Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Alexandre DUMAS (Patro)

Alexandre DUMAS (Patro)

Literaturo > Franclingva literaturo > Alexandre DUMAS (Patro) < Franca Lingvo ---- La franca verkisto Alexandre DUMAS (aŭ realnome : Alexandre Davy de la Pailleterie) naskiĝis je la 24-a de julio 1802 en Villers-Cotterêts kaj mortis je la 5-a de decembro 1870 en Puys. Lia verkaro konsistas el historiaj romanoj kaj dramoj, multaj el ili estas filmigitaj. Ankaŭ lia eksteredzeca filo Alexandre famiĝis kiel verkisto. Li kaj sia tuta verkaro estis honorigitaj kiam en decembro 2002 la restaĵoj de Alexandre DUMAS estis transportitaj (132 jarojn post lia morto !) al la Panthéon, granda monumento en Parizo kie la plej gravaj personaĵoj de Francio ripozas. Famaj verkoj:
- Henry III et sa cour (dramo, 1829)
- Napoléon Bonaparte (dramo, 1831)
- Les trois Mousquetaires (romano, 1844)
- Le Comte de Monte Cristo (1845/46) En Esperanto aperis:
- Tri rakontoj, tr. E. Deligny, Sain-Omer 1932 (La timema azeno, De Chamonix al Londono, La bifteko de urso)
- Tri musketeroj, V-a ĉapitro de la unua volumo (Internacia Krestomatio de Kabe)
- Vilhelmo Mona, tr. F. Lallemant, Lingvo Internacia 1901, p. 10-12 ja:アレクサンドル・デュマ・ペール ko:알렉상드르 뒤마

Literaturo

Literaturo estas la tuto de skribaĵoj, prozaj kaj versaj, kiuj havas socikulturan aŭ estetikan valoron. La vorto literaturo povas aŭ signifi la tutan mondan literaturon, aŭ nur la literaturon de unu specifa kulturo. Literaturo ne nur enhavas la verkaron de la arta literaturo (la beletron), sed ankaŭ la tuton de la intelektaj verkoj, kiuj koncernas la vivon kaj kulturon de iu nacioepoko. Literaturaj verkoj povas esti historiaj, biografiaj, filozofiaj, sciencaj, politikaj, kaj aliaj.

Evoluo

En antikvaj tempoj popoloj havis nur parolan tradicion, poste rakontoj kaj versaĵoj estis surskribitaj. La unuaj verkaĵoj havis mitologian aŭ religian enhavon. Kiam oni komencis presadon, literaturo akiris pli privatan karakteron kaj fariĝis rimedo por esploro kaj esprimo de emocioj kaj homaj rilatoj. Por legi pri evoluo de literaturo, vidu apartajn artikolojn: :Artikoloj pri literaturo de diversaj regionoj :Artikoloj pri literaturo de diversaj lingvoj

Specoj poezio kaj prozo

Oni distingas du specojn de literatura arto: poezio kaj prozo. Poezio estas arto komuniki emociojn per versoj, do per la muziko de la parolo, obeante iajn metrikajn kaj priformajn regulojn. Prozo estas ordinara parolo ne aranĝita laŭ versmezuro. La prozo pli konformas al ĉiutaga parolo ol la poezio. Antikvaj verkoj estis skribita versforme, la prozo estas pli nova etapo. Nur en 18-a ĝis 19-a jarcentoj ili egaliĝis laŭ valoro. Por pli da specoj, vidu: :Artikoloj pri diversaj literaturaj specoj

Literaturo kiel socia procezo

Lastatempe, ankaŭ estas akceptite ke la koncepto pri Literaturo estas socia procezo, en kiu partoprenas diversaj institucioj kaj perantoj (nome, universitatoj, lernejoj, instruistoj, eldonejoj, politikistoj, literaturaj konkursoj, librovendejoj, kritikistoj, revuoj, ĵurnaloj, ktp). Interveno de tiuj perantoj legitimas verkojn, klasifikante ilin en la kategorion literaturo. Sekve, la studo de la tiel nomataj literaturaj (ĉef)verkoj, estas ankaŭ la studo de la politikaj, sociologiaj, filozofiaj kondiĉoj, kiuj unuflanke kreis ilin; kaj aliflanke legas kaj rekomendas ilin. La esplorado de signifo de la literaturaj verkoj estas des pli kompleksa, ĉar la interpretado de unu sama verko varias historie kaj socie. Tio parte klarigas la maleblon doni ĝustan difinon al la vorto literaturo. Estante produkto de longa kaj kompleksa socia procezo, literaturo estas rezulto de reciproka influo de interesoj de sociaj sektoroj (aŭ tavoloj, grupoj) per legitimantaj institucioj, kiuj reprezentas ilin.
Pro tio ĉi, en avangardaj literatursciencaj sektoroj, oni preferas la adjektivan uzon de la vorto literaturo anstataŭ ĝia substantivo. Sekve oni aludas al literatura teorio, ne al teorio de la literaturo. Tio montras la rekonon ke literaturo ne estas reala objekto, sed tre dinamika, aktiva procezo, al kiu oni aludas per la adjektivo literatura. En tiu ĉi skemo, ankaŭ la literaturaj genroj estas rezulto de la samaj procezoj, kiuj kreas literaturajn objektojn.

Aliaj artikoloj pri literaturo

Literaturo laŭ regionoj

:Afrika Literaturo - Barata Literaturo - Eŭropa Literaturo - Islama Literaturo - Latinamerika Literaturo - Nordamerika Literaturo

Literaturo laŭ lingvo

:Angla - Araba - Bengala - Ĉeĥa - Ĉina - Dana - Esperanta - Eŭska - Finna - Franca - Frisa - Germana - Greka - Helena - Hispana - Hungara - Islanda - Itala - Japana - Kartvela - Kataluna - Keĉua - Kornvala - Latina - Malajala - Nederlanda - Norena - Norvega - Okcitana - Pensilvanigermana - Persa - Pola - Portugala - Rumana - Rusa - Samea - Slovaka - Slovena - Sveda - Urdua poezio - Vjetnama

Literaturo laŭ formo

Prozo

:Artikolo - Dramo - Eseo - Fabelo - Legendo - Mito - Novelo - Publicista Verko - Romano - Ŝlosilromano

Poezio

: Epopeo - Eposo - Fablo - Hajko - Limeriko - Poemo - Soneto - Tankao - Verso

Apartaj specoj

Apartan specon de literaturaĵoj prezentas koncizaj eldiraĵoj, montrantaj homajn pensojn pri diversaj valoroj de la vivo. :Aforismo - Devizo - Maksimo - Moto - Proverbo - Sentenco

Literaturo laŭ enhavoj

:Biografioj - Ĉiutaga literaturo - Fakliteraturo - Fantasto - Historiaj romanoj - Krimliteraturo - Magia realismo- Memoroj -Militliteraturo - Porinfana literaturo - Psikologiaj romanoj - Romantika literaturo - Sciencfikcio - Taglibroj- Vojaĝlibroj -Enketa-atestaĵa-gazetista-litaraturoj

Literaturo laŭ skoloj

:Klasikismo - Romantisma literaturo - Simbolismo - Dadaismo

Literaturo laŭ famo

:Ĉefverkoj de literaturo - Baza legolisto de William AULD - Literaturpremioj

Literaturo laŭ distribuo

:Buŝa literaturo - Manuskripta literaturo - Presita literaturo - Samizdato - Rete publikigita literaturo

Famaj verkistoj

Vidu ĉe Verkistoj.

Diverse

:Famaj fikciuloj - Fikciaj lokoj - Serio Oriento-Okcidento :Eldonejoj - ISBN - Librovendejoj

Vidu ankaŭ


- Skribarto
- Lingvo
- Teatro als:Littérature ja:文学 ko:문학 simple:Literature zh-cn:文学 zh-tw:文學

Franca lingvo

] La franca lingvo estas latinida lingvo parolata de 125 milionoj (41,6% kiel dua lingvo), precipe en Francio, Belgio, Svislando, Kanado, Haitio, Okcidenta Afriko kaj Polinezio. Ĝi estas oficiala lingvo de UNO kaj unu el la ĉefaj internaciaj lingvoj en Afriko. La franca estas inter la plej disvastigitaj lingvoj en la mondo kaj, kun la angla lingvo, Esperanto kaj aliaj ĝi estas unu el la vere mondaj lingvoj. La franca lingvo estas romanida lingvo precipe elvenante el latino. Oni konsideras ke la malnova franca ekzistis de la 842 ĝis ĉirkaŭ 1400 (kodo de tiu lingvo laŭ ISO 639 fro). De ĉirkaŭ 1400 ĝis 1600 la lingvo estas nomata meza franca (ISO 639 : frm). Laŭ la Encyclopaedia Britannica, almenaŭ ĉi tiuj nacioj enhavas pli ol unu milionon da francalingvanoj en 1990:
  1. 52,8 - Francio
  2. 6,4 - Kanado
  3. 5,1 - Alĝerio
  4. 5,1 - Haitio
  5. 4,4 - Eburbordo
  6. 3,3 - Belgio
  7. 2,6 - Zairio
  8. 2,1 - Tunizio
  9. 1,9 - Usono
  10. 1,8 - Kameruno
  11. 1,2 - Madagaskaro
  12. 1,2 - Niĝero
  13. 1,2 - Svislando
Notu bone, ke diversaj nacioj kalkulas siajn lingvanojn malsame. Ekzemple, la cifero por Usono enhavas nur tiujn, kiuj parolas france hejme, sed ne tiujn, kiuj lernis kaj bone regas la lingvon ekster la hejmo - ekzemple, en infanvartejo, en lernejo, ktp. (la franca estas unu el la ĉefaj lingvoj instruita en usonaj lernejoj). Malmulte de nacioj kalkulas dualingvanojn de lingvoj neoficialaj.

Dialektoj

Ĉar la franca estas disigita tra la mondo, ĝi efektive dialektiĝis al Akadia, Kebekia, Pikarda, Svisa, Aostvala (Valdôtain), Valona kaj aliaj.

Historio :

; - 100. : La franca devenas rekte de la vulgara latino parolita en Gaŭlio (la antikva Francio) en la 1-a jarcento a.K. post la venko de Cezaro. La vulgara latino ne estis la klasika latino de Cezaro kaj Cicerono, sed la latino efektive parolata de la vulgaruloj de la Imperio, la latino de la Vulgato. Eĉ en la tagoj de la Imperio, la vulgara latino enhavis latinidajn ecojn. ; 500. : Dum 500-1000, post la disfalo de Romio, la latino de Francio, pliparte izolita de la latino de Hispanio kaj Italio, fariĝis iom post iom nova lingvo: la franca mem. ; 1000. : En 1066, francalingvanoj atakis kaj regis Brition, profunde influonte la disvolviĝon de la angla, kiu eĉ hodiaŭ enhavas multe de francaj vortoj. Eĉ en la tiama Italio, la franca estis la komuna lingvo inter komercistoj. Ĉirkaŭ 1100 skribiĝis la Kanto de Roland. ; 1500. : Dum 1200-1900, la nacia registaro en Parizo disvastigis sian dialekton tra la tuta lando: la francilia franca fariĝas la oficiala lingvo en Francio en 1539, depost kiam la franca ligvo estis uzata en la tribunaloj (dum en plejparte el la europaj lanoj uzatis latinon ĝis foje la 19-a jarcento). ; Jarcentoj 18-a ĝis 19-a. : La franca estis la internacia lingvo de kulturo kaj diplomatio en la Okcidento. En Nobelaj rondoj de meza kaj orienta Eŭropo tio iĝis ĝis, ke ofte parolatis france sine de la familio, infanojn oni provizij per franclingva vartistino, kaj foje nobelaj rusoj scipovis pli bone la francan ol sian propran lingvon. En 1870 iu aŭdis la Germanimperian Vilelmo la 1-a, kiu ĵus estis venkinta Francion kaj fondinta la unuiĝinta germanan imperion familiare interbabili kun sia ĉefministro BISMARCK france. Pro tio, Marie CURIE, ekzemple, plenaĝiĝis en Pollando sed, kiel plenaĝulo kaj sciencisto, loĝis kaj laboris en Francio. Tio ankoraŭ okazas eĉ hodiaŭ, sed estas pli ofte per la angla. nekompleta listo de verkistoj alilandedevenaj, kiuj verkis en la francan lingvon: José-Maria de HEREDIA, Samuel BECKETT, Emile CIORAN, Eugène IONESCO, Julien GREEN, ktp ; Jarcentoj 19-a kaj 20-a. : La franca estis disvastigita tra la mondo per la franca imperio, precipe al Afriko, Vjetnamo kaj Polinezio. Sed la imperio disfalis post 1945, kaj kun tio la potenco de la franca kiel monda lingvo. La imperio de Britio ankaŭ disfalis post la milito, sed la angla estis subtenita de la leviĝo de Usono kiel monda potenco. Aliflanke, la kultura ligilo de Francio kun la nacioj de sia pasinta imperio estas ĝenerale pli forta ol la sama pri Britio.

Influo al Esperanto

La franca estis unu el la ĉefaj fontoj, el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple: ĉe (chez), oni (on), ĉiuj tagnomoj dimanĉo (dimanche), lundo (lundi), ktp... ĉevalo (cheval), manĝi (manger), fermi (fermer), frapi (frapper)...

Eksteraj ligoj


- [http://www.101languages.net/french/ French 101] French for beginners and travelers (Angla)
- Organizo de "la Francophonie" (la Francparolantaro) :[http://agence.francophonie.org/ http://agence.francophonie.org/] ! als:Französische Sprache ja:フランス語 ko:프랑스어 simple:French language th:ภาษาฝรั่งเศส zh-min-nan:Hoat-gí

24-a de julio

---- Historio > Tagoj > la 24-a de julio ---- La 24-a de julio estas la 205-a tago de la jaro (la 206-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 160 tagoj restas. Je la 24-a de julio okazis, interalie:

Eventoj


- 1969 : Usono metis la unuan homon surlunen

Naskiĝoj


- 1783 : Simón BOLÍVAR
- 1802 : Alexandre DUMAS (Patro), Francio
- 1853 : Jorge Luis GUTIÉRREZ
- 1857 : Henrik PONTOPPIDAN
- 1864 : Frank WEDEKIND
- 1883 : Augustin PITLÍK
- 1897 : Amelia EARHART

Mortoj


- 1655 : Friedrich VON LOGAU
- 1862 : Martin VAN BUREN
- 1920 : Ludwig GANGHOFER
- 1927 : Japanio : Tokio : AKUTAGAWA Ryunosuke (memmortige)
- 1960 : Hans ALBERS
- 1991 : Isaac Bashevis SINGER, verkisto kaj nobelpremiita pro literaturo en 1978

Specialaj tagoj kaj festoj


- Ekvadoro : Tago de Simón Bolívar
- Venezuelo : Tago de Simón Bolívar ---- Vidu ankaŭ:
- Historio - Tagoj. ja:7月24日 ko:7월 24일 simple:July 24 th:24 กรกฎาคม

1802

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1802 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1802 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


-

Naskiĝoj


- 26-a de februaro : Francio : Victor HUGO
- 24-a de julio : Francio : Alexandre DUMAS (Patro)
- 5-a de aŭgusto : Norvegio : Niels Henrik ABEL
- 13-a de aŭgusto : Nikolaus LENAU
- 29-a de novembro : Stutgarto : Wilhelm HAUFF

Mortoj


- ----
1797 | 1798 | 1799 | 1800 | 1801 | 1802| 1803 | 1804 | 1805 | 1806 | 1807
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1802년

Edikto de Villers-Cotterêts

Eŭropo > Francio > Aisne ---- Villers-Cotterêts [vilerkotre'] estas malgranda urbo en norda parto de Francio en la departemento Aisne : 8000 loĝantoj. Ĝi havas grandan kastelon, sed estas aparte fama en Francio, pro tio ke la reĝo Francisko la 1-a de Francio tie subskribis gravan ordonon en la jaro 1539 imponante la "reĝan lingvon", do la francan, kiel sola oficiala lingvo en la tuta reĝlando. Tio forigis la latinan lingvon el ĉiuj oficialaj tekstoj, sed samtempe ankaŭ ĉiuj regionaj lingvoj kiel la bretona, okcitana, eŭska, ktp... La teksto de la reĝa ordono estas konata sub la nomo Ordonnance de Villers-Cotterêts, esperante "Edikto de Villers-Cotterêts". Villers-Cotterêts estas la naskiĝloko de la fama franca verkisto Alexandre DUMAS. Kategorio:Urboj de Francio

5-a de decembro

Historio > Tagoj > la 5-a de decembro ---- La 5a de decembro estas la 339-a tago de la jaro (la 340-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 26 tagoj restas. La 5an de decembro okazis, interalie:

Eventoj


-

Naskiĝoj


- 1782 : Martin VAN BUREN
- 1890 : Fritz LANG, Aŭstrio
- 1901 : Walt DISNEY
- 1903 : Johannes HEESTERS

Mortoj


- 1791 : Wolfgang Amadeus MOZART.
- 1870 : Alexandre DUMAS (Patro), Francio
- 1925 : Władysław Stanisław REYMONT

Specialaj tagoj kaj festoj


- Nikolaotago : Nederlandaj infanoj trovas donacojn lasitaj de Sankta Nikolao ---- Vidu ankaŭ:
- Historio - Tagoj redaktokonflikto. ja:12月5日 ko:12월 5일 simple:December 5 th:5 ธันวาคม

Alexandre DUMAS (Filo)

Literaturo > Franclingva literaturo > Alexandre DUMAS (Filo) < Franca Lingvo ---- La franca verkisto Alexandre DUMAS naskiĝis je la 27-a de julio 1824 en Parizo, kiel eksteredzeca filo de la samnoma verkisto Alexandre DUMAS (Patro). Li mortis je la 27-a de novembro 1895 en Marly-le-Roi. El liaj verkoj plej famas La dame aux camélias. La komponisto Giuseppe VERDI uzis la verkon por fari el ĝi la operon La Traviata.

Verkoj:


- La dame aux camélias (dramo, 1852)
- Demi-monde (komedio, 1855)
- L'ami des femmes (dramo, 1864)
- Monsieur Alphonse (dramo, 1875)
- Denise (dramo, 1885)
- Francillon (dramo, 1889)

Jeno aperis en Esperanto:


- La sinjorino kun kamelioj : proza dramo en 5 aktoj / de Aleksandro Dumas. El franca originalo trad. Edmund Sî - Wien, 1930. - 87 folioj ja:アレクサンドル・デュマ・フィス ko:알렉상드르 뒤마 (아들)

Panthéon

http://de.wikipedia.org/upload/thumb/4/42/180px-Pantheon_paris.jpg La Panthéon estas granda monumento en Parizo, kiu staras sur monteto (Montagne Sainte Geneviève). La konstruadon oni komencis en 1764 (arkitekto Soufflot) kaj la Panthéon estis unue granda pariza preĝejo. La Franca Revolucio transformis ĝin al templo dediĉita al gravaj personaĵoj de Francio. La monumento ricevis sian nunan nomon "Panthéon" tiuokaze. Ĝi denove estis preĝejo post la Revolucio (1814-1830), poste Templo de Glorio (1830-1848), denove preĝejo dum la regno de Napoleono la 2-a (1852-1870), kaj fine la Republiko decidis redoni la monumenton al la kulto de la francaj gloraj personaĵoj kiuj ludis gravan rolon en la historio de Francio (militistoj, skribistoj, sciencistoj, ...).Listo:
- Marcelin BERTHELOT
- Claude Louis Berthollet
- M. F. Xavier Bichat
- Louis BRAILLE
- Sadi CARNOT
- René CASSIN
- Marie CURIE
- Pierre CURIE
- Piere CUVIER
- Jacques-Louis David
- Alexandre DUMAS
- François FÈNELON
- Victor HUGO
- Jean JAURÈS
- Marquis de Laplace
- Chrétien-Guillaume de Lamoignon de Malesherbes
- André MALRAUX
- Gabriel de Riqueti de MIRABEAU
- Gaspard MONGE
- Jean Monnet
- Jean MOULIN
- Jean-Jacques ROUSSEAU
- Voltaire
- Émile Zola La Panthéon karakteriziĝas per larĝa kaj monumenta kolonaro sub la frontono kaj alta, impona kupolo kiu videblas de ĉiuj partoj de Parizo. ja:パンテオン (パリ)

Parizo

Geografio > Eŭropo > Francio > Pariza Regiono > Parizo < Urboj | Francaj departementoj ---- Francaj departementoj]
- loko: 48,85 Norde, 2,33 Oriente, aŭ aliforme:
- horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
- loĝantaro: 10.150 mil (en la aglomeraĵo en 2000) Parizo (france Paris [pa-RI]) estas la ĉefurbo de Francio. Parizo ankaŭ estas franca departemento kun numero 75, kiu estis la vico de la eksa departemento Seine. Loĝantaro: 2,1 milionoj en la urbo mem, 10,56 milionoj kun la ĉirkaŭaĵo. (1999) Parizo havas historion de pli ol du jarmiloj. Unue fondita kun la nomo Lutecio (latine: Lutetia) tri jarcentojn antaŭ Kristo, ĝi eknomiĝis Parizo dum la 4-a jarcento post Kristo. En 1792 kaj en 1871 la Pariza Komunumo ludis apartan politikan rolon. En 1792 ĝi estis plej radikala motoro de la Franca Revolucio. En 1871 ĝi batalis la francan registaron, kiu elektis Versajlon kiel sidejon. En Parizo estis sidejo de Centra Presejo Esperantista.

Arto kaj Historio

:Sainte-Chapelle :Notre Dame (Katedralo) :Baziliko de Sacré Coeur :Muzeo Louvre kun sia piramido. :Les Invalides :La Place des Vosges :Eiffel-Turo konstruita de Gustave EIFFEL, kiu ankaŭ faris la feran strukturon de la Statuo de Libereco, en Novjorko. :Arc de Triomphe :La Sorbonne :Panthéon :Orsay-Muzeo :Picasso-Muzeo :Muzeo de Modernaj Artoj en la Centre Georges Pompidou :Obélisque en Place de la Concorde :Champs Elysées

Gravuloj

:Esperanto-movado
- Parizo estas naskiĝurbo de Henri FAVREL, Fanny BONNET, André BAUDET, Emile GASSE, Louis COZIC, Georges WARNIER, kaj Ernest ARCHDEACON.
- En Parizo loĝis József MAJOR kaj Frederic PUJOLÀ I VALLÉS.
- Tie mortis Gustaf HENRICLUNDQUIST kaj Théophile CART. Théophile CART
-
Kategorio:Urboj de Francio Kategorio:Francaj Departementoj Kategorio:Ĉefurboj de Eŭropo als:Paris (Stadt) ko:파리 시 ja:パリ simple:Paris th:ปารีส

Fisher, Minnesota

Fisher is a city located in Polk County, Minnesota. As of the 2000 census, the city had a total population of 435. Fisher has become a bedroom community for the nearby Greater Grand Forks metropolitan area.

Geography

Greater Grand Forks According to the United States Census Bureau, the city has a total area of 1.0 km² (0.4 mi²). 1.0 km² (0.4 mi²) of it is land and none of it is covered by water.

Demographics

As of the census2 of 2000, there are 435 people, 177 households, and 120 families residing in the city. The population density is 419.9/km² (1,092.3/mi²). There are 197 housing units at an average density of 190.2/km² (494.7/mi²). The racial makeup of the city is 98.62% White, 0.00% African American, 0.00% Native American, 0.00% Asian, 0.00% Pacific Islander, 1.15% from other races, and 0.23% from two or more races. 2.30% of the population are Hispanic or Latino of any race. There are 177 households out of which 28.8% have children under the age of 18 living with them, 52.0% are married couples living together, 12.4% have a female householder with no husband present, and 32.2% are non-families. 26.6% of all households are made up of individuals and 14.7% have someone living alone who is 65 years of age or older. The average household size is 2.46 and the average family size is 2.93. In the city the population is spread out with 26.0% under the age of 18, 7.8% from 18 to 24, 29.0% from 25 to 44, 22.3% from 45 to 64, and 14.9% who are 65 years of age or older. The median age is 37 years. For every 100 females there are 99.5 males. For every 100 females age 18 and over, there are 98.8 males. The median income for a household in the city is $38,750, and the median income for a family is $49,444. Males have a median income of $32,656 versus $20,208 for females. The per capita income for the city is $19,083. 6.8% of the population and 5.5% of families are below the poverty line. Out of the total population, 13.5% of those under the age of 18 and 3.3% of those 65 and older are living below the poverty line. Category:Cities in Minnesota Category:Polk County, Minnesota

Dorota Rabczewska download sitemap nauka sylwester w grach spalacze tuszczu










































:: RELATED NEWS ::
Gebroeders Grimm
Jacob Ludwig Karl Grimm (4 januari 178520 september 1863) was een Duits taalkundige. Hij was hoogleraar in Göttingen en Berlijn. Hij deed baanbrekend werk in onder meer de lexicografie en de kennis van 4 januari 178520 september 1863) was een Duits taalkundige. Hij en zijn jongere broer Wilhelm Grimm (1786-1859) werden samen bekend als de Gebroeders Grimm. Grimm, Jaco
Wilhelm Grimm
Wilhelm Karl Grimm (Hanau, 24 februari 1786Berlijn, 16 december 1859) was een Duits taalkundige. Hij vormde samen met zijn één jaar oudere broer Jakob Grimm de Gebroeders

Grizzly
De grizzlybeer (Ursus arctos horribilis) is een Amerikaanse ondersoort van de Bruine beer (Ursus arctos). De grootste ondersoort van Ursus arctos is de Kodiakbeer, maar ook de grizzly kan fikse proporties bereiken, hoewel hij er na een verfrissend bad wat minder indrukwekkend uitziet (zie foto). De grizzly kwam oorspronkelijk in het gehele gebied van de Rocky Mountains voor. De Amerikaanse kolonisten (die de m
Groenbemesting
Groenbemesting is het telen van planten op een stuk grond om deze vervolgens onder te ploegen. Dit wordt gedaan om het percentage organische stof in de bodem te verhogen. Een deel van die organische stof wordt in de bodem omgezet in humus. Een tweede reden is dat groenbemesters kunnen optreden als vanggewassen voor de opvang van meststoffen en een derde reden is dat
Guillaume Groen van Prinsterer
Guillaume Groen van Prinsterer (21 augustus 1801-19 mei 1876) was een anti-revolutionaire Nederlandse politicus en historicus. Groen van Prinsterer was kabinetssecretaris (1829-1836), lid van de
Groen van Prinsterer
Guillaume Groen van Prinsterer (21 augustus 1801-19 mei 1876) was een anti-revolutionaire Nederlandse politicus en historicus. Groen van Prinsterer was kabinetssecretaris (1829-1836), lid van de
G. Groen van Prinsterer
Guillaume Groen van Prinsterer (21 augustus 1801-19 mei 1876) was een anti-revolutionaire Nederlandse politicus en historicus. Groen van Prinsterer was kabinetssecretaris (1829-1836), lid van de
All Rights Reserved 2005 wikimiki.org