Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Anglio

Anglio

Anglio estas la plej granda reĝlando de Britio. La areo de Anglio (angle: England), estas 130.359 km2, kaj la loĝantaro de Anglio estis 49.807.082, aŭ preskaŭ 50 milionoj, en 2000. La ĉefurbo de Anglio, kaj la plej granda urbo, estas Londono.

Topografio

Anglio situas en la suda kaj orienta parto de Britio. Norde, la rivero Tweed kaj la montetaro Cheviot apartas Anglion de Skotlando. Okcidento estas Kimrio. Maniko kaj la Maro Norda apartigas Anglion de la eŭropa kontinento. Estas nur 35 km da Markolo inter Dovero kaj Francio, kaj hodiaŭ estas tunelo (Eŭrotunelo) inter Anglio kaj Eŭropo sub la markolo. Malaltaj, ondantaj, fekundaj ebenaĵoj kovras multe da Anglio, sed estas montaroj en la norda kaj okcidenta parto de la reĝlando. La klimato de Anglio estas mezvarma kaj malseka pro la influo de la Atlantika Golfa Fluo.

Historio

La nomo "Anglio" devenas de la anglosaksoj, ĝermanoj, kiuj invadis Brition en la finaj jaroj de Romio.
- La originaj loĝantoj de Anglio estis la iberoj. Ili uzis bronzon kaj verŝajne starigis la monolitojn de Stonehenge.
- La keltoj invadis la landon dekde la 6-a jarcento a.K. Estis du grupoj, la gaeloj kaj la britonoj-kimroj. Ili uzis feron kaj minis stanon.
- Je la jaroj 55 kaj 54 a.K. Julio Cezaro atingis Anglion kaj subigis la keltajn tribestrojn. Je la jaro 43 p.K. la roma imperiestro Klaŭdio komplete konkeris Anglion. Dum ĉirkaŭ 400 jaroj Anglio estis parto de la Romia Imperio. La romianoj konstruis bonajn vojojn, fortikaĵojn, muregojn, kaj fondis multajn urbojn, kiel Londinium (Londono).
- Dum la kvina jarcento, ĝermanaj triboj de Jutlando kaj Englando (nuntempe Danio) kaj de Saksio (nuntempe Germanio) invadis Anglion kaj fondis regnojn. Ili parolis lingvon, kiu evoluis dum la jarcentoj al la moderna angla lingvo.
- Dum la naŭa jarcento Alfredo la Granda (871-901) de la regno de Wessex defendis Anglion de alia dana invado.
- Je 1066, William (Vilhelmo la Konkerinto), normana duko de Francio, konkeris la Anglion de Eduardo la Konfesinto. Dum kelkaj jarcentoj la nobelaro de Anglio parolis la francan de la normanoj.
- Rikardo la 1-a, la Leonkuraĝa ("Leonkoro"), devis subskribi la Grandan Ĉarton (Magna Carta). Ĉi tiu ĉarto donis pli da rajtoj al la popolo.
- Dum la rego de Elizabeta 1-a (1558-1603) Anglio prosperis. Post la venko de la Hispana Militŝiparo (1588), Anglio komencis esplori, komerci, kaj koloniigi en multaj regionoj de la mondo. La verkoj de Ŝekspiro kaj aliaj verkistoj kaj la fama traduko de la Biblio en 1611 estigis la anglan kiel grandan literaturan vehiklon.

Politiko

Anglio estas parto de la Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj Norda Irlando, kiu apartenas al la Eŭropa Unio. Ĝia ĉefurbo estas Londono, samtempe ĉefurbo de tuta Britio. La reĝoj de Anglio ankoraŭ estas samtempe dukoj de Normandio kaj kiel tiaj regas ankaŭ la Manikinsulojn, kiuj ne formale apartenas al Anglio.

Vidu ankaŭ


- Britio
- Listo de britaj reĝoj
- Angla regiono
- angla provinco
- Nordorienta Anglio
- Eklezio de Anglio
- Centjara Milito
- And did those feet in ancient time
-
ja:イングランド ko:잉글랜드 ms:England simple:England th:แคว้นอังกฤษ zh-min-nan:England

Angla lingvo

La angla lingvo estas okcidentĝermana lingvo, origininta de Anglio, kun forta influo de la franca lingvo. En la historio de la angla lingvo, oni distingas tri fazojn:
- la anglosaksa lingvo (500-1000)
- la meza angla lingvo (1000-1500)
- la moderna angla lingvo (1500- ) La angla lingvo evoluis el la antikva ĝermana de Anglio kaj estis disvastigita tra la mondon ek de ĉ. 1500 per la milita, teknologia kaj kultura potenco de la Brita Imperio kaj ĝia ido Usono. Eble 25% de la mondo (1500 milionoj) regas la anglan kiel denaska (375 m), dua (375 m) aŭ fremda (750 m) lingvo. La lingvo ne nur floras en Britio kaj Usono kaj la landoj de iliaj eks-imperioj, sed estas studata tra la mondon, eĉ ekzemple en Indonezio kaj Etiopio, kiuj neniam estis sub la regado de anglalingvanoj. La angla estas oficiala lingvo de UNO kaj unu el la ĉefaj internaciaj lingvoj en Afriko. Kun la franca ĝi estas unu el la du vere mondaj lingvoj. La angla estis unu el la ĉefaj fontoj, el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple: suno, birdo, ŝipo, lando, ofta ktp. Unuflanke, la angla estas facile lernebla, ĉar ĝi havas malmulte da gramatikaj finaĵoj, sed uzas vortordon por montri la rilatojn inter vortoj. Aliflanke, ĝi estas malfacile lernebla, ĉar la ortografio estas nefonetika kaj arĥaika (moderna ortografio reflektas la prononcon de la mezepoka angla, kiam la veno de la presilo konformigis la literumadon, ĉefe laŭ la tiama Londona dialekto) kaj la lingvo enhavas multe da idiotismoj. La angla ankaŭ havas sonojn ne ofte uzatajn en aliaj lingvoj. Neatendite, la ĉina havas similajn problemojn por alilingvanoj. Nur la ĉina kaj la hinda-urda havas pli da denaskaj parolantoj ol la angla, sed ili ne estas fortaj ekster siaj regionoj. La angla, aliflanke, estas lingvo vere tutmonda: kvar kontinentoj (Nordameriko, Eŭropo, Afriko, Azio) aparte havas pli ol 50 milionojn da parolantoj, en du aliaj kontinentoj (Aŭstralio kaj Nordameriko) la angla estas la ĉefa lingvo, kaj nur unu kontinento, Sudameriko, aparte de Gujano, restas sen unualingvaj parolantoj. La angla estas la internacia lingvo de scienco, komputiko, komerco, popmuziko kaj aviado, inter aliaj. Ĝi estas laborlingvo de UNO kaj ASEAN kaj, praktike, la ĉefa laborlingvo de EU: dum multaj dokumentoj de EU estas haveblaj en la franca kaj la germana kaj, iafoje, eĉ aliaj el la 20 oficialaj lingvoj, nur en la angla estas ĉiuj dokumentoj haveblaj. La angla ankaŭ estas la ĉefa laborlingvo de multaj transnaciaj entreprenoj. Laŭ Encyclopædia Britannica, almenaŭ 16 nacioj enhavis pli ol unu milionon da anglalingvanoj en 1990:
  1. 223,9 Usono
  2. 60,0 Niĝerio
  3. 53,3 Britio
  4. 32,0 Filipinoj
  5. 21,0 Barato1
  6. 16,0 Kanado
  7. 14,8 Aŭstralio
  8. 5,5 Malajzio
  9. 3,7 Tanzanio
  10. 3,5 Sud-Afriko
  11. 3,3 Irlando
  12. 3,2 Nov-Zelando
  13. 2,7 Liberio
  14. 2,3 Jamajko
  15. 1,2 Trinidado kaj Tobago
  16. 1,0 Singapuro

1 Laŭ la barata popolnombrado de 1991 ĉ. 90 milionoj (~ 11%) de la enloĝantoj diris, ke ili scipovas la anglan kiel la unuan, duan aŭ trian lingvon ( http://www.censusindia.net/cendat/language/table4_E.PDF ).

Notu bone, ke diversaj nacioj kalkulas siajn lingvanojn malsame kaj ne ekzistas nombroj pri la angla por ĉiu nacio. Ekzemple, Kenjo, Pakistano kaj Bangladeŝo, ĉiu probable havas 3 milionojn da parolantoj. Ankaŭ, malmulte de nacioj kalkulas dualingvanojn. Almenaŭ 30 milionoj angleparolantoj ne estas en la supraj nombroj.

Famaj aŭtoroj de la angla


- Chaucer
- Ŝekspiro
- Milton
- Blake
- Charles DICKENS
- Mark TWAIN
- Joyce
- Ernest HEMINGWAY
- Orwell
- Jack KEROUAC
- J. D. SALINGER
- Tolkien Vidu ankaŭ: Anglalingva Literaturo

Eksteraj ligiloj

Pluraj vortaroj en la [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/Angla/ katalogo DMOZ] Kategorio:Okcidentĝermana lingvaro als:Englische Sprache ja:英語 ko:영어 ms:Bahasa Inggeris simple:English language th:ภาษาอังกฤษ zh-min-nan:Eng-gí

Britio

Tiu ĉi artikolo traktas la regnon entenantan Anglion, Skotlandon, Kimrion kaj Nord-Irlandon. Ankaŭ, en historio, aliaj ŝtatoj nomiĝis "Unuiĝinta Regno" (ekz. Unuiĝinta Regno de Portugalio, Brazilo kaj Algarvo). Vidu ankaŭ Britio (apartigilo). ---- Geografio > Eŭropo > Unuiĝinta Reĝlando < Historio ---- La Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando (aŭ Unuiĝinta Reĝlando; oni kutime sed fakte malprecize mallongigas al Britio) estas lando en Okcidenta Eŭropo, sur la insuloj Granda Britio kaj Irlando (norda parto), kune kun kelkaj insuletoj. Ĝi prezentas politikan union de Anglio, Skotlando, Kimrio kaj Nord-Irlando. Ligitaj al la Unuiĝinta Reĝlando estas la Manikinsuloj kaj Manksinsulo. La Britaj Insuloj, nuntempe kelkfoje nomataj la Insuloj de la Nord-Atlantiko (IONA), konsistas el Britio, Irlando, Manksinsulo kaj multaj aliaj insuletoj ĉirkaŭaj. La Manikinsuloj apud Francio apartenas al la reĝoj de Anglio kiel dukoj de Normandio, sed ili ne estas partoj de la Unuiĝinta Regno. En la jaro 1921, la plejmulto de Irlando sendependiĝis kiel la Respubliko de Irlando, kaj nun nur ses provinceroj, aŭ graflandoj (The Six Counties) en la nordorienta parto de la insulo daŭre apartenas al la Unuiĝita Reĝlando. La insulo Britio mem (Great BritainBritain angle) havas areon da 229.893 km2, kaj estas la oka plej granda insulo en la mondo. La loĝantaro de la Regno en 2001 estis 59.508.382, kaj ĝia areo estas 244.100 km2. La ĉefurbo estas Londono, kaj la regnestrino estas la reĝino Elizabeth la 2-a . Pro ĝia mara potenco kaj ĝia industria produktado, la Unuiĝinta Reĝlando antaŭ 1945 havis koloniojn en ĉiuj kontinentoj. Antaŭe, preskaŭ kvarono de la mondloĝantaro loĝis en la vasta Brita Imperio. Hodiaŭ, la imperio preskaŭ ne ekzistas, sed multaj el la iamaj kolonioj restas membroj de la malplifortega internacia asocio, la Komunumo de Nacioj (Commonwealth of Nations angle, antaŭe British Commonwealth of Nations). ---- Vidu ankaŭ:
- Britio (terminaro)
- La insulo de Granda Britio
- Esperanto-movado
- Britaj ĉefministroj
- Listo de britaj reĝoj
- Listo de urboj de Britio
- Loka regado kaj administrado en Britio
- Loka regado kaj administrado en Kimrio
- Loka regado kaj administrado en Nord-Irlando
- Loka regado kaj administrado en Skotlando
- Domesday Book
- Sutton Hoo Kategorio:Britio als:Grossbritannien und Nordirland ja:イギリス ko:영국 ms:United Kingdom simple:United Kingdom th:สหราชอาณาจักร zh-min-nan:Liân-ha̍p Ông-kok


Skotlando

Geografio > Eŭropo > Britio > Skotlando ---- angle kaj skote Scotland [SKOT-lnd], gaele an Alba [an AL-a-pa] ---- gaele Skotlando aŭ Skotio estas antaŭa reĝlando de nordokcidenta Eŭropo. Ĝi situas en la norda parto de Britio. Skotlando kuniĝis kun la reĝlando Anglio por konstitui la Reĝlandon Britujon en 1707. Britujo plus Nord-Irlando estas la Unuiĝinta Regno de Britio kaj Nord- Irlando.
La ĉefurbo de Skotlando estas Edinburgo.
La lingvoj parolataj en Skotlando estas la angla (kontinuo inter la norma dialekto kaj la loka skota lingvo), la skotgaela lingvo kaj la lingvoj de lastjarcentaj enmigrintoj. La lingvo norn de la Ŝetlandaj Insuloj estas malaperinta. Kvankam la gaela estas izolita en la Highlands multegaj loknomoj en la tuta lando havas gaelajn elementojn, ofte en angligita formo, ekzemple aber (riverfino), baile, bal (urbo), beinn, ben (monto, laŭvorte kapo), innis (insulo), loch (lago). La loĝantoj estas ĉirkaŭ 5.120.000, dismetiĝitaj tre neunuforme: en la Central Belt (industri-zono de Glasgovo al Edinburgo) la loĝdenseco estas 700 loĝantoj/km², en kelkaj regionoj de la Highlands malpli ol du loĝantoj je km². La valuto de Skotlando estas la skota pundo ([sterling] pound), dividita en 100 pencoj (pence, sing. penny), kiu samvaloras la anglan pundon. La angla pundo estas kursanta en Skotlando kaj inverse.

Religioj

La plimulto de la skotoj apartenas al la Eklezio de Skotlando (presbiteriana, Church of Scotland), kutime vokata the Kirk – kvankam oficialaj membroj estas eta minoritato, ĉirkaŭ 600.000 homoj. La Eklezio de Skotlando havas ĉirkaŭ 1.400 diservistojn. En 1843 la Libera Eklezio de Skotlando (Free Church of Scotland) disiĝis de la Eklezio de Skotlando. En 1893 de la Eklezio de Skotlando disiĝis la Libera Eklezio Presbiteriana de Skotlando (Free Presbyterian Church of Scotland), kies celo estas teniĝi kiom eble plej fidela al la origina spirito de la Reformacio.
La Katolikan Eklezion de Skotlando direktas kardinalo WINNING. Pli malgrandaj kongregacioj estas la Baptista Eklezio, la Metodista Eklezio, la eksterlandaj presbiterianaj eklezioj, la komunumoj juda kaj islama, la bahaanoj, la druidoj, ktp.

Fizikaj karakterizoj

bahaanoj Skotlando havas areon de 78.762 km².
Ĝi etendiĝas de la latitudo de Bergen (Norvegio) norde ĝis la latitudo de Flensburg (norda Germanio) sude. En la sudo la angla landlimo, de Gretna Green okcidente al Berwick upon Tweed oriente, estas unika surtera limo. Oriente Skotlandon banas la Norda Maro, norde kaj okcidente Atlantiko. La plejgranda longeco de la lando – de Cape Wrath al Mull of Galloway – estas 360 km, la plejgranda larĝeco – de Adnamurchan Point okcidente al Peterhead oriente – 225 km. De la fizika vidpunkto eblas dividi Skotujon en tri partojn:

Highlands

La Highlands ("altaj landoj") estas norda montara regiono kovrita de erikejoj. En la maro antaŭ la la norda bordo situas la insularoj Orkadoj kaj Ŝetlandoj. Antaŭ la okcidenta marbordo estas la Hebridoj. La marbordo de la Highlands estas dentumita de multaj fjordoj (Moray Firth, Firth of Tay, Firth of Forth), kiuj profunde enpenetras internen. Longa, profunda kaviĝo, la Glen Mor aŭ Great Glen, kiu etendiĝas de la Firth of Lorne al la Moray Firth, apartigas la nord-okcidentajn Highlands kaj la Grampianajn Montojn. Laŭlonge de la preskaŭ tutan Glen Mor troviĝas la vastaj lagoj Ness (Loch Ness) kaj Lochy (Loch Lochy). Tiuj lagoj, pere de la Kanalo de Kaledonio, interkomunikigas Atlantikon kaj Nordan Maron. Montaro Cairgorms, kun la pinto Macdhui (Ben Macdhui) (1312 m), estas la ĉefa montogrupo de la Grampianoj. Ben Nevis (1345 m) estas la plej alta monto de Britujo.

Lowlands

La Lowlands (malaltaj landoj") konsistigas la valoj de la riveroj Tay, Forth kaj Clyde. Temas pri regiono kun plejmulto da loĝantoj kaj industrioj – tri kvaronoj da la skotoj loĝas tie. La Lowlands najbaras norde kun la montetoj Ochil (Ochil Hills), sudaj antaŭmontoj de la Highlands, kaj sude kun la Pentland Hills kaj la Lammermuir Hills, kie komencas la Uplands.

Uplands

La Uplands ("Supraj landoj") estas montara regiono, tamen ne tiel senplanta kiel la Highlands. La plej altaj montopintoj estas Merrick (843 m), Rhinns of Kells (816 m) kaj Cairnsmore of Carsphain (786 m). La ĉefaj riveroj de Skotlando estas Tay (198 m), Clyde (157 m), Spey (155 m), Tweed (145 m), Dee (140 m) kaj Forth (80 m). Ĉiuj, escepte de Clyde, enfluas en la Nordan Maron. La ĉefaj lagoj estas Loch Lomond kaj Loch Awe en la okcidento, Loch Tay, Loch Rannoch kaj Loch Ericht en la Grampianoj, Loch Ness kaj Loch Lochy en la Glen Mor, Loch Maree kaj Loch Shin apud la norda marbordo.

Klimato

La klimaton de la Britaj Insuloj ege influas la oceano, precipe en la okcidentaj regionoj. Pro la atlantikaj malaltaj atmosferaj premoj la mezvaloro de precipitaĵo estas rimarkinde alta. Sed pro la Golfofluo la klimato estas milda kaj unuforma relative al la latitudo. En Edinburgo la mezuma jara temperaturo proksimumas 10° (3°-4° dum la vintro, 14°-16° dum la somero).

Flaŭro

Kardono estas la simbolo de Skotlando. Kune kun eriko kaj filiko]j kardonoj troviĝas preskaŭ ĉiuloke. La Lowlands estas riĉaj de [[spartio]]j, kaj ilia vegetalaro similas la kontinentan. En la okcidenta marbordo abundas [[fuksioj, rododendroj kaj azaleoj; en la Highlands eriko kaj filikoj. La flaŭro de la Grampianoj estas alpa.

Faŭno

En Skotlando troviĝas bestoj, kiuj ne ĉeestas en cetera Eŭropo: la Rhum-a muso, la sovaĝa ŝafo de la insuleto de Soay, la birdoj de St. Kilda. La klifaroj estas rifuĝejo de multaj specoj de birdoj. En la marĉaj zonoj troviĝas la kokbirdo
skota lagopo (Lagopus scoticus).

Strukturo de la Ŝtato

Ŝtatestro estas la reĝ(in)o de Britujo, aktuale Elizabeto la 2-a. La ĉefo de la registaro de la Unuiĝinta Regno estas la ĉefministro de la Unuiĝinta Reĝlando, nuntempe Tony BLAIR. La ĉefo de la registaro de Skotlando estas la ĉefministro (
First Minister) de Skotlando. La aktuala ĉefministro estas Jack McCONNELL. La vic-ĉefministro (Deputy First Minister and Justice Minister) okupiĝas, kune kun la ĉefministro, pri la internaciaj aferoj de Skotlando. Kiel ministro de justico li/ŝi ankaŭ okupiĝas pri la enlandaj aferoj, inkluzive de la administrado de justico, la polico, la prizonoj, la libereco de informado. La nuna Deputy First Minister estas Jim WALLACE. La leĝfaran povon de la Unuiĝinta Regno praktikas la parlamento de la Unuiĝinta Regno. Skotlando sendas 73 anojn al la londona Ĉambro de la Deputitoj. La leĝfaran povon en Skotlando praktikas la Skota Parlamento, krom pri tio, kiu apartenas al la kompetenteco de la Brita Parlamento. Oni elektas la parlamenton je du trionoj laŭ la majoritata balotsistemo, je unu triono laŭ la proporcia sistemo. La parlamento leĝdonas en multaj fakoj: sano, instruado, polico, decentrigo, ekonomia evoluado, ktp. Ĝi havas limigitan povon de impostado. Ekde 1995 lokaj registaroj reorganiziĝis surbaze de 29 unitary authorities (unuecaj aŭtoritatoj). Ĝis 1974 Skotlando estis dividata en shires (distriktoj) kaj cities (urboj). La malnovajn distriktojn oni uzas nuntempe nur katastre.
Jen la nuna administra divido de Skotlando (29 unitary authorities kaj 3 island authorities) kun loĝantoj laŭ nombrado de 1993 (diktipe la urboj) :
FIRMA TERO loĝantoj
Aberdeen (urbo) 218.220
Aberdeenshire 223,630
Angus 111.020
Argyll (Argajlo) kaj Bute 139.020
Clackmannan 48.660
Dumbarton kaj Clydebank 97.790
Dumfries kaj Galloway 147.900
Dundee (urbo) 153.710
Edinburgo (ĉefurbo) 441.620
Falkirk (urbo) 142.610
Fife 351.200
Glasgovo (urbo) 623.850
Highland 206.900
Inverclyde 89.990
Midlothian 79.910
Moray 86,250
Norda Ayrshire 90.550
Norda Lanarkshire 326.750
Okcidenta Lothian 146.730
Orienta Ayrshire 123.820
Orienta Dunbartonshire 110.220
Orienta Lothian 85.640
Orienta Renfrewshire 86.780
Perthshire kaj Kinross 130.470
Renfrewshire 176.970
Scottish Borders (Skotaj Limlandoj) 105.300
Stirling (urbo) 81.630
Suda Ayrshire 113.960
Suda Lanarkshire 307.100
ENTUTE 5.048.200
INSULOJ
Okcidentaj Insuloj 29.410
Orkadoj 19.760
Ŝetlandoj 22.830
ENTUTE 72.000
ENTUTE SKOTLANDO 5.120.200

Juro en Skotlando

La skota jura sistemo malsimilas la anglan. Juro en Skotlando baziĝas sur du fontoj, la aro da promulgitaj leĝoj (
enacted law) kaj la common law.
La enacted law originiĝas el pluraj leĝfaraj ensembloj: romia juro de la justiniana korpuso, eklezia juro, aktoj de la skota parlamento (antaŭ 1707 kaj post 1999, t.e. kiam eksistis skota parlamento), reĝaj proklamoj, traktatoj de la Eŭropa Unio aŭ eŭropaj leĝoj, lokaj leĝoj (
by-laws).
La
common law derivigas sian aŭtoritaton de la verdiktoj de la kortumoj kaj baziĝas sur la skota tradicio jura.

La angla lingvo en Skotlando

La skotlanda angla (
ScotsLallans) estas tre karakteriza en la komunumo de la parolantoj de la angla. Ĝi kaj la nordaj anglaj dialektoj havas multajn karakterizojn komunaj. Ambaŭ devenas de la anglosaksa lingvo parolata norde de rivero Humber. La ĉefaj fonetikaj kaj skribaj faktoj specifaj de la Scots estas ĉi tiuj:
- La sonon /ĥ/, malaperintan en la angla de Anglio, oni skribas
ch (loch [loĥ], lago);
- La anglosaksa
hw oni prononcas [hw] pli malpli kiel en Usono, ne [w] kiel en Anglio, kaj skribas quh (quhyte, white, "blanka");
- La [a:] de la anglosaksa ne ŝanĝis (ĝi ixis [o:] en Anglio) (
laird, lord)
- Longecon de vokalo oni indikas per
iy (heid [he:d], head, "kapo"; laird, lord);
-
k ofte respondas al angla ch (breeks, breeches; kirk, church, "kirko")
- Oni ĉiam prononcas
r;
- Vokaloj ne ŝanĝas antaŭ
r (bird [bird] "birdo"·; word, [ward], "vorto")
- Estas multaj leksikaj malsimilaĵoj (
bonnie, good, "bona"; how are you keepin?, how are you?, "Kiel vi fartas?"; the back of nine, past nine, "post la 9-a"; ktp). Kiel ekzemplo de Scots jen fama poemo de Robert BURNS:
O ye wha are sae guid yoursel,
Sae pious and sae holy,
You've nought to do but mark and tell
Your Neebour's fauts and folly!
Whase life is like a weel-gaun mill
Supply'd with store o' water,
The heapet happer's ebbing still,
And still the clap plays clatter.
Ho vi kiu estas tiom bona mem,
tiom pia kaj tiom sankta,
vi havas nenion por fari krom marki kaj diri
la misojn kaj stultaĵojn de via najbaro!
Kies vivo estas kiel muelilo bonfunkcianta
provizita per ujo da akvo,
??
??
Wha, who; sae, so; guid, good; nought, nothing; neebour, neighbour; fauts, faults; whase, whose; weel-gaun, well going; heapet hopper, heaped hopper.

Historio de Skotlando

Robert BURNS

Romia epoko

La plej malnovaj loĝantoj de Skotlando estis la misteraj Piktoj, pri kiuj oni scias malmulte kaj multe sindemandas. La historiisto Tacito transrakontis al ni ke en la jaro 77 lia bopatro Julio Agrikolo, guberniestro de Britio, plivastigis la Romian Imperion ĝis linio traskotlanda de Clyde al Forth. En nekonata loko, kiun Tacito nomas Mons Graupius, li venkis Kalgakon, reĝon de la kaledonoj. Sub Antonino oni konstruis remparon de Clyde al Forth (Vallum Antoninum). La romianoj forlasis Kaledonion (nunan Skotlandon) cirkaŭ en la jaro 155. Ili reiris tien dum mallonga periodo de 159 al 163.

De la 6-a al la 10-a jarcento

En 563 Sankta Kolumba (St. Columba) venis al la insulo Iona kun dekdu kunuloj. Tie li fondis monakejon, el kiu lia kristana predikado disiĝis tra la tuta Skotlando. La vikingaj atakoj komencis en 793 (detruo de la monakejo de Lindisfarne). Iona estis atakata en 794. La Orkadoj, la Ŝetlandoj kaj la Hebridoj fariĝis skandinavaj kolonioj. En 843 Kenneth MACALPIN proklamis sin reĝo de la Piktoj kaj de la Skotoj (la du keltaj popoloj de Skotlando).

De la 11-a al la 15-a jarcento

Per venko en la batalo de Carham (1018) Malcolm II konkeris Lothian. Sub Macbeth, kiu reĝis de 1040 al 1054, la reĝlando ĝuis periodon pacan kaj prosperecan. Ĝi finiĝis pro la atako de Malcolm la 3-a Canmore. Malcolm estas la unua invadinto veninte de Anglio. En tiu tempo komenciĝis franca kultura influo pri arkitekturo, juro, leksiko. Tiun komunan senton renovigos Roberto BRUSO (Robert the Bruce aŭ the Brus) en 1326 per la trakto de Corbeil. Ĉe la fino de la 12-a jarcento Skotlando estis tute submetita al Anglio, post la anglaj venkoj en Dunbar kaj Berwick. La Ŝtono de Scone (
Stone of SconeStone of Destiny), sur kiu la skotaj reĝoj estis kronataj, estis translokata de Scone al Londono. Eduardo I la Longfemura (Longshanks) nomumis Johanon de Warenne guberniestro de Skotlando. La skotoj ekribelis kontraŭ la subpremado sub la gvidado de Vilhelmo WALLACE kaj atingas grandan venkon en Sterling Bridge en la jaro 1297. Wallace rekonkeris Berwick kaj rabekskursis Northumberland. En 1298 oni nomumis lin Gardanto de la Reĝlando. La 22-an de julio 1298 Wallace estis batalsuperata en Falkirk. En 1306 Roberto Bruso iĝis reĝo de Skotlando. En 1314 li transiris la landlimon kaj supervenkis apud Bannockburn. En 1468 Margerita, filino de Kristiano I reĝo de Danlando kaj Norvegio, dote donis al Jakobo la 3-a de Skotlando la Orkadojn kaj la Ŝetlandojn, norvegajn dum ses jarcentoj.

16-a kaj 17-a jarcentoj

17-a jarcento La 8-an de decembro 1542 naskiĝis Maria, filino de Jakobo V Stuarto. Ŝi fariĝis reĝino je la aĝo de ses jaroj. En 1558 Maria Stuarta, kiu estis katolika, edziniĝis al la Daŭfeno de Francio. Reveninte hejmen ŝi trovis landon protestanta. En 1557 areto da protestantaj nobeloj, kontraŭaj al la edziniĝo de Maria kun "papisto" fiksis pakton "inter Dio kaj la popolo" (la Covenant). Inter la subskribintoj estis la grafoj de Argajlo (Argyll), Morton kaj Glencairn kaj Johano ERSKINO (John ERSKINE) de Dun. Ne klaras ĉu Dio subskribis la pakton. En 1599 Johano KNOX, eks-pastro katolika, estis ordinata diservisto de la Eklezio de Skotlando en la katedralo de Edinburgo. Knox iĝos ĉefa gravulo en la lukto pri la trudado de presbiterianismo en Skotlando. Jakobo Stuarto, filo de Maria kaj Lordo Damley, fariĝis reĝo de Skotlando post la perforta abdiko de lia patrino en 1567. Li estis apenaŭ 13-monata.
La kronon de Anglujo, kiu rajte apartenus al Maria, kies praavino estis Margerita, fratino de Henriko la 8-a Tudoro, ekhavis Elizabeta ĉar ŝi estis protestanta. Post la ekzekuto de Maria kaj la morto de Elizabeta, kiu havas neniun idon, Jakobo ricevis ankaŭ la kronon de Anglio kaj iĝis Jakobo I de Anglio kaj IV de Skotlando (Unuiĝo de la Kronoj, 1603). Jakobo transloĝiĝis al Londono kaj neniam revenis al Skotlando. Jakobo VII konvertiĝis al katolikismo ĉirkaŭe en 1672. Ekestis paradoksaĵo ĉar katoliko estis la ĉefo de la Eklezio de Anglujo. En 1688 alvenis el Nederlando Vilhelmo Oranĝo (William of ORANGE), kiu akiris la tronon foriginte Jakobon.

18-a jarcento

Post la Akto de Unio de 1707 la historio de Skotlando miksiĝis al la historio de Britujo.
Naskiĝo de la brita flago el la kunfandigo de la krucoj de S-ta Georgio (Anglio) kaj de S-ta Andreo (Skotlando). La partizanoj de la Stuartoj estis fine disbatataj en Culloden en la jaro 1746. Novaj leĝoj celis la disfaligon de la identeco kaj ekonomiaj strukturoj de la klanoj, faciligis terkonfiskadon, limigis la rajton de posedo de armiloj, malpermesis al la civiluloj surmeti tartanojn kaj ludi sakŝalmojn (Highlands Dress Proscription Act, 1782). Ene de la klan-sistemo tero estis konsiderata komuna proprieto. Post multaj generacioj la klanestroj emis amasigi riĉaĵojn kaj fremdiĝi de la aliaj klananoj. En la 18-a jarcento ili plu ne respektis la klanajn rajtojn; la nobelaj klanestroj loĝis en urboj, skotaj aŭ anglaj, kaj eĉ ne parolis la gaelan.
Kiam en la Lowlands iĝis pli profita anstataŭigi homojn per bredbestoj la nobeloj ne hezitis eĉ momenton: la Cheviot- kaj Blackface-ŝafoj rentumis pliege ol kamparanoj. La grandan "sukceson" de la bienposedantoj ekde 1785 oni vokis la Clearances (maldensigoj): la kamparanoj estis transplantataj al la malriĉa marbordo.
Post 1820 la rifuĝintoj estis je la limo de la vivrimedoj: la fiŝkaptaĵo malpliiĝis, la lupagoj plialtiĝis.

19-a kaj 20-a jarcentoj

Post jarcentlonga subpremado la registoj "ekkonsciis" pri la viktimoj de la Clearances. Per la Crofters Act de 1886 ili certigis la posedon de la tero al la kamparanoj kaj prizorgis por ke la elpelitoj ricevu kompensojn. Dum la ekonomia krizo de la jaroj 1920-30 renaskiĝis la skota naciismo. En 1934 estis fondata la Skota Nacia Partio (Scottish National Party, SNP). La malkovro de nafto sub Norda Maro revekigis la deziron pri aŭtonomio. La 11-an de septembro 1997 la skotaj voĉdonantoj jesis la projekton de aŭtonomio de la labor-partio. La jesoj venkis je 74,3%. En la majo de 1999, unuafoje dum tri jarcentoj, la skotoj elektis sian parlamenton. Ankaŭ vidu: Orknejaj Insuloj als:Schottland ja:スコットランド ko:스코틀랜드 ms:Scotland simple:Scotland


Kimrio

Geografio > Eŭropo > Britio > Kimrio ---- left Kimrio (Cymru [kamri] kimre, Wales [ŭejlz] angle), estas malgranda montara lando en la okcidenta marbordo de Britio. La nomo "Kimrio" venas de la kimra Cymru, siavice de cymry kiu signifas "samlandanoj". La nomo "Wales" venas de la Anglosaksa, kaj signifas "[lando de la] fremdlanduloj." Anglosaksa La areo de Kimrio estas 20,761 km2, kaj la loĝantaro estas proksimume 3,000,000. Kiam la Anglosaksoj invadis Brition, ili forpelis multajn keltojn mez-britiajn al Kimrio, jam loĝata de keltoj ekde antaŭ la romia konkero. La kimroj rezistis la Anglojn, sed malvenkis en 1282 al Eduardo la 1-a. Postaj ribeloj fiaskis, plej klare en 1409. En 1536, Kimrio formale unuiĝis kun Anglio; publikaj aŭtoritatoj uzis nur la anglan kaj tiel forigis la kimrojn el la administrado. Hodiaŭ la kimra havas oficialan statuson, sed nur ĉirkaŭ 600.000 kimroj parolas la kimran kaj la anglan, kaj nur 32,000 homoj parolas nur la kimran. La ĉefurbo de Kimrio de 1955 estas Cardiff/Caerdydd (315.000). Ĝis 1999 Kimrio estis centre regata de Londono; nun ekzistas "Nacia Asembleo por Kimrio", kiu tamen ne havas veran regpotencon, ĉar Kimrio (male al Skotlando kaj Nord-Irlando) havas leĝ-identecon kun Anglio.

Historiaj partoj (graflandoj) de Kimrio


- Môn (Anglesey)
- Frycheiniog (Brecknoc)
- Gaernarfon
- Aberteifi (Cardigan)
- Gaerfyrddin (Carmarthen)
- Ddinbych (Denbigh)
- y Fflint (Flint)
- Morgannwg (Glamorgan)
- Meirionnydd (Merioneth)
- Fynwy (Monmouth)
- Drefaldwyn (Montgomery)
- Benfro (Pembroke)
- Faesyfed (Radnor) Nacia himno: Hen Wlad Fy Nhadau Klaku por vidi al Tradiciaj vestoj de Kimrio

Ligoj


- [http://www.eisteddfod.org.uk/ Nacia Eisteddfod]
- Internacia Eisteddfod
- [http://www.walesontheweb.org/ Wales on the Web] Kimrio sur la TTT (angle) als:Wales ja:ウェールズ ko:웨일스 simple:Wales th:เวลส์ zh-min-nan:Cymru

Markolo

Geografio > Markolo ---- Markolo estas kompare mallarĝa akva areo, kiu dispartigas terpecojn, sed ligas najbarajn akvobasenojn. Ekstremumaj ampleksoj por markoloj estas: longo - ĉ. 1760 km por Mozambika Markolo kaj larĝo - 1120 km por Drejk-markolo. Kelkaj markoloj (Ĝibraltara, Magelana, Singapura k.a.) uzeblas por internacia navigado kaj estas malfermitaj por ĉiu lando egalrajte. Plej grandaj markoloj:
NomoLongo (km)NomoLongo (km)
Malaka Markolo1000Bassa Markolo317
Tatara Markolo850Skarerako300
Florida Markolo570Kategato200
Magelana Markolo550Hormoza Markolo150
Manika Markolo (Maniko)520Sunda Markolo120
Korea Markolo390Otranto120
Tajvana Markolo360Dardaneloj120
Aliaj konataj markoloj: BosporoĜibraltara MarkoloFunebra-Porda Markolo - Singapura MarkoloKaleza Markolo - Ora Pordego ja:海峡

Eŭrotunelo

Eŭrotunelo (Eurotunnel, prononcata angle [JUrotanl], france [erotiNEL]) estas societo brita-franca, kiu ekspluatas koncesion pri utiligo de la Manika Tunelo, fervoja tunelo inter Kalezo kaj Folkstone. Foje tiu nomo estas uzata ankaŭ por tiu tunelo. La societo estis fondita en 1986 je 55 jaroj (1987–2042). En 1993 la daŭro estis plilongigita al 65 jaroj, en 1999 al 99 jaroj. La societo estas akcia kaj komercatas en la borsoj de Bruselo, Londono kaj Parizo. Eŭrotunelo zorgas pri la personaj trajnoj "Eurostar" inter Londono, Bruselo kaj Parizo, pri la navedaj trajnoj le shuttle (prononco laŭplaĉa) kaj pri la vartrajnoj de la franca fervoja kompanio SNCF kaj de la angla-kimra-skota kompanio EWS inter Francio kaj Anglio. Pro la altiĝintaj konstru-kostoj de la tunelo la societo havas grandajn ŝuldojn, kies jaraj interezoj superas duonon de ĝia jara buĝeto. Ĝiaj akcioj, kiuj en 1987 valoris 35 francajn frankojn (5,83 eŭroj), intertempe (30-a de majo 1989) atingis 13,95 eŭrojn, sed de 1995 malsuperas unu eŭron.

Eŭropo

Geografio > Kontinentoj > Eŭropo ---- Eŭropo estas ankaŭ luno de Jupitero. ---- Eŭropo estas malgranda mondoparto, ne strikte dirite propra kontinento kvankam ofte nomita tiel (ĝi estas parto de la kontinento Eŭrazio) - nur Aŭstralio estas mondoparto pli malgranda - sed ĝi havis 729.000.000 loĝantojn en la jaro 2000. Oni parolas 209 malsamajn lingvojn en 6 lingvofamilioj en Eŭropo. Historie kaj kulture Eŭropo havis grandan influon sur la mondan civilizacion. Norde estas la Arkta Oceano, okcidente Atlantiko, sude Mediteraneo, la Nigra Maro, kaj Kaŭkazio, kaj oriente la Kaspia Maro kaj Uralo. Estas 44 landoj sendependaj en Eŭropo:

- Albanio
- Andoro
- Aŭstrio
- Belorusio
- Belgio
- Bosnio kaj Hercegovino
- Britio (kun Anglio, Skotlando, Kimrio kaj Nord-Irlando)
- Bulgario
- Ĉeĥio
- Danio (krom Gronlando en Norda Ameriko)
- Estonio
- Finnlando (aŭ Suomio)
- Francio (krom ĝiaj transmaraj provincoj)
- Germanio
- Grekio (krom la plej orientaj insuloj, kiuj situas en Azio)
- Hispanio (krom Kanariaj insuloj kaj du malgrandaj teritorioj en Afriko)
- Hungario
- Irlando
- Islando (kulture - geografie ĝi situas meze inter Eŭropo kaj Norda Ameriko)
- Italio
- Kroatio
- Kazaĥio (negranda parto okcidenten de la rivero Ural)
- Latvio
- Liĥtenŝtejno
- Litovio
- Luksemburgio
- Makedonio
- Malto
- Moldavio
- Monako
- Nederlando (krom Arubo kaj Nederlandaj Antiloj)
- Norvegio
- Pollando
- Portugalio (krom Madejro en Afriko)
- Rumanio
- Rusio (la tuta tereno de Uralo okcidenten)
- San-Marino
- Serbio kaj Montenegro
- Slovakio
- Slovenio
- Svedio
- Svislando
- eta parto de la cetere azia Turkio (okcidenta duono de Konstantinoplo kun ĉirkaŭaĵo)
- Ukrainio
- Vatikano kaj du duonmemstaraj insularoj:
- Ferooj (Danio)
- Alando (Finnlando) kaj unu kolonio:
- Ĝibraltaro (Britio)
Dosiero:europo-meza.png
[http://meta.wikipedia.com/upload/europo.png Pligrandigu mapon]
Plej multaj landoj de Eŭropo estas membroj de la Konsilio de Eŭropo. 25 landoj estas membroj de la Eŭropa Unio.

Eksteraj ligoj


- [http://worsten.org/ Foraj kuzoj el Eŭropo] Plurlingva listo de eŭropaj regionoj (sube sur la paĝo), utila listo por trovi la nomon de regionoj ne listigitaj inter la
- [http://www.bertilow.com/lanlin/index.php landoj] kaj lingvoj de la mondo.

vidu ankaŭ


- Historio de Eŭropo ------- EdE-E Eŭropo - v. la rubrikojn pri ĉiu lando. Kategorio:Kontinentoj ! als:Europa ja:ヨーロッパ ko:유럽 ms:Eropah roa-rup:Evropa simple:Europe th:ทวีปยุโรป zh-min-nan:Europa

Stonehenge

Stonehenge [stoŭnhenĝ] estas neolitika monumento apud Amesbury en la provinco de Wiltshire en Anglio. Laŭ arkeologiaj esploroj unua ŝtoncirklo estis konstruita ĉirkaŭ -6000, kaj la tuto estis rekonstruita kaj pligrandigita verŝajne inter -2500 kaj -2000 kaj parte rekonstruita en la 19-a jarcento. La katedrala urbo Salisbury estas 13 kilometrojn (8 mejlojn) for, kaj en la vojo estas la ruino de mezepoka urbo Old Sarum. Stonehenge estas granda rondforma grupo (kromleĥo) de starantaj ŝtonegoj t.e. megalitoj. Ĝi ankoraŭ estas sanktejo por modernaj druidoj kaj aliaj paganoj, sed la zorgorganizaĵo English Heritage malpermesas alproksimiĝi al la ŝtonoj, precipe dum somera solstico. Piedireble ĉirkaŭ Stonehenge estas altaĵetoj, verŝajne neolitikaj tomboj, kaj neolitika ŝtona "ŝoseo". En 1986 Stonehenge estis deklarita de UNESKO loko de Monda Kulturheredaĵo. Proksima ŝtonrondo en Wiltshire estas Avebury, kie vilaĝo kreskis meze de la rondo. Kelkaj markoj montras, kie suno aperas kaj malaperas en specialaj tagoj kiel solsticoj. Oni supozas, ke konstruintoj de Stonehenge uzis ĝin kiel kalendara ilo. Kategorio:Monda Kulturheredaĵo de UNESKO ja:ストーンヘンジ ms:Stonehenge simple:Stonehenge

Keltoj

Keltoj (el greka κελτοι (keltoj) unuafoje uzita de Hekateo el Mileto pr. 500 aK, lat. celtae [keltaj] - la sama vorto per aliaj prononcoj donis ankaŭ galloj (= gaŭloj) kaj galatoj, du grandaj triboj Keltaj) estas grupo de hindeŭropaj triboj. Ili vivis jam en la 2-a jarmilo aK en okcidenta Eŭropo.

Historio

La Keltoj migris el la nuntempa germana teritorio al la supra parto de Rejno kaj Marne (8-a jc aK) kaj tie evoluiĝis el unu tribo la Gaŭloj (aŭ Galloj) (7. jc. aK). Ili konkeris en la 5-4-aj jarcentoj aK la nuntempan Francion, Brition kaj nordan Italion, kaj prirabis Romon (387, 390 aK) kaj poste dum jardekoj danĝerigis la urbon. Tiutempe ili ankaŭ invadis Hispanion, kie miksiĝante kun la loka ibera popolo evoluigis la keltiberan popolon. En la 3-a jarcento a.K. ili konkeris areon preter Danubo, poste parton de la Balkana Duoninsulo (Trakio, Makedonio). Eta grupo de keltoj eĉ atingis dum la konkeroj Anatolion kaj tie estigis la ŝtaton Galatia aŭ Galatio. Tie ili konstruis fortikaĵ-urbojn, havis elokvantan manindustrion. (Latene-a kulturo) Ili estis venkitaj fare de la Romia Imperio, la ĝermanoj kaj iom post iom asimiliĝis en la Imperion, perdinte siajn lingvojn kaj tradiciojn. Ili multfoje batalis por la libereco ene de la Romia Imperio, sed senrezulte. La plej grava gvidanto estis Vercingetorix kaj la movado de bagaŭdoj.

Religio

En ilia vivo havis gravan rolon la pastroj: vatoj, kiuj plenumis la oferojn kaj interpretis la naturon, kaj druidoj kiuj instruis kaj juĝis, kaj eposaj poetoj: la bardoj. La druidaro estis estrata de ĉefdruido elektita sekretloke en regiono de la Karnutoj (Karnutio estante rigardata kiel centro de Gaŭlio). Sed oni konsideris Brition kiel centron kaj fonton de klereco pri la druida religio.

Keltidaj popoloj

Nur malmultaj keltoj konservis sian lingvon de la kelta lingvaro: kelkaj irlandanoj, bretonoj, kimroj, skotoj kaj kornvalanoj. Genoj de la kontinentaj keltoj plutroviĝas inter popoloj kiel francoj, hispanoj. La keltoj havis riĉan mitologion, kiu donis la legendojn de Tristan, Gralo, Artus (vidu: Artura ciklo). Vidu ankaŭ: Kelta kulturo - Keltaj nacioj Eksteraj ligoj:
- [http://ourworld.compuserve.com/homepages/profcon/m_gall.htm pri keltoj kaj lingvo far Cherpillod (Esperante)]
- [http://www.arbre-celtique.com/approfondissements/druidisme/inventaire-txt/inventaire-txt.php kelta religio priskribita de la antikvaj aŭtoroj, tre riĉa (france)] als:Kelten ja:ケルト人 ms:Celt

Fero

Fero estas kemia elemento en la perioda tabelo de elementoj kun la simbolo Fe (de la latina Ferrum, fero) kaj ordonumero 26. Ĝi estas metalo de la 4-a periodo kaj de la 8-a grupo en la perioda tabelo.

Gravaj proprecoj

La averaĝa fero-atomo havas 56-oblan mason de unu hidrogen-atomo. Fero estas la deke plej ofta elemento en la universo. La metalo estas ekstraktata el fererco, kiu ne estas pura fero, sed enhavas feran oksidon. La fererco estas reduktita per fandado al kruda fero; tiu procedo forigas la malpuraĵojn (ŝlako). Fero gravas teknike por la produktado de ŝtalo. La ŝtaloj estas alojoj, kiuj enhavas krom fero aliajn metalojn kaj nemetalojn (precipe karbonon). La atomkerno de fer-izotopo 56Fe havas la plej fortan ligenergion je nukleono el inter ĉiuj atomkernoj. La fuzio de la elementoj en la steloj finiĝas je fero. La pli pezaj elementoj aperas ĉe la eksplodo de supernovao, kiu respondecas ankaŭ pri la disĵeto de la kunkerniĝintaj materioj. En spactemperaturo la alotropaj modifoj de la pura fero estas la ferito aŭ α-fero. Tiu-ĉi modifo montras kube spacocentritan kristalan kradon, kio estas sub 911°C . Sube de la Curie-punkto ĉe 760°C, la ferito estas feromagneta. La modifo inter 760°C kaj 911°C nomiĝas β-fero. Ĉar ĝi de la α-fero ne diferenciĝas de la ferito en la magnetaj proprecoj , ĝi estas nomata ankaŭ kutime kiel α-fero. Ĝis 1392°C ekzistas faco-centrita modifo aŭ aŭsternito. Ĉe la pli altiĝanta temperaturo ŝanĝiĝas la fero al δ-ferito, kiu denove montras kube spacocentritan kradon. La fandopunkto estas 1539°C.

Fero kiel mineralo

Tre malofte aperas la fero pure. La mineralo kristaliĝas tiam en kuba kristala krado kaj havas la dureco de 4,5 kaj koloron de ŝtalgrizo al nigro. Ankaŭ la kraspa koloro estas griza. Pro la reakcioj kun akvo kaj oksigeno, la pura fero ne estas stabila. Ĝi aperas en ajolo kun nikelo nur en ferometeoritoj kaj en bazaltoj, en kiuj ĝi reduktiĝas el la feroentenaj mineraloj.

Uzado

Fero estas kun 95 pez-procentoj la plej ofte uzata metalo en la mondo. La kialo de tio estas la larĝa uzebleco - pro la dureco kaj la tenaceco de ajoloj - , kio faras ĝin relative malmultekosta. Multe da estas foruzata en la produktado de aŭtoj, ŝipoj kaj en altdom-konstruo (ŝtalbetono). La fero estas unu el la tri feromagnetaj metaloj (kobalto kaj nikelo estas la aliaj du). Tio permesas ĝian teknikan aplikadon de la elektromagnetismo en generatoroj, transformatoroj kaj elektromotoroj. La pura feropulvero uzatas nur en la laborejo. En la industrio disvastiĝis diversaj ŝtaloj, kiuj havas la sekvajn formojn:
- kruda fero entenas 4%-n - 5%-n da karbono kaj ankaŭ diversajn kvantojn da sulfuro, fosforo kaj silicio. Tio estas interprodukto de la giso- kaj ŝtalproduktado.
- Giso entenas 2,06%-n - 6,67%-n da karbono kaj pliajn alojoelementojn kiel ekz. silicion kaj manganon. Depende de la malvarmiga rapido, la karbono aperas en la giso kiel karbido aŭ elementare kiel grafito. Rigardante la aspekton de la romposurfaco, oni parolas en la erste kazo pri blanka kaj en la dua kazo pri griza giso. Giso estas tre malmola kaj nefleksebla.
- Ŝtalo entenas inter 0,06%-n kaj 2,06%-n da karbonon. Male al giso, ĝi estas tre elasta kaj formebla. La mekanikaj ecoj de la ŝtaloj povas varii inter larĝaj limoj ĉe ajoloproduktoj, kiuj produktiĝas per konvana kombino de termaj traktadoj kaj fizikaj prilaboroj, aldono de ajolmaterialo.

Historio

Okcident-Azio

La plej malnova homa aplikado de la fero okazis en Sumero kaj Egiptio, ĉ. en 4000 a. K. Temas pri pura fero de meteorŝtonoj (aerolitoj) kaj uzatis kiel ornamaĵo aŭ lancopinto. Ĝi estis prolaborita ne per metodoj kiel fandado aŭ forĝado, sed per metodoj de la ŝtonprilaboro (ŝtonepoko). Inter 3000 kaj 2000 a. K., oni trovas fanditajn ferojn (ĝi estas distingebla de la aerolitoj per la ĉeesto de nikelo) en Mezopotamio, Anatolio kaj Egiptio. Ĝi uzatis ŝajne nur ceremonie kaj estis pli kara ol oro. Ties origino necertas; laŭ unu ebleco ĝi estas la flankprodukto de la bonzoproduktado kiel spongofero. Inter 1600 kaj 1200 a. K., la fero uzatis pli ofte, sed ĝi ankoraŭ ne anstataŭigis la bronzon. Ekde 1200 montriĝas en Okcidenta Azio la trairo de la bronzepoko al la feroepoko. Oni supozas, ke la trairo okazis ne pro la supereco de la fero, sed pro manko je stano (necesa por la bronzoproduktado). Ĉe la unuaj paŝoj de la ŝtonepoka fandado estiĝis spongofero. Per la uzado de lignokarbo ĉe la plulaborado ligiĝis al fero karbono, tiel estiĝinte finfine ŝtalo (eble nur surface). Per hardado (k.e. abrupta malvarmigo, i.a. en likvaĵo) estiĝis laborpecoj kun elasteco kaj hardeco, kiuj superis la bronzon.

Hindio

La pilieroj starigitaj de imperistro Aŝoko estas el fero escepte pura, kaj kiuj de pli ol 2000 jaroj ne rsutiĝis, spite la malsekan veteron! Ties pureco estas ege pli granda ol tio, kio eblas per la modernaj teknikoj, historiistoj opinias, ke estis uzata meteora fero.

Ĉinio

Ankaŭ en Ĉinio okazis la unuaj spertoj per feroj el meteorŝtonoj. Oni trovis la unuajn arkeologiajn spurojn de forĝitaj feroj nord-okcidente, malproksime al Xinjiang, datitajn al la 8-a jarcento a.K.. Oni supozas, ke tiuj ĉi produktoj estas importitaj el Orienta Azio. En ĉ. 550 a. K. okazis la teknika eltrovo de altkamenoj, kio ebligis la produktadon de gisoj.

Eŭropo

Ĉar la prilabora tekniko atingis nur ĉ. 1.300°C-n, la evoluo de la fandado okazis nur en la 14-a jarcento en Svedio. Tio disvastiĝis per la uzado de kanonkugloj dise en Eŭropo. Kiam la malaperantaj arbaroj jam ne kovris la bezonon je lignokarbo, estis evoluita la kokso far Abraham Darby kiel alternativa bazmetarialo por la feroproduktado. Tiu ŝanĝo kun la eltrovo de la vapormaŝino signifis la komencon de la industria revolucio.

Trovejoj

La fero kune kun nikelo estas verŝajne la ĉefa parto de la terkerno. La ŝanĝiĝo de la interna solida fero kaj la likva ekstera fero de la terkerno produktas verŝajne la termagnetan kampon. La fero estas la plej ofta elemento de la terkrusto kun proporcio de 5%. La unuaj fontoj, kiujn oni ekspluatis, estis la tielnomataj gazonferoercoj kaj la liberaj ercoj, ekstere kuŝantaj . Hodiaŭ jam 40 % estas magneta feroerco. La plej grava materialo por la feroproduktado estas la hematito, kies grandparto konsistas el Fe2O3. La fero estas produktata tra kemia redukto per karbono en altforno, kie estiĝas temperaturo de ĉ. 2000°C. Oni aldonas unue kokson , kie ĝi reakcias kun la oksigeno de la aero al karbona monoksido: : 2 C + O2 → 2 CO La karbona monoksido reakcias kun fera oksido: : 3 CO + Fe2O3 → 2Fe + 3CO2 La estiĝanta fero estas likva pro la alta reakcia temperaturo. La produkto cetere enhavas ankoraŭ malpuraĵojn ekz. silician dioksidon. Per la aldono de kalko (CaCO3), la silicia oksido departiĝas kiel ŝlako. La unua reakcia paŝo ŝanĝas la kalkon al kalcia monoksido: : CaCO3 → CaO + CO2 Poste la kalcia monoksido reagas kun silicia dioksido: : CaO + SiO2 → CaSiO3 La estiĝinta ŝlako uzatas en la subtera konstruado (uzatis pli frue kiel sterkaĵo). Oni ekspluatis en jaro 2000 tutmonde ĉ. 1.000 megatunojn de feroerco, en valoro de ĉ. 25 md. de eŭro. La plej grandaj liverantoj de feroerco estas Ĉinio, Brazilio, Aŭstralio, Rusio kaj Barato. Ili liveras kune la 70% de la monda bezono. Oni produktas el 1.000 Mt de ercoj ĉ. 572 Mt feron. Oni povas gajni ankoraŭ plian feron el la defalaĵo.

Ekspluatado

La feroerco estas ekspluatata surtere aŭ subtere. Surtera ekspluatado (tiel malmultekosta) okazas hodiaŭ en Sudameriko (Brazilio), en okcidenta Aŭstralio, Ĉinio, Ukrainio kaj Kanado. En landoj, kie la facilaj trovejoj jam pli frue estis ekspluatitaj, la minado de la feroercoj malpligrandiĝis. Ĉiama problemo estas la rekultivado de la forlasitaj minejoj.

Kemiaj ligoj

La fero ligas oksidojn 2- aŭ 3-valore. Ĉar la fero ne havas iun defendan tavolon, ĝi oksidiĝas (rustiĝas). Oftaj oksidaj statoj kaj ligoj:
- Fe2+,
- Fe3+,
- Fe4+, troviĝas en kelkaj enzimoj (ekz. peroksidazo).
- Fe6+, estas malofta (ekz. K2FeO4)
- Fe3C La Fe2+ kaj Fe3+ jonoj povas aperi kiel solvebla aŭ nesolvebla Berlina bluo (malhelblua kombinaĵo) per kalia heksacianferato (II/III) (uzatas ĉe 2+ III kaj 3+ II).

Izotopoj

La fero havas 4 naturajn stabilajn izotopojn, relative oftajn: 54Fe (5.8%), 56Fe (91.7%), 57Fe (2.2%) kaj 58Fe (0.3%). La izotopo 60Fe havas duoniĝan tempon de 1,5 milionoj de jaroj. La ekziston de 60Fe ĉe apero de la planeda sistemo pruvis korelativeco inter ofteco de 60Ni, produkto de 60Fe, kaj la ofteco de la stabila Fe-izotopo en kelkaj meteorŝtonoj (ekz. ĉe Semarkona und Chervony Kut). Hodiaŭ ĉiu originala (estante ĉe la formiĝo de la planedoj) 60Fe tute al 60Ni transformiĝis. La diferenco de nikel- kaj feroizotopoj en la meteorŝtonoj permesas la mezuradon de izotop- kaj elementoftecon ĉe estiĝo de la Sunsistemo kaj la ekkonon de la regantaj cirkonstancoj antaŭ kaj dum la estiĝo de la sunsistemo. Nur la feroizotopo 57Fe havas kernan spinon kaj pro tio uzatas en kemio kaj biologio.

Biologio

Fero estas esenca oligoelemento por preskaŭ ĉiu vivulo. Kiel centra atomo en hemoglobino kaj mioglobino, troviĝas ĝi en multaj bestoj kaj respondecas pri la oksigen-transporto, uzado. Tio estas en tiuj proteinoj ĉirkaŭita per porfirina ringo. Fero estas parto de fero-sulfuro-komplekso en multaj enzimoj kiel ekz. nitrogenazo kaj hidrogenazo. La tria grava grupo de la feroenzimoj estas la t.n. nehema feroenzimo, ekz. metan-monooksigenzo, ribonukleotid-reduktazo kaj la hemoeritrino. Tiuj ĉi proteinoj funkciigas en diversaj organismoj la oksigen-aktivigon, oksigentransporton, redoksaj reakcioj kaj hidrolizon. La infektaj bakterioj uzas ofte feron, tiel la defenda mekanismo de la korpo aperas kiel la ’’kaŝado’’ de la fero.

Rimedoj de singardo

Kvankam la fero estas grava spurelemento por la homo, la tro multa fero en la korpo povas esti toksa. La granda kvanto de Fe2+-jonoj reagas kun peroksidoj, tiel estiĝas liberaj radikoj. La korpo kontrolas en normala stato la ferocirkulon. Ĉirkaŭ 1 gramo da fero kaŭzas ĉe dujara infano seriozajn venenajn aperaĵojn, 3 gramo eble letale. La fero akumuliĝas en la hepato kaj kaŭzas tie siderozon (akumuliĝo de feraj saloj) kaj damaĝojn de la organo. Tiel oni proponas la feraĵojn nur ĉe feromanko. Vidu ankaŭ jenon: fero-materialŝanĝo. Kategorio:Kemiaj elementoj ja:鉄 ko:철 ms:Besi simple:Iron th:เหล็ก

-55

Historio > Jarcentoj > 1-a jarcento a.K. > -55 ---- En la jaro 55 antaŭ Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 55-54: Brition atingas la trupoj de Julio Cezaro.

Naskiĝoj


- Tacito, romia verkisto

Mortoj

----
-60 | -59 | -58 | -57 | -56 | -55 | -54 | -53 | -52 | -51 | -50
2-a jarcento a.K. - 1-a jarcento a.K. - 1-a jarcento


Julio Cezaro

Historio > Romio > Romia Respubliko > Julio Cezaro ---- Julio Cezaro (102-44 a.K.), latine Caius Julius Caesar [kajus juulius këësar], romia generalo, parto de la unua triumviraro kaj poste diktatoro de la Romia Respubliko. Liajn verkojn pri lia militado ankoraŭ studas kaj studantoj de la latina lingvo, kaj militistoj.

Vivo

La familio de Cezaro, laŭ legendo, devenas de la diino Venera. Cezaro estis afabla en mieno, donacema en mono, sed tre ruza en menso. Lia afableco kaj donacemo ofte estis velura ganto sur mano el fero. Tio trompis Pompeon kaj multajn romanojn, sed ne Ciceronon kaj Katonon, kiuj travidis Cezaron. Cezaro elspezis libere por donaci al amikoj, al siaj armeanoj kaj al la popolanoj de Romo. Kvankam tio ŝajnis senprudenta al multaj -- kaj Cezaro ja havis grandajn ŝuldojn -- per la donacoj Cezaro fine aĉetis la elkoran favoron de siaj soldatoj kaj de la popolo de Romo kaj, per tiuj, la imperion. Cezaro fariĝis politikisto, kiam li estis tre juna. Sed li ankaŭ estis tre riĉa. Per la donacema kaj ŝajne senprudenta uzo de sia riĉo, Cezaro gajnis politikan favoron kaj potencon. Kiam Cezaro havis ĉirkaŭ 35 jarojn, li legis la biografion de Aleksandro la Granda kaj ploris: je lia aĝo, Aleksandro jam konkeris la mondon, sed Cezaro ĝis tiam faris nenion. Do per la politika favoro, kiun li gajnis per sia donacemo, la Senato donis al li legiojn kaj sendis lin al Gaŭlio, la nuna Francio, kiun li neatendite tute konkeris. Li verkis faman libron pri siaj militoj en Gaŭlio, Bellum Gallicum. Cezaro estis la unua romia generalo, kiu milite transiris Rejnon kaj la Manikon, sed li ne povis konkeri Brition nek Germanion. La konkero de Gaŭlio donis al li ne nur la potencon de sukcesa kaj ŝajne nevenkebla armeo, sed ankaŭ la trezoron de Gaŭlio, kiun li libere elspezis en Romio por elaĉeti kaj amindumi la koron de Romo. Do Cezaro fariĝis unu el la plej potencaj homoj en Romio. Nur Pompeo kaj Krasso estis pli potencaj. Tial je -60, Cezaro dividis la imperion kun ili: Krasso ricevis Azion, Cezaro Gaŭlion, kaj Pompeo Hispanion kaj Afrikon. Tio estis la unua triumviraro. Italio estis ankoraŭ libera kaj ne la privata posedaĵo de homo. Post la divido, Cezaro grandigis sian potencon en Gaŭlio. En -55 kaj -54 li penis konkeri Brition, sed fiaskis. En la tempo de Cezaro, Britio staris ĉe la rando de la konata mondo -- estis eĉ duboj pri ĝia ekzisteco en Romo. Iuj opiniis, ke Britio estis lando fabela. Cezaro mem rigardis Brition kiel tro marĉa kaj tro malriĉa. Je -53 Krasso mortis en Persio. Nun sole Pompeo staris kontraŭ Cezaro. Do Cezaro iris al la Rubikono, la rivero, kiu estis la limo inter lia provinco Gaŭlio kaj Italio, kaj haltis. Post multe da hezito li fine decidis transiri Rubikonon je -49. Li diris, en la greka, "la kubo estas ĵetita", kaj transiris la riveron. Kiam li transiris la riveron kaj eniris Italion kun sia armeo, li rompis leĝon kaj tradicion, defiis la Senaton kaj klare montris, ke li deziris kapti Romon kaj Romion por si mem. Malsimile al Cezaro, Pompeo regis la maron, havis grandan ŝiparon kaj armeon duoble grandan. Sed la armeo de Cezaro estis tre sperta, memfida, lojala kaj Cezaro tre aŭdaca kaj kuraĝa. La du armeoj fine kunvenis sur la batalkampo de Farsalio je -48, kie Cezaro venkis Pompeon. Pompeo fuĝis al Egiptio, sed tie estis mortigita de la reĝo Ptolemeo. Cezaro sekvis Pompeon al Egiptio, sed alvenis post lia murdo. Li venĝis la murdon de Pompeo kaj starigis la fratinon de Ptolemeo kiel reĝinon: la a Kleopatra, kiu donis al Cezaro filon, Cezarion. Poste Cezaro venkis Katonon kaj la aliajn restantajn respublikanojn en norda Afriko. Tiam Cezaro revenis al Romo, kaj starigis sin kiel diktatoron, sed ne kiel reĝon. Je la 15-a de marto (laŭ la kalendaro uzata en tiu jaro en Romo; verŝajne la 14-a de marto laŭ la poste adoptita julia kalendaro) 44 a.K. (710 AUC), Cezaron murdis Marko Bruto, Kassio kaj liaj respublikismaj komplotistoj, kiuj timis ke li fariĝos reĝo. Post la sekva serio de civilaj militoj, la timoj de la komplotistoj realiziĝis; la adoptita filo de Cezaro, Aŭgusto Cezaro, fariĝis imperiestro. La Romia Respubliko estis mortinta, kaj la Romia Imperio naskiĝis. Antaŭ lia murdo, Cezaro planis konkeri Persion, Skition (nuna Ukrainio) kaj Germanion. Laŭ Plutarko, la armeoj de Cezaro batalis kontraŭ tri milionoj kaj mortigis unu milionon. Dufoje -- kontraŭ Ariovisto en Gaŭlio kaj kontraŭ Pompeo ĉe Dirakio -- Cezaro, lia armeo kaj lia sorto pendis per unu fadeno. Sed la manko de aŭdaco kaj memfido de lia malamiko savis lin. Simile al Cromwell, Cezaro estis nesperta en milito ĝis mezaĝo, sed li estas unu el la plej bonaj militistoj de la historio. Simile al Davido, Cezaro estis indulga al malamikoj post venko, eĉ al tiuj, kiuj mortigus lin, se ili povus. Krom tio, li estis homo tre makiavela. Simile al multaj tiaj ambiciuloj, Cezaro deziris la unuan rangon super ĉio. Unufoje Cezaro kaj liaj oficiroj preterpasis barbaran vilaĝon en la Alpoj. Liaj oficiroj moke komparis la vilaĝon al Romo, sed Cezaro diris, "Mi preferus la unuan rangon en tiu vilaĝo al la dua rango en Romo." La monato julio nomiĝas laŭ Julio Cezaro. Antaŭ Cezaro, la nomo de la monato estis Quintilis. Cezaro mem reformis la romian kalendaron laŭ la konsilo de la egipta matematikisto Sosigeno. La reformita kalendaro estas konata kiel la julia kalendaro, kiun Cezaro starigis je -45. Du jaroj post sia morto Cezaro estis diigita. Mezepokaj aŭtoroj inkluzivigis lin kiel modelo por kavaliroj en Naŭ de la Famo. ---- La vorto cezaro iĝis titolo de romiaj imperiestroj. ---- En Esperanto aperis romano Cezaro de Mirko Jeluŝiĉ en traduko de Ivo Rotkviĉ.

Vidu ankaŭ


- Julio Cezaro (literaturo) Kategorio:Romiaj imperiestroj Cezaro Julio ja:ガイウス・ユリウス・カエサル ko:율리우스 카이사르 simple:Julius Caesar

Klaŭdio

Historio > Romio > Romiaj Imperiestroj > Klaŭdio ---- Klaŭdio, latine: Tiberius Claudius Nero Caesar Drusus, originale: Tiberius Claudius Drusus Nero Germanicus, naskiĝis 1-an de aŭgusto -10 en Lugdunum, nuna Liono, mortis 13-an de oktobro 54, estis romia imperiestro ekde 41 ĝis 54. Politike li estis febla kaj fine estis venenita de sia edzino por sekurigi la povon al Nerono, sed li estis unu inter la plej bonaj kaj saĝaj mastrumantoj de la Romia imperio
Antaŭulo:
Kaligulo (37 - 41)
Romiaj imperiestroj
Posteulo:
Nerono (54 - 68)
Kategorio:Romiaj imperiestroj ja:クラウディウス

Romia imperio

Historio > Romio > Romia Imperio ----
- daŭro: -27 ĝis 476 (okcidenta); ĝis 1453 (orienta)
- ĉefurbo: Romo
- teritorio: la landoj ĉirkaŭ la Mediteraneo
- lingvo: la latina kaj la greka lingvo
- religio: idolkultoj; ekde la 4-a jarcento, ĉefe kristanismo 500px
- provincoj:(kun jaro de kreado kiel provinco) Akaio(Achaea) (-27) - Egipto (Aegyptus) (-30) - Afriko (Africa) (-146) - Alpes Cottiae - Alpes Maritimae - Alpes Penninae - Aquitania - Arabia Petraea (105) - Armenia Inferior - Armenia - Asia (-129) - Assyria - Baetica - Baleares - Belgica (-16) - Bithynia (-74) - Britannia (43) - Cappadocia (17) - Cilicia (-64) - Commagene - Corsica kaj Sardinia(-231) - Cyprus - Cyrenaica (-74) - Dacia (107) - Dalmatia (-167) - Epirus (pr. 60 p.K.) - Galatia (-25) - Germania Inferior (17) - Germania Superior (17) - Illyria - Italia - Lugdunensis - Lusitania (-27) - Lycaonia - Lycia - Macedonia (-146) - Mauretania (40) - Mesopotamia (115) - Moesia (-29) - Narbonensis (-120) - Noricum (-15) - Osroene - Palaestina - Pamphylia (43) - Pannonia (10) - Pisidia - Pontus - Rhaetia (-15) - Sicilia(-241) - Sophene - Syria (-64) - Tarraconesis (-197) - Thracia (46)
- imperiestroj: Vidu listo de romiaj imperiestroj
- Spartacus La romia imperio (27 a.K. ĝis 476 p.K.) estis imperio de Romio, kiu regis la landojn ĉirkaŭ Mediteraneo dum la kvin jarcentoj. En 476 Romo kaj la okcidentaj provincoj disfalis pro la atakoj de ĝermanaj barbaroj. La orienta, greka duono de imperio, kiu regis sin aparte depost 395, travivis kaj daŭris sub la gvido de Konstantinopolo kiel la Bizanca imperio. La ĝermanoj mem poste penis restarigis la imperion sub la nomo la Sankta Romia Imperio. La romia imperio estis la sukcesinto de la Romia Respubliko. Dum la finaj cent jaroj de la Respubliko, Romio grande kreskis per eksterlandaj militoj sed interne baraktis pro civilaj militoj. La civilaj militoj finiĝis, kiam Oktavio restis kiel la sola forta generalo, kiu ankoraŭ vivis. En -27 la Senato nomis lin Aŭgusto Cezaro, kaj donis al li la potencon de imperiestro. Post jarcentoj da militoj, la Mediteraneo sub la imperio fine vidis jarcentojn da paco -- la tiel-nomata Pax Romana aŭ romia paco. Je sia maksimumo, ĉirkaŭ 120, la imperio regis Eŭropon sude de la Danubo kaj okcidente de Rejno, Brition sude de la Muro de Hadriano, Dacion (nuna Rumanio), Anatolion, Sirion, Palestinon, Egiption kaj la nordan marbordon de Afriko. Portempe Romio ankaŭ tenis Armenion, Mezopotamion, kaj okcidentan Germanion. La imperio romiigis okcidentan Eŭropon, provizinte la kulturan fundamenton de la Okcidento. En la oriento, la greka kulturo estis tro forta. En norda Afriko, la araba imperio poste forviŝis ĉian romian kulturon, kiu eble ankoraŭ restis tie. ja:ローマ帝国 ko:로마 제국 simple:Roman Empire

Danio

Geografio > Eŭropo > Nordio > Skandinavio > Danio ---- Danio - Danmark (da) [denmak] Lando en norda Eŭropo, inter Balta Maro kaj Norda Maro. Ĝi fizike konsistas el duoninsulo Jutlando kaj 405 nomohavaj insuloj, el kiuj nur 82 loĝatas. Plej gravaj insuloj estas Fyn kaj Sjælland (ejo de ĉefurbo Kopenhago). Sude havas mallongan terlimon al Germanio, norde kaj oriente marlimas al Norvegio kaj Svedio pere de maretoj Skagerrak kaj Kattegat. Kattegat
- Landkodo: DK.
- E-nomo: [a] Danujo, Danlando; [o] Reĝlando Danio.
- Nacia nomo: Kongeriget Danmark (da) [KONGeĥiid/-iiz denmak].
- Politika sistemo: konstitucia monarkio.
- Administra divido: 14 komunoj, 2 urboj (Kopenhago kaj Frederiksbergo) kaj 2 aŭtonomiaj teritorioj.
- Aŭtonomiaj teritorioj: Ferooj kaj Gronlando.
- Urboj: Kopenhago (1.377 mil), Arhuzo (182 mil), Odense (137 mil).
- Lingvoj parolataj: dana, platdiĉa, germana
- Kredantoj: evangeli-luteranoj.
- GNP: totala - 184 mlrd $; pokapa - 29.890 $.
- Eksporto: viandaĵo, fiŝo, laktaĵo, elektrovaroj.
- Organizoj: UNO (1945), NATO, EU
- Historio: en 1849 estis anoncita kiel konstitucia monarkio. De 1949 membro de NATO, kaj de 1973 - membro de EU.
- Heredaĵo: katedra templo de Roskilde.

Partoj


- Jutlando: Vendsyssel, Sønderjylland
- Fyn kaj insuletoj:
- Sjælland:
- Bornholm:

Plej grandaj urboj (2001)

# Kopenhago - 499.263 # Arhuzo - 286.903 # Odense - 183.617 # Aalborg - 161.906 # Frederiksberg - 91.079 # Esbjerg - 82.691 # Randers - 62.291 # Horsens - 55.103 # Næstved - 46.536

Insuloj laŭ enloĝateco

# Sjælland - 2.033.467 # Fyn - 438.521 # Amager - 151.593 # Lolland - 71.473 # Als - 51.268 # Bornholm - 44.924 # Falster - 42.902 # Mors - 23.028 # Langeland - 14.708 # Møn - 10.368 # Ærø - 7.600 # Tåsinge - 6.256 # Samsø - 4.331 # Thurø - 3.638 # Fanø - 3.241 # Læsø - 2.362 # Bogø - 1.014 # Fur - 999 # Orø - 936 # Rømø - 805 # Fejø - 625 # Jegindø - 548 # Sejerø - 405 # Agersø - 279 # Strynø - 211 # Femø - 204 # Enø - 203 # Aarø - 199 # Bjørnø - 54

EdE-D Danio

Danujo. Jam antaŭ 1850 du danoj, la fama lingvisto Rasmus Rask kaj la komedi-verkisto Thomas Overskou sendepende unu de la alia sin okupis pri konstruado de artefarita lingvo. Sed la ĝenerala publiko ne konatiĝis kun tiu demando antaŭ ol Volapük eniris en Danlandon 1886 kaj post malmultaj jaroj malaperis. La unua dana lernolibro de Esperanto, verkita de Christian NIELSEN aperis en Flensburg 1890. Verŝajne nur tre malmultaj adeptoj de Esperanto troviĝis en Danlando antaŭ la apero de vortaro kaj lernolibro de Fr. Skeet-Giörling (1904), "la patro de la dana E movado". Li faris siajn unuajn kursojn en Aalborg ĉirkaŭ 1904, sed poste li transloĝiĝis al Kopenhago, kie li daŭrigis sian laboron kun granda sukceso. La konata lingvisto, prof. Otto JESPERSEN (aŭtoro de la lingvoprojekto "Novial") varme interesiĝis pri Esperanto kaj publikigis longan rekomendan artikolon pri ĝi en la multe legata revuo "Tilskueren" (1905). Samtempe alia fama lingvisto prof. Vilhelm THOMSEN verkis kaj eldonis broŝuron pri "la komuna lingvo de la scienco." Fine en 1906 fondiĝis la unua E grupo dana, "E-ist-foreningen", kies unua prez. estis magistro Holger WIEHE kaj ĝia sekr. f-ino Gunvar MONSTER. Post unu jaro tiu grupo ekeldonis la unuan danan E gazeton E-Bladet: Helpa Lingvo, kiun redaktis Wiehe. Fervoraj E-istoj faris paroladojn pri la nova lingvo, precipe Skeel-Giörling kaj Monster. En 1907 la plej granda Kopenhaga gazeto "Politiken" ekinteresiĝis pri Esperanto kaj aranĝis kursojn kun 350 kursanoj. Skeet-Giörling instruis ilin. Ankaŭ en Kristana Unuiĝo por junuloj en Kopenhago li aranĝis kursojn. Post tiuj kursoj fondiĝis E grupo por junuloj, kies prez. fariĝis Svend REHLING. En laboristaj rondoj gvidis Leo ABRAHAM kursojn kaj fondis poste grupon. Tiuj du grupoj ne vivis longe. Ankaŭ ekster Kopenhago la E movado ekfloris. En Odder kaj Brönderslev okazis kursoj, kaj en Randers kaj Faaborg fondiĝis kluboj. Plej vigle laboris la klubo en Odense, kie N. C. CARLSEN faris gravan propagandon. En la tiea komerca lernejo oni komencis instrui E-n. Baldaŭ sekvis la seminario en Odense. La klubo en Odense fondiĝis 1907, 1910 fondiĝis la laborista klubo. En Kopenhago Bendix, P. Borberg, f-ino Monster kaj Skeel-Giörling faris la plej grandan laboron. Bendix instruis i. a. E-n en kurso de 300 telefonistinoj. En jan. 1908 fondiĝis laŭ instigo de f-ino Sehroder Centra Dana E-ista Ligo (CDEL). En 1909 fondiĝis "Aaiborg EK" (prezidita de E. Friis), "EK de Vejle" (M. Packness), "Randers EK" serĝento Rasmussen) "