:: wikimiki.org ::
| Adam OEHLENSCHLÄGER |
Adam OEHLENSCHLÄGERLiteraturo > Danlingva Literaturo > Adam OEHLENSCHLÄGER < Dana Lingvo
----
Adam (Gottlob) OEHLENSCHLÄGER (naskiĝis la 14-an de novembro, 1779, mortis la 20-an de januaro, 1850) estis dana poeto kaj verkisto de spektakloj. Li ankaŭ estis aktoro kaj profesoro. OEHLENSCHLÄGER interalie verkis la danan nacian himnon Der er et yndigt land (Ho, vi ĉarmega land') kaj la konatan poemon Guldhornene (La oraj kornoj). Oni konsideras lin la lanĉinto de romantismo en Danion, kaj li freŝe novigis la Danan poezian lingvaĵon.
Vivo
Adam ØHLENSLÆGER naskiĝis en Vesterbro (nuntempe parto de Kopenhago). Post famiĝo li germanecigis sian nomon en 1803.
Lia provado por esti aktoro de 1797 ĝis 1799 malsukcesis. Li daŭrigis studi, kaj de 1800 li studis juron en la Universitato de Kopenhago. Dum lia jura studo li ankaŭ verkis poemojn. En 1801 li gajnis arĝentan medalon sia universitato per
traktaĵo pri la ebleco anstataŭigi la grekan mitologion per la indiĝena
nordia en la poezio. Li komencis kiel romantisma poeto kaj eldonis en decembro 1802 sian unuan poemaron Digte 1803 ("Poemoj 1803). Tiulibre aperas lia plej fama poemo, Guldhornene, gemo de la Nordia romantismo kaj ankoraŭ legendaĵo en Danaj lernejoj.
En 1810 Adam OEHLENSCHLÄGER profesoriĝis pri estetiko je la
Kopenhaga Universitato. En 1829 li estis laŭrumata en Katedralo de Lund kiel "la poeta reĝo de Nordio".
Li mortis en Kopenhago.
Aladdin (parto) ; Hakon Jarl (parto) ; Printempa himno ; La dana nacia himno. - En: Dana antologio ; p.52 - 72
Kategorio:Poetoj
LiteraturoLiteraturo estas la tuto de skribaĵoj, prozaj kaj versaj, kiuj havas socikulturan aŭ estetikan valoron. La vorto literaturo povas aŭ signifi la tutan mondan literaturon, aŭ nur la literaturon de unu specifa kulturo.
Literaturo ne nur enhavas la verkaron de la arta literaturo (la beletron), sed ankaŭ la tuton de la intelektaj verkoj, kiuj koncernas la vivon kaj kulturon de iu nacio aŭ epoko. Literaturaj verkoj povas esti historiaj, biografiaj, filozofiaj, sciencaj, politikaj, kaj aliaj.
Evoluo
En antikvaj tempoj popoloj havis nur parolan tradicion, poste rakontoj kaj versaĵoj estis surskribitaj. La unuaj verkaĵoj havis mitologian aŭ religian enhavon.
Kiam oni komencis presadon, literaturo akiris pli privatan karakteron kaj fariĝis rimedo por esploro kaj esprimo de emocioj kaj homaj rilatoj.
Por legi pri evoluo de literaturo, vidu apartajn artikolojn:
:Artikoloj pri literaturo de diversaj regionoj
:Artikoloj pri literaturo de diversaj lingvoj
Specoj poezio kaj prozo
Oni distingas du specojn de literatura arto: poezio kaj prozo. Poezio estas arto komuniki emociojn per versoj, do per la muziko de la parolo, obeante iajn metrikajn kaj priformajn regulojn. Prozo estas ordinara parolo ne aranĝita laŭ versmezuro. La prozo pli konformas al ĉiutaga parolo ol la poezio. Antikvaj verkoj estis skribita versforme, la prozo estas pli nova etapo. Nur en 18-a ĝis 19-a jarcentoj ili egaliĝis laŭ valoro.
Por pli da specoj, vidu:
:Artikoloj pri diversaj literaturaj specoj
Literaturo kiel socia procezo
Lastatempe, ankaŭ estas akceptite ke la koncepto pri Literaturo estas socia procezo, en kiu partoprenas diversaj institucioj kaj perantoj (nome, universitatoj, lernejoj, instruistoj, eldonejoj, politikistoj, literaturaj konkursoj, librovendejoj, kritikistoj, revuoj, ĵurnaloj, ktp). Interveno de tiuj perantoj legitimas verkojn, klasifikante ilin en la kategorion literaturo. Sekve, la studo de la tiel nomataj literaturaj (ĉef)verkoj, estas ankaŭ la studo de la politikaj, sociologiaj, filozofiaj kondiĉoj, kiuj unuflanke kreis ilin; kaj aliflanke legas kaj rekomendas ilin.
La esplorado de signifo de la literaturaj verkoj estas des pli kompleksa, ĉar la interpretado de unu sama verko varias historie kaj socie. Tio parte klarigas la maleblon doni ĝustan difinon al la vorto literaturo. Estante produkto de longa kaj kompleksa socia procezo, literaturo estas rezulto de reciproka influo de interesoj de sociaj sektoroj (aŭ tavoloj, grupoj) per legitimantaj institucioj, kiuj reprezentas ilin.
Pro tio ĉi, en avangardaj literatursciencaj sektoroj, oni preferas la adjektivan uzon de la vorto literaturo anstataŭ ĝia substantivo. Sekve oni aludas al literatura teorio, ne al teorio de la literaturo. Tio montras la rekonon ke literaturo ne estas reala objekto, sed tre dinamika, aktiva procezo, al kiu oni aludas per la adjektivo literatura. En tiu ĉi skemo, ankaŭ la literaturaj genroj estas rezulto de la samaj procezoj, kiuj kreas literaturajn objektojn.
Aliaj artikoloj pri literaturo
Literaturo laŭ regionoj
:Afrika Literaturo - Barata Literaturo - Eŭropa Literaturo - Islama Literaturo - Latinamerika Literaturo - Nordamerika Literaturo
Literaturo laŭ lingvo
:Angla - Araba - Bengala - Ĉeĥa - Ĉina - Dana - Esperanta - Eŭska - Finna - Franca - Frisa - Germana - Greka - Helena - Hispana - Hungara - Islanda - Itala - Japana - Kartvela - Kataluna - Keĉua - Kornvala - Latina - Malajala - Nederlanda - Norena - Norvega - Okcitana - Pensilvanigermana - Persa - Pola - Portugala - Rumana - Rusa - Samea - Slovaka - Slovena - Sveda - Urdua poezio - Vjetnama
Literaturo laŭ formo
:Artikolo - Dramo - Eseo - Fabelo - Legendo - Mito - Novelo - Publicista Verko - Romano - Ŝlosilromano
: Epopeo - Eposo - Fablo - Hajko - Limeriko - Poemo - Soneto - Tankao - Verso
Apartaj specoj
Apartan specon de literaturaĵoj prezentas koncizaj eldiraĵoj, montrantaj homajn pensojn pri diversaj valoroj de la vivo.
:Aforismo - Devizo - Maksimo - Moto - Proverbo - Sentenco
Literaturo laŭ enhavoj
:Biografioj - Ĉiutaga literaturo - Fakliteraturo - Fantasto - Historiaj romanoj - Krimliteraturo - Magia realismo- Memoroj -Militliteraturo - Porinfana literaturo - Psikologiaj romanoj - Romantika literaturo - Sciencfikcio - Taglibroj- Vojaĝlibroj -Enketa-atestaĵa-gazetista-litaraturoj
Literaturo laŭ skoloj
:Klasikismo - Romantisma literaturo - Simbolismo - Dadaismo
Literaturo laŭ famo
:Ĉefverkoj de literaturo - Baza legolisto de William AULD - Literaturpremioj
Literaturo laŭ distribuo
:Buŝa literaturo - Manuskripta literaturo - Presita literaturo - Samizdato - Rete publikigita literaturo
Famaj verkistoj
Vidu ĉe Verkistoj.
Diverse
:Famaj fikciuloj - Fikciaj lokoj - Serio Oriento-Okcidento
:Eldonejoj - ISBN - Librovendejoj
Vidu ankaŭ
- Skribarto
- Lingvo
- Teatro
als:Littérature
ja:文学
ko:문학
simple:Literature
zh-cn:文学
zh-tw:文學
Danlingva literaturoLiteraturo > Danlingva literaturo < Dana lingvo
----
:Jeppe AAKJÆR
:Benny ANDERSEN
:Hans Christian ANDERSEN
:Karen BLIXEN
:Karl GJELLERUP
:Piet HEIN
:Carsten JENSEN
:Johannes V. JENSEN
:Ebbe KLØVEDAL REICH
:Johannes MØLLEHAVE
:Adam OEHLENSCHLÄGER
:Leif PANDURO
:Henrik PONTOPPIDAN
:Halfdan RASMUSSEN
:Aksel SANDEMOSE (plejmulte verkis Norvege)
:Dan TURELL
:Johannes WULF
:William HEINESEN
:Ludvig HOLBERG
:Johan Herman WESSEL
----
Vd. ankaŭ Norveglingva literaturo - Ferolingva literaturo
Kategorio:Literaturo
14-a de novembro----
Historio > Tagoj > la 14-a de novembro
----
La 14-a de novembro estas la 318-a tago de la jaro (la 319-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 47 tagoj restas.
Je la 14-a de novembro okazis, interalie:
Eventoj
Naskiĝoj
- 1779 : Adam OEHLENSCHLÄGER
- 1860 : John J. BOUTWOOD
- 1907 : Astrid LINDGREN, Svedio
- 1873 : Georges JUNIER
- 1873 : Jules BOREL
- 1859 : Marcelle FAUVART-BASTOUL
Mortoj
- 1831 : Hegelo
Specialaj tagoj kaj festoj
----
Vidu ankaŭ :
- Historio - Tagoj.
ja:11月14日
ko:11월 14일
simple:November 14
th:14 พฤศจิกายน
20-a de januaroHistorio > Tagoj > la 20-a de januaro
----
La 20-a de januaro estas la 20-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 345 tagoj restas (346 en superjaroj).
Je la 20-a de januaro okazis, interalie:
Eventoj
- 1981 : 52 usonaj ostaĝoj liberiĝis post 444 tagoj en Irano.
Naskiĝoj
- 1920 : Federico FELLINI
- 1930 : Buzz ALDRIN
Mortoj
- 1612 : Rudolfo la 2-a
- 1779 : David GARRICK
- 1850 : Adam OEHLENSCHLÄGER
- 1859 : Bettina VON ARNIM
- 1900 : John RUSKIN
- 1919 : Anália FRANCO
- 1990 : Barbara STANWYCK
- 1993 : Audrey HEPBURN, Svislando
- 1996 : Gerry MULLIGAN, Usono
Specialaj tagoj kaj festoj
-
La 20-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Lundo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
- Mardo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
- Merkredo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Vendredo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
- Sabato en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
- Dimanĉo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097.
Vidu ankaŭ jenon:
- Historio - Tagoj.
ja:1月20日
ko:1월 20일
simple:January 20
th:20 มกราคม
1850Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1850
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1850 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 4-a de februaro: Doroteo Vasconcelos VALLE iĝis (je 2-a fojo) prezidento de Salvadoro.
- 10-a de junio: Diego NOBOA Y ARTETA iĝis prezidento de Ekvatoro.
- 10-a de aŭgusto: Princino Isabel deklarita heredantino de brazila trono.
- 28-a de aŭgusto: Fondita la masonisma Loĝio Piratininga, Brazilo.
- 9-a de septembro : Kalifornio fariĝas la 31-a ŝtato de Usono.
- 9-a de septembro: Miguel CALMON du PIN e ALMEIDA iĝis Grad-Majstro de Granda Oriento de Brazilo.
- Norvegio : Ivar AASEN lanĉas sian nov-norvegan planlingvon landsmål.
Naskiĝoj
- Václav ROSICKÝ
- Rosa JUNCK
- Tomáš Garrigue MASARYK
- Amatus van der BIEST-ANDELHOF
- 14-a de januaro : Pierre LOTI
- 15-a de januaro : Mihai EMINESCU
- 15-a de januaro : Sofja KOVALEVSKAJA
- 5-a de aŭgusto : Guy de MAUPASSANT
- 13-a de novembro : Skotlando : Robert Louis STEVENSON
Mortoj
- 20-a de januaro : Adam OEHLENSCHLÄGER
- 22-a de januaro: Sankta Vicente PALLOTI
- 9-a de julio : Zachary TAYLOR
- 18-a de aŭgusto : Honoré de BALZAC
- 22-a de aŭgusto : Nikolaus LENAU
- 23-a de septembro: José Gervasio ARTIGAS
- Marie TUSSAUD
----
1845 | 1846 | 1847 | 1848 | 1849 | 1850 | 1851 | 1852 | 1853 | 1854 | 1855
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1850년
simple:1850
Poetohomo>civilizo>kulturo>arto>literaturo>beletro>poezio>poeto<verkisto<homo
homo>socio>lingvo>propozicio>vorto>silabo>rimo>harmonio<sono<ritmo<muziko<sento<homo
Poeto estas aŭtoro de poezio. Li produktas koncizalingvajn artverkojn. Plej ofte li verkas versajn verkojn. Foje la vorto uziĝas en la signifo de homo kun grandaj povoj de imago kaj lingva esprimado. La vortplekto Mizera poeto parolas iomete ŝerce pri homo kun altaj aspiroj sed sen sufiĉaj materiaj rimedoj.
La alegoria atributo de la poeto estas pegazo - ĉevalo kun flugiloj. En la historio la unuaj poetoj esprimis sin kantante, kiel ankoraŭ hodiaŭe okazas en Brazilo.
Kategorio:Profesioj
Der er et yndigt landDer er et yndigt land [de e-et ondit len] (laŭvorte "Jen estas bel-ĉarma lando") estas la nacia himno de Danio.
Teksto: Adam OEHLENSCHLÄGER (1819)
Melodio: H. E. Krøyer (1835)
Esperanta traduko
:Ho, vi ĉarmega land'
:kun larĝaj, verdaj fagoj
:ĉe balta, mara strand'!
:Belege, mole, ondas vi,
:ho, Danmark Dia Freja
:hejmadas tie ĉi.
:Timigaj en batal'
:pratempaj viroj vivis
:en via paca val'.
:Sub baŭtaŝtono - sur montet'
:iliaj ostoj kuŝas
:en nokta tombkviet'.
:Ankoraŭ bluas mar'
:ĉe vi, Danlando bela,
:kaj verdas fagarbar'.
:Ankoraŭ vivas tie ĉi
:la viking-posteuloj,
:la dana gento: ni!
:La klara dana vort'
:la kredo je la bono,
:jen estas nia fort'.
:Maljuna Danmark! Restos vi,
:dum kiam speguliĝas
:en maro fagfoli'.
( - )Danaĵo por "menhiro".
Origina teksto
:Der er et yndigt land,
:det står med brede bøge
:nær salten østerstrand.
:Det bugter sig i bakke, dal,
:det hedder gamle Danmark,
:og det er Frejas sal.
:Der sad i fordums tid
:de harniskklædte kæmper,
:udhvilede fra strid.
:Så drog de frem til fjenders mén,
:nu hvile deres bene
:bag højens bautasten.
:Det land endnu er skønt,
:thi blå sig søen bælter,
:og løvet står så grønt.
:Og ædle kvinder, skønne mø'r
:og mænd og raske svende
:bebo de danskes øer.
:Hil drot og fædreland!
:Hil hver en danneborger,
:som virker, hvad han kan!
:Vort gamle Danmark skal bestå,
:så længe bøgen spejler
:sin top i bølgen blå.
Kategorio:Nacia himno
Kategorio:Danio
ja:デンマークの国歌
Guldhornene
Guldhornene [GULhornene], la Oraj Kornoj aŭ la Kornoj de Gallehus estis Dania nacia trezoro el du artefaritaj oraj kornoj, kurta kaj longa. Prae ili egale longis, sed unu el la pintoj frue elplugitis kaj refandiĝis. La kornojn oni malkovris unuope je du malsamaj fojoj. La longan kornon trovis knabino Kirsten Svendsdatter la 20-an de julio 1639, kaj la mallongan trovis bienetisto Erich LASSEN la 21-an de aprilo 1734. Ambaŭ kornoj trovitis en kampo ĉe Gallehus, proksime de Møgeltønder en Sud-Jutlando. Kirsten leterskribis al la reĝo kaj rericevis jupon kiel salajron, dum Erich liveris la kurtan kornon al la grafo de Schackenborg, kiu siavice pluliveris la kornon al la reĝo kaj ricevis 200 rigsdaler (tiamaj moneroj) pro tio. La kornojn tiele ekposedis la Reĝa familio, kaj ili estis konservataj en la Dana Reĝa Artoĉambro ĉe Christiansborg (kie nun estas la Dana Ŝtata Arkivejo). La longan kornon donis Christian la 4-a al sia filo princo Christian, kiu uzis ĝin kiel trinkan kornon. Ĝi longis 75,8 centimetrojn je la plejlonga kurbo, kaj la diametro de la malpinta truo estis 10,4 cm, la pezo de la korno 3,2 kiloj.
La oraj kornoj famiĝis, kaj sciencisto pri antikveco Ole WORM jam 1641 eldonis raporton pri la longa: De aureo cornu. Tie troveblas unu el du postkonservitaj desegnoj de la kornoj.
La kornojn ankaŭ menciis la ĵurnalode la Franca Scienca Akademio, Journal des Savants, en 1678. La kurtan kornon priskribis arkivisto Richard Joachim PAULLI en 1734.
Vespere la 4-an de majo 1802 malriĉa orforĝisto kaj horloĝisto Niels HEIDENREICH ŝtelis la du kornojn. Heidenreich penetris en la ĉambron pere de du ŝlosiloj: sia loĝejporda ŝlosilo kaj alia, kies tenilon li estis plilongiginta. Jam la sekvan matenon oni registris la ŝtelon, kaj la ŝtelinto estis serĉata en tiutempaj medioj - gazetoj kaj stratkantoj. La rekompenco por riveli la ŝtelinton estis 1000 rigsdaler kaj plena anonimeco.
La ŝtelinton malkonvris Andreas HOLM, ĉefo de la asocio de orforĝistoj. Heidenreich falsnome vendintis kelkajn pagodojn al Holm. La pagoda oro entenis latunon, kion Holm ekrimarkis, alarmante la policon. Heidenreich unuafoje liberjuĝatis, sed Holm restis skeptika pri li kaj spionetis lin helpe de kelkaj kolegoj, interalie kiam Heidenreich forĵetis monerajn stampilojn en la urban elfosaĵon. La 27-an de aprilo oni finfine rekaptis Heidenreich, kiu la 30-an de aprilo agnoskis sian krimon.
Bedaŭrinde li tiam antaŭlonge fandis la orajn kornojn en sia propra kuirejo. La oron li poste uzis por produkti juvelojn, ŝuajn fermilojn kaj falsajn pagodojn. Heidenreich estis kondamnita pro ŝtelo la 10-an de julio, kaj li poste estis en pundomo ĝis 1840. 4 jarojn poste li mortis. La aĉetintoj de la korna oro redonis la oron, post kiam oni refandis ĝin en la Reĝa Dana Monerejo. Tiel la orkorna oro fine malaperis - entute 7,5 kiloj. Eble resteto da tiu oro tamen konserviĝas en paro da orelringoj, kiuj Heidenreich donacis al sia najbaro. Tiuj orelringoj hodiaŭ troveblas en muzeo en Ringe en insulo Fyn.
Post la ŝteli oni faris kopiojn de la du kornoj laŭ desegnoj kaj memoroj de atestantoj. En la 1980-oj oni faris novajn kopiojn. En la nova eldono la kornoj iomete vinditas, eble pli simile al la originaloj. Ambaŭ paroj kopiaj hodiaŭ montratas en la Dana Nacia Muzeo.
La kornoj devenis de la Ĝermana ferepoko en la 5-a jarcento, kaj unu portis sub la malpinta truo runan skribaĵon en la Praskandinava: Ek hlewagastiR holtijaR horna tawido (eble tradukenda kiel "Mi Lægæst, arbarulo, kornon faris", aŭ ebke: "Mi, Lægæst, filo de Holt, kornon faris."). Iuj postulas, ke ĝi apartenis al la reĝo de la Engloj, dum aliaj diras ke Lægæst identas kun Liugast, la migrepoka reĝo en Danio de ĉ. 450, "riĉa je oro". La nobla materialo kaj la dekoro indikas ke la kornoj uzatis ĉe ritualoj dum religiaj ceremonioj. Sed necertas ĉu tiu uzo estis trinkokorna aŭ blov-instrumenta. Dum tiu tempo oni importis trinkajn kornojn el vitro havantajn proksimume la saman formon, kaj oni havis ankaŭ hejmfaritajn trinkokornojn el bovaj kornoj bronzornitamaj. Sed la homoj ankaŭ uzis lignajn blov-instrumentojn similajn al la Oraj Kornoj. 78 centimetre longa ligna blovokorno de la jarcento 5-a aŭ 6-a estis trovita ĉe Holing ĉe Herning en 1993. La Oraj Kornoj estis enterigitaj, aŭ oferrituale, aŭ trezor-stoke.
La orkornaj bildoj rakontas pri mitoj, kun ilustroj de homoj, bestoj kaj fantaziaj estuloj en pluraj dividitaj partetoj. Granda parto de la mitoj nekonatas por ni hodiaŭ, sed ili ŝajne parte devenas de la Mediteranea areo, dum aliaj estas klare Nordiaj aŭ eble Keltaj. La Asismo probable malfrue (post 300) ekestis en Nordio kaŭ eble la Nordiaj dioj origine samis kiel la Keltaj dioj. Ole WORM kredis ke la figuroj montras moralaĵajn alegoriojn, kaj ke la korno devenis de la epoko de Frode Fredegod. Germana kultura kaj priscienca historiisto Willy HARTNER per numerologio, astrologio kaj astronomio en 1969 interpretis la diversajn figurojn kiel kaŝitajn runskribaĵojn, kiuj estus astronomiaj notoj pri suneklipso en 413. Tria interpreto videblas je [http://www.alternativinfo.dk/public/art_2002/mistelten.htm Alternativinfo.dk] - ke la figuroj montras la morton de Balder en la Nord-ĝermana mitologio, kaj tiele bildigas la historion pri morto kaj reviviĝo, vidita kiel la ŝanĝiĝantaj sezonoj. Malgraŭ multaj provoj ĝis nun neniu sukcesis liveri konvinkivan deĉifron de la rakontoj sur la Oraj Kornoj.
La Oraj Kornoj famiĝis - super ĉio pro ilia perdiĝo. Tiu ĉi okazaĵo donis inspiron kaj nomon al la eble plej fama poemo en la Dana lingvo - "Guldhornene" de Adam OEHLENSCHLÄGER. La poemon li skribis tuj post la ŝteliĝo de la kornoj. Kuriozaĵo estas ke Oehlenschläger tiam fakte loĝis en la sama kvartalo kiel Heidenreich, kiu ŝtelis kaj forfandis la kornojn. Perdiĝinte la Oraj Kornoj iĝis simbolo de la "glora paseo de Danio", helpe de la poemo de Oehleschläger. Ilin reklamcele uzis pluraj grupoj, inter tiuj la feministoj komence de la 20-a jarcento, kaj la nazioj.
Dosiero:Guldhorn_stort.jpg
La Korno trovita en 1639
Fontoj/Plulegaĵoj
- [http://www.lysator.liu.se/runeberg/dalihist/0202.html Projekto Runeberg (svedlingva)]
- [http://www.sa.dk/lak/saxo/horn/ Saxo: La ŝtelo de la Oraj Kornoj (danlingva)]
- La ekspozicio pri la Oraj Kornoj en la Nacia Muzeo
- [http://www.ifa.au.dk/ivh/pdf/dvh/b1-k1_vikinger.pdf Helge KRAGH: Vikinga mondo (danlingva)]
Kategorio:Ferepoko
Kategorio:Arkeologio
Kategorio:Danio
RomantismoLiteraturo > Romantikismo
----
Romantikismo (malpli ofte ankaŭ romantismo) estas
literatura kaj arta skolo de la unua duono de la 19-a jarcento en Eŭropo, karakterizata, kontraŭstarante al klasikismo , per liberigo el ties malvastaj reguloj, celado al sento kaj fantazio kiel precipas inspirfontoj, pli ol intelekto kaj sobreco, preferanta "koloron" pitorekskon, eĉ terurecon, svagaj kaj nekontentablaj sopirojn al enkapsuligo de nobla klareco kaj reguleco, kaj serĉata hiberboligon kaj esprivivon, plivole ol moderecon.
Ĝia praa formo kaj antaŭulo estis en Germanio la skolo Sturm und Drang, en Anglio la poetoj William WORDSWORTH kaj Colerige, en Francio la kulto el sentemo lanĉita de Jean-Jacques ROUSSEAU kaj Bernardin de Saint-Pierre.
Ĉe multaj ĝi manifestiĝis kiel eterna ribelo de la junuloj kontraŭ la "malnovaj barbuloj".
Historio, la periodoj:
Ŝatataj temoj de Romantikismo
- Morto
- Individua neordinara fato
- Mal du Siècle
- Religio (ekzemple Françoi-René de CHATEAUBRIAND: Le Génie du Christianisme, poemoj de Alphonse de LAMARTINE.
- Perdo de religia fido (ekzemple ĉe Alfred de VIGNY, Alfred de MUSSET)
- Vanteco de ĉio (ekzemple ĉe la fama kaj ofte imitita rolulo de Chateaubriand: René)
- Nekuracebla misestosento
- Sopiro al malfinio
- Amo al naturo
- Mezepoko kaj ties imitado (pri ĉi lasta punkto vidu en Historio de arkitekturo)
- Politika konservatismo
- Revolucia romantikismo
- Influoj kaj logado (en aliaj landoj!) el Anglio kaj Germanio. (ekzemple S-ino de STAËL De l'Allemagne.)
Laŭalfabeta listo de reprezentantoj:
- Achim VON ARNIM
- Adam MICKIEWICZ
- Adam OEHLENSCHLAGER
- Alfred de MUSSET
- Alfred de VIGNY
- Alphonse de LAMARTINE
- Byron
- Clemens BRENTANO
- E. T. A. HOFFMANN
- Edgar Allan POE
- Multatuli
- François-rené de CHATEAUBRIAND
- Gustave FLAUBERT
- Heinrich HEINE
- Herman MELVILLE
- Honoré de BALZAC
- John KEATS
- Joseph VON EICHENDORFF
- Ludwig TIECK
- Ludwig UHLAND
- Nikolaus LENAU
- Novalis
- Percy Bysshe SHELLEY
- Samuel COLERIDGE
- Samuel Taylor COLERIDGE
- SENANCOURT
- Victor HUGO
- Walter SCOTT
- William BLAKE
- William WORDSWORTH
- Multatuli
Romantikismo en Muziko
En la muziko, la romantika skolo komenciĝis per Franz SCHUBERT kaj liaj samtempuloj (kelkaj volas inkluzivi ankaŭ la finan periodon de Ludwig van BEETHOVEN) kaj daŭris pli longe ol en la aliaj artoj, sur la eŭropa kontinento ĝis la komenca periodo de Arnold SCHÖNBERG, en norda Eŭropo ĝis kaj inkluzive Hugo ALFVÉN kaj Jean SIBELIUS.
Romantikismo en pentrado
Komparu kun:
Romantiko ~
Kategorio:Arto
ja:ロマン主義
KopenhagoKopenhago estas la ĉefurbo de Danio. Dane nomiĝas la urbo København, kio venas el la malĝusta pononco de la dana Købmandshavn, kiu signifas komercan havenon.
Geografio
Kopenhago situas sur la orienta bordo de la insulo Selando (Sjælland) kaj parte sur la insulo Amager, kontraŭ al markolo konata kiel Øresund kaj al la svedaj urboj Malmö kaj Landskrona.
En Kopenhago kaj la ĉirkaŭaĵo vivas ĉ. 1,8 milionoj da homoj. La Oresund-regiono konsistas el la Orienta Selando kaj Okcidenta Skanio (en Svedio), havas la loĝantaron de 2,8 millionoj da homoj.
Amuzado
Strøget, estas unu el la plej longaj promenadaj komercaj stratoj de la mondo, centre de Kopenhago.
Historio
Kopenhago estis fondita ĉ. 1000 de Sweyn 1-a Forkbarta kaj lia filo Canut la Granda. Ĝi estis tiam nur fiŝista vilaĝo ĝis la mezo de la 12-a jarcento, kiam ĝi estis la posedaĵo de la episkopo Absalon, kiu fortigis ĝin en 1167. La bonega haveno antaŭhelpis la grandiĝon de Kopenhago al gravega komerca centro (el tio la nomo). Ĝi estas daŭre atakata de la Hanza Alianco. Ĝi estis defendata en la bataloj kontraŭ la svedoj de Karlo la 10-a. En 1801 la Brita floto sub la gvidado de Admiralo Nelson interbataklis kun la dana batalŝiparo en la haveno de Kopenhago. Kiam la brita batalŝipoj bombardis Kopenhagon en 1807 por malhelpi la transdonon de la ŝiparo al Napoleon, la urbo suferis grandegajn damaĝojn kaj centoj da homoj mortis. Dum la 2-a Mondmilito Kopenhago kaj tuta Danio estis okupita fare de la germanaj trupoj, de la aprilo 1940 ĝis majo 1945.
Trafiko
Ekde la somero 2000, la urboj Kopenhago kaj Malmö estas interligitaj per dogana ponto/tunelo (Ponto de Oresund), kiu havas ankaŭ pasaĝeran kaj trajnan vojon. Ĝi estis inagaŭrita en julio 2001 fare de la sveda reĝo kaj la dana reĝino.
Pli
- Trafiko en Danio
Gravaj vidindaĵoj en aŭ ĉirkaŭ Kopenhago
- Libera Ŝtato de Christiania
- Christiansborg
- Kopenhaga Zoo
- Dana Nacia Galerio
- Gefion-fontano
- Louisiana Museo de la Moderna Arto
- Dana Nacia Muzeo
- Rosenborg-Palaco
- Strøget
- Tivoli-ĝardenoj, Kopenhago
Homoj ligiĝintaj al Kopenhago
- Hans Christian ANDERSEN
- Niels BOHR
- Tycho BRAHE
- Nicolai GRUNDTVIG
- Ludvig HOLBERG
- Søren KIERKEGAARD
- Poul JÖRGENSEN
Eksteraj ligoj en la angla
- [http://www.visitcopenhagen.dk/ Belega Kopenhago] oficiala turisma paĝo
- [http://www.netkontor.dk/cph/ Tagaj Bildoj de Kopenhago]
- [http://www.copenhagenpictures.dk/kastel.html Kastellet (the fort)]
Kategorio:Urboj de Danio
Kategorio:Ĉefurboj de Eŭropo
ja:コペンハーゲン
ko:코펜하겐
1797Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1797
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1797 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Madagaskaro: Antananarivo iĝas ĉefurbo de Merina tribo.
Naskiĝoj
- 10-a de januaro: Annette VON DROSTE-HÜLSHOFF
- 31-a de januaro: Franz SCHUBERT
- 30-a de aŭgusto: Mary SHELLEY
- 14-a de oktobro : Ida PFEIFFER
- 13-a de decembro: Heinrich HEINE
Mortoj
- 22-a de februaro: Münchhausen
- 26-a de marto: James HUTTON
----
1792 | 1793 | 1794 | 1795 | 1796 | 1797 | 1798 | 1799 | 1800 | 1801 | 1802
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1797년
simple:1797
1800Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1800
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1800 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Napoleono konkeris Italion, sin instalis kiel Unua Konsulo en Francio
- Vaŝingtono iĝis usona ĉefurbo
- William HERSCHEL malkovris infraruĝajn radiojn
- Alessandro VOLTA produktis elektron
Naskiĝoj
- 7-a de januaro: Millard FILLMORE
- 1-a de decembro: Hungario: VÖRÖSMARTY Mihály
Mortoj
-
----
1795 | 1796 | 1797 | 1798 | 1799 | 1800 | 1801 | 1802 | 1803 | 1804 | 1805
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1800년
Greka MitologioLaŭ la helena mitologio, estas dek du senmortaj gedioj, kiuj loĝas sur la ĉiela Monto Olimpo. La olimpanoj loĝas en belega palaco aŭ palacoj. Ni mortontoj povas nek vidi, nek atingi Olimpon. Se unu dio devas forloĝiĝi de Olimpo, alia dio devas preni lian lokon.
Monto Olimpo ne estas Olimpio, urbo en Eliŝa (Helenio), kaj loko de la Olimpiaj Ludoj.
La 12 ĉefaj grekaj dioj estis:
- Zeŭso
- Hera
- Pozidono
- Hadeso
- Areso
- Apolono
- Hermeso
- Hefesto
- Afrodita
- Hestia
- Atena
- Artemisa
Laŭ Teogonio de Heziodo (ĉ. 700 a.K.), en la komenco estis nur Ĥaoso. Poste aperis Gaja (tero), Tartaro (subtero), Erebo, Nokto kaj Eroso. Super la diino Gaja, la tero, estis la dio Urano, la ĉielo.
La unua generacio de la dioj, la gefiloj de Gaja kaj Urano, estis teruraj monstroj, la ciklopsoj.
La dua generacio de la dioj, ankaŭ gefiloj de Gaja kaj Urano, estis la 12 titanoj, (6 filoj kaj 6 filinoj):
# Oceano (Okeanos)- dio de la maro
# Tetisa (Thethys) - fratino kaj edzino de Oceano
# Hiperono (Hyperion) - dio de la suno
# Teja (Theia) - fratino kaj edzino de Hiperono
# Temisa (Themis) - diino de la tero
# Rea (Rheia) - diino de la tero, kaj edzino de Krono
# Mnemozina (Mnemosyne) - diino de la memoro
# Jafeto (Iapetos)
# Kojo (Koios)
# Feba (Phoibe)
# Krejo (Kreios)
# Krono (Cronos) - edzo de Rea, kaj dio de la tempo
Krono mortigis sian kruelan patron, Uranon, kaj tiam li iĝis la ĉefa dio. Krono edzinigis Rean, kaj de la gefiloj de Krono kaj Rea venis la tria generacio de la dioj- la Olimpanoj. Poste, Zeŭso mortigis sian kruelan patron, Kronon. (Krono manĝis sian gefilojn). Tiam Zeuŝo iĝis la ĉefa dio, kaj nun regas en Olimpo.
Aliaj rolantoj:
:Andromeda - argonaŭtoj - Belerofono - Ciklopso - Dedalo - Dionizo - Edipo - Hekato - Herakleo - Ikaro - Ioa - Jasono - Mino (reĝo) - Minotaŭro - Pandora - Pegaso - Perseo - Prometeo - Teseo - titanoj
----
Vidu ankaŭ: mito, hindeŭropa mitologio, dioj, herooj, nimfoj, Trojana Milito, Homero, Ovidio, Genealogia Arbo de la dioj, Muzoj
Kategorio:Helena mitologio
ja:ギリシア神話
ko:그리스 신화
Nord-ĝermana mitologioTeksto:____
Personoj, dioj, objektoj ks.:
- Ægir (Egiro)
- Ásgarðr (Azbieno)
- Ask
- azoj
- Baldr (Balduro)
- Bragi (Bragio)
- Edda
- Embla
- Fenrir (Fenriro)
- Freyja (Frejino)
- Freyr (Frejo)
- Frigg (Frigo)
- Gullveig (Gulvejgo)
- Hel (Helo)
- Hœnir (Heniro)
- Hrungnir (Hrungniro)
- Hymir (Himiro)
- Iðunn (Iduno)
- Jotunheimr (Jotunhejmo)
- Loki (Lokio)
- Miðgarðr (Mezbieno)
- Miðgardsormr (Mezbiena serpento)
- Mímir (Mimiro)
- Mjöllnir (Mjelniro)
- Mokkrkálfi (Mokrokalvo)
- Njórðr (Njordo)
- nornoj
- Óðinn (Odeno)
- ragnarökr (ragnaroko)
- Ran (Rana)
- Roskva
- Sif (Sivo)
- Skaði (Skadio)
- Skrymir (Skrimiro)
- Sleipnir (Slejpniro)
- Svaðilfari (Svadilfario)
- Þjálfi (Tjalvio)
- Þjazi (Tjacio)
- Þórr (Toro)
- Þrymr (Trimo)
- Týr (Tiro)
- Valholl (Valhalo)
- Vanaheimr (Vanihejmo)
- vanioj
- Yggdrasill (Igdrasilo)
- Ýmir (Imiro)
Kategorio:Ĝermana mitologio
ms:Mitos Norse
1810Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1810
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1810 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 16-a de septembro : Meksiko sendependiĝis de Hispanio.
- 18-a de septembro: Ĉilio sendependiĝis de Hispanio.
Naskiĝoj
- 1-a de marto : Fryderyk CHOPIN, pola komponisto.
- 8-a de junio : Robert SCHUMANN, germana komponisto.
- Ole BULL, norvega violonisto.
Mortoj
- 13-a de junio : Johann Gottfried SEUME, verkisto
----
1805 | 1806 | 1807 | 1808 | 1809 | 1810 | 1811 | 1812 | 1813 | 1814 | 1815
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1810년
1829Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1829
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1829 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Grekio akiras sendependecon de Osmana Imperio, tiama Turkio.
Naskiĝoj
- 3-a de januaro : Konrad DUDEN
- 2-a de februaro : Alfred Edmund BREHM
Mortoj
- 5-a de marto : Pitkarno : John ADAMS
- 6-a de aprilo : Norvegio : Niels Henrik ABEL
----
1824 | 1825 | 1826 | 1827 | 1828 | 1829 | 1830 | 1831 | 1832 | 1833 | 1834
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1829년
LaŭroKuirarto > Spicoj > Laŭro
----
La laŭro (latine: laurus nobilis) botanike apartenas al la laŭracoj (lauraceae).
En la kuirarto uzatas la folioj de la planto. Laŭro fajnigas ĉefe supojn, saŭcojn, brogaĵojn, krome ĝi estas ŝatata aldonaĵo por marinaĵoj. La folion oni ne kunmanĝu, oni forprenu ĝin post la kuirado.
Kategorio:Spicoj
ja:ローリエ
Esperanto
Ĉi tiu artikolo temas pri la lingvo. Por aliaj signifoj de la vorto vidu Esperanto (apartigilo).
Esperanto (apartigilo)
Esperanto estas planlingvo proponita kiel internacia dua lingvo. Ĝin publikigis Ludoviko ZAMENHOF en 1887.
La nomo "Esperanto" devenas de lia plumnomo:
Doktoro Esperanto — iu kiu esperas, esperas ke lia lingvo fariĝos
interlingvo por helpi ĉiujn tra la mondo interparoli. Li ne
intencis, ke Esperanto fariĝu la sola lingvo en la mondo, sed simple dua komuna
lingvo de ĉiuj.
Nuntempe Esperanto estas uzata por multaj aferoj, inkluzive de vojaĝado, korespondado, kultura interŝanĝo, literaturo kaj lingvo-instruado. Ĝi estas la plej multe uzata planlingvo.
Specifaj trajtoj
La strukturoj de Esperanto subtenas la naturan emon de la homa pensado al analogio kaj estas pli trarigardeblaj ol tiuj de la plej multaj etnaj lingvoj. Tre produktiva sistemo de vortfarado garantias jam en frua stadio de la lingvolernado nuancitajn esprimeblecojn. Sekve fruaj sukcesoj emocie motivas la lernanton progresi.
Tial la sama lernintenso ebligas akiri kompareblan lingvan nivelon en ono de la tempo necesa en etna lingvo.
Ĝenerale pluraj monatoj da studado de Esperanto egalas kelkajn jarojn da lernado de lingvoj kiel la angla aŭ la franca.
Pro la domino de eŭropdevenaj vortradikoj, ekzemple azianoj bezonas pli da lernotempo, tamen malpli ol por alia azia lingvo.
En sia fama "Unua Libro" de Esperanto (1887) Zamenhof prezentis la gramatikon per 16 reguloj. (Kiuj kompreneble ne klarigas ĉiujn detalojn de la lingvouzo.) Tiu ĉi gramatiko eniris en la sistemdokumenton "Fundamento de Esperanto", kiu, laŭ decido de la unua Universala Kongreso en 1905, garantiu la kontinuecon de la lingvoevoluo.
Vortprovizo
La vortostoko devenas de diversaj lingvoj. Iuj novaj vortoj estas venintaj el ekstereŭropaj lingvoj kiel la japana, ĉar ili iĝis internaciaj, sed la plejparto venis el la ĉefaj eŭropaj lingvoj - precipe el la latina, la franca, la germana kaj la angla.
Pro la internaciemo, multaj etimoj apartenas al pluraj lingvoj eĉ se la konkreta formo en Esperanto similas pli al tiu de unu lingvo.
Etimaj ekzemploj
- el latinidaj lingvoj:
- el la latina: abio, facila, sed, tamen, okulo, hepato, akvo
- el la franca: dimanĉo, fermi, ĉe, frapi, ĉevalo, butiko
- el la itala: ĉielo, fari, voĉo
- pluraj: facila, fero, tra, verda
- el ĝermanaj lingvoj:
- el la germana: baldaŭ, bedaŭri, haŭto, jaro, nur
- el la angla: birdo, mitingo, spite, suno, teamo
- pluraj: bildo, fiŝo, fremda, grundo, halti, hasti, hundo, ofta, somero, ŝipo, vintro
- el slavaj lingvoj:
- el la pola: celo, ĉu, krado, luti, moŝto
- el la rusa: barakti, serpo, vosto
- pluraj: klopodi, krom, prava
- el pliaj hindeŭropaj lingvoj
- el la greka: kaj, biologio, politiko
- el la litova: du, ju, tuj
- el sanskrito: budho, nirvano
- el aliaj lingvoj
- el la samea: boaco
- el la japana: cunamo, haŝio, hajko, utao, zeno
- el la ĉina: toŭfuo
Principoj de la vortelekto
La tagoj de la semajno estas el la latinidaj lingvoj laŭ la francaj vortoformoj (dimanĉo, lundo, mardo ...), multaj partoj de la korpo laŭ la latinaj (hepato, okulo, brako, koro, reno...), kaj la unuoj de tempo el la ĝermanaj lingvoj laŭ formoj germanaj (jaro, monato, tago...). La nomoj de animaloj kaj vegetaloj ĉefe venas de la sciencaj latinaj nomoj.
Kiel jam supre estis videble, multaj vortoj samtempe klarigeblas el diversaj lingvoj.
(Vidu en la libro "Etimologia vortaro de Esperanto" de Ebbe VILBORG)
- abdiki laŭ angla, franca, itala kaj latina
- abituriento laŭ germana kaj rusa
- ablativo laŭ latina, angla, itala kaj hispana, sed ĝi ankaŭ estas konata al germana lingvisto kaj lingvoŝatantoj
- funto laŭ pola, rusa, jida kaj germana
Plue, Zamenhof zorgeme kreis malgrandan bazon de radikaj vortoj kaj
afiksoj per kiu plia multo da vortoj estas konstruita. Pro tio, oni povas
esprimi sin flue post lernado de malgranda vortprovizo (eble 500-2000
vortoj kaj afiksoj).
Kvankam Zamenhof klopodis internaciigi Esperanton, ĝi estas eŭropeca pro sia
vortaro. Tiu trajto ne apartenas sole al Esperanto: la plejmulto de la projektoj de internaciaj lingvoj uzas la eŭropajn komunajn vortojn. La ĉefa diferenco inter Esperanto
kaj aliaj planlingvoj devenas de la ne-eŭropeco de la gramatiko, kaj tiun
ne-eŭropecon Zamenhof mem agnoskis kiel volan penon de li. La vorteroj kun gramatika funkcio aperas memstare ene de la vortaro, tiel ke ĉiu teksto estas deĉifrebla eĉ sen helpo de aparta gramatika klarigo. Aliflanke, li alkonformigis la gramatikajn vortetojn (interalie la vortfinaĵojn) tiel ke la eŭropanoj eĉ ne bezonu konscii pri tiu ne-eŭropeca gramatiko de Esperanto.
Specifaj vortoj en Esperanto
Ne ĉiuj vortoj de Esperanto havas signifon rekte diveneblan pere de aliaj lingvoj. Kelkaj el ili estas Esperantaj idiotismoj indiĝene naskitaj en Esperantujo, ĉu pro zamenhofa kaprico, ĉu pro natura lingvo-evoluo inter la parolantaro.
Laŭforme (rimarku, ke la listo enhavas mikse vortojn tute kutimajn kaj vortojn foje uzatajn sed neoficialajn):
:aliĝilo, edzo, espo (slango por Esperanto), ĝi, kabei, nifo (laŭ angla UFO), pli, plej, ujo, zamenhofa.
Oni ankaŭ povus aldoni la tabelvortojn kaj la uzon de afiksoj kiel memstaraj vortoj (igi, ilo, ree, umi, ktp.).
Foje oni trovas la vortojn aliel, alies, -iĉ-, kaŭ (= kaj + aŭ), kaj ri, sed tiuj ne konformas al la reguloj de la Fundamento. Temas ĉe ili aŭ pri nekonsciaj pekoj kontraŭ la reguloj aŭ pri intencaj reformprojektoj.
Laŭsignife:
:aligatori, fundamento, memzorganto, necesejo, kajmani, krokodili, krokodilo, fina venko, verda, verdo
Alfabeto kaj ortografio
La literumado aŭ ortografio ankaŭ estas tre simpla:
unu sono (fonemo) por unu litero, kaj inverse.
Esperanto uzas la latinan alfabeton, sed ĉar la lingvo uzas
pli ol 26 sonojn (same kiel la plejmulto da lingvoj), Zamenhof devis
inventi novajn literojn: la tiel nomatajn 'ĉapelitajn' literojn. La literoj c,
g, h, j, s kaj u, ĉiu havas sian ĉapelitan version.
En Esperantlingvaj TTT-paĝoj oni uzas (en 2004) la jenajn manierojn
skribi la ĉapelitajn literojn de Esperanto:
- 70%: veraj supersignaj literoj, preskaŭ ĉiam laŭ Unikodo, iafoje laŭ Latino 3: ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ.
- 15%: surogate laŭ la H-sistemo: ch, gh, hh, jh, sh, u.
- 15%: surogate laŭ la X-sistemo: cx, gx, hx, jx, sx, ux.
Lingvoevoluo
Kvankam E. montriĝis plene taŭga por la celoj de la internacia komunikado, dum ĝia tuta historio ne mankis proponoj reformi detalojn. En la jaro 1908 el reformprovo rezultis nova lingvo projekto, kaj fine aparta planlingvo: Ido. Kontraste al ĝi Esperanto de 1887 ĝis hodiaŭ evoluis sen radikalaj ŝanĝoj, sed malrapide kaj kontinue. Tiu (iam preskaŭ ne rimarkata, iam akre pridisputata) lingvoŝanĝiĝo ampleksas (krom la ĝenerala kresko de la vortprovizo) interalie la sekvajn tendencojn:
- prefero de mallongaj vortoformoj - ekzemple spontana anstataŭ spontanea
- arkaikiĝo de vortoj (ekz.: pafilego) kaj paralela enuziĝo de novaj (ekz.: kanono)
- nuanciga pliriĉigo de la vortostoko, ekzemple al bleki (= produkti bestosonojn) aldoniĝis tuta listo de verboj por unuopaj bestospecioj
- evoluo de signifodiferenco de paralelaj formoj - ekz.: plaĝo = bordostrio speciale taŭga por bano kaj sunbruniĝo, plej ofte tiucele transformita de homoj; strando = origina, natureca , pli "sovaĝa" bordostrio
- uzo de k (en kelkaj kazoj h) anstataŭ pli frua ĥ, precipe post r.
- ~ ~ de -io anstataŭ -ujo en landnomoj
- pli ofta adverbigo - ekzemploj: lastatempe anst. en la lasta tempo, aviadile anst. per aviadilo, haste kaj laste anst. hastante kaj kiel la lasta
- evito de kompleksaj verboformoj
- uzo de afiksoj kiel memsignifaj vortoj - ekz.: ega, eta, emo, malo, iĝi, estro, estraro, ilo, ilaro, ejo, ismo
Proponoj pri reformoj de lingvaj detaloj, estas lastatempe ne malofte diskutataj en la novaĵgrupo soc.culture.esperanto; ekzemple enkonduko de nova triapersona ununombra pronomo sekse neŭtra (ri, ŝli) aŭ konsekvenca uzo de ĝi en tiu rolo.
( - ) Kvazaŭ-arĥaikaĵo, tre malofte uzata.
( - ) La seksindiferenta (neŭtra laŭ PIV difinebla kiel prezentanta neniun difinitan sekson) pronomo »ĝi« povas esti (laŭ la ekzemploj el la Fundamento de Esperanto) uzata por objektoj aŭ kiel senseksa triapersona pronomo por vivantaj kreaĵoj kiel homoj. Tamen ĝi plej ofte estas uzata nur por aĵo, besto aŭ infaneto.
( - ) Uzebla nur por la tria persono.
Parolantaro
La nombro de Esperanto-parolantoj estas nekonata. Nur eblas taksoj. La plej multaj varias inter 100 mil kaj 1,5 milionoj.
Kelkaj parolas eĉ pri pluraj milionoj, sed tiam supozeble temas pri ĉiuj homoj, kiuj iam informiĝis pri bazaj elementoj de la lingvo, eble eklernis ĝin, ankoraŭ rememoras kelkajn vortojn, sed fakte ne scipovas praktike utiligi la lingvon.
Se la kriterio estu tute flua altanivela lingvouzo, komparebla al denaska nivelo en aliaj lingvoj la taksoj eĉ reduktiĝas je unu aŭ kelkaj dekmiloj. (>pliaj informoj)
Inter la planlingvoj (ekzemple, Interlingvao kaj Loĵbano), Esperanto estas la plej uzata kaj la sola kun evoluintaj daŭraj aplikoj en preskaŭ ĉiuj vivosferoj. Interlingvao, la ĉefa konkuranto de Esperanto inter la planlingvoj, havas ĉirkaŭ mil parolantojn.
Movado
La ĉefa tutmonda Esperanto-organizaĵo estas la Universala Esperanto-Asocio. Ĝi jam de kelkaj jardekoj kunrilatas kun Unuiĝintaj Nacioj. Unesko (Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Edukado, Scienco kaj Kulturo) adoptis [http://e.euroscola.free.fr/unesko.htm du rezoluciojn] favorajn al Esperanto (1954 kaj 1985), per kiuj ĝi agnoskas la indajn atingaĵojn de Esperanto kaj instigas ĝian utiligon. Sed, malsimile al la latina en mezepoka Eŭropo kaj la angla en nia jarcento, bazo de lernejoj, universitatoj kaj lernolibroj mankas al Esperanto.
La plej fama simbolo de Esperanto estas la kvinpinta verda stelo, kiu simbolas la esperon (verdo estas koloro de espero) sur la kvin kontinentoj, kaj kiu ankaŭ ornamas la Esperantan flagon.
Kulturo
Esperanto havas literaturon, parte
originalan, parte tradukitan el naciaj lingvoj (kaj parte eĉ surretan). Bedaŭrinde, malmultas esperantaj verkoj tradukitaj al naciaj lingvoj, kaj do la ekstermovada publiko ne povas facile legi ilin. Ĝi ankaŭ havas
muzikon, gazetojn, organizojn, kaj dissendojn per radio en Esperanto.
Famaj aŭtoroj de verkoj en Esperanto
Ankaŭ vidu
Esperanto kaj internacia uzo por pagata laboro
?
Esperanto kaj firmaoj
- KAVA-PECH
Eksteraj ligoj
- [http://esperanto.net/ Multlingva Informcentro pri Esperanto] en 60 lingvoj
- [http://uea.org/dokumentoj/bibliografioj.html Terminaroj ĉe UEA]
- [http://www.geocities.com/origlit/lit/index.html Datumbazo de originalaj Esperanto-verkaĵoj kaj aŭtoroj], kun biografioj kaj bildoj
- [http://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/c/c3/Radiopolonia_20nov2004.OGG Intervjuo al ĉina esperantistino], kiu priskribas, kiel malfacila estas esperanto por ĉino (sondosiero).
- [http://it.groups.yahoo.com/group/ni_parolas_esperante Diskutgrupo "Ni parolas Esperante"]
Kritikoj
- [http://www.xibalba.demon.co.uk/jbr/ranto/ Esperantokritika paĝaro] (anglalingve)
- [http://www.rickharrison.com/language/bloated.html Ĉu la Esperanta vortaro estas tro vasta?] (anglalingve)
Kategorio:Planlingvoj
Kategorio:Esperantidoj
als:Esperanto
ja:エスペラント
ko:에스페란토
ms:Bahasa Esperanto
simple:Esperanto
th:ภาษาเอสปรานโต
zh-min-nan:Sè-kài-gí
Kategorio:PoetojKategorio:Verkistoj
Kategorio:Poezio
ja:Category:詩人
Laburnum anagyroides
Laburnum anagyroides (maggiociondolo) è un piccolo albero spogliante (alto dai 4 ai 6 metri), che vegeta e fiorisce in habitat umidi e temperati, spece in terreni calcarei (Europa meridionale).
L'albero è spesso cespuglioso, la corteccia liscia, con rami espansi verdi scuri e ramoscelli penduli e pubescenti.
Le foglie (composte da tre foglioline) hanno un lungo picciolo, glabre superiormente e pelose inferiormente.
I fiori sono di colore giallo oro, molto profumati, sono raggruppati in lunghi racemi penduli (fino a 25 cm) e fioriscono tipicamente in maggio.
L'albero è noto anche come falso ebano in quanto il legno di esemplari molto vecchi poteva essere usato in sostituzione dell'ebano.
I semi sono legumi dai numerosi semi neri contenenti citisina (un alcoaloide), estremamente velenosi (per l'uomo, ma anche per capre e cavalli) spece se immaturi.
Alcuni animali selvatici tuttavia (come lepri, conigli e cervi) se ne possono cibare senza problemi, e per questo in alcune regioni è ritenuta una pianta magica.
Voci correlate
- Arboricoltura da legno
- Giardinaggio
- Silvicoltura
- Pianta ornamentale
Collegamenti esterni
- [http://www.altavaltrebbia.net/maggiociondolo.htm immagini con note ambientali e botaniche]
Categoria:Piante ornamentali
Categoria:Fabaceae
sylwester w grach Online Casino narty w szwajcarii otyo media
|
|
|
| |