Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Antiloj

Antiloj

Geografio > Ameriko > Antiloj ---- Antiloj estas kuniga nomo de la plejmulto de la (ĉe-)Karibmaraj insuloj. Nur Bahamoj, Bermudo kaj Turkoj kaj Kajkoj troviĝas eksterantile. Oni distingas inter du (aŭ tri) insularoj Antilaj:
- Grandaj Antiloj (kun "grandaj" insuloj kiel Jamajko, Kubo, Puerto-Riko kaj Hispanjolo)
- Malgrandaj Antiloj (kun "malgrandaj" insuloj kiel Angvilo, Antigvo-Barbudo, Gvadelupo, Barbado, Dominiko, Grenado, Martiniko)
- (Ĉebordaj Antiloj (kun insuloj proksimaj al la marbordo de Sudameriko, kiel Arubo, Trinidado kaj Tobago)) Se dezirindas duonigi Amerikon, la Antiloj Grandaj kaj Mal- nature apartenas al Nordameriko, dum la Ĉebordaj al Sudameriko. Tamen, multaj homoj konsideras Trinidadon kaj Tobagon malgrandaj antiloj, kaj do Nordamerikaj. Politiko: Multaj el la insuloj estas propraj ŝtatoj, dum aliaj restas kolonioj. Por informoj pri unuopaj landoj, vidu sub la koncernata Antil-subgrupo. Aparte de Kubo, la insuloj estas demokratioj kun iafoje sangaj voĉdonadoj. La registaroj ofte estas la koruptaj peonoj de Usono (kiu rigardas la regionon kiel ĝia sfero kaj ofte sendis siajn marsoldatojn por starigi registarojn amikajn). Kubo, kies patrono estis la Sovetunio, estas la granda escepto. Ekonomio: La efika metropolo de la regiono estas Miami, kie la politika kaj komerca klaso estas plejparte fuĝintoj el komunista Kubo. La granda industrio de la insuloj estas turismo. Dum la kolonia epoko, sukero estis la granda industrio kaj ankoraŭ gravas. Alia grava industrio estas la transporto de narkotaĵoj el Sudameriko. Granda fonto de enspezo estas la transpagoj de elmigrintoj. Aparte de Haitio, la Antiloj ja estas malriĉaj sed ne malespere malriĉaj. Historio: Nun la loko de turistoj, la insularo unufoje estis la loko de piratoj, kiuj penis rabi la hispanajn ŝipojn, ŝargitajn de oro kaj arĝento el Meksiko kaj Peruo. Poste Britio kaj Francio marbatalis por posedi la insulojn: ne pro la belaj plaĝoj, sed pro la sukero, kiun ili povis produkti per la laboro de afrikanaj sklavoj. La sklaveco estis sklaveco kruela: en Barbado, ekzemple, la tipa sklavo nur vivis ok jarojn. Dum la kolonia epoko (ĉ. 1500-1950), la insuloj estis la kolonioj de Hispanio, Britio, Francio, Nederlando kaj post 1898, eĉ de Usono. Sklaveco malaperis en la 19-a jarcento. Post la Dua Mondmilito, multaj insuloj sendependiĝis kaj multaj antilanoj elmigris, precipe al Usono (Novjorko, Miami) kaj Kanado (Toronto). Kulturo: Kulture la insuloj estas afro-eŭropaj: miksaĵo de okcidenta Eŭropo kaj okcidenta Afriko. La hispanaj insuloj estas pli eŭropanaj, la anglaj insuloj pli afrikanaj (rase kaj kulture). Pro tia miksaĵo, la Antiloj estas la fontoj de novaj genroj de muziko: regeo, kalipso, salso, merengeo, ktp. Kulture, la landoj Belizo, Bahamoj kaj Gujano estas ankaŭ parto de la Antiloj. Lingvo: Kontraste al kontinenta Ameriko, Antiloj prezentas lingvan tohuvobahuon. La indiĝenaj lingvoj formortis, sed multaj novaj ekaperadis: kreolaj ks. Kelkaj antilanoj parolas la Hispanan (Kubo, Puerto-Riko, Domingo), aliaj la Anglan (Jamajko, Barbado, Trinidado kaj Tobago), kaj ankaŭ la Franca (Haitio, Gvadelupo, Martiniko) kaj Nederlanda (Arubo, Nederlandaj Antiloj) estas parolataj. ---- Vidu ankaŭ: Bermuda Triangulo - Kariboj - Kariba Maro - Britaj Antiloj Kategorio:Nordameriko ! ja:西インド諸島

Geografio

---- Geografio (ge γη "tero", graphein γραφειν "priskribi") estas scienco, kiu pristudas geografian medion de la Tero, ĝian strukturon kaj dinamikon, influon kaj distribuon de ĝiaj komponentoj en la spaco. Ĉefceloj de la geografio estas eltrovo de manieroj de racia teritoria organizo de la socio kaj naturekspluatado, kreado de fundamentoj por strategio de ekologie sendanĝera evoluo de la socio. Gravaj objektoj de geografiaj esploroj estas interagoj de la homo kaj la naturo, regularo de dislokigo kaj influo de la komponentoj de geografia medio en loka, regiona, nacia, kontinenta, oceana kaj globala niveloj. La mondpartoj: Ameriko - Azio - Eŭropo - Afriko - Oceanio - Antarkto ----

Geografiaj objektoj

:Akvofalo - Arbaro - Delto - Dezerto - Duno - Duoninsulo - Ebenaĵo - Fjordo - Marfluo - Glaciaro - Golfo - Groto - Heĝkamparo - Insulo - Kanalo - Klafto - Komunumo - Kontinento - Lago - Laguno - Lando - Erikejo - Markolo - Maro - Montaro - Monto - Nacio - Nunatako - Oceano - Ravino - Regiono - Rivero - Rojo - Roko - Stepo - Tablomonto - Tundro - Urbo - Valo - Vilaĝo - Vulkano Vd. ankaŭ: Geografiaj Nomoj ----

Geografiaj sciencoj

Pro la komplikeco de la esplorobjektoj, oni dispartigas geografian sciencon je specializaj sciencdisciplinoj, nome: :Branĉoj de Geografio:
- Fizika Geografio
- Socio-Ekonomia Geografio
- Kartografio kaj Topografio :Intersciencaj Geografiaj Disciplinoj:
- Antropogeografio ~ Etnogeografio ~ Historia Geografio ~ Lingva Geografio ~ Medicina Geografio ~ Milita Geografio ~ Rekreacia Geografio ~ Veterinara Geografio MIKOVINYI Sámuel ----

Geografoj kaj vojaĝantoj

Geografio estas unu el antikvaj sciencoj. La unuaj provoj por naturscienca klarigo de geografiaj fenomenoj, apartenas al grekaj filozofoj de la Mileta skolo (6-a jc. a.K.) ? Taleso, Anaksimandro, k.a. : Geografia Malkovro : Anaksimandro : Ĉeng He : Ibn Batuta : Vitus BERING : François BERNIER : Samuel de CHAMPLAIN : Petro KROPOTKIN : Kolumbo : Magelano : Marko Polo : Strabono : Taleso : Vasco da GAMA : Marc Aurel STEIN ---- als:Geografie ja:地理学 ko:지리학 ms:Geografi simple:Geography th:ภูมิศาสตร์

Kariba Maro

Geografio > Maroj > Kariba Maro ---- La Kariba Maro komunikas kun Atlantika Oceano, sude de la Meksika Golfo. Ĝin bordas sude Venezuelo, Kolombio, kaj Panamo, okcidente Kostariko, Nikaragvo, Honduro, Gvatemalo, Belizo, kaj la Jukatano-duoninsulo apartenanta al Meksiko, norde Grandaj Antilaj insuloj Kubo, Hispanjolo, Jamajko, kaj Puerto-Riko, kaj oriente Malgrandaj Antiloj. La Kariba Maro etendiĝas sur 2 754 000 km². La plej profunda punkto estas la Kajmana tranĉeo inter Kubo kaj Jamajko, 7500 metrojn sub mara nivelo. La ligo inter la Kariba Maro kaj la Meksika Golfo estas la Jukatana Markolo. Vidu ankaŭ: Antiloj ja:カリブ海

Bermudo

Geografio > Ameriko > Nordameriko > Bermudo < Britio ---- Dosiero:bermuda.gif Bermuda Dependa teritorio de Britio en Nord-Ameriko, grupo de atlantikaj insuloj.
- Landkodo: BM.
- Nacia nomo: [o] Bermuda.
- Areo: 54 kv.km.
- Loĝantaro: 61 mil.
- Adm. centro: Hamiltono.
- Lingvo: angla. Bermudo estas la pralando de Bermuda pantaloneto. Karolo Piĉ: La Bermuda Triangulo. 186 p. Iltis, Saarbrücken 1989. [http://www.geocities.com/origlit/novel/novlibr/bermud.html] Kategorio:Nordameriko ! ja:バミューダ諸島 ko:버뮤다 zh-min-nan:Bermuda

Grandaj Antiloj

Geografio > Ameriko > Antiloj > Grandaj Antiloj < Nordameriko ---- Grandaj Antiloj ampleksas la jenajn ŝtatojn kaj insulojn:
- Kejmaninsuloj
- Kubo
- Navasa Insulo (Usona)
- Jamajko
- Puerto-Riko (Usona; kun insuletoj Culebra kaj Vieques)
- Hispanjolo (landoj Haitio kaj Domingo)

Jamajko

Geografio > Ameriko > Antiloj > Grandaj Antiloj > Jamajko < Nordameriko ---- Dosiero:jamaica.gif Jamaica Lando ĉe Kariba Maro, sude de Kubo.
- Landkodo: JM.
- Areo: 10.991 kv.km.
- Politika sistemo: konstitucia monarĥio.
- Ŝtatestro: Brita reĝino.
- Ĉefurbo: Kingstono (626 mil).
- Loĝantaro: 2.400 mil (1995), inter ili jamajkanoj 96%.
- Ŝtatlingvo: angla.
- Eksporto: sukero, aluminio, frukto.
- Pokapa GNP: 1.510 $. La Jamajkanoj plejparte devenas de sklavigitaj Afrikanoj, kio kreis viglan kaj riĉan kulturon. Pluraj muzikstiloj originas en Jamajko: regeo, skao kaj aliaj. La insulo plue estas hejmlando de la movado rastafari kaj monde fama regeisto Bob MARLEY, kiu estas pli fama kaj monde konata ol Jamajko mem. Kategorio:Jamajko Kategorio:Insuloj ja:ジャマイカ ko:자메이카 ms:Jamaika simple:Jamaica zh-min-nan:Jamaica

Kubo (insulo)

Geografio > Ameriko > Antiloj > Grandaj Antiloj > Kubo < Nordameriko ---- Kubo (Hispane Cuba [KUba]) estas la plej granda insulo en la Kariba maro, kovranta areon de 105.006 kv.km.. Kune kun diversaj insuletoj ĝi konsistigas la ŝtaton Kubo, el kies areo ĝi kovras 94,6 %. Kategorio:Insuloj

Puerto-Riko

Geografio > Ameriko > Antiloj > Grandaj Antiloj > Puerto-Riko < Usono ---- Dosiero:puerto-rico.gif Puerto Rico Puerto-Riko (Porto-Riko estas la PIV-a nomo) estas Dependa teritorio de Usono en Kariba Maro.
- Landkodo: PR.
- Nacia nomo: Commonwealth of Puerto Rico / Estado Libre Asociado de Puerto Rico.
- Areo: 9.104 kv.km.
- Loĝantaro: 3.888 mil.
- Adm. centro: San-Juano.
- Lingvoj: angla kaj hispana. Puerto-Rikon prenis Usono de Hispanio en 1898. Al Puerto-Riko ankaŭ apartenas la du enloĝataj insuletoj Culebra kaj Vieques. Kategorio:Puerto-Riko ja:プエルトリコ ko:푸에르토리코 simple:Puerto Rico

Hispanjolo

Geografio > Ameriko > Antiloj > Grandaj Antiloj > Hispanjolo < Nordameriko ---- Hispanjolo (laŭ PIV2, Hispaniolo), aŭ Hispaniola, estas la due plej granda insulo de Kariba Maro, kun areo de 76.484 kvadrataj kilometroj kaj ĉirkaŭ 15 milionoj da enloĝantoj (1996). Ĝi situas sudoriente el Kubo kaj okcidente el Puerto-Riko. Preskaŭ duono de la homoj loĝas en okcidenta franckreola afrikida Haitio (36% de la tuta areo) - la alia duono en orienta hispanlingva eŭropida Domingo. Hispanjolo ("Hispanujeto") estis baptita la insulo fare de Kolumbo, kiu fondis sian unuan eŭropan kolonion tie en 1492. La indiĝena enloĝantaro nomis ĝin Kiskeja kaj Bohio, sed ili baldaŭ formortis aŭ formiksiĝis kun eŭropanoj kaj afrikaj negroj. La insulon frapadis ardaj konfliktoj inter ĝiaj du regnoj. Kategorio:Insuloj ja:イスパニョーラ島 ko:히스파니올라 섬 zh-min-nan:Sió-se-pan-gâ

Malgrandaj Antiloj

Geografio > Ameriko > Antiloj > Malgrandaj Antiloj < Nordameriko ---- Malgrandaj Antiloj entenas du insularojn kun diversaj ŝtatoj kaj insuloj:
- Deventaj Insuloj:
  - Angvilo (Brita)
  - Antigvo kaj Barbudo
  - Gvadelupo (Franca)
  - Moncerato (Brita)
  - Sabo (Nederlanda)
  - Sent-Kristofo kaj Neviso
  - Sent-Marteno (Franca kaj Nederlanda partoj)
  - Virgulininsuloj (Brita kaj Usona partoj)
- Alventaj Insuloj:
  - Barbado
  - Dominiko
  - Grenado
  - Martiniko (Franca)
  - Sent-Lucio
  - Sent-Vincento kaj Grenadinoj De temp' al tempo oni ankaŭ kunkalkulas Arubon, Kuracaon, Boneron, Trinidadon kaj Tobagon, vd. Ĉebordaj Antiloj.

Angvilo

Geografio > Ameriko > Antiloj > Malgrandaj Antiloj > Deventaj Insuloj > Angvilo < Britio ---- Dosiero:anguilla.gif Anguilla Dependa teritorio de Britio en Kariba Maro.
- Landkodo: AI.
- Nacia nomo: Anguilla.
- Areo: 96 kv.km.
- Loĝantaro: 11,5 mil.
- Adm. centro: La-Valo.
- Lingvoj: angla kaj kreola.

vidu ankaŭ


- Listo_de_urboj_laŭ_lando
- Landnomoj ja:アンギラ ko:앵귈라 zh-min-nan:Anguilla

Antigvo-Barbudo

Geografio > Ameriko > Antiloj > Malgrandaj Antiloj > Deventaj Insuloj > Antigvo-Barbudo < Nordameriko ---- Dosiero:anti-barb.gif Antigua and Barbuda Lando en Kariba Maro, sur la insuloj de Malgrandaj Antiloj: Antigvo, Barbudo kaj Redondo.
- Landkodo: AG.
- Areo: 442 kv.km.
- Politika sistemo: liberala demokratio - konstitucia monarĥio.
- Ŝtatestro: Brita reĝino, de 1981 oni adoptis instituton de guberniestro.
- Ĉefurbo: Santa Johano (St. John’s).
- Loĝantaro: 66 mil.
- Ŝtatlingvo: angla.
- Kredantoj: protestantoj.
- Eksporto: kotono, rumo, fiŝo.
- Historio: membro de Brita Komunumo de 1981. De 1984 ĉekape de la ŝtato estas Laborpartio de Antiguo.

vidu ankaŭ


- Listo_de_urboj_laŭ_lando
- Landnomoj Kategorio:Antigvo-Barbudo ja:アンティグア・バーブーダ ko:앤티가 바부다 ms:Antigua dan Barbuda simple:Antigua and Barbuda zh-min-nan:Antigua kap Barbuda

Gvadelupo

---- Geografio > Ameriko > Antiloj > Malgrandaj Antiloj > Deventaj Insuloj > Gvadelupo < Francio | Francaj departementoj ----

Gravaj Informoj

Gvadelupo estas departemento kaj administra regiono dependa de Francio en Kariba Maro. Ĝi konsistas el pluraj insuloj: La Grande-Terre, la Basse-Terre, La Désirade, Les Saintes, Marie-Galante, Saint-Martin k.a.

Historio

Gvadelupo estis malkovrita la 11-an de novembro 1493 de KOLUMBO kaj estis nomumita pro simileco de ties montoj kun Sierra Guadalupe en Hispanio. La 8-an de januaro en 1843 Gvadelupon skuis tertremo kaj detruis Pointe a Pitre.

Geografio

Situo

Pointe a Pitre

Mapo

Pointe a Pitre

Aliaj

Vidu ankaŭ la artikolojn pri la sanktejoj Guadalupe (Ekstremaduro) kaj Guadalupe (Meksiko). Kategorio:Insuloj ja:グアドループ ko:과들루프 zh-min-nan:Guadeloupe

Barbado

Geografio > Ameriko > Antiloj > Malgrandaj Antiloj > Alventaj Insuloj > Barbado < Nordameriko ---- Nordameriko Barbados Lando ĉe Kariba Maro, unu el la Malgrandaj Antiloj. Kariba Maro
- Landkodo: BB.
- E-nomo: [a] Barbadoso.
- Nacia nomo: [o] Barbados.
- Areo: 431 kv.km.
- Politika sistemo: konstitucia monarĥio.
- Ŝtatestro: Brita reĝino Elizabeto la 2-a
- Ĉefministro: Owen ARTHUR
- Ĉefurbo: Briĝtaŭno (angle: Bridgetown).
- Loĝantaro: 300 mil (1996).
- Ŝtatlingvo: angla.
- Kredantoj: protestantoj.
- Eksporto: sukero, kemiaĵoj, vesto.
- Pokapa GNP: 6.560 $.
- Historio: Brita kolonio de 1627. Rajton de memregado akiris en 1961. Sendependa ŝtato kaj membro de Brita Komunumo de 1966. Kategorio:Barbado ja:バルバドス ko:바베이도스 ms:Barbados simple:Barbados zh-min-nan:Barbados

Grenado

Geografio > Ameriko > Antiloj > Malgrandaj Antiloj > Alventaj Insuloj > Grenado < Nordameriko ---- Dosiero:grenada.gif Grenada Insulo ĉe Kariba Maro.
- Landkodo: GD.
- E-nomo: Grenado. Nomita laŭ hispana urbo Granado.
- Areo: 344 kv.km.
- Politika sistemo: konstitucia monarĥio.
- Ŝtatestro: Brita reĝino.
- Ĉefurbo: Sankta Georgo (Saint George’s) (31 mil).
- Loĝantaro: 91 mil (1995).
- Ŝtatlingvo: angla.
- Pokapa GNP: 2.980 $. Geografia pozicio: 12 07 N, 61 40 U

Historio

25-a de oktobro 1983: Invadita de usona armeo laŭ ordono de Ronald REAGAN. Kategorio:Grenado ja:グレナダ ko:그레나다 ms:Grenada simple:Grenada zh-min-nan:Grenada

Martiniko

Geografio > Ameriko > Antiloj > Malgrandaj Antiloj > Alventaj Insuloj > Martiniko < Francio | Francaj departementoj ---- Dosiero:fr.gif Martinique Dependa teritorio de Francio en Kariba Maro.
- Landkodo: MQ.
- Nacia nomo: Département d'Outre-Mer de la Martinique.
- Politika statuso: transmara departemento de Francio.
- Areo: 1.100 kv.km.
- Loĝantaro: 377 mil.
- Adm. centro: Fordefranso (france : Fort-de-France)
- Lingvoj: franca kaj kreola. Kategorio:Francaj Departementoj ja:マルティニーク ko:마르티니크 zh-min-nan:Martinique

Sudameriko

Geografio > Kontinentoj > Ameriko > Sudameriko ----
Oni ankaŭ povas dividi Amerikon geografie en nur du partojn; Nordamerikon kaj Sudamerikon. Tiuokaze, Sudameriko inkluzivas la jenajn landojn:
- Argentino
- Bolivio
- Brazilo
- Trinidado kaj Tobago
- Ĉilio
- Ekvadoro
- Falklandoj (britaj)
- Franca Gviano
- Gujano
- Kolombio
- Paragvajo
- Peruo
- Surinamo
- Sud-Georgio kaj Sud-Sandviĉinsuloj (britaj)
- Urugvajo
- Venezuelo Sudameriko havis loĝantaron de 339.752.000 homoj (en la jaro 2001), kaj havas areon de 17.809.000 km2. Vidu ankaŭ:
- Merkosudo
- Komunumo Sudamerika de Nacioj
Dosiero:sudameriko-meza.png [http://meta.wikipedia.com/upload/sudameriko.png Pligrandigu mapon]
Kategorio:Kontinentoj Kategorio:Sudameriko ja:南アメリカ ko:남아메리카 simple:South America th:ทวีปอเมริกาใต้ zh-min-nan:Lâm Bí-chiu

Arubo

Geografio > Ameriko > Antiloj > Ĉebordaj Antiloj > Arubo < Nederlando ---- 100px Parto de Nederlanda Reĝlando, situas ĉe Kariba Maro.
- Landkodo: AW.
- Areo: 180 kv.km.
- Loĝantaro: 69.500.
- Adm. centro: Oranjestado.
- Oficiala lingvo: nederlanda.
- Parollingvoj: Papiamento, angla, hispana.
- Pokapa GNP: 22.000 $. Geografia pozicio:()

vidu ankaŭ


- Listo_de_urboj_laŭ_lando
- Landnomoj ja:アルバ ko:아루바 zh-min-nan:Aruba

Trinidado kaj Tobago

Geografio > Ameriko > Antiloj > Ĉebordaj Antiloj > Trinidado kaj Tobago < Sudameriko ---- Sudameriko
- Landkodo: TT.
- E-nomo: Respubliko de Trinidado kaj Tobago.
- Nacia nomo: Republic of Trinidad and Tobago.
- Areo: 5.128 kv.km.
- Politika sistemo: respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento George Maxwell RICHARDS(2003).
- Ĉefurbo: Portospeno (127 mil).
- Loĝantaro: 1.262 mil (2000).
- Ŝtatlingvo: angla.
- Eksporto: nafto, kemiaĵoj, sukero.
- Pokapa GNP: 3.770 $. La Republic of Trinidad and Tobago (La Respubliko de Tinidado kaj Tobago) estas nacio lokita en la suda Kariba Maro, apud la marbordo de Venezuelo. Ĝi estas arkipeliga stato konsista el du ĉefaj insuloj, Tinidado kaj Tobabgo, kaj 21 pli malgrandaj insuloj, el kiuj la plej gravaj estas Chacachacre, Monos, Huevos, Gaspar Grande (aŭ Gasparee), Little Tobago, kaj St. Giles Insulo. La pli granda kaj pli loĝata insulo estas Trinidado, dum la insulto Tobago estas pli malgranda (303 kvadrataj kilomentroj; proksimume 6% da la tuta areo) kaj malpli multe loĝata (50 000 loĝantoj; 4% da la loĝantaro). Ĉefurbo Port-of-Spain (Portospeno) estas la antaŭa kandidato servi kiel estrejo de la Konstanta Sekretariato de la Regiono de Libera Komerco de la Amerikoj. Famuloj naskitaj en Trinidado kaj Tobago:
- Vidiadhar Surajprasad NAIPAUL Kategorio:Trinidado kaj Tobago ja:トリニダード・トバゴ ko:트리니다드 토바고 ms:Trinidad dan Tobago zh-min-nan:Trinidad kap Tobago

Nordameriko

Nord-Ameriko estas kontinento en la norda hemisfero limita norde de la Arkta Oceano, oriente de la norda Atlantika Oceano, sude de la Kariba Maro, kaj okcidente de la norda Pacifika Oceano. Ĝi kovras areon de 24.497.994 km2 (9.458.728 kvadrataj mejloj), aŭ proksimume 4,8% de la surfaco de la tero. Ekde Julio 2002 ĝia loxantaro estis proksimume 514.600.000. Nord-Ameriko estas la tria plej granda kontinento aree, post Azio kaj Afriko, kaj havas la kvara plej granda loĝantaro post Azio, Afriko, kaj Eŭropo. Kaj Norda kaj Sud-Ameriko estas nomita pro Amerigo VESPUCCI, kiu estis la unua Eŭropano kiu sugestis ke la Amerikoj ne estas la Orientaj Hindioj, sed antaŭe maleltrovita (de Eŭropanoj) Nova Mondo. La nur landkonekto de Nord-Ameriko al Sud-Ameriko estas la mallarĝa Istmo de Panamo. La landoj de Nord-Ameriko estas:
- Antiloj
- Bahamoj
- Belizo
- Dominikio
- Gvatemalo
- Haitio
- Honduraso
- Jamajko
- Kanado
- Kosta-Riko
- Kubo
- Meksiko
- Nikaragvo
- Panamo
- Salvadoro
- Usono Kategorio:Kontinentoj ja:北アメリカ ko:북아메리카 simple:North America th:ทวีปอเมริกาเหนือ zh-min-nan:Pak Bí-chiu

Politiko

Politiko estas scienco aŭ arto rilata al la regado de ŝtato. La scienco kiu studas la politikon estas la politika scienco.

Regadaj Teorioj


- Anarkiismo
- Anarki-Kapitalismo
- Demokratio
- Faŝismo
- Kapitalismo
- Komunismo
- Liberalismo
- Libertarianismo
- Marksismo (teorioj de Karl MARX)
- Monarĥismo (ĉu Monokratio estas vera vorto?) > Vidu: Monarkio
- Naciismo
- Oligarĥismo (ismo pri oligarkioj)
- Respublikismo
- Socia movado
- Socialismo
- Demokrata Socialismo
- Trockismo
- Vivantismo
- ktp Literaturo:Vindiciae contra tyrannos

Politikaj aktivuloj, pensistoj kaj teoriistoj

krom tiuj jam trovotaj sub la ĉisupraj ismoj
- Michel AFLAK
- Louis DE BONALD
- Mohandas «Mahatma» GANDHI
- Makiavelo

Ŝtatformo

Politikaj organizaĵoj

:Unuiĝintaj Nacioj :aliaj diversaj internaciaj Politikaj institucioj

Politikaj distriktoj

:Gerrymander ?????

Rilataj temoj

:Juro, Administracio, Leĝo, Senperforto, Voĉdonado, Ne-Registaraj Organizoj, nepotismo

Fontoj


- Deklingva Manlibro pri Politiko eldonita de la Flandra Esperanto-Ligo

Politikaj partioj

:Politikaj partioj

Politikistoj

:Tomáš Garrigue MASARYK - Jan MASARYK :Binyamin NETANYAHU :Ralph NADER

Vidu ankaŭ


- Spionorganizaĵoj
- Rasismo
- pensfabriko ! ja:政治 ko:정치 ms:Politik simple:Politics th:การเมือง

Kubo (lando)

Por aliaj uzo de la vorto Kubo, vidu Kubo (apartigilo) Geografio > Ameriko > Antiloj > Grandaj Antiloj > Kubo < Nordameriko
Dosiero:cu.gifDosiero:Cuba_coa.png
Flago kaj blazono de Kubo, rimarku en la blazono uzon de Friga ĉapo kiel simbolo de liberiĝo (same en tiuj de Kolombio kaj Argentino). Kubo (hispanlingve Cuba) estas lando (insularo, arkipelago) en Kariba Maro, la plej granda el Antiloj.

Ĝeneralaj informoj

Provincoj

Dosiero:CubaProvincaro.png 1: Isla de la Juventud - 2: Pinar del Río - 3: La Habana - 4: Ciudad de La Habana - 5: Matanzas - 6: Cienfuegos - 7: Villa Clara - 8: Sancti Spíritus - 9: Ciego de Avila - 10: Camagüey - 11: Las Tunas - 12: Granma - 13: Holguín - 14: Santiago de Cuba - 15: Guantánamo ---------------------------------------------------------------------------

Ekonomio

agrikulturo


- Formoj de leĝa kaj mastrumstrukturoj:
  - Ŝtataj bienoj
  - UBPC (Unuiĝoj bazaj de kunlaboreca produktado)
  - CCS (Kooperativoj de sevoj kaj kredito)
  - CPA (kooperativoj de agrikultura produktado)
  - Privataj etbienuloj.

Historio

Malkovro kaj kolonia epoko

Sendependiga ribelo kaj usona interveno

kastrisma revolucio

Ekonomia krizo post 1990 kaj ties supero

Ĝis 1990 Agrikulturo de Kubo estis fokusita sur unukultivado de sukero por eksportado al Komunismaj landoj, sed 60% de la necesa manĝo estis importita. La agrikulturo estis intensa agrikulturo dependanta de agrotoksaĵoj, ĥamiaj grundnotrado, ktp, ĉiuj importitaj el Sovetio. Kaj ĝenerale la tuta ekonomio estis dependanta de Sovetio. Post 1990 disfalas la komunista regimo de Sovetio, cetere la ekonomia blokado trudata de Usono pli severigis. Tial severa krizo batis Kubon. kaj la nutrado devis esti porcionita, kaj ege malkreskis.
- Reformoj
  - En mastrumado de grundo:
  - En pkultivadmetodoj
  - Rezultoj
- Kubo kiel monda centro de esploro pri ekologia agrikulturo kaj bioteĥnologio pluigenda

Sansituacio, kaj iniciatoj


- Kubo estas internacie agnoskita pro ties escepte bonaj (rilate la kompareblaj landoj kaj la mona riĉeco de la lando) prisanaj statistikoj. La prisana zorgado kaj stato de la la kubaj loĝantoj estas kompareblaj al tiuj en riĉaj landoj kaj draste pli altaj ol en aliaj kompareblaj tropikamerikaj landoj. Nome: pluigenda
- La interamerika lernejo pri medicino de Havano: kreita en 1998, ĝia celo estas liveri senpagan kuracistan kapabligon al nepagipovaj studentoj el ĉiuj landoj de Latinameriko (kaj eĉ el kelkaj malriĉaj tavoloj en Usono). GNun estas 9 600 studentoj en ĝi, el 19 amerikaj landoj (inkluzive 65 el Usono) kaj 4 afrikaj.

Homaj rajtoj

Kubo daŭre persekutas disidentojn, kaj la mortpuno estas ankoraŭ ekzekutata en Kubo. Ne ekzistas sendependa advokataro. La 16an julio 1997 kvar aŭtoroj de la dokumento La patria es de todos (la patrio apartenas al ĉiuj) estis arestitaj kaj multaj el ili kondamnitaj al multjaraj malliberejaj punoj. Osvaldo Payá kaj aliaj pacemaj batalantoj por civitanaj rajtoj subtenas la t.n. projekton „Varela“ proyecto Varela kolektinte 25.000 subskribojn por ŝanĝo de konstitucio, ĉar la ekzistinta konstitucio permesis ŝanĝon de konstitucio kun 10.000 subskriboj. Dum junio 2003 - 98% de elektantoj voĉdonis por ŝanĝo de la konstitucio, en kiu socialismo kiel ŝtatformo estis fiksita en la nuna konstitucio. Tamen, la voĉdono estis tute maldemokratia. Tiu plebiscito estis devigita per la kubana registaro kaj estas konsiderata kiel reago al la projekto „Varela“. La balotrezultato de 98% eksplikiĝas per nedirekta balotdevigo. En kazo de ne-partopreno en la elektoj, kubanoj devas atendi malavantaĝojn kaj eĉ sankciojn. Elekto-obzervantoj ne estas allasitaj. Kontraste al la tre malbona stato de la politikaj kaj civitanaj rajtoj, menciindas ke kelkaj el la ekonomiaj kaj socialaj homaj rajtoj estas sekvataj pli ol en multaj aliaj samregionaj landoj. Ekzemple, la edukado kaj la sansistemo por la ĝenerala publiko estas pli bonaj en Kubo ol en ĉiuj aliaj latinamerikaj landoj. La grandegaj subvencioj por la sansistemo kaj aliaj prestoj en Kubo estas kompensitaj en la ŝtata budĝeto inter alie per la salajropolitiko. La averaĝa monata salajro estas 250 kubanaj pesoj (ĉirkaŭ €10) La edukado- kaj sanosistemoj apartenas al la t.n. atingaĵoj de la revolucio, kiujn la interna disedenteco taksas kritike (en la hispana) http://www.cubdest.org/0012/cmitlogr.html

Medioj

Kiel konsekvenco de antaŭa stato, antau 1959 kiam la kubaj amasmedioj apartenis al grandaj inform-monopoloj je la servo de kapitalo, unu el la ĉefaj decidoj de la nova revolucia registaro estis naciigi la amasmediojn tial ke de tiam ili apartenas al la ŝtato laŭ la konstitucio de 1976, ĉap.VI, art. 52. kaj konfirmita en 1992. Konsekvence la komunista partio de Kubo posedas striktan monopolon pri informado. La centra organo de la komunisma partio estas la ĉiutaga gazeto Granma.Ekzistas pluraj naciaj gazetoj de la laboristoj, junularo kaj provincaj. Ankau la nacia televidkanalo kun kvar tutlandaj kanaloj el kiuj du estas edukaj ofertas plurajn edukajn kaj didaktikajn programojn. Eksterlande oni konsideras kiel kontraŭpezan la hispanlingva stacio Radio Martí el Usono, ret-ĵurnaloj kiel Cubanet [http://www.cubanet.org/], kiuj ricevas jare kelkajn milionojn da dolaroj el la usona kongreso kiel parto de la politika konflikto kiu markas la ambaŭlandajn rilatojn. Kutime pluraj gazetoj kaj agentejoj el eksterlando http://www.abyznewslinks.com/cuba.htm, raportas preskaŭ senescepte kritike kaj pri apartaj temoj je politika intereso pri Kubo kaj ties registaro.Agentejoj kiel CNN kaj BBC havas raportejojn konstantan en Havano.

Esperanto-movado

Vidu apartajn artikolojn: Esperanto-movado en Kubo kaj Kubaj esperantistoj

Eksteraj ligoj


- [http://www.cubadebate.cu/ Cubadebate (hispane)]
- [http://www.cubanet.org/ hispanlingve novaĵgazeto kontraŭkomunisma] Cubanet
- [http://www.martinoticias.com/ hispanlingve organo de la kontraŭkomunismaj] Radio TV Martí
- [http://www.cubasource.org/index_e.asp - anglalingve idem angle]
- [http://www.rebelion.org/seccion.php?id=14 novaĵoj el favora vidpunkto (hispane)]
- [http://www.ain.cubaweb.cu/idioma/esperanto/principalesperanto.htm Kuba ŝtata novaĵagentejo en Esperanto] kubana ŝtata kontraŭpropagando en Esperanto
- [http://www.travel-impressions.de/cuba/cuba_mix/waves.htm Kubo Fotos]
- [http://www.rebelion.org/noticia.php?id=14858 pri la agrikultura krizo kaj nova provo de ekologia agrikulturo ktp] Kategorio:Kubo ja:キューバ ko:쿠바 ms:Cuba simple:Cuba


Usono

:Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono La tria plej granda laŭ loĝantaro, Usono (aŭ Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko) estas la plej granda nacio laŭ mono kaj militistara forto, kaj do estas la plej potenca nacio nun surtera. Usono lokiĝas en Nordameriko; la plej granda parto de Usono (la t.n. 48 ŝtatoj, krom Alasko kaj Havajo) limitiĝas norde de Kanado, oriente de la Atlantika Oceano, sude de la Golfo de Meksiko kaj Meksiko, kaj okcidente de la Pacifika Oceano. Alasko lokiĝas nord-okcidente de Kanado, kaj Havajo lokiĝas enmeze de la Pacifika Oceano. Usono permesas al siaj civitanoj la posedon de armiloj (garantiite de ĝia konstitucio), estas tre kapitalisma, angleparolanta lando, kiu donis al la mondo televidon, komputilon, atombombon kaj Mickey Mouse. Kritikantoj asertas, ke ĝi kondukis la mondon al la rando de la abismo, batalante en la Malvarma Milito (1948-91) kontraŭ Sovetunio, en kiu ĝi venkis. Havante la plej grandan amaskulturon de la mondo, ĝi profunde influas amaskulturon tra la mondo, de Holivudo al hiphopo, kaj, per tiuj ĉi, influas la morojn de aliaj landoj.

Faktoj


- Loko: 38 00 No, 97 00 Ok (centra Nordameriko)
- Ĉefurbo: Vaŝingtono
- Areo: 9.166.600 km²
- semotaŭga: 19%
- Loĝantaro: 275.562.673 (2000, takso), urbanoj 77% (2000)
- homoj en kv. km: 30,1 (2000)
- homoj en kv. km da semotaŭga tero: 158,2 (2000)
- kreskanta elcento: 0,91% (2000, takso)
- naskoj: po 14,2 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortoj: po 8,7 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- migrantoj: po +3,5 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortokvanto de beboj: po 6,82 mortoj el 1000 naskoj (2000, takso)
- infanoj je virino: po 2,06 infanoj naskitaj de virino
- meza vivo-longeco: 77,12 jaroj (74,24 viroj, 79,9 virinoj) (2000, takso)
- Esperanto: Historio en la lando Usono estas la sola grava lando, kiu ne uzas la SI-sistemon. La Esperanta vorto Usono venas el Usonia, iam proponita vorto por eviti la uzon de "Ameriko" por la lando kaj "Amerikanoj" por ĝiaj loĝantoj. La longforma nomo estas Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj oftega mallongigo estas USA.

La plej grandaj urboj

La datumoj estas de la jaro 2000. La nombroj montras milionojn da loĝantoj. Ne temas pri la loĝantoj ene de la juraj limoj de la urboj, sed pri ampleksaj regionoj kun multaj antaŭurbetoj kaj eĉ memstaraj urboj, kies centron formas la nomitaj urboj. Usono konsistas el 50 ŝtatoj:

Etnoj

Je 1996, la plimulto da la 916 mil (laŭleĝaj) enmigrintoj venis el Meksiko (164 mil), Filipinoj (56), Barato (45), Vjetnamio (42), Ĉinio (42), Domingo (40), Kubo (26), Ukrainio (21), Rusio (20) kaj Jamajko (19).

Religio

En la jaro 2002:
- 52% protestantismo
- 24% katolikismo
- 10% nenia
- 10% alia
- 2% mormonismo
- 1% judismo
- 1% islamo

Lingvo

Denaskaj lingvoj en 1990. La nombroj montras milionojn da parolantoj. Kun 500-100 mil parolantoj: la portugala (430), japana (428), greka (388), araba (355), hindia kaj urduo (331), rusa (242), jida (213), taja (206), persa (201), haitia (189), armena (150), navaha (149), hungara (148), hebrea (144), nederlanda (143), kmera (127), guĝarata (102). 2,04 milionoj parolas lingvojn kun malpli ol 100 mil usonaj parolantoj. legpova: 97% (97% viroj, 97% virinoj) (1979, takso) [http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amnord/usaacc.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en usono (france)]
- registaro: demokratia federacia respubliko. La ĉefekzekutivo kaj la ŝtatestro de Usono estas la usona prezidanto.
- sendependeco: je la 4-a de julio 1776 de Britio
- organizoj: UNO (1945), NATO
- konstitucio: la 4-an marto 1789
- korupteco: 8,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
- ekonomio: 3169,0 Md (1998, takso)
- por kapo: 11,50 kd (1998, takso)
- kreskanta elcento: 4,1% (1999, takso)
- inflacio: 2,2% (1999)
- senokupeco: 4,2% (1999)
- valuto: 1 dolaro ($)

Historio

Vidu apartan artikolon: Historio de Usono

ekonomio

Agrikulturo de Usono

Esperanto en Usono

Vidu apartan artikolon: Usono:Esperanto-movado Stella Toogood Cope (1914-2004), D kaj FD (kvakerismo) en Berkeley/Kalifornio, mortis la 1-an de aŭgusto pro kancero. Kategorio:Nordameriko ! ja:アメリカ合衆国 ko:미국 ms:Amerika Syarikat simple:United States th:สหรัฐอเมริกา zh-min-nan:Bí-kok

Ekonomio

Ekonomiko ---- Ekonomio estas sistema kaj ŝparema ordo en mastrumado aŭ administrado de domo, bieno, institucio, regno. Ĝin studas la ekonomiko kiu estas la scienco pri homaj komercaj rilatoj. Ĝi estas grava branĉo de homscienco kaj havas multajn branĉojn (...). Ekzistas multaj diversaj ekonomiaj teorioj, kiuj priskribas la faktojn tre diverse. Terminaro:
- Malneta Enlanda Produkto
- Monda Ekonomia Forumo
- Organizaĵo por Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo (OEKE) estas speciala organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj, kiu celas plani, kunordigi kaj profundigi ekonomiajn kunlaboron kaj evoluigon. (angle OECD)
- tralima luo

Esperanto-fakasocio

Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo (IKEF) estas faka asocio de UEA, kiu okupiĝas pri Ekonomio. vidu: ekonomia kresko

Miami

Geografio > Ameriko > Usono > Florido > Miami < Urboj ----
- loko: 25.71 Norde, 80.30 Okcidente
- horzono: GMT-5h (-4h de aprilo ĝis oktobro)
- loĝantaro: 3.750 mil (en la aglomeraĵo en 2000) Miami (proksima prononco: angle [maj-AM-mi], hispane, [mi-A-mi]) estas la plej granda urbo de Florido en Usono kaj estas la metropolo de la Antiloj. La aglomeraĵo de Miami havas 3.750 mil homojn kaj staras en sudorienta Florido kiel longa, stria urbo (ĉ. 170 x 15 km) inter la maro kaj la granda marŝo de la Everglades. Urboj en la aglomeraĵo, inter aliaj:
- Fort Lauderdale
- West Palm Beach
- Boca Raton
- Miami Beach
- Coral Gables La komerca kaj politika elito de Miami estas kubanoj, kiuj fuĝis el Kubo antaŭ 40 jaroj kiam Fidel CASTRO renversis la reĝimo de Batista en komunista revolucio. La urbo estas efektive dulingva: la angla kaj la hispana lingvo. Vi povas vivi bone en Miami sole en medio hispana. La urbo kaj la aglomeraĵo estas tre nova: multe de ĝi estis konstruita depost 1960. Kontraste al la grizaj urboj de la nordo (ekz. Novjorko), la urbo ne nur estas nova sed la klimo estas somera. Ekde 1960, Miami ricevis multajn enmigrintojn el la Antiloj kaj pensiulojn el nordorienta Usono. En la mondo, nur Novjorko havas pli da judoj ol Miami. Loĝantoj: Madonna, Shakira, Julio IGLESIAS, Sylvester STALLONE ja:マイアミ

Turismo

La nocio turismo - ekvivalenta vorto estas fremdultrafiko - ampleksas vojaĝojn kaj restadojn de eksterlokuloj cele al vizito vidindaĵojn, malkovrado, ripozo, promenado, kuracostudo de la regiono, urbo, bela aŭ fama konstruaĵo aŭ ia ajn kuriozaĵo. La vojaĝojn de komercistoj oni ĝenerale ne alkakulas al la turismo. Antaŭ 200 jaroj oni ankoraŭ ne parolis pri turismo, ĉar nur malmultaj homoj faris vojaĝojn (la deveno de la vorto estas la kutimo fare de la junaj nobelidoj anglaj, fine de siaj studoj, plenumi grandan cirkloiron tra la ĉefaj landoj de Eŭropo, la grand tour, tial ili estis nomitaj touristes, poste kiam la kutimo komencis disvastiĝi en ĉiujn riĉajn klasojn oni formis tourisme por nomi la praktikon. Sed la emo vojaĝi por la simpla plezuro malkovri novaĵojn, alilandojn, kuriozaĵojn aŭ famajn lokojn aŭ homojn estas el ĉiuj tempoj. Beletre unu konata tia vojaĝo faritis de Montaigne en la 16-a jarcento. Dum la 20-a jarcento turismo evoluis je speco de amasa fenomeno. En multaj landoj ĝi estas grava ekonomia branĉo kaj similas al industrio. La grandanombra alfluo de turistoj ofte endanĝerigas la naturan medion. Tial ekestis la tendenco al ekoturismo kiu klopodas laŭeble malmulte damaĝi la naturon kaj la vivon de la regionanoj. Specialaĵo de la turismo de esperantistoj estas la vizito de E-aranĝaĵoj kiel ekzemple Universala Kongreso, la tranoktado per Pasporta Servo sed antaŭ ĉio la klopodo rekte komuniki kun la loĝantoj de la vizitata regiono. Dum pli ol 30 jaroj la asocio Monda Turismo (aliĝo al UEA en 1992) okupiĝis pri la instruado de fakuloj pri turismo, pri la organizado de esperantlingve gvidataj vojaĝoj kaj pri la kunordigado de E-turismo entute. Je la 22-a de septembro 2002 Monda Turismo estis malfondita pro bankroto.

Libroj

La unua konata gvidlibro pri vojoj kaj informoj al vojaĝontoj estis la Gvidilo de la vojoj de francio eldonita en Parizo en 1552, far Charles ESTIENNE, kaj la unuaj turismecaj gvidiloj parolante specife pri la belaĵoj, vidinaĵoj , ktp de landoj aperis kaj ekmultobliĝis en diversaj landoj de eŭropo en la dua parto de la 17-a jarcento. Gvidlibro pri Pekino

Komparu kun:

Turismaj regionoj ~ ---- --- Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto T EdE-T Turismo. Komence de la jarcento (1900) la subteno de la franca „Touring Club“ alportis gravajn sukcesojn por la movado. Precipe la artikoloj en ĝia organo varbis multajn E-istojn. Sed en tiu ĉi frua tempo preskaŭ ĉiu provado montriĝis nedaŭra. Antaŭ la milito aperis kelkaj belaj albumoj, ekzemple la oficiala eldonaĵo de la aŭstraj fervojoj. Gravan lokon okupis la turismo en la agado de UEA jam en ĝiaj unuaj jaroj. Nuntempe funkcias aparta turisma servo en la kadro de UEA, kiu iniciatis eldonon de multaj prospektoj kaj broŝuroj. Post la milito pli ol 400 urbo eldonis en E gvidlibrojn kaj gvidfoliojn. Kelkaj el ili estas tre rimarkindaj ekz. la eldonaĵo de la itala „Touring Club“ pri „Milano kaj lagoj de Lombardio“. Kelkaj E-organizaĵoj, precipe la itala kaj brita, aranĝis eksterlandajn grupvojaĝojn per helpo de E. Fondiĝis ĉe kelkaj landaj turistaj asocioj E-sekcioj (pola, estona, finna), eĉ fondiĝis en Svedlando, Estonujo, Norvegujo specialaj turistaj organizaĵoj, la E-aj Turistaj Komisionoj, kiuj jam aranĝis dekojn da sukcesaj grupvojaĝoj al eksterlando. Komence de 1935 laŭ la iniciato de H. Seppik fondiĝis Internacia Turista Asocio, kies celoj estas aranĝi malmultekostajn publikajn ekskursojn en int. skalo, fari turistan reklamon por ĉiuj landoj, eldoni turistajn jarlibron kaj kalendaron, int. turistan gazeton ktp. ja:旅行 ko:관광 ms:Pelancongan simple:Tourism th:การท่องเที่ยว

Narkotaĵo

Narkotaĵo povas signifi: 1) narkotilo t.e. narkota substanco (aŭ dormigilo). 2) drogo

Sudameriko

Geografio > Kontinentoj > Ameriko > Sudameriko ----
Oni ankaŭ povas dividi Amerikon geografie en nur du partojn; Nordamerikon kaj Sudamerikon. Tiuokaze, Sudameriko inkluzivas la jenajn landojn:
- Argentino
- Bolivio
- Brazilo
- Trinidado kaj Tobago
- Ĉilio
- Ekvadoro
- Falklandoj (britaj)
- Franca Gviano
- Gujano
- Kolombio
- Paragvajo
- Peruo
- Surinamo
- Sud-Georgio kaj Sud-Sandviĉinsuloj (britaj)
- Urugvajo
- Venezuelo Sudameriko havis loĝantaron de 339.752.000 homoj (en la jaro 2001), kaj havas areon de 17.809.000 km2. Vidu ankaŭ:
- Merkosudo
- Komunumo Sudamerika de Nacioj
Dosiero:sudameriko-meza.png [http://meta.wikipedia.com/upload/sudameriko.png Pligrandigu mapon]
Kategorio:Kontinentoj Kategorio:Sudameriko ja:南アメリカ ko:남아메리카 simple:South America th:ทวีปอเมริกาใต้ zh-min-nan:Lâm Bí-chiu

Bouillac (Aveyron)

Bouillac to miejscowość i gmina we Francji, w regionie Midi-Pyrénées, w departamencie Aveyron. Według danych na rok 1990 gminę zamieszkiwały 453 osoby, a gęstość zaludnienia wynosiła 55 osób/km² (wśród 3020 gmin regionu Midi-Pyrénées Bouillac plasuje się na 627. miejscu pod względem liczby ludności, natomiast pod względem powierzchni na miejscu 1226.).

Linki zewnętrzne


- Źródło danych: [http://www.insee.fr Insee] Kategoria:Miejscowości FrancjiKategoria:Departament Aveyron

slots mieszne filmy jastrzbia gra pensjonat dog breeders Casino










































:: RELATED NEWS ::
Ovarian Cancer
Ovarian cancer is a malignant ovarian neoplasm (an abnormal growth located on the ovaries).

Causes

Ovarian cancer is the fourth leading cause of cancer death in women, the leading cause of death from gynecologic malignancies and the second most commonly diagnosed gynecologic malignancy [http://
American Parliamentary Debating Association
The American Parliamentary Debating Association (APDA) is the oldest intercollegiate parliamentary debating association in the United States, and one of two in the nation overall, the other being the National Parliamentary Debate Association (NPDA). APDA sponsors roughly 40 tournaments a year, all in a parliamentary format, as well as a National Championship. It also administers the North American De

List of people who died of starvation
List of people who died of starvation:
- Allakariallak, Inuit who played Nanook of the North in an early documentary.[http://www.ucpress.edu/books/pages/9048/9048.ch01.html]
- Maud de Braose, who accused King John of England of the murder of the young duke Arthur of Brittan
604 (album)
604 is the first album by British electropop band Ladytron. It was released in 2001.

Track Listing

#"Mu-Tron" - 2:58 #"Discotraxx" - 3:50 #"Another Breakfast With You" - 3:03 #"Cska Sofia" - 2:22 #"The Way That I Found You" - 3:29 #"Paco!" - 3:00 #"Commodore Rock" - 4:47 #"Zmeyka" - 3:14 #"Playgirl" - 3:49 #"I'm With the Pilots" - 2:43 #"This Is Our Sound" -
Oyster catcher



- Magellanic Oystercatcher
H. leucopodus
- Blackish Oystercatcher
H. ater
- American Black Oystercatcher
H. bachmani
- American Oystercatcher
H. palliatus
-

Venetia Burney
Venetia Burney (born 1919) or Venetia Phair (married name) was the first person to suggest the name Pluto for the planet discovered by Clyde W. Tombaugh in 1930. She lived in Oxford, England, and was 11 years old at the time. Burney was the great-niece of Henry
All Rights Reserved 2005 wikimiki.org