:: wikimiki.org ::
| Antikva Grekio |
Antikva GrekioAntikva Grekio estas la termino uzata por priskribi greklingvan mondon dum la antikva epoko. Ĝi ampleksis la nunan Grekan ŝtaton, kaj ankaŭ la koloniajn landojn de la antikvaj grekoj: Cipron, la marbordon de la Egea Maro de Turkio (tiu tempo konata kiel Ionio), Sicilion kaj sudan Italion, kaj multajn koloniojn en nune konata Albanio, Bulgario, Egipto, Francio, Libio, Rumanio, Hispanio, kaj Ukrainio.
Ukrainio
Laŭtradicie, la Antikva Grekia periodo komenciĝas kun la dato de la unuaj Olimpikaj Ludoj en 776 a.K., sed multaj historiistoj nun etendas la daton al 1000 a.K.. La tradicia dato por la fino de la periodo estas la morto de Aleksandro la Granda en 323 a.K.. La sekvinta periodo estas nomata la Helena periodo.
Tiuj ĉi datoj estas historiaj konvencioj. Iuj aŭtoroj traktas la Antikvan Grekian Civilizacion kiel kontinuan ĝis la apero de la kristana religio en la 3-a jarcento p.K.
Antikva Grekio estas taksata de la plejparto de la historiistoj kiel la fundamento de la Okcidenta Kulturo. Grekia kulturo estis forta influo en la Romia Imperio, kiu portis version de ĝi al multaj partoj de Eŭropo. Civilizacio de Antikva Grekio estis ege influa pri la lingvo, politiko, edukadaj sistemoj, filozofio, arto kaj arkitekturo de la moderna mondo, ĉefe dum la Renesanco de Okcidenta Eŭropo kaj denove dum variaj novklasikaj repopularigadoj en 18-a kaj 19-a jarcento en Eŭropo kaj Ameriko.
Originoj
Oni kredas, ke la grekoj migris suden en la greka duoinsulo je multaj ondoj, komencantaj en la malfrua 3-a jarmilo a.K., la lasta estanta la Doria invadado. La periodo de 1600 a.K. ĝis 1100 a.K. estas konata por la Micenoj kaj la regno de Reĝo Agamemnon kaj la militoj kontraĵo Trojo priskribitaj en la rakontoj de Homero. La periodo de 11-a jarcento a.K. ĝis 8-a jarcento a.K. estas "malluma epoko" el kiuj neniuj ĉefaj tekstoj kaj nur malabundaj arkeologiaĵoj nun ekzistas. Tamen, tekstoj pri tiu epoko skribitaj pli malfruaj de historiistoj Herodotus, Pausanias, Diodorus priskribas mallongaj kronologioj kaj listoj de reĝoj por la periodo.
Ĉiu historio de Antikva Grekio bezonas zorgan atenton pri informofontoj. Tiuj grekaj historiistoj kaj politikaj skribistioj estis ĉiuj Atenanoj aŭ Aten-favora, kaj ĉiuj estis politaj konservativuloj. Tiel, ni konas multe pli pri historio kaj politiko de Ateno ol iu alia urbo ajn, kaj ni konas preskaŭ neniun pri historioj de aliaj urboj. Krome, ĉi tiuj verkistoj fokusis pri la politika, milita, kaj diplomata historio, kaj ignoris la ekonomian kaj socian historion. Ĉiuj historioj de Antikva Grekio emas montri ĉi tian neneŭtralecon.
Leviĝo de la Helenoj
En la 8-a jarcento a.K., Grekio ekemerĝis el la Malluma Epoko kiu sekvis la falon de la Micena civilizacio. Skribscio estis perdita kaj la mecena skribo forgesita, sed la grekoj adaptis la fonecian alfabeton al la greka lingvo. Ekde 8-a jarcento a.K., skribitaj registroj rekomencas. Grekio estis dividita en multaj malgrandaj memregantaj komunumoj, formacio formita de greka geografio, kie ĉiu insulo, valo, kaj ebenaĵo estas apartita de siaj najbaroj pro la maro aŭ montaroj.
Dum Grekio pliboniĝis ekonomie, sia loĝantaro kreskis preter la ebleco de la manĝaĵa rimedo de la lando. Ekde 750 a.K., la grekoj komencis 250 jarojn da ekspansio, farante koloniojn en ĉiuj direktoj. Orienten, la Agea marbordo de Malgranda Azio estis koloniigita unue, tiam Cipro, Traco, la Maro de Marmara, kaj la suda marbordo de la Nigra Maro. Fine, Greka koloniado atingis Ukrainion. Okcidenten la marbordoj de Albanio, Sicilio, kaj suda Italio estis koloniigitaj, tiam suda marbordo de Francio, Korsiko, kaj nordorienta Hispanio. Grekaj kolonioj ankaŭ estis trovitaj en Egipto kaj Libio. Moderna Sirakuzo, Napolo, Marsejlo kaj Istanbulo ĉiuj komencis kiel grekaj kolonioj.
ja:古代ギリシャ
Greka lingvoLingvo > Lingvaj Familioj > Hindeŭropa > Greka Lingvo
----
parolantoj: 12 milionoj
landoj: Grekio (83% de lingvanoj), Kipro, Usono, Aŭstralio, ktp
ISO kodo : gre/ell, el por la moderna Greka (post 1453 ), grc por la malnova
origino: el la hindeŭropa
skribo: greka alfabeto
specimeno: la Patro Nia:
Πάτερ ημών, ο εν τοις ουρανοίς,
αγιασθήτω το όνομά σου.
Ελθέτω η βασιλεία σου,
Γενηθήτω το θέλημά σου,
ως εν ουρανώ κι επί της γης.
Τον άρτον ημών τον επιούσιον
δος ημίν σήμερον.
Και άφες ημίν τα οφειλήματα ημών,
Ως και ημείς αφίεμεν τοις οφειλέταις ημών.
Και μη εισενέγκης ημάς εις πειρασμόν,
Αλλά ρύσαι ημάς από τπυ πονηρού.
Αμήν
Historio
La greka lingvo havas longan historion kaj estis skribita lingvo depost 1450 a.K. La dorikoj, gento hindeŭropa, invadis la grekan duoninsulon kaj la grekajn insulojn inter 2000 kaj 1500 a. K. Pro izoleco, evoluis diversaj grekaj dialektoj, i.a. la iona, la eolia, la arkadia, la cipra, kaj la dorika. La atika de Ateno estis formo de la iona dialekto, kaj fariĝis la normo de la klasika greka lingvo. La helena havas multajn afiksojn, fleksiojn, kaj verbajn formojn. Ĝi estas iom simile kompleksa kiel la latina lingvo.
La greka de la Nova Testamento kaj de influa traduko de la Malnova Testamento (la Septuaginto) estas la koine (greke "komuna dialekto"). Esence, ĝi estas simpligita formo de la atika, disvastigita tra la landojn de la imperio de Aleksandro la Granda kaj la grekaj regnoj sekvintaj. De la tempo de Aleksandro ĝis la tempo de Mohameto kaj inter Hispanio kaj Baktrio, la greka estis grava interlingvo. Eĉ en Romio, ĝi estis la lingvo de alta kulturo kaj klerigo. Je la fino de Romia Imperio de Okcidento, Romo estis "insulo" de greka lingvo en kamparo latina.
Inter 1000 kaj 1453 p.K., la turkoj alproprigadis la bizancan imperion, kaj inter 1453-1821, la grekoj loĝis sub la turka trono, do multaj vortoj el la turka (kaj el la slavidaj lingvoj) eniris la lingvon. La gramatiko ankaŭ simpliĝis, kiel simile okazis je la latina en okcidenta Eŭropo.
La du ĉefaj formoj de la moderna greka estas la demotika aŭ "popola" formo kaj la katarevusa aŭ "pura" formo.
Katarevuso iasence ja estis planlingvo, kompromiso inter la demotika kaj la atika, inter la strato kaj Platono. Ĝi estis la oficiala lingvo de Grekio, de politiko, leĝo kaj lernejoj, plejparte inter 1830 kaj 1975. En 1975, la demotika, la greka de la strato, fine venkis.
Skribo
Inter 1000 kaj 800 a.K., la grekoj adaptis la alfabeton de fenicoj al sia lingvo kaj aldonis vokalojn. Tiel ekestis la greka alfabeto.
Originale, la alfabeta skribo estis sen interpunkcioj kaj minuskloj, kaj eĉ ambaŭdirekte (boustrophedon).
Antaŭ la enkonduko de la alfabeto, la skribo de la greka estis silabaro Linia B.
Formoj de la lingvo
Klasikaj ("helenaj") formoj
- La iona - Homero, Herodoto
- La atika - Platono, Aristotelo, Aristofano, Sofoklo
- La kojnea - la greka Septuaginto, Nova Testamento, Josephus, Sankta Paŭlo
Ekzistas malgranda internacia komunumo, kiu utiligas la klasikan grekan kiel komunikilon kaj hodiaŭan literaturan lingvon. Tiun fenomenon dokumentas la Kolekto por Planlingvoj.
Modernaj formoj
- Katarevuso - klerigita, atikisma formo
- La demotika - la lingvo de la strato
La demotika kaj katarevuso estas la du modernaj formoj. La iona ĉefrolis antaŭ la tempo de Perikleo. La kojnea ĉefrolis post la konkero de Aleksandro la Granda. Se oni povas legi la atikan, la iona kaj la kojnea estas ankaŭ facile legeblaj, ĉar la atika estas formo de la iona kaj la kojnea estas formo de la atika.
La greka lingvo havas grandan literaturon, dekoble pli granda ol la latina.
Influo en Esperanto
La greka kaj la helena estas fonto de multaj esperantaj kaj eŭropaj vortoj ĉu historie ĉu per teĥnika moderna vortprovizo. Ekzemple: mito, historio, poezio, logiko, ritmo, mistero, muziko, manio, energio, Biblio, politiko, ideo, teorio, sfero, strategio, oceano, martiro, gramatiko, geometrio, matematiko, simpatio, efemera, fenomeno, -ologio kaj multmultaj aliaj vortoj.
Klaraj helenaĵoj estas "kaj" kaj la pluralo per "j".
Vidu ankaŭ
- Esperanto-greka vortaro
- Suido
Eksteraj ligoj
- [http://www.esperanto.gr/grek/lernado/vortaro/vortaro.pdf Vortaro Esperanto-Greka] (PDF-dosiero)
Kategorio:Lingvo
als:Griechische Sprache
ja:ギリシア語
ko:그리스어
ms:Bahasa Greek
simple:Greek language
th:ภาษากรีก
Cipro: Kipro
TurkioGeografio > Azio > Anatolio > Turkio < Balkana Duoninsulo < Eŭropo
----
Eŭropo
Loko: 39 No, 35 Or (sudokcidenta Azio)
Areo: 770.760 km²
semotaŭga: 32%
Loĝantaro: 65.666.667 (2000, takso),
% urbana: 75% (2000)
homoj sur km²: 85,2 (2000)
homoj sur km² da semotaŭga tero: 266,2 (2000)
kreskada rapido: 1,27% (2000, takso)
naskoj: 18,65 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
mortoj: 5,96 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
migrantoj: 0 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 48,9 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 2,16 infanoj naskitaj po virino (2000, takso)
meza vivo-longo: 70,97 jaroj (68,63 viroj, 73,41 virinoj) (2000, takso)
Ĉefurbo: Ankara
La plej grandaj urboj: milionoj en 2000 (takso):
Etnoj: ĉ. 74% turka, ĉ. 25% kurdoj, ankaŭ kelkmil reprezentantoj de kaŭkaziaj etnoj: abĥazoj, osetoj ka.
Religio:
99,8% islamo
0,2% aliaj (kristanismo kaj judismo)
Lingvo:
turka (oficiala), kurda (mallaŭleĝa - laŭ la turka leĝo kurdoj ne rajtas uzi sian lingvon)
alfabeta: 82,3% (1995 takso)
Registaro: parlamenta demokratio tolerita de la militistaro.
sendependeco: la 29-an de oktobro 1923
organizoj: UNO (1945), NATO (1952).
konstitucio: la 7-a de novembro 1982
korupteco: 3,8 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
Ekonomio: 97 Gsk (1998, takso)
po kapo: 1,48 ksk (1998, takso)
kreskanta procento: -5% (1999, takso)
inflacio: 65% (1999)
senokupa: 7,3% (1999, takso) kaj subokupa 6,9%
registara buĝeto: 25,7 Gsk (1999, takso)
Valuto: 1 liro. De la 1-a de januaro 2005 nova liro (TRY) = 1.000.000 da malnovaj (TRL)
Vidu ankaŭ
- Esperanto-movado
- Greka-turka milito (1919-1922)
- İsmet İNÖNÜ
- Listo de urboj de Turkio
dosiero:turkiomapok.jpg
Ekstera ligilo
el Monato (gazeto) (2004/12 p.10)
Kategorio:Turkio
ja:トルコ
ko:터키
ms:Turki
simple:Turkey
th:ประเทศตุรกี
zh-min-nan:Türkiye
SicilioGeografio > Eŭropo > Italio > Sicilio
----
Italio
Sicilio (itale: Sicilia [siĉilja]) estas la plej granda insulo de la mediteranea maro. Ĝi apartenas al Italio kaj troviĝas en ties plej suda parto. Sicilio estas samtempe memstara Itala regiono.
Vidu ankaŭ
Sicilia lingvo
Kategorio:Insuloj
Kategorio:Italio
ja:シチリア島
ko:시칠리아
zh-min-nan:Sicilia
ItalioGeografio > Eŭropo > Itala Duoninsulo > Italio
----
Dosiero:it.gif
----
Italio estas unu el la plej grandaj landoj de Eŭropo kaj historie ties plej avangarda regiono (inter -200 kaj
1500). Inter -300 kaj 300, la urbo-ŝtato Romo kaj poste la el ĝi evoluiĝanta Romia imperio konkeris (politike) per
la glavo ĉiujn landojn apud la Mediteranea maro kaj inter 300 kaj 1000
Romo konkeris (religie) per la kruco la plejparton de Eŭropo. Inter 1400
kaj 1600 Italio estis la hejmlando de la Renesanco. Italio donis al Eŭropo
la latinan alfabeton,lingvon,leĝaron kaj faris kristanismon la ĉefa religio de ĉi kontinento. Italio estas la lando de
Cezaro,
Cicerono,
Vergilio,
Danto,
Giotto,
Sankta Francisko,
Leonardo da VINCI,
Mikelanĝelo,
Galileo,
Antonio VIVALDI
kaj multaj aliaj.
Faktoj:
- Loko: 42,5 No, 12,5 Or (okcidenta Eŭropo)
- Areo: 294.020 km² semotaŭga: 31%
- Loĝantaro: 57.634.327 (2000, takso),
- Urbanoj: 67% (2000)
- Homoj sur kv. km: 196,0 (2000)
- Homoj sur kv. km da semotaŭga tero: 632,3 (2000)
- Jara kresko: 0,09% (2000, takso)
- Naskoj: 9,13 por 1000 homoj por jaro (2000, takso)
- Mortoj: 9,99 por 1000 homoj por jaro (2000, takso)
- Migrantoj: 1,74 por 1000 homoj por jaro (2000, takso)
- Mortokvoto de beboj: 5,92 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
- Infanoj po virino: 1,18 infanoj naskita por virino (2000, takso)
- Meza vivodaŭro: 79,03 jaroj (75,85 viroj, 82,41 virinoj) (2000, takso)
- Ĉefurbo: Romo
- La plej grandaj urboj: (milionoj en 2000, takso) 3,80 Milano; 3,30 Romo; 3,00 Napolo.
Listo de urboj de Italio
- Etnoj: itala
- Religio: plejparte katolikismo, kun komunumoj de protestantismo, Judismo kaj Islamo
- Lingvo: la itala. En la provinco Bolcano estas samrajta, sed pli vaste parolata, la germana. En la regiono Aosta Valo estas samrajta la franca. Aliaj indiĝenaj malplimultoj, kun diversgradaj lingvaj rajtoj: slovena, greka, albana, sardinia, okcitana, ladina. La plej gravaj novaj malplimultoj de eksterlanda deveno parolas la araban, la hispanan kaj la albanan.
- Alfabeteca: 98% (1998, takso)
- Registaro: parlamenta demokratio kun multaj malgrandaj partioj grupiĝintaj en du ĉefaj blokoj.
- Sendependo: la 17-an de marto 1861, kiel la regno de Italio, sed ne unuigita ĝis 1870. Antaŭe Italio longe estis dispecigita inter la papo, la germana imperiestro, lokaj princoj kaj urboj.
- Internaciaj Organizoj: UNO (1955), NATO (1949), EU (1950).
- Konstitucio: la 1-an de januaro 1948
- Korupteco: 4,8 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2004)
- Ekonomio: 267 Gsk (1998, takso) por kapo 4,63 ksk (1998, takso)
- Jara kresko: 1,3% (1999, takso)
- Inflacio: 1,7% (1999)
- Senlaboreco: 11,5% (1999, takso)
- Registara buĝeto: 191,2 Gsk (1999, takso)
- Valuto: eŭro EUR (= 100 cendoj).
Regionoj
Abruzoj, Aosta Valo, Apulio, Basilikato, Emilio-Romanjo, Friulo-Venecio Julia, Kalabrio, Kampanio, Latio, Ligurio, Lombardio, Markioj, Moliso, Piemonto, Sardio, Sicilio, Toskanio, Trentino-Supra Adiĝo, Umbrio kaj Veneto
Vidu ankaŭ la liston de la regionoj kaj provincoj.
Kategorio:Italio
als:Italien
fiu-vro:Itaalia
ja:イタリア
ko:이탈리아
ms:Itali
simple:Italy
th:ประเทศอิตาลี
zh-min-nan:Italia
BulgarioGeografio > Eŭropo > Balkana Duoninsulo > Bulgario
----
Balkana Duoninsulo
Bulgario - Balgarija
7
Lando en Balkana duoninsulo.
- Landkodo: BG.
- E-nomo: [a] Bulgarujo; [o] Bulgara Respubliko.
- Nacia nomo: [o] Republika Balgarija (България).
- Areo: 110.912 kv.km.
- Politika sistemo: evoluanta demokratia respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Petar Stojanov.
- Adm. divido: 9 provincoj. (Burgas, urbo Sofio, Khaskovo, Lovech, Montana, Plovdiv, Ruse, Sofio, Varna)
- Ĉefurbo: Sofio (1.109 mil).
- Urboj: Plovdiv (374 mil), Varna (297 mil).
- Loĝantaro: 8.409 mil (1995), inter ili bulgaroj 87%, turkoj 8%, rumanoj 2%, ciganoj.
- Ŝtatlingvo: bulgara.
- Kredantoj: ortodoksaj kristanoj.
- Eksporto: maŝinindustriaj produktaĵoj, nutraĵoj, vino, tabako, tekstilproduktaĵoj.
- Pokapa MEP: 1.330 $.
- Monunuo: levo (= 100 stotinkoj);
- Organizoj: UNO (1955)
- Historio de Bulgario: fariĝis sendependa de turkoj en 1908. Sovetaj milittrupoj eniris en la okupitan Bulgarion en 1944, sekve falis la monarĥio kaj establiĝis popola respubliko kun komunisma orientiĝo. Unuaj demokratiaj elektoj okazis en 1987. En 1991 estis adoptita nova konstitucio. La unuan nekomunistan registaron formis Filip Dimitrov.
- Heredaĵo: Bojana preĝejo ĉe Sofio, tracaj kurganoj de Kazanlak kaj Svetĉar, Madara Horseman, malnova urbo Nesebar, Pirina nacia parko, Rila-monaĥejo, Srebarna rezervejo, Baĉkova (Petricona) monaĥejo.
Landdividoj de Bulgario
- Listo de bulgaraj ŝtatestroj
De 1997 Bulgario dividitas laŭ 28 departementoj, kiuj estas (la n-roj repondas al tiuj en la mapo):
# Blagoevgrad
# Burgas
# Dobriĉ
# Gabrovo
# Kazanlako
# Ĥaskovo
# Kurdzhali
# Kjustendil
# Lovech
# Montana
# Pazardĵik
# Pernik
# Pleven
# Plovdiv
# Razgrad
# Ruse
# Ŝumen
# Silistra
# Sliven
# Smoljan
# Sofia (Urbo)
# Sofia (Regiono)
# Stara Zagora
# Turgoviŝte
# Varna regiono
# Veliko Turnovo
# Vidin
# Vratsa
# Jambol
Eksteraj ligoj
- [http://www.kirildouhalov.net History, art and music in Bulgaria]
- [http://www.EasyBulgarian.com EasyBulgarian.com - Learn the Bulgarian Language]
- [http://bulgaria.europe-countries.com Bulgaria Pictures]
- [http://www.europe-atlas.com/bulgaria-map.htm Bulgaria Map]
Kategorio:Bulgario
fiu-vro:Bulgaaria
ja:ブルガリア
ko:불가리아
ms:Bulgaria
roa-rup:Vurgarii
simple:Bulgaria
th:ประเทศบัลแกเรีย
zh-min-nan:Bulgariya
Francio:Ĉi tiu artikolo temas pri la eŭropa nacio, Francio. Por la kemia elemento de la sama nomo, vidu Francio (elemento).
Geografio > Eŭropo > Francio
----
Eŭropo
Francio : france France [frãs];
Franca nomo de la loĝantoj: français [frãsè']
(o) Franca Respubliko (République Française [repüblik' frãsèz'])
Ŝtato en okcidenta Eŭropo.
Geografio
Loko: okcidenta Eŭropo
Areo: 545.630 km²
Semotaŭga: 33%
Regionoj kaj departementoj
vidu Francaj regionoj kaj Francaj Departementoj
Ĉefaj urboj
- Ĉefurbo: Parizo
- La plej grandaj urboj: milionoj:
vidu ankaŭ: Listo de urboj de Francio
Kelkaj ciferoj sur la loĝantaro
Loĝantaro: 61.387.038 (2003, takso),
% urbana: 76% (2000)
Homoj po km²: 112,5 (2003)
Homoj po km² da semotaŭga tero: 329,5 (2000)
Kreskanta procento: 0,38% (2000, takso)
Naskoj: po 12,27 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortoj: po 9,14 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Migrantoj: po 0,66 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortokvanto de beboj:po 4,51 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
Infanoj por virino:po 1,75 infanoj naskita por virino (2000, takso)
Meza vivo longeco: 78,76 jaroj (74,85 viroj, 82,89
virinoj) (2000, takso)
Etnoj: plejparte franca (keltolatina), germana, slava, araba,
hindoĉina, eŭska, cataluno
Religio: Inter la kredantoj :
- 90% katolikismo (almenaŭ en nomo),
- 2% protestantismo,
- 1% judismo,
- 1% islamo,
- 6% aliaj
- Ateismo : 33%
Lingvo: 100% la franca.
Lingvoj kun pli ol 500 mil parolantoj:
okcitana, germana, araba, itala, portugala, berbera, bretona. cataluna
Pri regionaj lingvoj vidu ankaŭ: Alzaco, Bretonio, Eŭskio, Flandrio, Korsiko, Okcitanio
Alfabeta: 99% (99% viroj, 96% virinoj) (1980 takso)
Historio
vidu: Historio de Francio
Registaro: demokratia parlamenta reĝimo -- duĉambra parlamento (Nacia Asembleo kaj Senato) kaj "dukapa" ekzekutivo (Prezidento de la Respubliko kaj Ĉefministro). Multe de la
ĉefuloj venas de ENA (Nacia Lernejo pri Administrado) -- la énarques (enarkoj).
Sendependiĝo: 486 -- unuigita de Reĝo Kloviso, dek jarojn post la disfalo de Romio.
Organizoj: UNO (1945), NATO (1949), EU (1950).
Konstitucio: adoptita de la franca popolo per referendumo la 28-an de septembro 1958, promulgita la 4-an de oktobro 1958 -- ĝi estigis la nuna Franca Respubliko Kvina.
Nacia Himno: La Marseljezo
Korupteco: 6,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
vidu ankaŭ: Reĝoj, Konsiliprezidento, Ĉefministro, Prezidento de la Respubliko
Ekonomio: 334 Gd (1998, takso)
Por kapo: 5,63 kd (1998, takso)
Kreskanta procento: 2,7% (1999, takso)
Inflacio: 0,5% (1999)
Senokupa: 11% (1999, takso)
Registara buĝeto: 131,8 Gd (1999, takso)
Valuto: la eŭro EUR (= 100 cendoj)
Esperanto en Francio
vidu Esperanto-movado
Ligoj
Kategorio:Francio
Ekstera ligo
[http://www.heraldique-europeenne.org/Regions/France/Provinces_France_0.htm Blazonoj de ĉiuj francaj regionoj]
als:Frankreich
fiu-vro:Prantsusmaa
ja:フランス
ko:프랑스
ms:Perancis
simple:France
th:ประเทศฝรั่งเศส
zh-min-nan:Hoat-kok
LibioGeografio > Afriko > Libio
----
Dosiero:ly.gif
Libio - Libija - ليبية
Lando en Norda Afriko.
- Landkodo: LY.
- E-nomo: Libia Araba Granda Popola Socialisma Ĵamahirio.
- Nacia nomo: Al-Djamahirija al-Arabija al-Libija as-Shaabija al-Istirakija al Uthma.
- Etimologio: "Ĵamahirio" el araba lingvo tradukeblas kiel "popola regado" (estas la sama, kiel greka "demokratio").
- Areo: 1.760.000 kv.km.
- Politika sistemo: totalisma socialisma respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Muamar KADAFI (1993).
- Ĉefurbo: Tripolo (709 mil).
- Urboj: Bengazi (327 mil), Misrata (63 mil).
- Loĝantaro: 5.407.000 (1995).
- Ŝtatlingvo: araba lingvo.
- Kredantoj: islamo.
- Eksporto: naftoproduktoj.
- Organizoj: UNO (1955)
- Historio: en 1911-1943 ĝi prezentis Italan kolonion, poste estis regata de Britio kaj Francio. En 1951 akceptis sendependecon kaj Idris la 1-a fariĝis ĝia unua reĝo. En 1969 post milita renverso la potencon prenis kolonelo Muamar KADAFI, kiu gvidas la landon ĝis hodiaŭ. Li famiĝis kiel pro lia prope elpensita teorio de "islama socialismo" kaj "verda revolucio", kun virinaj soldatoj, afiŝita egalismo, grandaj projektoj, ĉebaza demokratio, sed ankaŭ multe da ŝtat kaj partia ordonemon, kaj terorismasj agoj kontraŭ ties opozicio, ĝis murdado en eksterlando fare de sekretservaj agentoj. Li estas ankaŭ suspektita pri financanto kaj subtenanto de internaciaj teroristaj organizoj.
- Heredaĵo: malnova urbo Gadames, arkeologiaj lokoj en Cirenio, Sabrata kaj Leptis Magna.
Kategorio:Libio
ja:リビア
ko:리비아
ms:Libya
th:ประเทศลิเบีย
zh-min-nan:Libya
HispanioGeografio > Eŭropo > Iberio > Hispanio
----
Dosiero:es.gif
Hispanio - España
Hispanio estas sudokcidenta eŭropa lando, kiu kune kun Portugalio kaj Ĝibraltaro dividas inter si la Iberian duoninsulon. La latina nomo "Hispania" hipoteze venas de Fenica lingvo signifante "kunikla lando"; en la moderna hispana lingvo ĝi nomiĝas "España" [espanja].
Ĝeneralaj informoj
- Landkodo: ES.
- E-nomo: Hispanujo; Hispana Reĝlando.
- Nacia nomo: Reino de España.
- Areo: 504.750 kv.km. En ĝia posedo estas ankaŭ insuloj Balearaj kaj Kanariaj, kaj nordafrikaj havenurboj Ceŭto kaj Melilio.
- Politika sistemo: konstitucia monarkio.
- Ŝtatestro: reĝo Juan Carlos I (1975).
- Leĝdona organo: Ĝeneralaj Kortesoj, konsistanta el Senato (256 membroj) kaj Kongreso (350 membroj).
- Ĉefurbo: Madrido (3.162 mil).
- Urboj: Barcelono (1.583 mil), Valencio (781 mil), Seviljo (710 mil), Zaragozo (642 mil), Malago (547 mil). Vidu: Listo de urboj de Hispanio.
- Administra divido:: 17 aŭtonomaj komunumoj (regionoj), 2 aŭtonomaj urboj kaj 50 provincoj. Vidu sube. Aŭtonomaj komunumoj: Andaluzio, Aragono, Asturio, Balearoj, Ekstremaduro, Eŭska Aŭtonoma Komunumo, Galegio, Kanarioj, Kantabrio, Kastilio kaj Leono, Kastilio-Manĉo, Katalunio, Madrida Regiono, Murcia Regiono, Navaro, Rioĥo, Valencia Regiono. Dependaj teritorioj: Ceŭto, Melilo.
- Loĝantaro: 42.717 mil (2003), 17,21 % andaluzoj, 14% katalunoj, 6% galegoj, 2% eŭskoj.
- Lingvoj: hispana, kataluna, galega, eŭska. Vidu: Lingvoj de Hispanio
- Kredantoj: plejparte katolikoj, tamen ne estas oficiala ŝtatreligio.
- Nacia festo: 12-a de oktobro - tago de hispana nacio (dato dediĉita al malkovro de Ameriko fare de Kristoforo Kolumbo).
- GNP: totala - 570 mlrd $; pokapa - 13.580 $.
- Eksporto: aŭtomobiloj, vino, frukto, legomaro, kemiaĵoj, ŝtalo.
- Monunuo: Eŭro EUR (= 100 cendoj).
- Organizoj: UNO (1955), EU, NATO.
- Heredaĵo: Kordovo (Córdoba) historia centro, Alhambra en Granado, monaĥejo Escorial en Madrido, malnova urbo Segovia kaj ĝia akvodukto, historia urbo Toledo, asturiaj monumentoj ĉirkaŭ Oviedo, reĝa monaĥejo de Santa María de Guadalupe en Ekstremaduro; hispana eposo - kanto Mío Cid (13-a jarcento).
- Esperanto-movado
----
Administra organizado
Vidu apartan artikolon: Administra organizado de Hispanio
Lingvoj
Pluraj lingvoj estas parolataj en Hispanio. Inter ili estas:
- hispana
- kataluna
- galega
- eŭska
Vidu:
- Lingvoj de Hispanio
Geografio
La ĉefaj riveroj estas Miño ( - ), Doŭro ( - ), Taĵo ( - ), Gvadiano ( - ), Gvadalkiviro, Ebro, Júcar, Segura kaj Turia.
( - ) = fluanta ankaŭ tra Portugalujo
Kaj sekve estas mapo de la hispanaj "aŭtonomaj komunumoj":
Mapo de aŭtonomaj komunoj
Naciaj Parkoj
- Ordesa y Monte Perdido (Aragono)
- Picos de Europa (Asturio, Kantabrio kaj Kastilio kaj Leono)
- Cabañeros (Kastilio-La Manĉo)
- Tablas de Daimiel (Kastilio-La Manĉo)
- Sierra Nevada (Andaluzio)
- Doñana (Andaluzio)
- Timanfaya (Kanarioj)
- Aigüestortes i Estany de Sant Maurici (Katalunio)
- Nacia Parko de la Insularo de Cabrera (Balearoj)
- Nacia Parko de la Atlantikaj Insuloj (Galegio)
- Nacia Parko de la Caldera de Taburiente (Kanarioj)
- Garajonay (Kanarioj)
- Teide (Kanarioj)])
----
Historio de Hispanio
Ĉefa artikolo: Historio de Hispanio
:Aparta artikolo pri historio de Esperanto-movado en Hispanio
Prahistorio
Ĝi jam estis loĝata de t.n. Homo antecessor, kiel montras la elfosaĵoj de Atapuerca. La norda marbordo estis unu el la centro de paleolitika Franca-Kantabrika arto, plej brile en pentraĵoj en groto Altamira.
Antikva epoko
Ĝi estis loĝata de iberoj, keltoj kaj ties mikso keltiberoj.
La hispanaj minejoj altiris komercon de fenicoj kaj poste kartaganoj kaj helenoj.
Responde al la orientmediteranea influo, aperas hierarĥia civilizo Tartezo en la sudo.
(fruaj jarcentoj aK): La Romia Respubliko konkveras Iberion, kiu fariĝas provinco de la imperio nome Hispania. Iom post iom, la indiĝenaj lingvoj de la regiono (ĉefe keltaj kaj iberaj), escepte de la praeŭska, anstataŭiĝas per la vulgara latina lingvo kaj malaperas. La lokaj dialektoj de la vulgara latino poste fariĝas la latinidaj lingvoj hispana, portugala, galega, kataluna, ktp.
Hispanio kristaniĝas kiel la cetera imperio, sekvante romkatolikismon en la sekvaj skismoj.
409-419: Dum la malfortiĝo de la okcidenta romia imperio, en Hispanion migras Visigotoj (okcidentaj Gotoj), suevoj, alanoj kaj vandaloj. Venkas la Visigotoj, kies ĝermana lingvo, la gota lingvo, iom influas la naskiĝantan hispanan. Ili regas tri jarcentojn, ĝis la alveno de la araboj.
Mezepoko
711: La araba imperio venkas Hispanion, kiun ili nomis al-Andalus. Malgrandaj kristanaj reĝlandoj kaj graflandoj aperos en la nordo.
900-oj: Islama Hispanio sendependiĝas de la tiama kaduka araba imperio. Alta araba kulturo floras en Kordovo.
1236: Kristanoj rekonkeras Kordovon
1248: Kristanoj rekonkeras Seviljon.
1479: Geedzoj Fernando la 2-a de Aragono kaj Izabel la 1-a de Kastilio unuigis siajn du grandajn regnojn, kaj formis la modernan regnon de Hispanio. Komenciĝis la dinastioj de la Hispanaj reĝoj.
Moderna epoko
1492: La gereĝoj sendas ekspedicion trovi okcidente marvojon al Orienta Azio por eviti la portugalan monopolion je komerco tra la ĉirkaŭ-afrika vojo. Navigisto Kristoforo Kolumbo neniam atingas Cipangon sed anstataŭe eltrovas Amerikon. Antonio DE NEBRIJA verkis la unuan gramatik-libron pri moderna eŭropa lingvo, la hispana. La kastiliaj soldatoj konkeris la lastan islaman urbon en la duoninsulo, Granado. Nekristanigitaj judoj estas forpelitaj (sefardoj). Ili, tamen, konservos la judhispanan lingvon.
1494: La Traktato de Tordesillas: La papo dividas la ekster-eŭropan mondon inter Hispanio kaj Portugalio: okcidente al Hispanio, oriente al Portugalio. Portugalio akiris la nunan Brazilon sed ricevis la malpli favoran gajnon, ĉar la tiam nekonata landamaso de Norda Ameriko troviĝas tute en la hispana terpecaro.
Jarcentoj 16-a kaj 17-a: Hispana imperio sub la kontrolo de la Habsburga dinastio.
Jarcento 18-a: Ekregado de la dinastio Burbona.
Nuntempa epoko
Jardekoj 1800-aj: Post la malvenko de Napoleono la 1-a de Francio, la amerikaj kolonioj de Hispanio komencas revolucii kaj sendependiĝi.
1898: Post eksplodo de la usona militŝipo USS Maine en la haveno de Havano, Kubo (tiam hispana kolonio), Usono ekmilitas kontraŭ Hispanio kaj forprenas ĝiajn koloniojn Kubo kaj Puerto-Riko en la Karibeo kaj Gvamo kaj Filipinoj en la Pacifiko.
1931: La reĝo Alfonso la 13-a (avo de la nuna reĝo) forlasas la landon pro la venko de la respublikanistoj kaj socialistoj en la lokaj balotadoj je aprilo. Hispanio iĝas respubliko.
1936-1939: Hispana Enlanda Milito. La faŝistoj venkas la respublikanojn.
1939-1975: Diktatoro Francisco FRANCO regas Hispanion.
1975-: Post la morto de Franko, reĝo Johano Karlo la 1-a fariĝas la nova ŝtatestro, kaj gvidas Hispanion al demokratio.
1982: Unua socialisma registaro ekde la Enlanda Milito (kun Felipe González kiel ĉefministro).
1986: Hispanio aniĝas EEK-n.
2004: Teroristoj bombis fervojajn stacidomojn en Madrido. 190 mortis kaj 1 450 vundiĝis.
Ekstera ligilo
el Monato (gazeto) (2004/05, p. 12)
fiu-vro:Hispaania
ja:スペイン
ko:에스파냐
ms:Sepanyol
simple:Spain
th:ประเทศสเปน
zh-min-nan:Se-pan-gâ
Ukrainio
Geografio > Eŭropo > Ukrainio
----
Ukrainio (Україна [Ukrajina]) estas respubliko en Orienta Eŭropo. Ĝi apudas Rusion oriente, Belarusion norde, Pollandon, Slovakion, Hungarion kaj Rumanion okcidente, Moldavion sudokcidente, kaj la Nigran Maron sude. La teritorio de hodiaŭa Ukrainio estis ĉefa centro de slava kulturo en la mezepoko antaŭ ĝia dividigado de variaj aliaj landoj: Rusio, Pollando, Litovio, kaj la Osmanida Imperio. Ukrainio havis mallongan periodon de sendependeco post la Rusia revolucio, poste Ukrainio estis sorbita de Sovetunio, kiam la landlimoj de la respubliko estis ekstarigitaj en 1954. Ĝi denove iĝis sendependa post la falo de Sovetio en 1991.
Ukrainio estas aree la dua plej granda lando de Eŭropo (post la eŭropa parto de Rusio).
- Kredantoj: kristanoj.
- MEP: totala - 53 mlrd $; pokapa - 1.630 $.
- Eksporto: metalo, maŝinindustria produktaĵo, nutraĵoj.
- Organizoj: UNO (1945).
- Heredaĵo: Kieva templo de S-ta Sofio, Lvova historia centro.
Historio de Ukrainio
Vidu la ĉefartikolon: Historio de Ukrainio.
Antikve, nomadoj vagis al la suda teritorio de Ukrainio el la persia regno de la Skitoj, kiu daŭris inter 7-a ĝis 2-a jarcento a.K.. Poste, en la 3-a jarcento, la Gotoj eniris al Ukrainio, formis la Ĉernjakhovan kulturon. Poste ili moviĝis okcidenten kaj venkis la Romian Imperion.
Proksimume en 880, Ukrainio estis parto de la okcidenta slava ŝtato Kieva Rusio. Ĝia ĉefurbo estis Kievo, la hodiaŭa ĉefurbo de moderna Ukrainio. Kieva Rusio estis fondita de varangoj, antikvaj Skandinavianoj. La varangoj poste sorbiĝis en la loka loĝantaro de Kieva Rusio kaj el la ŝtato venis la unua fortega dinastio de Kieva Rusio, la Dinastio Riurik.
Lingva situacio
La ukraina lingvo estas la sola oficiala lingvo, dum la rusa ankaŭ estas socie kaj kulture tre grava en Ukrainio. 73% parolas la ukrainan denaske kaj 30% parolas la rusan denaske, dum preskaŭ ĉiuj komprenas ambaŭ lingvojn. La ukraina estas ĉefe parolata en la okcidento, dum en la oriento kaj la sudo, la rusa estas pli multe uzata.
Post la sendependiĝo la ukraina iĝis pli multe uzata, dum la prestiĝo de la rusa malpliiĝis. Ekzemple, la proporcio de lernantoj, kiuj lernas en la rusa, malpliiĝis de 41% en 1995 ĝis 24% en 2004. Tamen, universitate oni ankoraŭ ĉefe uzas la rusan pro la manko de faka literaturo en la ukraina.
En multaj lokoj, ĉefe en la kamparaj regionoj meze de Ukrainio, oni parolas miks-formon el la rusa kaj la ukraina, kiun oni nomas surĵik (суржик). Surĵik-o havas ĉefe rusan vortaron, sed ĉefe ukrainan gramatikon kaj fonologion.
Esperanto en Ukrainio
Por plia informo vidu artikolon: Esperanto en Ukrainio.
Geografio
Plej grandaj urboj
Por pli granda listo, jen Listo de urboj de Ukrainio.
- Kievo (2.642 mil)
- Ĥarkov (1.444 mil)
- Dnepropetrovsk (1.066 mil)
- Odeso (1.046 mil)
- Donecko (970 mil)
Regionoj
- Cherkas'ka (Cherkasy)
- Chernihivs'ka (Chernihiv)
- Chernivets'ka (Chernivtsi)
- Dnipropetrovs'ka (Dnipropetrovs'k)
- Donecka regiono (Donecko)
- Ivano-Frankivs'ka (Ivano-Frankivs'k)
- Kharkivs'ka (Kharkiv)
- Ĥerson-a regiono (Ĥerson)
- Khmel'nyts'ka (Khmel'nyts'kyy)
- Kirovohrads'ka (Kirovohrad)
- Kyyivs'ka (Kyiv)
- Luhans'ka (Luhans'k)
- L'vivs'ka (L'viv)
- Mykolayivs'ka (Mykolayiv)
- Odes'ka provinco (Odesa)
- Poltavs'ka (Poltava)
- Rivnens'ka (Rivne)
- Sums'ka (Sumy)
- Ternopil's'ka (Ternopil')
- Vinnyts'ka (Vinnytsya)
- Volyns'ka (Luts'k)
- Transkarpato (Uĵgorod)
- Zaporiz'ka (Zaporizhzhya)
- Ĵitomir (regiono) (Ĵitomir, Korostenj)
Eksteraj ligoj
- [http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/europe/ukraine.htm lingvaj situacio kaj leĝaro(france)]
- [http://www.profesionalespcm.org/_php/MuestraArticulo2.php?id=1591 E-a artikolo pri Ukrainio]
-
als:Ukraine
fiu-vro:Ukraina
ja:ウクライナ
ko:우크라이나
ms:Ukraine
simple:Ukraine
th:ประเทศยูเครน
zh-min-nan:Ukrayina
Olimpikaj LudojSporto > Olimpikoj
----
SportoLa Olimpiaj Ludoj, aŭ Olimpikoj, estas divers-sporta turniro, kiu okazas ĉiun kvaran jaron. Origine okazigitaj en Olimpio en antikva Grekio, ilin reiniciatis la franca barono Pierre DE COUBERTIN dum la lasto de la 19-a jarcento. La Ludoj de la Olimpiado, pli bone konata kiel la someraj Olimpikoj, okazintas ĉiujarkvare ekde 1896, escepte dum la Unua kaj Dua Mondmilitoj. Speciala versio por vintraj sportoj, nomata la vintraj Olimpikoj, komencis en 1924, sed ekde 1994 tiuj ĉi ludoj ne okazas dum la sama jaro de la someraj Olimpikoj
Sportoj
En la someraj ludoj estas akvosportoj, arkpafado, atletiko, basbalo, biciklado, bokso, futbalo, gazonhokeo, gimnastiko, halterlevo, ĵudo, kanuo kaj kajako, korbopilko, lukto, manpilko, moderna pentatlono, pafado, rajdado, remado, skermo, softbalo, tabloteniso, tekvondo, teniso, triatlono, velado, volanludo kaj volejbalo.
En la vintraj ludoj estas biatlono, glacihokeo, glitkurado, glitŝtonludo, luĝo, skiado kaj sportsledo.
Antikvaj Ludoj
Vidu ĉefartikolon: Antikvaj Olimpiaj Ludoj
La Olimpikoj havas longan tradicion. Oni neplue scias, kiel originis la antikvaj Olimpiaj Ludoj, sed estas multaj legendoj pri tiu temo. Unuafoje dokumente menciitaj ili estis en la jaro 776 antaŭ Kristo en Grekio, sed tiuj certe ne estis la unuaj ludoj. Tiutempe ili estis plejparte regiona afero, kun nur unu konkurso, la stadiona kuro (192 m).
Poste aldoniĝis pliaj konkursoj: tiutempe la sportistoj konkursis en kuro (longaj kaj mallongaj distancoj), pentatlono (kuro, longosalto, lancoĵeto, diskoĵeto, lukto), pugnoluktado (aŭ pankracio, lukto kaj pugnobatalo) kaj ĉevalvetkuro, pentatlono. Je la lasta tago de la evento poetoj kaj filozofoj povis prezenti siajn verkojn kaj ideojn. La lastaj Olimpiaj Ludoj de la Antikveco okazis en la jaro 393 post Kristo: La imperiestro Teodozio malpermesis pliajn ludojn pro la pagana karaktero de ili.
Modernaj ludoj
leftLa Olimpiaj Ludoj de la nuntempo estas iniciatitaj de la barono Pierre de COUBERTIN, kiu en la jaro 1894 fondis la Internacian Olimpian Komitaton. Laŭ lia idealo la ludoj kunigu sportistojn de ĉiuj popoloj, haŭtkoloroj kaj religioj por konkursi en paca etoso. En la jaro 1896 en Ateno okazis la unuaj Olimpiaj Ludoj de la nuntempo (295 viroj el 13 landojen 42 konkursoj), kaj ekde tiam ili okazas – krom interrompoj pro la mondmilitoj - ĉiun kvaran jaron en malsama loko. Ekde la jaro 1924 ankaŭ vintraj ludoj okazas: unue samjare kiel la someraj ludoj, sed ekde 1994 (pro komercaj kialoj) en dujara alterno kun ili.
Olimpika ĵuro: "Nome de ĉiuj partoprenantoj, mi promesas, ke ni partoprenos en tiuj ĉi olimpiaj ludoj konsiderante kaj obeante ĝiajn validajn regulojn, en la bona spirito de , kaj por la honoro de niaj teamoj.
Kroniko: Someraj Ludoj
:1-aj 1896 Ateno (Grekio) (starto de 100-metra kuro, venkis Thomas Burke kun 12 s)
:2-aj 1900 Parizo (Francio)
:3-aj 1904 St. Louis (Usono)
:4-aj 1908 Londono (Britio)
:5-aj 1912 Stokholmo (Svedio)
:6-aj 1916 Berlino (ne okazis pro la Unua Mondmilito)
:7-aj 1920 Antverpeno (Belgio)
:8-aj 1924 Parizo (Francio)
:9-aj 1928 Amsterdamo (Nederlando)
:10-aj 1932 Los-Anĝeleso (Usono)
:11-aj 1936 Berlino (Germanio) (olimpika ĵurado) Jesse OWENS, nigrulo venkis 4 ormedalojn en la nazia Germanio
:12-aj 1940 Tokio (ne okazis pro la Dua Mondmilito)
:13-aj 1944 Londono (ne okazis pro la Dua Mondmilito)
:14-aj 1948 Londono (Britio)
:15-aj 1952 Helsinko (Finnlando)
:16-aj 1956 Melburno (Aŭstralio)
:17-aj 1960 Romo (Italio)
:18-aj 1964 Tokio (Japanio) (Yoshinori Sakai, studento el Hiroŝimo, portas la olimpikan torĉon al la olimpikaj ludoj)
:19-aj 1968 Meksikurbo (Meksiko)
:20-aj 1972 Munkeno (Germanio) palestina teroratako kontraŭ israelaj sportistoj
:21-aj 1976 Montrealo (Kanado) 22 afrikaj landoj bojkotis, ĉar la partoprenanta Nov-Zelando pli frue ludis rugbeon kun Sud-Afriko
:22-aj 1980 Moskvo (Sovetunio) Usono kaj 50 okcidentaj landoj bojkotis tion pro la [Afganio|afgania] interveno de Sovetunio
:23-aj 1984 Los-Anĝeleso (Usono) socialistaj landoj bojkotis
:24-aj 1988 Seulo (Suda Koreio)
:25-aj 1992 Barcelono (Hispanio)
:26-aj 1996 Atlanto (Usono)
:27-aj 2000 Sidnejo (Aŭstralio)
:28-aj 2004 Ateno (Grekio)
:29-aj 2008 Pekino (Ĉinio)
:30-aj 2012 Londono (Anglio)
Kroniko: Vintraj Ludoj
skiado, sketado, glacihokeo.
:1-aj 1924 Chamonix (Francio) (296 atletoj el 16 landoj en 16 konkursoj)
:2-aj 1928 St. Moritz (Svislando)
:3-aj 1932 Lake Placid (Usono)
:4-aj 1936 Garmisch-Partenkirchen (Germanio)
:5-aj 1948 St. Moritz (Svislando)
:6-aj 1952 Oslo (Norvegio)
:7-aj 1956 Cortina d’Ampezzo (Italio)
:8-aj 1960 Squaw Valley (Usono)
:9-aj 1964 Innsbruck (Aŭstrio)
:10-aj 1968 Grenoblo (Francio)
:11-aj 1972 Sapporo (Japanio)
:12-aj 1976 Innsbruck (Aŭstrio)
:13-aj 1980 Lake Placid (Usono)
:14-aj 1984 Sarajevo (Jugoslavio)
:15-aj 1988 Kalgario (Kanado)
:16-aj 1992 Albertville (Francio)
:17-aj 1994 Lillehammer (Norvegio)
:18-aj 1998 Nagano (Japanio)
:19-aj 2002 Salt Lake City (Usono)
:20-aj 2006 Torino (Italio)
:20-aj 2010 Vankuvero (Kanado)
Vidu ankaŭ:
- Special-Olimpiko
- Olimpiaj ludoj de la etaj eŭropaj ŝtatoj
Kategorio:Sporto
ja:近代オリンピック
ko:올림픽
ms:Sukan Olimpik
th:กีฬาโอลิมปิก
zh-min-nan:Olympia Ūn-tōng-hoē
1000Historio > Jarcentoj > 10-a jarcento > 1000
----
En la jaro 1000 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Leifr Eiríksson trovis la kontinentan parton de Nord-Ameriko kaj nomis ĝin Vinlando.
- La dieto de Islando decidis, per voĉdono, ŝanĝi la publikan kulton (ne la kredon) de la lando al la kristana.
Naskiĝoj
Mortoj
----
995 | 996 | 997 | 998 | 999 | 1000 | 1001 | 1002 | 1003 | 1004 | 1005
9-a jarcento - 10-a jarcento - 11-a jarcento
ko:1000년
-323Historio > Jarcentoj > 4-a jarcento a.K. > -323
----
En la jaro 323 antaŭ Kristo okazis, interalie:
Eventoj
Naskiĝoj
Mortoj
- 10-a de junio : Aleksandro la Granda en Babilono.
----
-328 | -327 | -326 | -325 | -324 | -323 | -322 | -321 | -320 | -319 | -318
5-a jarcento a.K. - 4-a jarcento a.K. - 3-a jarcento a.K.
Helena civilizoHistorio > Civilizoj > helena civilizo
----
Helena civilizo (1450 a.K. - 300 p.K.) estas
la antikva greka civilizo, kiu evoluis ĉirkaŭ la Egea Maro post la Falo de Trojo. Ĝi estis disvastigita de Baktrio ĝis Hispanio, de Britio ĝis Egipto, per la imperioj de Aleksandro la Granda kaj Romio. Ĝi estas la civilizo de Homero, Herodoto, Sofoklo, Platono, Aristotelo, Eŭklido,
Arkimedo, Cezaro, Kleopatra, Plutarko, Marko Aŭrelio, Ptolemeo, Galeno, Plotino, ktp. Ĝia belarto, literaturo, filozofio kaj matematiko estis tre alta, sed antaŭ la romia imperio, ĝi estis civilizo tre sanga kaj malstabila politike.
Helena civilizo estas la ido de la minoa civilizo kaj la
patrino de okcidenta kaj ortodoksa civilizo, kiuj esence estas kristanigitaj (kaj poste modernigitaj) versioj de helena civilizo.
De -1000 ĝis -500, ĝi disvastiĝis per koloniado al Sicilio kaj suda Italio. En tiu tempo, la etruskoj en norda Italio heleniĝis kaj helenigis Romon.
De -500 al 100, la imperioj de la grekoj kaj romianoj disvastigis la civilizon de Hispanio ĝis Baktrio.
Dum la jaroj 100-800, kristanismo transformis la civilizon al iu nova en Eŭropo, kaj islamo forviŝis ĝin el Azio kaj norda Afriko.
Kvankam la civilizo estas delonge mortinta, ĝi daŭras kiel modelo kaj inspiro al la Okcidento per helenismo. Pro tio, okcidentuloj iafoje nomas la civilizon klasika.
| origino | Egea Maro, ĉ -1450 el
minoa civilizo |
| daŭro | -1450 al 300 |
| loko | la landoj konkeritaj
de Aleksandro la Granda kaj Romio:
okcidenta Eŭropo,
la mediteranea baseno,
Mezopotamio,
Persio,
Baktrio. |
| urboj |
Ateno,
Sparto,
Miceneo,
Argo,
Bizanco,
Mileto,
Efeso,
Sirakuso,
Aleksandrio,
Antioĥio,
Korinto,
Romo,
ktp |
| lingvo | greka lingvo,
latina lingvo |
| skribo | greka skribo |
| mezuro | greka mezuro |
| kalendaro | atena kalendaro,
makedona kalendaro |
| erao | olimpiado |
| numeraloj | grekaj numeraloj |
| ideologio/religio |
greka religio,
greka filozofio |
| novigoj |
aksiomo,
atomo,
demokratio,
eŭklida geometrio,
falankso,
filozofio,
fiziko,
historio,
kodekso,
legio,
logiko,
mekaniko,
metafiziko,
olimpiko,
pergameno,
retoriko,
scienco,
vokala litero,
ktp
|
Vidu ankaŭ: greka mitologio
KristanismoKristanismo estas la plej granda monda religio, havante
1943 milionojn da kredantoj (islamo havas
1165 kaj hinduismo 762) aŭ 33% de la homaro. Ĝi estas la ĉefa religio ekster Azio kaj norda
Afriko. Kun islamo kaj budhismo, ĝi estas unu el la plej furoraj kredoj de historio -- kredo transkultura, transepoka, kredo universala.
Kristanoj kredas, ke Jesuo Kristo estas Dio, kiu naskiĝis
kiel homo, kiel juda predikanto en la 1-a jarcento, mortis sur kruco kiel elaĉeto por niaj pekoj kaj, je la tria tago, estis relevigita el la
mortintoj. Tial Kristo venkis pekon kaj morton por siaj kredantoj. Je la
fino de la mondo, Kristo revenos al la tero por juĝi la vivantojn kaj la
mortintojn, kiuj estos relevigitaj. La kredintoj iros al la ĉielo, la
nekredintoj al infero. Kristanoj kredas, ke la Biblio estas la
Vorto de Dio.
Historiaj branĉoj de kristanismo
Kristanismo estis fondita de Jesuo Kristo efektive kiel sekto de
judismo (sed intence kiel la plenumiĝo de judismo), kaj estis
transformita en mondan religion de Sankta Paŭlo.
La ĉefaj nunaj formoj de kristanismo:
# katolikismo (53%)
# protestantismo (16%)
# ortodoksismo (11%)
# anglikanismo (3%)
Aliaj formoj de kristanismo kiuj estis gravaj pasintece:
- gnostikismo, floris 50-400
- arianismo, floris 300-400
- nestorianismo, floris 500-1500
(Notu, tamen, ke tiuj lastaj tri estas ĝenerale taksitaj esti herezoj;
vidu ankaŭ sube pri kristanismo nenicea.)
La baza mondbildo de nicea kristanismo
Nicea kristanismo estas kristanismo, kiu konfesas la Kredon Nicean, laŭ kiu Jesuo Kristo estas tute Dio kaj tute homo. Katolikismo, ortodoksismo, protestantismo kaj anglikanismo estas kristanismoj niceaj.
En la komenco Dio kreis ĉion. La unuan viron kaj la unuan
virinon, Adamo kaj Eva, Dio metis en paradizon, la
Ĝardeno de Edeno. Dio kreis ilin perfektaj, kreinte ilin por ami kaj
obei Lin, doninte al ili liberan volon, por ke la amo kaj obeo ne estu
robota kaj senvalora. Sed per la sama donaco de libera volo, Adamo kaj Eva
decidis malobei Dion. Ĉi tio estis la originala peko, kiun ĉiu
homo heredas de Adamo. Pro ĉi tiu heredaĵo, nia naturo estas pekema: ni
scias la bonon, kaj eĉ deziras la bonon, sed ne faras ĝin. Dio kreis la
mondon kaj nin perfektaj, sed pro originala peko, la mondo kaj ni, kvankam
ankoraŭ belegaj kaj mirindaj, estas ankaŭ profunde difektitaj.
Por repacigi nin al Si mem kaj konduki la mondon al perfekteco, Dio
fariĝis homo, Jesuo Kristo, kiu estis
tute homo kaj tute Dio. Kiel homo sur tero, Jesuo faris miraklojn kaj
instruis novan religion, novan moralon, kiel la plenumo de la leĝo de
Moseo (judismo). Li implice diris, ke li mem
estas Dio, kio ŝajnis blasfema al la judoj kaj ribela al al romianoj, tial
Jesuo estis mortigita, najlite al kruco.
Per sia senpeka morto sur la kruco, Jesuo pagis la prezon por la
peko de ĉiu homo, kiu kredas al li kaj faras liajn
ordonojn. (Precize kiel oni estas tiele savita estas
punkto de malkonsento inter la diversaj kristanaj eklezioj. Katolikoj,
ekzemple, emfazas sakramenton,
dum protestantoj emfazas fidon.)
Jesuo mortis sur la kruco vendredon, sed dimanĉon matene li estis
relevigita el la mortintoj. Tiuj,
kiuj atestis ĉi tion, fondis kristanismon. 40 tagojn poste,
Jesuo supreniris al la ĉielo.
Kvindek tagojn post la releviĝo, Jesuo sendis la Spiriton Sanktan al
siaj kredantoj (Pentekosto).
Jesuo, laŭ kristana kredo, revenos al la tero je la
Tago de Juĝado, la fina tago de la estanta mondo, por revivigi
ĉiun homon kaj juĝi lin laŭ liaj faroj.
La libro de la Apokalipso rakontas, ke li aperos kiel Ŝafido oferbuĉita,
kiu "elaĉetis al Dio per sia sango homojn el ĉiu tribo kaj lingvo kaj popolo kaj nacio". Li malfermos sian "Libron de Vivo, libron de la Ŝafido oferita jam de la fondo de la mondo", kaj ĉiuj, kies nomoj ne estos skribitaj en la libro
de vivo, estos ĵetitaj en lagon de fajro -- infero -- por bruli
eterne, dum tiuj nomitaj en la libro vivos eterne en paradizo kun Dio, estonte feliĉaj eterne.
La Triunuo: laŭ kristanismo, Dio estas unu sed ankaŭ tri:
li estas tri personoj en unu substanco:
- Patro: Dio la ĉiopova kreinto de tero kaj ĉielo
- Filo: Dio la homo, kiel Jesuo mem
- Spirito Sankta: Dio la Spirito, kiu eniras en la
koron de kredanto kaj donas gracon por fidi kaj bonagi.
Ĉi tio estas la mistero de La Sankta Triunuo, kiu ne estas tute
komprenebla al la homoj.
Moralo
Kristana moralo estas resumita de la
Dekologo de Moseo, precipe kiel koncize resumita de Jesuo:
Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo
kaj per via tuta menso. Ĉi tiu estas la granda kaj la unua ordono.
Kaj dua estas simila al ĝi: Amu vian proksimulon kiel vin mem.
- Mateo 22:37-39
Pro originala peko, homo ne povas agi
morale sen la helpo, la graco, de Dio.
Antaŭ 1930, kristanaj eklezioj kontraŭis eksedizĝon, aborton,
samseksumadon, eksteredzecan seksumadon, prokompatan mortigon, naskoregadon, ktp, sed
ekde tiam iuj eklezioj grade toleras, aŭ eĉ permesas, tiajn kondutojn.
Preĝado
Jesuo instruis preĝon, la Patro Nia, kiu belege kaj trafe
resumas la kristanan fidon:
Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
Via nomo estu sanktigita.
Venu Via regno,
plenumiĝu Via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj
ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono.
Amen.
- Mateo 6:9-13
Tra la jarcentoj, aliaj preĝoj ankaŭ furoris.
Kristanismo nenicea
Estas ankaŭ kristanismo nenicea -- la multaj herezoj tra la
jarcentoj (ekzemple, gnostikismo, arianismo kaj
albiganismo). La ĉefaj nunaj formoj estas
jehovismo, mormonismo kaj
liberala protestantismo. La lasta kredas, ke Jesuo estis saĝa,
bona homo, ne
Dio, dum jehovismo kredas, ke Jesuo estis anĝelo, ne Dio.
:Kristanismaj Specoj:
:Albiganismo - Anabaptismo - Anglikanismo - Arianismo - Ebionitoj - Gnostikismo - Jehovismo - Katolikismo - Monofizitismo - Mormonismo - Nestorianismo - Ortodoksismo - Protestantismo - Unitarismo
:Kristanaĵoj
:Aranĝismo - Beatuloj - Biblio - Dekologo - Graco - Himnoj -Jesuo - Kalvario - Katedralo - Koncilio - Kredo Nicea - Kruco - Papo - Paŭlo - Preĝoj - Sanktuloj - Mortotuko de Torino - Adorado de Kruco - Adorado de la Sanktega Sakramento - Miljaro - Miljarismo - Nemiljarismo
:Pensintoj, verkistoj, teologoj:
:Sankta Paŭlo - Marciono - Sankta Ireneo - Justino Martiro - Klemento de Aleksandrio - Origeno - Tertuliano - Eŭsebio - Atanazio - Krizostomo - Aŭgusteno - Teodoro de Mopsuestio - Anselmo - Tomaso de Akvino - Wyclif - Hus - Lutero - Kalvino - Wesley - Schleiermacher - Newman - Teilhard de CHARDIN - Karl BARTH - Rahner - Bultmann - Tillich
:Postmortolando
:Infero - Neniigeco - Purgatorio - Paradizo
:Sakramentoj
:Bapto - Konfirmacio - Komunio - Konfeso - Matrimonio - Ordino - Unkto
Kategorio:Kristanismo
ja:キリスト教
ko:기독교
ms:Kristian
simple:Christianity
th:คริสต์ศาสนา
zh-min-nan:Ki-tok-kàu
LingvoLingvo estas sistemo de gestoj, signoj, sonoj, simboloj kaj vortoj uzataj por reprezenti kaj komuniki ideojn kaj pensojn de homoj. Oni povas distingi inter lingvo ĝenerale (sen pluralo) kaj unuopaj lingvoj. Aldone, oni ankaŭ uzas la vorton lingvo por paroli pri faklingvoj (ekzemple jurlingvo), programlingvoj kaj bestaj lingvoj.
Lingvo (en la unua signifo) signifas la komunikmanieron de la homoj. Konscia komuniko okazas per sonlingvo, signolingvo aŭ skriblingvo. La senkonscia komunikado okazas interalie per korpolingvo.
Lingvoj (en la dua signifo) estas la diversaj malsamaj komuniksistemoj uzataj de diversaj homaj grupoj. Plej ofte, lingvo apartenas al iu etna grupo, sed tio ne veras por la planlingvoj. Ofte lingvo estas dividita en diversajn dialektojn, kaj ne estas klare, kie unu lingvo finiĝas kaj alia komencas.
La scienco, kiu studas lingvon, nomiĝas lingvistiko. Unuflanke ekzistas la kompara lingvistiko, kiu studas la rilatojn inter unuopaj lingvoj kaj klasifikas ilin en lingvofamiliojn. Aliflanke ekzistas la ĝenerala lingvistiko, kiu studas la ecojn de lingvo ĝenerale, kaj uzas unuopajn lingvojn nur kiel ekzemploj por la ĝenerala teorio pri lingvo.
__NOTOC__
Vidu ankaŭ
- Filozofio de lingvo
- Lingva purismo
- Planlingvo
- Lingvaj langorompaĵoj
Eksteraj ligoj
[http://www.bertilow.com/lanlin/ Nomoj de lingvoj en Esperanto]
[http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/ Vortaroj] en la katalogo DMoz
[http://www.proel.org/mundo2.html Lingvoj de la mondo (hispane)]
[http://www.georgetown.edu/faculty/ballc/animals/animals.html Bestaj sonoj en diversaj lingvoj (baza lingvo estas la angla)]
[http://lingvo.info/forumo/?lingvo=eo Nova Prismo] - plurlingva retejo pri lingvoj
ja:言語
ko:언어
ms:Bahasa
simple:Language
EdukadoEduko ampleksas ĉiun agon , kiu intence evoluigas la fizikajn, intelektajn kaj moralajn kapablojn de homo.
Laŭ historia kompreno la nocio ĝenerale reprezentas la imagon, ke la edukadon organizas aŭtoritatoj (gepatroj, lernejo, universitato...) por infanoj kaj junuloj, kiuj devis diligente ensorbi, tio estas pli-mapli pasive akcepti ĝin.
Precipe dum la 20-a jarcento kreskis tendenco al la kompreno, ke aktiva alproprigo pro internaj motivoj estas esenca faktoro, kiu kontribuas al sukcesa edukado.
Post ol (antaŭ ĉio en okcidenta Eŭropo en la 1970-aj kaj 1980-aj) laŭ tiu ĉi tendencoj diverslande reformiĝis la instrumaniero, kritikistoj plendas, ke pro troa libereco la junularo ne plu lernas celorientite labori, kaj ke tradiciajn valorojn anstataŭas ajnisma kaj konsumisma pensmaniero.
La procezo de tutmondiĝo instigas plian reinterpreton de la eduko, kiu ne plu estas defio nur por infanoj kaj junuloj sed por homoj de ĉiu aĝo. Ĉi-rilate enuziĝis la slogano "tutviva lernado".
La disvolviĝo de la komputiko aperigis novajn instru- kaj lernmanierojn, oni nun (ne nur, sed ankaŭ) e-lernas en Virtuala Lernejo.
Komparu kun:
Instruado - Lernejo - Universitato - Pedagogio - E-lerno - Virtuala Lernejo -
Monda Universitato - Aŭtodidakto - Lerno - Lernu! - Perfektiga Esperanto-kurso (PEK) - Internacia Perfektiga Kurso de Esperanto (IPKK): [http://eo.wikipedia.org/wiki/IPKK]
Eksteraj ligoj
ja:教育
ms:Pendidikan
simple:Education
ArtoLa vorto arto venas el latina vorto ars (lerteco, metio, teknika scio). La greka vorto (tekne) kiu havis la saman sencon evoluis al malsama direkto gardante nur la nunan teĥnikan sencon. Arto evoluas al esprimiĝo de percepto de la beleco sed gardas ankaŭ la teĥnikan kaj spertagan sencon.
El tio, Arto havas 4 gravajn sencojn:
Arto : homa kreo
La vorton "arto" oni ofte perceptas mala al "naturo". Tiele, oni povas nomi "arto" ĉion ne-naturan, devenantan de kreinto, aŭtoro, artisto.
Arto : scioj kaj teĥnikoj
Arto estas aro de scioj kaj teĥnikoj necesaj por regi iun praktikon.
Arto : esprimo de beleco
Arto : Maniero kiel per la verko de la homo esprimiĝas lia percepto de la belo.
Arto : Verko aŭ Aktivado kiu kreas Artverkojn
Tradicie oni nomis ilin belartoj. Ili estis ses : arkitekturo, skulpturo, pikturo, poezio, muziko kaj danco. La moderna arta epoko multe ŝanĝis tiun percepton. Hodiaŭ Arto estas homa esprimilo aŭ komunikilo povanta havi kian ajn homan aktivon kiel bazon.
Kontraste al ĉiutagaĵoj artaĵo ne ŝanĝeblas sen perdi sian signifon, ekzemple:
Por necesejo kiel uz-objekto, nek koloro nek formo aparte gravas - la funkcio samas; por necesejo montrata muzee kiel artaĵo tiaj ecoj ja havas signifon.
Arto estas ĉio homfarita (kontraste al la naturo), kiu ne estas unusence difinita per funkcio aŭ limiĝas je ĝi (kontraste al la tekniko), al kies kondiĉoj apartenas kaj alte evoluintaj teknika kapablo kaj spirita potenco (kontraste | | |