Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Alec GUINNESS

Alec GUINNESS

Kino > Aktoroj > Alec GUINNESS ---- La angla aktoro Alec GUINNESS (Alek Gines) naskiĝis je la 2-a de aprilo 1914 en Londono kaj mortis je la 5-a de aŭgusto 2000 en Midhurst, West-Sussex. Antaŭ sia kinokariero li jam estis tre sukcesa kiel teatra aktoro, i.a. en la renoma Londona Old Vic Theatre, kie li brilis ekz. en dramoj de Ŝekspiro. La sukcesoj ne forlasis lin, kiam li elprovis sin kiel filmaktoro. Li neniam ligis sin al ĝenroj aŭ rolotipoj, sed reprezentis tute diversajn karakterojn en tute diversaj filmoj. Inter multaj premioj li en 1958 gajnis Oskaron pro sia rolo en la filmo The Bridge on the River Kwai. Famaj filmoj:
- Great Expectations (Britio, 1947)
- Oliver Twist (Britio, 1948)
- Kind Hearts and Coronets (Britio, 1949)
- The Ladykillers (Britio, 1956)
- The Bridge on the River Kwai (1957)
- Our Man in Havana (Britio, 1960)
- Lawrence of Arabia (Britio, 1962)
- Dotor Zhivago (Usono, 1965)
- Star Wars (Usono, 1977)
- The Empire Strikes Back (Usono, 1980)
- Return of the Jedi (Usono, 1982)
- A Passage to India (Britio, 1984)
- Kafka (Usono, 1991) ja:アレック・ギネス

Kino

Je la fino de la 19-a jarcento, la progreso de tekniko faris el fotografio la novan arton kinematografio, aŭ kino. Serio de bildoj, montrata sufiĉe rapide, fariĝas vivanta sceno, kaj la teatraĵo povas esti rafinita, pakita, kaj liverata tra la mondo. La kino, kaj ĝia ido televido, fariĝis grandega kultura influo de la 20-a jarcento. 20-a jarcento

Kino-Festivaloj laŭ landoj

Brazilo


- Festivalo de Gramado
- Festivalo de Sao Paŭlo
- Festivalo de Tiradentes

Francio


- Festivalo de Cannes

Germanio


- Festivalo de Berlino Berlinale

Hispanio


- Seminci de Valladolid.
- Festivalo de San Sebastián
- Fantasta Festivalo de Sitges

Italio


- Festivalo de Venecio (La Biennale di Venezia)

Kanado


- Festivalo de Toronto
- Festivalo de Rouyn-Noranda

Kroatio


- Festivalo de Motovuno
- Festivalo de Zagrebo
- Festivalo de Pulo

Nederlando


- Festivalo de Roterdamo

Portugalio


- Festivalo de Porto/Oporto Fantasporto (internacia/fantazi-temaj filmoj)

Usono


- Festivalo de Sundance
- Festivalo de Nov-Jorko
- Seatla Internacia Kino-Festivalo (SIFF)

Famaj filmuloj


- Aktoroj
- Reĝisoroj
- Ĉefaj fotografistoj

Famaj fikciuloj


- James BOND
- Harry POTTER

Filmoj

vidu Listo de filmoj

Filmetoj


- Murdoj en Kastelo
- La Junaj Trezorserĉantoj (nuntempe en farado)

Filmotekniko


- Filmteorio
- Filmformatoj
- Kamerao
- Kinolumiloj
- Kinematografio
- Fakterminaro de Kino

Firmaoj


- Defa
- Gaumont
- Lucasfilm
- MGM
- Paramount
- Pathé
- UFA
- United Artists
- 20th Century Fox

Skoloj


- Dogmo 95
- Franca Nova Ondo

Ĝenroj


- Animeo
- Animacio
- Agfilmo
- Dokumenta Filmo
- Drama Filmo
- Kinoĵurnalo
- Komedia Filmo
- Kulta Filmo
- Mallonga Filmo
- Suspensa filmo
- Vakera filmo
- Vesterno

Premioj


- Akademio de Film-Artoj kaj Sciencoj - vidu Oskaro
- César (Francio)
- Goya (Hispanio) ---- Vidu ankaŭ: Esperanto-filmo Kategorio:Kino ja:映画

Aktoroj

Teatro - Kino - Televido Aktoro estas persono, kiu ludas rolon en teatro, televido aŭ en filmo kiel sian profesion. Ekzistas ankaŭ amatoraj aktoroj, iam nomataj rolantaj neaktoroj, kiuj aŭ ludas teatraĵojn kiel sian hobion aŭ estis elektitaj en konkurso de filma reĝisoro pro siaj tipaj kvalitoj aŭ tial, ĉar la reĝisoro bezonas simplan, naturan homon sen aktora afekteco. Profesiaj aktoroj studas sian fakon en aktoraj konservatorioj kaj universitatoj, ili distingiĝas per kultivita, karakteriza voĉo, per aktora stilo, kiu ne estas nura ŝajnigado. Aktoro ne volas spektanton trompi, sed rakontas al li draman agadon per aktoraj rimedoj - per regado de voĉo, movoj, korpotenado, mimiko.

vidu ankaŭ


- Listo de aktoroj
- dublado
- stuntado Kategorio:Profesioj ja:俳優 ko:배우 ms:Pelakon

Anglio

Anglio estas la plej granda reĝlando de Britio. La areo de Anglio (angle: England), estas 130.359 km2, kaj la loĝantaro de Anglio estis 49.807.082, aŭ preskaŭ 50 milionoj, en 2000. La ĉefurbo de Anglio, kaj la plej granda urbo, estas Londono.

Topografio

Anglio situas en la suda kaj orienta parto de Britio. Norde, la rivero Tweed kaj la montetaro Cheviot apartas Anglion de Skotlando. Okcidento estas Kimrio. Maniko kaj la Maro Norda apartigas Anglion de la eŭropa kontinento. Estas nur 35 km da Markolo inter Dovero kaj Francio, kaj hodiaŭ estas tunelo (Eŭrotunelo) inter Anglio kaj Eŭropo sub la markolo. Malaltaj, ondantaj, fekundaj ebenaĵoj kovras multe da Anglio, sed estas montaroj en la norda kaj okcidenta parto de la reĝlando. La klimato de Anglio estas mezvarma kaj malseka pro la influo de la Atlantika Golfa Fluo.

Historio

La nomo "Anglio" devenas de la anglosaksoj, ĝermanoj, kiuj invadis Brition en la finaj jaroj de Romio.
- La originaj loĝantoj de Anglio estis la iberoj. Ili uzis bronzon kaj verŝajne starigis la monolitojn de Stonehenge.
- La keltoj invadis la landon dekde la 6-a jarcento a.K. Estis du grupoj, la gaeloj kaj la britonoj-kimroj. Ili uzis feron kaj minis stanon.
- Je la jaroj 55 kaj 54 a.K. Julio Cezaro atingis Anglion kaj subigis la keltajn tribestrojn. Je la jaro 43 p.K. la roma imperiestro Klaŭdio komplete konkeris Anglion. Dum ĉirkaŭ 400 jaroj Anglio estis parto de la Romia Imperio. La romianoj konstruis bonajn vojojn, fortikaĵojn, muregojn, kaj fondis multajn urbojn, kiel Londinium (Londono).
- Dum la kvina jarcento, ĝermanaj triboj de Jutlando kaj Englando (nuntempe Danio) kaj de Saksio (nuntempe Germanio) invadis Anglion kaj fondis regnojn. Ili parolis lingvon, kiu evoluis dum la jarcentoj al la moderna angla lingvo.
- Dum la naŭa jarcento Alfredo la Granda (871-901) de la regno de Wessex defendis Anglion de alia dana invado.
- Je 1066, William (Vilhelmo la Konkerinto), normana duko de Francio, konkeris la Anglion de Eduardo la Konfesinto. Dum kelkaj jarcentoj la nobelaro de Anglio parolis la francan de la normanoj.
- Rikardo la 1-a, la Leonkuraĝa ("Leonkoro"), devis subskribi la Grandan Ĉarton (Magna Carta). Ĉi tiu ĉarto donis pli da rajtoj al la popolo.
- Dum la rego de Elizabeta 1-a (1558-1603) Anglio prosperis. Post la venko de la Hispana Militŝiparo (1588), Anglio komencis esplori, komerci, kaj koloniigi en multaj regionoj de la mondo. La verkoj de Ŝekspiro kaj aliaj verkistoj kaj la fama traduko de la Biblio en 1611 estigis la anglan kiel grandan literaturan vehiklon.

Politiko

Anglio estas parto de la Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj Norda Irlando, kiu apartenas al la Eŭropa Unio. Ĝia ĉefurbo estas Londono, samtempe ĉefurbo de tuta Britio. La reĝoj de Anglio ankoraŭ estas samtempe dukoj de Normandio kaj kiel tiaj regas ankaŭ la Manikinsulojn, kiuj ne formale apartenas al Anglio.

Vidu ankaŭ


- Britio
- Listo de britaj reĝoj
- Angla regiono
- angla provinco
- Nordorienta Anglio
- Eklezio de Anglio
- Centjara Milito
- And did those feet in ancient time
-
ja:イングランド ko:잉글랜드 ms:England simple:England th:แคว้นอังกฤษ zh-min-nan:England

1914

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1914 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1914 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 10-a Universala Kongreso de Esperanto maleblita pere milito.
- Lizzie IDDON kronita reĝino.
- Publikita la Plena Esperanto-Japana Vortaro.
- Publikita Forta Impreso de Ivan ŜIRJAEV.
- Casas Jaume GRAU kaj Leopold BUXBAUM eklernis Esperanton.
- Fondita Esperanto-grupo en Bexleyheath.
- Eko de Unua Mondmilito.
- Niĝerio fariĝas Brita kolonio.
- Inaŭguro de la Panama Kanalo. Ameriko geologie disiĝas al Nordameriko kaj Sudameriko.
- The strength of the strong ("La forto de la fortoj") de Jack LONDON.
- Kreita Federal Trade Commission (Federacia Komerca Komisiono) en Usono.
- Jesuo revenis al Tero, laŭ Testemunioj de Jehovo.

Naskiĝoj


- Curt J. MILKSCHUTZ
- Ĉeĥio: Bohumil HRABAL
- Norvegio: Thor HEYERDAHL
- 24-a de januaro : Hana VÍTOVÁ
- 18-a de februaro : Jaan OJALO
- 27-a de marto: Karel ŠOLC
- 31-a de marto : Meksiko : Octavio PAZ
- 2-a de aprilo: Britio: Alec GUINNESS
- 4-a de aprilo : Marguerite DURAS
- 21-a de aprilo: József PAPP
- 30-a de aprilo: Dorival CAYMMI, Brazila kantisto kaj muzikisto.
- 24-a de majo: Lilli PALMER
- 31-a de julio : Louis de FUNÈS
- 15-a de septembro : Will QUADFLIEG

Mortoj


- Fernand BLANGARIN
- Ambrose BIERCE
- Peter K. GEIER
- 25-a de marto: Frederic MISTRAL
- 31-a de marto: Italio: Christian MORGENSTERN
- 2-a de aprilo: Paul HEYSE
- 8-a de aprilo: Ĉeĥio: Jakub ARBES
- 24-a de majo : Martin PACKNESS
- 19-a de junio : Anglio: A. J. EDMONDS
- 21-a de junio: Bertha VON SUTTNER
- 28-a de junio: Franz FERDINAND, Arkiduko de Aŭstrio, kaj lia edzino Sofia murdiĝis per Serbia naciisto, la kaŭzo de la Unua Mondmilito.
- 31-a de julio: Jean JAURÈS
- 5-a de septembro: Louis FAUVART-BASTOUL
- 11-a de septembro: Claudius COLAS
- 30-a de oktobro : Ernst STADLER
- 3-a de novembro: Georg Trakl ----
1909 | 1910 | 1911 | 1912 | 1913 | 1914 | 1915 | 1916 | 1917 | 1918 | 1919
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1914年 ko:1914년 simple:1914 th:พ.ศ. 2457

5-a de aŭgusto

---- Historio > Tagoj > la 5-a de aŭgusto ---- La 5-a de aŭgusto estas la 217-a tago de la jaro (la 218-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 148 tagoj restas. Je la 5-a de aŭgusto okazis, interalie:

Eventoj


- 1915: La Centra Potencoj venkas Varsovion.

Naskiĝoj


- 1802 : Norvegio : Niels Henrik ABEL, matematikisto
- 1813 : Norvegio: Ivar AASEN, iniciatinto de nynorsk
- 1827: Brazilo : Urbo Alagoas : Deodoro da FONSECA
- 1850 : Guy de MAUPASSANT, verkisto
- 1884 : Modesto Eugenio CAROLFI
- 1926 : Per WAHLÖÖ
- 1930 : Usono : Neil ARMSTRONG, astronaŭto

Mortoj


- 1895 : Friedrich ENGELS
- 1962 : Marilyn MONROE, aktorino
- 1964 : Moa MARTINSON
- 1984 : Sir Richard BURTON, aktoro
- 2000 : Sir Alec GUINNESS, aktoro
- Rüdiger EICHHOLZ

Specialaj tagoj kaj festoj


- Burkino : Nacia tago (Tago de sendependiĝo);
- Irlando: Nacia tago ---- Vidu ankaŭ :
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30,31
- 4-a de aŭgusto | 6-a de aŭgusto
- 5-a de julio | 5-a de septembro
- januaro | februaro | marto | aprilo | majo | junio | julio | aŭgusto | septembro | oktobro | novembro | decembro
- Historio - Tagoj. ja:8月5日 ko:8월 5일 simple:August 5 th:5 สิงหาคม

Teatro

Teatro estas konstruaĵo, en kiu oni prezentas spektaklojn pere de aktoroj, kantistoj, dancistojmarionetoj (PIV), en pli vasta senco artspeco kiu baziĝas sur movo, bildo kaj teksto - tiele, ĝi estas antaŭinto de modern-teknika kinarto. Kutime ĝi estas montrata kiel spektaklo sur scenejo interne de teatra konstruaĵo, sed la scenejon oni povas prepari ankaŭ sub libera ĉielo, en parkoj, malnovaj kasteloj aŭ antikvaj amfiteatroj. Muzikigita teatro estas opero, aŭ ties pli leĝeraj kuzoj opereto kaj muzikalo. Male senvorta teatro estas pantomimo. Ofte en teatraĵoj rolas homoj, sed ankaŭ ekzistas teatro kun pupoj aŭ eĉ nur kun ombroj. Teatro havas multajn radikojn en cirko. Samkiel filozofio moderneca teatro ekfloris en grandiozaj kulturioj kiel Grekio, Romio, Hindio kaj Ĉinio. Tamen iaforma teatraĵo ekzistis en senescepte ĉiuj kulturoj. Indonezio estas grava lando por ombroteatro. Teatraĵa rolludanto nomiĝas aktoro. Oni ŝtatproprigis la hungarajn teatrojn en 1949. Historio de teatro Esperanta Teatro

Teatrospecoj

:Tragedio - Komedio - Dramo - Revuo - Skeĉo - Pupteatro - Ombroteatro - Pantomimo Cirkartoj

Famaj teatraĵ-aŭtoroj

:William SHAKESPEARE - Henrik IBSEN - Ludvig HOLBERG - Molière - David GARRICK - Pierre CORNEILLE - Anton ĈEĤOV - Karel ČAPEK - Carlo GOLDONI

Famaj aktoroj kaj kantistoj

:Sarah BERNHARDT - Enrico CARUSO - Maria CALLAS - Therese GIEHSE - Lotte LENYA - Bernhard MINETTI - Will QUADFLIEG - Paul ROBESON- Helene WEIGEL

Famaj scenejoj

:Broadway Theatre - Golden Globe Theatre

Famaj verkoj

:Ollantay - Reĝo Oedipus - Romeo kaj Julieta ja:演劇 simple:Theater zh-tw:劇場

Oskaro

Oskaro estas vira nomo, interalie de verkisto Oscar WILDE, Nobel-premiito Óscar ARIAS kaj de du svedaj-norvegaj reĝoj: Oscar la 1-a kaj Oscar la 2-a. Ĝi estas la familia nomo por la premioj de la Usona Akademio de Filmaj Artoj kaj Sciencoj: vidu Oskar-premio

Star Wars

Star Wars ([sta(r) ŭo(r)z] en angla lingvo = Stelaj Militoj) Stelaj Militoj estas serio de ses Sciencfantastaj filmoj, realigitaj de la reĝisoro George LUCAS. La filmoj estas:
- Ep. 1 The Phantom Menace (La fantoma minaco, de 1999)
- Ep. 2 Attack of the Clones (Atako de la klonoj, de 2002)
- Ep. 3 Revenge of the Sith (Venĝo de la Sith, de 2005)
- Ep. 4 Star Wars - A New Hope (Stelaj Militoj - Nova espero, 1977)
- Ep. 5 The Empire Strikes Back (La Imperio kontraŭbatalas, 1980)
- Ep. 6 Return of the Jedi (Reveno de la Jedi, de 1983)

Deveno

Komence Stelaj Militoj estis senambicia filmo farita kun la espero rekuperi la investon, LUCAS surpriziĝis pro tiom granda sukceso, tri jaroj poste aperis La Imperio Kontraŭbatalas kaj fine (ĉar Lucas ĝin konsideris la fina filmo) la tria parto de la serio Reveno de la Jedi. Sed post tioma sukceso, kaj kun multaj romanoj kaj komiksoj publikigitaj pri la temo, en 1997, LUCAS reeldonis la trilogion kaj komencis la filmadon de la kvara filmo (la unua kronologie), pensante fari novan trilogion kaj konsiderante Stelaj Militoj kiel la kvara filmo de la tuta ses-filma serio. George LUCAS jam deklaris ke li ne volas daŭrigi la serion kun sepa filmo, eble ni devos atendi multe por la fina trilogio (sepa, oka kaj naŭa filmoj) jam ekzistanta bildliterature se alia reĝisoro sekvas la projekton. La filmoj temas pri batalo inter du sistemoj (Respubliko kaj Imperio), du armeaj ordenoj (Jedi kaj Sith), ekvilibro de Bono kaj Malbono.

Stela Ampleksigo

Post la unua trilogio, la serio ampleksiĝis precipe per romanoj kaj komiksoj

Bildliteraturo


- Star Wars de Marvel Comics (Stelaj Militoj)
- Star Wars Empire (Imperio)
- Star Wars Republic (Respubliko)

Libroj

Dekoj da libroj daŭrigis kaj ampleksigis la serion, multaj el ili apogataj de la entrepreno de Sr. LUCAS LucasFilm.

Komputilludoj

Pluraj, inter ili:
- Star Wars Arcade
- Super Star Wars (Super Nintendo)
- Return of the Jedi (Super Nintendo)
- X-Wing
- Tie Fighter
- Rebel Assault
- Rogue squadron
- Jedi Knight
- Star Wars Battllefront (por PlayStation 2)

Temo

(Atentu, ĉi parto povas malkovri intrigon!) "Antaŭ multe da tempo, en tre, tre malproksima galaksio..." (kiel multaj rilataj filmoj) okazis batalo inter "Hela flanko de La Forto" de la kavaliroj Jedi kaj tiu "Malhela" de la Sith. Komence la filmoj rakontas kiel Respubliko militas kontraŭ alveno de Imperio, kiel Anakin Skywalker iĝas Jedi, kaj kiel la jam korupta Respubliko malaperas pro alveno de opresiga Galaksia Imperio, kun Palpatine kiel imperiestro helpata de Darth Vader kiuj disigos la ordenon Jedi. Nur restos kelkaj kavaliroj kiel Obi-Wan Kenobi kaj Yoda kiuj instruos Luke Skywalker (La filo de Anakin) esti Jedi kaj batali kontraŭ Imperio helpante la Ribelanta Alianco.

Sukceso de la serio

La sukceso de ĉi tiu serio permesis al reĝisoro LUCAS krei sian propran filmproduktantan firmaon (LucasFilm) kaj kelkajn aliajn kiel LucasArts (Komputilluda firmao) aŭ Industrial Light & Magic. Ek de la unua "Stelaj Militoj", LUCAS profitis la sukceson de la filmo por vendi t-ĉemizojn, komiksojn, tasojn, ktp inspiritaj en la figuroj de la serio.

Figuroj de Stelaj Militoj

Kelkaj el ili...
- Anakin Skywalker
- C-3PO (La homeca roboto)
- Chewbacca
- Darth Vader
- Han Solo
- Luke Skywalker
- Ben (Obi-Wan) Kenobi
- Padmé Amidala
- Imperiestro
- Princino Leia Organa
- R2-D2
- Yoda

Planedoj

Inter ili memoreblas...
- Alderaan
- Coruscant
- Naboo
- Tatooine

Vidu ankaŭ

Projekto Ŝtelmilitoj, projekto de tradukado de la nomoj de la roloj de Starwars por eblaj venontaj tradukoj...

Eksteraj ligoj

[http://www.starwars.com Starwars.com (angle)] [http://www.theforce.net TheForce.net (angle)] [http://www.starwars-universe.com/ Starwars-Universe (france)] [http://us.imdb.com/Title?0076759 Star Wars en IMDb (angle)] Kategorio:Kino Kategorio:Filmo nb:Star Wars th:สตาร์ วอร์ส zh-min-nan:Seng-kiû Tāi-chiàn

Edinburghin herttua Philip

Prinssi Philip, Edinburghin herttua (Philip Mountbatten, ennen Kreikan ja Tanskan prinssi Philip) (s. 10. kesäkuuta 1921) on Yhdistyneen kuningaskunnan hallitsijan Elisabet II:n puoliso. Prinssi Philip syntyi 10. kesäkuuta 1921 Korfulla, Kreikan saaristossa. Hänen vanhempansa olivat Kreikan kuninkaan Yrjö I:n poika, kruununprinssi Andreas ja tämän vaimo, prinsessa Alice. Perhe joutui pian maanpakoon Kreikan levottomuuksien takia Ranskaan, Yhdistyneeseen kuningaskuntaan ja Saksaan. Toisen maailmansodan jälkeen prinssi Philip liittyi Iso-Britannian laivastoon. Vuonna 1947 hän sai Yhdistyneen kuningaskunnan kansalaisuuden ja vaihtoi nimensä Battenbergistä Mountbatteniin ja joutui luopumaan oikeudestaan Kreikan ja Tanskan kruunuihin. 20. marraskuuta 1947 prinssi Philip meni naimisiin Yhdistyneen kuningaskunnan kruununprinsessa Elisabetin kanssa. Ennen häitä kuningas Yrjö VI antoi Philipille arvonimen Edinburghin herttua. Vaimonsa Elisabet II on myöntänyt sotiasurallaan ansioituneelle Philipille armeijan ylipäällikkyyden. Prinssi Philip on kaukaista sukua vaimolleen sekä äitinsä että isänsä puolelta. Philip, Edinburghin herttua ja:フィリップ (エディンバラ公) th:เจ้าฟ้าชายฟิลิป ดยุคแห่งเอดินบะระ

pozycjonowanie kreatyna online spielautomaten Calling Cards narty










































:: RELATED NEWS ::
Wikipedia:Votes for deletion/Wet & Wild: Slippery When Wet (2000)