Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Amoreoj

Amoreoj

Historio > Mezopotamio > Amoreoj ---- Semida popolo, kiu loĝis en sud-okcidenta Azio de la 2-a duono de 3-a jarmilo. Informoj pri ili estas konservitaj en kojnoskribaj tekstoj kaj bibliaj libroj. Akadanoj ilin nomis 'amurru', sumeranoj - 'martu', hebreoj - 'amori'. Laŭ tiuj informoj, unu parto de amoreoj loĝis en Ĥanaano (Palestino) antaŭ la veno de hebreoj, kaj vivis duonnomade, la alia parto (t.n. orientaj ĥanaanoj) trapentris en suda Mezopotamio. Dum la epoko de la 3-a dinastio de Ur, ili loĝis kompakte en multaj sumeraj urboj. Laŭ arkivoj (18-a jc a.K.) de la semida urbo Mari, amoreoj havis kelkajn regnojn en la mezo de Eŭfrato. Ilian ekziston en Babilonio, atestas amoredevenaj propraj nomoj, kiuj estas en la tekstoj de 1900-1600 jc. A.K. De post tiam ili ne videblas en historia areno. Ili parolis amorean lingvon.

Historio

La historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio. (NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.) ---- :Historio de Scienco kaj Teknologio

Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)

:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj

Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj

: datadmetodoj - arĥivoj

Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj

:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -

Bataloj Famaj

Civilizoj

:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro

Dinastioj

vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)

Historio de kontinentoj


- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo

Kalendaroj

:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro

Imperioj

Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj) :Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio

Mapoj

:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500] Vidu ankaŭ: Geografio Diaoyu-Insularo De Ĉinio

Militoj

vidu la Listo de militoj

Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj

Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj

Okazintaĵoj

:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto

Regionoj

:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp

Rolantoj

:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj

Tempordigo: Famaj aŭ klasikaj epokoj:
- Inter-du-milita epoko (Eŭropo, 20 jarcento)
- "Jarcento de Ludoviko la 14-a (Francio 17-a jarcento)
- Mezepoko
- Renesanco (Eŭropo 15-a jarcento -Italio - aŭ 16-a jarcento - aliaj landoj)

Historio enklasigata laŭ dato


- Jarcentoj
  - 19-a jarcento
  - 20-a jarcento
  - 21-a jarcento
  - ...
- Tagoj
  - januaro
    - 1, 2, 3, ... Komparu kun:

arkeologio, analo... fiu-vro:Aolugu ja:歴史 ko:역사 ms:Sejarah simple:History th:ประวัติศาสตร์ zh-min-nan:Le̍k-sú

Sud-Okcidenta Azio

Geografio > Azio > Sud-Okcidenta Azio ---- Natura regiono en Araba duoninsulo kaj apudaj teritorioj; Areo pli ol 3 mln kv.km; Loĝantaro 25 mln; Reliefo ĉefe plataĵoj, ĉe la bordoj - montaroj; Tropikaj dezertoj kaj duondezertoj; Al Sud-Okcidenta Azio apartenas ŝtatoj: Saŭda Arabio, Kuvajto, Barejno, Kataro, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Omano, Jemeno, sudaj partoj de Irano kaj Jordanio. ja:西南アジア ko:서아시아 ms:Asia Barat zh-min-nan:Sai-lâm-a

Kojnoskribo

Kojnoskribo estas skriboformo elpensita en Sumero ĉ. 3500 a.-K.. Ĝi estis skribita premante per eltranĉita kano (kalamo) sur mola argil-tabuleto, poste oni kiuris la tabuleton, kiu iĝis tiel nedetrueblaj (pri tio arxheologoj estas dankemaj!). La sistemo estis komence bildsimbola kaj ideogrameca, sed estinte poste uzita de la aliaj, tute malsimilaj, lingvoj de la regiono: Akada lingvo, Persa lingvo, ĝi fariĝis pli fonetika. http://sv.wikipedia.org/upload/b/bc/Fornpersisk_kilskrift.png Kategorio:Alfabeto ja:楔形文字

Akadanoj

Historio > Akadanoj ---- La akadanoj, semida popolo, penetris Mezopotamion de okcidenta kaj nord-okcidenta flankoj, preskaŭ en la sama tempo, kiam en la sudo aperis sumeroj. Prapatrujo de akadanoj evidente estis Araba duoninsulo kaj Nord-Afriko kaj venis tra Palestino kaj Sirio. La unua ondo de semidaj migrantoj akceptis nomon laŭ la urbo Akado (Agade). Laŭ aspekto akadanoj tre diferencis de sumeranoj, estante pli sveltaj, kun iom plilongigitaj vizaĝoj, kutime kun barboj. Pli norden de akadoj loĝis ĥuritaj triboj, kiuj poste semidiĝis. Akadanoj parolis akadana lingvon; ili kreis fortan regnon dum Sargono 1-a. Rilataj Artikoloj:
- Mezopotamio
- Akado
- Akada Lingvo
- Sumeroj
- Sargono

Hebreoj

Historio - Hebrea lingvo - Zeloto Tiu ĉi artikolo temas pri la Hebreoj en la genta senco. Por semantike tre parenca temo vidu pri Judoj. "Hebreoj" povas ankaŭ signifi la libron Hebreoj en la Nova Testamento. Origine la termino "Hebreoj" (en hebrea lingvo עברים, עבריים iv-RIM, iv-ri-JIM) nomas anojn de gento aŭ gentaro deveninta (almenaŭ tradicie) de la biblia patriarĥo Eber (Genezo 11:14-17). La tradicie plej grava frua hebreo, ses generaciojn post Eber, estis Abram, poste Abraham, kies tradician historion oni povas legi en la biblia libro Genezo (ĉapitroj 11-25) kaj aliaj fontoj. Laŭ Genezo, Abram ekmigris el Ĥaldeujo (el la urbo Uro kaj post pasloĝado en Ĥaran) al la lando Kanaana, laŭ voko de Dio la Eternulo, kiu promesis doni al li terenon kaj fari el lia idaro sennombran nacion. ko:히브리 민족 ja:ヘブライ人

Palestino

Geografio > Azio > Palestino < Regionoj ---- Ĝenerale, Palestino (فلسطين) estas regiono de la orienta Mediteraneo kiu estas sude de Libano, norde de Egipto kaj okcidente de la rivero de Jordano. La plej granda urbo estas Jerusalemo, sankta urbo de tri religioj (islamo, judismo kaj kristanismo). Laŭ la cionistoj, necesas ke la judoj havu ŝtaton tie, sed delonge Palestino estas lando de la araboj. En nia tempo ĝi estas lando de senĉesa doloro.
- Areo: 27.000 kv km
- Loĝantaro: 9 300 mil (1999)
- Lingvoj parolataj: araba, hebrea, angla lingvo
- Religioj: islamo, judismo, kristanismo
- Esperanto-movado: Historio de Esperanto en Palestino Pli specife, la vorto "Palestino" ofte temas pri la ŝtateto (kaj estonta ŝtato?) de la Palestina Aŭtonomio. La ĝusta nomo por la estonta ŝtato estus Palestinio. Romio nomis la landon Palestino por la filiŝtoj, gento malaperinta, do gento kiu ne penus rekapti la landon (malsimile al la judoj). Palestino nun konsistas de:
- Israelo
- Cisjordanio
- Gaza Sektoro Je 1947, UNO dividis Palestinon en du partojn: juda ŝtato (Israelo) kaj araba ŝtato. En 1948 Transjordanio anektis Cisjordanion kaj Egiptio Gazan Sektoron. Sed en 1967, Israelo kaptis Cisjordanion de Jordanio kaj la Gazan Sektoron de Egipto en la Sestaga Milito. Je 1994, Israelo parte redonis la teron al la araba ŝtateto, la Palestina Aŭtonomio por fari pacon. Sed je 2000, submilito (la intifada) denove ekflamiĝis. Antaŭ 1947, Palestino estis sub Britio kiel parto de la brita imperio kaj, antaŭ la 11-a de septembro 1922, sub Turkio kiel parto de la otomana imperio. Inter 1099 kaj 1187, la krucmilitistoj starigis la Reĝlandon de Jerusalemo. Antaŭ 2000 jaroj, en la tempo de Jesuo Kristo, Palestino estis parto de Romio kaj konsistis de:
- Itureo
- Galileo
- Samario
- Judio
- Idumeo
- Pereo Antaŭ la Roma periodo, Palestino estis sendependa ŝtato sub la reĝado de la Hasmoneoj (Makabeoj); la lastaj Hasmoneaj reĝoj agis sub la protekto de Romio. La antaŭhasmonea periodo estas obskura kaj kovrita de legendoj.

Antaŭekzila periodo

Laŭ la rakontoj de la Biblio, Palestino estis unuigita sub unu reĝo en la tempo de Reĝo David, antaŭ 3000 jaroj, kaj frakasis poste, fariĝanta du regnoj:
- Izraelo
- Judio Tamen, ĉio sur la tempo de la reĝo David restas konjektura; lia povo kaj la grandeco de lia regnaro estis ŝajne troigitaj en la Biblio - oni ankoraŭ ne trovis menciojn de Davido en nehebreaj dokumentoj de la periodo, kaj arĥeologiaj trovajĝoj sugestas ke la ekonomio de la lando tiutempe ne sufiĉis por subteni organizaĵojn kiel tiuj priskribitaj en la tradiciaj rakontoj. La rakontoj Bibliaj sur la antaŭa periodo estas eĉ pli dubaj; ili ofte tute malkonkordas kun arĥeologiaj trovaĵoj (vd. ekz. la pasintaĵoj en la libro de Joŝuo). Asirio kaj Babilonio englutis la regnojn de Izraelo kaj Judio ĉe la fino de la oka kaj komenco de la sesa jarcentoj, respektive. Post la konkero de Babilonio far la persoj, parto de la ekziliita estra klaso de Judio reiris al Palestino.

Vidu ankaŭ


- Palestinaj politikaj organizoj ja:パレスチナ zh-cn:巴勒斯坦

Mezopotamio

Geografio > Regiono > Mezopotamio ---- Mezopotamio estas parto de sud-okcidenta Azio, regiono situanta inter la riveroj Eŭfrato kaj Tigriso, kiu korespondas al moderna Irako. Ĝi estas "Lulilo de la unuaj civilizacioj" kaj regiono de altevoluinta kulturo de antikva mondo dum 3,000 jaroj. Larĝsence, Mezopotamio etendas inter Zagros-montaro kaj Anti-Taŭro en nordo, kaj inter Araba Plataĵo kaj Persa Golfo en sudo, kio korespondas al moderna Irako, orienta Sirio kaj sud-orienta Turkio. La nomo ‘Mezopotamio’ devenas de greka kaj signifas ‘inter riveroj’. La famo kaj riĉeco de la regiono baziĝas sur du riveroj. Ili donis eblecon por irigacio de la tero kaj evoluo de agrokulturo. La riveroj estis riĉaj de fiŝoj kaj la bordoj - de sovaĝaj birdoj kaj animaloj. Fekundaj teroj donis sufiĉan nutraĵon, bezonatan por urba loĝantaro. La unuaj urboj aperis en suda Mezopotamio, kiuj fariĝis centroj de komerco, manufakturado, ŝtatadministrado kaj milita defendo. Mezopotamianoj havis gravajn konstrumaterialojn, inter ili argilon, kiu estis uzita por konstruado de domoj, ankaŭ por farado de tabletoj por skribado. La riĉeco de Mezopotamio estis alloga por najbaraj popoloj. Rezulto estis multfojaj invadoj, dum kiu fremdlanduloj okupadis lokojn de lokaj regantoj. Nur kelkaj dinastioj sukcesis regi pli ol unu jarcento. Minaco de najbaroj estas plia kaŭzo por establi urbojn, kies fortifiko kaj defendo estis kompare pli facila. Historio de Mezopotamio Pri frua historio de la regiono vidu ĉe: Akado, Asirio, Babilonio, Sumero.
539 a.K. Mezopotamio estas en konsisto de Persa Imperio, kiel ĝiaj satrapioj Babilona kaj Aŝura, kie Babilono estis pli grava en politiko kaj administrado. La sekva periodo karakterizis per ekonomika regreso de la regiono.
312 a.K. Seleŭkidoj konkeras Babilonon, kaj la epoko de Helenisma kulturo kaj ekonomia progreso venas en Mezopotamio.
250 a.K. Mezopotamion konkeras Partianoj.
226 a.K. Mezopotamion konkeras Sasanidoj. Dum ilia regado la prospero daŭras kaj irigacio pliboniĝas.
635 p.K. Mezopotamion konkeras muzulmanoj Araboj.
763 p.K. Bagdado konstruiĝas por movi centron de Islama mondo de Damasko al Mezopotamia regiono. Tio kaŭzas komencon de la plej impona periodo de la regiono, kaj Mezopotamio fariĝas centro en multaj kampoj.
1258 Post la invadoj de mongoloj, multaj ŝtat-strukturoj de Mezopotamio detruiĝas. La kulturo kaj ekonomiko suferas.
16-a jc Otomanaj Turkoj kaj Sefevidaj Persoj komencas militi por Mezopotamio.
17-a jc Otomanoj kontrolas Mezopotamion.
1840 Oni komencas la unuajn arkeologiajn elfosadojn.
1932 Orienta, pligranda parto de Mezopotamio, fariĝas parto de sendependa Irako.
1945 Sirio sendependiĝas kun la teritorioj de okcidenta parto de Mezopotamio.
Rilataj Artikoloj:
- Antikvaj Civilizoj de Mezopotamio
- Araba Kalifato
- Irako
- Kulturo de Irako ja:メソポタミア ko:메소포타미아 문명 th:เมโสโปเตเมีย

Babilonio

Historio > Civilizoj > Babilonio ---- Babilonio estis antikva regno en Mezopotamio, ekzistanta inter 18-a jc a.K. ĝis 6-a jc a.K. La nomo devenas de babilona (dialekto de akada lingvo) vorto 'babili', kiu signifas 'pordo de dio'. Malnovperse ĝi nomiĝis 'babiruŝ'. Babilonia socio estis kaj urba, kaj kampara, kiu okupiĝis pri agrokulturo. Ekonomiko estis en la manoj de kampara loĝantaro kaj la administrado, industrio kaj artoj - en urboj. En la tuta regno estis ne pli ol 10-15 urboj kun 10,000 ĝis 50,000 loĝantoj. Krom tio, la parto de loĝantoj vivis en vilaĝoj kaj vilaĝetoj. Babilonia kernlando situis inter riveroj Eŭfrato kaj Tigriso, sed la regno, de tempo al tempo, etendiĝis tra la vasta teritorio de sud-okcidenta Azio.

Administrado

Babilonia socio estis gvidata de absoluta monarko, reĝo, kiu havis fortan potencon, kiel leĝdonanto, juĝisto, administranto kaj militestro. Li rekte gvidis la tutan sistemon helpe de malvasta rondo de kunlaborantoj kaj guberniestroj. Lokan administradon li efektivigis per urbestroj, vilaĝestroj kaj konsilioj de olduloj. Babilonia Korto estis centro de justico en la lando. Ĉiu korto konsistis de 1 ĝis 4 juĝistoj, kaj apelacioj povis esti direktita nur al la reĝo. La sistemo de punado tre variis de mortpuno ĝis bastonado.

Socio

Babilonia socio estis dividita en tri klasoj: 'awilu' (supera klaso), 'musheknu' (libera, kun neplena signifo) kaj 'wardu' (sklavoj). Ĉiuj grupoj estis protektitaj per la leĝo kaj ĉiuj ĝuis minimumajn rajtojn. Ĉiuj grupoj (ankaŭ 'wardu', sklavoj) povis partopreni en negoco kaj prunti monon. Tamen, ekzistis multaj diferencoj inter klasoj en diversaj sferoj de la vivo, kaj ili estis fiksitaj per la leĝaro. La babiloniaj fontoj montras, ke la socio ne multe ŝanĝiĝis dum 1200 jaroj. La supera klaso, 'awilus', konsistis el registaraj oficistoj, pastroj, riĉaj terpropruloj kaj riĉa parto de komercistoj. Ĉi tiu grupo posedis grandparton de Babilonia tero, alia tia grupo estis servistoj de temploj. Liberaj popoloj, t.n. 'musheknus', estis metiistoj kaj bienistoj. Sklavoj estis sklavoj dum la tuta vivo aŭ dum limigita tempintervalo.

Ekonomiko kaj kulturo

La bazo de la ekonomiko estis agrokulturo, aliaj industrioj estis malpli evoluitaj. Babilonio subtenis ekteran komercon kaj eksporton de diversaj produktitaj varoj, dum ĝi importadis metalon, lignon, ŝtonon, materialojn kiuj mankis en la lando. Babiloniaj urboj similis al iom grandaj vilaĝoj. Plimulto de domoj estis unu-etaĝa kaj konstruita per ŝlimaj brikoj. Ili havis neniajn fenestrojn stratoflanken kaj la ĉambroj estis aranĝita ĉirkaŭ la interna korto. En la domo unu el la ĉambroj estis dediĉita al dioj. Publika kaj monumenta arkitekturo uzis ankaŭ la saman konstrumaterialon, sed faritan iom pli altkvalite. Babilonianoj pruntis plimulton de siaj teknologioj de sumeranoj, ĉefe en irigacio kaj agrokulturo, la plej gravaj branĉoj de ekonomiko. Por la bezonoj de mastri agrokulturon, ili faradis mapojn, skizojn, planojn kaj kalkulojn. Ili uzadis relative bone evoluitan matematikan sistemon, kiu baziĝis sur la nombro 6, anstataŭ moderna 10-uma sistemo. Ili perfektigis ankaŭ kalendaran sistemon inventitan de sumeranoj. Ekzistas kelkaj informoj pri la sorto de evoluo de kosmetiko, parfumado, medicino kaj farmakologio.

Historio de Babilonio

La frua historio de Babilonio estas ligita kun Sumero, la lando de urbo-ŝtatoj, kies teritorio kovris la saman parton de Mezopotamio, kie ĝi troviĝis. La prospero de Babilonio ne devas esti komprenita kiel prospero de nova regiono aŭ nova popolo. Preferinde konsideri, ke la malnova Sumero de ĉi tiam estis regita de unu el Mezopotamiaj urboj - Babilono.
1900 a.K. Semidaj triboj Amoreoj, konkeras Mezopotamion, kaj establas siajn reĝojn en Babilono.
1792 Post la ekrego de Hamurabo, la regno fariĝas grava potenco de la regiono.
1760 Hamurabo venkas siajn najbarojn, ĉefe Elamon kaj Larsan.
18-a jc (2-a duono) Babilona civilizo daŭras progresi dum la reĝo Samsu-iluna (1750- 1712 a.K.), filo de Hamurabo. Liaj fortaj oponentoj estas Kasitoj kaj popoloj el Malgrand-Azio.
17-a jc Babilonio malfortiĝas kaj perdas teritoriojn dum la sekvaj regantoj.
1595 Hititoj atakas Babilonion kaj detronigas ĝian reĝon Samsuditana. Plia malfortiĝo de Babilonio.
1600 Babilonio estis okupita de Kasitoj, kiu prenis kontrolon super la regno. Al tio sekvis 400-jara periodo de prospero de la regiono. Tio estis ankaŭ la tempo de grandaj kulturaj sukcesoj, kreiĝis gravaj literaturaj verkoj, inter ili Enuma Elish.
1350 Asirianoj komencas siajn aktivadojn ĉirkaŭ Babilonio, sed ne konkeras la landon.
1160 Elamanoj konkeras Babilonion kaj kaptas ĝiajn urbojn.
1120 Dum la regado de Nebukadnecaro 1-a, Babilonio reviviĝas. Li atakas Elamon kaj Asirion.
11-a jc Post la morto de Nebukadnecaro 1-a, en Babilonio komenciĝas politika kaoso, kiu daŭris ĉirkaŭ 200 jarojn.
9-a jc Ĥaldeanoj prenis potencon en Babilonio kaj revivigis ĝin. Babilonio fariĝas dominanta regno de Mezopotamio.
8-a jc Multaj amaraj militoj okazis kun Asirio.
625 Ĥaldea reĝo, Nabopolassar, faras Babilonon sia ĉefurbo, kaj nova granda erao komenciĝas.
612 Kun alianco de Medio, Babilonia reĝo Nabopalassar (626- 605 a.K.), venkas Asirion kaj determinas la finon de tiu reĝlando.
605 Reĝo Nebukadnecaro 2-a venkas ankaŭ super Egiptanoj ĉe Karkemiŝ. Dum lia regado Babilonio fariĝas forta regno kiel politike, ankaŭ kulture.
562 Post la morto de Nabuko 2-a, disvolviĝis granda batalo inter konkurantoj de la trono. Tio kaŭzis malfortiĝon de Babilonio.
539 Post la kaptado de la reĝo Nabonidus de Babilonio, Persoj konkeris ĝin sen forta rezistado. Babilonio estis aneksita de Persio. Tio estis la fino de Babilonia regno, dum ĝia kulturo kaj urboj pluvivis kelkajn jarcentojn.
Rilataj Artikoloj:
- Mezopotamio
- Akado
- Asirio
- Babilono
- Elamo
- Sumero Kategorio:Historio Kategorio:Azio ja:バビロニア

Heinrich Christian Schumacher

Heinrich Christian Schumacher (September 3, 1780December 28, 1850), German astronomer, was born at Bramstedt in Holstein. He was director of the Mannheim observatory from 1813 to 1815, and then became professor of astronomy in Copenhagen. From 1817 he directed the triangulation of Holstein, to which a few years later was added a complete geodetic survey of Denmark (finished after his death). For the sake of the survey an observatory was established at Altona, and Schumacher resided there permanently, chiefly occupied with the publication of Ephemerides (11 parts, 1822–1832) and of the journal Astronomische Nachrichten (founded by himself in 1821 and still being published), of which he edited thirty-one volumes. In 1829 he won the Gold Medal of the Royal Astronomical Society.

References


- Schumacher, Heinrich Christian Schumacher, Heinrich Christian Schumacher, Heinrich Christian

metal anemia backup software download programy tani sylwester










































:: RELATED NEWS ::

Madness
Madness var en brittisk Ska Revival-grupp som bildades 1978 i London, England. De största namnen inom gruppen är Mike Barson, Chris Foreman, och Lee Thompson som redan tidigare på 1970-talet startat en grupp kallad The Inv

Roots reggae
Roots reggae är kanske den mest internationellt kända typen av reggae. Roots är en blandning av ska och rocksteady och kännetecknas av starka rastafari-texter. Denna typ av reggae kom i början på 1970-talet, cirka 1973. Bob Marley använde sig av denna stil av reggae när han var som störst, och det har antagligen bidragit till att man tänker sig reggae så. R
Jesus är min högsta glädje
Jesus är min högsta glädje är en psalm med text av norske frälsningsofficeren Thorwald Löwö. Svensk text av Karin Hartman. Musik av Thoro Harris. Psalmen finns publicerad som:
- Nummer 378 i Psalmer och Sånger 1987 under rubriken "Jesus, vår Herre och broder"
Fredrik I (olika betydelser)

- Fredrik I av Schwaben (född cirka 1050, död 1105), hertig av Schwaben från 1079.
- Fredrik I av Sachsen, Fredrik den stridbare (1370
All Rights Reserved 2005 wikimiki.org