Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Alexander VON HUMBOLDT

Alexander VON HUMBOLDT

Dosiero:Humboldt_small.jpg
Alexander von Humboldt
Alexander von Humboldt (
- la 14-an de septembro 1769 en Berlino, † la 6-an de majo 1859 samloke) estis germana sciencisto. Kune kun sia frato Wilhelm VON HUMBOLDT [vílhelm fon húmbolt] li studis unue en Frankfurt an der Oder kaj poste en Göttingen. Ekde la jaro 1790 la fratoj iras apartajn vojojn. Alexander daŭrigas siajn studojn en la Handelsakademie (= Komerca Akademio) en Hamburgo kaj en Bergakademie (=Minakademio) en Freiberg. 1792 Alexander von Humboldt fariĝas asesoro en minista departamento, sed lia forta intereso pri natursciencoj igis lin forlasi tiun ĉi postenon. La jarojn inter 1799 kaj 1804 li kune kun Aimé BONPLANT pasigis kiel esploristo en Latinameriko. Li tie inter alie modernigis geografiajn mapojn kaj esploris lokajn plantojn. La rezultoj de tiu vojaĝo poste estis fiksitaj en 34-voluma verkaro. En 1805 li doktoriĝis en la Universitato de Frankfurt/Oder kaj fariĝis membro de la prusa Akademio de Sciencoj. En 1829 Humboldt vojaĝis al Rusio/Siberio. Li esploris la Kaspian Maron, la kemian staton de la akvo kaj lokajn fiŝojn. En 1844 aperis lia verko "Central Asien" (Centra Azio). Humboldt daŭre prelegis kaj verkis. Lia plej fama verko estis la 5-voluma fizika priskribo de la mondo "Kosmos", eldonita inter 1845 kaj 1862. Cetere li ne nur okupiĝis pri natursciencoj, sed ankaŭ aktive partoprenis la politikan vivon en siaj loĝlokoj. Je la 6-a de majo 1859 Alexander von HUMBOLDT mortis en Berlino. ja:アレクサンダー・フォン・フンボルト Humboldt, Alexander von Humboldt, Alexander von

1769

Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1769 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1769 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


-

Naskiĝoj


- 15-a de aŭgusto : Napoléon BONAPARTE, franca generalo kaj imperiestro.
- 14-a de septembro : Alexander VON HUMBOLDT
- 26-a de decembro : Ernst Moritz ARNDT, germana sciencisto kaj verkisto

Mortoj


- 13-a de decembro : Christian Fürchtegott GELLERT ----
1764 | 1765 | 1766 | 1767 | 1768 | 1769 | 1770 | 1771 | 1772 | 1773 | 1774
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1769년 simple:1769

Berlino

Geografio > Eŭropo > Germanio > Berlino < Urboj ---- Urboj 200px
- loko: 52.52 Norde, 13.33 Oriente
- horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
- loĝantaro: 4.150 mil (en la aglomeraĵo en 2000)
- distriktoj: Berlin-Mitte, Friedrichshain-Kreuzberg, Pankow, Charlottenburg-Wilmersdorf, Spandau, Steglitz-Zehlendorf, Tempelhof-Schöneberg, Neukölln, Treptow-Köpenick, Marzahn-Hellersdorf, Lichtenberg, Reinickendorf Berlino, germane: Berlin [berlin'], post disfalo de la Muro kaj unuiĝo de orienta kaj okcidenta partoj, kun 3,4 milionoj da loĝantoj denove estas la plej granda kaj grava urbo de Germanio kaj nun estas la ĉefurbo de la unuigita lando. Antaŭ la Dua mondmilito Berlino estis ĉefa transporta nodo, komerca centro kaj ekonomia metrolopolio de la lando. Eĉ dum la periodo de divido, ambaŭ partoj de la urbo estis grandaj industriaj centroj. Ĉiuj branĉoj de industrio kaj servo estas prezentitaj ĉi-tie. Konataj berlinaj firmaoj estas AEG kaj Siemens, farmaceŭta entrepreno Schering kaj gazetara giganto Springer. Depost la disfalo de la muro Berlino forte progresas. Multaj germanaj kaj internaciaj firmaoj transportas siajn oficejojn kaj filialojn en nova ĉefurbo. Iama urba centro, Placo de Potsdam, nun fariĝis la plej grava konstruobjekto de la lando. Aperas novaj stratoj kaj pontoj, koncernoj Daimler-Benz kaj Sony konstruas novajn aferajn kaj oficajn centrojn. [http://www.presse.tk/ Source: Press] Berlino eĉ hodiaŭ vivas de sia iama honoro, kia estas sidloko de Hohenzollerna dinastio, imperia ĉefurbo kaj unu el eŭropaj kulturcentroj. Pro tio estas arigita en malgranda teritorio granda kvanto de historiaj monumentoj, kiaj estas:
- Brandenburga Pordego
- Templo por memoro de Imperiestro Wielhelm
- Domo de Reichstag
- Kolono de Venko
- Germana ŝtatopero
- Aleo Unter-den-Linden
- Aleo Kurfurstendam. Al tio aldoniĝas mondfamaj muzeoj (Pergamon, Bode, Egipta), tri operaj teatroj, dekoj da teatroj, centoj da kinejo, restoracioj, baroj, diskotekoj, altlernejoj, universitatoj k.a. Tio atestas ke ĝi estas urbo kun monda signifo je politika, ekonomia, scienca kaj kultura mezuro.

Famuloj rilataj al Berlino


- Théophile CART tie studis. Théophile CART

Ekstera ligilo


- [http://www.reisebuero.tk Berlino]
- [http://www.stadtpanoramen.de/berlin/berlin.html StadtPanoramen Berlin] - Panorama Berlino Kategorio:Berlino Kategorio:Ĉefurboj de Eŭropo ja:ベルリン ko:베를린 simple:Berlin th:เบอร์ลิน

6-a de majo

Historio > Tagoj > la 6-a de majo ---- La 6-a de majo estas la 126-a tago de la jaro (la 127-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 239 tagoj restas. Je la 6-a de majo okazis, interalie:

Eventoj


- 1527 : Rabo de Romo: Imperiaj soldatoj, ne ricevintaj salajron komencas rabi Romon
- 1794 : Haitio, regata de Toussaint L'Ouverture, ribelas kontraŭ Francio
- 1861 : Arkansaso kaj Tenesio malunias el Usonon
- 1889 : La Eiffel-Turo estas inaŭguraciita.
- 1890 : La Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj rezignas pri poligamio
- 1910 : Georgo la 5-a iĝas Reĝo de Britio
- 1937 : Zepelino nomiĝanta Hindenburg ekbrulis kaj eksplodis dum ĝi provis alteriĝi en Lakehurst, Nov-Ĵerzejo, Usono. En la aerŝipo estis 61 aerŝipistoj kaj 36 pasaĝeroj. Pereis 36 homoj.
- 1942 : Dua Mondmilito: Ĉiuj usonaj trupoj en Filipinio kapitulacias al Japanio
- 1954 : Roger BANNISTER kuras mejlon en malpli ol kvar minutoj unue
- 1994 : La Manika Tunelo estas inaŭguraciita
- 2002
  - Nederlanda politikisto Pim FORTUYN estas murdita naŭ tagojn antaŭ la parlamenta voĉdonado.
  - Nobel-pacpremiita pordemokratia politikistino AUNG SAN Suu Kyi liberigita post 19 monatoj de mallibero en sia hejmo en Mjanmaro (Birmo).

Naskiĝoj


- 1758 : Maximilian ROBESPIERRE, revoluciisto ( 1794)
- 1856 : Sigmund FREUD, psiĥiatriisto, fondinto de psiĥanalizo († 1939)
- 1856 : Robert PEARY, teresploristo († 1920)
- 1861 : Rabindranath TAGORE, verkisto († 1941)
- 1868 : Caro Nikolao la 2-a de Rusio († 1918)
- 1868 : Gaston LEROUX, verkisto († 1927)
- 1871 : Christian MORGENSTERN, germana verkisto († 1914)
- 1878 : Pedro de CAMARGO
- 1880 : Ernst Ludwig KIRCHNER, pentristo († 1938)
- 1882 : Kronprinco Vilhelmo de Germanio, heredonto de kajsero Vilhelmo la 2-a de Germanio († 1951)
- 1883 : Wiliiam Francis LAWRENCE
- 1888 : Arie Leopold MOREAU
- 1894: Leon COURTINAT
- 1895 : Rudolph VALENTINO, itala filmstelulo († 1926)
- 1902 : Max OPHÜLS, direktoro († 1957)
- 1904 : Harry MARTINSON
- 1915 : Orson WELLES, usona direktoro († 1985)
- 1915 : Theodore H. WHITE, verkisto (†+ 1986)
- 1920 : Ross HUNTER, produktoro († 1996)
- 1921 : Erich FRIED, aŭstria verkisto († 1988)
- 1925 : Hanns Dieter HÜSCH, kabaredisto
- 1953 : Tony BLAIR, Brita ĉefministro
- 1961 : George CLOONEY, aktoro

Mortoj


- 1859 : Alexander VON HUMBOLDT
- 1877 : Johan Ludvig RUNEBERG
- 1910 : Reĝo Edvardo la 7-a de Britio
- 1919 : L. Frank BAUM, Usono
- 1987 : William CASEY, estro de Central Intelligence Agency
- 1971 : Helene WEIGEL, Germanio
- 1990 : Irmtraud MORGNER
- 1992 : Marlene DIETRICH, Francio

Specialaj tagoj kaj festoj


- La Svisa Gvardio de Vatikano akceptas novajn anojn.

Tagoj de semajno

La 6-a de majo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Lundo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Mardo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Merkredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Vendredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Sabato en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Dimanĉo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096.

Vidu ankaŭ jenon:


- 5-a de majo | 7-a de majo
- 6-a de aprilo | 6-a de junio
- Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro
- Historio - Tagoj kategorio:Almanako kategorio:Majo ja:5月6日 ko:5월 6일 simple:May 6 th:6 พฤษภาคม

Germanio

Geografio > Eŭropo > Germanio ---- La Federacia Respubliko Germanio (germane Bundesrepublik Deutschland ) estas demokrata federacia ŝtato meze de Eŭropo, kiu apartenas al la Eŭropa Unio. Ĝiaj najbaraj landoj estas Pollando, Ĉeĥio, Aŭstrio, Svisio, Francio, Luksemburgio, Belgio, Nederlando kaj Danio.

Geografio

Politika subdivido (federaciaj landoj

Badenio-Vurtembergo, Bavario, Berlino, Brandenburgio, Bremeno, Hamburgo, Hesio, Malsupra Saksio, Meklenburgo-Antaŭpomerio, Nord-Rejno-Vestfalio, Rejnlando-Palatinato, Saksio, Saksio-Anhalto, Sarlando, Ŝlesvigo-Holstinio kaj Turingio La regionaj ŝtatoj estas nomataj en Germanio federaciaj landoj ('Land' aŭ 'Bundesland', pl. 'Länder'). Ili estas teorie ŝtatkarakteraj politikaj unuoj. Ano de federacia lando estas ĉiu enloĝanto kiu havas tie sian oficialan loĝejon minimume ekde tri monatoj. La limoj de regiona ŝtato estas ŝanĝeblaj nur per plebiscito de la koncernaj enloĝantoj. Inter Federacio kaj regionaj ŝtatoj ekzistas divido de la taskoj. Ekzemple, nur la Federacio okupiĝas pri eksteraj rilatoj, defendo, valuto kaj mezuroj, kaj nur la regionaj ŝtatoj okupiĝas pri lernejoj. Multaj taskoj tamen estas komuna agadkampo de ambaŭ. La regionaj ŝtatoj estas reprezentataj en speciala germana organo, la Federacia Konsilio ('Bundesrat'), kiu havas certajn veto-rajtojn rilate al federaciaj leĝoj. Ĉar laŭ la germana konstitucio ĉiuj germanoj devas havi proksimume samajn vivkondiĉojn en la tuta lando, Germanio estas tre unuecisma federacia ŝtato (kompare ekzemple al Usono). Germana regiona ŝtato havas propran ĉefministron, registaron kaj parlamenton, sed ankaŭ konstitucion, flagon kaj ofte ankaŭ himnon.

Montaroj

Interalie: Alpoj, Elba Grejsmontaro, Ercmontaro, Luzacia Montaro, Harco La pli alta monto estas la Zugspitze (2962 m, en la Alpoj).

Riveroj

Interalie: Danubo, Elbo (rivero), Mulde, Odro, Rejno, Saale Pli > Listo de riveroj en Germanio

Lagoj

Interalie: Konstanca Lago, Müritz

Insuloj

Interalie: Rügen, Usedom, Fehmarn, Sylt, Helgoland, Föhr, Nordstrand, Pellworm

Historio

La etnogenezo, la estiĝo de la germana popolo, estis longdaŭra procezo. Post la disigo de latinidalingva okcidento kaj ĝermanlingva oriento, la orientfrankona regno fariĝis la lulilo de posta Germanio. Legu pli > Historio de Germanio

Politiko

Vidu ankaŭ: konstitucio (Germanio) La Federacia Respubliko estas federacia ŝtato laŭ popola suvereno. Centra organo estas la unuĉambra parlamento ('Bundestag'), elektita laŭ personigita proporcia baloto de la germanoj. La parlamento elektas interalie la ĉefministron (Kanceliero) kaj la superajn juĝistojn; la ĉefa laboro estas decidi pri la federaciaj leĝoj (kaj la ŝtata budĝeto). Oficperiodo estas kvar jaroj. Krom la parlamento ekzistas la Federacia Konsilio (FK, "Bundesrat"), kiu estas propra organo (ne konsiderata kiel parto de la parlamento) kaj daŭrigas la federaciisman tradicion de la 'Reichstag' antaŭ 1806. La FK konsistas el reprezentantoj de la regionaj subŝtatoj kaj kundecidas pri la federaciaj leĝoj (se ili tuŝas la interesojn de la regionaj subŝtatoj). Kiel dirite, la parlamento elektas nur la Federacian Kancelieron ('Bundeskanzler') laŭ propono de la Federacia Prezidento. La Kanceliero mem proponas al la Federacia Prezidento la ministrojn. Estas iom specialaj la reguloj rilate al elekto kaj malelekto de Kanceliero; plej gravas, ke la parlamento povas forelekti ĉefministron nur, se ĝi samtempe elektas novan. La plej alta reprezentanto estas la Federacia Prezidanto, elektita de speciala organo nomata Federacia Asembleo. Tiu organo kunvenas nur por elekti Fed. Prezidanton, normale do ĉiun kvinan jaron. Ĝi konsistas el ĉiuj anoj de la (federacia) parlamento kaj same granda nombro de homoj elektitaj de la parlamentoj de la regionaj ŝtatoj. Kvankam la Federacia Prezidanto havas ĉefe nur reprezentajn taskojn, restas certaj kompetentecoj specialaj por krizaj kazoj. Kutime Germanio estas regata de koalicio el du partioj, unu granda, unu malgranda. Tiuj du partioj havas la (absolutan) plimulton en la parlamento kaj komune formas la registaron. La du grandaj partioj estas la Kristandemokrata Unio (CDU) (en Bavario: Kristansociala Unio) kaj la Socialdemokrata Partio (SPD). Krome en la nuna parlamento (elektita lastfoje en 2005) sidas la frakcio de la verduloj ('Bündnis 90 / Die Grünen'), de la liberaluloj (FDP) kaj de la "Maldekstra Partio", kiu antaŭe nomiĝis PDS ("partio por demokrata socialismo").

Esperanto en Germanio

Ĉefartikoloj: Esperanto en Germanio, Historio de Esperanto en Germanio En nuna Germanio la neŭtrala movado estas organizita en Germana Esperanto-Asocio, fondita en 1906 kaj aliĝinta al UEA en 1955.

vidu ankaŭ


- Listo de urboj de Germanio
- Landnomoj

Ekstera ligilo


- [http://www.stadtpanoramen.de/ StadtPanoramen] - Panoramaj vidoj de urboj de Germanio Kategorio:Germanio als:Deutschland fiu-vro:S'aksamaa ja:ドイツ ko:독일 ms:Jerman roa-rup:Ghirmânii simple:Germany th:สหพันธ์สาธารณรัฐเยอรมนี zh-min-nan:Tek-kok


Wilhelm VON HUMBOLDT

Sciencisto > Wilhelm VON HUMBOLDT ---- Wilhelm VON HUMBOLDT [vilhelm fon humbolt] (naskiĝis la 22-an de junio, 1767, mortis la 8-an de aprilo, 1835) estis germana sciencisto kaj politikisto. Friedrich Wilhelm Christian Karl Ferdinand Freiherr von Humboldt naskiĝis en Potsdam. Lia patro, prusa oficiro, mortis tute neatendite en la jaro 1779. Wilhelm kune kun sia frato Alexander estis edukitaj de privataj instruistoj, el kiuj menciindas la verkisto Joachim Heinrich CAMPE. En la jaro 1787 ambaŭ fratoj ekstudis en la universitato de Frankfurto ĉe Odro kaj unu jaron poste ili daŭrigis siajn studojn en Göttingen. Wilhelm von Humboldt tie studis klasikan filologion kaj natursciencon (ĉe Georg Christoph LICHTENBERG), li okupiĝis pri la verkoj de Immanuel KANT, amikiĝis kun August Wilhelm SCHLEGEL kaj Friedrich Heinrich JACOBI. En aŭgusto 1789 li kune kun Joachim Heinrich Campe vojaĝis al la revolucia Parizo, al Rejnlando kaj Svislando. En januaro 1790 Wilhelm von Humboldt fariĝis prusa ŝtatoficisto, sed en majo 1791 li forlasis tiun ĉi postenon kaj en junio li edziĝis. La sekvajn jarojn li pasigis en la bienoj de sia bo-familio en Turingio. Li konatiĝis kun Johann Wolfgang VON GOETHE kaj Friedrich VON SCHILLER, kaj en la jaro 1794 li transloĝiĝis al Jena, kie li aktive/kritike subtenis Goethe kaj Schiller. Kune kun sia frato Alexander kaj kun Goethe li vizitis prelegojn pri kompara anatomio. Ekde novembro 1797 li kun sia familio vivis en Parizo. Li planis daŭrigi siajn studojn kaj observi la socian evoluon en Francio. De tie li faris du grandajn vojaĝojn: De novembro 1799 ĝis aprilo 1800 al Hispanio kaj en printempo 1801 al Eŭskio. La eŭska lingvo kaptis lian atenton kaj interesigis lin pri lingvistiko. De 1802 ĝis 1808 Wilhelm von Humboldt reprezentis Prusujon ĉe la Sankta Seĝo en Romo. Li tiutempe okupiĝis krom pri la eŭska lingvo ankaŭ pri indianaj lingvoj kaj pri la tradukado el la greka lingvo. En februaro 1809 li – reveninte al Germanio – fariĝis sekciestro pri kulturo kaj edukado en la ministerio pri internaj aferoj en Berlino. Dum lia oficoperiodo estiĝis novspeca eduksistemo, kiu havis la celon, ebligi al anoj de ĉiuj sociaj tavoloj pli bonajn ŝancojn de kleriĝo. La malfermon de la universitato en oktobro 1810 li tamen ne plu spertis en Berlino: Post kvereloj li forlasis sian postenon en la somero 1810 kaj en 1811 li kiel prusa sendito transloĝiĝis al Vieno. Tie li esence kontribuis al la aliĝo de Aŭstrio al la koalicio kontraŭ Napoleono la 1-a de Francio. Li kiel dua komisiito de Prusujo partoprenis la debatojn pri la unua kaj dua Pariza packontrakto kaj la Vienan Kongreson, kie li sukcese pledis por la rajtoj de la judaj civitanoj kaj sensukcese pledis por liberala konstitucio por la Germana Federacio. De 1815 ĝis 1819 li sinsekve fariĝis prusa komisiito de la Federacia Parlamento en Frankfurto ĉe Majno, prezidanto de komisiono pri impostoreformo kaj prusa sendito en Londono. En la jaro 1819 li kiel ministro pri sociaj rangoj revenis al Berlino. Pro sia rezisto kontraŭ la Rezolucioj de Karlsbad kaj pro sia provo, akiri liberalan konstitucion pro Prusujo, li fine de la jaro 1819 perdis ĉiujn postenojn. La lastajn jarojn de sia vivo Wilhelm von Humboldt dediĉis al sciencaj studoj. Li mortis en 1835 en Tegel apud Berlino. ja:ヴィルヘルム・フォン・フンボルト ko:빌헬름 폰 훔볼트



Göttingen

Geografio > Eŭropo > Germanio > Malsupra Saksio > Göttingen < Urboj ---- Urboj Göttingen estas urbo en Germanio. En la jaro 953 ĝi estis unue menciita, sub la nomo Gutingi. Ĉirkaŭ la jaro 1200 ĝi fariĝis urbo. Ĝi estis membro de la Hansa Ligo de 1351 ĝis 1572. La universitato malfermiĝis en la jaro 1737. :Loĝantaro: 129.106 (2001) :Situo: 51° 32' NO, 09° 56' OR
:Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)

Vidindaĵoj:

(inter aliaj)

Urbomuzeo

La kolektoj de la urbomuzeo [Städtisches Museum] troveblas en la sola nobela palaco de la urbo. Ĝi nomiĝas "Hardenberger Hof" kaj estis konstruita en la jaro 1592 en renesanca stilo. [http://www.esperanto.de/vereine/gruppen.html#Göttingen Ligo al la Göttingena Esperanto-Klubo] ja:ゲッティンゲン ko:괴팅겐

Hamburgo

Geografio > Eŭropo > Germanio > Hamburgo < Urboj ---- 200px germane Hamburg
- Loko: 53.53 Norde, 9.98 Oriente
- Horzono: CET (UTC+1h) (UTC+2h de aprilo ĝis oktobro)
- Areo: 755 km²
- Loĝantaro: 1,73 milionoj (2,55 milionoj en la aglomeraĵo en 2000) 2000

Eksteraj ligiloj

Wio manno kanne hiero kucko isso Esperanto dicke Quatsch-Snakke
- [http://www.esperanto.de/hamburg/ Hamburga Esperanto-Klubo]
- [http://international.hamburg.de/index/1,2709,JGdlbz0zJG9rPTE4OTUwJHVrPSQ_,00.html Bonvenon en Hamburg] - turisma TTT-ejo pri la urbo en Esperanto kaj aliaj lingvoj
- [http://www.stadtpanoramen.de/hamburg/hamburg.html StadtPanoramen Hamburg] - Panorama Hamburgo ja:ハンブルク ko:함부르크 simple:Hamburg

TU Bergakademie Freiberg

Technische Universität Bergakademie Freiberg (Teknika Universitato Minakademio Freiberg) origine Bergakademie (=Minakademio) Freiberg estas la plej malnova studinstitucio pri minado de la mondo. Ĝi estis fondita je la 13-a de novembro 1765, en la epoko de la racionalismo en la saksa urbo Freiberg en Germanio. Tiam post la malvenko en la Sepjara Milito Saksio devis pliefikigi la minadon por pagi reparaciojn. Ĝenerale oni asociigas TU Minakademio kun la tersciencoj, en kiuj ĝi ĝuas mondvastan renomon. Sed ĉi tie realiĝis ankaŭ gravaj esploroj en aliaj kampoj. Freibergaj sciencistoj trovis du kemiajn elementojn: Ferdinand REICH kaj Theodor RICHTER malkovris la indiumon en 1863 kaj Clemens WINKLER la germaniumon en 1886. Erich RAMMLER kaj Georg BILKENROTH ellaboris procedon por produkti el brunkarbo (aŭ lignito) koakson por altaj temperaturoj. Lastatempe la Freiberga universitato kompetentiĝis ankaŭ en la kampo de duonkonduktantotekniko, kio spronis la allokiĝon de entreprenoj de la duonkonduktantoindustrio (Wacker Siltronic, Deutsche Solar).

Literaturo


- Wagenbreth, Otfried: Die Technische Universität Bergakademie Freiberg und ihre Geschichte. Leipzig ; Stuttgart : Deutscher Verlag für Grundstoffindustrie, 1994 (germanlingva)

Eksteraj ligoj


- http://www.tu-freiberg.de (germanlingva kaj parte angla)

Freiberg

Geografio > Eŭropo > Germanio > Saksio > Freiberg < Urbo ----
200px

Bazaj informoj


- Fondo: 1186
- Areo: 48,05 km²
- Loĝantaro: 44.533 (2002)
- Loĝantoj/km²: 927
- Situo: 50°55' NO, 13°20' OR
- Alteco super la maro: 412 m
- Horzono: GMT+1h
(+2h de aprilo ĝis oktobro)
- Poŝta kodo:
(DE-) 09599
- Telefona antaŭnumero:
(0)3731
Situanta inter Dresdeno kaj Chemnitz, je la norda rando de la Ercmontaro, Freiberg estas moderna urbo kun vigla historio kaj grandaj tradicioj. Kvankam la lasta minejo fermiĝis en 1969, en ĉiu angulo de la antikva urbocentro ankoraŭ videblas la spuroj de la iama minado. La Bergakademie (= minista akademio), fondita en 1765, evoluis al moderna teknika universitato.
Freiberg estas ĉefurbo de la samnoma subdistrikto de Saksio.

Mapoj

::Dosiero:Freiberg Sachsen in Deutschland.png ::Situo de Freiberg en Germanio ::Dosiero:Saxony fg.png ::::::Situo de la samnoma
subdistrikto en Saksio

Historio

Post trovo de arĝenta erco 1168 ĉe la vilaĝo Christiansdorf ekkreskis minista setlejo, kiu ricevis urbajn rajtojn verŝajne en la jaro 1186. Ĝis ĉirkaŭ 1220 aldoniĝis laŭplane konstruita "Supra Urbo" kaj urbomuro. Sur la ekonomia bazo de la minado Freiberg rapide evoluis je riĉa kaj laŭ tiama skalo popoloza urbo (ĉirkaŭ 5.000 enloĝantoj en 1300). :>>>pli

Personoj, kiuj agadis en Freiberg:


- Alexander VON HUMBOLDT (natursciencisto)
- Theodor KÖRNER (poeto)
- Miĥail LOMONOSOV (rusa poeto kaj sciencisto)
- Friedrich MOHS (mineralogo)
- Novalis (poeto)
- Ferdinand REICH kaj Hieronymus Theodor RICHTER (la malkovrintoj de la elemento indiumo)
- Abraham Gottlob WERNER (tersciencisto)
- Clemens WINKLER (malkovrinto de la elemento germaniumo)
- Leopold VON BUCH (tersciencisto)

Vidindaĵoj:


- La Freiberga Katedralo
- Tersciencaj Kolektaĵoj
- restaĵoj de la Urba Muro
- Kastelo Freudenstein
- Muzeo pri la historio de la urbo kaj de la minekspluato
- Naturscienca Muzeo
- La minejo "Himmelfahrt Fundgrube", kiu ofertas gvidadojn subterajn
- Preĝejo Sankta Nikolao (Nikolaikirche)

Ligoj:

http://www.freiberg.de
http://www.tourist-online.de/regio.php?regio=Freiberg&location=FTf2RheU7
------( informoj pri la urbo kaj turismaj eblecoj en germana lingvo) ja:フライベルク

Kaspia maro

Kaspio aŭ la Kaspia maro (latine Mare Caspium [mare KASPium] aŭ Mare Hyrcanium [mare hirKANium],) estas salita lago, ĉ. 373.000 kv. km., situas inter Eŭropo kaj Azio. La plej granda lago en la mondo. Estas ĉirkaŭita de la teritorioj de Kazaĥstano - de la nordoriento, Turkmenio - de la sudoriento, Irano - de la sudo, Azerbajĝano - de la sudokcidento kaj Rusio - de la nordokcidento. Nomo de Kaspia Maro en lingvoj de ĉirkaŭantaj landoj: La surfaco de la Kaspia maro estas 28 m malsupre de marnivelo. Ĝi atingas maksimuman profundon, ĉ. 980 m, en la sudo; Norda parto estas malprofunda (ĉ. 5 m). Kaspion enfluas la riveroj:
- Volgo (kiu provizas pli ol 75% de ĝia akvo),
- Uralo,
- Emba,
- Kura,
- Terek. Kaspia maro ne havas elirejon, ĝi estas fermita natura akvorezervejo. La kvanto de elvaporiĝo estas precipe alta en la orienta enirejo, nomita Karabogazkol, kiu estas ekspluatata por produkti uzatan en kemia industrio salon per natura elvaporiĝo. Per variado de elvaporiĝo klarigeblas la granda ŝanĝo en la grandeco de la maro dum la daŭro de la historio. La kreskanta elspezo de la Volga akvo por industria kaj ĉiutaga uzo estas supozeble la ĉefa kialo de la malaltiĝo de la marnivelo, tre serioza problemo de nuntempo. La ĉefaj havenoj sur la Kaspio estas Baku, granda petrola centro, kaj Astraĥan, ĉe la buŝo de la Volgo. Kaspia marfundo subkaŝas grandajn rezervojn de nafto kaj natura gaso, kio kaŭzas akrajn disputojn inter la kvin najbaraj landoj, kiuj penas dividi inter si kaj marfundon (pro energiaj riĉaĵoj), kaj marsurfacon (por navigaj celoj kaj fiŝkaptado). Kategorio:Lagoj Kategorio:Azio ja:カスピ海 ko:카스피 해

Kategorio:Germanoj

Kategorio:Germanio Kategorio:Famaj personoj laŭ nacioj ja:Category:ドイツの人物 ko:분류:독일 사람 simple:Category:German people

Stahlinstitut VDEh

Das Stahlinstitut VDEh (VDEh) ist die technisch-wissenschaftliche Gemeinschaftsorganisation der Stahlindustrie. Die Gründung erfolgte 1860 als "Technischer Verein für Eisenhüttenwesen". Zwischen 1880 und 2002 trug das Stahlinstitut VDEh den Namen "Verein Deutscher Eisenhüttenleute (VDEh)" bevor es im Jahr 2003 in Stahlinstitut VDEh umbenannt wurde. Der Verein fördert die Weiterentwicklung der Stahltechnologie und des Werkstoffs Stahl durch die technische, technisch-wissenschaftliche und wissenschaftliche Zusammenarbeit von Ingenieuren.

Weblinks


- http://www.vdeh.de Homepage der offiziellen Website
- http://www.stahl-online.de

mieszne filmy statystyki pisanie prac piesni alkomaty










































:: RELATED NEWS ::
Rheinland-pfälzische Fujian-Gesellschaft
Die Rheinland-pfälzische Fujian-Gesellschaft wurde im Oktober 2004 gegründet und ist ein gemeinnütziger Verein mit öffentlichen und privaten Kontakten im deutschen Bundesland Rheinland-Pfalz und der chinesischen Provinz Fujian. Als Zentrum und Anlaufstelle für gemeinsame Projekte befindet sich eine "Rheinland-Pfalz Akademie" an der Fuzhou-Universität in der Provinzh
Hinz
Hinz[e] auch Hintz[e] ist wie Heinz eine Abkürzung für Heinrich und war im späten Mittelalter und in der frühen Neuzeit als Vorname weit verbreitet. Die einstige Volkstümlichkeit und weite Verbreitung erschließt sich auch durch die Redewendung „Hinz und Kunz“, die so viel wie „Jedermann“ bedeutet. Die Varianten Hinz bzw. Hintze, sind heute im deutschsprachigen Raum fast ausschließlich als Familienname
Rudolf Dellinger
Rudolf Dellinger (
- 8. Juli 1857 im böhmischen Kraslice; † 24. September 1910 in Dresden) war ein Komponist und Kapellmeister. Einer böhmischen Familie von Instrumentenbauern entstammend, erhielt er schon in früher Jug
EES
Der Escrowed Encryption Standard (EES) ist ein in den USA im April 1993 entwickeltes Chip-gebundenes symmetrisches Verschlüsselungssystem. Als Entwickler des Algorithmus gilt der Geheimdienst NSA. Der größte Unterschied zu anderen Verschlüsselungsverfahren ist, dass bei Bedarf Behörden der USA Zugriff auf die Schl
Vila Franca de Xira
Vila Franca de Xira ist eine Stadt in Portugal.

Geschichte

Vila Franca de Xira bekam das Stadtrecht im Jahre 1984.

Verwaltung

Vila Franca de Xira ist Verwaltungssitz eines gleichnamigen Kreises. Die Nachbarkreise sind (im Uhrzeigersinn im Norden beginnend): Alenquer, Azambuja,
Mediaprint
Am 1. Juli 1988 wurde die Mediaprint Zeitungs- und Zeitschriftenverlag GmbH & Co KG als Tochtergesellschaft der Verlage "Krone" und Kurier gegründet. Die Mediaprint soll die zeitungswirtschaftlichen Bela
Sankt-Peter-und-Sankt-Pauls-Felsen
Die Sankt-Peter-und-Sankt-Pauls-Felsen (portugies.: Penedos de São Pedro e São Paulo) sind eine mehr als 800 km vor der Küste Südamerikas im Atlantik gelegene kleine Gruppe von kahlen Felsen. Die Gruppe misst etwa 250-300 m im Durchmesser, und ist an ihrer höchsten Stelle etwa 20 m hoch. Die Inseln wurden von Darwin im Februar 1832 auf seiner Expedition mit der Beagle besucht. Die nächstgelegene Inselgruppe ist das ebenfalls
Normannus
Ferdinand Tönnies (
- 26. Juli 1855 bei Oldenswort; † 9. April 1936 in Kiel) war Soziologe, Nationalökonom und Philosoph.

Arbeitsgebiete

Ferdinand Tönnies hat engl.: Archuleta County) ist eine Verwaltungseinheit im Südwesten des US-Bundesstaates Colorado, der auf den Höhen des Colorado-Plateaus vollständig vom San-Juan-Gebirge durchzogen wird. Weniger als 10.000 Menschen leben in dem an den US-Staat New Mexico gre
Fremd
Das Fremde bezeichnet etwas Andersartiges oder weit Entferntes. Der Begriff der Fremde spielt unter anderem eine Rolle in der Gruppendynamik. Prinzipiell gibt es zunächst zwei Möglichkeiten, mit Fremdem umzugehen, wenn es neu auf einen zukommt.
- Positiv: Die Integration wird als Erweiterung der eigenen Fähigkeiten empfunden und eröffnet neue Möglichkeiten. Dieses Verhalten wird oft einfach als Lernen bezeichnet. Die Integration benötigt
All Rights Reserved 2005 wikimiki.org