:: wikimiki.org ::
| Arcaicam Esperantom |
Arcaicam EsperantomLingvo > Planlingvo > Esperantidoj
----
Arcaicam Esperantom ("Arĥaika Esperanto") estas fikcilingvo, planita dialekto de Esperanto kreita de Manuel HALVELIK (pseŭdonimo de Kamiel VANHULLE) kun la celo redoni la etoson de arkaika lingvo. Ĉar la dialekto enhavas gramatikajn kazojn kiel la dativon kaj genitivon, oni povas pli facile kaj rekte traduki frazpartojn el lingvoj kiel la Latina. Havelik verkis libron pri sia dialekto en 1969 (Arcaicam Esperantom, Libroservo Sonorilo, 1969).
Pro la mallonga historio de la lingvo, esperantaj verkistoj havas malmultajn rimedojn por nuanci praan lingvouzon: ili apenaŭ povas uzi eksmodajn esprimmanierojn aŭ kion oni konas pri Pra-Esperanto. Halvelik decidis plani lingvon, kiu aperus kvazaŭ praformo de nuna Esperanto. La paso de kazoj al prepozicioj aperas en la evoluo de pluraj eŭropaj lingvoj.
Malsamoj inter Esperanto kaj Arcaicam Esperantom
Literumado
- c iĝas tz
- ĉ iĝas ch
- f iĝas ph
- ĝ iĝas gh
- ĥ iĝas qh
- j iĝas y
- ĵ iĝas j
- k iĝas qu aŭ c
- ŝ iĝas sh
- ŭ iĝas u aŭ w (tamen vidu sube pri -aŭ)
- v iĝas w
Pronomoj
- mi iĝas mihi
- vi iĝas tu aŭ wos (plurala)
- li iĝas lui
- ŝi iĝas eshi
- ĝi iĝas eghi
- ni iĝas nos
- ili iĝas ilui (viroj) aŭ sihi (virinoj)
Verboj
- La infinitivo finiĝas per ir, krom se la radiko finiĝas kun -e aŭ -i. Tiam, la radiko finiĝas kun ar. Ekzemple, esti iĝas estir, sed krii iĝas criar.
- Kiel en la Latina kaj multaj modernaj latinidaj lingvoj, la finaĵoj de la verboj malsamas por malsamaj subjektoj, kaj oni ne devas skribi subjekton. Do: (Mihi) estams, (tu) estas, (lui/eshi/eghi) estat, (nos) estaims, (ilui/sihi/wos) estait
- (estos iĝas estoms, ktp. estis iĝas estims, ktp.)
- Tamen, estu iĝas estu aŭ estuy (plura)
Gramatikaj kazoj
- -o iĝas om (substantivo)
- -oj iĝas oy (plurala substantivo)
- -on restas -on (akuzativo)
- -ojn iĝas -oyn (plurala akuzativo)
- -e iĝas -oe (adverbo)
- -aŭ iĝas -ez (-aŭ-adverbo kiel baldaŭ, ktp.)
- -a iĝas -am (adjektivo)
- -aj iĝas -ay (plurala adjektivo)
- al x-o, kun x-o iĝas x-od (dativo; ekzemple: al domo iĝas domod)
- al x-oj, kun x-oj iĝas x-oyd (plurala dativo; ekzemple: al domoj iĝas domoyd)
- de x-o iĝas x-es (genitivo; ekzemple: de domo iĝas domes)
- de x-oj iĝas x-eys (plurala genitivo; ekzemple: de domoj iĝas domeys)
Korelativoj
- -a iĝas -am
- -am iĝas -ahem
- ĉi iĝas chey
- -e iĝas -oe
- ki- iĝas cuy
- nen- iĝas nemy
- -o iĝas -om
- -om iĝas -ohem
- ti- iĝas ity-
- La artikolo la ne ekzistas en Arcaicam Esperantom.
Ekzemploj
- Mihi ityon bonoe comprenams.
- Tempom phughat. -- Ovidio
- Amom cheyon wencat. --Vergilo
- Ityel pasat mondes glorom. -- Thomas VAN KEMPEN
- Ritmom estat en tempom cuyom simetrom estat en spatzom. -- Cicerono
- Wenims, Widims, Wenquims. -- Julio Cezaro
Patro Nia
Patrom noses, cuyu estas en chielom,
Estu sanctigitam Tues nomom.
Venu Tues regnom,
plenumighu Tues volom,
cuyel en chielo, ityel ankez sur terom.
Panon noses cheyutagan donu nosod hodiez.
Cay pardonu nosod nies shuldoyn,
cuyel ankez nos pardonaims shuldantoyd noses.
Cay ne conducu nosoyn en tenton,
sed liberigu nosoyn malbones.
Amen
Referenco
- Halvelik, Manuel · Arkaika Esperanto : Arcaicam Esperantom. - Brugge : Sonorilo, 1969. - 122 paĝoj
Vidu ankaŭ
- Popido, alia esperantido de Halvelik: dialekto "popola" de Ido por efekti kvazaŭ slango.
- KALOCSAY Kálmán verkis [http://groups.google.com/groups?selm=anc451%242kt%241%40lumo.pacujo.net&rnum=4 teksteton] en "mezepoka Esperanto".
- Wouter F. PILGER publikis "La komikaj bubaĵoj de Tyl Eulenspiegel", ankaŭ en mezepoka Esperanto.
Kategorio:Fikcilingvoj
Kategorio:Esperantidoj
ja:アルカイカム・エスペラントム
LingvoLingvo estas sistemo de gestoj, signoj, sonoj, simboloj kaj vortoj uzataj por reprezenti kaj komuniki ideojn kaj pensojn de homoj. Oni povas distingi inter lingvo ĝenerale (sen pluralo) kaj unuopaj lingvoj. Aldone, oni ankaŭ uzas la vorton lingvo por paroli pri faklingvoj (ekzemple jurlingvo), programlingvoj kaj bestaj lingvoj.
Lingvo (en la unua signifo) signifas la komunikmanieron de la homoj. Konscia komuniko okazas per sonlingvo, signolingvo aŭ skriblingvo. La senkonscia komunikado okazas interalie per korpolingvo.
Lingvoj (en la dua signifo) estas la diversaj malsamaj komuniksistemoj uzataj de diversaj homaj grupoj. Plej ofte, lingvo apartenas al iu etna grupo, sed tio ne veras por la planlingvoj. Ofte lingvo estas dividita en diversajn dialektojn, kaj ne estas klare, kie unu lingvo finiĝas kaj alia komencas.
La scienco, kiu studas lingvon, nomiĝas lingvistiko. Unuflanke ekzistas la kompara lingvistiko, kiu studas la rilatojn inter unuopaj lingvoj kaj klasifikas ilin en lingvofamiliojn. Aliflanke ekzistas la ĝenerala lingvistiko, kiu studas la ecojn de lingvo ĝenerale, kaj uzas unuopajn lingvojn nur kiel ekzemploj por la ĝenerala teorio pri lingvo.
__NOTOC__
Vidu ankaŭ
- Filozofio de lingvo
- Lingva purismo
- Planlingvo
- Lingvaj langorompaĵoj
Eksteraj ligoj
[http://www.bertilow.com/lanlin/ Nomoj de lingvoj en Esperanto]
[http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/ Vortaroj] en la katalogo DMoz
[http://www.proel.org/mundo2.html Lingvoj de la mondo (hispane)]
[http://www.georgetown.edu/faculty/ballc/animals/animals.html Bestaj sonoj en diversaj lingvoj (baza lingvo estas la angla)]
[http://lingvo.info/forumo/?lingvo=eo Nova Prismo] - plurlingva retejo pri lingvoj
ja:言語
ko:언어
ms:Bahasa
simple:Language
EsperantidojOni nomas Esperantidoj tiujn planlingvojn forte influitajn de Esperanto. La unua Esperantido, tre eble, estas Mundolinco, proponita de J. BRAAKMAN (aŭ BRAAKMANN) el Noordwijk, Nederlando, jam en 1888!
Estas esperantidoj, kiel Ido aŭ la multaj projektoj de René de SAUSSURE, kiuj klare estas esperantidoj, ĉu ĉar la aŭtoroj tion deklaris, ĉu ĉar la strukturo evidentigas ĝian parencecon. Aliaj esperantidoj ne estas deklaritaj, sed oni povas vidi ĝian esperantidecon laŭ ties strukturo. Fine estas kelkaj el ili, kies aŭtoroj deklaris malkaŝe rilaton al Esperanto, sed oni ne klare vidas tion en la strukturo, kiel ekzemple Romanal.
Laŭ la celo, oni povas dividi Esperantidojn en fikciaj kaj nefikciaj. Fikciaj Esperantidoj, kiel Adjuvilo aŭ Arcaicam Esperantom estas proponitaj nur kun literaturaj celoj. Nefikciaj Esperantidoj estas projektoj kiuj celas anstataŭigi la "ortodoksan" Esperanton, kiel Ido. Oni povas dividi nefikciajn Esperantidojn en radikalaj kaj kompromisaj. Radikalaj projektoj, kiel Ido proponas gravajn ŝanĝojn en Esperanto; kompromisaj planlingvoj, kiel Antido, proponas malpli grandajn ŝanĝojn, ĝenerale restas ie inter Ido kaj Esperanto.
La reformo kaj "plibonigo" de Esperanto estas celo kaj eĉ revo de centoj kaj centoj da homoj, kiuj kredas, ke la manko de sukceso de Esperanto fontas el internaj lingvostrukturaj malperfektaĵoj.
Solvinte ilin, la rezulta lingvo atingus la internacian kaj interhoman rolon dezirata por Esperanto.
Proponantoj de oficiala Esperanto male opinias ke gix estas tute uzebla kaj fakte la plej uzata helplingvo.
Se oni studas la problemon skeptike, oni vidas ke kritikoj profunde ŝanĝas dum jardekoj, do tiu kiu estas malperdonebla eraro en unu generacio, fariĝas malgrava detalo al alia. Ekzemple, unua kritiko al Esperanto flanke de idistoj estas "mallogikeco", post generacioj, oni ne rigardas tion kiel gravan problemon, ĉar laŭ nuna pensomaniero, lingvoj ne funkcias laŭ logiko, sed laŭ internaj reguloj, kiuj nepre ne sekvas formalan logikon. Sekva grava kritiko, de interlingvistoj estis, ke Esperanto ne estas sufiĉe naturalisma aŭ agrabla al eŭropanoj, hodiaŭ oni batalis ĵuste kontraŭ Eŭropcentrismo kaj akuzas Esperanton esti tro Eŭropcentra.
Diris Zamenhof ke oni forgesas "ke la mondo ne akceptas lingvon internacian ne pro tiuj aŭ aliaj ĝiaj detaloj, sed nur pro malkonfido al la tuta afero", li mem agnoskis ke Esperanto ne estas perfekta, sed nur estas taŭga. Sed taŭgeco sufiĉas! Se homoj rezistas nur al detaloj, kial supozate "pli perfektaj" planlingvoj fiaskis? Kial la mondo ne akceptis idon aŭ interlingvaon, aŭ unu el la pli ol ducent planlingvoj kiuj aperis post Esperanto, esperantidoj aŭ ne? "Kiel ĝis nun, tiel ankaŭ plu, ni, esperantistoj, iros trankvile nian vojon", kaj ni ĝuas la mizerojn kaj la dolcaĵojn de la malperfektaj aferoj.
Lingvoj
- Adjuvanto (de Beaufront)
- Adjuvilo, fikcia
- Anglido (1927)
- Antido (de Saussure, 1907)
- Arcaicam Esperantom, fikcia dialekto por efekti arĥaisma.
- Ariadna (1920)
- Arulo "Gloro" (1924)
- Atlango
- Bonjang, pli universala vortaro (2003)
- Dutalingue (1908)
- Edilo (1909)
- Eo, mallongaj radikoj (1926)
- Esperando (2000)
- Esperant', alternativa ĵargono
- Esperanto 2 (de Saussure, 1937)
- Esperanto de Antido (de Saussure, 1910)
- Esperanto de DLT, traduksistemo (1983)
- Esperanto sen Ĉapeloj (Couturat, 1906)
- Esperanto sen Fleksio
- Esperantido (de Saussure, 1919, 1920)
- Esperantido da Antido (de Saussure, 1924)
- Esperantido de Antido (de Saussure, 1922)
- Esperantuisho (1951)
- Esperido (1925)
- Espo (pra-Eo)
- Espido (1923)
- Eurolingvo (2002)
- Europal (1910)
- Europeo (1914)
- Federacia Idiomo (1923)
- Framasona Esperanto, speciala ĵargono
- Globago (1956)
- Hom-Idyomo (1923)
- Ido (1907)
- Ido antaŭenirigita (1925)
- Ido Reformita (1928)
- Ile (1909)
- Inter-Esperanto "Baza" (2003)
- Intero (2004)
- Lingvo Cosmopolita (de Saussure, 1913)
- Lingvo internacia
- Lingvo Kosmopolita (de Saussure, 1912)
- Lingwe uniwersala, rekonstruo de pra-Esperanto
- Lingwo Internaciona (de Saussure, 1907)
- Mittelmä Esperanto
- Mondlango
- Mondlingvo (1906)
- Mundial (antaŭ 1930)
- Nepo (1915)
- Normlingva Esperanto, teĥnika ĵargono
- Novam (1928)
- Nov-Esperanto (de Saussure, 1925)
- Poliespo, polisinteza, per ĉeroka lingvo
- Popido, fikcia
- Reformita Esperanto (de Zamenhof, 1894)
- Romanal (1912)
- Sen:esepera, svarabakta, kun 14 consonantoj (1996)
- Simplo (1911)
- Unitario (1987)
- Universal (1923-1928)
- Universal Esperanto (de Saussure, 1935)
- Universala lingva kodo, fikcia
- Vikto (1981)
FikcilingvoFikcilingvo estas lingvo, kiun homo konscie konstruis por krei kredeblon, alimondecon, aŭ realismon al fikcia verko, aŭ sen ia ajn aparta kialo, nur por ludo. Tiele, ĝi kontraŭas al praktikcela planlingvo. Dum tiu lasta esence estas ilo, fikcilingvoj vere estas arto.
- de J.R.R. TOLKIEN: Aduna lingvo - Kvenja lingvo - Sindarin
- de Star Trek: Klingona lingvo - Darmoka lingvo
- de George ORWELL: Newspeak
- de Danto: Diabla lingvo
- de Anthony BURGESS: Nadsato
- Arcaicam Esperantom - Popido.
- de Petrus GILLES: Utopia lingvo
- de François RABELAIS
- de Ill Bethisad: Brithenigo, Venedico
Vidu ankaŭ
- Esperantidoj
- Fikciskribo
- Planlingvoj.
Esperanto
Ĉi tiu artikolo temas pri la lingvo. Por aliaj signifoj de la vorto vidu Esperanto (apartigilo).
Esperanto (apartigilo)
Esperanto estas planlingvo proponita kiel internacia dua lingvo. Ĝin publikigis Ludoviko ZAMENHOF en 1887.
La nomo "Esperanto" devenas de lia plumnomo:
Doktoro Esperanto — iu kiu esperas, esperas ke lia lingvo fariĝos
interlingvo por helpi ĉiujn tra la mondo interparoli. Li ne
intencis, ke Esperanto fariĝu la sola lingvo en la mondo, sed simple dua komuna
lingvo de ĉiuj.
Nuntempe Esperanto estas uzata por multaj aferoj, inkluzive de vojaĝado, korespondado, kultura interŝanĝo, literaturo kaj lingvo-instruado. Ĝi estas la plej multe uzata planlingvo.
Specifaj trajtoj
La strukturoj de Esperanto subtenas la naturan emon de la homa pensado al analogio kaj estas pli trarigardeblaj ol tiuj de la plej multaj etnaj lingvoj. Tre produktiva sistemo de vortfarado garantias jam en frua stadio de la lingvolernado nuancitajn esprimeblecojn. Sekve fruaj sukcesoj emocie motivas la lernanton progresi.
Tial la sama lernintenso ebligas akiri kompareblan lingvan nivelon en ono de la tempo necesa en etna lingvo.
Ĝenerale pluraj monatoj da studado de Esperanto egalas kelkajn jarojn da lernado de lingvoj kiel la angla aŭ la franca.
Pro la domino de eŭropdevenaj vortradikoj, ekzemple azianoj bezonas pli da lernotempo, tamen malpli ol por alia azia lingvo.
En sia fama "Unua Libro" de Esperanto (1887) Zamenhof prezentis la gramatikon per 16 reguloj. (Kiuj kompreneble ne klarigas ĉiujn detalojn de la lingvouzo.) Tiu ĉi gramatiko eniris en la sistemdokumenton "Fundamento de Esperanto", kiu, laŭ decido de la unua Universala Kongreso en 1905, garantiu la kontinuecon de la lingvoevoluo.
Vortprovizo
La vortostoko devenas de diversaj lingvoj. Iuj novaj vortoj estas venintaj el ekstereŭropaj lingvoj kiel la japana, ĉar ili iĝis internaciaj, sed la plejparto venis el la ĉefaj eŭropaj lingvoj - precipe el la latina, la franca, la germana kaj la angla.
Pro la internaciemo, multaj etimoj apartenas al pluraj lingvoj eĉ se la konkreta formo en Esperanto similas pli al tiu de unu lingvo.
Etimaj ekzemploj
- el latinidaj lingvoj:
- el la latina: abio, facila, sed, tamen, okulo, hepato, akvo
- el la franca: dimanĉo, fermi, ĉe, frapi, ĉevalo, butiko
- el la itala: ĉielo, fari, voĉo
- pluraj: facila, fero, tra, verda
- el ĝermanaj lingvoj:
- el la germana: baldaŭ, bedaŭri, haŭto, jaro, nur
- el la angla: birdo, mitingo, spite, suno, teamo
- pluraj: bildo, fiŝo, fremda, grundo, halti, hasti, hundo, ofta, somero, ŝipo, vintro
- el slavaj lingvoj:
- el la pola: celo, ĉu, krado, luti, moŝto
- el la rusa: barakti, serpo, vosto
- pluraj: klopodi, krom, prava
- el pliaj hindeŭropaj lingvoj
- el la greka: kaj, biologio, politiko
- el la litova: du, ju, tuj
- el sanskrito: budho, nirvano
- el aliaj lingvoj
- el la samea: boaco
- el la japana: cunamo, haŝio, hajko, utao, zeno
- el la ĉina: toŭfuo
Principoj de la vortelekto
La tagoj de la semajno estas el la latinidaj lingvoj laŭ la francaj vortoformoj (dimanĉo, lundo, mardo ...), multaj partoj de la korpo laŭ la latinaj (hepato, okulo, brako, koro, reno...), kaj la unuoj de tempo el la ĝermanaj lingvoj laŭ formoj germanaj (jaro, monato, tago...). La nomoj de animaloj kaj vegetaloj ĉefe venas de la sciencaj latinaj nomoj.
Kiel jam supre estis videble, multaj vortoj samtempe klarigeblas el diversaj lingvoj.
(Vidu en la libro "Etimologia vortaro de Esperanto" de Ebbe VILBORG)
- abdiki laŭ angla, franca, itala kaj latina
- abituriento laŭ germana kaj rusa
- ablativo laŭ latina, angla, itala kaj hispana, sed ĝi ankaŭ estas konata al germana lingvisto kaj lingvoŝatantoj
- funto laŭ pola, rusa, jida kaj germana
Plue, Zamenhof zorgeme kreis malgrandan bazon de radikaj vortoj kaj
afiksoj per kiu plia multo da vortoj estas konstruita. Pro tio, oni povas
esprimi sin flue post lernado de malgranda vortprovizo (eble 500-2000
vortoj kaj afiksoj).
Kvankam Zamenhof klopodis internaciigi Esperanton, ĝi estas eŭropeca pro sia
vortaro. Tiu trajto ne apartenas sole al Esperanto: la plejmulto de la projektoj de internaciaj lingvoj uzas la eŭropajn komunajn vortojn. La ĉefa diferenco inter Esperanto
kaj aliaj planlingvoj devenas de la ne-eŭropeco de la gramatiko, kaj tiun
ne-eŭropecon Zamenhof mem agnoskis kiel volan penon de li. La vorteroj kun gramatika funkcio aperas memstare ene de la vortaro, tiel ke ĉiu teksto estas deĉifrebla eĉ sen helpo de aparta gramatika klarigo. Aliflanke, li alkonformigis la gramatikajn vortetojn (interalie la vortfinaĵojn) tiel ke la eŭropanoj eĉ ne bezonu konscii pri tiu ne-eŭropeca gramatiko de Esperanto.
Specifaj vortoj en Esperanto
Ne ĉiuj vortoj de Esperanto havas signifon rekte diveneblan pere de aliaj lingvoj. Kelkaj el ili estas Esperantaj idiotismoj indiĝene naskitaj en Esperantujo, ĉu pro zamenhofa kaprico, ĉu pro natura lingvo-evoluo inter la parolantaro.
Laŭforme (rimarku, ke la listo enhavas mikse vortojn tute kutimajn kaj vortojn foje uzatajn sed neoficialajn):
:aliĝilo, edzo, espo (slango por Esperanto), ĝi, kabei, nifo (laŭ angla UFO), pli, plej, ujo, zamenhofa.
Oni ankaŭ povus aldoni la tabelvortojn kaj la uzon de afiksoj kiel memstaraj vortoj (igi, ilo, ree, umi, ktp.).
Foje oni trovas la vortojn aliel, alies, -iĉ-, kaŭ (= kaj + aŭ), kaj ri, sed tiuj ne konformas al la reguloj de la Fundamento. Temas ĉe ili aŭ pri nekonsciaj pekoj kontraŭ la reguloj aŭ pri intencaj reformprojektoj.
Laŭsignife:
:aligatori, fundamento, memzorganto, necesejo, kajmani, krokodili, krokodilo, fina venko, verda, verdo
Alfabeto kaj ortografio
La literumado aŭ ortografio ankaŭ estas tre simpla:
unu sono (fonemo) por unu litero, kaj inverse.
Esperanto uzas la latinan alfabeton, sed ĉar la lingvo uzas
pli ol 26 sonojn (same kiel la plejmulto da lingvoj), Zamenhof devis
inventi novajn literojn: la tiel nomatajn 'ĉapelitajn' literojn. La literoj c,
g, h, j, s kaj u, ĉiu havas sian ĉapelitan version.
En Esperantlingvaj TTT-paĝoj oni uzas (en 2004) la jenajn manierojn
skribi la ĉapelitajn literojn de Esperanto:
- 70%: veraj supersignaj literoj, preskaŭ ĉiam laŭ Unikodo, iafoje laŭ Latino 3: ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ.
- 15%: surogate laŭ la H-sistemo: ch, gh, hh, jh, sh, u.
- 15%: surogate laŭ la X-sistemo: cx, gx, hx, jx, sx, ux.
Lingvoevoluo
Kvankam E. montriĝis plene taŭga por la celoj de la internacia komunikado, dum ĝia tuta historio ne mankis proponoj reformi detalojn. En la jaro 1908 el reformprovo rezultis nova lingvo projekto, kaj fine aparta planlingvo: Ido. Kontraste al ĝi Esperanto de 1887 ĝis hodiaŭ evoluis sen radikalaj ŝanĝoj, sed malrapide kaj kontinue. Tiu (iam preskaŭ ne rimarkata, iam akre pridisputata) lingvoŝanĝiĝo ampleksas (krom la ĝenerala kresko de la vortprovizo) interalie la sekvajn tendencojn:
- prefero de mallongaj vortoformoj - ekzemple spontana anstataŭ spontanea
- arkaikiĝo de vortoj (ekz.: pafilego) kaj paralela enuziĝo de novaj (ekz.: kanono)
- nuanciga pliriĉigo de la vortostoko, ekzemple al bleki (= produkti bestosonojn) aldoniĝis tuta listo de verboj por unuopaj bestospecioj
- evoluo de signifodiferenco de paralelaj formoj - ekz.: plaĝo = bordostrio speciale taŭga por bano kaj sunbruniĝo, plej ofte tiucele transformita de homoj; strando = origina, natureca , pli "sovaĝa" bordostrio
- uzo de k (en kelkaj kazoj h) anstataŭ pli frua ĥ, precipe post r.
- ~ ~ de -io anstataŭ -ujo en landnomoj
- pli ofta adverbigo - ekzemploj: lastatempe anst. en la lasta tempo, aviadile anst. per aviadilo, haste kaj laste anst. hastante kaj kiel la lasta
- evito de kompleksaj verboformoj
- uzo de afiksoj kiel memsignifaj vortoj - ekz.: ega, eta, emo, malo, iĝi, estro, estraro, ilo, ilaro, ejo, ismo
Proponoj pri reformoj de lingvaj detaloj, estas lastatempe ne malofte diskutataj en la novaĵgrupo soc.culture.esperanto; ekzemple enkonduko de nova triapersona ununombra pronomo sekse neŭtra (ri, ŝli) aŭ konsekvenca uzo de ĝi en tiu rolo.
( - ) Kvazaŭ-arĥaikaĵo, tre malofte uzata.
( - ) La seksindiferenta (neŭtra laŭ PIV difinebla kiel prezentanta neniun difinitan sekson) pronomo »ĝi« povas esti (laŭ la ekzemploj el la Fundamento de Esperanto) uzata por objektoj aŭ kiel senseksa triapersona pronomo por vivantaj kreaĵoj kiel homoj. Tamen ĝi plej ofte estas uzata nur por aĵo, besto aŭ infaneto.
( - ) Uzebla nur por la tria persono.
Parolantaro
La nombro de Esperanto-parolantoj estas nekonata. Nur eblas taksoj. La plej multaj varias inter 100 mil kaj 1,5 milionoj.
Kelkaj parolas eĉ pri pluraj milionoj, sed tiam supozeble temas pri ĉiuj homoj, kiuj iam informiĝis pri bazaj elementoj de la lingvo, eble eklernis ĝin, ankoraŭ rememoras kelkajn vortojn, sed fakte ne scipovas praktike utiligi la lingvon.
Se la kriterio estu tute flua altanivela lingvouzo, komparebla al denaska nivelo en aliaj lingvoj la taksoj eĉ reduktiĝas je unu aŭ kelkaj dekmiloj. (>pliaj informoj)
Inter la planlingvoj (ekzemple, Interlingvao kaj Loĵbano), Esperanto estas la plej uzata kaj la sola kun evoluintaj daŭraj aplikoj en preskaŭ ĉiuj vivosferoj. Interlingvao, la ĉefa konkuranto de Esperanto inter la planlingvoj, havas ĉirkaŭ mil parolantojn.
Movado
La ĉefa tutmonda Esperanto-organizaĵo estas la Universala Esperanto-Asocio. Ĝi jam de kelkaj jardekoj kunrilatas kun Unuiĝintaj Nacioj. Unesko (Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Edukado, Scienco kaj Kulturo) adoptis [http://e.euroscola.free.fr/unesko.htm du rezoluciojn] favorajn al Esperanto (1954 kaj 1985), per kiuj ĝi agnoskas la indajn atingaĵojn de Esperanto kaj instigas ĝian utiligon. Sed, malsimile al la latina en mezepoka Eŭropo kaj la angla en nia jarcento, bazo de lernejoj, universitatoj kaj lernolibroj mankas al Esperanto.
La plej fama simbolo de Esperanto estas la kvinpinta verda stelo, kiu simbolas la esperon (verdo estas koloro de espero) sur la kvin kontinentoj, kaj kiu ankaŭ ornamas la Esperantan flagon.
Kulturo
Esperanto havas literaturon, parte
originalan, parte tradukitan el naciaj lingvoj (kaj parte eĉ surretan). Bedaŭrinde, malmultas esperantaj verkoj tradukitaj al naciaj lingvoj, kaj do la ekstermovada publiko ne povas facile legi ilin. Ĝi ankaŭ havas
muzikon, gazetojn, organizojn, kaj dissendojn per radio en Esperanto.
Famaj aŭtoroj de verkoj en Esperanto
Ankaŭ vidu
Esperanto kaj internacia uzo por pagata laboro
?
Esperanto kaj firmaoj
- KAVA-PECH
Eksteraj ligoj
- [http://esperanto.net/ Multlingva Informcentro pri Esperanto] en 60 lingvoj
- [http://uea.org/dokumentoj/bibliografioj.html Terminaroj ĉe UEA]
- [http://www.geocities.com/origlit/lit/index.html Datumbazo de originalaj Esperanto-verkaĵoj kaj aŭtoroj], kun biografioj kaj bildoj
- [http://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/c/c3/Radiopolonia_20nov2004.OGG Intervjuo al ĉina esperantistino], kiu priskribas, kiel malfacila estas esperanto por ĉino (sondosiero).
- [http://it.groups.yahoo.com/group/ni_parolas_esperante Diskutgrupo "Ni parolas Esperante"]
Kritikoj
- [http://www.xibalba.demon.co.uk/jbr/ranto/ Esperantokritika paĝaro] (anglalingve)
- [http://www.rickharrison.com/language/bloated.html Ĉu la Esperanta vortaro estas tro vasta?] (anglalingve)
Kategorio:Planlingvoj
Kategorio:Esperantidoj
als:Esperanto
ja:エスペラント
ko:에스페란토
ms:Bahasa Esperanto
simple:Esperanto
th:ภาษาเอสปรานโต
zh-min-nan:Sè-kài-gí
Manuel HALVELIKManuel HALVELIK (vere Kamiel VANHULLE) estas flandra astronomo kaj verkisto.
Li interalie ellaboris tri fikciajn variantojn de moderna Esperanto, dialekteskan (Popido), krimulslangan (Gavaro) kaj arkaikeskan (Arcaicam Esperantom).
Verkoj
Astronomio, kosmologio
- Pri gravito kaj tempo en rilato kun tempovojaĝado kaj la NIFO‑fenomeno (1967)
- Kŭazaroj... ĉu estiĝantaj sunsistemoj? (1968)
- Strukturo kaj evoluo de astronomiaj objektoj laŭ plasmofizikaj principoj (1978)
Aliaj
- Universala skribo (1966)
- Arkaika Esperanto – Arcaicam Esperantom (1969)
- Popido: popola idiomo, la verda dialekto (1973)
- Normigo de helenlatinaj terminoj en Esperanto. Projekto (1984)
- Lingvonormiga reformo de Esperanto. Projekto (1987)
- Nova Nomsistemo por Lingviko, kun enkonduko pri Kontrasta Triaksismo - 250 paĝoj (1992)
- La internacia terminologia ŝlosilo por sciencoj kaj teknikoj (1993)
Nacilingvaj
- Spelling 2000 (ortografioreformo por la nederlanda) (1980)
- Handboek van het Sint-Truidens dialekt (1983)
- Quelle clé pour la Terminologie internationale (1994)
- The Trimeral System in Biological Nomenclature (1996)
HALVELIK, Manuel
ArĥaismoArkaismo aŭ arĥaismo estas vorto aŭ lingva uzo laŭ modeloj jam ne aktualaj. Oni uzas arkaismojn intence por krei antikvecan etoson. Lingvaj purismanoj preferas esprimi novajn konceptojn per arkaismoj adaptitaj anstataŭ neologismoj aŭ fremdaj vortoj.
Ankaŭ komparante dialektojn, oftas, ke unu uzas formon kiu ŝajnas eksmodan al alidialektanoj. Lingva evoluo kaŭzis, ke la formo estis forlasata en iu regiono sed ne en alia.
Arkaismoj ankaŭ aperas en tekstoj, kiujn oni emas konservi, kiel leĝoj, loknomoj kaj ritoj. La poezio ankaŭ ampleksigas ĝiajn rimedojn per arkaismoj.
Arkaismoj en Esperanto
En Esperanto, pro sia mallonga ekzistado, estas malpli da arkaismoj ol en aliaj lingvoj, sed tamen ili ekzistas. Ankaŭ okazis, ke tradukistoj elpensas neologismojn por traduki la impreson de arkaismo el la originalo. Tiu estis la celo de apudlingvo Arcaicam Esperantom.
Ekzemploj de arkaismoj pro la evoluo de Esperanto estas:
- Uzo de ĥ kiam estas samsignifa vorto. Ekzemple, "Ĥinujo" anstataŭ "Ĉinio".
- Radikoj kiujn uzo mallongigis: "Kinematografo" anstataŭ "kino", "aŭtomobilo" anstataŭ "aŭto", "metropoliteno" anstataŭ "metroo".
- Malnovaj signifoj por aktualaj radikoj: "hararo" signifante "peruko".
- Praaj formoj anstataŭ sukcesaj neologismoj: "vagonaro" anstataŭ "trajno", "pafilego" anstataŭ "kanono", "Persio" anstataŭ "Irano", "prezentu al vi" anstataŭ "imagu".
- Landonomoj per sufikso "uj". Komparu Judujon kaj Judion.
KazoĈiu el la diversaj formoj, kiujn en kelkaj lingvoj alprenas nomoj laŭ sia gramatika rolo.
En Esperanto kazoj ekzistas nur du: nominativo (ekz.: "umo") kaj akuzativo (ekz.: "umon").
Kazo estas gramatika kategorio de nomo, esprimanta rilaton de la per ĝi reprezentata objekto al aliaj objektoj aŭ agoj, kaj sekve, la frazan rolon de la koncerna nomo rilate al la aliaj frazanoj. Tian ĝeneralan kazon povas esprimi fleksiilo (kion implicas la ĉi-supra difino, la plej ofta interpreto) aŭ prepozicio (en analiza kazo) aŭ pozicio ktp. Ĉiuj nomstrukturaj lingvoj havas ian „objektan kazon“ aŭ „dativon“, sed esprimas ilin diverse.
- Gramatika kazo
- deklinacio
- pluralo
Kategorio:Gramatiko
ja:格
GenitivoGenitivo estas gramatika kazo de substantivoj kaj adjektivoj en pluraj lingvoj (ekzemple latino kaj la germana), kiu indikas posedon (latine, canis puellae = hundo-NOM knabino-GEN = "la hundo de la knabino"). Esperanto ne havas genitivan kazon, ĝi uzas la prepozicio "de" kiel en la franca lingvo.
Ekzemploj:
latine: canis puellae
germane: der Hund des Mädchens
angle: the girl's dog
france: le chien de la fille
esperante: la hundo de la knabino
En astroscienco, la genitivo de la latina nomo de stelfiguro uziĝas kun litero de la greka alfabeto por doni sisteman nomon de stelo; ekzemple, la genitivo de Orion (Oriono) estas Orionis, do Betelĝuso, la plej brila stelo en Oriono, science nomiĝas α Orionis.
Category:Gramatiko
ja:属格
Latina lingvoLingvo > Lingvaj familioj > Hindeŭropa lingvaro > Latinida lingvaro > Latino < Latina literaturo
----
Fonto de la vortoj: super, veni, iri, kvankam, hodiaŭ, estas, lakto, nokto, akvo, multa, plena, arbo, libro, kaj multe de la bazo de la lingvo.
Specimeno:
la Patro Nia:
Pater noster qui es in caelis
sanctificetur nomen tuum
adveniat regnum tuum
fiat voluntas tua
sicut in caelo et in terra
panem nostrum cotidianum da nobis hodie
et dimitte nobis debita nostra
sicut et nos dimittimus debitoribus nostris
et ne nos inducas in temptationem
sed libera nos a malo
La etapoj de latino:
- klasika latino (-300 al 300)
- vulgara latino (-100 al 1000)
- latinidaj lingvoj (1000 - )
- mezepoka latino (300 - 1400)
- humanisma latino (1400 - 1800)
- novlatino (1650 - )
Latino, la antikva lingvo de Romo, estis la ĉefa
lingvo de la romia imperio kaj de la Katolika Eklezio, kaj
interlingvo de okcidenta civilizo ĝis 1750. Inter malkleruloj latino iompostiome simpliĝis kaj fariĝis nova lingvo, vulgara latino, kiu siavice pluevoluiĝis post la disfalo de la imperio, donante la latinidajn lingvojn (la franca, hispana, itala, portugala, rumana, ktp.). La klasika latino ĉesis esti denaske parolata lingvo post ĉirkaŭ la jaro 300. En la lernejoj en la Renesanco, latino fariĝis pli korekta kaj klasika laŭ la modelo de Cicerono. Latino ankaŭ estas la radiko, rekte aŭ nerekte, de 75% de la vortprovizo de la Angla lingvo.
Dum multe de la historio de Okcidenta civilizo, ĝi estis la lingvo de
registaroj, papoj, sciencistoj, sanktuloj, nobeloj, muzikistoj kaj eĉ poetoj.
Ĝi estas la lingvo de
Cezaro,
Vergilio,
Ovidio,
Aŭgusteno,
Abelardo,
Tomaso de Akvino,
Dante,
Koperniko,
Erasmo,
More,
Kalvino,
Galileo,
Bakono,
Kartezio,
Spinozo,
Neŭtono,
Linnaeus
... Pluraj gravaj urboj en la mondo havas propran latinan nomon.
Eĉ ĝis la frua 20-a jarcento, latino restis ordinara parto de
klerigado en Okcidento kaj de la katolika trenta meso. La leviĝo de
presarto kaj naciismo, kiu komenciĝis en la 16-a jarcento,
mortigis la latinan kiel interlingvon. Sed eĉ hodiaŭ ĝi estas fonto por
sciencistoj, kiam ili inventas novan vorton. Nur Vatikano kaj la Katolika Eklezio ankoraŭ uzas latinon oficiale, eĉ eldonante vortaron de novaj vortoj. Sed eĉ en la katolika eklezio, latino mortis kiel efektiva laborlingvo de la episkopoj kaj sacerdotoj post la 2-a Vatikana Koncilio. Ekzemple, la katekismo estis redaktita en la franca, kvankam la oficiala redakto estas en latino.
En la mezepoka kaj renesanca Okcidento, regado de latino estis necesa por alta klerigado, ĉar la alta scio de la Okcidenta civilizo estis disponebla plejparte per latinaj libroj kaj latinlingvaj universitatoj. (La angla ludas similan rolon hodiaŭ. Pro tio, la angla estas instruata eĉ ekster la eks-koloniaj landoj de la brita imperio).
Latino estis unu el la ĉefaj fontoj, el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple: facila, sed, tamen, okulo, akvo. Ĉirkaŭ 75% el la vortoj de teksto Esperanta estas el lingvo latina aŭ latinida.
Skribo kaj elparolo
La latina lingvo uzas la nuntempe konatan latinan abocon, originale nur majuskle (maiuscula): ABCDEFGHIKLMNOPQRSTVX, al tiuj 21 literoj venis la Y kaj Z (pro la transprenitaj grekaj vortoj; kelkfoje ni renkontas eĉ K). Interese, la U kaj V estas unu sama litero: inter la majuskloj ekzistis nur V, kaj (pli poste) inter la minuskloj (minuscula) nur la litero u. Tiel la vorto venio („mi venas”) estis skribata kun majusklo kiel VENIO, sed minuskle kiel uenio. – Oni uzis por la sono [j] ĉiam I.
La ligngvohistoriaj kaj fonologiaj esploroj malkovris la verŝajnan sonsistemon, elparolon de la latina lingvo; tiun elparolon oni nomas restaŭrigita elparolo. La literoj V kaj u plej verŝajne aludis al duonvokalo /ŭ/ (kiel en aŭto, ŭa!).
En modernaj tekstoj oni foje uzas super la vokaloj horizontalajn strekojn aŭ arkojn (ā ē ī ō ū ; ă ě ĭ ŏ ŭ) por helpi la lingvolernadon. Tiuj strekoj ne ekzistis en la latina lingvo, nun montras por la lernantoj la longecon aŭ mallongecon de la vokalo (silablongo tre gravas en la latina).
Elparolo (restaŭrigita; per Esperantaj literoj):
- a mallonga /a/,
- i antaŭ vokalo estas elparolata kiel /j/
- v/u antaŭ vokalo kiel /ŭ/
- elparolo de qu, ngu kaj su estas /kŭ/, /ngŭ/ kaj /sŭ/,
- y estas elparolata kiel /i/ (sen lip-rondigo en klasika latino)
- elparolo de ph estas /f/, rh kiel /r/, ch kiel /k/, th kiel /t/.
- diftongoj ae kaj oe kiel /aj/, /oj/
- ti ĉiam estas /ti/.
Pro la evoluo de certaj sonoj en vulgara latino, oni dum jarcentoj instruis "nekorektan" prononcon de la klasika lingvo. Inter tiuj enradikiĝintaj prononcoj menciindas [e] por ae kaj [rondigita e] por oe.
Elparolo de C
La elparolo de c laŭ la restaŭrigita elparolo estas ĉiam /k/. Oni elparolis ĝin ekde la frua mezepoko antaŭ altaj vokaloj (ae, e, i, oe, y) kiel /c/ kaj oni elparolis nur antaŭ la malaltaj vokaloj kiel /k/; tiu elparolo radikiĝis eĉ en Hungario. En aliaj lingvoj tiu /c/ plusimpliĝis al /s/. (En Italio ekzistas tria elparola metodo, ĉar ili elaprolas ĝin antaŭ altaj vokaloj kiel /ĉ/; same antaŭ altaj vokaloj sonas la g kiel /ĝ/, kaj la gn sonrilato estas elparolata kiel [nj].)
Tiel oni elparolas la nomon de Cicero [CIcero:] (Hungario) aŭ [KIkero] (Okcident-Eŭropo) (en Italio kiel [ĈIĉero]). Oni povas ĉiun akcepti, sed oni devas esti konsekvenca.
En Francio, Britio kaj Nordio, interalie, la natura prononco de Cicero estas [SIsero] - sed kompreneble tio validas nur kiam oni tiun vorton uzas dum nacilingva parolado. Ŝanĝante al latino, oni samtempe devas ŝanĝi la prononcon.
Akcento
Noto: En multaj lernolibroj oni markas latinan akcenton per signo ´ (akuto); do "ímperat" estu [IMperat].
La akcento falas plej ofte kiel en Esperanto: je la dua silabo de la vortofino. Se tiu silabo estas mallonga, la akcento migras pli antaŭen (ekz. amīcus, sed fābula, ĉar u estas mallonga). – La longo aŭ mallongo de silaboj (kaj la vokaloj) ne estas antaŭdirebla, oni devas lerni ilin kun la vorto. La silaboj, finiĝantaj je konsonanto estas ĉiam longaj. Oni devas memori nur la sonrilaton t.n. muta cum liquida, kiam la sonanton sekvas p, b, t, d, g, c , kaj pli poste r aŭ l , ekz. librum: tie la du konsonantoj (br) komencas kune la duan silabon kaj la li- silabo restas mallonga.
Eksteraj ligiloj
- [http://www.yleradio1.fi/tiede/nuntii Nuntii Latini] - radiodissendo en latino.
- [http://la.wikipedia.com/ Latina Vikipedio]
- [http://dmoz.org/World/Lingua_Latina/ DMoz] - ligiloj al la latinaj retpaĝoj kolektitaj de DMoz.
als:Latein
ja:ラテン語
ko:라틴어
simple:Latin language
th:ภาษาละติน
zh-min-nan:Latin-gí
Pra-EsperantoPra-Esperanto estas la nuntempa, kaj nun tradicia, nomo por la unua lingvoprojekto, kiun Ludwik Lejzer ZAMENHOF kreis, tiu tempe nomata Lingwe uniwersala. Zamenhof estis knabo, kiam li ekhavis la ideon fari internacian lingvon.
Necesis multaj jaroj, kaj kelka laboro, ĝis la lingvo ŝajnis al li esti finpreta. La 17an de decembro de 1878 (la 5an de decembro laŭ la julia kalendaro; vidu Zamenhofa tago), tio estas, ĉirkaŭ unu jaron antaŭ la unua eldono de Volapuko, Zamenhof festis sian naskiĝodaton kaj la naskon de la lingvo kun kelkaj amikoj, al kiuj plaĉis la projekto. Zamenhof mem nomis sian lingvon Lingwe Uniwersala ("lingvo universala").
Komencante studojn ĉe universitato, Zamenhof transdonis sian lingvoverkon al sia patro, Mordeĥaj ZAMENHOF, por ke tiu ĝin konservu ĝis la fino de liaj studoj. Lia patro, nekomprenante la ideojn de sia filo kaj opiniante la projekton esti sensenca laboro (laŭ aliaj afero suspektiga al la cara polico), bruligis la verkon. Zamenhof ne eksciis pri tiu afero antaŭ ol 1881. Kuraĝe, li re-eklaboris prepari novan lingvo-lernolibron.
Nun restas nur kvar linioj de la Pra-Esperanto de 1878, el frua kanto, kiun Ludoviko komponis:
Malamikete de las nacjes, Malamikeco de la nacioj
Cadó, Cadó, jam temp' está; Falu, falu, jam temp' estas;
La tot' homoze in familje La tuta homaro en familion
Konunigare so debá. Kununuigi sin devas.
Dum la postaj jaroj, Zamenhof refaris, modifegis kaj plifajnigis sian lingv-ideon, plejparte per tradukado al kaj el aliaj lingvoj.
Per diversaj versioj kaj provoj de la lingvo Zamenhof ŝanĝis kelkajn aferojn. Ekzemple:
- Variebla akcentosilabo por certaj verboformoj estis forĵetita favore al ĉiam la antaŭlasta
- Ekuzis la unikajn supersignojn ĉ, ĝ, ktp anstataŭ la polalingvecaj ć, dź, ktp.
En la jaro 1885, la lingvo estis multe ŝanĝinta, sed ĝi ankoraŭ restis iomete same kiel la pralingvo. En letero al Nikolaj BOROVKO, Zamenhof skribis: "Dum ses jaroj mi laboris perfektigante kaj provante la lingvon, kvankam en la j. 1878 al mi ŝajnis ke la lingvo jam estis tute preta." En 1887, Zamenhof eldonis la Unuan Libron, kiu enhavis la nuntempan Esperanton.
Gaston WARINGHIEN en sia libro "Lingvo kaj vivo" analizis la evoluon tra la manuskriptoj datitaj je 1881, 1882 kaj 1885.
Rikardo CASH publikis en La Kancerkliniko klopodon rekonstrui la gramatikon de Pra-Esperanto. Kvankam lia sistemo kompreneble ne estas ĝuste la sama kiel la perdita Zamenhofa, ĝi estas ankoraŭ interesa kaj supozeble oni povus uzi ĝin en literatura verko por redoni arkaikan estoson, samkiel oni povus uzi Arcaicam Esperantom. Krome, oni devas kompreni, ke ne ekzistis nur unu "Pra-Esperanto" -- la lingvo evoluis dum la multaj jaroj kiam Zamenhof kreadis ĝin. Jen enkonduko al la Cash-a rekonstruo:
Alfabeto
- a á b c ć d dź e é f g h ħ i j k l m n o ó p r s ś t u ŭ v z ź
(ĉ estis ć, ĝ estis dź, ĥ estis ħ, ŝ estis ś, ĵ estis ź)
Pronomoj
- "mi" estis mo
- "ni" estis no
- "vi" estis to aŭ vo (plurala)
- "li" estis ro
- "ŝi" estis śo
- "ili" estis po (viroj) aŭ o (virinoj)
- "si" (refleksiva) estis so
Verboj
- "-as" estis -é
- "-i" estis -e aŭ -i
- "-is" estis -u
- "-os" estis -uj
- "-u" estis -ó
- "-us" estis -á
Gramatikaj kazoj
- "-a" estis -a (adjektivo)
- "-o" estis -o (substantivo)
- "-oj" estis -oj (plurala substantivo)
- "-n" estis -l (akuzativo), tamen ne ĉiuj Zamenhofaj Pra-Esperantaj tekstoj fakte uzas akuzativon.
Radikoj
Kompreneble, multaj radikoj en Pra-Esperanto ne estis la samaj kiel en la nuna lingvo. Ekzemple, nia nuna "fal-" estis kad- (el latina cadeo), "amik-" estis mik-, kaj "kor-" estis kord-. La Cash-a rekonstruo enhavas etan vortaron de Pra-Esperantaj radikoj.
Ekzemploj
Jen vera Zamenhofa ekzemplo el la jaro 1881:
:"...Ma plej kara miko, kvan ma plekulpa plumo faktidźas tiranno pu to. Mo poté de cen taj brivoj kluri ke sciigoj de fu-ći specco debé blessi tal fradal kordol..."
:("Mia plej kara amiko, kiel mia senkulpa plumo fariĝas tirano por vi. Mi povas de cent de viaj leteroj konkludi ke sciigoj de tiu ĉi speco devas vundi vian fratan koron...")
Vidu ankaŭ
- Arcaicam Esperantom.
- Esperantidoj
Kategorio:Esperantidoj
ja:プラ-エスペラント
PrepozicioLingvo > Elemento > Primitiva vorto > Partikulo > Prepozicio
Prepozicio estas klaso de vorto, gramatika partikulo, kiu staras antaŭ alia vorto aŭ vortgrupo montrante, kian frazrolon tiu vorto aŭ vortgrupo havas en la frazo, aŭ kian rilaton tiu vorto aŭ vortgrupo havas al alia vorto aŭ vortgrupo de la sama frazo.
Prepozicio kaj la proksime parenca vortklaso postpozicio estas ambaŭ membroj de la pli ĝenerala vortklaso adpozicio. Ankaŭ kazaj finaĵoj povas montri frazrolojn kaj frazrilatojn. Bertil WENNERGREN en sia esperanta gramatiko PMEG uzas la terminojn "rolmontrilo" (por la prepozicioj kaj la kaz-finaĵo "-n") kaj "rolvorteto" (por la prepozicioj). "Rolvorteto" pli-malpli signifas "adpozicio". Ĉar ne ekzistas postpozicioj en Esperanto, la diferenco ne gravas en la kunteksto de esperanta gramatiko.
Prepozicioj estas oftaj interalie en hindeŭropaj lingvoj, kaj similaj lingvoj, ekz. Esperanto.
En la jena frazo:
:La kato dormas sur la tablo.
la prepozicia frazparto "sur la tablo" rolas kiel komplemento, kaj esprimas, kie dormas la kato. La prepozicio mem estas "sur", montrante lokan rilaton de la okazaĵo, kaj ĝia objekto "la tablo" estas la centro de la loka rilato.
Prepoziciaj sintagmoj kutime sekvas la modifitan vorton, kiel en postpoziciaj lingvoj la postpoziciaj sintagmoj kutime malsekvas la modifitan vorton. La ordon oni tamen povas renversi en poezio: ekzemple, "En la mondon venis nova sento".
Ĉiuj lingvoj kun VSO-ordigo uzias prepoziciojn anstataŭ postpoziciojn. Ankaŭ, la plimulto el aliaj lingvoj, en kiuj la objekto sekvas la verbon (SVO kaj VOS-lingvoj), uzas prepoziciojn, sed kelkaj el tiuj SVO- kaj VOS-lingvoj uzas postpoziciojn.
En Esperanto, la angla, la germana kaj pluraj aliaj lingvoj, multaj prepozicioj povas ankaŭ roli kiel prefiksoj. Oftaj ekzemploj en Esperanto inkluzivas "eldoni", "pripensi", "alveni".
Kelkaj diras (interalie William AULD en La Fenomeno Esperanto), ke oni povas fari prepozicion el nuda radiko. Plej ofte uzataj tiel estas far (= fare de, farita de) kaj cel (= cele al, celante). Sed tiu uzo ankoraŭ ne estas ĝenerale akceptata.
En kelkaj planlingvoj, interalie Volapuko kaj Vorlin, oni povas fari prepozicion el baza radiko per gramatika finaĵo, kiel oni faras substantivojn, verbojn, adjektivojn, kaj adverbojn en Esperanto per la diversaj finaĵoj.
ja:前置詞
simple:Preposition
TzLa literkombino havas plurajn signifojn:
- TZ estas laŭ normo ISO 3166 landokodo de Tanzanio.
- .tz estas nacia domajno de la alta nivelo de Tanzanio.
F
F estas la 6-a litero de la latina alfabeto kaj la 7-a de la esperanta alfabeto. La litero F signifas la jena:
- Laŭ kemio, F estas la simbolo de fluoro
- Je internacia aŭtosigno, F signifas Francio
- Je muziko, F estas muzika noto
- Je matematiko, F estas cifero signifanta 15 en deksesuma nombrosistemo
als:F
ja:F
ko:F
simple:F
PHSkribarto > Skriboj > Alfabeto > Litero > PH
----
PH, antaŭminuskle Ph, minuskle ph, estas 21-a litero de la Kimra alfabeto, havanta la prononcon [f].
PH simple estas literigo de P kaj H (PH), kp. Æ. En multaj lingvoj tiu kombino ekzistas por la sama sono, sed nur en la Kimra ĝi estas konsiderata memstara litero.
----
- pH estas simbolo de mezurunuo pikohenro kiu estas 10-12 henroj.
- pH estas kemia parametro.
- PH estas laŭ normo ISO 3166 landokodo de Filipinoj.
- .ph estas nacia domajno de la alta nivelo de Filipinoj.
----
Vidu ankaŭ jenon: F - FF
Kategorio:Alfabeto
ja:水素イオン指数
ko:수소 이온 농도
simple:PH
Y
Y (aŭ ipsilono) estas la 25-a litero de la moderna latina alfabeto. La litero Y signifas la jena:
- Laŭ biokemio, Y estas la simbolo por tirozino.
- Laŭ kemio, Y estas la simbolo por itrio.
- Laŭ matematiko, y estas la nomo de la vertikala akso.
als:Y
ja:Y
simple:Y
J
Skribarto > Alfabeto > Litero > J
----
J, minuskle j, estas la 13-a litero de la esperanta alfabeto kaj 10-a litero de la alfabetoj angla, franca, germana, nederlanda kaj skandinavaj.
En Esperanto, ĝi havas la prononcon (laŭ IFA) [j] aŭ duonvokala [i] kaj la nomon jo. Ĝi sone same rilatas al I kiel Ŭ al U.
Ĝia fonetika funkcio estas estigi diftongojn (aj, ej, oj, uj).
Ĝia gramatika funkcio estas estigi pluralojn (unu gaja homo > unuj gajaj homoj).
J ne estas origina parto de la latina alfabeto, kiu prae uzis la saman literon I por ambaŭ sonoj [i] kaj [j] (ekzemple en la nomo IVLIVS, modernskribe "Julius"), sed evoluis en verkoj de mezepokaj monakoj en Eŭropo, kiuj por distingi inter vokala kaj konsonanteca i ekskribis du i, unu super la alia, por la lasta. Poste la du i kunfandiĝis al J/j.
La originan prononcon pli-malpli konservis la modernaj alfabetoj de: Esperanto, la germana, la nederlanda, la latinliteraj slavaj lingvoj, kaj la lingvoj de Nordio.
En aliaj alfabetoj, la signoj I aŭ Y prenis tiun funkcion, dum j ricevis novajn taskojn. En la hispana ĝi estas legata kiel [ĥ] aŭ [h], en la franca kiel [ĵ], en la okcitana kaj en la angla, kaj en multaj kun angla-inspiritaj alfabetoj kiel [ĝ].
Tamen, por diftongigi, la plejmulto de la latinskribaj ortografioj utiligas i (tiel ankaŭ IFA) aŭ y.
Jenaj uzas la j: Esperanto, la dana, la sveda
En kelkaj alfabetoj, kiel tiu de la kimra, ĝi tute ne enkutimiĝis, aperante nur en fremdvortoj.
La nomo de J
Krom son-spegulaj vok-nomoj (jo, je, ĝej), ĝi kelklingve havas veran nomon, el nomo de la hebrea litero samvalora jed. Tiuj estas: Jod [jot] (germane), jod [joz/jod] (dane), jodd (norvege) kaj jota [ĥota] (hispane).
----
- J estas sintaksa finaĵo por la pluralo.
- J estas signo aperanta sur aŭtoj de Japanio.
- J estas internacia signo por mezurunuo ĵulo.
- j estas uzata en elektrotekniko por la unuo de imaginaraj nombroj anstataŭ i.
ja:J
ko:J
simple:J
C
C estas la tria litero de ambaŭ la Latina alfabeto kaj la Esperanta alfabeto.
Signifoj de C:
- Laŭ basbalo, C estas la mallongigo por la pozicio de la kaptisto.
- Laŭ biokemio, C estas la simbolo por cisteino kaj citosino.
- Laŭ fiziko,
- c estas la rapideco de lumo.
- C estas kulombo, la SI-unuo de elektra ŝargo.
- Laŭ kemio, C estas la simbolo de karbono.
- Laŭ komputiko, C estas nomo de programlingvo (kun pluraj derivitaĵoj: C++, Objective-C, Java, C#).
- Laŭ muzikaj terminoj, C estas nomo de tono.
- Laŭ Romiaj ciferoj, C signifas 100.
- Laŭ la sistemo SI, c estas prefikso signifanta centono.
- Laŭ sistemo populara en multaj landoj, °C estas unuo de temperaturo, laŭ Celsio.
- "c" kun cirklo ĉirkaŭ ĝi (©) estas simbolo de kopirajto.
elparolo en neesperantaj lingvoj
La elparolo de C estas tre diversa kaj ne unuece eĉ ĉe unuopa lingvo.
- kiel C: hungara cica (kateto), cici (mameto)
- kiel K: ekz. germana Café (kafejo)
- kiel senakcenta S angla City (urbo)
- kiel Ĉ germana "Cembalo"
- kiel Ĝ en la turka lingvo
als:C
ja:C
ko:C
simple:C
SHSkribarto > Skriboj > Alfabeto > Litero > SH
----
SH, antaŭminuskle Sh, minuskle sh, estas litero uzata anstataŭ Ŝ en la H-sistemo.
SH simple estas literigo de apudmetitaj S kaj H (SH), kp. Æ.
U
U estas la 21-a litero de la moderna latina alfabeto kaj la 26-a litero de la esperanta alfabeto. La litero U signifas la jena:
- Laŭ edukado, U ofte estas mallongigo de universitato.
- Laŭ kemio, U estas la simbolo por uranio.
- Laŭ geografio U estas mallongigo por uesto.
- Laŭ fiziko kaj kemio, u (minuskla) estas la simbolo por la SI-akceptata mezurunuo unuigita atommasa unuo, aŭ amu.
Vidu ankaŭ: Ŭ
als:U
ja:U
simple:U
W
W (ankaŭ duobla vo, Ĝermana vo, vavo, vuo aŭ ŭaŭ) estas la 23-a litero de la moderna latina alfabeto. La litero W signifas la sekvajn:
- En biokemio, W estas simbolo por triptofano.
- Laŭ Sistemo Internacia de Unuoj, W signifas vato, derivita unuo de povumo.
- En kemio, W estas la simbolo por volframo (pro la germana Wolfram).
- En partikla fiziko, W estas simbolo por iu bosono
- Laŭ sensupersigna sistemo de esperantaj literoj, oni skribas W anstataŭ Ŭ.
- La angla w = ŭ en E-o
- La germana, hungara w = v en E-o
als:W
ja:W
simple:W
A
- Unua litero de la alfabeto.
- Esperanta sufikso aldonita al radikoj por signifi adjektivo.
- aŭtosigno de Aŭstrio
- simbolo de androceo en la floroformulo
- mallongigo de la baza SI unuo, ampero.
- mallongigo, minuskle, de "ankaŭ", "antaŭ".
- mallongigo, majuskle, de "Angla", de "Asocio", kaj kompreneble de nenombreblaj geografiaj nomoj.
Ĉe A-karakteraj radikoj la A-formo kaj la O-formo estas esence samsignifaj, t.e. la signifo de la O-formo, aŭ unu el ĝiaj signifoj, estas pli-malpli identa al la signifo de la A-formo, krom ke la du formoj kondutas gramatike malsame. En la plej tipaj okazoj la A-formo montras priskribon per ia eco aŭ kvalito, kaj la O-formo estas nomo de tiu sama eco aŭ kvalito, do esence samsignifa kiel O-formo kun EC-sufikso, sed montras tiam normale tiun econ kiel abstraktan kvaliton (sendependan de io havanta la econ). Ekzemploj:
BON - bona estas eco/kvalito, bono estas tia sama eco/kvalito rigardata en si mem, boneco estas denove tia sama eco/kvalito, sed rigardata kiel apartenanta al io kiel ties eco.
FORT - forta estas eco/kvalito, forto estas tia sama eco/kvalito rigardata en si mem, forteco estas denove tia sama eco/kvalito, sed rigardata kiel apartenanta al io kiel ties eco.
LONG - longa estas eco/kvalito, longo estas tia sama eco/kvalito rigardata en si mem, longeco estas denove tia sama eco/kvalito, sed rigardata kiel apartenanta al io kiel ties eco.
RUĜ - ruĝa montras la econ havi certan koloron, ruĝo estas tia koloro rigardata en si mem, ruĝeco estas la eco havi tian koloron.
Ĉe A-karakteraj radikoj la I-formo tipe havas signifon pli-malpli egalan al "esti tia" (ne "igi tia", nek "iĝi tia"). Ekzemploj:
BON - boni = "esti bona" (eventuale kun iom pli ageca, aktiveca aŭ impreseca nuanco), boni nepre ne povas signifi "igi bona" nek "iĝi bona".
FORT - forti = "esti forta" (eventuale kun iom pli ageca, aktiveca aŭ impreseca nuanco), forti nepre ne povas signifi "igi forta" nek "iĝi forta".
RUĜ - ruĝi = "esti ruĝa, impresi ruĝe", sed nepre ne "igi ruĝa" nek "iĝi ruĝa".
Kategorio:Alfabeto
als:A
ja:A
ko:A
simple:A
Luokka:Intian saaretArtikkeleita Intialle kuuluvista saarista.
Luokka:Aasian saaret
Luokka:Intia
narty we francji zakady sportowe alkomaty House kalorie
|
|
|
| :: RELATED NEWS :: |
Хенри Водсворт Лонгефелоу
(Неnrу Wadsworth Longfellow, 1807—1882), амерички песник. Његове песме (Eванђелина 1847, Песма o Хијавати 1855), надахнуте су романтичним осећањима. Превео Дантеову Read More... |
Лав Рупник
Лав Рупник је рођен у официрској породици 10. августа 1886. у малом месташцу Локве близу данашње Нове Горице у Словенији, која се тада налазила у саставу Аустроугарске Монархије.
Отац му је био официр аустроугарске
|
|
Ратко Мартиновић
|
|
|