Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Albert SCHWEITZER

Albert SCHWEITZER

La germana teologo, orgenisto, misiisto kaj kuracisto Albert SCHWEITZER [albet ŝvajce] naskiĝis je la 14-a de januaro 1875 en Kaysersberg (nuntempe situanta en la franca departemento Haut-Rhin). Li mortis je la 4-a de septembro 1965 en Lambaréné (nuntempe en Gabono). Kiel muzikisto Albert Schweitzer majstre ludis la verkojn de Johann Sebastian BACH. Li estis verkinta biografion pri BACH kaj kelkajn verkojn pri religia filozofio, kiam li en la jaro 1905 decidis studi medicinon por povi realigi sian grandan deziron, helpi al homoj, kiuj plej urĝe bezonas helpon. Sian studadon li finis en 1913. En la sama jaro li komencis labori kiel kuracisto en Lambaréné, kie li poste fondis hospitalon por kuraci tropikajn malsanojn. Post la Dua Mondmilito li avertis la homaron pri la danĝeroj de la atombomboj. Pro sia sinoferema engaĝiĝo li en la jaro 1952 gajnis la Premion Nobel de Paco. Publikaĵoj aperintaj en Esperanto: La doktrino pri la respekto al la vivo / Albert Schweitzer. - Stralsund: Esperanto-grupo, [proks. 1985]. - 37 p. : ilustr. [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Revuoj/np/np5703/averto.html Averto] SCHWEITZER, Albert ja:アルベルト・シュバイツァー

Germanio

Geografio > Eŭropo > Germanio ---- La Federacia Respubliko Germanio (germane Bundesrepublik Deutschland ) estas demokrata federacia ŝtato meze de Eŭropo, kiu apartenas al la Eŭropa Unio. Ĝiaj najbaraj landoj estas Pollando, Ĉeĥio, Aŭstrio, Svisio, Francio, Luksemburgio, Belgio, Nederlando kaj Danio.

Geografio

Politika subdivido (federaciaj landoj

Badenio-Vurtembergo, Bavario, Berlino, Brandenburgio, Bremeno, Hamburgo, Hesio, Malsupra Saksio, Meklenburgo-Antaŭpomerio, Nord-Rejno-Vestfalio, Rejnlando-Palatinato, Saksio, Saksio-Anhalto, Sarlando, Ŝlesvigo-Holstinio kaj Turingio La regionaj ŝtatoj estas nomataj en Germanio federaciaj landoj ('Land' aŭ 'Bundesland', pl. 'Länder'). Ili estas teorie ŝtatkarakteraj politikaj unuoj. Ano de federacia lando estas ĉiu enloĝanto kiu havas tie sian oficialan loĝejon minimume ekde tri monatoj. La limoj de regiona ŝtato estas ŝanĝeblaj nur per plebiscito de la koncernaj enloĝantoj. Inter Federacio kaj regionaj ŝtatoj ekzistas divido de la taskoj. Ekzemple, nur la Federacio okupiĝas pri eksteraj rilatoj, defendo, valuto kaj mezuroj, kaj nur la regionaj ŝtatoj okupiĝas pri lernejoj. Multaj taskoj tamen estas komuna agadkampo de ambaŭ. La regionaj ŝtatoj estas reprezentataj en speciala germana organo, la Federacia Konsilio ('Bundesrat'), kiu havas certajn veto-rajtojn rilate al federaciaj leĝoj. Ĉar laŭ la germana konstitucio ĉiuj germanoj devas havi proksimume samajn vivkondiĉojn en la tuta lando, Germanio estas tre unuecisma federacia ŝtato (kompare ekzemple al Usono). Germana regiona ŝtato havas propran ĉefministron, registaron kaj parlamenton, sed ankaŭ konstitucion, flagon kaj ofte ankaŭ himnon.

Montaroj

Interalie: Alpoj, Elba Grejsmontaro, Ercmontaro, Luzacia Montaro, Harco La pli alta monto estas la Zugspitze (2962 m, en la Alpoj).

Riveroj

Interalie: Danubo, Elbo (rivero), Mulde, Odro, Rejno, Saale Pli > Listo de riveroj en Germanio

Lagoj

Interalie: Konstanca Lago, Müritz

Insuloj

Interalie: Rügen, Usedom, Fehmarn, Sylt, Helgoland, Föhr, Nordstrand, Pellworm

Historio

La etnogenezo, la estiĝo de la germana popolo, estis longdaŭra procezo. Post la disigo de latinidalingva okcidento kaj ĝermanlingva oriento, la orientfrankona regno fariĝis la lulilo de posta Germanio. Legu pli > Historio de Germanio

Politiko

Vidu ankaŭ: konstitucio (Germanio) La Federacia Respubliko estas federacia ŝtato laŭ popola suvereno. Centra organo estas la unuĉambra parlamento ('Bundestag'), elektita laŭ personigita proporcia baloto de la germanoj. La parlamento elektas interalie la ĉefministron (Kanceliero) kaj la superajn juĝistojn; la ĉefa laboro estas decidi pri la federaciaj leĝoj (kaj la ŝtata budĝeto). Oficperiodo estas kvar jaroj. Krom la parlamento ekzistas la Federacia Konsilio (FK, "Bundesrat"), kiu estas propra organo (ne konsiderata kiel parto de la parlamento) kaj daŭrigas la federaciisman tradicion de la 'Reichstag' antaŭ 1806. La FK konsistas el reprezentantoj de la regionaj subŝtatoj kaj kundecidas pri la federaciaj leĝoj (se ili tuŝas la interesojn de la regionaj subŝtatoj). Kiel dirite, la parlamento elektas nur la Federacian Kancelieron ('Bundeskanzler') laŭ propono de la Federacia Prezidento. La Kanceliero mem proponas al la Federacia Prezidento la ministrojn. Estas iom specialaj la reguloj rilate al elekto kaj malelekto de Kanceliero; plej gravas, ke la parlamento povas forelekti ĉefministron nur, se ĝi samtempe elektas novan. La plej alta reprezentanto estas la Federacia Prezidanto, elektita de speciala organo nomata Federacia Asembleo. Tiu organo kunvenas nur por elekti Fed. Prezidanton, normale do ĉiun kvinan jaron. Ĝi konsistas el ĉiuj anoj de la (federacia) parlamento kaj same granda nombro de homoj elektitaj de la parlamentoj de la regionaj ŝtatoj. Kvankam la Federacia Prezidanto havas ĉefe nur reprezentajn taskojn, restas certaj kompetentecoj specialaj por krizaj kazoj. Kutime Germanio estas regata de koalicio el du partioj, unu granda, unu malgranda. Tiuj du partioj havas la (absolutan) plimulton en la parlamento kaj komune formas la registaron. La du grandaj partioj estas la Kristandemokrata Unio (CDU) (en Bavario: Kristansociala Unio) kaj la Socialdemokrata Partio (SPD). Krome en la nuna parlamento (elektita lastfoje en 2005) sidas la frakcio de la verduloj ('Bündnis 90 / Die Grünen'), de la liberaluloj (FDP) kaj de la "Maldekstra Partio", kiu antaŭe nomiĝis PDS ("partio por demokrata socialismo").

Esperanto en Germanio

Ĉefartikoloj: Esperanto en Germanio, Historio de Esperanto en Germanio En nuna Germanio la neŭtrala movado estas organizita en Germana Esperanto-Asocio, fondita en 1906 kaj aliĝinta al UEA en 1955.

vidu ankaŭ


- Listo de urboj de Germanio
- Landnomoj

Ekstera ligilo


- [http://www.stadtpanoramen.de/ StadtPanoramen] - Panoramaj vidoj de urboj de Germanio Kategorio:Germanio als:Deutschland fiu-vro:S'aksamaa ja:ドイツ ko:독일 ms:Jerman roa-rup:Ghirmânii simple:Germany th:สหพันธ์สาธารณรัฐเยอรมนี zh-min-nan:Tek-kok


14-a de januaro

Historio > Tagoj > la 14-a de januaro ---- La 14-a de januaro estas la 14-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 351 tagoj restas (352 en superjaroj). Je la 14-a de januaro okazis, interalie:

Eventoj


-

Naskiĝoj


- 1683 : Gottfried SILBERMANN
- 1850 : Pierre LOTI
- 1875 : Albert SCHWEITZER, gajninto de la Premio Nobel de Paco
- 1891 : Leo BLAAS
- 1941 : Faye DUNAWAY
- 1970 : Marco PANTANI, itala biciklisto

Mortoj


- 1874 : Philipp REIS
- 1898 : Lewis CARROLL
- 1957 : Humphrey BOGART
- 1978 : Kurt GÖDEL, austra-usona Matematikisto

Specialaj tagoj kaj festoj


-

Tagoj de semajno

La 14-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Lundo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Mardo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
- Merkredo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Vendredo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Sabato en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
- Dimanĉo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091.

Vidu ankaŭ jenon:


- Historio - Tagoj. ja:1月14日 ko:1월 14일 ms:14 Januari simple:January 14 th:14 มกราคม

1875

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1875 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1875 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Luma lingvo kaj Novlatino kreitaj.
- Fundita la Internacia Buroo pri Pezoj kaj Mezuroj kaj subskribita la Internacia Metro-Konvencio.

Naskiĝoj


- František KAVAN
- 14-a de januaro : Albert SCHWEITZER
- 7-a de marto : Tony Jules GUERITTE
- 12-a de marto : Giacomo BIANCHINI
- 24-a de marto: OSIDA Tokurô
- 1-a de aprilo : Edgar WALLACE
- 8-a de aprilo : Alberto la 1-a, tria reĝo de la belgoj
- 28-a de aprilo: Maksimiliano BLASSBERG
- 6-a de junio : Germanio : Thomas MANN
- 4-a de decembro : Rainer Maria Rilke

Mortoj


- 3-a de junio : Georges BIZET
- 4-a de junio : Eduard MÖRIKE
- 31-a de julio : Andrew JOHNSON
- 4-a de aŭgusto : Danio : Hans Christian ANDERSEN
- 10-a de oktobro : Aleksej Konstantinoviĉ TOLSTOJ ----
1870 | 1871 | 1872 | 1873 | 1874 | 1875 | 1876 | 1877 | 1878 | 1879 | 1880
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1875년 simple:1875

Haut-Rhin

Geografio > Eŭropo > Francio > Alzaco > Haut-Rhin < Francaj departementoj ----- Haut-Rhin estas unu el la du departementoj de la franca regiono Alzaco. Ĝi etendiĝas sur 3 525 km² kaj enhavas 708 025 enloĝantojn. La ĉefurbo estas Colmar.

Geografio

Haut-Rhin havas landlimojn kun la departementoj Bas-Rhin, Vosges kaj Territoire-de-Belfort, sed ankaŭ kun Germanio kaj Svisio.

Eksteraj ligiloj


- [http://www.Haut-Rhin.pref.gouv.fr/ Prefektejo]
- [http://www.cg68.fr/ Ĝenerala Konsilio] Kategorio:Francaj Departementoj

4-a de septembro

Historio > Tagoj > la 4-a de septembro ---- La 4-a de septembro estas la 247-a tago de la jaro (la 248-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 118 tagoj restas. Je la 4-a de septembro okazis, interalie:

Eventoj

Naskiĝoj


- 1867:Antonio GUINART

Mortoj


- 1859 : Wilhelm WETEKAMP
- 1964 : Werner BERGENGRUEN
- 1965 : Albert SCHWEITZER
- 1989 : Georges SIMENON, Svislando
- 1992 : João MASIERO

Specialaj tagoj kaj festoj

---- Vidu ankaŭ:
- Historio - Tagoj. ja:9月4日 ko:9월 4일 simple:September 4 th:4 กันยายน

Gabono

Geografio > Afriko > Gabono ---- Dosiero:ga.gif Gabon Lando en Centra Afriko, ĉe la ekvatoro.
- Landkodo: GA.
- E-nomo: Gabona Respubliko.
- Nacia nomo: Republique gabonaise.
- Areo: 268.000 kv.km.
- Politika sistemo: aŭtoritara naciisma respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Omar BONGO (1967).
- Ĉefurbo: Librevilo.
- Loĝantaro: 1.077 mil (1995).
- Ŝtatlingvo: franca.
- Pokapa GNP: 3.490 $.
- Organizoj: UNO (1960)
- Historio: de 1889 parto de Franca Kongo. Sendependecon de Francio ricevis en 1960. En 1967 prezidento Bongo formigis unupartian respublikon. En 1990 okazis multpartiaj balotoj. Kategorio:Gabono ja:ガボン ko:가봉 ms:Gabon th:ประเทศกาบอง zh-min-nan:Gabon

Johann Sebastian BACH

Muziko > Klasika muziko > Baroka muziko > Johann Sebastian BACH ---- Baroka muziko Johann Sebastian BACH [jóhan zebástjan báĥ] (naskiĝis la 31-an de marto, 1685, mortis la 28-an de julio, 1750) estis germana komponisto.

Vivo

Bach naskiĝis en Eisenach, Turingio. Kiam li havis naŭ jarojn, lia patrino mortis, kaj jaron poste mortis ankaŭ lia patro. Lia 16 jarojn pli aĝa frato nun transprenis la edukadon, kaj instruis al li komponi kaj ludi la orgenon. Pro sia bonega orgen-ludado Johann Sebastian Bach en la jaro 1703 fariĝis orgenisto en Arnstadt. Kvar jarojn poste li transloĝiĝis al Mühlhausen en Turingio, kie li edziĝis al sia kuzino Maria Barbara BACH. Tie li kreis siajn unuajn kantatojn. Li ricevis la postenon de kortega orgenisto, kaj iom poste li fariĝis koncertmajstro ĉe la kortego de la duko Wilhelm Ernst en Vajmaro. Pro sia maldungiĝo li en la jaro 1717 devis pasigi kvar semajnojn en aresto. De 1717 ĝis 1723 Bach estis "kapelmajstro" (orkestrestro) en la kortego de la princo Leopold von ANHALT-KÖTHEN en Köthen. En la jaro 1720 lia edzino mortis. Unu jaron poste li edziĝis duan fojon, al la kantistino Anna Magdalena WÜLCKEN. De 1723 li estis kantoro en Lepsiko. Li tie devis plenumi ne nur muzikajn aferojn, sed devis ankaŭ instrui la latinan lingvon en la lerneja hejmo ligita al la preĝejo. Siajn lastajn vivojarojn li pasigis en blindeco. En 1749 li igis operacii ambaŭ okulojn. En 1750 li mortis en Lepsiko. Post lia morto lia muziko malfuroriĝas, nur refaris ĝin aprecata (unue nur la religiajn organverkojn) la komponisto Feliks MENDELSOHN. Nun li estas rigardata kiel unu el la plej grandaj komponistoj en tuta historio. Johann Sebastian Bach havis 17 idojn, el kiuj 7 jam mortis antaŭ ol li. Kvar filoj mem fariĝis komponistoj:
- Wilhelm Friedemann BACH lia ununaskita, kaj tiu kiu restis plej proksima al la patra stilo.
- Carl Philipp Emanuel BACH kiu iĝis la plej fama (siatempe li pli famis ol sia patro)
- Johann Christoph Friedrich BACH
- Johann Christian BACH antaŭsimilulo se la Mozarta stilo.

Listo de verkoj


- Matthäus-Passion
- Johannes-Passion
- H-Moll-Messe
- Weihnachtsoratorium
- Wohltemperiertes Klavier
- Musikalisches Opfer
- Goldberg-Variationen
- Kunst der Fuge
- Brandenburgische Konzerte
- Bachkantaten BACH, Johann Sebastian BACH, Johann Sebastian BACH, Johann Sebastian BACH, Johann Sebastian ja:ヨハン・ゼバスティアン・バッハ ko:요한 제바스티안 바흐 ms:Johann Sebastian Bach simple:Johann Sebastian Bach th:โยฮันน์ เซบาสเทียน บาค

Premio Nobel de Paco

zh-min-nan:Nobel Hô-pêng Chióng Premio Nobel > Premio Nobel de Paco ---- Jenaj personoj (kaj institucioj) ricevis la Premion Nobel de Paco:

1901-1920

1901 Jean Henri DUNANT kaj Frédéric PASSY
1902 É. DUCOMMUN kaj Ch. A. GOBAT
1903 W. R. CREMER
1904 Instituto de Internacia Juro
1905 Bertha S. F. von SUTTNER
1906 Theodore ROOSEVELT
1907 E. T. MONETA kaj L. RENAULT
1908 K. P. ARNOLDSON kaj F. BAJER
1909 A. M. F. BEERNAERT kaj Paul H. B. B. d'ESTOURNELLES de Constant
1910 Konstanta Internacia Packomitato
1911 T. M. C. ASSER kaj Alfred Hermann FRIED (esperantisto)
1912 Elihu ROOT
1913 Henri LA FONTAINE
1914 (nealjuĝita)
1915 (nealjuĝita)
1916 (nealjuĝita)
1917 Internacia Ruĝa Kruco
1918 (nealjuĝita)
1919 Thomas Woodrow WILSON
1920 L. V. A. BOURGEOIS

1921-1940

1921 K. H. BRANTING kaj Ch. L. LANGE
1922 Fridtjof NANSEN
1923 (nealjuĝita)
1924 (nealjuĝita)
1925 Joseph Austen CHAMBERLAIN kaj Charles Gates DAWES
1926 Aristide BRIAND kaj Gustav STRESEMANN
1927 F. BUISSON kaj Ludwig QUIDDE
1928 (nealjuĝita)
1929 Frank Billings KELLOG
1930 L. O. SÖDERBLOM
1931 J. ADDAMS kaj N. M. BUTLER
1932 (nealjuĝita)
1933 N. ANGELL
1934 Arthur HENDERSON
1935 Carl VON OSSIETZKY
1936 Carlos SAAVEDRA LAMAS
1937 E. A. R. Cecil of CHELWOOD
1938 Internacia Ofico Nansen por Rifuĝintoj
1939 (nealjuĝita)
1940 (nealjuĝita)

1941-1960

1941 (nealjuĝita)
1942 (nealjuĝita)
1943 (nealjuĝita)
1944 Internacia Ruĝa Kruco
1945 Cordel HULL
1946 E. G. BALCH kaj John Raleigh MOTT
1947 Kvakeroj
1948 (nealjuĝita)
1949 J. Boyd ORR of Brechin
1950 R. J. BUNCHE
1951 Léon JOUHAUX
1952 Albert SCHWEITZER
1953 George Catlett MARSHALL
1954 (nealjuĝita)
1955 Ofico de UN por rifuĝintoj
1956 (nealjuĝita)
1957 Lester Bowles PEARSON
1958 Dominique Georges H. PIRE
1959 Philip J. NOEL-BAKER
1960 Albert John LUTULI

1961-1980

1961 Dag HAMMARSKJÖLD
1962 Linus Carl PAULING
1963 Internacia Komitato kaj Ligo de Societo de Ruĝa Kruco
1964 Martin Luther KING
1965 UNICEF
1966 (nealjuĝita)
1967 (nealjuĝita)
1968 R. CASSIN
1969 Internacia Organizo de Laboro
1970 N. E. BORLAUG
1971 Willy BRANDT
1972 (nealjuĝita)
1973 Henry A. KISSINGER kaj Lê Ðức Thọ
1974 Sean MACBRIDE kaj SATO Eisaku
1975 Andrej SAĤAROV
1976 Betty WILLIAMS kaj Mairead CORRIGAN
1977 Amnestio Internacia
1978 Anwar SADAT kaj Menaĥem BEGIN
1979 Patrino Teresa
1980 Adolfo PÉREZ ESQUIVEL

1981-2000

1981 Unuiĝintaj Nacioj, Ĉef-Posteno de Rifuĝintoj
1982 Alva MYRDAL kaj Alfonso GARCÍA ROBLES
1983 Lech WAŁĘSA
1984 Desmond Mpilo TUTU
1985 Internacia Kuracistoj por la Evitado de Nuklea Milito
1986 Elie WIESEL
1987 Óscar ARIAS SÁNCHEZ
1988 La Paca Armeo de la Unuiĝintaj Nacioj
1989 Tenzin Gyatso, Dalai-Lamao
1990 Miĥail GORBAĈEV
1991 Aung San Suu KYI
1992 Rigoberta MENCHU
1993 Nelson MANDELA kaj F.W. de KLERK
1994 Jaser ARAFAT, Jicĥak RABIN kaj Ŝimon PERES
1995 Joseph ROTBLAT kaj Pugwash Conferences on Science and World Affairs
1996 Carlos Filipe XIMENES BELO kaj Joseph RAMOS-HORTA
1997 "International Campaign to Ban Landmines" kaj Jody WILLIAMS
1998 David TRIMBLE kaj John HUME
1999 Kuracistoj Senlimaj
2000 KIM Dae-Jung

2001-2005

2001 Unuiĝintaj Nacioj kaj Kofi ANNAN
2002 Jimmy CARTER
2003 Ŝirin EBADI
2004 Wangari MAATHAI
2005 Internacia Atomenergia Organizo kaj Mohamed ElBaradei

Vidu ankaŭ

!

Esperanto

Ĉi tiu artikolo temas pri la lingvo. Por aliaj signifoj de la vorto vidu Esperanto (apartigilo). Esperanto (apartigilo) Esperanto estas planlingvo proponita kiel internacia dua lingvo. Ĝin publikigis Ludoviko ZAMENHOF en 1887. La nomo "Esperanto" devenas de lia plumnomo: Doktoro Esperanto — iu kiu esperas, esperas ke lia lingvo fariĝos interlingvo por helpi ĉiujn tra la mondo interparoli. Li ne intencis, ke Esperanto fariĝu la sola lingvo en la mondo, sed simple dua komuna lingvo de ĉiuj. Nuntempe Esperanto estas uzata por multaj aferoj, inkluzive de vojaĝado, korespondado, kultura interŝanĝo, literaturo kaj lingvo-instruado. Ĝi estas la plej multe uzata planlingvo.

Specifaj trajtoj

La strukturoj de Esperanto subtenas la naturan emon de la homa pensado al analogio kaj estas pli trarigardeblaj ol tiuj de la plej multaj etnaj lingvoj. Tre produktiva sistemo de vortfarado garantias jam en frua stadio de la lingvolernado nuancitajn esprimeblecojn. Sekve fruaj sukcesoj emocie motivas la lernanton progresi.
Tial la sama lernintenso ebligas akiri kompareblan lingvan nivelon en ono de la tempo necesa en etna lingvo. Ĝenerale pluraj monatoj da studado de Esperanto egalas kelkajn jarojn da lernado de lingvoj kiel la angla aŭ la franca. Pro la domino de eŭropdevenaj vortradikoj, ekzemple azianoj bezonas pli da lernotempo, tamen malpli ol por alia azia lingvo. En sia fama "Unua Libro" de Esperanto (1887) Zamenhof prezentis la gramatikon per 16 reguloj. (Kiuj kompreneble ne klarigas ĉiujn detalojn de la lingvouzo.) Tiu ĉi gramatiko eniris en la sistemdokumenton "Fundamento de Esperanto", kiu, laŭ decido de la unua Universala Kongreso en 1905, garantiu la kontinuecon de la lingvoevoluo.

Vortprovizo

La vortostoko devenas de diversaj lingvoj. Iuj novaj vortoj estas venintaj el ekstereŭropaj lingvoj kiel la japana, ĉar ili iĝis internaciaj, sed la plejparto venis el la ĉefaj eŭropaj lingvoj - precipe el la latina, la franca, la germana kaj la angla. Pro la internaciemo, multaj etimoj apartenas al pluraj lingvoj eĉ se la konkreta formo en Esperanto similas pli al tiu de unu lingvo.

Etimaj ekzemploj


- el latinidaj lingvoj:
  - el la latina: abio, facila, sed, tamen, okulo, hepato, akvo
  - el la franca: dimanĉo, fermi, ĉe, frapi, ĉevalo, butiko
  - el la itala: ĉielo, fari, voĉo
  - pluraj: facila, fero, tra, verda
- el ĝermanaj lingvoj:
  - el la germana: baldaŭ, bedaŭri, haŭto, jaro, nur
  - el la angla: birdo, mitingo, spite, suno, teamo
  - pluraj: bildo, fiŝo, fremda, grundo, halti, hasti, hundo, ofta, somero, ŝipo, vintro
- el slavaj lingvoj:
  - el la pola: celo, ĉu, krado, luti, moŝto
  - el la rusa: barakti, serpo, vosto
  - pluraj: klopodi, krom, prava
- el pliaj hindeŭropaj lingvoj
  - el la greka: kaj, biologio, politiko
  - el la litova: du, ju, tuj
  - el sanskrito: budho, nirvano
- el aliaj lingvoj
  - el la samea: boaco
  - el la japana: cunamo, haŝio, hajko, utao, zeno
  - el la ĉina: toŭfuo

Principoj de la vortelekto

La tagoj de la semajno estas el la latinidaj lingvoj laŭ la francaj vortoformoj (dimanĉo, lundo, mardo ...), multaj partoj de la korpo laŭ la latinaj (hepato, okulo, brako, koro, reno...), kaj la unuoj de tempo el la ĝermanaj lingvoj laŭ formoj germanaj (jaro, monato, tago...). La nomoj de animaloj kaj vegetaloj ĉefe venas de la sciencaj latinaj nomoj. Kiel jam supre estis videble, multaj vortoj samtempe klarigeblas el diversaj lingvoj. (Vidu en la libro "Etimologia vortaro de Esperanto" de Ebbe VILBORG)
- abdiki laŭ angla, franca, itala kaj latina
- abituriento laŭ germana kaj rusa
- ablativo laŭ latina, angla, itala kaj hispana, sed ĝi ankaŭ estas konata al germana lingvisto kaj lingvoŝatantoj
- funto laŭ pola, rusa, jida kaj germana Plue, Zamenhof zorgeme kreis malgrandan bazon de radikaj vortoj kaj afiksoj per kiu plia multo da vortoj estas konstruita. Pro tio, oni povas esprimi sin flue post lernado de malgranda vortprovizo (eble 500-2000 vortoj kaj afiksoj). Kvankam Zamenhof klopodis internaciigi Esperanton, ĝi estas eŭropeca pro sia vortaro. Tiu trajto ne apartenas sole al Esperanto: la plejmulto de la projektoj de internaciaj lingvoj uzas la eŭropajn komunajn vortojn. La ĉefa diferenco inter Esperanto kaj aliaj planlingvoj devenas de la ne-eŭropeco de la gramatiko, kaj tiun ne-eŭropecon Zamenhof mem agnoskis kiel volan penon de li. La vorteroj kun gramatika funkcio aperas memstare ene de la vortaro, tiel ke ĉiu teksto estas deĉifrebla eĉ sen helpo de aparta gramatika klarigo. Aliflanke, li alkonformigis la gramatikajn vortetojn (interalie la vortfinaĵojn) tiel ke la eŭropanoj eĉ ne bezonu konscii pri tiu ne-eŭropeca gramatiko de Esperanto.

Specifaj vortoj en Esperanto

Ne ĉiuj vortoj de Esperanto havas signifon rekte diveneblan pere de aliaj lingvoj. Kelkaj el ili estas Esperantaj idiotismoj indiĝene naskitaj en Esperantujo, ĉu pro zamenhofa kaprico, ĉu pro natura lingvo-evoluo inter la parolantaro. Laŭforme (rimarku, ke la listo enhavas mikse vortojn tute kutimajn kaj vortojn foje uzatajn sed neoficialajn): :aliĝilo, edzo, espo (slango por Esperanto), ĝi, kabei, nifo (laŭ angla UFO), pli, plej, ujo, zamenhofa. Oni ankaŭ povus aldoni la tabelvortojn kaj la uzon de afiksoj kiel memstaraj vortoj (igi, ilo, ree, umi, ktp.). Foje oni trovas la vortojn aliel, alies, -iĉ-, kaŭ (= kaj + aŭ), kaj ri, sed tiuj ne konformas al la reguloj de la Fundamento. Temas ĉe ili aŭ pri nekonsciaj pekoj kontraŭ la reguloj aŭ pri intencaj reformprojektoj. Laŭsignife: :aligatori, fundamento, memzorganto, necesejo, kajmani, krokodili, krokodilo, fina venko, verda, verdo

Alfabeto kaj ortografio

La literumado aŭ ortografio ankaŭ estas tre simpla: unu sono (fonemo) por unu litero, kaj inverse. Esperanto uzas la latinan alfabeton, sed ĉar la lingvo uzas pli ol 26 sonojn (same kiel la plejmulto da lingvoj), Zamenhof devis inventi novajn literojn: la tiel nomatajn 'ĉapelitajn' literojn. La literoj c, g, h, j, s kaj u, ĉiu havas sian ĉapelitan version. En Esperantlingvaj TTT-paĝoj oni uzas (en 2004) la jenajn manierojn skribi la ĉapelitajn literojn de Esperanto:
- 70%: veraj supersignaj literoj, preskaŭ ĉiam laŭ Unikodo, iafoje laŭ Latino 3: ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ.
- 15%: surogate laŭ la H-sistemo: ch, gh, hh, jh, sh, u.
- 15%: surogate laŭ la X-sistemo: cx, gx, hx, jx, sx, ux.

Lingvoevoluo

Kvankam E. montriĝis plene taŭga por la celoj de la internacia komunikado, dum ĝia tuta historio ne mankis proponoj reformi detalojn. En la jaro 1908 el reformprovo rezultis nova lingvo projekto, kaj fine aparta planlingvo: Ido. Kontraste al ĝi Esperanto de 1887 ĝis hodiaŭ evoluis sen radikalaj ŝanĝoj, sed malrapide kaj kontinue. Tiu (iam preskaŭ ne rimarkata, iam akre pridisputata) lingvoŝanĝiĝo ampleksas (krom la ĝenerala kresko de la vortprovizo) interalie la sekvajn tendencojn:
- prefero de mallongaj vortoformoj - ekzemple spontana anstataŭ spontanea
- arkaikiĝo de vortoj (ekz.: pafilego) kaj paralela enuziĝo de novaj (ekz.: kanono)
- nuanciga pliriĉigo de la vortostoko, ekzemple al bleki (= produkti bestosonojn) aldoniĝis tuta listo de verboj por unuopaj bestospecioj
- evoluo de signifodiferenco de paralelaj formoj - ekz.: plaĝo = bordostrio speciale taŭga por bano kaj sunbruniĝo, plej ofte tiucele transformita de homoj; strando = origina, natureca , pli "sovaĝa" bordostrio
- uzo de k (en kelkaj kazoj h) anstataŭ pli frua ĥ, precipe post r.
- ~ ~ de -io anstataŭ -ujo en landnomoj
- pli ofta adverbigo - ekzemploj: lastatempe anst. en la lasta tempo, aviadile anst. per aviadilo, haste kaj laste anst. hastante kaj kiel la lasta
- evito de kompleksaj verboformoj
- uzo de afiksoj kiel memsignifaj vortoj - ekz.: ega, eta, emo, malo, iĝi, estro, estraro, ilo, ilaro, ejo, ismo Proponoj pri reformoj de lingvaj detaloj, estas lastatempe ne malofte diskutataj en la novaĵgrupo soc.culture.esperanto; ekzemple enkonduko de nova triapersona ununombra pronomo sekse neŭtra (ri, ŝli) aŭ konsekvenca uzo de ĝi en tiu rolo. (
- ) Kvazaŭ-arĥaikaĵo, tre malofte uzata.
(
  - ) La seksindiferenta (neŭtra laŭ PIV difinebla kiel prezentanta neniun difinitan sekson) pronomo »ĝi« povas esti (laŭ la ekzemploj el la Fundamento de Esperanto) uzata por objektoj aŭ kiel senseksa triapersona pronomo por vivantaj kreaĵoj kiel homoj. Tamen ĝi plej ofte estas uzata nur por aĵo, besto aŭ infaneto.
(
    - ) Uzebla nur por la tria persono.

Parolantaro

La nombro de Esperanto-parolantoj estas nekonata. Nur eblas taksoj. La plej multaj varias inter 100 mil kaj 1,5 milionoj.
Kelkaj parolas eĉ pri pluraj milionoj, sed tiam supozeble temas pri ĉiuj homoj, kiuj iam informiĝis pri bazaj elementoj de la lingvo, eble eklernis ĝin, ankoraŭ rememoras kelkajn vortojn, sed fakte ne scipovas praktike utiligi la lingvon. Se la kriterio estu tute flua altanivela lingvouzo, komparebla al denaska nivelo en aliaj lingvoj la taksoj eĉ reduktiĝas je unu aŭ kelkaj dekmiloj. (>pliaj informoj) Inter la planlingvoj (ekzemple, Interlingvao kaj Loĵbano), Esperanto estas la plej uzata kaj la sola kun evoluintaj daŭraj aplikoj en preskaŭ ĉiuj vivosferoj. Interlingvao, la ĉefa konkuranto de Esperanto inter la planlingvoj, havas ĉirkaŭ mil parolantojn.

Movado

La ĉefa tutmonda Esperanto-organizaĵo estas la Universala Esperanto-Asocio. Ĝi jam de kelkaj jardekoj kunrilatas kun Unuiĝintaj Nacioj. Unesko (Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Edukado, Scienco kaj Kulturo) adoptis [http://e.euroscola.free.fr/unesko.htm du rezoluciojn] favorajn al Esperanto (1954 kaj 1985), per kiuj ĝi agnoskas la indajn atingaĵojn de Esperanto kaj instigas ĝian utiligon. Sed, malsimile al la latina en mezepoka Eŭropo kaj la angla en nia jarcento, bazo de lernejoj, universitatoj kaj lernolibroj mankas al Esperanto. La plej fama simbolo de Esperanto estas la kvinpinta verda stelo, kiu simbolas la esperon (verdo estas koloro de espero) sur la kvin kontinentoj, kaj kiu ankaŭ ornamas la Esperantan flagon.

Kulturo

Esperanto havas literaturon, parte originalan, parte tradukitan el naciaj lingvoj (kaj parte eĉ surretan). Bedaŭrinde, malmultas esperantaj verkoj tradukitaj al naciaj lingvoj, kaj do la ekstermovada publiko ne povas facile legi ilin. Ĝi ankaŭ havas muzikon, gazetojn, organizojn, kaj dissendojn per radio en Esperanto.

Famaj aŭtoroj de verkoj en Esperanto

Ankaŭ vidu

Esperanto kaj internacia uzo por pagata laboro

?

Esperanto kaj firmaoj


- KAVA-PECH

Eksteraj ligoj


- [http://esperanto.net/ Multlingva Informcentro pri Esperanto] en 60 lingvoj
- [http://uea.org/dokumentoj/bibliografioj.html Terminaroj ĉe UEA]
- [http://www.geocities.com/origlit/lit/index.html Datumbazo de originalaj Esperanto-verkaĵoj kaj aŭtoroj], kun biografioj kaj bildoj
- [http://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/c/c3/Radiopolonia_20nov2004.OGG Intervjuo al ĉina esperantistino], kiu priskribas, kiel malfacila estas esperanto por ĉino (sondosiero).
- [http://it.groups.yahoo.com/group/ni_parolas_esperante Diskutgrupo "Ni parolas Esperante"]

Kritikoj


- [http://www.xibalba.demon.co.uk/jbr/ranto/ Esperantokritika paĝaro] (anglalingve)
- [http://www.rickharrison.com/language/bloated.html Ĉu la Esperanta vortaro estas tro vasta?] (anglalingve) Kategorio:Planlingvoj Kategorio:Esperantidoj als:Esperanto ja:エスペラント ko:에스페란토 ms:Bahasa Esperanto simple:Esperanto th:ภาษาเอสปรานโต zh-min-nan:Sè-kài-gí

Kategorio:Nobelpremio pri paco

Kategorio:Nobelpremiitoj laŭ fako ja:Category:ノーベル平和賞受賞者 ko:분류:노벨 평화상 수상자

Cell theory

Cell theory is a scientific theory that is one of the foundations of biology. The generally accepted parts of cell theory include:
- The cell is the fundamental unit of structure and function in living things.
- All organisms are made up of one or more cells.
- Cells arise from other cells through cellular division.
- Cells carry genetic material passed to daughter cells during cellular division.
- All cells are essentially the same in chemical composition.
- Energy flow (metabolism and biochemistry) occurs within cells.

Cell theory history

In 1838, the botanist Matthias Jakob Schleiden and Theodor Schwann, a physiologist discovered that both plant and animal cells had nuclei. From this realization, they surmised that all living things were composed of cells. In 1839, Schwann published 'Microscopic Investigations on the Accordance in the Structure and Growth of Plants and Animals', which contained the first statement of the cell theory. Schwann and Schleiden's statement of the cell theory was: #Cells are the unit of structure, physiology, and organization in living things. #Cells are both a distinct entity and a building block in the construction of organisms. #Cells form by spontaneous generation. When abiogenesis was later disproven, the third tenet was changed to state that all cells came from existing cells. The correct interpretation of cell formation by division was finally promoted by others and formally enunciated in 1858 in Rudolph Virchow's powerful dictum, "Omnis cellula e cellula"... "All cells only arise from pre-existing cells". For a more detailed history visit: http://fig.cox.miami.edu/~cmallery/150/unity/cell.text.htm

See also


- Cell biology

References


- http://fig.cox.miami.edu/~cmallery/150/unity/cell.text.htm
- http://www.biology.arizona.edu/cell_bio/tutorials/cells/cells3.html
- http://www.edu.pe.ca/vrcs/2003/courses/9science/timeline.htm
- http://fig.cox.miami.edu/~cmallery/150/unity/cell.text.htm
- http://www.revision-notes.co.uk/revision/74.html
- http://www2.bc.edu/~strother/GE_146/lectures/12.html
- http://www.cellsalive.com Category:Cell biology Category:History of biology Category:Theories

metal spalanie kalorii sms cheap tickets WAKACJE










































:: RELATED NEWS ::



All Rights Reserved 2005 wikimiki.org