Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Alventaj Insuloj

Alventaj Insuloj

Geografio > Ameriko > Antiloj > Malgrandaj Antiloj > Alventaj Insuloj < Nordameriko ---- Alventaj Insuloj (angle Windward Islands, hispane Islas de Barlovento) estas longa ĉeno de insuletoj norde de Sudameriko, kiuj etendiĝas kiel lasta seka haltejo inter Kariba Maro kaj Atlantiko kaj do kvazaŭ "vent-ŝirmilo" por la Deventaj Insuloj. Famaj insuloj Alventaj interalie estas Barbado, Dominiko, Grenado, Martiniko, Sent-Lucio kaj Sent-Vincento. De temp' al tempo oni ankaŭ kunkalkulas Trinidadon kaj Tobagon, vd. Ĉebordaj Antiloj. Kategorio:Ameriko Kategorio:Insuloj

Geografio

---- Geografio (ge γη "tero", graphein γραφειν "priskribi") estas scienco, kiu pristudas geografian medion de la Tero, ĝian strukturon kaj dinamikon, influon kaj distribuon de ĝiaj komponentoj en la spaco. Ĉefceloj de la geografio estas eltrovo de manieroj de racia teritoria organizo de la socio kaj naturekspluatado, kreado de fundamentoj por strategio de ekologie sendanĝera evoluo de la socio. Gravaj objektoj de geografiaj esploroj estas interagoj de la homo kaj la naturo, regularo de dislokigo kaj influo de la komponentoj de geografia medio en loka, regiona, nacia, kontinenta, oceana kaj globala niveloj. La mondpartoj: Ameriko - Azio - Eŭropo - Afriko - Oceanio - Antarkto ----

Geografiaj objektoj

:Akvofalo - Arbaro - Delto - Dezerto - Duno - Duoninsulo - Ebenaĵo - Fjordo - Marfluo - Glaciaro - Golfo - Groto - Heĝkamparo - Insulo - Kanalo - Klafto - Komunumo - Kontinento - Lago - Laguno - Lando - Erikejo - Markolo - Maro - Montaro - Monto - Nacio - Nunatako - Oceano - Ravino - Regiono - Rivero - Rojo - Roko - Stepo - Tablomonto - Tundro - Urbo - Valo - Vilaĝo - Vulkano Vd. ankaŭ: Geografiaj Nomoj ----

Geografiaj sciencoj

Pro la komplikeco de la esplorobjektoj, oni dispartigas geografian sciencon je specializaj sciencdisciplinoj, nome: :Branĉoj de Geografio:
- Fizika Geografio
- Socio-Ekonomia Geografio
- Kartografio kaj Topografio :Intersciencaj Geografiaj Disciplinoj:
- Antropogeografio ~ Etnogeografio ~ Historia Geografio ~ Lingva Geografio ~ Medicina Geografio ~ Milita Geografio ~ Rekreacia Geografio ~ Veterinara Geografio MIKOVINYI Sámuel ----

Geografoj kaj vojaĝantoj

Geografio estas unu el antikvaj sciencoj. La unuaj provoj por naturscienca klarigo de geografiaj fenomenoj, apartenas al grekaj filozofoj de la Mileta skolo (6-a jc. a.K.) ? Taleso, Anaksimandro, k.a. : Geografia Malkovro : Anaksimandro : Ĉeng He : Ibn Batuta : Vitus BERING : François BERNIER : Samuel de CHAMPLAIN : Petro KROPOTKIN : Kolumbo : Magelano : Marko Polo : Strabono : Taleso : Vasco da GAMA : Marc Aurel STEIN ---- als:Geografie ja:地理学 ko:지리학 ms:Geografi simple:Geography th:ภูมิศาสตร์

Ameriko

Geografio > Kontinentoj > Ameriko ---- Ameriko estas kontinento inter Azio kaj Eŭropo. Ĝia nomo devenas de la itala maristo Amerigo VESPUCCI. Oni povas dividi Amerikon en tri partojn: Nordameriko, Mezameriko kaj Antiloj, kaj Sudameriko. (vidu Abya Yala)

Nordameriko

Nordameriko havas areon de 23.477.000 km2. Ĝi havas tri sendependajn landojn:
- Kanado
- Meksiko
- Usono :Ankaŭ Gronlando (dana) estas en Nordameriko.

Mezameriko

Mezameriko kaj Antiloj (aŭ la Kariba Insularo) havas areon de 758.000 km2. Ĝi havas dudek sendependajn landojn:
- Antigvo-Barbudo
- Bahamoj
- Barbado
- Belizo
- Domingo
- Dominiko
- Grenado
- Gvatemalo
- Haitio
- Honduro
- Jamajko
- Kostariko
- Kubo (lando)
- Nikaragvo
- Panamo
- Puerto-Riko (ŝtato libera asociiĝinta kun Usono)
- Salvadoro
- Sankta Kristofo kaj Neviso
- Sankta Lucio
- Sankta Vincento kaj Grenadinoj
- Trinidado kaj Tobago

Sudameriko

Sudameriko havas areon de 17.809.000 km2. Ĝi havas dek du sendependajn landojn:
- Argentino
- Bolivio
- Brazilo
- Ĉilio
- Ekvadoro
- Gujano
- Kolombio
- Paragvajo
- Peruo
- Surinamo
- Urugvajo
- Venezuelo Dosiero:ameriko-eta.png [http://meta.wikipedia.com/upload/nordameriko.png Pligrandigu mapon de Nordameriko] [http://meta.wikipedia.com/upload/sudameriko.png Pligrandigu mapon de Sudameriko] En Nordameriko, homoj lernas, ke Ameriko havas du kontinentojn: Sudameriko kaj Nordameriko, sed en Sudameriko, homoj lernas, ke Ameriko estas nur unu kontinento. La ekzisto de la dividantaj Panama kanalo kaj Mezamerika istmo pravigas la unuan ideon, dum la dua ĉerpas sian veron el la situo de Ameriko kiel mondparto izolita disde Afriko, Eŭrazio kaj Aŭstralio kaj bedaŭras malpurigi la najbarecon de usonanoj. El lingva-kultura vidpunkto oni ankaŭ povas dividi Amerikon en du partojn: Nordameriko (= Ameriko norde de Meksiko) kaj Latin-Ameriko (tiuj areoj sude de Usono, kie latinidaj lingvoj ĉefrolas), aŭ eĉ en tri partojn: Nordameriko, Hispan-Ameriko kaj Portugal-Ameriko (= Brazilo, portugallingva). Usonanoj nomas sian landon America ("Ameriko") kaj sin mem Americans ("amerikanoj"), dum ili nomas Amerikon the Americas ("la Amerikoj") kaj alilandajn amerikanojn per specifaj terminoj ("sudamerikanoj", "kanadanoj", "peruanoj" ktp.), sekve la anglan frazo "American to Americans" povas signifi "Ameriko al amerikanoj" aŭ "Ameriko al usonanoj". Hispanamerikanoj nomas ilin "nordamerikanoj". Tiu ofte ĉangrenigas aliaj landanoj, ĉar se oni diras "Amerikanoj invadis landon", "Amerikanoj mortpafas militmalliberulojn", "Amerikanoj pisas sur Koranon", "Amerikanoj mortpunas adoleskanton", ktp. ne eblas scii se la novaĵo diras pri anoj de tuta Ameriko, aŭ nur pri Usonanoj, ĉar oni ne povas scii ĉu "amerikano" estas ano de "Ameriko" aŭ "Amerikoj". En la jaro 1992 la amerikaj indiĝenaj popoloj decidis nomi Amerikon Abya Yala. Tiu nomo estis proponita de la Tuloj, panama indiĝena popolo.

Vidu ankaŭ


- Historio de Ameriko
- Komunumo Sudamerika de Nacioj
- Amerikaj montoj Kategorio:Kontinentoj Kategorio:Ameriko ja:アメリカ州 ko:아메리카 simple:The Americas th:ทวีปอเมริกา zh-min-nan:Bí-chiu

Antiloj

Geografio > Ameriko > Antiloj ---- Antiloj estas kuniga nomo de la plejmulto de la (ĉe-)Karibmaraj insuloj. Nur Bahamoj, Bermudo kaj Turkoj kaj Kajkoj troviĝas eksterantile. Oni distingas inter du (aŭ tri) insularoj Antilaj:
- Grandaj Antiloj (kun "grandaj" insuloj kiel Jamajko, Kubo, Puerto-Riko kaj Hispanjolo)
- Malgrandaj Antiloj (kun "malgrandaj" insuloj kiel Angvilo, Antigvo-Barbudo, Gvadelupo, Barbado, Dominiko, Grenado, Martiniko)
- (Ĉebordaj Antiloj (kun insuloj proksimaj al la marbordo de Sudameriko, kiel Arubo, Trinidado kaj Tobago)) Se dezirindas duonigi Amerikon, la Antiloj Grandaj kaj Mal- nature apartenas al Nordameriko, dum la Ĉebordaj al Sudameriko. Tamen, multaj homoj konsideras Trinidadon kaj Tobagon malgrandaj antiloj, kaj do Nordamerikaj. Politiko: Multaj el la insuloj estas propraj ŝtatoj, dum aliaj restas kolonioj. Por informoj pri unuopaj landoj, vidu sub la koncernata Antil-subgrupo. Aparte de Kubo, la insuloj estas demokratioj kun iafoje sangaj voĉdonadoj. La registaroj ofte estas la koruptaj peonoj de Usono (kiu rigardas la regionon kiel ĝia sfero kaj ofte sendis siajn marsoldatojn por starigi registarojn amikajn). Kubo, kies patrono estis la Sovetunio, estas la granda escepto. Ekonomio: La efika metropolo de la regiono estas Miami, kie la politika kaj komerca klaso estas plejparte fuĝintoj el komunista Kubo. La granda industrio de la insuloj estas turismo. Dum la kolonia epoko, sukero estis la granda industrio kaj ankoraŭ gravas. Alia grava industrio estas la transporto de narkotaĵoj el Sudameriko. Granda fonto de enspezo estas la transpagoj de elmigrintoj. Aparte de Haitio, la Antiloj ja estas malriĉaj sed ne malespere malriĉaj. Historio: Nun la loko de turistoj, la insularo unufoje estis la loko de piratoj, kiuj penis rabi la hispanajn ŝipojn, ŝargitajn de oro kaj arĝento el Meksiko kaj Peruo. Poste Britio kaj Francio marbatalis por posedi la insulojn: ne pro la belaj plaĝoj, sed pro la sukero, kiun ili povis produkti per la laboro de afrikanaj sklavoj. La sklaveco estis sklaveco kruela: en Barbado, ekzemple, la tipa sklavo nur vivis ok jarojn. Dum la kolonia epoko (ĉ. 1500-1950), la insuloj estis la kolonioj de Hispanio, Britio, Francio, Nederlando kaj post 1898, eĉ de Usono. Sklaveco malaperis en la 19-a jarcento. Post la Dua Mondmilito, multaj insuloj sendependiĝis kaj multaj antilanoj elmigris, precipe al Usono (Novjorko, Miami) kaj Kanado (Toronto). Kulturo: Kulture la insuloj estas afro-eŭropaj: miksaĵo de okcidenta Eŭropo kaj okcidenta Afriko. La hispanaj insuloj estas pli eŭropanaj, la anglaj insuloj pli afrikanaj (rase kaj kulture). Pro tia miksaĵo, la Antiloj estas la fontoj de novaj genroj de muziko: regeo, kalipso, salso, merengeo, ktp. Kulture, la landoj Belizo, Bahamoj kaj Gujano estas ankaŭ parto de la Antiloj. Lingvo: Kontraste al kontinenta Ameriko, Antiloj prezentas lingvan tohuvobahuon. La indiĝenaj lingvoj formortis, sed multaj novaj ekaperadis: kreolaj ks. Kelkaj antilanoj parolas la Hispanan (Kubo, Puerto-Riko, Domingo), aliaj la Anglan (Jamajko, Barbado, Trinidado kaj Tobago), kaj ankaŭ la Franca (Haitio, Gvadelupo, Martiniko) kaj Nederlanda (Arubo, Nederlandaj Antiloj) estas parolataj. ---- Vidu ankaŭ: Bermuda Triangulo - Kariboj - Kariba Maro - Britaj Antiloj Kategorio:Nordameriko ! ja:西インド諸島

Malgrandaj Antiloj

Geografio > Ameriko > Antiloj > Malgrandaj Antiloj < Nordameriko ---- Malgrandaj Antiloj entenas du insularojn kun diversaj ŝtatoj kaj insuloj:
- Deventaj Insuloj:
  - Angvilo (Brita)
  - Antigvo kaj Barbudo
  - Gvadelupo (Franca)
  - Moncerato (Brita)
  - Sabo (Nederlanda)
  - Sent-Kristofo kaj Neviso
  - Sent-Marteno (Franca kaj Nederlanda partoj)
  - Virgulininsuloj (Brita kaj Usona partoj)
- Alventaj Insuloj:
  - Barbado
  - Dominiko
  - Grenado
  - Martiniko (Franca)
  - Sent-Lucio
  - Sent-Vincento kaj Grenadinoj De temp' al tempo oni ankaŭ kunkalkulas Arubon, Kuracaon, Boneron, Trinidadon kaj Tobagon, vd. Ĉebordaj Antiloj.

Nordameriko

Nord-Ameriko estas kontinento en la norda hemisfero limita norde de la Arkta Oceano, oriente de la norda Atlantika Oceano, sude de la Kariba Maro, kaj okcidente de la norda Pacifika Oceano. Ĝi kovras areon de 24.497.994 km2 (9.458.728 kvadrataj mejloj), aŭ proksimume 4,8% de la surfaco de la tero. Ekde Julio 2002 ĝia loxantaro estis proksimume 514.600.000. Nord-Ameriko estas la tria plej granda kontinento aree, post Azio kaj Afriko, kaj havas la kvara plej granda loĝantaro post Azio, Afriko, kaj Eŭropo. Kaj Norda kaj Sud-Ameriko estas nomita pro Amerigo VESPUCCI, kiu estis la unua Eŭropano kiu sugestis ke la Amerikoj ne estas la Orientaj Hindioj, sed antaŭe maleltrovita (de Eŭropanoj) Nova Mondo. La nur landkonekto de Nord-Ameriko al Sud-Ameriko estas la mallarĝa Istmo de Panamo. La landoj de Nord-Ameriko estas:
- Antiloj
- Bahamoj
- Belizo
- Dominikio
- Gvatemalo
- Haitio
- Honduraso
- Jamajko
- Kanado
- Kosta-Riko
- Kubo
- Meksiko
- Nikaragvo
- Panamo
- Salvadoro
- Usono Kategorio:Kontinentoj ja:北アメリカ ko:북아메리카 simple:North America th:ทวีปอเมริกาเหนือ zh-min-nan:Pak Bí-chiu

Sudameriko

Geografio > Kontinentoj > Ameriko > Sudameriko ----
Oni ankaŭ povas dividi Amerikon geografie en nur du partojn; Nordamerikon kaj Sudamerikon. Tiuokaze, Sudameriko inkluzivas la jenajn landojn:
- Argentino
- Bolivio
- Brazilo
- Trinidado kaj Tobago
- Ĉilio
- Ekvadoro
- Falklandoj (britaj)
- Franca Gviano
- Gujano
- Kolombio
- Paragvajo
- Peruo
- Surinamo
- Sud-Georgio kaj Sud-Sandviĉinsuloj (britaj)
- Urugvajo
- Venezuelo Sudameriko havis loĝantaron de 339.752.000 homoj (en la jaro 2001), kaj havas areon de 17.809.000 km2. Vidu ankaŭ:
- Merkosudo
- Komunumo Sudamerika de Nacioj
Dosiero:sudameriko-meza.png [http://meta.wikipedia.com/upload/sudameriko.png Pligrandigu mapon]
Kategorio:Kontinentoj Kategorio:Sudameriko ja:南アメリカ ko:남아메리카 simple:South America th:ทวีปอเมริกาใต้ zh-min-nan:Lâm Bí-chiu

Kariba Maro

Geografio > Maroj > Kariba Maro ---- La Kariba Maro komunikas kun Atlantika Oceano, sude de la Meksika Golfo. Ĝin bordas sude Venezuelo, Kolombio, kaj Panamo, okcidente Kostariko, Nikaragvo, Honduro, Gvatemalo, Belizo, kaj la Jukatano-duoninsulo apartenanta al Meksiko, norde Grandaj Antilaj insuloj Kubo, Hispanjolo, Jamajko, kaj Puerto-Riko, kaj oriente Malgrandaj Antiloj. La Kariba Maro etendiĝas sur 2 754 000 km². La plej profunda punkto estas la Kajmana tranĉeo inter Kubo kaj Jamajko, 7500 metrojn sub mara nivelo. La ligo inter la Kariba Maro kaj la Meksika Golfo estas la Jukatana Markolo. Vidu ankaŭ: Antiloj ja:カリブ海

Deventaj Insuloj

Geografio > Ameriko > Antiloj > Malgrandaj Antiloj > Deventaj Insuloj < Nordameriko ---- Deventaj Insuloj (angle Leeward Islands) tiel nomiĝas pro sia "gardateco" sude en la Kariba Maro kun Alventaj Insuloj kiel ŝirmo kontraŭ la sovaĝaj "ventoj" de la Atlantiko. Famaj Deventaj Insuloj inkluzivas Angvilon, Antigvon, Gvadelupon, Monceraton kaj Sent-Kristofon kaj la Britajn kaj la Usonajn Virgulininsulojn. Norde de la insula ĉeno situas la Portorika kavaĵo. Kategorio:Mezameriko

Barbado

Geografio > Ameriko > Antiloj > Malgrandaj Antiloj > Alventaj Insuloj > Barbado < Nordameriko ---- Nordameriko Barbados Lando ĉe Kariba Maro, unu el la Malgrandaj Antiloj. Kariba Maro
- Landkodo: BB.
- E-nomo: [a] Barbadoso.
- Nacia nomo: [o] Barbados.
- Areo: 431 kv.km.
- Politika sistemo: konstitucia monarĥio.
- Ŝtatestro: Brita reĝino Elizabeto la 2-a
- Ĉefministro: Owen ARTHUR
- Ĉefurbo: Briĝtaŭno (angle: Bridgetown).
- Loĝantaro: 300 mil (1996).
- Ŝtatlingvo: angla.
- Kredantoj: protestantoj.
- Eksporto: sukero, kemiaĵoj, vesto.
- Pokapa GNP: 6.560 $.
- Historio: Brita kolonio de 1627. Rajton de memregado akiris en 1961. Sendependa ŝtato kaj membro de Brita Komunumo de 1966. Kategorio:Barbado ja:バルバドス ko:바베이도스 ms:Barbados simple:Barbados zh-min-nan:Barbados

Dominiko

Geografio > Ameriko > Antiloj > Malgrandaj Antiloj > Alventaj Insuloj > Dominiko < Nordameriko ---- Dosiero:dm.gif Dominica Lando en Kariba Maro.
- Landkodo: DM.
- E-nomo: Dominika Komunumo.
- Nacia nomo: Commonwealth of Dominica.
- Areo: 751 kv.km.
- Politika sistemo: respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento C.A.Sorhaindo.
- Ĉefurbo: Roseo (16 mil).
- Loĝantaro: 70 mil (2002).
- Ŝtatlingvo: angla.
- Pokapa GNP: 2.990 $. ---- Se vi volis informojn pri la lando República Dominicana, vidu ĉe Domingo. Kategorio:Dominiko ja:ドミニカ国 ko:도미니카 ms:Dominica simple:Dominica zh-min-nan:Dominica

Martiniko

Geografio > Ameriko > Antiloj > Malgrandaj Antiloj > Alventaj Insuloj > Martiniko < Francio | Francaj departementoj ---- Dosiero:fr.gif Martinique Dependa teritorio de Francio en Kariba Maro.
- Landkodo: MQ.
- Nacia nomo: Département d'Outre-Mer de la Martinique.
- Politika statuso: transmara departemento de Francio.
- Areo: 1.100 kv.km.
- Loĝantaro: 377 mil.
- Adm. centro: Fordefranso (france : Fort-de-France)
- Lingvoj: franca kaj kreola. Kategorio:Francaj Departementoj ja:マルティニーク ko:마르티니크 zh-min-nan:Martinique

Trinidado kaj Tobago

Geografio > Ameriko > Antiloj > Ĉebordaj Antiloj > Trinidado kaj Tobago < Sudameriko ---- Sudameriko
- Landkodo: TT.
- E-nomo: Respubliko de Trinidado kaj Tobago.
- Nacia nomo: Republic of Trinidad and Tobago.
- Areo: 5.128 kv.km.
- Politika sistemo: respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento George Maxwell RICHARDS(2003).
- Ĉefurbo: Portospeno (127 mil).
- Loĝantaro: 1.262 mil (2000).
- Ŝtatlingvo: angla.
- Eksporto: nafto, kemiaĵoj, sukero.
- Pokapa GNP: 3.770 $. La Republic of Trinidad and Tobago (La Respubliko de Tinidado kaj Tobago) estas nacio lokita en la suda Kariba Maro, apud la marbordo de Venezuelo. Ĝi estas arkipeliga stato konsista el du ĉefaj insuloj, Tinidado kaj Tobabgo, kaj 21 pli malgrandaj insuloj, el kiuj la plej gravaj estas Chacachacre, Monos, Huevos, Gaspar Grande (aŭ Gasparee), Little Tobago, kaj St. Giles Insulo. La pli granda kaj pli loĝata insulo estas Trinidado, dum la insulto Tobago estas pli malgranda (303 kvadrataj kilomentroj; proksimume 6% da la tuta areo) kaj malpli multe loĝata (50 000 loĝantoj; 4% da la loĝantaro). Ĉefurbo Port-of-Spain (Portospeno) estas la antaŭa kandidato servi kiel estrejo de la Konstanta Sekretariato de la Regiono de Libera Komerco de la Amerikoj. Famuloj naskitaj en Trinidado kaj Tobago:
- Vidiadhar Surajprasad NAIPAUL Kategorio:Trinidado kaj Tobago ja:トリニダード・トバゴ ko:트리니다드 토바고 ms:Trinidad dan Tobago zh-min-nan:Trinidad kap Tobago

Kategorio:Ameriko

Kategorio:Kontinentoj ja:Category:アメリカ ko:분류:아메리카

Kategorio:Insuloj

Kategorio:Geografio ja:Category:島 ko:분류:섬 th:Category:เกาะ

Категория:Художники кино

Категория:Кинематографисты Категория:Художники

Nurkowanie hoteles en berlin apartments in Nice teksty warsaw bars and cafes










































:: RELATED NEWS ::
Bassoonist
] The bassoon is a woodwind instrument in the double reed family that plays in the tenor range and below. Also called fagott, in German, and fagotto, in Italian, from a word meaning "bundle of sticks" due to its construction: the instrument is made of an eight foot long conical piece of wood, doubled over onto itself, and split into several sections so it can be disassembled and store
Xena:Warrior Princess
Xena: Warrior Princess is a television series which aired from 1995 to 2001. It was a spin-off from Hercules: The Legendary Journeys.

Description

Set in a fantasy ancient Greece, the series told
Karoake
Karaoke (Japanese: カラオケ, from 空 kara, "empty", and オーケストラ ōkesutora, "orchestra") is a form of entertainment where recorded music accompanies an amateur singer who sings along with the accompaniment on microphone
Bishop of London, Ontario
The Roman Catholic Diocese of London, Ontario was created out of the Diocese of Toronto, along with the Diocese of Hamilton, Ontario, by Pope Pius IX on February 21, 1856. Pierre-Adolphe Pin
Roman Catholic Diocese of San Jose in California
The Roman Catholic Diocese of San Jose in California (Latin: Dioecesis Sancti Josephi in California) is an ecclesiastical territory or diocese of the Roman Catholic Church in the northern California region of the United States. It is comprised of heuristic model of consciousness proposed by Timothy Leary. Perhaps somehow reminiscing Abraham Maslow's Hierarchy of Human Needs, Leary believed the mind is best viewed as a collection of 8 "circuits", also called "gears" or "mini-brains". Each st
United States Executive Order 9066
United States Executive Order 9066 was a presidential executive order issued during World War II by U.S. President Franklin D. Roosevelt on February 19, 1942, using his authority as The Roman Catholic Diocese of San Jose in California (Latin: Dioecesis Sancti Josephi in California) is an ecclesiastical territory or diocese of the Roman Catholic Church in the northern California region of the United States. It is comprised of 1957, the association is fundamentalist and separatist in its doctrine. ARBC supports the Toronto Baptist Seminary and Bible College, and publishes The Gospel Witness. Currently (2003) the ARBC has 10 churches (mostly in Ontario) with approximately 1500 members. In addition to these ten churches that are considered "recognized" members of the assoc
Francois I of France
Francis I (French: François Ier) (September 12 1494July 31 1547), called the Father and Restorer of Letters (French: le Père et Restaurateur des Lettres), was crowned King of France in 1515 in the cathed
All Rights Reserved 2005 wikimiki.org