:: wikimiki.org ::
| Anatomio |
AnatomioAnatomio estas la subfako de biologio kiu studas la strukturon kaj organizadon de vivantaj korpoj. Ĉefaj subfakoj de anatomio estas kompara anatomio kaj homa anatomio.
- Anatomiaj sistemoj:
- Digesta sistemo
- Urina sistemo
- Endokrina sistemo
- Imuna sistemo
- Kardiovaskula sistemo
- Muskola sistemo
- Nerva sistemo
- Reprodukta sistemo
- Skeleta sistemo
- Spira sistemo
- Tegumenta sistemo
ja:解剖学
ko:해부학
simple:Anatomy
th:กายวิภาคศาสตร์
BiologioBiologio estas la scienco pri la fenomenoj de la vivo kaj de la diversaj vivaĵoj.
Ĝi studas la karakterojn kaj funkciadon de la vivuloj, ilian naskiĝon kaj devenon, la rilatojn inter la vivulojn kaj la rilatojn de la vivuloj al la ĉirkaŭa medio. Biologio ampleksas larĝan spektron de sciencaj kampoj, kiuj ofte konsistigas sendependajn disciplinojn. Ĉiuj el ili studas la vivon je diversaj organizniveloj.
La vivo estas studita je molekula nivelo fare de molekula Biologio, bioĥemio kaj molekula genetiko. Je la nivelo de la ĉelo, ĝin studas ĉelbiologio kaj je plurĉela nivelo, ĝin studas fiziologio, anatomio kaj histologio. Disvolviĝ-Biologio studas vivon je la nivelo de la disvolvo kaj konstruo de la individuaj estaĵoj.
Je pli vasta skalo, genetiko studas kiel heredo funkcias inter idoj kaj gepatroj.
Etologio studas la grupan konduton de la bestoj. Populacia genetiko laboras je la nivelo de kompleta populacio, kaj sistematiko zorgas pri la rilatoj inter la diversaj grupoj de vivuloj. Sendependaj populacioj kaj ilia vivmedio estas studataj de ekologio kaj de evoluismo. Nova studkampo estas spacbiologio, kiu esploras la eblajn vivoformojn ekster Tero.
Biologiaj principoj
Kvankam biologio malsimilas fizikon pro tio ke ĝi ne kutime priskribas biologiajn sistemojn kiel objektojn obeantajn neŝanĝeblajn leĝojn, ĝi tamen enhavas plurajn gravajn principojn kaj konceptojn kiuj inkludas: universaleco, evoluo, diverseco, daŭrigeco, konstanteco kaj interrilatoj.
Universaleco: Bioĥemio, ĉeloj kaj genetika kodo
skarabo
Ĉef-artikolo: Vivo
Ĉiuj vivuloj (krom ne virusoj) estas faritaj el ĉeloj, kiuj mem ĉiuj estas konstruitaj per komunaj karbon-bazitaj molekuloj. Ĉiuj vivuloj transdonas sian heredaĵon per la genaro, kiu baziĝas super nukleaj acidoj kiel DNA kaj uzas preskaŭ universalan genetikan kodon. Ia universaleco anlaŭ aperas dum la disvolviĝo: ĉe la plurĉelaj animaloj, ekzemple, la bazaj ŝtupoj de frua embria disvolviĝo estas priskribeblaj per la samaj morfologiaj etapoj, kaj utiligas similajn genojn.
Evoluo: la centra principo de biologio
Ĉefartikolo: Evoluismo
Unu el la centraj konceptoj en biologio estas, ke ĉiuj vivuloj devenas de komuna origino, tra la evolua fenomeno. Tio klarigas la frapan similecon de fundamentaj bioĥemiaj meĥanismoj, priskribita en la antaŭa paragrafo. Darvino (kun Alfred Russel WALLACE starigis la evoluan teorion priskribante unu el ĝiaj ĉefaj motoroj: la natura selektado. La genetika devojiĝo estis aldonita kiel kroma klariga meĥanismo en la t.n. "moderna sintezo" de la evoluteorio. La evolua historio, kiu priskibas la akiron de diversaj karakteroj kaj la genealogiajn rilatojn inter nunaj specioj estas nomata "filogenio". Multaj variaj metodoj ebligas akiri informojn pri filogenio. Ĉefe menciindas la komparo de DNA-sekvencoj, kadre de molekula biologio kaj studo de genaroj, kaj la komparo de fosilioj kadre de paleontologio.
Diverseco: La diverseco de la vivuloj
paleontologio. Arboj konstruitaj per aliaj genoj estas ĝenereale similaj, sed la ekzaktaj rilatoj inter la tri domanioj plu estas debatitaj.]]
Malgraŭ la jam substrektita unueco, vivo montras mirigan diversecon. La biologia klasado celas ordigi la vivulojn laŭ ilia evolua historio pere de kladogenezaj arboj.
"Tradicie", en la 1970-aj jaroj, la vivuloj estis dividitaj en kvin domanioj:
:Moneroj -- Protisto -- Fungoj -- Plantoj -- Animaloj
Sed tiu ĉi kvin-domania sistemo nun estas konsiderata kiel kaduka. Modernaj klasifikoj ĝenerale agnoskas la jenan tri-domanian ĉefdividon:
:Arkioj (originale Archaebacteria, t.e. "prabakterioj") -- Bakterioj (originale Eubacteria, t.e. "veraj bakterioj") -- Nukleuloj
Aldone al tiuj tri domanioj menciindas internĉelaj parazitoj, kiuj ne kapablas memstare reproduktiĝi, ne posedas propran metabolon, kaj multobliĝas per la parazita uzado de la metabolo de gastĉeloj.
:virusoj -- Prionoj
Daŭreco: La komuna origino de la vivo
Ĉefartikolo: Komuna origino
Grupo de vivuloj havas komunan originon se ili havas komunan praulon. Ĉiuj ekzistantaj vivuloj sur Tero devenas el komuna gena stoko.
La universaleco de la genetika kodo estas unu el la plej fortaj argumentoj, kiuj apogas ĉi tiun teorion.Oni hipotezas, ke la "lasta komuna praulo", t.e. la plej proksima praulo de ĉiuj nunaj vivuloj, aperis antaŭ 3,5 miliardoj da jaroj.
La nocio pri komuna origino de la vivuloj estas relative nova. Ĝis la 19a jarcento oni kredis, ke vivo povas spontane aperi sub iuj kondiĉoj.
Konstanteco: adapto al la ŝanĝo
Interrilatoj: grupoj kaj medioj
organ el la genro Amphiprion, kiu vivas inter la tentakloj de tropika maranemono. La teritoriema fiŝo protektas la maranemonon kontraŭ anemon-voraj fiŝoj, kaj inverse la urtikecaj tentakloj de la anemono protektas la fiŝon kontraŭ aliaj rabobestoj.]]
Ĉiuj vivuloj rilatas kun aliuloj kaj kun sia natura medio. Unu el la kialoj, kiuj malafaciligas la studon de biologiaj sistemoj estas, ke ekzistas multegas interrilatoj inter vivuloj kaj ilia medio. Inter iuj specioj foje ekzistas apartaj rilatoj, kiel kunlaborado, agresemo, paraziteco aŭ simbiozo. La afero iĝas eĉ pli komplika kiam pluraj specioj kunvivas kaj interrilatas kadre de ekosistemo. Tio ĉi konsistigas la studkampon de ekologio.
Panoramo de biologio
Strukturo de la vivo
DNA sequence
Vidu ankaŭ: Molekula Biologio, Ĉelbiologio, Genetiko, Disvolviĝ-Biologio
Molekula biologio studas la biologiajn fenomenojn je molekula nivelo. Tiu ĉi studkampo parte koncernas ankaŭ bioĥemion kaj genetikon. Molekula biologio ĉefe koncentriĝas je la provo kompreni la interagojn inter la diversaj komponaĵoj de ĉelo, ekzemple la rilatojn inter DNA, RNA, kaj proteina sintezo, kaj ties reguligo.
Ĉelbiologio studas la fiziologiajn kvalitojn de ĉeloj, ilian funkciadon, interrilatojn kaj ĉirkaŭan medion. Tio estas farita je mikroskopa aŭ molekula nivelo. Ĉelbiologio koncernas same unuĉelajn vivulojn, kiel bakteriojn, kaj la specialigitaj ĉeloj de plurĉelaj vivuloj kiel homoj.
La kompreno de la konsisto de la ĉeloj kaj de ilia funkciado estas fundamenta por ĉiuj aliaj biologiaj fakoj. La komparo de similaĵoj kaj diferencoj inter diversaj ĉeltipoj estas aparte grava por ĉela kaj molekula biologio. La fundamentaj similaĵoj kaj diferencoj ebligas ian ĝeneraligon de certaj observoj al aliaj ĉeltipoj.
Fiziologio de la vivuloj
Diverseco kaj evoluo de la vivuloj
Biologia klasado
Rilatoj inter vivuloj
Historio de la vorto "biologio"
Historio
- Famaj Biologoj
Listo de biologiaj fakoj
- Anatomio
- Astrobiologio
- Biofiziko
- Biokemio/Bioĥemio
- Biokomputiko
- Biospeleologio
- Bioteknologio/Bioteĥnologio
- Ĉelbiologio
- Disvolviĝ-Biologio
- Ekologio
- Etologio
- Evoluismo
- Farmakologio
- Fenologio
- Filozofio de Biologio
- Fiziologio
- Genetiko
- Histologio
- Imunologio
- Marbiologio
- Matematika biologio
- Molekula Biologio
- Mikologio
- Mikrobiologio
- Model-Organismoj por Biologio
- Nervscienco
- Paleontologio
- Parazitologio
- Psikobiologio
- Radiobiologio
- Struktura Biologio
- Taksonomio
Faklibroj en Esperanto
- NEERGAAARD, Paul, Scienco kaj pseŭdoscienco, pri heredo kaj rasoj, SAT, 1937
- ROSTAND, Jean, La nuna stato de l'evoluismo, (trad.) SAT, 1953
- ESPERANTLINGVA KRESTOMATIO pri biologiaj sciencoj (Kompilis kaj redaktis dr. MÉSZÁROS Béla, Debrecen, 1989, Scienca Universitato Kossuth Lajos)
- D-ro Zoltán Varga: Gvidlibro pri bestoj (Suplemento en Esperanto al la hungarlingva bildlibro Állatismeret) (elsdonis HEA Budapest 1988) (La bestonomojn esperantigis D-ro Béla Mészáros;la tekston tradukis Tibor PAPP; la tradukon fake reviziis D-ro Carl STØP-BOWITZ) esperanta traduko 1985
Ekstera Ligo en Esperanto:
- http://www.esperanto.org.nz/anzed/la_m.html
als:Biologie
ja:生物学
ko:생물학
ms:Biologi
simple:Biology
th:ชีววิทยา
Homa anatomioBiologio > Anatomio > Homa Anatomio < Sansciencoj
Homo>
La homa korpo, kiel korpoj de ĉiuj animaloj, konsistas el sistemoj, kiuj konsistas el organoj, kiuj konsistas el histoj (aŭ ĉelaro, aŭ teksaĵo, aŭ fibroj), kiuj konsistas el ĉeloj. Homa anatomio emas esti la studado de organoj kaj organaj sistemoj, lasante la studado de histoj al histologio kaj de ĉeloj al citologio.
Ĉefaj sistemoj de la homa korpo:
- Digesta sistemo
- Urina sistemo
- Endokrina sistemo
- Imuna sistemo
- Kardiovaskula sistemo
- Muskola sistemo
- Nerva sistemo
- Reprodukta sistemo
- Skeleta sistemo
- Spira sistemo
- Tegumenta sistemo
Listo de korpopartoj:
Haŭto
Kapo - Frunto - Okulo - Buŝo - Dentoj - Makzelo - Vizaĝo - Vango - Mentono - Kolo - Gorĝo - Laringo - Tireoido - Ŝultro
Brako - Kubuto - Pojno - Mano - Fingroj - Dikfingro
Spino - Abdomeno - Brusto - Mamo - Torako - Peniso - Skroto - Klitoro - Vagino - Rektumo - Anuso
Kokso - Gluteo - Gambo - Femuro - Kruro - Suro - Genuo - Kalkano - Maleolo - Piedo - Piedfingroj
Eksteraj ligiloj
- [http://www.uni-leipzig.de/esperanto/voko/revo/inx/fx_ana.html ReVo terminaro pri homa anatomio kaj histologio]
ja:人体解剖学
zh-min-nan:Sin-khu
Digesta sistemo ja:消化管
Biologio > Anatomio > Homa anatomio > Digesta sistemo < Sansciencoj
----
En la proceso de la digesto, la nutraĵo diseriĝas en tre malgrandan pecetojn aŭ molekulojn. La digesto okazas en la nutrokanalo. La proceso komenciĝas en la buŝo, kaj finiĝas en la rektumo.
En la buŝo, la dentoj kaj la lango servas por mordi kaj maĉi la nutraĵon. La salivo de la salivaj glandoj kaj la enzimo ptialazo miksiĝas kun la nutraĵo. Kaj la nutraĵo eniras la gorĝon.
Kiam ni englutas, la mola palato premas kontraŭ the dorso de la faringo, fermante la aperturon al la nazo, kaj la laringo leviĝas la epigloton por devigi la nutraĵon en la ezofagon, kaj ne en la trakeon.
En la stomako, la digesta fluido komencas la digeston de la proteinoj de viando, ovoj kaj lakto. La digestaj fluidoj havas hidrokloratan acidon kaj la enzimon pepsinon. Post 2 ĝis 5 horoj, la digesta fluido konvertas la nutraĵon en ĉimon, kaj la ĉimo eniras la duodenon.
La duodeno, la jejuno kaj la ileo formas la maldikan inteston, kiu estas proksimume 6 metrojn longa. La pankreata fluido, la intesta fluido, kaj la galo digestas la ĉimon. La pankreata fluido havas multajn enzimojn. Tripsino, amelazo, kaj lipazo estas enzimoj en la pankreata fluido. Kiam la nutraĵo estas digestita, tre malgrandaj sangaj kaj limfaj angioj en la tegaĵo de la maldika intesto kondukas la nutraĵon al la tuta korpo.
La cekumo kun la apendico, la ascenda, transversa, kaj descenda kojlo (dika intesto), kaj la rektumo formas la dikan inteston. La dika intesto estas 1,5 metron longa. La bakteria agado produktas fekon, kaj la feko forlasas la rektumon kaj la anuson.
dosiero:digsistemo.gif
Vidu ankaŭ
- volvulo
Endokrina sistemoBiologio > Anatomio > Homa Anatomio > Endokrina Sistemo
----
La endokrina sistemo produktas hormonojn, sekreciaĵon de la senduktaj glandoj, kiu pasas en la sangon kaj havas gravan efikon sur la funkciadon de certaj organoj.
- Pinealo
- Pituitario (aŭ Hipofazo)
- Tiroido
- Paratiroidoj
- Timuso
- Surreno
- Pankreaso (aŭ Pankreato)
- Oviaroj
- Testikoj
Imuna sistemoLa imuna sistemo de plurĉela vivulo zorgas pro la defendo de ĉi tiu vivulo kontraŭ atakoj de virusoj, bakterioj, parazitoj, kanceriĝintaj ĉeloj, kaj iuj venenoj. La imunaj sistemoj multe varias inter la vivulo. Ĉe la mamuloj (kaj do ĉe la homo) ĝi organizaĝas en du partoj, ne tute sendependaj.
La "hormona" imuna sistemo
Ĝi agas kontraŭ la bakteriojn kaj virusojn en la korpaj likvaĵoj, kiel ekzemple la sango. Ĝiaj ĉefaj agantoj estas la imunoglobulinoj, produktitaj de la B-limfoĉeloj, kiu devenas el la ostomedulo.
La "ĉela" imuna sistemo
Ĝi zorgas pri la ĉeloj infektitaj de virus aŭ bakterioj kaj pri la kanceraj ĉeloj. Ĉefaj agantoj estas la T-limfoĉeloj, kiuj maturiĝas en la timuso post naskiĝo en la ostomedulo. Ekzistas du grandaj tipoj de T-limfoĉeloj:
- la T-ĉelvenenaj limfoĉeloj (TĈ) rekonas la infektitajn ĉelojn per rekoniloj, kiuj testas la eksteran membranon de aliaj ĉeloj. La rekonitaj ĉeloj estas detruitaj kun la viruso, kiun ili entenas.
- la T-helpantaj limfoĉeloj interagas kun la makrofagoj (kiuj englutas la danĝerajn substancojn) kaj ankaŭ produktas citokinojn, kiujn stimulas la multobliĝon de la limfoĉeloj T kaj B.
Al la T-limfoĉeloj aldoniĝas la t.n. "NM-ĉeloj" (por Natura Murdisto, do Natural Killer -NK en la angla). Ĉi tiuj ĉeloj rolas interalie komence de la gravedeco, kiam la feto devas protekti sin por supervivi en la patrina utero.
ko:면역 ja:免疫
Muskola sistemoLa muskoloj de la korpo ebligas la moviĝon de la bestoj kaj la la malgrandigon de kavaj organoj.
- Glatmuskoloj formas la muskolan tavolon de la kavaj organoj.
- Striaj muskoloj (skeletaj muskoloj)
- Kora muskolo
Listo de la homaj muskoloj
- kremastro
Pri konstruo, funkciado de la muskoloj
Ĉi-sube priskribitas pli profunde la striaj muskoloj kaj la meĥanismo de la muskola funkciado.
La diversa refraktado kaŭzas la striojn en la miofibreto de la striaj muskoloj. La strio, kiu montras malfortan refraktadon nomiĝas I-strio, la alia strio kun forta refraktado nomiĝas A-strio. La dikaj kaj maldikaj miofilamentoj formas la miofibretojn. La funkcia unuo de miofibretoj estas la sarkomero, kiu estas kuntirebla aktomiozina komplekso. La finon de la sarkomero montras la Z-strioj. La Z-strioj troviĝas en la mezo de la I-strio. La maldikaj filamentoj ligiĝas per unu fino al la Z-strio, la alia fino penetras inter la miofilamentojn, al la mezo de la sarkomero. La muskolstriojn formas la ripetiĝanta lokiĝo de la I kaj A strioj en la najbaraj sarkomeroj. En la mezo de la A-strio apartiĝas hela H-strio, en kies mezo videblas malhela M-strio. La M-strio staras el proteinfilamentoj kunligitaj la miozinmolekulojn. La Z-strioj (kiuj formas la limojn de la sarkomero) interproksimiĝas dum la kuntiriĝo de la muskolfibro, la I-strio maldikiĝas, la H-strio preskaŭ malaperas.
Dum la muskolkuntiriĝo la aktin- kaj miozinfilamentoj de la miofibretoj forglitas unu apud la alia, tion prezentas la 46. fig. La maldika filamento staras el la komplekso de aktino kaj troponin-tropomiozino en la fibroj de la stria muskolaro. Unu parteto de la trponino kapablas ligi la kalcion. La kalcio liberiĝas el la endoplasma reto de la muskolfibro (sarkoplasma reto) okaze de ekscito. La ligo de kalcio Ŝanĝas la konstruon de la troponinkomplekso kaj tiel ankaª tiun de la tuta maldika filamento. Tiel liberiĝas la (ĝis tiam kovritaj ligaj lokoj. La hidrolizo de ATP okazas en la miozinkapo de la dika filamento kaj la miozinkapoj ligiĝas al la maldika filamento. La energio devenanta el la malkonstruo de la ATP-molekuloj helpas la moviĝon (kapjeson) de la miozinkapoj. La kemia energio devenanta el la ATP-hidrolizo tiam transformiĝas al meĥanika energio. La miozinkapoj iras sur la aktinfilamento, la du filamentoj forglitas unu apud la alia, la maldikaj filamentoj proksimiĝas al la M-strio. La ligo funkcias, ĝis la miozinkapo ne ricevas novan ATP. Se ATP ligiĝas al la miozinkapo, la ligo ĉesas inter la du filamentoj, reaperas la origina stato, t.e. la miozinkapoj nur malstrikte aŭ ne ligiĝas al la maldika filamento. Dum la muskolo ricevas eksciton kaj disponas pri sufiĉa ATP, tiu funkcia ciklo ripetiĝas eĉ 50-100-foje sekunde. Kiam la ekscitaĵo-pludona molekulo (ĝenerale acetil-kolino) liberiĝas okaze de ekscito en la nervofino ligita al la muskolfibra sarkolemo, tio Ŝanĝas la membranan permeablecon. La rapide enfluantaj Na+-jonoj kaªzas funkcian potencialon, kiu progresas sur la fibrosurfaco kaj tra la transversaj tubetoj (tiuj-ĉi estas faldaĵoj de la sarkolemo). La potencialon kondukas la transversaj tubetoj en la fibrointernon, kie ĝi kondukiĝas al la sarkoplasma reto. La deponita Ca2+ liberiĝas en la terminalaj cisternoj kaj laŭlongaj (longitudaj) tubetoj formiĝantaj el la sarkoplasma reto. La sarkoplasma reto havas ankaŭ sarkomero-kovrantajn partojn, tiel ĝi garantias la Ca2+-provizadon de la tuta sarkomero. La ekscita proceso daŭras en milisekundoj tiel ĉiu sarkomero kuntiriĝas praktike samtempe. Post la kuntiriĝo, la Ca2+-jonoj iras denove en la cisternojn, la acetilkolino malkonstruiĝas enzimatike. Por la funkciado de la Ca2+-pumpilo kaj la muskolfunkciado necesas ATP. Se la muskolfibro ne ricevas novan stimulon, la kalcioenhavo malgrandiĝas tiel, ke la fibrokuntiriĝo haltas.
La muskolĉeloj kompreneble bezonas ATP ankaŭ en la trankvila periodo, kiam ĝi ebligas la aktivan jonotransporton, la konstanton de la membranpotencialo kaj la interna medio. Dum la muskolkuntiriĝo la ATP-foruzo kreskas multfoje.
La tubetaro, precipe la laŭlongaj tubetoj de la sarkoplasma reto en la koraj muskolĉeloj estas ne tiel evoluintaj kiel ĉe la striaj muskoloj.
La muskolkuntiriĝo en la glataj muskoloj okazas per la akto-miozino-komplekso, sed la dikaj kaj maldikaj filamentoj ne formas sarkomerojn , miofibretojn.
La movan organsistemon de la homo direktas la nervosistemo. La striaj muskoloj ligiĝas per la sensa kaj mova nervfino al la nervosistemo. Se ni ekscitas la muskolojn tra la nervosistemo, ni faras nedirektan ekscitadon. Oni povas eksciti la muskolon direkte per elektra ekscito.
La stria muskolo kuntiriĝas je la ekscita efiko, poste ĝi malstreĉiĝas. Tio estas la muskoltiko. Se ni estigas per konvene forta ekscito muskoltikon kaj antaª la tuta malstreĉiĝo ni donas novan stimulon, la muskolo ne malstreĉiĝas plu, sed denove kuntiriĝas.
Se la du ekscitoj proksimiĝas en la tempo unu al la alia, ni povas atingi la kumuliĝon de la du ekscitoj.
Se ni en tiu tempoparto donas daŭre ekscitojn, tiam la tikoj parte aª tute kuniĝas. Tiel estiĝas la daŭra muskolkuntiriĝo. La granda parto de la homa moviĝo estas daŭra muskolkuntiriĝo. Se tiu kuntiriĝo daŭras longe, ni parolas pri statika muskolkuntiriĝo. Tia muskolfunkcio estas tre malkonvena por la korpo, ĉar la daªre kuntiritaj muskoloj obstaklas sian nutradon. Se la muskolo kuntiriĝas nur por mallonga tempo kaj tiun staton sekvas ritma malstreĉiĝo, tiam oni parolas pri dinamika muskolfunkcio. Dum tiu funkcio aperas la „muskolpumpo”-fenomeno. Je ties efiko rapidiĝas la sango-cirkulado, pliboniĝas la nutrado de la muskolo. Pro la skribitaj oni ne laciĝas dum la dinamika muskolfunkcio kiel dum la statika.
La veraj kapiloj de la skeleta muskolo estas en trankvilo grandparte fermitaj. Dum la funkciado grandiĝas la sangopriservo 20-30-oble, la oksigenkonsumo 100-oble. La kuntiriĝo de la muskolaro malhelpas la traarterian enfluadon kaj premas la sango-enhavon de la muskolvejnoj al la koro. La sango defluas denove dum la malstreĉiĝo en la kapilarojn. La sangopriservo de la funkciantaj muskoloj periodiĝas.
La muskoloj kapablas transformi nur 20% de la muskolforto al meĥanika laboro, la resto iĝas termoenergio. La energiofonto de la muskolfunkciado venas el karbonhidrato, graso, albumino. La muskolo uzas la liberajn grasacidojn kaj aminoacidojn el la sango, la karbonhidratojn el la sango aª el la propra depona¢o. La diseriĝaj molekuloj de organikaj molekuloj oksidiĝas en la citrat-ciklo kaj la fina (terminala) oksidigo. La gajnita (liberigita) energio konstruiĝas en ATP-molekuloj. La ATP-molekuloj parte tuj foruziĝas, parte formiĝas al kreatin-fosfato (KP). Tiu molekulo - simile al ATP - deponas la energion. La procezo de la KP-estiĝo:
ATP+kreatino ADP + kreatinfosfato (KP)
La ligita (deponita) energio en la KP-molekulo ne estas direkte uzebla en la muskolfunkciado. Antaŭ ĉio necesas la transformiĝo ADP ATP. La estiĝintaj ATP-molekuloj diseriĝas al ADP dum la muskolfunkciado.
La prezentitaj procezoj karakterizas ne nur la muskolĉelojn, sed ĉelojn de la aliaj organoj. En la ĉeloj estiĝas kelkfoje oksigenmanka stato, se la longdaŭra kaj forta muskol-kuntiriĝo malhelpas la sangofluon. Ankaŭ ĉi-foje okazas la glikolizo, sed la estiĝanta piruva acido reduktiĝas al lakta acido. La ekapero de la lakta acido en la korpo signifas oksigenpasivon. La multiĝantaj laktoacidaj molekuloj (post laboro) oksidiĝas en la hepato kaj muskolo nur per priakcepto de grandnombra O2-molekulo (aŭ grandparte transformiĝas en la hepato al glikogeno). Pro tio superas la nivelo de la oksigenpriakcepto post la muskolfunkciado tiun de la ripoza stato. Superante iun grandecon de la oksigenpasivo, la intenseco de la muskola moviĝo malgrandiĝas. Oni povas la toleron al la oksigenpa-sivo fortigi.
Post forta laboro estiĝas tiom multe laktoacido, ke ili ekscitas la nervofinojn de la muskolo. Tio estas la muskolfibro, kio malaperas pli rapide per leĝera moviĝo kaj tiel per plirapidiĝanta sangofluo. La muskolo kapablas je maksimuma laboro en oksigenmanka stato (uzante la energiorezervojn) nur ĝis 30-60 s, poste la laborprodukto malgrandiĝas. Ankaŭ la funkcio de la stria muskolo kaŭzas potencial-ŝanĝiĝon. Oni faras mezurante tiun potencialon la elektromiogramon (EMG).
ja:筋肉
ko:근육
Kategorio:Anatomio
Reprodukta Sistemo
Biologio > Anatomio > Homa Anatomio > Reprodukta Sistemo
----
La homa reprodukto komencas kiam vira spermatozoo fekundigas virinan ovon. Ĉi tiel la viraj kaj la virinaj genoj kombiniĝas por formi novan homon.
http://nl.wikipedia.org/upload/c/c2/MannelijkeGeslachtsOrganenIntern.png
Vira Reprodukta Sistemo- Spermatozooj produktiĝas en la du testikoj(17). La testikoj estas en la skroto (18), la saketo sub la peniso(3). Milionoj da spermatozooj akumuliĝas en la epididimoj apud la testikoj. Poste ili pasas tra la spermatoduktoj aŭ vaskuloj deferens ĝis la spermaj veziketoj apud la veziko (1). Dum la seksa ago, la peniso pligrandiĝas kaj rigidiĝas. La spermatozooj pasas tra la prostato (12) kaj la glando de Cowper (13) kaj ricevas multajn sekreciojn. La spermatozooj kaj ĉi tiuj fluidoj nomiĝas spermo. La spermo pasas en la ureteron kaj ejakuliĝas dum koito.
Virina Reprodukta Sistemo- enhavas kiel plej ekstera parto la vulvon kaj la vaginon kiun la peniso penetras dum koito, kaj ricevas la spermon. La spermatozooj devas atingi la ovon en la salpingo aŭ tuboj de Fallopian. Por fari tion, la spermatozooj devas antaŭe pasi tra la cerviko de la utero, kaj la utero mem. La ovario produktas nur unu ovon ĉiumonate, sed se spermatozoo ĝin fekundigas, zigoto formiĝas. Se la zigoto sukcese fiksas sin en la utero, feto formiĝos.
Kategorio:Anatomio
Kategorio:Biologio
Spira Sistemo
ja:呼吸器
ms:Sistem pernafasan
Biologio > Anatomio > Homa Anatomio > Spira Sistemo
----
La spirado konsistas el du apartaj agoj- la enspiro kaj la elspiro. La diafragmo sub la pulmoj estas la muskolo, kiu nin helpas en la spirado.
En la enspiro, la aero pasas unue tra la du naztruoj. En la naza kavo, la ekstera aero varmiĝas, humidiĝas, kaj puriĝas. Ĉi tie, milionoj da cilioj, etaj haroj, balaas preskaŭ ĉiun ereton pli da dek mikronojn granda al la gorĝo. Se estas obstrukco en la nazo, aŭ se oni devas spiri rapide, la aero povas eniri tra la buŝo.
De la nazo aŭ buŝo, la aero pasas tra la faringo kaj la laringo. La laringo estas organo de la voĉo. Sub la laringo estas la epigloto. La epigloto evitas la eniron de manĝaxoj kaj likvoj en la traĥeon.
De la traĥeo, la aero iras en la du pulmojn tra la bronkoj. La pulomoj estas internaj de la ripkaĝo. Unu bronko iras en la maldekstran pulmon, kaj alia en la dekstran. Kiel en arbo, la branĉoj de la bronkoj iĝas pli kaj pli maldikaj.
La pulmoj enhavas proksimume 300.000.000 alveolojn. Alveolo estas aera ĉelo sur bronketo. En la alveolo, oksigeno povas pasi tra maldika membrano kaj pasi en la sangan angion. Samtempe, karbono dioksido povas pasi de la angio tra la membrano en la pulman aeron. La sango kondukas la oksigenon al ĉiuj korpaj ĉeloj.
Sen oksigeno, ni mortus en kelkajn minutojn.
Tegumenta sistemoLaŭ la anatomio de animaloj, la tegumenta sistemo estas la eksteraj histoj de la korpo, kaj ofte la plej granda anatomia sistemo. Ĝi enhavas la haŭto, hararo, kaj ungoj.
Vidu ankaŭ:
- Haŭto
- Epidermo
- Dermo
- Hipodermo
- Ungo
- Hararo
Kategorio:Anatomio
ko:외피 기관
Adamów (powiat łukowski)Adamów - miejscowość w powiecie łukowskim i
województwie lubelskim. Siedziba gminy położona 6 km od drogi krajowej nr 808 Łuków - Kock. Prawa miejskie nadane w 1539 roku Adamów utracił w 1870, po upadku
powstania styczniowego. Liczba mieszkańców 2100. Zabytkowy klasycystyczny kościół parafialny z 1. połowy XIX w.
Kategoria:powiat łukowski
ebay encyklopedia darmowe statystyki WARSAW HOTELS cytaty
|
|
|
|