Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Adam-man Tongue

Adam-man Tongue

Adama lingvo aŭ Adam-man Tongue estas apriora projekto de internacia planlingvo kreita en 1903 de Edmund SHAFTESBURY (kiu ankaŭ uzis la pseŭdonimon Everett RALSTON), unu el fundantoj de entrepreno "Purina" kaj kiu skribis dekojn da libroj pri okultismo kaj pseŭdosciencoj kaj eĉ pri interpunkcio kaj seksedukado. Adam-man Tongue uzas alfabeton kun 33 literoj.

Bibliografio

Edmund Shaftesbury
The Adam-Man Tongue, the universal language of the human race,
Washington, Ralston Publishing, 1903
620 pp. kategorio:planlingvoj

Apriora lingvo

Apriora lingvo (de lat. a priori – sen antaŭa sperto) - estas, laŭ klasifiko de Louis COUTURAT, konstruita lingvo, kies eroj ne estas prenitaj el ekzistantaj naciaj lingvoj, sed estas elpensitaj arbitre aŭ laŭ iu logika (filozofia) koncepto. Tio malsamigas ĝin de aposteriora lingvo. Krome, distingeblas aprior-aposterioraj kaj aposterior-aprioraj lingvoj, depende de tio, ĉu pli multaj estas respektive aprioraj aŭ aposterioraj trajtoj. Ekzemploj de aprioraj lingvoj:
- Klingona lingvo;
- Loĵbano;
- Loglano;
- Solresolo; Kategorio:Planlingvoj

1903

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1903 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1903 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Publikita Fundamenta Krestomatio;
- La revuo Juna Esperantisto fondita de Edmond PRIVAT kaj Hector HODLER fondis en Ĝenevo.
- Ekapero de Espero Katolika, la plej longdaŭra Esperanta gazeto kaj "La Suno Hispana" unua Esperanta revuo en Hispanio.
- Fonditaj Esperanta Grupo en Utrecht kaj unua Esperanto-Societo en Peruo.
- William Percy MERRICK, Fanny BONNET, Georges WARNIER, Francesco BARBERI, Masgrau Jacint BREMON, William George ADAMS kaj Giles Leigh BROWNE eklernis Esperanton.
- Kreitaj Latino sen fleksio, Universal (Molenaar), Talo kaj Adam-man Tongue.
- Internacia disputo (inter Usono kaj Meksiko) estas kiel unuafoje depost la Traktato de Rastatt findecidita per teksto en la angla lingvo, kaj ne en la franca, kiu estis ĝis tiam la internacie uzita diplomata lingvo.
- Maŭritanio fariĝis kolonio de Francio.
- Panamo sendependiĝas de Kolombio.
- The call of the wild ("La voko de la sovaĝa") de Jack LONDON.
- The people of the abyss ("La popolo de la abismo") de Jack LONDON.
- La germana fizikisto Philipp Lenard malkovras, ke la atomo estas "malplena kiel la kosmo".

Naskiĝoj


- Aleksandr Porfirjeviĉ LOGVIN
- Ellen LYMBURN
- Bill KEABLE
- 6-a de januaro: Karl Ludvig SÖDERBERG
- 23-a de januaro : George ORWELL
- 13-a de februaro : Belgio : Georges SIMENON
- 21-a de februaro : Francio : Raymond QUENEAU
- 23-a de februaro : Julius FUCIK
- 27-a de februaro : Germanio : Grethe WEISER
- 3-a de aprilo : Peter HUCHEL
- 9-a de aprilo : MATUBA Kikunobu
- 28-a de marto : Eugenia MORARIU
- 3-a de majo : Marcel ROUX
- 8-a de junio : Belgio : Marguerite YOURCENAR
- 14-a de julio : Irving STONE
- 29-a de aŭgusto : Ernst KREUDER
- 24-a de septembro : Dimitrij SNEĴKO
- 17-a de oktobro : Nathanael WEST
- 28-a de oktobro : Evelyn WAUGH
- 5-a de decembro : Johannes HEESTERS
- 26-a de decembro : Lev Rafailoviĉ ZINDER, elstara sovetia lingvisto
- Britio : Amy JOHNSON
- Ángel LUNA CÁRDENAS

Mortoj


- 28-a de aprilo : Emile LOMBARD
- 1-a de novembro : Theodor MOMMSEN ----
1898 | 1899 | 1900 | 1901 | | 1902 | 1903| 1904 | 1905 | 1906 | 1907 | 1908 |
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1903年 ko:1903년 simple:1903

Edmund SHAFTESBURY

Edmund SHAFTSBURY estas pseŭdonimo de Webster EDGERLY (naskiĝis en 1852, mortis en 1926) kiu ankaŭ uzis la pseŭdonimo Everett RALSTON. Li estis usonano kiu skribis dekojn (pli ol 50!) da libroj pri okultismo, gramatiko, seksumado, aŭ iu ajn kio povis vendi popularajn librojn de la fino de 19-a jarcento ĝis la 30-a jardeko de 20-a jarcento. En 1903 li publikis planlingvon Adam-man Tongue. Kiel "Dr-o Ralston" li kreis "Ralston Health Club" kaj estis unu el fondantoj de fama Purina nutraĵindustrio. Li fondis la "Hands of Change Association" kaj la "New Home Religion Movement". Notinda traitpunkto de lia personeco, kiel agnoskas eĉ liaj sekvantoj, estas la racismo.

Okultismo

Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto O EdE-O Okultismo. „Esperanta Psikistaro“, estis iniciita de A. Stas, Antverpeno kaj ĝi celis esti „unuiĝo por psikisma studado per Esperanto“ pri hipnotismo, magnetismo, telepatio, spiritismo, k. t. p. Rektoro Boirac skribis en 80 paĝa libreto, kiun eldonis la unuiĝo per helpo de la Belga Federacio Spiritista en 1910: „Esperantismo kaj Psikismo respondas al samaj bezonoj de la homa spirito. Psikisto deziras transpaŝi la limojn de la videbla monda kaj penetri en pli profundan regionon, kie kaŝiĝas la veraj kaŭzoj kaj principoj de ĉiu realeco. Simile Esperantisto deziras transpaŝi la limojn de sia nacieco kaj penetri en la spiriton de la tuta homaro.“ La unuiĝo aranĝis kongresan fakkunsidon dum la antverpena UK en 1911, pri kiu aperis raporta kajereto 31 paĝa enhavante ankaŭ la protokolon de tri spiritistaj kunvenoj, kiujn partoprenis 30 Esperantistoj. La kajero ankaŭ enhavas „psikisman terminaron“ kun la plej gravaj fakvortoj. La sekretario de la unuiĝo estis Stas, kiu aranĝis sukcesan fakkunsidon en Kraków, 1912, sed la tie projektita revuo ŝajne neniam aperis. En 1934 Alexander William THOMSON fondis Psiĥan Esperanto-Ligon, por kolekti tiujn, kiujn interesas psiĥaj fenomenoj. En 1913-14 aperis ĉe Davidov en Saratov dumonata bulteno dupaĝa titolita „Okultismo“. La unua tiaspeca verko estis certe „Libreto pri transmorta vivo“ de G. T. Fechner, aperinta en Parizo en 1907. Dum la Unua Mondmilito aperis de fama ĵurnalisto William Thomas STEADKial mi scias ke mortintoj revenas“ en 1917 en Bostono. Du kajerojn pri sama temo verkis J. Thiebault. Unu el ili aperis, kiel aldono de HDE en 1925 kaj aparte france kaj Esperante en dekmil eroj, tri eldonoj. Lian kajeron pri la mortinta amiko tradukis Émile GROSJEAN-MAUPIN. Pri okultismo ĉiam interesiĝis ankaŭ eminentaj Esperantistoj. Membroj de la diversaj similtendencaj movadoj, kiel Bahaa Movado, Oomoto, Nova Spirito, La Blankaj Fratoj en Bulgarujo, Ruĝkrucanoj, Swedenborganoj kaj Teozofoj uzas Esperanton en siaj eldonaĵoj, kelkaj el ili eĉ en kunvenoj. La estraro de la Nederlanda Societo de Spiritistoj, „Harmonia“ eldonis Esperantan flugfolion „La Spiritisto“ en 1928. Pri la lasta okultisma kunveno ĉe UK-j ni scias el 1923, Nürnberg. Poste nur la diversaj supre nomitaj movadoj aranĝis apartajn kunvenojn. D-ro Privat rakontas, ke la lasta manskribaĵo de Zamenhof, nefinita, estis plano de artikolo pri senmorteco de l‘ animo. P. BALKANYI

Interpunkcio

Interpunkcio estas la komuna nomo de legohelpaj signoj. Tiuj helposignoj kutime ne estas kalkulataj inter la literoj, ĉar oni ne elparolas ilin. La reguloj de interpunkcio estas parto de la ortografio apud aliaj formaj ecoj, kiaj uskleco (grandaj kaj etaj literoj), tipografia prezento (marĝenoj, litergraso, litergrando...) en la pli ĝenerala kadro de enpaĝigo.

Historio

Multaj skribsistemoj uzis kontinuan skribon: intervorta spaco ne estis, des malpli helposignoj. Iuj sistemoj per diversaj punktoj aŭ streketoj markis pli aŭ malpli grandajn subpartojn de tekstoj. En manuskriptoj la limo inter interpunkcio kaj korektosignoj ne tiom klaris. Posedantoj de libroj aldonis ilin kun la sama celo pliklarigi la tekston. Tipografio helpis al la relativa unueco de moderna interpunkcio. Tamen iuj malsamoj restas inter la helposignoj de diversaj skribsistemoj kaj lingvoj.

Signoj

La ĉi-suba klasigo iom arbitras. Ekzemple komoj aŭ streketoj ja disigas frazopartojn, sed en iuj uzoj oni povas rigardi ilin ĉirkaŭaj signoj.

Disigaj Signoj


- komo: ,
- streketoj diverslongaj: - – —
- punktokomo: ;
- dupunkto: :
- punkto: .
- krisigno: !
- demandosigno: ?
- tripunkto: ... Oni malofte mencias la kunmetitajn signojn, kiujn oni povus nomi:
- dubosigno: (?)
- surprizosigno: (!) kaj la diversajn emfazajn ripetojn kaj kombinojn de krisigno kaj demandosigno: !? !! kaj aliaj. Komputiko enkondukis aliajn signojn, kiujn oni uzas tre varie:
- oblikva streko: /
- substreko: _ Interreto popularigis la mienojn.

Ĉirkaŭaj signoj


- Krampoj: pli ofte kurbaj () rektaj [], malofte kunigaj oblikvaj // angulaj <>
- Citiloj: diversformaj "" Krom la citiloj, ankaŭ la longaj streketoj estas uzataj en dialogoj teatraĵaj aŭ romanaj, ekzemple: :Ŝi diris al Ivano: – Bonan matenon!

Distingiloj kaj Mallongigiloj


- Apostrofo: '
- punkto: .
- streketo: -

Uzreguloj

La frazofina punkto estas uzata ene de ĉefteksto, sed ne fine de titoloj aŭ intertitoloj. Unu signo povas havi plurajn rolojn. Ekzemple, punkto signas frazofinon sed ankaŭ mallongigon de vorto. Helposigno povas havi alian vivon kiel vortliteron. Ekzemple komo estas elparolata vorto en nombroj: 3,4 estas tri komo kvar. Okaze de kuntuŝiĝo iuj signoj forigas aliajn, ekzemple oni skribas Li venos, mi pensas, morgaŭ. sed Li venos morgaŭ, mi pensas. (La fina punkto manĝas la komon post pensas.) Kiam tia regulo ne aplikiĝas, signoj apudstaras. La rilataj reguloj ne tute stabiliĝis, oni povas heziti inter:
- Li diris: "Mi venos.".
- Li diris: "Mi venos".
- Li diris: "Mi venos." Spacigo de la helposignoj diversas laŭ la lingvoj. En la lingvo internacia pli ofte:
- disigaj signoj havas spacon nur dekstre (sed streketoj ambaŭflanke)
- ĉirkaŭaj signoj havas eksterajn spacojn, sed ne enajn (do malfermaj signoj havas spacon maldekstre, fermaj signoj havas spacon dekstre)
- mallongigaj signoj ne havas proprajn spacojn.

Eksteraj ligoj


- [http://bertilow.com/pmeg/skribo_elparolo/skribo/helposignoj.html PMEG, helposignoj] minnan:Phiau-tiám hû-hō ja:約物

Kategorio:Planlingvoj

Kategorio:Lingvo

Ĉefartikolo : Planlingvo

ja:Category:人工言語

Jean Bertrand (agronome)

Jean Bertrand, (Orbe, 1708-1777), agronome suisse Il était le frère du naturaliste suisse Élie Bertrand. Nommé pasteur à Orbe, il s'appliqua surtout aux études agronomiques. Il fut trois fois couronné par la Société économique de Berne qui le choisit pour secrétaire. Il est le traducteur du dictionnaire de Miller.

Publications


- Traité du plantage et de la culture des principales plantes potagères, recueilli du dictionnaire anglois de Mr Ph. Miller, Par les soins de la Société Économique de Berne. Traduit de l'alllemand et augmenté par un membre de la dite Société (par Jean Bertrand). Yverdon, Suisse. 1768. Compilation du dictionnaire de Miller, traduite et augmentée de notes inédites par Jean Bertrand. Après quelques considérations générales sur la culture potagère, le fumier et les couches, on trouve ici des instructions sur les artichauts, les cardes, concombres, melons, asperges, céleris, salsifis cultivé, chicorées, choux, épinards, laitues, bettes, pois, oignons, haricots, navets, carottes, raifort, radis et raves. Bertrand Bertrand

prag hotel mieszne filmy mBank Strona Informacyjna gry nadwaga










































:: RELATED NEWS ::
ISO 3166-2:EE
ISO 3166-2 données pour l'Estonie (depuis en:ISO 3166-2:EE)

Comtés

EE-37 Harjumaa EE-39 Hiiumaa EE-44 Ida-Virumaa EE-49 Jõgevamaa EE-51 Järvamaa EE
Pontédériacée
Catégorie:LiliidaeCatégorie:Famille botanique La familles des Pontédériacées est une famille de plantes monocotylédones qui comprend 30 espèces réparties en 9 genres:
- Eichhornia, Eurystemon, Heteranthera, Monochoria, Hydrothrix, Pontederia, Reussia

ISO 3166-2:FI
ISO 3166-2 données pour la Finlande (depuis en:ISO 3166-2:FI)

Decoding list

FI-AL Îles d'Åland fi:Ahvenanmaan Maakunta sv :Ålands län FI-ES Finlande méridionale

Resident Evil 1
Resident Evil (Biohazard au Japon) est un jeu vidéo d'aventures et d'action survival horror mettant en scène les agents de la Stars contre la société biochimique Umbrella. Ce jeu est édité en 1996 par la société japonaise Capcom. Il s'agit du premier épisode de la série Resident Ev
Resident Evil 3: Nemesis
Resident Evil 3: Nemesis est un épisode de la série de jeux vidéo d'aventures et d'action survival horror Resident Evil mettant en scène les agents de la Stars contre la société biochimique Umbrella. Ce jeu est édité par la société japonaise Capcom.

Scénario

Un mois et demi s'est écoulé depuis l'incident. Les habitants de Raccoon City ont repris
Abbaye d'Hexham
L'abbaye d'Hexham est un lieu religieux chrétien dans la ville de Hexham, Northumberland, dans le nord-est de l'Angleterre. Il y a eu une église en cet endroit pour plus de 1300 ans, même depuis Etheldrada, la reine de Northumbrie qui fit don de certaines terres à Wilfrid, archevêque de