:: wikimiki.org ::
| Akademio De Esperanto |
Akademio de Esperanto
Esperanto > Lingvaj institutoj > Akademio de Esperanto < Akademio
----
La Akademio de Esperanto estas sendependa lingva institucio, kies tasko estas konservi kaj protekti la fundamentajn principojn de la lingvo Esperanto kaj kontroli ĝian evoluon, same kiel la aliaj nacilingvaj Akademioj.
Historio
La antaŭulo de la Akademio de Esperanto estis la Lingva Komitato, kiu havis "superan Komisionon" nomatan "Akademio". En 1948, kadre de ĝenerala reorganizado, la Lingva Komitato kaj ties Akademio estis kunfanditaj, kaj ricevis la nomon "Akademio de Esperanto". Vidu la historio de Akademio kaj Lingva Kominato ĉe la artikolo: Lingva Komitato kaj Akademio.
Decidoj kaj rekomendoj
Pri landnomoj (el 1974, 1985, 1989, 2003)
"Pri derivaĵoj de komun/a: komunumo, komunaĵo, komuno" (1990)
"Rekomendoj pri propraj nomoj" (1989)
Pri pasivaj participoj(el 1967 kaj 1989)
"Esprimo de la aganto en komplementa funkcio" (1986)
"Pri niaj alfabeto kaj ortografio" (el 1982)
"Pri la vorto 'po'" (el 1974)
"Pri kelkaj misuzoj" (el 1973)
"Pri la refleksivo" (el 1971)
"Enketo kaj decidoj pri la Vortfarado" (el 1967)
Membraro
La Akademio de Esperanto konsistas el la sekvaj 45 kolegoj (la informoj validas de Septembro 2004).
- S-ro Dao Anh Kha
- S-ino Perla ARI-MARTINELLI
- D-ro AŜVINI Kumar
- S-ro Marc BAVANT
- S-ro Gersi Alfredo BAYS
- S-ro Vilmos BENCZIK
- S-ro Gerrit BERVELING
- D-ro Werner BORMANN
- D-ino Marjorie BOULTON
- S-ro André CHERPILLOD
- D-ro Renato CORSETTI
- Prof. Probal DAS GUPTA
- S-ro Edwin de KOCK
- S-ro Michel DUC-GONINAZ
- S-ro Gbeglo Koffi
- S-ro Miguel GUTIÉRREZ ADÚRIZ
- S-ro Ottó Haszpra
- Prof. Christer KISELMAN
- D-ro Boris KOLKER
- D-ino KOUTNY Ilona
- Prof. Erich-Dieter KRAUSE
- Prof. Sergeo KUZNECOV
- Prof. Jouko LINDSTEDT
- S-ro Li SHIJUN (Laŭlum),
- D-ro François LO JACOMO
- S-ino Anna LOWENSTEIN
- D-ro Carmel MALLIA
- Prof. Geraldo MATTOS
- S-ro Stefan MAUL
- Prof. Carlo MINNAJA
- S-ro Brian MOON
- S-ro Andrzej PETTYN
- S-ro Sergej B. POKROVSKIJ
- S-ro Otto Prytz
- S-ro Baldur RAGNARSSON
- S-ro Flavio REBELO
- S-ro Francisko Simonnet
- S-ro Trevor STEELE
- S-ino Spomenka ŠTIMEC
- D-ro Humphrey TONKIN
- Prof. Amri WANDEL
- D-ro John C. WELLS
- S-ro Bertilo WENNERGREN
- S-ro XIE Yumin
- S-ro YAMASAKI Seikô
De majo 2002 la Akademio konsistis el la jenaj membroj: S-ino Perla ARI-MARTINELLI, D-ro AŜVINI Kumar, D-ro Julius BALBIN, S-ro Gersi Alfredo BAYS, S-ro Vilmos BENCZIK, S-ro Gerrit BERVELING, D-ro Werner BORMANN, D-ino Marjorie BOULTON, S-ro André CHERPILLOD, D-ro Renato CORSETTI, Prof. Probal DAŜGUPTO, S-ro Edwin de KOCK, S-ro Michel DUC-GONINAZ, Prof. Hitosi GOTOO, S-ro Miguel GUTIÉRREZ ADÚRIZ, Prof. Christer KISELMAN, D-ro Boris KOLKER, Prof. GAKU Konisi, D-ino KOUTNY Ilona, Prof. Erich-Dieter KRAUSE, Prof. Sergej KUZNECOV, S-ro Georges LAGRANGE, Prof. Jouko LINDSTEDT, D-ro François LO JACOMO, S-ino Anna LOWENSTEIN, D-ro Carmel MALLIA, Prof. Geraldo MATTOS, S-ro Stefan MAUL, Prof. Carlo MINNAJA, S-ro Brian MOON, S-ro Andrzej PETTYN, S-ro Sergej B. POKROVSKIJ, S-ro Baldur RAGNARSSON, S-ro Johan Hammond ROSBACH, S-ro Li SHIJUN (Laŭlum), D-ino Sabira STAHLBERG, S-ro Trevor STEELE, S-ino Spomenka ŠTIMEC, D-ro Humphrey TONKIN, Prof. Amri WANDEL, D-ro John C. WELLS, S-ro Bertilo WENNERGREN, S-ro XIE Yumin, S-ro YAMASAKI Seikô.
Eksteraj ligoj
- [http://www.akademio-de-esperanto.org/ TTT-ejo de la Akademio de Esperanto]
Kategorio:Esperanto
Kategorio:Akademio
-
ja:アカデミーオ・デ・エスペラント
Esperanto
Ĉi tiu artikolo temas pri la lingvo. Por aliaj signifoj de la vorto vidu Esperanto (apartigilo).
Esperanto (apartigilo)
Esperanto estas planlingvo proponita kiel internacia dua lingvo. Ĝin publikigis Ludoviko ZAMENHOF en 1887.
La nomo "Esperanto" devenas de lia plumnomo:
Doktoro Esperanto — iu kiu esperas, esperas ke lia lingvo fariĝos
interlingvo por helpi ĉiujn tra la mondo interparoli. Li ne
intencis, ke Esperanto fariĝu la sola lingvo en la mondo, sed simple dua komuna
lingvo de ĉiuj.
Nuntempe Esperanto estas uzata por multaj aferoj, inkluzive de vojaĝado, korespondado, kultura interŝanĝo, literaturo kaj lingvo-instruado. Ĝi estas la plej multe uzata planlingvo.
Specifaj trajtoj
La strukturoj de Esperanto subtenas la naturan emon de la homa pensado al analogio kaj estas pli trarigardeblaj ol tiuj de la plej multaj etnaj lingvoj. Tre produktiva sistemo de vortfarado garantias jam en frua stadio de la lingvolernado nuancitajn esprimeblecojn. Sekve fruaj sukcesoj emocie motivas la lernanton progresi.
Tial la sama lernintenso ebligas akiri kompareblan lingvan nivelon en ono de la tempo necesa en etna lingvo.
Ĝenerale pluraj monatoj da studado de Esperanto egalas kelkajn jarojn da lernado de lingvoj kiel la angla aŭ la franca.
Pro la domino de eŭropdevenaj vortradikoj, ekzemple azianoj bezonas pli da lernotempo, tamen malpli ol por alia azia lingvo.
En sia fama "Unua Libro" de Esperanto (1887) Zamenhof prezentis la gramatikon per 16 reguloj. (Kiuj kompreneble ne klarigas ĉiujn detalojn de la lingvouzo.) Tiu ĉi gramatiko eniris en la sistemdokumenton "Fundamento de Esperanto", kiu, laŭ decido de la unua Universala Kongreso en 1905, garantiu la kontinuecon de la lingvoevoluo.
Vortprovizo
La vortostoko devenas de diversaj lingvoj. Iuj novaj vortoj estas venintaj el ekstereŭropaj lingvoj kiel la japana, ĉar ili iĝis internaciaj, sed la plejparto venis el la ĉefaj eŭropaj lingvoj - precipe el la latina, la franca, la germana kaj la angla.
Pro la internaciemo, multaj etimoj apartenas al pluraj lingvoj eĉ se la konkreta formo en Esperanto similas pli al tiu de unu lingvo.
Etimaj ekzemploj
- el latinidaj lingvoj:
- el la latina: abio, facila, sed, tamen, okulo, hepato, akvo
- el la franca: dimanĉo, fermi, ĉe, frapi, ĉevalo, butiko
- el la itala: ĉielo, fari, voĉo
- pluraj: facila, fero, tra, verda
- el ĝermanaj lingvoj:
- el la germana: baldaŭ, bedaŭri, haŭto, jaro, nur
- el la angla: birdo, mitingo, spite, suno, teamo
- pluraj: bildo, fiŝo, fremda, grundo, halti, hasti, hundo, ofta, somero, ŝipo, vintro
- el slavaj lingvoj:
- el la pola: celo, ĉu, krado, luti, moŝto
- el la rusa: barakti, serpo, vosto
- pluraj: klopodi, krom, prava
- el pliaj hindeŭropaj lingvoj
- el la greka: kaj, biologio, politiko
- el la litova: du, ju, tuj
- el sanskrito: budho, nirvano
- el aliaj lingvoj
- el la samea: boaco
- el la japana: cunamo, haŝio, hajko, utao, zeno
- el la ĉina: toŭfuo
Principoj de la vortelekto
La tagoj de la semajno estas el la latinidaj lingvoj laŭ la francaj vortoformoj (dimanĉo, lundo, mardo ...), multaj partoj de la korpo laŭ la latinaj (hepato, okulo, brako, koro, reno...), kaj la unuoj de tempo el la ĝermanaj lingvoj laŭ formoj germanaj (jaro, monato, tago...). La nomoj de animaloj kaj vegetaloj ĉefe venas de la sciencaj latinaj nomoj.
Kiel jam supre estis videble, multaj vortoj samtempe klarigeblas el diversaj lingvoj.
(Vidu en la libro "Etimologia vortaro de Esperanto" de Ebbe VILBORG)
- abdiki laŭ angla, franca, itala kaj latina
- abituriento laŭ germana kaj rusa
- ablativo laŭ latina, angla, itala kaj hispana, sed ĝi ankaŭ estas konata al germana lingvisto kaj lingvoŝatantoj
- funto laŭ pola, rusa, jida kaj germana
Plue, Zamenhof zorgeme kreis malgrandan bazon de radikaj vortoj kaj
afiksoj per kiu plia multo da vortoj estas konstruita. Pro tio, oni povas
esprimi sin flue post lernado de malgranda vortprovizo (eble 500-2000
vortoj kaj afiksoj).
Kvankam Zamenhof klopodis internaciigi Esperanton, ĝi estas eŭropeca pro sia
vortaro. Tiu trajto ne apartenas sole al Esperanto: la plejmulto de la projektoj de internaciaj lingvoj uzas la eŭropajn komunajn vortojn. La ĉefa diferenco inter Esperanto
kaj aliaj planlingvoj devenas de la ne-eŭropeco de la gramatiko, kaj tiun
ne-eŭropecon Zamenhof mem agnoskis kiel volan penon de li. La vorteroj kun gramatika funkcio aperas memstare ene de la vortaro, tiel ke ĉiu teksto estas deĉifrebla eĉ sen helpo de aparta gramatika klarigo. Aliflanke, li alkonformigis la gramatikajn vortetojn (interalie la vortfinaĵojn) tiel ke la eŭropanoj eĉ ne bezonu konscii pri tiu ne-eŭropeca gramatiko de Esperanto.
Specifaj vortoj en Esperanto
Ne ĉiuj vortoj de Esperanto havas signifon rekte diveneblan pere de aliaj lingvoj. Kelkaj el ili estas Esperantaj idiotismoj indiĝene naskitaj en Esperantujo, ĉu pro zamenhofa kaprico, ĉu pro natura lingvo-evoluo inter la parolantaro.
Laŭforme (rimarku, ke la listo enhavas mikse vortojn tute kutimajn kaj vortojn foje uzatajn sed neoficialajn):
:aliĝilo, edzo, espo (slango por Esperanto), ĝi, kabei, nifo (laŭ angla UFO), pli, plej, ujo, zamenhofa.
Oni ankaŭ povus aldoni la tabelvortojn kaj la uzon de afiksoj kiel memstaraj vortoj (igi, ilo, ree, umi, ktp.).
Foje oni trovas la vortojn aliel, alies, -iĉ-, kaŭ (= kaj + aŭ), kaj ri, sed tiuj ne konformas al la reguloj de la Fundamento. Temas ĉe ili aŭ pri nekonsciaj pekoj kontraŭ la reguloj aŭ pri intencaj reformprojektoj.
Laŭsignife:
:aligatori, fundamento, memzorganto, necesejo, kajmani, krokodili, krokodilo, fina venko, verda, verdo
Alfabeto kaj ortografio
La literumado aŭ ortografio ankaŭ estas tre simpla:
unu sono (fonemo) por unu litero, kaj inverse.
Esperanto uzas la latinan alfabeton, sed ĉar la lingvo uzas
pli ol 26 sonojn (same kiel la plejmulto da lingvoj), Zamenhof devis
inventi novajn literojn: la tiel nomatajn 'ĉapelitajn' literojn. La literoj c,
g, h, j, s kaj u, ĉiu havas sian ĉapelitan version.
En Esperantlingvaj TTT-paĝoj oni uzas (en 2004) la jenajn manierojn
skribi la ĉapelitajn literojn de Esperanto:
- 70%: veraj supersignaj literoj, preskaŭ ĉiam laŭ Unikodo, iafoje laŭ Latino 3: ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ.
- 15%: surogate laŭ la H-sistemo: ch, gh, hh, jh, sh, u.
- 15%: surogate laŭ la X-sistemo: cx, gx, hx, jx, sx, ux.
Lingvoevoluo
Kvankam E. montriĝis plene taŭga por la celoj de la internacia komunikado, dum ĝia tuta historio ne mankis proponoj reformi detalojn. En la jaro 1908 el reformprovo rezultis nova lingvo projekto, kaj fine aparta planlingvo: Ido. Kontraste al ĝi Esperanto de 1887 ĝis hodiaŭ evoluis sen radikalaj ŝanĝoj, sed malrapide kaj kontinue. Tiu (iam preskaŭ ne rimarkata, iam akre pridisputata) lingvoŝanĝiĝo ampleksas (krom la ĝenerala kresko de la vortprovizo) interalie la sekvajn tendencojn:
- prefero de mallongaj vortoformoj - ekzemple spontana anstataŭ spontanea
- arkaikiĝo de vortoj (ekz.: pafilego) kaj paralela enuziĝo de novaj (ekz.: kanono)
- nuanciga pliriĉigo de la vortostoko, ekzemple al bleki (= produkti bestosonojn) aldoniĝis tuta listo de verboj por unuopaj bestospecioj
- evoluo de signifodiferenco de paralelaj formoj - ekz.: plaĝo = bordostrio speciale taŭga por bano kaj sunbruniĝo, plej ofte tiucele transformita de homoj; strando = origina, natureca , pli "sovaĝa" bordostrio
- uzo de k (en kelkaj kazoj h) anstataŭ pli frua ĥ, precipe post r.
- ~ ~ de -io anstataŭ -ujo en landnomoj
- pli ofta adverbigo - ekzemploj: lastatempe anst. en la lasta tempo, aviadile anst. per aviadilo, haste kaj laste anst. hastante kaj kiel la lasta
- evito de kompleksaj verboformoj
- uzo de afiksoj kiel memsignifaj vortoj - ekz.: ega, eta, emo, malo, iĝi, estro, estraro, ilo, ilaro, ejo, ismo
Proponoj pri reformoj de lingvaj detaloj, estas lastatempe ne malofte diskutataj en la novaĵgrupo soc.culture.esperanto; ekzemple enkonduko de nova triapersona ununombra pronomo sekse neŭtra (ri, ŝli) aŭ konsekvenca uzo de ĝi en tiu rolo.
( - ) Kvazaŭ-arĥaikaĵo, tre malofte uzata.
( - ) La seksindiferenta (neŭtra laŭ PIV difinebla kiel prezentanta neniun difinitan sekson) pronomo »ĝi« povas esti (laŭ la ekzemploj el la Fundamento de Esperanto) uzata por objektoj aŭ kiel senseksa triapersona pronomo por vivantaj kreaĵoj kiel homoj. Tamen ĝi plej ofte estas uzata nur por aĵo, besto aŭ infaneto.
( - ) Uzebla nur por la tria persono.
Parolantaro
La nombro de Esperanto-parolantoj estas nekonata. Nur eblas taksoj. La plej multaj varias inter 100 mil kaj 1,5 milionoj.
Kelkaj parolas eĉ pri pluraj milionoj, sed tiam supozeble temas pri ĉiuj homoj, kiuj iam informiĝis pri bazaj elementoj de la lingvo, eble eklernis ĝin, ankoraŭ rememoras kelkajn vortojn, sed fakte ne scipovas praktike utiligi la lingvon.
Se la kriterio estu tute flua altanivela lingvouzo, komparebla al denaska nivelo en aliaj lingvoj la taksoj eĉ reduktiĝas je unu aŭ kelkaj dekmiloj. (>pliaj informoj)
Inter la planlingvoj (ekzemple, Interlingvao kaj Loĵbano), Esperanto estas la plej uzata kaj la sola kun evoluintaj daŭraj aplikoj en preskaŭ ĉiuj vivosferoj. Interlingvao, la ĉefa konkuranto de Esperanto inter la planlingvoj, havas ĉirkaŭ mil parolantojn.
Movado
La ĉefa tutmonda Esperanto-organizaĵo estas la Universala Esperanto-Asocio. Ĝi jam de kelkaj jardekoj kunrilatas kun Unuiĝintaj Nacioj. Unesko (Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Edukado, Scienco kaj Kulturo) adoptis [http://e.euroscola.free.fr/unesko.htm du rezoluciojn] favorajn al Esperanto (1954 kaj 1985), per kiuj ĝi agnoskas la indajn atingaĵojn de Esperanto kaj instigas ĝian utiligon. Sed, malsimile al la latina en mezepoka Eŭropo kaj la angla en nia jarcento, bazo de lernejoj, universitatoj kaj lernolibroj mankas al Esperanto.
La plej fama simbolo de Esperanto estas la kvinpinta verda stelo, kiu simbolas la esperon (verdo estas koloro de espero) sur la kvin kontinentoj, kaj kiu ankaŭ ornamas la Esperantan flagon.
Kulturo
Esperanto havas literaturon, parte
originalan, parte tradukitan el naciaj lingvoj (kaj parte eĉ surretan). Bedaŭrinde, malmultas esperantaj verkoj tradukitaj al naciaj lingvoj, kaj do la ekstermovada publiko ne povas facile legi ilin. Ĝi ankaŭ havas
muzikon, gazetojn, organizojn, kaj dissendojn per radio en Esperanto.
Famaj aŭtoroj de verkoj en Esperanto
Ankaŭ vidu
Esperanto kaj internacia uzo por pagata laboro
?
Esperanto kaj firmaoj
- KAVA-PECH
Eksteraj ligoj
- [http://esperanto.net/ Multlingva Informcentro pri Esperanto] en 60 lingvoj
- [http://uea.org/dokumentoj/bibliografioj.html Terminaroj ĉe UEA]
- [http://www.geocities.com/origlit/lit/index.html Datumbazo de originalaj Esperanto-verkaĵoj kaj aŭtoroj], kun biografioj kaj bildoj
- [http://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/c/c3/Radiopolonia_20nov2004.OGG Intervjuo al ĉina esperantistino], kiu priskribas, kiel malfacila estas esperanto por ĉino (sondosiero).
- [http://it.groups.yahoo.com/group/ni_parolas_esperante Diskutgrupo "Ni parolas Esperante"]
Kritikoj
- [http://www.xibalba.demon.co.uk/jbr/ranto/ Esperantokritika paĝaro] (anglalingve)
- [http://www.rickharrison.com/language/bloated.html Ĉu la Esperanta vortaro estas tro vasta?] (anglalingve)
Kategorio:Planlingvoj
Kategorio:Esperantidoj
als:Esperanto
ja:エスペラント
ko:에스페란토
ms:Bahasa Esperanto
simple:Esperanto
th:ภาษาเอสปรานโต
zh-min-nan:Sè-kài-gí
AkademioAkademio estas asocio de kleruloj aŭ artistoj kiuj renkontiĝas por intersanĝi ideojn. La vorto Akademio venas el la greka akadémeia, la nomo de l' loko kie la filozofoj de Atenaso kunveniĝis. Akademio ankaŭ estas supera klera instanco. Por pluraj lingvoj, akademio celas gvidi kaj juĝi la lingvan evoluon.
Laŭ Tazio CARLEVARO, pluraj movadoj pri planlingvo kreis komitatojn kun lingva celaro. Tiu celaro tamen varias, kaj oni povas rekoni ĝenerale tri tipojn:
a) Akademioj kun konservaj kaj lingvoesploraj celoj. Tipa ekzemplo estas la Akademio de Esperanto, kies celo estas la analizo (sed principe ne la gvido) de la lingvo-evoluo, kaj krome la konservo de la lingva unueco.
b) Akademioj kun lingvo-evoluigaj celoj. Tipa ekzemplo estas la frua Ido-Akademio, kiu okupiĝis ĉefe (eĉ se ne nur) pri la lingva plibonigo de la lingvo Ido. Ofte la lingvo-esplora kaj la lingvo-evoluiga celaro povas kunesti, ekz. ĉe la intermilita Ido-Akademio, kiu fiksis la lingvo-uzon, kaj relative malmulton reformis. Analoge funkciis la Kadem Volapüka de 1889 ĝis 1892.
c) Akademioj kun lingvo-diskutaj celoj. Temas pri komitatoj, kiuj ne havas preskriban, sed nur priskriban celon. Ili funkcias kiel opini-interŝanĝa forumo, ne kiel decidejo. Tiaj estis la Akademio de Latino sine Flexione (Academia pro Interlingua) kaj la Novial-Akademio.
=Listo de Akademioj=
- La Akademio de Platono
- Akademio de Esperanto
- Academia della Crusca (Akademio pri itala lingvo)
- Académie française (Franca Akademio)
- Euskaltzaindia (Akademio pri eŭska lingvo)
- Kadem Volapüka (Akademio pri Volapuko)
- Real Academia Española (Akademio pri hispana lingvo)
- Royal Academy (Brita reĝa akademio)
- Svenska Akademien (Sveda Akademio)
- Academy of Interactive Arts and Sciences Akademio de interaktivaj artoj kaj sciencoj
- Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San-Marino
- Academia Brasileira de Letras (Akademio pri Portugala lingvo en Brazilo.
- Academia pro Interlingua
- Internacia Scienca Akademio Comenius
!
ja:アカデメイア

Lingva Komitato kaj AkademioKategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo
Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto
Kategorio:Enciklopedio de Esperanto L
Historio
En la unua UK en 1905 estis starigata „Komitato simple lingva kun Dro Zamenhof kiel prezidanto por konsiliĝi kun li pri ĉiuj demandoj rilataj al la lingvo“.
Laŭ propono de Z mem estis elektataj 102 membroj el 28 nacioj, kaj rektoro Boirac efektivigis direktadon de tiu L. K.
En la 2-a UK en 1906 Z petis, ke la L. K., kiu estis elektita provizore nur por unu jaro, restu kia ĝi estas, kiel definitiva komitato, kaj ke la prezidanto konservu sian postenon.
En 1908 por forigi la malutilon de la granda nombreco de la L. K., la prezidanto proponis dispartigi ĝin, formante en ĝi konstantan superan komisionon aŭ Akademion. Per cirkulero la prezidanto sendis projekton de regularo, kiu estis akceptata de la L. K.-anoj, kaj ne multe diferencas de la nuna alprenita en 1912.
Regularo
a) La L. K. konsistas el lingvaj kompetentuloj, kies nombro ne estas limigata. Ili estas proponataj de la E-societoj aŭ grupoj, kaj de anoj de E-institucioj; la Akademio elektas la kandidatojn post ricevo de la opinio de la nacia societo de ĉiu kandidato, kaj de respondo de tiu kandidato al demandaro koncerne iliajn prilingvajn kompetentecon kaj opinion.
b) La L. K.-anoj estas elektataj de la L. K. per absoluta plimulto kaj i), konservas sian oficon dum 9 jaroj. (laŭ la regularo de 1906 ili estis ĉiamaj).
c) La akademianoj, kies nombro ne povas superi 18, estas elektataj de la L. K. per absoluta plimulto laŭ listo starigita de la Akademio mem, inter la membroj „montritaj per speciala lingva kompetenteco kaj kiuj povas efike partopreni la laborojn de la Komitato.“ Ili estas elektataj por 9 jaro) kaj rebalotataj ĉiun trian jaron, po triono. (En 1919 okazis la elektoj, kiuj ne povis okazi en 1914).
d) Saman estraron havas Akademio kaj L. K., kiu konsistas el prezidanto, 2 vicprezidantoj, 1 ĝenerala sekretario, se necese; direktoroj de la Laboraj Sekcioj; ili estas elektataj de la Akademio por 3 jaroj, kaj novaj elektoj okazas ĉiun trian jaron post reelekto de la triono de la Akademio.
Laboraj Sekcioj
En 1908 estas fonditaj konstantaj komisionoj (nun nomataj sekcioj) por Komuna Vortaro, Gramatiko, Teknika Vortaro. La Sekcio por internaj kaj aliaj aferoj ne plu ekzistas. Laŭ la regularo oni povas, laŭbezone, fondi aliajn.
Sekcio de Komuna Vortaro. Estis unue prezidata de prof. Cart; en 1912 ĝi fariĝis Sekcio pri Vortaro kun du subsekcioj: Komuna lingvo, direktata de Elb, kaj Teknika lingvo, de Verax. Post morto de Elb en 1913 Grosjean Maupie fariĝis direktoro de la Sekcio pri komuna vortaro, kaj la Sekcio pri teknikaj vortaroj fariĝis sendependa sub direkto de Verax.
Jen listo de la laboroj, kiuj estis publikigataj.1906, Zamenhofaj Vortoj. En t906 la prez de L. K. petis kelkajn membrojn, ke ili ĉerpu el Hamleto ĉiujn radikojn netroveblajn en Universala Vortaro. En 1907 estis kreata Subkomitato por fari saman laboron pri aliaj verkoj de la Majstro. Tiu listo estis publikigata de Wackrill en Oficiala Gazeto n-ro 2, kaj en aparta broŝuro. Simila laboro estis farata de Boulet (2 000 novaj vortoj) pri la verkoj de Bein kaj ankaŭ publikigita en broŝuro.
1906-1909, Propraj nomoj. En 1906 Moch estis komisiata por raporti pri tiu demando. Li redaktis la raporton en 1907, kaj subkomitato estis elektata por daŭrigi la laboron (Beaufront, Bein, Matton, Millidge, Moch, Schröder); laboradis nur Bein, Moch kaj Schröder, kiuj ne ĉiam interkonsentis. Fine, raporto estis redaktita de Moch, kaj publikigita en Of. Gaz. 1909 kun listo de propraj nomoj geografiaj kaj personaj.
1906-1913, Korekto de eraraj tradukoj en U. V. En 1906 estis starigita komisiono por studi la subajn naciajn tradukojn en U. V. Ĝi finis sian laboron en 1908, kaj estas publikigitaj en Kolekto de la Akademio, broŝuroj entenantaj la erarajn tradukojn en angla, franca, gernana, pola kaj rusa lingvoj.
1908-1929, Oficialaj Aldonoj al U.V. La ĉefa tasko de L. K. estas oficialigi novajn vortradikojn proponitajn de la Sekcio de Komuna Vortaro, post ekzameno de la Akadernio. Jam en 1906 Huet estis komisiata por kotekti la radikojn aldonotajn al la U.V. La unua aldono estis publikigata en 1909 kaj entenis 800 radikojn; preskaŭ ĉiuj devenis de la verko de Wackrill (vidu Z vortojn). De tiu dato aperis 4 aldonoj: la dua, kvankam preparita de 1914, aperis en 19l9 kaj entenis 3l2 radikojn; la tria en 1922 entenis 193 radikojn; la kvara en 1929 entenis 122 radikojn. Ili estas publikigitaj en O. O (en 1929 la prefikso mis estas oficialigita).
Ĉar la nombro de la radikoj de U. V. estas ĉ. 2.800 kun antaŭparolo kaj gramatiko ktp. nun la nombro de oficialaj radikoj estas ĉ. 4200.
1922, Vortaro de la Oficialaj Radikoj. Publikigita en 1922 en la Kolekto de la Akademio. Entienas ĉiujn oficialajn radikojn; ĝi montras per speciafaj presliteroj la plej gravajn vortojn, kiujn unue devas scii ĉiuj lernantoj de la lingvo. (prof. Cart kaj Grosjean-Maupin aŭtoroj).
1924-1927, Oficiala Klasika Libro de Esperanto. Entenas ĉiujn oficialajn radikojn kun nacilingvaj tradukoj. En 1924 aperis la tradukoj angla, franca, germana; en 1927 la tradukoj itala, hispana kaj portugala (ĉ. 2850 vortoj) kaj radikoj ĝenerale internacie kompreneblaj, t. e. de eŭropaj lingvanoj, ĉ. 1.200 vortoj. Publikigita en apartaj broŝuroj de la Kolekto de la Akademio.
1927, Pri la landnomoj. En 1922 la L. K. rifuzis oficialigi la sufikson „io“ por la nomoj, kiun uzis kelkaj gazetoj. Longa polemiko okazis. Fine prof. Cart publikigis en la Kolekto de la Akademio broŝuron titolitan: Pri la Nomoj: la sistemo de dro Zamenhof, sekvata de rimarkoj pri la propraj nomoj en E kaj ilia transskribo.
Jen listo de la ĉefaj aliaj laboroj nepublikigitaj: 1906 - Uzado de la literoj sursignitaj en telegrafio. - 1907 - Uzo de la formoj amintas, ktp. - 1910 Kritika esploro de la Komuna Vortaro. - 1911 Gramatikaj karakteroj de la radikoj, kaj principoj de neceso kaj sufiĉo prezentataj de Saussure. 1912 - Pri la litero W. - 1913 - Listo de komune uzitaj vortoj, kiu troviĝas en ĉiuj naciaj vortaroj kaj kontraŭ kies uzado neniu protestis; listo de internaciaj vortoj, kiuj troviĝas en la 3 ĉefaj E naciaj vortaroj, kaj apartenas plej-rajte al E laŭ la 15-a regulo. - 1925 - Pri la pseŭdosufiksoj (aci, ici, uci, ek, ent, enc ktp.; konkludo estas, ke oni ne povas nun solvi la demandon per unu nura regulo).
Sekcio de Gramatiko. Estas unue prezidita de Grabowski; kaj poste, en 1924 de Lippmann. Ne estis konstanta personaro en tiu sekcio, kiu mem ne efektivigis specialan laboron. Nur la sekcio kolektis kaj plej ofte publikigis en O. G. ĝis 1914, la verkojn de L. K. anoj pri temoj, kiuj interesis ilin. Jen la ĉefaj el tiuj verkoj:
1910. Eggleton, pri la prepozicio al; Saussure pri derivado; Hankel pri Gramatiko pli detala; Höveler pri uzo kaj signifo de prepozicioj. - 1911 Saussure: logika bazo de vortfarado; Zamenhof, pri participa substantivo, nomoj de landoj, okupita kaj okupata, daŭri kaj ĉesi. - 1912. Artikoloj pri senco de la participa sufikso; pri akuzativo post anstataŭ; pri vortoj kun ĉi; pri senco de ŝati; pri elparolo en teorio kaj praktiko; pri uzado de ambaŭ; pri senco de certa; pri plena vortarego: pri duoblaj konsonantoj. - De 1924 la direktoro Lippmann publikigas en sia ĉiujara raporto gramatikajn monografiojn: 1925, pri uzado de la refleksiva pronomo; 1926, pri la pasivaj participoj - 1927 la adjektivo atributo kaj la adjektivo predikato; 1928, la komencliteroj en E; 1929, la dekses reguloj de gramatiko laŭ Behrendt.
Sekcio de teknikaj vortaroj. Estas unue prezidita de Saussure, kiu fondis en Ĝenevo Sciencan Oficejon, kies celo estis kolekti laborojn de ĉiuj membroj de Scienca Asocio laŭ plano bazita sur la Bibliografia Klasigado decimala. Ĉiujare devis esti publikigata listo de faritaj vortoj.
Sed jam en 1909 mono kaj tempo mankis por tiu publikigado. Saussure proponis krei „Akademian Komisionon“ por oficialigi la vortojn proponitajn de „Teknika komisiono“, kiu ankaŭ donus konsilojn al la vortfaristoj. Rollet de l' Isle, elektita direktoro de tiu komisiono, organizis ĝin kaj en 1910 aperis en Scienca Revuo la Konsilaro por la Farado de la Teknikaj Vortoj. Poste tiu komisiono laboradis pri la vortaro de la puraj sciencoj, kaj publikigis en Scienca Gazeto Kemian Nomenklaturon kaj parton de la vortaroj de Kemio, Fiziko kaj Mekaniko.
En 19211 d-ro Corret estas elektita direktoro de Sekcio pri la Sciencaj kaj teknikaj vortaroj, kaj proponis starigi dek ĝeneralajn fakojn kaj subfakojn; sed li ne sukcesis funkciigi tiujn aranĝojn.
En 1922 Corret pro troa okupiteco estis anstataŭata de Rollet de t' Isle. La Sekcio ricevis helpon de la Scienca Asocio. Li klopodis varbi fakestron por ĉiu fako, kaj iom post iom sukcesis trovi 17 el ili. Plie li proponis metodon de publikigado de la vortaroj, kiu ebligus ilian uzon de ne E-istoj, kaj klasigis sciencojn, kaj teknikojn laŭ terminologia vidpunkto. (l. Raporton al la 18-a UK.)
Tasko de Akademio kaj L.K.
Estas redaktita kaj aprobita de L. K. la sekvanta deklaro pri la rolo de L.K.: „La tasko de L.K. estas zorgi pri la konservado de la fundamentaj principoj de la lingvo kaj kontroli ĝian evolucion. Ĝi do esploras ĉiujn lingvajn demandojn, kaj solvas ilin laŭ la suprediritaj principoj. Neniel la Fundamento kaj la Lingva Komitato povas esti baro por la normala evoluo de la lingvo, kiun ili kontraŭe certigas.
La Akademio esploras ĉiujn demandojn elektitajn de ĝi mem aŭ senditajn de ĝiaj komisionoj, aŭ prezentitajn de almenaŭ 5 L. K.-anoj. Se pli ol unu triono de la komitato malaprobas decidon de la Akademio, ĝi estas denove pridiskutata de la Akademio.
Naciaj Subkomitatoj
Devus esti organizita en ĉiu lando Nacia Subkomitato, kies membroj estas la L. K.-anoj de tiu lando, kaj kies tasko estas esplori la verkojn aperintajn en la lando, sendi rimarkojn al aŭtoro, elĉerpi interesajn ekstraktojn el tiuj rimarkoj por „Oficiala Bulteno“, kaj eventuale fari proponojn al Akademio. Tiuj komitatoj povas ankaŭ helpi la propagandajn societojn por organizo de ekzamenoj kaj diplomoj.
En 1912 ekzistis tiaj komitatoj en Danujo, Francujo, Germanujo, Hispanujo, Italujo, Rusujo, Usono, Finnlando, Flandrujo, Katalunujo, Meksikujo, Nederlando, Svisujo. Dum la milito ili malaperis. En 1924 la prezidanto de Akademio esprimis la deziron, ke ili estu restarigitaj por prepari laboron de L. K. De 1925 franca kaj germana subkomitatoj restarigis, sed ili preskaŭ nenion faris pro malfacileco organizi tian laboron.
Korespondantoj
Akademio havas la rajton elekti eĉ ekster la L. K., se bezone, Akademiajn Korespondantojn, kiam mankas kompetentulo en la L. K., pri lingvo ne sufiĉe aŭ tute ne reprezentata, aŭ pri fako necesiganta specialan lingvan kompetentecon. En 1933 estis korespondantoj por teknikaj vortaroj, kaj la lingvoj rusa, kataluna, ladina, pola, portugala.
Premioj
Akademio rekompencas verkojn rimarkindajn laŭ la stilo. Pri tiuj verkoj ĝi decidas laŭ proponoj de speciala komisiono. Nur la membroj de L K. povas prezenti tiajn verkojn. La komisiono estis unue prezidata de Cart, poste de Privat. Listo de la premiitaj verkoj de 1914 ĝis 1928 estas publikigita en la Raporto de la prezidanto de Akademio al UK de 1929.
Financoj
Ĉiujare estas prezentata al U.K. la kalkuloj de la Akademio. La enspezoj konsistas el donacoj de E-istoj (en 1930 200 Sv. Fr.) kaj subvenco de ICK: (500 Sv. Fr.); elspezoj konsistas el poŝtelspezoj, presaĵoj, salajro de sekretario. La buĝeto estas ĉ. 1000 sv. fr. ĉiujare.
Membro
En 1905 estis unue elektitaj pli ol cent membroj de L.K., kaj en 1908 12 Akademianoj, nome: Boirac, Bein, Cart, Grabowski, Moch, Saussure, Nylen, Mybs, Villanueva, Evstifejeff kaj Wackrill; Boirac estis elektita prezidanto. Post lia morto en 1917, Cart fariĝis prez. Warden anstataŭis lin en 1931, kaj post Warden Rollet de l' Isle fariĝis prez. en 1933.
Nun ? la Akademianoj estas: Isbrücker, Aymonier, Lippmann, Rollet d l' Isle, Migliorini, Nylen, Belmont, Bastien, Stamatiadis, Bennemann, Baghy, Inglada, Cseh, Setäla, W. Bailey, Corret.
En la L. K. estas reprezentataj la lingvoj (la sekvanta nombro estas tiu de iliaj reprezentantoj):
Angla, 11; franca, 19; germana, 16; rusa, 11; pola, 7; hispana, 5; itala, 6: armena, 1; bulgara, 1; ĉeĥa, 5; dana, 1; estona, 1; finna, 1; flandra, 2; greka, 1; hebrea, 3; holanda, 5; hungara, 5; ĥina, 1; japana, 3; kataluna, 6; ladina, 1; litova, 1; norvega, 2; persa, 1; portugala, 4; rumana, 1; sveda, 3. Entute 28 lingvoj kaj 124 anoj. (Stato en 1934.)
Publikigaĵoj
De 1923 ĉiujare estas publikigita jarlibro entenanta la Regularon de la L. K. kaj de la Akademio, kaj la liston de Akademianoj kaj L. K.-anoj, tiuj lastaj estas ankaŭ grupigitaj laŭ lingvoj.
Ĝis 1914 la cirkuleroj kaj dokumentoj de la Lingvaj Institucioj estis publikigitaj en Oficiala Gazeto de la Pariza Centra Oficejo. Nur per tiu gazeto kaj per la ĉiujaraj Raportoj de la Prezidanto kaj de la Direktoroj de la Laboraj Sekcioj, la E-istaro sciiĝis pri la laboroj de L. K. kaj de Akademio.
En 1929 prez. Cart decidis publikigi Oficialan Bultenon, kiu entenos oficialajn dokumentojn kaj, se eble, artikolojn pri E laŭ metodo severe lingvistika. Ĝi estis sendata senpage al la L. K.-anoj, interŝanĝe al E-gazeto , kaj al la ne-L. K.-anoj, kiuj pagoj ĉiujare almenaŭ 5 sv. fr. Numeroj aperis en 1929, febr. 30, - junio 30, - aprilo kaj junio 1931.
Ĉiujare la prezidanto kaj la direktoroj de la Laboraj Sekcioj prezentas al UK raportojn pri la laboroj efektivigitaj de la antaŭa kongreso, tiuj raportoj estas publikigitaj en la dokumentaro de la UK-j.
Delegacio
En historio de L. K. devas esti menciataj gravaj okazintaĵoj, kiuj preskaŭ endanĝerigis nian movadon, kiun savis la neŝanceliĝa fideleco de la Akademio (v. delegacio).
ROLLET de l' ISLE.

Akademio pri pasivaj participojDecido de la Akademio de Esperanto pri pasivaj participoj.
El "Aktoj de la Akademio, 1963 - 1967 (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, n-ro 9)
"25. Novembro 1967
Petite de la Germana Esperanto-Asocio (DEB) "solvi la problemon de la pasivaj participoj laŭ Zamenhof", kaj de la unuanima komitato de UEA "kiel eble plej baldaŭ" difini tiun solvon;
samtempe konsultite de la Unuiĝo Franca por Esperanto (UEF) kaj de la Esperanto-Unuiĝo de Germanaj Instruistoj (EUGI) pri la ĝusta senco de kvar tipaj frazoj, kiaj povas troviĝi en diplomatia, komerca, jura aŭ politika dokumento, nome:
"Ni garantias, ke la domoj detruitaj dum la milito estos rekonstruataj en 1970" = do la garantiantoj estos kvitaj,
A) se en la daŭro de 1970 oni komencos kaj daŭrigos la rekonstruadon;
B) nur se en la daŭro de 1970 oni finos la rekonstruadon.
"Mi promesas, ke mia ŝuldo estos pagita la 9-an de Majo" =
A) la ŝuldanto senŝuldiĝos la 9-an de Majo;
B) la ŝuldanto senŝuldiĝos plej malfrue la 8-an de Majo.
"Ni asertas, ke la aŭtomobilo de s-ro X estis efektive riparata la lastan semajnon" =
A) la lastan semajnon oni efektive okupiĝis pri la riparado de la aŭto;
B) la lastan semajnon oni efektive finis la riparadon.
"Via propono estis unuanime akceptita la 3-an de Junio" =
A) oni akceptis la proponon la 3-an de Junio;
B) oni akceptis la proponon antaŭ la 3-a de Junio.
la Akademio, per 26 voĉoj el 31 voĉdonintoj (kaj 6 kromaj blankaj voĉdoniloj) decidis kaj deklaras, ke en ĉiu el tiuj frazoj nur la senco A estas konforma al la tradicia lingvouzo de Zamenhof, kaj ke ĉia alispeca interpreto estas neoficiala. Tiu decido cetere nur konfirmas kaj kompletigas la rezulton de voĉdono farita de la Akademio en Julio 1965 pri la senco de la pasivaj participoj en la Fundamento.
Ĉia eblo de dusenceco en la uzo de tiuj participoj estas do forigita per ĉi tiu decido kaj ni esperas, ke la aŭtoroj de la lernolibroj de nun konsideros la ĉi-suprajn modelajn frazojn en la senco aprobita de la Akademio.
G. Waringhien Prezidanto
P. Neergaard,
A. D. Atanasov
Akademio pri la vortfaradoLa [http://www.akademio-de-esperanto.org/decidoj/vortfarado/konstatoj.html "Konstatojn"] de la Sekcio de la Ĝenerala Vortaro pri la vortfarado ties direktoro transdonis kun [http://www.akademio-de-esperanto.org/decidoj/vortfarado/raporto.html raporto] la 4-an de junio 1965 al la prezidento de la Akademio de Esperanto, kiu submetis ilin al la voĉdonado de la membroj. La akcepto fare de la akademio estis registrita en cirkulero de la 21-a de januaro 1966.
Poste okazis konciziga redakto de la teksto, kiu kondukis al la sekvaj [http://www.akademio-de-esperanto.org/decidoj/vortfarado/rekomendoj.html rekomendoj], kies akcepto estis registrita la unuan de oktobro 1967:
"§ 1.— La tri ĉefaj finaĵoj -o, -a, -i, kune kun siaj signifoj, difinas tri ĉefajn signifo-kategoriojn, al kiuj apartenas almenaŭ ĉiu negramatika radiko; nome, la substantivan signifo-kategorion (ekz-e: arb-o, hom-o, ide-o), la adjektivan signifo-kategorion (ekz-e: grand-a, bel-a, laŭt-a), kaj la verban signifokategorion (ekz-e: kur-i, sid-i, pens-i).
§ 2.— La finaĵoj havas duoblan funkcion, gramatikan kaj vortfaran. Rilate la vortfaradon, oni devas distingi du okazojn: en la unua, la finaĵo troviĝas post unu radiko de la sama kategorio kaj sekve aldonas nenian signifon en la vorto (ekz-e: patro, egala, ami); en la dua okazo, la finaĵo troviĝas post unu radiko de alia kategorio kaj tiam ĝi aldonas al tiu radiko sian signifon (ekz-e: patra, egali, amo).
Tiu signifo ĉe la tri ĉefaj finaĵoj povas esti resumita jene:
-o: tio, kio estas.
-a: kiu havas la econ de.
-i: manifestiĝi per.
§ 3.— Pli precize,
kun radiko de adjektiva kategorio la finaĵo -o havas la signifon de kvalito kaj konkreta manifestiĝo de tiu kvalito; ekz-e: la belo, la ruĝo, la eblo. Kontraste, aĵ montras la nuran konkretan manifestiĝon, dum ec montras nur la kvaliton; ekz-e: belaĵo, beleco.
kun radiko de verba kategorio la finaĵo -o havas la signifon de ago kaj konkreta manifestiĝo aŭ rezulto de tiu ago; ekz-e: la kuro, la danco, la konstruo. Kontraste, aĵ montras ion konkretan estigitan de la ago, dum ad havas la signifon de ago konsiderata en sia daŭro; ekz-e: la dancado, la konstruado, la konstruaĵo.
§ 4.— En unu aparta speco de kunmetaĵoj la lasta vorto estas la ĉefa kaj ĝia radiko difinas la signifo-kategorion de la tuto; ekz-e: tritikkampo estas kampo; vaporŝip- (en: vaporŝipo, vaporŝipa, vaporŝipe, ...) estas substantiv-kategoria, same kiel ŝipo; varmruĝa estas ruĝa; martelbati estas bati.
Se la lasta vorto estas substantiv-kategoria aŭ adjektiv-kategoria, ĝi donas al la antaŭa vorto signifon substantivan; ekz-e: varmruĝa = ruĝa pro varmo; prespreta = preta por preso; aminda = inda je amo.
Se la lasta vorto estas verbo-kategoria, la antaŭa vorto ricevas aŭ signifon adjektivan (ekz-e: ruĝpentri = pentri ruĝa; sanigi = igi sana), aŭ signifon adverban (ekz-e: martelbati = bati martele (per martelo); bonfarti = bone farti).
En tiu speco de kunmetaĵoj la finaĵoj estas interŝanĝeblaj kaj aldonas sian signifon en la sama maniero kiel en la unuradikaj vortoj; ekz-e: vaporŝipo, vaporŝipa kompanio (same kiel: ŝipo, ŝipa); martelbati, martelbato, martelbate.
§ 5.— En alia aparta speco de kunmetaĵoj — ne kompreneblaj laŭ la antaŭa paragrafo — la finaĵo mem estas la ĉefa vorto kaj difinas la signifo-kategorion de la tuto; ĝi sekve ne estas interŝanĝebla kun alia finaĵo.
Se la radikoj de tia kunmetaĵo apartenas al la tri ĉefaj signifo-kategorioj, la unua ĝenerale havas, aŭ eventuale akiras, signifon de adjektivo, kaj la dua — de substantivo; ekz-e: bluokula, grandkuraĝa, samidea = karakterizita per blua okulo, per granda kuraĝo, per sama ideo.
Se la unua radiko estas prepozicio aŭ numeralo, ĝi eventuale trudas substantivan signifon al la dua; ekz-e: senutila = kiu estas sen utilo; triangulo = tio, kio estas tri anguloj; triangula = karakterizita per tri anguloj.
Por formi derivaĵojn de tiuj kunmetaĵoj, oni estas devigata uzi sufiksojn; ekz-e: bluokuleco, samideano, senutileco, trianguleco.
RIM.: Esprimoj similaj al blua okulo, bela reĝino, varma radio, ... ne povas transformiĝi al samsignifaj kunmetaĵoj: ili devas resti ĝuste, kiel ili estas.
Aliparte, ekz-e: belreĝino, varmradio, ... povas signifi nur: reĝino de la belo, radio de varmo.
Fine ekzistas kelkaj apartaj (tute maloftaj) okazoj ne oponeblaj al la ĵusa paragrafo; ekz-e: junedzino signifas personon, kies edzineco estas juna.
§ 6.— En la konstruo de la vorto oni devas enkonduki ĉiujn elementojn, kiuj necesas, sed ne pli ol kiom sufiĉas, por elvoki klare kaj plene la ideon reprezentotan.
G. Waringhien,
Prezidanto de la Akademio
D-ro A. Albault,
Direktoro de la Sekcio de la Ĝenerala Vortaro"
Perla MARTINELLIPerla Martinelli, italdevena, estas esperantistino de post 1953 kaj nun publicisto kaj arta direktoro ĉe LF-koop.
Ŝi aktivis ekde 1972 en la medio de La Patrolo, kaj en 1980 transprenis la ĉefredaktadon de Literatura Foiro. Lasinte la postenon ĉe Literatura Foiro, en 1997 ŝi transprenis la ĉefredaktadon de Heroldo de Esperanto. Kun Gaston Waringhien ŝi tradukis la unuajn Tri Tagojn de Dekamerono de Giovanni Boccaccio. Akademiano de Esperanto ekde 1988, ŝi estis elektita ĝenerala sekretario de la Akademio en 1996: ĝis nun la sola virino kiu okupis estraran postenon en la lingva institucio.
Kun sia edzo Giorgio Silfer, ŝi partoprenis la fondon de pluraj gravaj iniciatoj, interalie la Esperanta PEN-Centro, kies akcepton ĉe PEN-Klubo Internacia ŝi atingis en 1993. En 2001 ŝi estis elektita al la Senato de la Esperanta Civito.
Gersi Alfredo BAYSGersi Alfredo BAYS /ĵer'si al'fredo ba'i/ (naskiĝis en 1934) estas brazila esperantisto. Li eklernis Esperanton en 1947. Li estas eldonisto de la literatura revuo Fonto kaj eldonejo Fonto en Chapecó, suda Brazilo. Li verkis la originalan romanon "La Profeto el Pedras" krom rakontojn kaj artikolojn. Li estas ano de Akademio de Esperanto ekde 2004.
BAYS, Gersi Alfredo
BAYS, Gersi Alfredo
Gerrit BERVELINGGrava esperantisto
----
Gerrit BERVELING (naskiĝis 1944) estas nederlanda esperantisto, redaktoro de la rubriko Spirita vivo en la revuo Monato kaj redaktoro de la literatura revuo Fonto, membro de la Akademio de Esperanto. Profesie li duoble fakas: gimnazia instruisto pri la klasikaj lingvoj (la latina, kaj la helena) kaj pri la itala, kaj remonstranta pastoro. Unue li 14 jarojn instruis, poste 14 jarojn laboris kiel pastoro, kaj nun denove instruas. Li verkas en multaj ĝenroj (poezio, prozo, eseo), kaj pluregaj verkoj el diversaj lingvoj estis tradukitaj de li. Li predikas pli-malpli regule dum Esperanto-renkontiĝoj en ekumenaj diservoj. Por sia traduko de Antologio Latina li ricevis OSIEK-premion en 2003.
Kiel 13-jarulo li forlasis la hejmon, dezirante fariĝi romkatolika pastro. En seminario li ricevis gimnazian edukon. En la kvina klaso li tralegis la tutan Biblion kaj tio ŝanĝis lian vivon: li forlasis la seminarion kaj la romkatolikan eklezion, fariĝis provizore filologo pri klasikaj lingvoj, mezlerneja instruisto. Teologian hejmon li fine trovis en la liberkristana remonstranta eklezio, kies pastoro li fariĝis post studado de teologio. Li okupiĝas tre pri la bibliaj tekstoj, sed ne konsideras ilin "la Parolo de Dio", ĉar la unuopaj bibliaj aŭtoroj "korektadis" siajn antaŭulojn kaj ĉiu religio kaj eklezio (Samarianoj, Hebreoj, romkatolikoj, grek-ortodoksuloj, rusaj ortodoksuloj ktp.) konsistigas sian Biblion el diferencaj bibliaj tekstoj kaj libroj.
Listo de verkoj
Tradukoj
- Antologio latina - Chapecó: Fonto(Serio Oriento-Okcidento; 30)
- Berveling, Freya: Elekto de la poemoj de Freya, okaze de ^sia nupto al Woutervan Dam, 7 septembro 1992 - Breda: VoKo, 1992. - 82 p.(Voko-numeroj; 15)
- Catullus, Gaius Valerius (Katulo): Amo malamo - Breda: VoKo,1991. - 24 p.(Voko-numeroj ; 10)
- Simon Carmiggelt: Morgaŭ denove ni vidu - Antverpeno: FEL 2002, 128 p.
- Cicero, Marcus Tullius: La sonĝo de Skipiono (Marko Tulio Cicerono. Trad. el la latina de Hjalmar Johannes Runeberg kaj de Gerrit Berveling. - Breda: VoKo, 1994. - 24 p.(Voko-numeroj; 17)
- La duakanonaj libroj; / el la helena trad. Gerrit Berveling. Ilustr. de Gustave Doré. - Chapecó: Fonto
- El tiom da jarcentoj: malgranda antologio de latina poezio - Breda: VoKo, 1994. - 48 p.(Voko-numeroj; 16)
- Erasmus, Desiderius: Laŭdo de l' stulteco (Erasmo de Roterdamo. [El la latina trad. Gerrit Berveling. Ilustr. de Hans Holbein la Juna. Antaŭparolo: Humphrey Tonkin. Enkonduko: Albert Goodheir]. - Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 1988. - 111 p. : ilustr. (Serio Oriento - Okcidento ; 24)
- Herakleitos: La fragmentoj (Heraklito. El la helena trad. Gerrit Berveling. - Breda:VoKo, 1990. - 32 p.(Voko-numeroj; 6)
- Horatius Flaccus, Quintus: Romaj odoj (Kvinto Horacio Flako. [Trad. el la latina Gerrit Berveling]. - Breda: VoKo, 1991. - 24 p.(Voko-numeroj; 9)
- Hus, Jan: Defendo de la libro pri la triunuo (Johano Hus. Trad. el la latina Gerrit Berveling. - Breda: VoKo, 1989. - 18 p.(Vo^coj kristanaj; 18)
- Jakobo : La Praevangelio laŭ Jakobo (el la greka trad. Gerrit Berveling. - Breda: VoKo, 1990. - 16 p.(Voĉoj kristanaj; 21)
- Johano : La bona mesaĝo de Jesuo laŭ Johano (el la helena originalo) - Chapecó: Fonto, 1992. - 92 p.(Fonto-kajeroj; 9)
- Lukianos: Lukio aŭ azeno (Lukiano. Trad. Gerrit Berveling. - Vlaardingen: VoKo,1988. - 40 p.(Vlardingenaj kajeroj; 4)
- Luko : La bona mesaĝo de Jesuo laŭ Luko (el la helena trad. Gerrit Berveling. - Chapecó: Fonto, 1992. - 90 p.(Fonto-kajeroj; 8)
- Maria Magdalena: La evangelio laŭ Maria Magdalena (prezento far Gerrit Berveling. - Vlaardingen: VoKo, 1985. - 12 p.(Voĉoj kristanaj ; 8)
- Marko : La bona mesaĝo de Jesuo laŭ Marko (el la helena originalo trad. Gerrit Berveling. - Chapecó: Fonto, 1992. - 64 p.(Fonto-kajeroj; 6)
- Martialis, Marcus Valerius: Da mav' estos neniam sat! (Marko Valerio Marcialo. Trad. el la latina de Gerrit Berveling. - Breda: VoKo, 1991. - 20 p.(Voko-numeroj; 14)
- Mateo : La bona mesaĝo de Jesuo laŭ Mateo (el la helena trad. Gerrit Berveling. - Chapecó: Fonto, 1992. - 84 p.(Fonto-kajeroj; 7)
- Mulisch, Harry: Du virinoj (El la nederlanda, el la 14a eld., trad. Gerrit Berveling. - Chapecó: Fonto, 1992. - 140 p.)
- Nombroj (el la hebrea trad. Gerrit Berveling. - Chapecó: Fonto,1999. - 105 p.
- La pasiono de Perpetua kaj Feliĉita (trad. el la latina Gerrit Berveling. - Breda: VoKo, 1996. - 28 p.(Voĉoj kristanaj; 24)
- La Remonstranta Frataro : informilo pri liberala eklezio nederlanda [el la nederlanda trad. Gerrit Berveling]. - Breda: VoKo, 1990. - 20 p.(Voĉoj kristanaj; 19)
- Sallustius Crispus, Gaius: La konspiro de Katilino (Kajo Salustio Krispo. - Chapecó: Fonto,1995. - 71 p.
- Seneca, Lucius Aennaeus : La apokolokintozo de l' Dia Klaŭdo (Seneko). [Trad. el la latina Gerrit Berveling]. - Breda: VoKo, 1990. - 24 p. (Voko-numeroj; 7)
- Seneca, Lucius Aennaeus : Oktavia (teatraĵo atribuita al Seneca). El la latina trad. Gerrit Berveling. - Antwerpen: Flandra Esperanto-Ligo, 1989. - 60 p.(Serio "Stafeto"; 9)
- Tertullianus, Quintus Septimus Florens: Apologio (Enkonduko, trad. kaj komentarode Gerrit Berveling. - Vlaardingen: [Berveling], 1980. - 95 p.(Voĉoj kristanaj; 2)
- Tertullianus, Quintus Septimus Florens: Kuraĝigo por la martiroj (Tertuliano. Trad. de Gerrit Berveling. - 2. preso Vlaardingen: VoKo, 1986. - 12 p.(Voĉoj kristanaj; 12)
- Tibullus, Albius: Elegioj (Tibulo. Trad. Gerrit Berveling. - Breda: VoKo, 1998. - 76 p. (Voko-numeroj; 18)
- Tomaso : La Evangelio kopta laŭ Tomaso / trad. Gerrit Berveling. - 2. korektita eld. Breda: VoKo, 1994. - 16 p.(Vo^coj kristanaj; 22)
- Warren, Hans: Ŝtono de helpo (trad. Gerrit Berveling [trad.]. - 's-Gravenhage: Esperanto Kultura Servo, 1989. - 72 p.
- Wert, G. M. W. R. de: Interveno ĉe la generado - etika vidpunkto (El la nederlanda trad. Gerrit Berveling]. - Breda: VoKo, 1990. - 28 p.(Voĉoj kristanaj; 20)
- Sinkonservo (artikolaro pri nukleaj armiloj kaj kristanismo / de plurajautoroj. En red. de la Intereklezia Packonsiliĝo. [Trad. sub red. de Gerrit Berveling].
Originaloj
- Ĉu ekzistas specifa Esperanto-kulturo? (En: Esperanto kaj kulturo - sociaj kaj lingvaj aspektoj : aktoj de la 19-a Esperantologia konferenco en la 81-a Universala Kongreso de Esperanto, Prago 1996; p. 29-32
- De duopo al kvaropo - Breda: VoKo, 1995. - 80 p. (Voko-numeroj ; 20)
- Eroj el mia persona vivo (En: Lingva arto: jubilea libro oma^ge al William Auld kaj Marjorie Boulton/ Hrsg.: Benczik, Vilmos ; p.20 - 24
- Esperanto-literatuur van de laatste 25 jaar: enkele kanttekeningen - 's-Gravenhage: Vereniging "Esperanto Nederland", AfdelingDen Haag, 1994. - 28 p.
- Fadenoj de l' amo [Antauparolo: Aldo de' Giorgi]. - Chapecó: Eld. Fonto, 1998. - 104 p.(Fonto-serio; 37)
- Kanto pri Minotauro: kaj aliaj poemoj - Antwerpen: Flandra Esperanto-Ligo, 1993. - 135 p.(Serio "Stafeto"; 17)
- Kie oni trovas tion en la Korano? - Vlaardingen: VoKo, 1986. - 32 p.(Serio "Voĉoj Kristanaj"; 11)
- Mia pado: tekstoj el 25 jaroj - Chapecó: Eld.Fonto, 1997. - 308 p.: bibliogr. p. 302 - 308(Fonto-serio; 35)
- La morto de Jesuo kaj kio poste? (En: La evangelio lau Petro / Petro ; p.8
- Streĉitaj koroj - Breda: VoKo, 1995. - 80 p. (Voko-numeroj; 21)
- Tradukado de bibliaj tekstoj, specife en Esperanto. Kelkaj personaj spertoj; Bibelübersetzung, insbesondere im Esperanto. Einige persönliche Erfahrungen ; Biblicaltranslation, especially in Esperanto: Some personal experiences / - En: Studoj pri interlingvistiko: festlibro omaĝe al la 60-jariĝo de Detlev Blanke / Hrsg.: Fiedler, Sabine ; p.455 - 466 : bibliogr. p. 465 -466
- Tri 'stas tro (poemciklo) - Vlaardingen: VoKo,1987. - 44 p. : ilustr.(Vlardingenaj kajeroj; 2)
- Trifolio (versaĵoj trilingve) - Vlaardingen: VoKo,1988. - 48 p.(Vlardingenaj kajeroj; 5)
- La unuaj 25 jaroj en mia memoro - Breda: VoKo, 1994. -80 p. (Voko-numeroj; 19)
BERVELING Gerrit
Berveling Gerrit
Berveling Gerrit
Marjorie BOULTON
Marjorie Boulton (naskiĝis la 7-an de majo, 1924), doktorino, estas angla aŭtorino, verkanta kaj en la angla lingvo kaj en Esperanto. Ŝia verkaro ampleksas poeziaĵojn, dramojn, novelojn, rakontojn kaj eseojn. Krome ŝi tradukas. Esperanton ŝi eklernis en 1949. Membro de la Akademio de Esperanto. Honora membro de UEA.
La verkado de Marjorie Boulton estas matura kaj socie engaĝita. Ĝin trapenetras varma tono kaj sincero. Evidentas ankaŭ ŝia impulsa formtrova kapablo kaj sento pri humuro. El la propra intimo ŝi lasas aperi siajn pasiojn kaj turmentojn, tiel nudigante antaŭ la leganto sian animon. Aliflanke per verkoj emoci-lirikaj ŝi prezentas kaj defendas sian idealisman humanismon.
Nuntempe Marjorie Boulton estas prezidantino de Kat-amikaro kaj ODES.
Listo de verkoj
- Kontralte (poemoj, 1955)
- Kvarpieda kamerado (taglibro pri katido, 1956)
- Cent ĝojkantoj (poemoj, 1957, repr. 1977)
- Eroj kaj aliaj (poemoj, 1959)
- Virino ĉe la landlimo (drametoj, 1959)
- Zamenhof, aŭtoro de Esperanto (biografio, 1962, dua eldono 1989)
- Dek du piedetoj (bonhumoraj noveloj, 1964)
- Okuloj (noveloj, 1967)
- Nia sango: teatraĵo por ok personoj (1970)
- Ni aktoras : tri komedietoj (1971)
- Rimleteroj (korespondaĵoj kun William AULD (1976)
- Poeto fajrokora: la verkaro de Julio BAGHY (1983)
- Faktoj kaj fantazioj (1984, dua eldono 1993)
- Ne nur leteroj al plum-amikoj: Esperanta literaturo – fenomeno unika (eseo, 1984)
- Du el (kun Poul THORSEN, 1985)
Festlibro
- Lingva Arto. Jubilea libro omaĝe al Wiliam Auld kaj Marjorie Boulton. BENCZIK Vilmos, (1999, red.), Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 217 p. ISBN 92-9017-064-6
Rete legeblaj verkoj:
- [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr12/finfine.html Finfine]
- [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Revuoj/np/np5602/aŭtuna_glorou.html Aŭtuna gloro]
- [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr32/rimleteroj/ Rimleteroj]
- [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr33/ebrivirgecou.html Ebrivirgeco]
- [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr24/tiel_kielu.html Tiel, kiel ĝi ne okazis]
- [http://esperanto.nu/cgi-esperanto/ceterlisto.pl Ne nur leteroj de plum-amikoj]
[http://www.geocities.com/cigneto/thctxt/en/prayerben1.html Prayer Beneath the Green Banner] (angligo de Preĝo sub la Verda Standardo de LLZ)
Rete legeblaj recenzoj pri ŝiaj verkoj
- [http://esperanto.net/literaturo/np/kontralterec.html pri Kontralte]
- [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr21/recenzo.html alia pri Kontralte]
Boulton Marjorie
Boulton Marjorie
Boulton Marjorie
Boulton Marjorie
André CHERPILLODGravaj esperantistoj>>Franca esperantisto
André CHERPILLOD (nask. 1930-....)
estas franca esperantisto. Li verkis grandan nombron da diverstemaj libroj, kiujn li ofte eldonis samtempe en la franca lingvo kaj en Esperanto. Li estas membro de la Akademio de Esperanto.
Listo de liaj verkoj en aŭ pri Esperanto :
- (1986) Akada leksikono
- (1986) La mortinta reĝino : esperantigo de teatraĵo de Henry de MONTHERLANT
- (1988) Kanto de Kantoj, traduko de la el-Biblia Kanto de Kantoj, kun filologia komento.
- (1988) La aglutinaj lingvoj kaj Esperanto, eseo
- (1988) Nepivaj vortoj
- (1989) Akada (asirobabilona) leksikono
- (1990) La zamenhofa radikfarado
- (1992) Mil ekzotaj vortoj
- (1995) Konciza gramatiko de Volapuko
- (1995) Voyage au fil des mots (nur franclingve) : falsaj amikoj kaj aliaj malfacilaĵoj de E-o por la franclingvanoj.
- (1996) La mortotuko de Torino, la neebla objekto : historio kaj eseo pri la Mortotuko de Torino
- (1996) Historio de la ciferoj
- (1996) Po, la diabla vorto
- (1996) Vortkonsisto, vortfarado, vortanalizo, vortordo
- (1997) Zamenhof kaj judismo
- (1999) La Galla lingvo
- (1999) De la edikto de Nanto ĝis la ribelo de la Kamizardoj
- (2002) La kalendaro tra la tempo, tra la spaco
- (2003) Konciza etimologia vortaro
- (2003) La tradukarto kaj ties problemoj (2a eld.)
- (2003) Vortaro volapük-Esperanto kaj Esperanto-volapük
- (2003) La vortfarado en dek lecionoj
En preparo:
- Etimologia Vortaro de (la) Propraj Nomoj (jam kompilita tamen ankoraŭ ne eldonita)
Renato CORSETTI
Renato CORSETTI (ReNAto KorSEti) (naskiĝis la 29an de marto, 1941) estas la nuna prezidanto de UEA. Li estis reelektita por dua periodo en la Pekina Universala Kongreso en aŭgusto 2004.
Corsetti naskiĝis en Romo. Post studadoj en la universitato (en la fakoj ekonomio, entreprena organizado kaj poste socilingvistiko kaj psikolingvistiko), li laboris dum multaj jaroj kiel bank-direktoro en Italio. Ekde la mezo de la 1990-aj jaroj, li laboris kiel helpanto kaj poste profesoro pri Psikopedagogio de Lingvo kaj Komunikado en la Universitato de Romo.
Li estas Esperantisto de la mezo de la 1960-aj jaroj. Li havis multajn postenojn en la movado (i.a. prezidanto de TEJO, prezidanto de la itala landa asocio de UEA, vicprezidanto de UEA) kaj nun estas prezidanto de UEA. Li defendas la
ideon, ke la Esperanto-movado estas movado por plibonigi la mondon, ne simple por provizi la movadanojn per komforta medio (vidu: Finvenkismo, Raŭmismo).
Corsetti estas profesoro de AIS kaj kontribuis plurajn kursojn al ties studadsesioj.
Membro de Akademio de Esperanto.
Verkado
Renato Corsetti verkis en Esperanto kaj en la itala pri lingva politiko, Esperanto, infana dulingveco, psikopedagogio de lingvo kaj komunikado.
Rete legeblaj tekstoj
- [http://home.arcor.de/gmickle/skk/92rclingvoj.html Pri malapero de lingvoj kaj kulturoj]
Corsetti Renato
Corsetti Renato
CORSETTI, RENATO
Corsetti Renato
Corsetti Renato
Corsetti Renato
Edwin de KOCKGravaj esperantistoj - Esperantlingva literaturo
----
Edwin DE KOCK naskiĝis 1930.03.09 en Sud-Afriko. Usona civitano ekde 2000.10.04. Loĝas ekster Edinburgo,Teksaso, Usono. Profesie pleje
instruisto kaj profesoro. Lernis Esperanton kaj verkis la unuan poemon en 1955. Originala poeto, biografo, esperantologo, poligloto, redaktoro, movadano, laika predikanto Adventista, misiisto, teologo. Verkis, tradukis kaj redaktis ankau Angle kaj Afrikanse. Akademiano ekde 1973. Honora Membro de UEA ekde 2000. Honora gasto ĉe Landa Kongreso de ELNA, 2005. Prezidanto, Esperanto-Asocio de Suda Afriko, 1977-89. Redaktoro: Afrika Esperantisto, 1955-57; Bona Espero, 1977-79, 1986-87. Ellaboris teoriojn pri la metriko, definitive klarigitajn en la Antauparolo de Testamente.
Eldoniĝis krom poemare en multaj revuoj, antologioj kaj librokolektoj.
Listo de verkoj
- Kvin Elementoj (1957-58, eld. 1970)
- Ombroj de la Kvara Dimensio (1961)
- Fajro sur mia lango (1967)
- Poemoj kaj Prozeroj (1970)
- Plukonstrue (1975)
- Japaneskoj (1982)
- Saluton al la suno (1983)
- La konflikto de la epokoj (1984-85)
- Vojaĝoj kaj aliaj poemoj (1992)
- Testamente, lumdiska kolekto da poezio kaj prozo, i.a. Lastaj poemoj (2005)
GBEGLO KoffiTogolanda esperantisto
GBEGLO Koffi (naskiĝis 1957) estas togolanda esperantisto, instruisto pri matematiko.
UEA-delegito ekde 1986, ĉefdelegito de 1993, vicprezidanto de Unuiĝo Togolanda por Esperanto, kies bultenon Alvoko li redaktas.
En 1998 elektita kiel UEA-komitatano por agado en Afriko. Ano de la Internacia Ekzamena Komitato por la ILEI/UEA-ekzamenoj. Abunde li artikolis por Kontakto kaj Monato.
Aŭtoris kelkajn beletrajn kaj instruajn verkojn:
- Mi vizitis grandan urbon (1989)
- De vilaĝo al ĉefurbo (1993)
- Prenu plu! (1995, lernolibro)
- La tabelo (1997, gramatika eseo)
Ottó HASZPRAHASZPRA Ottó, d-ro de la sciencoj, akademiano, fakulo pri fluidmekaniko, aŭtoro kaj tradukinto interalie de fakaj kaj beletraj verkoj (vd. la ligilojn sube) naskiĝis en Budapeŝto, en 1928.
Ligiloj:
http://www.ais-sanmarino.org/isd/personoj/1685OP008.html
HASZPRA, OTTO
Kategorio:Hungaraj esperantistoj
Boris KOLKER
__NOTOC__
Boriso (Boris Grigorjeviĉ) Kolker (ruse Борис Григорьевич Колкер) (naskiĝis 1939) estas instruisto de lingvoj kaj tradukisto, aŭtoro de tri Esperanto-lernolibroj. Rusiano kaj sovetiano, ekde 1993 - usonano.
Esperantistiĝis en 1957. Doktoro pri lingvoscienco, defendinta disertacion pri esperantologia temo. Aŭtoro de tri Esperanto-lernolibroj, interlingvistikaj artikoloj kaj recenzoj. Membro de la Akademio de Esperanto. Honora Membro de UEA. Kunredaktoro de "Monato". Dum du jardekoj gvidis amasan korespondan kurson en Rusio, en kiu diplomiĝis preskaŭ 900 personoj. Nun gvidanto de la Internacia Perfektiga Koresponda Kurso (IPKK). En diversaj tempoj kunfondinto kaj kungvidanto de SEJM (Sovetia Esperantista Junulara Movado), ASE (Asocio de Sovetiaj Esperantistoj), SEU (Sovetrespublikara Esperantista Unio), REU (Rusia Esperantista Unio), respondeculo pri Esperanto-instruado en Sovetunio kaj Rusio, komitatano de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo), membro (ekde la jaro 1959), komitatano kaj ĉefdelegito de UEA, kunfondinto kaj membro de EVA (Esperantlingva Verkista Asocio). Prelegis kaj publike parolis en pluraj Universalaj Kongresoj de Esperanto (ekde la 48-a UK en la jaro 1963), reĝisoris la Kongresan temon en la 85-a UK en Tel-Avivo (2000).
Listo de verkoj
Disertacio
Kontribuo de la rusa lingvo al la formiĝo kaj evoluo de Esperanto. (ruse Вклад русского языка в формирование и развитие эсперанто.) Moskva: Akademija Nauk SSSR, Institut Jazykoznanija, 1985. - 23 p.
- [http://miresperanto.narod.ru/konsultoj/kontribuo-1.htm Referaĵo de doktoriga disertacio pri lingvoscienco, ruslingva]
Lernolibroj
- Vojaĝo en Esperanto-lando. Perfektiga kurso de Esperanto kaj Gvidlibro pri la Esperanta kulturo.
- Lernolibro de la lingvo Esperanto. Baza kurso.
- Esperanto en 16 tagoj. Ekspres-kurso.
Vortaro
- [http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=4536 Esperanta-rusa vortaro: ĉirkaŭ 3000 vortoj.] - Moskva: Impeto, 1993. - 53 p. ISBN 5-7161-0002-3.
Artikoloj
- [http://www.esperanto.mv.ru/Cetero/enigmoj.html Enigmoj de Ludoviko Zamenhof]
- [http://ourworld.compuserve.com/homepages/profcon/e_vilje.htm NIA Vilnjuso kaj ILIA Jerusalemo]
- Interlingvistiko kaj interlingvistikaj esploroj en Sovetunio. - En: Esperanto: la internacia lingvo - sciencaj aspektoj; (Berlin: Kulturligo de GDR, Centra Laborrondo Esperanto, 1979. - 237 p.) p.74 – 78.
- Kontribuo de la rusa lingvo al la verba sistemo de Esperanto. - En: Serta gratulatoria in honorem Juan Régulo: II Esperantismo ; (La Laguna: Universidad de La Laguna, 1987. - 766 p.) p.315 – 325.
- Vklad russkogo jazyka v strukturu Esperanto (ruslingva – Kontribuo de la rusa lingvo al la strukturo de Esperanto). - En: Interlinguistica Tartuensis, 3; (Tartu: Tartuskij Gosudarstvennyj Universitet, 1984. - 182 p.) p.74 – 108, resumo en Esperanto.
- Vklad russkogo jazyka v leksiku Esperanto (ruslingva – Kontribuo de la rusa lingvo al la leksiko de Esperanto). - En: Interlinguistica Tartuensis, 5; (Tartu: Tartuskij Gosudarstvennyj Universitet, 1988. - 183 p.) p.74 – 91, resumo en Esperanto.
- Pri "Vojaĝo" por la legantoj de "Komencanto". – En: Komencanto (Rusio), 2003, n-ro 3.
- [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/zamen.html Lasta artikolo de L. L. Zamenhof pri judaj temoj], Israela Esperantisto, julio 2004 (n-ro 140)
- [http://www.angelfire.com/sc3/soviet_jews_exodus/WhoHelped/WhoHelpedCleveland.html Свободная эмиграция из СССР подготовлена в Кливленде] (Libera elmigrado el Sovet-Unio estis preparita en Cleveland.)
- [http://www.angelfire.com/sc3/soviet_jews_exodus/JewishHistory/JewishHistoryAmendment.html Поправка, изменившая нашу судьбу.] (Amendo, kiu ŝanĝis nian sorton.)
Eksteraj ligoj
Persone:
- [http://www.ikso.net/esperanto-kurso/galerio/index.php?kiu=kolker Persona paĝo]
- [http://www.e-novosti.info/forumo/viewtopic.php?t=1091 Iom el la biografio]
- Retadreso: kolker-ĉe-stratos.net (enmetu @)
Intervjuoj:
- [http://www.reu.ru/rego/22/Kolker.par Ne batali kontraŭ, sed labori por.] - Intervjuo okaze de 65-jariĝo de Boris Kolker (Intervjuintoj: Viktoro Aroloviĉ kaj Garik Kokolija.) - Rusia Esperanto-Gazeto (REGo), 2004, junio, No 3. Legebla ankaŭ ĉi tie [http://www.ikso.net/esperanto-kurso/galerio/intervjuo.php] kaj tie [http://nikst.boom.ru/Esperante/Kolker.htm].
- [http://www.ilei.info/ipr/intervjuo_kun_kolker.htm Pri la historio kaj verkado de la libro, sekretoj de bona klubvivo kaj pri liaj instruistaj spertoj.] (Intervjuinto: Katalin Kováts.) - Internacia Pedagogia Revuo, 2002, No 3.
- [http://www.ie.esperanto.org.il/137/16.html Fiera pri sia Esperanto-lando.] (Intervjuinto: Doron Modan.) - Israela esperantisto, 2002, decembro, No 137, p. 25-27. Represita en Esperanto, 2003, Februaro, No 2.
- [http://www.esperanto.mv.ru/Cetero/intervjuo.html Komenco bona — laboro duona.] Intervjuo okaze de la Zamenhof-bankedo en Chicago en decembro, 1997. (Intervjuinto: Andrej Kolganov.)
Fotoj:
- http://albeo.tripod.com/Okemo/Okem40.htm
- http://albeo.tripod.com/Okemo/Okem41.htm
- http://albeo.tripod.com/Okemo/Okem42.htm
- http://albeo.tripod.com/Okemo/Okem43.htm
KOLKER, Boris
KOLKER, Boris
KOLKER, Boris
KOLKER, Boris
| | |