. Unuflanke ili volis la germanan kristanecon enkonstrui en la ideologion, aliflanke ekzistis antikristanaj elementoj kaj turniĝo al la hindiaj skriboj (Rosenberg). La rilaton, konduton de religioj kaj ties reprezentantoj al nazireĝimo necesas diference taksi (vidu Religio dum la naziismo).

Naziismo kaj Esperanto

Naziismo rigardis Esperanton lingvo de la judoj; tial ĝi estis persekutata, post kiam Hitler prenis la povon. La germana Esperanta asocio provis pluvivi dank' al la ekskludo de siaj judaj membroj, kiam Herbert WOHLFAHRT (tiam 22-jara), kreis Novan Germanan Esperanto-Movadon kaj jam en 1933 la Germana sekcio eliris la Tutmondan Asocion de Geinstruistoj Esperantistoj. Sed tiu honta koncedo savis nenion: jam en 1934 (nur tri monatoj poste) oni malpermesis la agadon por Esperanto en Germanio. Vere, nur la juna naiveco de Wohlfahrt povas kredi ke Naziismo permesis la ekzistadon de Esperanto. Pamfletoj citante Hitleron estis disdonita tra la Germanio dirante: :Atentu Esperantistoj! :Sur (la bazo de) tiu ĉi unua kaj plej granda mensogo, kiel nepra konsekvenco konstruiĝas ĉiam pli da mensogoj. Al ili apartenas ankaŭ la mensogo pri la lingvo de la judo. Por li ĝi ne estas ilo por esprimi siajn pensojn, sed por ilin kaŝi. Parolante france li pensas jude, li tornas germanajn versojn nur por libere envivigi la karakteron de sia etno. :Ankoraŭ ne fariĝinte mastro super la aliaj popoloj, la judo vole-nevole devas paroli iliajn lingvojn, sed tuj kiam ili estus liaj servutuloj, ili ĉiuj devus lerni universalan lingvon (ekz. Esperanton!), tiel ke ankaŭ per tiu ĉi rimedo la judaro povus pli facile regi ilin. :El :Adolf Hitler: Mein Kampf (Mia batalo) :Unua volumo, ĉapitro 11 "Popolo kaj raso"

Ligoj


- [http://www.ns-archiv.de Dokumentoj pri naziismo]
- [http://www.documentarchiv.de/wr/1920/nsdap-programm.html Programo de NSDAP]
- [http://www.homaranismo.info/LeksikonoH.htm Difinoj de faŝismo kaj naziismo en Homaranisma Leksikoneto] vidu ankaŭ: Pioniroj de la nazia ideologio, Eduko dum la naziismo, svastiko, GOTTFRIED Feder Kategorio:Politiko ja:ナチズム simple:Nazism

1989

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1989 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta je dimanĉo (vidu ĉi tie kalendaron). En la jaro 1989 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 74-a Universala Kongreso de Esperanto en Brajtono.
- Fondita la Ukrainia Esperanto-Asocio.
- 1-a Kongreso de Loĵbano kun 13 ĉeestantoj.
- Interlingvisto Rick HARRISON kreis Vorlinon kaj Peter DAVIS, Dejeru Sapuho.
- Belgio fariĝas federacia ŝtato.
- Pollando : demokratiaj elektoj: Tadeusz Mazowiecki de la sindikato Solidareco fariĝis ĉefministro.
- Rumanio : Ribelantoj renversas la komunisman reĝimon de Nicolae CEAUSESCU.
- Alĝerio : Aperas limigita pluralismo politika.
- Usono : George H. BUSH elektatas prezidento.
- Irano : Ayatollah Ali HOSEINI KHAMENEY spirit-gvidantiĝas.
- Sovetunio retrotiras sian armeon el Afganio.
- Ĉinio : Pekino : Tjan'anmen-placo: 4-a de junio. Studentoj protestas kontraŭsisteme. Kelkmil mortigitas kaj dekmilo da vunditoj.
- Somere: Neptunon observas Vojaĝanto 2.
- Ĉilio : Augusto PINOCHET lasas la rektan potencon lasante de li fasonitan konstitucion - Ĉilio ekdemokratiiĝas .
- La milita reĝimo en Birmo rebaptis la landon Mjanmao.
- Senegambia federacio disiĝas al Gambio kaj Senegalo.
- 6-an de decembro : Kanado : la mortigo de 14 virinoj en la Masakro de la École Polytechnique ŝokas la nacion kaj spronas la feminisman kaj kontraŭpafilan movadojn.
- 9-an de novembro : Germanio : La limpasejoj al okcidenta Germanio (FRG) kaj al la okcidenta parto de Berlino (>Berlina Muro) malfermiĝas por ĉiuj civitanoj de GDR (orienta Germanio).
- 25-a de decembro - Nicolae CEAUCESCU kaj lia edzino Elena estis ekzekutitaj.
- 29-an de decembro : Ĉeĥoslovakio : Václav HAVEL iĝis prezidento de Ĉeĥoslovakio.

Naskiĝoj


- 23-a de julio : Daniel RADCLIFFE

Mortoj


- P. H. VAN TERWISGA
- Ary ZAMORA
- 7-a de januaro : Showa Imperiestro
- 23-a de januaro : Salvador DALÍ
- marto: Giuseppina PICCIOTTO DE VITA
- 19-a de aprilo : Daphne DU MAURIER
- 30-a de aprilo : Sergio LEONE
- 11-a de julio : Britio : Laurence OLIVIER
- 22-a de julio : Martti TALVELA
- 26-a de aŭgusto : Irving STONE
- 4-a de septembro : Svislando : Georges SIMENON
- 6-a de oktobro : Francio : Bette DAVIS
- 1-a de decembro : Usono : Alvin AILEY
- 22-a de decembro : Francio : Samuel BECKETT ----
1984 | 1985 | 1986 | 1987 | 1988 | 1989 | 1990 | 1991 | 1992 | 1993 | 1994
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1989 ja:1989年 ko:1989년 simple:1989 th:พ.ศ. 2532 zh-min-nan:1989 nî

Germana Demokratia Respubliko

---- Germana Demokratia Respubliko (GDR, germane Deutsche Demokratische Republik) de 1949 ĝis 1989 estis ŝtato en meza Eŭropo.

Faktoj

Historio

La Germana Demokratia Respubliko ekestis la 7-an de oktobro 1949 je la teritorioj de la eksa sovetunia okupa zono. GDR estis membro ekde 1955 en la Varsovia Pakto. En la jaro 1961 la registaro decidis konstrui muron inter Orienta kaj Okcidenta Berlino. Liberaj vojaĝoj inter Orienta kaj Okcidenta Germanio ekde tiam ne plu eblis. La 3-an de oktobro, 1990 la regionaj ŝtatoj refonditaj sur la teritorio de GDR aliĝis al la Federacia Respubliko Germanio. Origine GDR deklaris esti ŝtato fondita por la tuta germana popolo (simile al la Federacia Respubliko). Tio speguliĝis en la teksto de la nacia himno (la unuan el tri strofoj vi vidas apud la flago), kies teksto komenciĝis jene: Leviĝinte el ruinoj, turniĝante al futur', ni al via bono servu Germani'; unueca vi patri'. Ekde meze de la 1960-aj jaroj GDR tamen emfazis sian proprecon. En 1974 estis forigitaj el la konstitucio la lastaj restoj pri germana unueco. La himnon oni oficiale ne plu kantis, sed nur muzikis. En GDR longan tempon estis malpermesate organizi Esperanto-societon. Nur en 1965 ekeblis fari tion ene de la "Kulturligo" (Kulturbund, amasa organizaĵo por kulturaj aferoj).

Politiko

v. Walter ULBRICHT; Erich HONECKER.

Partioj

Reganto de tiu ĉi "socialisma" lando estis la Sozialistische Einheitspartei Deutschlands (SED, socialisma unueca partio de Germanio), kiu estis formita per deviga aligo de la socialdemokrata al la komunista partio. SED formis kun aliaj partioj la Nacian Fronton. Tiuj aliaj partioj devige subtenis la politikon de SED; la nacidemokrata kaj la kamparana estis eĉ fonditaj je iniciato de la komunistoj. Sovetio ĉiam konsiderinde influis la politikon de la lando. Ceteraj partioj:
- Christlich-Demokratische Union Deutschlands (CDU) - kristdemokrata
- Liberal-Demokratische Partei Deutschlands (LDPD) - liberala
- Nationaldemokratische Partei Deutschlands (NDPD) - nacidemokrata
- Demokratische Bauernpartei Deutschlands (DBD) - kamparana

Amasorganizoj


- Freier Deutscher Gewerkschaftsbund (FDGB) - sindikato
- Demokratischer Frauenbund Deutschlands (DFD) - virina organizo
- Freie Deutsche Jugend (FDJ) - junulara organizo
- Gesellschaft für Sport und Technik (GST) - organizo pri sporto kaj tekniko
- Gesellschaft für Deutsch-Sowjetische Freundschaft (DSF) - Organizo pri la amikeco inter GDR kaj Sovetunio
- Volkssolidarität - organizo pri solidara helpo
- Kulturbund (KB) - kulturligo

Geografio

La teritorio de GDR konsistis el la nunaj federaciaj landoj (= regionaj ŝtatoj, provincoj) Meklenburgo-Antaŭpomerio, Brandenburgio, la orienta parto de Berlino, Saksio, Saksio-Anhalto kaj Turingio. Krom "Berlino, ĉefurbo de GDR" ekzistis en GDR 14 distriktoj, nomataj laŭ la unuopaj ĉefurboj: Turingio
- Dresden
- Karl-Marx-Stadt
- Leipzig
- Gera
- Erfurt
- Suhl
- Halle (Saale)
- Magdeburg
- Cottbus
- Potsdam
- Frankfurt (Oder)
- Neubrandenburg
- Schwerin
- Rostock

Eksteraj ligoj


- [http://homepage2.nifty.com/serpento/vk/blanke/blanke1.htm vidpunkto de Esperantisto dr. Detlev BLANKE] Kategorio:Pereintaj ŝtatoj de Eŭropo als:Deutsche Demokratische Republik ja:ドイツ民主共和国 ko:독일민주공화국 ms:Jerman Timur th:เยอรมนีตะวันออก

1818

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1818 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1818 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 1-a de januaro: Bernardo O'HIGGINS proklamis la sendependencon de Ĉilio.
- 6-a de februaro: Johano la 6-a: iĝis reĝo de Unuigita Regno de Portugalio, Brazilo kaj Algarves.
- 29-a de marto: Jean-Chrisostôme IMBERT iĝis (3-a foje) prezidento de Haitio.
- 30-a de marto: Jean-Pierre BOYER iĝis prezidento de Haitio.
- 30-a de marto: Johano la 6-a ordonis malfermon de ĉiuj sekretaj societoj en Brazilo.
- 31-a de marto: malpermesata de Papo torturo al Inkvizicio.
- 20-a de novembro: Simon BOLÍVAR declaris sendependecon de Venezuelo.
- 3-a de decembro : Ilinojo fariĝis la 21-a ŝtato de Usono.
- 29-a de decembro: Jean Joseph Paul AUGUSTIN iĝis ĉefministro de Francio.

Naskiĝoj


- 5-a de majo : Karl MARX
- 1-a de julio : Ignaz SEMMELWEIS
- 30-a de julio : Emily BRONTË, angla verkistino
- 9-a de novembro : Rusio : Ivan TURGENEV

Mortoj


- 22-a de oktobro : Joachim Heinrich CAMPE ----
1813 | 1814 | 1815 | 1816 | 1817 | 1818 | 1819 | 1820 | 1821 | 1822 | 1823
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1818년

Ivan TURGENEV

Literaturo > Ruslingva Literaturo > Ivan TURGENEV < Rusa lingvo ---- Ivan Sergejeviĉ TURGENEV (Иван Тургенев, naskiĝis la 9-an de novembro, 1818, mortis la 3-an de septembro, 1883) estis rusa verkisto. Li naskiĝis en Orel, studis en Moskvo, Peterburgo kaj en Berlino, kie li ekkonis la filozofion de Hegelo. Reveninte al Rusio li laboris dum kelkaj jaroj kiel oficisto. En la jaro 1843 li publikigis sian unuan poemon: Parasta; poste li dediĉis sin precipe al la verkado de rakontoj, noveloj, dramoj kaj romanoj. Ekde 1855 Turgenev vivis ĉefe en Germanio kaj Francio, kie li konatiĝis i.a. kun Theodor STORM, George SAND, Gustave FLAUBERT, Prosper MERIMEE kaj Emile ZOLA. Li mortis en Bougival apud Parizo. La verkaro de Turgenev priskribas politikajn kaj sociajn problemojn de sia tempo, same kiel naturon kaj pejzaĝojn. En sia malfrua verkaro pli kaj pli videblas la influo de la pesimismo de Arthur SCHOPENHAUER. Nuntempe Turgenev estas rigardata unu el la plej gravaj rusaj aŭtoroj de la 19-a jarcento.

Listo de verkoj:


- Andrej Kolosov (novelo, 1844)
- Zapiski ochotnika (rakontoj, 1852)
- Dva prijatelja (novelo, 1854)
- Mumu (rakonto, 1854)
- Mesjac v derevne (komedio, 1855)
- Rudin (romano, 1856)
- Asja (novelo, 1858)
- Dvorjanskoe gnezdo (romano, 1859)
- Nakanune (romano, 1860)
- Pervaja ljubov (novelo, 1860)
- Otcy i deti (romano, 1862)
- Dym (romano, 1867)
- Stepnoj Korol Lir (novelo, 1870)
- Veŝnie vody (novelo, 1872)
- Ĉasy (rakonto, 1876)
- Nov (romano, 1877)
- Stichotvorenija v proze. Senilia (versaĵoj en prozo, 1882)

En Esperanto aperis

Kanto de triumfanta amo / Ivan Turgenev. El rusa lingvo trad. Andreo Fiŝer. - Paris: Librairie de l' Esperanto, 1908. - 31 p. [http://miresperanto.narod.ru/biblioteko/patroj_kaj_filoj.htm Patroj kaj filoj] / I. S. Turgenev. Trad. el la rusa lingvo K. Bein (Kabe). - Moskvo: Librejo "Esperanto", 1909. - 165 p. Versaĵoj en prozo / I. Turgenev. El la rusa lingvo trad. Kabe. - Moskva: Libroeld. "Esperanto", 1909. - IV, 62 p. Anjo : rakonto / de Ivan Turgenev. El la rusa lingvo trad. A. Fiŝer kaj V. Zamjatin. - Tiflis: Pres. "Progreso", 1910. - 64 p. Fantomoj : (fantaziaĵo) / Ivan Turgenev. El la rusa lingvo trad. Andreo Fiŝer. - Bucuresti: Editura Esperanto,