Biologio > Animalo > Mamulo > Primato > Hominedo > Homo < Socio
----
right
Homo estas konscia, pensema, parolkomunikema animalo, subjekto de socio-historia agado kaj kulturo. Ĝi estas genro el la familiohomedoj. El la genro homo nun vivas nur la specioHomo sapiens, karakterizata per vertikala teniĝo, racia inteligento kaj parolkapablo. Distinga karakterizo de la homo estas lia uzo de altnivela lingvo, lia kulturo kaj lia kapablo fari kompleksajn laborilojn kaj uzi ilin por influi la ĉirkaŭan medion (cetere aliaj animaloj, kiel la ĉimpanzo kapablas uzi simplajn ilojn).
La homo aperis rezulte de komplikaj kaj longdaŭraj historio-evoluaj procesoj (Vidu: Prahomo). La homo de moderna speco (Homo sapiens - "Homo racia") aperis antaŭ ĉirkaŭ 150 000 - 200 000 jaroj, laŭ iuj donitaĵoj eĉ pli frue.
La ĉefkonceptojn, rilatajn al homo, oni povas distingi je tri niveloj:
Fiziologio estas scienco pri la histoj kaj organoj de la vivantaj estaĵoj (plantoj kaj animaloj), precipe pri la koncernaj funkcioj. Ekzemple la funkcioj de la nervosistemo, funkcioj de la cerbo, endokrinaj kaj ekzokrinaj funkcioj de la glandoj. Kontraste, morfologio kaj anatomio esploras la formon kaj strukturon de la vivantaj estaĵoj, dum fiziologio la vivantajn fenomenojn mem.
ja:生理学simple:Physiologyth:สรีรวิทยา
Patologio
Patologio estas scienco, kiu studas la malsanojn, kaj ties efektojn. La vorto "patologio" deriviĝas de la grekaj vortoj pathos (malsano) kaj logia (scienco).
En la praktiko estas la vorto patologia uzata en la senco malsana aŭ herede difektita, la vorto patologio kiel mortintejo en hospitalo, kie oni ekzamenas, kial la mortinto forpasis, kaj kie la kadavro atendas transporton al la sepulta entrepreno.
Fakoj de patologio
Oni distingas:
- Anatomo-patologio: Ĝi konsistas en la studado de la strukturaj kaj aspektaj modifoj kaŭzitaj de la malsanoj.
- Patologio: Studo de la kaŭzoj kaj evoluo de la malsanoj. Tiu termino nomas ankaŭ la simptomaron de iu malsano.
- Fizio-patologio: Ankaŭ nomata "patologia fiziologio". Studo de la disfunkciadoj de la organismo, kiam ĝi estas afekciita de iu malsano.
- Psiko-patologio: Studo de la mensaj malsanoj.
Kategorio:Medicinoja:病理学
Arkeologio (ankaŭ arĥeologio) estas parto de la historia scienco, tiu kiu estas surbaze de homaj restaĵoj, enkadre de monumentoj kaj artoj de la antikva epoko. La vorto "arkeologio" devenas el la greka signifante "rakontoj pri la antikveco". Oni kiu studas aŭ praktikas arkeologion estas arkeologo.
Nuance, paleontologio estas historia esploro rekte de animalaj (inkluzive homaj) kaj vegetalaj restaĵoj, rigardataj kiel kapablaj signi pri la pasinta praa vivo, dum arkeologio okupiĝas pri faraĵoj. Ekzemple, arkeologio esploras konstruaĵojn de la antikva homo, dum paleontologio homajn ostojn tie restintajn.
Laŭmaterie, la informoj pri la pasinteco povas esti la plej diversaj temoj, - pri ekonomio, arto, civilizo, antropologio ktp., - per kiuj fariĝas la materia divido de la arkeologio en plurajn apartajn dividojn, aŭ specojn.
Historio specife kiel scienco okupiĝas pri iu ajn pasinteco. Tamen semantike oni nomas historion striktasence nur tiun, kiu estas farata surbaze de dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komencis, nur ekde kiam aperis skribitaj informoj.
Laŭ la vidpunkto de la komenciĝo de la historia tempo, arkeologio dividiĝas, en prehistorian arkeologion kaj historian arkeologion. Tiu lasta miksiĝas ofte kun la historio en strikta senco, ĉar la arkeologiaj restaĵoj informas pri la sama afero ke la skribitaj dokumentoj, kaj kompletigas unu la alian.
Foje arkeologiaj informoj kontraŭdiras asertojn de la skribita historio, jen kiam ordinare devas esti preferaj la arkeologiaj. Pro tio pluraj informoj de la semidaj rakontoj pri la unuaj tempoj de la homaro, antaŭe konsiderataj historiaj, estas nur reduktataj al mito.
Foje nur la arkeologio ebligas aliron al nekonataj skribsistemoj aŭ al ilia kompreno (>Rozeta ŝtono).
Kulture gravaj estis la arkeologiaj malkovroj dum la 19-a jc. en Mezopotamio de bibliotekoj skribitaj sur brikoj, per kiuj oni havigis plibonajn informojn pri la origino de la okcidentaj religiaj doktrino, kaj per kiuj oni povis taksi plurajn el antikvaj legendoj kaj rakontoj.
Ekde 1947 okazis gravaj malkovroj en Kumran, ĉe Morta Maro, pri malnovaj skribaĵoj de la esenoj, kiuj jam antaŭe praktikis ritojn heredatajn de la postaj kristanoj.
=Historio kaj Teorio de Arkeologio=
Historie, arkeologio estis science disvolvigata nur modernepoke, kvankam ekde ĉiam la homoj okupiĝis iomete pri la restaĵoj de la pasinteco.
Jacques SPON (1647-1685) reprenis la grekformitan vorton 'arkeologia' por tiel nomi la agadon de la homoj okupiĝantaj pri antikvaĵoj. Jarcento poste jam notindas la metodoj de la arkeologio en Italio kaj Meza Oriento. En tiu tempo, Arkeologio estis rigardata kiel parto de Filologio.
La moderna Arkeologio aperis sub l' influo de naciismo de 19-a jarcento. Ekde la nocio pri kiu ĉiu nacio estas popolo (etna grupo) en teritorio havante la saman kulturon, oni formis la koncepton de arkeologia kulturo. Ĉi tiu estus aro de farintaĵoj similaj, de defina epoko, kaj kio reprezentus, sekve, unu popolon havante definan kulturon kaj okupante unu teritorion. Tiu modelo baziĝis en la filologiaj originoj kaj aperis en kunteksto de serĉado de pra-historiaj originoj de eŭropaj popoloj. Ĝi aperis en Germanio per Gustav KOSSINA
kaj divastiĝis per Vere Gordon CHILDE. Childe forigis la racismajn precipojn de l' origina modelo kaj disvolvigis la kuncepton de arkeologia kulturo, kunigante ĝin al marksima materiisma evoluciismo. La modelo historia-kultura bazigis sur la precipo laŭ kiu la kultura estas homogena kaj la tradicioj iras de generacio ĝis generacio. Tiu modelo, malgraŭ suferis kritikon, ankoraŭ estas la plej akceptata en Arkeologio.
La unua densa atako al tiu modelo venis de tiuj kiuj ne praktikis la Arkeologion eŭrope. En usona Arkeologio aperis, ĉirkaŭ, 1960, movado kiu nomiĝis Nova Arĥeologio aŭ Proceda Arkeologio, ĉefata de Lewis BINDFORD. Oni deklaris ke “la Arkeologio estas Antropologia aŭ estas neniu”, defie al Historia-Kultura Arkeologio. La eŭropa Historio serĉus apartajn eventojn kaj kulturojn, male la usona Antropologio resaltis ke estus universalaĵoj en homa konduto. Ili serĉis, sekve, transkulturajn leĝojn pri konduto. Oni ekis de la precipo laŭ kiu la homoj, ĉiam kaj ĉie, pligrandigas la rezultojn kaj malpligrandigas la kustojn. Sekve, studi dekmiljaran vilaĝon en Mezopotamio aŭ en Ĉinio estus simile al studi nunan vilaĝon. La Proceda Arkeologio neniu sukcesis atingi la saman divastigadon de Historia Arkeologio, ĉar la homoj klare ne estas la samaj en ĉiuj tempoj kaj lokoj, kaj ne okupiĝis nur pri utilaj aferoj.
En 1986 okazis la World Archaeological Congress (Tutmonda kongreso de Arkeologio) en kiu partoprenis ne nur arkeologistoj, sed ankaŭ indiĝenoj kiuj plendis la sociajn dimensiojn de Arkeologio. Ekde 1990, tiu plendo kondukis al Publika Arkeologio kiu konsideras la zorgon pri la publikaj heredaĵoj kiel homan rajton.
Apliko de la fiziko al 1a arkeologio
Pli kaj pli la arkeologio dependas de rimedoj de aliaj sciencoj.
La malnovaĵojn ĝenerale kovras pli-malpli dika tero-tavola. Komence la arkeologio esploris hazarde trovitajn malnovaĵojn, poste oni intence komencis seréi ilin en lokoj, kie la ŝanco de la trovo estis granda, laŭ historiaj notoj, legendoj, epopeoj. Sed lastatempe la facile troveblaj arkeologiaj objektoj maloftiĝis, tial arkeologoj devas uzi la helpon de aliaj sciencoj, ekzemple tiun de la fiziko. Fizikaj rimedoj helpas malkovri lokojn por trovi la objektojn, kaj poste helpas determini la aĝon de la trovitaĵo.
Serĉado de esplorindaj terenoj
La plej efika metodo estas fari fotojn el la aero, el granda aiteco, el diversaj anguloj, en diversaj sezonoj, apud diversaj prilumigadoj kaj ankaŭ ekz. tra antaŭruĝa lumfiltrilo. Tiaj fotoj montras sur la tersurfaco spurojn de antikvaj loĝlokoj, vojoj kaj fortikaĵoj.
Komence la unusola metodo de la arkeologio estis la prov-elfosado en lokoj, kie oni esperis trovi ion. Poste oni lernis, ke subteraj malhomogenaĵoj, kiuj povas rilati al arkeologiaj objektoj, kiel muroj, plenŝtopitaj kavoj, grotoj kaj metalobjektoj, kaŭzas malhomogenaĵojn al la fizikaj ecoj de la tersurfaco, ekzemple al la elektra rezistanco, al magnetaj ecoj, al la refiektoj de elektromagnetaj ondoj, al la radioaktiveco, al la kemiaj ecoj, ktp.
Tiel oni esploras la elektitan terenon kaj tiam komencas la provfosadojn.
Determino de Ia aĝo de arkeologiaj objektoj
Post la eltrovo de iu antikvaĵo la plej ofta demando estas, kiomaĝa ĝi estas. Gis la apliko de fizikaj metodoj la respondo baziĝis nur sur la aĝo de la koncerna tertavolo, kie la objekto estis trovita. Se ankaŭ fizikaj mezurrezultoj konfirmas tion, la aĝo estas plu fidinda.
Se la esplorenda objekto enhavas karbonon ekz. lignon, paperon, pajlon, ledon, ktp, oni povas mezuri la proporcion de radioaktiva karbonizotopo. La karbonduoksido, el kiu plantoj sin konstruas per la helpo de la sunenergio ĉiam enhavas malgrandan kvanton da C-14-izotopo. La
proporcio proksimume estas 1:111E112, do en unu biliono da normalaj karbonaj atomoj (C-12) troviĝas unu C14-izotopo. Aliaj organismoj enigas la izotopon manĝante plantojn kaj bestojn.
La C-14-izotopo estas radioaktiva, kaj dum malkomponiĝo emisias mezureblan beta-radiadon.
Tial, dum organismo restas vivanta, la proporcio inter la normalaj kaj izotopaj karbonatomoj estas la sama, kiel tiu en la aero. Sed post la morto, la proporcio de la C-14 izotopoj duoniĝas en periodo de 5730 jaroj. Sekve reduktiĝas ankaŭ la intenso de la beta-radiado je 1 % en ĉiuj 83 jaroj. Tiamaniere la aĝo de karbonhavantaj arkeologiaj objektoj estas determinebla proksimume ĝis 50 000 jaroj.
Tiu ĉi metodo ŝajnas simpla, tamen ekzistas pluraj problemoj. La radiado estas tre malforta. La proporcio inter la normala kaj izotopa karbono dum la forpasintaj jarmiloj estis ne ĉiam la sama. En maljunaj, dikaj arboj estas plurjarcenta diferenco inter la mezo kaj rando de la trunko. Oni devus scii, el kiu arbo-parto estis farita la objekto. Oni devus scii, kiom da tempo forpasis post la morto de la arbo ĝis la finfarado de la objekto.
Feliĉe ekzistas rimedoj por minimumigi eblajn erarojn. Ekzistas tre maljunaj, antaŭ pluraj jarmiloj mortintaj pinoj kies aĝo estas precize deter
minebla laŭ la „ringoj", kiuj estas videblaj sur la orta sekcio de la trunko. Oni plurloke determinas la aĝon laŭ la radiuso per la beta-radiado, poste en la samaj lokoj oni determinas la aĝon laŭ la ringoj. Per la komparo estas farebla tabelo, kiu ebligas la korekton de aliaj mezuroj.
Alia eblo: En Egipto ekzistas plurjarmilaj tomboj, kies aĝo estas precize konata. Eblas kompari la aĝon de la entombaj objektoj kun la kalkulita aĝo, kaj tiel korekti ankaŭ aliajn mezurrezultojn.
Per tiuj korektoj la aĝodetermino ĝenerale havas eraron de proksimume 150 jaroj.
Se oni mezuras la nombron de la C-14-izotopoj kaj de normalaj karbonatomoj per mas-spektrografoj, eblas pli precize determini la aĝon.
Aĝdetermino per termofosforesko
La termofosforesko estas fizika fenomeno, kies laŭvorta traduko estas „lumemisio pro varmo". Ce relative malalta temperaturo (malpli ol 500 celsiusaj gradoj) materialo ne radias videblan lumon. Tamen atomo de la materialo ja povas radii lumon, se ties elektrono iel ricevas plusan energion. Tiu plura energio povas esti fotono de iu kosma aŭ radioaktiva radiado. Ĝenerale la plusan energion la elektrono tuj perdas, forradiante ĝin kiel elektromagnetan ondon, kies frekvenco (koloro de la lumo) estas proporcia al la perdita energio de la elektrono. Sed povas okazi ĉe iuj materialoj, ke la energion la elektrono ne forradias tuj, sed nur post certa tempo. Tiu tempo povas esti tre longa, eĉplurjarmila. La efekton kaŭzas la tiel nomataj „kaptiloj" kiuj malhelpas al Ia elektrono okupi Ia originan energionivelon. Ili estas ĉefe malhomogenaĵoj en la materialo, defektoj, fremdaj atomoj en la kristalstrukturo.
Sed se la eretojn de la materialo oni devigas je pli forta vibrado, ekz. per varmigo, la elektronoj liberiĝas el Ia kaptiloj, refalas sur la originalan nivelon, kaj Ia energiodiferenco aperas kiel termofosforeska radiado. Tiu efekto okazas ĉefe en Ia 250- ĝis 500-grada tem peratu ro- intervalo.
Forta termofosforesko estas videbla ĉe fefdspato kaj kvarco, kiuj ĉiam troviĝas en ceramikaĵoj, terakotoj, en vazoj, brikoj kaj fornomuroj. Bedaŭrinde, ankaŭ ŝtonoj termofosforeskas.
Super 500 gradoj la kaptiloj liberigas ĉiun kaptitan elektronon; tial la efiko de Ia antaŭaj radiadoj nenŭĝas. Do se oni faras vazon, kaj per alttemperatura ardigo terakotigas ilin, en Ia kaptiloj certe ne restas elektronoj. Tuj post Ia ardigo kaj malvarmiĝo termofosforesko ne okazas. Sed dum la paso de la tempo tiujn objektojn trafas kosmaj radiadoj kaj diversaj radioaktivaj radiadoj el la ĉirkaŭaĵo. Tial kreskas la nombro de la kaptitaj elektronoj. Ilia nombro estas proporcia al la forpasinta tempo ekde la lasta alttemperatura varmigo, kaj al la intenso de la diversaj radiadoj, kie tiuj trafis la objekton. Sekve, la intenso de la termofosforeska lumo de certa materialo estas proporcia al la forpasinta tempo depost la lasta ardigo. Unue oni mezuras la lumintenson kiun faras la termofosforesko en diversaj temperaturoj.
Post la ardigo oni determinas kiom forta radiado povas kaŭzi la saman termofosforeskon al la koncerna materialo. Per la mezuro de la radiado en la trov-loko, kaj el la supraj rezultoj la aĝo estas determinebia. Tio ŝajnas simpla, tamen en la realo ekzistas pluraj obstakloj.
Ekzemple neniu scias kiaspecaj radiadoj trafis ia objekton. La radiado certe estis ne konstanta. Tial la rezultojn oni devas kompari kun la rezultoj de aliaj metodoj. Oni devas esplori eblojn por korekti la nefidindajn rezultojn.
Tamen Ia termofosforesko tre konvenas por malkovri falsajn „arkeologiajn" objektojn, kiuj pro la juna aĝo certe ne fosforeskas pro varmigo.
La arkeomagnetismo
Inter la teraj magnetaj plusoj kaj la trafpunktoj de la imagita akso, ĉirkaŭ kiu la tero rotacias, estas 'd'-angulo. Inter la horizontala direkto kaj la direkto de la tera magneta kampo ekzistas 'i'-angulo. Tiuj anguloj en diversaj lokoj de la tersurfaco estas diversaj. Sed ilia grando ŝanĝiĝas ankaŭ laŭ la paso de Ia tempo. Ekzistas materialoj, kiuj konservas tiujn direktojn, estintajn en certaj datoj: oksidoj de fero: magnetito (Fe304), hematito (Fe203). Oni nomas ilin feromagnetaj materialoj. En argilo ĉiam troviĝas multe el ili. Tial la efekto estas uzebia por determini la aĝon de certaj arkeologiaj objektoj. Pro forta vibrado pro varmo, la magneta direkto de ties atomaj magnetoj turniĝas al la direkto de Ia tie reganta magneta kampo, kiu plej ofte estas mem la magneta kampo de la tero. Se la temperaturo de la objekto estas super 675 gr. C (Curiepunkto), ĝi perdas la feromagnetajn ecojn kaj la antaŭan magnetigitecon. Sed dum la malvarmiĝo sub 675 gr. C la direkto de la atomaj grupoj turniĝas en la direkton de la magneta kampo, kaj tiun direkton ili konservas ankaŭ post Ia malvarmiĝo. Do, tiamaniere estas konservita Ia intenso kaj direkto de la magneta kampo, kiu regis en ia tempo de la malvarmiĝo de Ia koncerna ceramikaĵo. Plej utilas objektoj, kiuj restas en la sama loko post la malvarmiĝo, ekz. fornoj.
Oni eltranĉas kaj enkadrigas pecojn, kaj sur la kadro indikas la horizontalan direkton, kaj laŭ la steloj Ia geografian nordan direkton por poste precize determini Ia i- kaj d-angulojn kaj la magnetan kampintenson en la tempo, kiam okazis la lasta ardigo. En tiaspecaj fornoj ĝenerale restas karbidiĝintaj lignopecoj, kies aĝo per la izotopa metodo estas determinebla. Tiel eblas determini fa aĝon ankaŭ de nekonataj ceramikaloj.
Alia interesa konservejo estas la profunda ŝlimotavolo en la fundo de lagoj. En la ŝvebanta ŝlimo ĉiam ĉeestas ankaŭ argilo-eretoj, kiuj havas feromagnetajn ecojn. Dum la sedimentiĝo tiuj malgrandaj magnetoj turnas sin laŭ la direkto de la tera magneta kampo, kaj post la sedimentiĝo ili konservas tiun direkton kaj ankaŭ la kampintenson. Sed en la sedimentaĵo ĉiam troviĝas ankaŭ partoj de kreskaĵoj, kies aĝo per karbo-izotopa metodo estas determinebia. Tiamaniere oni povas fari komparon, kaj tabelon pri kiam ŝanĝiĝis la intenso kaj direkto de la termagneta kampo. Ankaŭ tiu tabelo estas uzebia por aĝdetermino de arkeologiaj objektoj.
El inter Ia menciitaj metodoj la plej malnova, plej preciza, plej ofte uzata estas la karboizotopa metodo. La uzado de la fenomenoj de termofosforesko kaj arkeomagnetismo estas relative junaj; esploroj komenciĝis antaŭ 20 ĝis 30 jaroj kaj ankoraŭ daŭras.
tiu ĉi parto venas el Monato, marto 1996
=Vidu ankaŭ=
- Brazila arkeologioals:Archäologieja:考古学ko:고고학ms:Arkeologisimple:Archaeologyth:โบราณคดี
Historio
La historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitajinformoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio.
(NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.)
----
:Historio de Scienco kaj Teknologio
Etnologio aŭ kultura antropologio (greke: ethnos popolo) estas scienco, kiu komparas diversajn popolojn kaj etnojn, iliajn ritojn, morojn, folklorojn. Etnologio esploras strukturon kaj funkcion de sociaj sistemoj.
Historio
Ekde antikvo, homo scivolis pri aliaj kulturoj. En klasika antiko, estis Herodoto, Tacito, Cezaro, kaj aliaj kiuj verkis pri fremdaj popoloj. En Mezepoko, estis en Eŭropo Marko Polo, en Arablingvaj landoj Ibn-Ĥaldun. Dum renescanco, Michel DE MONTAIGNE, Montesquieu kaj aliaj teoriis pri kulturo, ofte instigite de raportoj pri Orientaziaj, Afrikaj kaj Amerikaj popoloj. Montaigne povis intervjui brazilajn indiĝenojn, kiuj estis portitaj al Francio kiel kuriozaĵo. Montesquieu povis kontakti al ambasadoroj de Turkio kaj aliaj "orientaj" landoj.
En kolonia periodo, kompreneble, multaj aliaj homoj skribis pri "novaj" popoloj: Hans STADEN, BERNAL del CASTILLO, Inca Garcilazo de la VEGA, CABEZA DE VACA kaj aliaj.
En la 19-a jarcento, oni kreis la etnologion, kiu prenis sciencan karakteron kun Karlo MARKSO, Friedrich ENGELS kaj James FRASER. Alia skolo estis reprezentata de l' usonano Lewis Henry MORGAN.
Dum la 19-a jarcento, ĉefa studobjekto de etnologiistoj estis la origino de eŭropa kulturo kaj kritiko pri ĝi. La franca etnologio estis duonblindigita de la Sociologio de Emile DURKHEIM, kaj iĝis la studo de l' "primitivo" (t. e. la neeŭropa) ĉar estus pli simple malkovri la strukturojn de la "primitivaj" kulturoj. Sed la novaj datumoj pri neeŭropaj kulturoj montris ke "primitivaj" kulturoj ne estas pli simplaj ol la "kompleksa" eŭropa kulturo.
Ekde la 1930-a jardeko, oni dubis pri apriorismaj modeloj kiuj popularis en etnologio. La etnologiisto iĝis esploristo. Antaŭ, grandaj teoriistoj de etnologio, kiel Marcel MAUSS aŭ Paul RIVET, orientis, de siaj kabinetoj, malklerajn vojaĝantojn, kiel kuracistojn, komercistojn, misiistojn, kiuj sendis al ili perleterajn raportojn. Claude LEVI-STRAUSS eble estis la unua grava franca etnologiisto, kiu decidis vojaĝi metode por serĉado, sed eĉ li ne konsideris la kampan serĉadon absolute necesa. Francaj etnologiistoj vojaĝis kun grandaj teamoj kaj pagis lokajn informantojn, kaj tiuj ofte inventis informojn por plaĉi al la sciencistoj.
Estis Bronislaw MALINOWSKI kiu kreis la modernan metodologion por kampa serĉado.
Angla-Usona Etnologio
Usonanoj zorgis, tuj post la Unua Mondmilito, aplikadon de antropologio kaj etnologio al studado de "siaj" indiĝenoj kaj unuaj loĝantoj de "siaj" posedteritorioj en Pacifiko por faciligi la rilatojn inter la lokaj administrantoj kaj enloĝantoj. Ili uzis etnologion por antaŭvidi kaj malpligrandigi malsimpatiojn kaj konstrui bazojn por sociala politiko. Usonanaj etnologiistoj ĉiam laboris iomete oficiale, kun helpo de lokaj registaraj funkciuloj. Edward SAPIR kaj lia disciplo Benjamin WHORF estis la ĉefaj aŭtoroj de tiu periodo.
Worf kaj Sapir influis la britajn aŭtorojn Malinowski kaj Alfred Reginald RADCLIFFE-BROW. Malinowski laboris en preskaŭ izolitaj insulaj etnoj de Pacifiko. Tio ebligis al li rigardi la sociojn kiel tutojn kun propra logiko, ne kiel ilustroj de aprioraj ĝeneralaj modeloj. Li kaj Radcliffe-Brow kreis la funkciismon, teorio laŭ kiu la sociaj kulturaj elementoj estas intime ligitaj, kiel la pecoj de horloĝo aŭ organoj en besto, kaj sanĝo en unu elemento influas, pli aŭ malpli profunde, l' aliajn sociajn kulturajn elementojn.
Kampara kaj Urba Etnologio
Post la Dua Mondmilito, etnologio ekinteresiĝis pri kamparanaj grupoj, ĉar oni vidis ke kampara vilaĝeto aŭ komunumo estas io simila al tribo pro la relativa izoliteco, malgranda nombro de anoj, perbuŝa kulturo ktp. Tio ebligis la uzon de kampa serĉado de etnologio en eŭropaj kaj eŭropidaj kulturoj.
Sekve, oni vidis ke en urboj ankaŭ estas "triboj", tio estas homgrupoj, kiuj similas al triboj aŭ vilaĝoj per sia kohero kaj siaj moroj. Unue, oni serĉis pri "getoj", tio estas kvartaloj, kie izoliĝis minoritataj grupoj, kiel nigruloj kaj italidoj en Usono aŭ judoj kaj ciganoj en Eŭropo. Post oni vidis, ke ankaŭ tiaj grupoj, kiaj framasonoj, kluboj, sindikatoj, lernejoj, ktp. povas esti rigardataj kiel "urbaj triboj" kaj oni povas apliki etonologiajn metodojn en studoj pri ili. Tiel, hodiaŭe, etnologiisto povas labori pri ĉiuj homaj grupoj.
ja:文化人類学
Lucien LÉVY-BRUHL, nakiĝinta 1857 - mortinta 1939 franca homologisto.
Li interalie restas konata pro lia tezo - en Les fonctions mentales dans les sociétés inférieures (la mensaj funkcioj ĉe la malsuperaj socioj), 1910 - laŭ kiu la homoj en la tiam tielnomataj malsuperaj gentoj havis mensan funkciadon draste malsimila al tiu de la "civilizaj", modernaj okcidentuloj, kiun li priskribis kiel antaŭ-logika (ne obeante je ĉiuj postuloj de strikta logiko) kaj mistika (bazita sur sento de partoprenado en la objekto pensata). Ne interkonsentis kun li Maurice LEENHARDT. Finfine Lévy-Bruhl ŝanĝis sian opinion: en liaj lastaj notoj, postmorte eldonitaj, li konkludis, ke :" estas mistika pensmaniero pli forta kaj pli facile videbla ĉe la pragentoj ol en niaj socioj, sed ĉeestante en ĉiu homa spirito." kaj : "tiuj spiritoj (t. e. de la pragentoj) ne malsamas kun la niaj rilate la logiko, ne nur ja en siaj struktroj, sed ankaŭ en efektivigaĵoj de iliaj agadoj (praksiso, teĥniko, parolo, numbrado, ktp)". Kaj ankaŭ:"tiun tielnomatan pragentan pensmanieron ni trovadas konstante ĉirkaŭ ni, kaj eĉ en ni....kvazaŭdire "tio reŝosas" ĉiam, tio konsistigas ion fundamentan kaj nedetruigeblan en la homa naturo".
http://upload.wikimedia.org/wikipedia/fr/b/ba/Levi-strauss.jpg
Naskiĝinte je la 28-a de novembro1908 en Bruselo, Claude LÉVI-STRAUSS estas franca antropologiisto kaj filozofio, fama kiel proponante de Strukturalismo
lia vivo
liaj ideoj
Listo de verkoj
# Les Structures élémentaires de la parenté 1949 (la bazaj strukturoj de parenceco)
# Tristes tropiques 1955 (tristaj tropikoj)
pluigota
Eksteraj ligoj
- [http://www.vermelho.org.br/diario/2005/0222/0222_levi-strauss.asp eble la lasta intervjuo de la 97 jara sciencisto]
ja:クロード・レヴィ=ストロースko:클로드 레비스트로스
Trevor STEELE
Trevor STEELE (naskiĝis 1940) estas aŭstralia Esperantisto, instruisto kaj aŭtoro de rakontoj, noveloj kaj romanoj en Esperanto. La verkaro de Steele estas forte influita de vojaĝspertoj akiritaj i.a. en Germanio kaj en Orienta Eŭropo.
De la komenco de 2002 ĝis aprilo 2004 Steele laboris kiel Ĝenerala Direktoro de la Centra Oficejo de la Universala Esperanto-Asocio. Tamen, li havis malmultan antaŭan administran sperton kaj estis forte kritikita de aliaj homoj en la oficejo kaj asocio ĝenerale. En oktobro de 2003 li anoncis sian demision pro "personaj kialoj".
Steele ankaŭ estas membro de la Akademio de Esperanto.
Listo de verkoj
- Sed nur fragmento (1987)
- Memori kaj forgesi (noveloj el la Norda Montaro) (1992)
- Apenaŭ papilioj en Bergen-Belsen (1994)
- Falantaj muroj kaj aliaj rakontoj (1997)
- Australia Felix (1999)
- Neniu ajn papilio (2000)
- La fotoalbumo: unua volumo (2001)
- De la biologie à la culture (De biologio al kulturo)
- Le Traité du vivant(Traktato pri la vivantaro)
- Le Sexe et la mort (Sekso kaj morto)
- Le Vivant et l’humain (Vivanteco kaj homeco)
- Les Epidémies dans l’histoire de l’homme. (La epidemioj en homhistorio)
- [http://en.structurae.de/persons/data/index.cfm?id=d000053 Structurae: Joseph Baermann Strauss (1870-1938)]
- [http://www.pbs.org/wgbh/amex/goldengate/peopleevents/p_strauss.html The American Experience], PBS - [http://www.asce.org/history/bio_strauss.html Biography] by the ASCEStrauss, JosephStrauss, JosephStrauss, JosephStrauss, JosephStrauss, Joseph
Kenzo
Emperor Kenzō (顕宗天皇 Kenzō Tennō) was the 23rd imperial ruler of Japan, according to the traditional order of succession. No firm dates can be assigned to this emperor or to his reign, but he is believed to have ruled the country during the late 5th century CE.
KenzoKenzobrain. Figuratively it is used to indicate intelligence e.g. "she is the brains of the couple" meaning that she is the intelligent one.
However, it is also:
- Brains, a commune of the Loire-Atlantiquedépartement, in
Jomei
Emperor Jomei (舒明天皇 Jomei Tennō) (593- November 17, 641) was the 34th imperial ruler of Japan, according to the traditional order of succession. His birth name was Prince Tamura. He was a grandson of Emperor Bidatsu both paternally and maternally. His father was Prince Oshisakahikohitonooe, his mother
Thomas Audley, 1st Baron Audley of Walden
Thomas Audley, 1st Baron Audley of Walden (c. 1488—30 April1544), Lord Chancellor of England, whose parentage is unknown, is believed to have studied at Buckingham College, Cambridge. He was educated for the law, entered the Middle Temple, was town clerk of Colchester, a