Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Abismoj

Abismoj

Abismoj estas la unua romano originale verkita de Jean FORGE en 1923 (150 paĝoj). Ĝi priskribas kaj profunde aanalizas animkonfliktojn. Jam aperas la plej granda forto de la Forge-aj verkoj, la originala formo, la figuroj mem parolas pri si kaj pri siaj problemoj; la formo kaj la inventema rakontmaniero donas al tiu verko gravan signifon en la Esperantoa literaturo. : La kerno de la romano estas ĉiutage ripetiĝanta historio, sed Forge povis per sia majstra plumo igi ĝin interesa ĝis la fina vorto ... Frapante klara stilo, populare profunda psikologio kaj absoluta fundamenteco. (Jobo, Literatura Mondo 1923, p. 140).

Enhavo

Ernesto Muŝko malbone kondutis kaj elspezis sian havon. Savrimedo ekaperas: edziĝi je Halino Borki, la sola filino de riĉa najbaro, kiu pro enuo kaj amsoifo unue akceptas lian proponon. Mateo Ardo, orfo, estas edukita kun Zonjo, kaj ili fianĉiĝis. Sed Mateo hazarde, alveninta ĉe S-ro Borki, plaĉas al lia filino kaj estas preskaŭ delogata de ŝi. Muŝko malespere bruligas sian domon, dum Mateo sukcesas forsavi sin el la peka pasio por reiri al sia unua amo. Tiun temon traktis la verkinto tre originale. El simpla intrigo kaj malgraŭ maniero, kiu malpermesas la viglon de l' rekta interparolo, Forge sukcesis verki interesan plenan romanon. La stilo estas flua, tre bona, tute fundamenta.

Adopto por teatro

La romano estis adaptita far Arno LAGRANGE por teatro sub titolo Trajna sonĝo kaj proponita por internacia surscenigo por la 72a UK 1987 en Varsovio en 1987. La surscenigo tamen ne efektiviĝis.
- [http://www.dreamwater.net/esperanto/roman/libr/abismoj.html Abismoj] Abismoj bismoj

Jean FORGE

Jean Forge (verkista nomo de Jan FETHKE) naskiĝis la 26-an de februaro 1903 en Oppeln, tiama Germanio, kaj mortis en 1980. Li estis polo kaj laboris kiel filmreĝisoro (ĉe UFA, kun Fritz LANG) kaj kiel aŭtoro de sukcesaj verkoj. Jan Fethke esperantiĝis en 1919, kiel unu el pluraj Esperante aktivaj fratoj Fethke. Lia unua romano en la germana lingvo aperis kiam li estis nur 18-jara. Post la gimnaziaj studoj dum kelkaj jaroj li redaktis Esperanto Triumfonta. Komence de 1932 li gvidis sukcesajn Cseh-kursojn en Svedio. Li estis eltrovema, temriĉa kaj sprita reprezentanto de ĝuinda amuzliteraturo kun kapablo de psikologia observemo kaj preciza kono de la efektoj. Liaj plej gravaj Esperantaj verkoj estas Abismoj kaj Mr. Tot aĉetas mil okulojn, kiuj tradukiĝis en kelkajn lingvojn. Sur Mr. Tot aĉetas mil okulojn baziĝas la lasta filmo de Fritz Lang, La mil okuloj de D-ro Mabuse. De 1928 aperis liaj filmoj, inter ili la plej sukcesaj: Transe de la strato kaj Vojaĝo de Panjo Krause en feliĉon. Li ankaŭ reĝisoris Esperantan filmon: Morgaŭ komenciĝos la vivo. Kunlaboranto de "Literatura Mondo" kaj multaj aliaj gazetoj.

Verkoj


- Abismoj (romano pri problemoj de la amo, 1923)
- Saltego trans jarmiloj (romano, fantazia historio pri veturo al tempo de Nerono, 1924)
- Mr. Tot aĉetas mil okulojn (aventura romano, 1931)
- La verda raketo (originalaj noveloj, 1961)
- Mia verda breviero (noveloj, 1974) Kategorio:Esperanto-verkistoj Kategorio:Polaj esperantistoj

Literatura Mondo

Literatura Mondo estis la plej grava literatura revuo esperanta, periodaĵo inter la du mondmilitoj, redaktita en Hungario kaj estis aperanta (kun interrompo) inter 1922 kaj 1949.

Historio

La periodaĵo ekaperis en Budapeŝto en 1922 - eldonita de Teodoro SCHWARTZ (oktobro de 1922 - septembro de 1924), kaj redaktita de Kalocsay kaj Baghy. Poste ĝin eldonis Hungara Esperanto-Instituto, ĉefe ĝia gvidanto d-ro Vince TÓTH, ĝis ĉeso en aprilo de 1926. La revuon refondis en januaro de 1931 Vilmos BLEIER, kiu fariĝis la eldonisto kaj administranto de Literatura Mondo. Ĉefredaktistoj estis denove K. Kalocsay kaj J. Baghy, respondeca redaktisto K. BODÓ kaj redaktistoj d-ro Ferenc SZILÁGYI kaj L. TOTSCHE. Baghy eksiĝis en jan 1933 pro personaj kaj principaj motivoj. Literatura Mondo havis la plej internacian kunlaborantaron, eĉ de Orienta Azio. Plej ŝatataj estis ĝiaj observoj kaj objektive detalaj kritikoj kaj la naciaj numeroj, el kiuj aperis ĝis nun la estona, pola, ĉeĥa, jugoslava, latva, sveda. Literatura Mondo estis ankaŭ la debutejo de la nova poetogeneracio. La formato estis ĉiam la sama: 30 x 23. En la unua periodo aperis entute 838 paĝoj, en la dua 830 paĝoj (sen la aldonaĵoj). En 1933 la recenza kaj lingva enhavo aperis en la aldonaĵo: „Bibliografia Gazeto“ (72 p.), de januaro de 1934 tiu ĉi kvaronjaraĵo havas la titolon: „Lingvo Libro“. Literatura Mondo aperis ĉiam en arta eksteraĵo kun multaj ilustraĵoj. Entute: la revuo havas ne facile takseblan signifon en la historio de la Esperanta literaturo.

Eldonejo

En la dua periodo Literatura Mondo estas ankaŭ la plej aktiva Esperanto-eldonejo. La celo de la eldonejo estas helpi la eldonon de la unuaj verkoj de novaj verkistoj kaj tiurimede kreskigi la originalan literaturon samtempe donante signifan kvanton da tradukita literaturo. Dum la kvar jaroj de ĝia ekzistado ĝi aperigis 43 diversgrandajn verkojn kun paĝonombro 7600 kaj vendoprezo de 185 svisaj frankoj. En 1933 ĝi fondis la Asocion de Esperantistaj Libro-Amikoj. Inter la verkoj donitaj de LM ni trovas ĉiujn verkojn de Kalocsay, la originalajn verkojn de Engholm, la unuajn originalajn verkojn en libroformo de Totsche, Weinhengst, Aisberg, Hendrik ADAMSON, la unuan arthistorion en nia lingvo, kaj Enciklopedio de Esperanto. La programo por 1935 antaŭvidis 15 verkojn en proks. 5000 paĝoj. La eldonaĵoj de la firmo elstaras ankaŭ pro ilia plaĉa ekstero kaj nepre altnivela enhavo, senriproĉa stilo. Laŭ aserto de kelkaj kritikistoj la eldonejo vartas la neologismajn verkistojn. Por la redaktantoj de la Enciklpedio, tian aserton senbazigis la fakto, ke krom en la verkoj de Baghy, Kalocsay kaj Totsche inter la aliaj verkistoj oni apenaŭ povas trovi iujn, kiuj uzas neologismojn. La eldonejon gvidas de la fondo V. Bleier kaj de tiu tempo laboris por ĝi la Pestvidéki Nyomda Vác (presejo apud Budapest en Vác.) Pri la aktiveco kaj laboro de la entrepreno informas ĝia katalogo senpaga, eldonita en 1934. La redaktistoj de la Enciklopedio taksi ĝin la plej bela kaj plej impona el ĉiuj tiuspecaj presaĵoj. La stafeton transprenis la renoma revuo Norda Prismo eldonita inter 1955 kaj 1974 en Finnlando.

Eksteraj ligoj


- http://www.tekstoj.nl/lm/ Kategorio:Esperantlingva literaturo Kategorio:Hungaraj Esperanto-gazetoj

Arno LAGRANGE

Esperanta Kulturo > Esperanta Teatro > Arno LAGRANGE ---- Arno Raymond LAGRANGE naskiĝis je la 1-a de septembro 1956 en Saint-Brice, ĉirkaŭurbo de Parizo kiel filo de Georges LAGRANGE kaj Erika FRIEß kaj frato de Patrick LAGRANGE. Li ricevis la duan antaŭnomon "Raymond" honore al Raymond SCHWARTZ, gvidinto de la kabaredo Tri koboldoj kie liaj gepatroj interkonatiĝis. Li estas denaska esperantisto, konata kiel teatra aktoro, tradukisto, enscenigisto, scenteknikisto kaj administranto. Li laboris/laboras inter alie en jenaj teatraj ensembloj: Teatro Esperanto de Parizo (TESPA), La Krizalido, Kallima, Théâtre de l'Epicéa, Teatra Trupo de Tuluzo. Loĝinte en Sainte-Apollonie kaj Tarabel ankaŭ situanta en Lauragais li nun loĝas en Bellegarde-du-Razès, aktiva en Esperanto-Kultur-Centro en Tuluzo, en kies kadro li rolis kiel kunorganizanto de KAFE. Partoprenas en la Vikipedio.

Eksteraj ligoj


- [http://arnolag.free.fr/eo/indexAL.htm Persona hejmpaĝo]
- [http://esperanto.toulouse.free.fr/eo Esperanto-Kultur-Centro] Lagrange Arno

72a UK 1987

Esperanto > Universala Kongreso > 72a UK 1987 Varsovio ---- La 72-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en la Jubilea Jaro 1987 (100 jarojn post la eldono de la Unua Libro) en Varsovio, Pollando. La kongreso estis rekorda kun 5986 partoprenintoj. Kongresejo estis en la prestiĝa kaj giganta Pałac kultury i nauki (Kultur- kaj sciencpalaco) en la urbocentro de Varsovio. Dum tiu UK Terminologia Esperanto-Centro estis oficiale fondita. En la prezidio sidis, apud renomaj fakuloj, la sekretario de AdE, la prezidanto de ISAE, la sekretario de Akademio Comenius, estrarano de CED, la projektgvidanto de DLT kaj la prezidanto de UEA. Tiu altranga personaro kvazaŭ simbolizas la grandan intereson kaj aprezon, kiun "La Movado" dediĉis al la terminologia problemaro. Aliflanke la tri TEC-gvidantoj sur la podio, nome la sekretario kaj la sekciestroj por normigo kaj landaj reprezentantoj estis la solaj funkciuloj.

Prezentitaj teatraĵoj

Dum la Kongreso okazis rekorda nombro da teatraj prezentaĵoj. Ĉi kongreso estis kvazaŭ festivalo de la Esperanto-kulturo.
- Bulgara Esperanto-Teatro
  - La kaverno de Salamanka, de Miguel de CERVANTES
  - Pikniko sur batalkampo, de Fernando ARRABAL
  - Nia kara lingvo Esperanto, bazita sur Esperanta literaturo
- La Krizalido
  - Ĉu dio bojas ? (aŭ Aminda kretenino), de François BOYER
  - La plezuro disiĝi, de Jules RENARD
- Teatr Powszechny (Teatro Universala) el Łódź
  - Feliĉa evento, de Sławomir MROŻEK
- Gdanska Esperanto-Teatro (Wanda NEUMANN, Wiesław NOWICKI)
  - Vizaĝoj kaj maskoj, Janusz KORCZAK
- Vida JERMAN
  - Virino kiu flustris en uragano, de Spomenka ŠTIMEC
- Jadwiga GIBCZYŃSKA
  - Zamenhof
- Jerzy FORNAL, el Nacia Teatro de Varsovio
  - Sopiro... Laboro... Espero..., poezio kaj paroladoj de L. L. ZAMENHOF
- Mirosław HENKE, aktoro de la Studia Teatro "83" el Łódź
  - La travivaĵoj de la brava soldato Śvejk, de Jaroslav HAŜEK
- Urszula TUPAJKA, amatora aktorino el Bydgoszcz
  - Omaĝe al nia majstro, laŭ L. L. ZAMENHOF kaj Antoni GRABOWSKI
  - Julio Baghy - homo bona, laŭ Julio BAGHY, KALOCSAY Kálmán
- Teatro Verda Monto (KVM), el Zielona Góra (ĉefrolis Mira RZĄDZKA)
  - Lulkanto, de Samuel BECKETT
  - Cikonioj, de Adam SIKORSKI
  - Serenado, de Sławomir MROŻEK (kunlabore kun Teatro Krizalido, sola atingo de projekto de granda internacia trupo por la jubileado de Esperanto)

Pupteatroj


- Pupteatro Rabcio (Maciej Z. TONDERA)
  - Kion mi diros - tion mi diros, de Maciej Z. TONDERA laŭ Kazimierz PRZERWA-TETMAJER
  - La ruĝa ĉapeto, de Anna JANUSZEWSKA
- Ŝtata Pupteatro Vraca
  - La ovo, de Boris APRILOV
- Robert BÁNKY
  - Pupmiksaĵo, de Robert BÁNKY
- Infana pupteatro "Rideto" el Radom
  - Cindrulino, de Jan BRZECHWA.

Kategorio:Esperanto-kulturo

Kulturo Kategorio:Kulturo Ĉefartikolo : Esperanto-kulturo

Adolphe Muron Cassandre

Adolphe Mouron Cassandre (January 24, 1901June 19, 1968) was an influential Ukrainian-French painter, commercial poster artist, and typeface designer. Born Adolphe Jean-Marie Mouron in Kharkov, Ukraine to French parents, as a young man, Cassandre moved to Paris, France where he studied at the École des Beaux-Arts and at the Académie Julian. Needing to earn a living, the popularity of posters as advertising afforded him an opportunity to work for a Parisian printing house. Inspired by cubism as well as surrealism, he earned a reputation with works such as Bûcheron (Woodcutter), a poster created for a cabinetmaker that won first prize at the 1925 Exposition Internationale des Arts Décoratifs. Cassandre became successful enough that with the help of partners he was able to set up his own advertising agency called Alliance Graphique. Serving a wide variety of clientele, during the 1930s, his creations for the Dubonnet wine company were among the first posters designed in a manner that allowed them to be seen by occupants in fast-moving vehicles. His posters are memorable for their innovative graphic solutions and their frequent denotations to such painters as Max Ernst and Pablo Picasso. In addition, he taught graphic design at the Ecole des Arts Décoratifs and then at the Ecole d'Art Graphique. With typography an important part of poster design, the company created several new typeface styles. Cassandre developed Bifur in 1929, the sans serif Acier Noir in 1935, and in 1937 an all-purpose font called Peignot. In 1936, his works were exhibited at the Museum of Modern Art in New York City which led to commissions from Harper's Bazaar to do cover designs. With the onset of World War II, Cassandre served in the French army until the fall of France. His business long gone, he survived by creating stage sets and costumes for the theatre, something he had dabbled in during the 1930s. After the war, he continued this line of work while also returning to easel painting. In 1963, he designed the well-known Yves Saint-Laurent logo. In his later years, Adolphe Mouron Cassandre suffered from bouts of depression that led to his suicide in Paris in 1968. In 1985, Henri Mouron told his father's life story in the a book titled A.M. Cassandre. Cassandre, Adolphe Mouron Cassandre, Adolphe Mouron Cassandre, Adolphe Mouron Cassandre, Adolphe Mouron Cassandre, Adolphe Mouron Cassandre, Adolphe Mouron Cassandre, Adolphe Mouron ja:アドルフ・ムーロン・カッサンドル

sylwester na sowacji jastrzbia gra metal kalorie Granada accommodation










































:: RELATED NEWS ::
Windsor knot
The Windsor knot is a method of tying a tie around one's neck and collar. The Windsor knot, compared to other methods, produces a thick and wide knot. The knot is named after the Duke of Windsor (Edward VIII before abdication), however th
BFPO
The British Forces Post Office (BFPO) is an agency that provides a postal service to HM Forces, separate from that provided by Royal Mail in the United Kingdom. BFPO addresses are used for the delivery of mail in the UK and around the world. Below is an example of a BFPO address, (the company and regiment are fictitious). 12345678 LCPL B Jones B Company 1 Loamshire Regt BFPO 61 BFPO 61 is for
Francesco Guccini
Francesco Guccini (born June 14, 1940 in Modena) is an Italian singer-songwriter and author. His songs are renowned for their poetic and literary value, and in 1990 he won the Premio Eugenio Montale f
Lake Dian, Yunnan, China
Lake Dian (滇池, pinyin: Dīan Chí) is a large inter-land lake located close to the Kunming City, Yunnan, China.

See also


- Dian Kingdom

External link


- Image:http://dianchi.km169.net/lydj/images/200108210101_full.JPG Dia
Council of Tours
In the medieval Roman Catholic church there were several Councils of Tours, that city being an old seat of Christianity, and considered fairly centrally located in France. Athenius, Bishop of Rennes, took part in the First Council of Tours in AD 461. At the Second, in 567, it was decreed that any cleric found in bed with his wife would be excommunicated for a year and reduced to the lay state; nor might monks sleep tw

Richard Tüngel
Richard Tüngel (1893-1970) was originally an architect and a longtime Director of Construction (Baudirektor) in Hamburg. Removed from this position by the Nazis in 1933, he went to Berlin, where he lived until 1945 as a translator and writer. For example, one still finds his name on current German-l
Sunset High School (Hayward)
Sunset High School opened in 1960, and was closed down as a public high school in 1990. It is currently an Hayward Adult School vocational school run by the Hayward Unified School District in Hayward, California.

External links


- [http://www.haywardadult.k12.ca.us/default.htm Hayward Adult School website] Category:High schools in California
Joseph Yam
Image:Joseph_Yam.jpg
Mr Joseph Yam
Joseph Yam Chi-kwong(任志剛) has been the Chief Executive of the Hong Kong Monetary Authority (HKMA) since its establishment in April 1993.
- 1970 Economics and Statistics graduate of the University of Hong Kong
- 197
All Rights Reserved 2005 wikimiki.org