:: wikimiki.org ::
| Aĵmano |
AĵmanoGeografio > Azio > Arabio > Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj > Ajman
----
Dosiero:uae-ajman.gif
Aĵmano - Aĵman - اجمان
Aĵmano [aĵmAn], arabe: اجمان estas unu el la sep subjektoj de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj. Loĝantaro estas ĉ. 135,000 (laŭ 1997 takso), kaj okupas areon je 250 kv.km, konsistanta 0,3% -ojn de la teritorio de UAE. Ĝi estas la plej malgranda inter emirlandoj, ĝia gvidanto estas ŝejĥo Humad Bin Rashid an-Nuaimi ekde 1981.
ja:アジュマーン
Geografio----
Geografio (ge γη "tero", graphein γραφειν "priskribi") estas scienco, kiu pristudas geografian medion de la Tero, ĝian strukturon kaj dinamikon, influon kaj distribuon de ĝiaj komponentoj en la spaco.
Ĉefceloj de la geografio estas eltrovo de manieroj de racia teritoria organizo de la socio kaj naturekspluatado, kreado de fundamentoj por strategio de ekologie sendanĝera evoluo de la socio. Gravaj objektoj de geografiaj esploroj estas interagoj de la homo kaj la naturo, regularo de dislokigo kaj influo de la komponentoj de geografia medio en loka, regiona, nacia, kontinenta, oceana kaj globala niveloj.
La mondpartoj: Ameriko - Azio - Eŭropo - Afriko - Oceanio - Antarkto
----
Geografiaj objektoj
:Akvofalo - Arbaro - Delto - Dezerto - Duno - Duoninsulo - Ebenaĵo - Fjordo - Marfluo - Glaciaro - Golfo - Groto - Heĝkamparo - Insulo - Kanalo - Klafto - Komunumo - Kontinento - Lago - Laguno - Lando - Erikejo - Markolo - Maro - Montaro - Monto - Nacio - Nunatako - Oceano - Ravino - Regiono - Rivero - Rojo - Roko - Stepo - Tablomonto - Tundro - Urbo - Valo - Vilaĝo - Vulkano
Vd. ankaŭ: Geografiaj Nomoj
----
Geografiaj sciencoj
Pro la komplikeco de la esplorobjektoj, oni dispartigas geografian sciencon je specializaj sciencdisciplinoj, nome:
:Branĉoj de Geografio:
- Fizika Geografio
- Socio-Ekonomia Geografio
- Kartografio kaj Topografio
:Intersciencaj Geografiaj Disciplinoj:
- Antropogeografio ~ Etnogeografio ~ Historia Geografio ~ Lingva Geografio ~ Medicina Geografio ~ Milita Geografio ~ Rekreacia Geografio ~ Veterinara Geografio
MIKOVINYI Sámuel
----
Geografoj kaj vojaĝantoj
Geografio estas unu el antikvaj sciencoj. La unuaj provoj por naturscienca klarigo de geografiaj fenomenoj, apartenas al grekaj filozofoj de la Mileta skolo (6-a jc. a.K.) ? Taleso, Anaksimandro, k.a.
: Geografia Malkovro
: Anaksimandro
: Ĉeng He
: Ibn Batuta
: Vitus BERING
: François BERNIER
: Samuel de CHAMPLAIN
: Petro KROPOTKIN
: Kolumbo
: Magelano
: Marko Polo
: Strabono
: Taleso
: Vasco da GAMA
: Marc Aurel STEIN
----
als:Geografie
ja:地理学
ko:지리학
ms:Geografi
simple:Geography
th:ภูมิศาสตร์
ArabioGeografio > Azio > Sud-okcidenta Azio > Araba duoninsulo < Duoninsulo
----
Duoninsulo en sud-okcidenta Azio, la plej granda en la mondo; Araboj nomas ĝin "insulo de araboj" (ĝazirat al arab). Arabio aŭ Araba duoninsulo estas hejmlando de la araba loĝantaro, lingvo kaj kulturo, ankaŭ mondreligio Islamo. Preskaŭ ĉiuj semidaj triboj, kiuj en antikveco transmigris al Mezopotamio kaj Palestino, originas de la centra Arabio. La centra parto de Arabio neniam estis konkerita de iuj imperioj kaj ĝi ĉefrolis en la historio de multaj muzulmanaj regnoj.
Areo ĉ. 2,7 mln kv.km.Loĝantaro pli ol 35 mln. Ĉirkaŭita de Ruĝa Maro (okcidente), Adena Golfo kaj Araba Maro (sude), Omana Golfo kaj Persa Golfo (oriente). Plimulte - ebenaĵoj kaj plataĵoj, en okcidenta kaj sudo - altaj montoj, alteco ĝis 3600 m. Klimato tropika, seka (100-200 mm jare). Plejparte dezertoj - Rub-el-Hali, Dehna, Nefud, Tihama ka. Gravaj krudaĵoj de nafto.
En Arabio troviĝas la nacioj: Saŭda Arabio, Kuvajto, Kataro, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Omano kaj Jemeno.
-----
EdE-A > Arabujo
Arabujo. En 1905 en Aden propagandis Cap. H. E. Jacob. En 1907 kaj 1908 aperis lernolibro por araboj (de Muusbah, 43 p. kaj de Haddad, 56 p.) I. ŜIRJAEV.
Unuiĝintaj Arabaj EmirlandojGeografio > Azio > Arabio > Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
----
Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj - al-Imarat al-Arabija al-Mutahida - الإمارات العربيّة المتحدة
Lando ĉe la Persa Golfo, unuiĝo de sep arabaj emirlandoj, gvidataj de emiroj.
- Landkodo: AE.
- E-nomo: Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, UAE.
- Nacia nomo: al-Imarat al-Arabija al-Mutahida, الإمارات العربيّة المتحدة
- Areo: 83.600 kv.km.
- Politika sistemo: monarĥia federacia ŝtato.
- Ŝtatestro: prezidento ŝejko Zajid bin Sultan al-Nuhajjan (1971).
- Adm. divido: 7 emirlandoj.
- Ĉefurbo: Abu-Dabio (900 mil).
- Urboj: Dubajo (266 mil), Ŝarĵo (125 mil).
- Loĝantaro: 2.500.000 (1997), inter ili 10% nomadoj.
- Ŝtatlingvo: araba.
- Nacilingvoj: persa, hinda, urdua, angla.
- Kredantoj: islamanoj.
- Eksporto: gaso, nafto, fiŝo, daktilo.
- Pokapa GNP: 17.400 $.
- Historio: Federacio de arabaj emirlandoj estis fondita en 1971. En ĝia konsisto dekomence estis ankaŭ Kataro kaj Omano. Prezidento de la Federacio estis elektita emiro de Abu-Dabio, kiu ĝis hodiaŭ regas la landon. Vic-prezidento kaj ĉefministro fariĝis emiro de Dubajo. En 1991 dum la invado de irakaj milittrupoj en Kuvajto, UAE partoprenis je la flanko de koalicio.
- Heredaĵo: Abu-Dabio (ĉefurbo, strandoj), Dubajo (la plej bona en Sudokcidenta Azio marketo de oro, muzeoj), al-Ajn / Burajm (oazo inter Emirlandoj kaj Omano), Fuĵajro (centro de arkeologia esploro en orienta bordo).
Subjektoj de Federacio
- Abu-Dabio - Dubajo - Aĵmano - Fuĵajro - Ras-al-Ĥajmo - Ŝarĵo - Um-al-Kajvajno
Kategorio:Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
ja:アラブ首長国連邦
ko:아랍에미리트
ms:Amiriah Arab Bersatu
th:สหรัฐอาหรับเอมิเรตส์
zh-min-nan:A-la-pek Liân-ha̍p Thâu-lâng-kok
Araba lingvo Titola teksto
Lingvo > Lingvaj familioj > Afrik-Azia lingvaro > Semida Lingvaro > Araba lingvo
----
nomo: al-Arabia
parolantoj: 230 miliionoj
landoj: norda Afriko kaj sudokcidenta Azio: Egipto,
Irako 75%, Maroko, ktp
origino: semida lingvo de la Araba Duoninsulo
skribo: araba
vortoj pruntitaj:
abrikoto, admiralo, algoritmo, alkoholo, antimono, cifero, gazelo,
ĝirafo, haremo, hazarda, kafo, kotono, lemono, lilako, magazeno, masko,
matraco, mumio, nadiro, oranĝo, siropo, spinaco, sukero, zenito
La araba lingvo (ISO-kodoj : ISO 639-2 : ara, ISO 639-1 : ar) estas semida lingvo kiu estas parolata en preskaŭ 24 landoj, precipe en sudokcidenta Azio kaj norda Afriko, de Atlantiko ĝis la araba-persa golfo. Estante semida, ĝi similas al iuj tre antikvaj lingvoj de sudokcidenta Azio, kiel la hebrea, la akada , la aramea kaj la asiria. Ĝi estas la lingvo de la Korano.
La araba origine estis la lingvo de la nomadoj kaj la terkulturistoj de la Araba Duoninsulo. Kun la alveno de la araba imperio kaj islamo, ĝi ekspandiĝis, kun la arabigo de aliaj popoloj. Ĝi ankaŭ fariĝas grava religia lingvo, ĉar per ĝi oni legas la Koranon, la sanktan libron de la islamanoj.
Dum la mezaj epokoj, la islama civilizo gajnis tre altan nivelon de kulturo kaj scienco, kaj la araba estis la perilo de tiu progreso. Trezoro da mezepokaj verkaĵoj estis verkitaj en la araba, kaj uzis ĝin sciencistoj tre diversaj, de Aviceno, perso de Buĥara, al Majmonido, judo de Kordovo.
Oni skribas la araban per la araba alfabeto, semida skribsistemo senvokala, kiu estis adaptita de la fenica skribsistemo. Ĝin uzas ankaŭ lingvoj en aliaj islamaj landoj, kiel la persa, urduo, kaj pasintece la turka (ĝis la 20-a jarcento) kaj eĉ la hispana kaj hebrea lingvoj.
Nuntempe, kvankam la araba estas malpli grava ol pasintece, ĝi estas parolata de preskaŭ 200 milionoj da homoj, kaj estas unu el la oficialaj lingvoj de la Unuiĝintaj Nacioj. Ĝi ekzistas en diversaj lokaj dialektoj. Historie, la malta lingvo, parolata sur la eta mediteranea insulo Malto, devenis origine de la araba de Nordafriko. Hodiaŭ ĝi estas la sola semida lingvo, kiu uzas la latinan alfabeton, kaj kiu estas parolata en Eŭropo, de kristana popolo.
Ortografio, prononco, elparolo
La araba ua'u prononco aperas en la franca skribo kiel ou, en la angla kiel w. La araba ĝ elparolo skribitas la angla kiel j kaj la franca kiel dj.
Oni akcentas, elparolas la vortojn diverse en la arabaj landoj. Kvankam ekzistas komuna literatura lingvo, sed la parolata lingvo estas diversforma. En la araba lingvo oni skribas nur la konsonantojn kaj oni signas la vokalojn nur etaj komoj (haraka) sub la konsonantoj, sed tiuj signoj estas uzataj nur en la Korano, klasikaj tekstoj kaj gramatikaj libroj. Laŭ arabaj gramatikistoj ekzistas 9 vokaloj: mallongaj a, u, i; longaj a, u, i; finaĵajn an, un, in.
Usama bin Ladin: en la angla lingvo oni skribis la i sonanton (Laden) per e, tiel disvastiĝis Laden-formo dismonde.
ibn, abu: ibn signifas en la araba filo, abu signifas patro. Tiel se iu (Aĥmad) havas knabon (Umar) kaj patron (Karim), li povas nomiĝi Ibn Umar aŭ Abu Karim.
- [http://skrib01.free.fr/dosieroj/sk57eo.htm pri la Sud-Araba skribo en Esperanto]
- [http://www.uea.org/dokumentoj/bib/araba.html E-arabaj vortaroj]
- [http://www.nicoweb.com/sirpus La araba lingvo en MP3]. La araba lingvo en MP3
ja:アラビア語
ko:아랍어
ms:Bahasa Arab
simple:Arabic language
th:ภาษาอาหรับ
1981Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1981
Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
Jardekoj: 1950-oj - 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj
Jaroj: 1976 - 1977 - 1978 - 1979 - 1980 - 1981 - 1982 - 1983 - 1984 - 1985 - 1986
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta je ĵaŭdo (vidu ĉi tie kalendaron).
En la jaro 1981 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 66-a Universala Kongreso de Esperanto en Braziljo.
- Kreita planlingvo Gloso.
- Eŭropo : 1-a de januaro : Grekio membriĝas en la Eŭropan Ekonomian Komunumon -- "Eŭropo de la Dek".
- Francio : François MITTERRAND fariĝas la nova prezidento de la Franca Respubliko (li estas la unua maldekstra prezidento en la Kvina Respubliko, t.e. ekde 1958).
- Andoro : La ĉefministra posteno establitas.
- Brixton, Londono en aprilo okazis seriozan tumulton kaj grandajn batalojn inter la polico kaj la enloĝantoj.
- Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj: Je la 25-a de majo, ŝtatestroj de ses landoj en la Persa Golfo subskribis ĉarton en Abu-dabio oficiale kreante la Kunlabora Konsilio de la Golfo. En Um-Al-Kajvano emiriĝas Raŝid Bin Ahmad al-Mu'alla, kaj en Aĵmano, Humad Bin Rashid an-Nuaimi.
- Antigvo-Barbudo aplikas postenon de guberniestro kaj membriĝas en Brita Komunumo.
- Belizo sendependiĝas.
- Al UNO aniĝas Antigvo-Barbudo, Belizo kaj Vanuatuo.
- 20-a de januaro: 52 usonaj ostaĝoj liberiĝis post 444 tagoj en Irano.
Naskiĝoj
- SZEKERES Melinda
- 17-a de majo : Cosma Shiva HAGEN
- 9-a de junio : Natalie PORTMAN
Mortoj
- Valda VINAŘ
- Roberto das NEVES
- 30-a de aprilo : Peter HUCHEL
- 11-a de majo : Usono : Florido : Bob MARLEY
- 13-a de julio : André SCHILD
- 27-a de novembro : Lotte LENYA
- 29-a de novembro : Natalie WOOD
----
1976 | 1977 | 1978 | 1979 | 1980 | 1981 | 1982 | 1983 | 1984 | 1985 | 1986
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1981
ja:1981年
ko:1981년
simple:1981
th:พ.ศ. 2524
Субрахманиан Чандрасекар
Субраманиан Чандрасекар (1910–1995) е индийски физик, астрофизик и математик. Той е роден в Лахор, Британска Индия (днес в Пакистан). От 1937 до смъртта си Чандрасекар работи в Чикагския университет. Получава Нобелова награда за физика през 1983 за своите изследвания с важно значение за структурата и еволюцията на звездите.
Чандрасекар, Субраманиан
Чандрасекар, Субраманиан
ja:スブラマニアン・チャンドラセカール
xsongs.info Sklep wdkarski Gry backup software download narty szwajcaria
|
|
|
| :: RELATED NEWS :: |
Transportación Ferroviaria Mexicana
Transportación Ferroviaria Mexicana (Mexican Rail Transportation) is the name of a company dedicated to freight transportation using rail in the North Eastern part of Mexico. TFM owns its own fleet and the "right of use" of some of the railtracks in the country, being the most important the "Ferrocarril del Noreste" (Northeasthern railtrack) line. This line links the center of the country with cities like Monterr
|
Alphonse Louis
Eliphas Lévi, born Alphonse Louis Constant, (February 8, 1810 - May 31, 1875) was a French author and magician.
"Eliphas Lévi," the name under which he published his books, was his attempt to translate or transliterate his given names "Alph
|
|
|
Sean Treadaway
Sean Treadaway (born Patrick Sean Treadaway November 03, 1970 in Atlanta, Georgia) is an Irish-American actor and screenwriter.
Sean is an alumnus of both the University of Georgia and Kennesaw State University.
Filmography
- Bobby Jones: St
|
|
|