Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Abu-Dabio

Abu-Dabio

Geografio > Azio > Arabio > Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj > Abu-Dabio ----
Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
Dosiero:uae-abu-dhabi.gif
Abu-Dabio - Abu-Dabi aŭ Abu-Zabi - ابو ظبى

Emirato

Abu-Dabio estas la plej granda kaj grava emirlando en konsisto de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE). Ĝi situas ĉe la bordo de la Persa Golfo. Abu-Dabio okupas 67.350 km², kio estas ĉ. 87 % de la teritorio de UAE, ĝia loĝantaro estas pli ol 1,0 miliono. La ĉefurbo estas samnoma kiel la emirlando, aliaj urboj estas: Al-Ajn, Ĝebel-Dana, Ruveis, Bu-Hasa. Abu-Dabio estis fondita en 1760 kaj estis sidejo de lokaj regantoj. De la 1966 ĝin regas ŝejĥo Sultan Zajed ben al-Nahajan, kiu samtempe estas prezidento de UAE ekde 1971.

ĉefurbo

La ĉefurbo situas ĉe la Persa Golfo kaj estas grava transporta, komerca kaj naftoprilabora centro. En 2001 la lando festis sian 30-jariĝon, en tiu periodo Abu-Dabio, estinta vilaĝo kun malaltaj kaj malnovaj dometoj, fariĝis moderna urbo, kie abundas altegaj metal-vitraj nubskrapuloj de bankoj, hoteloj, komercaj kaj kulturaj institucioj. Urba centro estas bulvardo, kiu etendiĝas laŭlonge de la Persa Golfo je 7 km-oj. La ĉefaj fontoj de enspezoj estas financa aktivado, transporto kaj komunikado, kaj ĉio ĉi estas ligita al la elputigo de nafto. Abu-Dabio havas internacian flughavenon kaj profundan marhavenon. Kategorio:Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj Kategorio:Ĉefurboj ja:アブダビ

Geografio

---- Geografio (ge γη "tero", graphein γραφειν "priskribi") estas scienco, kiu pristudas geografian medion de la Tero, ĝian strukturon kaj dinamikon, influon kaj distribuon de ĝiaj komponentoj en la spaco. Ĉefceloj de la geografio estas eltrovo de manieroj de racia teritoria organizo de la socio kaj naturekspluatado, kreado de fundamentoj por strategio de ekologie sendanĝera evoluo de la socio. Gravaj objektoj de geografiaj esploroj estas interagoj de la homo kaj la naturo, regularo de dislokigo kaj influo de la komponentoj de geografia medio en loka, regiona, nacia, kontinenta, oceana kaj globala niveloj. La mondpartoj: Ameriko - Azio - Eŭropo - Afriko - Oceanio - Antarkto ----

Geografiaj objektoj

:Akvofalo - Arbaro - Delto - Dezerto - Duno - Duoninsulo - Ebenaĵo - Fjordo - Marfluo - Glaciaro - Golfo - Groto - Heĝkamparo - Insulo - Kanalo - Klafto - Komunumo - Kontinento - Lago - Laguno - Lando - Erikejo - Markolo - Maro - Montaro - Monto - Nacio - Nunatako - Oceano - Ravino - Regiono - Rivero - Rojo - Roko - Stepo - Tablomonto - Tundro - Urbo - Valo - Vilaĝo - Vulkano Vd. ankaŭ: Geografiaj Nomoj ----

Geografiaj sciencoj

Pro la komplikeco de la esplorobjektoj, oni dispartigas geografian sciencon je specializaj sciencdisciplinoj, nome: :Branĉoj de Geografio:
- Fizika Geografio
- Socio-Ekonomia Geografio
- Kartografio kaj Topografio :Intersciencaj Geografiaj Disciplinoj:
- Antropogeografio ~ Etnogeografio ~ Historia Geografio ~ Lingva Geografio ~ Medicina Geografio ~ Milita Geografio ~ Rekreacia Geografio ~ Veterinara Geografio MIKOVINYI Sámuel ----

Geografoj kaj vojaĝantoj

Geografio estas unu el antikvaj sciencoj. La unuaj provoj por naturscienca klarigo de geografiaj fenomenoj, apartenas al grekaj filozofoj de la Mileta skolo (6-a jc. a.K.) ? Taleso, Anaksimandro, k.a. : Geografia Malkovro : Anaksimandro : Ĉeng He : Ibn Batuta : Vitus BERING : François BERNIER : Samuel de CHAMPLAIN : Petro KROPOTKIN : Kolumbo : Magelano : Marko Polo : Strabono : Taleso : Vasco da GAMA : Marc Aurel STEIN ---- als:Geografie ja:地理学 ko:지리학 ms:Geografi simple:Geography th:ภูมิศาสตร์

Arabio

Geografio > Azio > Sud-okcidenta Azio > Araba duoninsulo < Duoninsulo ---- Duoninsulo en sud-okcidenta Azio, la plej granda en la mondo; Araboj nomas ĝin "insulo de araboj" (ĝazirat al arab). Arabio aŭ Araba duoninsulo estas hejmlando de la araba loĝantaro, lingvo kaj kulturo, ankaŭ mondreligio Islamo. Preskaŭ ĉiuj semidaj triboj, kiuj en antikveco transmigris al Mezopotamio kaj Palestino, originas de la centra Arabio. La centra parto de Arabio neniam estis konkerita de iuj imperioj kaj ĝi ĉefrolis en la historio de multaj muzulmanaj regnoj. Areo ĉ. 2,7 mln kv.km.Loĝantaro pli ol 35 mln. Ĉirkaŭita de Ruĝa Maro (okcidente), Adena Golfo kaj Araba Maro (sude), Omana Golfo kaj Persa Golfo (oriente). Plimulte - ebenaĵoj kaj plataĵoj, en okcidenta kaj sudo - altaj montoj, alteco ĝis 3600 m. Klimato tropika, seka (100-200 mm jare). Plejparte dezertoj - Rub-el-Hali, Dehna, Nefud, Tihama ka. Gravaj krudaĵoj de nafto. En Arabio troviĝas la nacioj: Saŭda Arabio, Kuvajto, Kataro, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Omano kaj Jemeno. ----- EdE-A > Arabujo Arabujo. En 1905 en Aden propagandis Cap. H. E. Jacob. En 1907 kaj 1908 aperis lernolibro por araboj (de Muusbah, 43 p. kaj de Haddad, 56 p.) I. ŜIRJAEV.

Persa Golfo

Geografio > Golfo > Persa Golfo ---- right Persa Golfo (perse - ĥaliĝ-e fars, arabe - al-ĥaliĝu l-arabij) situas en nord-okcidento de Hinda Oceano, ĉe la bordoj de Azio; En eŭropaj landoj oni nomas ĝin Persa Golfo, sed la arabaj landoj - Araba Golfo. En oriento per Hormoza Markolo kaj Omana Golfo ligiĝas kun Araba Maro; Areo 240 000 km², profundo ĝis 115 m; Longo de la golfo estas 1000 km kaj maksimuma larĝo - 370 km. La suda bordo estas ebena, sed la norda ĉe irana bordo - montara. La Persan Golfon enfluas rivero Ŝat-el-Arab, kunfluo de Eŭfrato, Tigriso kaj Karuno. Ĉe la bordoj estas multaj insuloj. Sur la fundo estas gravaj krudaĵoj de nafto. Ok nacioj havas bordojn sur la Persa Golfo: Irano, Irako, Kuvajto, Saŭda Arabio, Barejno, Kataro, la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj Omano. La ĉefaj havenoj estas: Fao, Basra (Irano), Abadan, Bender-Ŝaĥpur (Irano), El-Kuvajto (Kuvajto), Ras-Tanura (Saŭda Arabio), Manamo (Barejno), Um-Sajd (Kataro). Antaŭ kelkaj jaroj seriozaj incidentoj okazis en la regiono de la golfo: dum la Irano-Iraka milito en 1983 kaj Irako-Kuvajta konflikto en 1991, granda kvanto de la nafto, transportata per naftoŝipoj, estis disverŝita en la akvon pro la bombatakoj de militantaj trupoj. La areo de Persa Golfo malrapide malkreskadis dum lastaj 6000 jaroj. La teritorioj de la tuta Kuvajto kaj malsupra Irako estis parto de ĝia baseno. Kaj nuntempe, la proceso daŭras pro la grandaj sedimentoj de Ŝat-el-Arabo en sia delto. Kategorio:Golfoj ja:ペルシア湾 ko:페르시아 만

1760

Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1760 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1760 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Fondo de Abu-Dabio.

Naskiĝoj


- 10-a de majo: Johann Peter HEBEL
- Nordameriko: Arkansaso: Sequoyah

Mortoj


- ----
1755 | 1756 | 1757 | 1758 | 1759 | 1760 | 1761 | 1762 | 1763 | 1764 | 1765
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1760년

Ĉefurbo

Ĉefurbo estas la centro por registaro de lando. Ne ĉiam ĉefurbo estas la plej granda urbo en tiu lando. Pro historiaj kialoj, ĉefurbo povas esti urbo iam grava. Federacio povas elekti aŭ eĉ krei malgrandan urbon por ne favori iun el la gravaj federacieroj. Ekzemple, Usono fondis Vaŝingtonon kaj Brazilo, Braziljon. Kelkaj landoj distribuas la ejojn de ŝtataj fakoj en pluraj ĉefurbojn. En iu landoj, vetero povas instigi ŝanĝi la ĉefurbon laŭ sezono. Ekzemple, Brita Hindio havis Delhion kiel ĉefurbo sed, somere, la vicreĝa kortego migris himalajen al somera ĉefurbo Simla, pli malvarma pro alteco. Antaŭ ol la apero de moderna ŝtato, eblis ke la kortego ne havis fiksan lokon. Reĝo (ekzemple, Karlo la 5-a (imperiestro de la Sankta Romia Imperio)) iris al alia regiono, laŭ militaj bezonoj, ribeloj aŭ monakireblo.

Listo de ĉefurboj:

Kategorio:Urbo
-
ja:首都 ko:수도 simple:Capital_(city)

Nafto

vidu ankaŭ NAFTA, komerca akordo Nafto estas miksaĵo de petrolaj likvaĵoj kaj gasoj (kune kun ties malpuraĵoj) elpumpita el la grundo per naftoputoj. Oni nomas ĝin laŭ la devenloko (ekzemple, "okcidenta Teksaso" aŭ "Brent") kaj ofte priskribas ĝin per ĝia relativa pezo aŭ viskozo (malpeza, meza aŭ peza); oni ankaŭ povas nomi ĝin "dolĉa", kiu signifas, ke ĝi enhavas relative malmulte da sulfuro (en la formo de la gaso H2S) kaj bezonas malpli da rafinado, aŭ "maldolĉa", kiu signifas, ke ĝi enhavas multe da sulfuro kaj bezonas pli da rafinado. La ĉeesto de H2S ankaŭ konsiderinde plialtigas la kostojn, ĉar oni ne povas simple eligi tiun tre venenan gason en la atmosferon. Ĝenerale, aŭ oni amasigas ĝin kaj tiam forĵetas ĝin, aŭ oni repumpas ĝin en la supron de la naftotenejo, kie ĝi ekspansias kaj helpas "puŝi" la ceteran nafton al la produktantaj putoj (tion oni nomas gas-reinjekto). sulfuro La prezo de nafto tre varias, ĉar ĝi ege dependas de la niveloj de ofertado de Organizaĵo de Petrol-Eksportaj Landoj (OPEL). En 1999, komence de printempo la averaĝa prezo de proksimume 14 USD po barelo (malpli ol 0,15 USD po litro) signifis, ke nafto estis la dua plej malmultekosta likvaĵo en la mondo. Nuntempe (Marto 2003), nafto de Brent kostas 33 USD po barelo. 2003 Nafton, kiel karbon kaj tergason, oni ĝenerale konsideras la produkto de kunpremo de antikvaj vegetaĵoj dum geologiaj periodoj. Kelkaj sciencistoj, notinde Thomas GOLD, sugestas aliajn, abiogenezajn, teoriojn por la origino de nafto.

Specoj de nafto inkluzivas


- Nymex (Nov-Jorko)
- Brent (Londono de la Norda Maro) Vidu ankau:
- Fosilia brulaĵo
- OPEL
- Listo de naft-produktantaj ŝtatoj
- Pinto de Hubbert
- Produktado de Energio en Estonteco
- Marbordfora konstruado ja:石油 ko:석유 Kategorio:Geologio Kategorio:Ekonomio

Nubskrapulo

Arkitekturo > Nubskrapulo ---- Nub'skrap'ul'o estas treege alta konstruaĵo, kutime pli ol 150 metroj, kiu kvazaŭ skrapas la nubojn. Ili nomiĝas ĝenerale ankaŭ "turoj" kaj estas uzataj por diversaj celoj, interalie, kiel loĝejo, oficejo, kaj radia anteno. La unuaj nubskrapuloj aperis je antaŭmilitaj malfrua 19-a kaj 20-a jarcentoj. Ilin ebligis la havebleco de fortaj konstruaj materialoj kia ŝtalo kaj la invento de lifto por vertikala veturado. Oni ĝenerale agnoskas ke la Home Insurance Building, konstruita en Ĉikago en jaro 1885, 10-etaĝa kaj 42 metrojn alta, estis la unua nubskrapulo. Ĝi malkonstruiĝis en 1931. Samjare estis inaŭgurita la Empire State Building en Novjorko. Kun 381 metroj da alteco ĝi daŭre estis la plej alta konstruaĵo en la mondo dum 40 jaroj. La evoluigo de rapidaj transportiloj sennecesigis altajn konstruaĵojn, speciale en Usono, kie konstruparceloj estas facile haveblaj. En 2001 la atako kontraŭ la Ĝemelturoj en Novjorko fortimigis kompaniojn de la ideo de ekstreme altaj konstruaĵoj. :La plej alta nubskrapulo :Turo 101 en Tajpeo, Tajvano :Famaj nubskrapuloj :Sears-turo - Ĝemelturoj de Novjorko - Petronas-turoj - Empire State Building - Turning Torso :Plej grandaj nubskrapulejoj :Novjorko - Tokio - Meksikurbo - Sao-Paŭlo - Abu-Dabio - Ĉikago - Kuala-Lumpuro - Taipeo ja:超高層ビル

Transporto

Transporto estas la movado de homoj kaj varoj el unu loko al alia. Transporto inkluzivas malnovajn manierojn kiel per-bestajn ĝis la modernaj manieroj kiel aviadiloj kaj kosmoŝipoj. (vidu ankaŭ veturilon) :Ĝenerala :loĝistiko - publika transporto - teorio de vicoj - ŝosea inĝenierarto - transporta planado - veturilo :Teknologioj :flugilo - helico - motoro - rado - pagajo - pedalo - piedingo :Retoj :fervojo - flughaveno - kanalo - rivero - strato - ŝoseo - trotuaro ----

Manieroj de transportado

:Aera transporto :aviadilo - glisilo - helikoptero :Akva transporto :boato - longboato - motorboato - puŝŝipo - radŝipo - remboato - ŝipo - velboato :Beste movata transporto :azeno - boaco - bovo - ĉevaltira veturado - hundo - elefanto - kamelo - lamo - poefago - tirbesto :Fervoja transporto :metroo - trajno - tramo - unurelvojo :Home movata transporto :biciklo (unuciklo, triciklo) - sketado - rulsketado - remado - naĝado - piedirado - radseĝo - skettabulo - skutilo - rikiŝo :Kabla transporto :elevatoro - funikularo - kablotramo - lifto :Kosma transporto :kosmoŝipo - kosmostacio :Strata transporto :aŭto - buso - kamiono - metroo - motorciklo - taksio - tramo - trolebuso :Tublinia transporto :akvo - ?flukoto? - ?kloako? - natura gaso - petrolo (nafto) - pneŭmata tubo :Zona kaj ĉena transporto :eskalatoro - transportozono ---- ja:交通 ko:교통 simple:Transport th:การขนส่ง

Kategorio:Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj

Kategorio:Aziaj landoj ja:Category:アラブ首長国連邦

Kategorio:Ĉefurboj

Kategorio:Urbo

Haspinga

La Hesbaye (en néerlandais Haspengouw) est une région de Belgique, s'étendant sur les provinces de Liège, du Limbourg, du Brabant flamand, du Brabant wallon, et de Namur. Elle s'étend approximativement de Tirlemont à la Meuse et de Tongres à Gembloux. Elle est limitée au sud par le Condroz. Le nom Hesbay, ainsi que le nom en néerlandais Haspengouw viennent du nom latin de cette région Haspinga. Waremme, Jodoigne, Eghezée, Tirlemont, Perwez, Tongres font partie de cette région. La région repose sur une roche essentiellement calcaire, recouverte d'une importante couche de loess, un limon éolien d'origine glaciaire. La zone est presque entièrement le domaine de l'agriculture intensive : céréales et betterave sucrière. On distingue, à l'ouest, la Hesbaye humide et à l'est la Hesbaye sèche. Celle-ci doit son nom à la rareté de ses cours d'eau, due à son sous sol de craie, si ce n'est le Geer et ses quelques affluents. L'adjectif relatif à la Hesbaye est hesbignon.

Liens externes


- http://www.haspengouw.be/
- http://www.hesbaye.be/ Catégorie:Flandre Catégorie:Wallonie Catégorie:Géographie de la Belgique

Barcellona hotel hoteles en Praga keno tapety motorola wakacje










































:: RELATED NEWS ::
טלנובלה
טלנובלה (Telenovela) היא סדרת דרמה על בסיס יומי. הטלנובלות פופולריות מאוד במדינות דוברות הספרדית, בחלק מארצות אירופה, וכמובן בישראל. בדרך כלל הן מורכבות ממאה ועד שלוש מאות פרקים. בניגוד למה שמקובל לחשוב, טלנובלה
אקסון ואלדז
thumb המכלית אקסון ואלדז נודעת בכך שטבעה מול חופי אלסקה והסבה נזק סביבתי כבד. אקסון ואלדז הייתה מכלית נפט של חברת הנפט אקסון. שמה
קטגוריה:מטבח אוסטרלי
קטגוריה:אוסטרליה: תרבות אוסטרלי ja:Category:オーストラ



ליל הגילשונים
ליל הגלשונים הוא פיגוע שבו נהרגו 6 חיילי צה"ל מאש מחבל שחדר לישראל בעזרת גלשן אוויר. ב-25 בנובמבר
All Rights Reserved 2005 wikimiki.org