Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Ameriko

Ameriko

Geografio > Kontinentoj > Ameriko ---- Ameriko estas kontinento inter Azio kaj Eŭropo. Ĝia nomo devenas de la itala maristo Amerigo VESPUCCI. Oni povas dividi Amerikon en tri partojn: Nordameriko, Mezameriko kaj Antiloj, kaj Sudameriko. (vidu Abya Yala)

Nordameriko

Nordameriko havas areon de 23.477.000 km2. Ĝi havas tri sendependajn landojn:
- Kanado
- Meksiko
- Usono :Ankaŭ Gronlando (dana) estas en Nordameriko.

Mezameriko

Mezameriko kaj Antiloj (aŭ la Kariba Insularo) havas areon de 758.000 km2. Ĝi havas dudek sendependajn landojn:
- Antigvo-Barbudo
- Bahamoj
- Barbado
- Belizo
- Domingo
- Dominiko
- Grenado
- Gvatemalo
- Haitio
- Honduro
- Jamajko
- Kostariko
- Kubo (lando)
- Nikaragvo
- Panamo
- Puerto-Riko (ŝtato libera asociiĝinta kun Usono)
- Salvadoro
- Sankta Kristofo kaj Neviso
- Sankta Lucio
- Sankta Vincento kaj Grenadinoj
- Trinidado kaj Tobago

Sudameriko

Sudameriko havas areon de 17.809.000 km2. Ĝi havas dek du sendependajn landojn:
- Argentino
- Bolivio
- Brazilo
- Ĉilio
- Ekvadoro
- Gujano
- Kolombio
- Paragvajo
- Peruo
- Surinamo
- Urugvajo
- Venezuelo Dosiero:ameriko-eta.png [http://meta.wikipedia.com/upload/nordameriko.png Pligrandigu mapon de Nordameriko] [http://meta.wikipedia.com/upload/sudameriko.png Pligrandigu mapon de Sudameriko] En Nordameriko, homoj lernas, ke Ameriko havas du kontinentojn: Sudameriko kaj Nordameriko, sed en Sudameriko, homoj lernas, ke Ameriko estas nur unu kontinento. La ekzisto de la dividantaj Panama kanalo kaj Mezamerika istmo pravigas la unuan ideon, dum la dua ĉerpas sian veron el la situo de Ameriko kiel mondparto izolita disde Afriko, Eŭrazio kaj Aŭstralio kaj bedaŭras malpurigi la najbarecon de usonanoj. El lingva-kultura vidpunkto oni ankaŭ povas dividi Amerikon en du partojn: Nordameriko (= Ameriko norde de Meksiko) kaj Latin-Ameriko (tiuj areoj sude de Usono, kie latinidaj lingvoj ĉefrolas), aŭ eĉ en tri partojn: Nordameriko, Hispan-Ameriko kaj Portugal-Ameriko (= Brazilo, portugallingva). Usonanoj nomas sian landon America ("Ameriko") kaj sin mem Americans ("amerikanoj"), dum ili nomas Amerikon the Americas ("la Amerikoj") kaj alilandajn amerikanojn per specifaj terminoj ("sudamerikanoj", "kanadanoj", "peruanoj" ktp.), sekve la anglan frazo "American to Americans" povas signifi "Ameriko al amerikanoj" aŭ "Ameriko al usonanoj". Hispanamerikanoj nomas ilin "nordamerikanoj". Tiu ofte ĉangrenigas aliaj landanoj, ĉar se oni diras "Amerikanoj invadis landon", "Amerikanoj mortpafas militmalliberulojn", "Amerikanoj pisas sur Koranon", "Amerikanoj mortpunas adoleskanton", ktp. ne eblas scii se la novaĵo diras pri anoj de tuta Ameriko, aŭ nur pri Usonanoj, ĉar oni ne povas scii ĉu "amerikano" estas ano de "Ameriko" aŭ "Amerikoj". En la jaro 1992 la amerikaj indiĝenaj popoloj decidis nomi Amerikon Abya Yala. Tiu nomo estis proponita de la Tuloj, panama indiĝena popolo.

Vidu ankaŭ


- Historio de Ameriko
- Komunumo Sudamerika de Nacioj
- Amerikaj montoj Kategorio:Kontinentoj Kategorio:Ameriko ja:アメリカ州 ko:아메리카 simple:The Americas th:ทวีปอเมริกา zh-min-nan:Bí-chiu

Geografio

---- Geografio (ge γη "tero", graphein γραφειν "priskribi") estas scienco, kiu pristudas geografian medion de la Tero, ĝian strukturon kaj dinamikon, influon kaj distribuon de ĝiaj komponentoj en la spaco. Ĉefceloj de la geografio estas eltrovo de manieroj de racia teritoria organizo de la socio kaj naturekspluatado, kreado de fundamentoj por strategio de ekologie sendanĝera evoluo de la socio. Gravaj objektoj de geografiaj esploroj estas interagoj de la homo kaj la naturo, regularo de dislokigo kaj influo de la komponentoj de geografia medio en loka, regiona, nacia, kontinenta, oceana kaj globala niveloj. La mondpartoj: Ameriko - Azio - Eŭropo - Afriko - Oceanio - Antarkto ----

Geografiaj objektoj

:Akvofalo - Arbaro - Delto - Dezerto - Duno - Duoninsulo - Ebenaĵo - Fjordo - Marfluo - Glaciaro - Golfo - Groto - Heĝkamparo - Insulo - Kanalo - Klafto - Komunumo - Kontinento - Lago - Laguno - Lando - Erikejo - Markolo - Maro - Montaro - Monto - Nacio - Nunatako - Oceano - Ravino - Regiono - Rivero - Rojo - Roko - Stepo - Tablomonto - Tundro - Urbo - Valo - Vilaĝo - Vulkano Vd. ankaŭ: Geografiaj Nomoj ----

Geografiaj sciencoj

Pro la komplikeco de la esplorobjektoj, oni dispartigas geografian sciencon je specializaj sciencdisciplinoj, nome: :Branĉoj de Geografio:
- Fizika Geografio
- Socio-Ekonomia Geografio
- Kartografio kaj Topografio :Intersciencaj Geografiaj Disciplinoj:
- Antropogeografio ~ Etnogeografio ~ Historia Geografio ~ Lingva Geografio ~ Medicina Geografio ~ Milita Geografio ~ Rekreacia Geografio ~ Veterinara Geografio MIKOVINYI Sámuel ----

Geografoj kaj vojaĝantoj

Geografio estas unu el antikvaj sciencoj. La unuaj provoj por naturscienca klarigo de geografiaj fenomenoj, apartenas al grekaj filozofoj de la Mileta skolo (6-a jc. a.K.) ? Taleso, Anaksimandro, k.a. : Geografia Malkovro : Anaksimandro : Ĉeng He : Ibn Batuta : Vitus BERING : François BERNIER : Samuel de CHAMPLAIN : Petro KROPOTKIN : Kolumbo : Magelano : Marko Polo : Strabono : Taleso : Vasco da GAMA : Marc Aurel STEIN ---- als:Geografie ja:地理学 ko:지리학 ms:Geografi simple:Geography th:ภูมิศาสตร์

Amerigo VESPUCCI

Amerigo VESPUCCI (naskiĝis je la 9-a de marto, 1454, mortis je la 22-a de februaro, 1512) estis itala komercisto, esploristo kaj kartografo je la servo de Hispanio. De lia nomo devenas Ameriko, la kontinento. Li naskiĝis en la itala urbo Firenze en la jaro 1454. En 1492 li iris al Sevilla, Hispanio, kie laboris kun Juanoto Berardi, firenzano kiu estis rilata al la negoco de oro kaj sklavoj. Post la morto de Berardi, Vespucci eniris al la ŝipirado. Inter 1499 kaj 1502 li translokiĝis al Lisbono, el kie li plurfoje vojaĝis al Ameriko. Li estis membro de la ekspedicio de Gonzalo Coelho, sub la portugala krono, en 1501. En tiu ekspedicio li iris al la insularo Cabo Verde, al Brazilo kaj al La Patagonia, proksime al la Markolo de Magallanes. Tiel li pruvis ke tiuj ĉi landoj estis alia kontinento. Li rakontis tiun ĉi vojaĝon en letero al Lorenzo di Pier Francesco de Medici, eldonita en Parizo en 1502 kun la titolo Mondus Novus. En la enkonduko de la verko Comographie introdutio (eldonia en 1507), Martin WALDSEEMÜLLER, donis al la nova kontinento la nomo de Ameriko, honore a Vespucci. VESPUCCI, Amerigo ja:アメリゴ・ヴェスプッチ

Mezameriko

Geografio > Ameriko > Nordameriko > Mezameriko ---- Mezameriko estas historia nomo, por la mezo de la nuntempa Meksiko ĝis Nikaragvo kiu pli malpli kongruas kun la meŝika imperio. Ne konfuzu kun Centra Ameriko kiu estas la nomo de la geografia zono inter nord- kaj sud-Amerikoj. La plej gravaj kulturoj kiuj floris en Mezameriko estis tiuj de la olmekoj, toltekoj, meŝikoj kaj majaoj. Kategorio:Nordameriko ! ja:メソアメリカ ms:Mesoamerika

Sudameriko

Geografio > Kontinentoj > Ameriko > Sudameriko ----
Oni ankaŭ povas dividi Amerikon geografie en nur du partojn; Nordamerikon kaj Sudamerikon. Tiuokaze, Sudameriko inkluzivas la jenajn landojn:
- Argentino
- Bolivio
- Brazilo
- Trinidado kaj Tobago
- Ĉilio
- Ekvadoro
- Falklandoj (britaj)
- Franca Gviano
- Gujano
- Kolombio
- Paragvajo
- Peruo
- Surinamo
- Sud-Georgio kaj Sud-Sandviĉinsuloj (britaj)
- Urugvajo
- Venezuelo Sudameriko havis loĝantaron de 339.752.000 homoj (en la jaro 2001), kaj havas areon de 17.809.000 km2. Vidu ankaŭ:
- Merkosudo
- Komunumo Sudamerika de Nacioj
Dosiero:sudameriko-meza.png [http://meta.wikipedia.com/upload/sudameriko.png Pligrandigu mapon]
Kategorio:Kontinentoj Kategorio:Sudameriko ja:南アメリカ ko:남아메리카 simple:South America th:ทวีปอเมริกาใต้ zh-min-nan:Lâm Bí-chiu

Abya Yala

Abya Yala estas nomo elektita en 1992 de la amerikaj indiĝenaj popoloj por nomi Amerikon (la kontinenton) anstataŭ laŭ Amerigo VESPUCCI. La esprimo "Abya Yala" venas de la Tuloj (aŭ Kuna popolo), indiĝena popolo el Panamo kiu uzadas la esprimon por nomi ambaŭ kontinentojn de Ameriko. La vortoj signifas "lando en ĝia plena matureco". La indiĝena ajmara gvidanto, Takir MAMANI, proponis ke ĉiuj indiĝenaj popoloj de Amerikoj tiel nomu siajn hejmlandojn, kaj uzu ĝin en siaj dokumentoj kaj parolaj deklaroj, argumentante ke "metante fremdajn nomojn sur niajn urbojn, civitojn kaj kontinentojn egalas submeti nian identecon al la volo de niaj invadintoj kaj de iliaj heredantoj."

Eksteraj ligoj

La propono de Takir Mamani trovis favoran akcepton en diversaj branĉoj interalie sur la reto. Menciindaj estas :
- [http://abyayala.nativeweb.org/ Rimedoj por indiĝenaj kulturoj ĉirkaŭ la mondo] "Native Web" (angle)
- [http://www.abyayala.org/ Kulturcentro por Abya Yala en Ekvadoro] "Abya Yala" (hispane)
- [http://www.abyayala.com/ Reta vendejo de libroj "Abya Yala" pri Amerikoj en la angla, franca, hispana kaj portugala] Paĝoj angle france kaj hispane.

Nordameriko

Nord-Ameriko estas kontinento en la norda hemisfero limita norde de la Arkta Oceano, oriente de la norda Atlantika Oceano, sude de la Kariba Maro, kaj okcidente de la norda Pacifika Oceano. Ĝi kovras areon de 24.497.994 km2 (9.458.728 kvadrataj mejloj), aŭ proksimume 4,8% de la surfaco de la tero. Ekde Julio 2002 ĝia loxantaro estis proksimume 514.600.000. Nord-Ameriko estas la tria plej granda kontinento aree, post Azio kaj Afriko, kaj havas la kvara plej granda loĝantaro post Azio, Afriko, kaj Eŭropo. Kaj Norda kaj Sud-Ameriko estas nomita pro Amerigo VESPUCCI, kiu estis la unua Eŭropano kiu sugestis ke la Amerikoj ne estas la Orientaj Hindioj, sed antaŭe maleltrovita (de Eŭropanoj) Nova Mondo. La nur landkonekto de Nord-Ameriko al Sud-Ameriko estas la mallarĝa Istmo de Panamo. La landoj de Nord-Ameriko estas:
- Antiloj
- Bahamoj
- Belizo
- Dominikio
- Gvatemalo
- Haitio
- Honduraso
- Jamajko
- Kanado
- Kosta-Riko
- Kubo
- Meksiko
- Nikaragvo
- Panamo
- Salvadoro
- Usono Kategorio:Kontinentoj ja:北アメリカ ko:북아메리카 simple:North America th:ทวีปอเมริกาเหนือ zh-min-nan:Pak Bí-chiu

Kanado

Geografio > Ameriko > Nordameriko > Kanado ----
Kanado
Nordameriko Blazonŝildo de Kanado
(Flago de Kanado) (Blazonŝildo de Kanado)
Nacia devizo: A Mari Usque Ad Mare (lat., de maro al maro)
image:LocationCanada.png
Oficialaj lingvoj Angla; Franca.
Ĉefurbo Otavo,Ontario
Plej granda urbo Toronto, Ontario
Registara sistemo: konstitucia monarkio, federacio, parlamenta demokracio
Ŝtatestroj
Reĝino
Guberniestro ĝenerala
Ĉefministro

Elizabeto la 2-a
Michaëlle JEAN
Paul MARTIN (Lib.)
Areo
 - Tuto
 - % akvo
enrangigita je 2-a
9,984,670 km²
8.62%
Popolkvanto
 - Tuto (2004)
 - Denseco
enrangigita 35-a
32,207,113 (jul. 2003)
3/km²
Sendependeco
-Akto BNA
-St. de Vestminstro
-Akto pri Kanado
Disde la U.R.:
1-a julio, 1867
11-a decembro, 1931
17-a april, 1982
Produkto Nacia Malneta (PNM)
 - Tuto (2002)
 - PNM/unuopo
enrangigita 12-a
$ 923 (biliono)
$ 29,400
Monunuo Kanada dolaro ($)
Horzono UTC -3.5 al -8
Nacia himnoO Canada
Reĝa himnoGod Save the Queen
LandkodoCA
Retreĝiona kodo.CA
Internacia telefonkodo1
Kanado estas la plej norda lando en Nordameriko. La lando eltendiĝas inter la Atlantika Oceano en la oriento kaj la Pacifika Oceano en la okcidento, kaj havas landlimon kun Usono sude kaj nordokcidente (Alasko). Kanado ankaŭ atingas la Arktan Oceanon en la nordo kie la teritoriaj pretedentoj etendas ĝis la Norda Poluso. Post Rusio, Kanado estas la dua plej granda lando laŭ tuta areo. Tamen ĝia popoldenseco estas tre malforta (po 3 homoj ĉiuj kvadrata kilometro) estante nur 32 milionoj da Kanadanoj. Kvamkvam Kanado havas pli grandan geografian areon ol la najbara Usono, ĝi nur havas unu naŭonon de la popolkvanto. Kanado estas necentra federacio de 10 provincoj kaj 3 teritorioj kuniĝintaj laŭ proceso nomata konfederaciiĝo.

Supervido

La ĉefurbo de Kanado estas Otavo en la provinco Ontario, la seĝo de la Parlamento de Kanado. Kanado estas regata kiel konstitucia monarkio kun Elizabeto 2-a kiel Reĝino de Kanado kaj ŝtatestro. Ŝin reprezentas guberniestro ĝenerala, la laŭfakta sed simbola ŝtatestranto. Kanado estante parlamenta demokracio, la veran potencon tenas la Ĉefministro de Kanado kaj la ĉefministroj de la provincoj kaj teritorioj. Unuio de antaŭaj francaj kaj britaj kolonioj, Kanado estas laŭ geografio la plej granda membro de la Komunumo de Nacioj kaj de la Frankofonio. Kanado estas oficiale dulingva:
- La angla lingvo estas majoritata en la plejparto de Kanado.
- La franca lingvo estas majoritata en la provinco Kebekio; francparolantoj troviĝas vaste ankaŭ en Novbrunsviko kaj partoj de Ontario kaj Manitobo. Pluraj indiĝenaj lingvoj paroliĝas en Kanado kaj estas oficialaj en la Nordokcidentaj Teritorioj kaj Nunavuto. En Nunavuto la inuka lingvo estas majoritata kaj oficiala. Kanado estas moderna kaj teĥnologie antaŭeniĝinta lando kaj estas pri energio sinsufiĉa. Ties ekonomio tradicie dependis ege je sia abundaj naturaj krudaĵoj, tamen la moderna ekonomia Kanada estas vaste diversiĝinta. La plej grandaj de Kanado estas: Toronto (Ontario), Montrealo (Kebekio), Vankuvero (Brita Kolumbio), Otavo (Ontario), Kalgario (Alberto), Edmontono (Alberto), Kebeko (Kebekio), kaj Vinipego (Manitobo).

Nomo

:Ĉefa artikolo: Nomiĝo de Kanado La nomo "Kanado" venis el Hurona / Irokva vorto, kanata, signifante "vilaĝo". [http://www.canadianheritage.gc.ca/progs/cpsc-ccsp/sc-cs/o5_e.cfm] Ĉi tiu estas referenco al Stadacona, vilaĝo proksime al la nuna Kebeko. La nomo elparoliĝas [ˈkʰæ nədə] angle, [kanada] france.

Historio

:Ĉefa artikolo: Historio de Kanado Kanadon, enloĝatan farde la indiĝenaj popoloj (kiu oni nomas la Unuaj Nacioj en Kanado) dum ĉirkaŭ 10 000 jaroj, unue vizitis Eŭropanoj ĉirkaŭ 1000 kiam Vikingoj nelonge koloniumis ĉe L'Anse aux Meadows en Novlando. Britaj pretendoj en nuna Kanado komenciĝis kun la vojaĝo de Giovanni CABOTO al Novlando en 1497. Francaj pretendoj komenciĝis per la esploroj de Jacques CARTIER (1534) kaj Samuel de CHAMPLAIN (1603). La unuaj eŭropaj koloniantoj en Kanado estis francoj en la nunaj Kanadaj Marprovincoj - la tiel-nomataj Akadianoj. Pli solida eŭropa ĉeesto estiĝis en la 16-a kaj 17-a jarcento kiam la Francoj koloniumis tie, laŭ la Rivero Sankta Laŭrenco. Champlain nomis sian teritorion Nova Francio. Britaj kolonioj stariĝis en la Atlantika kaj Hudsongolfa marbordoj. Pro la pligrandiĝo de ambaŭ koloniaroj, Britio kaj Francio ekluktis por Nordameriko inter 1689 kaj 1763 (la Francaj kaj Indianaj Militoj). Francio perdis pli kaj pli da teritorio al Britio, cedante la Novskotian peninsulon en la Traktado de Utreĥto (1713) kaj la ceteran Novan Francion en la Traktado de Parizo (1763). Uost la Usona Milito de Sendependeco, multaj Lojalistoj de la Unuiĝinta Imperio (United Empire Loyalists) transloĝis al Brita Nordameriko — tiam konsistante el la apartaj kolonioj de Novlando, Nova Skotio, Kebekio, kaj Insulo de Princo Eduardo. Por akomodiĝi al la lojalistoj, Britio kreis la kolonion de Nov-Brunsviko el parto de Nova Skotio en 1784, kaj dividis Kebekion en Alta Kanado kaj Malalta Kanado per la Konstitucia Akto de 1791. La Milito de 1812 komenciĝis kiam Usono atakis britajn fortojn en Kanado cele de malpliigi ilian regon de Nordameriko kaj la Atlantiko. En Aprilo 1813, usonaj fortoj brulis Jorkon (nunan Toronton). La britoj venĝis per la brulo de Vaŝingtono en surpriza atako en 1814. La Traktato de Ĥento subsigniĝis en decembro 1814. La Ribeloj de 1837-1838 en Alta kaj Malalta Kanado serĉis respondecan registaron; ili aparte fortis en Malalta Kanado (nuna Kebekio) en la Ribelo de la Patriotoj. Post tiuj, Britio unuigis la Kanadojn en la Provinco Kanado per la Akto de Unuiĝo (1840) en senfrukta klopodo asimili la franckanadanojn. Post kiam Usono konsentis pri la 49a paralelo norda kiel landlimo inter la Usona kaj Britnordamerika okcidento, la brita registaro kreis la koloniojn de Nova Kaledonio (1848) kaj Insulo Vankuvero (1849) kiuj kuniĝis en 1866 kiel Brita Kolumbio. Parte pro timo de usona forto, la kolonioj de Nov-Brunsviko kaj Nova Skotio konsentis kuniĝi kun la Provinco Kanado. La 1-an de julio 1867, Britio imponis la Akto pri Brita Nordameriko, kunigante la tri koloniojn en la nova, limite sinreganta Dominio Kanado, kun kvar provincoj: #Ontario (antaŭa Alta Kanado; Kanado Okcidenta en la Provinco Kanado); #Kebekio (antaŭa Nova Kanado; Kanado Orienta en la Provinco Kanado); #Nov-Brunsviko; #Nov-Skotio. La termo Kanada konfederacio estas uzata por tiu unuiĝo kaj ofte por la sekva federacio. Aliaj Britaj kolonioj kaj territorioj baldaŭ kuniĝis al la Konfederacio. En 1870, Kanado ekregis la vastegan Rupertlandon, la antaŭan monopoliejon de la Korporacio de la Hudsona Golfo, proksimume 2/3 de la areo de moderna Kanado; tri modernaj provincoj, multe de la teritorio de aliaj tri, kaj la tri teritorioj konsistas el ĉi tiu regiono. La kolonioj de la Insulo de Princo Eduardo kaj Brita Kolumbio aliĝis en 1871. En 1880, Kanado inkluzivis la tuton de sia nuna area krom Novlando kaj Labradoro (kuniĝis 1949). Plena rego super la aferoj de la Dominio venis oficiale en 1931 per la Statuto de Westminster, laŭ kiu aktoj de la Brita Parlamento ne plu aplikiĝis al Kanado sen ties konsento; kaj en 1982 per la patrolandigo de la Konstitucio de Kanado. Kanado ankaŭ distingiĝis per sia partopreno en la Dua Mondmilito. En la dua duono de la 20-a jarcento, multaj civitanoj de la plejmulte france parolante provinco Kebekio, petis sendependecon per du referendoj: 1980 kaj 1995. En ambaŭ la disiĝistoj malvenkis, 60% kaj 50.6% voĉdonante kontraŭ. La historio de eŭropa kontakto kun la indiĝenoj de Kanado ne estas tiom sanga kiel en Usono kaj pli sude; grava ekonomiaĵo en frua Kanado estis la tiel-nomita "Indiana komerco" por peltoj. Multaj traktatoj subsigniĝis inter la indiĝenoj kaj la eŭropanoj. Tamen ekde la 19-a jarcento mistraktadoj kaj malrespekto de la traktatoj pliiĝis. Nun la indiĝenoj — la Kanadaj Unuaj Nacioj (indianoj), inuitoj ("eskimoj"), kaj Metisoj (descendantoj de koloniistoj kaj unuaj nacioj) — pli kaj pli postulas reparojn kaj respekton de la traktatoj. Unu el la plej gravaj decidoj tiucele estis la konkludo de landpretenda konsento kun la inuitoj de norda Kanado per la kreo de la teritorio Nunavuto, inuita hejmlando kaj la sola memreganta indiĝena teritorio en Ameriko.

Geografio

:Ĉefa artikolo: Geografio de Kanado Kanado okupas la nordan duonon (41%) de Nordameriko. Ĝin limas sude Usono kontinenta kaj nordokcidente Alasko. Apud la suda bordo de Novlando troviĝas Sent-Piero kaj Mikelono, transmara komunumo de Francio. Kanado atingas la Atlantikan Oceanon oriente kaj la Pacifikan Oceanon okcidente, de kiu la landa devizo. Norde estas la Arkta Oceano, kun Gronlando nordoriente. Depost 1925, Kanado pretendas la sektoron de la Arkto inter 60 gradoj kaj 141 gradoj de okcidenta longitudo, kvankam ĉi tiu pretendo ne estas universe agnoskata. La plej norda setlemento en Kanado kaj la mondo estas Alerto (Nunavuto), stacio de la Kanadaj Fortoj je la norda punto de la insulo Ellesmere, nur 834 kilometrojn for de la poluso. Kvankam Kanado estas la due plej granda lando post Rusio, multe de tiu teritorio estas arkta, kaj do ĝi nur havas la kvare plej multa kultivebla lando post Rusio, Ĉinio, kaj Usono. La popoldenseco de 3.5 homoj/kvadratkilometro estas inter la plej malaltaj en la mondo; kvankam pli granda ol Usono, Kanado nur havas la naŭonon de ties popolo. 80% de kanadanoj vivas ene de 200 kilometroj de la suda landlimo. La plej popolhava regiono estas la Valo de la Grandaj Lagoj kaj de la Rivero Sankt-Laŭrenco en la okcidento. Norde de tiu regiono estas la vasta Kanada Ŝildo, roka zono balaita de la lasta glacia epoko, kiu punktigis la mineralriĉan landon per lagoj kaj riveroj de kiuj 60% en la mondo estas en Kanado. La Kanada Ŝildo ĉirkaŭiras la vastan Hudsonan Golfon, de Granda Ursa Lago en la Nordokcidentaj Teritorioj ĝis la Atlantika marbordo de Labradoro. La insulo Novlando, la plej orienta parto de Nordameriko krom Gronlando, estas je la buŝo de la Golfo Sankt-Laŭrenco, la plej granda estuaro de la mondo. La Kanadaj Marprovincoj eltendiĝas sude de Kebekio. Nov-Brunsvikon kaj Novan Skotion disiĝas la golfo de Fundy, kie okazas la plej altajn tajdojn de la mondo. La Insulo de Princo Eduardo en la Golfo Sankt-Laŭrenco estas la plej malgranda kanada provinco. Okcidente de Ontario, la vasta, ebena Kanadaj Prerioj eltendiĝas ĝis la Rokaj Montoj kiuj apartigas ilin de Brita Kolumbio. La vegetalaro de norda Kanado laŭgradiĝas de konifera arbaro al tundro ĝis la arkta dezerto en la fora nordo. Kontinentan Nordkanadon ĉirkaŭas vastan Arktan Insularon kiu enhavas kelkajn el la plej grandaj insuloj de la mondo. Kanado reputacias je malvarmegeco, sed la tuta lando spertas kvar malsamajn sezonojn. Multe el la lando riskas je severaj vintroj, kun blizardoj kaj glaciŝtormoj. En norda Kanado temperaturoj atingas -50 celsiuse, kaj eĉ en suda Kanado ofte atingas -20 aŭ -30. Tamen marborda Brita Kolumbio estas escepto, kun multe pli milda klimo. Someroj estas sufiĉe varmaj, de 20 gradoj en la marbordoj ĝis 30 gradoj en centra Kanado.

Politiko

:Ĉefa artikolo: Politiko de Kanado

Ŝtatestro

Kanado estas federacio sub sistemo de parlamenta demokracio, kaj ankaŭ estas konstitucia monarkio. Ĝia ŝatestro kaj suverenulo estas la monarko de la Unuiĝinta Reĝlando, aktuale la reĝino Elizabeto 2-a, kun la titolo Reĝino de Kanado. La taskoj de la ŝtatestro estas plenumitaj en la nomo de la Reĝino fare de la Guberniestro Ĝenerala de Kanado, kutime emerita politikisto aŭ alia publikulo nomita de la Reĝino laŭ la rekomendo de la Ĉefministro. La Guberniestro Ĝenerala estas senpartia figuro kies simbolaj kaj formalaj roloj inkluzivas doni Reĝan Konsenton al leĝaj proponataj de la Ĉambro de Deputitoj kaj la Senato, oficiale bonvenigi fremdajn ambasadorojn, eldiri la Diskurson de la Trono, subskribi ŝtatajn dokumentojn, apogi kanadan unuecon kaj identecon, malfermi kaj fermi sesiojn de parlamento, kaj dissolvi parlamenton por balotado. La aktuala Guberniestro Ĝenerala estas Michaëlle JEAN.

Guberniestro kaj parlamento

La Reĝino kaj ŝia represanto, la Guberniestro Ĝenerala, estas ĉefe figuruloj, kun malmulte da vera povo ĉar tiu en la posteno preskaŭ ĉiam agas laŭ la demando de la registarestro de Kanado, la ĉefministro kiu estas kutime la partiestro de la partio kun la plej granda kvanto de deputitoj en la Ĉambro de Deputitoj. La Guberniestro Ĝenerala de Kanado formale nomas la Ĉefministron de Kanado; li aŭ ŝi estas sekve aprobita per voĉdono de fido en la Ĉambro. La ĉefministro siavice nomas la Kabineton, kutime el la diputatoj kaj foje senatanoj de sia partio. Ekzekutivan potencon tenas la ĉefministro kaj kabineto, kiuj nomiĝas al la Privata Konsilio de Kanado kaj fariĝas ministroj de la Krono. La leĝislativa branĉo de la registaro estas la du ĉambroj de la Parlamento de Kanado, inkluzive la balote elektita Ĉambro de Deputitoj, (House of Commons/Chambre de communes) kaj nebalote nomita Senato (Senate/Sénat). Ĉiu deputito estas elektita per simpla plieco en unu elekta distrikto; ĝeneralaj balotoj estas malfermitaj fare de la guberniestro ĝenerala laŭ la peto de la ĉefministro, kaj devas okazi almenaŭ unufoje ĉiujn kvin jarojn. La ĉefministro havas fortan regon super la leĝojn donita de la Parlamento pro sia striktan rego de la partio. Senatanoj estas elektitaj de la ĉefministro kaj formale nomitaj de la guberniestro ĝenerala por enoficeco ĝis la ago de 75. La senato havas 105 senatanojn: 24 el Ontario, 24 el Kebekio, 24 el la marprovincoj (10 el Nov Skotio, 10 el Nov-Brunsviko, 4 el Insulo de Princo Eduardo), 24 el la Okcidentaj Provincoj (el Manitobo, Brita Kolombio, Saskaĉevano kaj Alberto ĉiuj po 6), 6 el Novtero kaj Labradoro kaj unu el ĉiu teritorio: Nunavuto, Nordokcidentaj Teritorioj kaj Jukonio. Kanada havas tri ĉefajn naciajn partiojn: la centrisma Liberala Partio de Kanado, la dekstrisma Konservativa Partio, kaj la socialdemokratisma, Novdemokrata Partio. Regiona partio, la Bloko Kebekia, havas multajn seĝojn en Kebekio: ĝia celo estas la suvereneco de Kebekio kaj socia demokracio. Estas aliaj malgrandaj partioj, sed ĝis nun ili ne povis elektigi anoj al la Ĉambro de Deputitoj. La partio de la nuna Ĉefministro, Paul Martin, kaj la eksa, Jean CHRÉTIEN, kiu estris dum 10 jaroj, estas la Liberala Partio. La sola alia partio kiu estigis registaro estis la nun-eksa Progresema Konservativa Partio de Kanado kiu en decembro de 2003 kunfandiĝis kun la Kanada Alianco por estigi la Konservativan Partion de Kanado.

Konstitucio

La Konstitucio de Kanado konsistas el [http://lois.justice.gc.ca/en/const/index.html skribataj tekstoj] kaj neskribitaj tradicioj kaj kutimoj. (Vidu Vestminstra sistemo.) La federala registaro kaj naŭ el la dek provincoj konsentis pri la repatriigon de la konstitucio kaj pri ĝiaj amendprocedoj en ĉefministra renkontiĝo en unu longa nokto en novembro 1981 (kiun ka Kebekaj Naciistoj nomas la "Nuit des longs couteaux": la nokto de longaj kuĉiloj) sen Kebekio kiu finminute rifuzis amendoj, ĉar la provinca gubernio kredis ke ili malplifortigas la francaparolantan econ de la provinco en iu multkultura etoso. La Konstitucio enhavas sekcion, la Kanadan Ĉarton de Rajtoj kaj Liberecoj, kiu eldonas la bazajn rajtojn de ĉiuj kanadanoj. Kvankam multaj el la rajtoj povas esti dumtempe formetitaj de la federala kaj provincaj parlamentoj per uzo de ĝia Artikolo 33 (la t.n. "malgraŭ-klaŭzo" (notwithstanding clause/clause non-obstant), la ĉarto estas tre grava ilo por juĝa analizo de leĝoj por respekto de homaj rajtoj kaj eĉ forigo de malrespektaj leĝoj. Kanadanoj sentas sin tre alligitaj al la Ĉarto kaj do uzo de la malgraŭ-klaŭzo estas tre rara.

Juĝistaro

La juĝistaro de Kanado havas gravan rolon en interpreto de leĝoj kaj rajtas formeti leĝojn kiuj kontraŭas la konstitucion. La Suverena Kortumo de Kanado estas la plej alta kortumo kaj fina arbitracianto. Ĉiuj juĝistoj je la superaj kaj apelaciaj kortumoj kaj de la Suverena Kortumo estas elektitaj kaj nomitaj de la federala registaro post konsulto kun neregistaraj leĝaj grupoj. Juĝistaj postenoj en aliaj provincaj kaj teritoriaj kortumoj estas plenigitaj fare de tiuj registaroj (vidu Kanada kortumsistemo). Komuna leĝo uziĝas ĉie krom en Kebekio, kie uziĝas civila leĝo. Krima leĝo estas sole federala respondeco kaj estas unuforma ĉie en Kanado. Policado kaj krimaj kortumoj estas provinca respondeco, sed en la plejparto de provincoj (krom Ontario, Kebekio, kaj Novlando kaj Labradoro) provinca policado estas kontraktata al la federala polico, la mondfama kaj nacisimbola Reĝa Kanada Rajda Ĝendarmo (Royal Canadian Mounted Police (RCMP), Mounties/Gendarmerie royale du Canada (GRC)). La Rajda Ĝendarmo estas la sola polico en la mondo kiu funkcias je tri niveloj: municipa, provinca, kaj federala.

Fremdaj rilatoj

Antaŭe ĉefe konsiderata ĉefe kiel nura ano de la Brita Imperio, Kanado distingis sin unue en la Dua Mondmilito; en tiu tempo ĝi evoluis propran fremdan politikon kaj eniris tiun militon propravole. En la dudeka jarcento Kanado eltendis sin al la mondo kaj klopodis montrigi sin "mezranga potenco" kiu laboras kun kaj grandaj kaj malgrandaj landoj. Ĝi multe famas pri siaj pacigaj efortoj -- la Paciga Forto de la Uniĝinta Nacio estis kanada kreaĵo. Kanado havas proksiman kaj ampleksan rilaton kun Usono trans la plej longa nedefendita landlimo en la mondo. Sed vidu ankaŭ la kultura sekcio pri kanadaj opinioj pri tiu rilato. Kanado membras en la Unuiĝintaj Nacioj, la Komunumo de Nacioj, La Frankofonio, NATO, la G8 kaj APEC.

Provincaj Registaroj

Kanado havas dek provincojn, kiuj pro la Konstitucio posedas grandajn potencojn en la konfederacio:
- Alberto (ĉefurbo: Edmontono)
- Brita Kolumbio (ĉefurbo: Vankuvero)
- Insulo de Princo Eduardo (ĉefurbo: Ĉarlotaŭno)
- Kebekio (ĉefurbo: Kebeko)
- Manitobo (ĉefurbo: Vinipego)
- Nov-Brunsviko (ĉefurbo: Frederiktono)
- Nova-Skotio (ĉefurbo: Halifakso)
- Novlando kaj Labradoro (ĉefurbo: Sankt-Johano)
- Ontario (ĉefurbo: Toronto)
- Saskaĉevano (ĉefurbo: Reĝino) La provincoj havas unuĉambrajn, elektitajn parlamentojn kun registaroj estrataj de ĉefministro elektita same kiel la federala ĉefministro. Ĉiu provinco ankaŭ havas leŭtenantan gubiestron, representante la reĝinon, elektita de la federala ĉefministro kaj nomita de la guberniestro ĝenerala. La provincoj respondecas pri multaj el la sociaj programoj de Kanado, ekzemple sanservo, edukado, kaj bonfartaj pagoj, kaj kune ricevas pli da impostoj ol la federala registaro, kondico kvazaŭ unika inter mondaj federacioj. La federala registaro faras egaligajn pagojn por certigi ke pli-malpli konstantaj servo-niveloj ekzistas inter riĉaj kaj malriĉaj provincoj. La tri naciaj, federaciaj partioj havas analogojn en la plejmulto de la provincoj. Tamen, kutime la provincaj partioj ne ligiĝas formale al la federaciaj partioj, escepte la Novdemokratan Partion. En iuj provincoj estas regiona politikaj partioj kiel la Saskaĉevana Partio aŭ la Labradora Partio. En Kebekio, la politika etoso estas tre malsama; la ĉefa diseco estas inter suverenismo, kiun representas la Kebekia Partio, kaj federaciismo, kiun representas la Liberala Partio de Kebekio; pro tiu diseco aliaj partioj (ekz. la dekstrana Demokrata Agado de Kebekio kaj Unuiĝo de Progresemaj Fortoj) ne multe sukcesas.

Teritoriaj registaroj

En la kanada nordo ekzistas tri teritorioj, kreitaj de la federala registaro (ne de la Konstitucio) kaj kiuj havas malpli da potenco, kvankam kreskante:
- Jukonio (ĉefurbo: Vajthorso)
- Nordokcidentaj Teritorioj (ĉefurbo: Jelonajfo)
- Nunavuto (ĉefurbo: Ikaluito) La teritorioj ne havas reĝan reprezentanton, ĉar ili ne estas teknike suverenaj; senpartia teritoria komisaro reprezentas la federalan registaron kaj servas analogie al la provincaj leŭtenantaj guberniestroj. La teritorioj havas unuĉambran parlamenton samkiel la provincoj; tamen nur Jukonio havas parti-sistemon samkiel la provincoj. La aliaj du teritorioj uzas sistemo de konsenta registaro en kiu ĉiu deput-kandidato estas sendependulo kaj la ĉefministro estas elektita de kaj el la deputitoj.

Ekonomio

Ĉefa artikolo: Ekonomio de Kanado Kiel riĉa, altteknologia socio, Kanado sufiĉe similas al Usono pro sia merkata ekonomio, produkado, kaj alta normo de vivo. En la lasta jarcento, la impona kresko de la fabrika, mina, kaj serva sektoroj ŝanĝis la nacion de plejparte rurala ekonomio al plejparte industria kaj urba. Kanado ankaŭ havas grandegajn reservojn de natura gaso en la atlantika marbordo kaj en la okcidento, kaj multegajn aliajn naturajn rimedojn, kio faras ke ĝi estas memsufiĉa je energio. La Konsento pri Libera Negoco de 1989 kun Usono kaj la Nordamerika Konsento pri Libera Negoco de 1994 kun Usono kaj Meksikio spronis imponan kreskon de interkomerco kaj ekonomia integriĝo kun Usono. Depost 2001, Kanado sukcese evitis recesion kaj daŭrigis la plej bona entuta ekonomia performo de la Grupo de Ok. Du longvidaj zorgoj daŭras. Unue estas la daŭraj politikaj malkonsentoj kun Kebekio pri la Konstitucio, kiu foje revigligas la eblecon de la sendependeco de Kebekio. Pro la kresko de la ekonomio, aparte en Kebekio, timoj de apartiĝo malkreskadas. Alia zorgo estas la cerboperdo (brain drain), la foriro de profesiuloj al Usono serĉante pli grandan pagon, malpli grandan impostadon, kaj altteknologiaj eblecoj. Tamen, nesufiĉe rekonata "cerbogajno" okazas samtempe pro la enveno de edukitaj enmigrantoj (ĉefe de disvolviĝantaj landoj) kanaden.

Lingvoj

Ĉefa artikolo: Lingvoj en Kanado La du oficialaj lingvoj de Kanado estas la angla lingvo kaj la franca lingvo. La 7-an de julio 1969 la Akto pri Oficialaj Lingvoj egaligis la francan al la angla tra la tuta federala registaro. Tio ekigis proceson laŭ kiu Kanado redifinis sin kiel dulingva kaj multkultura nacio.
- La angla kaj la franca havas egalan staton en la federala registaro, en la federalaj kortumoj, kaj en ĉiuj federalaj institucioj.
- Ĉiu akuzito en krima kazo rajtas procezon aŭ en la angla, aŭ en la franca.
- La publiko rajtas, kie ekzistas sufiĉan demandon, federalregistarajn servojn aŭ anglalingve aŭ francalingve.
- Minoritataj grupoj de parolantoj de unu de la oficialaj lingvoj en la plejparto de provincoj kaj teritorioj rajtas instruadon en sia lingvo.
- Kvankam la multkulturismo estas oficiala politiko, por fariĝi civitano necesas paroli aŭ la angla, aŭ la franca.
- Pli ol 98% de kanadanoj parolas aŭ la anglan, aŭ la francan, aŭ ambaŭ. La oficiala lingvo de Kebekio estas la franca, kiel definita en la provinca Ĉarto de la Franca Lingvo, enkondukita de la Kebekia Partio en 1976. La ĉarto tamen garantias rajtojn por anglalingvanoj kaj aborigen-lingvanoj. Kebekio disponigas la plejparton de registaraj servoj ambaŭlingve. La franca ĉefe paroliĝas en Kebekio, kun komunumoj en Nov-Brunsviko, okcidenta Ontario, Saskaĉevano, kaj Manitobo. En la censo de la jaro 2001, 6 864 615 homoj diris ke la franca estas sia denaska lingvo; el tiuj, 85% vivis en Kebekio. 17 694 835 homoj menciis la anglan kiel denaskan lingvon. Nov-Brunsviko estas la sola oficiale dulingva provinco, stato garantiita specife en la Kanada Ĉarto de Rajtoj kaj Liberecoj. Kelkaj provincaj registaroj, ekzemple Manitobo kaj Ontario, disponigas multajn servojn al siaj franclingvaj minoritatoj. Neoficialaj lingvoj sufiĉe gravas en Kanado; 5 470 820 homoj menciis neoficialan lingvon kiel denaskan lingvon. Inter la plej gravaj neoficialaj denaskaj lingvoj estas la ĉina (853 745 denaskuloj), la itala (469 485), kaj la germana (438 080).

Aborigenaj lingvoj

La Akto de Konstitucio de 1982 rekonas tri grupojn de aborigenaj popoloj en Kanado: la indianoj (nun ofte nomataj Unuaj Nacioj), la inuitoj, kaj la metisoj. La aborigena populacio nun kreskas dufoje pli rapide ol la cetera populacio de Kanado. Estas 790 000 aborigenaj homoj en Kanado (3% de la tuta populacio), el kiuj 69% estas Unuaj Nacioj, 26% estas metisoj, kaj 5% estas inuitoj. Nun ekzistas pli ol 50 aborigenaj lingvoj parolataj en Kanado, el kiuj la plejparto estas nur parolataj en Kanado kaj estas ŝrumpantaj. La solaj aborigenaj lingvoj taksataj plene memdaŭrigeblaj estas la kaj (konsiderataj kune) kun 150 000 parolantoj, kaj la kun 150 000 parolantoj en la Nordokcidentaj Teritorioj, Nunavuto, Nunaviko (nordo de Kebekio) kaj Nunaciavuto (nordo de Labradoro). Du el la teritorioj donas oficialan staton al aborigenaj lingvoj. En Nunavuto, la inuktituta kaj la estas oficialaj kune kun la angla kaj la franca; la inuktituta estas kutima komuniklingvo por la registaro. En la Nordokcidentaj Teritorioj, la Akto pri Oficialaj Lingvoj specifas eĉ 11 oficialajn lingvojn: la n, la n, la anglan, la francan, la n, la inuinaktunan, la inuktitutan, la n, la n, la n, kaj la n. Ĉi tiuj lingvoj (krom la angla kaj la franca) ne estas kutimaj en la registaro, sed civitanoj rajtas ricevi servojn kaj komuniki kun la registaro pere de ili.

Esperanto-movado

:Ĉefa artikolo: Kanada Esperanto-movado La landa Esperanta asocio en Kanado estas la Kanada Esperanto-Asocio. Estas ankaŭ asocioj en Kebekio, Otavo kaj Toronto. La 1984a Universala Kongreso okazis en Vankuvero.

Demografio

:Ĉefa artikolo: Demografio de Kanado La censo de 2001 konstatis populacion de 30 007 094; en aprilo 2005 Statistiko Kanada taksis la populacion je 32,2 milionoj. Proksimume 80% de la kanada populacio vivas ene de 200 km for de la usona landlimo. En la 2001 censo, 39,4% identis sian etnon kiel "kanadan", el kiuj la plejmultoj verŝajne estus de brita, irlanda, aŭ franca etno de fruaj enmigrantoj. Plue, 20,17% identis sin kiel anglaj, 15,75% kiel francaj, 14,03% kiel skotaj, kaj 12,90% kiel irlandaj. Multaj aliaj grupoj raportiĝis sed nur germanoj (9.25%) kaj italoj (4.29%) signife multkvantis. Vidu Etno en Kanado por pli da informoj. La kvanto de "videblaj minoritatoj" estas je 13% (ne inkluzive de Unuaj Nacioj, metisoj, aŭ inuitoj). Ne-blankaj personoj estas 15% de la populacio el kiuj pli ol la duono (7,6% de la tuto) estas azianoj. En 2001, Kanado havis enmigrintan populacion de 5 448 480.

Religioj

  • Kredantoj: katolikismo (45,7%), protestantismo (36,2%), sen religio (12,5%), ortodoksismo (1,4%), judismo (1,2%), islamo (0,9%), hinduismo (0,6%), budhismo (0,6%), sikhismo (0,5%), aliaj (0,4%). (1991)

    Kulturo

    :Ĉefaj artikoloj: Kulturo de Kanado, Kanada identeco Kanada estas multkultura socio kiu nutras "mozaikon" de multaj kulturoj egale gravaj kaj aprezataj. Sub la ĉefministro Pierre TRUDEAU la federala registaro adoptis multkulturismon kiel oficialan politikon, post la Reĝa Komisio pri Dulingvismo kaj Multkulturismo de la registaro de Lester PEARSON. Pro ĝia kolonia pasinteco, kanada kulturo estas forte influita de britaj kaj francaj kulturoj kaj tradicioj. Kanada kulturo estas ankaŭ forte influita de usona kulturo pro la proksimeco kaj la intermigrado de homoj, ideoj, kaj ekonomio. Multmaniere, pli fortika kaj individua kanada kulturo evoluis lastatempe, parte pro la civita naciismo kiu trairis Kanadon en la jaroj ĉirkaŭ la Kanada Centjara Datreveno en 1967, kaj pro fokuso de la federala registaro pri programoj por apogi kulturon kaj arton. La indigenaj gentoj teksis la unuan ŝtofon de la kulturo, heredaĵo kaj historio de Kanado. Ĉiu indigena nacio posedas sian propran unikan kulturon, lingvon, kaj historion. La multaj nacioj trans Kanado teksis korbojn, pentris bildojn, kaj skulptis. Multaj lerte kudris kaj faris ilojn el naturaj rimedoj. Ili pasis sian kulturon per parola historio. La signo de la Vintraj Olimpiaj Ludoj de 2010 en Vankuvero estos inukŝuko, tipe inuita homforma gvidmarko konstruata el ŝtonoj. Fruaj Eŭropanoj helpis en la formado de kanada kulturo. Dum la koloniigo de Kanado, eŭropanoj kreis multan folkloron pri la lando. Kanado havas longtempan literaturan tradicion (vidu Literaturo de Kanado); kanadaj libroj mondfame sukcesis depost la frua 20a jarcento. Nuntempe, usonaj kinfilmoj, aŭtoroj, televido, kaj muziko multe sukcesas en Kanado; samtempe multaj kanadaj distristoj multe sukcesas usone, ekzemple Celine DION, Leonard COHEN, Sarah McLACHLAN, kaj Shania TWAIN. Dum Kanado kaj Usono proksimiĝis, multaj kanadanoj evoluis kompleksajn sentojn kaj zorgojn pri la distingiteco de la Kanada nacio en Nordameriko. La granda usona kultura ĉeesto en Kanado spronis timojn de 'kultura konkero,' kaj instigis la kreon de leĝoj kaj institucioj por protekti kanadan kulturon. Registaraj kulturaj institucioj inkluzivas Radio-Kanadon, la Nacia Filmkomisio de Kanado, kaj la Kanada Radio-Televida kaj Telekomunika Komisio. Multe da kanada kulturo estas taksata kontraste al Usono. En lastaj jaroj, Kanado multe distingis sin kiel pli socie liberala ol Usono en gardante ekvilibrajn buĝetajn politikojn. Kanadaj registaroj (kaj granda parto el la kanada popolo) apogas politikojn kiel universala sanservo, samseksa edziĝo, kaj nekrimigo de kanabo.

    Naciaj simboloj

    La uzo de acerfolio kiel nacia simbolo datas al la 18a jarcento; acerfolio aperas sur la aktuala kaj antaŭa flago de Kanado, la cendo, kaj la blazonŝildo. La naciaj koloroj - ruĝo por Britio kaj blanko por Francio - estis deklaritaj en 1921. Kanado estas konata por siaj grandegaj arbaroj kaj kordileroj kaj la bestoj tie vivantaj, ekzemple la alko, karibuo, kastoro, polusa urso, griza urso, Kanada berniklo, kaj komuna gavio. La simboleco de la kastoro, nacia besto de Kanado, venas de la negoco de kastorpeltoj je kiu konstruiĝis la frua ekonomio de Kanado. Kanado ankaŭ koniĝas por la Reĝa Kanada Rajda Ĝendarmo kaj por glacia hokeo, la oficiala vintra sporto. La oficiala somera sporto estas poŝbastonludo. La nacia himno de Kanado estas O Canada. Kategorio:Nordameriko ! als:Kanada ja:カナダ ko:캐나다 ms:Kanada simple:Canada th:ประเทศแคนาดา zh-min-nan:Canada

    Usono

    :Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono La tria plej granda laŭ loĝantaro, Usono (aŭ Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko) estas la plej granda nacio laŭ mono kaj militistara forto, kaj do estas la plej potenca nacio nun surtera. Usono lokiĝas en Nordameriko; la plej granda parto de Usono (la t.n. 48 ŝtatoj, krom Alasko kaj Havajo) limitiĝas norde de Kanado, oriente de la Atlantika Oceano, sude de la Golfo de Meksiko kaj Meksiko, kaj okcidente de la Pacifika Oceano. Alasko lokiĝas nord-okcidente de Kanado, kaj Havajo lokiĝas enmeze de la Pacifika Oceano. Usono permesas al siaj civitanoj la posedon de armiloj (garantiite de ĝia konstitucio), estas tre kapitalisma, angleparolanta lando, kiu donis al la mondo televidon, komputilon, atombombon kaj Mickey Mouse. Kritikantoj asertas, ke ĝi kondukis la mondon al la rando de la abismo, batalante en la Malvarma Milito (1948-91) kontraŭ Sovetunio, en kiu ĝi venkis. Havante la plej grandan amaskulturon de la mondo, ĝi profunde influas amaskulturon tra la mondo, de Holivudo al hiphopo, kaj, per tiuj ĉi, influas la morojn de aliaj landoj.

    Faktoj


    - Loko: 38 00 No, 97 00 Ok (centra Nordameriko)
    - Ĉefurbo: Vaŝingtono
    - Areo: 9.166.600 km²
    - semotaŭga: 19%
    - Loĝantaro: 275.562.673 (2000, takso), urbanoj 77% (2000)
    - homoj en kv. km: 30,1 (2000)
    - homoj en kv. km da semotaŭga tero: 158,2 (2000)
    - kreskanta elcento: 0,91% (2000, takso)
    - naskoj: po 14,2 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
    - mortoj: po 8,7 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
    - migrantoj: po +3,5 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
    - mortokvanto de beboj: po 6,82 mortoj el 1000 naskoj (2000, takso)
    - infanoj je virino: po 2,06 infanoj naskitaj de virino
    - meza vivo-longeco: 77,12 jaroj (74,24 viroj, 79,9 virinoj) (2000, takso)
    - Esperanto: Historio en la lando Usono estas la sola grava lando, kiu ne uzas la SI-sistemon. La Esperanta vorto Usono venas el Usonia, iam proponita vorto por eviti la uzon de "Ameriko" por la lando kaj "Amerikanoj" por ĝiaj loĝantoj. La longforma nomo estas Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj oftega mallongigo estas USA.

    La plej grandaj urboj

    La datumoj estas de la jaro 2000. La nombroj montras milionojn da loĝantoj. Ne temas pri la loĝantoj ene de la juraj limoj de la urboj, sed pri ampleksaj regionoj kun multaj antaŭurbetoj kaj eĉ memstaraj urboj, kies centron formas la nomitaj urboj. Usono konsistas el 50 ŝtatoj:

    Etnoj

    Je 1996, la plimulto da la 916 mil (laŭleĝaj) enmigrintoj venis el Meksiko (164 mil), Filipinoj (56), Barato (45), Vjetnamio (42), Ĉinio (42), Domingo (40), Kubo (26), Ukrainio (21), Rusio (20) kaj Jamajko (19).

    Religio

    En la jaro 2002:
    - 52% protestantismo
    - 24% katolikismo
    - 10% nenia
    - 10% alia
    - 2% mormonismo
    - 1% judismo
    - 1% islamo

    Lingvo

    Denaskaj lingvoj en 1990. La nombroj montras milionojn da parolantoj. Kun 500-100 mil parolantoj: la portugala (430), japana (428), greka (388), araba (355), hindia kaj urduo (331), rusa (242), jida (213), taja (206), persa (201), haitia (189), armena (150), navaha (149), hungara (148), hebrea (144), nederlanda (143), kmera (127), guĝarata (102). 2,04 milionoj parolas lingvojn kun malpli ol 100 mil usonaj parolantoj. legpova: 97% (97% viroj, 97% virinoj) (1979, takso) [http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amnord/usaacc.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en usono (france)]
    - registaro: demokratia federacia respubliko. La ĉefekzekutivo kaj la ŝtatestro de Usono estas la usona prezidanto.
    - sendependeco: je la 4-a de julio 1776 de Britio
    - organizoj: UNO (1945), NATO
    - konstitucio: la 4-an marto 1789
    - korupteco: 8,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
    - ekonomio: 3169,0 Md (1998, takso)
    - por kapo: 11,50 kd (1998, takso)
    - kreskanta elcento: 4,1% (1999, takso)
    - inflacio: 2,2% (1999)
    - senokupeco: 4,2% (1999)
    - valuto: 1 dolaro ($)

    Historio

    Vidu apartan artikolon: Historio de Usono

    ekonomio

    Agrikulturo de Usono

    Esperanto en Usono

    Vidu apartan artikolon: Usono:Esperanto-movado Stella Toogood Cope (1914-2004), D kaj FD (kvakerismo) en Berkeley/Kalifornio, mortis la 1-an de aŭgusto pro kancero. Kategorio:Nordameriko ! ja:アメリカ合衆国 ko:미국 ms:Amerika Syarikat simple:United States th:สหรัฐอเมริกา zh-min-nan:Bí-kok

    Gronlando

    Geografio > Ameriko > Nordameriko > Gronlando < Danio ---- Danio] left Gronlando aŭ Grenlando, en arkaika esperanto ankaŭ Groenlando (gronlandlingve Kalaallit Nunaat, "lando de gronlandanoj"; dane Grønland [gronlan], "Verdlando") estas insulo en Nordameriko, en arkta parto de Atlantiko. Ĝi estas parto de la Dana Reĝlando kiel aŭtonoma teritorio.
    - Landkodo: GL.
    - Areo: 2.175.600 km².
    - Loĝantaro: 60.000.
    - Adm. centro: Nuko (Nuuk, Godthåb).
    - Oficialaj lingvoj: Gronlanda (Eskima/Inuita) kaj Dana
    - Parolataj lingvoj: Gronlanda kaj Dana
    - Pokapa GNP: $16.000 Ĝi estas la plej granda insulo en la mondo (ne kalkulante kontinentojn kiel Aŭstralio). Ĉirkaŭ 81% da teritorio estas kovritaj de glacio. Gronlando estis kolonio al la norvega krono ĝis 1814, kiam ĝi iĝis formale dana kolonio, ene de dan-norvega persona unio. Ĝi iĝis plensenca parto de Reĝlando Danio en 1953. Dana parlamento (Folketing) koncedis aŭtonoman regon (hjemmestyre) je la 1-a de majo 1979, efikonte sekvajare. Reĝino de Danio Margareto la 2-a restas gronlanda regnestro.

    Historio

    Ĉefartikolo: Historio de Gronlando Historio de Gronlando Oni ne scias, kiam la gronlandaj indiĝenoj atingis ĝin. Islandaj pioniroj trovis ĝin senhoma ĉirkaŭ jaro 986. Ili establigis tri loĝlokojn proksime je la sudokcidenta pinto de la insulo, loĝadotaj dum iom da jarcentoj. La nomo "Gronlando" venas de tiuj skandinavoj. Laŭ norvegaj sagaoj, Eiríkur Rauði (Erik la Ruĝa) ekziliĝis el Islando pro murdo. Li, kun lia familio kaj sklavoj, foriris per vikinga ŝipo al onidira lando nordkcidenten. Li nomis la landon "Verda Lando" por logi pliajn pionirojn. La skandinavoj pli-malpli bone kunvivis apud eklogantajn eskimojn, kaj oni sendis kristanan episkopon. En 1386, Gronlando iĝis parto de la Unio de Kalmar kaj poste de la duobla monarĥio Danio-Norvegio. Post kvincent jaroj, la loĝlokoj simple malaperis, probable pro malsatego dum klimataĉo de Malgranda Glaciepoko de 15-a jarcento. La ostoj tiamaj montras ŝpurojn de nutraĉado. Danio tenis posedon de la mortanta kolonio laŭ Traktato de Kielo (1815). Norvegio pledis pri lalando en la 1920-aj jaroj, sed la pledon malaprobis Ligo de Nacioj, ĉefe pro kontraŭleĝa okupo fare de norvegaj koloniistoj. Gronlando ankaŭ aperas kiel Gruntland ("Grund-lando", pro malprofundaj golfoj) en fruaj mapoj. Ne certas, ĉu grøn estas misskribo anstataŭ grunt aŭ male.

    Geografio

    Ĉefartikolo: Geografio de Gronlando La norda ekstremo de Gronlando ne estas kovrita de glacitavolo ĉar aero estas tro seka por produkti neĝo, esenca por kreo kaj tenado de glacitavolo. Se la gronlanda glacitavolo tute fandiĝus, Gronlando plej probable aperus insularo, anstataŭ insul-kontinento.

    Ekonomio

    Ĉefartikolo: Ekonomio de Gronlando Gronlando suferis ekonomian malkreskon en ekaj 1990-aj jaroj, sed de 1993 ekonomio plibonigis. La Aŭtonoma Registaro de Gronlando sekvis zorgan fiskan konduton de malfruaj 1980-aj jaroj, kiu ebligis buĝetajn superavitojn kaj malaltan inflacion. De 1990, Gronlando havis deficiton pri ekstera komerco post fermo de la restinta minejo pri plumbo kaj zinko. Nuna Gronlando fundamentas sur fiŝkaptado kaj ties eksporto. La ĉefega produkto laŭ enspezo estas shrimp. Malgraŭ reesplorado pri hidrokarbonaĵoj kaj ercoj, pluraj jaroj necesos por realigi produktadon. Turismo estas la nura fako ofertanta baldaŭan ŝancojn, kaj eĉ tiu estas limigita pro la alta kosto kaj mallonga sezono. Publika sektoro, inkluzivante publikposedajn firmaojn kaj magistratojn, ĉefrolas en la gronlanda ekonomio. Ĉirkaŭ duono da la registaraj enspezoj venas el koncedojn de dana registaro.

    Vidu ankaŭ


    - Vikinga koloniado de Ameriko
    - Dana koloniado de Ameriko
    - Historio de Danio
    - Danaj Okcidentaj Indioj
    - Dana Hindio

    Referenco


    - CIA World Factbook 2000 Kategorio:Nordameriko ! Kategorio:Atlantika oceano Kategorio:Insuloj ja:グリーンランド ko:그린란드 simple:Greenland th:เกาะกรีนแลนด์ zh-min-nan:Chheⁿ-tē

    Mezameriko

    Geografio > Ameriko > Nordameriko > Mezameriko ---- Mezameriko estas historia nomo, por la mezo de la nuntempa Meksiko ĝis Nikaragvo kiu pli malpli kongruas kun la meŝika imperio. Ne konfuzu kun Centra Ameriko kiu estas la nomo de la geografia zono inter nord- kaj sud-Amerikoj. La plej gravaj kulturoj kiuj floris en Mezameriko estis tiuj de la olmekoj, toltekoj, meŝikoj kaj majaoj. Kategorio:Nordameriko ! ja:メソアメリカ ms:Mesoamerika

    Antigvo-Barbudo

    Geografio > Ameriko > Antiloj > Malgrandaj Antiloj > Deventaj Insuloj > Antigvo-Barbudo < Nordameriko ---- Dosiero:anti-barb.gif Antigua and Barbuda Lando en Kariba Maro, sur la insuloj de Malgrandaj Antiloj: Antigvo, Barbudo kaj Redondo.
    - Landkodo: AG.
    - Areo: 442 kv.km.
    - Politika sistemo: liberala demokratio - konstitucia monarĥio.
    - Ŝtatestro: Brita reĝino, de 1981 oni adoptis instituton de guberniestro.
    - Ĉefurbo: Santa Johano (St. John’s).
    - Loĝantaro: 66 mil.
    - Ŝtatlingvo: angla.
    - Kredantoj: protestantoj.
    - Eksporto: kotono, rumo, fiŝo.
    - Historio: membro de Brita Komunumo de 1981. De 1984 ĉekape de la ŝtato estas Laborpartio de Antiguo.

    vidu ankaŭ


    - Listo_de_urboj_laŭ_lando
    - Landnomoj Kategorio:Antigvo-Barbudo ja:アンティグア・バーブーダ ko:앤티가 바부다 ms:Antigua dan Barbuda simple:Antigua and Barbuda zh-min-nan:Antigua kap Barbuda

    Bahamoj

    Geografio > Ameriko > Nordameriko > Bahamoj ---- Dosiero:bahamoj.gif Bahamas Lando ĉe Kariba Maro, norde de Grandaj Antiloj, konsistas el 700 insuloj, inter kiuj nur 300 estas loĝataj.
    - Landkodo: BS.
    - E-nomo: [a] Bahamaj Insuloj, Bahama Insularo; [o] Komunumo de Bahamaj Insuloj.
    - Nacia nomo: [o] Commonwealth of Bahamas.
    - Areo: 13.900 kv.km.
    - Politika sistemo: konstitucia monarĥio.
    - Ŝtatestro: Brita reĝino.
    - Ĉefurbo: Nasauo (171 mil).
    - Loĝantaro: 283 mil (1996).
    - Ŝtatlingvo: angla.
    - Ekonomio: plejparto de la loĝantoj estas okupitaj en turisma industrio.
    - Pokapa GNP: 11.940 $.
    - Historio: sendependa ŝtato kaj membro de Brita Komunumo de 1973. Kategorio:Bahamoj ja:バハマ ko:바하마 ms:Bahamas simple:Bahamas zh-min-nan:Bahamas

    Belizo

    Geografio > Ameriko > Nordameriko > Mezameriko > Belizo ---- Dosiero:belize.gif Belize Lando en Centra Ameriko, iama Brita Honduro.
    - Landkodo: BZ.
    - E-nomo: Belizo.
    - Nacia nomo: [o] Belize; [m] British Honduras.
    - Areo: 22.965 kv.km.
    - Politika sistemo: konstitucia monarĥio.
    - Ŝtatestro: Brita reĝino.
    - Ĉefurbo: Belmopano.
    - Loĝantaro: 266 mil (2002),
    - Etnaj Grupoj: Mestizoj (indiana-eŭropa) ĉa. 45%, Kreoloj (afrikana-eŭropa) ĉa. 30%, Majaoj 10%, Garifuna (indiana-afrikana) ĉa. 7%, germanidaj Menonitoj ĉa. 4%, Hindoj ĉa. 2%, aliaj ĉa. 2,0%.
    - Ŝtatlingvo: angla.
    - Pokapa GNP: 2.630 $.
    - Historio: brita kolonio de 1862. En 1973 ĝi alinomiĝis je Belizo. Sendependa ŝtato de 1981. Kategorio:Belizo ja:ベリーズ ko:벨리즈 ms:Belize simple:Belize zh-min-nan:Belize

    Domingo

    Geografio > Ameriko > Antiloj > Grandaj Antiloj > Hispaniolo > Domingo < Nordameriko ---- Insula lando ĉe Kariba Maro, en la orienta parto de insulo Hispaniolo. Ankaŭ konata kiel Dominikio (sed Dominiko estas alia insula nacio en la Kariba Maro).
    República Dominicana
    Kariba Maro Kariba Maro
    (Pli detale) (Pli detale)
    Nacia devizo: Dios, patria, libertad
    (Hispane: Dio, patrolando, libereco)
    Image:LocationDominicanRepublic.png
    Ĉefurbo Sankta Domingo
    Oficiala lingvo Hispana
    Areo 48.730 km²
    Loĝantaro
     - Sume (2002)
     - Loĝantara denseco
    8.581.477
    139,5/km²
    Prezidento Leonel FERNÁNDEZ REYNA
    Politika sistemo Respubliko
    Sendependiĝo
     - Deklarita
     - Rekonita
    (De Hispanio kaj Haitio)
    1821
    1844
    Pokapa MEP 1.460 $
    Valuto Dominga peso
    Eksporto sukero, kafo, kakao, fero-nikela degelaĵo
    Tempozono UTC -4
    Nacia himno Quisqueyanos valientes
    Interretkodo.DO
    Telefonkodo+1 809 kaj +1 829
    Membro de: OAŜ, UNO

    Historio

    Kristoforo Kolumbo kaj liaj viroj alvenis al la insulo Hispaniolo en la unua vojaĝo al la Nova Mondo en la jaro 1492. En la antaŭtago de Kristnasko, la ŝipo "Santa Maria" detruiĝis ĉe la norda marbordo de Haitio, kaj Kolumbo konstruis lignan fuorton tie. La loko nomiĝis La Villa de Navidad ("La Vilaĝo de Kristnasko"). Kiam Kolumbo revenis al la loko en 1493, la 39 hispanaj viroj lasitaj antaŭjare estis mortaj. Tiam Kolumbo konstruis la unan daŭran setlejon de eŭropanoj en la Nova Mondo, La Isabela, 1493, en la norda marbordo de la nuna Dominga Respubliko. La diktatoro Rafael Leónidas TRUJILLO estigis kulton al si. Li ŝangis la nomon de la ĉefurbo Santo Domingo al Ciudad Trujillo kaj nomis la ĉefan monton Pico Trujillo, krom plenigi la insulojn per statuoj pri li. Li varbis hispanajn enmigrantojn por rasblankigi la loĝantaron. Paradokse, dum dominganoj elmigras amase al Usono kaj Hispanio, haitianoj penas enmigri en Domingon, kie ili estas diskriminaciataj.

    Geografio

    Aparta artikolo: Geografio de Domingo La ĉefurbo estas Sankta Domingo. La due plej granda urbo estas Santiago de los Caballeros, ofte konata nur kiel "Santiago". En la lando ekzistas tri ĉefaj montaroj:
    - La Centra Montoĉeno, kiu devenas de Haitio kaj etendiĝas suden tra la centra parto de la insulo. En tiu ĉiu montaro estas la plej alta monto en Antiloj, la monto Duarte (3175 m).
    - La Norda Montoĉeno, paralela al la Centra Montoĉeno, deseparas la valon Valle del Cibao de la nordaj ebenaĵoj ĉe la Atlantika Oceano. La plej alta loko estas la monto Diego de Ocampo.
    - La Orienta Montaro, malpli alta ol la aliaj montaroj. Sudokcidente ankaŭ estas du pli mallarĝaj montoĉenoj: Bahoruco kaj Neiba. Tra la lando fluas kelkaj riveroj, eĉ tranavigeblaj: Soco, Higuamo, Romana, Yaque del Norte, Yaque del Sur, Yuna, Yuma kaj Bajabonico.

    Loĝantaro

    Aparta artikolo: Demografio de Domingo La plej parto el la dominganoj estas miksaĵo el idoj de afrikanoj kaj eŭropanoj. Proksimume 11% de la loĝantaro estas afrikdevena, kune de enmigrintoj el Haitio kaj ties idoj. Hispan- kaj eŭropdevenaj estas 16% de la enloĝantoj. La resto estas azianoj, plejparte ĉinoj, kaj araboj. La dominga kulturo estas ĉefe hispaneca, sed ankaŭ ekzistaj multaj influoj el Afriko, Antiloj kaj Usono. Ekde la 1960-oj la ekonomiaj problemoj instigis multajn forlasi sian landon kaj vojaĝi al Usono, ĉefe al la urbegoj ĉe la orienta marbordo. La kvartalo Washington Heights en Novjorko estas tiel dense loĝata de dominganoj, ke foje oni nomas ĝin Quisqueya Heights. Oni pensas, ke la praloĝantoj de la insulo nomis ĝin Quisqueya, tamen ankoraŭ multaj historiistoj dubas tion. Plie, la dominganoj estas unu el la plej vastaj hispandevenaj grupoj en Usono. En la lastaj jaroj la enmigrado el Haitio en Domingon multiĝis pro la kresko de la loĝantaro en tiu unua lando kaj la pliboniĝo de la ekonomio de tiu lasta.

    Ekonomio

    Aparta artikolo: Ekonomio de Domingo Ekonomio de Domingo La dominga ekonomio dependas ĉefe de la agrikulturo kaj la turismo, speciale de ĉi tiu lasta ekde la mezo de la 1990-oj. La turismo donas al Domingo pli ol unu miliardon da dolaroj (2000). Tamen la mono sendata de la migrintoj en aliaj landoj, ĉefe Usono kaj la Eŭropa Unio, estas pli ol 1,5 miliardoj da dolaroj, kaj kune de la turismo ĝi la plej grava branĉo de la dominga ekonomio. Domingo travivis ekonomian prosperon dum la 1999-oj, tamen en 2002 okazis ekonomia malkresko pro bankaj fraŭdoj. La inflacio altiĝis je 42% kaj en 2003 eĉ la MEP malkreskiĝis je 1%. Tamen, dank' al la daŭra perado kun la IMF kaj la Amerika Banko por Evoluo (angle IDB), de 2004 la dominga ekonomio estas pli stabila kaj la dominga valuto (dominga peso) iĝis pli forta, kio malaltigis la inflacion.

    Arto

    En Domingo aperis la muzikostiloj kaj dancoj merengo (merengue) kaj baĉato (bachata). Kategorio:Domingo ja:ドミニカ共和国 ko:도미니카 공화국 ms:Republik Dominican zh-min-nan:Dominic Kiōng-hô-kok

    Grenado

    Geografio > Ameriko > Antiloj > Malgrandaj Antiloj > Alventaj Insuloj > Grenado < Nordameriko ---- Dosiero:grenada.gif Grenada Insulo ĉe Kariba Maro.
    - Landkodo: GD.
    - E-nomo: Grenado. Nomita laŭ hispana urbo Granado.
    - Areo: 344 kv.km.
    - Politika sistemo: konstitucia monarĥio.
    - Ŝtatestro: Brita reĝino.
    - Ĉefurbo: Sankta Georgo (Saint George’s) (31 mil).
    - Loĝantaro: 91 mil (1995).
    - Ŝtatlingvo: angla.
    - Pokapa GNP: 2.980 $. Geografia pozicio: 12 07 N, 61 40 U

    Historio

    25-a de oktobro 1983: Invadita de usona armeo laŭ ordono de Ronald REAGAN. Kategorio:Grenado ja:グレナダ ko:그레나다 ms:Grenada simple:Grenada zh-min-nan:Grenada

    Gvatemalo

    ---Sidenote START---
    Gvatemalo (hispane: Guatemala) estas lando en Centra Ameriko. Ĝi estas membro de UNO ekde 1945. La nomo de la lando kaj la ĉefurbo ne estas tute fiksita en Esperanto. Laŭ gvatemalanoj, la nomo de la lando kaj la ĉefurbo estas Gvatemalo. Aliaj eblecoj estas Gvatemalio por la lando kaj Gvatemal-urbo aŭ Nova Gvatemalo por la ĉefurbo.

    Loĝantoj

    Inter la 14,7 miljonoj da loĝantoj 54 % estas maja-kiĉeoj (familio de indianaj triboj), 42 % estas mestizoj. 40 % de la loĝantaro parolas en indianaj lingvoj. La plejmulto de la loĝantoj estas katolikoj. La lando eksportas ĉefe kafon, bananojn, kotonon jah sukeron.

    Geografio

    Banita de la du oceanoj, Gvatemalo estas en sia pleja parto montara lando, kun tropika klimato. La ĉefaj urboj troviĝas en la suda parto. Aparte de la ĉefurbo, aliaj urboj estas Quetzaltenango kaj Escuintla.
    Vidu: Listo de urboj de Gvatemalo La lando organiziĝas laŭ 22 departementoj:
    - Alta Verapaz
    - Baja Verapaz
    - Chimaltenango
    - Chiquimula
    - El Progreso
    - Escuintla
    - Guatemalurbo
    - Huehuetenango
    - Izabal
    - Jalapa
    - Jutiapa
    - El Petén
    - Quetzaltenango
    - El Quiché
    - Retalhuleu
    - Sacatepéquez
    - San Marcos
    - Santa Rosa
    - Sololá
    - Suchitepéquez
    - Totonicapán
    - Zacapa La granda Lago de Izabal situas proksime de la kariba marbordo.

    Historio

    Inter la jarcentoj 4-a kaj 11-a la regiono de Petén estis la kerno de la majaa civilizo kiu perdis sian potencon post tiuj jaroj. En 1523 unuafoje alvenis la hispanaj konkerantoj, kaj okupis la areon. Gvatemalo sendependiĝis de Hispanio en 1821, unue kiel parto de la Centramerika Konfederacio, kaj en 1840 kiel sendependa lando. La gvatemalan historion karakterizis sinsekvo de revolucioj, puĉoj kaj nedemokrataj registaroj, kiujn elstare priskribis la gvatemala nobelpremiita verkisto Miguel Ángel ASTURIAS. Je la 17-a de junio 1954 grupo de pagsoldatoj trejnitaj de CIA eniras la landon kaj faligas la demokrate elektita prezidanto Jacobo ARBENZ, kiu planis agro-reformon, koncernante interalie vastajn bienojn poseditajn de usonaj firmaoj (United Fruit Company, ktp). La ŝtato longe havis konflikton kun Belizo, kun kiuj diplomataj rilatoj estis restarigitaj en 1991. Dum multaj jaroj kontinua sanga enlanda milito malstabiligas la landon. Nur en 1996 ĝin ĉesigas pacakordoj. En 1985 estis elektita prezidento la konservativa Vinicio CEREZO. De 2003 la prezidento estas