:: wikimiki.org ::
| Aldo De' GIORGI |
Aldo de' GIORGIEsperantlingva literaturo > Aldo de' GIORGI < Italaj geesperantistoj
----
Aldo de' GIORGI (1924-2003) estas itala verkisto en Esperanto kaj librotenisto, honora membro de UEA.
Li estis Esperantisto de 1952, kaj deĵoris en multaj instancoj de la Esperanto-movado. Inter alie, li estas komisiito de UEA pri kulturo de 1977 ĝis 1980, juĝanto pri poezio en la Belartaj Konkursoj de UEA de 1981 ĝis 1998, kaj organizanto de multaj literaturaj konkursoj. Li estis Akademiano de 1986 ĝis 1998, kaj ano de la juĝkomisiono de Fondaĵo Grabowski ekde 1990.
De' Giorgi estas kunlaboranto de multaj revuoj. Dum dudek jaroj (ĝis 1996) li estis literatura redaktoro de "Heroldo de Esperanto". Li redaktis la italan revuon "L'esperanto" de 1979 ĝis 1988). De 1974 li verkas originale poemojn, rakontojn kaj eseojn, ofte konkurse premiitajn.
De' Giorgi skribis la antaŭparolon de Ombro sur interna pejzaĝo de Spomenka STIMEC kaj redaktis la plenan poemaron de William AULD, En barko senpilota (1987).
Listo de verkoj
Poemoj
- Pretertempe (1982)
Ekstera ligo
- [http://geocities.com/origlit/autor/degiorgi.html Aldo de' GIORGI]
Esperantlingva literaturoLiteraturo > Esperantlingva literaturo < Esperanto-kulturo < Esperanto - Serio Oriento-Okcidento
----
Notu: Pro la deven-diverseco de la esperantistaro, la ĉi-subaj aŭtoroj ne estas enklasigitaj laŭ nacio kiel je la alilingvaj literaturoj.
[http://esperanto.net/literaturo/ Originala literaturo en Esperanto] : En la jena ttt-ejo troviĝas listoj de aŭtoroj, originalaj romanoj, noveloj/rakontoj, dramoj kaj poemaroj verkitaj originale en Esperanto kaj aperintaj de 1898 ĝis nun, en multaj kazoj ligitaj al dokumentoj kun pliaj informoj pri aŭtoroj kaj verkoj, inkluzive kelkajn centojn da recenzoj. La tuto formas ampleksan kaj espereble kreskontan datenaron. Aŭtoroj de originala esperantlingva literaturo.
Tradukaĵoj
La unuaj provoj traduki literaturaĵojn en E-n havis plej ofte la karakteron de lernejekzerco; la verkintoj sendis siajn manuskriptojn al Z (tiam ĉefredaktoro de La E-isto) kiu, antaŭ ol aperigi ilin en la gazeto, korektis erarojn stilajn kaj gramatikajn. Multaj el la regulaj kontribuantoj al la gazeto dum tiu periodo (1889-95) iĝis ĝenerale konataj pro sia tradukagado; inter ili troviĝis Grabowski, de Wahl, Devjatnin, Kofman kaj L. E. Meier.
Ĝis 1904 aperis libroforme nur malmultaj tradukoj, ĉar la E-scianta publiko estis tro malgranda. Plej interesaj el la ĝis tiam aperintaj verkoj estas: La Gefratoj (Goethe) kaj La Neĝa Blovado (Puŝkin) de Antoni GRABOWSKI; Hamleto (Shakespeare) de Z, Demono (Lermontov) kaj Boris Godunov (Puŝkin) de Devjatnin; Iliado (Homer) kaj Kain (Byron) de Kofman; Princino Mary (Lermontov) de Edgar VON WAHL. En tiu tempo oni plej ofte tradukis el lingvoj rusa, pola kaj germana: afero klarigebla per tio, ke tiuj estis la gepatraj lingvoj de la plimultaj E-istoj.
Kun la plivastiĝado de la E-movado kaj la sekva plioftiĝo de int. renkontiĝoj, pli-vastiĝis kaj plioftiĝis ankaŭ la tradukoj el la naciaj literaturoj. Sur la titolpaĝoj aperis novaj nomoj - Pujula, Inglada, Bicknell, Kotzin, Cederblad, Lengyel, Hodler, Meyer, Noel, Motteau, Roksano, Vallienne. Plimultiĝis klasikaj verkoj el la okcidenteŭropaj literaturoj; reprezentiĝis Shakespeare per La Ventego (trad. Motteau), Julio Cezaro (Lambert), Makbeto (Lambert); Macaulay - Horacio (Bicknell) - Tennyson - Gvinevero (Bicknell); Molière - L' Avarulo (Meyer), Edziĝo Kontraŭvola (Dufeutrel), Don Juan (Boirac), Georgo Dandin (Z); Conscience Blinda Rozo (van Metekebeke kaj van Hove), Rike-Tikke-Tak (Maria Posenaer), Kion patrino povas suferi (Schoofs); Racine - Athalie kaj Esther (Noei), Prévost - Manon Lescaut (Vallienne); Goethe - Ifigenio en Taŭrido (Z); Schiller - La Rabistoj (Z), Wilhelm Tell (L. E. Meier); Grimm - Elektitaj Fabeloj (Kabe). Krome aperis pluraj verkoj (verketoj) de Musset, Maupassant, Balzac, Vigny , kaj aliaj tiaj mondkonataj verkistoj.
La alfluo de ĉi tiu flanko neniel ĉesigis la orienteŭropan agadon; tie aktivis: Z mem (La Revizoro de Gogol, Marta de Orzeszko), Grabowski (verkoj de Slowacki kaj Sienkiewicz), Kabe (Pola Antologio kaj verkoj de Sierozewski, Orzeszko, Prus, Reymont Turgenev), kaj Devjatnin (verkoj de Puŝkin, Gogol, Krilov). Ankoraŭ maloftis verkoj el la literaturoj hispana, hungara, itala, sveda, dana kaj japana; aliflanke ne mankis tradukoj el la klasikaj lingvoj - latina, greka, hebrea. El la lasta Z tradukis jam antaŭ la mondmilito la pliparton de la Malnova Testamento.
Malgraŭ la plivastiĝo de la E-istaro, ankoraŭ persistis en tuj rondoj la ĝenerale malaprobinda kutimo traduki el lingvoj fremdaj al la tradukantoj. En la fruaj tagoj tiu kutimo estis almenaŭ tolerinda, ĉar kondiĉita de la eksteraj cirkonstancoj, sed oni rajtas bedaŭri, ke ankaŭ post aliiĝo de la cirkonstancoj, kelkaj personoj ne limigis sian laboron al tiu kampo, sur kiu ili estis nedubeble plej fidindaj. El la malmultaj, kiuj sukcese kontraŭagis tiun principon, Grabowski elstaras pro sia poemaro El Parnaso de l' Popoloj, kiu enhavas krom poemoj originalaj ankaŭ tradukojn el tridek lingvoj.
Antaŭ la eksplodo de la unua mondmilito aperis la jenaj verkoj diverskiale interesaj:
- Fabiola (Wiseman - Ramo)
- La Venecia Komercisto (Shakespeare - Wackrill)
- Bulgaraj Rakontoj (Vazov - Atanasov)
- Eŭgenino Grandet (Balzac - Gasse)
- Elektitaj Poemoj (Heine - Pillath)
- Hispanaj Dramoj kaj Angora Katino (Benavente - Inglada)
- Japanaj Rakontoj (Chif Toshio)
- Hebreaj Rakontoj (Ŝalom-Aleĥem kaj Perec-Muĉnik)
- Kroataj Poeziaĵoj (M. Spicer)
- Fantomoj (TurgenevFiŝer)
- Novaj Versaĵoj (Lermontov - Bela Manto)
- tri tradukoj de Ŝidlovskaja: Princo Serebrjanij (A. Tolstoj), Stranga Historio (Turgenev) kaj Arbaro Bruas (Korolenko).
Dum la milita periodo la agado sur la literatura kampo preskaŭ tute ĉesis; kaj post 1918 ĝi revigliĝis nur malrapide. Rekomencis labori kelkaj el la pioniroj, sed pliparte novaj elementoj koniĝis al la E-istaj legantoj. El la antaŭmilitaj tradukistoj plej gravis Grabowski; pro sia majstra traduko de la fama pola epopeo Sinjoro Tadeo de Mickiewicz; jam de jaroj Grabowski revis traduki tiun verkon tiel karan al la pola popolo, sed la grandeco de la tasko longe fortenis lin de la provo. Efektivigante fine sian malnovan revon, li devis multe eksperimenti pri la lingvo; preskaŭ neatentate li iris tiun vojon, kiun post lia morto la hungara poeto Kalocsay sekvis tiom atentveke. Aliaj jam konataj figuroj, kiuj reaperis, estis L. E. Meier (Fabloj - Lessing), Ŝidlovskaja (Senlingvulo kaj La Sonĝo de Makaro de Korolenko: La Kapitanfilino de Puŝkin), kaj Fiŝer (Tri Rakontoj de Puŝkin).
Baldaŭ evidentiĝis, ke la novuloj estas tute kompetentaj repreni la plumojn de tiuj, kiuj ne plu laboras ĉe la tradukado. Sur la unua rango staras: Hilda Dresen - estonino; Bulthuis - nederlandano; Morariu - rumano; Kalocsay kaj Bodó - hungaroj. Hilda Dresen konigis al int. legantaro poemarojn de Marie Under (Elektitaj Versaĵoj) kaj de Barbarus (Horizontoj) kaj ŝi kunredaktis la unuan volumon de la Estona Antologio. Skribante pri estona literaturo en E oni devas ne forgesi la novelaron Kvin Noveloj (Tuglas) bonege tradukitan de Seppik. Ankoraŭ malgrandas la rumana kontribuo al nia literaturo; sed tio kion ni jam havas en la tradukoj de Morariu (Niĉjo Mensogulo - Brătescu-Voineşti kaj Nobela Peko - Sadoveanu) sopirigas al pliampleksigo de tiu fako. Kvankam Bulthuis jam antaŭmilite faris tradukojn (Salome de Oscar Wilde, kaj plurajn francajn verkojn en kunlaboro kun Toucheboeuf), li tamen apartenas pli ĝuste al la postmilita periodo. Pri lia tradukkapablo atestas precipe La Malgranda Johano, alegoria historio de van Eeden, laŭdire unu el la plej popularaj verkoj en la nederlanda literaturo, La Leono de Flandrujo, el la flandra de Conscience, Imperiestro kaj Galileano el la norvega de Ibsen kaj Taglibro de Vilaĝpedelo el la dana de Blicher.
El la hungara, Kalocsay tradukis la dramon: La Tragedio de l' Homo (Madách), la popolfabelon Johano la Brava (Petöfi) kaj Morgaŭ Matene (Karinthy); Karlo Bodó atingis egale altan nivelon per siaj tradukoj de la novelaro Norda Vento (Karinthy) kaj la romano La Cikoni-Kalifo (Babits). Se iu jam leginta la cititajn verkojn ankoraŭ ne konvinkiĝis pri la alta rango de la hungara literaturo, kroman ateston oni povas prezenti per la poem- kaj prozkolekto Hungara Antologio, kompilita de Kalocsay kunlabore kun Bodó, Szilágyi, Totsche, Halka kaj Baghy.
Jam supre ni atentigis pri simileco inter la laboroj de Grabowski kaj Kalocsay en la sfero de lingvo-eksperimentoj; plia simileco troveblas en tio, ke ankaŭ Kalocsay aperigis kolekton de poemtradukoj el multaj lingvoj: la verko Eterna Bukedo enhavas ĉefverkojn poeziajn el dudek lingvoj, prezentitajn en tiu brila maniero, kiun oni atendas de la plej sukcesa vivanta E-poeto. Kaj lia traduko de la Infero de Dante estas plej nova, kaj plej granda triumfo de la poezia lingvo E-a.
Nur post la morto de Z aperis ties traduko de la Fabeloj de Andersen, en tri volumoj (1923, 1926, 1931). R.U.R. (Karl Čapek) kaj Tridek jarojn en la Ora Nordo (Jan Welzl), modernaj verkoj el la ĉeĥa, aperis en E dank' al la tradukistoj de Moraviaj E-Pioniroj. El Bulgarujo venis la interesaj novelaroj: Nuntempaj Rakontoj (Stamatov-Krestanoff) kaj Novaj Bulgaraj Rakontoj (Vazov-Atanasov); Krestanoff preparis ankaŭ la Bulgaran Antologion aperintan en 1925. La katalunan literaturon vaste konigis la Kataluna Antologio en la redakto de Jaume Grau Casas, la belgan literaturon la Belga Antologio (Flandra kaj Franca Partoj), la litovan: Litova Almanako.
Forlasante dum iom da tempo la eŭropan kampon, ni esploru la laboron sur aliaj kontinentoj. En malproksima oriento ni trafas plurajn mezepokajn teatraĵojn kaj modernajn kriminalromanojn el la japana lingvo; sur pli alta nivelo staras la aŭtobiografiaj verkoj de Ariŝima: Deklaracio kaj Senbedaŭre Amo Rabasen tradukoj de T. Tooguu. Ĝis nun Ĉinujo preskaŭ nenion kontribuis al la E-a literaturo; escepto estas la moderna dramo Ribelemaj Virinoj de M. C. Kuo, tradukita de S. M. Chun.
Post vojaĝo mensa trans la Pacifikan Oceanon kaj Amerikon, ni atingas la laborejon de la usonano Payson, kiu dum la lastaj jaroj de sia vivo tre fervore tradukis el angla lingvo: La Rozujo Ĉiumiljara kaj Palaco de Danĝero de Wagnalls, Mimi de Giesy, Luno de Israel de Rider Haggard (kunlabore kun Butler) kaj plurajn aliajn verkojn.
Lasta rigardo ĵetita sur la eŭropan laborkampon videbligas faskon da tradukoj el dek unu lingvoj; el la angla venis La Dormanto Vekiĝas (H. G. Wells - Millward), Jane Eyre (Charlotte Bronte - Bulthuis); el la flandra - Pallieter (Timmermans - Jan van Schoor), Servokapabla - Marcus Tybout (Eekhoud - Bergiers); el la franca - Kandid (Voltaire - Lanti), La Mizantropo (Molière - Boucon), Bareluloj kaj Fadenuloj (Maurois - Berna Fabo) - el germana - En Okcidento Nenio Nova (Remarque - Kvar), La Vojo Returne (Remarque - Berger), La Hirundlibro (Ernst Toller - H. Wolff), La Okuloj de la Eterna Frato (Stefan Zweigt - I. Wolff), Romaj Elegioj kaj La Taglibro (Goethe - Kalocsay) ; el la holanda - Akbar (Limburg-Brouger - Isbrücker kaj Ziermans), Gysbreght van Aemstel (van den Vondel - Isbrücker); el la itala - Historio de Kristo (Papini Anonima), Infero (Dante - Kalocsay), Pinokjo (Collodi - Marchesi); el la kroata - La Morto de Smail-Aga Cengijiĉ (Mazuraniĉ - M. Spicer); el la juda - La Sorĉistino el Kastilio (Ŝalom-Asch - Lejzerowicz); el la hebrea- Merkado la Azenpelisto (Naum Jeruŝalmi - Leono Vienano); el la rusa - Ruĝa Stelo (Bogdanov) kaj Per Voĉo Plena (Majakovskij), poemaroj tradukitaj de Rublov, Hohlov, Nekrasov, k a., Eŭgeno Onegin (Puŝkin - Nekrasov); el la sveda - Per Balono al la Poluso (Andree, Strindberg, Fraenkel - Engholm), Tra Sovaĝa Kamĉatko (Bergman - Gerdman). La Mono de Sinjoro Arne (Selma Lagerlöf - Engholm.)
Originalaj verkoj
Estas memkompreneble, ke dum la fruaj jaroj la verkistoj ne tiom aktivis sur la kampo de originala literaturo kiom sur tiu de la tradukita; por tiaj tradukoj, kiaj eliris tiuepoke, oni ne ĉiam konsideris necesa la verkistan talenton: bezonata estis nur iagrada posedo de la lingvo kaj iom da libera tempo.
La unuaj provoj de originala verkado estis tiuj de Z mem., kiu en sia Unua Libro (1887) publikigis siajn poemojn Mia Penso kaj Ho, mia kor'!, el kiuj la unua estas gemo de nia poezio. En la fruaj numeroj de La E-isto presiĝis originalaĵoj de L. E. Meier, Grohn, Fez (Felix Zamenhof), kaj Goldberg. En 1896 aperis la unua aparte presita poemo: Nevola Mortiginto de Devjatnin. En la serio Biblioteko de la LI sekvis la prozaj verkoj Kraljeviĉ Marko (M. Abesgus), El la Vivo de la E-istoj (V. Stankeviĉ), En la Brikejo (J. Wasniewski), kaj Du Mirrakontoj (O. Zeidlitz). La Fundamenta Krestomatio unue eldonita en 1903, enhavis krom originalaj poemoj de Z, ankaŭ verkojn de aliaj E-istoj; la materialo grandaparte jam aperis dise en la kajeroj de La E-isto kaj ĝia anstataŭinto Lingvo Int.
La Kongreso en Bulonjo (1905) antaŭis grandan progreson en la literaturo originala; aperis Du Rakontoj (Rothau), Urso - En Montoj (Sentis); Sep Rakontoj (Ivan Malfeliĉulo), kaj la poemaroj Versaĵareto (Dombrowski), Verdaj Fajreroj (Frenkel). Al franca kuracisto, d-ro Vallienne, ni ŝuldas la unuan originalan E-an romanon, Kastelo de Prelongo (1907); ĝi temas pri la rilatoj inter la membroj de franca nobela familio kaj ĝiaj servistoj. En la sekvanta jaro Vallienne, kiu devis forlasi sian profesian karieron pro malbona sanstato, aperigis duan romanon Ĉu Li? Ambaŭ verkoj estas tre interesaj; ilian lingvan neperfektecon oni devas ne tro atenti, ĉar memorendas, ke Vallienne estis pionira verkisto en periodo, kiam la ĝenerala lingva nivelo estis ankoraŭ malalta.
Al la kresko de la antaŭmilita poezio kontribuis precipe poloj Elski kaj Elska (Unuaj Agordoj - 1910), ĉeĥo Stanislav Schulhof (Per Espero al Despero, Kion la Vivo Alportis - 1911; Aŭtunaj Floroj - 1912), sviso Edmond Privat (Tra l' Silento - 1912), polo Juliusz Kriss (Melodioj de l' Nokto - 1914) kaj Charles Bicknell, anglo loĝinta longe en Italujo, kiu kontribuadis poemojn al pluraj gazetoj. Tiuj ĉi poetoj ofte montris sin alte inspintaj, sed la teknikaj mankoj de iliaj verkoj kelkfoje iom deprenas de ilia poezia efiko.
Marie Hankel kaj Roksano (Jane Flourens), du el la malmultaj E-istaj verkistinoj, aperigis respektive Sableroj (1911) kaj La Senlaca Sinofero (1912); ĉi tiuj verkoj tamen havas intereson sole historian. Post la romanoj de Vallienne sekvis du verkoj de H. A. Luyken Paŭlo Debenham kaj Mirinda Amo; ili atestas pri verkisto kompetenta, sed tro ema krude propagandi en sia literaturaj kreaĵoj tiajn ideojn, kiaj malplaĉas al nekristanaj legantoj. Tute malsimilan humoron naskas la sprita rakonto de John Merchant - Tri Angloj Alilande - kiu, pretendante nenian literaturan valoron, konvene prezentis al la mondo la kernon de angla humuro. Tria anglo, Richard Sharpe, aperigis en 1913 aŭtobiografian verkon Travivaĵoj de Ro Ŝo.
Dum la unua mondmilito preskaŭ ĉesis la verkado en Esperanto; solaj atentindaj verkoj de tiu periodo estis la poemaro La Dorna Karesilo de Bela Manto (Boris MIRSKI) kaj, pli grave, la filozofia romano Nova Sento de Tagulo (H. HYAMS). En ĉi lasta verko utopia, la aŭtoro eksponis sian vivfilozofion, konsistantan el ideoj socialismaj, teozofiaj, vegetaranaj.
Baldaŭ post la militfino denove laboris la originalaj verkistoj; kaj al iliaj vicoj aliĝis ankoraŭ novaj figuroj. En Moskvo ekpoetis ruso Miĥalski sub la standardo de la klasbatalantaj E-istoj en La Nova Epoko kaj daŭrigis en la verko Prologo. En Budapest du hungaroj, Kalocsay kaj Baghy, ekpaŝis sur vojo, kiu kondukis al ŝatinda plivaloriĝo de la poezio E-a.
En 1921 aperis la unua poemaro de Kalocsay: Mondo kaj Koro; jam en tiu verketo evidentis, ke sur la kampon venis poeto, kiu pli ol liaj antaŭuloj zorgos pri la tekniko poezia; tamen oni sentas kelkfoje deziron, ke li ne estus repolurinta du-tri el la gemoj de tiu unua kolekto por ilin konformigi al siaj plej lastaj teorioj. Dum dek jaroj aperadis en diversaj gazetoj multaj poemoj de Kafocsay; en 1931 eldoniĝis la plena kolekto Streĉita Kordo. Kio ajn venos estonte por pliriĉigi nian poetntrezoron, ne estas antaŭvideble, ke Streĉita Kordo per tio perdos sian rajtan lokon ĉe la kapo. En ĝi oni trovas poemojn kantantajn la E-ismon, la seuiluziiĝon de la maturiĝo, la amon, la naturon, la malfeliĉon; vere rimarkinda estas la alta nivelo de tiom ampleksa verko.
Preter la Vivo (1923) kaj Pilgrimo (1926) konigis al la Eistaro Julion.,Baghy, la amatan vagabondon, la poeton de la E-ista popolo, la „kavaliron de l' tutmonda paco“. Konfesendas, ke ne ĉiam li atingas same altan gradon; kaj oni trovas en liaj poemoj pli romantikan esprimon de la emocioj ol en tiuj de lia samurbano. Liajn verkojn distingas lia profunda kompato kaj kunsento por ĉiuj viktimoj de la premanta vivo. Lian profundan sentemon, lian melankolion, lian romantikon, ĉion ĉi oni povas atribui al lia heredo kaj al la medioj en kiuj li vivis; precipe lia profesio - la dramaktora - kaj lia militista vivo lasis nepre rekoneblajn impresojn sur liaj poemoj kaj prozaj verkoj. Lia unua romano Viktimoj estas bazita sur liaj spertoj en Siberio dum la mondmilito; ĉi tiu verko iĝis eksterordinare populara ĉe la E-istoj, por kiuj ĝi okupas rolon iom similan al la rolo de la verkoj de Charles Dickens ĉe la angla popolo. En kelkaj el la noveloj de Baghy montriĝas satirtendenco, kiu iugrade kompensas la troan sentimentalecon de aliaj verkoj. Tiu maliceta flanko de lia karaktero naskis ankaŭ la longan romanon Hura! (1931), kiun la aŭtoro mem nomis grimaco; kaj en la sama jaro aperis Printempo en la Aŭtuno, verko prezentanta en alta grado lian romantikon.
Aliaj debutantaj poetoj de la postmilitaj jaroj estis: Mangada-Rosenorn (Versaĵaro - 1922), Jaume Grau Casas (Amaj Poemoj - 1924; Novaj Amaj Poemoj - 1927), Olŝvanger (Eterna Sopiro 1925), Teo Jung (La Alta Kanto de la Amo - 1927), Jan van Schoor (Amo kaj Poezio - 1928), Hohlov (La Tajdo - 1928). El ĉi tiuj verkoj elstaras tiu de Hohlov, poste forlasinta la originalan lirikon por helpi al la progresigo de la revolucia literaturo; La Tajdo rajtas lokon sur la sama breto kun Streĉita Kordo kaj Preter la Vivo. La poezion de Hohlov oni povas plej trafe nomi rava; oni sentas ke la poeto same estras materialon kaj esprimteknikon.
En la epoko de postmilita reorientiĝo ankaŭ la proza literaturo akiris novajn trezorojn. Luyken, verkinta jam antaŭmilite, nun laboris sur pli alta nivelo, por produkti la romanojn Stranga Heredaĵo kaj Pro Iŝtar. El la plumo de la senlaca nederlandano Bulthuis fluis la trankviletosaj verkoj Idoj de Orfeo, Jozef kaj la Edzino de Potifar, kaj La Vila Mano. Jean Forge, pola filmscenariisto, aperigis Abismoj kaj Saltego trans jarmiloj pliriĉigante tiumaniere la distran literaturon laŭ la ekzemplo establita en 1920 de Argus (F. Ellersiek) per la kriminalromano Pro Kio? Post senfrukta periodo de ok jaroj Forge eldonis trian verkon Mister Tot Aĉetas Mil Okulojn.
La poemaro Verdkata Testamento (1926) de R. Schwartz, por la unua fojo kontentige reprezentis en la literaturo de E tiun tipe francan spritecon, kiu baziĝas sur la epikura filozofio kaj la trankvilanima akcepto de la homoj tiaj, kiaj ili estas. La fakto, ke la verkoj de Schwartz ofendas multajn personojn, kiuj ne partoprenas tiun filozofion neniom povas depreni de la majstreco de la verkisto en tiu fako, kiun li elektis sia. Lia genio ne limiĝas al la elekto de temoj kaj situacioj, sed trovas respeguligon ankaŭ en la brila maniero, laŭ kiu Schwartz servigas al si lingvan ilon tute ne intencitan funkcii kiel komunikilo por spritaj sentencoj kaj verdiktoj, por vortludoj kaj malicaj parodioj. Trafinte per sia unua verko sukcesan vejnon, li eldonis en 1928 samhumoran novelaron Prozo Ridetanta kaj en 1932 sian duan poemaron La Stranga Butiko, „honore al la granda krizo“. En ĉiuj tri verkoj Schwartz dediĉis grandan parton por priridi la E-istojn kaj iliajn instituciojn; oni ne povas dubi, ke tio estas por la mensa saneco de la popolo bona afero, precipe se oni partoprenas la opinion de G. K. Chesterton, ke „kelkaj aferoj en la vivo estas tiel gravaj, ke oni ne rilatu serioze al ili“. Rimarkinda trajto ĉe Schwartz estas lia kapablo krei per kelkaj plumstrekoj tute kompletan kaj koncepteblan bildon pri sceno al li familiara; tiu trajto videblas altgrade en lia romano Anni kaj Montmartre.
En 1930 aperis sur la horizonto du novaj kaj atentindaj figuroj: Steflan Engholm kaj Kenelm Robinson. La unua, svedo, eternigis sur la paĝoj de sia novelo Al Torento la idilian amaferon de juna sveda lignohakisto kun knabino de najbara vilaĝo. Flanke de la centra temo de la rakonto, Engholm lerte kaj konvinke tuŝas tiujn gravajn aferojn, kiuj de tempo al tempo frontas la maturiĝantan junulon. En Homoj sur la Tero, la sama verkisto pentras similan bildon pli grandskale, sed ne pli sukcese.
Se Grenereto... de Kenelm Robinson, kelkajn jarojn pseŭdonimo de anglo, antaŭe eldoninta nur kelkajn novelojn en la gazetoj, vekis intereson samjare en multaj literaturaj rondoj, ĉar ĝi alportis ion novan al la internacia kulturo konstruata de la E-istaj verkistoj. Dediĉita „al la majstro, André Gide“, ĝi enhavas dekon da noveloj kaj eseoj kun pli longa novelo La Fremda Knabo, en kiu la aŭtoro prezentas kun akuta observado la vivon de knaboj en angla pensionlernejo. Robinson verkis ankaŭ Vol. II. dulingva kolekto de noveloj kaj poemoj, kaj la drameton Homarisma Laboro, morda atako kontraŭ la moralo de la brita burĝa klaso. Pri lia valoro estis granda diskuto en nia literaturo, ĉar liaj verkoj vekis fortan indignon ĉe iuj. ALEC VENTURE.
Vidu ankaŭ
- Esperantaj verkistoj
- Listo de Esperantaj romanoj
Skoloj
- Budapeŝta Skolo
- Ibera Skolo
- La Patrolo
- Skota Skolo
Revuoj kaj Kolektoj
- Fonto
- Literatura Mondo
- Literatura Foiro
Organizaĵoj
- Esperanta PEN-Centro
- Esperantlingva Verkista Asocio (EVA)
Eldonejoj kaj libro-serioj
- Ideala Esperanto-Biblioteko - KAVA-PECH
- LF-koop
- SAT
Retaj katalogoj
- Trovanto
Literaturpremioj
- Internaciaj Floraj Ludoj
- Belartaj Konkursoj
- Premio La Verko de la Jaro
- LIRO La literatura konkurso de la revuo La Ondo de Esperanto
Literaturo en la reto
- eLibrejo
- Esperanta literaturo en la reto
Ekstera ligo
- [http://esperanto.net/literaturo/ Originala literaturo en Esperanto]
- [http://www.esperanto.nu/eLibrejo/ eLibrejo]
- [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/literaturo.html Literaturo, en la reto, en Esperanto]
Literaturo esperantlingva
Kategorio:Esperantlingva literaturo
Literaturo esperantlingva
Literaturo esperantlingva
Literaturo esperantlingva
ja:エスペラント文学
1924Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1924
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1924 post Kristo okazis, interalie:
Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1924
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1924 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 16-a Universala Kongreso de Esperanto en Vieno.
- Ekapero de revuo Sennaciulo.
- Publikita Amaj Poemoj de Casas Jaume GRAU.
- Fonditaj Internacia Radio Asocio, Aŭstria Esperantisto, Austria Esperantista Pacifista Societo kaj Esperanta Propaganda Asocio de Onisabro DEGUĈI.
- Petro FIRU, Tibor CZITROM, Poul JÖRGENSEN, Antonín ELTSCHKNER, Wilfred B. JOHNSON kaj Aleksandro LILJER eklernis Esperanton.
- Unua radio-disaŭdigo en Esperanto en Kanado, Francio, Ĉeĥoslovakio, Finnlando kaj Brazilo.
- Publikitaj Gŭidareko, Neoromano kaj Esperantido da Antido.
- Gregoria kalendaro lanĉita en Grekio.
- Soveta Unio : Mortas Lenino (21-a de januaro). Potencprenas Stalino.
- Mongolio proklamatas "Mongola Popola Respubliko". Eko de komunismaj jaroj.
- 18-a de januaro: Encikliko 'Maximam Gravissimamque' publikita de Papo Pio la 11-a
- 28-a de februaro: Usono invadis Hondurason.
- aprilo: Prepara Konferenco por Internacia Radiotelefona Interkonsento en Ĝenevo .
- 1-a de aprilo: Adolf HITLER estas arestita kaj ekskribis Mein Kampf.
- 26-a de junio: Usona armeo eliris Domingon.
- 4-a de julio: kreita Diocezo de Santos.
- 5-a de julio: Ribelaj militistoj invadis San-Paŭlon kaj forpuŝis la ŝtatestron de San-Paŭlio, Carlos de CAMPOSn.
- 20-a de decembro: Adolf HITLER estas malarestita.
Naskiĝoj
- Aldo de' GIORGI
- 4-a de januaro: Carolina MARTUSCELLI BORI, brazila scientistino
- 18-a de februaro: Ledo Ivo, brazila verkisto
- 21-a de februaro : Zimbabvo : Robert MUGABE, prezidento de Zimbabvo
- 26-a de februaro: Climério ALMEIDA de ANDRADE, brazila episkopo
- 1-a de marto: Esquerdinha brazila ludanto de piedpilko
- 3-a de aprilo : Usono : Marlon BRANDO
- 3-a de aprilo : Usono : Doris DAY
- 7-a de aprilo : Johannes Mario SIMMEL
- 13-a de aprilo : José Cândido de CARVALHO Filho, brazila ĵuĝisto
- 20-a de aprilo: Dulce BRAGA, brazila polikistino
- 7-a de majo : Britio : Marjorie BOULTON
- 15-a de majo: José Maria de ALBUQUERQUE, brazila paŝtro kaj biologisto
- 22-a de majo : Charles AZNAVOUR, franca kantisto
- 9-a de junio: Oldegard Olsen SAPUCAIA, brazila heroo
- 12-a de junio : Usono : George H. BUSH
- 5-a de julio: Osman LINS, brazila verkisto
- 11-a de julio: César LATTES, brazila fizikisto
- 13-a de aŭgusto : Serafim FERNANDES de ARAÚJO, brazila ĉefepiskopo
- 14-a de aŭgusto : Péricles de ANDRADE MARANHÃO, brazila humordezegnisto
- 16-a de septembro : Lauren BACALL
- 18-a de septembro : Eloísa Mafalda, brazila aktorino
- 28-a de septembro : Marcello MASTROIANNI
- 30-a de septembro : Truman CAPOTE
- 1-a de oktobro : Usono : Jimmy CARTER
Mortoj
- 21-a de januaro : Sovetunio: Lenino
- 3-a de februaro : Woodrow WILSON
- 31-a de marto : Nilo PEÇANHA, brazila prezidento
- 22-a de aprilo: Vicente de CARVALHO, brazila poeto
- 3-a de junio : Aŭstrio: Franz KAFKA
- 10-a de julio: Giacomo MATTEOTI
- 12-a de oktobro : Anatole FRANCE
- 29-a de novembro : Giacomo PUCCINI
- 6-a de decembro : Klara ZAMENHOF
- 29-a de decembro : Carl SPITTELER
- Antonie JANALIKOVÁ
----
1919 | 1920 | 1921 | 1922 | 1923 | 1924 | 1925 | 1926 | 1927 | 1928 | 1929
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
Naskiĝoj
- Aldo de' GIORGI
- 21-a de februaro : Zimbabvo : Robert MUGABE, prezidento de Zimbabvo
- 3-a de aprilo : Usono : Marlon BRANDO
- 3-a de aprilo : Usono : Doris DAY
- 7-a de aprilo : Johannes Mario SIMMEL
- 7-a de majo : Britio : Marjorie BOULTON
- 22-a de majo : Charles AZNAVOUR, franca kantisto
- 12-a de junio : Usono : George H. BUSH
- 16-a de septembro : Lauren BACALL
- 28-a de septembro : Marcello MASTROIANNI
- 30-a de septembro : Truman CAPOTE
- 1-a de oktobro : Usono : Jimmy CARTER
Mortoj
- 21-a de januaro : Sovetunio: Lenino
- 3-a de februaro : Woodrow WILSON
- 3-a de junio : Aŭstrio: Franz KAFKA
- 12-a de oktobro : Anatole FRANCE
- 29-a de novembro : Giacomo PUCCINI
- 6-a de decembro : Klara ZAMENHOF
- 29-a de decembro : Carl SPITTELER
----
1919 | 1920 | 1921 | 1922 | 1923 | 1924 | 1925 | 1926 | 1927 | 1928 | 1929
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1924年
ko:1924년
simple:1924
th:พ.ศ. 2467
ItalioGeografio > Eŭropo > Itala Duoninsulo > Italio
----
Dosiero:it.gif
----
Italio estas unu el la plej grandaj landoj de Eŭropo kaj historie ties plej avangarda regiono (inter -200 kaj
1500). Inter -300 kaj 300, la urbo-ŝtato Romo kaj poste la el ĝi evoluiĝanta Romia imperio konkeris (politike) per
la glavo ĉiujn landojn apud la Mediteranea maro kaj inter 300 kaj 1000
Romo konkeris (religie) per la kruco la plejparton de Eŭropo. Inter 1400
kaj 1600 Italio estis la hejmlando de la Renesanco. Italio donis al Eŭropo
la latinan alfabeton,lingvon,leĝaron kaj faris kristanismon la ĉefa religio de ĉi kontinento. Italio estas la lando de
Cezaro,
Cicerono,
Vergilio,
Danto,
Giotto,
Sankta Francisko,
Leonardo da VINCI,
Mikelanĝelo,
Galileo,
Antonio VIVALDI
kaj multaj aliaj.
Faktoj:
- Loko: 42,5 No, 12,5 Or (okcidenta Eŭropo)
- Areo: 294.020 km² semotaŭga: 31%
- Loĝantaro: 57.634.327 (2000, takso),
- Urbanoj: 67% (2000)
- Homoj sur kv. km: 196,0 (2000)
- Homoj sur kv. km da semotaŭga tero: 632,3 (2000)
- Jara kresko: 0,09% (2000, takso)
- Naskoj: 9,13 por 1000 homoj por jaro (2000, takso)
- Mortoj: 9,99 por 1000 homoj por jaro (2000, takso)
- Migrantoj: 1,74 por 1000 homoj por jaro (2000, takso)
- Mortokvoto de beboj: 5,92 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
- Infanoj po virino: 1,18 infanoj naskita por virino (2000, takso)
- Meza vivodaŭro: 79,03 jaroj (75,85 viroj, 82,41 virinoj) (2000, takso)
- Ĉefurbo: Romo
- La plej grandaj urboj: (milionoj en 2000, takso) 3,80 Milano; 3,30 Romo; 3,00 Napolo.
Listo de urboj de Italio
- Etnoj: itala
- Religio: plejparte katolikismo, kun komunumoj de protestantismo, Judismo kaj Islamo
- Lingvo: la itala. En la provinco Bolcano estas samrajta, sed pli vaste parolata, la germana. En la regiono Aosta Valo estas samrajta la franca. Aliaj indiĝenaj malplimultoj, kun diversgradaj lingvaj rajtoj: slovena, greka, albana, sardinia, okcitana, ladina. La plej gravaj novaj malplimultoj de eksterlanda deveno parolas la araban, la hispanan kaj la albanan.
- Alfabeteca: 98% (1998, takso)
- Registaro: parlamenta demokratio kun multaj malgrandaj partioj grupiĝintaj en du ĉefaj blokoj.
- Sendependo: la 17-an de marto 1861, kiel la regno de Italio, sed ne unuigita ĝis 1870. Antaŭe Italio longe estis dispecigita inter la papo, la germana imperiestro, lokaj princoj kaj urboj.
- Internaciaj Organizoj: UNO (1955), NATO (1949), EU (1950).
- Konstitucio: la 1-an de januaro 1948
- Korupteco: 4,8 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2004)
- Ekonomio: 267 Gsk (1998, takso) por kapo 4,63 ksk (1998, takso)
- Jara kresko: 1,3% (1999, takso)
- Inflacio: 1,7% (1999)
- Senlaboreco: 11,5% (1999, takso)
- Registara buĝeto: 191,2 Gsk (1999, takso)
- Valuto: eŭro EUR (= 100 cendoj).
Regionoj
Abruzoj, Aosta Valo, Apulio, Basilikato, Emilio-Romanjo, Friulo-Venecio Julia, Kalabrio, Kampanio, Latio, Ligurio, Lombardio, Markioj, Moliso, Piemonto, Sardio, Sicilio, Toskanio, Trentino-Supra Adiĝo, Umbrio kaj Veneto
Vidu ankaŭ la liston de la regionoj kaj provincoj.
Kategorio:Italio
als:Italien
fiu-vro:Itaalia
ja:イタリア
ko:이탈리아
ms:Itali
simple:Italy
th:ประเทศอิตาลี
zh-min-nan:Italia
Honoraj membroj de UEAEsperanto > Esperanto-kulturo > Esperanto-asocio > Universala Esperanto-Asocio > Honoraj membroj de UEA
----
Kiel Honoraj membroj de UEA estas elektitaj esperantistoj, kiuj faris gravajn servojn al la tutmonda esperanto-movado.
Listo de honoraj membroj kaj elektojaroj
- D-ro André ALBAULT, Francio
- Mag. William AULD, Britio 1987
- S-ro Aref AZARI, Irano
- S-ro Pierre BABIN, Francio
- S-ro Hans BAKKER, Nederlando
- D-ro Arthur BAUR, Svislando
- S-ino Belka BELEVA, Bulgario
- Prof. Ignat Florian BOCIORT, Rumanio
- S-ino Lucija BORČIĆ, Kroatio
- D-ro Werner BORMANN, Germanio
- D-ro Ivo BOROVEČKI, Kroatio
- D-ino Marjorie BOULTON, Britio
- D-ro Donald BROADRIBB, Aŭstralio
- S-ro Edwin BURG, Nederlando, 2003
- S-ro Petras ĈELIAUSKAS, Litovio
- S-ro Sylla CHAVES, Brazilo
- S-ro Dao Anh Kha - Vjetnamio
- S-ro DEGUĈI Kjotaro, Japanio
- S-ro Fernando de DIEGO, Venezuelo
- S-ino Elfriede ERNST, Belgio
- Imre FERENCZY, Hungario, 2003
- S-ro Christopher FETTES, Irlando
- S-ino Elvira FONTES, Brazilo
- D-rino Lina GABRIELLI, Italio
- S-ro Claude GACOND, Svislando
- Salah GHANEM, Libano, 2003
- S-ino Jadwiga GIBCZYŃSKA, Pollando
- S-ro Joachim GIESSNER, Germanio
- S-ro Adam GORALSKI, Venezuelo
- D-ino Kathleen HALL, Britio
- S-ro HAN Moo-hyup, Koreio
- S-ro William R. HARMON, Usono
- S-ro Richard HIRSCH, Germanio
- S-ino Mila van der HORST-KOLIŃSKA, Nederlando
- D-ro Ferenc JÁKI, Hungario
- Josef KAVKA, Ĉeĥio, 2003
- S-ro Edwin de KOCK, Usono
- D-ro Boris KOLKER, Usono, 2005
- S-ro KURISU Kei, Japanio
- S-ro Grégoire MAERTENS, Belgio
- Mag. G. F. MAKKINK, Nederlando 1988
- S-ino Elna MATLAND, Norvegio
- Antanas MEKYS, Litovio, 2003
- Lic. A. J. MIDDELKOOP, Nederlando 1988
- Prof. Evaldo PAULI, Brazilo
- S-ro Claude PIRON, Svislando
- s-ro Baldur RAGNARSSON, Islando
- Prof. YAMAZOE Saburô, Japanio
- D-ro M. SAHEB-ZAMANI, Irano
- S-ro YAMASAKI Seikô, Japanio
- S-ino Eli URBANOVA, Ĉeĥio
- D-ro Ebbe VILBORG, Svedio
- S-ro E.L.M. WENSING, Nederlando
- S-ino Sija van WIJNGAARDEN, Nederlando
- D-ro Louis-Christophe ZALESKI-ZAMENHOF, Francio 1987
2004
- Vladimir Vladimiroviĉ SAMODAJ (Rusio)
- Gian Carlo FIGHIERA (Italio)
- LI Shijun (Laŭlum) (Ĉinio)
- TAKEUTI Yosikazu
- Lee Chong-Yeong
- Magda ŠATUROVÁ-SEPPOVÁ
- Jiří VYCHODIL
Forpasintaj honoraj membroj
- Muztar ABBASI - Pakistano
- Georgo ABRAHAM - Argentino
- Nikola ALEKSIEV - Bulgario
- Francisco ALMADA - Brazilo
- Bernardino d' ALMEIDA MARTINS - Portugalio
- A. D. ATANASOV - Bulgario
- Giordano AZZI - Italio
- István BÁCSKAI - Hungario
- Juan BACHRICH - Venezuelo
- Julio BAGHY - Hungario
- Georges BAIRE - Francio
- Pál BALKÁNYI - Hungario
- Marie BARTOVSKÁ - Ĉeĥio
- Louis BASTIEN - Francio
- Paul BERENGUIER - Francio
- Paul BLAISE - Belgio
- Artur BORMANN - Germanio
- Louis BOUVIER - Francio
- Charles BRUNET - Francio
- Odo BUJWID - Pollando
- O. BÜNEMANN - Germanio
- Adolf BURKHARDT - Germanio, 2003
- A. CAETANO COUTINHO - Brazilo
- Antonio CARBONELL y BOSQUE - Hispanio
- D. CHAGNOŬ - Francio
- Emmanuel CHICOT - Francio
- Charles CRESP - Francio
- Andreo CSEH - Nederlando
- Walter Bell CURRIE - Britio
- Barbara CVETKOVA - Rusio
- A. CZUBRYNSKI - Pollando
- Theodor ČEJKA - Ĉeĥio
- Aldo de' GIORGI - Italio
- Einar DAHL - Svedio
- Ernest DELIGNY - Francio
- K. DRAĴEV - Bulgario
- Willem DREES - Nederlando
- Karoly FAJSZI - Hungario
- Alice FARGES - Francio
- M. FERNÁNDEZ MENÉNDEZ - Urugvajo
- Ada FIGHIERA SIKORSKA - Italio
- Madeleine FOING-HAUDEBINE - Francio
- Manuel de FREITAS - Portugalio
- H. FRENZEL - Aŭstrio
- Eugene GABERT - Francio
- J. GARZON-RUIZ - Hispanio
- E. GASSE - Francio
- M. GÉNERMONT - Francio
- Joachin GIESSNER - Germanio
- Justin GODART - Francio
- Raymond GONIN - Francio
- Ĥristo GOROV - Bulgario
- Douglas B. GREGOR - Britio
- T. J. GUÉRRITE - Britio
- Stojan ĜUĜEV - Bulgario
- HAJPIN Li - Koreio
- Giselle HARABAGIU - Usono
- G. HARABAGIU-NUHAMOVICI - Rumanio
- Luis HERNÁNDEZ YZAL - Hispanio
- F. W. HIPSLEY - Britio
- William H. HIRST - Britio
- Emilie HODLER-RUCH - Francio
- H. HODLER - Francio - s-ino
- Oene HOEKSTRA - Nederlando
- Rudolf HROMADA - Ĉeĥio
- Alberic HUMEZ - Francio
- J. ISBRUCKER - Nederlando
- J. R. G. ISBRUCKER - Nederlando
- Ludwig ISTEL - Germanio
- ITO Kanzi, Japanio
- Charles JAYET - Svislando
- Raúl JUÁREZ - Kubo
- Teo JUNG - Nederlando
- Kolomano KALOCSAY - Hungario
- David KENNEDY - Britio
- Irja. KLEMOLA - Finnlando
- Leopoldo KNOEDT - Brazilo
- Bernhard KÖTZ - Germanio
- Vojtěch KRAUS - Ĉeĥio
- Antonín KUDELA - Ĉeĥio
- Gustav KÜHLMANN - Danio 1988
- H. KÜRSTEINER - Svislando
- Stefano LA COLLA - Italio
- Pedro Pablo LAMAS DÍAZ, Kubo
- Armand LANDENNE - Belgio
- Emilija LAPENNA - Jugoslavio
- Oskari LEHTIVAARA - Finnlando
- Paul LINARES
- Miĥail MANDRIK - Bjelorusio
- Jaroslav MAŘÍK - Ĉeĥio
- MIJAKE Ŝihej - Japanio
- Zef Luigj MJEDA - Albanio
- NGUYEN Hai Trung - Vjetnamio
- NGUYEN Minh Kinh - Vjetnamio
- NITOBE Inazo - Japanaio
- M. NOLL - Danio
- Paul NYLÉN - Svedio
- Jaan OJALO - Estonio
- Olle OLSSON - Svedio
- OSSAKA Kenji - Japanio
- Liisi OTERMA - Finnlando
- Donald E. PARRISH - Usono
- Augustin PITLÍK - Ĉeĥio
- A. PLOUSSU - Francio
- Bozidar POPOVIĈ - Bulgario 1987
- Edmond PRIVAT - Svislando
- Juan RÉGULO PÉREZ - Hispanio
- Ragnvald RIAN - Norvegio
- Claudius Vincent RICHARD - Maroko
- F. ROCKMANN
- Johan Hammond ROSBACH, Norvegio
- Reto ROSSETTI - Britio
- J. SALDANHA CARREIRA - Portugalio
- Betty SALT - Kanado
- Cathy SCHULZE - Usono
- Hippolyte SÉBERT - Francio
- Eva SEEMANNOVÁ - Ĉeĥio
- Vilho SETÄLÄ - Finnlando
- SHIN Bongcho - Koreio
- Otto SKLENČKA - Ĉeĥio
- Karl Ludvig SÖDERBERG - Svedio
- François SOUBRANNE - Francio
- P. J. SOETERS - Nederlando
- A. STAMATIADIS - Grekio
- Hugo STEINER - Aŭstrio
- Carl STØP-BOWITZ - Norvegio
- Umberto STOPPOLONI - Italio
- Georges STROELE - Svislando
- Jan STRÖNNE - Svedio
- Edward SYMOENS - Belgio
- Julie ŠUPICHOVÁ - Ĉeĥio
- St. SZABUNIEVICZ
- TAKEUTI Yosikazu - Japanio
- H. THILANDER - Svedio
- A. W. THOMSON - Britio
- Józef TOCZYSKI - Pollando 1987
- H. TRESSEL - Germanio
- Anna TUSCHINSKI - Pollando
- Eduard Vladimír TVAROŽEK - Slovakio
- Alec VENTURE - Britio
- P. J. VERMAAS - Nederlando
- Marianne H. VERMAAS - Nederlando
- Bruno VOGELMANN - Germanio
- Josef VONDROUŠEK - Ĉeĥio
- Gaston WARINGHIEN - Francio
- Norman WILLIAMS - Britio
- E. J. WOESSINK - Nederlando
- WONG Kenn - Ĉinio
- Eugen WÜSTER - Germanio
- YE Laishi - Ĉinio (Ĵelezo)
- ISOBE Yukiko - Japanio
- ZHANG Qicheng - Ĉinio
----
Vidu ankaŭ
Prezidantoj de UEA
Honora Patrona Komitato de UEA
UEAUniversala Esperanto-Asocio (UEA) estas la plej granda internacia organizo de parolantoj de Esperanto, kun membroj en 119 landoj (laŭ la Jarlibro de 2001) kaj en oficialaj rilatoj kun la Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko. Krom individuaj membroj, 95 landaj Esperanto-asocioj aliĝis al UEA. La nuna prezidanto de UEA estas Renato CORSETTI.
La hodiaŭa UEA estas kunfandaĵo de la malnova UEA, fondita la 28-an de aprilo 1908 en Svislando fare de interalie Hector HODLER, kaj de Internacia Esperanto-Ligo, fondita la 18-an de septembro 1936 en Britio. La kunfandiĝo okazis en 1947.
UEA havas Centran Oficejon en Roterdamo, Nederlando. Tie rezidas oficiale ankaŭ TEJO. Krom tio ekzistis kaj ekzistas pluraj aliaj centroj, ekz. la Serva Centro en Ĝenevo (1947-1960/1980) aŭ la novjorka oficejo ĉe la sidejo de la Unuiĝintaj Nacioj.
UEA celas, laŭ la Statuto el 1980:
:a) disvastigi la uzadon de la internacia lingvo Esperanto;
:b) agadi por la solvo de la lingva problemo en internaciaj rilatoj kaj faciligi la internacian komunikadon;
:c) plifaciligi la ĉiuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, malgraŭ diferencoj de nacieco, raso, sekso, religio, politiko aŭ lingvo;
:ĉ) kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco, kaj disvolvi ĉe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj.
Ĉiujare, UEA organizas la Universalan Kongreson (UK), kiun partoprenas kutime 1500-3000 homoj. UEA eldonas librojn, havas [http://www.uea.org/katalogo/ la plej grandan perpoŝtan Esperanto-libroservon en la mondo] (kun pli ol 4000 libroj, kompaktdiskoj, kaj aliaj), tenas informejon kaj gravan Esperanto-bibliotekon, nome Biblioteko Hector Hodler. UEA tenas ankaŭ delegitan reton de reprezentantoj el la tuta mondo kiuj informas pri sia loko aŭ profesia fako.
UEA eldonas monatan oficialan organon Esperanto kaj manlibron pri la Esperanto-movado Jarlibro.
UEA ĉiujare organizas Belartajn Konkursojn pri diversaj artaĵoj en Esperanto.
UEA havas rilatojn kun multaj fakaj Esperanto-asocioj. Kelkaj estas "aliĝintaj", simile al landaj asocioj, kaj sendas komitatanon al la UEA-Komitato. La plej multaj havas nur "kunlaboran" kontrakton kun UEA, inter ili ĉiuj "neneŭtralaj" asocioj kiel ekzemple la religiaj.
Krom kun UN kaj Unesko, UEA havas konsultajn rilatojn ankaŭ kun UNICEF kaj Konsilio de Eŭropo kaj ĝeneralajn kunlaborajn rilatojn kun Organizo de Amerikaj Ŝtatoj. UEA oficiale kunlaboras ĉe Internacia Organizo por Normigado (ISO). La Asocio aktivas por informado ĉe Eŭropa Unio kaj laŭokaze ĉe aliaj interŝtataj kaj internaciaj organizoj kaj konferencoj. UEA membras en Eŭropa Lingva Konsilio, komuna forumo de universitatoj kaj lingvaj asocioj por antaŭenigi la konon pri lingvoj kaj kulturoj en kaj ekster la Eŭropa Unio.
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) estas la junulara sekcio de UEA. Simile al la Universala Kongreso de UEA, TEJO organizas Internacian Junularan Kongreson ĉiujare en malsama loko. IJK estas semajndaŭra okazaĵo de koncertoj, prezentaĵoj, ekskursoj, kaj ĝenerala amuziĝo kiu allogas junuloj el la tuta mondo.
Vidu ankaŭ : Ĝeneralaj Direktoroj de UEA, Prezidantoj de UEA, Honoraj membroj de UEA, Honoraj prezidantoj de UEA, Honora patrona komitato, Volontuloj de UEA
Enciklopedio de Esperanto 1933-34 pri UEA
EdE-U
UEA. - Plej grava organizaĵo de E. - Jaron post jaro, precipe post la 1-a UK, sentiĝis, ke E sen reala praktikado internacia, simple kaj klare centrigita, ne havos altirpovon por reale pensanta mondo. La ideoj kristaliĝis en propono farita de A. Carles al la 2-a UK 1906 kaj ĝi tekstis jene: „Estus oportune, havi en multaj urboj konsulojn, al kiuj oni povus ĉiam sukcese sin turni kaj de kiuj per malgranda maklera pago - oni povus ricevi ĉiujn petitajn sciigojn, eĉ privatajn informojn pri komercistoj. Ankaŭ la vojaĝantoj ĉiam scius, kien ili povus sinprezenti por ricevi bonan akcepton kaj ĉiujn postulitajn informojn, ne ĝenante iun.“ La UK decidis „Rekomendi al la societoj kaj grupoj, ke ili fondu en ĉiuj lokoj, kie estos eble, E-istajn konsulejojn, kiuj povos en la landoj, kie tiu nomo ne estus akceptata de la registaro, ricevi alian nomon, kiel ekzemple, E-istaj Agentejoj.“ Tiu ĉi bonintenca forŝovo de la propono al la grupo malatentis jam tiam la neceson de speciala organizo kaj de centro, tial la propono estis praktike enterigita.
Preskaŭ du jarojn poste reprenis la proponon Th. Rousseau kaj H. Hodler. En serio de artikoloj Hodler skizis la novan organizaĵon kaj en n-ro 30 (de la 1-a majo) de ,Esperanto' 1908 aperis la informo pri la fondo de Universala Esperanto-Asocio. La unua oficiala informilo en la sama n-ro donis la formalajn kaj praktikajn detalajn de UEA.
Alia ĝermo de UEA estis la E-oficejoj la E-oficejoj, starigitaj laŭ propono de Rousseau. La unua E-oficejo estis en franca urbo Bourg en Bresse, kie vivis Rousseau, la kunfondinto de UEA.
Simpla, servopreta, malmultekosta: estas ĉefe tiuj kvalitoj, kiuj kaŭzis la rapidan kreskon de UEA. La provizora regularo aperinta en ,E' (12 majo 1908) fiksis la celojn: 1. Sub la nomo UEA estis fondita Asocio, kies celo estas la plifaciligo de la ĉiuspecaj rilatoj inter diverslingvano kaj la kreo de fortika ligilo de solidareco inter ĝiaj anoj. - 2. la sola lingvo oficiala de la UEA estas la lingvo E, tia, kia ĝi estas difinita per sia literatura kaj teknika vortaro. Konsekvence la UEA neniel enmiksiĝos en lingvaj diskutoj. - 3. La UEA estas absolute neŭtrala rilate al religio, politiko kaj nacieco. - Tiuj tri fundamentaj reguloj nur iom modititaj troviĝas ankoraŭ nun en la statuto.
La unua kunveno de UEA okazis en Dresden dum la 4-a UK 1908. La tagordo enhavis la raportojn de la fakoj ekzistintaj tiam (1. administrado, 2. konsuloj kaj oficejoj, 3. turismo), kaj proponon pri kreo de novaj fakoj: komerco kaj industrio, instruado. La jarlibro mem aperis antaŭ la kongreso kaj indikis la staton de UEA: 206 delegitoj, 46 vicdelegitoj, 94 subdelegitoj, 62 E-oficejoj, el kiuj 22 plene organizitaj; ĉio en 249 lokoj kaj en 23 landoj; pagintaj membroj: 1223.
Kiel unuan etapon de la evoluo oni povus fiksi la tempon 1908-1912, de la fondo ĝis la tielnomita Financa reformo, en Krakovo diskutita kaj akceptita. La ekstera evoluo de la asocio estis videbla el la jarlibroj, ili estas la mezuriloj plej bone videblaj de la progreso kaj de la enradikiĝo. La mizeraspektan libreton de 1908, de 24 paĝoj, anstataŭis jam en 1911 broŝuro de 184 paĝoj entenantaj 885 lokojn kun delegitoj kaj konsuloj en 47 landoj. 158 E-oficejojn, 266 entreprenojn, 7804 membrojn. La forton de la asocio ankaŭ dokumentas la fakto, ke la sinteno de la gvidantaj E-istoj de tiu ĉi tempo notinde iĝis pli favora kaj komprenema. Ja ne mankis ĵaluzo kaj malkompreno, sed antaŭ la evidenta progreso silentiĝis ankaŭ tiuj ĉi voĉoj.
La eksplodo de la milito trafis UEA en la plej bona stato: solida konduto financa, fido ĝenerala ĉe la E-ista publiko, klaraj gvidlinioj, ĝojiga membrostato. Tre gravis, ke la delegitoj de UEA en la militantaj landoj ne estis kaptitaj de la milita spirito. Tio permesis, ke la Centra Oficejo daŭrigu unue sian kutiman laboron, degeliĝanta al nenio dum la unuaj monatoj kaj nur time repreninta ioman amplekson post januaro 1915. La stabo, konsistinta kun la direktoro el ses personoj, malgrandiĝis je du por poste kreski ĝis ok kaj dek kun la libervolaj helpantoj.
UEA dissendis dum sept. 1914 cirkuleron al la delegitoj kun teksto por enpresi en tagaj gazetoj. Tiu ĉi informo tradukita en 30 lingvojn aperis en centoj da tagaj gazetoj. Ĝi tekstis: „Ĉar la militagoj okazis preskaŭ subite, multaj personoj troviĝas surprizataj en la malamikaj landoj kaj ne plu havas la eblon, korespondi kun siaj parencoj kaj amikoj. Por laŭeble helpi ilin, la oficejo de UEA, sidanta en Ĝenevo, ĵus informis siajn delegitojn en la malamikaj landoj, ke ĝi volonte servos kiel Perilo por la interŝanĝado de privataj korespondaĵoj inter la malamikaj landoj. La leteroj estas ricevataj ĉe la Ĝeneva Oficejo, el kie ili estas transdonataj al la adresato, se bezone post traduko. Estas akceptataj nur la nefermitaj korespondaĵoj, havantaj absolute nenian politikan aŭ militistan karakteron. La personoj, kiuj deziras uzi tiun servon, nun en plena funkciado, estas petataj, sendi ĉiujn leterojn, kun du internaciaj respondkuponoj, al UEA, 10. rue de la Bourse, Genève, Svislando. Dum sept. ĝis dec. 1914 la alveno de korespondaĵoj fariĝis timiga - pro la laboro kiun postulis la plenumo. Jen la dispartiĝo laŭ fakoj: 1. simpla transsendo; 2. specialaj servoj; 3. monsendo; 4. militistoj; 5. civilkaptitoj; 6. rehejmigado de civiluloj en militregionoj; 7. militkaptitoj kaj rilatoj kun la respektivaj aŭtoritatoj; 8. rilatoj kun ruĝkrucaj organizaĵoj; 9. Ruĝa Kruco, Ĝenevo; 10. variaĵoj. Neforgesindaj estas la servoj, kiujn plenumis la delegitoj Pinagel, Alfred Mahn, Bernhard Luis, Charles Brunet, Schwaiger, f-ino Gérard, prof. Christaller, St. Rudnicki, Szabunlevicz kaj aro da aliaj.
Menciinda detalo en la historio de UEA estas la ĉikanoj. De 1916 la gazeto ,E' estis malpermesita en Francujo kaj malgraŭ interveno de generalo Sébert ĉe ministro Painlevé tiu ĉi malpermeso ne estis forigata. La milita aŭtoritato, kiu decidis pri tio, bazis sin sur la prijuĝo de oficiro de cenzuro, fama E-isto, fariĝinta Idisto. (La gazeto havis tiam 300 abonantojn en Francujo.) Tre malutilis ankaŭ tio, ke la poŝto por transmaraj landoj pasis Francujon. La brita cenzuro tiurilate kondutis pli larĝanime. La germana cenzuro ne ekzamenis periodaĵojn, trairintajn Germanujon, sed nur korespondaĵojn.
La agado de UEA sur E-ista kampo estis tiu de ligilo inter la ankoraŭ funkciantaj organizaĵoj en kelkaj neŭtralaj landoj kaj la aktivaj E-istoj. Aperis regule ,E‘ ĉiumonate kun artikoloj pri tutmondaj problemoj. En 1916 aperis jarlibro, kiu enhavis ĉefajn informojn kaj la adresaron de delegitoj. Plie aperis dufoje libreto: „E dum la milito“, kiu enhavis resumon de la stato de la movado. Elokvente parolis pri la sekvoj de la milito la ciferoj. En 1914 la nombro de pagintaj anoj estis 7233, en 1915 estis 2699, en 1918 1958.
Je la 11-a nov. 1918 silentis la kanonoj. Unu post la aliaj alvenis leteroj de revenintaj soldatoj. Per Alvoko al la E-istaro (jan. 1919) subskribita de Hodler kaj E. Stettler, UEA anoncis la reprenon de la laboroj. La malsano de Hodler devigis ŝanĝon en la administra gvidado, kiun akceptis E. Stettler kaj dum marto ankaŭ la Centra Oficejo translokiĝis al Bern. La jaro 1919 estis plene dediĉita rekonstrui la asocion. Je la fino de la jaro UEA kalkulis 3114 anojn. La sumo de poŝtaĵoj ricevitaj kaj senditaj atingis denove 20.000 kontraŭ 8.300 en 1918.
Du gravaj okazintaĵoj distingas la jaron 1920: la morto de la fondinto Hodler kaj la okazigo de l' unua postmilita UK en Hago. Monumenton Hodler ne bezonas, tion li kreis en UEA, en kiu li metis sian tutan koron, amon kaj inteligenton. Bela memoraĵo, kiun li lasis, estis la donaco de kapitalo, kiu devis certigi la ekziston de UEA. Dum la UK la ĉefa laboro de la UEA-kunveno estis la diskuto pri la statuto, kiu estis verkata de Stettler.
La UK en Helsinki en 1922 alportis gravan ŝanĝon: UEA fariĝis kolono de duflanka tutmonda organizaĵo E-ista. Per la kontrakto de Helsinki UEA fordonis certajn laborojn, kiujn ĝi ĝis tiam plenumis. La evoluo de UEA ĝis 1932 iris sian vojon, regule kaj decide. Ĝi ĉefe dediĉis sin al la firmigo de la propra organizaĵo, al la plibonigo de la servoj, al la plidensigo de la delegita reto kaj al la pligrandigo de la membraro.
La membraro de 1919 kreskis ĝis 1927, poste malkreskis.
- 1920: 3894
- 1921: 5570
- 1922: 6253
- 1923: 6332
- 1924: 8205
- 1925: 9424
- 1926: 8687
- 1927: 9100
- 1928: 9095
- 1929: 9113
- 1930: 9062
- 1931: 8835
- 1932: 8619
La prezidanto de UEA estis la fondinto H. Hodler ĝis la morto 1920. Okupis tiun ĉi oficon ĝis sia malsaniĝo en 1924 E. Stetter. De tiam ĝis 1928 prezidis E. Privat, poste fariĝis denove prezidanto E. Stettler, kiu rezignis pro la ofico en 1934 kaj sekvis lin L. Bastien.
Multajn partojn de la historio de UEA v. en la artikoloj: Organizo, Milito, Esperanto, Oficiala Jarlibro, Hodler, Privat Stettler, ktp. Pri la nuna stato de la organizo 1. la jarlibron 1934 p: 6-16.
Detalan, kvankam ne kompletan historion de UEA enhavas ,Historia skizo, 1908-1933, verkita de Georgo Agricola (Jarlibro 1933), kiu aperis ankaŭ en aparta represo. Nia artikolo estas kompilaĵo el la nomita skizo.
Eksteraj ligoj
[http://www.uea.org La TTT-ejo de UEA]
[http://www.tejo.org La TTT-ejo de TEJO]
----
Se vi anstataŭe volis informojn pri la brita universitato, UEA, vi povas trovi ilin ĉe University of East Anglia.
Kategorio:Esperanto-asocio
1980Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1980
Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
Jardekoj: 1950-oj - 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj
Jaroj: 1975 - 1976 - 1977 - 1978 - 1979 - 1980 - 1981 - 1982 - 1983 - 1984 - 1985
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta je mardo (vidu ĉi tie kalendaron).
En la jaro 1980 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 65-a Universala Kongreso de Esperanto en Stokholmo.
- Manifesto de Raŭmo. Raŭmismo ekis.
- Nova Statuto de UEA.
- Revuo Monato lanĉita de Stefan MAUL.
- Apero de Plena Analiza Gramatiko
- Grégoire MAETENS fariĝas prezidanto de UEA.
- Fondita teatro "La Krizalido" dulingva (franca kaj esperanta)
- Izabel Cristina OLIVEIRA SANTIAGO eklernis Esperanton.
- Belgio : Eko de regionaj administro-strukturoj por Flandrio, Valonio kaj Bruselo.
- Nederlando : Reĝino Beatrix surtroniĝas.
- Honduro elektas civilan registaron.
- Zimbabvo : Robert MUGABE prezidentiĝas.
- Sent-Vincento kaj la Grenadinoj kaj Zimbabvo aniĝas al UNO.
- En aprilo, la Sud-Afrikan Evolu-Kunordigan Konferencon establis naŭ sud-afrikaj landoj.
- 18-a de majo : Monto Sankta Heleno, vulkano en Vaŝingtonio, Usono, dorminta 93 jarojn, eksplodis, mortigante 57 homojn.
Naskiĝoj
Mortoj
- Oswaldo ARRUDA STEIN
- Aleksandr Porfirjeviĉ LOGVIN
- 15-a de aprilo : Jean-Paul SARTRE, franca verkisto
- 29-a de aprilo : Usono: Alfred HITCHCOCK
- 2-a de aŭgusto: Nelson SILVEIRA
- 30-a de oktobro : Jan WERICH
- 8-a de decembro : John LENNON
----
1975 | 1976 | 1977 | 1978 | 1979 | 1980 | 1981 | 1982 | 1983 | 1984 | 1985
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1980
ja:1980年
ko:1980년
simple:1980
th:พ.ศ. 2523
Belartaj KonkursojEsperanto-kulturo > Belartaj Konkursoj
----
1) La Belartaj Konkursoj de UEA havas la celon evoluigi la artojn en kaj pere de la internacia lingvo. Ili okazas ekde 1950 sub aŭspicio de UEA dum la Universalaj Kongresoj de Esperanto.
2) La Belartaj Konkursoj enhavas jenajn branĉojn:
a) Poezio originala (maksimuma longo de poemo ne fiksita);
b) Prozo originala (maksimuma longo de verko 200 x 65 maŝinskribitaj spacoj);
c) Eseo originala pri temo lingva, literatura, historia au sociologia, prefere en ligo kun la internacia lingvo aŭ la Kongresa Temo (proksimuma longo 10 tajpitaj paĝoj; ĉirkaŭ 400 x 65 maŝinskribitaj spacoj);
c) Teatraĵo originala;
d) Vidbendo, teme ligita al la lingvo Esperanto au la Kongresa Temo (nigra-blanka au kolora, daŭro inter 15 kaj 60 minutoj);
e) Kanto (la teksto kaj melodio povas esti verkitaj de malsamaj aŭtoroj; la melodion oni povas sendi surpapere aŭ sonbende);
f) Infanlibro de la Jaro
(el Regularo, Art. 1)
Eksteraj ligoj
- [http://esperanto.net/literaturo/bk/index.html Gajnintoj]
- [http://www.uea.org/esperanto_p/dokumentoj/regularo_belartaj_konkursoj.html Regularo]
1981Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1981
Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
Jardekoj: 1950-oj - 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj
Jaroj: 1976 - 1977 - 1978 - 1979 - 1980 - 1981 - 1982 - 1983 - 1984 - 1985 - 1986
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta je ĵaŭdo (vidu ĉi tie kalendaron).
En la jaro 1981 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 66-a Universala Kongreso de Esperanto en Braziljo.
- Kreita planlingvo Gloso.
- Eŭropo : 1-a de januaro : Grekio membriĝas en la Eŭropan Ekonomian Komunumon -- "Eŭropo de la Dek".
- Francio : François MITTERRAND fariĝas la nova prezidento de la Franca Respubliko (li estas la unua maldekstra prezidento en la Kvina Respubliko, t.e. ekde 1958).
- Andoro : La ĉefministra posteno establitas.
- Brixton, Londono en aprilo okazis seriozan tumulton kaj grandajn batalojn inter la polico kaj la enloĝantoj.
- Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj: Je la 25-a de majo, ŝtatestroj de ses landoj en la Persa Golfo subskribis ĉarton en Abu-dabio oficiale kreante la Kunlabora Konsilio de la Golfo. En Um-Al-Kajvano emiriĝas Raŝid Bin Ahmad al-Mu'alla, kaj en Aĵmano, Humad Bin Rashid an-Nuaimi.
- Antigvo-Barbudo aplikas postenon de guberniestro kaj membriĝas en Brita Komunumo.
- Belizo sendependiĝas.
- Al UNO aniĝas Antigvo-Barbudo, Belizo kaj Vanuatuo.
- 20-a de januaro: 52 usonaj ostaĝoj liberiĝis post 444 tagoj en Irano.
Naskiĝoj
- SZEKERES Melinda
- 17-a de majo : Cosma Shiva HAGEN
- 9-a de junio : Natalie PORTMAN
Mortoj
- Valda VINAŘ
- Roberto das NEVES
- 30-a de aprilo : Peter HUCHEL
- 11-a de majo : Usono : Florido : Bob MARLEY
- 13-a de julio : André SCHILD
- 27-a de novembro : Lotte LENYA
- 29-a de novembro : Natalie WOOD
----
1976 | 1977 | 1978 | 1979 | 1980 | 1981 | 1982 | 1983 | 1984 | 1985 | 1986
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1981
ja:1981年
ko:1981년
simple:1981
th:พ.ศ. 2524
Akademio de Esperanto
Esperanto > Lingvaj institutoj > Akademio de Esperanto < Akademio
----
La Akademio de Esperanto estas sendependa lingva institucio, kies tasko estas konservi kaj protekti la fundamentajn principojn de la lingvo Esperanto kaj kontroli ĝian evoluon, same kiel la aliaj nacilingvaj Akademioj.
Historio
La antaŭulo de la Akademio de Esperanto estis la Lingva Komitato, kiu havis "superan Komisionon" nomatan "Akademio". En 1948, kadre de ĝenerala reorganizado, la Lingva Komitato kaj ties Akademio estis kunfanditaj, kaj ricevis la nomon "Akademio de Esperanto". Vidu la historio de Akademio kaj Lingva Kominato ĉe la artikolo: Lingva Komitato kaj Akademio.
Decidoj kaj rekomendoj
Pri landnomoj (el 1974, 1985, 1989, 2003)
"Pri derivaĵoj de komun/a: komunumo, komunaĵo, komuno" (1990)
"Rekomendoj pri propraj nomoj" (1989)
Pri pasivaj participoj(el 1967 kaj 1989)
"Esprimo de la aganto en komplementa funkcio" (1986)
"Pri niaj alfabeto kaj ortografio" (el 1982)
"Pri la vorto 'po'" (el 1974)
"Pri kelkaj misuzoj" (el 1973)
"Pri la refleksivo" (el 1971)
"Enketo kaj decidoj pri la Vortfarado" (el 1967)
Membraro
La Akademio de Esperanto konsistas el la sekvaj 45 kolegoj (la informoj validas de Septembro 2004).
- S-ro Dao Anh Kha
- S-ino Perla ARI-MARTINELLI
- D-ro AŜVINI Kumar
- S-ro Marc BAVANT
- S-ro Gersi Alfredo BAYS
- S-ro Vilmos BENCZIK
- S-ro Gerrit BERVELING
- D-ro Werner BORMANN
- D-ino Marjorie BOULTON
- S-ro André CHERPILLOD
- D-ro Renato CORSETTI
- Prof. Probal DAS GUPTA
- S-ro Edwin de KOCK
- S-ro Michel DUC-GONINAZ
- S-ro Gbeglo Koffi
- S-ro Miguel GUTIÉRREZ ADÚRIZ
- S-ro Ottó Haszpra
- Prof. Christer KISELMAN
- D-ro Boris KOLKER
- D-ino KOUTNY Ilona
- Prof. Erich-Dieter KRAUSE
- Prof. Sergeo KUZNECOV
- Prof. Jouko LINDSTEDT
- S-ro Li SHIJUN (Laŭlum),
- D-ro François LO JACOMO
- S-ino Anna LOWENSTEIN
- D-ro Carmel MALLIA
- Prof. Geraldo MATTOS
- S-ro Stefan MAUL
- Prof. Carlo MINNAJA
- S-ro Brian MOON
- S-ro Andrzej PETTYN
- S-ro Sergej B. POKROVSKIJ
- S-ro Otto Prytz
- S-ro Baldur RAGNARSSON
- S-ro Flavio REBELO
- S-ro Francisko Simonnet
- S-ro Trevor STEELE
- S-ino Spomenka ŠTIMEC
- D-ro Humphrey TONKIN
- Prof. Amri WANDEL
- D-ro John C. WELLS
- S-ro Bertilo WENNERGREN
- S-ro XIE Yumin
- S-ro YAMASAKI Seikô
De majo 2002 la Akademio konsistis el la jenaj membroj: S-ino Perla ARI-MARTINELLI, D-ro AŜVINI Kumar, D-ro Julius BALBIN, S-ro Gersi Alfredo BAYS, S-ro Vilmos BENCZIK, S-ro Gerrit BERVELING, D-ro Werner BORMANN, D-ino Marjorie BOULTON, S-ro André CHERPILLOD, D-ro Renato CORSETTI, Prof. Probal DAŜGUPTO, S-ro Edwin de KOCK, S-ro Michel DUC-GONINAZ, Prof. Hitosi GOTOO, S-ro Miguel GUTIÉRREZ ADÚRIZ, Prof. Christer KISELMAN, D-ro Boris KOLKER, Prof. GAKU Konisi, D-ino KOUTNY Ilona, Prof. Erich-Dieter KRAUSE, Prof. Sergej KUZNECOV, S-ro Georges LAGRANGE, Prof. Jouko LINDSTEDT, D-ro François LO JACOMO, S-ino Anna LOWENSTEIN, D-ro Carmel MALLIA, Prof. Geraldo MATTOS, S-ro Stefan MAUL, Prof. Carlo MINNAJA, S-ro Brian MOON, S-ro Andrzej PETTYN, S-ro Sergej B. POKROVSKIJ, S-ro Baldur RAGNARSSON, S-ro Johan Hammond ROSBACH, S-ro Li SHIJUN (Laŭlum), D-ino Sabira STAHLBERG, S-ro Trevor STEELE, S-ino Spomenka ŠTIMEC, D-ro Humphrey TONKIN, Prof. Amri WANDEL, D-ro John C. WELLS, S-ro Bertilo WENNERGREN, S-ro XIE Yumin, S-ro YAMASAKI Seikô.
Eksteraj ligoj
- [http://www.akademio-de-esperanto.org/ TTT-ejo de la Akademio de Esperanto]
Kategorio:Esperanto
Kategorio:Akademio
-
ja:アカデミーオ・デ・エスペラント
Fondaĵo GrabowskiFondaĵo Kategorio:Esperanto-kulturo
Fondaĵo Grabowski subtenas la Esperanto-kulturon per premioj kaj subvencioj, precipe por originala kaj tradukita beletro, kaj per kuraĝigo al junaj verkistoj. Kiu kontribuas minimume 50 USD, rajtas eniri la Konsilion kaj fari proponojn al la juĝkomisiono. Ĝin administras UEA konforme al decidoj de la komisiono.
Fondaĵo Grabowski portas la nomon de Antoni GRABOWSKI.
Kategorio:Fondaĵoj
L' EsperantoKategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo
Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto
Kategorio:Enciklopedio de Esperanto L
L' Esperanto. Gazeto de la itala E-istaro, en la unua formo fondita jam en 1902. La gazeto kelkfoje ŝanĝi sian titolon kaj havis diversajn eldonantojn. Nuna formato 52x37. Aperas ĉefe en itala lingvo, kun interesa enhavo. Red. N. La Colla. (v. p: 171, 260.)
Spomenka STIMECSpomenka ŠTIMEC [SPOmenka ŜTImec] (naskiĝis 1949) estas kroata verkistino kiu ankaŭ verkas originalajn Esperantajn librojn. Diplomito pri la germana kaj franca lingvoj. Ŝi lernis Esperanton ĉe la aĝo de dek ses jaroj (en 1964). Ŝi aktivis en TEJO kaj UEA, kaj interalie organizis la IJK en Sarajevo en 1973. Ŝi estis estrarano de UEA pri kulturo, kaj lanĉis la Tagon de Libro dum la UK. Organizanto de Pupteatraj Internaciaj Festivaloj (PIF). Membro de la Akademio de Esperanto.
Ŝi verkis romanon, novelarojn kaj vojaĝopriskribajn rakontojn. Ŝia plej konata kaj eble plej grava verko estas la romano Ombro sur interna pejzaĝo, kiu kun delikata psikologio prezentas disiĝon de kunvivanto. Dum pluraj jaroj ŝi uzis Esperanton kiel hejman lingvon, kaj ankaŭ uzis ĝin profesie en la Internacia Kultura Servo de Zagrebo.
Verkoj
- Ombro sur interna pejzaĝo (romano 1984)
- Nesenditaj leteroj el Japanio (persona vojaĝraporto 1990)
- Vojaĝo al disiĝo (noveloj 1990)
- Geografio de miaj memoroj (noveloj 1992)
- Kroata milita noktlibro (noveloj 1993)
- Tena: hejmo en Mezeŭropo (familia kroniko 1996)
- La Aŭstralia pupo (noveloj 1997)
- Gastamo
- Virino kiu flustris en uragano
ŠTIMEC, Spomenka
ŠTIMEC, Spomenka | | |