Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Adamitik

Adamitik

Adamitiko, Adamitik aŭ Adamitics (ankaŭ nomata, eble erare Adamatik) estas internacia planlingvo kreita en 1909 de hungara kuracisto Anthony De VELICS. Tiu projekto estas bazita sur la hungara lingvo kiu la aŭtoro kredis esti la lingvo de biblia Adamo. La nomoj de ĉapitroj de lia libro estas: "Kiel mi trovis la misteran ŝtonon kaj la sep orajn ŝlosilojn"; "Pri la modifoj de la unua pra-radiko pap kiel kaŭzo de la formado de novaj vortoj"; "la sep oraj ŝlosiloj kaj la sep klasoj de ideoj"; krom enkonduko, vortareto kaj konkludo. =Ekstera ligo= http://how-to-learn-any-language.com/e/books/adamitics.html =Bibliografio= VELICS, Anthony De
Adamitics. An essay on first man's language
Budapesto: 1914.
(129 pp.) La projekto ricevas bibliotekan klasifiko 417.94 de Biblioteko Butler Kategorio:Planlingvoj Kategorio:Hungario

Internacia planlingvo

Internacia planlingvo aŭ helplingvo estas planlingvo konstruita por la uzo en ĝenerala internacia komunikado. Ofte oni ankaŭ uzas nur la vorton planlingvo por referi al internaciaj planlingvoj. Ankaŭ troveblas la sinonimoj "helplingvo" aŭ "artefarita lingvo". Kompare kun la nocio "planlingvo", ili pli ofte provokas miskomprenojn kaj negativajn asociigojn La plej multe parolata internacia planlingvo estas Esperanto. Kelkaj aliaj, kiel Interlingvao (Interlingua) kaj Ido, ankaŭ havas menciindan parolantaron, dum la plejmulto de la projektoj nuntempe ne havas iujn ajn parolantojn. La unua internacia planlingvo estis Volapuko, publikigita en 1879, kaj komence ĝi estis tre sukcesa. Sed post la apero de Esperanto en 1887 ĝia parolantaro rapide malkreskis, ĉar Esperanto ĝin anstataŭis. Poste multaj homoj konstruis aliajn internaciajn planlingvojn, ĉar laŭ ili Esperanto ne estas perfekta. En la kazo de Ido, tio dum certa tempo kaŭzis skismon de la Esperanto-movado, sed fine Esperanto restis la plej disvastiĝinta internacia planlingvo.

Listo de internaciaj helplingvoj

Ĉi tiu listo ekskluzivas tiel nomatajn Esperantidojn, kiel Ido.
- 3CL
- Baza Angla
- Bolak
- Carpophorophilus
- Communicationssprache
- Cosman
- Dilpok
- Earth Language
- Esperanto
- Etem
- Eŭrolingvo (Eŭrolingŭe)
- Fasile
- Gestuno
- Gloso
- Ialo
- Idiom Neutral
- Intergloso
- Interlingvao
- Interpres
- Is
- Lango du Mondo
- Latinesce
- Latino sen fleksio
- Latinulus
- Linguum Islianum
- Luftlandana
- Medial
- Monario
- Mondezo
- Mundolingue
- Novam
- Novialo
- NOXILO
- Neo-Latin
- Novilatiin
- Novilatin
- Nov Latin Logui
- Okcidentalo
- Pantos Dimu Glossa
- Pankel
- Parla
- Pasilingua
- Perfekt
- Progressiva
- Qosmiani
- Real Character
- Ro
- Sehlerai
- Signuno
- Shabé Aban
- Spelin
- Spokil
- Tutonish
- Ulla
- Uniala
- Universal (Molenaar)
- Universal (Pirro)
- Universal (Sotos Ochando)
- Viva
- Volapuko
- Weltsprache Vidu ankaŭ la spontane evoluintajn interlingvojn sub: Lingvafrankao. kategorio:planlingvoj ja:国際補助語 ko:국제어

1909

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1909 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1909 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 5-a Universala Kongreso de Esperanto en Barcelono.
- 2-a Brazila Kongreso de Esperanto en San-Paŭlo.
- Masgrau Jacint BREMON fariĝis prezidanto de Espero Kataluna.
- Eklernis Esperanton: Jenö FUCHS, Josef SCHMALZL, Josef PONTZ, Carlos DOMINGUES, Saul J. JAFFE, Josep GRAU-CASAS, Christian Petersen HEILSKOV, Marie LARROCHE, kaj Mikaelo GABRIELO.
- LU Ŝi-Ŝin komencis propagandi Esperanton.
- publikita "Dumil novaj vortoj" de Paul BOULET.
- Eko de publikiĝo de Esperanta Biblioteko Internacia.
- Unua Esperanto-klubo en Kolombio.
- Fonditaj Ruslanda Ligon Esperanta kaj Esperanto-Klubo en Aarhus.
- Jazyk všeslovanský a esperanto publikita de Josef KRUMPHOLC.
- Kreitaj planlingvoj Adamitik, Perfektlingvo kaj Salvador.

Naskiĝoj


- 15-a de januaro: ŜIMOMURA Joŝiŝi
- 10-a de februaro: KURIJAMA Ioe
- 27-a de marto : Golo MANN
- 24-a de aprilo : Bernhard GRZIMEK
- 4-a de aŭgusto : Eva KEMLEIN
- 7-a de septembro : Elia KAZAN
- 28-a de oktobro : Francis BACON, pentristo
- Ĉeĥio : Vladimir NEFF
- Ivo LAPENNA
- Nikola ALEKSIEV
- E. Stavro PATSURIS
- Engelbrecht HANSEN

Mortoj


- 8-a de aprilo : Danio : Kopenhago : Venceslaus Ulricus HAMMERSHAIMB
- 22-a de julio : Detlev VON LILIENCRON
- 27-a de oktobro : George COX
- 17-a de decembro : Leopoldo la 2-a, dua reĝo de la belgoj
- Usono : Pensilvanio: Henry Lee FISHER ----
1904 | 1905 | 1906 | 1907 | 1908 | 1909 | 1910 | 1911 | 1912 | 1913 | 1914
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1909年 ko:1909년 simple:1909 th:พ.ศ. 2452

Kuracisto


- Aluizjo ABREU
- Justinus KERNER
- Ignaz SEMMELWEIS
- Alfred VELPEAU
- Isidoro FELS
- Carlos LIMA MELO !

Hungara lingvo

nomo: Magyar nyelv
madjara lingvo :parolantoj: 14 milionoj (el kiuj ĉirkaŭ 10 milionoj en Hungario)
origino: Urala, pli precize Finn-ugra.
Oficiala lingvo estas en Hungario (Madjario) kaj Eŭropa Unio. En Eŭropa Unio vivas 11 milionoj da etnaj hungaroj kaj en Eŭropa Unio parolas hungare 12 milionoj da homoj. La Lingva kodo estas hu resp. hun (laŭ ISO 639). Specifa trajto de la finn-ugraj lingvoj estas la regula aglutina vortoderivado. Ekzemple: ház (domo), házban (en domo), házba (en domon), házhoz (al domo), házamhoz (al mia domo) Tie restas la vortoradiko senŝanĝa kaj klare distingebla, la derivadoj estas tre regulaj kaj ekzistas nur malmultaj esceptoj (ĉefe, se la lasta vokalo estas supersignita egér – egeret, muso – muson). Similaj validas por la verboj, ekz.:
látni (vidi): verboradiko (lát) + hat (povas) = láthat (li/ŝi povas vidi)
verboradiko (lát) + hat (povas) + t (pasinto) + (a)m (persona finaĵo) = láthattam (mi povis vidi)

Skribo kaj elparolo La hungara lingvo uzas latinajn literojn. Specialaj hungaraj literoj :sz = s :s = ŝ :zs = ĵ :cs = ĉ :dzs = ĝ :gy = "dj" :ny = "nj" :ty = "tj" :ly = "j" :ö = germana ö, franca eu, latina oe, (greka oi), fermita e en Esperanto, angla Church u=ö :ü = germana ü, franca u, latina y :ő = longa ö :ű = longa ü. La konsonanto r estas formata langofine.

La duoblaj konsonantoj estas pli longe eldiritaj.

La akcento okazas ĉiam sur la unua silabo.


Specimeno: La Patro Nia
Mi atyánk, aki a mennyekben vagy!
Szenteltessék meg a te neved.
Jöjjön el a te országod.
Legyen meg a te akaratod,
amint a mennyben, úgy a földön is.
Mindennapi kenyerünket add meg nekünk ma,
és bocsásd meg a mi vétkeinket,
miképpen mi is megbocsájtunk az ellenünk vétkezõknek,
és ne vígy minket kísértésbe,
de szabadíts meg a gonosztól.
Kategorio:Ugra lingvaro Kategorio:Hungario ja:ハンガリー語 ko:헝가리어

Biblio

La Biblio estas la Sankta Libro, la Vorto de Dio, de Judismo kaj Kristanismo. Ĝi estis verkita inter la jaroj -1500 ĝis 150 en la greka kaj la hebrea en la orienta Mediteraneo, precipe en Palestino. Al la juda biblio la kristanoj aldonis la Novan Testamenton, kiu priskribas la vivon kaj instruon de Jesuo Kristo kaj de la kristanoj de la unua jarcento. Kristanoj ankaŭ kredas al la juda biblio kaj nomas ĝin la Malnova Testamento (kiun la judoj nomas la Tanaĥo). Al la kristana biblio la mormonoj aldonis la Libron de Mormon inter aliaj libroj. La islamanoj anstataŭigis por la Biblio, laŭ islamo la difekta Vorto de Dio, la Koranon, laŭ islamo la sendifekta Vorto de Dio, donita de la anĝelo Gabrielo al Mohameto, la Fina Profeto. Mohameto

Ĉefaj partoj de la Biblio

La Hebrea Biblio

La juda biblio (Tanaĥo, aŭ Malnova Testamento) La termino "Tanaĥ'" (hebree תנ״ך ) estas siglo formita el la komencliteroj de la Leĝo [torah, תורה] + la Profetoj [neviim, נביאים] + la Skriboj [ketuvim, כתובים] . La kristana "Malnova Testamento" enhavas la samajn librojn, sed en iom malsama ordo.

La Leĝo:


- Genezo
- Eliro
- Levidoj
- Nombroj
- Readmono La kvin libroj de Moseo: la leĝo de Dio donita al la judoj per Moseo, kies kapo estas la Dekalogo. Priskribas la historion de la mondo de la kreo de la mondo de Dio al la epoko de Moseo. Adamo kaj Eva, Noa, Babelo, Abraham, Jakob, Jozef, moralo, koŝero, ritoj, ktp. La ceteraj libroj de la juda biblio estas helpo por interpreti la leĝon. La grekoj nomis la kvin librojn la Pentateŭĥos, kaj modernaj judoj nomis ilin la Torao (la instruo). (Notu, ke iafoje "Torao" signifas la entutan malkaŝon de Dio -- la Tanaĥo kaj la Talmudo).

La Profetoj:


- Josuo
- Juĝistoj
- Samuel (libro unua)
- Samuel (libro dua)
- Reĝoj (libro unua)
- Reĝoj (libro dua)
- Jesaja
- Jeremia
- Jeĥezkel :La Dekduopo: :
- Hoŝea :
- Joel :
- Amos :
- Obadja :
- Jona :
- Miĥa :
- Naĥum :
- Ĥabakuk :
- Cefanja :
- Ĥagaj :
- Zeĥarja :
- Malaĥi La skriboj de la profetoj, sanktaj homoj kiuj parolis kun Dio. Ĉi tiuj libroj enskribis tion, kion Dio diris al ili. La profetoj admonis kontraŭ la diboĉado de la judoj sub la reĝoj, profetinte la pereon de Izraelo per Asirio, la elvenon al Babilono, la revenon al Izraelo, kaj la alvenon de la Mesio, kiu regos la mondon en paco kaj justeco. La fruaj ses libroj (de Josuo al 2 Reĝoj) priskribas la historion de la judoj de -1100 al -600.

La Skriboj


- Psalmaro
- Sentencoj
- Ijob
- Alta Kanto
- Rut
- Plorkanto
- La Predikanto
- Ester
- Daniel
- Ezra
- Neĥemja
- 1 Kroniko
- 2 Kroniko Ĉi tiuj libroj estis skribitaj de profetoj per la gvido de Dio, sed ne estas rektaj profetaĵoj. Ili enhavas sanktajn proverbojn, kantojn, preĝojn, rakontojn, ktp; la psalmojn de Davido, la sentencojn de Salomono, la rakonton de Ijob, Daniel en la leonejo, ktp.

La Dua-kanonaj libroj (aŭ Apokrifo)


- Tobit
- Judit
- Aldonoj al Ester
- 1 Makabeoj
- 2 Makabeoj
- Saĝeco de Salomono
- Siraĥ
- Baruĥ :
- Letero de Jeremia
- Aldonoj al Daniel
- 1 Esdras
-

- 2 Esdras
-

- Preĝo de Manase
-

- 3 Makabeoj
- 4 Makabeoj
- Psalmaro de Salomono
- Psalmo 151
- Ĥanoĥ kaj multaj aliaj ... La dikliteraj estas en la Biblio de la Roma Katolika Eklezio, kaj en la nova eldono (2003) de la Sankta Biblio en Esperanto. La steletitaj libroj troviĝas en anglalingvaj protestantaj "apokrifoj", kaj oficiale presiĝas ankaŭ en apendico de la Romkatolika Biblio, kvankam ne rigardate de la Roma Eklezio kiel kanonaj. La ceterajn en la listo rekonas iuj orientaj ortodoksaj eklezioj (jen greka, jen slavaj, jen etiopia...) sed ne aliaj nek la okcidentaj eklezioj. Libroj de la antikva biblio, kiuj, elĵetite de rabenoj en la jaroj 90-92, jam ne estas en la juda biblio. La rabenoj elĵetis ilin, ĉar ili estis skribitaj ne en la hebrea, sed en la greka. Inter la kristanoj, la protestantoj rigardas la apokrifon edifa, sed ne sankta, dum la ortodoksuloj kaj katolikoj, aliflanke, ankoraŭ retenas la apokrifaĵojn en siaj biblioj.

Aldonaj Kristanaj libroj (Nova Testamento)

Pri la Biblia Enhavo

La historioj kaj rakontoj en la Biblio ne estas akademiaj, sciencaj aŭ ĵurnalistaj, sed priskribas per ekzemplo la rilaton inter Dio kaj homo, la mondbildon kaj doktrinon de Judismo kaj Kristanismo.

Aliaj aldonoj kaj sintenoj pri Biblio

Talmudo

La Talmudo: laŭ Judismo parto de la leĝo de Moseo estis enskribita kiel liaj kvin libroj, sed alia parto estis transdonita per la buŝo, de instruisto al lernanto tra la epokoj. Ĉi tiu alia parto de la leĝo, la miŝno, kaj ĝia komentaro (la gemaro), finfine estis enskribita en la sesa jarcento. Ĉi tiu estas la Talmudo. Por Judismo ĝi estas praktike pli aŭtoritata ol la Tanaĥo (la leĝo + la profetoj + la skriboj). Kristanoj ne rekonas (aŭ eĉ multe konas) la Talmudon.

Korano

La Korano: Laŭ Islamo, la kulmino de la Biblio estas la Korano. Dum la Biblio estas la difektema Vorto de Dio, la Korano estas la sendifekta Vorto de Dio.

Aldonaj mormonaj libroj


- La Libro de Mormono
- Doktrino kaj Interligoj
- La Perlo de Granda Prezo aŭ, eble preferinde, "La Multevalora Perlo" (kp Mateo 13.46)

Tradukoj kaj Versioj


- Septuaginto
- Samariana Biblio
- Masora Biblio
- Heksapla
- Vulgato
- King James Version

Esperanto-Tradukoj

Zamenhof tradukis la tutan Malnovan Testamenton (la Masoran Biblion) en Esperanton. Komitato estis formita por traduki la Novan Testamenton, kiu eldoniĝis en 1910, kaj por pruvlegi la tradukon de la Zamenhof versio. La traduko de la Nova Testamento estas influita de la angla King James Version. En 1926, ambaŭ tradukoj eldoniĝis sub la nomo La Sankta Biblio. La Duakanonajn Librojn tradukis Gerrit BERVELING; la katolika parto de la Duakanonaj Libroj aldoniĝis je 2003 al La Sankta Biblio de 1926.

La Biblio en Esperanto (eksteraj ligoj)


- [ftp://ftp.stack.nl/pub/esperanto/esperanto-texts.dir/estulumo.zip Teksto, iksokonvencie, zipigita] (1339K)
- [http://www.geocities.com/kalblando/biblio Kalblanda, HTML, X-sistemo, versigita]

Biblio - el EdE

EdE-B Biblio. Ne nur de la religia vidpunkto, sed ankaŭ pro ĝia elstara literatura valoro, la Biblio estas rigardata de granda parto de la homaro ĉefa literaturaĵo de la mondo. Zamenhof mem konstatis tiun gravecon, kaj jam en La Revuo, en ĝia unua volumo, kontribuis tradukaĵojn de La Predikanto. En la U. K. en Cambridge en 1907 komitato formiĝis por akceli la tradukadon de la Biblio Komitato elektita dum la brita kongreso en Leeds en 1909, entreprenis la tradukadon de la Nova Testamento el greka teksto. La ĉefan laboron plenumis pastro John Cyprian RUST kaj Alfred Edward WACKRILL kaj la traduko aperis en 1912 ĉe la Brita kaj Alilanda Biblia Societo kaj Nacia Biblia Societo de Skotlando. La tasko pri la Malnova Testamento kuŝis en la plej kompetentaj manoj de Zamenhof mem, kiu kun admirinda persisto plenumis la laboron, tradukante el la hebrea originalo, kaj fine liveris la lastajn paĝojn nur kelkajn semajnojn antaŭ sia morto en 1917. Zamenhof konfidis la finpretigon al brita komitato, kies ĉefa laboranto estis J. M. WARDEN. Dum la U. K. en Edinburgh, 1-an de aŭg. 1926, en Diservo en la katedralo de S-ta Giles, la tuta E-a Biblio estis solene kaj publike dediĉita. La eldonon kaj la kliŝigon de la kompostaĵo ebligis malavara financa subteno de f-inoj Peckover. (v. ,E', Geneve, 1926, p: l37.) - Nombro de bibliopartoj venditaj en Esperanto ĝis 35 dec. 1931, estas: Biblioj kompletaj: 5444, Novaj Testamentoj kompletaj: 22,727, Evangelioj kal Psalmaro (aparte eldonitaj): 14,231. M. C. BUTLER. Kategorio:Abrahamaj religioj Kategorio:Sanktaj libroj ja:聖書 ko:성서 nb:Bibelen simple:Bible zh-min-nan:Sèng-keng

Biblioteko Butler

Biblioteko Butler estas biblioteko de Esperanto-Asocio de Britio, ĝi estas unu el la grandaj esperanto-bibliotekoj. La biblioteko ĉiam donis apartan atenton al la esperanta muziko kaj al sonregistraĵoj. La nun daŭranta projekto kopii al komputilo ĉiujn bibliotekajn gramofondiskojn kaj kasedojn ebligos al la biblioteko disponigi malnovajn registraĵojn, plejparte kun plibonigita sonkvalito, al ĉiu petanto, ĉar la registraĵoj jam ne estas kopirajtaj. La Biblioteko Butler konstante akiras novajn librojn, novajn vidbendojn, novajn kodiskojn. Ĉiujn ricevitajn revuojn oni disponigas en la biblioteko dum minimume unu jaro, kaj tiujn, kiuj havas daŭran valoron, oni bindigas. =Ekstera ligo= http://biblbut.org/

Kategorio:Hungario

Kategorio:Eŭropaj landoj ja:Category:ハンガリー ko:분류:헝가리 simple:Category:Hungary th:Category:ประเทศฮังการี

დიასპორა

სიტყვა დიასპორა ბერძნული წარმოშობისაა და "გაბნევას" ნიშნავს. დიასპორას იწვევს იძულებითი გადასახლება, გენოციდის საფრთხე, ეკონომიკური და გეოგრაფიული ფაქტორების ზემოქმედება. თავდაპირველად ტერმინ ”დიასპორას” იყენებდნენ პალესტინის გარეთ მცხოვრები ებრაელების მიმართ, განსაკუთრებით მას შემდეგ, რაც სამშობლოდან განდევნეს ჯერ ბაბილონის მეფე ნაბუქოდონოსორ II-მ (ძვ.წ. VI ს.), შემდეგ რომაელებმა ახ.წ. I-II სს-ში. შემდგომში იგი გავრცელდა სხვა ეთნიკური (მაგ. სომხები, ირლანდიელები, ჩინელები) და რელიგიური (მაგ. პირველი ქრისტიანები) ერთობების მიმართაც. თანამედროვე პოლიტიკურ მეცნიერებაში ცნება ”დიასპორა” აღნიშნავს ეთნიკური უმცირესობის ჯგუფს, რომელიც გადასახლდა, ცხოვრობს და მოღვაწეობს მიმღებ ქვეყანაში, ამასთან აქვს ძლიერი სენტიმენტალური და მატერიალური კავშირები წარმოშობის ქვეყანასთან. დიაპორის პრობლემა წარმოადგენს საშინაო პოლიტიკის ობიექტს და საერთაშორისო ურთიერთობათა სუბიექტს, რომელიც ქვეყნის საშინაო და საგარეო პოლიტიკის შემაკავშირებული ძაფია.

ისტორიული დიასპორები

აკადემიურ კვლევებს დიასპორის საკითხზე საფუძველი ჩაეყარა XX ს-ის მე-2 ნახევარში, რომლებიც ძირითადად შეეხებოდა იმ დროისათვის ცნობილ ისტორიულ დიაპორებს. მათ რიცხვს მიეკუთვნებოდა:
- ებრაული დიასპორა: ისრაელის სახელმწიფოს შექმნის შემდეგ მისი ტერიტორიის გარეთ დარჩენილი ებრაული მოსახლეობა.
- აფრიკული დიასპორა: აფრიკის კონტინენტიდან გამოყვანილი მონების შთამომავალნი.
- ირლანდიული დიაპორა: პოლიტიკური შევიწროების თუ ეკონომიკური პირობების გამო ირლანდიიდან მილიონობით დევნილები.

თანამედროვე დიასპორები

XX ს-ის ერთ-ერთი მნიშვნელოვანი მახასიათებელი იყო ეთნიკურ დევნილთა მასობრივი ტალღები ომების, ეკონომიკური კრიზისების და მზარდი ნაციონალიზმისა და რასიზმის გამო. საუკუნის პირველ ნახევარში ასეთი მოძრაობები იყო ევროპაში, აზიაში და ჩრდილოეთ აფრიკაში. დევნილთა დიდმა ნაწილმა ამერიკის კონტინენტს შეაფარა თავი, რითაც სათავე დაუდო თანამედროვე დიასპორების წარმოქმნას. იმ ხალხებს შორის, რომელთაც ეს პროცესი ყველაზე მეტად შეეხო, აღსანიშნავია:
- სომხები - 1880-1910 წლებში სომხებით დასახლებულ ტერიტორიებზე ოსმალეთის იმპერიის მიერ გატარებული გენოციდის პოლიტიკის გამო;
- ებრაელები და ბოშები - მე-2 მსოფლიო ომის წლებში მათ წინააღმდეგ განხორციელებული გენოციდის პოლიტიკის გამო;
- რუსეთის იმპერიის ხალხები - რუსეთის რევოლუციების და სტალინის ეპოქის მასობრივი მიგრაციების გამო;
- გერმანელები - მე-2 მსოფლიო ომის შემდეგ ყოფილი გერმანიის იმპერიის განაპირა რეგიონებიდან მათი გადასახლების გამო;
- პოლონელები - მე-2 მსოფლიო ომის შემდეგ კერზონის ხაზის ფარგლებში პოლონეთის სახელმწიფოს ფორმირების გამო;
- სამხრეთ-აღმოსავლეთ აზიელები - მე-2 მსოფლიო ომისა და ვიეტნამის ომის შედეგად ამ რეგიონიდან განდევნილი მოსახლეობა.
- პალესტინელები - 1948 წელს არაბულ-ებრაული ომის შედეგად განდევნილი მოსახლეობა. ე.წ. ცივი ომის ეპოქაში გრძელდებოდა ხალხთა მასობრივი მიგრაციები კონფლიქტების ზონებიდან, განსაკუთრებით მესამე სამყაროდან, რომელიც მოიცავდა აფრიკას, სამხრეთ და ცენტრალურ ამერიკას, ახლო აღმოსავლეთს და სამხრეთ აზიას. კომუნისტური სისტემის რღვევამ და სსრ კავშირის დაშლამ, რასაც თან მოჰყვა სოციალურ-ეკონომიური პირობების საგრძნობი გაუარესება, გამოიწვია მიგრაციების ახალი ტალღა, რომელშიც ბევრი ხალხი მოჰყვა, მათ შორის ქართველებიც. იხილეთ სტატია: ქართული დიასპორა ja:ディアスポラ

programy thrifty car rental teksty sylwester na sowacji hotel madrid










































:: RELATED NEWS ::

Jefferson County International Baccalaureate School
Jefferson County International Baccalaureate School is an International Baccalaureate school located on the campus of Shades Valley High School, Jefferson County, Alabama. It is a small school with an enrollment of some 325 students, previously known as "Resource Learning Center". Like its host, it falls under the Jefferson County Boa
John of Taranto
Giovanni Antonio del Balzo Orsini (1386 or 1393November 15, 1463 in Altamura) was Prince of Taranto, Duke of Bari, Count of Lecce, Acerra, Read More...
Cohn
Cohn, Kohn

Cohn


- Arthur Cohn
- Daniel Cohn-Bendit (Danny Cohn-Bendit)
- Dan Cohn-Sherbock
- Edwin J(oseph) Cohn
-

-
(1892-1953)
- 1944 in South Africa, other events of 1945, 1946 in South Africa and the Timeline of South African history. ----

Events


- May - Jan Smuts, Prime Minister of South Africa, repres
Sedona, Arizona/VerdeValleySchool

Verde Valley School

:Verde Valley School was founded in 1946 by Hamilton Warren and opened in 1948 with sixteen students and a small handful of teachers and artists. The school sprawls across 160 acres (647,000 m²), with an enrollment of roughly one hundred students (boarders and day-students). ::Two thirds of Verde Valley School's population board, at a tuition of approximately $36,000 per year. Day-students pay approximately half of this. Almost one half of the student body is on financial aid, varying in degree from a few thousand dollars to full scholarship. :With a popula
Wikipedia:Requests for arbitration/Skyring
Case Opened on May 30, 2005. Cases Merged on 25 June, 2005. Reopened on August 1, 2005 Please do not edit this page directly unless you wish to become a participant in this request. (All participants are subject to Arbitration Committee decisions, and the ArbCom will consider each participant's role in the dispute.) Comments are very welcome on the Talk page, and will be read, in full. Evidence, no matter who ca
Wikipedia:Requests for arbitration/Skyring/Evidence
Anyone, whether directly involved or not, may add evidence to this page. Please make a header for your evidence and sign your comments with your name. When placing evidence here, please be considerate of the arbitrators and be concise. Long, rambling, or stream-of-conciousness rants are not helpful. As such, it is extremely important that you use the prescribed format. Submitted evidence should include a link to the actual page diff; links to the page itself are not sufficient. For example, to cite the edit by Mennonot to the article Anomalous phenomenon adding a link to Hundredth Monkey us
Wikipedia:Requests for arbitration/Skyring/Proposed decision
all proposed Arbitrators should vote for or against each point or abstain.
- Only items that receive a majority "support" vote will be passed.
- Items that receive a majority "oppose" vote will be formally rejected.
- Items that do not receive a majority "support" or "oppose" vote will be open to possible amendment by any Arbitrator if he so chooses. After the amendment process is complete, the item will be voted on one last time. Conditional votes for or against and abstentions should be explained by the Arbitrator before or after his/her time-stamped signature. F
All Rights Reserved 2005 wikimiki.org