Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Angla

Angla

La angla lingvo estas okcidentĝermana lingvo, origininta de Anglio, kun forta influo de la franca lingvo. En la historio de la angla lingvo, oni distingas tri fazojn:
- la anglosaksa lingvo (500-1000)
- la meza angla lingvo (1000-1500)
- la moderna angla lingvo (1500- ) La angla lingvo evoluis el la antikva ĝermana de Anglio kaj estis disvastigita tra la mondon ek de ĉ. 1500 per la milita, teknologia kaj kultura potenco de la Brita Imperio kaj ĝia ido Usono. Eble 25% de la mondo (1500 milionoj) regas la anglan kiel denaska (375 m), dua (375 m) aŭ fremda (750 m) lingvo. La lingvo ne nur floras en Britio kaj Usono kaj la landoj de iliaj eks-imperioj, sed estas studata tra la mondon, eĉ ekzemple en Indonezio kaj Etiopio, kiuj neniam estis sub la regado de anglalingvanoj. La angla estas oficiala lingvo de UNO kaj unu el la ĉefaj internaciaj lingvoj en Afriko. Kun la franca ĝi estas unu el la du vere mondaj lingvoj. La angla estis unu el la ĉefaj fontoj, el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple: suno, birdo, ŝipo, lando, ofta ktp. Unuflanke, la angla estas facile lernebla, ĉar ĝi havas malmulte da gramatikaj finaĵoj, sed uzas vortordon por montri la rilatojn inter vortoj. Aliflanke, ĝi estas malfacile lernebla, ĉar la ortografio estas nefonetika kaj arĥaika (moderna ortografio reflektas la prononcon de la mezepoka angla, kiam la veno de la presilo konformigis la literumadon, ĉefe laŭ la tiama Londona dialekto) kaj la lingvo enhavas multe da idiotismoj. La angla ankaŭ havas sonojn ne ofte uzatajn en aliaj lingvoj. Neatendite, la ĉina havas similajn problemojn por alilingvanoj. Nur la ĉina kaj la hinda-urda havas pli da denaskaj parolantoj ol la angla, sed ili ne estas fortaj ekster siaj regionoj. La angla, aliflanke, estas lingvo vere tutmonda: kvar kontinentoj (Nordameriko, Eŭropo, Afriko, Azio) aparte havas pli ol 50 milionojn da parolantoj, en du aliaj kontinentoj (Aŭstralio kaj Nordameriko) la angla estas la ĉefa lingvo, kaj nur unu kontinento, Sudameriko, aparte de Gujano, restas sen unualingvaj parolantoj. La angla estas la internacia lingvo de scienco, komputiko, komerco, popmuziko kaj aviado, inter aliaj. Ĝi estas laborlingvo de UNO kaj ASEAN kaj, praktike, la ĉefa laborlingvo de EU: dum multaj dokumentoj de EU estas haveblaj en la franca kaj la germana kaj, iafoje, eĉ aliaj el la 20 oficialaj lingvoj, nur en la angla estas ĉiuj dokumentoj haveblaj. La angla ankaŭ estas la ĉefa laborlingvo de multaj transnaciaj entreprenoj. Laŭ Encyclopædia Britannica, almenaŭ 16 nacioj enhavis pli ol unu milionon da anglalingvanoj en 1990:
  1. 223,9 Usono
  2. 60,0 Niĝerio
  3. 53,3 Britio
  4. 32,0 Filipinoj
  5. 21,0 Barato1
  6. 16,0 Kanado
  7. 14,8 Aŭstralio
  8. 5,5 Malajzio
  9. 3,7 Tanzanio
  10. 3,5 Sud-Afriko
  11. 3,3 Irlando
  12. 3,2 Nov-Zelando
  13. 2,7 Liberio
  14. 2,3 Jamajko
  15. 1,2 Trinidado kaj Tobago
  16. 1,0 Singapuro

1 Laŭ la barata popolnombrado de 1991 ĉ. 90 milionoj (~ 11%) de la enloĝantoj diris, ke ili scipovas la anglan kiel la unuan, duan aŭ trian lingvon ( http://www.censusindia.net/cendat/language/table4_E.PDF ).

Notu bone, ke diversaj nacioj kalkulas siajn lingvanojn malsame kaj ne ekzistas nombroj pri la angla por ĉiu nacio. Ekzemple, Kenjo, Pakistano kaj Bangladeŝo, ĉiu probable havas 3 milionojn da parolantoj. Ankaŭ, malmulte de nacioj kalkulas dualingvanojn. Almenaŭ 30 milionoj angleparolantoj ne estas en la supraj nombroj.

Famaj aŭtoroj de la angla


- Chaucer
- Ŝekspiro
- Milton
- Blake
- Charles DICKENS
- Mark TWAIN
- Joyce
- Ernest HEMINGWAY
- Orwell
- Jack KEROUAC
- J. D. SALINGER
- Tolkien Vidu ankaŭ: Anglalingva Literaturo

Eksteraj ligiloj

Pluraj vortaroj en la [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/Angla/ katalogo DMOZ] Kategorio:Okcidentĝermana lingvaro als:Englische Sprache ja:英語 ko:영어 ms:Bahasa Inggeris simple:English language th:ภาษาอังกฤษ zh-min-nan:Eng-gí

Lingvo

Lingvo estas sistemo de gestoj, signoj, sonoj, simboloj kaj vortoj uzataj por reprezenti kaj komuniki ideojn kaj pensojn de homoj. Oni povas distingi inter lingvo ĝenerale (sen pluralo) kaj unuopaj lingvoj. Aldone, oni ankaŭ uzas la vorton lingvo por paroli pri faklingvoj (ekzemple jurlingvo), programlingvoj kaj bestaj lingvoj. Lingvo (en la unua signifo) signifas la komunikmanieron de la homoj. Konscia komuniko okazas per sonlingvo, signolingvoskriblingvo. La senkonscia komunikado okazas interalie per korpolingvo. Lingvoj (en la dua signifo) estas la diversaj malsamaj komuniksistemoj uzataj de diversaj homaj grupoj. Plej ofte, lingvo apartenas al iu etna grupo, sed tio ne veras por la planlingvoj. Ofte lingvo estas dividita en diversajn dialektojn, kaj ne estas klare, kie unu lingvo finiĝas kaj alia komencas. La scienco, kiu studas lingvon, nomiĝas lingvistiko. Unuflanke ekzistas la kompara lingvistiko, kiu studas la rilatojn inter unuopaj lingvoj kaj klasifikas ilin en lingvofamiliojn. Aliflanke ekzistas la ĝenerala lingvistiko, kiu studas la ecojn de lingvo ĝenerale, kaj uzas unuopajn lingvojn nur kiel ekzemploj por la ĝenerala teorio pri lingvo. __NOTOC__

Historio de lingvo

Vidu ankaŭ


- Filozofio de lingvo
- Lingva purismo
- Planlingvo
- Lingvaj langorompaĵoj

Eksteraj ligoj

[http://www.bertilow.com/lanlin/ Nomoj de lingvoj en Esperanto] [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/ Vortaroj] en la katalogo DMoz [http://www.proel.org/mundo2.html Lingvoj de la mondo (hispane)] [http://www.georgetown.edu/faculty/ballc/animals/animals.html Bestaj sonoj en diversaj lingvoj (baza lingvo estas la angla)] [http://lingvo.info/forumo/?lingvo=eo Nova Prismo] - plurlingva retejo pri lingvoj ja:言語 ko:언어 ms:Bahasa simple:Language

Anglio

Anglio estas la plej granda reĝlando de Britio. La areo de Anglio (angle: England), estas 130.359 km2, kaj la loĝantaro de Anglio estis 49.807.082, aŭ preskaŭ 50 milionoj, en 2000. La ĉefurbo de Anglio, kaj la plej granda urbo, estas Londono.

Topografio

Anglio situas en la suda kaj orienta parto de Britio. Norde, la rivero Tweed kaj la montetaro Cheviot apartas Anglion de Skotlando. Okcidento estas Kimrio. Maniko kaj la Maro Norda apartigas Anglion de la eŭropa kontinento. Estas nur 35 km da Markolo inter Dovero kaj Francio, kaj hodiaŭ estas tunelo (Eŭrotunelo) inter Anglio kaj Eŭropo sub la markolo. Malaltaj, ondantaj, fekundaj ebenaĵoj kovras multe da Anglio, sed estas montaroj en la norda kaj okcidenta parto de la reĝlando. La klimato de Anglio estas mezvarma kaj malseka pro la influo de la Atlantika Golfa Fluo.

Historio

La nomo "Anglio" devenas de la anglosaksoj, ĝermanoj, kiuj invadis Brition en la finaj jaroj de Romio.
- La originaj loĝantoj de Anglio estis la iberoj. Ili uzis bronzon kaj verŝajne starigis la monolitojn de Stonehenge.
- La keltoj invadis la landon dekde la 6-a jarcento a.K. Estis du grupoj, la gaeloj kaj la britonoj-kimroj. Ili uzis feron kaj minis stanon.
- Je la jaroj 55 kaj 54 a.K. Julio Cezaro atingis Anglion kaj subigis la keltajn tribestrojn. Je la jaro 43 p.K. la roma imperiestro Klaŭdio komplete konkeris Anglion. Dum ĉirkaŭ 400 jaroj Anglio estis parto de la Romia Imperio. La romianoj konstruis bonajn vojojn, fortikaĵojn, muregojn, kaj fondis multajn urbojn, kiel Londinium (Londono).
- Dum la kvina jarcento, ĝermanaj triboj de Jutlando kaj Englando (nuntempe Danio) kaj de Saksio (nuntempe Germanio) invadis Anglion kaj fondis regnojn. Ili parolis lingvon, kiu evoluis dum la jarcentoj al la moderna angla lingvo.
- Dum la naŭa jarcento Alfredo la Granda (871-901) de la regno de Wessex defendis Anglion de alia dana invado.
- Je 1066, William (Vilhelmo la Konkerinto), normana duko de Francio, konkeris la Anglion de Eduardo la Konfesinto. Dum kelkaj jarcentoj la nobelaro de Anglio parolis la francan de la normanoj.
- Rikardo la 1-a, la Leonkuraĝa ("Leonkoro"), devis subskribi la Grandan Ĉarton (Magna Carta). Ĉi tiu ĉarto donis pli da rajtoj al la popolo.
- Dum la rego de Elizabeta 1-a (1558-1603) Anglio prosperis. Post la venko de la Hispana Militŝiparo (1588), Anglio komencis esplori, komerci, kaj koloniigi en multaj regionoj de la mondo. La verkoj de Ŝekspiro kaj aliaj verkistoj kaj la fama traduko de la Biblio en 1611 estigis la anglan kiel grandan literaturan vehiklon.

Politiko

Anglio estas parto de la Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj Norda Irlando, kiu apartenas al la Eŭropa Unio. Ĝia ĉefurbo estas Londono, samtempe ĉefurbo de tuta Britio. La reĝoj de Anglio ankoraŭ estas samtempe dukoj de Normandio kaj kiel tiaj regas ankaŭ la Manikinsulojn, kiuj ne formale apartenas al Anglio.

Vidu ankaŭ


- Britio
- Listo de britaj reĝoj
- Angla regiono
- angla provinco
- Nordorienta Anglio
- Eklezio de Anglio
- Centjara Milito
- And did those feet in ancient time
-
ja:イングランド ko:잉글랜드 ms:England simple:England th:แคว้นอังกฤษ zh-min-nan:England

Anglosaksa lingvo

La angla lingvo inter 500-1000, inter la ĝermanaj invadoj en Brition dum la disfalo de la roma imperio kaj la alveno de Vilhelmo la Konkerinto en 1066, estas la epoko de la malnova angla aŭ la anglosaksa lingvo. Ĝi estis antikva ĝermana lingvo, sen la influo de la franca kaj la latina; ĝi estis lingvo kun multaj kazoj. Ĝi estas la lingvo de Beowulf. Ĝia kodo de ISO 639 estas ang. Post la anglosaksa, post 1000, venis la meza angla lingvo.

Specimeno

Patro Nia: :Fæder ure þu þe eart on heofonum, Si þin nama gehalgod. :to becume þin rice, gewurþe ðin willa, on eorðan swa swa on heofonum. :urne gedæghwamlican hlaf syle us todæg, and forgyf us ure gyltas, swa swa we forgyfað urum gyltendum. :and ne gelæd þu us on costnunge, ac alys us of yfele. :soþlice.

Historio

Dum la 5-a jarcento, kiam la Romia Imperio disiĝadis kaj malfortiĝis en Okcidenta Eŭropo, iuj ĝermanoj (praangloj kaj saksoj) forlasis la nunan Nederlandon kaj transiris la maron al la insulo Britio. Plejparte izolita de la ĝermana de la kontinento, la ĝermana de la insulo fariĝis, iom post iom, nova lingvo: la angla. Iuj vortoj el la latina de la mortanta imperio tiam eniris la anglan tiam, ekzemple cheese (fromaĝo, el la latina caseus), wine (vino), street (strato) kaj bishop (episkopo). El tio vi povas scii tion, kion la Romianoj donis al Britio. La vulgaruloj de Romia Britio estis keltoj, sed la angloj pruntis tre malmulte de vortoj de la keltoj. Tamen, ja ekzistas vortoj en la angla, kiuj ekzistis en Britio eĉ antaŭ la alveno de keltoj. Unu el tiaj antaŭkeltismoj estas eenie-meenie-minie-mo (nuna prononcita kiel "ini-mini-majni-mo"). Neniu scias de kie ĉi tiu devenas, sed ĝi estas multe pli malnova ol la angla. Eble ĝi unufoje signifis, antaŭ kelkmil jaroj en britia lingvo delonge perdita, "unu-du-tri-kvar". La angloj lernis skribi kaj legi de kristanaj misiistoj el Irlando. Tial ili skribis sian lingvon laŭ la latina alfabeto. Tiel komencis la kapdoloro pri literumado: la sonoj de latina alfabeto kaj la sono de la angla buŝo nur hazarde akordis. Ili aldonis al sia alfabeto la vokal-literon æ (ash) kaj la runajn konsonant-literojn þ (thorn), kaj ð (edh). La lastaj du signifis, siavice, la malvoĉajn kaj voĉajn dentajn frikativojn, kaj malaperus el la alfabeto dum la venonta meza angla periodo. La malnova angla enhavas sonojn kiuj poste malaperis. Ekzemple, ĝi havas sonon literumita kiel "gh". Ĝi estis al la Esperanta "g" kiel "ĥ" estas al "k". Eĉ hodiaŭ, "gh" ankoraŭ strange aperas en anglaj vortoj (ekz, light, rough, through), sed la sono delonge malaperis. La sono literumita kiel "th", sono nekutima inter lingvoj eŭropanaj, ankoraŭ restas en la angla (almenaŭ ekster Brooklyn). En la 9-a jarcento, angla literaturo aperis. La plej fama estis la epopeo Beowulf. En la 10-a jarcento la vikingoj atakis orientan Anglion kaj eĉ transloĝiĝis tien. Ilia influo super la angla vortaro estis granda: vortoj tiel vulgaraj kiel egg (ovo), eye (okulo), take (preni), sky (ĉielo), root (radiko) kaj window (fenestro), devenas de la vikingoj (aŭ la danoj, kiel la angloj nomis ilin). Window devenas de wind-eye ("vent-okulo"). La anglosaksa lingvo inspiris lingviston-verkiston J.R.R. TOLKIEN. ja:古英語 simple:Old English language

Meza angla lingvo

La meza angla lingvo estas la angla lingvo parolata de 1000 ĝis 1500, post la invado de Anglio fare Vilhelmo la Konkerinto en 1066 kaj antaŭ la invento de la presilo. Ĝi estis la lingvo de la kamparano kaj buĉisto, ne la lingvo de la reĝo kaj la kortegano, kiu parolis la francan. Ĝi estas la lingvo de Geoffrey CHAUCER. Ĝia kodo de ISO 639 estas enm. La angla antaŭ 1000 estis la anglosaksa lingvo. Post 1500 estas la epoko de la moderna angla lingvo.

Historio

1000

Syððan wæs geworden þæt he ferde þurh þa ceastre and þæt castel: godes rice prediciende and bodiende. and hi twelfe mid. And sume wif þe wæron gehælede of awyrgdum gastum: and untrumnessum: seo magdalenisce maria ofþære seofan deoflu uteodon: and iohanna chuzan wif herodes gerefan: and susanna and manega oðre þe him of hyra spedum þenedon; - Luko 8.1-3
Kiam la vikingoj venkis Anglion, ili ankaŭ venkis nordan Francion kaj franciĝis (kiel en Anglio ili angliĝis). En 1066, estrita de Vilhelmo la Konkeranto, ĉi tiuj francigitaj vikingoj, la normanoj, atakis, venkis kaj regis Brition (kaj ankoraŭ regis nordan Francion). La lando fariĝis trilingva. La franca fariĝis la lingvo de reĝo kaj sinjoro, la latina la lingvo de pastro kaj profesoro, kaj la angla la lingvo de la popolo. Tio profunde ŝanĝis la anglan. Eĉ nun, post unu mil jaroj, la normana klasosistemo ankoraŭ estas videbla en la angla: la vortoj por vulgaraĵoj devenas de malnova angla: ekzemple, pig (porko), cow (bovino), dog (hundo) kaj house (domo). La vortoj de aĵoj de la riĉulo kaj reganto, devenas el la mezepoka franca: ekzemple, pork (porkviando), beef (bovviando), court (kortego), judge (juĝisto), jury (ĵurio), parliament (parlamento), honor (honoro), courage (kuraĝo), rich (riĉa) kaj study (studo). Eĉ la vorto por la malriĉuloj devenis de la francoj: poor. El la normana epoko devenis la triobla vortaro de la angla. Ekzemple, la angla havas tri vortojn signifantajn "reĝa": kingly de la malnova angla, royal de la franca kaj regal de la latina. Ĉiu portas diversan nuancon. La malnova angla kingly enmensigas fabelan reĝon; la franca royal, la ampleksan paradon de mezepoko kortego; kaj la latina regal, la noblan mienon kaj manieron de reĝo, la reĝo abstrakta. Ŝanĝo pli profunda okazis en la gramatiko. Iom post iom, la riĉularo kaj registaro reangliĝis. Sed la nova angla ne aspektas same kiel la malnova. La malnova angla, same kiel iu ajn bona hindeŭropana lingvo de sia tago, enhavas multe de gramatikaj finaĵoj. Sed en la buŝo de la francalingvano, la finaĵoj estis perditaj kaj forgesitaj, la angla rompita kaj kruda, uzante vortordon anstataŭ la ĝustajn finaĵojn. Lingvo malĝusta, sed ankoraŭ lingvo komprenebla, kaj antaŭ ĉio, lingvo simpligita. Kaj, ĉar la reangliĝanto havis riĉecon, potencon kaj altan rangon, lia angla lingvo ne estis mokita sed anstataŭ fariĝis la angla lingvo. La lingvo ankaŭ simpliĝis ĉar dum la francaj jarcentoj, klerigita klaso mankis al anglalingvanoj, klaso kiu povis bremsi la rapidan, krudan ŝanĝon.

1300

Post la normanigado de la lingvo, la angla preskaŭ fariĝis moderna:
And it is don, aftirward Jesus made iourne bi cites & castelis prechende & euangelisende þe rewme of god, & twelue wiþ hym & summe wymmen þat weren helid of wicke spiritis & sicnesses, marie þat is clepid maudeleyn, of whom seuene deuelis wenten out & Jone þe wif off chusi procuratour of eroude, & susanne & manye oþere þat mynystreden to hym of her facultes - Luko 8.1-3
En la jarcento XIV, la angla finfine fariĝis la lingvo de registaro. Ĉi tiu estas la jarcento de la granda poeto Chaucer.

Ĝermana lingvo

Lingvo > Lingvaj familioj > Ĝermana lingvaro ---- La ĝermana lingvo estas pralingvo de norda Eŭropo, parolita de la ĝermanoj. Ĝi konsistas el tri ĉefaj branĉoj:
- okcidenta ĝermana: afrikansa, angla, frisa, germana, jida, lombarda, nederlanda, skota
- orienta ĝermana (mortinta branĉo): burgunda, gota, vandala
- norda ĝermana (el praskandinavia): dana, sveda, gotlanda; (el Norena:), feroa, islanda, norvega, norna (mortinta) Antaŭ 2000 jaroj, en norda Germanio, Danio, kaj suda Skandinavio, multaj triboj parolis la ĝermanan, aŭ la teŭtonan pralingvon de la modernaj ĝermanaj lingvoj. Dum 50 generacioj la ĝermanaj dialektoj ŝanĝiĝis tre malrapide, kaj hodiaŭ, en okcidenta Eŭropo, oni parolas la germanan, la anglan kaj la svedan, inter aliaj. La ĝermanaj lingvoj nun floras en Nordameriko, norda Eŭropo, Sud-Afriko kaj Oceanio kaj estas parolataj de ĉirkaŭ 650 milionoj kiel unua aŭ dua lingvo. El tiuj, ĉirkaŭ 75% parolas la anglan kaj 25% la germanan. Eĉ hodiaŭ, estas multaj similaĵoj inter la nuntempaj germana kaj angla, ekzemple, en la leksiko, ni trovas: arm (brako), finger (fingro), hand (mano), land (lando), bitter (amara), wild (sovaĝa), wind (vento), warm (varmeta), winter (vintro), Bier/beer (biero), butter (butero), Brot/bread (pano), Haus/house (domo), Maus/mouse (muso), See/sea(maro), Mann/man(viro). La plej antikvaj skriboj de la ĝermana estas en la gota lingvo en greksimila skribo. La plej fama el la gotaj skriboj estas la Arĝenta Libro, luksa evangeliaro en la gota el la 6-a jarcento. La norda branĉo devenas de la praskandinavia lingvo. El la modernaj lingvoj, la islanda lingvo estas la plej proksima al la dialektoj de la vikingoj, konataj ankaŭ kiel la Norena. ja:ゲルマン語派 ko:게르만어

Brita imperio

Historio > Imperio > Brita Imperio ----
- daŭro: ĉ. 1650-1997
- ĉefurbo: Londono
- teritorio: ĉ. 30.000.000 km² Britio, Irlando, Hindio, Sudafriko, Niĝerio, Kenjo, Kanado, Aŭstralio, ktp.
- loĝantaro: ĉ. 600 milionoj (1940) -- 26% de homaro.
- lingvo: angla lingvo
- religio/ideologio: liberalismo, kapitalismo, anglikanismo
- mezuro: angla mezuro La brita imperio, la imperio de Britio, estis la plej granda el la eŭropaj koloniaj imperioj de 1500 ĝis 2000. Inter imperioj, nur la mongola imperio regis pli da teritorio (35.000.000 km²). Ĝi regnis la maron kaj kvaronon de la tero kaj homaro. Ĝi estis la plej potenca ŝtato dum 1815-1914, sed rapide disfalis post 1945.
Dosiero:BritaImperio.jpg
Teritorioj, iam regitaj de Britio.

Landoj kaj lokoj, kiuj almenaŭ unufoje apartenis al la imperio de Britio

: Antigvo-Barbudo - Aŭstralio - Bahamoj - Bangladeŝo - Barato - Barbado - Barejno - Belizo - Birmo - Bocvano - Brunejo - Butano - Dominiko - Egiptio - Fiĝioj - Gambio - Ganao - Grenado - Gujano - Honkongo - Irako - Irlando - Israelo - Jamajko - suda Jemeno - Jordanio - Kanado - Kataro - Kenjo - Kipro - Kiribato - Kuvajto - Lesoto - Malajzio - Malavio - Maldivoj - Malto - Maŭricio - Minorko - Nauro - Niĝerio - Nov-Zelando - parto el Okcidenta Germanio kaj Okcidenta Berlino - Pakistano - Palestino - Papuo-Nov-Gvineo - Salomonoj - Samoo - Sejŝeloj - Sent-Kristofo kaj Neviso - Sent-Lucio - Sent-Vincento kaj la Grenadinoj - Siera-Leono - Singapuro - norda Somalio - Sri-Lanko - Sud-Afriko - Sudano - Svazilando - Tanzanio - Tongo - Trinidado kaj Tobago - Tuvalo - UAE - Ugando - orienta Usono - Zambio - Zimbabvo Ĉi tiuj landoj plejparte estas en Afriko, suda Azio, Oceanio kaj la Antiloj kaj sendependiĝis 1945-1997. Ili plejparte nun apartenas al la Brita Komunumo. Antaŭ 1940, nur Usono, Irlando, Kanado, Nov-Zelando, Aŭstralio kaj Sud-Afriko estis sendependaj de Britio. Usono kaj Irlando estis tute sendependa, sed la aliaj estis dominioj de la imperio kaj kunlaboris (libervole) kune kun metropolo Britio en milito kaj komerco. La brita strategio bezonis multajn havenojn por sia floto, kiu dum pluraj jarcentoj regis la marojn tutmonde. Tial pluraj insuloj for en oceano estis valoraj kiel haltejoj. Ankoraŭ Britio havas, kune kun Nord-Irlando, kelkajn insulojn kaj havenojn dise sur la marojn: :Angvilo - Bermudoj - Britaj Virgulininsuloj - Ĉagosarkipelago - Falklandinsuloj - Ĝibraltaro - Kejmaninsuloj - Moncerato - Pitkarna Insulo - Sent-Heleno - Sud-Georgio kaj Sud-Sandviĉinsuloj - Turkoj kaj Kajkoj La imperio disvastigis, inter aliaj:
- la angla lingvo
- parlamenta demokratio
- liberalismo, kapitalismo, kristanismo ĉefe laŭ la oficiala anglikanismo
- industria teknologio
- angloj, hindoj, negroj
- ora normo de mono
- fervojo
- sporto ĉefe laŭ britaj variaĵoj (kriketo, futbalo, teniso, poloo)
- etnaj konfliktoj Britio ofte dividis por regi, kaj la etnaj konfliktoj, kiujn tiu politiko naskis aŭ flegis, ankoraŭ daŭras en multaj partoj de la eks-imperio: Malajzio, Israelo/Palestinio, Nord-Irlando, Niĝerio, Sri-Lanko, ktp. La kapo de la imperio estis Britio, precipe la granda haveno de Londono. La spino estis la markomerca vojo inter Londono kaj Honkongo. La marvojo floris sub la gardo de la brita mararmeo kaj la imperio regis multe de la flankaj landoj (per havenoj kaj fervojoj): Niĝerio, Sudafriko, Tanzanio, Jemeno, Hindio, Malajzio, Singapuro, ktp. Krome, britaj kompanioj konstruis multajn minejojn kaj fervojojn tutmonde. Nun firmaoj kiel British Petroleum kaj Royal Dutch-Shell komercas multlande. Ŝtata radio-televida kompanio BBC informas tutmonde laŭ britaj vidpunktoj. Iasence, la heredinto de la brita imperio estis la tiel nomata Usona ImperioUsono kiel tutmonda potenco.

Etapoj

Por akiri sian imperion, Britio konkuris kontraŭ aliaj imperioj

16-a jarcento

Hispana imperio koloniis Amerikon. Britio kreis korsarojn, kiuj rabis la ŝipojn portantajn valorajn metalojn al Eŭropo. Britio ankaŭ ekkoloniis en Norda Ameriko.

17-a jarcento

La Brita Kompanio de Orientaj Indioj ekkonkeris partojn de Hindio. Venkinte Hispanion, Britio akiris la komercorajton al la hispanamerikaj kolonioj, inkluzive la monopolon pri sklavoj (asiento de negros).

18-a jarcento

Usono sendependiĝis. Tamen Kanado restis fidela. Britio anstataŭis Mogolan Imperion en Hindio.

19-a jarcento

La Franca Imperio de Napoleono la 1-a akre batalis Brition. Li sukcesis fermi la eŭropajn marbordojn al britaj komercistoj. Tamen, li estis venkita. Britio koloniis Afrikon de pluraj flankoj. De Gvineo, de Sudafriko kie ĝi anstataŭis Nederlandan Imperion, de Zanzibaro kaj de Egiptio. La celo estis la afrika senrompa imperio sed la Kongreso de Berlino malhelpis tion per la kreo de Belga Kongo, propraĵo de la belga reĝo. En Azio, Britio venkis Sipajan Ribelon en Hindio. Ĝi batalis pri Mezazio kontraŭ Rusa Imperio, kion Rudyard KIPLING nomis "la Granda Ludo". Per la Opiaj Militoj, Britio malfermis Ĉinion al ĝiaj varoj.

20-a jarcento

En la Unua Mondmilito, Britio kaj iam malamika Francio batalis kontraŭ imperioj rusa, germana kaj otomana. Pro ĝia venko, Britio ekadministris multe de la disfalinta otomana imperio (Irako, Kuvajtio, Egiptio, Palestino, ktp.) kaj afrikan parton de la germana imperio. Per la akiro de eksgermana Tanganjiko, Britio realigis la afrikan senrompan imperion de Egiptio al Sudafriko kaj de Siera-Leono al Zanzibaro. Por la milito, Britio bezonis la rimedojn de la kolonio. La landoj kie blankuloj estis plimulto ekakiris memregon kiel dominioj. La neblankaj kleruloj el aliaj partoj de la imperio ankaŭ deziris memregon. En la Dua Mondmilito la imperio staris sole kontraŭ Hitler en 1940 kaj 1941, sed poste venkis Germanion en alianco kun Usono kaj Sovetunio. Sed pro la milito la imperio bankrotis. Post Dua Mondmilito, la kolonioj akiradis sendependecon, ĉu tute ĉu en Brita Komunumo. En 1997, Britio cedis Honkongon, la lastan gravan pecon de la imperio, al Ĉinio.

Gravuloj de Brita Imperio


- Francis DRAKE, maristo.
- Rudyard KIPLING, beletristo kiu defendis imperiismon.
- Viktorino la 1-a de Britio, kiu unue estis nomumita imperiestrino.
- James COOK, maristo.
- Horatio NELSON, marmilitisto.
- Benjamin DISRAELI
- George WASHINGTON, kiu sendependigis Usonon.
- Mohandas GANDHI, kiu sendependigis Hindion.
- Doktoro LIVINGSTONE, kiu esploris Afrikon.
- Cecil RHODES
- Thomas Edward LAWRENCE, "Lawrence de Arabio".
- Winston CHURCHILL Vidu ankaŭ: novimperiismo, ŝarĝo de blankulo, Buraj Militoj ja:大英帝国 ko:대영 제국

Usono

:Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono La tria plej granda laŭ loĝantaro, Usono (aŭ Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko) estas la plej granda nacio laŭ mono kaj militistara forto, kaj do estas la plej potenca nacio nun surtera. Usono lokiĝas en Nordameriko; la plej granda parto de Usono (la t.n. 48 ŝtatoj, krom Alasko kaj Havajo) limitiĝas norde de Kanado, oriente de la Atlantika Oceano, sude de la Golfo de Meksiko kaj Meksiko, kaj okcidente de la Pacifika Oceano. Alasko lokiĝas nord-okcidente de Kanado, kaj Havajo lokiĝas enmeze de la Pacifika Oceano. Usono permesas al siaj civitanoj la posedon de armiloj (garantiite de ĝia konstitucio), estas tre kapitalisma, angleparolanta lando, kiu donis al la mondo televidon, komputilon, atombombon kaj Mickey Mouse. Kritikantoj asertas, ke ĝi kondukis la mondon al la rando de la abismo, batalante en la Malvarma Milito (1948-91) kontraŭ Sovetunio, en kiu ĝi venkis. Havante la plej grandan amaskulturon de la mondo, ĝi profunde influas amaskulturon tra la mondo, de Holivudo al hiphopo, kaj, per tiuj ĉi, influas la morojn de aliaj landoj.

Faktoj


- Loko: 38 00 No, 97 00 Ok (centra Nordameriko)
- Ĉefurbo: Vaŝingtono
- Areo: 9.166.600 km²
- semotaŭga: 19%
- Loĝantaro: 275.562.673 (2000, takso), urbanoj 77% (2000)
- homoj en kv. km: 30,1 (2000)
- homoj en kv. km da semotaŭga tero: 158,2 (2000)
- kreskanta elcento: 0,91% (2000, takso)
- naskoj: po 14,2 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortoj: po 8,7 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- migrantoj: po +3,5 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortokvanto de beboj: po 6,82 mortoj el 1000 naskoj (2000, takso)
- infanoj je virino: po 2,06 infanoj naskitaj de virino
- meza vivo-longeco: 77,12 jaroj (74,24 viroj, 79,9 virinoj) (2000, takso)
- Esperanto: Historio en la lando Usono estas la sola grava lando, kiu ne uzas la SI-sistemon. La Esperanta vorto Usono venas el Usonia, iam proponita vorto por eviti la uzon de "Ameriko" por la lando kaj "Amerikanoj" por ĝiaj loĝantoj. La longforma nomo estas Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj oftega mallongigo estas USA.

La plej grandaj urboj

La datumoj estas de la jaro 2000. La nombroj montras milionojn da loĝantoj. Ne temas pri la loĝantoj ene de la juraj limoj de la urboj, sed pri ampleksaj regionoj kun multaj antaŭurbetoj kaj eĉ memstaraj urboj, kies centron formas la nomitaj urboj. Usono konsistas el 50 ŝtatoj:

Etnoj

Je 1996, la plimulto da la 916 mil (laŭleĝaj) enmigrintoj venis el Meksiko (164 mil), Filipinoj (56), Barato (45), Vjetnamio (42), Ĉinio (42), Domingo (40), Kubo (26), Ukrainio (21), Rusio (20) kaj Jamajko (19).

Religio

En la jaro 2002:
- 52% protestantismo
- 24% katolikismo
- 10% nenia
- 10% alia
- 2% mormonismo
- 1% judismo
- 1% islamo

Lingvo

Denaskaj lingvoj en 1990. La nombroj montras milionojn da parolantoj. Kun 500-100 mil parolantoj: la portugala (430), japana (428), greka (388), araba (355), hindia kaj urduo (331), rusa (242), jida (213), taja (206), persa (201), haitia (189), armena (150), navaha (149), hungara (148), hebrea (144), nederlanda (143), kmera (127), guĝarata (102). 2,04 milionoj parolas lingvojn kun malpli ol 100 mil usonaj parolantoj. legpova: 97% (97% viroj, 97% virinoj) (1979, takso) [http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amnord/usaacc.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en usono (france)]
- registaro: demokratia federacia respubliko. La ĉefekzekutivo kaj la ŝtatestro de Usono estas la usona prezidanto.
- sendependeco: je la 4-a de julio 1776 de Britio
- organizoj: UNO (1945), NATO
- konstitucio: la 4-an marto 1789
- korupteco: 8,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
- ekonomio: 3169,0 Md (1998, takso)
- por kapo: 11,50 kd (1998, takso)
- kreskanta elcento: 4,1% (1999, takso)
- inflacio: 2,2% (1999)
- senokupeco: 4,2% (1999)
- valuto: 1 dolaro ($)

Historio

Vidu apartan artikolon: Historio de Usono

ekonomio

Agrikulturo de Usono

Esperanto en Usono

Vidu apartan artikolon: Usono:Esperanto-movado Stella Toogood Cope (1914-2004), D kaj FD (kvakerismo) en Berkeley/Kalifornio, mortis la 1-an de aŭgusto pro kancero. Kategorio:Nordameriko ! ja:アメリカ合衆国 ko:미국 ms:Amerika Syarikat simple:United States th:สหรัฐอเมริกา zh-min-nan:Bí-kok

Afriko

Geografio > Kontinentoj > Afriko ---- Kun areo de 30.271.000 km2, Afriko estas tre granda kaj varma kontinento, kaj havis 805.000.000 loĝantojn en la jaro 2000. Oni parolas 1.995 malsamajn lingvojn en Afriko. Ekz. Niĝerio havas 427 indiĝenajn lingvojn. [http://perso.wanadoo.fr/eric.coffinet/Afrika_Agado.html Esperanto en Afriko] La origina Afriko estis la romia provinco Africa, kies teritorio proksimumas la nunan Tunizion. Regionoj:
- Nord-Afriko
- Subsahara Afriko
Afriko havas 53 sendependajn landojn:
- Alĝerio
- Angolo
- Benino
- Bocvano
- Burkino
- Burundo
- Centr-Afrika Respubliko
- Ĉado
- Ebur-Bordo
- Egiptio
- Ekvatora Gvineo
- Eritreo
- Etiopio
- Gabono
- Gambio
- Ganao
- Gvineo
- Gvineo Bisaŭa
- Ĝibutio
- Kabo-Verdo
- Kameruno
- Kenjo
- Komoroj
- Kongo Brazavila
- Kongo Kinŝasa
- Lesoto
- Liberio
- Libio
- Madagaskaro
- Malavio
- Malio
- Maroko
- Maŭricio
- Maŭritanio
- Mozambiko
- Namibio
- Niĝerio
- Niĝero
- Ruando
- Sao-Tomeo kaj Principeo
- Sejŝeloj
- Senegalo
- Siera-Leono
- Somalio
- Sud-Afriko
- Sudano
- Svazilando
- Tanzanio
- Togo
- Tunizio
- Ugando
- Zambio
- Zimbabvo kaj unu pridisputatan teritorion:
- Okcidenta Saharo kaj kelkajn eksterteritoriaĵojn:
- Acoroj kaj Madejro (Portugalio)
- Ceŭto kaj Melilo (Hispanio)
- Kanarioj (Hispanio)
- Reunio kaj Majoto (Francio)
- Brita Hindoceana Teritorio
- Princ-Eduardaj Insuloj kaj Marioninsuloj (Sudafriko)
- Sankta Heleno (Britio)
- Buvetinsulo (Norvegio)
- Herda kaj Makdonaldaj Insuloj (Aŭstralio)
Dosiero:afriko-meza.png
[http://meta.wikipedia.com/upload/afriko.png Pligrandigu mapon]
Kategorio:Kontinentoj Kategorio:Afriko ja:アフリカ ko:아프리카 ms:Afrika simple:Africa th:ทวีปแอฟริกา zh-min-nan:Hui-chiu

Esperanto

Ĉi tiu artikolo temas pri la lingvo. Por aliaj signifoj de la vorto vidu Esperanto (apartigilo). Esperanto (apartigilo) Esperanto estas planlingvo proponita kiel internacia dua lingvo. Ĝin publikigis Ludoviko ZAMENHOF en 1887. La nomo "Esperanto" devenas de lia plumnomo: Doktoro Esperanto — iu kiu esperas, esperas ke lia lingvo fariĝos interlingvo por helpi ĉiujn tra la mondo interparoli. Li ne intencis, ke Esperanto fariĝu la sola lingvo en la mondo, sed simple dua komuna lingvo de ĉiuj. Nuntempe Esperanto estas uzata por multaj aferoj, inkluzive de vojaĝado, korespondado, kultura interŝanĝo, literaturo kaj lingvo-instruado. Ĝi estas la plej multe uzata planlingvo.

Specifaj trajtoj

La strukturoj de Esperanto subtenas la naturan emon de la homa pensado al analogio kaj estas pli trarigardeblaj ol tiuj de la plej multaj etnaj lingvoj. Tre produktiva sistemo de vortfarado garantias jam en frua stadio de la lingvolernado nuancitajn esprimeblecojn. Sekve fruaj sukcesoj emocie motivas la lernanton progresi.
Tial la sama lernintenso ebligas akiri kompareblan lingvan nivelon en ono de la tempo necesa en etna lingvo. Ĝenerale pluraj monatoj da studado de Esperanto egalas kelkajn jarojn da lernado de lingvoj kiel la angla aŭ la franca. Pro la domino de eŭropdevenaj vortradikoj, ekzemple azianoj bezonas pli da lernotempo, tamen malpli ol por alia azia lingvo. En sia fama "Unua Libro" de Esperanto (1887) Zamenhof prezentis la gramatikon per 16 reguloj. (Kiuj kompreneble ne klarigas ĉiujn detalojn de la lingvouzo.) Tiu ĉi gramatiko eniris en la sistemdokumenton "Fundamento de Esperanto", kiu, laŭ decido de la unua Universala Kongreso en 1905, garantiu la kontinuecon de la lingvoevoluo.

Vortprovizo

La vortostoko devenas de diversaj lingvoj. Iuj novaj vortoj estas venintaj el ekstereŭropaj lingvoj kiel la japana, ĉar ili iĝis internaciaj, sed la plejparto venis el la ĉefaj eŭropaj lingvoj - precipe el la latina, la franca, la germana kaj la angla. Pro la internaciemo, multaj etimoj apartenas al pluraj lingvoj eĉ se la konkreta formo en Esperanto similas pli al tiu de unu lingvo.

Etimaj ekzemploj


- el latinidaj lingvoj:
  - el la latina: abio, facila, sed, tamen, okulo, hepato, akvo
  - el la franca: dimanĉo, fermi, ĉe, frapi, ĉevalo, butiko
  - el la itala: ĉielo, fari, voĉo
  - pluraj: facila, fero, tra, verda
- el ĝermanaj lingvoj:
  - el la germana: baldaŭ, bedaŭri, haŭto, jaro, nur
  - el la angla: birdo, mitingo, spite, suno, teamo
  - pluraj: bildo, fiŝo, fremda, grundo, halti, hasti, hundo, ofta, somero, ŝipo, vintro
- el slavaj lingvoj:
  - el la pola: celo, ĉu, krado, luti, moŝto
  - el la rusa: barakti, serpo, vosto
  - pluraj: klopodi, krom, prava
- el pliaj hindeŭropaj lingvoj
  - el la greka: kaj, biologio, politiko
  - el la litova: du, ju, tuj
  - el sanskrito: budho, nirvano
- el aliaj lingvoj
  - el la samea: boaco
  - el la japana: cunamo, haŝio, hajko, utao, zeno
  - el la ĉina: toŭfuo

Principoj de la vortelekto

La tagoj de la semajno estas el la latinidaj lingvoj laŭ la francaj vortoformoj (dimanĉo, lundo, mardo ...), multaj partoj de la korpo laŭ la latinaj (hepato, okulo, brako, koro, reno...), kaj la unuoj de tempo el la ĝermanaj lingvoj laŭ formoj germanaj (jaro, monato, tago...). La nomoj de animaloj kaj vegetaloj ĉefe venas de la sciencaj latinaj nomoj. Kiel jam supre estis videble, multaj vortoj samtempe klarigeblas el diversaj lingvoj. (Vidu en la libro "Etimologia vortaro de Esperanto" de Ebbe VILBORG)
- abdiki laŭ angla, franca, itala kaj latina
- abituriento laŭ germana kaj rusa
- ablativo laŭ latina, angla, itala kaj hispana, sed ĝi ankaŭ estas konata al germana lingvisto kaj lingvoŝatantoj
- funto laŭ pola, rusa, jida kaj germana Plue, Zamenhof zorgeme kreis malgrandan bazon de radikaj vortoj kaj afiksoj per kiu plia multo da vortoj estas konstruita. Pro tio, oni povas esprimi sin flue post lernado de malgranda vortprovizo (eble 500-2000 vortoj kaj afiksoj). Kvankam Zamenhof klopodis internaciigi Esperanton, ĝi estas eŭropeca pro sia vortaro. Tiu trajto ne apartenas sole al Esperanto: la plejmulto de la projektoj de internaciaj lingvoj uzas la eŭropajn komunajn vortojn. La ĉefa diferenco inter Esperanto kaj aliaj planlingvoj devenas de la ne-eŭropeco de la gramatiko, kaj tiun ne-eŭropecon Zamenhof mem agnoskis kiel volan penon de li. La vorteroj kun gramatika funkcio aperas memstare ene de la vortaro, tiel ke ĉiu teksto estas deĉifrebla eĉ sen helpo de aparta gramatika klarigo. Aliflanke, li alkonformigis la gramatikajn vortetojn (interalie la vortfinaĵojn) tiel ke la eŭropanoj eĉ ne bezonu konscii pri tiu ne-eŭropeca gramatiko de Esperanto.

Specifaj vortoj en Esperanto

Ne ĉiuj vortoj de Esperanto havas signifon rekte diveneblan pere de aliaj lingvoj. Kelkaj el ili estas Esperantaj idiotismoj indiĝene naskitaj en Esperantujo, ĉu pro zamenhofa kaprico, ĉu pro natura lingvo-evoluo inter la parolantaro. Laŭforme (rimarku, ke la listo enhavas mikse vortojn tute kutimajn kaj vortojn foje uzatajn sed neoficialajn): :aliĝilo, edzo, espo (slango por Esperanto), ĝi, kabei, nifo (laŭ angla UFO), pli, plej, ujo, zamenhofa. Oni ankaŭ povus aldoni la tabelvortojn kaj la uzon de afiksoj kiel memstaraj vortoj (igi, ilo, ree, umi, ktp.). Foje oni trovas la vortojn aliel, alies, -iĉ-, kaŭ (= kaj + aŭ), kaj ri, sed tiuj ne konformas al la reguloj de la Fundamento. Temas ĉe ili aŭ pri nekonsciaj pekoj kontraŭ la reguloj aŭ pri intencaj reformprojektoj. Laŭsignife: :aligatori, fundamento, memzorganto, necesejo, kajmani, krokodili, krokodilo, fina venko, verda, verdo

Alfabeto kaj ortografio

La literumado aŭ ortografio ankaŭ estas tre simpla: unu sono (fonemo) por unu litero, kaj inverse. Esperanto uzas la latinan alfabeton, sed ĉar la lingvo uzas pli ol 26 sonojn (same kiel la plejmulto da lingvoj), Zamenhof devis inventi novajn literojn: la tiel nomatajn 'ĉapelitajn' literojn. La literoj c, g, h, j, s kaj u, ĉiu havas sian ĉapelitan version. En Esperantlingvaj TTT-paĝoj oni uzas (en 2004) la jenajn manierojn skribi la ĉapelitajn literojn de Esperanto:
- 70%: veraj supersignaj literoj, preskaŭ ĉiam laŭ Unikodo, iafoje laŭ Latino 3: ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ.
- 15%: surogate laŭ la H-sistemo: ch, gh, hh, jh, sh, u.
- 15%: surogate laŭ la X-sistemo: cx, gx, hx, jx, sx, ux.

Lingvoevoluo

Kvankam E. montriĝis plene taŭga por la celoj de la internacia komunikado, dum ĝia tuta historio ne mankis proponoj reformi detalojn. En la jaro 1908 el reformprovo rezultis nova lingvo projekto, kaj fine aparta planlingvo: Ido. Kontraste al ĝi Esperanto de 1887 ĝis hodiaŭ evoluis sen radikalaj ŝanĝoj, sed malrapide kaj kontinue. Tiu (iam preskaŭ ne rimarkata, iam akre pridisputata) lingvoŝanĝiĝo ampleksas (krom la ĝenerala kresko de la vortprovizo) interalie la sekvajn tendencojn:
- prefero de mallongaj vortoformoj - ekzemple spontana anstataŭ spontanea
- arkaikiĝo de vortoj (ekz.: pafilego) kaj paralela enuziĝo de novaj (ekz.: kanono)
- nuanciga pliriĉigo de la vortostoko, ekzemple al bleki (= produkti bestosonojn) aldoniĝis tuta listo de verboj por unuopaj bestospecioj
- evoluo de signifodiferenco de paralelaj formoj - ekz.: plaĝo = bordostrio speciale taŭga por bano kaj sunbruniĝo, plej ofte tiucele transformita de homoj; strando = origina, natureca , pli "sovaĝa" bordostrio
- uzo de k (en kelkaj kazoj h) anstataŭ pli frua ĥ, precipe post r.
- ~ ~ de -io anstataŭ -ujo en landnomoj
- pli ofta adverbigo - ekzemploj: lastatempe anst. en la lasta tempo, aviadile anst. per aviadilo, haste kaj laste anst. hastante kaj kiel la lasta
- evito de kompleksaj verboformoj
- uzo de afiksoj kiel memsignifaj vortoj - ekz.: ega, eta, emo, malo, iĝi, estro, estraro, ilo, ilaro, ejo, ismo Proponoj pri reformoj de lingvaj detaloj, estas lastatempe ne malofte diskutataj en la novaĵgrupo soc.culture.esperanto; ekzemple enkonduko de nova triapersona ununombra pronomo sekse neŭtra (ri, ŝli) aŭ konsekvenca uzo de ĝi en tiu rolo. (
- ) Kvazaŭ-arĥaikaĵo, tre malofte uzata.
(
  - ) La seksindiferenta (neŭtra laŭ PIV difinebla kiel prezentanta neniun difinitan sekson) pronomo »ĝi« povas esti (laŭ la ekzemploj el la Fundamento de Esperanto) uzata por objektoj aŭ kiel senseksa triapersona pronomo por vivantaj kreaĵoj kiel homoj. Tamen ĝi plej ofte estas uzata nur por aĵo, besto aŭ infaneto.
(
    - ) Uzebla nur por la tria persono.

Parolantaro

La nombro de Esperanto-parolantoj estas nekonata. Nur eblas taksoj. La plej multaj varias inter 100 mil kaj 1,5 milionoj.
Kelkaj parolas eĉ pri pluraj milionoj, sed tiam supozeble temas pri ĉiuj homoj, kiuj iam informiĝis pri bazaj elementoj de la lingvo, eble eklernis ĝin, ankoraŭ rememoras kelkajn vortojn, sed fakte ne scipovas praktike utiligi la lingvon. Se la kriterio estu tute flua altanivela lingvouzo, komparebla al denaska nivelo en aliaj lingvoj la taksoj eĉ reduktiĝas je unu aŭ kelkaj dekmiloj. (>pliaj informoj) Inter la planlingvoj (ekzemple, Interlingvao kaj Loĵbano), Esperanto estas la plej uzata kaj la sola kun evoluintaj daŭraj aplikoj en preskaŭ ĉiuj vivosferoj. Interlingvao, la ĉefa konkuranto de Esperanto inter la planlingvoj, havas ĉirkaŭ mil parolantojn.

Movado

La ĉefa tutmonda Esperanto-organizaĵo estas la Universala Esperanto-Asocio. Ĝi jam de kelkaj jardekoj kunrilatas kun Unuiĝintaj Nacioj. Unesko (Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Edukado, Scienco kaj Kulturo) adoptis [http://e.euroscola.free.fr/unesko.htm du rezoluciojn] favorajn al Esperanto (1954 kaj 1985), per kiuj ĝi agnoskas la indajn atingaĵojn de Esperanto kaj instigas ĝian utiligon. Sed, malsimile al la latina en mezepoka Eŭropo kaj la angla en nia jarcento, bazo de lernejoj, universitatoj kaj lernolibroj mankas al Esperanto. La plej fama simbolo de Esperanto estas la kvinpinta verda stelo, kiu simbolas la esperon (verdo estas koloro de espero) sur la kvin kontinentoj, kaj kiu ankaŭ ornamas la Esperantan flagon.

Kulturo

Esperanto havas literaturon, parte originalan, parte tradukitan el naciaj lingvoj (kaj parte eĉ surretan). Bedaŭrinde, malmultas esperantaj verkoj tradukitaj al naciaj lingvoj, kaj do la ekstermovada publiko ne povas facile legi ilin. Ĝi ankaŭ havas muzikon, gazetojn, organizojn, kaj dissendojn per radio en Esperanto.

Famaj aŭtoroj de verkoj en Esperanto

Ankaŭ vidu

Esperanto kaj internacia uzo por pagata laboro

?

Esperanto kaj firmaoj


- KAVA-PECH

Eksteraj ligoj


- [http://esperanto.net/ Multlingva Informcentro pri Esperanto] en 60 lingvoj
- [http://uea.org/dokumentoj/bibliografioj.html Terminaroj ĉe UEA]
- [http://www.geocities.com/origlit/lit/index.html Datumbazo de originalaj Esperanto-verkaĵoj kaj aŭtoroj], kun biografioj kaj bildoj
- [http://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/c/c3/Radiopolonia_20nov2004.OGG Intervjuo al ĉina esperantistino], kiu priskribas, kiel malfacila estas esperanto por ĉino (sondosiero).
- [http://it.groups.yahoo.com/group/ni_parolas_esperante Diskutgrupo "Ni parolas Esperante"]

Kritikoj


- [http://www.xibalba.demon.co.uk/jbr/ranto/ Esperantokritika paĝaro] (anglalingve)
- [http://www.rickharrison.com/language/bloated.html Ĉu la Esperanta vortaro estas tro vasta?] (anglalingve) Kategorio:Planlingvoj Kategorio:Esperantidoj als:Esperanto ja:エスペラント ko:에스페란토 ms:Bahasa Esperanto simple:Esperanto th:ภาษาเอสปรานโต zh-min-nan:Sè-kài-gí

Ortografio

Skribarto > Ortografio < Lingvo ---- Ortografio (el greka orthós "(ko)rekta" kaj graphía "skribado") estas la tuto de reguloj por skribi kaj legi iun lingvon.

ĝeneralaj skribreguloj

Oni ordinare pretermencias aŭ ne enkalkulas en ortografio bazaĵojn, kiaj:
- skribdirekto – ĉu la koncerna skribado estas aldekstra, almaldekstra, almalsupra aŭ iel miksa
- normalaj litervaloroj – eĉ en fonologie tre simpla sistemo, kiu litero havas kiun valoron...
- aboco aŭ alfabeto – la konvencia ordigo de literoj, se tia ekzistas.

ortografiaj malfaciloj

Pli ofte oni parolas pri ortografio, se la skribsistemo prezentas iajn malfacilojn. Malfacilojn ĝi prezentas, se la nombro de skrib- kaj leg-reguloj estas konfuze granda. Kelkaj homoj parolantaj iujn lingvojn kiel ekzemple la hispanan opinias ke oni devus adapti la ortografion al la parola maniero, simpligante la alfabeton en la kazoj de literoj kun la sama sono, sed la kontraŭargumento estas ke se oni ne konservas la ortografion oni ne povas rekoni la etimologion de la vortoj. Aldone, en iuj lingvoj, kiel la angla, ortografio, kiu ne tute kongruas kun la parola maniero, ebligas pli-malpli komunan ortografion tra diversaj dialektoj, kvankam la vortoj estas prononcataj diversmaniere en la diversaj dialektoj. En la ĉina, ekzemple, la diversaj parolataj dialektoj tute ne estas reciproke kompreneblaj, kaj komuna ortografio, kiu nur malbone kongruas kun la parola maniero, ebligas skriban interkomunikadon. Kp. kun grafismo.

aŭtoritato de ortografio

Por multaj lingvoj ekzistas aŭtoritata akademio, kiu decidas pri lingvaj aferoj, kaj inter ili difinas la ortografion. Ekzemple, la Académie française por la franca kaj la Akademio de Esperanto por Esperanto. Aliflanke, ne ekzistas tia akademio por la angla, kaj la angla ortografio estas fiksita de decidoj de instruistoj, redaktistoj, kaj neformalaj grupoj de eminentaj verkistoj. La ortografion de Esperanto difinas la Akademio de Esperanto. Grava ŝanĝo en la Esperanta ortografio neniam okazis. Sed en 1921 estis aprobita forlasi la sonkombinon por rk, en vortoj kiel monarĥio > monarkio, anarĥio > anarkio. Tio ja estis grava ŝanĝo, sed ĝi ne vere rilatis al la ortografio, sed al la Esperanta lingvo mem.

ortografio en gramatiko

:Grafemo :Alfabeto :Literumado :Mallongigo :Akronimo :Majusklo Inicialo :Minusklo :Interpunkcio

Esperanto

Ĉu ekzistas softvara programo por kontroli esperantan tekston? Ĉu ekzistas Esperanta ortografio? Vidu ankaŭ: X-sistemo - H-sistemo - Ĉapelitaj literoj - Egzismo als:Orthographie ja:正書法 simple:Orthography zh-min-nan:Chiàⁿ-jī-hoat

Anglaj esprimoj

Idiotismoj > Anglaj idiotismoj < Angla lingvo ---- Jen idiotismoj en la angla: ; to pay an arm and a leg (laŭvorte "pagi brakon kaj gambon") : pagi altegan prezon ; bad (ĉefe usona, laŭv. "malbona") : bonega, moda, interesega, admirinda aparte pro ia imanenta rebelemeco aŭ ekscitigema-danĝereco, ĉu reala aŭ ne ; ball and chain (laŭv. "globo kaj ĉeno", kiel malliberulo portas de gambo) : (1) malhelpilo, malhelpa situacio, sed ne forlasebla (2) edzo/edzino ; like a bat out of Hell (laŭv. "kiel vesperto el Inferno") : rapidege ; beat around the bush (laŭv. "bati ĉirkaŭ la arbusto") : prokrasti aŭ heziti, precipe kiam oni ne volas diri ion; paroli, ne venante al la punkto ;; blast (laŭv. "ekblovego" aŭ "eksplodo") : gaja aŭ ekscita bonsperto (ekz "we had a blast" = "ne havis ekblovegon/eksplodon") ; bookworm (laŭv. "libro-vermo") : ege fervora legemulo ; box ([baks] laŭv. "kesto") : komputilo (ekz: "reboot the box"/"reaktivigi la keston") ; buy ([baj] laŭv. "aĉeti") : kredi (ekz: "mi ne aĉetas tion" = "mi ne kredas") ; buzz off (laŭv. "zumu for", kiel insekto, cimo) : Foriru! ; chill, chill out (ĉefe usona, laŭv. "fridiĝi") : (1) malseveriĝi, malkoleriĝi (2) ripozi ; cold feet (laŭv. "malvarmaj piedoj") : manko de kuraĝo aŭ memfido, aparte antaŭ la propra nupto ; cool ([kul] laŭv. "malvarmeta") : bona, interesa, eleganta, ŝika, klera, moda, imitinda ; cow pie (ĉefe usona, laŭv. "bovo torto") : fekamaso de bovo ; dead as a doornail (laŭv. "(tiel) mortinta kiel pord-najlo") : ja, tutcerte morta ; Get a life! (laŭv. "Akiru vivon!") : (1) Tio ne koncernas vin! (2) Ne malŝparu tempon! ; get a pink slip (laŭv. "ricevi rozkoloran slipon") : maldungiĝi ; give/lend a hand (laŭv. "doni al iu manon") : helpi iun ; Go fly a kite! (laŭv. "Iru flugigi kajton!") : Foriru! ; Go jump in a lake! (laŭv. "Iru salti en lagon!") : Foriru! ; green thumb (laŭv. "verda dikfingro") : havi talenton pri ĝardenumado, lertecon pri plantoj ; hands off (laŭv. "manoj for") : (1) ne palpu!, ne tuŝu! (2) memstara ; have a card up one's sleeve (laŭv. "havi karton supre en la maniko") : havi ion sekretan kaj avantaĝan ; have a chip on one's shoulder (laŭv. "havi spliton sur la ŝultro") : indigni, venĝemi ; heebie-jeebies ([hibi-jibiz] kreis usona komik-desegnisto Billy DeBeck 1923) : sento de malsekuro, stranga sento ("La mortinta kato donas al mi la 'heebie-jeebie'-ojn.") ; to hit the road (ĉefe usona, laŭv. "trafi la vojon") : iri, ekiri, foriri ("Hit the road!" = "Foriru!") ; to kick the bucket (laŭv. "piedbati la sitelon") : morti ; lame (ĉefe usona, laŭv. "lama") : nedezirinda, bedaŭrinda, aĉa ; like night and day (laŭv. "kiel nokto kaj tago") : malsimilegaj (inter unu la alia) ; literally (laŭv. "laŭvorte") : figure, virtuale (ekz. "Mi estis laŭvorte gluita al mia seĝo") ; little woman (laŭv. "malgranda virino") : edzino ; lose face (laŭv. "perdi vizaĝon") : publike perdi dignon, ĉagrenegiĝi ; naughty bits (ĉefe brita, laŭv. "fietaj pecoj") : generiloj ; old lady (laŭv. "maljuna damo/virino") : (1) patrino; (2) edzino ; old man (laŭv. "maljuna viro") : (1) patro; (2) edzo ; on a dime (usona; laŭv. "sur dekcendo") : interne de tre mallonga distanco, kutime por priskribi veturilojn (ekz. "stop on a dime"/"halti sur dekcendo", "turn ..."/"turniĝi ...") ; on a sixpence (brita; laŭv. "sur sespenco") : same kiel on a dime (sixpence estis brita monero antaŭ 1971) ; pie in the sky (laŭv. "torto en la ĉielo") : neatingebla sopiro, revo, bona afero aŭ projekto ; pig (laŭv. "porko") : (1) manĝegemulo, malpuremulo, malordemulo; (2) policano (ĉefe nordamerika) ; potty mouth (laŭv. "infana-neceseja-akvuja buŝo") : (1) buŝo de iu, kiu parolas fivorte; (2) iu, kiu parolas fivorte ; rain cats and dogs (laŭv. "pluvi katojn kaj hundojn") : pluvegi ; rain on someone's parade (laŭv. "pluvi sur ies paradon") : malkontentigi iun ; see red (laŭv. "vidi ruĝon") : koleri ; to suck (laŭv. "suĉi") : esti malbona, aĉa, aŭ nedezirinda (ekz. "that book sucks!" = "la libro suĉas!"; "if Microsoft manufactured a vacuum cleaner, it would be the first thing they made which didn't suck" = "se Microsoft fabrikus polvosuĉilon, tio estus ilia unua kreaĵo ne suĉanta") ; tight (ĉefe usona, laŭv. "strikta") : bon(eg)a, dezirinda, moda ; the man (lauv. "la viro") : (1) la personigo de la kaŭzo aŭ fonto de ies problemo(j) aŭ malfacilaĵo(j), aparte rilate al la registaro aŭ ia burokrataĵo, imagita kiel riĉan, malproksiman, potencegan figuron sur la pinto de la registaro/societo; (2) efikulo, bonulo, lertulo (ekz. 1: "Don't trust the man."/"Ne fidu la viron."; ekz. 2: "You are the man!"/"Vi estas la viro!") ; to throw money out of the window (lauv. ĵeti monon el la fenestro) : malŝpari, elspezi multe da mono ; tough cookies ([taf aŭ tof kukiz] laŭv. "malmolaj, fortaj biskvitoj") : malbona situacio, malbonŝanco, fortimigita sorto. Uzas kutime kiel esprimo ; to tuck in (ĉefe brita, laŭv. "enfaldi") : (1) manĝi (ĝenerale); (2) enlitigi ; What's up? (laŭv. "Kio supras?") : Kio okazas? ----

Ĉina lingvo

Lingvo > Lingvaj familioj > Ĉina-Tibeta lingvaro > Ĉina Specimeno: La Patro Nia: :我们在天上的父, :愿人都尊你的名为圣。 :愿你的国降临, :愿你的旨意行在地上, :如同行在天上。 :我们日用的饮食, :今日赐给我们。 :免我们的债, :如同我们免了人的债。 :不叫我们遇见试探; :救我们脱离凶恶。 :因为国度,权柄,荣耀, :全是你的,直到永远。 :阿们。 :Wǒ-mén zài tiān-shàng de fù :Yuàn rén dōu zūn nǐ-de míng wéi shèng :Yuàn nǐ-de guó jiàng-lín :Yuàn nǐ-de zhǐ-yì xíng-zài dì-shàng, :Rú-tóng xíng-zài tiān-shàng :Wǒ-mén rì-yòng de yìn-shí, :Jīn-rì cì-gei wǒ-mén :Miǎn wǒ-mén-de zhài, :Rú-tóng wǒ-mén miǎn-le rén-de zhài :Bú jiào wǒ-mén yù-jiàn shì-tan, :Jiù wǒ-mén tuō-lí xiōng èr. :Yīn-wei guó-dù, chuán-bǐng, róng-yào, :Chuán shì nǐ-de, zhí-dào yǒng-yuǎn, :ā-mén. La ĉindevenaj vortoj en Esperanto: Vejĉio (sinonimo por Goo), teo, uoko, juano (monero), Maoismo, Konfuceanismo, Tao, Jino kaj Jango, lio (mezurunuo) Eble, kiam la plejmulto da homoj pensas pri la ĉina lingvo, ili aludas la normlingvon (alinome "mandarena"). La normĉina nomiĝas pǔtōnghuà ("komuna parolo" ĉine.) Laŭ Ethnologue, en la jaro 1999 estis 867.000.000 parolantoj de la normĉina en Ĉinio, kaj 874.000.000, kiuj parolis la normĉinan kiel unuan lingvon en la tuta mondo. Kiam oni inkludas la homojn, kiuj parolas la lingvon kiel dua lingvo, estas 1053 milionoj da parolantoj de la normĉina en la mondo. Tial la normĉina estas la plej parolata lingvo en la terglobo. Sed la normĉina mem havas multajn dialektojn. La ĉina skribo havas ideogramojn, ne alfabeton. Oni uzas 1277 silabojn kun la kvar tonoj, aŭ 398 ĝis 418 bazajn silabojn sen la tonoj. Tamen, oni ne ĉiam povas legi la skribaĵojn de la aliaj ĉinaj lingvoj. Pro tio, oni instruas la skribon pǔtōnghuà en la lernejoj de la tuta Ĉinio kaj en Tajvano. Alia grava ĉina lingvo estas la kantona, (ĉine: yuè aŭ 廣東話 gwong dung wa), la lingvo de Honkongo, Makao, kaj la provinco de Guangdong. Estas 52.000.000 homoj en Ĉinio, kiuj ĝin parolas, kaj 71.000.000 en la tuta mondo. Homo de Kantono ne povas kompreni vorton de homo de Pekino (Běijīng). Oni aŭdas pli la kantonan ol la normĉinan en Nordameriko, pro tio ke la plimulto de ĉinaj enmigrintoj venis el pli riĉaj regionoj kiel Honkongo. Aliaj ĉinaj lingvoj estas la ŭua (regiono de Ŝanhajo) 85.000.000; Hunan (Xiāng, ĉine) 35.000.000; la hakaa, 33.000.000; Jinyu 45,000,000; kaj la mina 35.000.000. Vidu ankaŭ:
- Ĉinaj vortoj enkondukitaj el aliaj lingvoj
- sistemoj uzataj por montri prononcon de la lingvo por alilandanoj, kaj ankaŭ landanoj:
  - Pinyin, Wade-Giles, Bopomofo

ĉinaj dialektoj

HAN-LINGVO estas uzata ĉefe de han-etno, la plejparto de la ĉina nacio, kiu, el pli ol 1.1 miliardoj da homoj, vivas sur la vasta teritorio de Ĉinio, tial han-lingvo kutime nomiĝas ĉina lingvo. Pro historiaj kaŭzoj han-lingvo havas en diversaj lokoj multajn variojn, t.e. dialektojn. En malsamaj lokoj oni aŭdas malsamajn dialektojn, el kiuj iuj estas kompreneblaj kaj aliaj tute ne. Diversaj dialektoj malfaciligas interkomunikiĝon. Por reguligi han-lingvon kaj faciligi la interkomunikiĝon, en la 50-aj jaroj Cinio komencis popularigi putonghua (komuna parola lingvo de Ĉinio) kun la pekina sonsistemo kiel la normo de prononcado kaj la dialekto de norda Ĉinio kiel la baza kaj ellaboris la projekton por latinigi la han-lingvan fonetikan skribon. Nun la ĉinaj nacimalplimultoj daŭre uzas siajn etnajn parol- kaj skriblingvojn, kaj la hanoj plejparte parolas dialektojn en siaj regionoj, tamen tutlande ĉiuj popolanoj uzas putonghua. En Ĉinio oni ofte parolas putonghua kun malsamaj lokaj akcentoj, tamen komprenas unu alian. Kial putonghua prenas la nordan dialekton kiel sian bazon? La kaŭzo estas, ke la norda dialekto montras la tendencon de la disvolviĝo de han-lingvo kaj de longa tempo gi populariĝas tra la tuta lando. En la vasta regiono de Harbin en nordorienta Ĉinio ĝis Kunming en sudokcidenta Ĉinio, de Nankino en sudorienta Ĉinio ĝis Jiuquan (Ĝiŭĉjŭan) en nordokcidenta Ĉinio, vivas 3/4 de la hanoj, kiuj, parolante dialektojn, povas interkomunikiĝi sen granda malfacilo, sed sude de la meza kaj malsupra Yangzi-rivero oni parolas diversajn dialektojn multe diferencajn de putonghua. Ĝenerale la dialektoj de la moderna hanlingvo estas dividitaj en 7 partojn, t.e. la nordan, Jiangsu-Zhejiang-an, Hunan-an, Jianĝi-an, Fujian-an, Guangdong-an kaj kejia(keĝja)-an, kaj ĉiu el ili, escepte de la unua, estas uzata de 25 ĝis 100 milionoj da homoj. La 7 ĉefaj dialektoj povas dividi sin ankaŭ en multajn branĉojn. La divido estas farita surbaze de la lingvaj trajtoj kaj ankaŭ historiaj faktoroj. La Jiangsu-Zhejiang-a dialekto estas parolata ĉefe en la lokoj sude de Yangzi-rivero en Jiangsu-provinco, escepte de la provinca ĉefurbo Nankino, kaj plejparto de Zhejiang-provinco. Tiu dialekto populariĝas ankaŭ en la famaj urboj Ŝanhajo, Suzhou kaj Hangzhou. La aliaj dialektoj estas parolataj en siaj respektivaj provincoj kaj ankaŭ en iuj urboj kaj gubernioj de aliaj provincoj, sed en iuj lokoj de sia provinco oni parolas aliprovincan dialekton. En iuj lokoj uziĝas samtempe du dialektoj. Ekz. la Guangdong-a dialekto, kiun reprezentas la kantona dialekto, estas uzata ĉefe en Guangdong, sed ĝi estas parolata ankaŭ en Guanĝi, Hongkong kaj Aomen. La Fujian-a dialekto kun plej kompleksaj lingvaj fenomenoj estas populara ankaŭ en iuj lokoj de la provincoj Taiwan, Hunan, Guangdong, Zhejiang kaj Jianĝi. Kejia-dialekto estas tute alia. En la historio la kejia-anoj ĉiuj devenis de aliaj lokoj kaj nun ili loĝas ĉefe en Guangdong, Guanĝi, Fujian kaj Jianĝi. Ankaŭ en la provinco Taiwan vivas miliono da kejia-anoj. En Shenzhen, plej frue fondita speciala ekonomia regiono de Ĉinio, oni parolas ĉefe la Guangdong-an dialekton kaj ankaŭ kejia-an, sed nun ĉiuj ĝiaj novaj enmigrintoj parolas putonghua. Nun la eksterlandaj ĉinaj plejparte parolas Guangdong-, Fujian- kaj kejia-dialektojn kiel sian gepatran lingvon. En Ĉinio ĉiuj dialektoj havas siajn proprajn trajtojn. Ĝenerale, la Fujian-a kaj Guangdong-a dialektoj multe diferencas de putonghua, dum la diferenco inter la Jiangsu-Zhejiang-a dialekto kaj putonghua estas malpli granda kaj la diferenco inter la branĉoj de la norda dialekto kaj putonghua - plej malgranda. La frapanta diferenco inter diversaj dialektoj kaj putonghua troviĝas en prononco. Tio montriĝas en diferenco de konservado de primitivaj prononcoj de diversaj dialektoj, ekz. n kaj 1 estas konsonantoj tute malsamaj en prononcado en la antikveco, kaj iliaj malsamaj prononcoj estas konservataj eĉ hodiaŭ en la pekina kaj aliaj dialektoj, dum en iuj aliaj dialektoj ili kunfandiĝis, tiel ke aperis fenomeno: anstataŭ lan oni prononcas nan, aŭ inverse. Ĝenerale dirite, la prononca sistemo de putonghua estas multe simpligita, kompare kun tiu de Ia antikva han-lingvo, dum en multaj dialektoj de la suda parto de Ĉinio estas pli-maipli konservataj antikvaj prononcoj. Krome, dum sia evoluado iuj dialektoj estis influataj de eksterai faktoroj aŭ mem evoluis, tiel ke formiĝis en ili apartaj fonemoj. Alia grava diferenco inter la diversaj dialektoj kaj putonghua troviĝas en la vortoj, precipe en la ĉiutage uzataj vortoj kaj vortoj esprimantaj apartajn lokajn aferojn, ekz. personaj pronomoj kaj titoloj de parencoj. Tiurilate troviĝas diferencoj ne nur inter diversaj dialektoj, sed ankaŭ inter iliaj branĉoj. Ili montriĝas ĉefe en tio, ke unu vorto havas malsamajn signifojn. Ekz. la vorto faruno signifas nur vermiĉelojn en la dialektoj de suda Ĉinio, dum en tiu de norda Ĉinio ĝi signifas ne nur farunon mem, sed ankaŭ vermiĉelojn. En la Suzhou-a dialekto oni diras "manĝi cigaredon" (fumi) kaj "manĝi teon" (trinki teon). Ankaŭ unusignifa vorto ; povas havi plurajn esprimojn. Kiel ekzemple, oni nomas lampiron vagluma insekto, luminsekto aŭ noktofajra knabino. Videble, la diversaj dialektoj iagrade konservas vortojn de la antikva hanlingvo kaj iuj el ili eĉ enkondukis en sin alilingvajn vortojn. Ekzemple en mia naskiĝloko oni nomas cementon simentin. Gramatike Ia ĉinaj dialektoj havas inter si malpli da diferencoj, kiuj tamen estas diversaj. En han-lingvaj dialektoj ne mankas fenomenoj, ke oni esprimas gramatikan signifon pere de la ŝanĝiĝo de prononco, tio estas tre malofta en putonghua; kaj plie, en la dialektoj substantivo, adjektivo kaj verbo ofte uziĝas duoble por akcenti la sencon. Oni ankaŭ aldonas prefiksojn aŭ sufiksojn por montri ian gramatikan signifon. Koncerne la konstruon de frazo, ĝenerale, estas laŭvice subjekto predikato objekto, kompreneble, estas esceptoj. En Ia dialektoj de suda Ĉinio oni ofte metas antaŭen la objekton, kiu montras aferon, kaj malantaŭen tiun objekton, kiu montras homon. Estas malofte vidataj la abundeco kaj komplekseco de la hanlingvaj dialektoj. Kiel komunikilo en certaj lokoj, la dialektoj ludas gravan rolon en la socia vivo. En iuj literaturaj verkoj, televidaj programeroj kaj fiimoj oni aplikas koncernajn dialektojn cele pliigi la esprimivon. Por riĉigi sin ankaŭ putonghua asimilas utilajn esencajn partojn de iuj dialektoj. Ekz., la fama ĉina klasika romano "Ruĝdoma Sonĝo" estas verkita ĉefe en la norda dialekto. Dank' al popularigo de putonghua, jam en sia infanaĝo oni komencas lerni ĝin, sekve de tio interkomunikiĝo en Ĉinio fariĝas pli kaj pli facila. Kategorio:Lingvo ja:中国語 ko:중국어 minnan:Hàn-gí

Nordameriko

Nord-Ameriko estas kontinento en la norda hemisfero limita norde de la Arkta Oceano, oriente de la norda Atlantika Oceano, sude de la Kariba Maro, kaj okcidente de la norda Pacifika Oceano. Ĝi kovras areon de 24.497.994 km2 (9.458.728 kvadrataj mejloj), aŭ proksimume 4,8% de la surfaco de la tero. Ekde Julio 2002 ĝia loxantaro estis proksimume 514.600.000. Nord-Ameriko estas la tria plej granda kontinento aree, post Azio kaj Afriko, kaj havas la kvara plej granda loĝantaro post Azio, Afriko, kaj Eŭropo. Kaj Norda kaj Sud-Ameriko estas nomita pro Amerigo VESPUCCI, kiu estis la unua Eŭropano kiu sugestis ke la Amerikoj ne estas la Orientaj Hindioj, sed antaŭe maleltrovita (de Eŭropanoj) Nova Mondo. La nur landkonekto de Nord-Ameriko al Sud-Ameriko estas la mallarĝa Istmo de Panamo. La landoj de Nord-Ameriko estas:
- Antiloj
- Bahamoj
- Belizo
- Dominikio
- Gvatemalo
- Haitio
- Honduraso
- Jamajko
- Kanado
- Kosta-Riko
- Kubo
- Meksiko
- Nikaragvo
- Panamo
- Salvadoro
- Usono Kategorio:Kontinentoj ja:北アメリカ ko:북아메리카 simple:North America th:ทวีปอเมริกาเหนือ zh-min-nan:Pak Bí-chiu

Afriko

Geografio > Kontinentoj > Afriko ---- Kun areo de 30.271.000 km2, Afriko estas tre granda kaj varma kontinento, kaj havis 805.000.000 loĝantojn en la jaro 2000. Oni parolas 1.995 malsamajn lingvojn en Afriko. Ekz. Niĝerio havas 427 indiĝenajn lingvojn. [http://perso.wanadoo.fr/eric.coffinet/Afrika_Agado.html Esperanto en Afriko] La origina Afriko estis la romia provinco Africa, kies teritorio proksimumas la nunan Tunizion. Regionoj:
- Nord-Afriko
- Subsahara Afriko
Afriko havas 53 sendependajn landojn:
- Alĝerio
- Angolo
- Benino
- Bocvano
- Burkino
- Burundo
- Centr-Afrika Respubliko
- Ĉado
- Ebur-Bordo
- Egiptio
- Ekvatora Gvineo
- Eritreo
- Etiopio
- Gabono
- Gambio
- Ganao
- Gvineo
- Gvineo Bisaŭa
- Ĝibutio
- Kabo-Verdo
- Kameruno
- Kenjo
- Komoroj
- Kongo Brazavila
- Kongo Kinŝasa
- Lesoto
- Liberio
- Libio
- Madagaskaro
- Malavio
- Malio
- Maroko
- Maŭricio
- Maŭritanio
- Mozambiko
- Namibio
- Niĝerio
- Niĝero
- Ruando
- Sao-Tomeo kaj Principeo
- Sejŝeloj
- Senegalo
- Siera-Leono
- Somalio
- Sud-Afriko
- Sudano
- Svazilando
- Tanzanio
- Togo
- Tunizio
- Ugando
- Zambio
- Zimbabvo kaj unu pridisputatan teritorion:
- Okcidenta Saharo kaj kelkajn eksterteritoriaĵojn:
- Acoroj kaj Madejro (Portugalio)
- Ceŭto kaj Melilo (Hispanio)
- Kanarioj (Hispanio)
- Reunio kaj Majoto (Francio)
- Brita Hindoceana Teritorio
- Princ-Eduardaj Insuloj kaj Marioninsuloj (Sudafriko)
- Sankta Heleno (Britio)
- Buvetinsulo (Norvegio)
- Herda kaj Makdonaldaj Insuloj (Aŭstralio)
Dosiero:afriko-meza.png
[http://meta.wikipedia.com/upload/afriko.png Pligrandigu mapon]
Kategorio:Kontinentoj Kategorio:Afriko ja:アフリカ ko:아프리카 ms:Afrika simple:Africa th:ทวีปแอฟริกา zh-min-nan:Hui-chiu

Aŭstralio

Geografio > Oceanio > Aŭstralio < Kontinento ---- Aŭstralio estas la plej malgranda kontinento en la suda hemisfero. Aŭstralio ankaŭ estas lando sur la kontinento Aŭstralio, insulo Tasmanio kaj multnombraj insuletoj.
  • Landkodo: AU.
  • E-nomo: [o] Aŭstralia Komunumo.
  • Nacia nomo: [o] Commonwealth of Australia.
  • Areo: 7.682.300 kv.km. Naturo: 40% de la teritorio estas tropikoj, unu triono - dezerto.
  • Politika sistemo: konstitucia monarĥio - federacia parlamenta ŝtato.
  • Adm. divido: 6 ŝtatoj kaj 2 teritorioj.
    - Kvinslando - ĉefurbo Brisbano
    - Novsudkimrujo - ĉefurbo Sidnejo
    - Okcidentaŭstralio - ĉefurbo Perto
    - Sudaŭstralio - ĉefurbo Adelajdo
    - Tasmanio - ĉefurbo Hobarto
    - Viktorio - ĉefurbo Melburno
    - Norda Teritorio - ĉefurbo Darvino
  • Eksteraj Teritorioj:
    - Aŝmora kaj Kartia Insuloj
    - Aŭstralia Antarkta Teritorio
    - Kokosinsuloj
    - Koralmaraj Insuloj
    - Kristnaskinsulo
    - Norfolkinsulo
    - Makvora Insulo
  • Ŝtatestro: Brita reĝino Elizabeto la 2-a (Elizabeth II) (ekde 1952), kiu en la lando estas prezentita de General-guberniestro.
  • Leĝdona organo: duĉambra parlamento (224 membroj).
  • Ĉefurbo: Kanbero (331 mil).
  • Urboj: Sidnejo (3,9 mln), Melburno (3,0 mln), Brisbano (1,3 mln), Perto (1,2 mln), Adelajdo (1,0 mln).
  • Loĝantaro: 18,7 mln (2000), inter ili anglo-aŭstralianoj 73%, angloj 6%, italoj 4%, aborigenoj - 228 mil.
  • Ŝtatlingvo: angla.
  • Kredantoj: 26% katolikoj, 24% anglikanoj;
  • Ekonomiko: per ĉefaj ekonomikaj parametroj okupas la 13an lokon en la mondo. Gravegan rolon havas mina industrio kaj agrokulturo. La lando havas grandan provizon de energetika kaj minerala krudaĵoj.
  • Monunuo: aŭstralia dolaro;
  • GNP: totala - 384 mlrd $; pokapa: 18.720 $.
  • Nacia festo: 26a de Januaro - tago de Aŭstralio.
  • Organizoj: UNO (1945)
  • Historio: Aŭstralia Unio kreiĝis en 1901, fariĝis aŭtonomio de Britio en 1942. En 1967 aborigenoj akceptis ĉiujn civilajn rajtojn. En 1999 okazis referendumo, kiu devis klarigi la demandon de landa politika aranĝo. Plimulto de la loĝantoj rifuzis modelon de respublika aranĝo kaj subtenis ekzistantan sistemon.
  • Heredaĵo: Cacadoo-nacia parko, Granda bariera rifo, Tasmania rezervejo, Vilandra lagregiono.
La granda insulo de Aŭstralio estas samtempe sendependa lando kaj kontinento. Aŭstralio situas en la Suda Pacifiko, kaj havas 7.682.300 km2 en areo, proksimume la grando de la kontinenta Usono. La nomo "Aŭstralio" venas de la latina vorto australis, kaj signifas "suda." La aŭstralianoj ofte diras, ke sia lando estas "sube," (angle "down under." ) Willem JANZ (1606) kaj Abel TASMAN (1642), nederlandanoj, kaj la Ŝipestro James COOK (1770), brito, vizitis Aŭstralion. La unua brita kolonio estis apud Sidnejo (1788.) Nuntempe Australio havas 18,783,551 loĝantojn (2000). La ĉefurbo de la lando estas Kanbero, kiu estas en la Aŭstralia Ĉefurba Teritorio en Novsudkimrujo. Australio havas multajn marsupiulojn. Estas, ekzemple, la kanguruo, la valabio, la vombato, la koalo; aliaj interesaj bestoj estas la monotremoj, kiel la ornitorinko kaj la eĥidno, kaj granda birdo, la emuo. Estas multaj eŭkaliptaj arboj, ŝafoj, kaj kunikloj. Kvinslando havas tre longan koralan rifon. La ĉefa lingvo de Aŭstralio estas la angla, sed la aborigenoj parolis 250 malsamajn lingvojn antaŭ la jaro