:: wikimiki.org ::
| Adam MICKIEWICZ |
Adam MICKIEWICZthumb
Literaturo > Pollingva Literaturo > Adam MICKIEWICZ < Pola Lingvo
----
Adam (Bernard, Napolleon) MICKIEWICZ [mickjeviĉ] (naskiĝis la 24-an de decembro 1798 en Zaosie, nuna Belarusio, mortis la 26-an de novembro 1855 en Konstantinopolo, nuntempe: Istanbulo, Turkio) estis pola poeto. Li estis la plej grava reprezentanto de la pola romantismo.
Listo de verkoj
- Oda do młodości (1820)
- Poezje (1822)
- Grażyna (1823)
- Sonety krymskie (1825)
- Konrad Wallenrod (1828)
- Dziady (1823-1832)
- Pan Tadeusz (1834)
En Esperanto aperis
- Sinjorino Twardowska / Trad. A. Grabowski. - Szekszárd: Lengyel, [1904]. - 11 p.
- Improvizacio de Konrad : el dramo "Dziady" ("Festo de mortintoj") / El pola lingvo trad. Roman Iwo Dobrzański. Eld. de Jan Günther. - Varsovio: Günther, 1910. - 29 p.
- Sinjoro Tadeo (aŭ lasta armita posedopreno en Litvo) / Esperanta trad. de Antoni Grabowski. - Warszawa: Gebethner kaj Wolff ; Esperantista Rondeto, 1918. - VII, 303 p.
- Improvizacio de Konrad : el dramo "Dziady" ("Festo de mortintoj") / El pola lingvo trad. Roman Iwo Dobrzański. - 2. eld. - Jasło: Esperantista Voĉo, 1924. - 29 p.
- Sinjoro Tadeo / Esperanta trad. de Antoni Grabowski. [Ilustr.: Barelifo de David d'Angers, "Jankjel" de C. K. Norwid kaj la ceteraj de E. M. Andriolli. Antaŭparolo de Wanda Markowska]. - [2. eld.] - Varsovio: Eld. "Polonia", 1955. - 333 p. : ilustr.
- Sinjoro Tadeo / Esperanta trad. de Antoni Grabowski. [Ilustr.: Barelifo de David d'Angers, "Jankjel" de C. K. Norwid kaj la ceteraj de E. M. Andriolli. Antaŭparoloj de Humphrey Tonkin kaj Wanda Markowska]. - [3. eld.] - Varsovio: Pola Esperanto-Asocio, 1986. - XI, 333 p. : ilustr.
- Mara silento ; Ŝipveturo ; Ventego ; Odo al la juneco / Adam Mickiewicz. - En: Tutmonda sonoro. - p.485 - 489, vol. 2
Eksteraj ligiloj
[http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/literaturo.tradukita.m.html#adam_mickiewicz Rete legeblaj verkoj]
ja:アダム・ミツキェヴィチ
LiteraturoLiteraturo estas la tuto de skribaĵoj, prozaj kaj versaj, kiuj havas socikulturan aŭ estetikan valoron. La vorto literaturo povas aŭ signifi la tutan mondan literaturon, aŭ nur la literaturon de unu specifa kulturo.
Literaturo ne nur enhavas la verkaron de la arta literaturo (la beletron), sed ankaŭ la tuton de la intelektaj verkoj, kiuj koncernas la vivon kaj kulturon de iu nacio aŭ epoko. Literaturaj verkoj povas esti historiaj, biografiaj, filozofiaj, sciencaj, politikaj, kaj aliaj.
Evoluo
En antikvaj tempoj popoloj havis nur parolan tradicion, poste rakontoj kaj versaĵoj estis surskribitaj. La unuaj verkaĵoj havis mitologian aŭ religian enhavon.
Kiam oni komencis presadon, literaturo akiris pli privatan karakteron kaj fariĝis rimedo por esploro kaj esprimo de emocioj kaj homaj rilatoj.
Por legi pri evoluo de literaturo, vidu apartajn artikolojn:
:Artikoloj pri literaturo de diversaj regionoj
:Artikoloj pri literaturo de diversaj lingvoj
Specoj poezio kaj prozo
Oni distingas du specojn de literatura arto: poezio kaj prozo. Poezio estas arto komuniki emociojn per versoj, do per la muziko de la parolo, obeante iajn metrikajn kaj priformajn regulojn. Prozo estas ordinara parolo ne aranĝita laŭ versmezuro. La prozo pli konformas al ĉiutaga parolo ol la poezio. Antikvaj verkoj estis skribita versforme, la prozo estas pli nova etapo. Nur en 18-a ĝis 19-a jarcentoj ili egaliĝis laŭ valoro.
Por pli da specoj, vidu:
:Artikoloj pri diversaj literaturaj specoj
Literaturo kiel socia procezo
Lastatempe, ankaŭ estas akceptite ke la koncepto pri Literaturo estas socia procezo, en kiu partoprenas diversaj institucioj kaj perantoj (nome, universitatoj, lernejoj, instruistoj, eldonejoj, politikistoj, literaturaj konkursoj, librovendejoj, kritikistoj, revuoj, ĵurnaloj, ktp). Interveno de tiuj perantoj legitimas verkojn, klasifikante ilin en la kategorion literaturo. Sekve, la studo de la tiel nomataj literaturaj (ĉef)verkoj, estas ankaŭ la studo de la politikaj, sociologiaj, filozofiaj kondiĉoj, kiuj unuflanke kreis ilin; kaj aliflanke legas kaj rekomendas ilin.
La esplorado de signifo de la literaturaj verkoj estas des pli kompleksa, ĉar la interpretado de unu sama verko varias historie kaj socie. Tio parte klarigas la maleblon doni ĝustan difinon al la vorto literaturo. Estante produkto de longa kaj kompleksa socia procezo, literaturo estas rezulto de reciproka influo de interesoj de sociaj sektoroj (aŭ tavoloj, grupoj) per legitimantaj institucioj, kiuj reprezentas ilin.
Pro tio ĉi, en avangardaj literatursciencaj sektoroj, oni preferas la adjektivan uzon de la vorto literaturo anstataŭ ĝia substantivo. Sekve oni aludas al literatura teorio, ne al teorio de la literaturo. Tio montras la rekonon ke literaturo ne estas reala objekto, sed tre dinamika, aktiva procezo, al kiu oni aludas per la adjektivo literatura. En tiu ĉi skemo, ankaŭ la literaturaj genroj estas rezulto de la samaj procezoj, kiuj kreas literaturajn objektojn.
Aliaj artikoloj pri literaturo
Literaturo laŭ regionoj
:Afrika Literaturo - Barata Literaturo - Eŭropa Literaturo - Islama Literaturo - Latinamerika Literaturo - Nordamerika Literaturo
Literaturo laŭ lingvo
:Angla - Araba - Bengala - Ĉeĥa - Ĉina - Dana - Esperanta - Eŭska - Finna - Franca - Frisa - Germana - Greka - Helena - Hispana - Hungara - Islanda - Itala - Japana - Kartvela - Kataluna - Keĉua - Kornvala - Latina - Malajala - Nederlanda - Norena - Norvega - Okcitana - Pensilvanigermana - Persa - Pola - Portugala - Rumana - Rusa - Samea - Slovaka - Slovena - Sveda - Urdua poezio - Vjetnama
Literaturo laŭ formo
:Artikolo - Dramo - Eseo - Fabelo - Legendo - Mito - Novelo - Publicista Verko - Romano - Ŝlosilromano
: Epopeo - Eposo - Fablo - Hajko - Limeriko - Poemo - Soneto - Tankao - Verso
Apartaj specoj
Apartan specon de literaturaĵoj prezentas koncizaj eldiraĵoj, montrantaj homajn pensojn pri diversaj valoroj de la vivo.
:Aforismo - Devizo - Maksimo - Moto - Proverbo - Sentenco
Literaturo laŭ enhavoj
:Biografioj - Ĉiutaga literaturo - Fakliteraturo - Fantasto - Historiaj romanoj - Krimliteraturo - Magia realismo- Memoroj -Militliteraturo - Porinfana literaturo - Psikologiaj romanoj - Romantika literaturo - Sciencfikcio - Taglibroj- Vojaĝlibroj -Enketa-atestaĵa-gazetista-litaraturoj
Literaturo laŭ skoloj
:Klasikismo - Romantisma literaturo - Simbolismo - Dadaismo
Literaturo laŭ famo
:Ĉefverkoj de literaturo - Baza legolisto de William AULD - Literaturpremioj
Literaturo laŭ distribuo
:Buŝa literaturo - Manuskripta literaturo - Presita literaturo - Samizdato - Rete publikigita literaturo
Famaj verkistoj
Vidu ĉe Verkistoj.
Diverse
:Famaj fikciuloj - Fikciaj lokoj - Serio Oriento-Okcidento
:Eldonejoj - ISBN - Librovendejoj
Vidu ankaŭ
- Skribarto
- Lingvo
- Teatro
als:Littérature
ja:文学
ko:문학
simple:Literature
zh-cn:文学
zh-tw:文學
Pola lingvoLingvo > Hindeŭropa Lingvaro > Slavida Lingvaro > Okcidentslavida Lingvaro > Pola Lingvo
----
Nomo: polski
Parolantoj: proksimume 38.000.000 en Pollando, proksimume 6.000.000 en Usono, Litovio, Ukrainio, Kanado kaj aliaj landoj
Skribo: latina
Aboco, elparolo, gramatiko, vorta stoko
La pola aboco havas la sekvajn literojn:
A, Ą, B, C, Ć, D, E, Ę, F, G, H, I, J, K, L, Ł, M, N, Ń, O, Ó, P, Q, R, S, Ś, T, U, V, W, X, Y, Z, Ź, Ż.
La 6 vokaloj (A E I O U Y) kaj la 34 konsonantoj similaj kiel en Esperanto, krom
:Ą: nazala O
:C: ĉiam C
:Ć: Ĉ
:Ę: nazala E
:Ł: ŭ?
:Ń: NJ kiel hispana Niño kaj hungara ny-litero
:Ó: kiel U
:S: ĉiam senvoĉa
:Ś: mola Ŝ
:Y: I mallonge eldirita (centre fermita)
:Z: Z
:Ź: voĉo inter Z kaj Ĵ
:Ż: Ĵ
duoblaj
:CH: Ĥ
:CZ: Ĉ
:DZ:
:DŹ: Ĝ
:DŻ: Ĝ
:RZ: malmola Ŝ
:SZ: Ŝ
Vorta akcento sur la antaŭlasta silabo. La pola estas la sola slava lingvo kun nazalaj voĉoj („ą“ kaj „ę“), kiuj el la malnova slava evoluis.
La pola lingvo havas liberan vortordon.
Specimeno (la Patro Nia):
Ojcze nasz
któryś jest w niebie,
święć się imię Twoje,
przyjdź królestwo Twoje,
bądź wola Twoja,
jako w niebie tak i na ziemi,
chleba naszego powszedniego daj nam dzisiaj,
i odpuść nam nasze winy,
jako i my odpuszczamy naszym winowajcom
i nie wódź nas na pokuszenie
ale nas zbaw ode złego. Amen
[http://wiktionary.org/wiki/Polish_language Wiktionary: Polish language]
Kategorio:Slava lingvaro
ja:ポーランド語
ko:폴란드어
th:ภาษาโปแลนด์
24-a de decembroHistorio > Tagoj > la 24-a de decembro
----
La 24-a de decembro estas la 358-a tago de la jaro (la 359-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 7 tagoj restas.
En kristanaj regionoj (kaj nuntempe ankaŭ iomete en aliaj regionoj) oni je la 24-a de decembro festas la antaŭvesperon de kristnasko.
Je la 24-a de decembro okazis, interalie:
Eventoj
-
Naskiĝoj
- 1798 : Adam MICKIEWICZ, Litovio
- 1886 : William BAILEY
- 1922 : Ava GARDNER
Mortoj
- 1524 : Vasco da GAMA, portuga esploristo
- 1912: George W. BULLEN
- 1958: William Ebenezer THOMSON
- 1972 : Ernst KREUDER, verkisto.
Specialaj tagoj kaj festoj
-
----
Vidu ankaŭ :
- 23-a de decembro | 25-a de decembro
- 24-a de novembro | 24-a de januaro
- Historio - Tagoj.
ja:12月24日
ko:12월 24일
simple:December 24
th:24 ธันวาคม
Belarusio: Belorusio
26-a de novembro----
Historio > Tagoj > la 26-a de novembro
----
La 26-a de novembro estas la 330-a tago de la jaro (la 331-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 35 tagoj restas.
Je la 26-a de novembro okazis, interalie:
Eventoj
-
Naskiĝoj
- 1910 : Karl SCHULZE
- 1912 : Eugène IONESCO
- 1939 : Tina TURNER
Mortoj
- 1855 : Adam MICKIEWICZ
- 1857 : Joseph VON EICHENDORFF
- 1950 : Hedwig COURTHS-MAHLER
- 1956 : Tommy DORSEY, usona ĵazmukisto
- 1968 : Arnold ZWEIG
- 2001 : Regine HILDEBRANDT
Specialaj tagoj kaj festoj
-
----
Vidu ankaŭ:
- Historio - Tagoj.
ja:11月26日
ko:11월 26일
simple:November 26
th:26 พฤศจิกายน
KonstantinopoloGeografio > Eŭropo > Bizancio
----
Konstantinopolo (romia nomo: Constantinopolis; greke: Konstantinoupolis) estas malnova nomo de la nuna urbo Istanbulo en Turkio. Ĝia originala nomo estis Bizancio (Greke: Byzantion). Ĝi estis en la eŭropa flanko de markolo Bosporo ĉe 41.01 Norde, 28.58 Oriente.
Nomo
"Konstantinopolo" estas esperantigo de "Konstantinoupolis," kiu signifas "Urbo de Konstantino" en la greka, kaj ricevis tiun nomon alude al la romia imperiestro Konstantino la 1-a kiam li faris ĝin la ĉefurbo de la Romia Imperio la 11-an de majo, 330. Efektive, Konstantino nomis ĝin Nova Roma aŭ Nea Rhome, sed tiu nomo neniam fariĝis ofta. Romo konservis siajn politikajn kaj komercajn privilegiojn.
Ĉefurbeco
Konstantinopolo estis unue la ĉefurbo de la Romia Imperio, tiam de la Bizanca Imperio, kaj ekde ĝia falo la 29-an de majo, 1453, de la Otomana Imperio. Kiam la Respubliko de Turkio fondiĝis en 1923, la ĉefurbo moviĝis de Istanbulo al Ankaro. Tamen, ankoraŭ la Patriarko de Konstantinopolo en kvartalo Fanar estas la estro de Greka Ortodoksa Eklezio kaj la ĉefa el la ortodoksaj patriarkoj . Otomanoj kutimis nomi sian ĉefurbon per diversaj nomoj, inkluzive per Konstantinopolo. Istanbulo fariĝis la oficiala nomo nur en 1930. La nomo Istanbulo devenas de la grekaj vortoj "stin poli", kiu signifas "ĉe la Urbo". Tiel la grekoj kutime aludis la "Urbon de la Urboj", kiel oni konis Konstantinopolon dum la bizanca epoko kaj poste.
Situo
Konstantino fondis la urbon sur Bizanco en duoninsulo apud natura haveno, Ora Korno, kiun oni povis fermi per ĉenoj. Situi ĉe Bosporo ebligis regis la komercon inter Azio kaj Eŭropo kaj inter Mediteraneo kaj Maro Nigra.
La urbo estis ŝirmita dum jarcentoj de ĝis du zonoj da muregoj, menditaj de Konstantino kaj Arkadio (6-a jarcento). Proksimaj fortikaĵoj kaj greka fajro ŝirmis ĝin kontraŭ pluraj invadantoj. Tamen perfido kaj turkaj kanonegoj (vidu Kerkaporta) venkis ilin.
La imperiestro estis gardita de fremdaj varengoj: unue skandinavoj el Rus, poste skotlandanoj aŭ anglosaksoj.
Ekonomio
La bizancia ŝtato monopolis komercon inter Eŭropo kaj Azio (tritiko, sklavoj, felo, sukceno, vino). Ankaŭ industrio, ĉefe pri luksaĵoj, estis tre regulita kaj koncentrita en la urbo.
En 554, bizanciaj monahoj kontrabandis silkvormojn el Ĉinio. La silkindustrio iĝis valoregan rimedon rekte regita de ŝtato.
La italaj maraj civitoj iom post iom trudis eĉ per krucmilito rompi la monopolon kaj liberigi la merkaton. Ĝenovo fine ricevis la kvartalon Pera (1115) kaj Venecio la kvartalon Galata (1082), kie ili havis magazenojn kaj ĝuis eksterteritoriecan staton.
En 1204, krucmilitistoj konkeris la urbon komencante la Latinan Imperion de Oriento, daŭronta ĝis 1264. Post la restarigo de greka dinastio, okcidenteŭropaj komercistoj (la antaŭaj italoj, katalunoj, provencanoj) ankoraŭ multe gravis
Inter 500 000 kaj 600 000 homoj loĝis en la urbo.
Dum la imperio kontrolis Egiption, la urbo ricevis tritikon, dividota por malriĉuloj, kortegaj servistoj kaj la gvardio. Post 6-a jarcento, ili devis kontenti per la tritiko de Trakio kaj Asia Minor.
La socia kaj politika vivo centris en la ĉevalkurejo. La ĉarteamoj (komence kvar, fine nur verdaj kaj bluaj) dividis la urbon laŭ politiko, urbadministrado kaj religio (vidu herezo). La imperiestro atente spektis la publikon.
Post la turka konkero, la princo de Moskvio, parenco de la lasta bizancia imperiestro, deklaris sin ties heredanto kaj nomis sin caro kaj Moskvon la tria Romo.
Vidu ankaŭ
- Hagia Sophia
- palaco Blakernas
- porphyrogenetas
- Studios
- ribelo Nika
- pesto
- Koncilio de Konstantinopolo
- Koncilio de Konstantinopolo de 381
- Koncilio de Konstantinopolo de 404
- Koncilio de Konstantinopolo de 553
- Koncilio de Konstantinopolo de 680
- Koncilio de Konstantinopolo de 691
- Koncilio de Konstantinopolo de 869
- Koncilio de Konstantinopolo de 1277
- Koncilio de Konstantinopolo de 1283
- Koncilio de Konstantinopolo de 1450
- Koncilio de Konstantinopolo de 1638
- Koncilio de Konstantinopolo de 1643
ja:コンスタンティノポリス
ko:콘스탄티노폴리스
IstanbuloIstanbulo estas urbo en Turkio, plejparte en la eŭropa parto.
En sia historio ĝi estis nomata ankaŭ Stambulo, Konstantinopolo kaj Bizanco. Ĝi situas ambaŭflanke de Bosporo. Ĝis 1923 ĝi estis la ĉefurbo de Turkio.
Ĝia historia centro estas Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.
Esperanto
En Istanbulo Hasan KOCAMAN estis delegito ĝis 1975.
1975
1975
Kategorio:Monda Kulturheredaĵo de UNESKO
ja:イスタンブール
PollandoGeografio > Eŭropo > Pollando
----
Pollando (en pola: Polska) estas lando en Centra Eŭropo.
- Adm. divido: 16 distriktoj (vojevodioj) (Dolnośląskie, Kujawsko-Pomorskie, Łódzkie, Lubelskie, Lubuskie, Małopolskie, Mazowieckie, Opola, Podkarpackie, Podlaskie, Pomorskie, Silezia, Świętokrzyskie, Warmińsko-Mazurskie, Wielkopolskie, Zachodniopomorskie).
Vidu Listo de urboj de Pollando
- Kredantoj: katolikoj.
- GNP: totala - 139 mlrd $; pokapa - 2.790 $.
- Eksporto: kupro, karbo, aŭtomobiloj, ŝuoj.
- Organizoj: UNO (1945), NATO (1999), EU (2004).
Historio
Listo de reĝoj de Pollando, Pola-bolŝevika milito, Jozefo PILSUDSKI, Jozefo BEM, Jerzy POPIELUSZKO, Władysław GOMUŁKA
De 1947 Pollandon regis komunismo. En 1989 post demokratiaj elektoj en la administradon de la lando venis laborista partio Solidareco sub gvido de Lech WAŁĘSA
- Heredaĵo: koncentrejo en Oświęcim, nacia parko Białowieża, historia centro de Krakovo, malnova urbo de Varsovio, industria komplekso Nova Huta.
- Historio de Esperanto en Pollando
Pollando estas lando en la mezo de Eŭropo; ĝi havas areon de 312.685 km2, kaj loĝantaron de 39.633.912 (en 2001). Norde de Pollando estas la Balta Maro, Rusio (regiono de Kaliningrado), kaj Litovio; oriente estas Belarusio kaj Ukrainio; sude estas Slovakio kaj Ĉeĥio; kaj okcidente estas Germanio.
Polska, la nomo de la lando en la pola, devenas de vorto signifanta "kampo" aŭ "maldensejo." En la norda parto de Pollando estas malaltejoj kaj lagoj; en la meza parto estas grandaj ebenaĵoj kaj malprofundaj riveraj valoj; kaj en la suda estas altejoj kaj montaroj.
La poloj estas okcidentslava popolo. Post la jaro (?) poloj konstruis urbetojn en la nuntempa Pollando. En 966 Princo Mieszko enloĝis la unuan bone konatan historie polan ĉefurbon ĉe Gniezno, apud Poznan. En 966 je la 4-a de aprilo, Mieszko la 1-a, filo de Lech, kiu estis la filo de Ziemowit, agnoskis la katolikismon kiel la ŝtatan religion per edzidĝo al la Ĉeha kaj Romkatolika princino Dobrawa kaj per tiu geedziĝo oficiale akceptis la romkatolikismon. Lia Filo Bolesław la 1-a (Boleslavo la Valianta) akceptis reĝan kronon de la romkatolika papo kaj oficiala kapo de la Roma Imperio de tiuj tempoj. Iĝinte tiel oficiale laŭ la romkatolika eklezio la unua suverena reĝo de la suverena Regno de Pollando enkadre de la Sankta Roma Imperio li mortis la saman jaron en 1025.
Koperniko, granda astronomo, naskiĝis en Toruno (Thorn) en 1473. En la jaro 1683, Jan SOBIESKI venkis la turkan armeon ĉe Vieno, Aŭstrio.
De 1795 ĝis 1918 la tuta Pollando estis dividita inter Prusio, Aŭstrio kaj Rusio. Sed malgraŭ tio la poloj ĉiam konservis sian nacian lingvon. En 1859 en Bjalistoko naskiĝis Ludoviko ZAMENHOF. Li iniciatis la Lingvon Internacian Esperanto, por parte eviti lingvajn kaj naciajn konfliktojn, kaj en 1887 li eldonis la unuajn librojn pri tiu ĉi lingvo.
En 1916 Pollando fariĝis, kiel reĝolando sed sub germana regado, formale sendependa de Rusio. Nur je la 11-a de novembro 1918 Pollando sendependiĝis.
La ĉefurbo de Pollando estas Varsovio (2.269.000 loĝantoj) ĉe la proksimuma mezo de la fluo de rivero Vistulo (pole Wisła [VISŭa]). Aliaj urboj estas Katowice (344.100), Lodzo (1.055.000), Krakovo ĉe la komenca fluo de Vistulo (857,000), Poznań (590.000) kaj Gdańsk (364.000).
Mapo de Pollando kun la limoj de la distriktoj (vojevodioj):
right
- Varmio-Mazurio (Warmińsko-Mazurskie) [1]
- Granda Polio (Wielkopolskie) [2]
- Sanktakrucio (Świętokrzyskie) [3]
- Antaŭkarpatio (Podkarpackie) [4]
- Malgranda Polio (Małopolskie) [5]
- Kujavio-Pomerio (Kujawsko-Pomorskie) [6]
- Lubuŝio (Lubuskie) [7]
- Lodzio (Łódzkie) [8]
- Lublinio (Lubelskie) [9]
- Mazovio (Mazowieckie) [10]
- Malsupra Silezio (Dolnośląskie) [11]
- Opolio (Opola) [12]
- Podlasio (Podlaskie) [13]
- Pomerio (Pomorskie) [14]
- Silezia vojevodio (Śląskie) [15]
- Okcidenta Pomerio (Zachodniopomorskie) [16]
Tyniec
Memorindaĵoj
Image:Varsovie04-32.jpg|Warszawa
Image:Warsaw modern buildings.jpg|Warszawa
Image:Wilanow palace.jpg|Warszawa
Image:Warsaw palace.jpg|Warszawa
Image:Warszawa Namiestnikowski.png|Warszawa
Image:Warszawa Copernicus.png|Warszawa
Image:Warsaw church.jpg|Warszawa
Image:Warsaw church1.jpg|Warszawa
Image:Krakow_Sukiennice.jpg|Krakow
Image:Piazza_del_Mercato_di_Cracovia.JPG|Krakow
Image:Krakow-Wawel-Courtyard.jpg|Krakow
Image:Krakow-Wawel_cathedral.jpg|Krakow
Image:Kalplica wawel.jpg|Krakow
Image:Krakow nagrobek Kazimierza W.jpg|Krakow
Image:Krakau_PeteruPaul.jpg|Krakow
Image:Krakow_Boze_Cialo-2.jpg|Krakow
Image:Teatr Slowackiego.JPG|Krakow
Image:Gothic altar veit stoss.jpg|Krakow
Image:Pl-gdansk-neptun2004.jpg|Gdansk
Image:ZURAW-Gdansk 2004 ubt.jpeg|Gdansk
Image:Bazylika mariacka gdansk ubt.jpeg|Gdansk
Image:Gdansk Radhuset.jpg|Gdansk
Image:Oliwa kathedraal.jpg|Gdansk
Image:Wroclaw 1.jpg|Wroclaw
Image:Breslau-rathaus.jpg|Wroclaw
Image:Wroclaw-Katedra-3.jpg|Wroclaw
Image:Wroclaw-AulaLeopoldina4.jpg|Wroclaw
Image:Torun-Rynek-ratusz-2.jpg|Torun
Image:Torun-palac-dambskich.jpg|Torun
Image:Ratusz Poznan od Wielkiej.jpg|Poznan
Image:Poznan Fara 106-07.jpg|Poznan
Image:Lublin Archikatedra.jpg|Lublin
Image:Bydgoszcz Spichrze.jpg|Bydgoszcz
Image:Rogalin palac (1).jpg|Rogalin
Image:Pulawy palac czartoryskich.jpg|Pulawy
Image:Poland - Ksiaz castle.jpg|Ksiaz
Image:Zamek w Pszczynie003 kpjas.jpg|Pszczyna
Image:Jasna Góra 20050919.JPG|Czestochowa
Image:Kielce palace 2.jpg|Kielce
Image:Zamosc ratusz.jpg |Zamosc
Image:Poland Baranow - Castle.jpg|Baranow Sandomierski
Image:Kazimierz Dolny (kamienica pod sw Mikolajem i Krzysztofem) 01.jpg|Kazimierz Dolny
Image:Janowiec dziedziniec.jpg|Janowiec
Image:Nowy Wiśnicz.jpg|Nowy Wisnicz
Image:Ogrodzieniec.jpg|Ogrodzeniec
Image:Rzeszów zamek 2004b.jpg|Rzeszow
Image:Malbork zamek zblizenie.jpg|Malbork
Image:Poland Frombork - Cathedral Hill.jpg|Frombork
Image:Golub-Dobrzyn2.jpg|Golub-Dobrzyn
Image:Kwidzyn zamek.JPG|Kwidzyn
Image:Moszna zamek4.jpg|Moszna
Image:Tatry Panorama01xxx.jpg|Tatry
als:Polen
fiu-vro:Poola
ja:ポーランド
ko:폴란드
ms:Poland
simple:Poland
th:ประเทศโปแลนด์
zh-min-nan:Polska Kategorija:Hrvatski nogometni kluboviKategorija:Nogomet u Hrvatskoj
Nogometni klubovi
zycie otyo eurotax cytaty wakacje
|
|
|
| :: RELATED NEWS :: |
David Wagenfuhr
David Wagenfuhr (born June 22, 1982 in Colorado Springs, Colorado) is an American soccer player, who currently plays defender for F.C. Dallas of Major League Soccer.
Wagenfuhr played four yea
|
Interstate A-3
There are four officially designated Interstate Highways in Alaska. Though the routes do not directly connect to the rest of the United States Interstate Highway system, they receive funding in a similar fashion to the Interstates in the conterminous US.
Unlike the Interstate routes in Hawaii, they are unsigned as such. The four routes, officially Interstates A-1, A-2, A-3, and A-4, run along various combinations of Alaska state route
|
Interstate A-4
There are four officially designated Interstate Highways in Alaska. Though the routes do not directly connect to the rest of the United States Interstate Highway system, they receive funding in a similar fashion to the Interstates in the conterminous US.
Unlike the Interstate routes in Hawaii, they are unsigned as such. The four routes, officially Interstates A-1, A-2, A-3, and A-4, run along various combinations of Alaska state route
|
Kelvingrove Park
Kelvingrove Park is one of the most popular parks in the city of Glasgow. It is located in the west end of the city and sits on both banks of the River Kelvin. Covering 34 ha (85 acres), it was created as the West End Park in 1852 by Sir Joseph Paxton. It has been the site of three exhibitions; the 1888
|
Seth Stammler
Seth Stammler (born September 29, 1981 in Columbus, Ohio) is an American soccer player, who currently plays for the MetroStars of Major League Soccer.
Stammler played four years of college soccer for the
|
George Hartree
compilation The Very Best of The Smiths (2001).]]George Frederick Joffre Hartree (30 November 1914 - 27 October 1988), better known as Charles Hawtrey, was a 1940 - ) is a former New Zealand politician. He was a member of Parliament for the Labour Party from 1996 to 2002. He was first elected to Parliament in the 1996 elections as a list MP, having unsuccessfully contested t
|
Interstate Highways in Alaska
There are four officially designated Interstate Highways in Alaska. Though the routes do not directly connect to the rest of the United States Interstate Highway system, they receive funding in a similar fashion to the Interstates in the conterminous US.
Unlike the Interstate routes in Hawaii, they are unsigned as such. The four routes, officially Interstates A-1, A-2, A-3, and A-4, run along various combinations of Alaska state route
|
Waikouaiti River
and Karitane]]
The Waikouaiti River is found to the north of Dunedin in Otago, New Zealand. It flows to the Pacific Ocean at Karitane, close to the town of Waikouaiti.
|
|