Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Abel MONTAGUT

Abel MONTAGUT

Kategorio:Katalunaj esperantistoj Esperanto > Esperantlingva literaturo > Abel Montagut ---- J. Abel MONTAGUT I MASIP (Llardecans, Katalunio, 1953 - ), esperanto-poeto, estas mezlerneja instruisto pri la katalunaj lingvo kaj literaturo. Dufoje li premiiĝis ĉe katalunlingvaj beletraj konkursoj pro siaj rakontoj. Dekkvar-jara li eklernis esperanton kaj enpaŝis literature en 1980 per abundaj neeldonitaj tradukoj el klasikaj katalunaj aŭtoroj (Ramon LLULL, MARCH, Jacinto VERDAGUER, Salvador ESPRIU, k.a.). Unu lia poemtraduko de kataluna mezepoka Amikantoj de Ausias MARCH, premiiĝis en la 22-aj Internaciaj Floraj Ludoj en 1983. En 1982 li entreprenis la verkadon de Poemo de Utnoa, kiun li konceptas kiel kompiladon kaj kunfandiĝon de diversgentaj tradicioj troviĝantaj en homaraj ĉefverkoj, kiaj Eposo pri Gilgameŝ, Ramajano, Biblio, Iliado, Odiseado, Eneado, k.a.

Verkoj


- Amikantoj, de Ausias MARCH
- Poemo de Utnoa
- El manuscrit de Jules Verne. Barcanova. Barcelona, 2003. ISBN 84-489-1213-6. 110 p.
- Carnestoltes (novel·la disfressada) i altres relats. Llibres de l'Índex, Barcelona, 2003. ISBN 84-95317-49-4. 86 p.
- La enigmo de l'ar@neo. IEM. Viena, 2003. ISBN 3-01-000030-8.

Eksteraj ligoj :


- [http://esperanto.net/literaturo/autor/montagut.html Abel Montagut]
- Recenzoj pri liaj verkoj:
  - [http://esperanto.net/literaturo/poem/libr/utnoa.html Poemo de Utnoa]
  - [http://esperanto.net/literaturo/poem/libr/karnaval.html Karnavale]

ligo al recenzoj


- [http://esperanto.net/literaturo/recenzintoj.html#montagut recenzoj fare de Montagut]

Kategorio:Katalunaj esperantistoj

Kategorio:Esperantistoj Kategorio:Hispanio

Esperanto

Ĉi tiu artikolo temas pri la lingvo. Por aliaj signifoj de la vorto vidu Esperanto (apartigilo). Esperanto (apartigilo) Esperanto estas planlingvo proponita kiel internacia dua lingvo. Ĝin publikigis Ludoviko ZAMENHOF en 1887. La nomo "Esperanto" devenas de lia plumnomo: Doktoro Esperanto — iu kiu esperas, esperas ke lia lingvo fariĝos interlingvo por helpi ĉiujn tra la mondo interparoli. Li ne intencis, ke Esperanto fariĝu la sola lingvo en la mondo, sed simple dua komuna lingvo de ĉiuj. Nuntempe Esperanto estas uzata por multaj aferoj, inkluzive de vojaĝado, korespondado, kultura interŝanĝo, literaturo kaj lingvo-instruado. Ĝi estas la plej multe uzata planlingvo.

Specifaj trajtoj

La strukturoj de Esperanto subtenas la naturan emon de la homa pensado al analogio kaj estas pli trarigardeblaj ol tiuj de la plej multaj etnaj lingvoj. Tre produktiva sistemo de vortfarado garantias jam en frua stadio de la lingvolernado nuancitajn esprimeblecojn. Sekve fruaj sukcesoj emocie motivas la lernanton progresi.
Tial la sama lernintenso ebligas akiri kompareblan lingvan nivelon en ono de la tempo necesa en etna lingvo. Ĝenerale pluraj monatoj da studado de Esperanto egalas kelkajn jarojn da lernado de lingvoj kiel la angla aŭ la franca. Pro la domino de eŭropdevenaj vortradikoj, ekzemple azianoj bezonas pli da lernotempo, tamen malpli ol por alia azia lingvo. En sia fama "Unua Libro" de Esperanto (1887) Zamenhof prezentis la gramatikon per 16 reguloj. (Kiuj kompreneble ne klarigas ĉiujn detalojn de la lingvouzo.) Tiu ĉi gramatiko eniris en la sistemdokumenton "Fundamento de Esperanto", kiu, laŭ decido de la unua Universala Kongreso en 1905, garantiu la kontinuecon de la lingvoevoluo.

Vortprovizo

La vortostoko devenas de diversaj lingvoj. Iuj novaj vortoj estas venintaj el ekstereŭropaj lingvoj kiel la japana, ĉar ili iĝis internaciaj, sed la plejparto venis el la ĉefaj eŭropaj lingvoj - precipe el la latina, la franca, la germana kaj la angla. Pro la internaciemo, multaj etimoj apartenas al pluraj lingvoj eĉ se la konkreta formo en Esperanto similas pli al tiu de unu lingvo.

Etimaj ekzemploj


- el latinidaj lingvoj:
  - el la latina: abio, facila, sed, tamen, okulo, hepato, akvo
  - el la franca: dimanĉo, fermi, ĉe, frapi, ĉevalo, butiko
  - el la itala: ĉielo, fari, voĉo
  - pluraj: facila, fero, tra, verda
- el ĝermanaj lingvoj:
  - el la germana: baldaŭ, bedaŭri, haŭto, jaro, nur
  - el la angla: birdo, mitingo, spite, suno, teamo
  - pluraj: bildo, fiŝo, fremda, grundo, halti, hasti, hundo, ofta, somero, ŝipo, vintro
- el slavaj lingvoj:
  - el la pola: celo, ĉu, krado, luti, moŝto
  - el la rusa: barakti, serpo, vosto
  - pluraj: klopodi, krom, prava
- el pliaj hindeŭropaj lingvoj
  - el la greka: kaj, biologio, politiko
  - el la litova: du, ju, tuj
  - el sanskrito: budho, nirvano
- el aliaj lingvoj
  - el la samea: boaco
  - el la japana: cunamo, haŝio, hajko, utao, zeno
  - el la ĉina: toŭfuo

Principoj de la vortelekto

La tagoj de la semajno estas el la latinidaj lingvoj laŭ la francaj vortoformoj (dimanĉo, lundo, mardo ...), multaj partoj de la korpo laŭ la latinaj (hepato, okulo, brako, koro, reno...), kaj la unuoj de tempo el la ĝermanaj lingvoj laŭ formoj germanaj (jaro, monato, tago...). La nomoj de animaloj kaj vegetaloj ĉefe venas de la sciencaj latinaj nomoj. Kiel jam supre estis videble, multaj vortoj samtempe klarigeblas el diversaj lingvoj. (Vidu en la libro "Etimologia vortaro de Esperanto" de Ebbe VILBORG)
- abdiki laŭ angla, franca, itala kaj latina
- abituriento laŭ germana kaj rusa
- ablativo laŭ latina, angla, itala kaj hispana, sed ĝi ankaŭ estas konata al germana lingvisto kaj lingvoŝatantoj
- funto laŭ pola, rusa, jida kaj germana Plue, Zamenhof zorgeme kreis malgrandan bazon de radikaj vortoj kaj afiksoj per kiu plia multo da vortoj estas konstruita. Pro tio, oni povas esprimi sin flue post lernado de malgranda vortprovizo (eble 500-2000 vortoj kaj afiksoj). Kvankam Zamenhof klopodis internaciigi Esperanton, ĝi estas eŭropeca pro sia vortaro. Tiu trajto ne apartenas sole al Esperanto: la plejmulto de la projektoj de internaciaj lingvoj uzas la eŭropajn komunajn vortojn. La ĉefa diferenco inter Esperanto kaj aliaj planlingvoj devenas de la ne-eŭropeco de la gramatiko, kaj tiun ne-eŭropecon Zamenhof mem agnoskis kiel volan penon de li. La vorteroj kun gramatika funkcio aperas memstare ene de la vortaro, tiel ke ĉiu teksto estas deĉifrebla eĉ sen helpo de aparta gramatika klarigo. Aliflanke, li alkonformigis la gramatikajn vortetojn (interalie la vortfinaĵojn) tiel ke la eŭropanoj eĉ ne bezonu konscii pri tiu ne-eŭropeca gramatiko de Esperanto.

Specifaj vortoj en Esperanto

Ne ĉiuj vortoj de Esperanto havas signifon rekte diveneblan pere de aliaj lingvoj. Kelkaj el ili estas Esperantaj idiotismoj indiĝene naskitaj en Esperantujo, ĉu pro zamenhofa kaprico, ĉu pro natura lingvo-evoluo inter la parolantaro. Laŭforme (rimarku, ke la listo enhavas mikse vortojn tute kutimajn kaj vortojn foje uzatajn sed neoficialajn): :aliĝilo, edzo, espo (slango por Esperanto), ĝi, kabei, nifo (laŭ angla UFO), pli, plej, ujo, zamenhofa. Oni ankaŭ povus aldoni la tabelvortojn kaj la uzon de afiksoj kiel memstaraj vortoj (igi, ilo, ree, umi, ktp.). Foje oni trovas la vortojn aliel, alies, -iĉ-, kaŭ (= kaj + aŭ), kaj ri, sed tiuj ne konformas al la reguloj de la Fundamento. Temas ĉe ili aŭ pri nekonsciaj pekoj kontraŭ la reguloj aŭ pri intencaj reformprojektoj. Laŭsignife: :aligatori, fundamento, memzorganto, necesejo, kajmani, krokodili, krokodilo, fina venko, verda, verdo

Alfabeto kaj ortografio

La literumado aŭ ortografio ankaŭ estas tre simpla: unu sono (fonemo) por unu litero, kaj inverse. Esperanto uzas la latinan alfabeton, sed ĉar la lingvo uzas pli ol 26 sonojn (same kiel la plejmulto da lingvoj), Zamenhof devis inventi novajn literojn: la tiel nomatajn 'ĉapelitajn' literojn. La literoj c, g, h, j, s kaj u, ĉiu havas sian ĉapelitan version. En Esperantlingvaj TTT-paĝoj oni uzas (en 2004) la jenajn manierojn skribi la ĉapelitajn literojn de Esperanto:
- 70%: veraj supersignaj literoj, preskaŭ ĉiam laŭ Unikodo, iafoje laŭ Latino 3: ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ.
- 15%: surogate laŭ la H-sistemo: ch, gh, hh, jh, sh, u.
- 15%: surogate laŭ la X-sistemo: cx, gx, hx, jx, sx, ux.

Lingvoevoluo

Kvankam E. montriĝis plene taŭga por la celoj de la internacia komunikado, dum ĝia tuta historio ne mankis proponoj reformi detalojn. En la jaro 1908 el reformprovo rezultis nova lingvo projekto, kaj fine aparta planlingvo: Ido. Kontraste al ĝi Esperanto de 1887 ĝis hodiaŭ evoluis sen radikalaj ŝanĝoj, sed malrapide kaj kontinue. Tiu (iam preskaŭ ne rimarkata, iam akre pridisputata) lingvoŝanĝiĝo ampleksas (krom la ĝenerala kresko de la vortprovizo) interalie la sekvajn tendencojn:
- prefero de mallongaj vortoformoj - ekzemple spontana anstataŭ spontanea
- arkaikiĝo de vortoj (ekz.: pafilego) kaj paralela enuziĝo de novaj (ekz.: kanono)
- nuanciga pliriĉigo de la vortostoko, ekzemple al bleki (= produkti bestosonojn) aldoniĝis tuta listo de verboj por unuopaj bestospecioj
- evoluo de signifodiferenco de paralelaj formoj - ekz.: plaĝo = bordostrio speciale taŭga por bano kaj sunbruniĝo, plej ofte tiucele transformita de homoj; strando = origina, natureca , pli "sovaĝa" bordostrio
- uzo de k (en kelkaj kazoj h) anstataŭ pli frua ĥ, precipe post r.
- ~ ~ de -io anstataŭ -ujo en landnomoj
- pli ofta adverbigo - ekzemploj: lastatempe anst. en la lasta tempo, aviadile anst. per aviadilo, haste kaj laste anst. hastante kaj kiel la lasta
- evito de kompleksaj verboformoj
- uzo de afiksoj kiel memsignifaj vortoj - ekz.: ega, eta, emo, malo, iĝi, estro, estraro, ilo, ilaro, ejo, ismo Proponoj pri reformoj de lingvaj detaloj, estas lastatempe ne malofte diskutataj en la novaĵgrupo soc.culture.esperanto; ekzemple enkonduko de nova triapersona ununombra pronomo sekse neŭtra (ri, ŝli) aŭ konsekvenca uzo de ĝi en tiu rolo. (
- ) Kvazaŭ-arĥaikaĵo, tre malofte uzata.
(
  - ) La seksindiferenta (neŭtra laŭ PIV difinebla kiel prezentanta neniun difinitan sekson) pronomo »ĝi« povas esti (laŭ la ekzemploj el la Fundamento de Esperanto) uzata por objektoj aŭ kiel senseksa triapersona pronomo por vivantaj kreaĵoj kiel homoj. Tamen ĝi plej ofte estas uzata nur por aĵo, besto aŭ infaneto.
(
    - ) Uzebla nur por la tria persono.

Parolantaro

La nombro de Esperanto-parolantoj estas nekonata. Nur eblas taksoj. La plej multaj varias inter 100 mil kaj 1,5 milionoj.
Kelkaj parolas eĉ pri pluraj milionoj, sed tiam supozeble temas pri ĉiuj homoj, kiuj iam informiĝis pri bazaj elementoj de la lingvo, eble eklernis ĝin, ankoraŭ rememoras kelkajn vortojn, sed fakte ne scipovas praktike utiligi la lingvon. Se la kriterio estu tute flua altanivela lingvouzo, komparebla al denaska nivelo en aliaj lingvoj la taksoj eĉ reduktiĝas je unu aŭ kelkaj dekmiloj. (>pliaj informoj) Inter la planlingvoj (ekzemple, Interlingvao kaj Loĵbano), Esperanto estas la plej uzata kaj la sola kun evoluintaj daŭraj aplikoj en preskaŭ ĉiuj vivosferoj. Interlingvao, la ĉefa konkuranto de Esperanto inter la planlingvoj, havas ĉirkaŭ mil parolantojn.

Movado

La ĉefa tutmonda Esperanto-organizaĵo estas la Universala Esperanto-Asocio. Ĝi jam de kelkaj jardekoj kunrilatas kun Unuiĝintaj Nacioj. Unesko (Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Edukado, Scienco kaj Kulturo) adoptis [http://e.euroscola.free.fr/unesko.htm du rezoluciojn] favorajn al Esperanto (1954 kaj 1985), per kiuj ĝi agnoskas la indajn atingaĵojn de Esperanto kaj instigas ĝian utiligon. Sed, malsimile al la latina en mezepoka Eŭropo kaj la angla en nia jarcento, bazo de lernejoj, universitatoj kaj lernolibroj mankas al Esperanto. La plej fama simbolo de Esperanto estas la kvinpinta verda stelo, kiu simbolas la esperon (verdo estas koloro de espero) sur la kvin kontinentoj, kaj kiu ankaŭ ornamas la Esperantan flagon.

Kulturo

Esperanto havas literaturon, parte originalan, parte tradukitan el naciaj lingvoj (kaj parte eĉ surretan). Bedaŭrinde, malmultas esperantaj verkoj tradukitaj al naciaj lingvoj, kaj do la ekstermovada publiko ne povas facile legi ilin. Ĝi ankaŭ havas muzikon, gazetojn, organizojn, kaj dissendojn per radio en Esperanto.

Famaj aŭtoroj de verkoj en Esperanto

Ankaŭ vidu

Esperanto kaj internacia uzo por pagata laboro

?

Esperanto kaj firmaoj


- KAVA-PECH

Eksteraj ligoj


- [http://esperanto.net/ Multlingva Informcentro pri Esperanto] en 60 lingvoj
- [http://uea.org/dokumentoj/bibliografioj.html Terminaroj ĉe UEA]
- [http://www.geocities.com/origlit/lit/index.html Datumbazo de originalaj Esperanto-verkaĵoj kaj aŭtoroj], kun biografioj kaj bildoj
- [http://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/c/c3/Radiopolonia_20nov2004.OGG Intervjuo al ĉina esperantistino], kiu priskribas, kiel malfacila estas esperanto por ĉino (sondosiero).
- [http://it.groups.yahoo.com/group/ni_parolas_esperante Diskutgrupo "Ni parolas Esperante"]

Kritikoj


- [http://www.xibalba.demon.co.uk/jbr/ranto/ Esperantokritika paĝaro] (anglalingve)
- [http://www.rickharrison.com/language/bloated.html Ĉu la Esperanta vortaro estas tro vasta?] (anglalingve) Kategorio:Planlingvoj Kategorio:Esperantidoj als:Esperanto ja:エスペラント ko:에스페란토 ms:Bahasa Esperanto simple:Esperanto th:ภาษาเอสปรานโต zh-min-nan:Sè-kài-gí

Esperantlingva literaturo

Literaturo > Esperantlingva literaturo < Esperanto-kulturo < Esperanto - Serio Oriento-Okcidento ---- Notu: Pro la deven-diverseco de la esperantistaro, la ĉi-subaj aŭtoroj ne estas enklasigitaj laŭ nacio kiel je la alilingvaj literaturoj. [http://esperanto.net/literaturo/ Originala literaturo en Esperanto] : En la jena ttt-ejo troviĝas listoj de aŭtoroj, originalaj romanoj, noveloj/rakontoj, dramoj kaj poemaroj verkitaj originale en Esperanto kaj aperintaj de 1898 ĝis nun, en multaj kazoj ligitaj al dokumentoj kun pliaj informoj pri aŭtoroj kaj verkoj, inkluzive kelkajn centojn da recenzoj. La tuto formas ampleksan kaj espereble kreskontan datenaron. Aŭtoroj de originala esperantlingva literaturo.

Tradukaĵoj

La unuaj provoj traduki literaturaĵojn en E-n havis plej ofte la karakteron de lernejekzerco; la verkintoj sendis siajn manuskriptojn al Z (tiam ĉefredaktoro de La E-isto) kiu, antaŭ ol aperigi ilin en la gazeto, korektis erarojn stilajn kaj gramatikajn. Multaj el la regulaj kontribuantoj al la gazeto dum tiu periodo (1889-95) iĝis ĝenerale konataj pro sia tradukagado; inter ili troviĝis Grabowski, de Wahl, Devjatnin, Kofman kaj L. E. Meier. Ĝis 1904 aperis libroforme nur malmultaj tradukoj, ĉar la E-scianta publiko estis tro malgranda. Plej interesaj el la ĝis tiam aperintaj verkoj estas: La Gefratoj (Goethe) kaj La Neĝa Blovado (Puŝkin) de Antoni GRABOWSKI; Hamleto (Shakespeare) de Z, Demono (Lermontov) kaj Boris Godunov (Puŝkin) de Devjatnin; Iliado (Homer) kaj Kain (Byron) de Kofman; Princino Mary (Lermontov) de Edgar VON WAHL. En tiu tempo oni plej ofte tradukis el lingvoj rusa, pola kaj germana: afero klarigebla per tio, ke tiuj estis la gepatraj lingvoj de la plimultaj E-istoj. Kun la plivastiĝado de la E-movado kaj la sekva plioftiĝo de int. renkontiĝoj, pli-vastiĝis kaj plioftiĝis ankaŭ la tradukoj el la naciaj literaturoj. Sur la titolpaĝoj aperis novaj nomoj - Pujula, Inglada, Bicknell, Kotzin, Cederblad, Lengyel, Hodler, Meyer, Noel, Motteau, Roksano, Vallienne. Plimultiĝis klasikaj verkoj el la okcidenteŭropaj literaturoj; reprezentiĝis Shakespeare per La Ventego (trad. Motteau), Julio Cezaro (Lambert), Makbeto (Lambert); Macaulay - Horacio (Bicknell) - Tennyson - Gvinevero (Bicknell); Molière - L' Avarulo (Meyer), Edziĝo Kontraŭvola (Dufeutrel), Don Juan (Boirac), Georgo Dandin (Z); Conscience Blinda Rozo (van Metekebeke kaj van Hove), Rike-Tikke-Tak (Maria Posenaer), Kion patrino povas suferi (Schoofs); Racine - Athalie kaj Esther (Noei), Prévost - Manon Lescaut (Vallienne); Goethe - Ifigenio en Taŭrido (Z); Schiller - La Rabistoj (Z), Wilhelm Tell (L. E. Meier); Grimm - Elektitaj Fabeloj (Kabe). Krome aperis pluraj verkoj (verketoj) de Musset, Maupassant, Balzac, Vigny , kaj aliaj tiaj mondkonataj verkistoj. La alfluo de ĉi tiu flanko neniel ĉesigis la orienteŭropan agadon; tie aktivis: Z mem (La Revizoro de Gogol, Marta de Orzeszko), Grabowski (verkoj de Slowacki kaj Sienkiewicz), Kabe (Pola Antologio kaj verkoj de Sierozewski, Orzeszko, Prus, Reymont Turgenev), kaj Devjatnin (verkoj de Puŝkin, Gogol, Krilov). Ankoraŭ maloftis verkoj el la literaturoj hispana, hungara, itala, sveda, dana kaj japana; aliflanke ne mankis tradukoj el la klasikaj lingvoj - latina, greka, hebrea. El la lasta Z tradukis jam antaŭ la mondmilito la pliparton de la Malnova Testamento. Malgraŭ la plivastiĝo de la E-istaro, ankoraŭ persistis en tuj rondoj la ĝenerale malaprobinda kutimo traduki el lingvoj fremdaj al la tradukantoj. En la fruaj tagoj tiu kutimo estis almenaŭ tolerinda, ĉar kondiĉita de la eksteraj cirkonstancoj, sed oni rajtas bedaŭri, ke ankaŭ post aliiĝo de la cirkonstancoj, kelkaj personoj ne limigis sian laboron al tiu kampo, sur kiu ili estis nedubeble plej fidindaj. El la malmultaj, kiuj sukcese kontraŭagis tiun principon, Grabowski elstaras pro sia poemaro El Parnaso de l' Popoloj, kiu enhavas krom poemoj originalaj ankaŭ tradukojn el tridek lingvoj. Antaŭ la eksplodo de la unua mondmilito aperis la jenaj verkoj diverskiale interesaj:
- Fabiola (Wiseman - Ramo)
- La Venecia Komercisto (Shakespeare - Wackrill)
- Bulgaraj Rakontoj (Vazov - Atanasov)
- Eŭgenino Grandet (Balzac - Gasse)
- Elektitaj Poemoj (Heine - Pillath)
- Hispanaj Dramoj kaj Angora Katino (Benavente - Inglada)
- Japanaj Rakontoj (Chif Toshio)
- Hebreaj Rakontoj (Ŝalom-Aleĥem kaj Perec-Muĉnik)
- Kroataj Poeziaĵoj (M. Spicer)
- Fantomoj (TurgenevFiŝer)
- Novaj Versaĵoj (Lermontov - Bela Manto)
- tri tradukoj de Ŝidlovskaja: Princo Serebrjanij (A. Tolstoj), Stranga Historio (Turgenev) kaj Arbaro Bruas (Korolenko). Dum la milita periodo la agado sur la literatura kampo preskaŭ tute ĉesis; kaj post 1918 ĝi revigliĝis nur malrapide. Rekomencis labori kelkaj el la pioniroj, sed pliparte novaj elementoj koniĝis al la E-istaj legantoj. El la antaŭmilitaj tradukistoj plej gravis Grabowski; pro sia majstra traduko de la fama pola epopeo Sinjoro Tadeo de Mickiewicz; jam de jaroj Grabowski revis traduki tiun verkon tiel karan al la pola popolo, sed la grandeco de la tasko longe fortenis lin de la provo. Efektivigante fine sian malnovan revon, li devis multe eksperimenti pri la lingvo; preskaŭ neatentate li iris tiun vojon, kiun post lia morto la hungara poeto Kalocsay sekvis tiom atentveke. Aliaj jam konataj figuroj, kiuj reaperis, estis L. E. Meier (Fabloj - Lessing), Ŝidlovskaja (Senlingvulo kaj La Sonĝo de Makaro de Korolenko: La Kapitanfilino de Puŝkin), kaj Fiŝer (Tri Rakontoj de Puŝkin). Baldaŭ evidentiĝis, ke la novuloj estas tute kompetentaj repreni la plumojn de tiuj, kiuj ne plu laboras ĉe la tradukado. Sur la unua rango staras: Hilda Dresen - estonino; Bulthuis - nederlandano; Morariu - rumano; Kalocsay kaj Bodó - hungaroj. Hilda Dresen konigis al int. legantaro poemarojn de Marie Under (Elektitaj Versaĵoj) kaj de Barbarus (Horizontoj) kaj ŝi kunredaktis la unuan volumon de la Estona Antologio. Skribante pri estona literaturo en E oni devas ne forgesi la novelaron Kvin Noveloj (Tuglas) bonege tradukitan de Seppik. Ankoraŭ malgrandas la rumana kontribuo al nia literaturo; sed tio kion ni jam havas en la tradukoj de Morariu (Niĉjo Mensogulo - Brătescu-Voineşti kaj Nobela Peko - Sadoveanu) sopirigas al pliampleksigo de tiu fako. Kvankam Bulthuis jam antaŭmilite faris tradukojn (Salome de Oscar Wilde, kaj plurajn francajn verkojn en kunlaboro kun Toucheboeuf), li tamen apartenas pli ĝuste al la postmilita periodo. Pri lia tradukkapablo atestas precipe La Malgranda Johano, alegoria historio de van Eeden, laŭdire unu el la plej popularaj verkoj en la nederlanda literaturo, La Leono de Flandrujo, el la flandra de Conscience, Imperiestro kaj Galileano el la norvega de Ibsen kaj Taglibro de Vilaĝpedelo el la dana de Blicher. El la hungara, Kalocsay tradukis la dramon: La Tragedio de l' Homo (Madách), la popolfabelon Johano la Brava (Petöfi) kaj Morgaŭ Matene (Karinthy); Karlo Bodó atingis egale altan nivelon per siaj tradukoj de la novelaro Norda Vento (Karinthy) kaj la romano La Cikoni-Kalifo (Babits). Se iu jam leginta la cititajn verkojn ankoraŭ ne konvinkiĝis pri la alta rango de la hungara literaturo, kroman ateston oni povas prezenti per la poem- kaj prozkolekto Hungara Antologio, kompilita de Kalocsay kunlabore kun Bodó, Szilágyi, Totsche, Halka kaj Baghy. Jam supre ni atentigis pri simileco inter la laboroj de Grabowski kaj Kalocsay en la sfero de lingvo-eksperimentoj; plia simileco troveblas en tio, ke ankaŭ Kalocsay aperigis kolekton de poemtradukoj el multaj lingvoj: la verko Eterna Bukedo enhavas ĉefverkojn poeziajn el dudek lingvoj, prezentitajn en tiu brila maniero, kiun oni atendas de la plej sukcesa vivanta E-poeto. Kaj lia traduko de la Infero de Dante estas plej nova, kaj plej granda triumfo de la poezia lingvo E-a. Nur post la morto de Z aperis ties traduko de la Fabeloj de Andersen, en tri volumoj (1923, 1926, 1931). R.U.R. (Karl Čapek) kaj Tridek jarojn en la Ora Nordo (Jan Welzl), modernaj verkoj el la ĉeĥa, aperis en E dank' al la tradukistoj de Moraviaj E-Pioniroj. El Bulgarujo venis la interesaj novelaroj: Nuntempaj Rakontoj (Stamatov-Krestanoff) kaj Novaj Bulgaraj Rakontoj (Vazov-Atanasov); Krestanoff preparis ankaŭ la Bulgaran Antologion aperintan en 1925. La katalunan literaturon vaste konigis la Kataluna Antologio en la redakto de Jaume Grau Casas, la belgan literaturon la Belga Antologio (Flandra kaj Franca Partoj), la litovan: Litova Almanako. Forlasante dum iom da tempo la eŭropan kampon, ni esploru la laboron sur aliaj kontinentoj. En malproksima oriento ni trafas plurajn mezepokajn teatraĵojn kaj modernajn kriminalromanojn el la japana lingvo; sur pli alta nivelo staras la aŭtobiografiaj verkoj de Ariŝima: Deklaracio kaj Senbedaŭre Amo Rabasen tradukoj de T. Tooguu. Ĝis nun Ĉinujo preskaŭ nenion kontribuis al la E-a literaturo; escepto estas la moderna dramo Ribelemaj Virinoj de M. C. Kuo, tradukita de S. M. Chun. Post vojaĝo mensa trans la Pacifikan Oceanon kaj Amerikon, ni atingas la laborejon de la usonano Payson, kiu dum la lastaj jaroj de sia vivo tre fervore tradukis el angla lingvo: La Rozujo Ĉiumiljara kaj Palaco de Danĝero de Wagnalls, Mimi de Giesy, Luno de Israel de Rider Haggard (kunlabore kun Butler) kaj plurajn aliajn verkojn. Lasta rigardo ĵetita sur la eŭropan laborkampon videbligas faskon da tradukoj el dek unu lingvoj; el la angla venis La Dormanto Vekiĝas (H. G. Wells - Millward), Jane Eyre (Charlotte Bronte - Bulthuis); el la flandra - Pallieter (Timmermans - Jan van Schoor), Servokapabla - Marcus Tybout (Eekhoud - Bergiers); el la franca - Kandid (Voltaire - Lanti), La Mizantropo (Molière - Boucon), Bareluloj kaj Fadenuloj (Maurois - Berna Fabo) - el germana - En Okcidento Nenio Nova (Remarque - Kvar), La Vojo Returne (Remarque - Berger), La Hirundlibro (Ernst Toller - H. Wolff), La Okuloj de la Eterna Frato (Stefan Zweigt - I. Wolff), Romaj Elegioj kaj La Taglibro (Goethe - Kalocsay) ; el la holanda - Akbar (Limburg-Brouger - Isbrücker kaj Ziermans), Gysbreght van Aemstel (van den Vondel - Isbrücker); el la itala - Historio de Kristo (Papini Anonima), Infero (Dante - Kalocsay), Pinokjo (Collodi - Marchesi); el la kroata - La Morto de Smail-Aga Cengijiĉ (Mazuraniĉ - M. Spicer); el la juda - La Sorĉistino el Kastilio (Ŝalom-Asch - Lejzerowicz); el la hebrea- Merkado la Azenpelisto (Naum Jeruŝalmi - Leono Vienano); el la rusa - Ruĝa Stelo (Bogdanov) kaj Per Voĉo Plena (Majakovskij), poemaroj tradukitaj de Rublov, Hohlov, Nekrasov, k a., Eŭgeno Onegin (Puŝkin - Nekrasov); el la sveda - Per Balono al la Poluso (Andree, Strindberg, Fraenkel - Engholm), Tra Sovaĝa Kamĉatko (Bergman - Gerdman). La Mono de Sinjoro Arne (Selma Lagerlöf - Engholm.)

Originalaj verkoj

Estas memkompreneble, ke dum la fruaj jaroj la verkistoj ne tiom aktivis sur la kampo de originala literaturo kiom sur tiu de la tradukita; por tiaj tradukoj, kiaj eliris tiuepoke, oni ne ĉiam konsideris necesa la verkistan talenton: bezonata estis nur iagrada posedo de la lingvo kaj iom da libera tempo. La unuaj provoj de originala verkado estis tiuj de Z mem., kiu en sia Unua Libro (1887) publikigis siajn poemojn Mia Penso kaj Ho, mia kor'!, el kiuj la unua estas gemo de nia poezio. En la fruaj numeroj de La E-isto presiĝis originalaĵoj de L. E. Meier, Grohn, Fez (Felix Zamenhof), kaj Goldberg. En 1896 aperis la unua aparte presita poemo: Nevola Mortiginto de Devjatnin. En la serio Biblioteko de la LI sekvis la prozaj verkoj Kraljeviĉ Marko (M. Abesgus), El la Vivo de la E-istoj (V. Stankeviĉ), En la Brikejo (J. Wasniewski), kaj Du Mirrakontoj (O. Zeidlitz). La Fundamenta Krestomatio unue eldonita en 1903, enhavis krom originalaj poemoj de Z, ankaŭ verkojn de aliaj E-istoj; la materialo grandaparte jam aperis dise en la kajeroj de La E-isto kaj ĝia anstataŭinto Lingvo Int. La Kongreso en Bulonjo (1905) antaŭis grandan progreson en la literaturo originala; aperis Du Rakontoj (Rothau), Urso - En Montoj (Sentis); Sep Rakontoj (Ivan Malfeliĉulo), kaj la poemaroj Versaĵareto (Dombrowski), Verdaj Fajreroj (Frenkel). Al franca kuracisto, d-ro Vallienne, ni ŝuldas la unuan originalan E-an romanon, Kastelo de Prelongo (1907); ĝi temas pri la rilatoj inter la membroj de franca nobela familio kaj ĝiaj servistoj. En la sekvanta jaro Vallienne, kiu devis forlasi sian profesian karieron pro malbona sanstato, aperigis duan romanon Ĉu Li? Ambaŭ verkoj estas tre interesaj; ilian lingvan neperfektecon oni devas ne tro atenti, ĉar memorendas, ke Vallienne estis pionira verkisto en periodo, kiam la ĝenerala lingva nivelo estis ankoraŭ malalta. Al la kresko de la antaŭmilita poezio kontribuis precipe poloj Elski kaj Elska (Unuaj Agordoj - 1910), ĉeĥo Stanislav Schulhof (Per Espero al Despero, Kion la Vivo Alportis - 1911; Aŭtunaj Floroj - 1912), sviso Edmond Privat (Tra l' Silento - 1912), polo Juliusz Kriss (Melodioj de l' Nokto - 1914) kaj Charles Bicknell, anglo loĝinta longe en Italujo, kiu kontribuadis poemojn al pluraj gazetoj. Tiuj ĉi poetoj ofte montris sin alte inspintaj, sed la teknikaj mankoj de iliaj verkoj kelkfoje iom deprenas de ilia poezia efiko. Marie Hankel kaj Roksano (Jane Flourens), du el la malmultaj E-istaj verkistinoj, aperigis respektive Sableroj (1911) kaj La Senlaca Sinofero (1912); ĉi tiuj verkoj tamen havas intereson sole historian. Post la romanoj de Vallienne sekvis du verkoj de H. A. Luyken Paŭlo Debenham kaj Mirinda Amo; ili atestas pri verkisto kompetenta, sed tro ema krude propagandi en sia literaturaj kreaĵoj tiajn ideojn, kiaj malplaĉas al nekristanaj legantoj. Tute malsimilan humoron naskas la sprita rakonto de John Merchant - Tri Angloj Alilande - kiu, pretendante nenian literaturan valoron, konvene prezentis al la mondo la kernon de angla humuro. Tria anglo, Richard Sharpe, aperigis en 1913 aŭtobiografian verkon Travivaĵoj de Ro Ŝo. Dum la unua mondmilito preskaŭ ĉesis la verkado en Esperanto; solaj atentindaj verkoj de tiu periodo estis la poemaro La Dorna Karesilo de Bela Manto (Boris MIRSKI) kaj, pli grave, la filozofia romano Nova Sento de Tagulo (H. HYAMS). En ĉi lasta verko utopia, la aŭtoro eksponis sian vivfilozofion, konsistantan el ideoj socialismaj, teozofiaj, vegetaranaj. Baldaŭ post la militfino denove laboris la originalaj verkistoj; kaj al iliaj vicoj aliĝis ankoraŭ novaj figuroj. En Moskvo ekpoetis ruso Miĥalski sub la standardo de la klasbatalantaj E-istoj en La Nova Epoko kaj daŭrigis en la verko Prologo. En Budapest du hungaroj, Kalocsay kaj Baghy, ekpaŝis sur vojo, kiu kondukis al ŝatinda plivaloriĝo de la poezio E-a. En 1921 aperis la unua poemaro de Kalocsay: Mondo kaj Koro; jam en tiu verketo evidentis, ke sur la kampon venis poeto, kiu pli ol liaj antaŭuloj zorgos pri la tekniko poezia; tamen oni sentas kelkfoje deziron, ke li ne estus repolurinta du-tri el la gemoj de tiu unua kolekto por ilin konformigi al siaj plej lastaj teorioj. Dum dek jaroj aperadis en diversaj gazetoj multaj poemoj de Kafocsay; en 1931 eldoniĝis la plena kolekto Streĉita Kordo. Kio ajn venos estonte por pliriĉigi nian poetntrezoron, ne estas antaŭvideble, ke Streĉita Kordo per tio perdos sian rajtan lokon ĉe la kapo. En ĝi oni trovas poemojn kantantajn la E-ismon, la seuiluziiĝon de la maturiĝo, la amon, la naturon, la malfeliĉon; vere rimarkinda estas la alta nivelo de tiom ampleksa verko. Preter la Vivo (1923) kaj Pilgrimo (1926) konigis al la Eistaro Julion.,Baghy, la amatan vagabondon, la poeton de la E-ista popolo, la „kavaliron de l' tutmonda paco“. Konfesendas, ke ne ĉiam li atingas same altan gradon; kaj oni trovas en liaj poemoj pli romantikan esprimon de la emocioj ol en tiuj de lia samurbano. Liajn verkojn distingas lia profunda kompato kaj kunsento por ĉiuj viktimoj de la premanta vivo. Lian profundan sentemon, lian melankolion, lian romantikon, ĉion ĉi oni povas atribui al lia heredo kaj al la medioj en kiuj li vivis; precipe lia profesio - la dramaktora - kaj lia militista vivo lasis nepre rekoneblajn impresojn sur liaj poemoj kaj prozaj verkoj. Lia unua romano Viktimoj estas bazita sur liaj spertoj en Siberio dum la mondmilito; ĉi tiu verko iĝis eksterordinare populara ĉe la E-istoj, por kiuj ĝi okupas rolon iom similan al la rolo de la verkoj de Charles Dickens ĉe la angla popolo. En kelkaj el la noveloj de Baghy montriĝas satirtendenco, kiu iugrade kompensas la troan sentimentalecon de aliaj verkoj. Tiu maliceta flanko de lia karaktero naskis ankaŭ la longan romanon Hura! (1931), kiun la aŭtoro mem nomis grimaco; kaj en la sama jaro aperis Printempo en la Aŭtuno, verko prezentanta en alta grado lian romantikon. Aliaj debutantaj poetoj de la postmilitaj jaroj estis: Mangada-Rosenorn (Versaĵaro - 1922), Jaume Grau Casas (Amaj Poemoj - 1924; Novaj Amaj Poemoj - 1927), Olŝvanger (Eterna Sopiro 1925), Teo Jung (La Alta Kanto de la Amo - 1927), Jan van Schoor (Amo kaj Poezio - 1928), Hohlov (La Tajdo - 1928). El ĉi tiuj verkoj elstaras tiu de Hohlov, poste forlasinta la originalan lirikon por helpi al la progresigo de la revolucia literaturo; La Tajdo rajtas lokon sur la sama breto kun Streĉita Kordo kaj Preter la Vivo. La poezion de Hohlov oni povas plej trafe nomi rava; oni sentas ke la poeto same estras materialon kaj esprimteknikon. En la epoko de postmilita reorientiĝo ankaŭ la proza literaturo akiris novajn trezorojn. Luyken, verkinta jam antaŭmilite, nun laboris sur pli alta nivelo, por produkti la romanojn Stranga Heredaĵo kaj Pro Iŝtar. El la plumo de la senlaca nederlandano Bulthuis fluis la trankviletosaj verkoj Idoj de Orfeo, Jozef kaj la Edzino de Potifar, kaj La Vila Mano. Jean Forge, pola filmscenariisto, aperigis Abismoj kaj Saltego trans jarmiloj pliriĉigante tiumaniere la distran literaturon laŭ la ekzemplo establita en 1920 de Argus (F. Ellersiek) per la kriminalromano Pro Kio? Post senfrukta periodo de ok jaroj Forge eldonis trian verkon Mister Tot Aĉetas Mil Okulojn. La poemaro Verdkata Testamento (1926) de R. Schwartz, por la unua fojo kontentige reprezentis en la literaturo de E tiun tipe francan spritecon, kiu baziĝas sur la epikura filozofio kaj la trankvilanima akcepto de la homoj tiaj, kiaj ili estas. La fakto, ke la verkoj de Schwartz ofendas multajn personojn, kiuj ne partoprenas tiun filozofion neniom povas depreni de la majstreco de la verkisto en tiu fako, kiun li elektis sia. Lia genio ne limiĝas al la elekto de temoj kaj situacioj, sed trovas respeguligon ankaŭ en la brila maniero, laŭ kiu Schwartz servigas al si lingvan ilon tute ne intencitan funkcii kiel komunikilo por spritaj sentencoj kaj verdiktoj, por vortludoj kaj malicaj parodioj. Trafinte per sia unua verko sukcesan vejnon, li eldonis en 1928 samhumoran novelaron Prozo Ridetanta kaj en 1932 sian duan poemaron La Stranga Butiko, „honore al la granda krizo“. En ĉiuj tri verkoj Schwartz dediĉis grandan parton por priridi la E-istojn kaj iliajn instituciojn; oni ne povas dubi, ke tio estas por la mensa saneco de la popolo bona afero, precipe se oni partoprenas la opinion de G. K. Chesterton, ke „kelkaj aferoj en la vivo estas tiel gravaj, ke oni ne rilatu serioze al ili“. Rimarkinda trajto ĉe Schwartz estas lia kapablo krei per kelkaj plumstrekoj tute kompletan kaj koncepteblan bildon pri sceno al li familiara; tiu trajto videblas altgrade en lia romano Anni kaj Montmartre. En 1930 aperis sur la horizonto du novaj kaj atentindaj figuroj: Steflan Engholm kaj Kenelm Robinson. La unua, svedo, eternigis sur la paĝoj de sia novelo Al Torento la idilian amaferon de juna sveda lignohakisto kun knabino de najbara vilaĝo. Flanke de la centra temo de la rakonto, Engholm lerte kaj konvinke tuŝas tiujn gravajn aferojn, kiuj de tempo al tempo frontas la maturiĝantan junulon. En Homoj sur la Tero, la sama verkisto pentras similan bildon pli grandskale, sed ne pli sukcese. Se Grenereto... de Kenelm Robinson, kelkajn jarojn pseŭdonimo de anglo, antaŭe eldoninta nur kelkajn novelojn en la gazetoj, vekis intereson samjare en multaj literaturaj rondoj, ĉar ĝi alportis ion novan al la internacia kulturo konstruata de la E-istaj verkistoj. Dediĉita „al la majstro, André Gide“, ĝi enhavas dekon da noveloj kaj eseoj kun pli longa novelo La Fremda Knabo, en kiu la aŭtoro prezentas kun akuta observado la vivon de knaboj en angla pensionlernejo. Robinson verkis ankaŭ Vol. II. dulingva kolekto de noveloj kaj poemoj, kaj la drameton Homarisma Laboro, morda atako kontraŭ la moralo de la brita burĝa klaso. Pri lia valoro estis granda diskuto en nia literaturo, ĉar liaj verkoj vekis fortan indignon ĉe iuj. ALEC VENTURE.

Vidu ankaŭ


- Esperantaj verkistoj
- Listo de Esperantaj romanoj

Skoloj


- Budapeŝta Skolo
- Ibera Skolo
- La Patrolo
- Skota Skolo

Revuoj kaj Kolektoj


- Fonto
- Literatura Mondo
- Literatura Foiro

Organizaĵoj


- Esperanta PEN-Centro
- Esperantlingva Verkista Asocio (EVA)

Eldonejoj kaj libro-serioj


- Ideala Esperanto-Biblioteko - KAVA-PECH
- LF-koop
- SAT

Retaj katalogoj


- Trovanto

Literaturpremioj


- Internaciaj Floraj Ludoj
- Belartaj Konkursoj
- Premio La Verko de la Jaro
- LIRO La literatura konkurso de la revuo La Ondo de Esperanto

Literaturo en la reto


- eLibrejo
- Esperanta literaturo en la reto

Ekstera ligo


- [http://esperanto.net/literaturo/ Originala literaturo en Esperanto]
- [http://www.esperanto.nu/eLibrejo/ eLibrejo]
- [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/literaturo.html Literaturo, en la reto, en Esperanto] Literaturo esperantlingva Kategorio:Esperantlingva literaturo Literaturo esperantlingva Literaturo esperantlingva Literaturo esperantlingva ja:エスペラント文学

Katalunio

Geografio > Eŭropo > Iberio > Hispanio - Francio > Katalunio ---- Dosiero:es-catalunya.gif
katalune Catalunya [katalunja], hispane Cataluña [katalunja], france Catalogne [katalónj] Lando en la nord-orienta parto de Iberio, dividita de Pireneoj inter Hispanio (Sud-Katalunio aŭ simple Katalunio), Francio (Nord-Katalunio) kaj Andoro). Sud-Katalunio (31.930 km2) havas proksimume 6.100.000 loĝantojn. Ĝi estas aŭtonoma komunumo de Hispanio kaj konsistas el la provincoj de Barcelona, Girona, Lleida, kaj Tarragona (kvankam katalunoj plej ofte ne tro ŝatas tiun artefaritan dividon kaj uzas alian kun 41 etaj regionoj). La ĉefurbo estas Barcelono, grava havenurbo en Mediteraneo. La loka lingvo estas la kataluna, sed ĉiuj parolas ankaŭ la hispanan aŭ la francan. En valo Arano, kunoficialas la arana, gaskona (okcitana) dialekto. Kvankam industrio (ĉefe teksa, ĥemia kaj aŭtomobila) plu gardas elstaran gravecon, la servoj delonge transprenis la ĉefan ekonomian rolon. Turismo rimarkinde gravas, ĉefe pro la allogo de Barcelono kaj de la marbordoj (Costa Brava, Costa Daurada.)

Historio


- Esperanto Historio en Katalunio Iberoj loĝis la landon unue. Ili havis urbetojn en multaj lokoj hodiaŭ ankoraŭ ekzistantaj kiel Barcelono. Punktoj en la marbordo estis koloniitaj de helenoj, kiuj fondis Hemeroskopeion, Emporion. Romianoj detruis la iberan kulturon. Romianoj el Tarraco regis la valon de rivero Ebro, forminte provincon Tarraconensis. La invado de Iberio fare de araboj en 711 konkeris nunan Katalunion. Komence de la 9-a jarcento, Karolo la Granda invadis la nordon de la Iberia duoninsulo por sekurigi la sudajn limojn de sia imperio kaj fondis la t.n. Hispanan Markion (Marca Hispanica, latine). En 993 la grafo de Barcelono rifuzis ĵuri fidelecon al la franka reĝo, per kio plifirmiĝis la fakta delonga memstareco de la regiono. La grafaj posedaĵoj ampleksiĝis dum pluraj jarcentoj: Katalunio, Aragono, Balearoj, Valencilando, Sicilio, Sardio, Napola Reĝlando k.a. fariĝis jure memstaraj reĝlandoj kundividantaj la saman regnestron. Tiuepoke disvolviĝas la kataluna, kiu iom post iom fariĝas lingvo de beletro kaj anstataŭadas latinon en la reĝa kancelario. En 1479, per la Katolikaj Gereĝoj, Katalunio kaj Kastilio ekhavas la samajn regantojn, sed ĉiu lando plu gardas siajn apartajn leĝaron kaj parlamenton. En 1659 Francio konkeras la nordan parton de la lando kaj komenciĝas ĝia francigo (fakte preskaŭ plene sukcesa nur en la 20-a jarcento). Sude, en 10-jara Hispana Postven-Milito katalunaj aŭtoritatuloj subtenis malvenkontan ĉefdukon de Aŭstrio. En 1714, ĉia memstareco estas nuligita, kaj kastilia leĝaro ekvalidas en Aragona Reĝlandaro kaj komenciĝas longa persekutado kontraŭ la kataluna lingvo. Analoge al aliaj eŭropaj popoloj, dum la 19-a jarcento la intelektularo interesiĝas pri sia nacia lingvo, kaj la katalunan oni literature revartas post periodo de dekadenco. Samtempe disvolviĝas industrio, kio unikas en Hispanio (se oni esceptas Eŭskion), kaj ekestas akraj disputoj inter la kataluna burĝaro, deziranta protekton de "siaj" merkatoj kontraŭ eksterlanda konkurenco, kaj la hispanaj grandbienuloj, preferantaj la plej malmultekostajn varojn. Tio igas, ke parto de la kataluna burĝaro ekorganizas fine de la 19-a jarcento siajn proprajn politikajn partiojn favorante la t.n. katalunan specifecon. Tiuj partioj baldaŭ fariĝas plimultaj kaj ekpostulas aŭtonomecon. Per tio la "kataluna problemo" fariĝas unu el la centraj diskut-temoj en la hispania politiko en la lastaj 150 jaroj: Hispana Enlanda Milito (1936-1939) kaj du puĉaj diktaturoj totalisme orientitaj (1923-1930 kaj 1939-1975) grandparte fontas el la celo batali por la unueco de Hispanio.
- En Katalunio naskiĝis Abel MONTAGUT kaj Jaume GRAU CASAS.

Eksteraj ligoj

[http://www10.gencat.net/gencat/AppJava/cat/generalitat/generalitat/organitzacio/comarques/comarcal.jsp Regiona divido de Katalunio] ([http://www10.gencat.net/gencat/binaris/01_divisio_tcm32-3266.gif Nur la mapo])
- [http://www.spanien-katalonien.info/ Pictures of Catalunya, Tarragona, Priorat, Correfoc] Kategorio:Hispanio Kategorio:Aŭtonoma Komunumo de Hispanio ja:カタルーニャ州 zh-min-nan:Catalunya

1953

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1953 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1953 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 38-a Universala Kongreso de Esperanto en Zagrebo.
- 1-a Landa Kongreso de ELNA
- FonditaJ Kostarika Esperanto-Asocio kaj Mondpaca Esperantista Movado
- Eklernis Esperanton: Hans BAKKER.
- La itala piloto Alberto ASCARI gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.
- Unuiĝintaj Nacioj : Dag HAMMARSKJOLD anstataŭigas Tryggve LIE kiel ĝenerala sekretario.
- Israelo : David BEN-GURION eksĉefministriĝas
- Butano: Nacia asembleo kreitas.
- 1-a de februaro: Nederlando: Inundo de grandaj partoj de la provincoj Zeeland, Zuid-Holland kaj Noord-Brabant; 1836 homoj mortis; pli ol 40000 bestoj pereis.

Naskiĝoj


- 5-a de januaro : Stano MARČEK, esperanto-redaktoro
- 25-a de februaro : José María AZNAR, ĉefministro de hispanio
- 16-a de majo: Pierce BROSNAN
- 24-a de julio: Jorge Luis GUTIÉRREZ
- Abel MONTAGUT
- 8-a de decembro : Kim BASINGER

Mortoj


- 5-a de marto : Sovetunio : Stalino kaj Sergej PROKOFJEV
- 28-a de septembro : Usono : Edwin HUBBLE, astronomo
- 5-a de oktobro : Friedrich WOLF
- 8-a de oktobro : Kathleen FERRIER
- 8-a de novembro : Francio : Ivan BUNIN ----
1948 | 1949 | 1950 | 1951 | 1952 | 1953 | 1954 | 1955 | 1956 | 1957 | 1958
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1953年 ko:1953년 simple:1953 th:พ.ศ. 2496

Kataluna lingvo

Lingvo > Lingvaj familioj > Hindeŭropa lingvaro > Latinida lingvaro > Kataluna Lingvo ----
- nomo: Català
- parolantoj: 8-9 milionoj (posedantaj ĝin kiel ĉeflingvon: ĉ. 6 milionoj)
- landoj: Katalunio, Valencilando (kie ĝi estas nomata oficiale valencia lingvo), Balearoj, oriento de Aragono, Andoro, Rusiljono, Algero (Sardio)
- origino: de la vulgara latina de pirenea Katalunio, ĉ. 900
- skribo: latina

Specimeno: la Patro Nia

Pare nostre que esteu en el cel.
Sigui santificat el vostre nom,
vingui a nosaltres el vostre regne,
faci's la vostra voluntat,
així a la terra com es fa en el cel.
El nostre pa de cada dia,
doneu-nos senyor el dia d'avui,
i perdoneu les nostres culpes,
així com nosaltres perdonem els nostres deutors.
I no permeteu que caiguem en la temptació
ans deslliureu-nos de qualsevol mal.
Amén.

Esperantaj vortoj el kataluna origino


- barako -> barraca [barraka]
- paeljo -> paella [paelja]
- porĉo -> porxo [porŝu]

Eksteraj ligoj


- [http://www.esperanto-ct.org/e/retalls/lingvoj/kataluna.htm Informoj pri la kataluna lingvo en Esperanto] Vidu ankaŭ:
- Katalunlingva literaturo
- [http://eo.wikibooks.org/wiki/Kataluna Vikilibro pri la kataluna] ja:カタルーニャ語 ko:카탈루냐어 simple:Catalan language

1980

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1980 Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jardekoj: 1950-oj - 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj Jaroj: 1975 - 1976 - 1977 - 1978 - 1979 - 1980 - 1981 - 1982 - 1983 - 1984 - 1985 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta je mardo (vidu ĉi tie kalendaron). En la jaro 1980 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 65-a Universala Kongreso de Esperanto en Stokholmo.
- Manifesto de Raŭmo. Raŭmismo ekis.
- Nova Statuto de UEA.
- Revuo Monato lanĉita de Stefan MAUL.
- Apero de Plena Analiza Gramatiko
- Grégoire MAETENS fariĝas prezidanto de UEA.
- Fondita teatro "La Krizalido" dulingva (franca kaj esperanta)
- Izabel Cristina OLIVEIRA SANTIAGO eklernis Esperanton.
- Belgio : Eko de regionaj administro-strukturoj por Flandrio, Valonio kaj Bruselo.
- Nederlando : Reĝino Beatrix surtroniĝas.
- Honduro elektas civilan registaron.
- Zimbabvo : Robert MUGABE prezidentiĝas.
- Sent-Vincento kaj la Grenadinoj kaj Zimbabvo aniĝas al UNO.
- En aprilo, la Sud-Afrikan Evolu-Kunordigan Konferencon establis naŭ sud-afrikaj landoj.
- 18-a de majo : Monto Sankta Heleno, vulkano en Vaŝingtonio, Usono, dorminta 93 jarojn, eksplodis, mortigante 57 homojn.

Naskiĝoj

Mortoj


- Oswaldo ARRUDA STEIN
- Aleksandr Porfirjeviĉ LOGVIN
- 15-a de aprilo : Jean-Paul SARTRE, franca verkisto
- 29-a de aprilo : Usono: Alfred HITCHCOCK
- 2-a de aŭgusto: Nelson SILVEIRA
- 30-a de oktobro : Jan WERICH
- 8-a de decembro : John LENNON ----
1975 | 1976 | 1977 | 1978 | 1979 | 1980 | 1981 | 1982 | 1983 | 1984 | 1985
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1980 ja:1980年 ko:1980년 simple:1980 th:พ.ศ. 2523

Ausias MARCH

Literaturo > Katalunlingva literaturo > Ausias MARCH ---- Valencilanda poeto kaj kavaliro. Oni konsideras lin la plej granda poeto de la kataluna mezepoka literaturo. Li naskiĝis ĉirkaŭ 1397, filo de la poeto Pere MARCH kaj de Elionor de Ripoll. Post milita vivo en Italio, li retiriĝis, dudeksepjara, en Valencio kaj postenis kiel reĝa falkisto. Li edziĝis al Isabel Martorell, fratino de la verkisto Joanot MARTORELL kiam li havis kvardek jarojn. Li vidviĝis post nur du jaroj, kaj tuj reedziĝis al Joana Escorna. Krome, li havis eksteredzajn rilatojn kaj diversajn filojn. Li mortis en 1454. Li estis bone konita en la Aragona kortego, ĉar la kastila verkisto, Markezo de Santillana, Iñigo de Mendoza, kiu ĉeestis dum sia junaĝo tiun kortegon, citas lin en sia verko "Prohemio" kune kun Jordi de Sant Jordi, la alia granda kataluna poeto de tiu generacio. Liaj poezioj apartiĝas de la tradicio pro sia spirita profundeco kaj pro sia "aspra" stilo kiu alprosimigas lin al postaj romantikaj poetoj kiel la angla Lord BYRON eĉ superante ilin. Lia poezio esprimas la moralan kontraston inter la spirita amo kaj la seksa kaj karna amo kiu turmentas lin. Li superas la tradicion por krei tute novan stilon kiu distingiĝas nete de tiu de la trobadoroj kaj de tiu de la tiuepoka frua petrarkismo. Sed li elmontras samtempe eksterordinaran scion de la tradicio: Aristotelo, Cicerono, Ovidio, trobadoroj, Petrarca, ktp. Li estas la unua alta poeto kiu uzis lingvon puran pri okcitanaj formoj kaj tute kataluna. Pro la rapida evoluo de la valenca kataluna lingvo kaj pro la kompliko de liaj konceptoj, ne ĉiuj kapablis kompreni lin. Estis kelkaj katalunaj poetoj kiuj asimilis lian verkon en pli simplaj formoj (kiel Pere SERAFÍ) kaj valencaj poetoj kiel (Lluís DEL MILÀ kaj Ferrandis d'HEREDIA). La katalundevana poeto sed ĉiam loĝinta en la hispana kortego en Toledo, Juan BOSCÁN, origine kat. Joan Boscà, kiu enkondukis la italdevenan formon de la soneto en Kastilion, ankaŭ estis la diskoniganto kaj adaptanto de March. Aliaj famaj kastilaj verkistoj kiuj bone konis la verkojn de March, estis GARCILASO de la Vega, amiko de Boscán kaj jam poste, la portugalo -sed verkisto en la kastila- Jorge de MONTEMAYOR kaj alia granda poeto FRAY LUIS de León. Post la revigliĝo de la kataluna kulturo dum la deknaŭa jarcento, oni eklaboris kritikajn eldonojn de lia kantaro. Ekzistas tradukoj de lia verkaro en la angla kaj en aliaj lingvoj, unu el ili, en nia kara lingvo Esperanto, de Abel MONTAGUT: "Amkantoj", 60 poemoj, de Ausias March, de la jaro 1993, kaj eldonita de la Generalitat Valenciana.

1983

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1983 Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jardekoj: 1950-oj - 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj Jaroj: 1978 - 1979 - 1980 - 1981 - 1982 - 1983 - 1984 - 1985 - 1986 - 1987 - 1988 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta je sabato (vidu ĉi tie kalendaron). En la jaro 1983 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 68-a Universala Kongreso de Esperanto en Budapeŝto.
- Ekis DLT-projekto.
- Kreita Esperanto de DLT.
- Mikaelo TERNAVSKI ekesperantiĝis.
- Sent-Kristofo kaj Neviso aniĝas al UNO.
- Venuson vizitis Venera 15.
- Mikronezia Federacio kaj Marŝaloj iĝas "Asociigitaj teritorioj kun Usono".
- Irako-Kuvajto konflikto
- 25-a de oktobro La kariba insulo Grenado invadita de Usonaj trupoj.

Naskiĝoj

Mortoj


- 27-a de januaro : Louis de FUNÈS
- 25-a de februaro : Usono : Tennessee WILLIAMS
- 15-a de marto : Anglio : Rebecca WEST
- 1-a de junio : Germanio : Anna SEGHERS
- 6-a de junio : Hans LEIP
- 25-a de septembro : Leopoldo la 3-a, kvara reĝo de la belgoj
- Ĉeĥio : Vladimir NEFF.
- Ĉeĥio : Dalibor CHALUPA
- Ĉeĥio : Václav FAIGL
- Božena SKLENČKOVÁ ----
1978 | 1979 | 1980 | 1981 | 1982 | 1983 | 1984 | 1985 | 1986 | 1987 | 1988
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1983 ja:1983年 ko:1983년 simple:1983 th:พ.ศ. 2526

1982

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1982 Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jardekoj: 1950-oj - 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj Jaroj: 1977 - 1978 - 1979 - 1980 - 1981 - 1982 - 1983 - 1984 - 1985 - 1986 - 1987 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta je vendredo (vidu ĉi tie kalendaron). En la jaro 1982 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 67-a Universala Kongreso de Esperanto en Antverpeno.
- Ĉinio revalidigas dekreton de 1963 pri la instruado de Esperanto kiel nedeviga fremda lingvo en altlernejoj.
- Kreitaj la lingvoj Marparolo kaj Laadano.
- 8-a de januaro : AT&T konsentas dispeciĝi en 22 firmaojn.
- 28-a de januaro : Italio: James L. DOZIER estas liberigita de polico post 42 tagoj da mallibero sub Ruĝaj Brigadoj.
- 1-a de februaro : Senegalo and Gambio formas konfederacion Senegambio.
- 10-a de marto
  - Usona registaro malpermesas importon de libia nafto akuzante subtenon de terorismon.
  - Sizigio: ĉiuj 9 planedoj enliniiĝas en la sama falnko de Suno.
- 2-a de aprilo : La Falklanda Milito komencas : Argentino ekmilitas kontraŭ Britio pro ties posedo de Falklandinsuloj, sed la britoj baldaŭ venkas. La milito daŭris tra la printempo ĝis la 20-a de junio.
- 25-a de aprilo : Israelio tute retretas de Sinajo laŭ traktato kun Egiptio.
- 30-a de majo : Hispanio iĝas la 16-a ano de NATO.
- 23-a de julio : La Internacia Komisio pri Balenkaptado decidas ĉesigi komercan balenkaptadon en 1985-1986.
- 20-a de aŭgusto : Libana Enlanda Milito: Plurnacia trupo venas en Bejruton por kontroli la retreton de Organizo por la Liberigo de Palestinio el Libano.
- 19-a de septembro: Scott E FAHLMAN ekproponas uzi tajpajn mienojn :-) kaj :-(
- 1-a de oktobro - Helmut KOHL sekvas post Helmut SCHMIDT kiel regestro de Germanio per balotado pri malfido.
- 7-a de novembro: Turkio akiras sian konstitucion.
- 4-a de decembro: Ĉinio akiras sian konstitucion.
- Jaro kun supersekundo.
- Israelo Sud-Libane ekdetruas palestinajn militbazojn.
- Saudi-Arabio: Fahd bin abd al-Aziz al-Saud surtroniĝas.
- Ekvatora Gvineo: Teodoro OBIANG NGUEMA prezidentiĝas.
- UNO: Javier PÉREZ DE CUELLAR anstataŭigas Kurt WALDHEIM kiel ĝenerala sekretario.
- Svedio:
  - Disigo de muzikgrupo ABBA
  - Gabriel GARCÍA MÁRQUEZ ricevas Nobel-premion pri literaturo
- Usono: Fondo de Sun Microsystems
- Svisio: Komuna skribita formo de romanĉa lingvo, Rumantsch grischun, estas kreita de Heinrich SCHMID.
- Hispanio: Monda Futbalpokalo.
- Unue komputila viruso, verkita de Richard SKRENTA tutmondiĝas.

Naskiĝoj


- 5-a de januaro : Kroatio : Janica Kostelić
- 30-a de aprilo : Kirsten DUNST.

Mortoj


- 5-a de marto : John BELUSHI
- 6-a de marto : Usono: Ayn RAND
- 29-a de majo : Francio : Romy SCHNEIDER
- 10-a de junio : Germanio : Rainer Werner FASSBINDER
- 18-a de junio : Curd JÜRGENS
- 29-a de julio : W.K. ZWORYKIN, rusa inventisto.
- 12-a de aŭgusto : Usono : Henry FONDA
- 29-a de aŭgusto : Britio : Ingrid BERGMAN
- 14-a de septembro : Monako : Grace KELLY
- 4-a de oktobro : Kanado : Glenn GOULD, pianisto.
- 28-a de novembro : Rolf WANKA
- Ĉeĥio: Roman JAKOBSON
- Germanio: Irmgard KEUN
- Sovetunio: Leonid BREĴNEV ----
1977 | 1978 | 1979 | 1980 | 1981 | 1982 | 1983 | 1984 | 1985 | 1986 | 1987
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1982 ja:1982年 ko:1982년 simple:1982 th:พ.ศ. 2525

Eposo pri Gilgameŝ

Literaturo > Eposo > Popolaj Eposoj > Eposo pri Gilgameŝ Eposo pri Gilgameŝ estas epika ciklo, dediĉita al Gilgameŝ, heroo de antikva Mezopotamio. Disigitaj epizodoj de tiu ĉi ciklo konserviĝis en la Sumera Lingvo. Akadanoj prunteprenis ilin, sistemigis kaj kreis en sia lingvo unuecan poemon pri Gilgameŝ, konsistantan el 12 partoj. Evidentiĝas, ke Gilgameŝ estis historia persono, reganto de la urbo Uruk, kiu fariĝis grava centro de Mezopotamio. En la legendo estas rakontite kiel la heroo organizis liberigan militon kontraŭ regado de Kiŝ. En Akada poemo Gilgameŝ estas prezentita kiel kaprica reganto, deviganta virojn konstrui urbomurojn kaj forprenanta fraŭlinojn en sian haremon. Kun sia amiko Enkidu, li faras heroaĵojn. Mem la diino Iŝtar, konsternita de lia forto kaj saĝeco, proponas, ke li edziĝu al ŝi. Antaŭvideme Gilgameŝ rifuzas la proponon, memorigante ke ŝi perfide pereigis ĉiujn antaŭajn amorantojn. Laŭ peto de la ofendita diino, ŝia patro Anu sendas al Uruk ĉielan bovon, kiu trinkas la akvojn de Eŭfrato kaj ruinigas la tutan teron per sia spirado. Tamen Gilgameŝ kaj Enkidu mortigas la monstron. Finfine la batalo kun dioj superas la fortojn de la heroo. Mortas lia amiko Enkidu, kaj Gilgamesh rifuzas lian morton kaj restas longe apud la kadavro, eĉ kiam ĝi ekputriĝis. Fine tial li mem forveturas en fora vojaĝo por akiri sakramenton de senmorteco. Li tranaĝas oceanon kaj atingas insulon, kie loĝas lia praulo Utnapiŝtim kun sia edzino. Laŭ ilia konsilo, Gilgameŝ subiras al mara fundo kaj prenas de tie magian arbuston, kiu transformas oldulon je junulo, sed aperas serpento, kiu forrabas de li ĉi tiun kreskaĵon. La ĉefa penso reduktiĝas al tio, ke eĉ grandaj herooj ne povas akiri eternan vivon kaj devas obeiĝi al dioj. Kategorio:Sumera mitologio ko:길가메시 서사시 ja:ギルガメシュ叙事詩

Biblio

La Biblio estas la Sankta Libro, la Vorto de Dio, de Judismo kaj Kristanismo. Ĝi estis verkita inter la jaroj -1500 ĝis 150 en la greka kaj la hebrea en la orienta Mediteraneo, precipe en Palestino. Al la juda biblio la kristanoj aldonis la Novan Testamenton, kiu priskribas la vivon kaj instruon de Jesuo Kristo kaj de la kristanoj de la unua jarcento. Kristanoj ankaŭ kredas al la juda biblio kaj nomas ĝin la Malnova Testamento (kiun la judoj nomas la Tanaĥo). Al la kristana biblio la mormonoj aldonis la Libron de Mormon inter aliaj libroj. La islamanoj anstataŭigis por la Biblio, laŭ islamo la difekta Vorto de Dio, la Koranon, laŭ islamo la sendifekta Vorto de Dio, donita de la anĝelo Gabrielo al Mohameto, la Fina Profeto. Mohameto

Ĉefaj partoj de la Biblio

La Hebrea Biblio

La juda biblio (Tanaĥo, aŭ Malnova Testamento) La termino "Tanaĥ'" (hebree תנ״ך ) estas siglo formita el la komencliteroj de la Leĝo [torah, תורה] + la Profetoj [neviim, נביאים] + la Skriboj [ketuvim, כתובים] . La kristana "Malnova Testamento" enhavas la samajn librojn, sed en iom malsama ordo.

La Leĝo:


- Genezo
- Eliro
- Levidoj
- Nombroj
- Readmono La kvin libroj de Moseo: la leĝo de Dio donita al la judoj per Moseo, kies kapo estas la Dekalogo. Priskribas la historion de la mondo de la kreo de la mondo de Dio al la epoko de Moseo. Adamo kaj Eva, Noa, Babelo, Abraham, Jakob, Jozef, moralo, koŝero, ritoj, ktp. La ceteraj libroj de la juda biblio estas helpo por interpreti la leĝon. La grekoj nomis la kvin librojn la Pentateŭĥos, kaj modernaj judoj nomis ilin la Torao (la instruo). (Notu, ke iafoje "Torao" signifas la entutan malkaŝon de Dio -- la Tanaĥo kaj la Talmudo).

La Profetoj:


- Josuo
- Juĝistoj
- Samuel (libro unua)
- Samuel (libro dua)
- Reĝoj (libro unua)
- Reĝoj (libro dua)
- Jesaja
- Jeremia
- Jeĥezkel :La Dekduopo: :
- Hoŝea :
- Joel :
- Amos :
- Obadja :
- Jona :
- Miĥa :
- Naĥum :
- Ĥabakuk :
- Cefanja :
- Ĥagaj :
- Zeĥarja :
- Malaĥi La skriboj de la profetoj, sanktaj homoj kiuj parolis kun Dio. Ĉi tiuj libroj enskribis tion, kion Dio diris al ili. La profetoj admonis kontraŭ la diboĉado de la judoj sub la reĝoj, profetinte la pereon de Izraelo per Asirio, la elvenon al Babilono, la revenon al Izraelo, kaj la alvenon de la Mesio, kiu regos la mondon en paco kaj justeco. La fruaj ses libroj (de Josuo al 2 Reĝoj) priskribas la historion de la judoj de -1100 al -600.

La Skriboj


- Psalmaro
- Sentencoj
- Ijob
- Alta Kanto
- Rut
- Plorkanto
- La Predikanto
- Ester
- Daniel
- Ezra
- Neĥemja
- 1 Kroniko
- 2 Kroniko Ĉi tiuj libroj estis skribitaj de profetoj per la gvido de Dio, sed ne estas rektaj profetaĵoj. Ili enhavas sanktajn proverbojn, kantojn, preĝojn, rakontojn, ktp; la psalmojn de Davido, la sentencojn de Salomono, la rakonton de Ijob, Daniel en la leonejo, ktp.

La Dua-kanonaj libroj (aŭ Apokrifo)


- Tobit
- Judit
- Aldonoj al Ester
- 1 Makabeoj
- 2 Makabeoj
- Saĝeco de Salomono
- Siraĥ
- Baruĥ :
- Letero de Jeremia
- Aldonoj al Daniel
- 1 Esdras
-

- 2 Esdras
-

- Preĝo de Manase
-

- 3 Makabeoj
- 4 Makabeoj
- Psalmaro de Salomono
- Psalmo 151
- Ĥanoĥ kaj multaj aliaj ... La dikliteraj estas en la Biblio de la Roma Katolika Eklezio, kaj en la nova eldono (2003) de la Sankta Biblio en Esperanto. La steletitaj libroj troviĝas en anglalingvaj protestantaj "apokrifoj", kaj oficiale presiĝas ankaŭ en apendico de la Romkatolika Biblio, kvankam ne rigardate de la Roma Eklezio kiel kanonaj. La ceterajn en la listo rekonas iuj orientaj ortodoksaj eklezioj (jen greka, jen slavaj, jen etiopia...) sed ne aliaj nek la okcidentaj eklezioj. Libroj de la antikva biblio, kiuj, elĵetite de rabenoj en la jaroj 90-92, jam ne estas en la juda biblio. La rabenoj elĵetis ilin, ĉar ili estis skribitaj ne en la hebrea, sed en la greka. Inter la kristanoj, la protestantoj rigardas la apokrifon edifa, sed ne sankta, dum la ortodoksuloj kaj katolikoj, aliflanke, ankoraŭ retenas la apokrifaĵojn en siaj biblioj.

Aldonaj Kristanaj libroj (Nova Testamento)

Pri la Biblia Enhavo

La historioj kaj rakontoj en la Biblio ne estas akademiaj, sciencaj aŭ ĵurnalistaj, sed priskribas per ekzemplo la rilaton inter Dio kaj homo, la mondbildon kaj doktrinon de Judismo kaj Kristanismo.

Aliaj aldonoj kaj sintenoj pri Biblio

Talmudo

La Talmudo: laŭ Judismo parto de la leĝo de Moseo estis enskribita kiel liaj kvin libroj, sed alia parto estis transdonita per la buŝo, de instruisto al lernanto tra la epokoj. Ĉi tiu alia parto de la leĝo, la miŝno, kaj ĝia komentaro (la gemaro), finfine estis enskribita en la sesa jarcento. Ĉi tiu estas la Talmudo. Por Judismo ĝi estas praktike pli aŭtoritata ol la Tanaĥo (la leĝo + la profetoj + la skriboj). Kristanoj ne rekonas (aŭ eĉ multe konas) la Talmudon.

Korano

La Korano: Laŭ Islamo, la kulmino de la Biblio estas la Korano. Dum la Biblio estas la difektema Vorto de Dio, la Korano estas la sendifekta Vorto de Dio.

Aldonaj mormonaj libroj


- La Libro de Mormono
- Doktrino kaj Interligoj
- La Perlo de Granda Prezo aŭ, eble preferinde, "La Multevalora Perlo" (kp Mateo 13.46)

Tradukoj kaj Versioj


- Septuaginto
- Samariana Biblio
- Masora Biblio
- Heksapla
- Vulgato
- King James Version

Esperanto-Tradukoj

Zamenhof tradukis la tutan Malnovan Testamenton (la Masoran Biblion) en Esperanton. Komitato estis formita por traduki la Novan Testamenton, kiu eldoniĝis en 1910, kaj por pruvlegi la tradukon de la Zamenhof versio. La traduko de la Nova Testamento estas influita de la angla King James Version. En 1926, ambaŭ tradukoj eldoniĝis sub la nomo La Sankta Biblio. La Duakanonajn Librojn tradukis Gerrit BERVELING; la katolika parto de la Duakanonaj Libroj aldoniĝis je 2003 al La Sankta Biblio de 1926.

La Biblio en Esperanto (eksteraj ligoj)


- [ftp://ftp.stack.nl/pub/esperanto/esperanto-texts.dir/estulumo.zip Teksto, iksokonvencie, zipigita] (1339K)
- [http://www.geocities.com/kalblando/biblio Kalblanda, HTML, X-sistemo, versigita]

Biblio - el EdE

EdE-B Biblio. Ne nur de la religia vidpunkto, sed ankaŭ pro ĝia elstara literatura valoro, la Biblio estas rigardata de granda parto de la homaro ĉefa literaturaĵo de la mondo. Zamenhof mem konstatis tiun gravecon, kaj jam en La Revuo, en ĝia unua volumo, kontribuis tradukaĵojn de La Predikanto. En la U. K. en Cambridge en 1907 komitato formiĝis por akceli la tradukadon de la Biblio Komitato elektita dum la brita kongreso en Leeds en 1909, entreprenis la tradukadon de la Nova Testamento el greka teksto. La ĉefan laboron plenumis pastro John Cyprian RUST kaj Alfred Edward WACKRILL kaj la traduko aperis en 1912 ĉe la Brita kaj Alilanda Biblia Societo kaj Nacia Biblia Societo de Skotlando. La tasko pri la Malnova Testamento kuŝis en la plej kompetentaj manoj de Zamenhof mem, kiu kun admirinda persisto plenumis la laboron, tradukante el la hebrea originalo, kaj fine liveris la lastajn paĝojn nur kelkajn semajnojn antaŭ sia morto en 1917. Zamenhof konfidis la finpretigon al brita komitato, kies ĉefa laboranto estis J. M. WARDEN. Dum la U. K. en Edinburgh, 1-an de aŭg. 1926, en Diservo en la katedralo de S-ta Giles, la tuta E-a Biblio estis solene kaj publike dediĉita. La eldonon kaj la kliŝigon de la kompostaĵo ebligis malavara financa subteno de f-inoj Peckover. (v. ,E', Geneve, 1926, p: l37.) - Nombro de bibliopartoj venditaj en Esperanto ĝis 35 dec. 1931, estas: Biblioj kompletaj: 5444, Novaj Testamentoj kompletaj: 22,727, Evangelioj kal Psalmaro (aparte eldonitaj): 14,231. M. C. BUTLER. Kategorio:Abrahamaj religioj Kategorio:Sanktaj libroj ja:聖書 ko:성서 nb:Bibelen simple:Bible zh-min-nan:Sèng-keng

Odiseado

"Odiseado" estas la titolo de eposo fare de Homero. Ĝia ĉefrolulo Odiseo nomiĝas latine Ulisses, esperantigita kiel Uliso. Ekzistas proza esperantigo de la poemo, sub la titolo "Odusseias".

Jules VERNE

Literaturo > Franclingva Literaturo > Jules VERNE < Franca Lingvo ---- Franca Lingvo Jules Gabriel VERNE [ĵul gabriEL vern] (esperante Julio VERN) (naskiĝis la 8-an de februaro, 1828, mortis la 24-an de marto, 1905) estis franca verkisto kiu estis unu el la kreintoj de la ĝenro sciencfikcio.

Vivo

Verne naskiĝis en Nanto, la 8an de februaro 1828. Konforme al la deziro de sia patro la juna Jules Verne studis juron, sed samtempe verkis tekstojn por operetoj, rakontojn kaj teatraĵojn. En aŭtuno 1862 li renkontiĝis kun la eldonisto Pierre-Jules HETZEL, kiu akceptis presi lian romanon titolita "Kvin semajnoj en flugbalono" (Cinq semaines en ballon). Inspiris ĉi tiun romanon la flugoj, kiujn samjare entreprenis Félix Tournachon NADAR per la balono Le Géant. Pli poste VERNE fariĝis sekretario en la Societo por la stimulado de enaera moviĝo per iloj pli pezaj ol aero, kies prezidento estis NADAR. La romano ricevis grandegan sukceson, kaj tuj famiĝis la aŭtoron. Verne mortis en Amieno pro diabeto, la 24an de marto 1905.

Verne kaj Esperanto

Mallonge antaŭ sia morto Jules Verne ankaŭ ekentuziasmiĝis pri la ideo de Esperanto. Li ekverkis romanon en kiu la lingvo ludos gravan rolon, Voyage d'étude, sed forpasis antaŭ la fino. Tiu rakonto prezentas la membrojn de stud-komisiono, sendita en la kernon de Afriko kaj kiu konsistas interalie el Ruso, Nicolas VANOF, komisiita por instrui Esperanton al la membroj de la ekspedicio. La verkisto provizore lasis blankaj en sia manskribaĵo la tekstojn tradukendajn poste al Esperanto, imaginte ke "Esperanto, de pluraj jaroj, eniris la vastajn regionojn de centra Afriko, por la plej granda profito de la civilizo kaj de la komerco." La kvin ĉapitrojn poste redaktis lia filo, Michel VERNE, en nova romano L'étonnante aventure de la Mission Barsac kiun la filo finverkis, sed forigante la referencon al Esperanto.

Listo de verkoj

Nicolas VANOF
- Cinq semaines en ballon, 1863 ("Kvin semajnoj en flugbalono")
- Un capitaine de quinze ans, 1878 ("Dekkvinjara kapitano")
- La chasse au météore, 1908 ("La ĉasado de meteoro")
- Le chateau des Carpathes, 1892 ("La kastelo de Karpatoj")
- Deux ans de vacances, 1888 ("Du jaroj da feriado")
- Le docteur Ox, 1874 ("Doktoro Ox")
- Mathias Sandorf, 1885 ("Matiaso Sandorf")
- Michel Strogoff, 1876 ("Mikaelo Strogoff")
- Nord contre Sud, 1887 ("Nordo kontraŭ Sudo")
- Phare au bout du monde, 1905 ("Lumturo ĉe la mondfino")
- Le pilote du Danube, 1908 ("La piloto de Danubo")
- Robur le Conquérant, 1886 ("Roburo la Konkeranto")
- Secret de Wilhelm Storitz, 1910 ("Sekreto de Vilhelmo Storitz")
- Voyage au centre de la terre, 1864 ("Vojaĝo al la centro de la Tero")
- De la terre à la lune, 1865 ("De la Tero al la Luno")
- Les enfants du capitaine Grant, 1867/1868 ("La geinfanoj de Kapitano Grant")
- Vingt mille lieues sous les mers, 1869/1870 ("Dudek mil leŭgoj sub la maro")
- Autour de la lune, 1870 ("Ĉirkaŭ la Luno")
- Le tour du monde en quatre-vingts jours, 1873 ("Mondvojaĝo en okdek tagoj")
- L'île mystérieuse, 1874/1875 ("La insulo mistera")

En Esperanto aperis


- Esplorvojaĝo (trad. István ERTL)
- La verda radio (trad. Jeannine VINCENT)

Rete legeblaj tekstoj


- [http://mujweb.atlas.cz/Veda/traxler/citanka.htm La ĉefo kaj liaj kunuloj] ero de Voyage d'étude tradukita de István ERTL

Eksteraj ligoj

Esperante


- [http://purl.org/net/panorama/dosierujo/eo/verne.htm Artikolo pri Jules Verne kaj Esperanto]
- [http://satesperanto.free.fr/satkulturo/article.php3?id_article=249 Julio Vern': ne nur laŭdanto de la scienca progreso]
- [http://satesperanto.free.fr/satkulturo/article.php3?id_article=302 Rekviemo por Nemo]

Angle


- [http://www.suite101.com/article.cfm/1146/27579 Jules Verne's Voyage of Discovery] Malkovrovojaĝo de Jules Verne (angle)
- [http://www.suite101.com/article.cfm/esperanto/27066 Esperanto and Science Fiction: Jules Verne] Esperanto kaj sciencfikcio: Jules Verne (angle)

Hungare


- [http://djp.tvn.hu Jules Verne life and works in Hungarian include Verne Library]
- [http://verne.lap.hu Verne-links] Verne Jules ja:ジュール・ヴェルヌ

Bioetyka

Bioetyka (ang. bioethics) - dział etyki zajmujący się zagadnieniami etycznymi w biologii i medycynie.

Zagadnienia

Bioetyka zajmuje się m.in. takimi zagadnieniami jak:
- antykoncepcja
- donacja spermy / komórek jajowych
- sztuczne zapłodnienie
- aborcja
- klonowanie
- komórki macierzyste
- inżynieria genetyczna
- kriogenika
- obrót tkankami i organami do transplantacji
- sztuczna inteligencja
- biopiractwo
- eutanazja
- wiwisekcja
- ochrona środowiska naturalnego kategoria:etyka kategoria:medycyna kategoria:biologia ja:生命倫理学

xsongs.info appartamenti bruxelles sms litera h Doda i Virgin










































:: RELATED NEWS ::
Cetatea Grădeţului
Cetatea Grădeţului sau Cetatea de la Grădeţ este situată pe vârful dealului Grădeţ, la confluenţa pârâului Stilbiţa cu Topolniţa, la nord-vest de oraşul Drobeta-Turnu Severin, în actualul judeţ Mehedinţi. Din acest punct înalt se poate supraveghea uşor valea Topolniţei şi albia pârâului Clicevăţ, precum şi drumul străvechi ce trecea în imediata apropiere a dealului, ducând la Dunăre. Ruinele fortificaţiei sunt semnalate prima oară de cătr

Limbi altaice
Limbile altaice sunt o